La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TEMPOMAŜINO

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XII

Mi revenis, do. Devas esti, ke dum longa tempo mi estis senkonscia sur la maŝino. La ekbrila sinsekvo de la tagoj kaj noktoj rekomenciĝis, la suno fariĝis denove ora, la ĉielo blua. Mi spiris pli libere. La ŝanĝiĝantaj konturoj de la tero ondumadis. La indikiloj regrese rondiregis sur la skaloj. Fine mi revidis la malklaran ombrojn de domoj, la signojn de degenerinta homaro. Tiuj ankaŭ ŝanĝiĝis kaj pasis kaj aliaj venis. Baldaŭ, kiam la miliono-indikilo montris al nulo, mi malrapidigis min. Mi komencis rekoni nian propran trivialan arkitekturon, la milo-indikilo reiris al sia komenco, la nokto kaj tago alternis pli kaj pli malrapide. Tiam la malnovaj muroj de la laborejo ĉirkaŭis min. Tre glate, nun, mi haltigis la mekanismon. Mi vidis unu afereton, kiu ŝajnis stranga al mi. Mi kredas, ke mi diris al vi, ke kiam mi ekveturis, antaŭ ol mia rapido fariĝis tre granda, sinjorino Watchett marŝis trans la ĉambron, veturante, ŝajnis al mi, kiel raketo. Revenante, mi denove trapasis tiun minuton kiam ŝi marŝis trans la laborejon. Sed nun ĉiuj el ŝiaj agoj ŝajnis esti precize la inverso de la antaŭaj. La pordo ĉe la alia fino malfermiĝis, kaj ŝi glitiris kviete laŭlonge de la laborejo, kun la dorso antaŭe, kaj malaperis post la pordo tra kiu ŝi antaŭe eniris. Tuj antaŭ tio, mi momenton supozis vidi Hillyer, sed li fulmrapide preterpasis.

”Tiam mi haltigis la maŝinon, kaj denove vidis ĉirkaŭ mi la malnovan konatan laborejon, miajn ilojn, miajn aparatojn, ĝuste kiel mi lasis ilin. Mi malsupreniris tre treme kaj sidiĝis sur mian benkon. Dum pluraj minutoj mi tremegis. Tiam mi pli trankviliĝis. Ĉirkaŭ mi denove estis mia malnova laborejo, precize kia ĝi antaŭe estis. Povus esti, ke mi dormis tie, kaj ke la tuta afero estis sonĝo.

”Tamen, ne precize! La maŝino ekiris de la sudorienta angulo de la laborejo. Ĝi revenis ĉe la nordokcidenta kontraŭ la muro, kie vi vidis ĝin. Tio reprezentas ĝuste la distancon inter mia malgranda herbejo kaj la piedestalo de la blanka sfinkso, en kiun la morlokoj portis la maŝinon.

”Dum iom da tempo mia menso stagnis. Baldaŭ mi stariĝis kaj venis laŭ la ĉi-tiea koridoro. Mi lamis, ĉar mia kalkano ankoraŭ doloris, kaj sentis min treege malpura. Mi vidis la Pall Mall Gazette sur la tablo apud la pordo. Mi trovis, ke la dato estas hodiaŭ, kaj rigardante la horloĝon, mi vidis, ke estas preskaŭ la oka. Mi aŭdis viajn voĉojn kaj la tintadon de teleroj. Mi hezitis — mi estis tre kapturniĝema kaj malforta. Tiam mi ekflaris bonan sanigan viandon, kaj malfermis la pordon al vi. Vi scias la ceteron. Mi lavis min, manĝis, kaj nun diras al vi la rakonton.”

”Mi scias”, li diris post paŭzo, ”ke ĉio ĉi estos tute nekredebla al vi. Al mi la sola nekredebla afero estas, ke mi sidas ĉi tie hodiaŭ vespere en tiu ĉi malnova konata ĉambro rigardante viajn amikajn vizaĝojn kaj rakontante al vi tiujn ĉi strangajn aventurojn.”

Li rigardis la mediciniston. ”Ne. Mi ne povas atendi, ke vi kredu ĝin. Akceptu ĝin kiel mensogon — aŭ profetaĵon. Diru, ke mi sonĝis ĝin en la laborejo. Pensu, ke mi konjektadis pri la destino de nia raso ĝis mi elpensis tiujn ĉi fikciojn. Rigardu mian aserton pri ĝia vero kiel nuran artifikon por pligrandigi ĝian intereson. Kaj, kiel rakonto, kion vi pensas pri ĝi?”

Li prenis sian pipon, kaj laŭ sia malnova kutimo, komencis nerve frapeti ĝin sur la feraĵojn de la fajrujo. Estis momenta kvieto. Tiam seĝoj komencis knari kaj ŝuoj skrapi la tapiŝon. Mi forturnis miajn okulojn de sur la vizaĝo de la tempo-vojaĝanto kaj rigardis lian aŭdantaron. Ili estis en la mallumo, kaj koloritaj makuletoj naĝis antaŭ ili. La medicinisto ŝajnis okupata rigardante nian gastiganton. La redaktoro fikse rigardis la finaĵon de sia cigaro — la sesa. La ĵurnalisto mallerte serĉis sian poŝhorloĝon. La aliaj, se mi ĝuste memoras, estis senmovaj.

La redaktoro stariĝis kun ĝemeto. ”Domaĝe, ke vi ne estas verkisto!” li diris, metante sian manon sur la ŝultron de la tempo-vojaĝanto.

”Vi ne kredas ĝin?”

”Nu —”

”Mi atendis tion.”

La tempo-vojaĝanto turniĝis al ni. ”Kie estas la alumetoj?” li diris. Li bruligis iun, kaj parolis kun la pipo en la buŝo, blovetante.

”Verdire … mi apenaŭ mem kredas ĝin … tamen …”

Lia rigardo trafis kun muta demando la velkintajn blankajn florojn sur la malgranda tablo. Tiam li turnis la manon, kiu tenis lian pipon, kaj mi vidis, ke li rigardas iujn duonsaniĝintajn cikatrojn sur la fingro-artikoj.

La medicinisto stariĝis, venis al la lampo, kaj ekzamenis la florojn. ”La gineceo estas stranga”, li diris. La psikologo klinis sin antaŭen por vidi, kaj etendis la manon por specimeno.

”Diable, estas kvarono antaŭ la unua”, diris la ĵurnalisto.

”Kiel ni povos hejmeniri?”

”Estas multaj flakroj ĉe la stacio”, diris la psikologo.

”Estas kurioze”, diris la medicinisto; ”sed mi ja ne scias la familion de tiuj ĉi floroj. Ĉu mi povas havi ilin?”

La tempo-vojaĝanto hezitis. Tiam subite:

”Certe ne.”

”Kie vi vere havigis ilin?” diris la medicinisto.

La tempo-vojaĝanto metis sian manon al la kapo. Li parolis kiel iu, kiu provas teni aferon, kiu evitas lin. ”Ilin metis en mian poŝon Uina, kiam mi veturis en tempon.” Li rigardis ĉirkaŭ la ĉambro. ”Diablo! ĉio forglitas. Tiu ĉi ĉambro kaj vi kaj la atmosfero de ĉiu tago estas tro por mia memoro. Ĉu mi iam faris tempo-maŝinon aŭ modelon de tempo-maŝino? Aŭ ĉu tio estas nur sonĝo? Oni diras, ke la vivo estas sonĝo, kelkfoje mizera sonĝo — sed mi ne toleros plian, kiu ne taŭgos. Estas frenezaĵo. Kaj de kie venis la sonĝo? … Mi devas rigardi tiun maŝinon. Se ĝi ja ekzistas!”

Rapide li ekprenis la lampon kaj portis ĝin flagranta ruĝa tra la pordo en la koridoron. Ni sekvis lin. Tie en la ekbrila lumo de la lampo tute certe estis la maŝino, dika, malhela, kaj malrekta; aĵo el latuno, ebono, eburo kaj kvarco, kiu tralasis la lumon. Solida al la tuŝo — ĉar mi etendis mian manon kaj palpis ĝian relon — kaj kun brunaj makuloj kaj ŝmiraĵoj sur la eburo, kaj pecoj de herbo kaj musko sur la subaj partoj, kaj kun unu relo kurbita.

La tempo-vojaĝanto metis la lampon sur la benkon kaj glitigis sian manon sur la difektita relo. ”Estas en ordo nun”, li diris. ”La rakonto, kiun mi diris al vi, estas vera. Mi bedaŭras, ke mi venigis vin tien ĉi en la malvarmon.” Li prenis la lampon, kaj, en absoluta silento, ni reiris al la fumsalono. Li venis en la vestiblon kun ni kaj helpis al la redaktoro surmeti lian surtuton. La medicinisto rigardis en lian vizaĝon, kaj iom heziteme diris, ke li suferas pro trolaboro, pro kio li ridegis. Mi memoras, kiel li staris ĉe la malfermita pordo kaj kriis bonan nokton.

Mi kunluis fiakron kun la redaktoro. Li opiniis la rakonton ”spektakla mensogo.” Miaflanke, mi ne povis fari konkludon. La rakonto estis tiel fantazia kaj nekredebla, la dirado tiel krediga kaj sobra. Mi kuŝis sendorma la plej grandan parton de la nokto kaj pripensis ĝin, Mi decidis iri la venontan tagon por revidi la tempo-vojaĝanton. Oni sciigis al mi, ke li estas en la laborejo, kaj ĉar mi estis bone konata en la domo, mi supreniris al li. La laborejo, tamen, estis senhoma. Minuton mi rigardis la tempo-maŝinon kaj etendis mian manon kaj tuŝis la funkciigilon. Je tio la dika, solidaspekta maso svingiĝis kiel branĉo skuita de la vento. Ĝia malfirmeco tre timigis min kaj mi havis kuriozan rememoron pri la infanaj tagoj, kiam oni malpermesis, ke mi tuŝu objektojn, kiuj ne koncernas min. Mi reiris tra la koridoro. La tempo-vojaĝanto renkontis min en la fumsalono. Li estis survoje de la domo. Li havis malgrandan fotografilon sur unu brako kaj dorsosakon sur la alia. Vidante min, li ridis, kaj prezentis al mi kubuton por mia manpremo.

”Mi estas treege okupata”, li diris, ”pri tiu aĵo tie.”

”Sed ĉu ne estas ia ruzaĵo”, mi diris. ”Ĉu efektive vi veturas trans tempon?”

”Efektive kaj vere.” Kaj li rigardis malkaŝe en miajn okulojn.

Li hezitis. Lia rigardo vagis ĉirkaŭ la ĉambron. ”Mi bezonas nur duonhoron”, li diris. ”Mi scias, kial vi venis, kaj vi estas tre afabla. Estas kelkaj gazetoj tie. Se vi restos ĝis la tagmanĝo, mi plene pruvos al vi tiun ĉi tempo-veturadon kaj ankaŭ prezentos specimenojn. Ĉu vi pardonos, ke mi nun forlasu vin?”

Mi konsentis, apenaŭ komprenante tiam la plenan signifon de liaj vortoj, kaj li skuetis la kapon kaj pluiris Iaŭ la koridoro. Mi aŭdis ekfermiĝi la laborejan pordon, sidiĝis sur seĝon, kaj prenis ĵurnalon. Kion li intencas fari antaŭ la tagmanĝo? Tiam subite ia reklamo memorigis al mi, ke mi promesis renkonti Richardson, la eldoniston, je la dua. Mi rigardis mian horloĝon kaj konstatis, ke mi apenaŭ povos plenumi tiun rendevuon. Mi stariĝis kaj laŭiris la koridoron por informi la tempo-vojaĝanton.

”Kiam mi ektenis la anson de la pordo, mi aŭdis krion, strange tranĉitan ĉe la fino, kaj klaketon kaj bruon. Aerblovo ĉirkaŭkirligis min kiam mi malfermis la pordon, — kaj de interne venis la bruo de rompita vitro, kiu falas sur la plankon.

La tempo-vojaĝanto ne estis tie. Dum momento mi pensis vidi fantomecan, malklaran figuron meze de kirliĝanta maso da nigraĵo kaj latuno — figuron tiel travideblan, ke la benko malantaŭe estis absolute klara; sed tiu ĉi fantomaĵo mapaleris dum mi frotis miajn okulojn. La tempo-maŝino estis for. Krom trankviliĝanta moviĝo de polvo, la alia fino de la laborejo estis malplena. Ŝajne ĵus enfalis unu el la vitroj de la superporda fenestreto.
Mi sentis neracian surprizegon. Mi sciis, ke okazis io stranga, kaj dum kelkaj momentoj ne povis distingi, kio estas la strangaĵo. Dum mi staris kaj rigardis, la pordo al la ĝardeno malfermiĝis, kaj la servisto aperis. Ni rigardis unu la alian. Tiam ideoj ekvenis.

”Ĉu sinjoro — eliris tien?” mi diris.

”Ne, sinjoro. Neniu venis laŭ tiu ĉi vojo. Mi atendis trovi lin tie ĉi.”

Je tio mi komprenis. Riskante ĉagreni Richardson, mi restis tie, por atendi la tempo-vojaĝanton; por atendi la duan, eble pli strangan rakonton, kaj la specimenojn kaj fotografaĵojn, kiujn li kunportos. Sed mi nun komencas timi, ke mi devos atendi mian tutan vivon. La tempo-vojaĝanto malaperis antaŭ tri jaroj. Kaj, kiel ĉiu scias, li neniam revenis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.