La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


111 FABLOJ

Aŭtoro: Ivan Andrejeviĉ Krilov

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Pri la aŭtoro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Pri la traduko

3

23. KVARTETO

Petola best' Simio,
Saĝul' Azen',
La Kapro kun solen-mien'
Kaj Urso sen gracio –
Decidis pri kvarteta lud'.
Jen estas notoj, instrument' muzika
Kaj en herbejo – lok' unika –
Plenravos ili mondon, sen diskut',
Ekfrotis arĉa ar', sed veas la rezult'.
"He, haltu vi!" Simio krias: – Ne rapidu!
Por belo de muzik' laŭ ordo vi eksidu.
Amiko baso Urs', vi sidu kontraŭ ald',
Kun violon' kontraŭos mi en paro,
Jen tiam en muzik' aperos la ekzalt':
Dancigos ni betulojn en arbaro."
Eksidis ili laŭ propon',
Sed en la muzik' – la sama ton'.
"Atentu! Estas jen rezon' ",
Azeno krias: "Por muzik' efekta
Ni sidu en linio rekta".
Eksidis ili laŭ azen-supoz',
Sed en Kvartet' rezultas nur ĥaos'.
Do pligrandiĝis nun la forto de diskutoj
Kun la disputoj
Pri ordo kaj pri lok'.
Hazarde Najtingal' alflugis sen alvok',
Kaj oni petas ĝin pri helpo en la kazo.
"Sufiĉas unu hor' por estu certa bazo
Al la Kvartet'. Ni petas pri konsil',
Jen notojn havas ni, jen estas muzikil',
Nur diru pri sidloka stil'".
"Por esti muzikist' ", ĝi diris kun emfazo:
"Necesas lerni pri la bel'
Kaj senton havi en orel'.
Do sendepende de sidloko
Muziko via estas moko".

24. KOKO KAJ PERLO

La Koko dum bekad' senĉesa
En sterko trovis perlon laŭ okaz'
Kaj diras grave kun emfaz':
"Jen aĵo malnecesa!
Stultuloj taksas ĝin per tute granda prez',
Sed estas multe pli prefera por enspez'
Hordea simpla grajn': ne multe ĝi imponas,
Sed saton donas.

Por sensciul' similas paralel':
Gravaĵo sen kompren' nur ŝajnas bagatel'.

25. CIGNO, EZOKO KAJ KANKRO

Se inter homoj mankas la konsent;
Afer' ilia estas nur turment'
Kaj en rezulto restas sola moko.
Jen Cigno, Kankro kaj Ezoko
Decidis pri la ŝarĝ-transport'
Kaj jungis sin al ĉaro en konkord'.
Tre streĉa estis pen', sed ĉar'– sur sama loko.
La ŝarĝ' por ili estus bagatel',
Sed Cigno strebas al ĉiel'
Por Kankro – dorsa ir', al akvo – tir' Ezoka.
Pri kulpo kaj pravec' ne estas nun deklar',
Sed sur la sama lok' ĝis nun senmovas ĉar'.

26. KORNIKO

Vi trafos al ridinda stato nur,
Se vi perfidos krude al natur'.
La simpla hom' ne revu pri nobelo,
Kaj se vi estas nano laŭ statur',
Ne strebu vi al granda ait-nivelo,
Sed pensu kun modest' pri via simpla stat'.

Per pavaj plumoj luksa, laŭ parad',
Korniko kun fier' en Pava kort' promenis,
Kaj ĝi imagis jam en tro-memfid',
Ke pro la pompa vid'
Konatoj kun ĉagren' al ĝi envion tenis,
Ke ĝi parencas nun al pava bela gent'
Kaj taŭgas la moment'
Fariĝi en la kort' majesta eminent'.
Sed baldaŭ krevis for la ambicio stulta.
La Pavoj pinĉis ĝin per bekoj kun koler'.
Ne nur sen fremda plum', ĝi restis en mizer'
Sen propra plum-kovraĵ'; senhelpa kun sufer',
Ĝi fuĝis en rapid' de prem-atako multa.
Forkuris tiam ĝi al sia hejma strat',
Sed la parenca gent' kornikon ne rekonis.
Per pinĉo kaj bekad' al ĝi turmenton donis.
Do kia estis rezultat'?
De la kornikoj ĝi foriris,
Al Pavoj ne transiris.

La fablon mi klarigos laŭ konkret'.
Filin' de komercist' Matrona tre sopiris,
Ŝi revis pri aliĝ' al nobla societ'.
Kaj dank' al doto ĉirkaŭ miliono,
Fariĝis ŝi edzino de Barono.
Sed nova parencar' riproĉas ŝin
Pri la malnobla burĝa origin',
Dum propra famili' – pii la nobel-inklin'.
Kaj estas nun Matrona en praktiko
Nek Pavo, nek Korniko.

27. SERPENTO KAJ ŜAFO

Serpento tenis sin sub iu ŝtipo
Kaj pri la mond' koleris ĝi.
La furioza emoci'
Ĝin regis akre, laŭ principo.
Ŝafido en proksim' ĝoj-saltis sen atent',
Sen iu penso pri Serpent'.
Subite la Serpent' elrampis kaj ekpikis:
Dolora pik' al mizerul' efikis.
Ekbrulis sango pro venen'.
"Sed kia estas kulp'?" ĝi diris kun ĉagren'
"Vi eble por atenc' alvenis",
Serpento siblis kun koler':
"Ni punas vin averte, pro danĝer' ".
"Ho, ne!" respondis Ŝaf' kaj morto ĝin forprenis.

Por homo kun malbona kor',
Sen amikec' kaj am-humor'
La mondo estas fia nulo,
Persono ĉiu – nur krimulo.

28. KAFTANO DE TRIŜKO

Al Triŝko sur kubut' truiĝis la kaftano.
Sen longa meditad', per sia propra mano,
Li tranĉis de manik' peceton for
Kaj flikis truojn kun fervor',
Kaftan' – en bona stat', nur la manikoj aĉas.
"Ne gravas! Mi al tio kraĉas,"
Sed tamen oni mokas lin.
Do Triŝko diras: "Per kombin'
Riparos mi difekton tute,
Kaj longo de manik' normalos absolute."
Ho, Triŝko lertas en afer'!
Li tranĉas baskojn de la vesto,
Manikoj jam longiĝis en prosper',
Sed la kaftano mem mallongas en mizer'
Ja kvazaŭ kamizol' modesta.

Jen estas por ekzemplo la okaz':
Sinjoro en financa embaras'
Por malimpliko tre agadas.
Rezulto: en kaftan' de Triŝko li paradas.

29. LUPO KAJ PAŜTISTOJ

La Lupo en proksim' de besta kort'
Ekvidis tra fendaĵ' en pord',
Ke la plej bonan ŝafon de la grego
Paŝtistoj buĉas en trankvil',
Dum hundoj kuŝas kun humil',
Kaj diris li en la ĉagren' grandega:
"Ho, kiel vi tumultus kun rabi', Se
tiun samon farus mi! "

30. IDOLO

En iu templo staris la Idol',
Per orakoloj trafaj ĝi imponis,
Al homoj ĝi konsilojn saĝajn donis.
Pro tiu servo la popol'
Ornamis ĝin arĝente kaj per oro, –
Kaj estis al diaĵo plen-honoro
Per riĉa vest', oferoj, preĝa zum'
Kaj per incensa fum'.
Al la Idolo oni kredis plene.
Sed jen – miraklo kia kaj terur'!
Ekdiris la Idol' stultaĵojn nur:
Respondas ĝi mallerte kaj sinĝene,
Kaj al demando ajna – en malord'
Mensogas ĝi per tute stulta vort'.
Jen homoj pri afer' sincere miras:
"Strangaĵo kia!" oni diras.
Sed estis simpla la sekret':
En la interno de Idol-profet'
Sin kaŝis pastroj por respondo.
Dum sidis en Idol'
Prudenta pastro – estis kun prudent' parol',
Lin ŝanĝis stulta hom' – kaj por popol'
Fariĝis la diaĵ' plej stulta en la mondo.

En la pasinto, aŭdis mi,
Juĝisto iu eminentis;
Li en juĝado tre prudentis,
Dum sidis apud li kun saĝ' sekretari'.

31. MENSOGULO

De malproksima lando post' reven'
Nobelo iu, dum promen'
Kun la amiko en la kampo vasta,
Rakontis pri vojaĝ' en ton' bombasta
Kaj multe li mensogis dum rakont'.
"Ne vidos mi, sendube, en estont'
Similajn aĵojn de vojaĝo lasta.
Vetero via estas sen preciz':
Jen tre malvarmas, jen varmeg' kruelas,
Jen mankas sun', jen ĝi tro brile helas.
Sed tie estas vera paradiz'!
Ilia viv' ĝis nun al mi impresas!
Nek palto, nek kandel'! Ja ili ne necesas.

Forestas tie nokto kaj malklar',
Kaj regas maja tag' dum tuta jar'.

Kaj en laboro oni ne fervoras,
Sed se vi vidus, kio kreskas, floras!
En Romo la kukumo estas glora
Ho, mia Dio plen-favora!
Ĉu kredas vi tutplene al rakonto?
Ĝi estas granda kiel monto!"
"Mirindas certe! " diris la amiko:
"Mirakloj estas ĉie sur la ter',
Sed ni ignoras ilin en praktiko.
Jen havu vi ekzemplon de mister':
En nia lando estas ĝi uniko
Asertas mi precize, kun sincer'.
Jen vidu ponton larĝan sur river',
Ni iras tien. Simpla laŭ ekster',
Sed tre mirinda, oni devas diri.
Nek unu mensogul' kapabhs ĝin trairi;
En mezo de la pont'
Trafalas li kun hont'.
Sed homo, kiu veron ŝatas,
Sur tiu ponto iras kaj bonstatas."
"Ĉu la trafal' minacas per danĝer'?"
"Profundas la river'.
Jen kia mirindaĵ'. Kaj tion mi konstatas.
Do kvankam grandas la kukum' en Rom', –
Al monto, diris vi, similas la legom'..."
"Ne, ĝi ne estas mont', ĝi larĝas kiel dom'."
"Miraklo granda!
Sed samas ponto nialanda,
Al kiu iras ni. Vi kredu sen demando,
Por mensogul' fatale ĝi funkcias.
En la printemp', dum iu hor',
Trafalis de la pont' (la tuta urbo scias)
Du ĵurnalistoj kaj tajlor'.
Sendube, la kukum' kun dom-aspekto
Miraklo estas laŭ grandec-efekto."
"Ne estas ĝi miraklo por respekto,
Kaj en konkludo vi malpravas:
Domegojn Romo ja ne havas
Kaj tie nur domaĉoj ordinaras,
En kiuj homoj du apenaŭ staras
Aŭ sidas en mizer'."
"Ĝi estu tiel, tamen mi konfesas,
Ke la kukum' mirindas sur la ter'
Se homoj du okupi ĝin sukcesas.
Sed kiel lerta estas nia pont'!
Apenaŭ mensogul' surpaŝas ĝin sen hont'
Trafalas li senpere.
Kaj kvankam la kukum' mirigas nin..."
"Atentu! " Mensogul' avertis lin:
"Anstataŭ tiu pont', transvadu ni prefere."

32. KATO KAJ EZOKO

Ĝi estos malfeliĉ', se bakos la botisto
Kaj botojn faros la bakisto.
Atendas ilin ambaŭ malsukces'.
Mi diras rekte, laŭ konfes':
En la meti' malklera amatoro
Obstinas ofte sen rezon', –
Rezulte por afer' okazas nur la ploro,
Kaj pro obstino sen bezon'
Famiĝas malklerul' al moko plene,
Ĉar spertajn homojn por ekkon'
Li ne konsultas laŭkonvene.

Jen venis la ideo al Ezok'
Praktiki Kat-metion dum la nokt'.
Ĉu logis lin diablo per envio
Aŭ tedis jam fiŝmanĝa tradicio,
Ekpetis li al Kat' kun tre insista lert'
Lin preni kune al ĉasado
Por kapti musojn al desert'.
"Ĉu konas vi aferon, kamarado!"
Demandis lin la Kato kun avert':
"Al mus-kaptad' vi tute ne kutimas,
Ne vane oni bel-esprimas,
Ke la afero majstron timas."
"Ne diru, amikul'! Ĉu estas ĝi afero?
Kaptadis mi eĉ perĉojn en rivero!"
"Do iru ni, kaj helpu nin la sorto!"
Post plena plezuriĝ' satmanĝis Kat'
Kaj iras li al sia kamarad'.
Sed al Ezoko voston manĝis rat',
Kun malfermita buŝ' li kuŝas preskaŭ morta.
Vidante, ke Ezok' ne taŭgas al kaptad',
La Kato-amikul' fortrenis lin al lag'.
Kaj nun, Ezok', anstataŭ ĝuo
Por vi instruo!
Estonte vi prudentu
Kaj musojn ne atentu.

33. AKVOFALO KAJ RIVERETO

Bruanta Akvofal' defalis kun sever'
Kaj al kuraca font' ĝi diris en fier'
(Sub monto en angul' nerimarkeble tute
Murmuris en modest' malgranda tiu font')
:
"Je akvo estas vi malriĉa absolute,
Vizitas tamen vin la tuta mond'!
Impresas mia fort' per la potenc-minaco,
Per kio logas vi?" – "Tre simple, per kuraco,"
Aŭdiĝis en modest' respond'.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.