La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


QUO VADIS

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Parto 1 – Ĉapitro 5

Aulus tamen prave supozis, ke li ne estos allasita antaŭ la vizaĝon de Nero. Oni respondis al li, ke la cezaro estas okupita per kantado kun la liutisto Terpnos, kaj ke ĝenerale li ne akceptas tiujn, kiujn li mem ne alvokis. Tio signifis, ke Aulus ne provu, ankaŭ estonte, vidi la cezaron. Aliflanke Seneca, kvankam malsana je febro, akceptis la maljunan komandanton kun respekto ŝuldata al li – sed kiam li aŭdis lian aferon, li ridetis maldolĉe kaj diris:

– Nur unu servon mi povas fari al vi, nobla Plautius, tio estas: neniam montri al la cezaro, ke mia koro sentas vian doloron, kaj ke mi volus vin helpi; ĉar se la cezaro havus tiurilate plej etan suspekton, sciu, ke li ne redonus al vi Ligian, kvankam li havus kontraŭ tio neniajn aliajn motivojn ol agi spite al mi.

Li ankaŭ ne konsilis al li turni sin al Tigellinus, nek al Vatinius, nek al Vitelius. Per mono oni eble povus ion efiki ĉe ili, eble ili volus ankaŭ spiti al Petronius, kies influon ili penas ŝanceli, sed plej verŝajne ili perfidus al la cezaro, kiagrade Ligia estas kara al Plautius, kaj tiam la cezaro tiom pli certe ŝin ne redonus. Ĉe tio la maljuna saĝulo komencis paroli kun morda ironio, kiun li turnis kontraŭ si mem: ”Vi silentis, Plautius, vi silentis dum tutaj jaroj, kaj la cezaro ne amas tiujn, kiuj silentas. Kiel vi povis ne raviĝi per lia beleco, virto, kantado, per lia deklamado, veturigado kaj versaĵoj. Kiel vi povis ne glori la morton de Britannicus, ne diri laŭdparoladon je la honoro de patrinmortiginto kaj ne esprimi gratulojn pro la sufoko de Octavia? Mankas al vi antaŭvidemo, Aulus, la antaŭvidemo, kiun ni, vivantaj feliĉe ĉe la kortego, posedas en konvena grado.

Tiel parolante, li prenis vazeton, kiun li portis ĉe la zono, ĉerpis akvon el la fontano de la impluvium, refreŝigis la bruligitan buŝon kaj parolis plu:

– Ha, Nero havas dankeman koron. Li amas vin, ĉar vi servis al Romo kaj disportis la gloron de lia nomo al la ekstremoj de la mondo, kaj li amas min, ĉar en lia juneco mi estis lia majstro. Tial, vidu, mi scias, ke ĉi tiu akvo ne estas venenita, kaj mi trinkas ĝin trankvile. Vino en mia domo estus malpli sendanĝera, sed se vi soifas, trinku ĉi tiun akvon. La akvotuboj kondukas ĝin el la Albana montaro, kaj por ĝin veneni, oni devus veneni ĉiujn fontanojn en Romo. Kiel vi vidas, oni povas ankoraŭ esti sekura en tiu ĉi mondo kaj havi trankvilan maljunecon. Mi estas, vere, malsana, sed malsanas pli ĝuste mia animo ol la korpo.

Ĝi estis vero. Al Seneca mankis tiu anima forto, kiun posedis, ekzemple, Cornutus aŭ Thraseas, do lia viva estis sinsekvo de kompromisoj, farataj kun krimo. Li mem tion sentis, li mem komprenis, ke adepto de la principoj de Zenono el Cintio devus iri alian vojon, kaj li suferis pro tio pli multe ol pro la timo de morto mem.

Sed la komandanto interrompis nun liajn maldolĉajn konsiderojn.

– Nobla Anneus, – li diris, – mi scias, kiel la cezaro rekompencis al vi la zorgemon, kiun vi montris al li en lia juneco.

Sed la forkapton de nia infano kaŭzis Petronius. Montru al mi rimedojn kontraŭ li, montru influojn, kiuj je li efikas, kaj fine mem uzu por li la tutan elokventecon, kiun sukcesos al vi inspiri la malnova amikeco al mi.

– Petronius kaj mi, – respondis Seneca, – estas homoj el du kontraŭaj tendaroj. Rimedojn kontraŭ li mi ne konas, efikas je li nenies influo. Povas esti, ke malgraŭ sia tuta malvirtemo li pli valoras ankoraŭ ol tiuj kanajloj, per kiuj Nero hodiaŭ ĉirkaŭiĝas. Sed peni lin konvinki, ke li plenumis malbonan faron, estas nur perdi la tempon; Petronius delonge perdis tiun senton, kiu distingas malbonon de bono. Konvinku lin, ke lia faro estas malbela – tiam li ekhontos. Kiam mi vidos lin, mi diros al li: via ago indas liberigiton. Se tio ne helpos, nenio helpos.

– Dankon eĉ pro tio, – respondis la komandanto.

Poste li ordonis porti sin al Vinicius, kiun li trovis skermanta kun doma skermisto. Kiam Aulus vidis la junan viron, trankvile ekzercanta sin en la momento, en kiu la atenco kontraŭ Ligia estis plenumita, ekregis lin terura kolero, kiu, apenaŭ la kurteno falis post la skermisto, eksplodis per torento da maldolĉaj riproĉoj kaj insultoj. Sed Vinicius, eksciinte, ke Ligia estas forkaptita, paliĝis tiel terure, ke eĉ dum momento Aulus ne povis lin suspekti pri partopreno en la atenco. La frunto de la junulo kovriĝis per ŝvito; la sango, kiu por momento forkuris en la koron, refluis varmonde en la vizaĝon, la okuloj ŝprucigis fajrerojn, el la buŝo elfluis senordaj demandoj. Ĵaluzo kaj furiozo skuis lin alterne, kiel uragano. Ŝajnis al li, ke Ligia, foje transirinte la sojlon de la cezara domo, estas por li perdita por ĉiam, kaj kiam Aulus eldiris la nomon de Petronius, suspekto, kvazaŭ fulmo, trakutis la penson de la juna soldato – ke Petronius mokis lin, aŭ donacante Ligian al Nero, volis per tio certigi al si novajn favorojn de la cezaro, aŭ ke li volis reteni ŝin por si mem. Ke iu, ekvidinte Ligian, ne deziru ŝin samtempe – tion li ne kapablis imagi. Nesinregemo, simila al furiozinta ĉevalo, kaj hereda en lia familio, ekposedis lin nun kaj senigis de la konscio.

– Komandanto – li diris per interrompata voĉo, – reiru hejmen kaj atendu min … Sciu, ke se Petronius estus eĉ mia patro, mi venĝus al li la malbonon faritan al Ligia. Revenu hejmen kaj atendu min. Nek Petronius, nek la cezaro ŝin havos!

Post tio li turnis la kunpremitajn pugnojn al la vaksaj maskoj, kiuj staris en ŝrankoj en la atrium, kaj eksplodis:

– Je tiuj mortmaskoj! antaŭe mi mortigos ŝin kaj min mem!

Dirinte tion, Vinicius saltleviĝis, kaj ankoraŭ foje vokinte al Aulus: ”atendu min”, li elkuris, kiel freneza, el la atrium kaj kuris al Petronius, dispuŝante envoje preterpasantojn. Aulus revenis hejmen kun ioma espero. Li supozis, ke se Petronius instigis la cezaron forkapti Ligian por ŝin fordoni al Vinicius, Vinicius rekondukos ŝin en ilian domon. Fine nemalgrave konsolis lin la penso, ke se Ligia ne estos savita, ŝi estos tamen venĝita kaj ŝirmita per morto kontraŭ la malhonoro. Li kredis, ke Vinicius plenumos ĉion, kion li promesis. Li vidis lian furiozon kaj konis la ekscitemon, denaskan en lia tuta gento. Li mem, kvankam li amis Ligian, kiel patro, preferus ŝin mortigi ol fordoni al la cezaro, kaj se li ne konsiderus la filon, la lastan posteulon de sia gento, li sendube ĝin farus. Aulus estis soldato, pri la stoikoj li apenaŭ aŭdis, sed per la karaktero li ne multe diferencis de ili, kaj al liaj ideoj, al lia fiereco morto konvenis pli facile kaj pli bone ol malhonoro.

Reveninte hejmen, li trankviligis Pomponian, transdonis al ŝi sian esperon, kaj ili ambaŭ komencis atendi novaĵojn de Vinicius. De tempo al tempo, kiam en la atrium aŭdiĝis paŝoj, ili kredis, ke tio estas Vinicius, rekondukanta al ili la amatan infanon, kaj ili estis pretaj el la tuta animo beni ilin ambaŭ.

Sed la tempo pasis, kaj neniu novaĵo venis. Nur vespere aŭdiĝis la frapilo ĉe la pordo.

Post momento sklavo eniris kaj transdonis al Aulus leteron. La maljuna komandanto, kvankam li ŝatis montri sinregemon, prenis ĝin tamen per iom tremanta mano kaj komencis legi tiel avide, kvazaŭ de tiu letero dependus la ekzisto de lia tuta domo.

Subite lia vizaĝo mallumiĝis, kvazaŭ falus sur ĝin ombro de pasanta nubo.

– Legu, – li diris, turninte sin al Pomponia.

Pomponia prenis la leteron kaj legis, kio sekvas:

”Marcus Vinicius, saluton al Aulus Plautius. Kio okazis, okazis laŭ la volo de la cezaro, antaŭ kiu klinu la kapojn, kiel klinas mi kaj Petronius”.

Sekvis longa silento.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.