|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() 111 FABLOJAŭtoro: Ivan Andrejeviĉ Krilov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
89. BALAILO
Malpura Balail' alvenis al honor':
Nun ĝi por simpla plank' ne servas kun fervor',
Ĝi zorgas jam pri vesto de sinjoro
(Drinkulo la servist' eraris dum laboro).
Jen agas Balail' aktive, sen ripoz',
Sinjoran veston jam senlace batas
Kaj kvazaŭ dum draŝad' vestaĵon senkompatas.
Laboras ĝi kun certa grandioz'.
Sed malgraŭ aktivec' bedaŭre ĝi malpuras,
Forestas bon-rezult' de tiu Balail':
Ju pli fervoras ĝi, des pli makuloj pluras.Tutsama estas malutil'
En la simil':
Jen vigla sensciul' sintrude lecionas
Kaj al scienc-labor' korektojn siajn donas.90. PARNASO
Post kiam Greka land' forpelis diojn for
Kaj oni en sukces' disdonis teron sanktan,
Al fama lok' Parnas' alvenis mastro ankaŭ.
Azenojn sur Parnas' jam paŝtas la sinjor'.
Kaj tiu Azenar' la fakton konis,
Ke Muzoj sur Parnas' en kant' agrable sonis.
Do ili diris: "Al Parnas'
Ne vane ni alvenis en amas';
Al mondo tedis jam plezuroj de la Muzoj.
Agrablos por la mond' Azen-amuzoj."
Jen unu laŭtas kvazaŭ por instru':
"Ekkantos mi kaj vi daŭrigu plu!
Kaj sen konfuz' forĵetu timon egan!
Ni gloru nian forton gregan,
Kaj pli ol Muza kanta rond',
En strebo al muzik' ni kantos por la mond'!
Kaj al triumf' de nia entrepreno,
Por ke ne estu ajna embaras',
Decidu ni: sen voĉo de azeno
Neniun ni akceptu al Parnas'."
Aprobis Azenar' azenan
Parolon bel-sagacan kaj konvenan, –
Kaj nova kantistar' kantaĉis sen ĝentil',
Ja kvazaŭ knaris veturil'
Kun neŝmiritaj radoj mil.
Sed kia estis fin' de tiu bruo kanta?
Ektedis al sinjor' la ĥoro muzikanta
Kaj brutojn de Parnas' forpelis li al stal'.Al malsaĝul' mi diros kun moral'
Per vortoj de proverb' konstanta:
Se kap' malplenas kiel trog',
Ne helpos ĝin eĉ bona lok'.91. RAZILO
Okaze, dum vojaĝ' renkontis mi konaton,
En la gastej' kun li noktumis mi.
Matene vekas min tre stranga kri', –
Ektrafis la amik' mizeran staton.
Vespere estis ŝercoj kaj amuz', –
Sed nun li ĝemas en konfuz',
Sopiras li kaj plendas kun obtuz'.
"Amiko kara! Kio do okazas?
Ĉu sanas vi?" – "Nenio, mi min razas."
"Nenio pli?" Mi vidas – la amik'
Ĉe la spegul' kun abomen' grimacas,
Ja kvazaŭ la razil' al lia haŭt' minacas.
Konjektas mi la kaŭzon de panik'.
"Vi vane vin turmentas, Rigardu kun trankvil':
Ne estas ĝi por raz', sed por lignaĵ' tranĉil'.
Pro tiu malakraĵ' torturon vi nur sentas."
"Vi pravas, kamarad', Razil' malbona estas!
Ĝi estas vera vort', kaj tion mi atestas.
Sed akro de razil' danĝeras en tranĉad'."
"Ho, mi asertas ja plencerte, kun insisto:
Malakra razilaĉ' vin vundos en difekt',
Dum akra instrument' vin razos kun perfekt',
Scipovu nur la arton de razisto."Klarigos mi la sencon de rakonto:
Sinjoro sen talento
Tre timas homojn kun prudento
Kaj malsaĝulojn ŝatas kun volont'.92. MUSOJ
"Jen kia malfeliĉ', fratin'!"
Sur ŝipo laŭte Muso diris:
"En holdo akvo levis sin,
Tra iu truo ĝi eniris:
Jam ĝis makzelo ĝi aliris.
(Sed fakte al pied' nur akvo iris).
Do mi konkludas sen ĉikan':
Ebria estas kapitan'
Kaj ŝipanar' ne zorgas pri sekuro,
Forestas ordo en veturo.
Ĵus vokis mi al tuta la popol',
Ke nia ŝipo dronas sen kontrol',
Sed mankas eĉ atento al parol',
Ja kvazaŭ mi sciigis nur mensogon.
Sed oni vidu kun esplor', –
Pereos ŝip' post unu hor'.
Ĉu ni pretendos tiun epilogon?
De ŝipo saltu ni rapide pro danĝer',
Proksimas, certe, ter'!"
Kaj ambaŭ saltis tuj sen penso kaj prudento
Kaj dronis en momento.
Sed en konduk' de sperta kapitan'
Atingis al haven' la ŝip' laŭ sia plan'.Aperas nun demando:
Kaj truo mem? Kaj manko de komando?
Sed truo estis tre malgranda,
Ŝtopita tuj en kreva lok',
Kaj la cetero – nur mensog'.93. SCIURO
Servadis kun fidelo
Sciuro al Leon'. Kaj estis famo eĉ,
Ke servo de Sciur' agrablis al la reĝ'.
Agrabli al Leon' ne estas bagatelo.
Da nuksoj granda ĉar' – jen pago laŭ promes'.
Bonegas la promes', sed temp' rapide pasas,
Kaj ofte jam malsat' Sciuron embarasas;
Kaj ofte la Sciur' larmetas dum komplez';
Rigardas ofte ĝi al verda branĉa alto;
Jen saltas en altec' amikoj kun plezur',
Krakante sen ripoz' nuksetojn frandas nur,
En ĝuo kaj feliĉ' amuzas sin per salto.
Sed veni al nuksuj' ne riskas la Sciur';
Ĝin tenas la ofic' per sia forta ŝnur',
En ĝia streĉ-labor' forestas tute halto.
Sed tedis al Sciur' la servo kun fervor',
Maljuna estas ĝi, ne taŭgas por labor',
Rezultas nun eksiĝ' laŭ reĝa skrib-ordono.
Da nuksoj granda ĉar' alvenis en aldono.
Bonegas la donac' de reĝa eminent'!
Verdire, estas ĝi por manĝo granda lukso.
Nur sola malbonaĵ': por manĝ' de bela nukso
En buŝo de Sciur' neniu restis dent'.94. FESTENO
Por la konsolo en malsata jar'
Aranĝis reĝ' Leon' festenon por bestar'.
Jen kurieroj vokas en amaso
Al reĝa fest':
Ke venu ĉiu best'
De granda kaj malgranda raso.
Kaj multaj laŭ invit' alvenis al Leon'.
Ĉu eblas la rifuz' al bona manĝ-propon'.
Des pli dum jar' malgrasa?
Jen Talpo, Vulp', Marmot' sin trenis al festen'.
Sed ili iom malfruiĝis,
Dum gastoj al festen' ĉe tabloj jam sidiĝis.
Amiko Vulpo de maten'
Klopodis multon sen sistem',
Marmoto longe sin ornamis,
Kaj Talpo dum la vojo lamis.
Ne plaĉas tamen de stomak' malplen'.
Jen apud reĝ' Leon' vidiĝas lok' libera, –
Kaj oni strebas ĝin, al tiu lok' prospera.
"Amikoj karaj!" diras jam Panter':
"Tre bonas tiu lok', sed fremdas por afer':
Al Elefant' ĝi estas destinita, –
Minacas vin dispremo plej subita,
Do jen,
Se vi ne logas de stomak' malplen',
Vi staru apud pordo –
Kaj manĝu en konkordo.
Sed lokojn en unua vic'
Destinis oni al personoj dikaj;
Kaj se vi estas tro kritikaj,
Sidiĝu hejme kun kapric'."95. KAMPARANO KAJ RABISTO
En zorgo pri mastrum' malriĉa Kamparan'
Aĉetis dum foir' bovinon kun sitelo, –
Kaj laŭ returna voj', arbare en malhelo,
Li iris kun bovin' en akompan'.
Subite la Kampul' ektrafis al Rabisto.
Krimulo sen indulg' prirabis tute lin.
"Ho, kia malfeliĉ'! Mi estas en ruin'!
Malbona mia sort' min frapis ĝis la fin'!
Kolektis monon mi dum jaro kun persisto,
Ke venu por aĉet' plej bela mia tag'."
"Ne plendu tute vi maljuston de atak' ",
Replikis la Rabist' lamenton lian bruan:
"Bovinon en mastrum' ne melkos certe mi:
Do laŭ rezon' – reprenu vi
Sitelon superfluan."96. HUNDO KAJ ĈEVALO
Okazis foje, Hundo kaj Ĉeval'
Pri rolo en mastrum' disputon havis.
"Jen", diris Hund': "Sinjor' en granda skal'!
Per kia ag' vi en vilaĝ' ekgravis, –
Per veturig' aŭ per plugad' de ter'?
Valoron kian havas la afer'?
Kun mi konkuri, certe, vi ne povas.
Dum tag' kaj nokt' ripozon mi ne trovas:
La gregon mi observas dum la tag'
Kaj nokte – hejmon gardas mi en vag',"
Ĉeval' respondis: "Senkonteste
Vi tute pravas en parol',
Sed, se ne plugus mi honeste,
Nenion gardus vi en via rol'."97. VULPO
Matene sur glaci', el truo traborita,
Jen Vulpo trinkis dum grandega frost'.
Ĉu pro destin' aŭ pro hazard' subita
La vosto de la Vulp' fariĝis akvumita;
Do alfrostiĝis al glad' la vost'.
Ne grandas malfeliĉ', facilas la korekto:
Necesas streĉ' – ioma kaj sen fort';
Nur kelkaj haroj mankus en difekto,
Kaj laŭ feliĉa sort'
Forkurus mia Vulp' en plej bonega ord'
Sed fuŝi al la vost'? Al vosto tre valora,
Kun bela kresko, orkolora?
Plibonas la atend', – la homoj dormas nun,
Kaj eble jam degel' okazos pro la sun'.
Atendas vane ĝi, la vost' frostiĝas plue.
Alvenas hela tag' fariĝas jam malfrue –
Jen homoj iras nun kaj rekte al rivero.
La Vulpo en mizero
Penege streĉas sin,
Sed la glacia fort' tre firme tenas ĝin.
Okaze kuras Lup'. "Amiko plej supera!
Vi helpu sen prokrast'. Jen venas mia fin'!"
La Lupo tuj alvenis
Kaj savon entreprenis.
Tre simpla estis lia far':
Formordis li la voston sen prepar',
Kaj Vulpo kuris for sen vost', en fi-aspekto.
Feliĉa, ke la fel' postrestis sen difekto.Tre komprenebla estas la fabel':
Se ne domaĝus Vulp' pri hara bagatel',
Ne perdus voston ĝi en savo de kruel'.98. LEONO KAJ MUSO
Ekpetis Mus' humile al Leono.
Permeson loĝi nun en lia regiono.
Petante diris ĝi: "Ja kvankam en arbar'
Potencas vi kun laŭta gloro,
Neniu vin egalas en teroro,
Kaj kvankam via muĝ' ne estas ordinar',
Sed kiu scias pri estonta vivo?
Rezulton kian havos efektivo?
Malgrandas tute mi,
Sed, eble, laŭ neces' utilos mi al vi,"
Ekkriis la Leon': "Mizer-malgranda besto!
Maldeca arogant'!
Meritas morton vi pro via senmodesto.
Forkuru tute for de mia reĝa land',
Aŭ mi dispremos vin sen longa proceduro."
Malgranda nia Mus' kun timo kaj teruro
Forkuris en rapid' al fora malproksim'.
Sed frapis al Leon' la venĝ' pro malhumilo.
Serĉante pri tagmanĝ', li vagis laŭ kutim',
Subite trafis li al reto de kaptilo.
Li strebas sen rezult' kaj muĝas kun sovaĝ',
Kun streĉo kaj rezist' nur vane li protestas.
En reto laŭ perfid' li senelire restas, –
Kaj por publik-amuz' li sidas jam en kaĝ';
Nun rememoras li maldolĉe, kun domaĝ',
Ke povus, certe, Mus' necesan helpon fari,
Forkuron el kaptil' per akra dent' prepari,
Kaj pro fiera stult' li devas pentofari.Leganto, ŝatas veron mi, –
Kaj jen aldon' al fabla ironi':
Ne vane la popol' esprimas kun rezono, –
Ne kraĉu puton, – laŭ bezono
Vi havos akvon por dispono.99. FALKO KAJ VERMO
Alkroĉis Vermo sin sur iu alta branĉ'
Malgranda Verm' balancis sin mizere, –
Kaj Falko en flugad' pri tiu kroĉ-aranĝ'
Primokas laŭte kaj fiere:
"Penege vanas vi rampante al zenit'!
Ĉu vi en via lok' pretendas al profit'?
Por vi forestas nun libero
Kaj vi en via stat' dependas de vetero."
"Vi ŝercas kun facil' "
Respondas Verm': "ĉar helpe de flugil'
Vi flugas alte, sen depend'.
Sed per alio dotis min la sorto
Kaj en alio estas mia forto;
Por mi en kroĉo gravas la talent'."
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.