La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


QUO VADIS

Aŭtoro: Henryk Sienkiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Parto 2 – Ĉapitro 60

De kelkaj tagoj Vinicius pasigis la noktojn ekster la domo. En la kapon de Petronius venis la penso, ke eble li denove preparis ian planon kaj laboras por liberigi Ligian el la Eskvilina malliberejo, li volis tamen pri nenio demandi por ne alporti malfeliĉon al la penado. Tiu eleganta skeptikulo iĝis ankaŭ certagrade superstiĉa, aŭ pli ĝuste, de kiam li ne sukcesis elrabi la knabinon el la Mamertina subteraĵo, li ĉesis fidi al sia stelo.

Li ne esperis cetere ankaŭ nun bonan rezulton de la penade de Vinicius. La Eskvilina malliberejo, aranĝita albezone el la keloj de la domoj, kiujn oni detruis por haltigi la brulon, ne estis vere tiel terura kiel la malnova Tulianum apud Kapitolo, sed aliflanke ĝi estis centoble pli gardata. Petronius bonege komprenis, ke oni transkondukis tien Ligian nur tial, ke ŝi ne mortu kaj ne evitu la amfiteatron, li povis do facile konjekti, ke ĝuste pro tiu kaŭzo oni gardas ŝin sendube kiel la pupilon de la okulo.

– Videble, – li diris al si, – la cezaro kaj Tigellinus destinas ŝin por ia spektaklo speciala, pli terura ol ĉiuj, kaj Vinicius pli facile mem pereos, ol li sukcesos ŝin liberigi.

Vinicius tamen ankaŭ perdis la esperon, ke li povos ŝin liberigi. Nun povis tion fari nur Kristo. La celo de la juna tribuno estis jam nur povi vidi ŝin en la malliberejo.

De kelka tempo ne lasis lin en trankvilo la penso, ke Nazarius tamen penetris en la Mamertinan malliberejon kiel dungito por elportado de kadavroj, li decidis do ankaŭ provi tiun rimedon.

La estro de la Malbonodoraj kavoj, subaĉetita per grandega sumo, akceptis lin fine en sian servan anaron, kiun li sendis ĉiunokte por forpreni la kadavrojn el la malliberejoj. La danĝero, ke Vinicius povus esti rekonita, estis efektive malgranda. Ŝirmis lin kontraŭ tio: la nokto, la sklava vesto kaj la malbona lumigiteco de la malliberejoj. Al kiu povus cetere veni la ideo, ke patricio, nepo kaj filo de konsuloj, povis trovi ĝi inter la tombistaro, elmetita al la haladzoj de la malliberejoj kaj de la Malbonodoraj kavoj, kaj entreprenis la laboron, al kiu devigis homojn nur sklaveco aŭ ekstrema mizero?

Sed li, kiam venis la sopirata vespero, kun ĝojo zonis la koksojn, ligis ĉirkaŭ la kapo tolpecon, sorbigitan per terebinto, kaj kun batanta koro iris kun aro de aliaj sur Eskvilinon. La pretoriaj gardoj faris al ili neniajn malfacilaĵojn, ĉar ĉiuj estis provizitaj per konformaj tesseræ, kiujn la centuriestro ekzamenis ĉe la lumo de lanterno. Post momento malfermiĝis antaŭ ili la grandega pordo kaj ili eniris.

Vinicius vidis antaŭ si vastan, arkplafonan kelon, el kiu oni pasis en vicon de aliaj. Malfortaj meĉlampoj lumigis la internon, plenegan de homoj. Kelkaj el ili kuŝis ĉe la muroj en profunda dormo, aŭ eble mortintaj. Aliaj svarmis ĉirkaŭ grandega vazo kun akvo staranta en la mezo, el kiu ili trinkis kiel homoj konsumataj de febro. Aliaj sidis sur la tero kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapoj en la manoj; tie kaj ie dormis infanoj, alpremitaj al la patrinoj. Ĉirkaŭe oni aŭdis jen ĝemojn kaj laŭtan rapidan spiradon de malsanuloj, jen plorojn, jen flustrojn de preĝo, jen duonvoĉajn kantojn, jen malbenojn de la gardistoj. En la subteraĵo regis kadavra odoro kaj interpremo. En la krepuskaj profundaĵoj svarmis malhelaj figuroj, kaj pli proksime, ĉe la flagrantaj flametoj, oni vidis vizaĝojn palajn, teruritajn, kaviĝintajn kaj malsatajn, kun okuloj senbrilaj aŭ flamantaj de febro, kun bluetaj buŝoj, kun torentoj da ŝvito sur la fruntoj kaj kungluitaj haroj. En la anguloj laŭte deliris malsanuloj, aliaj vokis akvon, aliaj, ke oni ilin konduku al morto. Kaj tamen ĝi estis malliberejo malpli terura ol la malnova Tulianum. Sub Vinicius ŝanceliĝis la piedoj je tiu vido kaj en lia brusto mankis spiro. Je la penso, ke Ligia trovas sin meze de tiu mizero kaj teruro, la haroj hirtiĝis sur lia kapo kaj en la brusto morthaltis krio de malespero. La amfiteatro, la dentegoj de sovaĝaj bestoj, la krucoj – ĉio estis pli bona ol tiuj teruraj subteraĵoj, plenaj de kadavra odoro, kie petegaj homaj voĉoj ripetis el ĉiuj anguloj:

– Konduku nin al morto!

Vinicius enigis la ungojn en la manojn, ĉar li sentis, ke mankas al li forto kaj ke li perdas la konscion. Ĉio, kion li suferis ĝis nun, la tuta amo kaj doloro, ŝanĝiĝis en li en unu mortavidon.

Subite tuj apud li aŭdiĝis la voĉo de la estro de la Malbonodoraj kavoj:

– Kiom da kadavroj vi havas hodiaŭ?

– Ĉirkaŭ dek du, – respondis mallibereja gardisto, – sed ĝis la mateno estos pli multe, ĉar kelkaj jam stertoras ĉe la muroj.

Kaj li komencis plendi pri virinoj, ke ili kaŝas mortintajn infanojn por pli longe havi ilin apude kaj ne fordoni, ĝis kiam estas eble, en la Malbonodorajn kavojn. Oni devas koni la kadavrojn nur laŭ la odoro, pro kio la aero, eĉ sen tio terura, malboniĝas ankoraŭ pli.”Mi preferus, ”– li diris, –”esti sklavo en kampara punlaborejo ol gardi tiujn dumvive putrantajn hundojn.” La estro de la Kavoj konsolis lin, asertante, ke lia ofico ne estas pli facila. Dum tiu tempo Vinicius reakiris la senton de la realeco kaj komencis rigardi ĉirkaŭen tra la subteraĵo, en kiu li tamen vane serĉis per la okuloj Ligian, pensante ĉe tio, ke eble li tute ŝin ne vidos, kiel longe ŝi estos viva. La malliberejo konsistis el dekkelkaj keloj, kunigitaj inter si per freŝaj trafosaĵoj, kaj la tombejaj servistoj eniris nur tien, el kie oni devis forpreni la korpojn de mortintoj, kaptis do lin timo, ke tio, kio kostis tiom da peno, eble utilos al li por nenio. Feliĉe lia patrono helpis al li.

– La korpojn oni devas tuj elporti, – li diris, – ĉar la malsano disvastiĝas ĉefe pro la kadavroj. Alie mortos same vi kiel la malliberuloj.

– Ni estas nur dek en ĉiuj keloj, – respondis la gardisto – kaj ni devas ja dormi.

– Do mi lasos al vi kvar miajn homojn, kiuj ĉirkaŭiros nokte la kelojn kaj atentos, ĉu iu ne mortis.

– Ni trinkfestos morgaŭ, se vi tion faros. Tiun kadavron oni portu al provisto, ĉar venis la ordono, ke oni trapiku la kolojn de la mortintoj, kaj poste – tuj en la Kavojn!

– Bone, sed ni trinkfestos! – diris la estro de la Kavoj.

Poste li elektis kvar homojn, inter ili ankaŭ Viniciuson, kaj kun la ceteraj komencis meti la kadavrojn sur la portilojn.

Vinicius ekspiris. Li estis certa almenaŭ pri tio, ke li nun trovos Ligian.

Kaj unue li komencis atente ekzameni la unuan subteraĵon. Li enrigardis ĉiujn angulojn, kien preskaŭ ne atingis la brilo de la meĉlampo, li rigardis figurojn dormantajn ĉe la muroj sub ĉifonaj kovraĵoj, li rigardis la plej malsanajn, kiujn oni flankigis en apartan angulon, Ligian li povis tamen nenie trovi.

En la dua kaj tria kelo lia serĉado restis same senfrukta. Dume la horo iĝis malfrua: la kadavroj estis elportitaj. La gardistoj, kuŝiĝinte en la koridoroj, kunigantaj la kelojn, endormi ĝis, la infanoj, lacaj de ploro, eksilentis, en la subteraĵo oni aŭdis nur spiradon de lacaj brustoj kaj kelkloke flustron de preĝo.

Vinicius eniris kun meĉlampo en kelon, kvaran laŭvice, multe malpli grandan, kaj levinte la lumon supren, komencis rigardi ĉirkaŭen.

Kaj subite li ektremis, ĉar ŝajnis al li, ke ĉe kradita malfermaĵo en la muro li vidas la grandegan figuron de Ursus. Do, forblovinte tuj la lumon, li proksimiĝis al li kaj demandis:

– Ursus, ĉu tio estas vi?

La grandegulo turnis la kapon.

– Kiu vi estas?

– Ĉu vi ne rekonas min? – demandis la juna viro.

– Vi estingis la lampon, kiel mi povas vin rekoni?

Sed Vinicius vidis en tiu momento Ligian kuŝanta sur mantelo ĉe la muro, do, dirante nenion plu, li genuiĝis apud ŝi. Ursus rekonis lin tiam kaj diris:

– Gloro al Kristo! sed ne veku ŝin, sinjoro.

Vinicius, genuante rigardis ŝin tra larmoj. Malgraŭ la mallumo li povis distingi ŝian vizaĝon, kiu ŝajnis al li pala kiel alabastro, kaj ŝiajn maldikiĝintajn brakojn. Kaj je tiu vido kaptis lin amo, simila al ŝiranta doloro, skuanta la animon ĝis la fundo mem, kaj kune tiel plena de kompato, kulto kaj adoro, ke, falinte sur la vizaĝon, li komencis premi al la buŝo la randon de la mantelo, sur kiu kuŝis tiu kapo, kara super ĉio.

Ursus dum longa tempo rigardis lin silente, fine li tamen tiris lin je la tuniko.

– Sinjoro, – li demandis, – kiel vi penetris ĉi tien, kaj ĉu vi venas por ŝin savi?

Vinicius levis la kapon kaj dum momento ankoraŭ luktis kun la kortuŝo.

– Montru al mi rimedon! – li diris.

– Mi pensis, ke vi ĝin trovos, sinjoro. En mian kapon venas nur unu …

Ĉe tio li turnis la okulojn al la kradita malfermaĵo, poste, kvazaŭ respondante al si mem, diris:

– Jes!… Sed tie staras soldatoj …

– Centurio da pretorianoj, – respondis Vinicius.

– Do – ni ne trairos!

– Ne!

La ligo frotis la frunton kaj demandis refoje:

– Kiel vi eniris ĉi tien?

– Mi havas signon de la estro de la Malbonodoraj kavoj …

– Kaj subite li interrompis, kvazaŭ iu penso trabrilus lian kapon.

– Je la morto de la Savinto! – li komencis paroli per rapida voĉo. – Mi restos ĉi tie, kaj ŝi prenu mian signon, ligu la tolon ĉirkaŭ la kapo, kovru la ŝultrojn per la mantelo kaj eliru. Inter la tombistaj sklavoj estas kelkaj neaĝaj knaboj, do la pretorianoj ŝin ne rekonos, kaj kiam ŝi foje atingos la domon de Petronius, li savos ŝin!

Sed la ligo mallevis la kapon sur la bruston kaj respondis:

– Ŝi ne konsentus tion, ĉar ŝi vin amas, kaj krome ŝi estas malsana kaj ne povas stari propraforte.

Kaj post momento li aldonis:

– Se vi, sinjoro, kaj la nobla Petronius ne povis eligi ŝin el la malliberejo, kiu kapablos ĝin fari?

– Sole Kristo.

Poste ili ambaŭ silentis. La ligo pensis en sia simpla kapo: ”Li ja povus nin ĉiujn savi, sed se Li tion ne faras, ĝi signifas videble, ke venis la tempo de turmentoj kaj morto”. Kaj li konsentis tion por si mem, sed ĝis la fundo de la animo li bedaŭris tiun infanon, kiu kreskis sur liaj brakoj kaj kiun li amis super la vivo.

Vinicius denove genuiĝis apud Ligia. Tra la kradita malfermaĵo en la subterejon enŝtelis sin radioj de la luno kaj lumigis ĝin pli bone ol la sola meĉlampo, kiu flagris ankoraŭ super la pordo.

Subite Ligia malfermis la okulojn kaj, metinte siajn brulantajn manojn sur la manojn de Vinicius, diris:

– Mi vidas vin, – kaj mi sciis, ke vi venos.

Li ĵetis sin al ŝiaj manoj kaj komencis premi ilin al la frunto kaj koro, poste li levis ilin iom de la kuŝejo kaj apogis sur la propra brusto.

– Mi venis, kara, – li diris. – Kristo vin gardu kaj savu, ho Ligia, mia amegata!

Kaj li ne povis paroli plu, ĉar lia koro komencis hurli en la brusto pro doloro kaj amo, kaj la doloron li ne volis al ŝi malkaŝi.

– Mi estas malsana, Marcus, – respondis Ligia, – kaj ĉu sur la areno, aŭ ĉi tie, en la malliberejo, mi devas morti … Sed mi preĝis, ke mi povu vin vidi antaŭe, kaj vi venis: Kristo min aŭdis!

Kaj dum li ne povis ankoraŭ eligi vortojn kaj nur premis ŝin al la brusto, ŝi diris plu:

– Mi vidis vin tra la fenestro el Tulianum – kaj mi sciis, ke vi volis veni. Kaj nun la Savinto donis al mi momenton da konscio, por ke ni povu adiaŭi unu la alian. Mi jam iras al Li, Marcus, sed mi amas vin kaj ĉiam mi vin amos.

Vinicius regis sin perforte, subpremis en si la doloron kaj komencis paroli per voĉo, kiun li penis igi trankvila:

– Ne, kara! Vi ne mortos. La apostolo ordonis kredi kaj promesis preĝi pro vi, kaj li konis Kriston, Kristo lin amis kaj nenion al li rifuzos … Se vi devus morti, Petro ne ordonus al mi fidi, kaj li diris al mi: ”Fidu!” –Ne, Ligia! Kristo kompatos min … Li ne volas vian morton. Li ĝin ne allasos. Mi ĵuras al vi je la nomo de la Savinto, ke Petro preĝas pro vi!

Sekvis silento. La sola meĉlampo, pendanta super la pordo, estingiĝis, sed anstataŭe la lumo de la luno enfluis tra la tuta malfermaĵo. En la kontraŭa angulo de la kelo infano ekploris kaj eksilentis. El ekstere aŭdiĝis nur la voĉoj de pretorianoj, kiuj post sia gardovico ludis apud la muro je scriptæ duodecim.

– Ho Marcus, – respondis Ligia, – Kristo mem vokis al la Patro: ”Forigu de mi ĉi tiun kalikon da maldolĉaĵo”, kaj tamen Li ĝin eltrinkis, Kristo mem mortis sur la kruco, kaj nun miloj pro Li pereas, kial do Li ŝparu min solan? Kiu mi estas, Marcus? Mi aŭdis, kiel Petro diris, ke li ankaŭ mortos martire, kaj kiu mi estas kontraŭ li? Kiam venis al ni la pretorianoj, mi timis morton kaj torturon, sed nun mi ne timas plu. Rigardu, kiel terura estas la malliberejo – kaj mi iras ĉielen. Pensu, ke ĉi tie estas la cezaro, kaj tie – nia Savinto, bona kaj kompatema. Kaj ne ekzistas morto. Vi amas min, pensu do, kiel feliĉa mi estos. Ho, kara Marcus, pensu, ke vi venos tien al mi.

Ĉe tio ŝi eksilentis por kapti spiron en sian malsanan bruston, poste ŝi levis al la buŝo lian manon:

– Marcus?

– Kio, kara?

– Ne ploru pro mi, kaj memoru, ke vi venos tien al mi. Mallonge mi vivis, sed Dio donis al mi vian animon. Do mi volas diri al Kristo, ke kvankam mi mortis kaj kvankam vi rigardis mian morton kaj kvankam vi restis en doloro, vi tamen ne blasfemis kontraŭ Lia volo kaj ĉiam vi amas Lin. Vi ja amos Lin kaj elportos pacience mian morton? Ĉar tiam Li nin kunigos, kaj mi vin amas kaj volas esti kun vi.

Ĉe tio denove mankis al ŝi spiro kaj per apenaŭ aŭdebla voĉo ŝi finis:

– Promesu tion al mi, Marcus!…

Vinicius ĉirkaŭprenis ŝin per tremantaj manoj kaj respondis:

– Je via sankto kapo! – mi promesas!

Tiam en la malgaja brilo de la luno lumiĝis ŝia vizaĝo.

Ankoraŭ foje ŝi levis al la buŝo lian manon kaj flustris:

– Mi estas via edzino!

Ekster la muro la pretorianoj, ludantaj je scriptæ duodecim, disputis pli laŭte, sed ili forgesis pri la malliberejo, pri la gardoj, pri la tuta tero, kaj sentante en si reciproke anĝelajn animojn, komencis preĝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.