|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SORTO DE AINAAŭtoro: Ranja Zafinifotsy |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La patrino de Fitia jam atendis nin ĉe la pordo. Portante longan blankan robon, ŝi aspektis kiel anĝelo. Ŝiaj haroj en bukloj kaj ŝiaj oraj orelringoj elstarigis ŝian belan vizaĝon. Kiel mi volus aspekti kiel ŝi!
– „Ĉu vi fartas bone?“, ŝi demandis, vidante nin alveni.
– „Jes“, Sarobidy diris per la kapo.
Li jam telefone klarigis, kio okazis al ni. Ŝi tre maltrankviliĝis pri ni, kiel montris ŝia vizaĝo.
Post taso da teo, ŝi kondukis nin al ĉambro tiel granda kiel korbopilka ludejo. La pordoj estis tiel grandaj, ke eĉ 3 dikaj virinoj povus eniri samtempe, sen la plej eta problemo.
Sennombraj sportaj ekipaĵoj plenigis la ĉambron. Ĉio estis nova kaj ĵus instalita. Mi ne sciis kiel uzi ilin aŭ kiel ĉiuj funkciis, sed mi ne kuraĝis demandi. Mi nur pensis pri tio, kiel mi purigos la ĉambron kun ĉiuj ĉi aferoj en ĝi.
– „Ĉio ĉi estas via, Aina“, la patrino de Fitia diris, fiksrigardante min per siaj brunaj okuloj, kun rideto sur la lipoj.
Mi preskaŭ svenis, kiam mi aŭdis tiujn vortojn. Mi scivolis, ĉu mi aŭdis ĝuste aŭ ĉu miaj oreloj ludas trukon al mi. Mi frostiĝis. Eĉ miaj lipoj rifuzis moviĝi.
– „Aina, mia kara, ĉu vi aŭskultas min?“
La lasta persono, kiu nomis min "mia kara", estis panjo. Ŝi kutimis paroli al mi tiel. Ĝi alproksimigis nin, kaj mi ankoraŭ sentis ŝian amon profunde en mi, ĉiufoje, kiam ŝi diris tiun vorton al mi.
– „Jes, sinjorino, sed mi pensas, ke mi ne komprenis, kion vi diris al mi.“
– „Mi diris, ke tiu ĉi gimnastikejo estas via.“
– „Bone! Mi purigos ĝin tuj, sinjorino. Ne zorgu.“
– „Ne, vi ne komprenas mian oferton. Mi volas diri, ke mi donacas al vi ĉi tiun salonon kun ĉiuj aĵoj en ĝi.“
– „Sed sinjorino, kial? Cetere mi ne scias, kion fari kun ĉio ĉi.“
– „Mi klarigos, ne zorgu. Kaj Sarobidy, li helpos vin estri la salonon.“
Kia bona novaĵo! Tiu ĉi grandega ĉambro kun la tuta luksa aparataro tie estis mia. Sed kial? Mi estis kaj feliĉa kaj maltrankvila. Ĉar la plej multaj el la riĉuloj neniam fordonas aferojn senpage, ili ĉiam atendas ion rekompence. Kion ŝi povus atendi de mi? Mi miris. Mi nur atendis ŝian klarigon antaŭ ol diri dankon. Krome, mi havis dubojn, mi ne sciis, ĉu estas racie akcepti tiun ĉi tentan proponon, aŭ ĉu mi devas rifuzi.
La suno estis tre milda tiutage; la vento blovis kaj la nuboj kolektiĝis. La pluvo ne estis malproksima. Mi amis la pluvon, ĝi memorigis min pri panjo. Kiam pluvis, ŝi restis antaŭ la fenestro, admirante la gutojn falantajn sur la teron. Kaj la melodio, kiun ni aŭdis tra la pluvo, donis esperon kaj la ĝojon vivi. Ĉar post malbona vetero, bona vetero. Post la pluvo, la suno brilos. En mia vivo, kvankam mi havis amason da problemoj, mi ĉiam pensis, ke pli aŭ malpli frue mi gustos feliĉon, kaj mia feliĉo jam komencis frapi la pordon. Estis Sarobidy, mia amo.
Mi perdiĝis en miaj pensoj, la panjo de Fitia prenis mian brakon kaj dolĉe ridetis al mi; ŝi certe divenis, kion mi pensis.
– „Aŭskultu min, mia karulino!“, ŝi diris. „Mi rakontos al vi bonegajn novaĵojn, sed ne zorgu, estas nenio malagrabla.“
– „Jes sinjorino, mi aŭskultas vin“, mi diris per tremanta voĉo.
– „Fakte mi estas via panjo.“
Miaj okuloj malfermiĝis kaj miaj kruroj tremis, ke ili ne plu povis teni min. Mi sidiĝis milde, kaj sentis, ke mia spiro malrapide malfortiĝas. „Ĉu mi ankoraŭ estas sur la tero?“, mi scivolis. Sarobidy tuj iris por preni akvon. La patrino de Fitia, ankaŭ mia patrino, se Dio volis, sidiĝis antaŭ mi. Ŝiaj teneraj manoj karesis mian vizaĝon. Kial estis tiom da diferencoj inter ni du! Ŝia haŭto estis tiel delikata, dum la mia estis tiel malmola.
– „Pri kio vi pensas?“, ŝi demandis. „Ĉu vi ne estas feliĉa?“
– „Jes, mi estas, sed mi ne povas kredi tion.“
– „Vidu, jen la marko sur via brako, mi metis ĝin sur vin. Mi scias, ke tio estis kruela de mi, sed mi nepre volis retrovi vin post kelkaj jaroj.“
– „Sed kial vi do forlasis min?“
– „Vi jam scias la malfacilaĵojn, kiujn mi havis kun via patro, mi devis forlasi vin, sed mi bone sciis, kiom multe vin amas tiu ĉi sinjorino, al kiu mi donis vin. Ŝi ankoraŭ ne havis infanojn, kiam ŝi akceptis vin.“
Mi trinkis la akvon kaj eksilentis. Mi ne volis plu memori la pasintecon, mi volis nur ĝui la nunan momenton. Kelkaj larmoj fluis sur miaj vangoj, mi finfine estis feliĉa. Mia patrino, kiu malaperis dum tiom da jaroj, reaperis, en neimagebla maniero, en mia vivo. Mia feliĉo estis kompleta. Kion alian mi povus peti? Nenion. La bona Sinjoro prenis mian unuan patrinon, kaj donis al mi la duan, ĝuste kiam mi plej bezonis ŝin. Dio vere planas ĉion! Tiuj, kiuj havas fidon, neniam estas perditaj, mi nur tiam konstatis. Kiomfoje mi surgenuiĝis, petegis Dion, ke li montru al mi la vojon, ke Li lumigu kaj briligu mian sunon, sed la rezultojn mi ricevis nur nun. Mi eĉ kelkfoje pensis, ke Li ne ekzistas, kaj ke Li ne respondas al la preĝoj de malriĉuloj kaj suferantoj. Sed mi eraris.
La sekvan tagon, mi kaj mia frato kaj fratino iris loĝi kun panjo. Ili estis tiel feliĉaj ke ili povis daŭrigi sian edukadon sen zorgi pri kotizoj, provizoj kaj ĉio ĉi. La vivo pluiris kiel la mekanismo de horloĝo.
Ne estis malfacile akcepti, ke ŝi estas mia vera panjo. Ŝia korinklino plenigis min per ĝojo, ĉiutage. Mi rakontis al ŝi pri mia rilato kun Sarobidy, sed ĝi devis esti rompata. Ni ja estis duonaj gefratoj. Tamen ni konservis kontakton, kaj ni ankoraŭ amis unu la alian, sed alimaniere. Danke al panjo, ni povis disiĝi sen havi gravajn vundojn. Ho jes! Tia estas la vivo!
Sarobidy kaj mi kune prizorgis la gimnastikejon, li instruis al mi ĉion. Sed ĉar nia patro kaj ties edzino tiom indignis pri nia patrino, ni devis foriri iom poste, por eskapi el iliaj intencoj mortigi la patrinon. Feliĉe Sarobidy estis tie por averti nin. Ĉio devis esti vendata. Ni ekloĝis ĉe Fitia, kie ŝi daŭrigis siajn studojn. Ni rekomencis nian vivon. Kia ĝojo kaj feliĉo!
Mi volis daŭrigi miajn studojn, sed mi ne plu havis tro da emo al lecionoj kaj esploroj. Mi koncentriĝis pri tio, kiel gajni monon kaj havi pli bonan vivon. Mi sukcesis, kun la helpo de mia familio. Mia aminda familio.
Jaroj pasis, mi trovis la viron de mia vivo; aŭ eble inverse, la viro de mia vivo trovis min. Ni geedziĝis kaj foriris por vivi kune.
Mia sorto estis vivi en mizero antaŭ ol gustumi la mielon de la vivo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.