La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TEMPOMAŜINO

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VII

Nun efektive mi ŝajnis en pli malbonaj cirkonstancoj ol antaŭe. Ĝis tiam, krom dum mia tutnokta angoro pro la perdo de la tempo-maŝino, mi havis subtenan esperon pri fina saviĝo, sed tiun esperon krevigis tiuj ĉi novaj eltrovoj. Ĝis tiam mi nur konsideris min malhelpata de la infana naiveco de la malgranduloj, kaj de iaj nekonataj potencoj, kiujn mi devos nur kompreni por venki; sed estis tute nova elemento en la naŭzeco de la morlokoj — io malhoma kaj malica. Instinkte mi abomenegis ilin. Antaŭe mi sentis min kiel viro, kiu falis en kavon: mia zorgo rilatis al la kavo kaj kiel eliri ĝin. Nun mi sentis min kiel besto en kaptilo, kies malamiko baldaŭ alvenos.

”La malamiko, kiun mi antaŭtimis, eble surprizos vin. Temis pri la mallumo de la nova luno. Estis Uina, kiu unue metis tion en mian menson per iuj komence nekompreneblaj diroj pri la mallumaj noktoj. Nun ne estis tre malfacila problemo diveni la signifon de la alproksimiĝantaj mallumaj noktoj. La luno daŭre malkreskis; ĉiun nokton la mallumo plilongiĝis. Kaj nun mi iom komprenis almenaŭ la kaŭzon de la timo de la malgrandaj surteruloj pro la mallumo. Mi neklare scivolis, kia povus esti la pekaĉo, kiun faras la morlokoj sub la novluno. Mi nun estis preskaŭ certa, ke mia dua supozo estas tute malĝusta. Povas esti, ke la surteruloj iam estis la favorata aristokrataro, kaj la morlokoj iliaj mekanikaj servistoj; sed tio jam antaŭ longe forpasis. La du specoj, kiuj rezultis el la evoluo de la homaro, glitegas al, aŭ jam atingis, tute novan interrilaton. La eloj, simile al la Karlaj reĝoj (dinastio de frankaj reĝoj, nomitaj laŭ Karlo la Granda (742 — 814)), estis degenerintaj al nura bela vaneco. Ili ankaŭ, tolerate de la morlokoj, posedis la teron: pro tio ke la morlokoj, loĝinte subtere dum nekalkuleblaj generacioj, finfine trovis la tagluman tersupraĵon netolerebla. Kaj, mi konkludis, la morlokoj faras iliajn vestojn kaj provizas ilin per iliaj kutimaj bezonaĵoj, eble pro la postresto de malnova servemo. Ili faris tion kiel staranta ĉevalo frapas per sia piedo aŭ kiel viro ĝuas en sporto la mortigon de bestoj: ĉar antikvaj kaj forpasintaj necesoj impresis ĝin sur la organismon. Sed, klare, la malnova aranĝo jam parte renversiĝis. La venko de la morlokoj alproksimiĝis. Antaŭ miloj da generacioj la homo ŝovis sian frathomon ekster la komforton kaj sunlumon. Kaj nun tiu frato revenas — ŝanĝita! Jam la eloj komencis relerni unu antaŭan lecionon. Ili konatiĝas kun timo. Kaj subite venis en mian menson memoro pri la viando, kiun mi vidis en la subtero. Ŝajnis kurioze, kiel tio flosis en mian menson: ne kvazaŭ ekŝovite de la fluo de mia meditado, sed preskaŭ kiel demando de ekstere. Mi penis memori ĝian formon. Mi havis malklaran impreson de io konata, sed je tiu tempo mi ne povis decidi, kio ĝi estas.

”Tamen, kiom ajn senpovaj estu la malgranduloj en la ĉeesto de sia mistera timo, mi estis malsame formita. Mi venis el tiu ĉi epoko nia, tiu ĉi matura printempo de la homa raso, kiam timo ne paralizas kaj mistero jam perdis sian terurigon. Mi, almenaŭ, defendos min. Sen plia prokrasto mi decidis fari al mi armilojn kaj fortikaĵon, kie mi povos dormi. Kun tiu rifuĝejo kiel centro, mi povos alrigardi tiun ĉi strangan mondon kun iom de tiu konfido, kiun mi perdis, kiam mi konstatis, kiaj estaĵoj ĉirkaŭas min ĉiunokte. Mi sentis, ke mi neniam ree povos dormi, ĝis mia lito estos sekura kontraŭ ili. Mi tremis pro teruro, kiam mi pensis kiel ili certe jam ekzamenis min.

”Mi vagis dum la posttagmezo laŭ la valo de la Tamizo, sed trovis nenion, kio rekomendis sin kiel neatingebla. Ĉiuj konstruaĵoj kaj arboj aspektis facile grimpeblaj al tiaj lertaj grimpantoj, kiaj ŝajnis esti — pro siaj putoj — la morlokoj. Tiam revenis al mia memoro la altaj pintoj de la Palaco el verda porcelano kaj la polurita brilo de ties muroj; kaj la vesperon, portante Uinan kiel infanon sur mia ŝultro, mi supreniris la montetojn en la sudorienta direkto. La distancon mi jam taksis kiel 12 – 14 kilometrojn, sed verŝajne ĝi estis preskaŭ 30. Mi unue estis vidinta la lokon je tia malseka posttagmezo, kiu trompe malgrandigas distancojn. Plue, la kalkanumo de unu el miaj ŝuoj estis malfirma, kaj najlo komencis trapuŝi sin tra la plandumo — ili estis komfortaj malnovaj ŝuoj, kiujn mi portis hejme — tial mi estis lama. Kaj estis jam longe post noktomezo, kiam mi ekvidis la Palacon siluetatan nigra kontraŭ la flaveto de la ĉielo.

”Kiam mi komencis porti ŝin, Uina raviĝis, sed post iom da tempo ŝi volis, ke mi remetu ŝin sur la teron, kaj kuris apude de mi. Foje ŝi ekiris flanken por kolekti florojn, kiujn ŝi metis en miajn poŝojn. Miaj poŝoj ĉiam estis enigmo al Uina, sed fine ŝi konkludis ke ili estas fantazia speco de vazo por flora ornamado. Almenaŭ, ŝi utiligis ilin tiucele. Kaj tio memorigas al mi! Ŝanĝante mian jakon mi trovis …”

La tempo-vojaĝanto paŭzis, metis sian manon en la poŝon, kaj silente elmetis sur la tableton du velkintajn florojn, ne malsimilajn al tre grandaj blankaj malvoj. Tiam li daŭrigis sian rakonton.

”Dum transrampis la mondon la vespera silento, kaj ni pluiris super la monteton en la direkto al Wimbledon, Uina fariĝis laca kaj volis reiri al la domo el griza ŝtono. Sed mi indikis al ŝi la malproksimajn pintojn de la Palaco el verda porcelano, kaj klopodis komprenigi al ŝi, ke ni serĉus tie rifuĝejon for de ŝia timo. Vi konas tiun grandan paŭzon, kiu trafas la mondon antaŭ noktiĝo? Eĉ ĉesas la venteto en la arboj. Al mi, ĉiam estas atmosfero de atendado dum tiu vespera silento. La ĉielo estis klara, malproksima kaj malplena, krom kelkaj horizontalaj strioj ĉe la subiranta suno. Nu, tiun nokton la atendado ekhavis la karakteron de miaj timoj. En tiu malluma kvieto miaj sentoj ŝajnis supernature akrigitaj. Mi eĉ pensis, ke mi povas senti la kavecon de la tero sub miaj piedoj; povas, efektive, preskaŭ vidi tra ĝi la morlokojn en ilia formikejo irantaj tien kaj reen kaj atendantaj la nokton. En mia ekscitiĝo, mi pensis, ke ili ricevos kiel militdeklaron mian entrudon en siajn tunelojn. Kaj kial ili prenis mian tempomaŝinon?

”Tiel ni pluiris en la kvieto, kaj la krepusko fariĝis nokto. Velkis la klara bluo de la malproksimo kaj unu post la aliaj aperis la steloj. La tero fariĝis neklara kaj la arboj nigriĝis. Plifortigis ĉe Uina ŝiaj timoj kaj laco. Mi prenis ŝin en miajn brakojn kaj parolis al ŝi kaj karesis ŝin. Tiam, dum nigriĝis la mallumo, ŝi metis siajn brakojn ĉirkaŭ mian kolon, fermis la okulojn, kaj firme premis sian vizaĝon sur mian ŝultron. Tiel ni malsupreniris longan deklivon en valon, kaj tie en la malhelo mi preskaŭ marŝis en rivereton. Tion ĉi mi travadis. Mi supreniris la kontraŭan flankon de la valo, preterpasis nombron da dormdomoj, kaj venis al statuo — Faŭno, aŭ ia simila figuro, sen la kapo. Tie ĉi estis ankaŭ akacioj. Ĝis tiam mi vidis nenian signon de la morlokoj, sed estis ankoraŭ frue en la nokto, kaj ankoraŭ ne venis la pli nigraj horoj antaŭ la leviĝo de la malnova luno.

”De sur la supro de monteto mi vidis densan arbaron, kiu etendiĝis larĝa kaj nigra antaŭ mi. Mi hezitis je tio. Mi povis vidi neniun finon al ĝi, aŭ dekstre, aŭ maldekstre. Ĉar mi sentis min laca — precipe miaj piedoj estis tre doloraj — mi demetis Uinan de mia ŝultro kaj sidiĝis sur la herbaĵon. Mi ne plu povis vidi la Palacon el verda porcelano, kaj mi dubis pri ties direkto. Mi rigardis en la densecon de la arbaro kaj pensis pri tio, kion ĝi povas kaŝi. Sub la dika konfuzo de branĉoj oni ne povus vidi la stelojn. Eĉ se estus nenia alia insida danĝero — danĝero pri kiu mi ne kuraĝis formi imagon — tamen ekzistus la danĝero, ke mi falos pro la radikoj kaj frapos min kontraŭ la arbotrunkoj.

”Plue, mi estis tre laca pro la ekscitoj de la tago; tial mi decidis ne entrepreni ĝin, sed pasigi la nokton sur la neŝirmata monteto.

”Uina, kiel mi kontente konstatis, profunde dormis. Mi zorge volvis ĉirkaŭ ŝin mian jakon kaj sidiĝis ĉe ŝi por atendi la leviĝon de la luno. La deklivo estis kvieta kaj soleca, sed el la nigro de la arbaro venis foje la moviĝo de vivaĵoj. Super mi brilis la steloj, ĉar la nokto estis tre klara. Mi sentis ian amikan komforton pro ilia briletado. Ĉiu el la antaŭaj stelaroj tamen jam malaperis de la ĉielo. Tiu malrapida moviĝo, kiu estas neperceptebla dum cent homaj vivdaŭroj, jam antaŭ longe rearanĝis ilin en nekonatajn grupojn. Sed la Lakta vojo, ŝajnis al mi, ankoraŭ estis la sama ĉifona strio de steleroj, kia ĝi antaŭe estis. Sude (laŭ mia takso) estis tre brila ruĝa stelo kiu estis nova al mi; ĝi estis eĉ pli grandioza ol nia propra verda Siriuso. Kaj, inter ĉiuj ĉi briletantaj lumpintoj, unu hela planedo brilis afable kaj firme, kiel la vizaĝo de malnova amiko.

”Mia rigardado al tiuj ĉi steloj subite malgrandigis miajn proprajn ĝenojn kaj ĉiujn gravaĵojn de la tera vivo. Mi pripensis ilian netakseblan distancon for, kaj la malrapidan neeviteblan glitadon de ilia moviĝo el la nekonata pasinto en la nekonatan estonton. Mi pensis pri la grandega ekvinoksa ciklo, kiun faras la tera akso. Tiu silenta rotacio okazis nur kvardek fojojn dum la tempospacego kiun mi transveturis. Kaj dum tiuj malmultaj rotacioj estis forŝovitaj de la mondo ĉia agado, ĉiuj tradicioj, la kompleksaj organizaĵoj, la nacioj, lingvoj, literaturo, aspiroj, eĉ la nura memoro pri la homaro kiel mi konis ĝin. Ekzistis anstataŭe tiuj ĉi malfortuloj, kiuj forgesis siajn prapatrojn, kaj la blankaĵoj, pro kiuj mi vivis en teruro. Tiam mi pensis pri la timego, kiu staras inter la du specoj, kaj je la unua fojo, kun subita tremeto, venis klara scio pri tio, kio povas esti la viando, kiun mi vidis. Tamen, estis tro terure! Mi ekrigardis etan Uinan, kiu dormis ĉe mia flanko, ŝia vizaĝo blanka kaj steleca sub la steloj, kaj mi tuj forigis la penson.

”Dum tiu longa nokto mi kiel eble plej efike penis ne pripensi la morlokojn kaj pasigis la tempon provante imagi, ke mi povas trovi signojn de la malnovaj stelgrupoj en la nova konfuzo. La ĉielo restis tre klara, escepte de unu-du nebulecaj nuboj. Sendube mi foje dormetis. Tiam, dum daŭris mia gardado, nuanciĝis la orienta ĉielo kiel la reflekto de ia senkolora fajro, kaj la malnova luno leviĝis, maldika kaj pinta kaj blanka. Kaj tuj poste atingis ĝin kaj superfluis ĝin la krepusko, unue pala, kaj poste ruĝeta kaj varma. Neniu morloko estis veninta al ni. Efektive, mi vidis neniun sur la monteto tiun nokton. Kaj en la konfido de la nova tago preskaŭ ŝajnis al mi, ke mia timo estis neracia. Mi stariĝis kaj trovis, ke mia piedo kun la malfirma kalkanumo ŝvelis ĉe la maleolo kaj doloris sub la kalkano; tial mi residiĝis, deprenis miajn ŝuojn kaj ĵetis ilin for.

”Mi vekis Uinan kaj ni malsupreniris en la arbaron, kiu nun estis verda kaj agrabla anstataŭ nigra kaj timiga. Ni trovis iom da frukto por forigi nian malsaton. Ni baldaŭ renkontis aliajn el la delikatuloj, kiuj ridis kaj dancis en la sunlumo, kvazaŭ ne ekzistus tia afero, kia la nokto. Kaj tiam denove mi pensis pri la viando, kiun mi vidis. Mi estis nun certa pri kio ĝi estis, kaj el mia koro mi kompatis tiun ĉi lastan rivereton de la grandioza fluego de la homaro. Evidente, iam en la pratempo de la homa degenero okazis ekmanko en la nutraĵo de la morlokoj. Eble ili vivis de ratoj kaj tiaj bestaĉoj. Eĉ nun la homo estas multe malpli elektema kaj eksluziva pri sia nutraĵo ol li estis — multe malpli ol ia simio. Lia naŭzo kontraŭ homa karno tute ne estas profunda instinkto. Kaj tiuj bestaj homidoj do —! Mi penis rigardi la aferon laŭ scienca vidpunkto. Almenaŭ, ili estis malpli homaj kaj pli malproksimaj ol niaj kanibalaj prauloj de antaŭ tri aŭ kvar mil jaroj. Kaj malaperis la inteligento, kiu estus farinta tiajn cirkonstancojn turmentaj. Kial mi ĝenu min? Tiuj ĉi eloj estis nuraj grasigitaj brutoj, kiujn la formikaj morlokoj ĉasis — eble prizorgis ilian bredadon. Kaj jen Uina, kiu dancis ĉe mia flanko!

”Tiam mi provis savi min de la teruro, kiu superrampas min, rigardante ĝin kiel severan punon pro homa egoismo. La homo estis kontenta vivi en komforto kaj feliĉo per la laboro de sia frathomo, uzis neceson kiel sian signalvorton kaj pretekston, kaj siatempe neceso retrafis lin. Mi eĉ provis primoki tiun ĉi mizeran kadukiĝintan aristokrataron. Sed tia pensmaniero estis neebla. Kiom ajn granda estu ilia intelekta malprogreso, la eloj restis tro similaj al la homa formo, ke ili ne meritu mian kompaton, kaj mi tial devis esti partoprenanto en ilia degenero kaj ilia timo.

”Mi havis je tiu tempo tre malklarajn ideojn pri tio, kion mi devus fari. Mia unua estis havigi ian sekuran rifuĝejon kaj fari al mi tiajn armilojn el metalo aŭ ŝtono, kiajn mi povus elpensi. Tiu neceso estis urĝa. Due, mi esperis havigi ian rimedon por fari fajron, por ke mi havu ĉe mi armilon en la formo de torĉo, ĉar mi sciis, ke nenio estos pli efika kontraŭ la morlokoj. Tiam mi volis aranĝi ian rimedon por perforte malfermi la bronzajn pordojn sub la blanka sfinkso. Mi pensis pri ia ŝovilego. Mi konvinkiĝis, ke se mi povus eniri tiujn pordojn, kaj porti antaŭ mi brilegan lumon, mi trovus la tempo-maŝinon kaj savus min. Mi ne povis imagi la morlokojn sufiĉe fortaj por movi ĝin tre malproksimen. Mi jam decidis porti Uinan kun mi al nia epoko. Kaj meditante tiajn projektojn, mi daŭrigis nian migron al la konstruaĵo, kiun mia kaprico jam elektis kiel nian loĝejon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.