La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TEMPOMAŜINO

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro V

Dum mi staris tie meditante tiun ĉi tro perfektan triumfon de la homaro, la plena luno, flava kaj ĝiba, aperis el superverŝo de arĝenta lumo en la nordoriento. La helaj figuretoj ĉesis moviĝadi malsupre, senbrua strigo preterflugis, kaj mi tremetis pro la malvarmo de la vespero. Mi decidis malsupreniri por trovi, kie mi povos dormi.

”Mi serĉis la konstruaĵon, kiun mi konis. Tiam miaj okuloj trafis la figuron de la blanka sfinkso sur la bronza piedestalo, kiu fariĝis pli kaj pli klara pro la lumo de la leviĝanta luno. Mi povis vidi la betularbon. Jen la ĝangalo de rododendroj, nigraj en la pala lumo, kaj jen la malgranda herbejo. Mi rigardis denove la herbaĵon. Stranga dubo frostigis mian trankvilon. ’Ne’, mi kuraĝige diris al mi,’ tio ne estas la herbejo.’

”Sed ĝi ja estis. Ĉar la blanka lepra vizaĝo de la sfinkso frontis al ĝi. Ĉu vi povas imagi miajn sentojn, dum la konvinko plifirmiĝis en mia menso? Sed vi ne povas. La tempo-maŝino malaperis!

”Tuj, kiel frapo sur la vizaĝo, venis al mi la timo, ke eble mi perdos mian propran epokon, ke mi estos lasita senpova en tiu ĉi stranga mondo. La nura ekpenso estis vera fizika sensacio. Ĝi tenis mian gorĝon kaj ĉesigis mian spiradon. Post plia momento mi sentis timegon kaj per grandaj saltpaŝoj mi malsuprenkuris la deklivon. Unufoje mi falegis kaj tranĉis la vizaĝon; mi perdis neniom da tempo atentante la sangofluon, sed relevis min kaj daŭrigis la kuradon, kun varma flueto ĉe miaj vango kaj mentono. Dum mi kuris, mi diradis al mi, ’Ili iomete movis ĝin, ŝovis ĝin sub la arbustojn for de la vojo.’ Mi tamen kuregis laŭ mia plena povo. La tutan tempon, kun tia maldubo, kia kelkfoje akompanas timegon, mi sciis, ke tiaj certigoj estas stultaj, sciis instinkte, ke la maŝino estis movita ekster mia atingo. Mi spiris dolore. Supozeble mi kuris la tutan distancon de la monteta supro ĝis la malgranda herbejo, eble tri kilometrojn, dum dek minutoj. Kaj mi ne estas junulo. Kurante mi laŭte malbenis la konfidan malsaĝon, kiu kaŭzis, ke mi lasu sola la maŝinon. Mi kriegis, kaj neniu respondis. Ŝajne nenia estaĵo movetiĝis en tiu lunluma mondo.

”Kiam mi atingis la herbejon, efektiviĝis miaj plej pesimismaj antaŭtimoj. Eĉ ne unu signo de la maŝino estis videbla. Mi sentis min svenema kaj malvarma, kiam mi rigardis la malplenan spacon inter la nigraj arbetaĵoj. Furioze mi ĉirkaŭkuris ilin, kvazaŭ la afero eble estus kaŝita en angulo, kaj tiam mi abrupte haltis, kun miaj manoj tenantaj la hararon. Super mi alte staris la sfinkso sur la bronza piedestalo, blanka, brilanta, lepra, en la lumo de la leviĝanta luno. Ĝi ŝajnis mokridi mian konsternon.

”Mi estus povinta konsoli min, imagante ke la malgranduloj metis la maŝinon en ian ŝirmejon por mi, se mi ne estus certa pri ilia fizika kaj intelekta sentaŭgeco. Ĝuste tio konsternis min: la sento pri ia ĝistiame nesuspektita potenco, pro kies interveno mia inventaĵo malaperis. Tamen, pri unu afero mi estis certa; escepte se iu alia epoko estus kreinta ĝian ĝustan duplikaton, la maŝino ne povus moviĝi en tempo. La alfikso de la funkciigiloj — mi montros al vi la metodon poste — malhelpis, ke iu tiel prituŝu ĝin kiam ili estis forprenitaj. Ĝi moviĝis, kaj estas kaŝita nur en spaco. Sed kie ĝi estas?

”Mi kredas, ke mi preskau freneziĝis. Mi memoras, ke mi kuris furioze inter la lunlumaj arbustoj ĉirkaŭ la sfinkso, kaj timigis ian blankan beston, kiu en la mallumo aspektis kiel juna cervo. Mi memoras, ankaŭ, ke malfrue tiun nokton mi batis la arbustojn per miaj pugnoj ĝis la fingroostoj ŝiriĝis kaj sangis pro la rompitaj trunketoj. Tiam, plorĝemante kaj delirante pro mia angoro, mi malsupreniris al la vasta konstruaĵo el ŝtono. La granda salono estis malluma, silenta kaj malplena. Mi ekglitis sur la malebena planko kaj falis sur iun el la malakitaj tabloj, preskaŭ rompante mian kruron. Mi bruligis alumeton kaj pretermarŝis la polvkovritajn kurtenojn pri kiuj mi jam parolis.

”Tie mi trovis plian salonegon plenan de kusenoj sur kiuj dormis dudeko el la malgranduloj. Mi ne dubas, ke ili trovis mian duan aperon sufiĉe stranga, kiam mi venis subite el la silenta mallumo kun neklaraj bruoj kaj la ekbrulo de alumeto. ’Kie estas mia tempo-maŝino?’ mi komencis kriegi, kiel kolera infano, metante miajn manojn sur ilin kaj forte skuante ilin. Certe estis tre strange al ili. Iuj ridis, la plej multaj aspektis tre timigitaj. Kiam mi vidis ilin ĉirkaŭ mi, mi subite konstatis, kiel stulte mi agas, laŭ la cirkonstancoj, provante renaski ĉe ili la senton de timo. Ĉar, pro ilia dumtaga konduto mi opiniis, ke certe ili jam forgesis pri timo.

”Abrupte mi forĵetis la alumeton, kaj, faligante iun el la ĉeestantoj, mi mallerte kuris denove trans la grandan salonon, eksteren en la lunlumon. Mi aŭdis terurkriojn kaj iliajn piedetojn kurantaj kaj ŝanceliĝantaj tien kaj reen. Mi ne memoras ĉion, kion mi faris dum la luno suprengrimpis la ĉielon. Supozeble estis la neatenditeco de mia perdo, kio frenezigis min. Mi sentis min senespere izolita de mia propra speco — stranga besto en nekonata mondo. Ŝajne mi furiozis tien kaj reen, kriegante kaj vokante al Dio kaj destino. Mi memoras pri la terura laciĝo, kiun mi spertis dum la forpasado de tiu longa nokto de malespero; pri la serĉado jen en unu neebla loko, jen en alia; pri palpado inter lunlumaj ruinoj kaj tuŝado de strangaj estaĵoj en la nigraj ombroj; finfine pri mia kuŝado sur la tero apud la sfinkso, kiam mi ploris pro absoluta mizero. Restis al mi nenio, krom mizero. Tiam mi dormis, kaj kiam mi vekiĝis estis jam plena tago, kaj du paseroj saltetis ĉirkaŭ mi sur la herbaĵo, atingeblaj de mia brako.

”Mi ĉirkaŭrigardis en la freŝo de la mateno, penante memori kiel mi alvenis tie, kaj kial mi havas profundan senton de forlasiteco kaj malespero. Tiam aferoj venis klare en mian menson. En la klara racia taglumo mi povis sentime rigardi miajn cirkonstancojn. Mi konstatis la sovaĝan stultecon de mia lastnokta frenezo kaj mi povis rezoni kun mi. ’Supozu ke okazis la plej malbona?’ mi diris. ’Supozu ke la maŝino estas tute perdita — eble detruita? Estas necese, ke mi estu trankvila kaj pacienca, ke mi lernu la vivmanieron de la popolo, ricevu klaran ideon pri la metodo de mia perdo, kaj la maniero havigi al mi materialojn kaj ilojn; por ke fine eble mi faru alian.’ Tio estis mia sola espero, ne granda espero, povas esti, sed pli bona ol malespero. Kaj malgraŭ ĉio, ĝi estis bela kaj kurioza mondo.

”Sed eble oni nur forprenis la maŝinon. Nu, mi decidis esti trankvila kaj pacienca, trovi ĝian kaŝejon kaj rehavigi ĝin al mi per forto aŭ ruzo. Kaj je tio mi stariĝis kaj rigardis ĉirkaŭ mi, scivolante kie mi povos baniĝi. Mi sentis min laca, rigida kaj malpura. La matena freŝeco estigis en mi deziron al egala freŝeco. Mi estis eluzinta mian emocion. Efektive mi komencis miri pri mia ega ekscitiĝo de la pasinta nokto. Mi zorge esploris la teron ĉirkaŭ la malgranda herbejo. Mi malŝparis iom da tempo per vanaj demandoj, farataj kiel eble plej bone, al tiuj hometoj kiuj preterpasis. Ĉiu el ili malsukcesis kompreni miajn gestojn; iuj estis nur indiferentaj, aliaj opiniis la aferon ŝerco kaj priridis min. Estis treege malfacile kontraŭbatali mian emon meti miajn manojn sur iliajn beletajn ridantajn vizaĝojn. Estis malsaĝa impulso, sed la diablo naskita de timo kaj blinda kolero estis malbone bridita kaj ankoraŭ avidis profiti de mia konfuzo. La herbaĵo estis pli helpa. Mi trovis sulkon faritan en ĝi, proksimume meze inter la piedestalo de la sfinkso kaj la signoj de miaj piedoj, kie post mia alveno, mi baraktis kun la renversita maŝino. Ankaŭ estis aliaj pruvoj pri ia movado, kun strangaj mallarĝaj piedsignoj, kiaj tiuj kiujn, laŭ mia imago, farus bradipo (tropika amerika besto, kiu moviĝas malrapide kaj malgracie). Tio direktis mian pli zorgan atenton al la piedestalo. Kiel mi jam diris, ĉu ne, ĝi estis el bronzo. Ĝi ne estis nura bloko, sed ambaŭflanke estis tre ornamita per profunde ĉizitaj paneloj. Mi aliris kaj frapis tiujn. La piedestalo estis kava. Zorge ekzamenante la panelojn, mi trovis, ke ili estas apartaj de siaj kadroj. Ne estis ansoj aŭ ŝlosiltruoj, sed eble la paneloj malfermiĝis de interne, se ili ja estis pordoj, kiel mi supozis. Unu afero estis sufiĉe klara, laŭ mia opinio. Ne necesis multe da menso-streĉo por konkludi, ke mia maŝino estas interne de tiu piedestalo. Sed kiel ĝi iris tien estis alia problemo.

"Mi vidis la kapojn de du oranĝe vestitaj homoj venantaj en mia direkto de inter la arbustoj kaj sub iuj florkovritaj pomarboj. Mi turnis min ridante al ili kaj mangeste vokis ilin al mi. Ili venis, kaj tiam, indikante la bronzan piedestalon, mi provis komprenigi, ke mi volas malfermi ĝin. Sed je mia unua gesto tiucele, ili kondutis tre strange. Mi ne scias kiel klarigi al vi ilian mienon. Supozu, ke vi farus terure maldecan geston al delikatema virino — jen ĝuste la mieno, kiun ŝi havus. Ili formarŝis kvazaŭ ili ricevis la plej grandan insulton. Poste mi provis dolĉaspektan blanke vestitan etulon, kun precize la sama rezulto. Lia mieno ial hontigis min. Sed, kiel vi scias, mi deziris la tempo-maŝinon, kaj mi provis denove. Kiam li turnis sin for, kiel la aliaj, mia kolero ekregis min. Per tri paŝoj mi atingis lin, tenis lin ĉe la malfirma parto de lia robo ĉirkaŭ la kolo, kaj komencis treni lin al la sfinkso. Tiam mi vidis la teruron kaj abomenon sur lia vizaĝo kaj subite mi liberigis lin.

”Sed mi ankoraŭ ne estis venkita. Mi frapis per mia pugno la bronzajn panelojn. Mi pensis, ke mi aŭdis ion moviĝi interne — efektive mi pensis aŭdi sonon kia ridado — sed devas esti, ke mi eraris. Tiam mi havigis grandan ŝtonon el la rivero kaj venis kaj frapis ĝis mi premis rondon en la ornamaĵo kaj la verdigro disfalis en pulvoraj flokoj. La delikataj malgranduloj certe aŭdis mian spasman marteladon du kilometrojn for ambaŭflanke, sed ĝi havis nenian rezulton. Mi vidis amason da ili sur la deklivoj kaŝeme rigardadi min. Fine, varma kaj laca, mi sidiĝis por observi la lokon. Sed mi estis tro maltrankvila por longe rigardi; mi estas tro okcidenta por longa observado. Problemon mi povus prilabori dum jaroj, sed atendi senmove dudek kvar horojn — tio estas alia afero.

”Mi stariĝis post iom da tempo kaj komencis sencele marŝi inter la arbustoj al la monteto. ’Paciencon’, mi diris al mi. ’Se vi deziras rehavi vian maŝinon vi devas lasi tiun sfinkson. Se ili intencas forporti vian maŝinon, ne multe utilas, rompi iliajn bronzajn panelojn, kaj se ili ne intencas tion, vi ree havos ĝin tuj kiam vi povos peti ĝin. Sidado inter tiuj nekonataj aferoj, antaŭ tia enigmo estas nur senespera. Tiel vi atingos monomanion. Rigardu tiun ĉi mondon en la vizaĝon. Lernu ĝiajn kutimojn; observu ĝin, zorgu kontraŭ tro rapidaj divenoj pri ĝia signifo. Fine vi trovos helpsignojn al la solvo de la tuta problemo.’ Tiam subite mi konstatis, kiel amuza estas la situacio; mi pensis pri la jaroj, kiujn mi pasigis en studado kaj laboro por eniri la estontan epokon, kaj nun mi pasie deziris forlasi ĝin. Mi estis farinta por mi la plej malsimplan kaj la plej senesperan kaptilon, kiun iam elpensis homo. Kvankam estis mi, kiu suferas, mi ne povis ne fari ĝin. Mi laŭte ridis.

”Trairante la grandan palacon, mi ricevis la impreson, ke la malgranduloj evitas min. Eble estis mia imago, aŭ eble estis pro mia frapegado sur la bronzajn panelojn. Ĉiuokaze, mi estis preskaŭ certa pri la evitado. Mi zorgis, tamen, montri nenian atenton, kaj mi tute ne persekutis ilin, kaj post unudu tagoj la afero statis kiel antaŭe. Mi laŭeble progresis en la lingvo, kaj plue mi etendis miajn esplorojn tien kaj tien ĉi. Aŭ mi maltrafis ian subtilan punkton, aŭ ilia lingvo estis treege simpla, — preskaŭ tute el konkretaj substantivoj kaj verboj. Ŝajne estis malmultaj, eĉ neniuj abstraktaj nomoj kaj malofta uzado de figuraj paroloj. Iliaj frazoj kutime estis simplaj kaj el du vortoj, kaj mi sukcesis komprenigi aŭ kompreni nur la plej simplajn ideojn. Mi decidis forgesi kiel eble plej efike pri mia tempo-maŝino kaj la mistero de la bronzaj pordo sub la sfinkso, ĝis mia kreskanta scio rekondukos min al ili laŭ natura maniero. Tamen eble vi komprenos, ke ia sento tenis min interne de cirklo kelkajn kilometrojn ĉirkaŭ la loko de mia alveno.

”Laŭ tio, kion mi povis vidi, la tuta mondo montris la saman superfluan riĉon kiel la valo de la rivero Tamizo. De sur ĉiu monteto, kiun mi grimpis, mi vidis la saman abundon de belegaj konstruaĵoj, senfine variaj laŭ materialo kaj stilo, la samajn amasiĝintajn verdaĵojn, la samajn florkovritajn arbojn kaj arbofilikojn. Jen kaj jen brilis akvo kiel arĝento, kaj pretere la tero leviĝis en bluaj ondformaj montetoj, kaj tiel malaperis en la serenon de la ĉielo. Strangaĵo, kiu baldaŭ trafis mian atenton, estis la ekzisto de iaj rondaj putoj, kelkaj el kiuj, ŝajnis al mi, estis tre profundaj. Unu troviĝis ĉe la vojo sur la monteto, kiun mi sekvis dum mia unua promeno. Simile al la aliaj, ĝi havis randon el bronzo, strange faritan kaj ŝirmitan kontraŭ la pluvo per malgranda kupolo. Sidante ĉe tiuj ĉi putoj, kaj rigardante en la mallumon, mi povis nek vidi la brilon de akvo, nek kaŭzi ian reflekton per bruligita alumeto. Sed en ĉiu el ili mi aŭdis ian bruon: bat’ — bat’ — bat’, kiel la batado de ia granda maŝino; kaj mi eltrovis, per la ekbrulo de miaj alumetoj, ke regula aerblovo suĉiĝis en la puton. Plue, mi ĵetis en iun el ili peceton da papero, kaj anstataŭ flugfaleti malrapide, ĝi estis tuj forsuĉita ekster mian vidon.

”Plue, mi poste komencis kunigi en mia menso tiujn ĉi putojn kaj tiujn altajn turojn, kiuj staris diversloke sur la deklivoj; ĉar super ili ofte estis ĝuste tia ekvibro, kian oni vidas je varma tago super sunbruligata marbordo. Pripensante tiujn aferojn, mi ricevis fortan impreson pri ampleksa sistemo de subtera ventumado, kies vera signifo estis malfacile imagebla. Unue mi emis rilatigi ĝin kun la higiena aparataro de tiuj ĉi homoj. Tio estis verŝajna konkludo, sed ĝi estis absolute malĝusta.

”Kaj tie ĉi mi devas konfesi, ke mi lernis malmulte pri drenilaroj kaj transportrimedoj kaj tiaj uzaĵoj dum mia restado en tiu ĉi reala estonto. En unu el tiuj vizioj pri utopiujoj kaj venontaj epokoj, kiujn mi legis, estas vasta amaso da detaloj pri konstruado kaj sociaj aranĝoj kaj tiel plu. Sed kvankam tiaj detaloj estas sufiĉe facile haveblaj, kiam la tuta mondo estas en la imago, ili estas tute nehaveblaj de vojaĝanto inter tiaj realaĵoj, kiajn mi trovis tie. Imagu la rakonton pri Londono, kiun negro el Mezafriko reportus al sia gento! Kion scius li pri fervojkompanioj, pri sociaj movadoj, pri telefonaj kaj telegrafaj dratoj, pri la Kompanio por la Liverado de Pakaĵoj, kaj poŝtmandatoj kaj tiel plu? Tamen, ni almenaŭ, volonte klarigus tiajn aferojn al li. Kaj eĉ el tio, kion li lernus, kiom li povus aŭ komprenigi, aŭ kredigi al sia nevojaĝinta amiko? Nu, pripensu kiom malgranda estas la diferenco inter nigrulo kaj blankulo de nia epoko, kaj kiom larĝa la tempospaco inter mi kaj tiuj de la Ora epoko! Mi sentis multon, kio estis nevidebla kaj kio helpis al mia komforto; sed krom ĝenerala impreso de aŭtomata organizo, mi timas, ke mi povas komprenigi al vi malmulte de la diferenco.

”Ekzemple, rilate al enterigo, mi povis vidi neniajn signojn de kremaciejoj, nenian sugeston de tomboj. Sed ŝajnis al mi, ke eble estas tombejoj (aŭ kremaciejoj) ie preter la limo de miaj esploroj. Tio, denove, estas demando, kiun mi penseme faris al mi, kaj komence mia scivolemo pri la punkto estis tute venkita. La afero estis enigmo al mi, kaj mi rimarkis plian aferon, kiu estis eĉ pli granda enigmo: ke estis neniuj maljunuloj aŭ kadukuloj inter ĉi tiuj homoj.

”Mi devas konfesi, ke mia kontento pri miaj unuaj teorioj pri aŭtomata civilizado kaj degenera homaro ne daŭris longe. Tamen, mi ne povis pripensi alian. Mi prezentu miajn malfacilaĵojn. La kelkaj grandaj palacoj, kiujn mi esploris, estis nuraj loĝejoj, grandaj manĝsalonoj kaj dormoĉambroj. Mi povis trovi neniajn maŝinojn, nenian ilaron. Tamen, tiuj ĉi homoj portis vestojn el plaĉaj ŝtofoj, kiuj devas foje bezoni renovigon, kaj iliaj sandaloj, kvankam ornamitaj, estis iom malsimplaj specimenoj de la metalarto. lel oni devas fabriki tiajn aĵojn. Kaj la malgranduloj montris nenian kreemon. Estis neniuj vendejoj, neniuj laborejoj, neniuj signoj de importaĵoj inter ili. Ili pasigis sian tutan tempon dolĉe ludante, banante sin en la rivero, amante laŭ duonluda maniero, manĝante fruktojn kaj dormante. Mi ne povis vidi kiel oni funkciigis la socian organizon.

”Plue, pri la tempo-maŝino: io, mi ne sciis kio, prenis ĝin en la kavan piedestalon de la blanka sfinkso. Kial? Neniel mi povis imagi tion. Tiuj senakvaj putoj ankaŭ, tiuj flagretantaj kolonoj. Mi sentis, ke mankas al mi iu grava indikilo. Mi sentis — kiel mi diru ĝin? Supozu, ke vi trovus skribaĵon kun frazoj jen kaj jen en perfekta klara angla lingvo, kaj intermiksitaj kun tiuj, aliaj frazoj konsistantaj el vortoj, eĉ literoj, tute nekonataj de vi? Nu, je la tria tago de mia vizito, jen kiel prezentis sin al mi la mondo de la jaro okcent dumil sepcent unu!

”Tiun tagon, ankaŭ, mi trovis amikinon. Okazis, ke dum mi rigardis kelkajn el la hometoj, kiuj banis sin en malprofunda parto de la rivero, iu el ili ekhavis rigidiĝon ĉe la kruroj kaj komencis forflosi. La ĉefa fluo iris iom rapide, sed ne tro forte eĉ por ordinara naĝanto. Vi ricevos impreson, do, pri la stranga manko en tiuj ĉi homoj, kiam mi diros al vi, ke neniu faris ajnan provon savi la nefortan plorantan etulinon, kiu dronus antaŭ iliaj okuloj. Kiam mi konstatis tion, mi rapide forŝovis miajn vestojn, kaj enmarŝante ĉe loko pli malproksime, mi kaptis la kompatindulinon kaj portis ŝin sendifekta alborden. Iom da frotado sur la membroj baldaŭ revivigis ŝin, kaj mi havis la kontenton vidi, ke ŝi estas en ordo antaŭ ol mi forlasis ŝin. Mi atingis jam tiel malaltan estimon pri ŝia raso, ke mi ne atendis ian dankemon ĉe ŝi. Tiurilate, tamen, mi malpravis.

”Tio ĉi okazis matene. Posttagmeze mi renkontis mian virineton, kia mi kredis ŝin, kiam mi reiris al mia centro post iu esplorado, kaj ŝi akceptis min kun ravokrioj kaj donacis al mi grandan florgirlandon evidente faritan por mi, kaj mi sole. La okazaĵo trafis mian imagon. Tre eble mi sentis min soleca. Ĉiuokaze, mi kiel eble plej bone montris mian ŝaton pro la donaco. Ni baldaŭ sidis kune en malgranda ŝtona Iaŭbo kaj konversaciis, ĉefe per ridetoj. La amikeco de la etulino kortuŝis min ĝuste kiel povus tiu de infano. Ni interŝanĝis florojn kaj ŝi kisis miajn manojn. Mi faris same al ŝiaj. Tiam mi provis paroladon kaj trovis ke ŝia nomo estas Uina, kiu, kvankam mi ne scias la signifon, ial ŝajnis tute taŭga. Tio estis la komenco de stranga amikeco, kiu daŭris unu semajnon kaj finiĝis — kiel mi diros al vi!

”Ŝi estis ĝuste kia infano. Ŝi volis esti ĉiam kun mi. Ŝi provis sekvi min ĉien kaj je mia sekvanta ĉirkaŭesploro, tre kortuŝis min kiam ŝi laciĝis kaj mi fine devis forlasi ŝin, lacega kaj plendete krianta al mi. Sed mi devis venki la problemojn de la mondo. Mi ne venis en la estonton, mi diris al mi, por amindumi. Tamen, ŝia mizero, kiam mi lasis ŝin, estis tre granda, ŝiaj protestoj pro la disiĝo estis foje frenezemaj, kaj mi opinias, ke entute mi havis tiom da ĝeno, kiom da konsolo pro ŝia amikeco. Iel, tamen, ŝi estis granda konsolo. Mi opiniis, ke estas nur infaneca amemo, kiu ligis ŝin al mi. Ĝis estis tro malfrue, mi ne klare komprenis, kion ŝi signifis al mi. Ĉar, nur pro tio, ke ŝi ŝajnis ŝati min kaj montris ameton al mi laŭ sia malforta vana maniero, la puposimila etulino baldaŭ donis al mia reveno al la ĉirkaŭaĵo de la blanka sfinkso preskaŭ la senton de hejmeniro, kaj mi serĉis ŝian etan figuron el blanko kaj oro tuj kiam mi atingis la supron de la monteto.

”Plue, de ŝi mi lernis, ke timo ankoraŭ ne forlasis la mondon. Ŝi estis tute sentima dum la taglumo, kaj ŝi havis strangan konfidon al mi; ĉar unufoje, dum malsaĝa momento, mi faris minacajn grimacojn al ŝi, kaj ŝi nur priridis ilin. Sed ŝi timegis la mallumon, timegis ombrojn, timegis nigraĵojn. Mallumo estis al ŝi la unusola timiga afero. Ĝi estis neordinare pasia emocio kaj ĝi igis min pensi kaj observi. Mi eltrovis tiam, inter aliaj aferoj, ke tiuj ĉi hometoj kuniĝis en la grandegajn domojn post noktiĝo kaj are dormis. Eniri sen lumo tute timigis ilin. Mi neniam trovis iun ekstere, aŭ iun dormanta sola interne post noktiĝo. Mi estis, tamen, ankoraŭ tiel stulta, ke mi ne lernis la lecionon de tiu timo, kaj malgraŭ la malĝojo de Uina mi insistis mem dormi for de tiuj ĉi dormantaj homamasoj.

”Tio tre maltrankviligis ŝin, sed fine triumfis ŝia stranga amo al mi kaj dum kvin el la noktoj de nia kunesto ŝi dormis kun la kapo ripozanta sur mia brako. Sed mia rakonto forvagas dum mi priparolas ŝin. Ŝajne estis la nokto antaŭ ŝia saviĝo kiam mi vekiĝis ĉirkaŭ tagiĝo. Mi dum la dormo estis malkvieta. Mi sonĝis tre malagrable, ke mi dronis kaj ke maranemonoj tuŝas mian vizaĝon per siaj molaj palpiloj. Mi veki ĝis subite, kun stranga sento, ke ia griza besto ĵus elkuris el la ĉambro. Mi penis ree endormiĝi, sed mi sentis min maltrankvila kaj nekomforta. Estis tiu malhela griza horo, kiam objektoj komencas reaperi el la mallumo, kiam ĉio estas senkolora kaj klara sed nereala. Mi leviĝis kaj malsupreniris en la salonegon kaj tiel eksteren sur la pavimon antaŭ la palaco. Mi decidis fari virton el neceso, kaj vidi la aperon de la suno.

”La luno malleviĝis kaj la mortanta lunlumo miksiĝis kun la unua paleco de tagiĝo en duonlumo fantoma. La arbustoj estis nigregaj, la tero estis malgaje griza, la ĉielo estis senkolora kaj mizera. Kaj sur la monteto mi kredis vidi fantomojn. Tri fojojn dum mi rigardis serĉe la deklivon, mi vidis blankajn figurojn. Dufoje mi kredis, ke mi vidis solan blankan simiecan beston suprenkuri iom rapide la monteton, kaj unu fojon apud la ruinoj mi vidis trion da ili portantan ian malhelan aĵon. Ili moviĝis rapide. Mi ne vidis kien ili iris. Ŝajnis, ke ili malaperis inter la arbustojn. La tagiĝo, vi devas kompreni, ankoraŭ estis neklara. Mi havis tiun malvarmetan, necertan, frumatenan senton, kiun eble vi konas. Mi dubis la ateston de miaj okuloj.

”Dum la orienta ĉielo fariĝis pli hela kaj la taglumo aperis, kaj ties brilaj koloroj revenis denove en la mondon, mi serĉe rigardis la vidaĵon. Sed mi vidis nenian signon de miaj blankaj figuroj. Ili estis nuraj estaĵoj de la duonlumo. ’Ili certe estis fantomoj’, mi diris; ’mi scivolas, de kiu epoko ili venas.’ Ĉar stranga ideo de Grant Allen venis en mian menson kaj amuzis min. Se ĉiu generacio mortas kaj postlasas fantomojn, li argumentis, la mondo finfine estos superplena de ili. Laŭ tiu teorio, ili estus fariĝintaj sennombraj post okcent mil jaroj, kaj estus neniel mirige vidi kvar kune. Sed la ŝerco ne estis kontentiga kaj la tutan matenon mi pensadis pri tiuj ĉi figuroj, ĝis la savo de Uina forigis ilin el mia menso. Mi kunigis ilin laŭ ia nedifinita maniero kun la blanka besto, kiun mi ektimigis dum mia unua pasia serĉado por la tempo-maŝino. Sed Uina estis agrabla anstataŭaĵo. Tamen, malgraŭ tio, ili estis destinitaj baldaŭ multe pli urĝe okupi mian menson.

”Mi kredas, ke mi jam diris, kiom pli varma ol la nia estis la vetero de tiu ĉi Ora epoko. Mi ne povas klarigi tion. Povas esti, ke la suno estis pli varrna, aŭ ke la tero estis pli proksime al la suno. Estas kutime supozi, ke la suno estonte pli kaj pli varmiĝos. Sed homoj, kiuj ne konas tiajn konjektojn, kiaj tiuj de la pli juna Darwin, forgesas, ke la planedoj fine devas refali unu post la alia en la patrinan astron. Dum la okazo de ĉi tiuj katastrofoj, la suno brulegos kun renovigita energio; kaj povas esti, ke ia interna planedo suferis tian sorton. Kio ajn estis la kaŭzo, la fakto restas, ke la suno estis multe pli varma ol ĝi estas nun.

”Nu, iun tre varman matenon — kredeble mia kvara — dum mi serĉis ŝirmon kontraŭ la varmo kaj brilego en kolosa ruino proksime al la domego, kie mi dormis kaj manĝis, okazis tiu ĉi strangaĵo: grimpante inter la amasoj da masonaĵo, mi trovis mallarĝan galerion kies finajn kaj flankajn fenestrojn blokis falintaj ŝtonamasoj. Kontraste kun la ekstera brilo, unue ŝajnis al mi nepenetreble mallume. Mi eniris ĝin blinde palpante, ĉar la ŝanĝiĝo de lumo al nigro dancigis antaŭ miaj okuloj kolorajn punktojn. Subite mi haltis surprizegite. El la mallumo rigardis min paro da okuloj, brilaj pro reflekto kontraŭ la ekstera taglumo.

”La antikva instinkta timego al sovaĝbestoj trafis min. Mi pugnigis la manon kaj firme rigardis en la brilantajn okulojn. Mi timis turni min. Tiam venis en mian menson la penso pri la absoluta sekuro, en kiu ŝajnas vivi la homaro. Kaj tiam mi memoris tiun strangan timon al la mallumo. Venkante iom mian timon, mi faris antaŭenpaŝon kaj parolis. Mi konfesas, ke mia voĉo estis raŭka kaj malbone regata. Mi etendis mian manon kaj palpis ion molan. Tuj la okuloj ekmoviĝis flanken kaj ia blankaĵo preterkuris min. Terurigite mi turniĝis kaj vidis strangan simiecan figureton kun ĝia kapo klinata laŭ kurioza maniero, kurantan trans la sunluman spacon malantaŭ mi. Ĝi frapis kontraŭ granitblokon, fuŝpaŝis flanken kaj post momento estis kaŝita en nigra ombro sub alia amaso da ruinigita masonaĵo.

”Mia impreso pri ĝi estas, kompreneble, malperfekta; sed mi scias, ke ĝi estis malhele blanka kaj havis strangajn grandajn grize ruĝajn okulojn; ankaŭ, ke estis blondaj haroj sur ĝiaj kapo kaj dorso. Sed, ĝi iris tro rapide por ke mi vidu klare. Mi eĉ ne povas diri, ĉu ĝi kuris per la kvar membroj aŭ nur kun la antaŭaj membroj tenataj malsupren. Post momenta paŭzo mi sekvis ĝin en la duan amason da masonaĵo. Mi unue ne povis trovi ĝin; sed post iom da tempo, en la profunda mallumo mi venis al unu el tiuj rondaj putosimilaj truoj, pri kiuj mi jam parolis, duonfermita de falinta kolono. Subita penso venis al mi. Ĉu tiu ĉi estaĵo povus malaperi en la puton? Mi bruligis alumeton, kaj, enrigardante, mi vidis malgrandan, blankan moviĝantan estaĵon kun grandaj brilaj okuloj kiuj fikse rigardis min dum ĝi foriris. Ĝi igis min tremeti. Ĝi tiom similis al homa araneo! Ĝi grimpegis malsupren kaj tiam je la unua fojo mi vidis nombron da metalaj man- kaj pied-apogiloj, kiuj formis specon de ŝtuparo en la puto, Tiam la alumeto bruligis miajn fingrojn, falis de mia mano kaj estingi ĝis, kaj kiam mi bruligis alian, la eta monstro jam malaperis.

”Mi ne scias, kiom longe mi sidis serĉe rigardante en tiun puton. Mi ne sukcesis kredigi al mi, ke la estaĵo kiun mi vidis estas homa, ĝis iom poste. Sed, iom post iom la vero trafis min; ke la homaro ne estis restinta unu speco, sed diferenci- ĝis en du apartajn bestojn: ke miaj graciaj infanoj de la surtera mondo ne estis la solaj posteuloj de nia generacio, sed ke tiu ĉi palega, naŭza, nokta fibesto, kiu ekaperis antaŭ mi, ankaŭ estis heredanto de ĉiuj epokoj.

”Mi pripensis la flagretantajn kolonojn, kaj mian teorion pri subtera ventumado. Mi komencis suspekti ties veran signifon. Kaj kion, mi demandis al mi, faras tiu ĉi lemuro en mia sistemo de perfekte balancata organizo? Kian rilaton ĝi havas al la mallaborema sereno de la belaj surteruloj? Kaj kio estas kaŝita tie ĉe la malsupro de tiu ŝakto? Mi sidis sur la rando de la puto, dirante al mi, ke almenaŭ estas nenio timinda kaj ke mi devas malsupreniri tien por la solvo de miaj malfacilaĵoj. Kaj tamen, mi absolute timis iri! Dum mia hezitado, du el la belaj surteruloj alkuris en sia amsporto trans la lumon en la ombron. La viro postkuris la virinon, ĵetante al ŝi florojn.

”Kiam ili vidis min rigardi en la puton, kun mia brako kontraŭ la renversita kolono, ili aspektis ĉagrenitaj. Ŝajne, estis konsiderate maldece rimarki ĉi tiujn truojn; ĉar kiam mi indikis tion ĉi, kaj penis fari demandon en ilia lingvo, ili estis eĉ pli videble maltrankvilaj kaj forturnis sin. Sed ilin interesis miaj alumetoj, kaj mi bruligis kelkajn por amuzi ilin. Mi provis ilin ree pri la puto, kaj denove malsukcesis. Baldaŭ, do, mi lasis ilin, intencante reiri al Uina por eltrovi, kion mi povos lerni de ŝi. Sed jam okazis revolucio en mia menso; miaj divenoj kaj impresoj glitadis al nova alĝustigo. Mi nun havis helpsignon al la signifo de tiuj ĉi putoj, al la vento-turoj, al la mistero de la fantomoj, kaj ankaŭ mi havis ideon pri la signifo de la bronzaj pordoj kaj la sorto de la tempo-maŝino! Kaj tre malklare venis sugesto pri la solvo de la ekonomia problemo, kiu antaŭe estis enigmo al mi.

”Jen la nova opinio. Evidente, tiu ĉi dua homspeco vivas subtere. Estis precipe tri cirkonstancoj, kiuj kredigis al mi, ke ĝia malofta eliro surteren estas la rezulto de longdaŭra subtera alkutimiĝo. Unue, estis la ege pala aspekto, ordinara ĉe la plej multaj bestoj kiuj multe vivas en la mallumo, ekzemple, la blankaj fiŝoj de la kaverno de Kentucky. Ankaŭ tiaj grandaj okuloj kun la povo speguli lumon, estas ordinaraj trajtoj ĉe noktaj estaĵoj — pripensu strigojn kaj katojn. Kaj fine, tiu videbla konfuzo en la sunlumo, tiu rapida sed palpa kaj mallerta forkuro al nigra ombro, kaj tiu stranga teno de la kapo dum estas lume — ĉio plifortigis la teorion pri ege delikata retino.

”Sub miaj piedoj, do, la tero devas esti treege tunelita, kaj tiu tunelaro estas la loĝloko de la nova raso. La ekzisto de ventoltuboj kaj putoj sur la deklivoj — efektive ĉie krom ĉe la rivervalo — montris kiel universala estas ĝia disvastiĝo. Kio, do, estus pli nature ol supozi, ke en tiu ĉi artefarita subtera mondo oni faras tiun laboron, kiu estas necesa al la komforto de la tagluma raso? La ideo estis tiel verŝajna, ke mi tuj akceptis ĝin, kaj tiam faris konkludon pri la kielo de tiu disbranĉi ĝo de la homa raso. Kredeble vi povas jam imagi la formon de mia teorio; kvankam mi baldaŭ opiniis, ke ĝi tute ne estas la plena vero.

”Komence, iranta de la problemoj de nia propra epoko, ŝajnis tute klare al mi, ke la iom-post-oma plilarĝigo de la nuntempa nur provizora kaj socia diferenco inter la kapitalisto kaj la laboristo, estas la ŝlosilo al la tuta problemo. Sendube ŝajnos groteske al vi — kaj ege nekredeble! — tamen eĉ nun ekzistas cirkonstancoj kiuj servas kiel antaŭsignoj. Estas tendenco utiligi subteran spacon por la malpli ornamaj bezonoj de la civilizado; troviĝas, ekzemple, la subtera fervojo en Londono, la novaj elektraj fervojoj, la substrataj tuneloj, la subteraj laborejoj kaj restoracioj, kaj ili plimultiĝas. Evidente, mi pensis, tiu tendenco kreskis ĝis la industrio iom post iom perdis sian naskrajton en la ĉielo. Mi volas diri, ke ĝi iris pli kaj pli profunden en ĉiam pli grandajn subterajn fabrikojn, kaj pasigis tie pli kaj pli de sia tempo, ĝis, finfine — —! Eĉ nun, ĉu ne vivas orientlondona laboristo sub tiel artefaritaj kondiĉoj, ke li estas preskaŭ apartigita de la natura tersupraĵo?

”Plue, la ekskluziveco de la pli riĉaj homoj, sendube pro la kreskanta rafineco de ilia edukado, kaj la plilarĝiĝanta fendo inter ili kaj la krudeco de la malriĉuloj — jam rezultas en la fermado, en ilia intereso, de grandaj partoj de la tersupraĵo. Ĉirkaŭ Londono, ekzemple, eble duono de la pli bela kamparo estas fermita kontraŭ entrudiĝo. Kaj tiu sama plilarĝiĝanta fendo — kiu rezultas el la grandaj kosto kaj daŭro de la altklasa edukado, kaj pli multaj ebloj por, kaj tentoj al rafinitaj kutimoj flanke de la riĉularo — pli kaj pli maloftigas tiun interŝanĝon inter unu klaso kaj la alia, tiun antaŭeniĝon per interedziĝo, kiuj nuntempe malhelpas la disfendiĝon de la homaro laŭ sociaj tavoloj. Tial, fine, sur la tero devos ekzisti la havantoj, ĝuante plezuron kaj komforton kaj belon, kaj sub la tero la nehavantoj, la laboristoj daŭre alkutimiĝante al siaj laborkondiĉoj. Ekestante tie, ili sendube devus pagi luprezon, kaj ne malaltan, por la ventolado de siaj kavernoj, kaj se ili rifuzus, ili mortmalsatus aŭ estus sufokitaj pro pagprokrasto. Tiuj inter ili, kiuj estus tiel formitaj, ke ili estus mizeraj kaj ribelemaj, certe mortus kaj fine, se la ekvilibro daŭre restus, la postvivantoj fariĝus tiel bone adaptitaj al la kondiĉoj de subtera ekzistado, kaj tiel feliĉaj siamaniere, kiel la surteruloj fariĝus al la siaj. Kiel ŝajnis al mi, la delikata beleco kaj la paleco pro lumomanko sekvis tute nature.

”La granda triumfo de la homaro, pri kiu mi sonĝis, prenis novan formon en mia menso. Ĝi ne estis tia triumfo de morala eduko kaj ĝenerala kunagado, kian mi imagis. Anstataŭe mi vidis realan aristokrataron, armitan per perfektigita scienco kaj funkciigantan la hodiaŭan industrian sistemon al logika fino. Ĝia triumfo ne estis nura triumfo super la naturon, sed triumfo super la naturon kaj la kunhomon. Tio, mi devas averti vin, estis mia teorio je tiu tempo. Mi ne havis oportunan gvidlibron en la formo de la utopiaj verkoj. Mia klarigo povas esti absolute malĝusta. Mi ankoraŭ opiniias ĝin la plej verŝajna. Sed eĉ laŭ tiu ĉi supozo, la perfekta civilizado, kiu estis fine atingita, ŝajne antaŭ longe preterpasis sian zeniton, kaj jam falis al kadukiĝo. La superperfekta sekuro de la surteruloj kondukis ilin al malrapida degenerado, al ĝenerala malgrandiĝo de staturo, forto, kaj inteligento. Tion mi jam povis vidi tute klare. Kio okazis al la subteruloj, tion mi ankoraŭ ne suspektis; sed pro tio, kion mi vidis pri la morlokoj — tio, cetere, estis la nomo de tiuj ĉi estaĵoj — mi povis imagi ke la evoluo de la homa speco estis eĉ multe pli profunda ol ĉe la eloj, la bela raso, kiun mi jam konas.

”Tiam venis ĝenaj duboj. Kial la morlokoj forprenis mian maŝinon? Ĉar mi estis certa, ke estas ili, kiuj prenis ĝin. Ankaŭ, se la eloj estas mastroj, kial ili ne povas rehavigi ĝin al mi? Kaj kial ili terure timas la mallumon? Poste, kiel mi diris, mi demandis al Uina pri tiu ĉi subtero, sed denove mi ne kontenti ĝis. Unue ŝi ne volis kompreni miajn demandojn kaj poste ŝi rifuzis respondi ilin. Ŝi tremetis, kvazaŭ la temo estus netolerebla. Kaj kiam mi instigis ŝin, eble iomete tro severe, ŝi ekploris. Tiuj estas la solaj larmoj, krom la miaj, kiujn mi vidis en tiu Ora epoko. Kiam mi vidis ilin, mi subite ĉesis ĝeni min pri la morlokoj, kaj nur zorgis forigi de la okuloj de Uina tiujn signojn de la homa heredaĵo. Kaj baldaŭ ŝi ridetis kaj kunfrapis la manojn, dum mi solene bruligis alumeton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.