La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


QUO VADIS

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Parto 2 – Ĉapitro 70

Je la krepusko de la sekvinta mateno du malhelaj figuroj iris la Appian vojon al la ebenaĵoj de Kampanio. Unu el ili estis Nazarius, la alia Petro la apostolo, forlasanta Romon kaj la tie martirigatajn samkredanojn. La ĉielo en la oriento estis jam ricevanta palan verdetan nuancon, kiu iom post iom ĉiam pli klare borderiĝis malsupre per la safrana koloro. La arboj kun arĝentaj folioj, la blankaj marmoroj de kampardomoj kaj la arkaĵoj de la akveduktoj, tirantaj sin tra la ebenaĵo al la urbo, elprofundiĝis el la ombro. Plilumiĝis grade la verdeco de la ĉielo, saturiĝante per orkoloro. Poste la sunleviĝo komencis rozbrili kaj lumigis la Albanan montaron, kiu aperis mirinda, palviola, kvazaŭ konsistanta el nuraj briloj.

La tagiĝo spegulis sin en rosgutoj, tremantaj sur la folioj. La nelbulo maldensiĝis, malkovrante al la okuloj ĉiam pli vaste la ebenaĵon, la domojn troviĝantajn sur ĝi, tombejojn, urbetojn kaj arbotufojn, inter kiuj blankis la kolonoj de temploj. La vojo estis senhoma. La kamparanoj, kiuj portis legomojn en la urbon, ne aljungis ankoraŭ videble siajn vĉturilojn De la ŝtonplatoj, per kiuj la vojo estis pavimita ĝis la montaro, disiris en la silento la rebruo de lignaj ŝuoj, kiujn la vojaĝantoj havis sur la piedoj.

Poste la suno aperis trans la montaraj interpintoj, sed kune stranga vido frapis la okulojn de la apostolo. Ŝajnis al li, ke la ora disko, anstataŭ leviĝi ĉiam pli alten sur la ĉielo, deŝovis sin de la montetoj kaj ruliĝas sur la vojo.

Tiam Petro haltis kaj diris:

– Ĉu vi vidas tiun lumon, kiu proksimiĝas al ni?

– Mi vidas nenion,– respondis Nazarius.

Sed Petro post momento parolis, ŝirminte la okulojn per la mano:

– Iu venas al ni en la suna brilo.

Iliajn orelojn tamen ne atingis plej eta bruo de paŝoj. Ĉirkaŭe estis tute silente, Nazarius vidis nur, ke for, malproksime, tremas la arboj, kvazaŭ iu ilin skuus, kaj la brilo disverŝiĝas ĉiam pli vaste sur la ebenaĵo.

Li komencis rigardi kun miro la apostolon.– Rabeno! kio estas al vi?– li kriis maltrankvile.

Kaj el la manoj de Petro la vojaĝa bastono elŝovis sin teren, la okuloj rigardis senĉese antaŭen, la buŝo estis malfermita, sur la vizaĝo bildiĝis miro, ĝojo, ravo. Subite li ĵetis sin surgenuen kun brakoj etenditaj antaŭen, kaj el lia buŝo eliĝis la krio:

– Ho Kristo!… Ho Kristo!…

Kaj li falis kapaltere, kvazaŭ li kisus ies piedojn. Longe daŭris la silento, poste en la mallaŭto aŭdiĝis plorrompataj vortoj de la maljunulo:

– Quo vadis, Domine?…

Nazarius ne aŭdis respondon, sed la orelojn de Petro atingis voĉo malgaja kaj dolĉa, kiu diris:

– Kiam vi forlasas mian popolon, mi iras Romon, por ke oni krucumu min tie duafoje.

La apostolo kuŝis surtere, kun vizaĝo en la polvo, senmova kaj silenta. Al Nazarius ŝajnis jam, ke li svenis aŭ mortis, sed li leviĝis fine, per la tremantaj manoj prenis la pilgriman bastonon kaj, nenion dirante, returniĝis al la sep montetoj de la urbo.

Kaj la knabo, vidante tion, ripetis kiel eĥo:

– Quo vadis, Domine?…

– Romon,– respondis mallaŭte la apostolo. Kaj li revenis.

Paŭlo Johano, Linus kaj ĉiuj kredantoj akceptis lin kun miro kaj timo des pli granda, ke ĝuste je la krepusko, tuj post lia eliro, pretorianoj ĉirkaŭis la loĝejon de Miriam kaj serĉis en ĝi la apostolon. Sed al ĉiuj iliaj demandoj li respondis nur kun ĝojo kaj trankvilo:

– Mi vidis la Sinjoron.

Kaj ankoraŭ en la sama vespero li iris en la tombejon en Ostriano por instrui kaj bapti tiujn, kiuj volis baniĝi en la akvo de la vivo.

De tiam li venis tien ĉiutage, kaj post li venis amasoj, ĉiutage pli grandaj. Ŝajnis, ke el ĉiu martira larmo naskiĝas novaj konfesantoj kaj ke ĉiu ĝemo sur la areno eĥiĝas en miloj da brustoj. La cezaro vadis en sango, Romo kaj la tuta idolana mondo frenezis. Sed tiuj, kiuj jam havis sufiĉe da krimoj kaj frenezaĵoj, tiuj, kiujn oni piedpremis, tiuj, kies vivo estis konstanta malbonsorto kaj sufero, ĉiuj premitoj, ĉiuj malĝojantoj, ĉiuj malfeliĉuloj venis por aŭskulti la strangan rakonton pri Dio, kiu pro amo al la homoj lasis sin krucumi por elaĉeti iliajn kulpojn.

Trovante Dion, kiun ili povis ami, ili trovis tion, kion al neniu povis doni ĝis tiu momento la tiama mondo: la feliĉon pro amo.

Kaj Petro komprenis, ke nek la cezaro, nek ĉiuj liaj legioj venkos la vivan veron, ke superverŝos ĝin nek larmoj, nek sango kaj ke nur nun komenciĝas ĝia venko. Li komprenis ankaŭ, kial la Sinjoro revenigis lin de la vojo: ĉar tiu ĉi urbo de fiereco, krimoj, malĉasteco kaj potenco komencis esti lia urbo kaj duobla metropolo, el kiu fluis sur la tutan mondon la komando de la korpoj kaj de la animoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.