La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


QUO VADIS

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Parto 2 – Ĉapitro 46

La urbo brulis senĉese. La Granda cirko falis en rubojn, kaj poste en la kvartaloj, kiuj unuaj komencis bruli, falegis tutaj stratoj kaj stratetoj. Post ĉiu tia falo fajraj kolonoj leviĝis momente ĝis la ĉielo. La vento ŝanĝiĝis kaj blovis nun kun grandega forto flanke de la maro, portante al Celio, al Eskvilino kaj Viminalo ondojn da fajro, brulaĵoj kaj karbopecoj. Oni jam tamen komencis pensi pri savo. Laŭ la ordono de Tigellinus, kiu en la tria tago alkuris el Antiumo, oni komencis detrui la domojn sur Eskvilino, por ke la fajro, renkontinte malplenajn lokojn, mem estingiĝu. Ĝi estis tamen vana helpo, entreprenita por savi la ceteron de la urbo, ĉar pri savo de tio, kio jam estis brulanta, oni eĉ ne povis pensi. Oni decidis ankaŭ antaŭgardi kontraŭ pluaj sekvoj de la katastrofo. Kune kun Romo pereis ĝiaj senlimaj riĉaĵoj, pereis la tuta havaĵo de la civitanoj, tiel ke ĉirkaŭ la muroj tendovagis nun centmiloj da kompletaj mizeruloj. Jam en la dua tago malsato sentigis sin al tiu homamaso, ĉar la grandegaj provizoj da nutraĵo, kolektitaj en la urbo, brulis kune kun ĝi, kaj en la ĝenerala ĥaoso kaj malordiĝo de la oficoj neniu pensis ĝis nun pri venigo de novaj provizoj. Nur post la alveno de Tigellinus oni sendis en Ostion la konformajn ordonojn, sed dume la popolo komencis alpreni ĉiam pli minacan sintenon.

La domon apud Aqua Appia, en kiu dume loĝis Tigellinus, ĉirkaŭis amasoj da virinoj, kriantaj de mateno ĝis malfrua nokto: ”panon kaj tegmenton!” Vane la pretorianoj, venigitaj el la granda tendaro staranta inter Via Salaria kaj Nomentana, penis gardi ian ordon. Tie kaj ie oni ilin malkaŝe kontraŭstaris armite, aliloke senarmaj homaj aroj, montrante la brulantan urbon vokis: ”murdu nin kontraŭ tiu fajro!” Oni minacis al la cezaro, al la aŭgustanoj, al la pretoriaj soldatoj, kaj la ekscito kreskis kun ĉiu horo tiel, ke Tigellinus, rigardante nokte la milojn da fajroj, dismetitaj ĉirkaŭ la urbo, parolis al si mem, ke tio estas fajroj de malamika tendaro. Laŭ lia ordono oni venigis, krom faruno, laŭeble grandan nombron da pretaj panbuloj, kiujn oni kolektis ne nur el Ostio, sed el ĉiuj proksimaj urboj kaj vilaĝoj. Apenaŭ tamen la unuaj sendaĵoj venis nokte en Emporium, la popolo rompis la pordegon flanke de Aventino kaj disrabis en unu sekundo la provizojn, kaŭzante teruran konfuzon. Ĉe la brilo de la brulruĝo oni batalis pro panbuloj, da kiuj amason oni piedpremis en la teron. La faruno el la disŝiritaj sakoj kovris kvazaŭ per neĝo la tutan spacon, de la grenejoj ĝis la Arko de Drusus kaj Germanicus, kaj la tumulto daŭris, ĝis soldatoj posteniĝis ĉe ĉiuj konstruaĵoj kaj komencis forpeli la amasojn per sagoj kaj ĵetaĵoj.

Neniam, de la gaŭla invado en la tempo de Brennus, trafis Romon simila batego. Oni ankaŭ komparis kun malespero tiujn ambaŭ brulojn. Sed tiam restis almenaŭ Kapitolo. Nun Kapitolo ankaŭ estis ĉirkaŭita de terura fajrokrono. La marmoroj ne flamis, vere, sed en nokto, kiam vento disŝovis por momento la flamojn, oni vidis vicojn de la kolonoj de la supera templo de Jovo, ardantajn kaj brilantajn rozkolore, kvazaŭ ardantaj karboj. Fine en la tempo de Brennus Romo havis popolon disciplinitan, unugentan, amantan la urbon kaj la altarojn, dum nun ĉirkaŭ la muroj de la brulanta Romo tendovagis amasoj diverslingvaj, konsistantaj plejparte el sklavoj kaj riberigitoj, ribelemaj, senbridaj kaj pretaj sub la premo de mizero turni sin kontraŭ la aŭtoritatulojn kaj kontraŭ la urbon.

Sed la amplekso mem de la brulego, pleniganta la korojn per teruro, paralizis certagrade la amason. La plagon de fajro estis sekvonta la plago de malsato kaj de malsanoj, ĉar, je pli granda malfeliĉo, venis terura julia varmego. La aeron, brulantan de la fajro kaj suno, oni ne povis spiri. La noktoj ne nur ne malpliigis la varmegon, sed iĝis simple inferaj. Tage terura kaj korprema vidaĵo prezentis sin al la okuloj. En la mezo – la grandega urbo sur la montetoj, ŝanĝita en unu bruegantan vulkanon, kaj ĉirkaŭe, ĝis la Albana montaro – unu senlima tendaro, konsistanta el tendoj, budoj, brandĉaĵoj, veturiloj, puŝĉaroj, portiloj, butikoj, fajroj, ĉio vualita de fumo, polvo, lumigita de rustaj radioj de la suno pasanta tra la brulo, plena de bruo, krioj, minacoj, malamo kaj timo, terura bildo de viroj, virinoj kaj infanoj. Meze de la kviritoj – grekoj, vilaj unuokululoj el la nordo, afrikanoj kaj azianoj; meze de la civitanoj– sklavoj, liberigitoj, gladiatoroj, komercistoj, metiistoj, kamparanoj kaj soldatoj, vera maro da homoj, ĉirkaŭverŝanta la insulon de fajro.

Diversaj famoj movis tiun maron, kiel vento movas verajn ondojn. Ili estis favoraj kaj malfavoraj. Oni rakontis pri senmezuraj provizoj da greno kaj da vestoj, kiuj estis venontaj en Emporium kaj senpage disdonotaj. Oni diris ankaŭ, ke laŭ la ordono de la cezaro ĉiuj provincoj en Azio kaj Afriko estos senhavigitaj de siaj riĉaĵoj, kaj la trezorojn, tiamaniere kolektitajn, oni disdonos inter la loĝantojn de Romo, por ke ĉiu povu konstrui al si propran domon. Sed samtempe oni diskonigis ankaŭ tiajn novaĵojn, ke la akvo en la akveduktoj estas venenita kaj ke Nero volas detrui la urbon kaj ekstermi ĉiujn loĝantojn senescepte por translokiĝi en Grekujon aŭ Egipton kaj de tie regi la mondon. Ĉiu famo disvastiĝis fulmrapide, kaj ĉiu el ili trovis kredon ĉe la amaso, kaŭzante eksplodojn ĉu de espero, kolero, teruro, aŭ de furiozo. Fine ia febro ekregis tiujn milojn da vaguloj. La kredo de la kristanoj, ke la fino de la mondo pro fajro estas proksima, vastiĝis ankaŭ inter la konfesantoj de la dioj, ĉiutage pli ĝenerale. La homojn regis konsterno aŭ furiozo. Meze de nuboj, lumigitaj de la brulbrilo, oni vidis la diojn, rigardantajn la pereon de la tero, kaj oni etendis al ili la brakojn, petante kompaton, aŭ malbenis ilin.

Dume soldatoj, helpataj de certa nombro da loĝantoj, detruis senĉese la domojn sur Eskvilino, sur Celio kaj en Transtibro, kiu dank’al tio grandparte evitis la pereon. Sed en la urbo mem brulis sennombraj trezoroj, amasigitaj dum jarcentoj de venkoj, netakseblaj artverkoj, grandiozaj temploj kaj plej karaj monumentoj de la roma pasinteco kaj de la roma gloro. Oni antaŭvidis, ke el la tuta urbo estos savitaj apenaŭ kelkaj ekstremaj kvartaloj kaj ke centmiloj da homoj restos sen tegmento super la kapo. Aliaj tamen divastigis la famon, ke la soldatoj detruas la domojn ne por haltigi la fajron, sed por ke nenio restu el la urbo. Tigellinus en ĉiu letero petegis, ke la cezaro alvenu kaj per sia ĉeesto trankviligu la malesperantan popolon. Sed Nero moviĝis nur tiam, kiam la flamoj posedis la domus transitoria, kaj li rapidis por ne preterlasi la momenton, en kiu la brulego atingos sian plej grandan potencon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.