|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SORTO DE AINAAŭtoro: Ranja Zafinifotsy |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ni veturis ĉirkaŭ kvaronhoron. Ekstere pluvis. Ni devis iomete halti kaj atendi, ke la pluvo iomete trankviliĝu, ĉar la aŭto havis problemojn moviĝi, kaj la ŝoforo havis problemojn vidi la vojon.
Mi silentis en tiu ĉi luksa aŭto. Mia menso iris aliloke, transiris unu riveron, poste alian, naĝis laŭ la mara longo, fine venis al la mezo de bela ĝardeno. La ĝardeno de miaj revoj. Subite mi pensis pri panjo, Valisoa kaj Tendry; ili certe atendis min nun. Mi imagis panjon kun ŝiaj magraj vangoj preskaŭ ostosimilaj, ŝi devas esti ĉe la sojlo, legante malnovan ŝiritan libron aŭ rigardante bildojn de sia forpasinta edzo.
Ho mia patrino, mi amas ŝin tutkore.
– „Pri kio vi pensas?“, Fitia demandis.
Mi ektimis, ĉar mi ankoraŭ perdis miajn pensojn.
– „Kion vi diris?“
– „Mi demandis: Pri kio vi pensas?“
– „Pri vivo kaj mizero.“
– „Alian tagon, vi rakontos al mi iom pri via vivo, se vi volas, kompreneble.“
– „Jes!“
– „Ni alvenis. Atendu, la ŝoforo malfermos la pordojn por ni.“
– „En kiu domo loĝas via patrino?“
– „Ĉu vi vidas la flavgrizan? Tie ŝi loĝas.“
Ŝi montris al luksa domo kun granda florĝardeno. Du aŭtoj estis parkitaj meze. Tri ferocaj hundoj ligitaj en kaĝoj komencis boji, kiam ni alvenis. Purigistino, ĉirkaŭ kvindekjara, venis por bonvenigi nin. Ŝi estis aparte afabla. Ŝi eĉ helpis min demeti mian malsekan jakon.
Ni atendis en la salono, Fitia kaj mi. La purigistino ofertis al ni varman kafon, ĉar ni tremis pro la malvarmo, pli precize mi. Fitia ne povis atendi pli longe. Ŝi ekstaris por iri rigardi, kiam subite malfermiĝis iu pordo.
Elegante vestita sinjorino eliris el malluma ĉambro. Ŝi aspektis malĝoja, ŝiaj okuloj estis ŝvelintaj kaj ruĝaj; ŝi portis neĝblankan robon, longan por kaŝi siajn piedojn. Kiel mi povus priskribi ŝin? Tiel bela ŝi estis, kaj anĝela! Eĉ juna novedzino ne povis vivi kun ŝi ... Fitia similis al ŝi kiel du akvogutoj.
– „Panjo!“, kriis Fitia.
– „Mia filino! Fitia. Venu, lasu min kisi vin kaj tuŝi vin.“
Sed stranga afero okazis, la sinjorino, la patrino de Fitia, ne povis marŝi sola. Viro tenis ŝin, dirante al ŝi, kien ŝi metu siajn piedojn. Nur post kelkaj sekundoj mi rimarkis, ke ŝi estas blinda. Kial Fitia ne diris tion al mi? Kial tiel agrabla persono ne havas la ŝancon vidi sian belecon?
La vivo estas kruela kelkfoje.
– „Sed kio okazis, panjo?“, Fitia miris.
– „Vi celas miajn okulojn?“
– „Jes ... Vi eĉ havas kuglan markon sur via frunto. Sed kiu faris tion al vi?“
– „Estis via patro, kara.“
– „Kion vi celas? Ĉu mia patro sendis al vi siajn gardistojn?“
– „Ĝuste!“
– „Sed kion faris viaj gardistoj? Ĉu ili ne protektis vin?“
– „Fakte la gardistoj de via patro venis dum la meso. Ili atendis ekstere, kaj kiam mi eliris el la preĝejo, ili pafis. Miaj gardistoj nenion povis fari.“
– „Kaj mi sciis nenion pri tio. Mi bedaŭras, panjo.“
– „Ne zorgu. Mi vivas, nur tio gravas. Kaj tion ĉi ni dankas al Dio, ĉar estas preskaŭ neeble postvivi kuglon, kiu trapikas la frunton por eliri malantaŭ la kapo.“
– „Jes, dankon, vi scias, ke mi ne povis elteni la penson perdi vin.“
– „Kial Fifaliana ne venas kaj kisas min?“
Fitia larĝe malfermis la okulojn, ŝi verŝajne scivolis, kial ŝia patrino faris ĉi tiun demandon.
– „Fifaliana?“, balbutis Fitia. „Sed panjo, ĉu vi ne sciis tion?“
– „Kion … kion?“
– „Ke Fifaliana mortis.“
La aminda sinjorino metis siajn manojn al sia buŝo. Ŝi estis en ŝoko. Ŝiaj vidhandikapitaj okuloj denove ruĝiĝis. Grandaj larmoj ruliĝis laŭ ŝiaj vangoj. Ŝi eĉ ne havis la vortojn por esprimi sian doloron. Ŝiaj lipoj tremis. Ŝia vizaĝo pli kaj pli malheliĝis.
Eĉ mi preskaŭ ploris. Mi povus imagi ŝian suferon; patrino, kiu ne scias pri la morto de sia filino, kiu ne ĉeestas ŝian entombigon kaj kiu eĉ ne povis adiaŭi ŝin, nek kisi lastan fojon ŝian senvivan korpon. Tio estas la plej terura torturo, kiun oni povas fari al patrino.
Krom mia patrino, mia biologia patrino. Ŝi neniam amis min de kiam mi naskiĝis, do scii aŭ ne scii, ke mi mortis, ne influus ŝin. Mi certas, ke ŝi ŝatus vidi min mortinta post mia eliro el ŝia utero. Sed ĉar mi estis bela kaj tre vivanta, nenion ŝi povis fari krom lasi min inter la fetora rubo por sufoki la odorojn.
– „Kial vi ne diris al mi?“, ŝi demandis post kelkaj minutoj.
– „Mi pensis, ke paĉjo alvokis vin. Li promesis tion al mi.“
– „Kaj vi ankoraŭ kredas je la mensogo de via patro?“
– „Mi tiom ĉagreniĝis pro la morto de Fifaliana, ke mi ne povis ĝuste pensi.“
– „Kiel ŝi mortis? Ĉu ŝi suferis?“
– „Ne, normale mi devus morti, ĉar la veneno estis destinita por mi.“
– „Kio? Kia veneno?“
– „La nuna edzino de paĉjo ne amas min. Ŝi pensas, ke mi estas obstaklo, ĉar ŝi volas havi la posedaĵojn de paĉjo por si kaj siaj infanoj. Do ŝi faris venenan manĝon por mi, sed bedaŭrinde mi ne malsatis tiun tagon, kaj Fifaliana manĝis ĝin.“
– „Ho mia Dio! Kia terura virino. Mia eta Fifaliana, mia knabineto, ŝi, kiu faris nenion malbonan.“
– „Pardonu panjo, mi tre maltrankviliĝas, ĉu vi scias?“
– „Ne estas via kulpo, ke ŝi mortis. Sed la sola eraro, kiun vi faris, estis fidi vian paĉjon kaj forgesi telefoni al mi, almenaŭ sciigi min.“
– „Panjo, pardonu min, mi petas vin. Mi scias, kiom multe vi suferas nun.“
– „Kion mi faris por meriti tiun ĉi senfinan doloron? Unue ili deprenis vin de miaj brakoj, kaj elpelis min kun Fifaliana. Tiam Fifaliana denove estis forprenita de mi por esti mortigata. Kaj nun mia vidkapablo estas forprenita. Ho Sinjoro! Tio estas neeltenebla.“
– „Iutage ili pagos ĉion, kion ili faris.“
– „Certe. Mia venĝo estos terura, vi povas kredi min.“
– „Kaj la sango, kiun ili verŝos, turnos sin kontraŭ ilin.“
– „Ĉu vi povos montri al mi la tombon de mia filino?“
– „Jes, kompreneble.“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.