La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


111 FABLOJ

Aŭtoro: Ivan Andrejeviĉ Krilov

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Pri la aŭtoro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Pri la traduko

10

100. KAMPARANO KAJ VULPO

"Ĉu estas bona la inklin'
Por ŝtel-kaptado de kokin'?"
Demandis Kamparan' al Vulpo dum renkonto:
"Ĉu vin ne tuŝas honto?
Mi diras simple, sen sekret', –
En via profesi' en via ŝtel-ripet'
Forestas ombro eĉ de la konduto bona.
Ĝi estas peko, maldecaĵ' fripona,
Insultas vin la tuta mond',
Kaj ĉiutage sen volont'
Vi sentas timon pri estont', –
En birda kort' forlasi vian felon!
Ĉu plaĉas vin provoki mort-kruelon?"
"Jes mia viv' ne estas por plezur' ",
Respondis Vulpo pente:
"De ĉiu flank' – suferas mi turmente,
Ŝtelita manĝ' min naŭzas nur.
Verdire, mi honestas laŭ natur'!
Sed kion fari? Viv-bezono!
Kaj krome, mia amikul',
Ĝi estas en la mond' regul', –
Ne sola mi imitas al fripono.
Jes, mia profesi' ne dolĉas laŭ afer',"
Kampul' rimarkis kun sincer':
"Se via diro estas ver', –
De via pek' mi savon donos
Honestan panon mi proponos.
En mia birda kort' fariĝu vi gardist',
Kaj kontraŭ fremda vulp' defendu kun persist'.
Kompense en la viv' nenion vi bezonos,
Pri ajna agrablaĵ' senmanke vi disponos."
Post tiu bel-propon' fariĝis la kontrakt',
Komencis nia Vulp' gardadon kun ekzakt'.
Al Vulpo venis jam la viv' alloga, glata:
Mastrumo – en riĉec', la vivo estas sata,
La viv' fariĝis fest',
Grasiĝis nia best'.
Sed mankas la stimul' por vivo en honest',
La neŝtelita manĝ' ne plaĉas al ruzul',
Kaj venis por honest' finiĝo tre malbona:
En nokta nigra hor' la Vulpo plej fripona
Kokinojn de Kampul' ekstermis ĝis la nul'.

La hom' honesta kun skrupul'
Eĉ malgraŭ viv' de mizerul'
Aferon ŝtelan preterpasas;
Sed la fripono, eĉ riĉul', Ŝteladon tute ne forlasas.

101. LEGOMISTO KAJ FILOZOFO

Printempe, Legomist' fosadis en ĝardeno,
Ja kvazaŭ en la ter' troviĝis bel-trezor'.
Laboris li ĝis nokt' de fru-mateno,
Persiste kun fervor', –
Kaj plantis li kukumojn dum labor'.
En najbarec' loĝadis amatoro
De la ĝarden-kultur' –
Pedanto-filozof', tre granda oratoro,
Amiko de natur'.
Babilis multe li pri la ĝarden-laboro, –
Kaj laŭ scienco kun raci'
Kukumojn planti ankaŭ volis li.
En fanfaron' li mokas al najbaro:
"Vi ŝvitas vane, mia frat'.
Jen mi post mia laborad'
Superos multe vin, mi diras sen eraro.
Ĝarden' mizera via de legom'
Dezertos tute – estas aksiom'.
Verdire, mi tre miras,
Ke via ĝardenaĉ' pretendas al prosper'.
De kie vi prosperon nun akiras?
Ĉu al scienc' necesa vi aspiras?"
"Forestas temp' por la scienc-afer'.
Jen sperto mia, ankaŭ laboremo, –
Por mi sufiĉas la problemo, –
Do ili nutras min sur mia ter'."
"Obskura hom'! Ĉu vi sciencojn spitus?"
"Vi ne kulpigu min, sinjoro, sen rezon'.
Volonte mi imitus
Al via bel-propon',
Sed juĝu mem, somero jam alvenas.
Kaj dume vi, sinjor', senzorge nur promenas.
Por la sezon' jam multon plantis mi.
Kaj kie estas via bed-lini'?"
"Mi tre domaĝas pro la tempo-manko,
Mi studas nur
Kaj legas sen mezur',
Ĉu fosi per fosil' aŭ per plugilo ankaŭ,
Sed tamen restas temp' sufiĉa por semad'."
"Por mi ne estas ĝi en sama grad',"
Respondis Legomist' kaj tuj foriris
Kun la fosil'.
Al Filozof' flniĝis la babil',
En sia hejmo studis li kaj miris,
Klopodis li en libroj kaj sur ter',
La tagoj tutaj dronis en afer'.
Kaj la rezulto jam ne vantas, –
Komencis io kreski sur la bed';
Subite en revu' aperis novaĵet',
Li ĉion ŝanĝas kaj transplantas
Laŭ nova formo kaj fason'.
Sed kia estis fin' al fanfaron'?
La Legomist' rikolton riĉan havis,
Enspezis fruktojn li kaj bone bravis.
Sed al pedant-saĝul'
Rezulto estis nul'.

102. BUBO KAJ VERMO

Ne trovos vi feliĉon en perfid'!
Malgajnas perfidul' en sia fi-oflco.
Li perdas kun facil' la kredon de konfid'
Kaj trafas lin mizer', en la unua vico.

Kampulon petis Verm' humile, kun modest',
Allasi al ĝarden' por vivi en honest'.
Li vivos tie, certe, laŭ konveno.
Ne tuŝos fruktojn li, – manĝetos nur
Foliojn, kelkajn flavajn laŭ natur'.
Rezonas la Kampul': "Ne estas ĝi terur',
Libera lok' sufiĉas en ĝardeno;
Do vivu Vermo en trankvil'.

Ĉu povas esti malprofito grava
Pro iu folieto flava?"
Permesis li kaj Vermo kun facil'
Sur branĉo trovis spacon por azil'.
Ĝi vivas tie tute senmizere,
Kaj tamen tre modere.
La bela Suno-Reĝ' origas fruktojn jam;
La fruktoj en ĝarden' por la okul' plezuras;
Jen pomo ronda, ruĝa kiel flam',
Sur branĉo pendas kaj maturas.
Allogas Bubon ĝi per sia plaĉa bel'.
La pomo luksas kvazaŭ bel-juvel',
Sed malproksima estas cel':
Sur arbon rampi Bubo ne kuraĝas,
Por skui ĝin – li ne sufiĉe aĝas, –
Ne scias li rimedojn en ŝtelad'.
Subite por afer' aperis kamarad'.
Ĝi estis simpla Verm' kaj diras ĝi al Bubo:
"Pereos tiu pomp', neniu estas dubo;
Rikoltos la Kampul' la fruktojn ĝis vesper'.
Mi tamen helpos vin volonte, kun sincer'.
Malgrandan pagon donu por afer':
Dekoblon prenu vi, por mi sufiĉos
Parteto nur, – kaj plene mi feliĉos.
Dum tuta mia viv' mi manĝas kun moder'."
Konsentis Bubo al amik-propono,
Komencis Vermo helpi laŭ bezono.
Momente segis ĝi la pomon for.
Sed kion Verm' ricevis por labor'?
Apenaŭ pomo falis sen-detene,
La Bubo manĝis ĝin entute, kun rapid',
Kaj kiam Verm' alrampis por profit',
Dispremis Bubo ĝin sen zorgo kaj medit', –
Kaj Vermo kun la pom' pereis senrevene.

103. MALRIĈA RIĈULO

"Riĉulo restas tute sen feliĉ',
Se mankas manĝo en sufiĉ',
Dum li avaras monon por la riĉ'.
Ĝi estas stulto, – ĉiam prenas morto.
Ni nur turmentas nin per tiu sorto.
Ne, se fariĝus mi riĉul',
Elspezus monon mi facile, sen skrupul',
La vivon kun plezur', kun lukso mi aranĝus,
En bruo de festen' mi kun amikoj manĝus,
Bonfarus mi al homoj kun volont'.
Sed riĉa avarul' vegetas en sufero."
Jen tiel Malriĉul' meditis pri estont',
En sia hejmo, en mizero.
Subite tra fendet' aperis nekonat'.
Ĉu estis li sorĉist' aŭ por diablo frat',
Ne scias mi; verŝajne la diablo.
Por la rakonto estas ĝi probablo.
Do diris li: "Per riĉa plen-efik'
Plezure mi komplezos al amik'.
Jen estas la monuj': dukaton ĝi enhavas.
Se vi elprenos ĝin, alia venos tuj.
Miraklas la monuj',
Kaj, certe, vi, amik', en la riĉeco bravos.
Do prenu ĝin kaj uzu por feliĉ', –
Laŭ via volo, sendiskute.
Sed estas tamen unu nur kondiĉ':
Elspezi monon vi ne rajtas tute
Ĝis la monuj' ne dronos en river'."
Post tiu fraz' li flugis al infer'.
Konsternon sentis nia Malriĉulo.
Jen kaptas li monujon por kalkulo.
Ĉu sonĝas li, ĉu estas ĝi real'?
Elprenas li dukaton kun lojal',
Sed en monuj' dukat' alia brilas.
"Ho, kia plenfeliĉ'!' La Mizerul' jubilas,
Kaj li resumas en ekscit':
"Hodiaŭ prenos mi la monon sen kalkulo,
Kaj morgaŭ jam fariĝos mi riĉulo,
Ekvivos lukse, kvazaŭ sibarit'."
Sed en maten' alion li pripensas:
"Riĉulo ĝusta estas mi,
Feliĉon certan donas la premi'!
Sed al duoblo veni mi intencas.
Ĉu por riĉeco mankos la fervor'?
Por unu tag' necesas nur labor'!
Jen mono por kaleŝ', por domo duetaĝa,
Nur por bieno.mankas la trezor'.
Ĉu belan ŝancon perdos mi, malsaĝa?
Retenos mi monujon dum la tag';
Dum sola tag' mi vivos en malriĉo,
Kaj poste min favoros la.feliĉo."
Sed pasas tag', semajno kaj monat', –
Persistas Malriĉul' en sia laborad',
Kaj dume vivas li mizere, en malsat'.
Dum tuta tag' laboras li kun peno,
Kaj en vesper' li pensas en ĉagreno,
Ke mankas mon' por lia bona stat'.
Dronigi jam monujon li intencas,
Sed kun dolor' la koro kondolencas,
Ne riskas li alveni al river'.
"Ĉu povas mi rifuzi pri afer',
Dum oro flava fluas kaj potencas?"
En Malriĉul' malviglas plene sang',
Maldikas li pro tuta manĝo-mank'
Kaj kiel oro flavas lia vang'.
Pri luksa viv' ne revas li ekscese.
Lin ekposedis tute la malsan',
Kaj per tremanta man'
Dukatojn tiras li senĉese.
Sed kia estis fin' al homo en ĉifon'?
En sama hejm', sur sama benko fera,
Pro ftizo mortis li, mizera,
En la kalkul' de naŭa milion'.

104. HUNDO KAJ KAMPULO

Kampulo unu tre ŝparema,
Sufiĉe riĉa kaj ordema,
Invitis Hundon por gardad',
Por pan-bakad'
Kaj krome por ĝarden-laboro.
"Ho, tio estas ja malver'! "
Leganto diros: "Trompas la aŭtoro
Sen tuta honto kaj honoro.
Gardado estas hund-afer',
Sed ĉu la hundo bakas panon
Aŭ plantas en ĝarden' rafanon?"
Leganto! Certe pravas vi,
Sed nur alion celas mi.
Do nia Hund' konsentis pri kondiĉo
Kaj pri salajro en triobla kvant'!
Jen la Kampulo, tute en feliĉo,
Sin movis al forir' – sed post vetur'
Lin frapis nur terur'.
Koleras li kaj ĝemas en ĉagreno.
Legom' sekiĝis plene en ĝardeno,
Forestas pano, kaj al kort'
Ŝtelistoj venis kun perfort'.
Insultas li la Hundon plej malbone,
Sed nia Hund' pravigas sin rezone:
Malhelpis al bakad' ĝarden-labor',
Legomojn ĝi ne zorgis tute,
Ĉar garda serv' lacigis absolute;
Kaj la friponoj ŝtelis al sinjor',
Ĉar estis pan-bakad' en tiu hor'.

105. AZENO KAJ KAMPULO

Al gardo de legom-ĝarden'
Dungita estis best' Azen', –
Por la minaco al paseroj.
Azeno, la bravul', honestis en aferoj:
Ne estis li ŝtelisto aŭ fripon',
Nenion kaptis li avide sen bezon',
Kaj birdojn en ĝarden' li pelis tute sperte.
Sed al Kampul' malgrandis la profit'.
Pelante birdojn en rapid'
Sur multaj bedoj sen hezit'
Azeno kuris tiom lerte,
Ke tretis li legomojn ĝis la fin'.
La terkultur' pereis en ruin'.
Kampulo kun koler' sur dorso de Azeno
Notskribis per baston' malgajnon en ĝardeno.
"Do juste!" laŭtas kri': "Meritas tion brut'!
Ja tute, sen diskut',
Li stultas por afero."

La stulto de Azen' sendube estas vero.
Lin trafis laŭ merit' la frapoj de baston',
Sed ankaŭ la Kampul' tre kulpas en malbon',
Ĉar dungi al labor' necesas kun rezon'.

106. PAROHHANO

Se estas vi por vanta mond' amika,
Alnomos oni vin genio plej unika.
Sed al fremdul' kun eminent',
Kun la inspiro kaj talent',
Rilatas homoj sen honoro,
Eĉ sen mencio de favoro.
Al tiuj homoj, eble je ĉagren',
Mi diros veron por kompren'.

Jen unu predikisto kun impono
(Li elokventis kvazaŭ mem Platono)
Predikis en preĝej' pri la morala tem'.
Miela estis lia parolem':
La predikist', sincera laŭ esprimo,
Direktis al ĉiel' profundon de animo,
Akuze luktis li al vanto kaj frivol'.
Jen finis la preĝist' prezenti la predikon,
Kaj ĉiuj restis sub influ', –
Imprese sentis la efikon
Kaj multe larmis dum parola flu'.
El templo iras nun preĝantoj:
"Ho, kiom bele montris sin talent'!"
Eldiras unu el pasantoj:
"Kaj kia vervo en la sent'!
Kaj kiel tiras li la korojn al beato!
Sed restas vi, amik', en plej pasiva stato,
Al vi forestis plor' dum tiu ĉi predik'.
Ĉu ne komprenis vi?" – "Komprenis mi, amik',
Sed mankas por plorad' la kaŭzo kaj instig' –
Mi estas paroĥan', sed de alia strato."

107. DUKATO

Ĉu en kleriĝ' sin kaŝas la utilo?
Profiton certan donas ĝi.
Sed, laŭ erar', tre ofte miksas ni
Bonecon de kleriĝ' kun lukso, brilo,
Eĉ kun malvirto aŭ similo.
Necesas do pripensi pri afer':
Dum skrapas ni krudaĵon de malkler',
La sentoj sen difekt' disfloru en liber',
Inklinu la spirit' al tutmodesta moro,
Simplecon puran strebu la anim',
Kaj per la falsa bel-esprim'
Ne brilu malhonor' anstataŭ ĝusta gloro.
Pri tiu vero kaj maksim'
Tre gravan libron povus mi eldoni,
Sed mi ne volas en gravaĵoj droni;
La veron en kombin' kun ŝerco-ironi'
En rekta fablo simple montros mi.

Jen vivis kamparan', rakontas oni.
Hazarde trovis li Dukaton sur la ter',
Malpuran tute, polvan, en mizer'.
La kamparan' enspezon certan revas, –
Por la profit' alvenas jam propon'.
Sed lin obsedas pens': "Duoblon mi ricevos,
Rimedon scias mi kaj certe levos
Por la Dukat' valoron kun impon'."
Jen por afer' li prenas sablon, kreton
Kaj brikon en pulvor',
Plenumas li laboron tre konkretan:
Dukaton skrapas li per briko,
Kun plena energi'
Per sablo kaj per kret' Dukaton frotas li,
Ekbrilas la Dukat' pro tiu frot-efiko.
Kaj, vere, kiel flam', ekbriiis la Dukat',
Sed perdis ĝi la pezon,
Do ankaŭ sian prezon, –
Kaj venis por proflt' mizera rezultat'.

108. KAMPARANO KAJ SERPENTO

Por havi la estimon en popol'
Amikojn vi elektu sub kontrol'.
Fariĝis Kamparan' amiko de Serpento –
En tiu best' tre fortas la prudento.
Do ĝi influis lerte, kun logik',
Ke estas ĝi por amikec' unik'.
Sed la parencoj multaj kaj konatoj
Kampulon fremdas, ne vizitas lin.
"Pro kio vi, amikoj bonaj, frataj,
Forlasis tute min?
Ĉu la edzin' gastigas vin malbone?
Aŭ jam regalo tedis vin persone?"
"Ho, tute ne! Ni ŝatas vin, amik'.
Neniam vi ofendis laŭ efik'.
Aflikton ajnan ni ne trovas.
Sed mankas tute la plezur'
Viziti domon kun vipur' –
Ja via proksimul' sinkaŝe piki povas."

109. STURNO KAJ KATIDO

Jen vivis Sturno en la dom', –
Kantist' malbona, laŭ rezon',
Sed filozof perfekte saĝa,
Kaj kun Katid' amika estis li.
Aspektis la Katid' sufiĉe aĝa,
Sed plena de ĝentil', afablo, simpati'.
Jen foje al Katid' okazis tragedi':
Hazarde li tagmanĝon ne ricevis.
Enpense vagas li, miaŭas pro malsat',
Kaj svingas voston Kat'.
Ĉagrene la Katid' pri manĝo multe revis;
La Sturno-filozof' konsili devis
Kaj diris li: "Naivas vi, amik',
Ke vi toleras faston en praktik';
Jen apud vi en kaĝ' kardelo pendas, –
Kaj vi, senpensa, manĝon nun pretendas."
"Sed konscienc'..." – "Ĝi estas sur paper',
Kaj fakte stultas la afer',
Por malsprituloj – antaŭjuĝ', fabelo,
Kaj por saĝul' – ridinda bagatelo!
Al homo kun la fort'
Subiĝas ajna sort'.
Jen argument' kaj jen ekzemplo-vero."
Klarigis li kun plena elokvent', –
Kaj al Katid' ekplaĉis argument'.
Do kaptis li kaj manĝis la kardelon.
Ekĝuis la Katid' en manĝo alt-nivelon,
Sed tamen por tagmanĝ' malgrandis la kardel'.
Do studis la Katid' kun zorgo kaj fidel'
La duan kurson, montris li persiston, –
Kaj diris li al Sturn': "Mi dankas, bon-amik',
Pro via saĝo plena de praktik'!"
La kaĝon rompis li kaj manĝis instruiston.

110. NUBO

Tra turmentita pro sekiĝo lando
Trapasis fluge Nub' kun peza grando.
Eĉ unu gut' ne falis ĝis la ter',
Sed pluvis ĝi al maro en liber'.
Pro tiu ago Nubo fanfaronas.
"Sed tiu malavar'
Per bono ne imponas",
Rimarkis Monto en deklar'.
"Sentaŭga estas fanfarono!
Se pluvus vi al kampoj pro kompat',
Vi savus landon de malsat';
Sed akvo por la mar' ne estas granda dono.

111. HERAKLO

Heraklo, de Alkmena fil'.
Kun kor' kuraĝa kaj aŭdaca,
Trapasis en montar' kun malfacil'
Laŭ voj' mallarĝa kaj minaca.
Jen,vidas li, – sur vojo kuŝas aĵ',
Malgranda io, nekonato.
Li volas treti ĝin. Sed je domaĝ'
Pufiĝas kaj duoblas ĝia stato.
Heraklo kun kolera ton'
Ĝin frapas per baston',
Sed en redon'
Pliiĝas ĝi pli multe kun teruro:
Dikiĝas, kreskas ĝi kun ŝvel',
Plenŝirmas sunon en malhel'
Kaj baras vojon kvazaŭ muro.
Heraklo jam bastonon ĵetas for,
Konsterne miras en konfuza kor'.
Sed jen Atena venas al dezerto.
"Vi vane penas nun", ŝi diras kun averto:
"La monstro nomas sin – Kverel',
Se vi ne tuŝos ĝin, ĝi estos sen kruel',
Sed se atakos kun intenco,
Grandiĝos ĝi plej forte en potenco,
Terure kreskos ĝi – ĝis alto de ĉiel'."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.