La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


QUO VADIS

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Parto 2 – Ĉapitro 69

La novaĵo pri la mirakla savo de Ligia rapide disvastiĝis inter la kristanaj restuloj, kiuj ĝis nun evitis la pereon en la persekutado. La konfesantoj komencis kunveni por vidi tiun, al kiu klare manifestiĝis la favoro de Kristo. Venis do unue la juna Nazarius kun Miriam, ĉe kiuj rifugis ĝis nun Petro la apostolo, kaj post ili venis aliaj. Ĉiuj ili, kune kun Vinicius, Ligia kaj la kristanaj sklavoj de Petronius, aŭskultis streĉite la rakontadon de Ursus pri la voĉo, kiu sonis en lia animo kaj ordonis al li batali kontraŭ la sovaĝa besto, kaj ĉiuj foriris kun nova kuraĝo kaj espero, ke Kristo ne permesos tamen ekstermi sur la tero la reston de siaj konfesantoj, antaŭ ol Li mem venos fari la teruran juĝon. Kaj tiu espero subtenis iliajn korojn, ĉar la persekutado ne ĉesis ĝis nun. Kiun ajn la publika famo montris kiel kristanon, tiun la urbaj vigiloj tuj forkaptis en malliberejon. La viktimoj estis jam, vere, malpli multaj, ĉar la plejparton de la konfesantoj oni jam kaptis kaj martirigis antaŭe, kaj la ceteraj aŭ forlasis Romon, por traatendi la uraganon en malproksimaj provincoj, aŭ kaŝis sin plej zorge, ne kuraĝante kunveni por komunaj preĝoj alie ol en sablofosejoj, troviĝantaj ekster la urbo. Tamen oni persekutis ilin ankoraŭ, kaj malgraŭ tio, ke la ĝustaj cirkoludoj estis jam finitaj, oni ilin tenis por la sekvontaj, aŭ juĝis tuj. Kvankam la roma popolo ne kredis plu, ke la kristanoj estis la kaŭzintoj de la urbobrulo, tamen oni deklaris ilin malamikoj de la homaro kaj de la ŝtato, kaj la edikto kontraŭ ili daŭre validis.

Petro la apostolo longe ne kuraĝis montriĝi en la domo de Petronius, fine tamen unu vesperon Nazarius anoncis lian alvenon. Ligia, kiu povis jam iri propraforte, kaj Vinicius eliris al li renkonte kaj komencis ĉirkaŭpreni liajn piedojn; li salutis ilin kun kortuŝo des pli granda, ke nemulte restis jam el tiuj ŝafoj, kies regadon Kristo al li konfidis kaj pro kies sorto ploris nun lia granda koro. Tial, kiam Vinicius diris al li: ”Sinjoro, dank’al via propeto la Savinto ŝin redonis al mi”, li respondis: ”Li ŝin redonis al vi pro via fido kaj por ke ne silentu ĉiuj buŝoj, kiuj konfesis Lian nomon”. Kaj videble li pensis tiam pri tiuj miloj de siaj infanoj, disŝiritaj de sovaĝaj bestoj, pri tiuj krucoj, per kiuj oni plenŝtopis la arenojn kaj pri tiuj fajraj palisoj en la ĝardenoj de la ”monstro”, ĉar li diris tion kun grandega doloro. Vinicius kaj Ligia rimarkis ankaŭ, ke liaj haroj tute blankiĝis, la tuta figuro kliniĝis, kaj en la vizaĝo li havis tiom da malĝojo kaj doloro, kvazaŭ li mem suferus ĉiujn tiujn turmentojn kaj torturojn, kiujn suferis la viktimoj de la furiozo kaj frenezo de Nero. Sed ili ambaŭ komprenis jam, ke se Kristo mem subiĝis al la turmento kaj morto, neniu povas tion eviti. Tamen iliaj koroj sangis je la vido de la apostolo, premita sub la pezo de la aĝo, penado kaj doloro. Sekve Vinicius, kiu post kelkaj tagoj intencis veturigi Ligian en Neapolon, kie ili celis renkonti Pomponian Græcinan kaj iri pluen en Sicilion, komencis lin petegi, ke li forlasu kune kun ili Romon.

Sed la apostolo metis la manon sur lian kapon kaj respondis:

– Jen mi aŭdas en la animo la vortojn de la Sinjoro, kiu apud la Tiberiada lago diris al mi: ”Kiam vi estis pli juna, vi zonis vin kaj iris tien, kien vi volis, sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj iu alia zonos vin kaj kondukos tien, kien vi ne volas”. Prave do estas, ke mi sekvu mian ŝafaron.

Kaj kiam ili silentis, ne komprenante, kion li diras, li aldonis:

– Mia penado venas al la fino, sed la gastigon kaj ripozon mi trovos nur en la domo de la Sinjoro.

Poste li turniĝis al ili, dirante: ”Memoru pri mi, ĉar mi vin amis, kiel patro amas siajn infanojn, kaj kion ajn vi faros en la vivo, faru ĝin je la gloro de la Sinjoro”.

Tiel parolante, li levis super ili siajn maljunajn, tremantajn manojn kaj benis ilin, dum ili premis sin al li, sentante, ke ĝi estas eble la lasta beno, kiun ili ricevas el liaj manoj. Tamen estis al ili destinite vidi lin ankoraŭ unu fojon. Kelkajn tagojn poste Petronius alportis alarman novaĵon el Palatino. Oni malkovris tie, ke unu el la liberigitoj de la cezaro estis kristano kaj oni trovis ĉe li leterojn de la apostoloj Petro kaj Paŭlo el Tarso, ankaŭ leterojn de Jakobo, Judo kaj Johano. La restado de Petro en Romo estis jam antaŭe konata al Tigellinus, li supozis tamen, ke li pereis kune kun miloj de la aliaj konfesantoj. Nun montriĝis, ke la du ĉefuloj de la nova kredo vivas ĝis nun kaj troviĝas en la ĉefurbo, oni decidis do trovi kaj kapti ilin por ĉia prezo, ĉar oni esperis, ke nur kun ilia morto la lastaj radikoj de la malamata sekto estos elŝiritaj.

Petronius aŭdis de Vestinus, ke la cezaro mem ordonis, ke en la daŭro de tri tagoj Petro kaj Paŭlo el Tarso estu jam en la Mamertina malliberejo kaj ke tutaj taĉmentoj da pretorianoj estis senditaj por traserĉi ĉiujn domojn en Transtibro.

Vinicius, aŭdinte tion, decidis averti la apostolon. Vespere li kaj Ursus, vestinte sin per gaŭlaj manteloj, kovrantaj la vizaĝojn, iris al la apostolo, loĝanta en la domo de Miriam, kiu staris ĉe la ekstremo mem de la transtibra urboparto, ĉe la malsupro de la Janikula monteto. Envoje ili vidis domojn, ĉirkaŭitajn de soldatoj, kiujn kondukis iuj nekonataj homoj. La kvartalo estis maltrankvila, kaj kelkloke ariĝis grupetoj da scivoluloj. Tie kaj ie centuriestroj ekzamenis la kaptitojn, demandante ilin pri Petro Simeono kaj pri Paŭlo el Tarso.

Ursus kaj Vinicius, antaŭveninte la soldatojn, atingis tamen feliĉe la loĝejon de Miriam, kie ili trovis Petron, ĉirkaŭitan de areto da kredantoj. Timotheus, helpanto de Paŭlo el Tarso, kaj Linus ankaŭ troviĝis apud la apostolo. Eksciinte pri la proksima danĝero, Nazarius elkondukis ĉiujn tra kaŝita pasejo al la ĝardena pordeto, kaj poste al forlasita ŝtonminejo, troviĝanta kelkcent paŝojn for de la Janikula pordego. Ursus devis ĉe tio porti Linuson, kies ostoj, rompitaj dum la torturoj, ne kunkreskis ankoraŭ. Troviĝinte tamen fine en la subteraĵo, ili sentis sin sekuraj kaj ĉe la lumo de meĉlampeto, kiun bruligis Nazarius, ili komencis interkonsenti mallaŭte kiel savi la vivon de la apostolo, karan al ili.

– Sinjoro, – diris al li Vinicius, – morgaŭ je tagiĝo Nazarius konduku vin el la urbo al la Albana montaro. Tie ni vin retrovos kaj kunprenos en Antiumon, kie atendas ŝipo, portonta nin al Neapolo kaj Sicilio. Feliĉa estos la tago kaj la horo, en kiu vi eniros mian domon kaj benos mian hejmofajron.

La aliaj aŭskultis lin kun ĝojo kaj insistis je la apostolo, dirante:

– Rifuĝu for, nia paŝtisto, ĉar vi ne povas resti en Romo. Konservu la vivan veron, por ke ĝi ne pereu kune kun ni kaj vi. Aŭskultu nin, kiuj vin petegas kiel patron.

– Faru ĝin en la nomo de Kristo, – vokis aliaj, kroĉante sin al lia vesto.

Kaj li respondis:

– Miaj infanoj! Kiu el ni scias, por kiam la Sinjoro destinis al li la finon de la vivo?

Sed li ne diris, ke li ne forlasos Romon, kaj hezitis mem, kion fari, ĉar delonge jam en lian animon enŝteliĝis necerteco, kaj eĉ teruro. Sed lia ŝafaro estis disbatita, la verko detruita, la eklezion, kiu antaŭ la urbobrulo kreskis simile al impona arbo, ŝangis en polvon la potenco de la ”Monstro”… Restis nenio krom larmoj, krom rememoroj, turmentoj kaj morto. La semado naskigis riĉan rikolton, sed la satano enpremis ĝin en la teron. Anĝelaj taĉmentoj ne venis helpi la pereantojn, kaj nun Nero etendas sian gloron super la mondo, terura, pli potenca ol iam antaŭe, sinjoro de ĉiuj maroj kaj de ĉiuj kontinentoj. Ofte jam la fiŝkaptisto de Dio etendis en soleco la manojn al la ĉielo kaj demandis: ”Sinjoro! kion mi faru? Kiel mi restu? kaj kiel mi, senforta maljunulo, batalu kontraŭ tiu senlima potenco de la Malbono, al kiu Vi permesis regi kaj venki?”

Kaj li vokis tiel el la fundo de senborda doloro, ripetante en la animo: ”Ne estas jam plu tiuj ŝafoj, kiujn Vi ordonis al mi paŝti, ne estas plu Via eklezio, malpleno kaj funebro regas en Via metropolo, do kion Vi ordonas al mi nun? Ĉu mi restu ĉi tie aŭ elkonduku la reston de Viaj ŝafoj, ke ni ie trans maroj gloru kaŝite Vian nomon?”

Kaj li hezitis. Li kredis, ke la viva vero ne pereos kaj devas venki, sed iafoje li pensis, ke ne estis ankoraŭ ĝia tempo, kiu venos nur tiam, kiam la Sinjoro malsupreniros sur la teron en la tago de la juĝo, kun gloro kaj povo centoble pli potenca ol tiu de Nero.

Iafoje ŝajnis al li, ke se li mem forlasos Romon, la kredantoj sekvos lin, kaj tiam li kondukos ilin for, al la ombrodonaj boskoj de Galileo, al la kvieta akvaro de la Tiberiada lago, al la paŝtistoj, mildaj kiel kolomboj aŭ kiel la ŝafoj, kiuj paŝtas sin tie meze de timianoj kaj nardoj. Kaj ĉiam pli granda deziro de trankvilo kaj ripozo, ĉiam pli granda sopiro al la lago kaj al Galileo ekregis la koron de la fiŝkaptisto, ĉiam pli oftaj larmoj ŝvelis en liaj okuloj. Sed kiam li momente jam estis decidinta, ekregis lin subita timo kaj maltrankvilo. Kiel li forlasu la urbon, kie tiom da martira sango sorbiĝis en la teron, kie tiom da buŝoj de agoniantoj atestis pri la vero? Ĉu li sola forkliniĝu de tio? Kaj kion li respondos al la Sinjoro, kiam li aŭdos la vortojn: ”Jen ili ĉiuj mortis pro sia kredo, kaj vi forkuris?”

Tagojn kaj noktojn li pasigis en zorgo kaj aflikto. Aliaj, kiujn disŝiris leono, kiujn oni alnajlis al la krucoj, kiujn oni bruligis en la cezaraj ĝardenoj, post la momentoj de turmento endormiĝis en la Sinjoro, li tamen ne povis dormi kaj sentis turmenton pli grandan ol ĉiuj, kiujn la torturistoj elpenis por la viktimoj. La tagiĝo ofte blankigis jam la tegmentojn de domoj, kiam li vokis ankoraŭ en la fundo de sia dolorplena koro:

– Sinjoro, kial Vi ordonis al mi veni ĉi tien kaj en tiu ĉi nesto de la Monstro fondi Vian metropolon?

Dum tridek kvar jaroj depost la morto de sia Sinjoro li ne konis ripozon. Kun bastono en la mano li migris tra la mondo kaj rakontis la ”bonan novaĵon”. Liaj fortoj elĉerpiĝis en la vojaĝoj kaj penoj, ĝis fine, kiam en tiu ĉi urbo, kiu estis la kapo de la mondo, li enradikigis la verkon de la Majstro, unu fajra spiro de la Malbono bruligis ĝin, kaj li vidis, ke la batalon oni devas komenci denove. Kaj kian batalon! Unuflanke la cezaro, la senato, la popoloj, la legioj, katenantaj per fera ĉirkaŭligo la tutan mondon, la sennombraj urboj, la sennombraj landoj, la potenco, al kiu egalan ne vidis homaj okuloj, aliflanke li, tiel premita de la aĝo kaj laboro, ke liaj tremantaj manoj apenaŭ povis jam porti la vojiran bastonon.

Do iafoje li diris al si, ke ne li povas batali kontraŭ la cezaro de Rorho kaj ke tion povas fari nur Kristo mem. Ĉiuj tiuj pensoj trakuris nun lian afliktitan kapon, kiam li aŭskultis la petojn de la lasta areto de siaj fideluloj, kaj ili, ĉirkaŭante lin per rondo ĉiam pli malvasta, ripetis per tremantaj voĉoj:

– Rifugu for, rabeno, kaj elkonduku nin el la potenco de la Monstro.

Fine ankaŭ Linus klinis antaŭ li sian turmentitan kapon.

– Sinjoro! – li diris, – la Savinto ordonis al vi, ke vi paŝtu liajn ŝafojn, sed ili ne estas plu ĉi tie, aŭ morgaŭ ili ne estos, iru do tien, kie vi ankoraŭ povas trovi ilin. La vorto de Dio vivas ankoraŭ en Jerusalemo kaj en Antiokio kaj en Efezo kaj en aliaj urboj. Kion vi efikos, restinte en Romo? Se vi pereos, vi grandigos nur la triumfon de la Monstro. Al Johano la Sinjoro ne difinis la limon de la vivo, Paŭlo estas roma civitano kaj senjuĝe oni ne povas lin puni, sed se kontraŭ vi, ho majstro, furiozos la infera potenco, tiam tiuj, kiuj senkuraĝiĝis jam en la koroj, demandos: ”Kiu estas pli granda ol Nero?” Vi estas la roko, sur kiu estas konstruita la Eklezio de Dio. Lasu nin morti, sed ne permesu al Antikristo venki la reprezentan ton de Dio, kaj ne revenu ĉi tien, antaŭ ol la Sinjoro polvigos tiun, kiu fluigis la senkulpan sangon.

– Rigardu niajn larmojn! – ripetis ĉiuj ĉeestantoj.

Larmoj fluis ankaŭ sur la vizaĝo de Petro. Post momento tamen li leviĝis kaj, etendinte super la genuantoj la manojn, diris:

– Glorata estu la nomo de la Sinjoro kaj fariĝu Lia volo!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.