La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


111 FABLOJ

Aŭtoro: Ivan Andrejeviĉ Krilov

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Pri la aŭtoro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Pri la traduko

8

78. ELEFANTO-ĈEFULO

Sinjoron kun potenc',
Sed kun mizera mens',
Ne helpas bona kor', nek al bonfar' tendenc'.
Ekĉefis Elefant' en la arbara dens'.
Kutime Elefant' imponas per prudento,
Sed estas, pro okaz', esceptoj en talento.
Tre dika estis li
(Laŭ sia famili'),
Kaj tamen sen la saĝo genta,
Sed kun bonkor', – li muŝon ne ofendis.
Jen foje al arbar', al Elefant-sinjor'
Petskribe ŝafoj plendis,
"Ke lupoj de ŝafar' la felojn prenas for."
"Krimuloj sen anim'! " ekkriis la ĉefulo:
"Ĉu rajtas rabi vi, friponoj sen skrupulo?"
Kaj lupoj en respond': "Aŭskultu kun favor'!
Permeson donis vi, laŭ via bona kor',
Por vintra vest' imposton kelkan preni,
Sed ŝafoj pro malsaĝ' ne povas ĝin kompreni.
De ŝaf' po unu fel' – pretendas la impost',
Sed ili pro avar' ĝin trovas multekost'."
Resumas Elefant': "Nu, bone, por mantel',
Singarde prenu vi po unu ŝafa fel',
Sed tute sen aldon', sen unu plua flok'."

79. TRI KAMPULOJ

Kampuloj tri alpaŝis al vilaĝ',
Vojaĝe por noktumo ili venis.
Post urba laborad' mongajnon ili prenis
Kaj nun al hejma lok' revenon entreprenis.
Ĉu taŭgas dorm' malsata dum vojaĝ'?
Do petas ili pri la manĝo.
En la vilaĝ' malgrandas manĝ-elekt':
Brasika sup' en poto sen efekt',
Sur plado kaĉ', – jen tuta manĝ-aranĝo.
En granda urb' plibonas la manĝad'.
Ne gravas ĝi. Nur estu sata stat',
Jen gastoj laŭ kutim' kun pio krucosigna
Eksidis por manĝad' al tablo ligna.
Konjektis unu el la grup',
Ke ne sufiĉas por amikoj sup'.
Do li decidis artifikon uzi
(Se mankas fort-aplik', necesas superruzi),
Kaj diris li: "Ĉu aŭdis vi pri fam'?
Jen Fomo por milit' ekservos, certe jam."
"Jen,kia do milit'?" – "Jen, baldaŭ estos ĝi,
Pretendas nia reĝ' al ĉina imperi'."
Komencis tiam du diskuti pri afer'
(Estante en proksirno al kulturo
Gazetojn ili legis kun plezuro)
.
Jen pri milit' ekiĝis konsider',
Kaj komenciĝis tuj pri politik' diskuto,
Konjektoj saĝaj kaj disputo.
Efikon bonan havis la ruzul':
Dum du disputis kaj milit-aranĝis,
La tria senescepte ĉion manĝis,
Kaj por ceteraj restis nul'.

Pri fremdaj temoj iu homo
Volonte frazas en diskut' –
Pri hinda sorto kaj kondut'
Parolas li tre klare, sen balbut'.
Sed senantente, dum disput',
Forbrulas lia propra domo.

80. FLOROJ

En riĉa domo, sur fenestra breto
En pitoreska poto kun valor'
Kaj en proksimo al natura flor'
Jen floro arta tute sen diskreto
Balancis sin kun glor-fiero
Kaj kun arog' pri sia bel-supero.
Malgranda pluv' ekgutis en subit',
Kaj floro silka petas Jupiteron,
Ke ne akvumu li la teron:
De tiu pluv' nur estas malprofit'.
"Ho, justa Dio", preĝas arta floro:
"Ĉu estas ja valoro
En tiu pluv' kaj kia rezultat'?
Rigardu kun favoro:
Plenkota estos nia strat'."
Sed peton stultan Zeŭso ne atentas.
Somera pluvo kun rapid' torentas.
Kaj plu varmego homojn ne turmentas.
Vigliĝas jam natur'
Kaj ĉiu vegetaĵ' plenfreŝas por plezur'
Sur la fenestra bret' natura ĉarma floro
Pleniĝis jam per sia bel'
Kaj kvazaŭ de miel'
Aromas bon-odoro.
Sed falsa flor' pro vigla pluva fort'
Seniĝis de belec' kaj laŭ severa sort'
Ĝi trafis al forĵeta korb'.

Talenta hom' kritikon ne koleras,
Ne povas ĝi difekti al belec'.
Nur flor' de falsa spec'
En pluv' mizeras.

81. LUPOJ KAJ ŜAFOJ

Pro Lupoj al Ŝafar' malbona vivo venis
(Ne tro ĝentilas Lupo per makzel'),
Kaj besta registar' defendon entreprenis,
Por savi Ŝafojn de kruel' –
Fondiĝis Komitat' por tiu cel'.
Hazarde trafis ĝin el Lupoj granda grupo,
Sendube, ke krimul' ne estas ĉiu Lupo,
Ekzistas ankaŭ Lup' de paca spec'
(Kaj estas tiu fakt' al mi konata),
Trairis li en ŝafa proksimec'
Trankvile, sen atent', – estante tute sata.
Do kial mankus Lup' en Komitat'?
La Ŝafo en mizer' meritas pri kompat',
Sed ankaŭ por la Lup' egalu bonrilat'.
Jen en arbara lok' malfermis sin kunsido.
Post longa diskutad', paroloj pri decido,
Verkita estis leĝ', projekto por dekret'.
Jen estas ĝi, la leĝo en komplet':
"Tuj kiam Lup' maljuston entreprenos
Kaj kun ofend' al Ŝafo venos,
La Ŝafo rajtas sen prokrast'
La Lupon kapti kaj en hast'
Al tribunalo Lupon treni,
Por povu tribunal' aferon interveni."
Perfekta estas leĝ-ordon',
Minacas pun' al Lup-fripon'.
La nova leĝ' rabiston ne subtenas,
Efikas nun de Ŝaf' mizera plend'.
Sed Lupoj al mizer' rilatas sen atent'
kaj Ŝafojn laŭ malnov' por sia manĝo trenas.

82. AVARULO

Trezoron grandan gardis la Spirit'.
Sed venis foje, en subit',
De la Satan' ordon-komando:
Forflugi por afer' al malproksima lando.
Por.la Spirit' sen plua pens-medit'
Necesas la plenumo de ordono,
Domaĝas tamen la Demono,
Konfuzas lin la sorto de trezor', –
Prizorgos kiu pri la or'?
Ĉu trovos li gardistojn laŭ bezono?
Sed por gardad' necesas granda mono.
Restigi sen la gard' – ĝi estas risko nur:
Honesto en la viv' funkcias ja mensoge.
Priŝtelas homoj ofte kun plezur',
Atingi monon estas tre alloge.
Klopodas, pensas li kaj pretas jam decid':
Avara homo helpos al Spirit'.
Li venis kun trezor' al tiu Avarulo
Kaj diris li: "Aŭskultu min, sinjor'!
Forflugi devas mi laŭ urĝa serv-postulo,
Al via moŝt' inklinas mia kor, –
Do por memor', kun tre anima sento,
Donacas mi trezoron kun volont'.
Elspezu ĝin kraj ĝuu en kontento
Sen zorgo pri estont'.
Kaj en futur', post via morta fin',
Laŭleĝe mi heredos vin, –
Jen estas tuta la kondiĉo.
Kaj dume kun plezur' vi vivu en feliĉo!"
Foriris li, – kaj pasis dudekjar'.
Post la plenumo de ofica far'
Trans kampoj kaj arbar'
Spirito flugas hejmen kaj konstatas, –
Ho, kia ĝojo! Mortis en honest'
La Avarul' malsata sur la kest',
Dukatoj ĉiuj tamen bone statas.
Jen la Spirit' Trezoron sian prenis
Kaj ĝojis al profit':
Senpage la gardist' oficon sian tenis.

Se avarul' avaras pli kaj pli,
Nur por demon' dukatojn gardas li.

83. PAŜTISTO KAJ KULO

Paŝtisto dormis dolĉe dum ripoz'.
Al tiu sama lok' serpent' en furioz'
Alrampis kun pikil' venena,
Kun la minac' pri morto abomena.
Averte pro kompat' ekpikis lerta Kul'
Per tuta forto al dormul'.
Paŝtisto dum vekiĝ' serpenton batis morte,
Sed en la sama temp' li frapis Kulon forte,
Kaj la mizera Kul' pereis senrevene.

Ekzistas en la mond', similaj faktoj plene:
Se homo kun malfort' al granda potencul'
Ekprovas veron ekriveli,
Kapablas li pereon nur akceli
Samkiel nia kul'.

84. POTO KAJ KALDRONO

Jen Poto al Kaldron' fariĝis kamarad'.
Superas la Kaldron' per sia nobla stat',
Sed por amika sent' ĝi estas bagatelo.
Do Poto kun Kaldron' amikas laŭ fidelo.
Neeblas nun disiĝ' por tiu ama par'.
De frumaten' ĝis nokt' konsente ili kunas,
Sur fajre-flama forn' en amikeco komunas;
Je ĉiu paŝ' duopas amikar'
En plena solidar'.
Ekvolis la Kaldron' tra mondo rond-veturi,
Alvokas li la Poton al vojaĝ', –
Kaj Poto al Kaldron' aliĝis kun kuraĝ':
En sama veturil' li volas plenplezuri.
Jen sur pavima ŝton' en trema maltrankvil'
Sin puŝas amikar' en sia veturil'.
Kavetoj en abund', de malglataĵ' difekto
Malgravas al Kaldron', se frapas la efekto
De la malbona voj' al Poto en terur'.
Ne volas tamen Pot' rifuzi pri vetur';
Argila nia Pot' fieras kun plezur',
Estante al Kaldron' amiko akompana.
Ĉu longis promenad' dum tiu kur'?
Ne scias mi. Sed post vojaĝ' laŭplana
Fortulo la Kaldron' revenis tute sana,
Kaj de la Pot' – frakasaj pecoj nur.
De tiu ĉi rakont' vidiĝas la moralo:
En am' kaj amikec' tre gravas plen-egalo.

85. ENTERIGO

Ekzistis la kutimo en Egipto, –
Dum enteriga pompa procesi'
Lamentis ploristin' kun laŭta kri'.
Jen foje dum marŝad' al kripto
Dungitaj ploristinoj kun grimac'
Lamentis en funebra grandiozo
Sekvante homon riĉan al ripozo,
Al loko de eterna pac'.
Pasanton iun kaptis la supozo,
Ke la malĝoj' profundas kun sincer'
Kaj diris li: "Laŭ mia profesio
Jen reviviĝ' okazas per magio.
Sorĉisto eslas mi, kapabla per mister'
Mortinton fari vivoplena.
Akceptu vi miraklon por konsol'."
"Ho, patro nia! Estu via vol'!
Sed pefas ni pri la favor' subtena,
Ke post la tagoj kvin
Forprenu mort' denove lin.
Sentaŭgis li dum estis viva, –
Vivante ne utilos li;
Sed laŭ funebra tradici'
Redungos oni nin al ploro kolektiva."

Sentaŭgas ofte la riĉul'-sinjor',
En lia morto estas nur valor'.

86. VULPO KAJ AZENO

"De kie venas vi, saĝul-sinjor'?"
Demandis Vulpo al Azeno.
"Ĵus vidis mi Leonon en dolor':
Mizeras multe Suvereno.
En la pasint' tondregis lia blek', –
Kaj flugis mi rapide pro timeg'
Savante min de la terura krio,
Sed nun malsanas kaj kadukas li,
Senfortas pli kaj pli, –
Kaj estas tute for pasinta trema tim',
Kaverne kuŝas li, forpasis energio.
Kaj pasis sen reven' respekto kaj estim',
Elpagas ĉiu best' la ŝuldojn kun procento!
Irante preter li, ja ĉiu venĝas
Laŭ frapa pun', –
Per korno aŭ per dento..."
"Sed certe ja konfuz' retenis vin ,
De tiu frap' al fama suvereno? "
"Ho, kial do? Neniu estu ĝeno!
Ĉu timos mi sen kaŭz'? Mi ankaŭ frapis lin
Ekkonu jam Leon' la hufojn de Azeno!"

Kanajloj apud vi, se vi potencas nur,
Ne riskas tuŝi vin per sia eĉ pretendo;
Sed se defalos vi de gloro al obskur',
Do frapos multe vin aflikto kaj ofendo.

87. KALUMNIULO KAJ SERPENTO

Vi vane dirus, ke diabloj tute
Ignoras la justecon absolute.
Ne, konas mi ekzemplojn pri afer'.
Okazis foje en infer',
Dum marŝ' parada sub la ter',
Kalumniulo kun Serpent' kverelis,
Unuan lokon en marŝeto celis.
Estiĝis tiam bruo kaj tumult',
Pretendis ambaŭ kun insult'
Pri sia malutil', supera laŭ rezult'.
Kaj en disput' pri sia malutilo
Kalumniulo en kverel-ekstrem'
La langon montris kun mokem'.
Responde la Serpent' minacis per pikilo
Kaj siblis ĝi proteste al ofend'.
Unuan lokon strebis la Serpent', –
Kaj baldaŭ al Serpent' la homo cedis
Sed ne konsentis tion la Satan',
Li intervenis mem al bruo kaj ĉikan'.
La homan rajton la Satano pledis,
Dirinte al Serpent':
Meritas vi per via akra dent',
Sed tamen hom' superas en talent'.
Per la pikil' pereon vi minacas,
Danĝeras vi sendube en proksim',
Perfidan frapon ofte vi aŭdacas, –
Sed multe pli danĝeras al viktim'
La kalumni' per sia fuŝ-esprim',
Ĉar kontraŭ ĝi defendas nek montaro,
Nek larĝa maro!
Superas hom' en malutil-talent'.
Do sekvu lin, – humile, en silent'."
Triumfis Kalumni' per sia eminent'.

88. AGLO KAJ KOKINOJ

Supere, kun admir' pri larĝa horizonto,
Jen Aglo ŝvebis alte kun fier'
Tre fore de la ter',
En nuboj, apud fulmofonto.
Kaj post la nuba grandioz'
Sidiĝis birda Reĝ' grenejon por ripoz'.
Por Aglo estas ĝi mizera loko,
Sed por la Reĝ' ne gravas la ŝablon'.
Li sur grenejon flugis kun impon',
Verŝajne pro forest' en tiu region'
De kverko aŭ granita roko.
Kaj laŭ kapric', post kelkminuta rest'
Li flugis kun majest'
Al la grenej' alia por ĉeest'.
Vidinte ĝin kokin' al amikino
Rezonas tiel kun afekt':
"Sed kial Agloj ĝuas pri respekt'?
Ĉu per flugada nur inklino?
Nu, certe, sen babil',
Al la grenej' mi flugus kun facil'.
Do ni ne estu stultaj laŭkutime.
Pretendas Agloj vane je fier':
Forestas en natur' por ili la prefer';
Vi vidas, – apud ter'
Flugadas ili, kiel ni, proksime."
La Aglo al babil' respondas kun malŝat':
"Eraras vi en via rezonad';
La Agloj, laŭ kapric', direktas sin al subo,
Sed por kokina gent' ne eblas flug' al nubo! "

Kritik-juĝante pri talent'
Malbonajn trajtojn vi ne trovu,
Nur pri belec' admiri vi ekprovu,
Pri la divers-nivel' de ĝia eminent'.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.