La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


QUO VADIS

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Parto 2 – Ĉapitro 61

Dum tri tagoj, aŭ pli ĝuste tri noktoj, nenio konfuzis ilian trankvilon. Kiam la ordinara mallibereja laboro, konsistanta en apartigado de mortintoj de vivantoj kaj de grave malsanaj de pli sanaj, estis finita kaj kiam la lacaj gardistoj kuŝiĝis aldorme en la koridoroj, Vinicius eniris la subteraĵon, en kiu estis Ligia, kaj restis en ĝi tiel longe, ĝis tagiĝo penetris tra la fenestraj kradoj. Ŝi metis la kapon sur lian bruston kaj per mallaŭtaj voĉoj ili interparolis pri amo kaj pri morto. Ili ambaŭ malgraŭvole, en la pensoj kaj interparoloj, eĉ en la deziroj kaj esperoj, foriĝis ĉiam pli de la vivo kaj perdis la senton pri ĝi. Ambaŭ estis kiel homoj, kiuj forvelinte en ŝipo de kontinento, ne vidas plu la bordon kaj foriĝas iom post iom en la senfinecon. Ambaŭ ŝanĝis sin grade en spiritojn malgajajn, plenaj de amo al si reciproke kaj al Kristo kaj pretaj forflugi. Iafoje nur en lia koro leviĝis ankoraŭ doloro kiel ventego, iafoje brilis kiel fulmo, espero, naskita el amo kaj kredo je kompatemo de la krucumita Dio, sed ĉiutage ankaŭ li forŝiriĝis ĉiam pli de la tero kaj fordonis sin al morto. Matene, kiam li eliris el la malliberejo, li rigardis jam la mondon, la urbon, konatojn kaj ĉiujn aferojn, ligitajn kun la vivo, kvazaŭ sonĝe. Ĉio ŝajnis al li fremda, malproksima, vanta kaj pereema. Ĉesis timigi lin eĉ la teruro de torturoj, ĉar li havis la senton, ke ĝi estas afero, tra kiu oni povas pasi kvazaŭ en medito, kun okuloj fiksitaj sur io alia. Al ambaŭ ŝajnis, ke la eter neco komencas jam preni ilin en posedon. Ili parolis nur pri la amo, pri tio, kiel ili amos sin reciproke kaj vivos kune, sed nur trans la tombo, kaj se iafoje iliaj pensoj turniĝis ankoraŭ al teraj aferoj, tio estis nur kiel la pensoj de homoj, kiuj, pretiĝante al malproksima vojaĝo, interparolas pri la vojaĝaj preparoj.

Cetere ĉirkaŭis ilin tia silento, kia ĉirkaŭas du kolonojn starantaj ie en dezerta loko kaj forgesitaj. Ilia sola deziro estis jam nur, ke Kristo ilin ne disigu; kaj kiam ĉiu momento plifortigis en ili tiun certecon, ili enamiĝis je Li, kiel je ĉenero ligonta ilin, kiel je senfina feliĉo kaj senfina trankvilo. Sur la tero ankoraŭ falis de ili la polvo de la tero. La animoj iĝis en ili puraj kiel larmoj. Sub la minaco de morto kaj suferoj, sur la mallibereja kuŝejo komenciĝis por ili la ĉielo, ĉar ŝi prenis lin je la mano kaj kondukis, kvazaŭ mem jam ĉielenprenita kaj sankta, al la eterna fonto de la vivo.

Kaj Petronius miregis, vidante en la vizaĝo de Vinicius ĉiam pli grandan trankvilon kaj iajn strangajn brilojn, kiujn li ne vidis antaŭe. Iafoje naskiĝis eĉ en lia menso supozoj, ke Vinicius trovis ian rimedon de savo, kaj estis al li malagrable, ke la juna tribuno ne malkaŝas al li la sekreton de siaj esperoj.

Fine, ne povante elteni plu, li diris al Vinicius:

– Vi nun aspektas alie, do ne faru sekretojn antaŭ mi, ĉar mi volas kaj povas helpi vin: ĉu vi planis ion?

– Mi planis, – respondis Vinicius, – sed vi ne plu povas helpi min. Jen, post ŝia morto mi konfesos, ke mi estas kristano, kaj mi sekvos ŝin.

– Do vi havas nenian esperon?

– Jes, mi havas. Kristo ŝin redonos al mi kaj mi disiĝos de ŝi neniam plu.

Petronius komencis pasi tra la atrium kun la esprimo de senreviĝo sur la vizaĝo, poste li diris:

– Por tio oni ne bezonas vian Kriston, ĉar tiun saman servon povas fari al vi nia Tanatoso.

Sed Vinicius ridetis malgaje kaj diris:

– Ne, mia kara, sed vi tion ne volas kompreni.

– Mi ne volas kaj ne povas, – respondis Petronius. – Ne estas nun tempo por diskutoj, sed ĉu vi memoras, kion mi diris, kiam ni ne sukcesis eligi ŝin el Tulianum? Mi perdis tiam ĉian esperon, kaj vi diris, kiam ni revenis hejmen: ”Mi tamen kredas, ke Kristo povas ŝin redoni al mi”. Li ŝin redonu al vi. Se mi ĵetus multekostan vazon en maron, kapablus ĝin redoni al mi neniu el niaj dioj, kaj se ankaŭ la via ne estas pli kapabla, mi ne komprenas, kial mi devus adori lin pli ol la malnovajn.

– Li redonos ŝin al mi.

Petronis movis la ŝultrojn.

– Ĉu vi scias, – li demandis, – ke morgaŭ oni lumigos per kristanoj la ĝardenojn de la cezaro?

– Morgaŭ? – ripetis Vinicius.

Kaj kontraŭ la proksima tremiga realaĵo la koro tremis en li pro doloro kaj teruro. Li pensis, ke ĝi estas eble la lasta nokto, kiun li povos pasigi kun Ligia, do, adiaŭinte Petroniuson, li iris rapide al la estro de la puticuli por preni sian signon. Sed tie liaj esperoj montriĝis vanaj, ĉar la kavestro ne volis doni al li la signon.

– Pardonu, sinjoro, – li diris. – Mi faris por vi, kion mi povis, sed mi ne povas riski la vivon. Hodiaŭ nokte oni kondukos la kristanojn al la cezaraj ĝardenoj. La malliberejo estos plena de soldatoj kaj oficistoj. Se oni vin rekonus, pereus mi kaj miaj infanoj.

Vinicius komprenis, ke vane estus insisti. Ekbrilis al li tamen la espero, ke la soldatoj, kiuj vidis lin antaŭe, eble enlasos lin eĉ sen la signo, do, kiam noktiĝis, li vestis sin, kiel ordinare, per diktola tuniko, ligis tolpecon ĉirkaŭ la kapo kaj iris al la pordo de la malliberejo.

Sed tiutage oni kontrolis la signojn eĉ pli precize ol ordinare, kaj plie, la centestro Scævinus, severa soldato, korpe kaj anime servanta la cezaron, rekonis Viniciuson.

Sed videble en lia ferkirasita brusto ardetis ia fajrero de kompato por la homa malfeliĉo, ĉar, anstataŭ frapi la ŝildon per la lanco signe de alarmo, li kondukis Viniciuson flanken kaj diris al li.

– Sinjoro, reiru hejmen. Mi rekonis vin: sed mi silentos, ne volante vin pereigi. Mi ne povas vin enlasi, sed reiru kaj la dioj konsolu vian koron.

– Vi ne povas min enlasi, – diris Vinicius, – sed lasu min resti ĉi tie kaj vidi tiujn, kiujn oni elkondukos.

– Mia ordono ne malpermesas tion, – respondis Scævinus.

Vinicius stariĝis antaŭ la pordego kaj atendis, ke oni komencu elkonduki la kondamnitojn. Fine ĉirkaŭ la noktomezo vaste malfermiĝis la mallibereja pordego kaj aperis tutaj vicoj da malliberuloj: viroj, virinoj kaj infanoj, ĉirkaŭitaj de armitaj pretoriaj taĉmentoj. La nokto estis tre hela kaj plenluna, tiel ke oni povis distingi ne nur la figurojn, sed ankaŭ la vizaĝojn de la malfeliĉuloj. Ili iris popare, en longa, malgaja procesio kaj en silento, interrompata nur per tintado de la soldataj armiloj. Oni kondukis tiom da ili, ke ŝajnis, kvazaŭ ĉiuj keloj restos malplenaj.

En la fino de la irantaro Vinicius vidis klare Glaucuson la kuraciston, sed nek Ligia, nek Ursus estis inter la kondamnitoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.