La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


111 FABLOJ

Aŭtoro: Ivan Andrejeviĉ Krilov

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Pri la aŭtoro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Pri la traduko

2

12. SPEGULO KAJ SIMIO

Ekvidis sin Simio en spegul', –
Kaj Urson petas ĝi rimarki per okul':
"Jen kia eksteraĵ', karul'!
Vizaĝo tiu estas abomeno!
Ridindas ĉiu mov', malsaĝas la grimac'!
Ho, mi pendigus min, se estus la minac',
Ke mi similu ĝin eĉ iom per mieno.
Sed mi malkaŝas en konfes',
Ke grimaculojn tiujn kvin aŭ ses
Inter simioj mi kalkulos kun sukces'."
"Ĉu decas pri aliuj la indiko?
Prefere ekrigardu vin, amiko! "
Respondis Urs' kun ironi'.
Sed vortoj de konsil' malgravis por Simi'.

Simila fakt' por mi ne estas miro:
Ne ŝatas iu-ajn sin vidi en satiro.
Jen efektiv' kaj ne karikatur':
Ke Klim' ŝtelemas – ĉiu homo voĉas,
Al Klimo pri korupto ni riproĉas,
Sed Klim' per kaŝa mov' al Petro montras nur.

13. SIMIO KAJ OKULVITROJ

Simio en maljun' malbone tute vidis,
Sed homa fam' al ĝi konfidis,
Ke tiu malbonaĵ' ne estas ja danĝer'
Ĉar okulvitroj savas de sufer'.
Do vitrojn en abund' akiri ĝi decidis,
Ĝi turnas ilin por aplik':
Jen premas al la vert', jen sur la voston metas,
Jen flaras kun singard', per lango jen leketas,
Sed en rezult' – nur nulo por efik':
"Fiaĵo kia! Estas granda stult'
Al homoj kredi en aŭskult'.
Pri vitroj onidir' ja nur mensogo estis,
Kaj mankas la util' en tiu-ĉi afer'".
Dirinte la Simi' ĉagrenon manifestis,
La vitrojn ĵetis ĝi al ŝtono en koler'
Kaj post frakas' nenio restis.

Por homa gent' ĝi estas la spegul':
Jen bona aĵ' ekŝajnas kiel nul'
Kaj ignorant' pri utilec' diskutas,
Kaj se li estas altrangul', Do li eĉ persekutas.

14. LUPO KAJ GRUO

La lupo estas best' avida:
Ĝi ne flankigas ostojn per la dent'
Dum manĝ' rapida
Kaj jen al unu lup' okazis akcident'
De ost' misgluta estis ĝi viktimo.
Ne eblas nun por Lupo spir' aŭ ĝem',
Kaj kaptas ĝin la antaŭmorta trem'!
Feliĉe Gruo estis en proksimo;
Per gestoj Lup' klarigis pri dolor'
Kaj petis helpon en sufera hor'.
En lupan faŭkon Grao bekon ŝovis
Kaj post grandega pen' eltiri oston povis.
Jen petas li premion por labor'.
"Vi mokas min! " ekkrias best' insida:
"Ĉu indas vi? Sendanka kaj perfida!
Ĉu vi ne devas danki kun respekt',
Ke via stulta kap' ja restis sen difekt'?
Foriĝu tuj! Liberon vi profitu
Kaj gardu vin, amik': estonte min evitu! "

15. NAJTINGALO KAJ AZENO

Azen' sin turnis kun parol'
Al Najtingal':" Aŭskultu min amiko!
Laŭ famo en kantad' vi majstras kun efiko.
Dezirus mi pri via rol'
Mem juĝi dum vi kantos ion.
Ĉu bone majstras vi kantad-metion?"
Responde Najtingal' ekkantis por admir':
Li klakis, fajfis kun inspir'
En plej diversa form', jen en trilado dronis,
Jen mildis li en la sopir'
Kaj kiel plaĉa ŝalm' malgaje unutonis,
Jen per vibranta trem' subite li resonis
Ekregis nun atent'
Por la kantist' amata de l'Aŭroro.
Ekĉesis la zefir', de birdoj gaja ĥoro,
Kaj kuŝis grego en silent'.
Paŝtisto kun admir' aŭskulti ĉion pretis
Kaj nur por la moment'
Dum najtingala kant' al paŝtistin' ridetis.
Jen finis la kantist'. Azen' pri opini'
Deklaris: "Vere, vi ne vantas
Kaj certe sen enuo kantas.
Sed tamen tre bedaŭras mi,
Ke nian kokon ne ekkonis vi.
Vi multe en kantad' profitus,
Se nian kokon plen-imitus".
La malfeliĉa bird', post tiu juĝ-deklar',
Forflugis en rapid' trans montoj kaj kampar'.
Plensavu, Dio, nin de tia juĝantar'.

16. MUSO KAJ RATO

"Amik', ĉu aŭdis vi pri bona fam'?"
La Mus' alkure laŭte diris:
"Al ungoj de leon' la kato trafis jam!
Jen fine por ripoz' liberon ni akiris! "
"Ne ĝoju, mia frat'! "
Al Mus' respondis Rat':
"Kaj ne esperu absolute.
Se komenciĝos interbat',
Pereos la leono tute:
Plej forta besto estas kat'! "

Multfoje vidis mi, kaj tion.mi konfesas:
Timulo timas iun ajn
Kaj kredas, ke timata ŝajn'
La tutan mondon jam impresas.

17. FRINGELO KAJ KOLOMBO

Kaptilon, pro hazard', ektrafis la fringel'.
La malfeliĉa bird' baraktis kaj batalis,
Sed la Kolomb-junul' nur mokis kaj moralis:
"Jen kia hont'! Dum hela tag'
Kaptilon vi enfalis!
Ne trompus min hazarde tiu ag',
Mi tion garantias ĝuste."
Sed jen Kolombo mem baraktas en kaptil'.
Do juste!
Al fremda malfeliĉ' ne moku kun facil'!

18. DU BARELOJ

Veturis la Barel' kun vin',
En la alia –
Enhav' nenia.
La vin-barel' sen bru' kaj ne urĝante sin,
Veturis,
Sed en galop' alia kuris.
Pro ĝi sur la pavim' – tondrego kaj frapad',
Kaj polvo en kaskad'.
Pasanto en konfuz' al flanko sin sekuris,
Aŭdinte bruon en la strat',
Sed malgraŭ bruo de Barel'
Utilo ĝia estis bagatel'.

Reklamas sin vantulo sen modero,
Sed tre modestas li en la afero.
La granda hom' modestas en parol'
Kaj grandas en aferoj por popol'.
Laboras li persiste, en trankvilo
Kaj sen babilo.

19. ANSEROJ

Per longa vergo kamparan'
Anseran gregon en la urbon pelis
Kaj per la verg' sufiĉe li kruelis,
Ne tro ĝentilis li per sia man':
Rapidis li al la foira tag'.
Kaj se afer' koncernas la profiton,
Ne nur anserojn, eĉ la hom-meriton

Ne tro respektas ni en nia ag'.
Sed la Anserojn malĝentil' ofendis
Kaj al pasanto iu sur la voj'
Pri kamparana krudo ili plendis:
"Jen estas ni mizeraj, en malĝoj',
Nin pelas Kamparan' perforte, kun turmento,
Ja kvazaŭ estas ni ansera simpla gento,
Sed ne komprenas li, malsaĝa stulta hom',
Ke devas li respekti nin humile,
Ke nia nobla gent' devenas ja el Rom',
Savita de Anseroj tiom brile:
Ĝis nun en Rom' anserojn oni festas!"
"En kiu tamen fakt' merito via estas?"
"Sed nia praŭlar'..." – "Mi tion bone konas,
Pri tio legis mi, sed scii mi bezonas,
Per kia utilec' persone vi ekgravis?"
"Sed nia praŭlar' sukcese Romon savis!"
"Kaj kia bona ag' distingas vin persone?"
"Nenia ag'. " – "Sed kia do valor'?
Mencias vi praŭlojn senbezone:
Por ili restu la honor',
Kaj taŭgas vi nur por rostaĵ' plejbone."
Pritraktus mi aferon laŭ merit'
Sed timas pri anser-incit'.

20. KORNIKO KAJ VULPO

Multfoje oni diras kun logiko
Pri malutil' de flat' kaj tamen sen sukces',
Ĉar flato al la kor' penetras per kares'.
Peceton da fromaĝ' ekhavis la Korniko.
Jen sur abio, sur la branĉ',
Korniko-nigrulin' intencis per la manĝ'
Regali sin, sed dume ŝi meditis.
Hazarde ruza Vulp' proksime preterglitis;
Aromo de fromaĝ' impresas al la Vulp':
Alvenas arbon li kun vido de senkulp';
Ravita de vidaĵ' la Vulpo voston svingas,
Fromaĝon en la bek' agrable li distingas
Kaj diras dolĉe li kun intermita spir':
"Ho, mia karulin'! Belega por admir'!
Mirindas via kol'! Okula bril' – juvelo!
Gracia estas vi, simila al fabelo!
Kaj kia plum-ornam'! Kaj kia ĉarma buŝ'!
Kaj certe via voĉ' plenravas en kortuŝ'!
Ekkantu, karulin'! Se majstrus vi, fratino,
Kantadon, kiei vi belegas laŭ destino,
Vi estus en arbar' reĝino!"
La kapo de Kornik' turniĝis pro laŭdeg',
Pro ĝojo en la brust' ekĉesis tute spiro,
Kaj al ĝentila vort' de vulpa flata diro
Ekgrakis la Kornik' kun malfermita bek',
Fromaĝo falis for, al Vulpo – bel-akiro.

21. PORKO

La porkon al sinjora kort' hazarda vago puŝis,
Ĉe stalo kaj lavej' kotaĵon ĝi ektuŝis,
En ajna malpuraĵ', ĝi kun agrablo kuŝis,
Per akvo de forlav' ĝi banis sin kaj duŝis,
Kaj venis kun efekt'
De porka belaspekt'.
"Nu, kion vidis vi, Porkulo mia kara?"
Demandis ĝin Paŝtist':
"Ja oni diras kun persist',
Ke vivas por plezur' riĉuloj en ekzist',
Ke ili ĝuas nur pri riĉo senkompara."
Responde gruntas Pork':
"Absurd' kaj vanta vort'.
La famo pri riĉec' ja estas plen-erara:
Troviĝas tie nur malpur' kaj simpla kot',
Kaj tamen faris mi tre multe por esploro,
Mi fosis kun fervoro En tuta besta kort'."
Ne volas mi ofendi en kompar'!
Sed ĉu la kritikist' al Porko ne similas,
Se li je ĉiu verk' nuf pri malbon' babilas
Dum sia juĝdeklar'?

22. ELEFANTO KAJ MOPSO

Laŭ stratoj Elefanto pasis
Por montro al publik'.
En nia norda land' ĝi estas ja unik',-
Do post la best' gapuloj plen-amasis.
Subite iu Mops' aperis en la strat', –
Kaj al giganta best' sin ĵetis kun aŭdaco.
Jen bojas, saitas ĝi sen laco
Kaj pretas jam al batalad'.
"Amiko, estu vi prudenta,"
Ŝaf-hund' avertas nun: "Ĝi estas evidenta, –
La best' superas vin. Vi raŭkas pro koler',
Sed ĝi en ver',
La bojon en la strat' tutplene ne atentas."
"He, he! Pri tio mi kontentas."
Respondas Mopso kun fier':
"Ja sen batiĝ' efekta
Famiĝos mi je batemul' perfekta.
Do diru hundoj kun respekto:
Plejfortas Mopso, sen demand', –
Ĝi bojas kontraŭ Elefant'!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.