|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SORTO DE AINAAŭtoro: Ranja Zafinifotsy |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La mistera viro ridis. Li daŭre fikse rigardis min per siaj brunaj okuloj. Embarasite, mi turnis la kapon por admiri la belecon de la urbo. Sed dum la tuta tempo mia penso estis ĉe li, ĉe tiu ĉi nekonato, kiu aperis de nenie kaj savis min. Li estis aparte bela: lia eta pinta nazo, liaj dikaj brovoj, liaj haroj, kiuj kaŝis parton de lia frunto. Ĉiuj ĉi detaloj formis lian belan vizaĝon. Mi ne sciis la nomon de lia odoro, sed ĝi ebriigis min. Ial mia koro komencis bati pli rapide, mi sentis min pli kaj pli malkomforta apud li. „Kio okazas?“, mi pensis.
La motoro fine haltis. Mia mistera viro elkuris kaj tiam malfermis la pordon por mi. Kiel brava li estis! Eta „dankon“ eliris el mia buŝo, kaj mi rapidis eksteren. Mi eĉ ne rimarkis, ke mi jam estis antaŭ la domo de Fitia. Sed kial tiu ĉi viro sciis, ke mi devis iri ĝuste al tiu ĉi loko? Mi ne sciis.
– „Venu!“, li diris. „Ĉi tien vi volis iri, ĉu ne?“
– „Jes“, mi respondis malrapide. „Sed kiel vi sciis tion?“
– „Mi jam vidis vian bildon sur la telefono de mia fratino. Mi estas Sarobidy, la duonfrato de Fitia.“
– „Ah! Mi komprenas pli bone nun. Sed kial vi ne diris tion al mi?“
– „Mi volis surprizi vin.“
– „Nu, vi faris.“
Estis jam malfrue, kiam ni alvenis antaŭ la domo. La malvarmo pli kaj pli fortiĝis, kaj la vento disblovis miajn harojn tuj kiam mi elpaŝis eksteren.
Post parkado de sia aŭto, Sarobidy prenis mian manon kaj kondukis min al la luksa domego.
En kontakto kun lia varma mano, mia koro denove bategis.
„Ĉu mi enamiĝis?“, mi demandis al mi. Enamiĝinta al fremdulo? Eble! Finfine, li estis tre bela kaj alloga, mia koro ne povis ne bati por li. Mi provis kaŝiĝi profunde en ĉi tiu stranga sento, sed mi ne povis. Mi tremis. Mia frunto estis inundita de ŝvito, malgraŭ la frosta malvarmo.
– „Ĉu en ordo?“, demandis Sarobidy.
– „Jes, kial?“, mi diris, ŝajnigante scii nenion.
– „Vi tremas, sed vi ŝvitas samtempe. Mi pensas, ke vi malvarmumis. Jen, surmetu mian jakon kaj venu.“
Mi estis tiel feliĉa. Havi lian jakon super miajn ŝultrojn estis kiel sonĝo. Kion pli mi povus esperi? Ja li neniam povis ami min. Ni estis tiel malsamaj sur ĉiu nivelo. Do mi ĝuis la momenton.
La pordo al la domo estis malfermita, homoj certe atendis la alvenon de Sarobidy. Fitia vidis min eniri kaj estis tre surprizita; ŝi alkuris por kisi min, flustrante, kiel feliĉa ŝi estis vidi min.
Dume Sarobidy alproksimiĝis al sia bela patrino kaj kisis ŝin ame sur la frunton. La patrino de Sarobidy, certe sentante la molajn lipojn de sia vicfilo, ridetis iomete kaj poste levis la brakon por karesi la harojn de la knabo.
Mi scivolis, kial Fitia diris, ke ŝiaj duonfratoj kaj duonfratinoj ne ŝatas ŝin. Sarobidy ne avertus ŝin pri la danĝero, kiu atendas ŝin, se li malamus ŝin. Kaj li ne venus tiel malfrue por adiaŭi ŝin. Sed eble io okazis en ilia familio, kio igis Sarobidy ŝanĝi sian sintenon al Fitia. Mi ne sciis. Mi imagis ĉion ĉi en mia menso.
Sarobidy rompis la silenton, kiu regis en la ĉambro.
„Fitia“, li diris, „ni petu iun prepari varman teon por Aina. Mi pensas, ke ŝi malsaniĝos.“
Fitia ne respondis. Ŝi nur kapjesis kaj tiam rapidis al la kuirejo kaj subite revenis kun taso da teo en la mano.
– „Al kiu lando vi iros?“, mi demandis, rigardante mian tason da teo.
– „Mi restos ĉi tie, mi nur ŝanĝas la urbon.“
– „Tio estas tro riska“, diris Sarobidy. „Se vi restos ĉi tie, paĉjo trovos vin kaj mortigos vin, mi certigas al vi.“
– „Ne zorgu, knabo“, la patrino de Fitia mallaŭte respondis. „Ni jam planis ĉion, por ke via patro neniam trovu ŝin.“
La servistoj finis enpaki la aĵojn de Fitia en la valizojn. Estis tempo por adiaŭi. La panjo de Fitia ekstaris por ĉirkaŭbraki sian knabineton. Larmoj fluis laŭ ŝia dolĉa vizaĝo; ŝi havis tiom da malĝojoj kaŝitaj profunde en la okuloj. Tio kompreneblas, ŝi perdis multon en sia vivo, tiu ĉi virino. Ankaŭ mi preskaŭ ploris.
Du fortaj viroj prenis la valizojn. Fitia eniris la aŭton kaj la motoro ekfunkciis. Aŭdiĝis la bruado, kiu iom post iom malaperis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.