|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SORTO DE AINAAŭtoro: Ranja Zafinifotsy |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Estis jam preskaŭ taglumo, kiam Sarobidy kaj mi forlasis la domon. Ili tiel interesiĝis pri mia rakonto, ke ni ne rimarkis, ke la tempo pasis. Sarobidy lasis min eliri antaŭ nia kabano kaj foriris baldaŭ. Mi volis inviti lin por teo, sed mi tro hontis pri nia mizera domo.
Mi kuŝis en lito kun larĝe malfermaj okuloj. Mi ne povis dormi tiun nokton, pensante pri Sarobidy. Mi havis lian vizaĝon profunde en miaj pensoj. Mi eĉ ne plu povis pensi pri io alia.
La sekvan matenon, surprize, Sarobidy venis al nia domo. Li estis aparte bela kaj eleganta. Liaj striktaj ĝinzoj perfekte taŭgis por li. Kaj lia rideto nur pliigis la sentojn, kiujn mi havis por li.
Mi tre hontis inviti lin al mia humila loĝejo, sed li ne hezitis promeni tra la arbaro, kiu servis kiel nia pordo.
Post malgranda taso da teo, ni foriris por veturi al la patrino de Fitia. Ni diskutis pri ĉio kaj nenio survoje. Ni ridis. Foje ni eĉ tenis manojn, sen rimarki tion, ni estis tiel feliĉaj.
Subite stranga bruo venanta de la motoro fortranĉis nian agrablan diskuton. Post surdiga zumado, la motoro eksilentis kaj la aŭto haltis. Ni ankoraŭ estis malproksime de la hejmo, kaj la ĉirkaŭaĵo estis arida. Ruĝetaj herboj ornamis ambaŭ flankojn de la vojo. Neniuj birdoj en la blua ĉielo.
Estis varmege. La suno brilis tiel, ke mi devis porti la ruĝan ĉapelon, kiun Fitia donis al mi antaŭ ol ŝi foriris. Sarobidy komencis ekzameni la maŝinon dum kelka tempo, dum mi sidis trankvile sur la kompatinda herbo apud la aŭto. Mi admiris mian misteran knabon, silente. Mi ne plu havis la vorton por priskribi kiom ĉarma li estis. Liaj dikaj nigraj haroj brilis en la suno kaj lia eta akra nazo aspektigis lin kiel fama artisto.
Post kelkaj provoj li ne povis fini la riparon, li devis telefoni al mekanikisto. Atendante la alvenon de la sinjoro, Sarobidy sidiĝis apud mi. Mi denove sentis tiun ĉi misteran senton; mia koro bategis, mia ŝvito komencis kovri mian vizaĝon, kaj miaj manoj tremis. „Ho! Kiel stranga estas la amo!“, mi diris al mi.
– „Kio okazis al vi? li flustris. Estas varme, sed vi tremas.“
– „Mi fartas bone“, mi respondis mallaŭte.
Li ridetis, rigardante min moke. Eble li sciis, kion mi sentas en mi. Sed mi provis kaŝi tion.
– „Fine“, mi suspiris, „jen la vento, mi pensis, ke mi forpasos kun tiu ĉi freneza varmego.“
– „Ne nur la varmego, Aina, estas io alia, kio ĝenas vin.“
– „Kio?“
– „Mi pensas, ke vi amas min“, li rikanis.
– „Sed vi estas tute freneza, Sarobidy!“
Mi estis embarasita. Kiel li povus diveni miajn sentojn. Mi ne sciis, kion diri aŭ kion pensi.
– „He! Ne estu tiel timema! Jen aferoj, kiuj okazas.“
– „Sed kiel …“
Mi ne finis mian frazon kaj mi sentis liajn lipojn froti miajn, kun neklarigebla moleco. Feliĉo! Paradizo sur la Tero! Ĝi ankoraŭ ekzistas. Mi sentis mian kapon turniĝi; mi sentis, ke la mondo haltas kaj estas nur ni du sur ĉi tiu planedo. Ni eĉ ne rimarkis la alvenon de la mekanikisto. Li eble jam sufiĉe atendis kaj ŝajnigis tusi por altiri nian atenton.
– „Ho, junuloj“, li suspiris.
– „Pardonu, sinjoro“, Sarobidy tuj ekstaris.
– „Ne gravas. Mi rapide rigardos la aŭton, ĉar mi iom hastas.“
– „Bone, dankon.“
La telefono sonoris. La panjo de Fitia telefonis al Sarobidy, demandante, kie ni restis. Tuj kiam la aŭto estis riparita, ni revenis sur la vojon rapide.
– „Ĉu vi ne frenezas, ke mi kisis vin?“, Sarobidy demandis min.
– „Ne, kial vi pensas tiel?“
– „Ĉar mi surprizis vin sen peti vian permeson.“
– „Ne zorgu! Sed mi bedaŭras, se mi ankoraŭ ne povas kisi.“
– „Ho jes! Ĉu estas via unua fojo?“
– „Jes! Ĉu mi povas demandi vin pri io?“
– „Jes, ne hezitu.“
– „Ĉu vi amas min?“
– „Jes Aina, ekde la unua tago, kiam mi vidis vin, mi ne povis pensi pri io alia.“
Mi dankis la Ĉielon pro tiu ĉi tago. Tiu, kiun mi amis, amis ankaŭ min. Kion alian mi povus voli? La doloroj de la pasinteco ŝajnis malaperi; miaj internaj vundoj resaniĝis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.