La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


111 FABLOJ

Aŭtoro: Ivan Andrejeviĉ Krilov

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Pri la aŭtoro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Pri la traduko

4

34. MUZIKISTOJ

Invitis grandsinjor' najbaron por tagmanĝo.
Favoris li al kantoj kaj muzik'
Kaj volis al najbar-amik'
Kantistojn montri per la ĥor-aranĝo.
Ekkantis vigla ĥor' ĥaose kaj sen ord',
Kun falsa ton', kun krio senmezura.
En kapo de la gast' estiĝis bruo nura
Vertiĝon havis li pro tiu kant-rekord'.
"Indulgu min!" li diris kun ekmiro:
"Kriaĉas kantistar'. La tuta ĥor'
Absurdas kun fervor'!"
"Ĝi estas vero, mankas la inspiro,
Kaj ili falsas nun en certa grad',
Sed tamen fremdas ili al drinkad'
Kaj bonkondutas ĉiu viro."
Al tio diras mi: vi drinku en prefer',
Sed taŭgu por afer'.

35. GRANDSINJORO

En la antikvo iu Grandsinjoro
Transmigris en subita horo
Al vasta regno de Pluton'.
Pli simple – mortis la person'.
En la infer' al juĝo li alvenas.
"Jen kiu vi? De kia lok' devenas?"
"Mi estas el Persuj', satrapo – mia rang',
Sed dum la viv' je sano estis mank',
En regiono mi ne regis,
Sekretario ĉion flegis."
"Sed kion faris vi? " –
"Mi dormis, sate manĝis,
Subskribis kion li aranĝis".
"Al paradizo tuj!" – "Sed kie estas justo?"
Ekkriis sen ĝentil' Merkur' per tuta brusto.
"Ho, frat'!" respondis nun Eak':
"Vi estas sen kompren' pri ordinara ag'.
Stultulo estis li! Kaj se en sia fak'
Li regus kun potenco,
Malbona estus konsekvenco, –
La tuta region' disfalus je ruin',
Netolerebla estus vivo...!
Al paradiz' ni sendu lin
Pro lia senaktivo."

Hieraŭ vidis mi juĝiston dum juĝad' –
Nu, certe trafos li al regno de beat'.

36. LUPO EN HUNDEJO

Dumnokte iris Lup' al korto ŝafa,
Sed estis li. maltrafa:
Erare venis li al hunda kort'.
Pro veno de grizul' alarmis tuta stalo,
Ekbojis la hundar' kaj strebis al batalo.
"Rabisto jen! "alvokis kria Vort', –
Kaj tuj fermiĝis korta pord'.
Momente la hundej' fariĝis la infero.
Jen kuras homoj kun baston-armil',
Jen kun fusil',
Jen flagras torĉoj en tremanta bril'.
La Lupo en angul' sin premas en mizero,
Kun tima dentoklak' kaj kun kuspita fel';
Li manĝus ĉiujn certe en kruel',
Sed li komprenas nun, ke mankas la espero.
Ke fine venis venĝa hor'
Por ĉiu ŝafa plor', –
Do la ruzulo kun fervor'
Ekdiplomatas:
"Amikoj miaj, kial estas bru'?
Mi estas via frat', nur frat', – nenio plu.
Por paco venis mi, pri tio mi konstatas.
Forgesu pri pasint', ni vivu en fortun'.
La ŝafojn en kampar' ne tuŝos mi de nun,
Kaj zorgos kiel frat' pri ŝafa oportun', –
Kaj ĵuras mi per lupa vort' impone,
Ke mi..." – "Aŭskultu vi, najbar',"
Ĉasist' rebatis al deklar':
"Vi estas ruza best', sed mi kun griza har',
Naturon lupan konas mi tre bone.
Preferas mi kun Lupo, la sinjor',.
Pritrakti pacon laŭ kutima mor':
Post kiam lia felo estos for'."
Kaj hundojn kontraŭ Lup' ellasis li rezone.

37. VULPO KAJ VINBEROJ

Malsata Vulpo venis al ĝarden';
En ĝi vinberoj ruĝis sur la vito.
Ekkaptis Vulpon granda apetito.
Vinberoj en abund' similis al ruben'.
Nur unu manko – alte ili pendas.
Atingi ilin estas vana tent', –
Okulo ja pretendas,
Sed malproksimas dent'.
Post unu hor' kun malplezuro
Foriris Vulp' dirinte en koler':
"Ĝi ŝajnas bela en super',
Sed verdas, – mankas la maturo:
Acidas certe la vinber'."

38. DU KNABOJ

"Aŭskultu, bon-amik'! Ne estu ni azenoj,
Dum leciona paŭz' proponon havas mi:
Por la kaŝtan-rikolt' mi iru al ĝardeno."
"Ne, Fedja, tiu manĝ' ne estas nun al ni,
Tro alta estas arbo.
Ne povas ni alrampi ĝis la frukt'
Kaj tute fremdas nin alloga manĝ-produkt'!"
"Ne timu, kamarad'! Plej helpos nin konjekto!
Ja kie mankas fort', necesas intelekto.
Elpensis ĉion mi laŭ saĝa bon-aranĝ':
Vi helpu min alrampi nur al branĉ',
Atingos mi la fruktojn lerte,
Kaŝtanojn manĝos ni ĝissate, certe."
Jen ili al ĝarden' ekkuris kun rapid',
Kaj Senja al amik', al Fedja helpis multe,
Por grimpu kamarad' al arbo bon-rezulte,
Ne vana estis help' kun granda pen' kaj ŝvit'.
Al supro venis jam la knabo en sukceso.
Kaŝtanoj en abund'. Mirindas la impreso!
Verdire estis ĝi riĉaĵo, kaj senfin'!
Ĉu eblas nun kalkuli ĝin!
La knabo havas multon por profito,
Eĉ por donac' amika laŭ merito, –
Kaj Senja sur la ter' rigardas kun manĝem',
Sed estas de rigard' mizera nur efiko,
Ĉar Fedja manĝas fruktojn mem
Kaj ĵetas de la arb' nur ŝelojn al amiko.

Lertulojn vidis mi en viv'
Por kiuj bon-amikoj kun naiv'
Al supro rampi helpis kun fervoro,
Sed poste ŝelo eĉ ne falis de sinjoro.

39. TRIOBLA EDZO

Okazis, iu Edz', frivola laŭ naturo,
Ankoraŭ havis du edzinojn en sekret'.
Skandala tiu fam' atingis en konkret'
Al Reĝo mem. La Reĝ' kun malplezuro
Eksciis pri afer'
Kaj tuj ordonis li prijuĝi kun sever'
Kaj frapi al fripon' per tia akra puno,
Ke teruriĝu la popol'
Pri abomeno de frivol'
Kaj pri la krimo-maksimumo.
"Kaj se ekscios mi, ke pun' malgrandas nur,
Ekpendos juĝistar' sur unu granda ŝnur'."
Malbonas la promeso:
Juĝistoj tremas en malvarma ŝvit',
Diskutas ili sen sukceso
Pri ekzekut' konvena, laŭ merit'.
Diversas pun-sistem', sed tamen por publiko
La punoj en abund' mizeras per efiko.
Finfine juĝistar' alvenis al konklud'
Kaj al krimul' en tribunal-kunsido
Aŭdiĝas juĝ-decido:
"Edzinojn ĉiujn tri li havu sen divido,
Kaj plu neniu sekvu persekut'."
Ekmiris pri verdikt' popolo tre rezone, –
Juĝistojn en komplet' pendigos certe Reĝ'.
Sed ne forpasis nur semajno eĉ
Kaj la krimul' pendigis sin persone.
Ĝi estis lecion' por tuta imperi'
Kaj al edzinoj tri
Neniu plu edziĝis laŭfripone.

40. SKATOLO

Ni ofte pensas pri fervor'
Kaj pri neceso de labor',
Ja kie taŭgas nur konjekto
Por simpla solvo de projekto.

De fama majstro venis Skatolet'.
Belega estis ĝi, plej luksa en figuro,
Kaj ĉiu pri Skatol' admiris sen mezuro.
"Skatolo estas kun sekret',"
Proklamas nun saĝul' de meĥaniko:
"Forestas en Skatol' serur'.
Kaj tamen mi malfermos ĝin, amiko.
Sed vi ne moku tion nur!
Sekreton solvos mi sendube kun sukces',
En meĥanik' mi majstras iom, jes."
Do li komencis studon por afer',
Cerbumas zorge pri mister',
Aplikas li por provo ĉian frapon,
Jen premas li najleton, jen la klapon,
Sed vana estas la turment'.
Balancas iu kapon,
Jen oni flustras moke en silent'.
Kaj oni aŭdas jam senĉese:
"Ne tiel, tute ne! Denove malsukcese!"
Li ŝvitis sen ripoz', laciĝis ĝis la fin',
Kaj laste lasis lin obstin'.
Malfermo de Skatol' enigmis sen ŝlosilo,
Sed simpla estis ĝi – per levo de kovrilo.

41. LEPORO DUM ĈASO

La besta bando kun avid'
Sufokis urson sur ebeno, –
Kaj por regalo dum festeno
Jam ĉiu besto por divid'
Arbitre parton sian prenas.
Leporo pro hazard' orelon ursan trenas.
"He vi, amik' kun straba vid'!
De kie venis vi sen voko?
Ne estis vi entute dum ĉasad'!"
"Kaj kiu dum invad'
La urson el arbaro pelis sen kompat'
Kaj puŝis lin al kampo por sufoko?
Ĉu mi ne faris tion kun fervor'?"
Ĝi estis fanfaron' absurda, senkonvena,
Sed je amuzo ĝi ekŝajnis plena
Kaj parton de orel' ricevis la Lepor'.

Ridinda estas hom' en fanfarono,
Sed ofte trafas lin porcio dum disdono.

42. DANCO DE FIŜOJ

Pro plendoj multaj de popol'
Pri maljusteco kaj arbitra vol'
De riĉaj homoj – la Leono
Ekiris por esplor' de tuta regiono.
Samtempe la Kampul' ĉe varma flam'
Intencis fiŝojn friti sur la pato.
La fiŝoj tremis pro varmego jam
En la atend' de morto sen kompato.
Jen al Kampulo kun minaca ton'
"Vi kion faras?" diras la Leon'.
"Potenca reĝ'!" respondis la fripon':
"Mi estas estro de popol' rivera
Kaj tiuj – delegitoj apud mi,
Por la salut' alvenis ĉiuj ni,
Al via Moŝto plej supera".
"Nu, kiel fartas ili en river'?"
"Regnestro granda! Regas nur prosper'
Kaj ĉiutage laŭtas nia preĝo
Pri via longa viv', potenca reĝo."
(Kaj fiŝoj sur la pat' baraktis en sufer').
"Sed diru vi, por kia cel'
La vostojn ili svingas tiel treme?
"Ho, saĝa reĝ'! Pro ĝojo kaj fidel'
Jen ili dancas tre dankeme."
La bruston de Kampul' eklekis la Leon',
La fiŝojn en dancad' rigardis kun impon',
Kaj plu ekiris li tra sia region'.

43. EZOKO

Denuncis oni pri Ezok'
Ke li teroras en proksima lago,
Da pruv-atestoj venis granda stok'
Kaj al juĝej' en larĝa trog'
Alportis oni lin pro lia krima ago.
Juĝistoj estis en proksim':
Sur la herbejo kaj deklivo
Sin paŝtis ili laŭ kutim',
Iliaj nomoj restis en arkivo –
Du Ĉevaloj, Kapro kaj Azen'.
Kaj por necesa ordo kaj observo
La Vulpo estis prokuror' en servo.
Al tiu Vulp', laŭ onidira vort',
Ezok' liveris fiŝojn ĝis la kort',
Sed tamen juĝistar' favoron ne praktikis.
Por tiu foj' forestis oportun'
Ne vidi pekojn de Ezoko nun;
Necesis jam decido pri la pun',
La mort-verdikton juĝistar' indikis,
Proklamis ĝi pendigon pro afer'.
"Honora juĝistar'!" komencis Vulp' diskuton:
"Ĉu taŭgas la pendig'? Ni faru ekzekuton
En plej terura form', rigoran, kun sever',
Al tuta friponar' ĝi estu leciono:

Dronigo en river'– jen estas la propono!"
Juĝistoj krias: „Estas ĝi rezono!"
Kaj la Ezoko trafis al river'.

44. POPOL-KUNVENO

Ekzistu ajna ordo kaj tendenc',
Sed homoj sen la konscienc'
Eltrovos ĉiam manieron
Por utiligi la aferon.

Lup' petis al Leon' ŝafestro nomi lin.
Pro la klopodoj de Vulpino
Lin rekomendis Leonino.
Sed ĉar al lupoj estas malinklin',
Por ne fariĝu klaĉoj laŭ kutim'
Ordonis tiam suveren'
Alvoki bestojn al popol-kunven'
Kaj pridiskuti dum kunsido,
Ĉu decas nun al Lupo la konfido.
Jen ĉiuj bestoj venis laŭ ordon'
Kaj en kunven' parolis' kun rezon',
Sed kontraŭ Lup' nek unu vort' rigida.
Do tiel trafis Lup' al ŝafa kort'.
Sed kial en kunven' la ŝafoj ne protestis?
Ja ili certe tie estis!
Ne! Ŝafoj pro hazard' kunvenon ne ĉeestis,
Kaj ĝuste por afer' necesis ŝafa vort'.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.