La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


MI RESPONSAS PRI ĈIO

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Notoj

[1] Citaĵo el famega kanto «Vasta estas mia lando kara».

[2] Populara kanto «Se vi amas — trovu» (1940) en formo de tango, muziko de K. Listov, vortoj de L. Oŝanin.

[3] A. A. Brusilov (1853–1926) — rusia, poste sovetia militestro kaj milita pedagogo, kavaleria generalo. La trarompo de Brusilov — ofensiva operaco de la rusa armeo sub lia gvido en 1916 dum la unua mondmilito, en kiu estis kaŭzita granda malvenko al armeoj de Aŭstro-Hungario kaj Germanio kaj okupitaj Bukovino kaj orienta Galicio. En la operaco Brusilov uzis novan taktikon, poste uzitan en la dua mondmilito de la Ruĝa Armeo. Sed la strategia gajno de la operaco estis tute perdita pro kulpo de la ĉefstabo (laŭ posta takso de Brusilov mem).

[4] Populara kanto «Malluma nokto» (vortoj de V. Agatov, muziko de N. Bogoslovskij, 1943), same en formo de tango. Traduko de V. Ĉernov.

[5] A. Blok, versaĵo «Mi volas vivi en frenez'...» (1914).

[6] El rusa cigana romanco (1903).

[7] El rusa popola kanto.

[8] A. Hitler postvivis atencon en 1944. Grafo S. J. Vitte (1849–1915) — ĉefministro de la cara Rusio, postvivis atencon en 1907. Kronprinco Sergio Aleksandroviĉ (1857–1905) — filo de imperiestro Aleksandro II, moskva general-gubernatoro, pereis pro atenco.

[9] «Vij» — mistika terura rakonto de N. Gogol (1835). Vij estas terura demono, Ĥoma — la protagonisto de la rakonto.

[10] F. E. Dzerĵinskij (1877–1926) — revoluciulo, bolŝevisto, sovetia politika aganto, interalie la fondinto kaj estro de la VĈK (Tutrusia ekserordinara komisiono pri lukto kontraŭ banditeco kaj kontraŭrevolucio). Poste VĈK iĝis GPU, OGPU, Popolkomisarejo pri internaj aferoj, Ministerio de ŝtata sekureco, Komitato de ŝtata sekureco (KGB), sed la nomo ĈK-ano konserviĝis.

[11] El verko de A. Puŝkino «Festeno dum pesto» (1830), unu el la «Malgrandaj tragedioj», traduko de N. Lozgaĉev.

[12] V. K. Kokkinaki (1904–1985) — aviadisto, testpiloto, Heroo de Sovetunio, faris en 1939 senalterigan flugon el Moskvo al Norda Ameriko.

[13] «Völkischer Beobachter» — oficiala ĵurnalo de la nazia partio. Danciga koridoro (1919–1939) — nomo de la pola teritorio, disiginta la germanan eksklavon Orienta Prusio disde la ĉefa teritorio de Germanio. Germanio insistis pri rajto de sektera kaj mara trairo de la koridoro kaj havis kiel finan celon ĝian anekson. E. Rydz-Śmigły (1886–1941) — pola militestro kaj politikisto, tiam marŝalo de Polio.

[14] Iom ŝanĝita epigramo (pli ĝuste, memepigramo, t. e. epigramo pri si mem) de V. V. Kapnist (1796), kiu poste preskaŭ proverbiĝis.

[15] Versaĵeto de nekonata aŭtoro de dua duono de la 19-a jarcento.

[16] Gruŝnickij — persono de klasika romano de M. Lermontov «Heroo de nia tempo» (1838–1840), afektulo.

[17] F. Dostojevskij (1821–1881), «Krimo kaj puno» (1866).

[18] N. Leskov (1831–1895), «Rido kaj malfeliĉo» (1871).

[19] Latvaj fusilistoj — pafistaj trupoj, kreitaj en 1915 dum la unua mondmilito en Latvio. Post la Oktobra revolucio la latvaj regimentoj plejparte subtenis la bolŝevistojn kaj iĝis inter la unuaj trupoj de la Ruĝa Armeo. La trupoj de la latvaj fusilistoj distingiĝis per fera disciplino. Multaj eksaj komandantoj de latvaj fusilistoj jam post la Intercivitana milito atingis altajn postenojn en la Ruĝa Armeo.

[20] Dolores Ibárruri Gómez, konata ankaŭ kiel Pasionaria (1895–1989) — agantino de la hispana kaj internacia komunista movado, aktive partopreninta la respublikan movadon dum la Intercivitana milito de 1936–1939, en 1942–1960 — ĝenerala sekretario, ekde 1960 ĝis la fino de la vivo — prezidanto de la Komunista partio de Hispanio.

[21] Temas pri humura romano «Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito» (1921–1923) de ĉeĥa verkisto J. Haŝek (1883–1923).

[22] Temas pri la pakto Molotov-Ribbentrop (traktato pri neagreso inter Germanio kaj la Sovetunio), subskribita en aŭgusto 1939.

[23] Tiama germana ambasadoro en la USSR.

[24] «Inturist» (rusa mallongigo por «eksterlanda turisto») — sovetia firmao por priservo de eksterlandaj turistoj, posedinta reton de samnomaj luksaj hoteloj kaj restoracioj.

[25] La 22-a de junio 1941, dimanĉo — la tago de komenco de la Granda Patruja milito, kiam Germanio atakis la Sovetunion.

[26] Winston — Winston Churchill (1874–1965), tiama brita ĉefministro. Ike — Dwight Eisenhower (1890–1969) — usona generalo, poste prezidento de Usono.

[27] V. I. Ĉujkov (1900–1982) — sovetia militestro, dum la Granda Patruja milito — komandanto de la armeo, speciale distingiĝinta en la Stalingrada batalo. K. K. Rokossovskij (1896–1968) — sovetia kaj pola militestro, la sola marŝalo de du landoj: la USSR (1944) kaj Polio (1949), unu el la plej grandaj militestroj de la Dua mondmilito.

[28] B. E. Kalmikov (1893–1940) — socia kaj ŝtata aganto de Kabardio-Balkario, unu el gvidantoj de lukto de la montaranoj por la Soveta potenco en Norda Kaŭkazo. En 1940 li estis reprezaliita, en 1954 rehabilitita.

[29] S. A. Kovpak (1887–1967) — sovetia militestro, ŝtata kaj socia aganto, dum la Granda Patruja milito — legenda komandanto de partizana divizio en Ukrainio. P. P. Verŝigora (1905–1963) — aktiva partoprenanto de la sovetia partizana movado dum la Granda Patruja milito, kunbatalanto kaj anstataŭinto de Kovpak. D. N. Medvedev (1898–1954) — heroa komandanto de partizana taĉmento, kolonelo de la NKVD, verkisto. K. S. Zaslonov (1910–1942) — sovetia partizano dum la Granda Patruja milito, komandanto de partizana brigado, pereis en batalo.

[30] Tretjakov-a galerio — fama arta muzeo en Moskvo. V. I. Surikov (1848–1916) — elstara rusa pentristo.

[31] Ŝurpao — densa vianda supo kun legomoj en la Oriento.

[32] Citaĵo el populara «Marŝo de sovetiaj tankistoj» (1938). Liberigo de militservo pro ofico nomiĝis «kiraso».

[33] El versaĵo de A. Fet (1843).

[34] N. I. Jeĵov (1895–1940) — ĝenerala komisaro de ŝtata sekureco en 1937–1939, unu el ĉefaj organizintoj de la amasaj reprezalioj de 1937–1938.

[35] «Die erste Kolonne marschiert, die zweite Kolonne marschiert...» — «La unua kolono marŝas, la dua kolono marŝas...» (germane) — frazo el romano de L. Tolstoj «Milito kaj paco», kiun diras germana generalo, servanta en la rusa armeo, pri plano de kampanjo de 1812 kontraŭ Napoleono. La frazo preskaŭ proverbiĝis kiel ironia komento al abstrakta plano, ne konsideranta realon.

[36] Ŝanĝita citaĵo el malnova rusa romanco («Par' da ĉevaloj, jungitaj matene»).

[37] Gorodkio — rusa popola sporta ludo, en kiu oni el certaj distancoj disbatas per ĵetado de bastono figurojn, kunigitajn specialmaniere el lignaj cilindraj blokoj.

[38] Kolima — rivero en Jakutio kaj Magadana regiono (nordoriente de Siberio), apud kiu lokiĝis multaj malliberejoj. Tajŝeto — urbeto en Irkutska regiono (Siberio), tiutempe centro de du partoj de Gulago.

[39] Fino de versaĵo de A. Puŝkino «Min gardu Di' kontraŭ frenez'» (1833).

[40] K. M. Stanjukoviĉ (1843–1903) — rusa verkisto, fama per siaj verkoj pri vivo de militmara floto.

[41] Flugilhavaj vortoj el novelo de N. Gogol «Taras Bulba» (1842), signifantaj, ke iu havas sufiĉe da fortoj kaj energio por daŭrigi la aferon.

[42] Frazeologiaĵo el versromano de A. Puŝkin «Eŭgeno Onegin», signifanta abruptan ŝanĝon de cirkonstancoj.

[43] Proverbiĝinta citaĵo el «Malfeliĉo esti tro sprita» de A. S. Gribojedov: «— Per voĉo kaj vizaĝ' — hero'... — Sed el roman' ne mia!» (metafore: ne laŭ mia gusto).

[44] Rusa proverbo: «Sep fojojn mezuru, unu fojon tranĉu», proksimume ekvivalenta al Esperanta esprimo «Ne rapidu, trankvile decidu».

[45] Fungo el klaso de akarikomicetoj (Inonotus obliquus), kiu estis opiniata kontraŭtumora rimedo.

[46] «La morto de Ivan Iljiĉ» (1886).

[47] De franca vorto éclair («fulmo»), speco de torteto.

[48] «Homo — tio sonas fiere» — fama citaĵo el teatraĵo de M. Gorkij «Sur la fundo» (1902).

[49] M. V. Lomonosov (1711–1765) — la unua rusa natursciencisto de monda valoro, enciklopediisto, kemiisto, fizikisto, astronomo, geografo, geologo kaj samtempe pentristo kaj elstara poeto, deveninta el simpla popolo. Ĉi tie lia nomo estis uzita kiel simbolo de talentulo.

[50] El versaĵo de A. Puŝkin «Jam tempas, kara, jam...» (1835), traduko de M. Giŝpling.

[51] A. Ĉeĥov, teatraĵo «Tri fratinoj» (1900).

[52] Kutima formulo en nekrologoj aŭ noticoj pri sepulto: «la ĉerkon akompanis grupo da kamaradoj» k. t. p.

[53] F. A. Getier (1863–1938), rusa kaj sovetia kuracisto. Ekde 1919 li estis kuracisto de V. I. Lenin kaj lia familio, en 1920-aj jaroj estis kuracisto de L. D. Trockij kaj lia familio. Lia filo — fama sportisto kaj trejnisto — estis reprezaliita en 1938.

[54] Germane: «Mi mortas» (la lastaj vortoj de A. Ĉeĥov).

[55] Dolmo — armena manĝaĵo: farĉitaj per viando vinberaj folioj (en la rusa kuirarto ekzistas simila manĝaĵo, sed kun brasikaj folioj).

[56] Bastermo — sunsekigita bovaĵo (kaŭkaza kaj turka manĝaĵo).

[57] Lavaŝo — tritika pano en formo de maldika flano, disvastiĝinta en Kaŭkazo kaj Mezazio.

[58] Boranio — speco de raguo en armena kaj kartvela kuirartoj.

[59] Vij — en orientslava mitologio — demono, kies rigardo mortigas. Liaj okuloj estas fermitaj per grandegaj palpebroj, kiujn li ne povas levi sen aliula helpo. «Vij» estas mistika novelo de N. Gogol (1835).

[60] Fama citaĵo el poemo de N. A. Nekrasov (1821–1877) «Frosto — ruĝa nazo» (1863) pri rusaj virinoj.

[61] Dua fronto — la fronto de la okcidentaj landoj (Britio kaj Usono) kontraŭ Germanio, kiu estis longe promesata al la USSR, sed prokrastata (kaj anstataŭ ĝi al la USSR estis sendata provianta helpo kiel ladviando).

[62] Caro Petro I kutime interrompadis kunsidojn de kancelarioj (inklude la militflotan departementon, Admiralejon) por tagmanĝo je la 11-a horo, kaj oni tiam ofte drinkadis glaseton da vodko.

[63] S. O. Makarov (1848–1904) — rusa milit-marista aganto, oceanografo, polusa esploristo, ŝipkonstruisto, vic-admiralo, pereis dum la rus-japana milito. P. S. Naĥimov (1802–1855) — rusa flotestro, admiralo, pereis en Sebastopolo dum la Krimea milito. A. G. Ĵeleznjakov (1895–1919) — balta matroso, anarkiisto, partopreninto de la revolucio de 1917, komandanto de la unua sovetia kavaleria baterio kaj de brigado de kirastrajnoj dum la intercivitana milito, estro de gardistaro de la Konstituanta kunveno en 1918.

[64] Sur placo Lubjanka en Moskvo staris domo de la sekretservo.

[65] H. Nelson (1758–1805) — brita vicadmiralo, flotestro. F. F. Uŝakov (1745–1817) — rusa admiralo, elstara flotestro.

[66] N. A. Nekrasov, «Ĉevaltrio» (1846).

[67] Aizsargi («defendantoj») — faŝisma armita organizaĵo en Latvio en 1919–1940, en 1934 kun ĝia subteno en Latvio okazis ŝtatrenverso. El eksaj anoj de tiu organizaĵo formiĝis kontraŭsovetiaj partizanoj, kiuj dum la germana okupacio iĝis kunlaborantoj de la nazioj kaj aktive partoprenis la genocidon de judoj en Latvio.

[68] Unu el la rusaj prononcoj, ofta en la Volga regiono (malsame de la oficiala prononco, en kiu senakcenta «o» prononciĝas preskaŭ kiel «a»), precipe apud Niĵni-Novgorodo (unu el la plej grandaj urboj de Rusio). Sormovo — industria, proleta distrikto de Niĵni-Novgorodo.

[69] Tio estas ne preseraro, sed transdono de infana misprononco.

[70] Dzerĵinskij.

[71] Sudrusia urbo, kuracloko kun mineralakvoj.

[72] M. Lermontov (1814–1841) — granda rusa poeto, pereis en duelo en 26-jara aĝo.

[73] Speciala konsiliĝo ĉe la NKVD (Popolkomisarejo pri internaj aferoj), poste ĉe la MGB (Ministerio pri ŝtata sekureco) — eksterjuĝa organo, kiu havis plenpovon trakti aferojn pri socie danĝeraj krimoj. Ekzistis ĝis la jaro 1953.

[74] «Sendi al la luno» — mortpafekzekuti.

[75] «Smerŝ» (rusa mallongigo de «smert' ŝpionam» — «morton al spionoj») — kontraŭspiona servo en la Sovetunio dum la milito.

[76] Dzerĵinskij.

[77] Dneproges — Dnepra hidroelektra centralo, konstruita en 1927–1932, rekonstruita post detruo dum la milito en 1944–1950.

[78] A. J. Viŝinskij (1883–1954) — sovetia ŝtata aganto, juristo, diplomato. En 1930-aj jaroj — prokuroro, kiu estis akuzanto en procezoj dum la granda teroro.

[79] Naĥimov-a militmarista lernejo — lernejo por filoj de militmaristoj, ruĝarmeanoj kaj partizanoj de la Patruja milito, fondita en 1944, ekzistis en kelkaj urboj. Nomita omaĝe de P. S. Naĥimov (1802–1855), elstara rusa flotestro, admiralo, pereinta en Sebastopolo dum la Krimea milito.

[80] Vortoj el fama rusa prizona kanto «Taganka».

[81] B. V. Petrovskij (1908–2004) — granda sovetia kaj rusia kirurgo, sciencisto kaj klinikisto, organizanto de sanprotektado. A. V. Viŝnevskij (1874–1948) — rusia kaj sovetia milita kirurgo, akademiano, fondinto de kuracista dinastio; sed eble temas pri lia filo — A. A. Viŝnevskij (1906–1975) — sovetia kirurgo, sciencisto, akademiano.

[82] Ostap Bender — protagonisto de satiraj pikareskaj romanoj de I. Ilf kaj E. Petrov «Dek du seĝoj» (1927) kaj «La ora bovido» (1931), fripono.

[83] A. Puŝkin, «Profeto» (1826), traduko de S. Rublov.

[84] Frazo el teatraĵo de A. Ĉeĥov «Tri fratinoj» (1901), kiun kun sopiro ripetadas la fratinoj, sufokiĝantaj en provinca vivo, sed ne povantaj elŝiriĝi el ĝi; la frazo estas ofte uzata kiel karakterizo de senfruktaj revoj.

[85] Rusa revolucia kanto «Forĝistoj» (1905) de F. Ŝkuljov, traduko de K. Gusev.

[86] Titolo de rakonto de A. Ĉeĥov.

[87] Lev Tolstoj.

[88] M. Zoŝĉenko (1894–1958) — rusa sovetia verkisto, dramaturgo, scenaristo kaj tradukisto, opiniata klasikulo de la rusa literaturo. Liaj verkoj estis precipe satiraj. En la teksto temas pri lia fama malgranda rakonto «Malsanhistorio» (1936).

[89] A. N. Kuropatkin (1848–1925) — rusa generalo, milita ministro, kiu komandis rusajn armeojn en bataloj dum la japana milito (1904), sinsekve malvenkinte ilin ĉiujn.

[90] Fama sovetia raketĵetilo sur ŝarĝaŭtoj dum la dua mondmilito.

[91] «Paseo kaj meditado» (1868) — plurvoluma kronika memoraĵo de A. I. Herzen, prezentanta senekzemplan en la rusa literaturo panoramon de rusia kaj eŭropa vivo de la mezo de la 19-a jarcento.

[92] N. I. Jeĵov (1895–1940) — popolkomisaro pri internaj aferoj (1936–1938), unu el ĉefaj organizintoj de la amasaj reprezalioj de la jaroj 1937–1938. En 1939 li estis arestita, kaj post jaro mortpafekzekutita.

[93] Fama moskva restoracio de kartvela kuirarto (laŭ nomo de kartvelia rivero).

[94] Granda ĉiovendejo en Moskvo sur la strato Petrovka en formo de pasejo.

[95] Oni kutime uzas patronomon ĉe alparolo al pliaĝulo aŭ en oficialaj okazoj.

[96] Malpreciza citaĵo el versaĵo de elstara rusa poeto G. R. Derĵavin (1743–1816) «Akvofalo» (1791–1794). En la originalo la citita strofo temas pri lupo, kiel simbolo de kolero, kaj en ĝi estis uzita prezenco (brilas, aspektas), sed ne preterito. La citita frazo kun preterito estis kelkfoje uzita de rusa verkisto N. Leskov.

[97] Kripligita «mastro» (angle «master»), alparolo de nigrula sklavo al sia mastro.

[98] A. N. Majkov (1821–1897) — rusa poeto.

[99] N. S. Leskov (1831–1895), «Klerikoj» (1872).

[100] N. A. Zabolockij (1903–1958) — rusa sovetia poeto, tradukisto. En 1938–1944 li estis en mallibero. Estis citita fina fragmento de lia versaĵo «Estingiĝas zodiako» (1929), la strofoj sekvas en malĝusta ordo (la lasta strofo en la originala versaĵo antaŭas la du unuajn).

[101] V. P. Ĉkalov (1904–1938) — fama sovetia testpiloto, Heroo de la Sovetunio.

[102] A. S. Puŝkin. Versaĵo «Antaŭsento» (1828).

[103] A. S. Puŝkin. Soneto «Al poeto» (1830).

[104] Proverbiĝinta citaĵo el romano de M. Gorjkij «La vivo de Klim Samgin» (1927), esprimanta dubon pri ekzisto mem de objekto de diskuto (en la romano iu faras tiun demandon, pridubante rememoron de la protagonisto, ke knabo dronis dum sketado).

[105] I. I. Levitan (1860–1900) — elstara rusa pentristo, majstro de pejzaĝo.

[106] Komencaj vortoj de la himno de Polio («Mazurko de Dąbrowski»).

[107] Ofte uzata citaĵo el versaĵo de A. Puŝkin «Vizitis ree mi...» (1835).

[108] F. P. Golovatij (1890–1951) — sovetia kamparano-kolĥozano, unu el la iniciatintoj de la tutpopola patriota movado pri kolektado de mono en fonduson de la Ruĝa Armeo dum la Granda Patruja milito. Li donis siajn ŝparaĵojn por konstruado de du ĉasavioj. Heroo de Socialisma Laboro (1948), ano de la VKP(b) ekde 1944.

[109] L. P. Berija (1899–1953) — ĝenerala komisaro pri ŝtatsekureco (ekde 1941). En 1953 arestita pro akuzo pri spionado kaj komploto por akiri potencon kaj morpafekzekutita.

[110] CIC (Counter Intelligence Corps) — armea kontraŭspiona servo de Usono, kiu parte plenumadis rolon ankaŭ de ekstera spionservo (1942–1961). Interalie, ĝi partoprenis savadon de naziaj militkrimuloj el sub tribunala persekutado.

[111] V. S. Abakumov (1908–1954) — vicpopolkomisaro pri defendo kaj estro de la kontraŭspiona servo «Smerŝ» (1943–1946), ministro pri ŝtata sekureco de la USSR (1946–1951). En 1951 li estis arestita, akuzita pri ŝtatperfido kaj cionisma komploto en la MŜS, pri malhelpo al la «afero de kuracistoj». Post la morto de Stalino akuzoj kontraŭ li estas ŝanĝitaj: li estis akuzita pri fabrikado de la t.n. «Leningrada afero» kaj pri partopreno en la t.n. «bando de Berija». En 1954 li estis juĝita kaj mortpafekzekutita.

[112] A. S. Puŝkin. «Rememoro» (1828).

[113] La 58-a artikolo de la kriminala kodo de la RSFSR establis responson pri kontraŭrevolucia agado (ĝis mortpafekzekuto).

[114] A. I. Denikin (1872–1947) — rusia generalo, unu el gvidantoj de la blankuloj dum la Intercivitana milito (1918–1920), poste elmigrinto.

[115] Tio estas politiko! Tio estas politiko, por kiu ĉi tie ne estas kaj ne povas esti loko! (germane).

[116] En tiu ĉi okazo ni parolas pri medicino. Akceptante, certe, nian vidpunkton al ĝi, kiel al scienco, kies celo kaj tasko estas rekonado, kuracado kaj prevento de malsanoj kaj plibonigo de la homa sano (angle).

[117] Se ni konsideras vian vidpunkton — vidpunkton, kiun mi memoras... la vidpunkton, esprimitan de vi foje per formulo «tio estas, sed tio ne povas esti», — tiam, certe, ĉio, kion mi rakontis ĉi tie, estas politiko. Same, kiel politiko estas ankaŭ via formulo «tio estas, sed tio ne povas esti» (angle).

[118] Tre interese! (france).

[119] Kion signifas «tio estas, sed tio ne povas esti»? Kion tio signifas? Pri kio temas? (finne).

[120] Parolu, profesoro, parolu! Ni aŭskultas! (hispane).

[121] Tio estas neinversigebla procezo. Bedaŭrinde, ĉi tie krom sciencistoj estas nemalmulte da ŝatantoj de sensacioj. Kaj ankaŭ al la sciencistoj mem nenio homa estas fremda... Daŭrigu, mi petas vin (france).

[122] La pozicio «tio estas, sed tio ne povas esti», bedaŭrinde, katenis la sciencon ne nur en la Mezepoko. Ĝi vivas ankaŭ ĝis hodiaŭ kaj postulas multajn fortojn, por lukti kontraŭ ĝi... (angle).

[123] Mi protestas! (germane).

[124] Antaŭ du aŭ tri jaroj nia faka gazetaro menciis pri eksperimentoj de sovetia kirurgo, se mi ne eraras, signita per litero U. La temo de la esploro estis flankaj efikoj de radia terapio, la eksperimentojn la esploristo faris sur si mem. Miaj kolegoj, estinte en la sesdek kvara jaro en Moskvo, aŭdis de rusiaj onkologoj, ke la kirurgo, kiu subskribis siajn mesaĝojn per la litero U, estis grave vundita en la milito, sed tamen trovis en si fortojn reveni al kirurgio, kaj poste dum multaj jaroj faradis esploran laboron, tute ne plibonigantan lian sanon. Do, se la kolego trovos mian demandon konvena, — ĉu li povus diri la plenan nomon de la sciencisto? (pole).

[125] Jes, jes, mi same rememoras unu tre interesan laboraĵon, publikigitan, kiom mi memoras, jam en la kvindek kvina jaro. Ĝi, same kiel tiu, kiun menciis kolego Raplewski, estis subskribita per la litero U. La doktoro, kiu faris tiun unikan mesaĝon, ricevis dudek du mil unuojn. En la verko estis proksimume tia frazo (mi povas reprodukti ĝin, ĉar mi ĝin plurfoje citis): «La homa imago malfacile povas konscii ampleksojn kaj profundon de suferoj, kaŭzataj de penetranta radiado en la organismo, kaj samtempe ĝuste la homa imago kreis la modernan sistemon de kuracado de radiadaj lezoj, kaj kun tio tre efikan». Ĉu nia kolego Ustimenko memoras tiujn vortojn? (france).

[126] La simpozio konvinke petas vin malkovri la nomon de la sovetia doktoro, kiu pro modesteco subskribis per la litero «U». Se, certe, tiu nomo estas de vi konata.

[127] Tiam ankoraŭ unu demando. Eble, la litero U estas komenco de la familinomo de nia rusa kolego, staranta nun sur la tribuno? Eble, la silenton de profesoro Ustimenko ni povas opinii konsento kun nia supozo? (pole).

[128] Verŝajne, tio estas la sinjorino, kiu vin vokas. Verŝajne, la sinjoro sopiras pri la sinjorino. Kaj la sinjorino sopiras pri la sinjoro. Sed paciencon, iomete da pacienco, sinjoro. Tute malmulte (france).

[129] Bonvolu (france).


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.