La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


QUO VADIS

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Parto 2 – Ĉapitro 52

La krio: ”La kristanojn al leonoj!” sonis senĉese en ĉiu kvartaloj de la urbo. En la unua momento ne nur neniu dubis, ke ili estas la veraj kaŭzintoj de la malfeliĉo, sed neniu volis eĉ dubi, ĉar ilia puno devis prezenti grandiozan amuzon por la popolo. Sed disvastiĝis la kredo, ke la malfeliĉo ne alprenus tiel teruran amplekson sen kolero de la dioj, oni ordonis do fari en la temploj piacula, t. e. purigajn oferojn. Laŭ la inspiro de la Sibilaj libroj la senato aranĝis solenaĵojn kaj publikajn preĝojn al Vulkano, Cereso kaj Prozerpino. Matronoj faris oferojn al Junono; en granda procesio ili iris al la marbordo por ĉerpi iom da akvo kaj ŝprucigi ĝin sur la statuon de la diino. Edziniĝintaj virinoj preparis festenojn por la dioj (Selisteria aŭ Lectisteria) kaj pasigis la noktojn maldorme. La tuta Romo puriĝis de pekoj, faris oferdonojn kaj petis pardonon de la Senmortuloj. Kaj dume meze de la ruinoj oni vojskizis novajn stratojn. Tie kaj ie oni metis jam la fundamentojn de novaj, grandiozaj domoj, palacoj kaj temploj. Antaŭ ĉio tamen oni konstruis kun senekzempla rapideco grandegajn lignajn amfiteatrojn, kie devis morti la kristanoj. Tuj post la interkonsilo en la domo de Tiberius oni sendis al la prokonsuloj la ordonojn, ke ili havigu sovaĝajn bestojn. Tigellinus malplenigis la bestejojn de ĉiuj italaj urboj, ne esceptante la malpli grandajn. En Afriko oni aranĝis laŭ lia ordono grandegan ĉason, en kiu devis partopreni la tuta loka loĝantaro. Oni venigis elefantojn kaj tigrojn el Azio, krokodilojn kaj hipopotamojn el Nilo, leonojn el Atlaso, lupojn kaj ursojn el Pireneoj, furiozajn hundojn el Hibernio, hundojn, molosojn el Epiro, bubalojn kaj grandegajn timindajn urojn el Germanujo. Pro la nombro de malliberigitoj la cirkoludoj devis per sia amplekso superi ĉion, kion oni vidis ĝis nun. La cezaro deziris dronigi la memoron pri la brulo en sango kaj ebriigi per ĝi Romon, neniam do iu sangoverŝado promesis esti pli brila. La ĝojekscitita popolo helpis al la vigiloj kaj pretorianoj kapti la kristanojn. Tio ne estis afero malfacila, ĉar tutaj iliaj aroj, tendostarantaj ankoraŭ kune kun la aliaj loĝantoj meze de la ĝardenoj, laŭte konfesis sian kredon. Kiam oni ilin ĉirkaŭis, ili surgenuiĝis kaj, kantante kantojn, lasis sin forkapti sen ia kontraŭstaro. Sed ilia pacienco grandigis nur la koleron de la popolo, kiu, ne komprenante ĝian kialon, atribuis ĝin al ilia ŝtonkoreco kaj krimobstineco. Furiozo ekregis la persekutantojn. Okazis iafoje, ke la amaso rabis kristanojn el la manoj de soldatoj kaj disŝiris ilin per la propraj manoj; virinojn oni trenis je la haroj en malliberejojn; al infanoj oni frakasis la kapojn kontraŭ ŝtonoj. Miloj da homoj tage kaj nokte trakuris hurlante la stratojn. Oni serĉis novajn viktimojn inter ruinoj, en kamenoj kaj en keloj. Antaŭ la malliberejoj, ĉe fajroj, ĉirkaŭ bareloj kun vino, oni dancis bakĥajn dancojn. Vespere oni aŭskultis kun ravekscito tondrosimilajn muĝojn, kiuj sonis tra la tuta urbo. La malliberejoj estis plenegaj de miloj da homoj. kaj ĉiutage ankoraŭ la stratamaso kaj la pretorianoj alpelis novajn viktimojn. Kompato estingi ĝis. Ŝajnis, ke la homoj forgesis paroli kaj en sovaĝa frenezo memoris nur unu solan krion: ”la kristanojn al leonoj!”

Venis strange varmegaj tagoj kaj noktoj tiel sufokaj, kiaj estis neniam antaŭe: la aero mem estis kvazaŭ saturita per furiozo, sango kaj krimo. Kaj al tiu plenplena mezuro da kruelaĵoj konformis same plenplena mezuro da avido je martireco. La konfesantoj de Kristo iris memvole al morto kaj eĉ serĉis ĝin, ĝis ilin retenis severaj ordonoj de la ĉefoj. Laŭ ilia instrukcio oni komencis kunveni nur ekster la urbo, en subterejoj ĉe la vojo Appia kaj en apudurbaj vinberejoj, apartenantaj al patricioj-kristanoj, el kiuj neniu estis ĝis nun malliberigita. Sur Palatino oni sciis delonge, ke al la konfesantoj de Kristo apartenas Flavius, kaj Domitilla, kaj Pomponia Græcina, kaj Cornelius Pudens, kaj Vinicius; la cezaro mem timis tamen, ke la popolo ne lasos al si kredigi, ke tiaj homoj bruligis Romon, kaj ĉar oni celis antaŭ ĉio konvinki la popolon, tial la punon kaj venĝon oni prokrastis ĝis postaj tagoj. Aliaj kredis, ke tiujn patriciojn savis la influo de Acte. La supozo estis malprava. Petronius, disiĝinte kun Vinicius, iris, vere, al Acte por peti ŝian helpon por Ligia, sed ŝi povis al li oferi sole larmojn, ĉar ŝi vivis en forgeso kaj doloro, nur tiom tolerata, kiom ŝi kaŝis sin de Poppæa kaj de la cezaro.

Ŝi vizitis tamen Ligian en la malliberejo, portis al ŝi vestojn kaj nutraĵon, kaj antaŭ ĉio sekurigis ŝin des pli de ofendoj flanke de la jam cetere subaĉetitaj malliberejaj gardistoj. Petronius tamen, ne povante forgesi, ke sen lia interveno kaj la ideo forpreni Ligian el la domo de la Aulusoj la knabino nun verŝajne ne estus en malliberejo, kaj krome, volante venki en la ludo kontraŭ Tigellinus, ne ŝparis tempon, nek klopodojn. En la daŭro de kelkaj tagoj li parolis kun Seneca, kun Domitius Afer, kun Crispinilla, pere de kiu li volis atingi Poppæan, kun Terpnos kaj Diodorus, kun la belega Pythagoras, fine kun Aliturus kaj Paris, al kiuj la cezaro ordinare nenion rifuzis. Kun la helpo de Chrysothemis, kiu estis nun amatino de Vatinius, li penis havigi al si eĉ lian helpon, malavarante al li kaj al la aliaj tiel promesojn kiel monon.

Sed ĉiuj tiuj klopodoj restis senefikaj. Seneca, necerta pri la propra morgaŭo, komencis persvadi al li, ke la kristanoj, eĉ se ili ne bruligis Romon, devas esti ekstermitaj por ĝia bono. Unuvorte, li pravigis la venontan buĉadon per ŝtata racio. Terpnos kaj Diodorus prenis monon, sed faris repage nenion. Vatinius sciigis al la cezaro, ke oni penis lin subaĉeti, kaj nur la sola Aliturus, kiu, komence malamike agordita kontraŭ la kristanoj, nun kompatis ilin, kuraĝis paroli al la cezaro pri la malliberigita knabino kaj propeti por ŝi; li tamen ricevis nenion, krom la respondo:

– Ĉu vi kredas, ke mi havas animon malpli grandan ol Brutus, kiu por la bono de Romo ne ŝparis la proprajn filojn?

Kaj kiam li ripetis tiun respondon al Petronius, tiu diris:

– Se li trovis la komparon kun Brutus, estas plu nenia rimedo.

Li bedaŭris tamen Viniciuson kaj kaptis lin timo, ĉu li ne atencos la propran vivon.”Nun, ”– li diris al si, –”subtenas lin ankoraŭ la klopodoj, kiujn li faras por ŝin savi. Ŝia vido kaj la sufero mem, sed kiam ĉiuj rimedoj montriĝos vanaj kaj kiam estingiĝos la lasta fajrero de la espero, je Kastoro! li ne postvivos ŝin kaj ĵetos sin sur glavon”. Petronius komprenis eĉ pli bone, ke oni povas tiel fini, ol ke oni povas tiel ami kaj tiel suferi. Dume Vinicius faris ankoraŭ ĉion, kion povis koncepti lia menso por savi Ligian. Li vizitis la aŭgustanojn kaj li, iam tiel fiera, petegis nun kiel almozon, ilian helpon. Pere de Vi1telius li oferis al Tigellinus siajn siciliajn posedaĵojn kaj ĉion, kion la perfekto postulus. Tigellinus tamen, ne volante verŝajne inciti kontraŭ si la aŭgustinon, rifuzis. Iri al la cezaro mem, ĉirkaŭbraki liajn genuojn kaj petegi efikus nenion; Vinicius vere volis eĉ tion fari, sed Petronius, aŭdinte pri tiu intenco, demandis:

– Kaj se li rifuzos al vi, se li respondos per ŝerco aŭ per malnobla minaco, kion vi faros?

Je tio la trajtoj de Vinicius tordiĝis de doloro kaj furiozo, kaj el inter la kunpremitaj makzeloj komencis eliĝi grinco.

– Jes! – diris Petronius, – tial mi ĝin malkonsilas. Vi baros ĉiujn vojojn de savo.

Sed Vinicius regis sin kaj, ŝovante la manon sur la frunto, kovrita de malvarma ŝvito, diris:

– Ne! ne! mi estas kristano!

– Kaj vi forgesos tion, kiel vi forgesis antaŭ momento. Vi rajtas pereigi vin mem, sed ne ŝin. Memoru, kion suferis antaŭ la morto la filino de Sejanus.

Parolante tiel, li ne estis tute sincera, ĉar li zorgis pli multe pri Vinicius ol pri Ligia. Li sciis tamen, ke neniel li detenos la junan tribunon de tiel danĝera paŝo, nur sole prezentante al li, ke ĝi povus rezultigi senrevokan pereon por Ligia. Cetere, li estis prava, ĉar sur Palatino oni antaŭvidis venon de la juna tribuno kaj entreprenis konformajn gardrimedojn. Tamen la sufero de Vinicius superis ĉion, kion la homaj fortoj povas elporti. De la momento, kiam Ligia estis malliberigita kaj kiam falis sur ŝin la brilo de venonta martireco, ne nur li amis ŝin centoble pli multe, sed komencis simple preskaŭ kulti ŝin en la animo kiel superhoman estaĵon. Kaj nun je la penso, ke tiun ĉi estaĵon, kaj amegatan kaj sanktan, li devas perdi, ke krom la morto povas trafi ŝin torturoj, pli teruraj ol la morto mem, la sango koagulis en liaj vejnoj, la animo ŝanĝis sin en ĝemon kaj konfuzigis lia menso. Iafoje ŝajnis al li, ke lian kranion plenigas flamanta fajro, kiu ĝin bruligos aŭ krevigos. Li ĉesis kompreni, kio okazas, li ĉesis kompreni, kial Kristo – tiu kompatema – tiu Dio – ne venas helpi siajn konfesantojn, kial la fulgokovritaj muroj de Palatino ne falegas en la teron, kaj kun ili Nero, la aŭgustanoj, la pretoria tendaro kaj tiu ĉi tuta urbo de krimoj. Li kredis, ke ne povas kaj ne rajtas esti alie, kaj ke ĉio tio, kion rigardas liaj okuloj, de kio rompiĝas lia animo kaj hurlas la koro, estas sonĝo. Sed la muĝado de la bestoj diris al li, ke ĝi estas realaĵo; la klakbruo de la hakiloj, sub kiuj kreskis arenoj, diris al li, ke ĝi estas realaĵo, kaj konfirmis tion la bojado de la popolo kaj la plenegaj malliberejoj. Tiam teruriĝis en li la kredo je Kristo, kaj tiu teruriĝo estis nova sufero, eble plej granda el ĉiuj.

Dume Petronius diris al li:

– Memoru, kion antaŭ la morto suferis la filino de Sejanus.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.