La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA TEMPOMAŜINO

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro I

La tempo-vojaĝanto (ĉar estos oportune tiel nomi lin) klarigadis profundan temon al ni. Liaj grizaj okuloj briletis kaj lia kutime pala vizaĝo, estis ruĝeta kaj vigla. La fajro brulis hele, kaj la milda brilo de la ardaj lampoj en la arĝentaj lilioj trafis la veziketojn, kiuj fulmetis kaj dancis en niaj glasoj. Niaj seĝoj, estante liaj patentaĵoj, pli ĝuste ol toleri nian sursidadon, kvazaŭ ĉirkaŭbrakis kaj karesis nin, kaj regis tiu luksa postmanĝa atmosfero kiam pensoj fluas gracie liberaj de la malhelpoj de precizeco. Kaj tiel li klarigis ĝin al ni — markante la punktojn per maldika montrofingro — dum ni sidis kaj malzorge admiris lian sinceron pri tiu ĉi nova paradokso (kiel ni opiniis ĝin) kaj lian inventemon.

”Vi devas zorge atenti min. Mi devos kontesti unu-du ideojn, kiujn preskaŭ universale oni akceptas. La geometrio, ekzemple, kiun oni instruis al vi en la lernejo baziĝas sur miskompreno.”

”Ĉu tio ne estas iom granda afero, por esperi, ke tie ni komencu?” diris Filby, argumentema viro kun ruĝa hararo.

”Mi ne intencas peti, ke vi akceptu ion ajn sen racia kialo. Vi baldaŭ konfesos tiom, kiom mi bezonas de vi. Vi scias, kompreneble, ke matematika linio, linio de dikeco nulo, ne havas realan ekziston. Ĉu oni instruis al vi tion? Ankaŭ ne havas ĝin matematika ebeno. Tiuj aferoj estas nur abstraktaĵoj.”

”Konsenteble”, diris la psikologo.

”Ankaŭ kubo, havante nur longon, larĝon kaj alton, ne povas havi realan ekziston.”

”Tie mi kontraŭstaras”, diris Filby. ”Estas evidente, ke solidaĵo povas ja ekzisti. Ĉiuj realaj aĵoj — ”

”Tiel opinias la plej multaj homoj. Sed atendu momenton. Ĉu maldaŭra kubo povas ekzisti?”

”Mi ne komprenas vin”, diris Filby.

”Ĉu kubo, kiu daŭras dum neniom da tempo, povas havi realan ekziston?”

Filby fariĝis pensema. ”Klare”, daŭrigis la tempo-vojaĝanto, ”ia reala aĵo devas etendi sin en kvar direktoj: ĝi devas havi longon, larĝon, alton kaj — daŭron. Sed pro natura difekto de la korpo, kiun mi klarigos al vi post momento, ni emas preterlasi tiun fakton. Estas vere kvar dimensioj, tri el ili kiujn ni nomas la tri ebenoj de spaco kaj la kvara, tempo. Ni emas, tamen, fari nerealan distingon inter la unuaj tri dimensioj kaj la lasta, ĉar okazas, ke nia konscio moviĝas intermite en unu direkto laŭ la lasta, de la komenco ĝis la fino de nia vivo.”

”Tio”, diris tre juna viro, spasme klopodante rebruligi sian cigaron per la lampo; ”tio … treege klara.”

”Nu, estas tre rimarkinde, ke tio estas tiom neatentata”, daŭrigis la tempo-vojaĝanto, kun eta ekgajiĝo. ”Efektive, tio estas la signifo de la kvara dimensio, kvankam kelkaj homoj, kiuj priparolas la kvaran dimension ne scias, ke ĝi signifas tion. Ĝi estas nur alia aspekto de tempo. Estas nenia diferenco inter tempo kaj iuj el la tri dimensioj de spaco, krom tio, ke nia konscio laŭiras ĝin. Sed kelkaj stultuloj miskomprenas tiun ideon. Vi ĉiuj aŭdis, kion ili diras pri tiu ĉi kvara dimensio?”

”Mi ne”, diris la urbestro.

”Nur tion ĉi. Ke spaco, laŭ niaj matematikistoj, havas tri dimensiojn, kiujn oni povas nomi longo, larĝo kaj alto, kaj ĝi estas ĉiam difinebla per aludo al tri ebenoj, ĉiu rektangule al la aliaj. Sed kelkaj filozofiuloj demandadas, kial ĝuste tri dimensioj — kial ne estu plia direkto rektangule al la alia tri? — kaj eĉ klopodas konstrui kvar-dimensian geometrion. Profesoro Simon Newcomb antaŭ unu monato asertis tion al la Matematika Societo de New York. Vi scias, kiel sur ebenaĵo, kiu havas nur du dimensiojn, ni povas prezenti figuron de tridimensia solidaĵo, kaj simile, ili opinias, ke per modeloj el tri dimensioj ili povus prezenti ion el kvar dimensioj — se ili povus estri la perspektivon de la afero. Ĉu vi komprenas?”

”Mi kredas, ke jes”, murmuris la urbestro; kaj kuntirante la brovojn, li fariĝis introspektema, kaj liaj lipoj moviĝis kvazaŭ li ripetus magiajn vortojn. ”Jes, mi kredas, ke mi komprenas nun”, li diris post iom da tempo, vigliĝante laŭ tute nedaŭra maniero.

”Nu, mi povas sciigi al vi, ke mi prilaboris tiun kvar-dimensian geometrion depost ioma tempo. Kelkaj el miaj rezultoj estas strangaj. Ekzemple, jen bildo de viro kiam li havis ok jarojn, alia kiam li havis dek kvin, alia je dek sep, alia je dudek tri, kaj tiel plu. Ĉiuj ĉi evidente estas kvazaŭ sekcioj. Tridimensiaj reprezentaĵoj de lia kvar-dimensia ekzisto, kiu estas fiksita kaj nealiigebla estaĵo.”

”Scienculoj”, daŭrigis la tempo-vojaĝanto, paŭzinte por ke ni ĝuste ensorbu tion, ”scias tre bone, ke tempo estas nur speco de spaco. Jen populara scienca figuraĵo, vetera kroniko. La linio, kiun mi sekvas per mia fingro, montras la moviĝon de la barometro. Hieraŭ ĝi estis tiom alta, lastan nokton ĝi falis, hodiaŭ matene ĝi releviĝis, kaj tiel Iaŭgrade supren ĝis tie. 6

Certe la hidrargo ne desegnis tiun linion en iu el la direktoj de spaco, kiujn ni ĝenerale konas. Sed certe ĝi faris tian linion, kaj tiu linio, ni devas konkludi, laŭiris la tempo-dimension.”

”Sed”, diris la medicinisto, fikse rigardante karberon en la fajro, ”se tempo vere estas nur kvara dimensio de spaco, kial ĝi estas, kaj kial ĝi ĉiam estis konsiderata kiel io malsama? Kaj kial ni ne povas moviĝi en tempo kiel ni iradas en la aliaj dimensioj de spaco?”

La tempo-vojaĝanto ridetis. ”Ĉu vi estas certa, ke ni povas libere moviĝi en spaco? Dekstren kaj maldekstren ni povas iri, tien kaj reen sufiĉe libere, kaj homoj ĉiam povis. Mi konfesas, ke ni moviĝas libere en du dimensioj. Sed kio pri supren kaj malsupren? La pezoforto limigas nin tie.”

”Ne tute”, diris la medicinisto. ”Ekzistas balonoj.”

”Sed antaŭ la balonoj, krom spasma saltado kaj la neegalaĵoj de la tersupraĵo, la homoj havis nenian liberon rilate al vertikala moviĝo.”

”Tamen, ili povis iri iomete supren kaj malsupren”, diris la medicinisto.

”Pli facile, multe pli facile malsupren ol supren.”

”Kaj estas neniel eble moviĝi en tempo, estas neeble forlasi la nunan momenton.”

”Amiko mia, jen kie vi malpravas. Jen kie la tuta mondo eraras. Ni ĉiam forlasas la nunan momenton. Nia mensa estado, kiu estas nemateriala kaj posedas neniajn dimensiojn, laŭiras la tempo-dimension je konstanta rapido de la lulilo ĝis la tombo. Ĝuste tiel, kiel ni veturus malsupren, se ni komencus nian ekziston cent kilometrojn super la tersupraĵo.”

”Sed la granda malfacilaĵo estas tio ĉi”, interrompis la psikologo. ”Oni povas moviĝi ĉien en spaco, sed estas neeble moviĝi en tempo.”

”Jen la ĝermo de mia granda eltrovo. Sed vi malpravas, dirante ke ni ne povas moviĝi en tempo. Ekzemple, se mi rememoras iun okazintaĵon tre klare, mi reiras al la momento de ĝia estiĝo; mi fariĝas distrita, kiel vi diras. Mi saltas reen. Kompreneble, ni havas nenian rimedon por resti tie en la pasinto dum ia tempodaŭro, simile kiel sovaĝulo aŭ besto ne povas resti du metrojn super la tero. Sed civilizulo tiurilate estas pli kapabla ol sovaĝulo. Li povas supreniri en balono kontraŭ la pezoforton, kaj kial li ne esperu, ke fine li povos haltigi aŭ plirapidigi sian vagadon laŭ la tempo-dimensio, aŭ eĉ turniĝi kaj veturi malantaŭen?”

”Ho, tio”, komencis Filby, ”estas tute …”

”Kial ne?” diris la tempo-vojaĝanto.

”Ĝi kontraŭas racion”, diris Filby.

”Kian racion?” demandis la tempo-vojaĝanto.

”Vi povas montri per argumentado, ke nigro estas blanko”, diris Filby, ”sed vi neniam konvinkos min. ”

”Eble ne”, diris la tempo-vojaĝanto. ”Sed nun vi komencas vidi la celon de miaj esploroj pri la geometrio de kvar dimensioj. Antaŭ longe mi havis malklaran ideon pri maŝino — ”

”Por vojaĝi trans tempon!” kriis la tre juna viro.

”Kiu vojaĝos indiferente en kiu ajn direkto de spaco kaj tempo, laŭ la volo de la veturiganto.”

Filby nur ridis.

”Sed mi havas eksperimentan pruvon”, diris la tempo-vojaĝanto.

”Estus tre utile al la historiisto”, sugestis la psikologo. ”Oni povus, ekzemple , reen veturi por pruvi la akceptitan rakonton pri la batalo de Hastings!”

”Ĉu vi ne opinias, ke vi estus iom elstara?” diris la medicinisto. ”Niaj praavoj ne tre toleris anakronismojn.”

”Oni povus aŭdi la grekan lingvon rekte de la lipoj de Homero kaj Plato”, opiniis la tre juna viro.

”Tiuokaze vi certe malsukcesus, se ili ekzamenus vin. La germanaj kleruloj tiom plibonigis la lingvon.”

”Ankaŭ estas la estonto”, diris la tre juna viro. ”Pensu do! Oni povus investi sian tutan monon, lasi ĝin por procente amasiĝi kaj rapidi antaŭen!”

”Por eltrovi socion”, mi asertis, ”konstruitan sur severe komunisma bazo.”

”El ĉiuj malmoderegaj teorioj — !” komencis la psikologo.

”Jes, ŝajnis tiel ankaŭ al mi, kaj tial mi neniam priparolis ĝin ĝis — ”

”Eksperimenta pruvo!” mi kriis. ”Vi intencas pruvi tion?”

”La eksperimento!” kriis Filby, kies menso ekenuis.

”Almenaŭ ni vidu vian eksperimenton”, diris la psikologo, ”kvankam la tuta afero estas blago, laŭ mi.”

La tempo-vojaĝanto ridetis al ni. Tiam, ankoraŭ ridetante, kun la manoj profunde en la pantalonpoŝoj, li malrapide eliris el la ĉambro kaj ni aŭdis liajn pantoflojn susuri en la longa koridoro al lia laborejo.

La psikologo rigardis nin. ”Kion li povas havi?”

”Ĵonglaĵon aŭ ion similan”, diris la medicinisto, kaj Filby provis rakonti al ni pri ĵonglaĵo kiun li vidis en Burslem; sed antaŭ ol li finis sian antaŭklarigon, la tempo-vojaĝanto revenis kaj la anekdoto de Filby subite ĉesis.

La afero, kiun mane tenis la tempo-vojaĝanto, estis brilanta kadraĵo el metalo, apenaŭ pli granda ol horloĝeto kaj tre delikate farita. Estis eburo en ĝi kaj ia travidebla kristalaĵo. Kaj nun mi devas esti preciza, ĉar tio, kio sekvas — escepte se lia klarigo estas akceptata — estas absolute nekomprenebla. Li prenis iun el la malgrandaj okangulaj tabloj dismetitaj en la ĉambro kaj starigis ĝin antaŭ la fajro, kun du kruroj sur la mato. Sur tiun ĉi tablon li metis la maŝineton. Tiam li altiris seĝon kaj sidiĝis. La sola alia aĵo sur la tablo estis malgranda ŝirmita lampo, kies brila lumo falis klare sur la modelon. Estis ankaŭ eble dekduo da kandeloj, du en latunaj ingoj sur la kamenbreto kaj la aliaj ĉirkaŭ la ĉambro, kiu estis, pro tio, brilege lumigata. Mi sidis en malalta brakseĝo, plej proksime al la fajro kaj mi antaŭentiris ĝin por ke mi estu preskaŭ inter la tempo-vojaĝanto kaj la fajrejo. Filby sidis malantaŭ li, supervidante lian ŝultron. La medicinisto kaj la urbestro rigardis lian profilon de dekstre, la psikologo de maldekstre. La tre juna viro staris malantaŭ la psikologo. Ni ĉiuj estis viglegaj. Ŝajnas al mi nekredeble, ke en tiuj kondiĉoj ia trompaĵo povus superruzi nin, kiel ajn subtile aranĝita kaj lerte farita ĝi estu.

La tempo-vojaĝanto rigardis unue nin kaj poste la aparaton. ”Nu?” diris la psikologo.

”Tiu ĉi afereto”, diris la tempo-vojaĝanto, apogante siajn kubutojn sur la tablon kaj kunpremante la manojn super la aparato, ”estas nur modelo. Ĝi estas mia projekto por maŝino, kiu veturos trans tempon. Vi rimarkos, ke ĝi aspektas kurioze malrekta kaj ke estas stranga brileta aspekto pri tiu aĵeto kvazaŭ ĝi iel estus nereala.” Li fingromontris la parton. ”Plue, jen unu blanka stangeto kaj jen alia.”

La medicinisto leviĝis de sia seĝo kaj atente rigardis la aparaton. ”Bele farita ĝi estas”, li diris.

”Ĝia farado bezonis du jarojn”, asertis la tempo-vojaĝanto. Poste, kiam ni ĉiuj estis imitintaj la agon de la medicinisto, li diris: ”Nu, vi devas klare kompreni, ke tiu ĉi stangeto, kiam ĝi estas movita, kaŭzas ke la maŝino flugu en la estonton, kaj la alia maligas la direkton de la veturado. Tiu ĉi selo reprezentas la sidejon de tempo-vojaĝanto. Mi baldaŭ tuŝos la stangeton, kaj la maŝino ekforiros. Ĝi pasos en estontan tempon kaj malaperos. Zorge rigardu ĝin. Rigardu ankaŭ la tablon kaj certiĝu, ke estas nenia trompaĵo. Mi ne volas perdi tiun modelon kaj tiam esti nomata ĉarlatano.”

Estis paŭzo, eble unuminuta. La psikologo ŝajne volis diri ion al mi, sed ŝangis la intencon. Tiam la tempo-vojaĝanto almetis sian fingron al la stangeto. ”Ne”, li subite diris. ”Donu al mi vian manon.” Kaj turniĝante al la psikologo, li prenis ties manon en la sian kaj petis, ke li elmetu la montrofingron. Tiel do, estis la psikologo mem, kiu ekveturigis la modelan tempo- maŝinon sur ĝia senfina vojaĝo. Ni ĉiuj vidis la moviĝon de la stangeto. Mi estas tute certa, ke okazis nenia trompaĵo. Estis venteto kaj la lampoflamo saltis. Unu el la kandeloj estingiĝis kaj la maŝineto ekturnis sin, malklariĝis, aspektis fantoma eble dum unu sekundo, kiel kirlaĵo de malhele briletantaj latuno kaj eburo; kaj ĝi estis formalaperinta! Krom la lampo, nenio restis sur la tablo.

Dum unu minuto ĉiu silentis. Tiam Filby blasfemis.

La psikologo ekvekiĝis el sia letargio kaj subite rigardis sub la tablon. Pro tio la tempo-vojaĝanto gaje ridis. ”Nu?” li diris, memorante la antaŭan ekkrion de la psikologo. Tiam li leviĝis, iris al la tabakujo sur la kamenbreto kaj, kun la dorso turnita al ni, li plenigis sian pipon.

Ni rigardis unuj la aliajn. ”Aŭskultu do”, diris la medicinisto, ”ĉu vi estas sincera pri tio ĉi? Ĉu vi serioze opinias, ke la maŝino ekiris en tempon?”

”Certe”, diris la tempo-vojaĝanto, kliniĝante al la fajro por bruligi paperpecon. Tiam li turnis sin, bruligis sian pipon kaj rigardis la vizaĝon de la psikologo. (La psikologo, por montri, ke li ne estas nerva prenis cigaron kaj provis bruligi ĝin netranĉita.) ”Plue, mi havas grandan maŝinon preskaŭ finitan tie” — li indikis la laborejon” kaj kiam tio estos muntita mi intencas mem fari vojaĝon.”

”Vi volas diri, ke tiu maŝino veturis en la estonton?” diris Filby.

”En la estonton aŭ la pasinton — mi ne tute scias.”

Post paŭzo la psikologo ekhavis inspiron. ”Ĝi certe iris en la pasinton, se ĝi ja iris ien”, li diris.

”Kial?” demandis la tempo-vojaĝanto.

”Ĉar supozeble ĝi ne moviĝis en spaco, kaj se ĝi veturis en la estonton ĝi ankoraŭ nun estus tie ĉi, pro tio, ke ĝi estus devinta travojaĝi la nunan tempon.”

”Sed”, mi diris, ”se ĝi veturis en la pasinton, ni estus vidintaj ĝin kiam ni unue eniris tiun ĉi ĉambron; kaj lastan ĵaŭdon kiam ni estis tie ĉi, kaj la antaŭan ĵaŭdon, kaj tiel plu!”

”Gravaj argumentoj”, senpartie diris la urbestro, turnante sin al la tempo-vojaĝanto.

”Tute ne”, diris la tempo-vojaĝanto kaj, al la psikologo: ”Vi pensu. Vi povas klarigi tion. Ĝia malsupera prezento, vi scias, diluita prezento.”

”Kompreneble”, diris la psikologo kaj recertigis al ni. ”Tio estas simpla punkto de psikologio. Mi estus devinta pripensi ĝin. Ĝi estas sufiĉe klara kaj bonege helpas al la paradokso. Ni povas nek vidi nek konstati tiun ĉi maŝinon, ĝuste kiel ni ne povas vidi la radion de rapide turniĝanta rado, aŭ kugleton flugantan en spaco. Se ĝi travojaĝas tempon kvindekoble aŭ centoble pli rapide ol ni, se ĝi trapasas minuton dum ni trapasas sekundon, la impreso, kiun ĝi kreas, estas kompreneble nur kvindekono aŭ centono de tiu, kiun ĝi farus, se ĝi ne veturus en tempo. Tio estas tute klara.” Li pasigis la manon tra la spaco, kie antaŭe staris la maŝino. ”Ĉu vi vidas?” li diris ridante.

Ni sidis kaj fikse rigardis la malplenan tablon dum unu minuto. Tiam la tempo-vojaĝanto demandis nin, kion ni pensas pri la afero.

”Ŝajnas sufiĉe kredeble hodiaŭ vespere”, diris la medicinisto, ”sed atendu ĝis morgaŭ. Atendu la prudenton de la mateno.”

”Ĉu vi ŝatus vidi la tempo-maŝinon mem?” la tempo-voja- ĝanto demandis. Kaj je tio, prenante la lampon en la manon, li kondukis nin laŭ la longa trablovata koridoro al sia laborejo. Mi memoras la ekbrilantan lumon, la silueton de lia stranga larĝa kapo, la dancadon de la ombroj, la manieron laŭ kiu ni ĉiuj sekvis lin, scivoleme sed nekredeme, kaj kiel tie en la laborejo ni rigardis pli grandan faraĵon dela maŝineto kiun ni jam vidis malaperi de antaŭ niaj okuloj. Partoj estis el nikelo, partoj el eburo, partoj certe estis fajlitaj aŭ segitaj el rokkristalo. La afero ĝenerale estis kompleta, sed la torditaj kristalaĵoj kuŝis nefinitaj sur la labortablo apud kelkaj desegnoj, kaj mi prenis iun por pli bone rigardi ĝin. Kvarco ĝi ŝajnis esti.

”Nu do”, diris la medicinisto, ”ĉu vi estas absolute serioza? Aŭ ĉu tio ĉi estas blufo — simile al tiu fantomo, kiun vi montris al ni lastan Kristnaskon?”

”Sur tiu maŝino”, diris la tempo-vojaĝanto, alte tenante la lampon, ”mi intencas esplori tempon. Ĉu tio estas klara? Neniam mi estis pli serioza dum mia tuta vivo.”

Neniu el ni plene sciis kiel akcepti tion.

Mi trafis la okulon de Filby super la ŝultro de la medicinisto, kaj solene li palpebrumis al mi.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.