La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


QUO VADIS

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Vortaro

LATINAJ VORTOJ KAJ ESPRIMOJ

agape – festeno de kristana amo kaj ĝojo
Ahenobarbus – Kuprobarba
alumna – edukitino
alumnus – edukito
andabatæ – gladiatoroj kun kaskoj sur la kapoj, kovrantaj la okulojn kaj tiel blinde batalantaj
animal impudens – besto senhonta
arbiter elegantiarum – plej eleganta kaj bonmaniera homo
arca – monkesto, kaso
as – monero egalvaloranta al funto da kupro (poste al dekduono de funto)
Asklepiadoj – filoj de Asklepias, kuracistoj
atriensis – sklavo-gardisto de ĉefa ĉambro, hejma servisto
atrium – ĉefa, plej bela ĉambro
aureus – altvalora ora monero
Ave Cæsar, imperator – Estu salutata Cezaro, armeestro
Morituri te salutant! – Mortontoj vin salutas!
balneator – banisto
bakĥiko- ebria danco, dediĉita al la vindio Bakĥo
bulla – lada skatoleto, enhavanta amuleton, kiun patriciidoj portis sur la kolo
byssus – ŝtofo farita el lino aŭ kotono
capitium – korsaĵo, vesto kovranta la bruston
Capitolium – Kapitolo, malnova urboparto de Romo, kie troviĝis la ĉefaj temploj kaj fortikaĵo
carbasus – maldika linaĵo, muslino
carissima! – plej kara, karulino!
carissime! – plej kara, karulo!
carruca – veturilo simila al kaleŝo
centurio – estro de cent soldatoj
cilicium – teksaĵo el kapraj haroj, vesto de malriĉuloj kaj maristoj
cingulum – zono
Charites – Karitoj, ĉarmulinoj, gracioj
Christus regnat – Kristo reĝas
Coa vestis – vesto el insulo Coa, preskaŭ travidebla vesto de malĉastaj virinoj
codicilli – kodiciloj, skribtabuletoj
compeditus – homo laboranta kun katenitaj piedoj
cubiculum – dormoĉambro
cuniculum – subtera irejo
curator – zorganto
delta – greka litero simila al triangulo, liuto deltoforma
dispensator – administranto, domestro
diva – dia
domina – sinjorino
domus aurea – domo ora
domus transitoria – domo kun du enirejoj, trairebla
edilo – oficisto zorganta pri konstruaĵoj kaj ordo en la urbo
eheu! – ho, ve!
elæothesium – lasta parto de vaporbanejo, kie oni olivoleis la banintojn
epilatorii – razistoj
ephebia – unua periodo de junaĝo, lernejo por junuloj
epilichnia – lampoj
epinicium – triumfkanto, venkokanto
ergastulum – kamparaj punlaborejoj por sklavoj
ergo – do, sekve, pro tio
eureka! – mi trovis!
exomis – mallonga tuniko sen manikoj, kiun plejparte portis laboristoj
extra humanum gaudium – ĝojo pli granda ol ĉe iu ajn homo
evoe! – ĝojkrio dum festo de Bakĥo
familia – hejmservistaro konsistanta el sklavoj
fauces – mallarĝaj irejoj, koridoroj
flava coma – flava haro
forum – forumo, placo de Romo, kie la popolo pritraktis publikajn aferojn
frigidarium – malvarmiga parto de vaporbanejo
gladiatoro – batalanto kontraŭ homo aŭ besto en cirkoj de antikva Romo
gallus – koko
habet – li havas, li estas trafita, sufiĉe
hasta – paliso, lanco
hastatus – legiano batalanta en unua vico
heu, me miserum! – ve, mi malfeliĉa!
hic abdera – Abdera, Traka urbo; laŭ la roma satira poeto
Juvenalis: patrujo de malsaĝuloj kaj kruduloj. Pro tio la proverbo: ”Tiu ĉi estas plej granda stultulo”
hic est – tiu ĉi estas, jen li
histrio – aktoraĉo, burleskulo
hypocaustum – ŝvitparto en vaporbanejo, fajrejo
ianitor – pordogardisto
icuncula – pupo
imaginarii – sklavoj portantaj portretojn de la cezaro
impluvium – aperturo en la plafono, kiu lumigis la ĉefan ĉambron, malhelan de fumo el fajrujo kaj tra kiu enfalis pluvo en malgrandan basenon en la planko
innoxia corpora – senkulpaj korpoj
insula – ludomo, insulo, vilao
Jovi Optimo Maximo – al Jovo (Jupitero) la plej bona, la plej granda
Jovi Liberatori – al Jovo (Jupitero) liberiganto
Jovi Statori – al Jovo (Jupitero) haltiganto de fuĝantoj, savanto
kvadrigo – veturilo kun aljungitaj kvar ĉevaloj
kviritoj – romaj ŝtatanoj
laconicum – ŝvitejo, bankuvo
lampadarii – sklavoj portantaj torĉojn
lemuralia – oferoj por animoj de mortintoj
lemuria – festo de mortintoj
lanista – posedanto de lernejo por gladiatoroj, gladiatoro
lararium – hejma preĝejeto
lares – statuetoj de dioj, gardantaj la hejmon, kiuj kune kun statuetoj de antaŭuloj troviĝis en lararium
lektoro – sklavo laŭte leganta manuskriptojn
liktoro – ŝtata oficisto
ludus matutinus – ludo, spektaklo matena en cirko
macte! – gloron! feliĉon!
mastigophori – homoj armitaj per vipoj, kiuj vipis stimulante la luktantojn sur cirkareno
matricida – patrinmurdinto
matrona stolata – edzino, hejmestrino en vesto de edziniĝintaj nobelinoj
me miserum! – mi malfeliĉa !
mensa – tablo
nablium – kordinstrumento simila al harpo
ne sator supra crepidam! – ŝuisto ne rigardu super ŝuon!
nomenclator – sklavo anoncanta la nomon de sia sinjoro aŭ la nomojn de alvenintaj gastoj
ocelle mi – okuleto mia
oecus – plej interna parto de hejmo
oleotechium – vidu elæothesium
ostium – pordo
panem et circenses! – panon kaj ludojn!
parricida – patromurdinto
patres – senatanoj
patricio – nobelo apartenanta al klaso posedanta la politikan potencon en Romo
pax romana – paco roma
pax tecum – pacon al vi (ci)
pax vobiscum – pacon al vi
pedisequi – piedirantoj, sklavoj akompanantaj piede
peplum – virina mantelo
peractum est – iĝis, plenumita
peristylium – interna hejma ĝardeno ĉirkaŭita de kolonoj, korto
piacula – pentofaraj oferoj
piscina – fiŝlageto
pileolus – ĉapeto
plebo – plej malalta klaso en la roma popolo
pontifex maximus – plej altranga pastro
prandium – matenmanĝo
prætexta – blanka togo ruĝe borderita, kiun porti rajtis nur plej altaj ŝtatoficistoj militistaj kaj civilaj kaj iliaj infanoj ĝis maturiĝo
prefekto – supera roma magistratano
pretoro – urbestro
pretorianoj – soldatoj apartenantaj al persona gardistaro de la cezaro
pro Christo – pro Kristo
pronuba – edziĝa akompanantino
pro pudor! – je honto !
puticuli – malnova tombejo ekster la urbo, kie troviĝis ankaŭ komunaj kavoj, en kiuj oni enterigis sklavojn
Quo vadis, Domine – kien Vi iras, Sinjoro
rabbonim (hebr.)– rabenoj, hebreaj pastroj
retiarii – gladiatoroj luktantaj per retoj
salve! – estu salutata!
sagatio – ludo, konsistanta en suprenĵetado de knabinoj sur soldata mantelo
sambuca – triangula egipta arĉinstrumento
sannio – amuzisto, komikulo
sarmentitii (semaxii)– vivaj torĉoj el homoj alligitaj al fostoj kaj bruligataj
Satyricon – satiro (titolo de verko de Petronius)
scandala – skandaloj
scriptæ duodecim – antikva ludo simila al damludo
scripulum (scrupulum)– malgranda valora monero, triono de aureus
sestertia – multvalora monero, egalvalora al kelkmil as-oj
sica – mallonga roma ponardo
sine armis et sine arte – sen armilo kaj sen arto
Sic te diva potens Cypri sic fratres Helenæ, lucida sidera ventorumque regat pater – Gvidu dia Cipria vin, steloj klaraj du, fratoj du de Helen’, gvidu ankaŭ de ventoj patro (Horaco)
sistra – klakinstrumento
spectati – luktistoj, kiuj batalis jam sur cirkareno kaj triumfis sur ĝi
spharista – alportanta pilkojn dum pilkludo
spoliarium – senvestiĝejo por gladiatoroj
sponsa mea – fianĉino mia
stadium – vetkurejo, greka mezuro de vojo ĉ. 200 m.
stola – longa vesto de romaj patriciinoj
symposium – drinkadfesteno, dum kiu oni ankaŭ kantis drinkkantojn, aŭskultis flutmuzikon kaj ĝuis dancojn de dancistinoj
synthesis – vasta virina vesto
syrma – robo kun longa vosto, ĝin uzis ankaŭ aktoroj-tragediistoj
tablinum – skriboĉambro en malantaŭa parto de la domo
tepidarium – varma parto de vaporbanejo
tesseræ – kvarangulaj tabuletoj, enirsignoj
Thanatus – rapida morto
theurgus – sorĉisto, vidiganta diojn kaj fantomojn
togo – ceremonia vira vesto de romanoj, konsistanta el vasta lana tuko, kiun oni drapire volvis ĉirkaŭ korpo
tribunus – tribuno – militestro, popolestro
triclinium – manĝoĉambro, sofo sur kiu oni duonkuŝis dum manĝado
thyrsus – tirso – bastono de Bakĥo, bastono ĉirkaŭvolvita de hedero kaj folioj de vinberujoj
unctuarium – parto de vaporbanejo, kie oni balzamis la banintojn
uni vira – virino, kiu nur unufoje estis edziniĝinta
urbi et orbi – al la urbo kaj la mondo
væ misero mihi! – ve al mi malfeliĉa!
velarium – kurteno
velarius – sklavo moviganta kurtenon
veni, vidi, fugi – mi alvenis, rigardis, forkuris
veni, vidi, vici – mi alvenis, rigardis, venkis (fama eldiro de Cezaro en la roma senato pri sia rapida venko kontraŭ Farnaces, reĝo de Ponto)
Venus genitrix – Venus patrino
vestiplica – sklavino ordiganta faldojn de togoj sur patricioj
via – vojo, strato
vicus – mallarĝa strateto
videant consules! – gardu, ŝtatestroj! (formulo, per kiu la roma senato turnis sin al du ĉefŝtatestroj, kiam la ŝtato troviĝis en danĝero)
vigil – gardisto, policano
vivarium – sovaĝbestejo
vomitoria – koridoroj, pordoj en cirko, tra kiuj plebo iris el ekstera galerio al siaj lokoj
xystos – interna galerio en domo


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.