La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TEMPOMAŜINO

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XI

Mi jam diris al vi pri la naŭzo kaj konfuzo kiuj akompa nas tempo-veturadon. Kaj tiun ĉi fojon mi ne sidis ĝuste sur la selo, sed flanke kaj laŭ nefirma maniero. Dum nekonata periodo mi tenegis la maŝinon dum ĝi skuiĝis kaj vibris, tute malatenta kiel mi iris, kaj kiam mi instigis min rerigardi
la ciferplatojn, mi trovis kun mirego, kie mi alvenis. Unu plato registras tagojn, alia milojn da tagoj, alia milionojn da tagoj, kaj alia milojn da milionoj. Nu, anstataŭ antaŭenŝovi la funkciigilon, mi estis altirinta ĝin tiel, ke mi antaŭeniru, kaj kiam mi rigardis tiujn ĉi ciferplatojn mi trovis la miloindikilon
rondiranta tiel rapide, kiel la sekundoindikilo de horloĝo — en la estonton.

”Dum mia pluiro, kurioza ŝanĝiĝo superrampis ĉion. La pulsanta grizo fariĝis pli malhela; tiam — kvankam mi ankoraŭ veturegis mirige rapide — la ekbrila sinsekvo de tago kaj nokto, kiu kutime indikis malrapidiĝon, revenis kaj fariĝis pli kaj pli rimarkebla. Tio komence tre mirigis min. La alternoj de nokto kaj tago fariĝis ĉiam pli malrapidaj, kiel ankaŭ la moviĝo de la suno trans la ĉielon, ĝis ili ŝajnis daŭri jarcentojn. Fine, konstanta krepusko superpendis la teron, krepusko rompita nur foje, kiam kometo transbrilegis la malhelan ĉielon. La strio de lumo kiu indikis la sunon, malaperis antaŭ longe; ĉar la suno ĉesis subiri, ĝi nur moviĝis supren kaj malsupren en la okcidento kaj fariĝis ĉiam pli larĝa kaj ruĝa. Ĉia signo de la luno jam malaperis. La rondirado de la steloj fariĝis pli kaj pli malrapida kaj ili jam ŝanĝiĝis al rampantaj lumopunktoj.

Fine, iom da tempo antaŭ mia halto, la suno, ruĝa kaj tre granda, staris senmove sur la horizonto, kiel vasta kupolo, kiu ardetis kun obtuza varmo, kaj foje suferis momentan estingiĝon. Unu fojon dum iom da tempo ĝi reardis pli brile, sed rapide ĝi refariĝis obtuze ruĝa. Mi rimarkis el tiu ĉi malrapidiĝo en ĝiaj leviĝo kaj subiro, ke la tasko de la tajda tirado estas finita. La tero staris kun unu flanko al la suno tiel same kiel en nia epoko la luno rigardas al la tero. Tre zorge, ĉar mi memoris mian antaŭan falegon, mi komencis inversigi mian direkton. Pli kaj pli malrapide moviĝis la rondirantaj indikiloj, ĝis la milo-indikilo ŝajnis senmova, kaj tio por la tagoj ne plu estis nura nebuleto sur sia skalo. Ankoraŭ pli malrapide, ĝis videbliĝis la neklara konturo de soleca marbordo.

”Mi haltis tre glate kaj restis sur la tempo-maŝino ĉirkaŭrigardante. La ĉielo ne plu estis blua. Nordoriente ĝi estis tute nigra, kaj el la mallumo brilis hele kaj konstante la palaj blankaj steloj. Supre ĝi estis ruĝa kaj senstela, kaj sudoriente ĝi pli heliĝis al arda skarlato, kie, tranĉite de la horizonto, kuŝis la korpego de la suno, ruĝa kaj senmova. La rokoj ĉirkaŭ mi havis krudan ruĝecan koloron, kaj la sola signo de vivo, kiun mi komence povis vidi, estis la intense verda vegetaĵo, kiu kovris ĉiun elstaraĵon sur ilia sudorienta flanko. Ĝi estis la sama riĉa verdo, kiun oni vidas sur arbara musko aŭ sur la likeno en kavernoj: plantoj, kiuj simile al tiuj ĉi, kreskas en ĉiama krepusko.

”La maŝino staris sur dekliva marbordo. La maro etendiĝis sudokcidenten kaj leviĝis al akra brila horizonto kontraŭ la pala ĉielo. Estis neniaj ondoj, ĉar la vento neniom eĉ blovetis. Nur oleeca movetado leviĝis kaj malleviĝis kiel kvieta spirado, kaj montris, ke la eterna maro ankoraŭ moviĝas kaj vivas. Kaj laŭ la bordo, kie kelkfoje frapis la akvo, estis dika krusto de salo — helruĝa sub la mortpala ĉielo. En mia kapo estis sento de premo, kaj mi rimarkis, ke mi spiras tre rapide. La sento memorigis min pri mia sola sperto de montgrimpado, kaj pro tio mi supozis la aeron pli maldensa ol ĝi estas nun.

”Malproksime sur la soleca deklivo mi aŭdis raŭkan krion kaj vidis ion similan al giganta blanka papilio flirti en la ĉielon kaj malaperi preter iuj malaltaj montetoj. La sono de ĝia voĉo estis tiel mizera, ke mi tremetis kaj sidis pli firme sur la maŝino. Ree ĉirkaŭrigardante, mi vidis, ke tute proksime moviĝas en mia direkto io, kion mi opiniis amaso da roko. Tiam mi vidis, ke ĝi vere estas monstra krabosimila estaĵo. Ĉu vi povas imagi krabon tiel grandan, kiel tiu tablo? Ĝiaj multaj kruroj moviĝis malrapide kaj malcerte, ĝiaj ungegoj svingiĝis, ĝiaj longaj atenoj similaj al la vipo de veturigisto flirtiĝis kaj palpis, kaj ĝiaj trunkhavaj okuloj brilis ĉe ambaŭ flankoj de ĝia metaleca antaŭaĵo. Ĝia dorso estis ondigita kaj ornamita per malbelaj tuberoj, kaj verda inkrustaĵo makulis ĝin diversloke. Mi povis vidi la multajn palpilojn de ĝia komplikita buŝo tremeti kaj palpi dum ĝia moviĝo.

”Fikse rigardante tiun ĉi malagrablan aperaĵon, kiu rampis al mi, mi sentis tiklon ĉe mia vango, kvazaŭ muŝo ektuŝis min tie. Mi provis forpuŝi ĝin per mia mano, sed post momento ĝi revenis, kaj preskaŭ tuj venis alia ĉe mia orelo. Mi frapis ĝin kaj kaptis ian fadenon. Ĝi glitis rapide el mia mano. Kun terura naŭzo mi turniĝis kaj vidis, ke mi tenis la antenon de alia monstra krabo kiu staras tuj malantaŭe. Ĝiaj insidaj okuloj tordiĝis sur la trunketoj, ĝia buŝo estis viglaĉa pro apetito, kaj ĝiaj malgraciaj ungegoj, ŝmiritaj de alga ŝlimo, estis falantaj sur min. Post momento mia mano estis sur la funkciigilo, kaj mi metis unu monaton inter mi kaj tiuj ĉi monstroj. Sed ankoraŭ mi estis sur la sama marbordo, kaj mi nun vidis ilin klare tuj kiam mi haltis. Ŝajne dekoj da ili rampas tien kaj reen en la malhela lumo, inter la foliigitaj tavoloj de intensa verdo.

”Mi ne povas komprenigi al vi la senton de abomeninda soleco, kiu superpendis la mondon. La ruĝa orienta ĉielo, la norda nigro, la sala morta maro, la ŝtona bordo kovrita de tiuj ĉi malrapidaj fimonstroj, la sennuanca venenaspekta verdo de la likenaj plantoj, la maldensa aero, kiu dolorigis la pulmojn; ĉio kunhelpis al teruriga efekto. Mi pluiris cent jarojn, kaj jen la sama ruĝa suno — iomete pli granda, iomete pli malhela — la sama mortanta maro, la sama frosta aero kaj la sama aro da teraj kraboj, kiuj rampas inter la verda musko kaj la ruĝaj rokoj. Kaj en la okcidenta ĉiielo mi vidis kurban palan linion, similan al vasta novluno.

”Tiel mi veturis, intermite haltante, en miljaraj paŝegoj, allogite de la mistero de la tera sorto. Mi rigardis, kun stranga intereso, la sunon kreskantan pli granda kaj malhela en la okcidento, kaj la forpasantan vivon de la malnova tero. Finfine, pli ol tridek milionojn da jaroj post nun, la grandega ruĝvarma kupolo de la suno jam kovris preskaŭ dekonon de la malluma ĉielo. Tiam, plian fojon mi haltis, ĉar la rampanta arego da kraboj malaperis, kaj la ruĝa marbordo, escepte de la plumbece verdaj algoj kaj likenoj, aspektis senviva. Kaj nun ĝi estis blanke makulata. Akra malvarmo pikis min. Blankaj neĝeroj faletis kirle kaj maldense. Nordoriente la brilo de neĝo kuŝis sub la stelolumo de la nigreta ĉielo, kaj mi povis vidi ondforman montetaron, helruĝe blankan. Laŭ la mara bordo troviĝis franĝoj de glacio, kun flosantaj amasoj pli malproksime sur la maro; sed la ĉefa etendaĵo de tiu sala oceano, tute sangeca pro la eterna subresto de la suno, estis ankoraŭ neglacii ĝinta.

”Mi ĉirkaŭrigardis, por trovi ĉu ankoraŭ restas iaj signoj de besta vivo. Ia nedifinebla antaŭtimo restigis min sur la selo de la maŝino. Sed mi vidis nenion moviĝi, aŭ surtere, aŭ en la ĉielo, aŭ en la maro. Nur la verda ŝlimo sur la rokoj atestis, ke vivo ankoraŭ ne tute malaperis. Malalta sablaĵo estis aperinta en la maro kaj la akvo estis refluinta de la bordo. Mi imagis vidi ian nigran objekton peze moviĝi sur tiu sablaĵo, sed ĝi fariĝis senmova dum mi rigardis ĝin, kaj mi supozis, ke miaj okuloj trompis min, kaj ke la nigra objekto estis nur roko. La steloj en la ĉielo estis treege brilaj kaj ŝajnis al mi tre malmulte ekflagri.

”Subite mi rimarkis, ke la ronda okcidenta konturo de la suno ŝanĝiĝis; ke konkavaĵo aperis en la kurbo. Mi vidis tion kreski pli granda. Dum eble unu minuto mi terurigite rigardis tiun nigrecon kiu superrampas la tagon, kaj tiam mi konstatis, ke komenciĝas eklipso, aŭ la luno, aŭ la planedo Merkuro transpasas la diskon, de la suno. Kompreneble, unue mi supozis, ke estas la luno, sed estas abunda atestaro por kredigi al mi, ke vere tio, kion mi vidis, estis la transiro de interna planedo, kiu pasis tre proksime al la tero.

”Fariĝis ĉiam pli mallume; malvarma vento komencis freŝi ĝante ekblovi de la oriento, kaj plimultiĝis la blankaj neĝeroj en la aero. De la mara rando venis plaŭdeto kaj flustreto.

Krom tiuj ĉi senvivaj sonoj, la mondo estis silenta. Silenta? Estus malfacile komprenigi al vi ĝian trankvilon. Ĉia homa bruo, la blekado de ŝafoj, la krioj de birdoj, la zumeto de insektoj, la moviĝo kiu faras la fonon de nia vivo — ĉio ĉi finiĝis. Dum la mallumo plidensiĝis, la kirliĝantaj neĝeroj iĝis pli abundaj, dancante antaŭ miaj okuloj; kaj la malvarmo de la aero fariĝis pli intensa. Fine, unu post la alia, rapide, Iaŭvice, la blankaj suproj de la malproksimaj montetoj forpasis en la mallumon. La venteto, ŝanĝiĝis al ĝema vento. Mi vidis la nigran, mezan ombron de la eklipso fluganta al mi. Post momento estis videblaj nur la palaj steloj. Ĉio alia estis senradia mallumo. La ĉielo estis absolute nigra.

”Trafis min timego pri tiu ĉi ega mallumo. Senfortigis min la malvarmo, kiu penetris ĝis miaj ostoj, kaj la doloro, kiun mi sentis spirante. Mi tremis, kaj terura naŭzo atakis min. Tiam, simila al ardega ĉielarko, aperis la rando de la suno. Mi deiris de la maŝino por retrovi mian ekvilibron. Mi sentis min kapturniĝema kaj nekapabla entrepreni la reveturon. Starante naŭzita kaj konfuzita, mi revidis la moviĝantan estaĵon sur la sablaĵo — estis nun nenia dubo ke ĝi moviĝas — kontraŭ la ruĝa akvo de la maro. Ĝi estis ronda, tiel granda, kiel piedpilko, aŭ eble pli granda, kaj preniloj etendiĝis de ĝi: ĝi ŝajnis nigra kontraŭ la ruliĝanta sangoruĝa akvo, kaj ĝi konvulsie saltetis tien kaj reen. Tiam mi sentis svenemon. Sed la timego kuŝi senpova en tiu malproksimega kaj terura krepusko helpis min elteni dum mi grimpis sur la selon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.