La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


QUO VADIS

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Parto 2 – Ĉapitro 65

Unu vesperon vizitis Petroniuson senatano Scævinus kaj komencis kun li longan interparolon pri la malfacila tempo, en kiu ambaŭ vivis, kaj pri la cezaro. Li parolis tiel malkaŝe, ke Petronius, kvankam estante en amikaj rilatoj kun li, komencis esti singardema. Li plendis, ke la mondo iras malrekte kaj freneze kaj ke ĉio tio kune devas finiĝi per ia katastrofo, pli terura eĉ ol la brulego de Romo. Li diris, ke eĉ la aŭgustanoj estas malkontentaj, ke Fenius Rufius, la dua prefekto de la pretorianoj, elportas plej kontraŭvole la abomenan regadon de Tigellinus, kaj ke la pacienco de la tuta gento de Seneca estas elĉerpita pro la maniero, en kiu la cezaro kondutas al sia maljuna majstro kaj al Lucanus. Fine li komencis mencii la malkontentecon de la popolo, kaj eĉ de la pretorianoj, kiujn en granda parto Fenius Rufius sciis favorigi al si.

– Kial vi diras al mi tion? – demandis lin Petronius.

– Pro zorgemo pri la cezaro, – respondis Scævinus. Mi havas en la pretorio malproksiman parencon, kiu nomas sin Scævinus, same kiel mi, kaj pere de li mi scias, kio okazas en la tendaro … La malkontenteco kreskas ankaŭ tie … Caligula, vidu, ankaŭ estis freneza, kaj rigardu, kio okazis! Jen trovi ĝis Cassius Chærea … Terura faro ĝi estis kaj sendube estas inter ni neniu, kiu ĝin aprobus, tamen Chærea liberigis la mondon de monstro.

– Alivorte, – respondis Petronius, – vi diras tiel: ”Mi Chærean ne laŭdas, sed tio estis bonega homo kaj la dioj donu al ni pli multe da similaj.”

Sed Scævinus ŝanĝis la temon kaj komencis neatendite glori Pison. Li gloris lian genton, lian noblecon, lian sindonon al la edzino, kaj fine lian saĝecon, trankvilecon kaj strangan kapablon inklinigi al si la homojn.

– La cezaro estas senida, – li diris, – kaj ĉiuj vidas lian sekvonton en Piso. Sendube ĉiuj ankaŭ helpus lin tutkore atingi la regadon. Amas lin Fenius Rufius, la cento de Anneusoj estas al li plene sindonema. Plautius Lateranus kaj Tullius Senecio saltus pro li en fajron. Kaj same Natalis, kaj Subrius Flavius, kaj Sulpicius Asper, kaj Atranius Quintianus, kaj eĉ Vestinus.

– La lasta ne multe utilos al Piso, – respondis Petronius.

– Vestinus timas la propran ombron.

– Vestinus timas la sonĝojn kaj spiritojn, – respondis Scævinus, – sed li estas homo brava, kiun oni prave volas nomi konsulo. Kaj se en la animo li estas kontraŭ la persekutado de la kristanoj, ne malbonkalkulu al li tion, ĉar ankaŭ al vi gravas, ke tiuj frenezaĵoj ĉesu.

– Ne al mi, sed al Vinicius, – diris Petronius. – Pro Vinicius mi volus savi knabinon, sed mi ne povas, ĉar mi perdis la favoron de Ahenobarbus.

– Kiel do? Ĉu vi ne rimarkas, ke la cezaro denove proksimiĝas al vi kaj komencas kun vi paroli? Kaj mi diros al vi, kial. Nome li planas denove iri Aĥajon, kie li intencas kanti grekajn kantojn, de li mem komponitajn. Li flamas al tiu vojaĝo, sed kune tremas, pensante pri la mokemo de la grekoj. Li imagas, ke povas lin trafi aŭ plej granda triumfo, aŭ plej granda falo. Li bezonas bonan konsilon, kaj li scias, ke neniu kapablus al li konsili pli bone ol vi. Jen estas la kaŭzo, pro kiu vi reakiras la favoron.

– Lucanus povus min anstataŭi.

– La Kuprobarba malamegas lin kaj verdiktis al li morton en la animo. Li serĉas nur pretekston, ĉar li ĉiam serĉas pretekstojn. Lucanus komprenas, ke necesas rapidi.

– Je Kastoro! – diris Petronius. – Povas esti. Sed mi havus ankoraŭ unu rimedon por baldaŭ reakiri la favoron.

– Kian?

– Simple ripeti al la Kuprobarba tion, kion vi diris antaŭ momento.

– Mi nenion diris! – kriis Scævinus maltrankvile.

Sed Petronius metis la brakon sur lian ŝultron.

– Vi nomis la cezaron frenezulo, vi antaŭvidis la postvenon de Piso kaj diris: ”Lucanus komprenas, ke necesas rapidi”. Kun kio vi volas do rapidi, carissime?

Scævinus paliĝis, kaj dum momento ili rigardis sin reciproke en la okulojn.

– Vi ne ripetos!!

– Je la koksoj de Cypria! Kiel bone vi min konas. Ne, mi ne ripetos. Mi nenion aŭdis, sed mi ankaŭ volas nenion aŭdi … Vi komprenas! La vivo estas tro mallonga, ke valoru ion entrepreni. Mi nur petas vin, ke vi vizitu hodiaŭ Tigellinuson kaj parolu kun li same longe kiel kun mi, pri kio vi volas!

– Kial?

– Tial, ke, se iam Tigellinus diros al mi: ”Scævinus estis ĉe vi”, mi povu al li diri: ”La saman tagon li estis ankaŭ ĉe vi”.

Scævinus, aŭdinte tion, rompis eburan bastonon, kiun li tenis en la mano kaj respondis:

– Malbona sorĉo trafu ĉi tiun bastonon … Mi estos hodiaŭ ĉe Tigellinus kaj poste en la festeno ĉe Nerva. Vi ja ankaŭ ĉeestos? En ĉiu okazo, ĝis la revido postmorgaŭ en la amfiteatro, kie oni prezentos la reston de la kristanoj!… Ĝis la revido!

– Postmorgaŭ! – ripetis Petronius, restinte sola. – Ni ne havas do tempon por perdi. Ahenobarbus efektive bezonos min en Aĥajo, eble do li konsideros je mi.

Kaj li decidis provi lastan rimedon.

Efektive dum la festeno ĉe Nerva la cezaro mem postulis, ke Petronius kuŝu kontraŭ li, ĉar li volis paroli kun li pri Aĥajo kaj pri la urboj, kie li povus prezentiĝi kun la perspektivoj de plej granda sukceso. Plej multe gravis al li ĉi momente la atenanoj, kiujn li timis. La aliaj aŭgustanoj aŭskultis tiun interparolon kun koncentrita atento, por, kaptinte fragmentetojn el la frazoj de Petronius, prezenti ilin poste kiel la proprajn.

– Ŝajnas al mi, ke mi ĝis nun ne vivis, – diris Nero, – kaj ke mi naskiĝos nur en Grekujo.

– Vi naskiĝos al nova gloro kaj senmorteco, – respondis Petronius.

– Mi esperas, ke tiel okazos kaj ke Apolono ne montriĝos jaluza. Se mi revenos triumfe, mi oferos al li hekatombon, kian ĝis nun havis neniu dio.

Scævinus komencis ripeti la versojn de Horacio:

”Sic te diva potens Cypri. sic fratres Helenæ, lucida sidera, ventorumque regat Pater …”

– La ŝipo atendas jam en Neapolo, – diris la cezaro. – Mi volus ekiri eĉ morgaŭ.

Tiam Petronius levis sin kaj, rigardante rekte en la okulojn de Nero, diris:

– Permesu, dia, ke mi antaŭe aranĝu edziĝan festenon, al kiu mi invitos ankaŭ vin ĉiujn.

– Edziĝan festenon? Kies? – demandis Nero.

– De Vinicius kun la filino de la liga reĝo, via garantiulino. Ŝi estas nun, vere, en malliberejo, sed unue kiel garantiulino, ŝi ne povas esti malliberigata, kaj due, vi mem permesis al Vinicius edzinigi ŝin; ĉar viaj verdiktoj, kiel la verdiktoj de Zeŭso, estas nerevokeblaj, tial ordonu ellasi ŝin el la malliberejo kaj transdoni ŝin al la fianĉo.

La malvarma sango kaj la trankvila memcerteco, kun kiu parolis Petronius, konfuzis Neron, kiu ĉiam konfuziĝis, kiam iu parolis al li en tia maniero.

– Mi scias, – li respondis, mallevante la okulojn. – Mi pensis pri ŝi kaj pri tiu grandegulo, kiu sufokis Croton.

– Sekve ambaŭ estas savitaj, – diris Petronius.

Sed Tigellinus rapidis helpi sian sinjoron:

– Ŝi estas en la malliberejo laŭ la volo de la cezaro, kaj vi mem diris, Petronius, ke liaj verdiktoj estas nerevokeblaj.

Ĉiuj ĉeestantoj, konante la historion de Vinicius kaj Ligia, bonege sciis, pri kio temas, ili do eksilentis, scivolaj, kiel finigos la interparolo.

– Ŝi estas en la malliberejo pro via eraro kaj pro via nekono de la leĝo de nacioj, kontraŭ la volo de la cezaro, – respondis akcente Petronius. – Vi estas, Tigellinus, naiva homo, sed vi ja ne asertos, ke ŝi bruligis Romon, ĉar cetere, se vi eĉ tion asertus, la cezaro ne kredus al vi.

Sed Nero jam regis sin kaj komencis fermeti siajn miopajn okulojn kun la esprimo de nedirebla maliceco. – Petronius estas prava, – li diris post momento. Tigellinus rigardis lin kun miro.

– Petronius estas prava, – ripetis Nero. – Morgaŭ oni malfermos al ŝi la pordegon de la malliberejo, kaj pri la edziĝa festeno ni parolos postmorgaŭ, en la amfiteatro.

– Mi malvenkis denove, – pensis Petronius.

Kaj, reveninte hejmen, li estis jam tiel certa, ke venis la fino de la vivo de Ligia, ke la sekvintan tagon li sendis en la amfiteatron sian fidatan liberigiton, por ke tiu interkonsentu kun la estro de la spoliarium pri la eldono de ŝia korpo, ĉar li volis transdoni ĝin al Vinicius.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.