La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TEMPOMAŜINO

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro X

Proksimume je la oka aŭ naŭa matene mi atingis la saman benkon el flava metalo, de kiu mi ekrigardis la mondon je la vespero de mia alveno. Mi pripensis miajn rapidajn konkludojn je tiu vespero, kaj ne povis ne ridi amare pri mia certeco. Jen la sama bela vidaĵo, la sama abunda foliaro, la samaj belegaj palacoj kaj grandiozaj ruinoj, la sama arĝenta rivero, kiu fluas inter siaj flororiĉaj bordoj. La gajaj roboj de la bela popolo moviĝis tien kaj reen inter la arboj. Kelkaj banis sin ĉe precize la sama loko, kie mi antaŭe savis Uinan, kaj tio ĉi donis al mi akran dolorpikon. Kaj kiel makuloj sur la pejza ĝo leviĝis la kupoloj super la vojoj al la subtera mondo. Mi nun komprenis, kion kovris la belaĵoj de la surteruloj. Tre agrabla estis ilia tago, tiel agrabla, kiel la tago de la brutoj en la kampoj. Kiel la brutoj ili konis neniajn malamikojn, kaj provizis sin kontraŭ neniaj bezonoj. Kaj ilia finiĝo estis la sama.

”Mi ĉagreniĝis pensante kiel mallonga estis la sonĝo pri la homa intelekto. Ĝi mortigis sin. Ĝi dediĉis sin al la atingo de komforto kaj facilo. Ĝi estis balancita socio, kun sekuro kaj daŭro kiel signalvortoj, kaj ĝi atingis siajn esperojn — por finfine alveni al tiu ĉi stato. Devas esti, ke iam la vivo kaj posedaĵoj atingis preskaŭan sekuron. La riĉulo estis certa pri siaj monhavo kaj komforto, la laboristo certa pri siaj vivo kaj laboro. Sendube, en tiu perfekta mondo estis nenia senlaborula problemo, nenia nesolvita socia demando. Kaj granda kvieto sekvis.

”Estas natura leĝo, kiun ni ne rimarkas, ke intelekta varieco estas la kompenso por ŝanĝiĝo, danĝero, kaj ĝeno. Besto en perfekta harmonio kun sia ĉirkaŭaĵo estas perfekta mekanismo. La naturo neniam postulas inteligenton ĝis kutimo kaj instinkto estas ne plu utilaj. Ne ekzistas inteligento, kie ne estas ŝanĝiĝo, aŭ la bezono ŝanĝiĝi. Posedas inteligenton nur tiuj bestoj, kiuj devas renkonti grandegan varion de bezonoj kaj danĝeroj.

”Laŭ mi, do, la surtera homo glitetadis al sia malforta beleco, kaj la subteruloj al nura mekanika industrio. Sed tiu perfekta stato malhavis unu aferon, kiu eĉ estas necesa por mekanika perfekto — absolutan daŭron. Evidente, post longa periodo, la nutrado de la morlokoj, kiel ajn ĝi estis farata, misfunkciis. La neceso, kiu estis fortenita dum kelkmiloj da jaroj, revenis, kaj ĝi komenciĝis subtere. La subteruloj estis en kontakto kun maŝinoj, kiuj, eĉ se perfektaj, ankoraŭ bezonas iom da pensado aparte de kutimiĝo, kaj tial ili retenis iom pli da iniciativo ol la superuloj. Kaj kiam mankis al ili alispeca viando, ili turnis sin al tio, kion ĝis tiam antikva kutimo malpermesis. Tio, do, estis mia opinio dum mia lasta vido al la mondo en la jaro okcent dumil sepcent unu. Povas esti, ke ĝi estas tiel malĝusta klarigo, kiel la homa menso povas inventi. Almenaŭ, tia la afero aspektis al mi, kaj tia mi diras ĝin al vi.

”Post la laciĝoj, ekscitiĝoj kaj teruraĵoj de la pasintaj tagoj, kaj malgraŭ mia malĝojo, tiu ĉi benko kaj la trankvila vidaĵo kaj la varma sunlumo estis tre agrablaj. Mi estis tre laca kaj dormema kaj baldaŭ mia teoriado ŝanĝiĝis en dormeton. Konstatinte tion, mi sekvis mian propran averton, sternis min sur la herbaĵon, kaj ĝuis longan kaj refreŝigan dormon.

”Mi vekiĝis iomete antaŭ la sunsubiro. Mi nun sentis min sekura kontraŭ la danĝero, ke la morlokoj trovu min dormanta, kaj streĉinte miajn membrojn, mi malsupreniris al la blanka sfinkso. Mi havis en unu mano mian stangon kaj la alia mano ludis per la alumetoj en mia poŝo.

”Kaj nun okazis la plej neatendita afero. Alproksimiĝante la piedestalon de la sfinkso, mi trovis la bronzajn pordojn malfermitaj. Ili subglitis en fendetojn.

”Je tio mi ekhaltis antaŭ ili, kaj hezitis eniri.

”Interne estis malgranda fako, kaj sur podio en la angulo de tio staris la tempo-maŝino. Mi havis en mia poŝo la malgrandajn stangetojn. Jen, do, post miaj komplikitaj pretiĝoj por la sieĝo de la blanka sfinkso, okazas milda kapitulacio. Mi forĵetis mian feran stangon kaj mi preskaŭ malĝojis pro tio, ke mi ne devas uzi ĝin.

”Subita penso venis en mian menson, kiam mi kliniĝis al la enirejo. Unu fojon, almenaŭ, mi komprenis la pensmanieron de la morlokoj. Venkante fortan emon ridi, mi trapaŝis la bronzan kadron kaj aliris la tempo-maŝinon. Mi trovis kun surprizo, ke ĝi estas zorge oleita kaj purigita. Mi poste suspektis, ke la morlokoj eĉ parte malmuntis ĝin, kaj klopodis laŭ sia malforta maniero, kompreni ĝian celon.

”Dum mi staris tie kaj ekzamenis ĝin, ĝojante pro la nura tuŝo al la aparato, ekokazis tio, kion mi atendis. La bronzaj paneloj subite suprenglitis kaj sonore frapis la kadron. Mi estis en la mallumo — kaptita. Tion pensis la morlokoj. Pro tio mi gaje ridis.

”Mi povis jam aŭdi ilian murmuran ridadon dum ili venis al mi. Tre trankvile mi provis flamigi la alumeton. Mi devos nur alfiksi la stangetojn kaj tiam foriris kiel fantomo. Sed mi forgesis unu afereton. La alumetoj estis el tiu abomeninda speco, kiu ekbrulas nur per skrapo sur la skatoleto.

”Vi povas imagi kiel malaperis mia trankvilo! La fiuletoj estis tute apud mi. Iu tuŝis min. Mi svingbatis ilin en la mallumo per la stangetoj, kaj komencis ŝovi min sur la selon de la maŝino. Tiam venis unu mano sur min, kaj poste alia. Mi devis tiam batalegi kontraŭ iliajn fingrojn por ne perdi miajn stangetojn, kaj samtempe mi devis palpserĉi la elstaraĵojn sur kiujn fiksiĝas la iletoj. Unufoje, efektive, ili preskaŭ sukcesis forpreni iun de mi. Dum ĝi glitis el mia mano, mi devis ŝovi en la mallumo per mia kapo — mi povis aŭdi sonori la kranion de la morloko — por rehavi ĝin. Tiu ĉi lasta luktado estis pli danĝera, mi opinias, ol la batalo en la arbaro.

”Sed fine la stangeto estis fiksita kaj mi tiris ĝin. La tenantaj manoj forglitis de mi. La mallumo baldaŭ falis de antaŭ miaj okuloj. Mi trovis min en la samaj griza lumo kaj tumulto, kiujn mi jam priparolis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.