|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() 111 FABLOJAŭtoro: Ivan Andrejeviĉ Krilov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La elstara, eminenta rusa verkisto Ivan Andrejeviĉ Krilov (1769-1844), komence verkinto de komedioj kaj publicisto, vere gloriĝis en la 19-a jarcento kiel genia fablisto, kreinto de multaj mirindaj fabloj.
En tiuj fabloj speguliĝis la profunda saĝo kaj spri-teco de la aŭtoro, kiu tute reale kaj vigle transdonis en versaj rakontoj la multflankan vivon de sia epoko.
La temo de kelkaj fabloj estis prenita el versoj de gloraj antaŭuloj (Ezopo, Fedro, Lafonteno), sed la plej granda parto de liaj fabloj estis tute originala, kaj ili ĉiuj, ĉu adaptitaj, ĉu originalaj, estis verkitaj libere, en siaspeca, memstara stilo, en bonega bel-sona lingvo, riĉa je popolaj parolturnoj.
Krilov agis kiel granda satiristo: li akre prijuĝis ne-gativajn flankojn de la homaj moroj kaj de sociaj rilatoj de la epoko, en kiu li vivis. La majstra ironio kaj saĝa prudento de Krilov aperas tre koncize kaj trafe: pluraj esprimoj el liaj fabloj baldaŭ fariĝis popolaj proverboj, kiuj perfekta kaj sprite ludas sian rolon en la ĉiutaga parolo ĝis nun. Jen, kelkaj tiaj ekzemploj:
Plej fortas Mopso, sen demand', – Ĝi bojas kontraŭ Elefant',
Okulo ja pretendas, sed malproksimas dent',
Al fremda malfeliĉ' ne moku kun facil',
La elefanton mi tutplene ne atentis,
Post bojo eksilentas ili,
Amiko-malsaĝul' danĝeras per kares',
Sed sur la sama lok' ĝis nun senmovas ĉar',
Malpravas senfortul' konstante en la mond'
Krilov sarkasme kaj indigne priskribis la senmoraliĝon de la nobelaro, ĝian rabistan ekspluatadon al la sendefenda popolo, la korupton, maljuston, socian neegalecon. Krilov senkompate vipis la malkleron kaf stulton, flatemon kaj mensogon, fanfaronon kaj vantecon, senzorgon, kalumnion, egoismon, sendankon, envion, avidecon ktp.
En siaj fabloj Krilov estis efektive demokrata – li sincere kaj senkompromise simpatiis por simplaj, ordinaraj homoj el la popolo, por ilia modesta kaj utila laborado.
La rusa verkisto (kaj ankaŭ konata esperantisto) I. V. Sergejev, aŭtoro de libro pri Krilov, skribis jene:
"Neordinare simpla kaj tre riĉa lingvo, klareco kaj profundo de pensoj proksimigis la verkojn de Kri-lov ai la popolo. La tute reala, laŭvera priskribo elvokis en la legantoj sinceran amon kaj estimon al li. Sed plej forte altiris la legantojn la tutkora optimismo, la forta konvinko pri la estonta certa triumfo de justeco, – la konvinko, kiu estis propra al la popolo mem. Krilov he lamentas pri la sorto de malriĉuloj, ne verŝas maldolĉajn larmojn, sed li ruze kaj malŝate ridetas kontraŭ konkreta malamiko, li moke atakas' lin kaj per kolera ironio li dispremas la forton de la kontraŭulo kaj la timon antaŭ ties forto. Jen en tiu optimisma, vivoplena realeco sin kaŝas la magia forto de la poeto kaj la sekreto pri la senmorteco de liaj verkoj... Li estis ne ordinara instrua moralisto, sed li agis kiel severa akuzanto, senkompromisa, nekoruptebla, kiel la konscienco mem de la popolo."
Laŭ eldiro de la rusa verkisto. N. Tiĥonov, la fabloj de Krilov ne maljuniĝas, ĉar la vortoj, kiuj esprimas veron, ne povas maljuniĝi.
Efektive, la fabloj de Krilov restis ĝis nun vere popularaj, kaj ili eniris la oran fonduson de la tutmonda klasika literaturo.
S.Rublov
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.