La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


QUO VADIS

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Parto 1 – Ĉapitro 4

Petronius efektive plenumis la promeson. La tagon post la vizito ĉe Chrysothemis li verdire tutan tradormis, sed vespere li ordonis porti sin sur Palatinon kaj havis kun Nero konfidencan interparolon, sekve de kiu, la trian tagon, antaŭ la domo de Plautius aperis centuriestro kun dekkelk pretoriaj soldatoj.

La tempo estis necerta kaj terura. Tiaspecaj senditoj estis plej ofte anoncantoj de morto. Tial en la momento, kiam la centuriestro frapis per la frapilo la pordon de Aulus, kaj kiam la atriumestro sciigis, ke en la vestiblo trovas sin soldatoj, teruro ekregis en la tuta domo. La familio tuj grupiĝis ĉirkaŭ la maljuna komandanto, ĉar neniu dubis, ke la danĝero pezis antaŭ ĉio super li. Pomponia, ĉirkaŭbrakinte lian kolon, alpremis sin al li per ĉiuj fortoj, kaj ŝiaj sensangiĝintaj lipoj movis sin rapide, elparolante iajn mallaŭtajn vortojn; Ligia kun vizaĝo blanka kiel tolo, kisis lian manon; la malgranda Aulus kroĉis sin al lia togo – el koridoroj, el ĉambroj, kuŝantaj sur la etaĝo kaj destinitaj por servistinoj, el servistejo, el banejo, el subaj enkelaj loĝejoj, el la tuta domo komencis elkuri aroj da sklavoj kaj sklavinoj. Aŭdiĝis krioj: ”heu! heu, me miserum!” virinoj ploregis; kelkaj el ili eĉ komencis grati siajn vangojn, aŭ kovri la kapojn per tukoj.

Sole la maljuna komandanto mem, kiu kutimis de multaj jaroj rigardi la morton rekte en la okulojn, restis trankvila, kaj nur lia mallonga, agla vizaĝo iĝis kvazaŭ skulptita el ŝtono.

Post momento, trankviliginte la plorkriojn kaj ordoninte al la servistoj disiri, li diris:

– Lasu min, Pomponia. Se venis mia fino, ni havos tempon por adiaŭi unu la alian.

Li forŝovis ŝin facile – kaj ŝi diris:

– Estu via sorto ankaŭ mia, ho Aulus!

Poste, ĵetinte sin sur la genuojn, ŝi komencis preĝi kun tia forto, kian povas doni nur timo pri amata persono.

Aulus transiris en la atrium, kie lin atendis la centuriestro. Tio estis maljuna Caius Hasta, lia iama subulo kaj kunulo en la britaj militoj.

– Honoron al vi, komandanto, – li diris. – Mi alportas al vi ordonon kaj saluton de la cezaro – kaj jen estas la tabuletoj, la signo, ke mi venas en lia nomo.

– Mi dankas la cezaron por la, saluto, kaj la ordonon mi plenumos, – respondis Aulus. – Estu bonvena, Hasta, kaj diru, kun kia komisio vi venas.

– Aulus Plautius, – komencis Hasta, – la cezaro eksciis, ke en via domo trovas sin la filino de la reĝo de la ligoj, kiun la dirita reĝo, ankoraŭ dum la vivo de la dia Claudius, transdonis en la romanajn manojn kiel garantion, ke la limoj de la imperio estos neniam tuŝitaj de la ligoj. La dia Nero estas danka al vi, komandanto, ke dum tiom da jaroj vi estis ŝia gastiganto, sed, ne volante ŝargi plue vian domon, kaj ankaŭ konsiderante, ke la fraŭlino, kiel garantiulino, devas esti zorgata de la cezaro mem kaj de la senato – li ordonas al vi transdoni ŝin en miajn manojn.

Aulus estis tro malnova soldato kaj tro hardita viro por ricevinte ordonon, permesi al si bedaŭron, vanajn vortojn aŭ plendojn. Malgraŭ tio sulko de subita kolero kaj doloro aperis sur lia frunto. Antaŭ tia sulkiĝo de lia frunto tremis iam la britaj legioj, kaj eĉ en tiu momento sur la vizaĝo de Hasta speguliĝis timo. Sed nun, ricevinte la ordonon, Aulus Plautius sentis sin sendefenda. Dum certa tempo li rigardis la tabuletojn, la signon, poste, levinte la okulojn al la maljuna centuriestro, li diris jam trankvile:

– Atendu en la atrium, Hasta, ĝis la garantiulino estos al vi transdonita.

Kaj post tiuj vortoj li transiris en la alian finon de la domo, en la halon, nomatan oecus, kie Pomponia Græcina, Ligia kaj la malgranda Aulus atendis lin kun maltrankvilo kaj timo.

– Al neniu minacas morto, nek ekzilo sur malproksimajn insulojn, – li diris, – tamen la sendito de la cezaro estas anoncanto de malfeliĉo. La afero koncernas vin, Ligia.

– Ligian? – ekkriis kun miro Pomponia.

– Jes! – diris Aulus.

Kaj turninte sin al la knabino, li komencis paroli:

– Ligia, vi estis edukata en nia domo, kiel nia propra infano, kaj ni ambaŭ, mi kaj Pomponia, amas vin kiel filinon. Sed vi scias, ke vi ne estas nia filino. Vi estas garantiulino, donita de via nacio al Romo, kaj la zorgado pri vi apartenas al la cezaro. Kaj nun la cezaro forprenas vin el nia domo.

La komandanto parolis trankvile, sed per ia stranga, neordinara tono. Ligia aŭskultis liajn vortojn, palpebrumante, kvazaŭ ne komprenante pri kio temas, la vangojn de Pomponia kovris paleco; en la pordo, kondukanta el la koridoro al la oecus, denove komencis montri sin la teruritaj vizaĝoj de sklavinoj.

– La volo de la cezaro devas esti plenumita, – diris Aulus.

– Aulus! – ekkriis Pomponia, ĉirkaŭbrakante la knabinon, kvazaŭ ŝi volus ŝin defendi, – pli bone estus por ŝi morti.

Kaj Ligia, premante sin al ŝia brusto, ripetis: ”ho patrino! patrino!” ne povante, meze de plorĝemoj, eligi aliajn vortojn.

Sur la vizaĝo de Aulus denove bildiĝis kolero kaj doloro.

– Se mi estus sola en la mondo, – li diris malserene, – mi ne fordonus ŝin vivan, – kaj miaj parencoj povus ankoraŭ hodiaŭ oferdoni por ni Jovi liberatori … Sed mi ne rajtas pereigi vin kaj nian infanon, kiu povas ĝisvivi pli feliĉajn tempojn … Ankoraŭ hodiaŭ mi iros al la cezaro kaj petegos, ke li ŝanĝu la ordonon. Ĉu li min aŭskultos – mi ne scias. Dume adiaŭ, Ligia – kaj sciu, ke tiel mi, kiel Pomponia ĉiam benis la tagon, en kiu vi eksidis ĉe nia hejmfajro.

Dirinte tion, li metis la manon sur ŝian kapon, sed kvankam li penis konservi trankvilecon, tamen en la momento, kiam Ligia turnis al li siajn okulojn, plenajn de larmoj, kaj poste, kaptinte lian manon, komencis premi ĝin al la buŝo, en lia voĉo ekvibris doloro profunda, patra.

– Adiaŭ, nia ĝojo kaj lumo de niaj okuloj! – li diris.

Kaj rapide li reiris en la atrium por ne lasi sin regi de kortuŝo, neinda je romano kaj komandanto.

Dume Pomponia, kondukinte Ligian en ŝian cubicutum, komencis ŝin trankviligi, konsoli, kuraĝigi kaj paroli vortojn, kiuj strange sonis en ĉi tiu domo, kie, en la apuda ĉambro, staris ankoraŭ la lararium kaj fajrujo, sur kiu Aulus, fidela al la malnova moro, faris oferojn al la hejmaj dioj. Venis la tempo de provo. Iam Virginius trapikis la bruston de la propra filino por ŝin liberigi el la manoj de Appius; pli frue ankoraŭ Lucretia memvole pagis la malhonoron per la vivo. La domo de la cezaro estas kaverno de malvirto, malbono, krimo.”Sed ni, Ligia, scias, kial ni ne rajtas levi la manon kontraŭ nin mem!”

Jes! – Tiu leĝo, sub kiu ili ankaŭ vivas, estas alia, pli granda, pli sankta, ĝi tamen permesas defendi sin kontraŭ malbono kaj malhonoro, se eĉ tiun defendon oni devus pagi per la vivo kaj torturoj. Se iu eliras pura el malsanktejo de malvirto, tiom pli granda estas lia merito. La tero estas tia malsanktejo, sed feliĉe la vivo estas unu mallonga momento, kaj oni nur leviĝas el tombo, trans kiu regas ne plu Nero, sed Kompato – kaj anstataŭ doloro estas ĝojo, kaj anstataŭ larmoj estas feliĉo.

Poste ŝi komencis paroli pri si mem. Jes! Ŝi estas trankvila – sed ankaŭ en ŝia brusto ne mankas doloraj vundoj. Ĉar sur la okuloj de ŝia Aulus kuŝas ankoraŭ vualo, ne surfluis lin ankoraŭ la torento de la lumo. Ne estas al ŝi ankaŭ permesite instrui la Veron al la filo. – Do kiam ŝi pensas, ke tiel povas daŭri ĝis la fino de la vivo, kaj ke povas veni momento de disiĝo kun ili, disiĝo centloble pli granda kaj pli terura ol ĉi tiu tempa, kiun ili ambaŭ nun priploras – ŝi eĉ ne povas imagi, kiamaniere ŝi scios esti feliĉa sen ili, eĉ en la ĉielo. Kaj multajn noktojn ŝi jam ploris, multajn tagojn ŝi preĝis, petegante kompaton kaj favoron. Sed sian doloron ŝi oferas al Dio – kaj atendas – kaj fidas. Kaj kiam nun nova bato ŝin frapas, kiam la ordono de la tirano forprenas de ŝi la karan estaĵon, kiun Aulus nomis lumo de iliaj okuloj, ŝi ankoraŭ fidas, kredante, ke ekzistas Potenco pli granda ol tiu de Nero – kaj Kompato pli forta ol lia krueleco. Kaj ankoraŭ pli forte ŝi alpremis al la brusto la kapeton de la knabino; tiu malsupreniĝis al ŝiaj genuoj, kaj kaŝante la okulojn en la faldoj de ŝia pepum, restis tiel longan tempon en silento, sed, kiam ŝi fine leviĝis, sur ŝia vizaĝo vidiĝis jam iom da trankvilo.

– Mi sopiros vin, patrino, kaj la patron, kaj la fraton, mi scias tamen, ke kontraŭstaro nenion helpus, nur vin ĉiujn pereigus. Sed mi promesas al vi, ke mi neniam forgesos viajn vortojn en la domo de la cezaro.

Ankoraŭ foje ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon, kaj poste, kiam ili ambaŭ eniris en la oecus, ŝi komencis adiaŭi la malgrandan Plautiuson, maljunan grekon, kiu estis ilia instruisto, sian vestistinon, kiu iam ŝin vartis, kaj ĉiujn sklavojn.

Unu el ili, alta kaj larĝaŝultra ligo, kiun oni hejme nomis Ursus, kaj kiu iam, kune kun la patrino de Ligia kaj ŝi mem, venis inter iliaj aliaj servantoj en la roman tendaron, falis nun al ŝiaj piedoj, kaj poste kliniĝis al la genuoj de Pomponia, dirante:

– Ho domina! permesu al mi sekvi mian sinjorinon, ke mi ŝin servu kaj gardu en la domo de la cezaro!

– Vi ne estas nia servisto, sed de Ligia, – respondis Pomponia, – sed ĉu oni vin allasos al la pordo de la cezaro? kaj kiamaniere vi povos ŝin gardi?

– Mi ne scias, domina, nur tion mi scias, ke fero rompiĝas en miaj manoj kiel ligno …

Aulus Plautius, kiu venis en tiu momento, eksciinte pri la afero, ne nur ne kontraŭstaris la deziron de Ursus, sed diris, ke ili eĉ ne rajtas lin reteni. Ili forsendas Ligian, kiel garantiulinon, kiun la cezaro postulas – estas sekve ilia devo forsendi ŝian servistaron, kiu kune kun ŝi transiras en la cezaran zorgadon. Ĉe tio li flustris al Pomponia, ke, pretekstante la servistaron, ŝi povas doni al Ligia tiom da sklavinoj, kiom ŝi trovas konvene, ĉar la centuriestro ne povas ilin malakcepti.

Por Ligia estis en tio certa konsolo, kaj Pomponia ankaŭ estis kontenta, ke ŝi povas ŝin ĉirkaŭigi per servistoj laŭ sia elekto. Kaj tiel krom Ursus ŝi destinis al ŝi la maljunan vestistinon, du cipraninojn, lertajn en kombado, kaj du germanajn banistinojn. La elekto, kiun ŝi faris, trafis ekskluzive konfesantojn de la nova instruo; konsiderante, ke ankaŭ Ursus konfesis ĝin jam de kelkaj jaroj, Pomponia povis fidi la fidelecon de tiu servistaro, kaj samtempe ĝoji pro la penso, ke la semoj de la vero estos ĵetitaj en la domon de la cezaro. Ŝi skribis ankaŭ kelkajn vortojn, rekomendante Ligian al la zorgado de Acte, liberigitino de Nero. Pomponia verdire ne vidis ŝin en la kunvenoj de la konfesantoj de la nova instruo, sed ŝi aŭdis de ili, ke Acte neniam rifuzas al ili servojn, kaj ke ŝi avide legas leterojn de Paŭlo el Tarso. Ŝi sciis cetere, ke la juna liberigitino vivas en ĉiama malĝojo, ke ŝi estas persono malsimila al ĉiuj domaninoj de Nero, kaj ke ĝenerale ŝi estas la bona spirito de la palaco.

Hasta promesis mem transdoni la leteron al Acte. Konsiderante kiel naturan aferon, ke reĝa filino devas havi sian sekvantaron, li neniel kontraŭis kunpreni ĝin en la palacon, mirante, male, la malgrandan nombron de la servistoj. Li petis tamen, ke ili rapidu, timante, ke oni kulpigos lin pri manko de diligenteco en plenumado de ordonoj. La horo de la disiĝo alvenis. La okulojn de Pomponia kaj Ligia denove plenigis larmoj, Aulus ankoraŭ foje metis la manon sur ŝian kapon, kaj post momento la soldatoj, akompanataj per krioj de la malgranda Aulus, kiu, defende al la fratino, minacis per siaj malgrandaj pugnoj al la centuriestro – forkondukis Ligian al la domo de la cezaro.

Sed la maljuna komandanto ordonis pretigi por ŝi portilon, kaj dume, ferminte sin kun Pomponia en pinakoteko najbara al la oecus, diris al ŝi:

– Aŭskultu min, Pomponia. Mi iras al la cezaro, kvankam mi pensas ke vane, kaj malgraŭ tio, ke la vorto de Seneca nenion plu signifas ĉe li, mi estos ankaŭ ĉe Seneca. Hodiaŭ pli multe signifas Sofonius, Tigellinus, Petronius aŭ Vatinius. Koncerne la cezaron, li eble eĉ neniam aŭdis pri la nacio de la ligoj, kaj se li postulis transdonon de Ligia, ĝi okazis tial, ke iu lin al tio instigis, kaj facile estas diveni, kiu povis ĝin fari.

Kaj ŝi levis subite al li la okulojn.

– Petronius?

– Jes.

Sekvis momento da silento, post kio la komandanto daŭrigis:

– Jen kion signifas lasi trans sian sojlon iun el tiuj homoj sen honoro kaj konscienco. Malbenita estu la momento, en kiu Vinicius eniris nian domon! Li, Vinicius, venigis al ni Petroniuson. Ve al Ligia, ĉar ne garantiulinon, sed konkubinon ili volas!

Kaj lia parolo, sekve de kolero, de senhelpa furiozo kaj ĉagreno pro la krominfano, iĝis ankoraŭ pli fajra ol ordinare.

Dum certa tempo li luktis kun si mem, kaj nur la kunpremitaj pugnoj atestis, kiel malfacila estis tiu interna batalo.

– Ĝis nun mi gloris la diojn, – li diris, – sed en tiu momento mi pensas, ke ili ne ekzistas super la mondo, kaj ke ekzistas nur unu, kruelega, furioza kaj monstra, kiu nomas sin Nero.

– Aulus! – diris Pomponia. – Nero estas nur plenmano da putra polvo antaŭ Dio.

Li dume komencis marŝi per grandaj paŝoj sur la mozaiko de la pinakoteko. En lia vivo estis grandaj faroj, sed ne estis grandaj malfeliĉoj, do li ne estis al ili kutimigita. La maljuna soldato amis Ligian pli multe ol li mem sciis pri tio, kaj nun li ne povis paciĝi kun la penso, ke li ŝin perdis. Krom tio li sentis sin humiligita. Ekpezegis sur li tiu mano, kiun li malestimis, kaj samtempe li sentis, ke antaŭ tiu forto lia forto estas nenio.

Sed kiam li fine kvietigis en si la koleron, kiu malklarigis liajn pensojn, li diris:

– Mi supozas, ke Petronius ne forigis ŝin de ni por Nero, ĉar li ne volus inciti kontraŭ si Poppæan. Sekve aŭ por si mem, aŭ por Vinicius … Ankoraŭ hodiaŭ mi ekscios tion.

Kaj post momento la portilo portis lin al Palatino. Pomponia, restinte sola, iris al la malgranda Aulus, kiu ne ĉesis priplori la fratinon kaj minaci la cezaron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.