La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TEMPOMAŜINO

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VIII

Kiam ĉirkaŭ tagmezo, ni alproksimiĝis la Palacon el verda porcelano, mi trovis ĝin forlasita kaj disfalanta en ruinojn. Nur ĉifonaj pecoj da vitro restis en ĝiaj fenestroj, kaj grandaj pecoj de la verda antaŭaĵo estis forfalintaj de la rustiĝinta metala skeleto. Ĝi staris tre alta sur herba monteto, kaj kiam mi rigardis norden antaŭ ol mi eniris ĝin, mi rimarkis kun surprizo grandan riverbuŝon, aŭ eĉ golfon, kie, mi opiniis, antaŭe devis esti Wandsworth kaj Battersea. Mi pensis tiam — kvankam mi neniam sekvis la penson — pri tio, kio eble okazis aŭ okazas al la vivaĵoj en la maro.

”La materialo de la Palaco post ekzameno ja pruviĝis esti porcelano, kaj trans la fasado mi vidis skribaĵon en iaj nekonataj signoj. Mi pensis, iom malsaĝe, ke Uina eble helpos al mi interpreti tion, sed mi nur lernis, ke la ideo de skribo neniam eniris ŝian menson. Mi opinias, ke ŝi ĉiam ŝajnis al mi pli homa ol ŝi estis, eble ĉar ŝia amo estis tiel homa.

”Malantaŭ la grandaj klapoj de la pordo — kiuj estis malfermitaj kaj rompitaj — ni trovis, anstataŭ la kutima vestiblo, longan galerion lumigatan de multaj flankfenestroj. Je ekrigardo, ĝi memorigis min pri muzeo. La kahelita planko estis dense kovrita de polvo kaj miriga kolekto da diversaj objektoj havis la saman grizan kovraĵon. Tiam mi rimarkis, strangan kaj maldikan en la mezo de la ĉambro, ion kio klare estis la malsupra parto de giganta skeleto. Mi rekonis, pro la oblikvaj piedoj, ke ĝi estas ia formortinta besto simila al la megaterio. La kranio kaj la supraj ostoj kuŝis flanke de ĝi en la dika polvo, kaj en unu loko, kie pluvo estis tragutinta truon en la tegmento, la skeleto mem estis velkigita. Pli fore en la galerio staris grandega skeleto de brontosaŭro. Mia supozo pri muzeo estis konfirmita. Irante flanken, mi trovis ion, kio ŝajnis esti dekliva bretaro, kaj, movinte la dikan polvamason, mi trovis la konatajn vitraĵojn de nia epoko. Sed ili certe estis hermetikaj, Iaŭ la atesto de la sufiĉe bona stato de partoj de la enhavo.

”Evidente ni staris inter la ruinoj de ia posttempa South Kensington! Tie ĉi, ŝajne, estis la paleontologia fako, kaj bonega kolekto da restaĵoj ĝi antaŭe ja devis esti. Tamen, la neevitebla velkado kiu estis dum iom da tempo fortenita kaj, pro la malapero de la bakterioj kaj fungoj, perdis naŭdek naŭ procentojn de sia potenco, atakis denove la trezorojn, treege certe, eĉ se treege malrapide. Diversloke mi trovis signojn de la malgranduloj, en la formo de maloftaj restaĵoj rompitaj aŭ ŝnure kunfiksitaj per herberoj. Kaj kelkloke iuj — laŭ mia opinio la morlokoj — estis perforte forprenintaj la kestojn. Estis tre silente. La densa polvo senbruigis niajn paŝojn. Uina, kiu estis rulinta ekinon sur la dekliva vitro de unu el la kestoj, baldaŭ venis, dum mi rigardis ĉirkaŭ min, kaj tre kviete prenis mian manon kaj staris ĉe mi.

”Kaj komence min tiel surprizis tiu ĉi antikva monumento de epoko intelekta, ke mi neniel pensis pri la ebloj kiujn ĝi prezentis. Eĉ mia pensado pri la tempo-maŝino iomete retiris sin de mia menso.

”Se oni konsideras ĝian grandecon, tiu ĉi Palaco el verda porcelano enhavis multe pli ol Galerion de paleontologio; eble historiajn galeriojn; povas esti, eĉ libraron! Al mi, almenaŭ en miaj tiamaj cirkonstancoj, tiuj estus ege pli interesaj ol tiu ĉi spektaklo de pratempa geologio en kaduka stato. Esplorante, mi trovis alian mallongan galerion transe de la unua. Tiu ĉi ŝajnis dediĉi sin al mineraloj, kaj la ekvido de bloko da sulfuro pensigis min pri pulvo. Sed mi ne povis trovi salpetron; efektive mi trovis neniajn azotatojn. Sendube ili fluidiĝis antaŭ longege. Tamen, la sulfuro restis en mia menso kaj iniciatis aron da pensoj. Rilate al la cetero de la enhavo de tiu galerio, kvankam ĝenerale ĝi estis la plej bone konservita el ĉiuj, kiujn mi vidis, ĝi ne tre interesis min. Mi tute ne estas specialisto pri mineralogio, kaj mi pluiris Iaŭ tre ruinigita koridoro paralele kun la unua ĉambrego, kiun mi eniris. Evidente tiu ĉi fako estis dediĉita al natura historio, sed ĉio jam antaŭ longe fariĝis nerekonebla. Kelkaj velkintaj kaj nigriĝintaj restaĵoj, kiuj iam estis konservitaj bestoj, elsekiĝintaj mumioj en konservujoj, kiuj iam enhavis alkoholon, la bruna polvo de malaperintaj plantoj; jen ĉio! Mi bedaŭris tion, ĉar mi estus ĝojinta elserĉi la patentitajn metodojn, per kiuj oni estis venkinta la vivantan naturon. Tiam ni venis al galerio absolute kolosa, sed kurioze maltaŭge lumigata. La planko havis etan deklivon komence de la fino, kien mi eniris. Diversloke blankaj globoj pendis de la plafono — multaj el ili fenditaj kaj frakasitaj — kio sugestis, ke originale la ejo estis artefarite lumigata. Tie ĉi mi estis pli en mia elemento, ĉar leviĝis ambaŭflanke la grandaj formoj de maŝinegoj, ĉiuj tre rustiĝintaj kaj multaj rompitaj, sed kelkaj ankoraŭ sufiĉe kompletaj. Vi scias, ke mi havas pasion pri mekanismo, kaj mi emis resti inter tiuj ĉi maŝinoj, des pli ĉar plejparte ili havis la intereson de enigmoj, kaj mi povis fari nur la plej malcertajn divenojn pri ilia celo. Mi supozis, ke se mi povus solvi iliajn enigmojn, mi akirus povojn, kiuj eble utilus kontraŭ la morlokoj.

”Subite Uina venis tre proksime al mia flanko. Tiel subite, ke ŝi surprizis min. Se ŝi ne estus farinta tion, mi kredeble tute ne rimarkus la deklivon de la galeria planko. La parto, kiun mi eniris, estis tute super la tero, kaj lumigis ĝin strangaj tre mallar ĝaj fenestroj. Laŭlonge de la galerio, la tero leviĝis kontraŭ tiuj ĉi fenestroj, ĝis fine antaŭ ĉiu estis kavo simila al la subtereta ĝa korteto de Londona domo, kaj nur strio de taglumo ĉe la supro. Mi pluiris malrapide, scivolante pri la maŝinoj, kaj tro atentis ilin por rimarki la iom-post-ioman malpliiĝon de la lumo, ĝis la kreskanta timo de Uina altiris mian atenton. Tiam mi vidis, ke la galerio finiĝas en densa mallumo. Mi hezitis, kaj tiam, rigardante ĉirkaŭ min, mi vidis, ke la polvo estas malpli abunda kaj ĝia supraĵo estas malebena. Pli malproksime, en la direkto de la mallumo, ĝi ŝajnis esti rompita de nombro da mallarĝaj piedsignetoj. Je tio revigliĝis mia sento pri la apudesto de la morlokoj. Mi sentis, ke mi malŝparas mian tempon per tiu ĉi akademia ekzameno de la maŝinaro. Mi ekmemoris ke estas jam malfrue en la posttagmezo kaj ke mi ankoraŭ havas nenian armilon por fari fajron. Kaj tiam, for en la malluma parto de la galerio, mi aŭdis kuriozan frapetadon kaj la samajn strangajn bruojn, kiujn mi aŭdis en la puto.

”Mi tenis la manon de Uina. Tiam, frapite de subita ideo, mi lasis ŝin kaj turniĝis al maŝino, de kiu elstaris man-stango ne malsimila al tia, kiaj troviĝas en fervoja signal-budo. Mi grimpis sur la maŝinon, tenis tiun stangon per miaj manoj, kaj per mia tuta forto flankenŝovis ĝin. Subite Uina, forlasite en la meza koridoro, komencis ploreti. Mi sufiĉe bone taksis la forton de la stango, ĉar ĝi rompiĝis post unuminuta streĉado, kaj mi reiris al ŝi, kun sceptro en mia mano, kiu estis, miaopinie, pli ol sufiĉa por la kranio de kiu ajn morloko eventuale renkontota. Kaj mi tre sopiris mortigi unu-du morlokojn. Tre malhome, vi eble opinias, voli mortigi siajn posteulojn! Sed ial estis neeble senti ian humanecon por la estaĵoj. Malebligis mian tujan alkuron por mortigi la fiulojn, kiujn mi aŭdis, nur mia malinklino forlasi Uinan, kaj la kredo, ke se mi komencos satigi mian murdemon, mia tempomaŝino eble suferos.

”Nu, kun la stango en unu mano kaj Uina ĉe la alia, mi eliris el tiu galerio kaj eniris alian eĉ pli grandan, kiu je ekvido memorigis min pri militista kapelo, ornamita per ĉifonaj flagoj. La brunajn kaj putrajn ĉifonojn, kiuj pendis de ĝiaj muroj, mi baldaŭ rekonis kiel velkajn restaĵojn de libroj. Ili antaŭ longe disfalis, kaj ĉiu signo de preso jam forlasis ilin. Sed kelkloke estis fleksitaj bindaĵoj kaj fenditaj metalaj agrafoj, kiuj tute bone rakontis sian historion. Se mi estus literaturulo, mi eble estus meditinta pri la vaneco de ĉia ambicio. Sed, efektive tio, kio plej trafis min, estis la ega malŝparo de laboro, pri kiu atestis tiu ĉi mizera dezerto de putra papero. Je tiu tempo, mi konfesas, mi ĉefe pensis pri la filozofiaj traktatoj kaj miaj propraj dek sep referatoj pri fizika optiko.

”Tiam, suprenmarŝinte larĝan ŝtuparon, ni venis al io, kio iam devis esti galerio de teknika kemio. Kaj tie ĉi mi havis iom da espero pri utilaj eltrovoj. Krom ĉe unu fino, kie la tegmento jam disfalis, tiu ĉi galerio estis en bona stato. Mi iris entuziasme al ĉiu nerompita kesto. Kaj fine, en unu el la vere hermetikaj kestoj, mi trovis skatoleton da alumetoj. Tre avide mi provis ilin. Ili estis perfektaj. Ili eĉ ne estis malseketaj. Mi turniĝis al Uina. ’Dancu’, mi kriis al ŝi en ŝia propra lingvo. Ĉar nun mi havis efektivan armilon kontraŭ la naŭzaj estaĵoj, kiujn mi timis. Kaj tiel, en tiu forlasita muzeo, sur la dika, mola polvo-tapiŝo, je la ega ĝojo de Uina, mi solene faris specon de miksita danco, fajfante kiel eble plej gaje La lando de l’lojaluloj. Parte ĝi estis modesta cancan, parte paŝ-danco, parte jupdanco (tiom, kiom permesis mia basko), kaj parte originala. Ĉar mi estas nature inventema, kiel vi scias.

”Nu, mi ankoraŭ opinias, ke tre stranga estis la fakto, ke tiuj ĉi alumetoj evitis la detruemon de tempo dum nekalkuleblaj jaroj, kaj tio estis tre bonŝanca por mi. Tamen, iom strange, mi trovis multe pli neatendeblan substancon, kaj tio estis kamforo. Mi trovis ĝin en sigelita ujo, kiu, mi supozas, hazarde estis hermetike sigelita. Mi supozis unue, ke ĝi estas parafinvakso kaj rompis la vitron. Sed la odoro de kamforo estis nemiskomprenebla. Kontraŭ la universala velkiĝo tiu ĉi vaporiĝema substanco hazarde eltenis, eble dum multmilaj jarcentoj. Ĝi memorigis min pri sepia pentraĵo, kiun iam mi vidis, farita per la inko de fosilio, kiu pereis antaŭ milionoj da jaroj. Mi estis forĵetonta ĝin, sed mi memoris, ke ĝi estas flamigebla kaj brulas kun bona brila flamo — estas, fakte, bonega kandelo — kaj mi metis ĝin en mian poŝon. Mi trovis nenian eksplodaĵon, nek ian rimedon por krevigi la bronzajn pordojn. Ĝis nun mia fera stango estis la plej utila objekto, kiun mi trovis. Tamen, mi forlasis tiun galerion tre kontenta.

”Mi ne povas rakonti al vi ĉion pri tiu longa posttagmezo. Estus al mi tre malfacile rememori miajn esplorojn en la ĝusta ordo. Mi memoras longan galerion de rustiĝintaj teniloj por armiloj, kaj kiel mi hezitis inter mia stango kaj hakilo aŭ glavo. Mi tamen ne povis porti ambaŭ, kaj mia fera stango estis la plej promesplena kontraŭ la bronzaj pordoj. Estis multaj pafiloj, pistoloj kaj karabenoj. La plej multaj konsistis el amasoj da rusto, sed kelkaj estis el ĉi nova metalo kaj ankoraŭ en iom bona stato. Sed jam polviĝis ĉiom de la kartoĉoj kaj pulvo, kiuj eble iam estis tie. Unu angulo, kiun mi vidis, estis bruligita kaj frakasita; eble de ia eksplodo inter la specimenoj. En alia loko estis vasta amaso da idoloj — polineziaj, meksikaj, grekaj, fenicaj — el ĉiu lando de la mondo, mi kredas. Kaj tie ĉi, cedante al subita impulso, mi skribis mian nomon sur la nazon de sapŝtona monstro el Sud-Ameriko, kiu aparte ekkaptis mian atenton.

”Dum la vespero malfruiĝis, mia intereso velkis. Mi iris tra galerio post galerio, polvaj, silentaj, ofte ruinaj; la specimenoj foje estis nuraj amasoj da rusto kaj lignito, foje pli freŝaj. En iu loko mi subite troviĝis apud modelo de stanminejo, kaj tiam, nur hazarde, mi trovis en hermetika kesto du dinamitajn kartoĉojn! Mi kriis ’Bonege’, kaj frakasis la keston kun ĝojo. Tiam venis dubo. Mi hezitis. Tiam, elektinte flankan galerieton, mi faris mian provon. Mi neniam sentis tian ĉagrenon, kian mi spertis dum mi atendis kvin, dek, dek kvin minutojn eksplodon, kiu neniam okazis. Kompreneble, la kartoĉoj estis falsaĵoj, kion mi devus esti diveninta pro ilia ekzisto. Mi ja kredas, ke se ili ne estus tiaj, mi estus tuj forkurinta por eksplodigi ĉiujn kune en neekziston — sfinkson, bronzajn pordojn, kaj (kiel pruviĝis) miajn ŝancojn trovi la tempo-maŝinon.

”Kredeble estis post tio, kiam ni venis al nefermita korteto interne de la palaco. Ĝi havis herbaĵon kaj tri fruktarbojn. Ni do ripozis kaj refreŝigis nin. Ĉirkaŭ la sunsubiro mi komencis konsideri nian situacion. La nokto alrampis kaj mia neatingebla kaŝejo estis ankoraŭ netrovita. Sed tio malmulte ĝenis min nun. Mi havis ĉe mi objekton, kiu estis eble la plej bona el ĉiuj defendiloj kontraŭ la morlokoj — mi havis miajn alumetojn! Plue, mi havis en mia poŝo la kamforon, se flamego estus necesa. Ŝajnis al mi, ke nia plej bona ago estus pasigi la nokton ekstere, protektitaj de fajro. En la mateno mi provos havigi la tempo-maŝinon. Helpe al tio, mi ĝis nun havis nur mian feran sceptron. Sed nun, pro mia kreskanta scio, mi konsideris tute alimaniere tiujn bronzajn pordojn. Ĝis tiam mi ne provis perforti ilin, plejparte pro la mistero ĉe la alia flanko. Ili neniam impresis min kiel tre fortaj, kaj mi esperis trovi mian feran stangon ne tute maltaŭga por la tasko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.