|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() 111 FABLOJAŭtoro: Ivan Andrejeviĉ Krilov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
1. IBELO KAJ FORMIKO
La Libelo-flirtulin'
Kantis gaje en somero,
Sed subite sur la tero
Al somer' alvenis fin'.
Tute mortis kampo grena,
Jam forestas tag' serena,
Kiam en folia verd'
Estis manĝo kaj desert'.
Ĉio pasis; kun malvarmo
Venas tempo por mizer',
Mankas kantoj de somer';
Ĉu konvenas dum sufer'
Gaja kanto kiel garno?
Kun sopiro kaj ĉagren'
Al Formik' ĝi rampas jen.
"Ne forlasu min, amiko,
Donu helpon kun efiko, –
Ĝis printemp' kaj suna bril'
Ne rifuzu pri azil'."
"Amikin', ĝi strangas vere,
Ĉu laboris vi somere?"
Ŝin demandas la Formik'.
"Ĉu mi eblon tiun havis?
En la herba milda mol'
Gaja kanto kun petol',
Kun amuz' nin plene ravis!"
"Ha, vi estis..." – ,,Dum somero
Mi kantadis kun pasi'."
"Do vi kantis? – Bon-afero:
Nun ekdancu kun graci'! "2. PASANTOJ KAJ HUNDOJ
Amikoj du promenis en vesper'
Kaj traktis ili grave pri afer'.
Subite jen el subpordega loko
Al ili Hund' ekbojis kun minac',
Kaj poste du aŭ tri ripetis en aŭdac',
Kaj baldaŭ preskaŭ cent' alkuris je provoko.
Intencis jam Pasant' defendi sin per ŝton',
Sed la alia tuj rimarkis kun rezon':
"La bojo de Hundar' pro tio ja ne ĉesos,
Pro via ŝtona frap' la Hundoj nur ekscesos.
Ni iru simple for kaj ili ne agresos."
Kaj fakte post nelonga voj',
Plimalfortiĝis hunda boj'
Kaj eksilentis ĝi per unu foj'.La enviuloj povas tre simili,
Jen ili bojas kun impet',
Sed pasu vi trankvile, en kviet':
Post bojo eksilentos ili.3. RANO KAJ BOVO
Al korpulenta Bov' la Ran' komparis sin
Kaj pri dikec' konkuri ekdeziris:
Envio regis ĝin.
Ŝveligis sin la Ran', pufiĝis kaj blovspiris.
"Kvakulo, diru nun, ĉu estas jam egal'?"
Al Ran' sin turnis ĝi – "Neniom en real'! "
"Jen vidu, kiel mi bloviĝos por konkur'!
Vi diru nur,
Ĉu jam dikiĝis mi?" – "Ne larĝas la figur'."
"Kaj kiel estas nun?" – "Aspekt' en sama stato."
Pufiĝis Rano plu per la fervora blov',
Sed ne atingis ĝi dikecon de la Bov',
Kaj estis pro ŝveliĝ' nur kreva rezultato.Al nia viv' similas la satir':
Mizera burĝ' pretendas kun aspir',
Imiti plene al bonhava vir',
Kaj eta oficist' – al nobla kavalir'.4. KUIRISTO KAJ KATO
Jen digna Kuirist', la majstro de la art',
Drinkejon venis laŭ hazard'
/Li en pieco gardis akuraton,
Funebris li en tiu tag' bofraton/,
Kaj por la kontraŭmusa gard'
Restigis li la Katon.
Sed kion vidas li post ia reven'?
De kuk' restaĵon; kaj la Kato mem
Sidante ĉe barelo kun aĉeto
Formanĝas en murmur' kokidon en kvieto.
"Vi, manĝegulo, kaj krimul'!"
La Kuirist' riproĉas kun malŝato:
"Ĉu vin ne frapas honto kvazaŭ brul'?
/Kaj dume maĉas la kokidon Kato/.
Honesta Kato estis vi ĝis nun,
Ekzemplo estis vi ĝis nun,
Kaj jen... Ho, kia estas maifortun'!
Pri vi najbaroj diros kun atesto:
Fripono estas Kat', ŝtelisto kaj pirat'!
De la rostaĵoj kaj de supo
Ni pelu lin el korto sen kompat',
Ja kvazaŭ estus li malnobla lupo.
Li estas pest', ulcero estas Kat'! "
/Aŭskultas tion Kato dum manĝad'/.
La Kuiristo estis oratoro,
Edifis li abunde kun fervoro,
Kaj dum ripetis li patose sin
Formanĝis Kat' kokidon ĝis' la fin'.Konsilus mi al kuiristo ajna
Surmure noti por efik':
Ne babilaĉu kun minaco ŝajna
En kazo de potenc-aplik'.5. FIŜ-SUPO DE DAMIENO
"Najbaro mia! Kara kamarad'!
Vi manĝu supon! Petas mi, bonvolu."
"Mi estas tute sata de manĝad'."
"Ho, ne! Ankoraŭ tason, ne parolu!
La sup' bongustas, provu ĝin! "
"Tri tasojn manĝis mi." – "Nu kial la kalkulo?
Ankoraŭ manĝu vi, karulo,
Por sanefiko ĝis la fin'!
Bonegas fiŝa sup'! Kaj estas ĝi kun gras':
Ja kvazaŭ de sukcen' flavetas tiu tas'.
Konsolu min, mi petas vin kun amo!
Jen tripoj, jen sterled', jen bramo.
Ekprovu vi ankoraŭ de la vaz'! "
Regalis tiel Damien' najbaron
Kaj laŭdis li sen ĉes' miraklon kulinaran.
Kaj la najbar' plenŝvitas pro gastig',
Sed tamen prenas li ankoraŭ unu tason,
Kun lasta streĉa fort' la supon grasan
Altrude glutas li. – "Jen estas vi amik'!"
La mastro diras: "Tute sen fiero!
Nu manĝu vi ankoraŭ por prospero!"
Sed malgraŭ bongustaĵ' jam krevis la toler':
La malfeliĉa gast' en plena malesper'
Kaptinte la bastonon,
La ĉapon kaj la zonon,
Al sia hejm' rapidis sen prokrast'
Kaj plu al Damien' ne venis kiel gast'.Verkist', feliĉas vi pri via verk-talento,
Sed estu en okaz' modesta kaj silenta,
Ne tro abundu vi en deklamad' turmenta,
Ĉar povas via verk' fariĝi abomen'
Kaj tedos kiel sup' de majstro Damien'.6. DU HUNDOJ
La simpla korta hund', Barbos laŭ nom',
Gardisto kun fervor' de la sinjora dom',
Rigardis foje la fenestran breton
Kaj vidis li Ĵuĵu'-hundeton
Kuŝantan sur kusen' kun plaĉa delikat'.
Ĉar estis li amik', malnova kamarad',
Barboso-hund' tre ĝojas kaj ekzaltas,
Al la fenestra bret' alvenas kun kares',
Kun vigla vosta sving' ĝemetas li sen ĉes',
Kaj gaje saltas.
"Nu, kiel vi, Ĵuĵu', feliĉas en fortun',
Post kiam la sinjor' vin prenis kaj kompatis?
Ja iam en la kort' ni ofte tre malsatis,
Kaj kiel al sinjor' vi servas nun?"
"Ne plendas mi pri sort' ", hundet' Ĵuĵu' eldiras:
"Sinjoro kun ador' min ŝatas kaj adrniras.
Mi vivas en feliĉ'
En ĝuo kaj en riĉ',
Amuzas en divers', kaj por ripoz' bonvola
Libere kuŝas mi sur la tapiŝo mola.
Kaj kiel vi?" – "Mi," diris hund' Barbos'
Kun vido de malĝoj' kaj mallevita vost':
"Mi vivas laŭ malnov'; suferas pro malsato
Kaj pro malvarma stato.
La domon de sinjor' mi gardas kun fidel',
Dum pluvo kaj dum neĝ' estante sub ĉiel'.
Kaj se en bojo mi eraras,
Por mi punbato ordinaras.
Sed kiel vi, Ĵuĵu', alvenis al feliĉ'?
Malforta estas vi, statur' en malsufiĉ'...
Ja, malgraŭ mia fort', mi penas sen rezulto.
Sed kiel via serv'?" – "La serv'? Ne estas multo,"
Ĵuĵu' respondis kun malŝat':
"Sur du piedoj marŝ-irad'."Tre multaj en la viv' feliĉon sian trovas,
Ĉar sur piedoj du marŝadi ili povas.7. RABISTO KAJ KAMPULO
En arbustaro densa, dum vespero,
Embuskis kun minac' Rabist',
Kaj kiel urso en severo
Atendis li viktimon kun persist'.
Kampulo venis jam kun sia granda ĉaro.
"Jen estas por foir', verŝajne, varo, –
La ŝtofo luksa, drapo por admir'.
Atakos mi, – kaj fruktos bon-akir'.
Ne vane mi atendis en arbaro."
Rabisto en subit' ekkriis laŭte: ,,Halt'!"
Kaj al Kampul' sin ĵetis kun bastono;
Sed ne sukcesis li en sia salt'.
Responde la Kampul' rebatis al fripono;
Ĝi estis por Rabist' tre forta leciono;
Kampulo kun ekzalt'
Batale sin defendis.
Reziston de Kampul' Rabisto ne atendis.
Okazis interbat' kruela kun dolor'.
Dek dentojn la Rabist' suferis en batalo,
Rompita tute brak'; okulo estis for.
Sed venkis la krimul' en la atak' fatala,
Mortigis li Kampulon sen kompat'.
Sed kion gajnis li en tiu interbat'?
Vezikojn en abund', – jen estis rezultat'.Tre oftas en la viv' – pro simpla bagatelo
Okazas krimoj nur, – sovaĝaj kaj sen celo.8. STURNO
Por ĉiu hom' ekzistas la talent'.
Sed ofte volas homo kun pretend'
Aferon iun fari nur,
Al kiu mankas eĉ kapablo.
Ne spitu vi al leĝo de natur':
Laboros vi sukcese, kun agrablo,
Nur agu sen pretend', laŭ via propra fort'.Jen iu Sturn' imitis en akord'
Al kanto de kardel' tre bone, kun fidelo,
Ja kvazaŭ mem li estus la kardelo.
Per sia gaja voĉ' li kantis en arbar'
Kaj ĉiu laŭdis lin pro tiu kanta far'.
Sed ne limigis sin la Sturno en talento, –
La fam' pri najtingal' atingis jam al li,
Turmentas Sturnon nun envia sento.
Li pensas: ,,Kantos mi
En bela melodi',
Laŭ najtingala sono."
Kaj fakte pro envi'
Li kantas en arbar' laŭ nova kant-fasono.
Jen pepas li, jen estas raŭka kri',
Jen blekas kiel hund' maisata,
Jen en subit'
Miaŭas kvazaŭ kato.
Disflugis birdoj for pro tiu kant-ekscit'.
Amiko mia Sturn', plibonas laŭ merit'
Kardela simpla kant' en tono delikata,
Ol kant' de najtingal' en bleka fuŝ-imit'.9. PORKO SUB KVERKO
La Porko sub la Kverk-kolos'
Per glanoj en abund' regalon bonan havis,
Kaj poste sub la kverk' ekdormis por ripoz'.
Post dormo kaj vekiĝ' la Porko tute bravis
Kaj grundon ĉe radik' per la muzelo kavis.
"Por arb' ĝi estas malutil'",
La korvo diras laŭ konsil':
"Se nudos la radik', sekiĝo sekvos plena".
"Sekiĝu ĝi", ekgruntas Pork' sur ter';
"Por mi la kverka sort' ne estas ja ĉagrena.
Ĉu vivos kverk' aŭ ne, ne gravas la afer',
Al mia bona stat' ne povas ĝi utili.
Ekzistu glanoj nur, grasiĝas mi per ili".
Al Pork' respondas Kverk': "Sendanka estas vi!
Se povos vi muzelon supren teni,
Kapablus vi kompreni,
Ke kreskas ĉiu glan' sur mi".Per sia blind' similas sensciulo:
Por li scienco estas nulo,
Ignoras li pri studo kaj esplor'
Sed manĝas fruktojn de scienc-labor'!10. SCIVOLULO
Saluton, kamarad'! De kie venas vi?"
"Mi estis en muze', en Urba Galeri',
Kaj ĉion por rigard' mi vidis en detalo.
Pri tuta valoraĵ' en ĉiu halo,
Rakonti eĉ ne povus mi.
Jen mirindaĵ' ĝuiga por plezuro!
Mirakla estas verk' donita de naturo!
Impreson havis mi de ĉiu animal'!
Kaj kia diversaĵ' – jen kraboj,
Muŝetoj, kuloj kaj skaraboj,
Similaj al smerald', aliuj – al koral'!
Kaj nur imagu vi pri eta kokcinelo, –
Mezur' – je pingla kap', ekstero – laŭ juvelo!"
"Kaj kiel elefant' aspektas en la hal'?
Ĝi kvazaŭ mont' verŝajne sin prezentis?"
"Ĉu tie estis ĝi?" – "Nu certe", – "En real'
La elefanton mi tutplene ne atentis."11. LUPO KAJ ŜAFIDO
Malpravas senfortul' konstante en la mond':
La historio ja ekzemplojn multajn donas,
Sed historion mi ne verkas, nek komponas,
Kaj jen pri la afer' de fablo vers-rakont'.Ŝafid' en varma tag' al rivereto venis,
Sed en la sama lok' malsata Lup' sin trenis.
Manĝaĵon serĉis li kun sanga avidec'.
Veninte al viktim' indignon li mienis,
Kun la aspekt' de just' kaj leĝa dec';
"Ĉu rajtas vi, fripon', per la muzel' malpura
Trinkaĵon mian leki en river'
Kun senmoder'
Kaj malpurigi ĝin per ago aventura?
Pro tia malhonesta rab' Vi restos sen la kap'."
"Se Granda Lupa moŝt' permesos,
Mi diros en humil', ke trinkas mi kun paco
De lia moŝta lok' je granda interspaco,
Kaj vane li insultas kaj ekscesas:
Ne povas kaŭzi mi malbonon nun por li."
"Do primensogas mi!
Kanajlo, sentaŭgul'! jen kia aĉa faro!
Memoras mi, ke en pasinta jaro
Arogis vi tutsame sen ĝentil':
Mi ne forgesos tion kun facil'!"
"Pardonu, tamen mi eĉ tiam ne ekzistis."
"Do estis via frat', al vi similas li."
"Ne havas fratojn mi." – "El via famili'
Ja estis iu ajn", indigne li insistis:
"Ja tuta via gent', paŝtistoj kaj hundar'
En la koler' al mi sendube tre similas
Kaj ofte laŭ eblec' malice malutilas.
Al vi nun estas venĝ' por tuta aĉa far."
"Ĉu kulpas tion mi? " – "Silentu! "
Lupo diras:
"Min tedis la diskut', laciĝis jam orel'.
Plenkulpa estas vi, ĉar manĝi mi deziras."
Kaj Ŝafon trenis for la Lupo en kruel'.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.