La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TEMPOMAŜINO

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro IX

Ni eliris el la palaco kiam la suno ankoraŭ estis parte super la horizonto. Mi intencis atingi la blankan sfinkson frue la postan matenon, kaj mi havis la intencon antaŭ noktiĝo tramarŝi la arbaron, kiu haltigis min je la antaŭa vojaĝo. Mia projekto estis iri kiel eble plej malproksimen tiun nokton, kaj tiam, farinte fajron, dormi sub la protekto de ties brilado. Sekve, dum mi iris, mi kolektis iujn branĉetojn aŭ sekajn herbojn, kiujn mi vidis, kaj baldaŭ miaj brakoj estis plenaj de tia diversaĵo. Ĉar mi estis tiom ŝarĝita, nia progreso estis pli malrapida ol mi atendis, kaj krome Uina estis laca. Kaj ankaŭ mi komencis suferi pro dormemo; tial estis plena nokto antaŭ ol ni atingis la arbaron. Sur la arbusthava monteto ĉe ties bordo, Uina estus haltinta pro timo pri la mallumo antaŭ ni; sed kurioza sento de alproksimiĝanta katastrofo, kio efektive devus servi kiel averto, plupelis min. Mi ne estis dorminta dum unu nokto kaj du tagoj, kaj mi estis febra kaj malpacienca. Mi sentis dormemon superregi min, kaj mi sentis ankaŭ, ke la morlokoj akompanas ĝin.

”Dum ni hezitis, inter la nigraj arbustoj malantaŭ ni, kaj malhelajn kontraŭ ties nigreco, mi vidis tri kaŭrantajn figurojn. Ĉirkaŭ ni estis arbetaĵoj kaj longaj herboj, kaj mi ne sentis min sekura kontraŭ ilia insida alproksimiĝo. La arbaro, mi taksis, estis proksimume unu kilometron larĝa. Se ni povus trairi ĝin al la nuda monteto, tie, ŝajnis al mi, estos multe pli nedanĝera ripozejo; mi pensis, ke per miaj alumetoj kaj mia kamforo mi povos sukcese lumigi mian vojon tra la arbaro. Tamen, estis evidente, ke se mi svingos alumetojn per miaj manoj, mi devos forlasi mian brulolignon; tial, iom malvolonte, mi demetis ĝin. Kaj tiam venis en mian menson la ideo, ke mi bruligu ĝin por surprizi niajn amikojn malantaŭe. Mi poste eltrovis la teruran malsaĝon de tiu ago, sed ĝi venis en mian menson kiel genia ideo por protekti nian forkuron.

”Mi ne scias, ĉu vi iam pensis, kia maloftaĵo devas esti flamo en la malesto de la homo kaj en modera klimato. La varmo de la suno neofte estas sufiĉe forta por bruligi, eĉ kiam ĝi estas fokusita de rosgutoj, kiel foje okazas en pli tropikaj lokoj. Fulmo povas krevigi kaj nigrigi, sed ĝi malofte rezultas en ampleksa fajro. Putra vegetaĵo foje povas bruleti pro la varmo de sia fermentado, sed tio malofte kaŭzas flamon. En tiu degenera mondo, plue, la arto de fajrofarado estis forgesita. La ruĝaj langoj, kiuj eklekis mian amason da ligno estis tute nova kaj stranga afero al Uina.

”Ŝi volis alkuri kaj ludi per ĝi. Mi kredas, ke ŝi estus ĵetinta sin en ĝin, se mi ne estus deteninta ŝin. Sed mi ekprenis ŝin kaj malgraŭ ŝia baraktado, mi kvazaŭ ĵetis min sentime en la arbaron antaŭ mi. Dum iom da tempo la brilo de mia fajro lumigis la vojeton. Rerigardante, baldaŭ mi povis vidi tra la amaso da trunkoj, ke de mia lignaĵo la brulego jam etendis sin al kelkaj apudaj arbustoj, kaj ke kurbita strio de fajro suprengrimpas la herbaĵon sur la monteto. Mi ridis pri tio kaj returnis min al la mallumaj arboj antaŭ mi. Estis tre nigre kaj Uina kroĉis sin al mi konvulsie, sed ankoraŭ estis — kiam miaj okuloj alkutimiĝis al la mallumo — sufiĉe da lumo por ke mi evitu la trunkojn. Supre estis tute nigre, escepte de kie en diversaj lokoj truo de malproksima blua ĉielo brilis sur nin. Mi skrapis neniom da alumetoj, ĉar mi ne havis liberan manon. Sur mia maldekstra brako mi portis mian etulinon kaj en mia dekstra mano mi havis mian feran stangon.

”Dum iom da tempo mi aŭdis nenion krom la kraketantaj trunketoj sub miaj piedoj, la eta susuro de la vento supre, kaj mia spirado kaj la batado de la vejnoj en miaj oreloj. Tiam mi ŝajnis konstati frapetadon ĉirkaŭ mi. Firme mi iris plu. La frapetado fariĝis pli klara, kaj tiam mi ekaŭdis la samajn strangajn sonojn kaj voĉojn, kiujn mi aŭdis en la subtero. Evidente estas multaj morlokoj kaj ili ĉirkaŭas min. Efektive, post plia minuto mi sentis ektiron ĉe mia jako, tiam ion ĉe mia brako. Kaj Uina tremegis kaj fariĝis tute senmova.

”Estis la tempo por alumeto. Sed por havigi iun mi devos demeti ŝin. Tion mi faris, kaj dum mi palpserĉis en mia poŝo, komenciĝis en la mallumo luktado ĉe miaj genuoj. Ŝi estis tute silenta, kaj aŭdiĝis la sama kverado de la morlokoj. Plue, molaj manetoj pripalpis miajn jakon kaj dorson, tuŝante eĉ mian kolon. Tiam la alumeto skrapiĝis kaj ekbrulis. Mi tenis ĝin flamanta kaj vidis la blankajn dorsojn de la morlokoj, kiuj forkuris inter la arboj. Rapide mi prenis de mia poŝo pecon da kamforo kaj estis preta bruligi ĝin tuj kiam ekvelkos la flameto. Tiam mi rigardis Uinan. Ŝi kuŝis tenante miajn piedojn kaj tute senmove, kun la vizaĝo sur la tero. Kun subita timo mi kliniĝis al ŝi. Ŝi ŝajnis apenaŭ spiri. Mi bruligis la kamforon kaj ĵetis ĝin sur la teron, kaj dum ĝi rompiĝis kaj flamegis kaj forpelis la morlokojn kaj la ombrojn, mi surgenui ĝis kaj levis ŝin. La arbaro malantaŭe ŝajnis plena de la moviĝo kaj murmurado de granda popolamaso.

”Ŝajne ŝi svenis. Zorge mi metis ŝin sur mian ŝultron kaj leviĝis por daŭrigi la marŝadon, kaj tiam venis terura konstato. Prizorgante miajn alumetojn kaj Uinan, mi turnis min plurfoje, kaj nun tute ne sciis en kiu direkto troviĝas mia vojo. Neniel mi povis scii eĉ ĉu mi turnis min denove al la Palaco el verda porcelano. Mi trovis min en terura konsterniĝo. Mi rapide devis pripensi, kion fari. Mi decidis fari fajron kaj bivaki sur la loko kie ni estas. Mi metis Uinan, ankoraŭ senmovan, sur herbokovritan trunkon, kaj tre rapide, kiam mia unua peco da kamforo perdadis sian brilon, mi komencis kolekti trunketojn kaj foliojn. Diversloke, en la mallumo ĉirkaŭ mi, la okuloj de la morlokoj brilis kiel karbunkoloj.

”La kamforo flametis kaj estingiĝis. Mi bruligis alumeton, kaj samtempe du blankaj figuroj, kiuj alproksimigis al Uina, forrapidegis. Unu estis tiom blindigita de la lumo, ke li kuris rekte al mi, kaj mi sentis la grinciĝon de liaj ostoj sub mia pugnobato. Li ekkriis konsternite, iom ŝanceligis, kaj falis. Mi ĵetis plian pecon da kamforo kaj daŭrigis la faradon de mia fajro. Baldaŭ mi rimarkis, kiom seka estas parto de la foliaro super mi, ĉar falis neniom da pluvo de post mia alveno sur la tempo-maŝino antaŭ unu semajno. Pro tio, anstataŭ serĉi falintajn trunketojn inter la arboj, mi komencis salti kaj altiri branĉojn. Tre baldaŭ mi havis sufokan, fumantan fajron el verda ligno kaj sekaj branĉetoj, kaj povis ŝpare uzi mian kamforon. Tiam mi turniĝis tien kie kuŝas Uina ĉe mia fera sceptro. Mi laŭeble klopodis revivigi ŝin, sed ŝi kuŝis kiel mortinto. Mi eĉ ne povis konvinki min, ĉu aŭ ne ŝi spiras.

”Nun la fumo de la fajro bloviĝis al mi kaj ŝajne ĝi subite lacigis min. Plue, la vaporo de kamforo estis en la aero. Mia fajro ne bezonos renovigon dum unu-du horoj. Mi sentis min tre laca post mia streĉado, kaj mi sidiĝis. La arbaro, ankaŭ, estis plena de dormeca murmurado, kiun mi ne komprenis. Mi ŝajne nur skuis la kapon kaj fermis miajn okulojn. Sed ĉie estis mallume, kaj la morlokoj havis siajn manojn sur mi. Forskuante iliajn manojn, mi rapide serĉis en mia poŝo la alumetujon, kaj — ĝi estis malaperinta! Tiam ili denove tenis kaj atakis min. Post momento mi sciis, kio okazis. Mi estis dorminta kaj mia fajro estingiĝis, kaj kaptis mian animon la amareco de morto. La arbaro ŝajnis plena de la odoro de brulanta ligno. Ili tenis min ĉe la kolo, ĉe la hararo, ĉe la brakoj, kaj mi falis. Estis nedireble terure en la mallumo senti tiun amason da molaj estaĵoj sur mi. Mi sentis kvazaŭ mi estus en monstra araneaĵo. Mi estis venkita kaj refalis teren. Mi sentis dentetojn pinĉi mian kolon. Mi ruliĝis sur la tero, kaj samtempe mia mano tuŝis mian feran stangon. Tio refortigis min. Mi barakte leviĝis, skuegis for de mi la homajn ratojn, kaj, tenante la stangon tiel ke ĝi estu mallonga, mi ŝovis ĝin tien, kie mi opiniis esti iliaj vizaĝoj. Mi povis senti la molan cedon de karno kaj ostoj sub miaj batoj, kaj dum momento mi estis libera.

”Trafis min la stranga ekstazo, kiu ofte ŝajnas akompani bataladon. Mi sciis, ke kaj mi kaj Uina estas perditaj, sed mi intencis ke la morlokoj pagu por sia viando. Mi staris kun mia dorso ĉe arbo, svingante la feran stangon antaŭ mi. La tuta arbaro estis plena de iliaj moviĝado kaj krioj. Pasis minuto. Iliaj voĉoj ŝajnis leviĝi al pli granda ekscitiĝo kaj ili moviĝis pli rapide. Tamen, neniu venis al mi. Mi staris fikse rigardante la mallumon. Tiam subite venis espero. Supozu, ke la morlokoj timas? Kaj tuj poste okazis strangaĵo. La mallumo ŝajnis heli ĝi. Tre malklare mi komencis vidi la morlokojn ĉirkaŭ mi — tri vunditajn ĉe miaj piedoj — kaj tiam mi konstatis, kun nekredema surprizo. ke la aliaj kuradas en senfina fluo, ŝajne de malantaŭ mi, kaj for en la arbaron antaŭe. Kaj iliaj dorsoj ne plu aspektis blankaj sed helruĝaj. Starante tie surprizite, mi vidis etan ruĝan fajreron ŝvebi trans truo de stelolumo inter la branĉoj, kaj tiam ĝi malaperis. Kaj je tio mi komprenis la odoron de brulanta ligno, la dormecan murmuradon, kiu nun fariĝis blovega muĝo, la ruĝan brilon, kaj la forkuron de la morlokoj.

”Elpaŝante de malantaŭ mia arbo, mi rerigardis kaj vidis tra la nigraj kolonoj de la plej proksimaj arboj, la flamojn de la brulanta arbaro. Mia unua fajro alkuras min! Je tio mi serĉis Uinan, sed ŝi estis for. La siblado kaj krakado malantaŭ mi, la eksploda bruo kiam ĉiu arbo ekflamis, lasis malmulte da tempo por pensoj. Ankoraŭ tenante mian feran stangon, mi sekvis la vojon de la morlokoj. La flamoj minacegis min, unu fojon ili antaŭenrampis tiel rapide ĉe mia dekstra flanko dum mi kuris, ke mi devis ekturni min maldekstren. Sed fine mi eliris sur malgrandan liberan spacon, kaj samtempe iu morloko ŝancele alkuris kaj preterpasis min rekte en la fajron!

”Kaj nun mi vidis la plej strangan kaj teruran aferon, kredeble, el ĉio, kion mi vidis en tiu estonta epoko. Tiu ĉi tuta spaco estis tiel brila kiel la tago, pro la reflekto de la fajro. En la mezo estis monteto aŭ tombo-supraĵo, sur kiu staris iom bruligita kratago. Preter tio estis alia parto de la brulanta arbaro, de kiu jam serpentumis flavaj langoj, kiuj tute ĉirkaŭis la spacon per palisado el fajro. Sur la monteto estis trideko da morlokoj, blindaj pro la lumo kaj varmo, kaj ŝanceliĝantaj en sia surprizego tien kaj reen, iuj kontraŭ la aliajn. Komence mi ne konstatis ilian blindecon kaj furioze batante ilin per mia stango, pro freneza timo, kiam ili alproksimiĝis, mi mortigis unu kaj kripligis multajn aliajn. Sed kiam mi estis rigardinta la gestojn de iu el ili, kiu palpis sub la kratago kontraŭ la ruĝa ĉielo, kaj estis aŭdinta iliajn ĝemojn, mi certiĝis pri iliaj absolutaj senpovo kaj mizero en la brilego, kaj mi ne plu batis ilin.

”Tamen, foje iu kuris rekte al mi, kaŭzante tremigan teruron, kiu igis min rapide eviti lin. Iam la flamoj iom malkreskis kaj mi timis, ke la fibestoj baldaŭ povos vidi min. Mi eĉ pensis komenci la batalon kaj mortigi iujn el ili antaŭ ol tio okazos; sed la fajro denove ekbrulegis kaj mi ne movis mian manon. Mi marŝis sur la monteto inter ili kaj evitis ilin, serĉante ian signon de Uina. Sed Uina malaperis.

”Fine mi sidiĝis sur la montsupron kaj rigardis tiun ĉi strangan nekredeblan aron da blinduloj, kiuj palpe iris tien kaj reen, kaj aŭdigis nenaturajn sonojn inter si dum la ruĝa lumo de la fajro brilegis sur ilin. La serpentuma kolono de fumo transŝvebis la ĉielon kaj tra la malmultaj ŝirtruoj en tiu ruĝa kovraĵo brilis la steletoj malproksimaj, kvazaŭ ili apartenus al alia universo. Du aŭ tri morlokoj ŝanceliĝis rekte al mi, kaj tremante mi forŝovis ilin per pugnobatoj.

”Dum la plej granda parto de tiu nokto mi kredis ĝin inkubo. Mi mordis min kaj kriegis pro pasia deziro vekiĝi. Mi batis la teron per miaj manoj, kaj stariĝis, kaj residiĝis, kaj vagis tien kaj reen, kaj denove sidiĝis. Tiam mi foje frotis miajn okulojn kaj alvokis Dion, ke Li lasu min vekiĝi. Trifoje mi vidis morlokojn agonie klini la kapon kaj kuregi en la flamojn. Sed fine, super la malkreskanta ruĝo de la fajro, super la ŝvebantaj amasoj da nigra fumo, la blankiĝantaj kaj nigriĝantaj arbostumpoj, kaj la malpliiĝantaj nombroj de tiuj ĉi neklaraj estaĵoj, — venis la blanka lumo de la tago.

”Denove mi serĉis signojn de Uina, sed trovis neniajn. Estis evidente, ke ili lasis ŝian kompatindan korpeton en la arbaro. Mi ne povas klarigi al vi, kiel mi trankviliĝis, pro la penso, ke ŝi evitis la teruran sorton al kiu ŝi ŝajnis destinita. Pensante tion, mi preskaŭ decidis komenci buĉadon de la senpovaj abomenuloj ĉirkaŭ mi, sed mi bridis min. La monteto, mi jam diris, estis kvazaŭ insulo en la arbaro. De sur ĝia supro mi nun povis vidi tra fumnebuleto la Palacon el verda porcelano, kaj pro tio mi povis taksi la direkton de la blanka sfinkso. Kaj tiam mi forlasis la restaĵon de tiuj malbenitaj animoj, kiuj ankoraŭ iris tien kaj reen kaj ĝemis dum la tago pliheliĝis. Mi ligis iom da herbaĵo ĉirkaŭ miajn piedojn kaj lame marŝis trans fumantajn cindrojn kaj inter nigrajn trunketojn, kiuj ankoraŭ interne pulsis pro fajro, en la direkto al la kaŝejo de la tempo-maŝino. Mi marŝis malrapide, ĉar mi estis ne nur lama, sed ankaŭ preskaŭ ellacigita, kaj mi sentis grandegan mizeron pro la terura morto de eta Uina. Ĝi ŝajnis katostrofego. Nun, en tiu ĉi malnova bone konata ĉambro ĝi pli similas la malĝojon de sonĝo, ol efektivan perdon. Sed tiun matenon ĝi lasis min absolute sola denove — terure soleca. Mi komencis pensi pri tiu ĉi domo mia, pri tiu ĉi kameno, pri kelkaj el vi, kaj kun tiaj pensoj venis sopiro kiu estis doloro.

”Sed dum mi surmarŝis la fumantajn cindrojn sub la brila matena ĉielo, mi eltrovis ion. En mia pantalona poŝo ankoraŭ estis kelkaj apartaj alumetoj. Ŝajne la skatoleto tralasis ilin antaŭ sia perdiĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.