La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


111 FABLOJ

Aŭtoro: Ivan Andrejeviĉ Krilov

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Pri la aŭtoro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Pri la traduko

6

56. ĈEVAL-TRAJNO

Kun potoj trajno veturila
Transiri devis de krutaĵ'.
Unuan ĉaron por vojaĝ'
Kondukas mastro kun lertec' facila.
Ĉevalo forta, kvazaŭ apogilo
Bremsadas ĉaron sur dekliva lok',
Sed jun-ĉevalo laŭte kaj kun mok'
Desupre la fortulon plen-riproĉas:
"Ho glor-ĉevalo! Jen miraklo!
Ĝi rampas kvazaŭ pro obstaklo,
Malrektas, kurbas, ŝtonojn kroĉas!
Kuraĝu pli! Denove puŝ'!
Maldekstren! Kia estas fuŝ'!
Azen' mizera! Ne al mont' sin levas
Kaj ne dum nokto troti devas,
Malsupren iras vi, dum tag'!
Rigardi vin, – nur krevas pacienco,
Vi portu akvon kun azen-parenco.
Ĉu mi ripetos vin en via ag'?
Galope, en minuto, mi trakuros,
De mont' ruliĝos ĉaro, ne veturos!"
Jen kun streĉita brust' en vigla maltrankvil'
Ektrotis jun-ĉeval kun sia veturil'.
Apenaŭ ĝi atingis al deklivo,
Ekpremis ĝin la ĉaro kun masivo;
Ĝi puŝas jen de flank', de dorso en senord',
Galopas la ĉeval' kun plej streĉita fort',
Senhalte, kun impeto brava,
Al ŝtonoj kaj kavaĵ' jen frapoj sen reten'.
De saltoj longa ĉen',
Post frapo nova frap', kaj en rezulto – kavo!
Adiaŭ, potoj, sen reven'!

En homa societ' tre oftas sama manko,
Agado fremda ŝajnas nur erar',
Sed se ekprovos vi pri sama far',
Pli grandan fuŝon vi produktos ankaŭ.

57. DIVIDO

Komerca kamparan' enspezis laŭ merito
Post la negoc' feliĉa kun sukces'
Tre multe da profito;
Necesas nun divido de enspez'.
Jen regas en divid' disputo kaj ekscito –
En la komerc' ĝi estas tradici'.
Subite en la dom' okazis incendi'.
"Vi savu sen prokrasto
La varojn de la brul'!
Necesas urĝa hasto,
Plipostos la kalkul' !"
Sed unu tuj ekkrias kun bombasto:
"Mi ne moviĝos for!
Mil rublojn donu, pro honor'"
"Postulas mij du milojn, jen kalkul'
"Vi estas naivulo!"
Senbaza estas la pretend'!"
Al brulo en la dom' forestis eĉ atent'.
Bruegis la sinjoroj plendispute,
Ĝis fumo kaj haladz' penetris de tegment'
Kaj ili kun havaĵ' forbrulis tute.

Jen ofte en afer' de grava ord'
Pereo plena ĉiujn persekutas,
Ĉar mankas durn minac' konkord',
Kaj oni en vantec' disputas
Pri propra nur profito kaj komfort'!

58. KUKOLO KAJ AGLO

Kukolon Aglo nomis Najtingal'.
Kukol' en nova rolo,
Fiera plene pri titolo,
Komencis montri en real'
Talenton sian pri muziko.
Rezulte – ĉiuj flugis for
Kun moko aŭ koler-humor':
Mizeris kanto laŭ efiko.
Al Aglo la Kukol' ekplendis kun la kri':
"Pripensu do! Laŭ via reĝ-ordono
Nomiĝas Najtingalo mi,
Sed oni mokas min pri mia kanta tono."
"Amik', mi estas reĝ', sed mi ne estas dio.
Ne fortas mi influi al afer'.
Mi provis nomi vin, sed ĝi ne estas ĉio.
Vin fari Najtingal' ne estas mia sfer'."

59. KAMPULO KAJ ŜAFO

Kampulo plendis kontraŭ Ŝaf',
Provokis li al kriminal-proceso.
Juĝisto Vulpo agas kun sukceso –
Enket' esplor' laŭ paragraf,
Pri ĉiu punkto oni juĝ-atestas,
Kaj kia pruv' por kriminalo estas?
Jen diras la. kampul': "En certa nokt'
Subite du kokinoj malaperis.
Matene en la kort' ostetoj nur mizeris,
Kaj nokte estis Ŝaf' en tiu lok',"
De Ŝaf klarig': ĝi dormis nokton tutan,
Atestas ĉiuj veron absoiutan;
Neniam ĝi fi-agas nekonvene,
Ĉu per ŝtelad'
Aŭ friponad';
Ne manĝas ankaŭ ĝi viandon plene,
Kaj la verdikt' de Vulpo tekstas jene:
"Rezon' de Ŝafo restu sen atent',
Pro kaŭz', ke en la art' de elokvent'
Friponoj majstras ege bone,
Ĉar laŭ informo en dirita nokt'
La Ŝafo estis en la birda lok',
Kaj ĉar bongustas la kokin' aldone
Kaj estis oportuna la okaz',
Konkludas ni en tiu kaz',
Ke Ŝafon logis granda tento
Kaj manĝis ĝi kokinojn en silento.
Rezulte ekzekut' okazu, en kruel',
Viando – al juĝej', al plenda flank' – la fel'.

60. SIMIO

Laboru vi per ajna manier'
Kaj tamen vin ne trafos kun fier'
Popola danko aŭ la gloro,
Se estas sen util' laboro.

Kampulo de maten-aŭror'
Plugilon sur parcelo trenis.
Laboris li tre pene, kun fervor'
Ĝis al vizaĝo ŝvito svenis.
Kaj por laboro estis la honor':
Jen ĉiu hom' kun simpatio
Salutas kaj tre laŭdas lin.
Al kamparan' envias nur Simio, –
Agrablaj laŭdoj logas laŭ kutim'.
Simio volas mem labori,
Kun ŝtip' komencis ĝi fervori,
Kaj per fervoro kun honest'
Jam superplenas nia best'.
Jen ŝtipon pezan portas ĝi,
Jen ĝin klopode ĉirkaŭprenas,
Jen rulas, jen surtere trenas.
Plenŝvitas tute la Simi',
Apenaŭ spiras ĝi, sed ĝin neniu laŭdas.
Neniu por afer' al vi aplaŭdas.
Ĉu kaŭzon vi ne vidas kun facil'?
Vi dronas en labor', sed mankas la util'.

61. NAJTINGALO KAJ KATO

Ekkaptis Najtingalon Kat'.
Tenante en ungegoj kroĉe
Li diras milde kaj belvoĉe:
"Karulo ĉarma, mia frat'!
Mi aŭdis, ke en kanto
Vi, certe, estas triumfanto.
Rakontis Vulp-amik' al mi,
Ke via voĉ' ruladas kaj sonoras,
Ke oni vin tre ŝatas kaj honoras
Pri via ĉarma melodi'!
Aŭskultus mi kun plena simpati'
Al via kanto senkompara.
Ne tremu tiel, lasu vin obstin',
Ekkantu ion ajn. Kaj poste al kamparo
Mi lasos vin, – al boskoj kaj arbaro,
Muzikon ŝatas ankaŭ mi sen normo:
Kun paca murmurad' ja ronkas mi en dormo."
Kaj dume Najtingalo en mizer'
Apenaŭ spiris pro sufer',
"Nu, bon-amik'! " daŭrigis Kato:
"Ekkantu ion, estu delikata."
Sed mankis bel-kantad', krietis ĝi kun ĝem'.
"Ĉu ravas vi per tia fi-plorem'?"
Demandis Kato kun riproĉo:
"Sed kie estas via bela voĉo,
Ja kiun oni laŭdas en kortuŝ'?
Min tedis de katid' simila kria fuŝ'.
Ne! Por kantad' ne estas vi kapabla,
Senordas via melodi',
Sed eble sur la dent' vi estas pli agrabla."
Kaj la kantiston manĝis li
Kun plaĉa delikato.

Ĉu mi klarigu fablon laŭ moral'?
Mallertas kante Najtingal'
En ungoj de la Kato.

62. KAMPARANO EN MALFELIĈO

Al Kamparan', al provizeja lok',
Ŝtelisto trafis en la nokt'.
Li venis kun malbon-intenco:
Esploris ĉambron li de planko ĝis plafon',
Kaj ĉion ŝtelis la fripon'.
Ĉu por ŝtelist' ekzistas konscienco?
Vespere la kampul' ekdormis en riĉec',
Sed en maten' vekiĝis malprospera,
Ja kvazaŭ almozul' mizera
Malbonas la vekiĝ' de tiu spec'.
Do la Kampul' malgajas kaj sopiras,
Parencojn siajn vokas li kun plor',
Najbarojn ĉiujn petas pri favor':
"Ĉu vi ne helpos min en malfeliĉa hor'?"
Jen ĉiu hom' konsilon taŭgan diras
Kaj saĝas multe en rezon'.
"Ho bel-amiko! Estas ja malbon',
Ĉar ofte vi babilis laŭkutime
Pri posedaĵo via ĝranda nur."
Alia tuj rimarkis: "Por futur'
Vi metu provizejon pli proksime."
"Ĝi estas tute vana vort'."
Eldiras nun najbaro Foko:
"Ne gravas provizeja loko,
Kolerajn hundojn havu vi en kort'.
Hundidon mi volonte donus:
Anstantaŭ ĝi en akvo dronus.
Donacus prefere mi al najbar'
Por la bonfar'."
Kaj la amikoj en bonkor' ĝentilaj
Laŭ sia povo kaj inklin'
Konsilojn multajn donis tre utilajn,
Sed en real' neniu helpis lin.

Se dum la viv' mizer' al vi impetos,
Vi provu iri al amik':
Konsilos li abunde kun logik',
Sed se pri helpo vi amikon petos,
Ektrafos lin momente en kondut'
Nur surdo kaj mirakla mut'.

63. KORNIKO KAJ KOKINO

Jen kiam dum milit'
Al forto kaj insid'
De malamik' la ruzo kontraŭstaris
Kaj tiucele oni jam preparis
Forcedi Moskvon, – tuta loĝantar'
El la ĉefurbo sin ekmovis
Kaj savon sian en veturo trovis,
Pro la invad' impeta de barbar'.
Tumulton tiun grandan de tegmento
Rigardas kun trankvil' kornik'.
"Kaj kiun vojon havas vi, amik'?"
Demandas nun Kokin' en veturil-torento;
"Ja okupant' impertinenta
Troviĝas tute en proksim'!"
"Ĉu min koncernas la afero?"
Kornik' respondas: "Tute sen danĝero
En urbo restos mi. Min fremdas via tim'.
Kornikoj por manĝad' ne taŭgus laŭ kutim'.
Do mi kun gastoj vivos tute bone.
Kaj eble min ektrafos laŭbezone
Fromaĝo aŭ ostet' en iu foj'.
Adiaŭ, kokulin', feliĉa estu voj'."
Kaj fakte la kornik' en urbo restis,
Sed ĝi ne ĝuis tute pri bonstat' –
Turmentis gastojn la mizer-malsat'
Kaj la korniko mem en supo baldaŭ estis.

Jen tiel homo blindas en praktik':
Vi sekvas al fortuno tre proksime,
Sed kiam proksimiĝos pli intime,
Nur trafos supon, kiel la kornik'!

64. MALŜPARULO KAJ HIRUNDO

Okazis, juna bel-sinjor',
La heredinto de havaĵo riĉa,
Malŝparis ĝin por la plezur' feliĉa,
Kaj fine venis hor',
Ke restis el havaĵ' nur palto sola:
Ĉar blovis tiam vintro en sever',
Timigis lin la frosto neĝ-tavola.
Jen vidas li Hirundon en aer',
Kaj oni scias bone –
Alflugas la hirund' al ni printemp-sezone.
Do vendis li la palton lastan for.
Ĝi estas en printemp' objekto sen valor'.
Ĉu vesti varme sin, dum strebas tuta tero
Al ĝojo de printemp' kaj luksa bel-vetero,
Dum fuĝas griza frost' al norda region'!
Konkludo estis laŭ rezon'.
Forgesis tamen li pri la proverba vero:
Ke unu nur hirund' ne gravas por sezon'.
Kaj fakte: en subit' revenis frost' rigora,
Jen knaras veturil' sur neĝo krak-sonora,
Plenfumas kamentub' kaj vitrojn kun grad'
Ornamas jam glaci'.
Pro frosto la sinjor' fariĝis larme-plora,
Jen vidas li sur neĝ' kadavron de Hirund'.
Frapita de ĉagren' ĝis la anim-profund',
Tremante pro malvarm', li diris en ekzalto:
"Sentaŭga bird'! Vin kaptis morta fin',
Sed multe mi plenfidis vin, –
Kaj jen en la rezult' mizeras mi sen palto."

65. MUELISTO

Penetris akva flu' tra digo sur rivero:
La malfeliĉ' ne estis grand-afero,
Necesis pro difekt' nur simpla far';
Sed Muelist' ne zorgis pri ripar'.
Jen akva fluo pli kaj pli torentas
Abundas ĝi potence, sen rezist'.
"Ĉu dormas vi, amiko Muelist'?
Pri la afer' vi tute ne atentas."
"Ne tro danĝeras flu',
Ne gravas por labor' de akvo superflu'.
Al ŝtona muelil' sufiĉos akvo mia."
Ignoras Muelist' pri eblo de ruin',
Dum fluas sen ripoz' torento energia.
Sed baldaŭ venis fin'.
Ekhaltis tute ŝton', la rado eksilentis.
Komprenis Muelist' kaj laŭte li lamentis,
Pri akva ŝparo nun – li zorgas en klopod',
Esploras pri afer', sed vane post bankrot'.
Al digo en ruin' kokinoj kelkaj venis.
"Kanajloj!" kriis li: "diablo vin altrenis!
Forestas akvo jam, je mia malfortun',
Plencerte volas vi fortrinki tute nun."
Kaj ŝtonon ĵetis li indigne por la pun'.
Ĉu helpon donis tiu fino?
Revenis hejmen li sen akvo kaj kokino.
Ekzistas en la viv'
Sinjoroj kun naiv'
(Al ili mi la fablon nun donacas), –
Mil rublojn por absurd' elspezas sen domaĝ',
Sed pri kandela stump' avaras kun malsaĝ'
Kaj akre en disput' kverelas kaj malpacas,
Ja kvazaŭ en mastrum' ĝi estas la trezor'.
Kun tia misŝparem' mastrumo de sinjor'
Tre baldaŭ krevos for.

66. OMBRO KAJ HOMO

Ekvolis Hom' al sia ombro veni.
Al ĝi proksimas li, sed ĝin ne povas teni.
Li kuras kun rapid', sed ne kapablas preni,
Ĉar ombro en kurad' forglitas kun obstin',
Ja kvazaŭ estas ĝi trezoro.
Fin-fine post laciĝ' returnis sin sinjoro
Kaj vidas: ombro nun jam persekutas lin.
Simila estas fakt' sub nia hela suno.
Rakonti pri afer' nun estas oportuno,
Ĉar sama histori' rilatas al fortuno.
Jen vane ŝvitas hom' en revoj kaj sopir'
Por la atingo de feliĉo sia.
Alia hom' ne estas ambicia,
Sed ĝuste la feliĉ', post tiu kuras vir'.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.