La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


111 FABLOJ

Aŭtoro: Ivan Andrejeviĉ Krilov

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Pri la aŭtoro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Pri la traduko

7

67. MUŜO KAJ VOJAĜANTOJ

Somere, en juli', en tre varmega tago,
Sub sabla vojo, supren en zigzago,
Kun nobla famili' kaj pakaĵar'
Kaleŝo kun ĉevaloj kvar
Sin trenis.
Tre malfacila voj' ĉevalojn halte trenis,
Kaj kondukisto por akcel',
Kun helpo de lakeo, en persisto,
Ĉevalojn vipis akre, kun kruel',
Sed sen rezult'. Jen rampas el kaleŝ-barel'
Sinjoro, sinjorin', fileto, instruisto,
La ŝarĝo en kaleŝ' ne estis bagatel'.
Do kvankam la kaleŝ' moviĝis jam denove,
Ĉevaloj trenis ĝin apenaŭ kaj laŭpove,
Jen Muŝo en hazard' kaleŝon grandan vidas
Kaj helpi al vetur' volonte ĝi decidas.
Ĝi zumas sen ripoz', per tuta sia forto,
Klopodas en ekstaz',
Jen pikas al ĉevala naz',
Jen sur kaleŝa benk' eksidas en komforto,
Jen apud homoj flirtas ĝi sen lac'
(Samkiel brokantist' sur la foira plac'),
Kaj plendas ĝi pri sia sort' malbona,
Ke ĝi klopodas tute en izol',
Ke mankas jen subteno de popol',
Neniu helpas en afer' bezona.
Servistoj post kaleŝ' postiras sen rapid',
Babilas instruist' al sinjorin' kun fid';
Sinjor' (kun servantin'), anstataŭ gvid-direkto,
Foriris al arbar' por plaĉa fung-kolekto,
Al ĉiuj zumas Muŝ', ke tute sola nur
Ĝi zorgus plene pri vetur'.
Kaj dume la ĉevala kvaro
Alvenis al eben' trankvile kaj sen baro.
"Jen", diris Muŝ': "finita estas faro!
Sidiĝu sen prokrast', veturu kun feliĉ'!
Kaj mi ripozos post laciĝ'.
Apenaŭ flugas mi pro streĉo kaj ekscito."

Okazas ofte homoj en la mond'
Al ajna aĵ' sin trudas kun volont',
Kaj tamen por afer' forestas eĉ invito.

68. MUŜO KAJ ABELO

Printempe en ĝarden', ĉe vent-zefiro trema,
Sur tigo moviĝema
Balancis Muŝo sin
Kaj al Abel' sur floro
Ĝi diris kun arog': "Ĉu plu ne tedas vin
Dum tuta plena tag' labori kun fervoro?
Pro tia laborem' mi mortus senprokraste.
Al mi agrablas nur
La vivo por plezur':
Jen ofte laŭ kutim' mi ĝoje flugas gaste
Al luksaj baloj, al festen'.
Dirante kun sincer', en multaj riĉaj domoj
Konata estas mi por plej superaj homoj.
Kaj ĉie trafas mi al pompo kaj solen'!
Ekzemple, al edziĝ' aŭ al festen' privata
Unua venas mi por ĝuo kaj regal',
Dolĉaĵon de la vin' mi trinkas el kristal'
Kaj ĝuas el teler' pri manĝo delikata.
Kaj apud ajna gast'
Frandaĵon prenas mi kun tre sukcesa hast';
Virina bela seks' min ravas dolĉe ankaŭ:
Al ĉarma' belulin' mi flirtas sen mezur'
Kaj sidas kun plezur'
Sur rozkolora vang' aŭ sur la ŝultro blanka."
"Ĝi estas bona gust' ", respondis la Abel':
"Sed laŭtas ankaŭ famo,
Ke por festena bril' ne estas vi juvel',
Ke ofte trafas vin insulto kaj malamo.
Ja tute sen atent'
Forpelas oni vin kun abomena sent'."
"Ĉu gravas", diras Muŝ', "forpelo tia?
Fenestron flugas mi, revenas tra alia."

69. PARUO

Paruo-bird' al maro venis;
Ĝi entreprenis
Bruligon grandan de la mar'.
La tuta mond' tre miras pri deklar',
Kaj tremas pro terur' Neptuna akva lando,
Alflugas birdoj en abunda grando,
Alkuras bestoj muitaj por rigard',

Ĉu brulas jam la mar' kaj kun kioma ard'.
Jen sub influo de rapida famo
Alvenas manĝemuloj al la mar'
Por la festena eksterordinar',
En kiu fiŝa sup' fariĝus ĉef-ornamo,
Pli bona ol la sup' de komercist' gastama,
Per kiu li regalas al estrar'.
Por la mirakla brul' kunvenas muftaj ili,
Starante sur la bord', senmove, en silent',
Nur iuj flustras dum atend':
"Jen tuj ekbolos ĝi! Jen brulo ŝajnas brili!
Sed en realo mankis tute brul',
Boladon eĉ ne vidis la okul',
Kaj kia estis fin' de tuta entrepreno?
Kun granda hont' Paruo flugis for;
Projekto birda bruis kun furor',
Sed en efik' fiasko restis plena.

Dirante sen ofendo, kun sincer',
La simplan veron mi subtenas,
Ke antaŭ la plenumo de afer'
Sin laŭdi ne konvenas.

70. FORMIKO

Formiko iu grandan forton havis.
En la pasint' forestis tia fort'.
Laŭ historia verk' Formiko tiu gravis, –
Plenlevis li du grajnojn por rekord'!
Pri kuraĝec' li ankaŭ estis glora:
Okazan vermon dum atak' rigora
Li mordis akre, kun sovaĝ',
Kaj kontraŭ arane' li iris kun kuraĝ'.
Pro tio la Formik' sur formikej-areno
Plenĝuis pri la glor' multege, sen mezur':
La tuta formikar' pri li parolis nur
Sed laŭdo en abund' egalas al veneno.
Cetere por Formik' ĝi estis en bonveno:
Allogis lin la glor', –
Kaj laŭdojn sen mezur' li strebis kun avido
De sia fanfaron-humor'.
Kaj fine lin forlogis la decido
Veturi urbon por rekord',
Por glori sin per sia majstra fort'.
Do al kampul', al granda veturilo,
Alrampis ii kun malfacilo.
Kaj pompe venis urbon, al bazaro.
Sed kia estis frap' por lia venka sent'!
Pretendis li al glora bel-moment'
Kaj al furor' pri sia eminent'
Sed fakte la Formik' ne estis grava varo.
Pri ĉiu hom' pli gravas propra far'.
Formiko nia kun foli' efektas,
Jen li kliniĝas, jen li rektas:
Neniu lin rimarkas en bazar'.
Post ekzercad' laciga, senrezulta
Ĉagrene diris li a! hundo, al Barbos',
Ja kiu kuŝis en trankvila poz':
"Konfesu ni, ke vere estas stulta
En via urbo la publik':
Nenion ĝi rimarkas en praktik',
Forestas eĉ atent' al mia faro,
Al ekzercad' dum plena hor',
Kaj tamen kun favor'
Rekonas min la tuta formikaro."
Kaj hejmen la Formik' revenis jam kun hont'.

Jen kredas ofte kun volont'
Sinjoro,
Ke oni lin admiras en la viv',
Sed laŭ signif'
Nur por formikoj estas lia gloro.

71. KOMERCISTO

"Andreo, mia nev',
Alvenu tuj, ekĝoju pri ricev', –
Kaj onklon spertan vi imitu.
Komercu kiel mi kaj en negoc' profitu."
Jen, tiel en butik' parolis komercist':
"Vi scias jam delonge pri ekzist'
De pola drapo en aparta peco, –
Malnova, putra estis ĝi.
Laŭ angla ekstra drap' fiaĵon vendis mi!
Cent rublojn mi ricevis por afero:
Gapulon sendis Di'."
"Ĝi estas certa fakt' " respondis nev':
"Sed kiu gapis vere dum ricev'?
Rigardu: estas ĝi centrubla falspapero."

Fiaskis komercist' en sia trompa ruz'.
Sed en la mond' efikas sama uz',
Ne nur en la butiko, –
Laŭ sama manier' okazas trompa ag' –
Kaj ĉiuj volas per la ruz-atak'
Eluzi trompon por la pag'
Kaj superruzi kun efiko.

72. DU KAMPULOJ

"Saluton, frat' Fadej!" "Saluton, frat' Jegor!"
"Vi kiel fartas, bon-amiko?"
"Ne scias tute vi pri malfeliĉ-uniko.
Jen Dio punis min: la domo brulis for,
Kaj mizeriĝis mi de tiu sama hor'."
"Sed kiel? Estas ĝi malbona entrepreno!"
"Jen tiel. Dum Kristnask' okazis la festeno:
Mi iris kun kandel', en nokto, al ĉeval'.

En kapo estis bru', pro drinko, sendispute.

Ekflamis en moment' jen pajlo en la stal',
La domo kun havaĵ' forbrulis tute.
Kaj vi, amik'?" – "Min punis persekute
Potenca Dio, – estas tragedi':
Jen krurojn miajn perdis mi,
Kaj pro miraklo nur mi restis viva tiam,
Mi ankaŭ dum Kristnask' en kelon iris iam,
Kaj ankaŭ drinkis mi tro multe da bier'
Kun mia amikaro
Kaj por eviti brulon laŭ eraro,
Estingis mi kandelon pro danĝer'.
Sed en mallum' – de supro ĝis la ter'
Faligis min diablo en insido.
De tiu temp' mi restas invalido."
"Pri via malfeliĉ' vi kulpas mem",
Stefano diris kun mokem':
"Vi vane plendas kaj babilas
Pri brulo en hazard' kaj akcidenta fal':
Por ebriul' egale malutilas
Ĉu helo de kandel' aŭ de mallum' vual'.

73. FOLIOJ KAJ RADIKOJ

Dum bela tago, en somer',
Folioj densaj kun fier'
Al la zefiroj flustris kun plezuro
Pri sia verdoriĉa bel-naturo.
Kaj laŭdis sin abunde, sen mezuro:
"Ĉu ni ne faras arbon en real'
Tre pompa, luksa kaj 'impona?
Sen nia bel' ĉu arbo estus bona?
Laŭdindaj estas ni, sen dub'!
Dum varma tago, kiam mankas nub',
Azilon donas ni al ŝaf-gardist' modesta,
Kaj logas nia dens' per sia bukla bel'
Juninojn ĉarmajn al dancado festa,
Sub nia verda volb' vespere, en malhel',
Trilkantas najtingal' rulade laŭ fabel'.
Kaj vi, zefiroj, same
Vizitas nin ĉiame."
"Vi povus danki ankaŭ nin",
Humile diris voĉ' profunde el-sub tero,
"Sed kiuj estas vi, aĉuloj en mizero?
Vi, kiuj nun sen tim'
Pretendas en konkur' al nia bel-aspekto?"
Folioj grumblis kun afekto.
– "Ni estas nur",
Aŭdiĝis la respondo rekta:
"Nutrantoj viaj en la ter-obskur'.
Ĉu ne rekonas vi pri nia ag' bezona?
Radikoj estas ni de arbo plej impona.
Vi restu en feliĉ' laŭ via sort-destin',
Memoru tamen, bon-amikoj:
Printempe la natur' renaskas vin,
Sed se sekiĝos la radikoj,
Pereos vi kun arbo ĝis la fin'."

74. LUPO KAJ VULPO

Donacas ni volonte kun plezur'
Objektojn.superfluajn nur
Klarigos tion mi per fabla bel-figur',
Ĉar veron sub vual' preferas mi konate.

"Kokaĵon manĝis Vulp' bongustan kaj ĝissate.
Kaj parton de proviz' kaŝinte ien for
Ĉe stako kuŝis ĝi en la vespera hor'.
Subite kiel gast' malsata Lupo venis.
"Jen kia malfeliĉ'!" li diris en mizer':
"Nek osto simpla eĉ hodiaŭ min subtenis.
Pro fasto kaj malsat' mi estas en sufer'.
La hundoj de paŝtist' maldormas en koler'
Kaj tute sen rezult' mi ŝafojn ekzamenis."
"Ĉu vere?" – "Certe, jes" – "Ho, kia sort-atak'!
Ĉu manĝos fojnon vi? Jen estas granda stak'!
Mi helpos kun plezur' al via stat' malbona."
Ne fojno, sed viand' – jen, estis nur bezono,
Sed pri kaŝita manĝ' forestis eĉ propono.
Al griza kavalir'
Nur sekvis bondezir'
Kaj hejmen iris li malsate, kun sopir'.

75. LUPO KAJ KATO

Al la vilaĝo Lupo kuris,
Ne kiel gasto, sed por savi sin;
Ektimo pri la viv' tremigis lin
Kaj persekut' ĉasista lin teruris.
Li glitus tra pordeg' por fuĝi de la strat',
Sed pro malbona sorto
Fermita estis ĉiu korto;
En iu lok' sur mur' ripozis en komforto
Kun flegmo Kat'.
Jen petas Lup': "Amik', ne estu vi rigora,
Konsilu, kiu estas plej bonkora,
Por kaŝi min de la minac-malbon':
Jen laŭtas hunda boj' kaj de kornetoj son', –
Jam tute en proksim'!" – "Rapidu al Stefano,
Bonkora estas li", konsilas nia Kat'.
"Mi ŝafon prenis for de tiu kamparano."
"Nu provu vi al Damiano".
"Mi timas pri malbona rezultat':
De tiu hom' formanĝis mi kapridon".
"Do kuru tien, al Trofim' ".
"En la printemp' fortrenis mi ŝafidon".
"Malbonas! Eble vin protektos Klim'!"
"Ĉe tiu Klimo murdis mi bovidon!"
"Fiagis vi por tuta loĝantar' ",
Al Lupo diris Kato;
"Ĉu eblas la kompat' pro tiu far'
Kaj kia sekvos rezultato?
Ne savos vin kampuloj kun amem':
En malfeliĉ' vi kulpas mem:
Rikoltu vi laŭ via sem'."

76. LUPO KAJ MUSIDO

Jen griza Lupo kun kruel-arog'
Fortrenis ŝafon al arbara lok',
Sendube ne por gasta celo.
Mizera ŝaf pereis en moment',
Ĝin ŝiris Lup' per sia akra dent'
Kaj ostoj ŝafaj krakis sur makzelo.
Sed, malgraŭ avidec', ne manĝis Lup' ĝis fin',
Kaj apud la restaĵ' kuŝigis sin,
Ripoze kun agrablo sata.
Sed per odor' de manĝo allogata
Musid' malgranda venis en sekret',
Silente en la musko ĝi rifuĝis.
Jen pecon de viand' ĝi kaptis kaj ekfuĝis
Al sia nesto, al arbet'.
Post la vizit' de nekonata gasto –
La Lupo en terur'
Ekmuĝis nur.
Li krias: "Rabo! Al sekur'!
Ŝteliston kaptu sen prokrasto!
Pereis jam entute mia riĉo!"

Okazis en la urb' simila malfeliĉo:
Horloĝon ŝtelis bub' de la juĝisto Klim',
Kaj krias la juĝist': "Rabado!"

77. PAŜTISTO

En grego, kiun gardis Savva,
Komencis ŝafoj malaperi.
Ĝi estas por Paŝtist' afero grava.
Ĉu povas li similon pritoleri?
Do plendis li kaj laŭtis en deklar',
Ke plej terura lup' aperis en arbar',
Ke ŝtelas ŝafojn ĝi, krimul' insida,
Kaj murdas ilin sen parol'.
"Rabisto vera", diras la popol':
"Indulgas kiun lup' avida?
Tre urĝas kapti nun rabiston en arbar'."
Kaj dume Savva havas en prepar'
Por ĉiu tag' viandon ŝafan bonan
(Li estis kuirist' laŭ sia profesi',
Pro iu kulp' paŝtist' fariĝis li.)

Sed kiel kapti lupon, la friponon?
Jen oni serĉas ĝin, koleras kun insult',
Kaj tamen sen rezult'.
Serĉad' ne helpos vin: pri lupo famo grava,
Sed manĝas ŝafojn Savva.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.