|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SORTO DE AINAAŭtoro: Ranja Zafinifotsy |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kiel la antaŭan tagon, estis preskaŭ mallume, kiam mi revenis hejmen. La lumo de la kandeleto brilis tra la lignaj muroj de nia domo, kaj mi povis vidi la longajn harojn de panjo en la kuirejo.
Tendry kaj Valisoa studis kune en angulo, dum panjo kuiris. Ŝi ŝajnis feliĉa kaj en bonega stato; ŝi eĉ kantis, dum la bongusta manĝo boletis en la poto.
La domo estis bonorda kaj pura. Eĉ niaj polvaj malnovaj fotoj ŝajnis reakiri sian brilon. La fotoj de paĉjo, kiuj kutime montriĝis sur la muroj de ĉiuj ĉambroj, estis forigitaj.
Panjo alkuris al mi tuj kiam mi malfermis la pordon. Ŝi observis min per aspekto tiel dolĉa kiel mielo, kun kontenta rideto sur ŝiaj malgrandaj lipoj.
Ni restis en tiu ama silento dum momento. Mia frato kaj mia fratineto rigardis nin sen diri eĉ unu vorton, ankaŭ ili nur feliĉis.
„Kia belega panjo ŝi estas hodiaŭ, malgraŭ ŝia aĝo kaj malsano“, mi pensis. La sulkoj malaperis de ŝia frunto, restis nur natura beleco.
Pasis kelkaj minutoj, tiam ŝi brakumis min kaj kovris min per kisoj. Mi ne komprenis la kialon de ĉio ĉi, sed mi ne kuraĝis demandi. Mi nur ĝuis la momenton, ĉi tiun momenton tiel agrablan, tiel specialan kaj ĉefe nekutiman.
Cetere ŝajnis, ke panjo venkis sian malsanon, ne plu estis spuro de paleco sur ŝia vizaĝo, eĉ ŝiaj antaŭaj fortoj revenis al ŝi; nur ŝia maldikeco restis.
Sed kio okazis? Aŭ ĉu nur miraklo falis de la ĉielo?
Mi ne havis la respondon en tiu preciza sekundo. Eble poste, mi pensis al mi.
Kiel bonaj estis tiuj patrinaj brakumoj, ŝiaj karesoj valoris pli ol miliono da mono, kaj ŝia "Mi amas vin" sufiĉis por ke mi travivu jarcentojn.
Estis feliĉo! Fine mi sentis, kio estas vera feliĉo. Mi ne devis morti por koni veran feliĉon, mi nur devis havi mian panjon forte brakumitan. Ankaŭ mi ne bezonis multan monon sub la kuseno, mi nur bezonis meti mian kapon sur la ŝultrojn de panjo, aŭskultante ŝiajn amajn vortojn.
Fitia pravis: Ŝi diris al mi hodiaŭ posttagmeze, kiom valoras havi ĉiujn riĉaĵojn en la mondo, se vi ne feliĉas? Pli bone vivi en kabano plena de ĝojo anstataŭ en pompa loĝejo plena de sufero.
Fine, mi rompis la silenton demandante:
– „Kio okazas, panjo? Kial vi estas tiel stranga hodiaŭ?“
– „Ĉu vi trovas strange, ke via panjo karesas vin?“, ŝi koleris.
– „Ne koleru, mia panjo. Fakte mi estas feliĉa, tre feliĉa eĉ. Mi amas vin, panjo.“
– „Mi vin ankaŭ, mia filino. Tendry, Valisoa, venu por familia brakumo.“
– „Jes, panjo“, ili respondis.
Ni staris delonge.
– „Ni sidiĝu“, panjo diris. „Vi certe volas scii, kio okazas.“
– „Jes!“, kriis Valisoa.
– „Fakte, mi volis festi la naskiĝtagon de ĉiuj tri hodiaŭ. Ni neniam antaŭe havis feston, do ...“
„Sed hodiaŭ estas nenies naskiĝtago“, Tendry diris iom surprizita.
Nur mi sciis, ke tio estas la dato de la morto de paĉjo. Do memore al nia paĉjo ŝi faris tion ĉi. Ŝi volis konservi pli bonan memoron pri tiu dato, ĉar eble ŝi laciĝis plori ĉiujare, kiam tiu tago alvenos.
Ŝi pravis, panjo meritis esti feliĉa.
– „Mi faris iom da kuko. Tendry, iru preni ĝin, mi havas ĝin sur la tablo de Aina.“
Kuko! Mi memoris la unuan fojon, kiam mi manĝis kukon. Estis kiam mi havis 5 jarojn, estis la unua kaj la lasta fojo. Mi saltis pro ĝojo, kiam panjo diris al mi, ke estas kuko ĉe la domo de la onklino. Mi havis kremon de frunto ĝis mentono, ĉar mi ne sciis kiel manĝi ĝin. Ĉiuj ridis, kiam ili vidis min, sed mi ne zorgis, mi daŭre ĝuis mian kukon.
Valisoa havis la saman esprimon kiel mi, kiam ŝi vidis Tendry alproksimiĝi kun kuko en la mano.
– „Sed panjo, ĉu vi sciis baki kukon?“, Valisoa demandis.
– „Jes“, respondis panjo. „Mi povas fari multajn aferojn.“
– „Dankon, panjo, vi feliĉigas nin“, mi diris.
– „Mi naĝas en feliĉo, miaj infanoj. Mi tiom amas vin.“
Estis la 23a horo vespere. Ni revenis al niaj ĉambroj. Ĉiuj povis ĝui ĉion, kion panjo faris. Ni nur feliĉis.
Ni eĉ ne havis tempon rigardi la donacojn, kiujn donis al mi la patrino de Fitia. Sed ne urĝis. Morgaŭ estis ankoraŭ alia tago.
Tuj kiam mi kuŝiĝis sur la lito, dormo deŝiris min de la mondo. Sed mi konsterniĝis, kiam panjo vokis mian nomon. Mi kuris kvazaŭ freneza al ŝia ĉambro. Je mia surprizo, panjo kuŝis sur la planko. Ŝi spiris terure malbone. Ŝia mano, tremante, provis ekpreni la liton, sed ĝi ne povis. Mi telefonis al mia frato tuj, por helpi min suprenlevi ŝin al ŝia lito. Ni metis dikan kusenon sub ŝian kapon, por ke ŝi iomete spiru. Ŝia vizaĝo, kiu antaŭe brilis, paliĝis kvazaŭ ŝi havus anemion. Ŝi multe tusis. Mi tiom timis.
– „Kion vi havas?“, mi demandis.
– „Mi kredas, ke venis la tempo, ke mi forlasu tiun ĉi mondon.“
– „Kio? Ne parolu ion stultan, panjo“, grumblis Tendry.
– „Aŭskultu, miaj infanoj, mi ne havas multan tempon, sed antaŭ ol forri, mi devas diri al vi ion gravan.“
– „Panjo“, mi diris petege, „ne rapidu, ni ankoraŭ bezonas vin.“
– „Kara, vi estas jam sufiĉe granda, mi certas, ke vi povos prizorgi vian fraton kaj vian fratineton.“
– „Ne, panjo, mi eĉ ne povas trovi laboron, kiel mi povus prizorgi ilin?“
– „Vi venos tien, vi estas forta. Memoru preĝi, Dio ĉiam estos tie por subteni vin.“
– „Panjo!“, Tendry ploris. „Ni ne povas vivi sen vi, vi scias tion. Kial do vi diras ĉion ĉi?“
– „Tendry, ne senkuraĝiĝu; morto estas vojo, kiun ĉiu estaĵo devas alfronti iun tagon aŭ alian. Mia vojaĝo finiĝas tie ĉi, sed vi tri daŭrigos. Penu kune, amu unu la alian. Gardu unu la alian. Nur tion mi volas.“
– „Jes, panjo.“
– „Promesu al mi, ke vi ne rezignos pri vi mem, kiel ajn.“
Kaj ni promesis al ŝi, kion ajn ŝi volis. Ni faris tion ne, ĉar estis necese, ni faris tion, ĉar ni vere estis ligitaj inter ni kaj amis unu la alian.
Noktomeze tre akre, ŝi laste spiris. Oni diras, ke post malbona vetero, venas bona vetero, sed ĉe ni estis inverse. La bona vetero antaŭis la malbonan.
Nun mi komprenis, kial okazis tiu ĉi subita ŝanĝo. Morto jam estis sur nia sojlo kaj panjo sentis ĝin. Ŝi preparis la domon kaj sin mem por sia foriro.
La naskiĝtaga manĝo estis la lasta manĝo kun ŝi. Kial ŝi ne avertis nin, ĉar ŝi certe sciis profunde, ke ŝi mortos?
En la kabano eĥis krioj de malĝojo. Rivero da larmoj fluis, malsekigantaj la inertan, malvarman, senvivan korpon de panjo. Nia panjo malaperis, malaperis por ĉiam. Ni neniam revidos ŝin.
Mi devis esti forta, Valisoa kaj Tendry ne povis akcepti facile la okazaĵon.
Mi ne havis elekton, mi estis la plej maljuna kaj mi devis esti forta por ili. Mi glutis mian malĝojon kaj mian suferon, mi tenis ilin en mi.
Ĉar la okuloj de panjo restis malfermitaj, kiam ŝi mortis, mi fermis ilin. Mi prenis ŝiajn ostajn manojn kaj metis ilin laŭ ŝia korpo. La sekvan matenon Tendry foriris por informi la najbarojn.
Dum la entombigo, Fitia kaj ŝia patrino venis. Ilia ĉeesto donis al ni grandan komforton. Ni ne konis ilin sufiĉe bone, sed ili estis kiel familianoj por ni, ili helpis nin finance kaj morale.
La vortoj de la pastro ege tuŝis min. Li diris: „Aŭskultu, en la vivo estas tempo por ĉio; tempo por ami, tempo por malami; tempo por paroli, tempo por silenti; tempo por ĵeti ŝtonojn, tempo por repreni ilin; tempo por vundi, tempo por kuraci; tempo por konstrui kaj tempo por detrui; tempo por ridi, tempo por plori; tempo por naskiĝi kaj tempo por morti, kaj tempo por funebri, do estu fortaj. Ni ĉiuj foriros iun tagon.“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.