La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TEMPOMAŜINO

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VI

Eble ŝajnos strange al vi, sed pasis du tagoj antaŭ ol mi povis sekvi la nove trovitan helpsignon laŭ kiu evidente estis la ĝusta maniero. Mi sentis kuriozan abomenon kontraŭ tiuj palaj korpoj. Ili havis ĝuste la blankecan koloron de la vermoj kaj similaj estaĵoj, kiujn oni vidas konservitaj en alkolholo en zoologia muzeo. Kaj ili estis malvarmaĉaj. Eble mia abomeno estis plejparte pro la simpatia influo de la eloj, kies naŭzegon pri la morlokoj mi nun komencis kompreni.

”La sekvintan nokton mi ne bone dormis. Eble mia sanstato ne estis tute bona. Unu du fojojn mi sentis timegon, sed pro kio, mi povis pripensi nenian certan kaŭzon. Mi memoras, ke mi senbrue enŝteliĝis en la ĉambregon, kie la malgranduloj estis dormantaj en la lunlumo — tiun nokton Uina estis inter ili — kaj ke min retrankviligis ilia ĉeesto. Trafis min eĉ tiam la penso, ke post kelkaj tagoj la luno estos en sia lasta fazo kaj la noktoj fariĝos nigre mallumaj, kiam eble estos pli multnombraj la aperoj de tiuj ĉi malagrablaj estaĵoj de malsupre, tiuj ĉi blankaj lemuroj, tiuj ĉi novaj fibestoj kiuj anstataŭis la antaŭajn. Kaj dum ambaŭ el tiuj tagoj mi havis la malkvietan senton de iu, kiu evitas fine neeviteblan devon. Mi estis certa, ke la tempo-maŝino estos rehavebla nur per kuraĝa penetrado en tiujn ĉi subterajn misterojn. Tamen, mi ne povis renkonti la misteron. Se mi havus nur kunulon, estus malsame. Sed mi estis terure sola, kaj la penso malsupren grimpi en la mallumon de la puto konsternegis min. Mi ne scias, ĉu vi komprenas mian senton, sed mi neniam sentis min tute sekura malantaŭ mia dorso.

”Eble estis ĉi tiu malkvieto, ĉi tiu malsekuro, kiuj pelis min plu kaj plu en miaj esploroj. Irante sudokcidenten al la monteta kamparo, kiu nun nomigas Combe Wood, mi rimarkis malproksime, en la direkto de deknaŭjarcenta Banstead, vastan verdan konstruaĵon, malsimilan al ĉio, kion mi ĝis tiam vidis. Ĝi estis pli granda ol la plej grandaj el la palacoj aŭ ruinoj, kiujn mi jam konas, kaj la fasado havis orientan aspekton: la fronto de ĝi havis la brilon kaj ankaŭ la verdetan tonon, ian bluverdon, de unu speco de ĉina porcelano. Ĉi tiu diferenco Iaŭ aspekto sugestis diferencon laŭ uzado, kaj mi emis pluiri por esplori. Sed la horo fariĝis malfrua, kaj mi ekvidis la konstruaĵon post longa kaj laciga ĉirkaŭmarŝo; kaj tial mi decidis prokrasti la aventuron ĝis la sekvanta tago, kaj reiris al la bonvenigo kaj karesoj de eta Uina. Sed la postan matenon mi komprenis tute bone, ke mia scivolemo pri la Palaco el verda porcelano estis speco de memtrompo por ebligi al mi eviti, je unu tago pli, sperton kiun mi timegis. Mi firme decidis malsupreniri sen plia prokrasto, kaj ekiris frumatene al puto proksime al la ruinoj el granito kaj aluminio.

”Eta Uina kuris kun mi. Ŝi dancis apud mi ĝis mi atingis la puton, sed kiam ŝi vidis min kliniĝi super la truo kaj rigardi malsupren ŝi ŝajnis strange konfuzita. ’Adiaŭ, eta Uina’, mi diris, kisante ŝin. Tiam mi restarigis ŝin kaj komencis palpserĉi la grimphokojn interne de la rando. lom rapide, mi devas konfesi, ĉar mi timis ke mia kuraĝo eble perdiĝos! Komence ŝi rigardis min mirege. Tiam ŝi faris tre kompatigan krion, kaj komencis tiri min per siaj manetoj. Kredeble ŝia kontraŭemo pli instigis min pluiri. Mi forskuis ŝin, eble iom malĝentile, kaj post momento mi estis en la buŝo de la puto. Mi vidis ŝian doloregan vizaĝon super la rando kaj mi ridetis por trankviligi ŝin. Tiam mi devis atenti pri la malfirmaj hokoj al kiuj mi kroĉis min.

”Mi devis grimpi ŝakton de eble ducent metroj. Mi faris la malsupreniron pere de metalaj pecetoj, kiuj elstaris de la muroj de la puto, kaj ĉar tiuj estis intencitaj por estaĵo multe pli malgranda kaj malpeza ol mi, mi rapide fariĝis rigida kaj laca pro la grimpado. Kaj ne nur laca! Unu el la hokoj kurbiĝis subite pro mia pezo kaj preskaŭ ĵetegis min en la mallumon sube. Dum momento mi tenis min nur per unu mano, kaj post tiu sperto mi ne riskis denove ekripozi. Kvankam miaj brakoj kaj dorso baldaŭ treege doloris, mi daŭre grimpis malsupren kiel eble plej rapide. Ekrigardante supren, mi vidis la truon, en kiu estis videbla unu stelo, kaj la kapo de eta Uina aspektis kiel ronda nigra elstaraĵo. La bruado de maŝino sube fariĝis pli laŭta kaj prema. Ĉio krom tiu malgranda disko supre estis ege malluma, kaj kiam ree mi rigardis supren Uina jam malaperis.

”Mi estis en turmenta malkomforto. Mi pensis peni resupreniri la ŝakton kaj ne plu ĝeni min pri la subtera mondo. Sed eĉ dum mi meditis tion, mi daŭre pluiris. Fine, kun granda ĝojo, mi vidis alproksimiĝi, iomete dekstre, malgrandan niĉon en la muro. Ensvinginte min, mi trovis, ke ĝi estas la buŝo de mallarĝa horizontala tunelo, en kiu mi povos kuŝigi min por ripozi. Ne estis tro frue. Miaj brakoj doloris, mia dorso estis rigidiĝinta, kaj mi tremis pro la longdaŭra timego ke mi falos. Krom tio, la absoluta mallumo suferigis miajn okulojn. La aero vibris pro la pulsado kaj zumego de maŝinoj kiuj pumpis aeron en la ŝakton.

”Mi ne scias, kiom longe mi kuŝis. Vekis min mola mano kiu tuŝis mian vizaĝon. Tuj leviĝante en la mallumo, mi ekprenis miajn alumetojn kaj rapide bruligis iun. Mi vidis forkuri de la lumo tri kliniĝantajn blankajn estaĵojn, similajn al tiu, kiun mi vidis supre en la ruino. Ĉar ili vivis en tio, kio ŝajnis al mi nepenetrebla mallumo, la okuloj estis nenormale grandaj kaj sentemaj, ĝuste kiel la pupiloj de la abismaj fiŝoj, kaj ili reflektis la lumon laŭ la sama maniero. Mi ne dubas, ke ili povis vidi min en tiu senradia mallumo, kaj ili ŝajne havis nenian timon pri mi, escepte pro la lumo. Sed tuj kiam mi bruligis alumeton por vidi ilin, ili forkuris sammomente, kaj malaperis en mallumajn fluejojn kaj tunelojn, de kie iliaj okuloj rigardis min tre strange.

”Mi penis alvoki ilin, sed ilia lingvo evidente estis malsama ol tiu de la surteruloj; tial mi devis senhelpe dependi de miaj propraj klopodoj, kaj la penso pri forkuro, anstataŭ esploro, estis ankoraŭ en mia menso. Sed mi diris al mi, ’Nun io ja okazos’, kaj palpserĉante la vojon laŭ la tunelo, mi trovis, ke la bruo de maŝinoj fariĝas pli laŭta. Baldaŭ la muroj flankeniris kaj mi venis en grandan spacon. Mi bruligis novan alumeton kaj vidis, ke mi eniris vastan arkforman kavernon, kiu etendiĝas en plenan mallumon preter la limo de mia flameto. Mi vidis tiom, kiom oni povus vidi per la brulado de unu alumeto.

”Mia memoro necese estas malklara. Grandaj formoj, kiaj maŝinegoj, leviĝis el la malhelo, kaj ĵetis groteskajn nigrajn ombrojn, en kiuj apenaŭ videblaj fantomecaj morlokoj ŝirmis sin kontraŭ la brilo. La loko, cetere, estis tre sufoka kaj prema kaj la haladzeto de freŝa sango estis en la aero. Antaŭ mi, ie meze, staris malgranda tablo el blanka metalo, sur kiu ŝajnis esti manĝaĵo. La morlokoj, almenaŭ, estis viandomanĝaj! Mi memoras, ke eĉ je tiu momento mi demandis al mi, kia granda besto povas ankoraŭ tiam ekzisti por provizi la ruĝan viandopecon kiun mi vidis. Ĉio estis malklara: la obtuza odoro, la grandaj sensignifaj formoj, la figuraĉoj kiuj kaŭris en la ombroj kaj nur atendis la mallumon por reataki min! Tiam la alumeto finbrulis kaj pikis miajn fingrojn, kaj falis kiel turni ĝanta ruĝaĵo en la mallumo.

”Mi pripensis poste, kiel treege misarmita mi estis por tia aventuro. Kiam mi komencis konstrui la tempo-maŝinon mi absurde supozis, ke la homoj de la estonto certe estos neimageble pli progresintaj ol ni rilate al sia tuta ilaro. Mi venis sen armiloj, sen kuracaĵo, sen io fumebla — foje mi sentegis la mankon de tabako — eĉ sen sufiĉe da alumetoj. Se mi nur estus pensinta pri fotografilo! En unu sekundo mi povus ekregistri tiun vidon de la subtero, kaj poste povus ekzameni ĝin laŭvole. Sed, efektive mi staris tie kun nur la armiloj kaj la povoj kiujn donis al mi la naturo — manoj, piedoj, dentoj; ĉi tiuj kaj la kvar alumetoj, kiuj ankoraŭ restis al mi.

”Mi timis ŝovi min en la mallumo inter tiun maŝinaron, kaj nur per la lasta brileto de mia alumeto mi eltrovis, ke mia provizo preskaŭ finiĝis. Neniam mi pensis ĝis tiu momento, ke estas necese uzi ilin ekonomie, kaj mi malŝparis preskaŭ la duonon por mirigi la surterulojn, al kiuj fajro estis novaĵo. Nu, kiel mi diris, restis al mi kvar kaj dum mi staris en la mallumo, ies mano tuŝis min, maldikaj fingroj pripalpis mian viza ĝon, kaj mi sentis kuriozan malagrablan odoron. Mi kredis aŭdi la spiradon de amaso de tiuj aĉaj estaĵetoj ĉirkaŭ mi. Mi sentis, ke ili zorge prenis la alumetujon el mia mano, kaj aliaj malantaŭ mi pinĉis miajn vestojn. La sento de tiuj nevidataj estaĵoj ekzamenantaj min estis nedireble naŭza. La subita konstato de mia nescio pri iliaj pens- kaj ag-manieroj ekvenis al mi tre trafe en la mallumo. Mi kriegis al ili kiel eble plej Iaŭte. Ili ekkuris for, kaj tiam mi sentis, ke ili revenas al mi. Ili tenis min pli kuraĝe, flustrante strangajn sonojn inter si. Mi tremegis kaj denove kriis — iom malakorde. Ĉi tiun fojon ili ne tiom timis, kaj kurioze ridaĉis, dum ili revenis al mi. Mi konfesas, ke mi terure timis. Mi decidis bruligi plian alumeton kaj forkuri sub la ŝirmo de ties brilo. Tion mi faris, kaj plilongigante la daŭron de la flameto per paperpeco el mia poŝo, mi sukcese reiris al la mallarĝa tunelo. Sed apenaŭ mi eniris ĝin kiam mia lumo estingiĝis, kaj en la mallumo mi povis aŭdi la morlokojn susuri kiel la vento inter arbofolioj, kaj frapeti kiel la pluvo, dum ili postkuregis min.

”Post momento tenaĉis min multaj manoj kaj estis nenia dubo, ke ili klopodas retreni min. Mi flamigis plian alumeton kaj flirtigis ĝin en iliajn kvazaŭblindajn vizaĝojn. Vi apenaŭ povas imagi kiel naŭze malhomaj ili aspektis — tiuj palaj, senmentonaj vizaĝoj kaj senpalpebraj okulegoj! — dum ili rigardegis en siaj blindeco kaj konfuzo.

”Sed mi ne restis por rigardi, mi certigas al vi: mi denove kuris returne kaj kiam mia dua alumeto finiĝis mi bruligis mian trian. Ĝi preskaŭ jam finbrulis, kiam mi atingis la truon en la ŝakto. Mi ekkuŝiĝis ĉe la rando, ĉar turnis mian kapon la bruado de la pumpilego malsupre. Tiam mi palpserĉis flanke la elstarantajn hokojn kaj samtempe iu malantaŭ mi ekprenis miajn piedojn kaj tiregis min. Mi bruligis mian lastan alumeton kaj tuj ĝi estingiĝis. Sed nun mi havis miajn manojn sur la grimphokojn, kaj furioze piedŝovante, mi liberigis min el la ungoj de la morlokoj kaj rapide grimpegis supren la ŝakton dum ili restis kaj konfuze rigardis min; ĉiuj krom unu aĉuleto, kiu sekvis min iom kaj preskaŭ ricevis mian boton kiel memoraĵon.

”Tiu grimpado ŝajnis al mi senfina. Je la lastaj ses aŭ ok metroj terura naŭzo ekatakis min. Estis treege malfacile ne perdi mian tenadon. La lastaj kelkaj metroj konsistis el timiga baraktado kontraŭ tiu ĉi svenemo. Multfoje mia kapo turni ĝis kaj mi sentis ĉiajn sensaciojn de falado. Fine, tamen, mi grimpis el la puto kaj ŝanceliĝis ekster la ruinon en la blindigan sunlumon. Mi falis sur mian vizaĝon. Eĉ la tero odoris dolĉa kaj pura. Mi memoras tiam Uinan kisanta miajn manojn kaj orelojn kaj la voĉojn de aliaj eloj. Poste dum iom da tempo mi estis senkonscia.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.