La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


QUO VADIS

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Parto 1 – Ĉapitro 29

Al tiu letero Vinicius ne plu ricevis respondon, ĉar Petronius ne skribis, esperante videble, ke la cezaro hodiaŭmorgaŭ ordonos revenon en Romon. La famo pri tio disvastiĝis efektive tra la urbo kaj vekis grandan ĝojon en la koroj de la stratamaso, sopiranta cirkludojn kaj disdonadon de greno kaj de olivoleo, da kiuj grandaj provizoj estis amasigitaj en Ostio. Helius, liberigito de Nero, anoncis fine en la senato lian revenon. Sed Nero, enŝipiĝinte kun sia kortego ĉe la promontoro Miseno, revenis malrapide, vizitante envoje apudbordajn urbojn por tie ripozi aŭ prezentiĝi en teatroj. En Minturnoj, kie li denove kantis publike, li restis dekkelkajn tagojn kaj konsideris eĉ, ĉu reveni en Neapolon kaj atendi tie la alvenon de la printempo, kiu cetere iĝis pli frua ol ordinare kaj varma. Dum la tuta tempo Vinicius vivis fermita en sia domo, kun la penso pri Ligia kaj pri ĉiuj tiuj novaj aferoj, kiuj okupis lian animon, enportante en ĝin ideojn kaj sentojn, kiuj ĝis tiam estis al ĝi fremdaj. Li vidis nur de tempo al tempo Glaucuson la kuraciston, kies ĉiu vizito inspiris al li internan ĝojon, ĉar li povis paroli kun li pri Ligia. Glaucus ne sciis, vere, kie ŝi trovis rifuĝon, li certigis tamen Viniciuson, ke la ĉefuloj ĉirkaŭigis ŝin per sindona zorgemo. Foje ankaŭ, tuŝita de la malĝojo de Vinicius, Glaucos diris al li, ke la apostolo Petro mallaŭdis Crispuson pro tio, ke li riproĉis al Ligia ŝian teran amon. La juna patricio, aŭdinte tion, paliĝis de kortuŝo.

Ankaŭ al li ŝajnis iafoje, ke li ne estas indiferenta al Ligia, sed egale ofte kaptis lin dubo kaj necerteco. Nun unuafoje li aŭdis la konfirmon de siaj deziroj kaj esperoj el la buŝo de alia homo, kaj plie de kristano. En la unua momento de dankemo li volis kuri al Petro, kaj eksciinte, ke tiu forestas el la urbo, li petegis Glaucuson, ke li konduku lin al la apostolo, promesante por tio malavarajn donacojn por la malriĉuloj de la komunumo. Ŝajnis al li ankaŭ, ke se Ligia lin amas, per tiu sola fakto ĉiu baroj estas forigitaj, ĉar li estas preta ĉiumomente ekadori Kriston. Sed Glaucus, kvankam li insiste inklinigis la junan patricion akcepti bapton, ne kuraĝis al li tamen garantii, ĉu li per tio tuj akiros Ligian, kaj li diris al Vinicius, ke bapton oni devas deziri por la bapto mem, ne por aliaj celoj.

”Oni devas havi ankaŭ la animon kristanan”, – li diris al la juna tribuno, – kaj Vinicius, kvankam ĉia malhelpo incitegis lin, komencis jam kompreni, ke Glaucus, kiel kristano, diras tion, kion li devas diri. Li mem ne konsciis klare, ke unu el la plej profundaj ŝanĝoj de lia naturo konsistis en tio, ke antaŭe li mezuris la homojn kaj aferojn nur per la propra egoismo, dum nun, iom post iom li alkutimiĝis al la penso, ke aliaj okuloj povas alie rigardi, alia koro alie senti, kaj ke praveco ne ĉiam estas samsignifa kun persona profito. Ofte li ankaŭ sentis la deziron vidi Paŭlon el Tarso, kies vortoj vekis kune lian intereson kaj maltrankvilon. Li preparis al si en la animo argumentojn, per kiuj li kontraŭparolos lian instruon, li konstraŭstaris lin en la penso, li volis lin tamen vidi kaj aŭdi. Sed Paŭlo iris en Aricion, kaj kiam ankaŭ la vizitoj de Glaucus komencis iĝi ĉiam pli maloftaj, Viniciuson ĉirkaŭis kompleta soleco. Tiam li denove komencis trakuri la stratetojn, najbarajn al Suburra, kaj la mallarĝajn vojetojn de Transtibro, esperante, ke eble eĉ de malproksime li vidos Ligian, sed kiam ankaŭ tiu espero montriĝis vana, en lia koro komencis kreski enuo kaj malpacienco. Venis fine la tempo, ke la antaŭa naturo parolis en li ankoraŭ foje kun tia forto, kiel ondo en la momento de alfluo revenas al la bordo, de kiu ĝi foriĝis. Ŝajnis al li, ke li estis malsanulo, ke senbezone li okupis sian kapon per aferoj, kiuj igis lin malgaja, kaj ke li devas preni el la vivo, kion li povas. Li decidis forgesi pri Ligia, aŭ almenaŭ serĉi volupton kaj vivoĝuon ekster ŝi. Li sentis tamen, ke tio estas la lasta provo, do li ĵetis sin en la ĥaoson de la vivo kun la tute blinda, al li propraj energio kaj pasio. La vivo mem ŝajnis lin al tio logi. La urbo, kvazaŭ morta kaj senhomiĝinta en la vintro, komencis vigliĝi per la espero de la baldaŭa reveno de la cezaro. Oni preparis por li solenan akcepton. Krom tio la printempo estis venanta: de la spiro de afrikaj ventoj malaperis la neĝoj sur la pintoj de la Albana montaro. La ĝardenaj herbejoj kovriĝis per violoj. La forumoj kaj la Kampo de Marso svarmis per homoj, kiujn karesis ĉiam pli varma suno. Sur Via Appia, kiu estis ordinara loko de eksterurbaj veturpromenoj, regis la movado de riĉe ornamitaj veturiloj. Oni jam faris ekskursojn en la Albanan montaron. Junaj virinoj, pretekstante adorsaluti Junonon en Lanuvio aŭ Dianon en Aricio, eliĝis el siaj domoj, por ekster la urbo serĉi impresojn, societon, renkontojn kaj volupton.

Tie, inter grandiozaj veturiloj, iun tagon Vinicius rimarkis, antaŭatan de du molosoj, imponan carruca de la petroniusa Chrysothemis, ĉirkaŭita de tuta aro da junuloj kaj maljunaj senatanoj, kiujn la ofico retenis en la urbo. Chrysothemis, mem direktante kvar malgrandajn korsikajn ĉevalojn, disdonis ĉirkaŭen ridetojn kaj facilajn batojn per ora vipo, sed, rimarkinte Viniciuson, ŝi haltigis la ĉevalojn, invitis lin en sian carruca kaj poste hejmen al festeno, kiu daŭris la tutan nokton.

Vinicius tiel ebriiĝis dum tiu festeno, ke li eĉ ne memoris, kiam oni forprenis lin hejmen, li tamen rememoris, ke kiam Chrysothemis demandis lin pri Ligia, li ofendiĝis kaj, estante jam ebria, verŝis sur ŝian kapon pokalon da falerno. Pensante pri tio jam sobre, li sentis ankoraŭ koleron. La tagon poste Chrysothemis, forgesinte videble la ofendon, vizitis lin en lia hejmo kaj denove kunprenis lin sur la Appian vojon; poste ŝi vespermanĝis ĉe li, dum kio ŝi konfesis, ke ne nur Petronius, sed ankaŭ lia liutisto tedas ŝin jam delonge kaj ke ŝia koro estas libera. Dum semajno oni vidis ilin kune, sed la rilato ne promesis esti daŭra. Kvankam post la akcidento kun la falerno la nomo de Ligia neniam plu estis elparolita, Vinicius ne povis liberiĝi de la penso pri ŝi. Ĉiam li havis la senton, ke ŝiaj okuloj lin rigardas, kaj tiu sento traigis lin kvazaŭ per timo. Li koleris kontraŭ si mem, ne povante tamen liberi ĝi de la penso, ke li ĉagrenas Ligian, nek de la bedaŭro, kiu naskiĝis el tiu penso. Post unua sceno de ĵaluzo, kiun Chrysothemis faris al li pro du siriaj knabinoj, kiujn li aĉetis, li forpelis ŝin krudmaniere. Li vere ne ĉesis tuj bani sin en volupto kaj diboĉo, kontraŭe, li faris tion kvazaŭ spite al Ligia, sed fine li rimarkis, ke la penso pri ŝi ne forlasas lin eĉ por momento, ke ŝi ekskluzive estas la kaŭzo de liaj kaj bonaj kaj malbonaj agoj, kaj ke efektive nenio en la mondo interesas lin, krom ŝi. Tiam ekregis lin malplaĉo kaj laceco. La volupto iĝis al li abomena kaj postlasis nur riproĉojn. Ŝajnis al li, ke li estas malnoblulo, kaj tiu sento plenigis lin per selima mirego, ĉar antaŭe li konsideris kiel bona ĉion, kio estis al li plezura. Fine li perdis la liberecon, la memcertecon kaj dronis en kompleta sensenteco, el kiu ne povis lin veki eĉ la famo pri la reveno de la cezaro. Nenio jam lin nun interesis kaj eĉ Petroniuson li ne vizitis tiel longe, ĝis tiu sendis al li inviton kaj sian portilon.

Ekvidinte lin, kvankam salutita kun ĝojo, li respondis liajn demandojn malvolonte, sed fine la longe sufokataj sentoj kaj pensoj eksplodis kaj fluis el lia buŝo per abunda torento. Refoje li detale rakontis la historion de sia serĉado de Ligia kaj de sia restado inter la kristanoj, ĉion, kion li tie vidis kaj aŭdis, ĉion, kio trairis lian kapon kaj koron, kaj fine li komencis plendi, ke li falis en ĥaoson, en kiu li perdis la trankvilon, kapablon distingi la aferojn kaj juĝon pri ili. Jen nenio lin logas, nenio al li plaĉas, li ne scias, en kio persisti; kaj kiel agi. Li estas preta adori Kriston kaj persekuti Lin, li komprenas la altecon de Lia instruo kaj kune sentas al ĝi nevenkeblan abomenon.

Li komprenas, ke se li eĉ ekposedus Ligian, li ne posedus ŝin plene, ĉar li devus dividi ŝin kun Kristo. Fine li vivas, kvazaŭ li ne vivus: sen espero, sen morgaŭo, sen kredo je feliĉo, kaj ĉirkaŭ li estas mallumo, el kiu li palpe serĉas eliron kaj ne povas ĝin trovi.

Petronius rigardis dum la rakontado lian ŝanĝitan vizaĝon, la manojn, kiujn li, parolante, etendis antaŭen en stranga maniero, kvazaŭ efektive li serĉus vojon en mallumo, kaj meditis. Subite li leviĝis kaj, proksimiĝinte al Vinicius, komencis disŝovi per la fingroj liajn harojn super la orelo.

– Ĉu vi scias, – li demandis, – ke vi havas kelkajn grizajn harojn sur la tempioj?

– Povas esti, – respondis Vinicius. – Mi ne miros, se baldaŭ ili ĉiuj griziĝos.

Poste sekvis silento. Petronius estis inteligenta homo kaj ofte li pensis pri la homa animo kaj pri la vivo. Sed ĝenerale la vivo en tiu mondo, en kiu ili ambaŭ vivis, povis esti ekstere feliĉa aŭ malfeliĉa, sed interne ĝi estis trankvila. Same kiel tondrobato aŭ tertremo povis faligi templon, tiel malfeliĉo povis detrui la vivon, ĝi mem tamen konsistis el rektaj kaj harmoniaj linioj, liberaj de ĉiaj implikaĵoj. Dume io alia estis en la vortoj de Vinicius kaj unuafoje Petronius ekstaris antaŭ vico da spiritaj nodoj, per kies malligo neniu ĝis nun okupiĝis. Li estis tiel inteligenta, ke li sentis ilian gravecon, sed malgraŭ sia tuta orientiĝemo li sciis nenion respondi al la farita demando – kaj fine, post longa momento de silento, li diris:

– Tio devas esti sorĉoj.

– Ankaŭ mi tiel kredis, – respondis Vinicius, – ofte ŝajnis al mi, ke oni sorĉis nin ambaŭ.

– Kaj se vi irus, – diris Petronius, – ekzemple al la pastroj de Serapiso? Sendube estas inter ili, kiel ĝenerale inter la pastroj, multaj ĉarlatanoj, sed estas ankaŭ tiaj, kiuj penetris strangajn misterojn.

Sed li parolis sen konvinko kaj per necerta voĉo, ĉar li mem sentis, kiel senvalore kaj eĉ ridinde tia konsilo povis soni en lia buŝo.

Vinicius komencis froti la frunton – kaj diris:

– Sorĉoj! Mi vidis sorĉistojn, kiuj uzis subterajn, ne konatajn fortojn por sia profito, mi vidis ankaŭ tiajn, kiuj uzis ilin kontraŭ siaj malamikoj. Sed la kristanoj vivas en malriĉeco, pardonas la malamikojn, proklamas humilecon, virton kaj kompatemon – kion do ili profitus el sorĉoj kaj kial ili uzus ilin?

Petroniuson komencis inciti, ke lia intelekto al nenio povas respondi, ne volante tamen tion konfesi, li respondis nur por doni ian ajn respondon:

– Tio estas nova sekto.

Kaj post momento li diris:

– Je la dia loĝantino de la Pafosaj boskoj, kiel ĉio tio konfuzas la vivon! Vi admiras la bonecon kaj virton de tiuj homoj, sed mi diras al vi, ke ili estas malbonaj, ĉar ili estas malamikoj de la vivo, kiel malsanoj kaj kiel la morto mem. Ni jam havas sufiĉe! ni ne bezonas ankaŭ la kristanojn. Kalkulu nur: la malsanoj, la cezaro, Tigellinus, la versaĵoj de la cezaro, la ŝuistoj, kiuj regas la posteulojn de la iamaj kviritoj, la liberigitoj, kiuj okupas lokojn en la senato, je Kastoro! sufiĉe. Ĝi estas pereiga kaj abomena sekto. Ĉu vi provis almenaŭ forskui de vi tiujn malĝojojn kaj ĝui iom la vivon?

– Mi provis, – respondis Vinicius.

Petronius ekridis kaj diris:

– Ha, perfidulo! Novaĵoj rapide diskoniĝas pere de sklavoj: vi delogis mian Chrysothemison!

Vinicius movis la manon kun malplaĉo.

– Ĉiuokaze mi dankas al vi, – parolis Petronius. – Mi sendos al ŝi paron da perlobroditaj ŝuoj; en mia ama lingvo ĝi signifas: ”foriru”. Mi ŝuldas al vi duoblan dankon: unue pro tio, ke vi ne akceptis Eunicen, due, ĉar vi liberigis min de Chrysothemis. Aŭskultu min: vi vidas antaŭ vi homon, kiu leviĝis matene, banis sin, festenis, posedis Chrysothemison, verkis satirojn kaj iafoje eĉ interplektis prozon per versaĵoj, sed kiu enuis, kiel la cezaro, kaj ofte ne sciis forpeli de si malserenajn pensojn. Kaj ĉu vi scias, kial tiel estis? Jen tial, ke mi serĉis malproksime tion, kio estis proksime. Bela virino ĉiam valoras tiom da oro, kiom ŝi pezas, sed virino, kiu krom tio amas, simple ne havas prezon. Tion oni ne povas aĉeti por ĉiuj trezoroj de Verres. Nun mi diras al vi la jenon: mi plenigas la vivon per feliĉo, kiel pokalon per plej bona vino, kiun la tero produktis, kaj mi trinkos, ĝis mia mano rigidiĝos kaj paliĝos la buŝo. Kio estos poste, mi ne zorgas, kaj tio estas mia plej nova filozofio.

– Vi ĝin ĉiam konfesis: estas en ĝi nenio nova!

– Estas en ĝi la enhavo, kiu mankis.

Dirinte tion, li vokis Eunicen, kiu eniris, vestita per blanka drapiraĵo, ne plu la antaŭa sklavino, sed kvazaŭ diino de amo kaj feliĉo.

Kaj li malfermis al ŝi la brakojn kaj diris:

– Venu!

Je tio ŝi alkuris al li kaj, sidiĝinte sur liaj genuoj, ĉirkaŭplektis lian kolon per la brakoj, metante la kapon sur lian bruston. Vinicius vidis, kiel iom post iom ŝiajn vangojn kovris nuanco de purpuro, kiel ŝiaj okuloj grade dronis en nebulo. Kune ili prezentis mirindan grupon aman kaj feliĉan. Petronius etendis la manon al plata vazo, staranta apude sur tableto, kaj, eliginte el ĝi plenmanon da violoj, komencis ŝuti ilin sur la kapon, bruston kaj stola de Eunice, poste li deŝovis la tunikon de ŝiaj ŝultroj kaj diris:

– Feliĉa estas, kiu, kiel mi, trovis amon loĝantan en simila formo … Ŝajnas al mi iafoje ke ni estas paro da dioj … Rigardu mem: ĉu Praksitelo, ĉu Mirono, ĉu Skopaso, ĉu Liziaso kreis iam pli mirindajn liniojn? Ĉu sur Paroso aŭ sur Pentelikono estas simila marmoro, varma, rozkolora kaj amanta? Ekzistas homoj, kiuj forkisas la randojn de vazoj, sed mi preferas serĉi volupton tie, kie oni ĝin vere povas trovi.

Dirinte tion, li komencis ŝovi la buŝon sur ŝiaj ŝultroj kaj kolo; Eunicen traigis tremoj kaj ŝiaj okuloj jen fermiĝis, jen malfermiĝis kun esprimo de nedirebla volupto. Petronius levis post momento sian elegantan kapon kaj, turninte sin al Vinicius, diris:

– Pensu nun, kio estas kompare kun tio viaj malserenaj kristanoj? kaj se vi ne komprenas la diferencon, iru mem al ili … Sed tiu vido vin kuracos.

Vinicius disblovis la nazon, kiun eniris la aromo de la violoj, pleniganta la tutan ĉambron, kaj li paliĝis, ĉar li pensis, ke se li povus tiel movi la buŝon sur la ŝultroj de Ligia, ĝi estus ia sakrilegia volupto, tiel grandega, ke poste pereus eĉ la mondo. Sed kutimiĝinte jam rapide konsciigi al si, kio kun li okazas, li rimarkis, ke eĉ en tiu momento li pensas pri Ligia, nur pri ŝi.

Kaj Petronius diris:

– Eunice, mia dia, ordonu prepari al ni florkronojn por la kapoj kaj matenmanĝon.

Poste, kiam ŝi foriris, li turnis sin al Vinicius:

– Mi volis ŝin liberigi, sed ĉu vi scias, kion ŝi respondis al mi?”Mi preferus esti via sklavino ol edzino de la cezaro”. Kaj ŝi ne volis konsenti. Tiam mi liberigis ŝin sen ŝia scio. La pretoro faris ĝin por mi, ke li ne postulis ŝian ĉeeston. Sed ŝi ne scias tion, same kiel ŝi ne scias, ke tiu ĉi domo kaj ĉiuj miaj juveloj, krom la gemoj, apartenos al ŝi en okazo de mia morto.

Dirinte tion, li leviĝis, promenis iom tra la ĉambro kaj diris:

– Amo ŝanĝas kelkajn pli multe, aliajn malpli, sed ĝi ŝanĝis ankaŭ min. Iam mi ŝatis la odoron de verbeno, sed ĉar Eunice preferas violojn, ankaŭ mi ekŝatis ilin super ĉio alia, kaj de kiam la printempo venis, ni spiras nur per violoj.

Ĉe tio li haltis antaŭ Vinicius kaj demandis:

– Kaj vi? ĉu vi ĉiam estas fidela al nardo?

– Lasu min trankvila! – respondis la juna viro.

– Mi volis, ke vi rigardu Eunicen, kaj mi rakontas al vi pri ŝi tial, ke eble vi ankaŭ serĉas malproksime tion, kio estas proksime. Eble ankaŭ por vi ie en viaj sklavaj cubicula batas koro fidela kaj simpla. Metu tian balzamon sur viajn vundojn. Vi diras, ke Ligia vin amas? Povas esti! Sed kio estas tia amo, kiu rezignas? Ĉu ĝi ne signifas, ke estas io pli forta ol ĝi? Ne, mia kara: Ligia ne estas Eunice.

Al tio Vinicius respondis:

– Ĉio estas unu senĉesa turmento. Mi vidis vin kisanta la ŝultrojn de Eunice, kaj mi ekpensis tiam, ke se Ligia tiel malkrovus al mi la siajn, tiam poste eĉ la tero malfermiĝus sub ni! Sed ĉe la nura penso pri tio kaptis min ia timo, kvazaŭ mi atencus kontraŭ vestpastrino aŭ volus perforti diinon. Ligia ne estas Eunice, nur mi alie komprenas tiun diferencon ol vi. Al vi la amo ŝanĝis la flarsenton, do vi preferas violojn ol verbenon, kaj al mi ĝi ŝanĝis la animon, do mi preferas, ke Livia estas tia, kia ŝi estas ol ke ŝi estu simila al aliaj virinoj.

– En tiu okazo la sorto ne maljustas kontraŭ vi. Sed mi tion ne komprenas.

Kaj Vinicius respondis febre:

– Jes! jes! Ni ne plu povas kompreni nin reciproke.

Sekvis denove momento da silento, post kio Petronius diris:

– Hadeso englutu viajn kristanojn! Ili plenigis vin per maltrankvilo kaj detruis vian vivpercepton. Hadeso ilin englutu! Vi eraras, kredante, ke ilia instruo estas bonfara, ĉar bonfara estas tio, kio donas al la homoj feliĉon, tio estas belo, amo kaj potenco, dum ili nomas tion vantaĵoj. Vi eraras, ke ili estas justaj, ĉar se por malbono ni pagos bonon, kion ni pagos tiam por bono? Krome, se por ambaŭ estos egala pago por kio la homoj devus esti bonaj?

– Ne: la pago ne estas egala, sed ĝi komenciĝas, laŭ ilia instruo, en la postmorta vivo, kiu ne konas limon.

– Pri tio mi ne diskutos, ĉar tion ni nur poste vidos, se ĝenerale oni povas ion vidi … sen la okuloj. Dume ili taŭgas simple por nenio. Ursus sufokis Croton, ĉar li havas membrojn el fero, sed ili estas ĝemulaĉoj, kaj la estonteco ne povas aparteni al ĝemulaĉoj.

– La vivo komenciĝas por ili kun la morto.

– Ĝi estas, kvazaŭ vi dirus: la tago komenciĝas kun la nokto. Ĉu vi intencas forkapti Ligian?

– Ne, mi ne povas pagi al ŝi malbonon por la bono kaj mi ĵuris, ke mi tion ne faros.

– Ĉu vi intencas akcepti la instruon de Kristo?

– Mi volas, sed mia naturo ĝin ne elportas.

– Kaj ĉu vi kapablos forgesi pri Ligia?

– Ne.

–Do vojaĝu.

En tiu momento sklavoj sciigis, ke la matenmanĝo estas preta, sed Petronius, al kiu ŝajnis, ke li kaptis bonan ideon, daŭrigis envoje al la triclinium:

– Vi tramigris grandan parton de la mondo, sed nur kiel soldato, kiu rapidas al la destinita loko kaj ne haltas envoje. Veturu kun ni en Aĥajon. La cezaro ne forlasis ĝis nun la projekton de la vojaĝo. Li haltos ĉie envoje, kantos, kolektos laŭ rokronojn, rabos trezorojn de temploj kaj fine li revenos, kiel triumfanto, en ltalujon. Ĝi estos kvazaŭ triumfiro de Bakĥo kaj Apolono en unu persono. La aŭgustanoj, la aŭgustaninoj, miloj da citroj – je Kastoro! Valoras tion vidi, ĉar la mondo vidis ĝis nun nenion similan.

Dirante tion, li kuŝiĝis sur benkon antaŭ la tablo, apud Eunice, kaj dum sklavo metis sur lian kapon kronon el anemonoj, li parolis plu:

– Kion vi vidis sub la komando de Corbulo? Nenion! Ĉu vi vizitis sisteme la grekajn templojn, kiel mi, kiu pli ol du jarojn pasis el la manoj de unu gvidisto en la manojn de alia? Ĉu vi estis sur Rodoso por vidi la lokon, kie staris la koloso? Ĉu vi vidis en Panopo, en Focido, la argilon, el kiu Prometeo formis la homojn, aŭ en Sparto la ovojn, portitajn de Ledo, aŭ en Atenoj la faman sarmatan kirason el ĉevalhufoj, aŭ la pokalon, fanditan laŭ la maldekstra mamo de Heleno? Ĉu vi vidis Aleksandrion, Memfison, la piramidojn, la haron de Izido, kiun ŝi elŝiris, priplorante Ozirison? Ĉu vi aŭdis la ĝemon de Memnono? La mondo estas vasta kaj ne ĉio finiĝas en Transtibro! Mi akompanos la cezaron, kaj poste, revenante, mi lin forlasos, ĉar tiu ĉi mia orhara nimfo deziras, ke ni kune oferu en Pafoso kolombojn al Cypria, kaj vi devas scii, ke kion ŝi deziras, tio fariĝas.

– Mi estas via sklavino, – respondis Eunice.

Kaj li apogis sian florkronitan kapon sur ŝian sinon kaj diris kun rideto:

– Mi estas do sklavo de sklavino. Mi vin admiras, dia, de la piedoj ĝis la kapo.

Poste li diris al Vinicius:

– Veturu kun ni sur Cipron. Antaŭe tamen memoru, ke vi devas vidi la cezaron. Malbone estas, ke ĝis nun vi lin ne vizitis; Tigellinus estas preta elprofiti tion kontraŭ vi. Li vere ne havas kontraŭ vi personan malamon, sed li ne povas vin ami almenaŭ tial, ke vi estas mia nevo … Ni diros, ke vi estis malsana. Ni devas priprensi, kion vi respondu, se li vin demandos pri Ligia. Plej bone svingu la manon kaj diru al li, ke ŝi estis ĉe vi, ĝis ŝi vin ektedis. Li tion komprenos. Diru al li ankaŭ, ke malsano retenis vin hejme, ke la febron pligrandigis la ĉagreno, ke vi ne povis esti en Neapolo kaj aŭdi lian kantadon, kaj la espero, ke vi lin aŭdos, helpis vian resaniĝon. Ne timu troigi. Tigellinus promesas, ke li elpensos por la cezaro ion ne nur grandiozan, sed ankaŭ frapan … Mi tamen timas, ke li min eble subfosos. Mi timas ankaŭ vian animstaton …

– Ĉu vi scias, – diris Vinicius, – ke estas homoj, kiuj ne timas la cezaron kaj vivas tiel trankvile, kvazaŭ li tute ne ekzistus?

– Mi scias, kiun vi nomos: la kristanojn.

– Jes. Ili solaj … Kio estas dume nia vivo, se ne senĉesa timo?

– Ne tedu min per viaj kristanoj. Ili ne timas la cezaron, ĉar li eble eĉ ne aŭdis pri ili; ĉiuokaze li nenion pri ili scias kaj ili gravas al li tiom, kiom velkintaj folioj. Sed mi diras al vi, ke tio estas ĝemulaĉoj, ke vi mem tion sentas kaj ke, se via naturo forpuŝas tiun instruon, tio estas ĝuste tial, ke vi sentas ilian maltaŭgecon. Vi estas homo el alia argilo, kaj tial ne tedu per ili vin mem kaj min. Ni scipovas vivi kaj morti, sed kion ili scipovas, oni ne scias.

Viniciuson frapis tiuj ĉi vortoj kaj, reveninte hejmen, li komencis konsideri, ĉu efektive tiu boneco kaj kompatemo de la kristanoj ne pruvas maltaŭgecon de iliaj animoj. Ŝajnis al li, ke homoj bravaj kaj harditaj ne povus tiel pardoni. Venis al li la penso, ke efektive tio ĉi estas eble la kaŭzo de la abomeno, kiun lia romana naturo sentas al tiu instruo.”Ni scipovas vivi kaj morti”, – diris Petronius. kaj ili? Ili scipovas nur pardoni, sed komprenas nek veran amon, nek veran malamon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.