La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


QUO VADIS

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Parto 2 – Ĉapitro 42

Vinicius havis apenaŭ la tempon ordoni al kelkaj sklavoj, ke ili lin sekvu, poste, saltinte sur ĉevalon, li kuregis meze de la profunda nokto tra la malplenaj stratoj de Antiumo en la direkton al Laurento. Atinginte sub la influo de la terura novaĵo la staton kvazaŭ de frenezo kaj de mensa sovaĝeco, li en momentoj ne konsciis klare, kio kun li okazas, li nur sentis, kvazaŭ sur tiu sama ĉevalo post lia dorso sidas malfeliĉo kaj kriante en liajn orelojn: ”Romo brulas” – vipas lin mem, la ĉevalon, kaj pelas ilin en tiun fajron. Metinte sian malkovritan kapon sur la ĉevalan nukon, li kuris nur en tuniko, blinde, ne rigardante antaŭen kal ne atentante malhelpaĵojn, kontraŭ kiuj li povus frakasiĝi. Meze de la silento kaj meze de la nokto, trankvila kaj stelriĉa, la rajdanto kaj la ĉevalo, surverŝitaj de la luna brilo, similis al sonĝa vizio. Lia idumea virĉevalo, alpreminte la orelojn kaj etendinte la kolon, kuris kiel sago, pasante preter senmovaj cipresoj kaj blankaj palacoj, kaŝitaj inter ili. La bruo de la hufoj sur la pavimplatoj vekis tie kaj ie hundojn, kiuj per bojado akompanis la strangan aperaĵon kaj poste, maltrankviligitaj de ĝia subiteco, komencis hurli, levante la kapojn al la luno. La sklavoj, rapidantaj post Vinicius, havante ĉevalojn multe malpli bonajn, baldaŭ restis malantaŭe. Li mem, trakurinte kiel uragano la dormantan Laurenton, direktiĝis al Ardeo, kie, same kiel en Aricio, Boviloj kaj Ostreno, li tenis envojajn ĉevalojn por povi en plej mallonga tempo trakuri la distancon dividantan lin de Romo. Memorante pri tio, li streĉigis la lastajn fortojn de la ĉevalo. Post Ardeo ŝajnis al li, ke la ĉielo en la nordorienta flanko kovriĝas per roza rebrilo. Ŝi povis esti ankaŭ la matenlumo, ĉar la horo estis malfrua, kaj en julio tagiĝas frue. Sed Vinicius ne povis deteni krion de malespero kaj furiozo, ĉar ŝajnis al li, ke ĝi estas ruĝobrilo de fajrego. Li rememoris la vortojn de Lecanius: ”la tuta urbo estas maro da flamoj” – kaj dum momento li sentis, ke vere minacas lin frenezo, ĉar li perdis ĉian esperon, ke li sukcesos savi Ligian, aŭ eĉ alkuri, antaŭ ol la urbo ŝanĝos sin en amason da cindroj. Liaj pensoj iĝis nun eĉ pli rapidaj ol la galopo de la ĉevalo, kaj ili kuregis antaŭ li kiel aro da nigraj birdoj – malesperaj kaj monstraj.

Li ne sciis vere, kiu parto de la urbo komencis bruli, li tamen supozis, ke la transtibra kvartalo, plena de dense starantaj domoj, magazenoj de ligno kaj lignaj budoj, kie oni vendis sklavojn, povis kiel unua iĝi viktimo de la flamoj. En Romo sufiĉe ofte eksplodis bruloj, kaj same ofte, okazis ĉe ili agoj perfortaj kaj rabaj, precipe en la kvartaloj okupataj de loĝantaro malriĉa kaj duone barbara – kio do povis okazi tie, en Transtibro, la nesto de popolaĉo, venanta el ĉiuj flankoj de la mondo? Ĉe tio la penso pri Ursus kaj lia superhoma forto traflugis la kapon de Vinicius, sed kion povis helpi eĉ ne homo, sed titano, kontraŭ la detrua potenco de fajro? La timo pro ebla ribelo de la sklavoj ankaŭ estis inkubo, kiu persekutis Romon de multaj jaroj. Oni diris, ke centmiloj de tiuj homoj revas pri la tempo de Spartacus kaj atendas nur taŭgan momenton por kapti armilon kontraŭ la premantoj kaj la urbo.

Kaj jen la momento venis! Povas esti, ke tie, en la urbo, krom la fajrego furiozas buĉado kaj milito. Eble eĉ la pretorianoj atakis la urbon kaj murdas laŭ ordono de la cezaro. Kaj la haroj leviĝis subite sur la kapo de Vinicius. Li rememoris ĉiujn interparolojn pri bruloj de urboj, per kiuj oni de certa tempo kun stranga obstineco okupis sin en la kortego de la cezaro, li rememoris liajn plendojn, ke li devas priskribi brulantan urbon, neniam vidinte veran urbobrulon, lian malestiman respondon al Tigellinus, kiu proponis bruligi Antiumon aŭ artefaritan lignan urbon, fine liajn plendojn pro Romo kaj pro la malbonodoraj stratetoj de Suburra. Jes! La cezaro mem ordonis bruligi la urbon! Li sola povis decidiĝi je tio, same kiel la sola Tigellirius povis entrepreni plenumon de tia ordono. Kaj se Romo brulas laŭ la ordono de la cezaro, kiu povas garantii, ke ankaŭ la loĝantaro ne estos laŭ lia ordono murdita? La monstro estis kapabla ankaŭ al tia faro. Sekve brulo, ribelo de la sklavoj kaj buĉado! ia terura ĥaoso! ia elkateni ĝo de detruaj elementoj kaj de homa furiozo, kaj en ĉio tio – Ligia! La ĝemoj de Vinicius miksis sin kun la stertorado kaj ĝemoj de la ĉevalo, kiu, kurante la vojon leviĝanta senĉese supren ĝis Aricio, galopis jam per la lasta spiro. – Kiu ŝin elŝiros el la brulanta urbo kaj kiu povas ŝin savi? Ĉe tiu penso Vinicius, kuŝiĝinte tute plate sur la ĉevalo, enigis la fingrojn en siajn harojn, preta mordi pro doloro la ĉevalan nukon. Sed en tiu momento iu rajdanto, ankaŭ kuranta kiel ventego, sed de la kontraŭa direkto, al Antiumo, kriis, pasante preter li: ”Romo pereas!” kaj kuris pluen. La orelojn de Vinicius atingis nur ankoraŭ la vorto ”dioj”, ĉar la ceteron obtuzigis la bruo de la ĉevalaj hufumoj. Sed tiu vorto rekonsciigis lin. La dioj! Vinicius levis subite la kapon kaj, etendinte la brakojn al la ĉielo, inkrustita per steloj, komencis preĝi: ”Ne vin mi alvokas, vi, kies temploj flamas, sed Vin, Sinjoro! Vi mem suferis, Vi sola estas kompatema! Vi sola komprenis la homan doloron! Vi venis en la mondon por instrui al la homoj kompaton, do elmontru ĝin nun. Se Vi estas tia kiel diras Petro kaj Paŭlo, savu al mi Ligian. Prenu ŝin sur la brakojn kaj elportu el la flamoj. Vi ĝin povas. Redonu ŝin al mi kaj mi donos al Vi mian sangon. Kaj se por mi Vin ĝin ne volas fari, faru tion por ŝi. Ŝi Vin amas kaj fidas al Vi. Vi promesas vivon post la morto kaj feliĉon, sed la feliĉo post la morto ne pasos preter ŝi, kaj ŝi ne volas ankoraŭ morti. Lasu ŝin vivi. Prenu ŝin sur la brakojn kaj elportu el Romo. Vi povas, se nur Vi ne malvolas …”

Kaj li interrompis, ĉar li sentis, ke plua preĝo povus ŝanĝi sin en minacon, kaj li timis ofendi Dion en la momento, kiam li bezonis plej multe Lian kompaton kaj favoron. Li timis la nuran penson pri tio kaj por ne allasi al la kapo eĉ ombron de minaco, li komencis denove vipi la ĉevalon, des pli, ke la blankaj muroj de Aricio, kiu kuŝis duonvoje al Romo, brilis jam antaŭ li en la luna lumo. Post certa tempo li preterkuris plengalope templon de Merkuro, kiu staris en bosko antaŭ la urbo. Videble oni jam sciis ĉi tie pri la malfeliĉo, ĉar antaŭ la templo regis neordinara movado. Vinicius rimarkis trakure sur la ŝtuparo kaj inter la kolonoj amasojn da homoj, lumhelpantaj sin per torĉoj, kiuj svarmis sub la gardon de la dio. La vojo ankaŭ estis nek tiel senhoma, nek tiel libera kiel post Ardeo. La amasoj, vere, rapidis en la boskon per flankaj irejoj, sed ankaŭ sur la ĉefa strato staris aretoj, kiuj rapide flanki ĝis antaŭ la galopanta rajdanto. El la urbo oni aŭdis rebruon de voĉoj. Vinicius falis inter la starantojn kiel uragano, renversante kaj hufpremante envoje kelkajn homojn. Ĉirkaŭ li sonis nun la krioj: ”Romo brulas! la urbo staras en fajro! Dioj, savu Romon!”

La ĉevalo duonfalis kaj, retenita per la forta mano, kliniĝis posten antaŭ gastejo, en kiu Vinicius tenis ŝanĝocele alian ĉevalon. Liaj sklavoj, kvazaŭ atendante alvenon de la mastro, staris antaŭ la gastejo kaj je lia ordono kuris, kvazaŭ vete, por alkonduki novan ĉevalon. Vinicius dume, vidante taĉmenton, konsistantan el dek rajdaj pretorianoj, kiuj videble rapidis kun la novaĵo el la urbo en Antiumon, ĵetis sin al ili kaj komencis demandi:

– Kiu parto de la urbo brulas?

– Kiu vi estas? – demandis la dekestro.

– Vinicius, armea tribuno kaj aŭgustano! Respondu, je via kapo!

– La brulo eksplodis en la butikoj ĉe la Granda cirko, sinjoro. Kiam oni nin elsendis, la mezo de la urbo jam staris en fajro.

– Kaj Transtibro?

– La flamo tien ĝis nun ne atingis, sed kun neregebla forto ĝi posedas ĉiam pliajn kvartalojn. La homoj pereas de la varmego kaj fumo kaj nenia helpo estas ebla.

En la sama momento oni alkondukis novan ĉevalon. La juna tribuno saltis sur ĝin kaj galopis pluen. Li nun rajdis al Albano, lasante dekstre Albalongon kaj ĝian grandiozan lagon. La ŝoseo al Aricio kondukis supren, sur monta deklivo, kiu tute kovris la horizonton kaj la transe kuŝantan Albanon. Vinicius tamen sciis, ke atinginte la supron, li vidos ne nur Bovilojn kaj Ustrinon, kie lin atendis novaj ĉevaloj, sed ankaŭ Romon, ĉar post Albano etendis sin ambaŭflanke de la Appia vojo la ebena, malalta Kampanio, sur kiu tiris sin nur la arkadoj de akveduktoj kaj nenio plu kovris la vidaĵon.

– De la supro mi vidos la flamojn, – li diris al si.

Kaj denove li komencis vipi la ĉevalon. Sed antaŭ ol li alkuris la montsupron, li sentis sur la vizaĝo blovon de vento, kaj kun ĝi la odoro de fumo atingis lian nazon.

Kaj subite ankaŭ la montpinto komencis orbrili.

– La brulbrilo! – pensis Vinicius.

La nokto tamen estis jam delonge paliĝanta, la grizo ŝanĝis sin en tagiĝon kaj sur ĉiuj proksimaj altaĵoj brilis ankaŭ oraj rozkoloroj, kiuj povis deveni same de la brulo kiel de la matenlumo. Vinicius alkuris la montsupron kaj tiam terura vidaĵo frapis liajn okulojn.

La tuta ebenaĵo estis kovrita de fumoj, formantaj kvazaŭ unu grandegan, tuj ĉe la tero kuŝantan nubon, en kiu malaperis la urboj, akveduktoj, palacoj, arboj, kaj en la fino de tiu griza ebenaĵo brulis sur la montetoj la urbo. La fajrego tamen ne havis la formon de flama kolono, kiel okazas, kiam brulas unu, eĉ plej granda konstruaĵo. Ĝi estis pli ĝuste longa rubando, simila al matenruĝo. Super tiu rubando flugpendis tavolo de fumo, kelkloke tute nigra, kelkloke nuancanta rozkolore kaj sange, kompakta, plenblovita, densa kaj volviĝanta kvazaŭ serpento, kiu kuntiri ĝas kaj longiĝas. Tiu monstra tavolo ŝajnis momente kovri la fajran rubandon, tiel ke ĝi iĝis mallarĝa kiel pasamento, sed iafoje tiu rubando tralumis desube la fumon, ŝanĝante ĝiajn subajn volvaĵojn en flamajn ondojn Ambaŭ tiriĝis de unu ekstremo de la horizonto ĝis la alia, fermante ĝin tiel, kiel ĝin fermas iafoje arbara zono. La Sabenajn montojn oni tute ne vidis.

Je la unua rigardo ŝajnis al Vinicius, ke brulas ne nur la urbo, sed la tuta mondo, kaj ke neniu viva estaĵo povas savi sin el tiu oceano de fajro kaj fumoj. La vento blovis ĉiam pli forte flanke de la urbo, portante brulodoron kaj fumnebulon, kiu komencis kovri de la okuloj eĉ pli proksimajn obiektojn. La tago iĝis plenluma kaj la suno heligis la montpintojn, ĉirkaŭantajn la Albanan lagon. Sed la heloraj matenaj radioj ŝajnis tra la fumnebulo kvazaŭ rustaj kaj malsanaj. Vinicius, mallevante sin al Albano, enrajdis en fumojn ĉiam pli densajn kaj ĉiam pli kompaktajn. La urbeto mem estis kvazaŭ dronanta en ili. La maltrankvilaj loĝantoj amasiĝis sur la stratoj, kaj estis terure pensi, kio devas okazi en Romo, se jam ĉi tie estis malfacile spiri.

Malespero denove ekregis Viniciuson kaj teruro komencis hirtigi la harojn sur lia kapo. Sed li penis kuraĝigi sin, kiel li povis.”Ne estas eble, ” li pensis –”ke la tuta urbo komencis bruli samtempe. La vento blovas de la nordo kaj puŝas la fumojn nur en tiun direkton. En la alia flanko ili ne estas. Transtibro, apartigita per la rivero, restis eble tute sendifekta, kaj ĉiuokaze sufiĉus al Ursus penetri kun Ligia tra la Janikula pordego por saviĝi de la danĝero. Neeble estas ankaŭ, ke la tuta loĝantaro pereu kaj ke la urbo, kiu regas la mondon, estu forviŝita kun sia popolo de la supraĵo de la tero. Eĉ en atakprenataj urboj, kiam furiozas kaj buĉado kaj brulo, certa nombro da homoj ĉiam restas viva, kial do nepre pereu Livia? Gardas ŝin ja Dio, kiu mem venkis la morton.” Tiel rezonante, li komencis denove preĝi, kaj laŭ la moro, al kiu li kutimis, li faris al Kristo grandajn votojn, kun promesoj de donacoj kaj oferoj. Trakurinte Albanon, kies preskaŭ tuta loĝantaro sidis sur tegmentoj kaj arboj por rigardi Romon, li iom trankviliĝis kaj reakiris la sinregadon. Li pensis ankaŭ, ke Ligian gardas ne nur Ursus kaj Linus, sed ankaŭ Petro la apostolo. Ĉe la nura rememoro pri tio kuraĝo venis en lian koron. Petro estis por li ĉiam persono nekomprenebla, preskaŭ superhoma. De la momento, kiam li aŭdis lin en Ostriano, restis al li stranga impreso, pri kiu li skribis al Ligia en la komenco de sia restado en Antiumo: ke ĉiu vorto de tiu maljunulo estas vera, aŭ devas iĝi vera. La pli proksima konatiĝo kun la apostolo dum la malsano plifortigis ankoraŭ tiun impreson, kiu poste ŝanĝis sin en neŝanceleblan kredon. Se do Petro benis lian amon kaj promesis al li Ligian, Ligia ne povis perei en la flamoj. La urbo povas forbruli, sed neniu fajrero el la flamoj falos sur sian veston. Sub la influo de la sendorma nokto, furioza galopado kaj emocioj Viniciuson ekregis nun stranga ekzaltiteco, en kiu ĉio ŝajnis al li ebla: Petro krucosignos la flamojn, malfermos ilin per unu vorto, kaj ili trairos sendanĝere tra aleo el fajro. Petro sciis, krome, multajn venontajn aferojn, do sendube li antaŭvidis ankaŭ la brulkatastrofon, kaj en tiu kazo ĉu li povus ne elkonduki el la urbo la kristanojn, kaj inter ili Ligian, kiun li amis kiel propran infanon? Kaj ĉiam pli forta espero komencis eniri en la koron de Vinicius. Li pensis, ke se ili forkuras el la urbo, li eble trovos ilin en Boviloj aŭ renkontos survoje. Eble en plej proksima momento la amata vizaĝo aperos el tiuj fumoj, etendantaj sin ĉiam pli vaste en la tuta Kampanio.

Ĝi ŝajnis al li des pli versimila, ke sur la vojo li komencis renkonti ĉiam pli da homoj, kiuj, forlasinte la urbon, direktis sin al la Albana montaro, por, savinte sin de la fajro, eliĝi poste ankaŭ trans la limojn de la fumoj. Ne atinginte ankoraŭ Ustrinon, li devis malrapidigi la ĉevalon pro ŝtopiteco de la vojo. Krom piedirantoj kun portaĵoj sur la dorsoj li renkontis ŝarĝitajn ĉevalojn, mulojn, veturilojn plenajn de aĵoj, kaj fine portilojn, en kiuj sklavoj portis pli riĉajn loĝantojn. Ustrino estis jam tiel plenega de la forkurintoj el Romo, ke malfacile estis trapuŝi sin tra la amaso. La ĉefplaco, la subarkadoj de temploj kaj la stratoj svarmis de la forkurintoj. Tie kaj ie oni komencis aranĝi tendojn, donontajn rifuĝojn al tutaj familioj.

Aliaj homoj tendosidis sub la libera ĉielo, kriante, alvokante la diojn aŭ malbenante la sorton. En la ĝenerala teruriteco malfacile estis ion demandi. La homoj, al kiuj Vinicius sin turnis, aŭ tute al li ne respondis, aŭ levis al li okulojn duonfrenezajn pro teruro, respondante, ke pereas la urbo kaj la mondo. Flanke de Romo alfluis ĉiam novaj amasoj, konsistantaj el viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj pligrandigis la konsternon kaj lamentadon. Kelkaj, perdinte en la interpremo unu aliajn, serĉis malespere la perditojn. Aliaj batalis pro tendolokoj. Aroj da duonsovaĝaj paŝtistoj el Kampanio alvenis en la urbeton, serĉante novaĵojn aŭ profitojn el ŝteloj, kiujn faciligis la tumulto. Tie kaj ie amaso, konsistanta el ĉiunaciaj sklavoj kaj gladiatoroj, komencis prirabi la domojn kaj palacojn en la urbo kaj batali kontraŭ soldatoj, defendantaj la loĝantojn.

Senatano Junius, kiun Vinicius rimarkis apud gastejo ĉirkaŭitan de taĉmento da batavaj sklavoj, kiel unua donis al li iom pli precizan informon pri la brulego. La fajro komenciĝis efektive ĉe la Granda cirko, en la loko, kiu tuŝas Palatinon kaj la monteton Celio, sed ĝi disvastiĝis kun nekomprenebla rapideco, tiel ke ĝi posedis la tutan mezon de la urbo. Neniam ankoraŭ de la tempo de Brennus trafis la urbon tia terura katastrofo.”La tuta cirko forbrulis, same la butikoj kaj domoj ĉirkaŭantaj ĝin, ”– diris Junius, –”Aventino kaj Celio estas en fajro. La flamo, ĉirkaŭinte Palatinon, venis al Carinæ …”

Ĉe tio Junius, kiu posedis ĉe Carinæ belegan insula, plenan de artverkoj, kiujn li pasie amis, kaptis plenmanon da malpura polvo kaj, ŝutinte ĝin sur la kapon, komencis dum momento malespere ĝemi. Sed Vinicius skuis lin je la ŝultroj.

– Ankaŭ mia domo staras ĉe Carinæ, – li diris, – sed kiam ĉio pereas, pereu ĝi ankaŭ.

Poste, rememorinte, ke Ligia, sekvante lian konsilon, povis esti translokiĝinta en la domon de la Aulusoj, li demandis:

– Kaj Vicus Patricius?

– En fajro! – respondis Junius.

– Kaj Transtibro?

Junius rigardis ilin kun miro.

– Ne gravas Transtibro, – li respondis, premante per la manoj la dolorantajn tempiojn.

– Por mi Transtibro pli gravas ol tuta Romo, – ekkriis ekscite Vinicius.

– Vi ĝin eble atingos nur tra Via Portuensis, ĉar apud Aventino la varmego vin sufokos … Transtibro?… Mi ne scias. La fajro ŝajne ne povis ankoraŭ esti tien veninta, sed ĉu en tiu momento ĝi jam ne venis, sole la dioj scias …

Ĉe tio Junius hezitis momente, poste li diris per mallaŭta voĉo:

– Mi scias, ke vi min ne perfidos, do mi diras al vi, ke ĝi ne estas ordinara brulo. Oni ne lasis savi la cirkon … Mi mem aŭdis … Kiam la domoj ĉirkaŭe komencis flami, miloj da voĉoj kriis: ”Morton al savantoj!” Iuj homoj trakuras la urbon kaj ĵetas flamantajn torĉojn en domojn … Aliflanke la popolo tumultas kaj vokas, ke la urbo brulas laŭ ordono. Nenion pli mi diros. Ve al la urbo, ve al ni ĉiuj kaj al mi! Kio okazas tie, la homa lango ne povas esprimi. La loĝantoj pereas en la fajro, aŭ murdas sin reciproke en la interpremo. Ĝi estas la fino de Romo!

Kaj denove li komencis ripeti: ”Ve! Ve al la urbo kaj al ni!” – sed Vinicius saltis sur la ĉevalon kaj iris plu antaŭen sur la Appia vojo.

Sed ĝi estis pli ĝuste trapuŝigado meze de rivero da homoj kaj veturiloj, kiu fluis el la urbo. Klare, kvazaŭ sur manplato, kuŝis nun antaŭ Vinicius la urbo, flamanta en monstra brulego … Flanke de la fajro kaj fumo radiis terura varmego, kaj la homaj krioj ne povis superbrui la sibladon kaj krakadon de la flamoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.