La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SORTO DE AINA

Aŭtoro: Ranja Zafinifotsy

©2026 Geo

La Enhavo

8

La vivo daŭris. Ni devis translokiĝi al pli malgranda domo, ĉar la malnova estis tre granda kaj malplena sen panjo. Kaj la luprezo estis iom multekosta por mi.

Mi laboris ĉe la domo de la patrino de Fitia, matene kaj posttagmeze, instruante klasojn, kiujn ŝi pagis por mi.

Ĉiusemajne, mi, Tendry kaj Valisoa promenis kune. Foje ni iris al la parko, foje ni iris al la kamparo. Tio permesis al ni ne pensi tro multe pri panjo.

– „Aina“, plendis Valisoa, „ĉu estas ankoraŭ malproksime?“

– „Ne, mi respondis. Ni baldaŭ alvenos.“

– „Ĉu vi foje pensas pri panjo?“

– „Jes, kompreneble. Mi pensas pri ŝi preskaŭ ĉiam.“

– „Kaj vi, Tendry?“

Tendry levis la ŝultrojn. Ekde la morto de la patrino, li fariĝis avara pri siaj vortoj.

Oni devis fari al li demandojn por igi lin paroli, alikaze li povus silenti la tutan tagon.

– „Tendry, mi havas demandon.“

– „Jes, granda fratino.“

– „Ĉu vi jam havas amatinon?“

– „Ah, kio?“, li diris kun larĝe malfermaj okuloj

– „Vi aŭdis.“

– „Ne, mi ne havas. Mi ja havas nur 14 jarojn nun.“

– „Estas en ordo tiam. Koncentriĝu unue je viaj studoj.“

– „Jes, kaj vi? Ĉu vi baldaŭ edziniĝos?“

– „Ne diru sensencaĵojn, frato!“

– „Se vi edziniĝos“, kriis Tendry, „ĉu vi forlasos nin?“

– „Kompreneble ne, karulo. Neniam mi vin forlasos.“

– „Cetere, diris Tendry heziteme, mi volis demandi vin, ĉu vi havas iom da mono por aĉeti novajn kajerojn. Studentoj ridas pri mi en la lernejo, ĉar ĉiuj miaj kajeroj estas en malbona stato.“

– „Bone, mi aĉetos al vi hodiaŭ vespere, ne zorgu.“

– „Dankon, granda fratino.“

Mi multe laboris ĉiutage kaj nokte por provizi mian etan familion. Iliaj studoj estis mia prioritato. Mi havis grandan revon por ili, mi volis, ke Tendry fariĝu advokato kaj mia eta Valisoa fariĝu kuracistino. Sed ili havis siajn proprajn revojn.

Iun vesperon, ni ĵus finis la vespermanĝon, mia frato kaj mia fratino estis dormontaj, kiam la telefono, kiun Fitia donacis al mi, sonoris. Mi rapide ekprenis ĝin. Je mia surprizo, timigita, tremanta voĉo atendis min. Fitia ploris. Ĉar ŝi neniam revenis al la domo de sia patro, ŝia patro planis mortigi ŝin. Li timis, ke lia propra filino denuncos lin al la aŭtoritatoj.

Feliĉe Sarobidy, la duonfrato de Fitia, aŭdis ĉion. Li tuj informis la patrinon de Fitia kaj ŝi rakontis pri tio al sia filino. La sola solvo estis sendi Fitia al alia lando, ĉar la gardistoj de sinjoro Salvador estis pli multaj kaj potencaj ol la patrino de Fitia.

Evidente, Fitia ne volis foriri. Ni amikiĝis tiel, ke estis preskaŭ neeble disiĝi. Ŝi provis konvinki sian patrinon trovi alian eliron, sed estis neniu, krom morto.

La sekvan tagon, ŝi intencis preni aviadilon al fremda lando. Tio signifis, ke ni ne havos tempon por adiaŭi. Sed neniel mi povis lasi mian amikinon iri sen akompani ŝin. Mi prenis mian mantelon kaj kuris al ŝia domo, kiu estis 3 kilometrojn for de la mia. Mia timo pri nokto kaj mallumo subite malaperis. Mi nur volis vidi mian amikinon. Brakumi ŝin tiel forte, ke ŝi ne forgesos min, kiam ŝi alvenos al sia nova hejmo.

Mi transiris la urbon per longaj paŝoj. Ĉio estis tiel trankvila, la nokto estis profunda kaj la luno ankoraŭ ne aperis; aŭtoj estis malabundaj en la strato. Subite senhejmaj hundoj aperis por tremigi min pro timo. Ili pretis mordi min krude, sed feliĉe viro ĉirkaŭbrakis min kaj kondukis min en sian aŭton. Mi ne sciis, kiu li estas, probable ankaŭ li ne konis min.

– „Kien vi iras?“, li demandis min. „Estas mallume kaj vi promenas sola sur la strato, do ĉu vi ne timas?“

– „Fakte, amikino de mi foriros morgaŭ. Se mi ne iros al ŝia hejmo hodiaŭ vespere, mi eble neniam revidos ŝin.“

– „Ho jes? Ĉu ankoraŭ malproksime?“

– „Ne, estas unu kilometron for. Sed vi povas lasi min ĉi tie, ne plu estas hundoj.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.