La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


QUO VADIS

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Parto 1 – Ĉapitro 12

Sed, kiam ili eliris el la portilo antaŭ la domo de Petronius, la estro de la atrium komunikis al ili, ke neniu el la sklavoj, senditaj al la pordegoj, revenis ĝis nun. La atrensis ordonis porti al ili manĝaĵon kaj novan ordonon, ke ili, sub minaco de vippuno, zorge atentu ĉiujn, elirantajn el la urbo.

– Vidu, – diris Petronius, – sendube ili estas ĝis nun en la urbo, kaj en tiu okazo ni trovos ilin. Ordonu tamen ankaŭ al viaj sklavoj gardi ĉe la pordegoj, nome al tiuj, kiuj estis senditaj por alkonduki Ligian, ĉar tiuj facile ŝin rekonos.

– Mi ordonis sendi ilin en la kamparajn punlaborejojn, – diris Vinicius, – sed tuj mi revokos la decidon: ili iru al la pordegoj.

Kaj, skribinte kelkajn vortojn sur vaksokovrita tabuleto, li transdonis ĝin al Petronius, kiu tuj sendigis ĝin en la domon de Vinicius.

Poste ili transiris en la internan portikon kaj tie, sidiĝinte sur marmora benko, komencis interparoli. La orhara Eunice kaj Iras ŝovis sub iliajn piedojn bronzajn apogilojn, kaj poste, stariginte ĉe la benko tableton, komencis verŝi al ili vinon el belegaj mallarĝakolaj kruĉoj, kiajn oni venigis el Volatero kaj Cecino.

– Ĉu vi havas inter viaj servistoj iun, kiu konas tiun grandegan ligon? – demandis Petronius.

– Konis lin Atacinus kaj Gulo. Sed Atacinus pereis hieraŭ, kaj Gulon mi mem mortigis.

– Mi bedaŭras lin, – diris Petronius. – Li vartis sur siaj brakoj ne nur vin, sed min ankaŭ.

– Mi eĉ intencis lin liberigi, – respondis Vinicius, – sed tio ne gravas. Ni parolu pri Ligia. Romo estas kiel maro …

– Perlojn oni trovas ĝuste en maro. Certe, ni ne trovos ŝin hodiaŭ, nek morgaŭ, sed ni trovos ŝin sendube. Vi nun min kulpigas, ke mi konsilis al vi tiun rimedon, sed la rimedo mem estis bona, kaj iĝis malbona nur tiam, kiam ĝi rezultis malbonon. Vi aŭdis ja de Aulus mem, ke li intencas kun la tuta familio translokiĝi en Sicilion. Tiel la knabino ankaŭ estus for de vi.

– Mi postirus ilin, – respondis Vinicius, – kaj ĉiuokaze ŝi estus sekura, dume nun, se tiu infano mortos, Poppæa mem kredos kaj kredigos al la cezaro, ke kulpa pri tio estas Ligia.

– Jes. Tio ankaŭ min maltrankviligis. Sed la bubino eble ankoraŭ resaniĝos. Kaj se ŝi mortos, eĉ tiam ni trovos iun rimedon.

En tiu momento Petronius enpensiĝis kaj diris:

– Poppæa konfesas, laŭdire, la religion de la judoj kaj kredas je malbonaj spiritoj. La cezaro estas superstiĉa. Se ni disvastigos la famon, ke Ligian forkaptis malbonaj spiritoj, oni kredos la famon, tiom pli, ke se forrabis ŝin nek la cezaro, nek Aulus Plautius, ŝi malaperis efektive mistere. La ligo, tute sola, ne povus tion plenumi. Li devus havi helpantojn, kaj kiel sklavo povus en unu tago kolekti tiom da homoj?

– Sklavoj helpas sin reciproke en tuta Romo.

– Iu el ili pagos ĝin iam per sia sango. Jes, ili helpas sin, sed ne unuj kontraŭ aliaj, kaj en tiu okazo oni sciis, ke la viajn ŝarĝos la respondeco kaj puno. Se vi sugestos al viaj sklavoj la ideon pri malbonaj spiritoj, ili senprokraste konfirmos, ke ili vidis la spiritojn per propraj okuloj, ĉar tio tuj senkulpigos ilin antaŭ vi. Demandu iun prove, ĉu li ne vidis, kiel ili portis Ligian en la aero, kaj je la egido de Zeŭso li tuj ĵuros, ke tiel estis.

Vinicius, kiu ankaŭ estis superstiĉa, rigardis Petroniuson kun subita, grandega maltrankvilo.

– Se Ursus ne povis havi helpantojn kaj ne povis forkapti ŝin sola, kiu do ŝin forkaptis?

Sed Petronius komencis ridi.

– Vidu, – li diris, – oni kredos, se eĉ vi jam duone kredas.

Tia estas nia mondo, kiu mokas la diojn. Oni kredos kaj ne serĉos, kaj ni dume lokos ŝin ie for de la urbo, en unu el miaj aŭ viaj kampardomoj.

– Tamen, kiu povis ŝin helpi?

– Ŝiaj samkonfesantoj, – respondis Petronius.

– Kiaj? Kiun dion ŝi adoras? Mi devus scii tion pli bone ol vi.

– Preskaŭ ĉiu virino en Romo adoras alian dion. Estas sendube, ke Pomponia edukis ŝin en la kulto al tiu, kiun ŝi mem konfesas, sed kiun ŝi konfesas, mi ne scias. Unu afero estas certa – ke neniu ŝin vidis oferdonanta al niaj dioj en iu el niaj temploj. Oni eĉ akuzis ŝin, ke ŝi estas kristanino, sed tio estas nekredebla. La hejma tribunalo purigis ŝin de tiu suspekto. Pri la kristanoj oni diras, ke ne nur ili adoras azenkapon, sed estas malamikoj de la homa gento kaj plenumas plej malnoblajn krimojn. Sekve Pomponia ne povas esti kristanino, ĉar ŝia virto estas konata, kaj malamikino de la homa gento ne traktus siajn sklavojn tiel, kiel ŝi traktas.

– En neniu domo oni traktas ilin tiel, kiel ĉe la Aulusoj interrompis Vinicius.

– Vi do vidas. Pomponia menciis pri iu dio, kiu estas, laŭ ŝia diro, unu, ĉiopova kaj kompatema. Kien ŝi kaŝis ĉiujn aliajn, estas ŝia afero, sed certe estas, ke tiu ŝia Logoso ne estus ja tre ĉiopova, aŭ, kontraŭe, li devus esti tre mizera dio, se li havus nur du konfesantinojn: Pomponian kaj Ligian, plus ilia Ursus. Sendube ili, tiuj konfesantoj, estas pli multaj, kaj ili helpis al Ligia.

– Tiu kredo ordonas pardoni, – diris Vinicius. – Mi renkontis ĉe Acte Pomponian, kiu diris al mi: ”Dio pardonu al vi la malbonon, kiun vi faris al Ligia kaj al ni.”

– Ilia dio estas videble ia curator, tre bonvolema. Ha, li vin pardonu, kaj signe de la pardono li redonu al vi la knabinon.

– Mi oferus al li hekatombon. Mi ne volas manĝon, nek trinkon, nek banon. Mi surmetos malhelan superveston kaj iros vagi tra la urbo. Eble alivestite mi trovos ŝin. Mi estas malsana!

Petronius rigardis lin kun certa kompato. Efektive la okuloj de Vinicius subbluiĝis, la pupiloj brilis de febro; lia matene nerazita vizaĝo kovriĝis per marhela zono sur la fortliniaj makzeloj, la haroj estis en malordo kaj li aspektis vere malsana. Iras kaj la orhara Eunice rigardis lin kunsente, sed li ŝajnis ne vidi ilin kaj ambaŭ, li kaj Petronius, tiel malatentis la ĉeeston de la sklavinoj, kiel ili malatentus hundojn ludantajn apud ili.

– Febro vin konsumas, – diris Petronius.

– Jes.

– Do aŭskultu min. Mi ne scias, kion konsilus al vi kuracisto, se mi scias, kiel mi agus, estante en via situacio. Jen, antaŭ ol tiu knabino estus retrovita, mi serĉus en alia tion, de kio senigis min la foresto de la unua. Mi vidis en via domo belegajn korpojn. Ne neu al mi … Mi scias, kio estas amo, kaj mi scias, ke kiam oni deziras unu virinon, alia ne povas ŝin anstataŭi. Sed en bela sklavino oni ĉiam povas trovi almenaŭ momentan distron …

– Mi ne volas! – respondis Vinicius.

Sed Petronius, kiu havis por li efektivan simpation kaj vere deziris moderigi lian suferon, komencis pripensi, kiel tion fari.

– Eble la viaj ne havas plu por vi la ĉarmon de novaĵo, – li diris post mallonga tempo, – sed (ĉi momente li komencis rigardi alterne Irason kaj Eunicen, kaj fine metis la manon sur la kokson de la orhara grekino) rigardu bone ĉi tiun haŭton. Antaŭ kelkaj tagoj Fonteius Capito la pli juna proponis al mi por ŝi tri belegajn knabetojn el Klazomenoj, ĉar pli mirindan korpon certe eĉ Skopaso ne kreis. Mi mem ne komprenas, kial ĝis nun mi restis indiferenta por ŝi; ne detenis min ja la penso pri Chrysothemis! Jen, mi donacas ŝin al vi, prenu ŝin.

La orhara Eunice, aŭdinte tion, paliĝis en unu momento kiel tolo kaj, rigardante per teruritaj okuloj Viniciuson ŝajnis, sen spiro en la brusto, atendi lian respondon. Sed li saltleviĝis subite kaj, preminte la tempiojn per la manoj, komencis paroli rapide, kiel homo, kiu, konsumata de malsano, volas pri nenio aŭdi.

– Ne! ne! mi ne bezonas ŝin! mi ne bezonas aliajn! Mi dankas vin, sed mi ne volas! kaj mi iros serĉi Ligian en la urbo. Ordonu alporti al mi gaŭlan superveston kun kapuĉo. Mi iros trans Tibron. Se mi povus vidi almenaŭ Ursuson!

Kaj li eliris rapide. Petronius, vidante, ke li efektive ne povas resti surloke, ne provis lin haltigi. Konsiderante tamen la rifuzon de Vinicius kiel momentan malinklinon al ĉiu virino, kiu ne estis Ligia, kaj ne volante, ke lia grandanimeco perdiĝu vane, li turnis sin al la sklavino kaj diris:

– Eunice, banu vin, parfumoleu vin kaj ornamu, kaj poste iru en la domon de Vinicius.

Sed ŝi falis antaŭ li sur la genuojn kaj kun manoj kunmetitaj komencis petegi, ke li ne forigu ŝin el sia domo. Ŝi ne iros al Vinicius kaj preferas ĉi tie portadi lignon en hypocaustum ol tie esti la unua inter servistoj. Ŝi ne volas! ne povas! kaj ŝi petegas lin, ke li ŝin kompatu. Li ordonu ŝin skurĝi ĉiutage, nur ne forsendu ŝin el sia domo.

Kaj, tremante, kiel folio, tiel de timo, kiel de emocio, ŝi etendis al li la manojn, dum li aŭskultis ŝin kun mirego. Sklavino, kiu kuraĝas peti kontraŭ plenumo de ordono, kiu diras: ”mi ne volas kaj ne povas”, estis io tiel senekzempla en Romo, ke Petronius komence ne volis kredi al siaj oreloj.

Fine li sulkigis la brovojn. Li estis tro granda estetikulo por esti kruela. Al liaj sklavoj, speciale koncerne la voluptaferojn, estis permesate pli ol al aliaj, sub la kondiĉo, ke ili modele plenumu siajn servodevojn kaj la volon de la mastro respektu egale kun la dia. Se ili ne observis tiujn du devojn, Petronius sciis tamen ne avari la punojn, al kiuj ilin subigis la ĝenerala moro. Kaj ĉar, krom tio li malamegis ankaŭ ĉiajn kontraŭaĵojn kaj ĉion, kio konfuzis lian trankvilon, tial, rigardinte dum momento la genuantinon, li diris:

– Voku al mi Teiresiason kaj revenu ĉi tien kun li.

Eunice leviĝis tremanta, kun larmoj en la okuloj, kaj foriris; post momento ŝi revenis kun la kretano Teiresias, la estro de la atrium.

– Prenu Eunicen, – diris al li Petronius, – kaj donu al ŝi dudek kvin batojn, tiel tamen, ke vi ne difektu ŝian haŭton.

Dirinte tion, li transiris en la bibiotekon kaj, sidiĝinte ĉe tablo el rozkolora marmoro, komencis labori je sia ”Festeno ĉe Trimalchio”.

Sed la forkuro de Ligia kaj la malsano de la malgranda aŭgustino distris liajn pensojn, tiel ke li ne povis longe labori. Precipe tiu malsano estis grava okazo. En la kapon de Petronius venis la penso, ke se la cezaro kredos, ke Ligia ĵetis sorĉon sur la malgrandan aŭgustinon, tiam la respondeco povos fali ankaŭ sur lin, ĉar oni venigis la knabinon en la palacon laŭ lia peto. Li kalkulis tamen, ke ĉe la unua renkontiĝo kun la cezaro li iel persvados al li la tutan absurdecon de simila supozo, kaj iom li kalkulis ankaŭ je certa inklino, kiun sentis al li Poppæa, vere kaŝante ĝin zorgeme, sed ne tiel zorgeme, ke li ĝin ne divenu. Post momento li movis eĉ la ŝultrojn je siaj timoj kaj decidis malsupreniri en la triclinium por iom manĝi kaj ordoni ankoraŭ foje porti sin al la palaco, poste sur la Kampon de Marso, kaj fine al Chrysothemis.

Sed irante al la triclinium, ĉe enirejo al koridoro, destinita por la servistoj, li rimarkis subite, starantan ĉe la muro inter aliaj sklavoj, la gracian figuron de Eunice kaj forgesinte, ke li ordonis al Teiresias nenion pli, krom ke li ŝin skurĝu, denove li sulkigis la brovojn kaj komencis serĉi lin per la okuloj.

Ne trovinte lin tamen inter la servistoj, li turnis sin al Eunice:

– Ĉu vi ricevis la skurĝopunon?

Kaj ŝi duafoje ĵetis sin al liaj piedoj, alpremis por momento al la buŝo la randon de lia togo, poste respondis:

–Ho jes, sinjoro! Mi ricevis! ho jes, sinjoro!…

En ŝia voĉo sonis kvazaŭ ĝojo kaj dankemo. Ŝi kredis, evidente, ke la skurĝopuno devis anstataŭi al ŝi la forsendon el la domo kaj ke nun ŝi jam povas resti. Petroniuson, kiu tion komprenis, mirigis tiu pasia obstino de la sklavino, sed li estis tro sperta konanto de la homa naturo por ne diveni, ke sole amo povis esti la kaŭzo de tia obstino.

– Ĉu vi havas amaton en tiu ĉi domo? – li demandis.

Kaj ŝi levis al li siajn bluajn, larmajn okulojn kaj respondis tiel mallaŭte, ke oni apenaŭ povis ŝin aŭdi:

– Jes, sinjoro!…

Kun tiuj okuloj, kun haroj ĵetitaj malantaŭen, kun timo kaj espero sur la vizaĝo ŝi estis tiel belega, rigardis lin tiel petege, ke Petronius, kiu, kiel filozofo, mem proklamis la potencon de amo kaj kiel estetikulo havis kulton al belo, sentis por ŝi ian specon de kompato.

– Kiu el ili estas via amato? – li demandis, montrante la servistaron.

Sed al tio ne venis respondo, Eunice nur klinis la vizaĝon ĝis liaj piedoj kaj restis senmova.

Petronius rigardis la sklavojn, inter kiuj estis belaj kaj plaĉindaj junuloj, sed en neniu vizaĝo li povis ion legi, kaj ĉiuj nur surhavis iajn strangajn ridetojn; li do rigardis ankoraŭ dum momento Eunicen kuŝanta ĉe liaj piedoj kaj foriris silente al la triclinium.

Post la manĝo li ordonis porti sin al la palaco, kaj poste al Chrysothemis, ĉe kiu li restis ĝis malfrua nokto. Sed, reveninte, li ordonis voki al si Teiresiason.

– Ĉu Eunice ricevis la skurĝopunon?

– Jes, sinjoro. Vi ne permesis tamen difekti ŝian haŭton.

– Ĉu mi ordonis pri ŝi nenion pli?

– Ne, sinjoro, – respondis maltrankvile la atriensis.

– Bone. Kiu el la sklavoj estas ŝia amanto?

– Neniu, sinjoro.

– Kion vi scias pri ŝi?

Teresias komencis paroli per iom necerta voĉo:

– Eunice neniam forlasas nokte la cubiculum, kie ŝi dormas kun la maljuna Acrisione kaj Ifis; neniam ŝi restas en la banejo post via bano, sinjoro … Aliaj sklavinoj priridas ŝin kaj nomas ŝin Diano.

– Sufiĉe, – diris Petronius. – Mia parenco, Vinicius, al kiu mi oferis hodiaŭ matene Eunicen, ne akceptis ŝin, ŝi do restos hejme. Vi povas foriri.

– Ĉu vi permesas al mi, sinjoro, paroli plu pri Eunice?

– Mi ordonis al vi diri ĉion, kion vi scias.

– La tuta familia, sinjoro, parolas pri la forkuro de la fraŭlino, kiu estis loĝonta en la domo de la nobla Vinicius. Post via foriro Eunice venis al mi kaj diris, ke ŝi konas homon, kiu scios ŝin retrovi.

– Ha! – diris Petronius. – Kiu li estas?

– Mi ne konas lin, sinjoro, mi pensis tamen, ke estas mia devo komuniki al vi tion.

– Bone. Tiu homo atendu ĉi tie morgaŭ matene la alvenon de la tribuno, kiun vi petos morgaŭ en mia nomo, ke li matene vizitu min.

La atriensis riverencis kaj eliris. Kaj Petronius komencis malgraŭvole pensi pri Eunice. Komence ŝajnis al li klara afero, ke la juna sklavino deziras, ke Vinicius reakiru Ligian, nur por ne devi mem anstataŭi ŝin en lia domo. Sed poste venis en lian kapon, ke la homo, kiun Eunice rekomendas, estas eble ŝia amanto, kaj tiu penso subite ŝajnis al li malagrabla. Ekzistis, vere, simpla rimedo por ekscii la veron, ĉar sufiĉis nur alvoki Eunicen, sed estis jam malfrua horo kaj Petronius sentis sin laca post la longa vizito ĉe Chrysothemis; li sopiris dormon. Tamen, irante en la cubiculum, li iel rememoris, ke en la okulanguloj de Chrysothemis li rimarkis hodiaŭ sulketojn. Li pensis ankaŭ, ke ŝia beleco estas pli fama en tuta Romo ol vera, kaj ke Fonteius Capito, kiu proponis al li tri knabetojn el Klazomenoj por Eunice, volis tamen aĉeti ŝin tro malkare.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.