La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


111 FABLOJ

Aŭtoro: Ivan Andrejeviĉ Krilov

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Pri la aŭtoro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Pri la traduko

PRI LA ESPERANTA TRADUKO DE LA KRILOVAJ FABLOJ

(Kelkaj rimarkoj de la tradukinto)

Tradukante la fablojn de Krilov mi havis celon respeguli ne nur la poezian enhavon, sed ankaŭ la poeziajn flgurojn de la originalo. Tiucele estis uzitaj:

Diverssilaba libera jamba strukturo (de du ĝis ses piedoĵ), kun nepra enmeto de cezuroj (internaj paŭzoj). Nur unu fablo estis tradukita per regula trokeo, sen cezuroj, laŭ originala teksto.

Nepra uzo de rimoj kaj de cezuroj kun viraj kaj virinaj finaĵoj (kun akcenta kaj senakcenta lasta silabo).

Konservo de majuskloj en la titolaj vortoj kaj komence de ĉiu verso.

Simetria dislokigo de versoj (rilate al marĝenoj).

Titolaj vortoj kun difina artikolo (laŭ ĝenerale literatura tradicio). [Sed tiu tradicio estas sensenca! Ni forigis la nenecesajn artikolojn el la titoloj]

Interpunkciado laŭ la interpunkcia stilo de Krilov.

Eventuala apostrofado de substantivoj kaj parta forlaso de la artikolo la, por konservi la originalan ritmon ("Poezia libereco" laŭ Zamenhofapermeso kaj praktiko).

La persona pronomo por bestoj estas ne nur ĝi, sed ankaŭ li kaj ŝi (laŭ Zamenhofa praktiko).

La tempo de verboj, por plivigligo de la teksto, estas transdonita jen per "as"-formo, jen per "is"-formo.

En apartaj okazoj, rektaj komplementoj estas ŝanĝitaj al malrektaj per helpo de prepozicioj, kaj inverse. Tio ne kontraŭas al la spirito kaj esenco de Esperanto. En diversaj lingvoj ja ekzistas diversaj uz-kutimoj rilate al rektaj kaj malrektaj komplementoj, kaj tiu reciproka ŝanĝo pliriĉigas la lingvon, faras ĝin pli fleksebla kaf esprimriĉa.

Kelkloke estas uzitaj, kiel prefiksoj, radikoj, bel, bon, jun, plen k.a. Ekz.: jun-sinjoro, bon-ami-ko, hel-junulo ktp. Tio ne estas kunmetitaj vortoj, sed derivaĵoj (same kiel bonvolo, grand-sinjoro, ĉef-urbo, fru-mateno ktp.).

Kelkloke kunmetitaj vortoj havas kvazaŭ kunligon de adjektivoj kun substantivoj, sed fakte tio ne okazas. Estas nur kunligo de du substantivoj. Ekz. amhumoro, printemp-monato, streĉlaboro, minac-malbono ktp. Tio estas: humoro kun amo, monato de printempo, laboro kun streĉo, malbono pro minaco...

La aŭtoro de la fabloj uzis tre riĉan vortaron kaj multfoje tradiciajn, "popolajn vortojn". Por doni ekvivalentajn esprimojn en la tradukitaj fabloj, necesis apliki diversajn formojn de la esperanta vortfarado, eluzi la proprecan krean kapablon de Esperanto.

Nekutimaj vortkombinoj estas donitaj kun divid-strekoj. Krom kombinaĵoj de vortoj kelkfoje mi reduktis apartajn vortojn, forigante. iujn sufiksojn. Ekz. "sen mezur', sen kalkul' " – anstataŭ "ne-mezu-reble, nekalkuleble" en la metafora senco de "tre multe", "junino" anstataŭ "junulino" ktp.

Certe riu redukto ne malutilis al la bona kompreno de la senco.

En la traduko estas vaste aplikita sensufiksa verbigo de neverbaj radikoj. Sufiksoj "ig" kaj "iĝ" montras la ŝanĝon de stato; la sensufiksa verbigo montras la staton mem. Ekz. "grandas" signifas "estas granda". La sensufiksan verbigon multfoje uzis Zamenhof. Mi nur larĝigis la aplikon de tiu verbigo, – konforme al la nuntempa evolu-tendeco de Esperanto.

La lingvo de la Krilovaj fabloj estas ne nur riĉa, sed ankaŭ belsone komponita. Por respeguli certagrade la belsonecon de la originalo, estas aplikita sonritma strukturo de versoj. Laŭ tiu strukturo parencaj kaj identaj sonoj (konsonantoj) troviĝas ne nur en la finaĵoj de la versoj (en rimoj), sed ankaŭ interne de la versoj, kaj ili harmonie kunligas la tekston je unu poezia tutaĵo. Parencaj sonoj apartenas al la samaj songrupoj, ekz. "b-p-v-f", "m-n", "n-l-r", "s-c-z", "d-t" ktp.

Parencaj kaf identaj sonoj situas je racia, ne ĉiam egala, distanco. De tie devenas la termino "sonritmo". Parencaj kaj identaj sonoj povas esti apartaj aŭ en formo de kombinaĵoj, en rekta aŭ inversa ordo. Ekz.: "portas-frotas-dormas, ridas-tiras, verda-tero".

Kaj jen kelkaj ekzemploj el la tradukoj:

"spegulo sen indulg'...

"inside jam vizitas"

"aplombon plu ne uzi"

"Ursulon karan traktas li karese"

"Sed Ŝtonon stultan trompis la destin' "

"Tre lerta estis frap', kranio plene krevis"

En poeziaj verkoj la muzika strukturo ludas sufiĉe gravan rolon. Akcenta ritmo kaj rimoj estas artibutoj facile kompreneblaj; la sonritmo ne estas tiom evidenta, oni pli sentas, ol komprenas ĝin. Parencaj sonoj, je diversa distanco, plifaciligas prononcon kaj aŭdon de la poezia teksto. La sonkombinoj en poeziaj verkoj pli potence efikas al ni per sia organizita strtikturo.

La sonritmo ne estas strikie regula, sed aspektas tute Hhera. Ne ekzistas konstantaj leĝoj por sonritmo. Elekto de h sonritmo en ĉiu aparta okazo estas farata laŭ la poezia kaj muzika sento de la tradukanto. Kompreneble, pro la diverseco de lingvoj, la sonritmo de la originalo kaj de la tradukaĵo ne koincidas laŭ loko kaj formo. Pro la sama kaŭzo ne estas ĝuste atribui al apartaj sonoj iun simbolan signifon. La sonritmo ne estas dogmo aŭ ilo memcela; ĝi estas nur rimedo, kiu apud aliaj poeziaj formoĵ helpas pli profunde kaj pli emocie percepti poezian verkon.

La esperanta traduko de la Krilovaj fabloj proksimigas la legantojn al unu el la plej gravaj trezoroj de la tutmonda literaturo. Krom tiu ĝenerala celo la tradukinto havas apartan celon – influi al la plua progreso de nia lingva kulturo. Mi intencis per la traduko plenumi praktike la jenajn taskojn:

a/ Doni vastan literaturan materialon por instrua kaj kluba laboro,.ĉu al infanoj, ĉu al plenkreskuloj – en fotmo de legado, parkera ellerno, deklamado, enscenigo ktp.

b/ Respeguli en la traduko modernan esperantan stilon. Apliki en la traduko simplan kaj ĉiutagan lingvon, kaj per tio plifirmtgi la bazon de la realisma poezia skolo.

c/ Kulturi necesan literaturan guston, kie la sona komponado apud aliaj poeziaj rimedoj faras la veran poezian impreson. La versaj stumbloj, sen muzika aranĝo, kompromitas Esperanton ("ĝi estas kvazaŭ ligno!"), kaj ankaŭ kompromitas la grandajn poetojn, kiujn oni tradukas. Rezulte estiĝas erara opinio, ke Espranto ne povas ludi la rolon de literatura perilo, kaj ke ĝi ne taŭgas por poezio.

ĉ/ Doni tradukojn sen formala kopiado de la originala teksto. Tre ĝusta kaj laŭvorta traduko malulitas al la kvalito de la versoj, al uia muzika, laŭsona aranĝo. Oni devas ne sklave kopii la originalon, sed transdoni ĝin laŭsence: konservi ne la vortojn, sed la poezian spiriton de la verko. Al pensoj, poeziaj figuroj, stilo, versa ritmo kaj muziko de sonoj en la originalo, la traduko devas doni laŭeble plenvaloran ekvivalenton, kiu elvokas ĉe la legantoj la saman impreson, kiel la originalo.

Fine staru ĉi tie fragmento el la letero I.V. Sergejev (1903-1964), esperantisto kaj konata rusa speciatisto pri Krilov:

"Tamen por vi estas malfacile imagi, kian veran ĝuon, se ne diri pli multon, prezentis al mi viaj tradukoj. Sincere mi gratulas vin, kaj mi ĝojas, ke Krilov trafis en ĝustajn manojn. Precipe admirinde allogas en viaj tradukoj intonacia precizo, kaj tion estas neimageble malfacile konservi en tradukoj de Krilovaj fabloj al aliaj lingvoj. Mi ne deziras eĉ fari komparon kun franclingvaj tradukoj, tute fremdaj al Krilov, aŭ kun la germanaj, multepezaj en sia lingvo... Se Krilov fariĝos atingebla al alilanda leganto, do tio okazos nur dank' al viaj tradukoj! Kaj tio estas rimarkinda afero! La' Krilova spirito, la Krilova seriozeco – ironia kaj didaktika – ĉio tutplene estas konservita ... Moskvo, 1961-07-08."

S. RUBLOV


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.