|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() 111 FABLOJAŭtoro: Ivan Andrejeviĉ Krilov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
45. LEONO DUM ĈASO
La Lupo, Hundo, Vulpo kaj Leon'
En najbareco foje estis
Kaj ili por la viv-bezon'
Kontrakton manifestis:
Ĉasadon fari per komun-batal',
Dividi ĉion laŭ egal'.
La Vulp' unua faris servon:
Per artifik' ĝi kaptis cervon
Kaj vokas nun amikojn al kunven'
Por la divido de feliĉa pren'.
Kaptaĵo estas certe bona!
Alvenis ĉiuj. La Leon' impona
Ungegojn montras kun koler-mien'
Kaj pri divido laŭte diras:
"Ni estas kvar, amikoj, por festen' "
Kaj cervon li en kvar porciojn ŝiras:
"Nun estas distribu'! Rigardu kun atent':
Jen mia parto laŭ konsent'
De la kontrakt-propono.
Kaj tiu part' por mi, ĉar estas mi Leono.
Kaj tiu part' por mi pro mia eminent'.
Kaj kiu lastan parton pro hazardo tuŝos,
Sen vivo sur 1a kampo kuŝos."46. KAMPULO KAJ SERPENTO
Al la Kampul' alrampis la Serpent'
Kaj diras ĝi: "Mi estas nun amiko.
Ne timu tute min kun tremo kaj paniko.
Alia estas mi, rigardu kun atend':
Jen novan haŭton mi posedas."
Sed tamen la Kampul' Serpenton ne ekkredas.
Hakilon kaptis li
Kaj diras: "Malgraŭ haŭto nova
La sama restis kor' al malbonaĵ' tutpova."
Kaj li mortigis ĝin kun frapa energi'.Se kaŭzis vi malkredon en afero,
Ne savos vin la masko de malvero.
La bela masko ne defendos vin,
Al vi minacos de Serpento fin'.47. KOKO KAJ KUKOLO
"Vi kantas, mia Kok', tre laŭte kaj solide!"
,,Kaj vi, Kukolo-ĉarmulin',
Belkantas flue, malrapide:
Neniu en arbar' en kant' similas vin!"
"Mi aŭdus vin, amiko, vivon tutan."
"Kaj kiam vi, Kukolo, eksilentas,
Aŭskulti vin denove mi atentas,
Belkanton vian kvazaŭ flutan...
De kie venas tia voĉo?
Kun milda tono, pura, sen riproĉo!...
Ne grandas via kresk', sed estas vi surpriza,
En kanto cedas vin, sendube, najtingal'!
"Mi dankas vin, sed certe en real'
Per kant' superas vi al birdo paradiza.
Atestas tion tute la publik'."
Jen diras la paser':" Amikoj de muzik'!
Vi laŭdas vin tre dolĉe kaj kun flat',
Sed malgraŭ via laŭd' malbonas la kantad'! "Do kial per la bel-parol'
La Kokon laŭdas la Kukol'?
Ĉar estas Kok' en sama rol'.48. SCIURO
Dum festo, sur vilaĝa plac'
Ĉe bienula dom-palac',
Amasis la popolo:
Sciuron en turniĝ' ĝi gapis sen parolo,
En rado kun rapid' moviĝis la sciur'.
Alternis en kurad' piedoj de la besto,
Kaj turdon sur betul' mirigis lerta kur':
"Bonkora kamarad', respondu por atesto,
Vi kion faras en rapid'? "
"Amik'! laboras mi sen iu intermit'.
Mi estas kurier' ĉe mia grand-sinjoro,
Kaj mankas tempo dum la tag'
Por la ripoz' aŭ manĝa ag'."
Kaj la Sciur' en rad' rekuris kun fervoro.
La turdo diris simple kaj kun mok':
"Vi kuras en rapid', sed sur la sama lok'."Okazas, praktikul' en sia taglaboro
Klopodas, ardas en agad',
Plenforte penas li progresi,
Sed tamen en movad' ne povas li sukcesi,
Samkiel la Sciur' en rad'.49. URSO LABOREMA
Kampulo faris en arbaro
Lignaĵajn arkojn por profit'
(Laboris li trankvile, sen rapid'), –
Kaj Urs' imitis lin en tiu sama faro.
Jen bruas en arbar' krakad' sen intermit',
Aŭdiĝis frapo ĝis arbara rando.
Diversajn arbojn en abunda grando
Ekstermis Urso sen kalkul',
Sed en rezulto estis nul'.
Jen al Kampul' por konsultad' li iras.
"Najbaro mia", Urso diras:
"Mi rompas arbon en moment',
Kurbigi ĝin forestas la talent'.
Sur kio bazas sin la profesi-scienco?"
"Sur simpla aĵ'," respondas la najbar':
"Forestas ĝi en via far':
Sur pacienco."50. LEONO KAJ VULPO
Al Vulpo tute fremdis la Leon';
Vidinte lin ĝi tremis sen rezon'.
Post kelka temp' Leonon ĝi revidis,
Sed timo Vulpon jam ne gvidis.
Kaj triafoje dum renkont'
Babilon ĝi komencis kun volont'.Ni ankaŭ ofte iun timas,
Se tiu homo malproksimas.51. ŜTONO KAJ VERMO
"Jen kiel bruas ĝi! Persono malĝentila!"
Pri pluvo grumblis Ŝton' en tono maltrankvila:
"Kaj oni laŭdas ĝin sen limo kaj mezur'!
Aklamas oni ĝin ja kvazaŭ gaston karan,
Sed kion faris ĝi elstaran?
Dum horoj du aŭ tri ĝi pluvis nur.
Menciu oni min sen laŭta frazo:
Dum tuta mia viv' obeis mi al sort',
Modeste kuŝas mi en ajna lok' okaza,
Sed de neniu venas danka vort'.
Riproĉo pri maljust' ne estas ja senbaza.
Forestas en la mond' justec' en sia ĝerm'."
"Silentu vi!" respondis tuj la Verm':
"Ja kvankam pluv' ne estis tre impona,
Forigis ĝi soifon de la ter', –
Al seka kamp', senforta pro veter',
Kaj por kampul' aperis nun esper'.
Sed vi sur kampo estas senbezona."Ĉu gravas por afer' la kvardekjara spert',
Se plenas dum la viv' senago kaj inert'?52. DRAKO
En la ĉiel', tre fore de la ter',
Papera Drak' fluganta en aer'
Al papilio krias kun fier':
"Aŭskultu, kiel vi malgrandas sube!
Envio trafas vin sendube
Pro mia alta flugo en ĉiel'."
"Ho, tute ne! Ĝi estas bagatel'.
Vi vane pompas kaj solenas!
Vi flugas en altec', sed ŝnuro vin retenas.
Do, malgraŭ via alt-nivel',
Ne estas vi proksima al feliĉo.
Modestas mia vivkondiĉo,
Sed flugas mi ja tute sen kontrol',
Laŭ mia propra vol',
Nek bruas, kiel vi, per zumo multa
Kaj stulta
Dum vivo tuta en amuza rol'."53. BUNTAJ ŜAFOJ
La buntaj ŝafoj naŭzis al Leon'.
Ekstermi ilin – estus tre facile,
Sed por prestiĝo – malutile -,
En la arbaro regas li sur tron'
Ne al perfida murdo kaj sufoko.
Kaj tamen bunta ŝaf' nur estas abomen'.
Ĉu eblas la likvido sen provoko?
Jen li alvokas al konsult-kunven'
La Urson kaj la Vulpon por subten'.
Kaj en kunsido li deklar-raportas,
Ke la rigard' al bunta ŝafa spec'
Al li turmenton por okuloj portas, –
Minacas lin, verŝajne, la blindec'
Kaj ĝin eviti tute li senfortas.
Jen Urso al Leon' ekgrumblis kun obtuz':
"Sed kial ni parolas tiom vaste?
Ordonu senprokraste
Sufoki ŝafojn tute, sen konfuz'."
Sulkigis brovojn la Leon' kaj Vulpo
Humile diras: "Nia bona.reĝ',
Al besta persekut' vi ne kapablas eĉ!
Ne verŝos vi la sangon de senkulpo.
Permesu min sugesti pri afer':
Herbejo bona estas ĉe river',
Nutraĵ' abundas tie por la grego,
Por promenado – plena liberego.
Kaj al plenumo de paŝtista rego
Vi. sendu Lupon por prosper'.
Al mi tre ŝajnas, estas antaŭsento,
Ke mem per si pereos ŝafa gento.
Kaj dume vivos ĝi feliĉe kaj sen mank'.
Ĉe ajna akcident' vi restos ja en flank'."
La vulpa opini' entute jam superis.
Bonege en praktik' rezultis la fervor', –
Ne nur la ŝafoj buntaj laŭ kolor',
Eĉ simplaj malaperis.
Sed kion diras bestoj kun persisto?
Bonkoras la Leon', sed Lupo – jen rabisto.54. MIRONO
Jen vivis en la urb' magnat-riĉul' Miron'.
La nomon uzas mi ne pro la vers-valoro,
La nom' de tiu hom' utilas por memoro.
Pri tiu plenriĉul' en tuta region'
Najbara prave krias,
Ke lia posedaĵ' ja estas milion',
Sed fremdas la riĉul' por ajna helpa don',
Kaj tamen kiu gloron ne envias?
Por laŭdoj de popol' por estu nom-ornam'
Jen pri Miron' estiĝis fam',
Ke en sabatoj li almozon donas.
Kaj fakte, lia kort' al ĉiuj sin disponas,
Sen riglo tute estas la pordeg'.
"Ho", pensos vi, "Bankrot' okazos rekta!"
Ne timu, estas li en avarec' konjekta:
Li en sabata tag' deĉenas hundojn dek.
Por almozul' ne nur bonvena vorto,
Apenaŭ en sekur' forkuras li de korto.
Sed dume je sanktul' famiĝis jam Miron'.
Kaj oni diras en la strato:
"Miron' fariĝis mecenato.
Bedaŭre la hundar' kruelas sen bezon',
Malhelpas ĝi alvenon al peron',
Sed estas mem Miron' laŭ Kristo frato."Rimarkis ofte ni pri sama mank',
Ke tre komplikas vojo al palaco.
Do kulpas tlon hundoj kun minaco –
Sed mem Mironoj estas ja en flank'.55. KAMPULO KAJ KAMP-LABORISTO
En malfeliĉa kaj minaca hor'
Ni preĝas ofte al persono
Nin protektanta de malbono.
Sed kiam la danĝero estas for,
Savinton juĝas ni severe, kun ĉagreno,
Atakas kun insult',
Kaj se forestas kulpo en rezult' –
Miraklas fenomeno!Kun sia laborist' Kampul' maljuna
Arbare iris en vespera hor'
Al sia hejmo, post labor'.
Subite en proksim' aperis urso bruna
Kaj al kampul' sen argument'
La urs' atakis en moment'.
La urso premas lin, kruele traktas,
Sub ĝia korp' la mizerul' baraktas,
Jam venas fino de ekzist'.
"Stefano kara! Helpu pro honoro! "
Petegon aŭdas laborist'.
Jen la Heraklo nova kun kuraĝa koro
Kaj laŭ batala kortoplena stil'
Kranion ursan fendis per hakil'
Kaj ventron pikis li per forko kun fervoro.
La urs' ekmuĝis nur pro vundo kaj sufer',
Ekfalis ĝi kaj mortis.
La kamparan' leviĝis de la ter'
Kaj tuj al laborist' riproĉon vortis.
Stefan' demandis kaŭzon de insult'.
"Pro kio laŭtas mi? Azeno vi kun stult',
Vi kial pro malsaĝ' atakis tiom brute?
Difektis felon preskaŭ tute!"
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.