|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SORTO DE AINAAŭtoro: Ranja Zafinifotsy |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mi nomiĝas Aina Rafenontsoa, sed ĉiuj nomas min Aina. Aina estas malagasa nomo, kiu signifas vivo. Unue mi ne sciis, ke mi ne havas veran patron aŭ patrinon, kaj mi eĉ ne sciis, ke mi devis havi ilin. Mi edukiĝis en vartfamilio. Mia adopta patrino diris al mi, ke mi havis ĉirkaŭ du jarojn, kiam ŝi levis min de la strato. Mi diras „levis“, ĉar miaj veraj gepatroj forĵetis min kiel rubon. Mia naskiĝdato estis nekonata, do mia nova panjo elektis la 18an de julio kiel mian naskiĝtagon. Ŝi rakontis al mi mian historion, kiam mi havis 12 jarojn. Mi estis malĝoja, sed tia estas la vivo. Ŝi vidis, kiom multe mi suferis pro ĉio ĉi, kaj klarigis al mi, ke ne gravas, ĉu oni havas verajn gepatrojn aŭ ne, se estas iu, kiu amas nin kaj zorgas pri ni. Mi povas diri, ke mi tre ŝatas mian patrinon, ŝi estas bonkora kaj tre bela. Kvankam mi ne estas ŝia vera filino, ŝi ĉiam donis al mi la amon kaj teneron, kiujn mi bezonis. Ŝi ĉirkaŭbrakis min kaj ĵuris, ke mi estas la plej kara, kiun ŝi havas en la mondo.
Ŝi havas ankaŭ du aliajn infanojn: Tendry kaj Valisoa (kiu signifas donaco). Mi amas ankaŭ ilin, same kiel ili amas min. Ni estis kiel veraj gefratoj, kvankam kelkfoje mi sentas malplenon en mi, tiun malplenon, kiu konstante memorigas min, ke mi estas nur adoptita knabino kaj ke venos la tago, kiam ili laciĝos de mi kaj elpelos min. Sed ĝis tiam, tiu tago neniam alvenis. Male, la ligo, kiu fortigis nin, kreskis tagon post tago. Mi nur feliĉis; ankaŭ ili feliĉis pri mia ĉeesto.
Iun tagon, la suno jam subiris, kaj la nokto jam komencis fali, mi kaptis panjon plorantan. Mi tuj pensis, ke eble pro mi ŝi ploras, mi scivolis, kian stultaĵon mi faris? Kaŝiĝinte malantaŭ la pordo, mi rigardis ŝin. Tiam ŝi elprenis foton, mi ne sciis, kiu estas sur la foto, sed ŝi komencis flustri ĉe la foto. Tiam mi konstatis, ke tiu foto estis la kaŭzo de ŝiaj larmoj, ne mi.
Ŝi metis la bildon sur la tablon, jen mi vidis viran vizaĝon; paĉjo! Li estis sufiĉe forta kaj bela, kiel la herooj en la filmo. Li havis fosilon en sia dekstra mano. Mi malĝojis vidante panjon plori, sed miaj piedoj frostiĝis, mi ne povis eniri. Sed eble panjo sentis mian ĉeeston, ŝi turnis sin kaj vidis min:
– „Kara, kion vi faras ĉi tie?“, panjo diris sekigante siajn larmojn.
– „Nenion, panjo, mi nur paŝis laŭ la antaŭĉambro kaj vidis vin plori.“
– „Ho pardonu, knabino. Vi ne devus vidi tion ĉi.“
– „Panjo, diru al mi, ĉu paĉjo mortis pro mi?“
– „Kio? Kion vi diras, kara?“
– „Diru al mi, panjo.“
– „Sed ne. Kial vi diras tiajn sensencaĵojn? Aŭskultu, via paĉjo mortis, ĉar li volis.“
– „Kion vi celas?“
– „Vi komprenos, kiam vi estos sufiĉe granda kaj matura.“
– „Sed mi jam estas granda kaj matura, panjo.“
– „Ne, karulo, nur via korpo estas granda, sed mankas al vi ankoraŭ matureco de la spirito. Nun iru al via ĉambro kaj prilaboru viajn lecionojn.“
– „Mi kuiros unue.“
– „Ne, ne. Mi faros. Vi studos.“
– „Bone.“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.