La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TEMPOMAŜINO

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro II

Mi opinias, ke je tiu tempo neniu el ni tute kredis je la tempo-maŝino. Fakte, la tempo-vojaĝanto estis unu el tiuj homoj kiuj estas tro lertaj por esti kredataj: oni neniam sentis, ke oni povus kredi lin, oni ĉiam suspektis ian subtilan rezervon, ian lertecon kaŝitan malantaŭ lia klara sincereco. Se Filby estus montrinta la modelon kaj klariginta la aferon en la vortoj de la tempo-vojaĝanto, ni estus montrintaj al li multe malpli da dubo. Ĉar ni vidus liajn motivojn: eĉ porkbuĉisto povus kompreni Filby. Sed la tempo-vojaĝanto havis iom da kaprico inter siaj ecoj, kaj ni malfidis lin. Aferoj, kiuj bonfamigus malpli lertan homon, ŝajnis ĉe li kiel ĵonglaĵoj. Estas eraro tro facile fari aferojn. La seriozuloj, kiuj rigardis lin serioze, neniam estis tute certaj pri lia sintenado: ili iel konstatis, ke fidi al li siajn reputaciojn pri juĝo estis kvazaŭ ekipi infanejon per ovoŝela porcelano. Mi kredas tial, ke neniu el ni multon diris pri tempo-vojaĝado dum la periodo inter tiu ĵaŭdo kaj la posta, kvankam ĝiaj strangaj eventualaĵoj estis sendube en la mensoj de la plej multaj el ni: ĝia verŝajno, tio estas ĝia praktika nekredeblo, la strangaj ebloj de anakronismo kaj de la plena konfuzo kiun tio sugestis. Miaflanke, mi aparte pripensis la malaperigon de la modelo. Mi memoras, ke mi diskutis tion kun la medicinisto, kiun mi renkontis vendredon en la Linnća Klubo. Li diris, ke li vidis similan aferon en Tübingen kaj li tre akcentis la estingon de la kandelo. Sed kiamaniere la trompaĵo estis farata, li ne povis klarigi.

La postan ĵaŭdon mi ree iris al Richmond — supozeble mi estis unu el la plej oftaj gastoj de la tempo-vojaĝanto — kaj alvenante malfrue, trovis kvar aŭ kvin virojn jam en lia salono. La medicinisto staris antaŭ la fajro kun paperfolio en unu mano kaj poßhorloĝo en la alia. Mi ĉirkaŭserĉis la tempovoja ĝanton, kaj —”Estas jam la sepa kaj duono”, diris la medicinisto, ”eble ni komencu la vespermanĝon?”

”Kie estas — ?” mi diris, nomante nian gastiganton.

”Ĉu vi ĵus venis? Estas iom strange. Li estas neeviteble detenata. Li petas en tiu ĉi noto, ke mi komencigu la vesperman ĝon je la sepa, se li ankoraŭ ne revenis. Li diras, ke li klarigos, kiam li venos.”

”Estus domaĝe, se la manĝaĵo malboniĝus”, diris la redaktoro de bone konata tagĵurnalo; kaj je tio la kuracisto sonorigis.

La psikologo estis la sola homo, krom la kuracisto kaj mi, kiu ĉeestis la antaŭan vespermanĝon. La aliaj viroj estis la menciita redaktoro, iu ĵurnalisto kaj alia — kvieta, timema viro kun barbo — kiun mi ne konis, kaj kiu, laŭ mia observado, dum la tuta vespero neniam malfermis la buŝon. Estis iom da konjektado ĉe la manĝotablo pri la foresto de la tempovoja ĝanto, kaj duonŝerce mi sugestis tempo-vojaĝadon. La redaktoro petis klarigon pri tio, kaj la psikologo volonte donis lignecan raporton pri la ”lerta paradokso kaj trompaĵo”, kiujn ni vidis antaŭ precize unu semajno. Li estis meze de sia klarigo, kiam la koridora pordo malfermiĝis malrapide kaj senbrue. Mi frontis al la pordo kaj estis la unua kiu vidis ĝin. ”Halo!” mi diris. ”Finfine!” Kaj la pordo pli larĝe malfermiĝis kaj la tempo-vojaĝanto staris antaŭ ni. Mi pro surprizo ekkriis. ”Ĉielo! Kio okazis?” kriis la medicinisto, kiu poste vidis lin. Kaj la tuta aro ĉe la tablo turniĝis al la pordo.

Li estis en mirige aĉa stato. Lia jako estis polvokovrita kaj malpura, kaj ŝmirita verde sur la manikoj; lia hararo estis malordigita kaj, ŝajnis al mi, pli griza — aŭ pro polvo kaj malpuraĵo, aŭ ĉar la koloro efektive malheliĝis. Lia vizaĝo estis fantome pala; lia mentono havis brunan tranĉvundon, vundon duone resaniĝintan; lia mieno estis sovaĝa kaj kuntirita, kvazaŭ pro suferego. Dum momento li hezitis ĉe la pordo, kvazaŭ la lumo blindigus lin. Tiam li eniris la ĉambron. Li marŝis kun ĝuste tia lameco, kian mi vidis ĉe piedlacaj vaguloj. Ni rigardegis lin silente, atendante ke li parolu.

Li diris neniun vorton, sed venis dolore al la tablo, kaj faris ekmovon al la vino. La redaktoro plenigis glason de ĉampano kaj alpuŝis ĝin al li. Li trinkegis ĝin kaj ŝajne ĝi plibonigis lin; ĉar li rigardis ĉirkaŭ la tablon kaj fantomo de lia antaŭa rideto ekbrilis sur lia vizaĝo. ”Pro ĉielo, kion vi faris?” diris la kuracisto. La tempo-vojaĝanto ŝajne ne aŭdis. ”Mi ne ĝenu vin”, li diris Iaŭ ia balbuta parolmaniero, ”mi fartas tute bone.” Li ĉesis, eltenis sian glason por pli, kaj ĉiom trinkegis. ”Tio bona”, li diris. Liaj okuloj pliheliĝis kaj eta koloro aperis sur la vangoj. Lia rigardo ektrafis niajn vizaĝojn kun ia malvigla aprobo kaj tiam ĉirkaŭvagis la varman kaj komfortan ĉambron. Tiam li ree parolis, ankoraŭ kvazaŭ pene trovanta la vortojn. ”Mi lavos kaj alivestos min, kaj tiam mi revenos por klarigi la aferon… Konservu por mi iom de tiu ŝafaĵo. Mi avidegas pecon da viando.”

Li rigardis al la redaktoro, kiu estis malofta vizitanto, kaj esperis, ke tiu estas bonsana. La redaktoro komencis demandon. ”Diros al vi baldaŭ”, diris la tempo-vojaĝanto. ”Mi estas — stranga! Estos pli bone tuj.”

Li remetis sian glason kaj marŝis al la ŝtupara pordo. Denove mi rimarkis lian lamecon kaj la mallaŭtan susuradon de liaj piedfrapetoj, kaj ekstarante mi vidis liajn piedojn dum li eliris. Li portis sur ili nenion krom paro de ŝiritaj sangomakulitaj ŝtrumpetoj. Tiam la pordo fermiĝis malantaŭ li. Mi preskaŭ decidis sekvi lin, ĝis mi memoris, kiel li malŝatas ĉian zorgadon pri si mem. Dum eble unu minuto miaj pensoj vagis. Tiam, pensante (laŭ sia profesio) en ĉeftitoloj, la redaktoro diris, ”Rimarkinda Konduto de Eminenta Sciencisto!” Kaj tio ĉi redirektis mian atenton al la brila manĝotablo.

”Kion li ludaĉas?” diris la ĵurnalisto. ”Ĉu li provis la almozarton? Mi ne komprenas.” Mi trafis la rigardon de la psikologo kaj legis mian propran klarigon sur lia vizaĝo. Mi pensis pri la tempo-vojaĝanto dolore lamanta supren. Mi kredas, ke neniu alia estis rimarkinta lian lamecon.

La unua, kiu ekperdis sian surprizon, estis la medicinisto, kiu sonorigis por varma telero — la tempo-vojaĝanto malŝatis, ke servistoj atendadu ĉe la tablo. Je tio la redaktoro kun ekgrunto turnis sian forkon, kaj la silentulo imitis lin. La man- ĝo rekomenciĝis. Dum iom da tempo la konversacio konsistis el krietoj, kun paŭzoj de miro; kaj tiam la redaktoro fervori ĝis en sia scivolemo.

”Ĉu nia amiko pligrandigas siajn modestajn enspezojn per stratbalaado? aŭ ĉu li foje imitas Nabukodonosoron?” li demandis.

”Mi estas certa, ke temas pri tiu ĉi afero de la tempo-maŝino”, mi diris, kaj daŭrigis la rakonton de la psikologo pri nia antaŭa kunveno. La novaj gastoj ne kaŝis sian nekredemon. La redaktoro starigis protestojn.

”Kio estas tiu ĉi tempo-vojaĝado; viro ne povus kovri sin per polvo ruliĝante en paradokso, ĉu?” Kaj kiam la ideo iĝis pli familiara, li karikaturis.

”Ĉu oni ne havas vestobrosojn en la estonto?” La ĵurnalisto ankaŭ rifuzis kredi, kaj helpis la redaktoron en facila tasko, nome, la ridindigo de la tuta afero. Ili ambaŭ estis el la nova speco de ĵurnalisto — tre gajaj, malpiaj junuloj.

”Nia Speciala Korespondanto en la Raportoj por la Tago post Morgaŭ”, la ĵurnalisto estis diranta — aŭ pli ĝuste krieganta — kiam revenis la tempo-vojaĝanto. Li surportis ordinaran vespervestaron, kaj krom lia sufereca mieno, nenio restis de la ŝanĝiĝo kiu antaŭe surprizegis min.

”Jen do”, gajege diris la redaktoro, ”tiuj ĉi uloj diras, ke vi ĵus vojaĝis en la mezon de la venonta semajno! Diru al ni pri eta Rosebery, ĉu? Kiom vi volas por la tuta rakonto?”

La tempo-vojaĝanto iris senvorte al la loko por li rezervita. Li ridetis laŭ sia antaŭa maniero.

”Kie estas mia ŝafaĵo?” li diris. ”Kia ĝojo denove piki forkon en viandon!”

”Rakonton!” kriis la redaktoro.

”Malbenu la rakonton!” diris la tempo-vojaĝanto. ”Mi volas manĝi. Mi ne diros unu vorton ĝis mi havos iom da pepsino en miajn vejnojn. Dankon, kaj la salon.”

”Unu vorton”, mi diris. ”Ĉu vi tempo-vojaĝis?”

”Jes”, plenbuŝe diris la tempo-vojaĝanto, skuante sian kapon.

”Mi donus unu ŝilingon por ĉiu linio de laŭvorta raporto”, diris la redaktoro.

La tempo-vojaĝanto puŝis sian glason al la silentulo kaj tintigis ĝin per la fingroungo; pro kio la silentulo, kiu estis fikse rigardinta lian vizaĝon, ektremis kaj enverŝis por li iom da vino. La cetera parto de la manĝo estis malkomforta. Miaflanke, subitaj demandoj venadis al miaj lipoj, kaj sendube estis same ĉe la aliaj. La ĵurnalisto penis plifaciligi la streĉitan atmosferon per rakontoj pri Hettie Potter. La tempo-vojaĝanto dediĉis sian atenton al sia manĝo kaj montris la apetiton de vagisto. La medicinisto fumis cigaredon kaj rigardis la tempo-vojaĝanton tra siaj okulharoj. La silentulo aspektis eĉ pli mallerta ol kutime kaj trinkis ĉampanon regule kaj decide pro nervemo. Fine la tempo-vojaĝanto forpuŝis sian teleron kaj rigardis al ni.

”Supozeble mi devas peti vian pardonon”, li diris. ”Mi malsategis. Mi ĵus havis treege mirigan sperton.” Li etendis la manon por cigaro kaj tranĉis la finaĵon. ”Sed venu en la fumsalonon. Ĝi estas tro longa rakonto por dirado super grasaj teleroj.” Kaj sonoriginte, li kondukis nin en la apudan ĉambron.

”Ĉu vi sciigis ilin pri la maŝino?” li diris al mi, kliniĝante komforte en sia seĝo kaj nomante la tri novajn gastojn.

”Sed la afero estas nura paradokso”, diris la redaktoro. ”Mi ne povas argumenti hodiaŭ vespere. Mi volonte diros al vi la rakonton, sed mi ne povos argumenti. Mi rakontos al vi”, li daŭrigis, ”pri tio, kio okazis al mi, se vi volas, sed vi devos ne interrompi. Mi volas rakonti ĝin. Treege. La plimulto el ĝi ŝajnos kvazaŭ mi mensogas. Nu! Ĝi estas tamen vera — ĉiu vorto. Mi estis en mia laborejo je la kvara, kaj de tiam … mi travivis ok tagojn … tiajn tagojn, kiajn neniu homo antaŭe travivis. Mi estas preskaŭ ellacigita, sed mi ne povos dormi ĝis mi diris tiun ĉi aferon al vi. Tiam mi enlitiĝos. Sed neniaj interrompoj! Ĉu konsentite?”

”Konsentite”, diris la redaktoro, kaj ni aliaj eĥis ”Konsentite.” Kaj je tio la tempo-vojaĝanto komencis sian rakonton, kiel mi skribos ĝin. Li klinis sin malantaŭen en la seĝo unue kaj parolis kiel laculo. Poste li fariĝis pli vigla. Skribante ĝin mi sentegas la netaŭgecon de plumo kaj inko — kaj super ĉio mian propran netaŭgecon — por esprimi la kvaliton. Vi legos, mi supozas, sufiĉe atente, sed vi ne povas vidi la blankan, sinceran vizaĝon de la parolanto en la brila cirklo de la lampeto, nek aŭdi la tonon de lia voĉo. Vi ne povas scii, kiel lia akcento sekvis la punktojn de la rakonto! La plimulto el ni aŭdantoj estis en la ombro, ĉar oni ne estis bruliginta la kandelojn en la fumsalono, kaj estis videblaj nur la vizaĝo de la ĵurnalisto kaj la kruroj de la silentulo de la genuoj malsupren. Komence ni foje ekrigardis unuj la aliajn. Post iom da tempo ni ĉesis fari tion, kaj rigardis nur la vizaĝon de la tempo-vojaĝanto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.