La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MI RESPONSAS PRI ĈIO

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro kvara

Komerco kaj aroko

Malgraŭ eterna hasto kaj konstanta tempomanko, Ustimenko preskaŭ ĉiam, kiam li iradis al konstruado «en sia mastrumaĵo», malrapidigadis siajn paŝojn apud la malliberejo de militkaptitaj germanoj, okupanta domon de malnova tegmentita bazaro kaj limantan ĝin teritorion de la eksa negocista ĝardeno apud tiuj kvartaloj de la malnova Unĉansko, kiujn en la pasintaj tempoj vizitadis «de bravaj ĉevaltrioj posedantoj kaj ciganinaj favorantoj», kiel oni kantis en malnova pasia romanco. Kaj la bazaro estis konstruita, kaj la ĝardeno plantita en la sesdekaj jaroj per klopodoj de la unĉanska magnato, komercisto-milionulo Jonaso Kraĥmalnikov, kiu kaj strangumis leviĝi sur aerostato, kaj, gvidante la lokajn spiritistojn, elvokadis spiritojn de Napoleono Bonaparto kaj de Aleksandro la Benita, kaj eĉ pri homeopatio tiom forte interesiĝis, ke konstruigis omaĝe al doktoro Hahnemann du domojn de hospitalo.

Ĝuste tiuj konstruaĵoj servis poste kiel fundamento de la unĉanska klinika kvartalo.

Ĉi tie en fruaj matenoj Ustimenko plurfoje renkontadis «konsumantan oksigenon» Nikolaon Eŭgenjeviĉ-on. Duope ili revenadis al la kirurgia konstruaĵo, diskutante dum irado siajn ĉagrenojn: la rekonstruado iris tre malbone, la limdatoj estis rompataj, la laborforton de Ustimenko oni preskaŭ ĉiutage forkondukadis al aliaj objektoj, kaj malsanuloj ĉiam plimultiĝadis, speciale post la reveno el la milito de Bogoslovskij. La malsanulejo, tamen, esence ne ekzistis, ĝi fakte ne malfermiĝis, nur estis registrita en iuj misteraj paperoj de Eŭgeno Rodionoviĉ Stepanov, per kiuj li raportis al sia estraro. Pro tiu ago Eŭgeĉjeto ricevis bonan lavon de Ustimenko, sed al malsanuloj rifuzi estis tute neeble, kaj ili kuŝis amase en tiuj mizeraj ses ĉambroj, kiuj komencis iel-tiel funkcii.

– Se ni povus ricevi la militkaptitojn, – diris foje Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Kiel vi, Vlaĉjo, rigardas al tio?

Fojfoje, kiam ili konversaciis duope, Bogoslovskij tiel nomadis Ustimenkon.

– Sed kiu ilin al ni donos? – morne respondis la ĉefkuracisto. – Ili empiron sur la ĉiovendejo skulptas, falsajn orielojn almetas, kolonojn konstruas, ili ne havas tempon por la malsanulejo.

– La ĉefan straton ili beligas, – konsentis Bogoslovskij. – Ja ne eblas: tie estas la centro, kaj ni estas la urborando...

– Ankoraŭ oni ilin veturigas konstrui la mallarĝtrakan fervojon, – sciigis Ustimenko. – Du horojn tien, du horojn reen.

– Sed ĉu vi ne trovas, ke ni kvakas kiel tiuj du maljunaj kaj koleraj bufoj, – diris Bogoslovskij. – Sensencas kvaki, necesas al Zolotuĥin nian vidpunkton raporti.

Ustimenko, forturniĝinte, tute morne rakontis, ke li raportis, sed senrezulte, ili kverelis – per tio la afero finiĝis.

– Per kio do li sian rifuzon motivis, la kamarado Zolotuĥin?

– Ja per tio, ke ne li la militkaptitojn komandas.

– Sed kiu?

– Al tiuj, kiuj komandas, mi grandan leteron skribis, sed ili ne respondas.

– Jen – ili ŝarĝiĝas en kamionojn, – kun suspiro diris Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Kiom da tempo por tio malŝpariĝas. Ŝarĝiĝo, veturo, malŝargiĝo, ree ŝarĝiĝo. Sed ni ja – jen – apude.

En vesperoj Bogoslovskij «konsumadis oksigenon» sola. Sur la plata tegmento de la bazaro ĉe la militkaptitoj ludis orkestro. Sur fono de la antaŭsunsubira ĉielo estis videbla la dirigento, energie svinganta la mallongajn brakojn, kaj knabinoj – amikino kun amikino – dancadis sur pavimŝtonoj de la Aleksandra strato kaj en detruitaj per bomboj kaj obusoj interstratoj de la malsanuleja kvartalo. Tra pikdrata barilo fricoj kaj hansoj komercadis kontraŭ pano kaj mono per lignaj kaj ĉifonaj pupoj, per bastaj ĉaretoj, sledetoj, fasonaj korbetoj. Ĉiujn ĉi aĵetojn Bogoslovskij plurfoje aĉetadis por la Vlaĉja filino Natanjo, kvankam ŝi pro malgrandeco de sia aĝo estis ankoraŭ malbone ilin komprenanta...

En la barakaro de la antaŭnelongaj malamikoj de Nikolao Eŭgenjeviĉ estis pure kaj en germana maniero glate, kvazaŭ eĉ gladite. Putrajn arbostumpojn ili elradikigis, ĉie priŝutis per delikata sablo, laŭlonge de vojetoj enfosis blanke kalkitajn briketojn kaj dismetis ĉiajn montrilojn kun sagoj, memfaritajn hele farbitajn rubujojn kaj abundajn afiŝojn – kie kio estas permesita, kaj kie malpermesita. La fricoj kaj hansoj mem havis aspekton prizorgitan, kelkaj eĉ bravan, oni ilin ofte kondukadis en banejon – vice, kaj dum marŝado ili kantadis laŭ la rusa soldata maniero marŝajn kantojn. Kaj malgranda rufa kaĵolema, kun sciura muzeleto kaj elstarantaj antaŭen dentetoj deĵoranto (verŝajne, li estis homo malsana, ĉar al laboroj oni lin ne kondukadis), ekvidinte la maljunan rusan doktoron en senkoloriĝinta uniforma palto kaj trivitaj botoj, ekstaradis kvazaŭ en atentopozo kaj per pepanta voĉo de «totalrekruto» bojadis:

– Guten morgen, Herr General-Doktor!

«Scias sian servon, fripono!» – subridadis mense Bogoslovskij. Ja tro evidentaj estis ĉiuj ruzaĵoj de la germanaĉo-kolbasaĉo. Des pli ke, kiel rimarkis Bogoslovskij, la deĵoranto nomadis «general-doktoro» kaj Ustimenkon, kaj la maljunan, similan al elturmentita birdo patologon Hebeisen.

Li nomadis por ajna okazo.

Kaj la okazo baldaŭ aperis.

Foje matene ĉe la germanoj en la barakaro aperis bruo. Pasante preter la picearo, trans kiu tiriĝis la pikdrato, Bogoslovskij ekvidis tie ne solan sian rufan konaton, sed multajn germanojn – en trivitaj tunikoj de rana koloro, en soldataj ĉapoj, surtiritaj sur la orelojn, – zorgigitajn kaj ekscititajn. Komence Bogoslovskij pensis, ke ili strikas kaj tial la barakanoj ne estas en la laborejo, sed li tuj rememoris, ke hodiaŭ estas dimanĉo, kaj miris jam pri alia cirkonstanco: por kio do li en dimanĉo ne foriris almenaŭ al Unĉo – ripozi? Sed li tuj decidis, ke ne foriris li prave, kaj komencis demandi la militkaptitojn, kion ili de li deziras, dum la rufulo penis ion komprenigi al li el trans la pikdrato. Sub premo de la cirkonstancoj Bogoslovskij transiris al sia animfrostiga germana lingvo kaj finfine, nemalmulte ŝvitinte en la rekta senco de la vorto, komprenis, ke tie estas mortanta pro nesciata kaŭzo junulo-totalrekruto, studento-medicinisto, kiu, pro juneco, tre deziras vivi ankoraŭ almenaŭ iomete.

Alia germano, jam maljuna, en kvadrataj okulvitroj, grandnaza kaj kurbbuŝa pro kontuzo, sed kun larĝegaj ŝultroj, tre sentimentale, kun tremo de la makzeloj, aldonis pri la junulo, ke li havas Vater kaj Mutter, havas gefratojn, kiuj ĉiuj atendas hejmen sian Rudi, kaj estas ankaŭ Paŭla... Kaj tial la rusa general-doktoro...

– Jes-jes, nun kaj Vater, kaj Mutter, – diris Bogoslovskij, – kaj Paŭla, kaj min promociis al general-doktoro. Sed kiu al mi jen tien ĉi, en la kruron, spliton enbatis? Kiu en gasumejoj homojn per miloj venenadis? Kiu sur Leningradon bombojn ĵetadis?

La militkaptitoj trans la pikdrato vigle ekkriis, ke ili en ĉiuj ĉi teruraj krimoj neniom kulpas kaj neniu el ili entute iam mortigadis – ili estas bonaj, honestaj germanoj, kaj estu damnita eĉ la memoro pri Hitlero. Tamen, pri Hitlero kriis tute ne ĉiuj.

– Aĥ, dio mia, kiaj ĉi tie kunvenis kontraŭfaŝistoj, – sarkasmis Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Eble, vi transiris al nia flanko en la kvardek unua jaro? Tiam mi klopodos, ke oni vin pli baldaŭ liberigu. Nu? Kiu ĉi tie transiris al ni en la komenco mem de la milito? Levu la manojn, ne ĝeniĝu!

La militkaptitoj iom interparolis inter si kaj eksilentis; iĝis senbrue.

– Tiele, – en silento konstatis la maljuna doktoro, – nun vi jam ĉiuj estas jen kiaj kontraŭuloj de la mortaĉinta Führer. Kaj pasos ankoraŭ unu-du jardekoj, kaj neniu povos kompreni, kiu do el vi priverŝis per sango Eŭropon, tiaj vi evidentiĝos vegetaranoj, leporetoj kaj bonanimaj knaboj...

Li kun peno tradukis tiujn ĉi siajn pensojn en la germanan. La militkaptitoj elaŭskultis liajn riproĉojn indiferente, nur pro ĝentileco, – ja ili bezonis lin – kaj ankoraŭfoje per sombraj voĉoj, malakorde petis helpi al la kompatinda Rudi, ĉar ekzistas ja humaneco kaj homeco kaj, finfine, la Ruĝa Kruco kaj la samkolora Lunarko.

– Lunarko? Homeco? Humaneco? – jam tute eksplodis Bogoslovskij. – Kaj ĉu ankaŭ pri la kreinto de la Ruĝa Kruco sinjoro Henri Dunant vi al mi rakontos? Instruos min, ĉu?

Nun li kriis en la rusa, forgesinte traduki sian mallongan prelegon. Tamen la militkaptitoj aŭskultis. Li kriis al ili pri Mauthausen kaj pri faŝistaj kuracistoj, kiuj tie eksperimentis, kaj demandadis, kial ili tiam silentis pri humaneco, homeco, la Ruĝa Kruco kaj la samkolora Lunarko, kaj la germanoj interrigardadis: kial la maljunulo furiozas? Kaj unu, pli juna, subite elŝoviĝis antaŭen kaj diris laŭte kaj malgaje:

– Ni tute nenion komprenas, Herr Doktor.

Bogoslovskij eksilentis, ĉirkaŭrigardis: por kio li kriegis? La germanoj havis enuajn vizaĝojn, traduki estis tute sensence.

– Mi devas peti permeson de mia estraro, – diris Nikolao Eŭgenjeviĉ en la germana.

– Sed en tiu ĉi okazo ne eblas prokrasti! – sufiĉe maltimide deklaris alta danda germano de oficira aspekto.

– Mi montros al vi – ne eblas! – tute jam ekindignis Bogoslovskij. – Mi al vi montros kiel komandi ĉi tie!

Li ree forgesis traduki tiujn ĉi lastajn vortojn kaj tial faris al la militkaptitoj nenian impreson. La fricoj kaj hansoj nur maltrankviliĝis – kien ekpaŝis for de ili la lama general-doktoro? Kaj diskutis lian indignon inter si.

– Eble, li koleriĝis tial, ke ni proponis al li nenian honorarion? – diris germano-skribisto el librotenistoj. – Ĉiu laboro devas esti rekompencita.

La skribisto estis fama per sia stulteco, kaj tial al li eĉ neniu kontraŭdiris.

– Tute foriri li ne povis, – diris malalta militkaptito, opinianta sin scianto de la «mistera slava animo». – Al ili tiel okazas, al la rusoj. Unue li krios, eĉ tre krios, kaj poste proponos sian cigaredon tute senkompense.

– La rusoj estas tre pardonemaj, – konfirmis intelektulaspekta militkaptito. – Se juĝi laŭ la literaturo – tio estas rasa trajto. «Psikaj trostreĉoj» – mi legis Teodoron Dostojevskij-on.

– Dostojevskij, ho, ankaŭ mi legis, – diris la malalta scianto de la «mistera slava animo». – Dostojevskij – tio estas kolosa!

– Nun ja ili nin tute ne timas, – kun mallonga suspiro prononcis eksa ĉefsoldato, pri kiu iuj el la milikaptitoj estis divenantaj, ke li havis rilaton al la servo SD. – Tute!

– Tio estas tial, ke ni estas kaptitaj de ili, – klarigis la stulta skribisto. – Kun tio jam nenion eblas fari!

Telefoninte el la ĉefkuracista kabineto al Ustimenko hejmen kaj ĝisatendinte Vladimiron Atanazijeviĉ-on kune kun Hebeisen, kiu loĝis ĉe li, Bogoslovskij kondukis ilin al la estro de la malliberejo – juna homo, aĝa ĉirkaŭ dudek sep jarojn. Tiu estis leganta Goeton en la germana en sia freŝe rabotita mansardo, rememoriganta internaĵon de ĉerko, kaj tre ekĝojis, eksciinte, ke venis najbaroj-doktoroj.

– Nur diablo ilin povas kompreni, kian kaĉon ili havas, – diris la estro, – sed vere ili estas ekscititaj ekstreme. Odoras je striko, kaj pro ilia doktoro mem, tre solida homo, kolonelo kaj profesoro. Estu kompleza – ekzamenu la malsanulon.

Pro dimanĉo la germanoj estis aktive ripozantaj: sur speciale kompaktigita placeto ili estis diligente ludantaj keglojn kaj gorodkiojn[37]; kree relaborinte regulojn de la rusa ŝafsaltado, ili estis saltantaj unu super la alia, okupiĝadis pri individua gimnastiko, en sia maniero peladis pilkon. Iuj prenadis aerbanon, aliaj sunumadis sin, kaj kelkaj estis ion kuirantaj por si persone, aranĝinte fajron inter du brikoj.

Tuta brigado, nestinte en arbustaro, estis ion kudranta, kaj similis al tio, kvazaŭ tie estas fabriketo kun ĉenproduktado.

– Raciega popolo, – laŭdis la germanojn la leŭtenanto. – Ĉu vi kredas, ili ekregis la rusan uniforman palton. Grandsaĝaj homoj ĝin tiel projektis, ke el nia uniforma palto, ŝajne, neniu lertulo povas rekudri ion alian. Sed tiu ĉi brigado bonege transformas soldatajn paltojn al damaj manteloj kaj paltoj, mallongaj kaj longaj. Mendantoj abundas, ĉiu soldato el la milito revenis en uniforma palto, kaj tial ili ruzas – prikudras siajn edzinojn, kaj la germanoj havas tagnokte akcepton kaj eldonon de mendoj.

– Ĉiuj ili estas friponoj! – grumblis Bogoslovskij, kiu hodiaŭ estis ekstreme incitita. – Ĉiuj havas distorditajn cerbojn!

– Tion vi, kamarado doktoro, verŝajne, trosimpligas, – malkonsentis la leŭtenanto, ne tro dotita per la humursento...

Kaj li komencis detale klarigi, ke ekzistas ankaŭ tiaj germanoj, kiuj tute ĉion komprenas kaj tre pentas.

Kiam ili triope venis en la barakaron, doktoro Otto von Voss, eksa ilia medicina kolonelo, estis preĝanta. Kiel klarigis al ili la leŭtenanto, la kolonelo iĝis religia tute antaŭnelonge – lige kun sendaĵoj, kiuj estis sendataj nur al konfesantoj de speciala sekta speco de protestantismo aŭ katolikismo – la juna leŭtenanto malmulte kompetentis pri tio. Multaj militkaptitoj, laŭ vortoj de la leŭtenanto, ŝanĝinte religion aŭ nur parton de ĝi, tre grasiĝis, dikiĝis tiom, ke iĝis nun tute nerekoneblaj. Kaj ne sen afekta dolĉeco en la voĉo la maldika kaj magra leŭtenanto rakontis, el kio konsistas la «religia» sendaĵo de ordinara, kutima normo.

– Kaj ekzistas ankoraŭ festa! – suspiris li.

La dika vizaĝaĉo de von Voss, se esprimi vulgare, vere «petis baton», kion ne eblis diri pri lia paciento, soldato kun familinomo Regler. La studento-medicinisto estis vera gracilulo, kaj tiu cirkonstanco kaŭzis novan eksplodon de malamo de Bogoslovskij al la «ftizulo» von Voss.

Pri la veno de la rusaj kolegoj la kolonelo estis rimarkeble malkontenta. Kunmetinte la preĝaĵojn, li same aliris al la piedparto de la lito de sia magriĝinta paciento, kiu jam estis kvarmane pripalpata de Ustimenko kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ, dum Rudi al ili estis flustranta, lispante pro timo, ke li devas resti nur kun ili, sen sia pompa eskulapo-faŝistaĉo, ĉar li havas «sekreton», kiu samtempe estas lia «vivo». Ĉio ĉi sonis absurde, bombaste kaj odoris je ia krimromano, sed tamen Vladimiro Atanazijeviĉ diris al la kolonelo de la eksa imperia k.t.p., ke tiu devas lasi ilin sen sia estimata persono.

Von Voss levis la pufajn, kiel ĉe virino, ŝultrojn kaj forlasis la ĉambron, en kiu, laŭ liaj propraj vortoj, estis prepariĝanta al la lasta vojaĝo trans la riveron Stikso la studento-medicinisto Rudi Regler.

La aŭstro profesoro Hebeisen sufiĉe vigle komencis traduki, kaj tiam ambaŭ rusaj kuracistoj malfermis la buŝojn preskaŭ en la litera senco de tiu esprimo.

La salo de la historio konsistis en tio, ke kaj Ustimenko, kaj Bogoslovskij samtempe trovis ĉe Rudi internan hernion, strangolitan en la diafragmo, – anatomian anomalion, raregan kaj eĉ unikan, sed trovi tion estis ne tro malfacile ankaŭ tial, ke Rudi mem rakontis al ili pri sia kripleco – la stomako ekde la naskiĝo lokiĝis ĉe li en la torako. Ĉion ĉi konfirmis ankaŭ Bogoslovskij: la junulo vomas, sed «akuta abdomeno» tute mankas, sekve ĉio transfluas supren. Ustimenko aŭdis en la brusto plaŭdon – al tiu rimarko de Vladimiro Atanazijeviĉ Rudi kun oblikva rideto klarigis, ke ĝuste tiu plaŭdo donis al lia profesoro la penson pri pleŭrito, ĝuste de kiu von Voss kuracas la malfeliĉan totalrekruton.

– Sed vi ja al li diris, ke vi scias, kie estas via propra stomako? – demandis Ustimenko, turnante sin al Hebeisen kaj fermante la studenton per la litkovrilo. – Vi ja estas el kiu lernojaro? Ĉu oni vin prenis el la tria?

Hebeisen tradukis al Vlaĉjo, ke Regler estis prenita el la kvara. Rudi aŭdacis klarigi al la kolego profesoro-kolonelo la esencon de sia soldata neplenvaloreco, tamen sinjoro von Voss ne deziris eĉ aŭskulti, sed nur kriis al Regler en tiu senco, ke se Regler estis rekrutita en la armeon, do el tio sekvas, ke nenia anomalio ĉe li povas esti, ne estis kaj ne estos.

– Kio, kio? – alparolis Hebeisen al Rudi.

Regler ekparolis pli klare, en la tradukadon enmiksiĝis la estro de la malliberejo, lin Ustimenko komprenis multe pli bone. La idioteca rakonto de la malfeliĉa frico aspektis nun tiel:

– Li diras, ke li penis insisti, klarigante, ke la medicina komisiono lin eĉ ne ekzamenis: la lango, la pulso – kaj iru defendi la patrujon, sed la kolonelo kontraŭdiris al li, ke li mem estris multajn tian komisionojn kaj tute precize scias: soldato Regler mensogas kaj kalumnias pri la bonega sanitara servo de la Wehrmacht, ĉar nun al la Wehrmacht estas permeseble en certaj rondoj fari ajnan misakuzon...

– Kiel, kiel? – gluglis Hebeisen. – Misakuzon? Ho ne, la homaro ankoraŭ ne scias eĉ centonon de tio, kion faradis tiuj von-voss-oj! Sed ĝi ekscios, ekscios ĉion...

– Pri tio ni ankoraŭ havos tempon paroli, – grumblis Bogoslovskij.

Li nun kompatis la magran Regler, kaj li koleris al si pro tiu kompato. «Jen tielaj ankaŭ Ksenjon murdis! – pensis li, sed ne kredis, ke „tielaj“. – Do kielaj? – demandis li sin. – Kielaj?» Kaj li ne trovis, kion respondi.

– Kion ni faros? – demandis Vladimiro Atanazijeviĉ.

– Pri kio vi? – levis la kapon Bogoslovskij.

– Kiel pri kio? Pri la germano.

– Jes, jes, certe...

Bogoslovskij silentis iom, ordonis al si ne pensi, ke la malsanulo estas soldato de la Wehrmacht. Ustimenko atendis. Nikolao Eŭgenjeviĉ ankoraŭ okupiĝis pri la ventro de Regler, kvazaŭ kontrolante sin mem, poste diris same al si mem: «Ĝuste tiel estas, ne alie!» Kiel ĉiam, decidis la instruisto, kaj la disĉiplo nur klinis la kapon en signo de konsento post la vortoj – «necesas operacii». Kaj ankaŭ Hebeisen, certe, konsentis, kvankam estis distrita, ĉiam serĉadis iun per la okuloj. «Ĉu von Voss-on?» – pensis Ustimenko, rememorinte subite la teruran sorton de la aŭstro.

La studento estis singarde kuŝigita sur brankardon. Kvar germanoj, havantaj kvalifikon de brankardistoj, lerte transportis la malsanulon en la rusan malsanulejon. La kolonelo estis invitita same, pro pedagogiaj, kiel esprimis Ustimenko, konsideroj. Lavante la manojn, la kirurgoj rimarkis malestiman kaj impertinentan rigardon de la konveksaj okuloj de la kolonelo, per kiuj li pririgardis ilian malriĉan, per ŝvito kaj sango restarigitan operaciejon – ilian mizeran fieron, tion, kion nomadis ili nur inter si «honto kaj malhonoro», kaj samtempe tion, pri kio ili ne povis ne fieri, ĉar tamen tio estis Fenikso, mizera, sed ja renaskiĝinta el cindro.

– Mi frapegos lin sur la orelon! – promesis Bogoslovskij al Ustimenko.

– Tio ne necesas! – trankvile respondis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Li nun estos morale neniigita.

– Vi, kamarado ĉefkuracisto, estas optimisto, – etendinte la grandegajn manojn al la flegistino, diris Bogoslovskij. – Li eĉ la muzelon havas, kiel Gauleiter...

– Mi Gauleiter-ojn ne renkontis, ne havis okazon, – respondis Vlaĉjo kaj tiam interkaptis rigardon, per kiu la maljuna patologo rigardis al la profesoro-kolonelo von Voss. – Ĉu vi rimarkis? – demandis li, puŝinte Bogoslovskij-on per la kubuto.

– Mi antaŭlonge rimarkis, – respondis tiu, – jam tiam, en la barako. Tiu ĉi tute povas la kolonelon Voss-on murdi. Genosse Hebeisen, – nelaŭte vokis li la maljunulon kaj tiel, ke von Voss ne vidu, minacis al Paŭlo Gerhardoviĉ per la sapumita manego. – Ni tenu nin en kadroj!

– Jes, tenu, – konsentis la aŭstro.

– Ĉu ni komencu? – interesiĝis Ustimenko.

Anestezis Katinjo Zakadiĉnaja, kaj, necesas esti justa, sufiĉe lerte. La operacio pasis normale, eĉ bele, kun eleganteco kaj brilo, kiel ĉiam, kiam «regis kaj estris» Nikolao Eŭgenjeviĉ.

– Nu, do ĉu hernio aŭ pleŭrito? Demandu lin, Genosse Hebeisen, – ordonis Bogoslovskij, kiam la bildo iĝis tute evidenta. – Kial tiu kreteno kun scienca rango insistis pri sia opinio eĉ tiam, kiam la medicinisto-soldato rakontis al li sian historion?

Von Voss ĉirkaŭlekis per la ruĝa lango siajn vampirajn lipojn kaj respondis:

– Pravas la rusaj kolegoj, sed tio ne povas esti.

– Kio ne povas esti? – tenore tintis Bogoslovskij. – Li ja vidas per la okuloj!

– Kion tio signifas? – demandis Ustimenko. – Kiel ne povas esti, kiam vi vidas?

– Mi vidas, sed tion, kio ne povas esti.

– Ĉu nun ja mi povas frapegi? – per fasta voĉo interesiĝis Bogoslovskij de la ĉefkuracisto. – Mi tion faros gardeme. Al la orelo. Kun scio de anatomio.

Ustimenko malpermesis per malnova esprimo de avo Metodo:

– Neniel je Dio!

Kaj Hebeisen plu rigardis al von Voss ne deŝiriĝante, aliradis jen dekstre, jen rekte rigardis en lian vizaĝon, jen maldekstre. Kaj flustradis, kaj kapjesadis al si mem...

Finfine Rudi-n oni forportis, post li, elĵetante la piedojn per la pintoj antaŭen, forpaŝis la kolonelo, evidente tre fieranta pri sia militista teniĝo. La doktoroj lavis sin, Bogoslovskij ordonis al la leŭtenanteto per voĉo de alta estro:

– En via barakaro ĉiuj fricoj kaj hansoj sciu detale tiun ĉi historion.

La leŭtenanteto diris «jes», sed tuj interesiĝis: por kio?

– Tio estas jam mia zorgo, – enigme respondis Bogoslovskij.

Sed ankaŭ sen la leŭtenanto en la barakaro ĉiuj ĉion momente eksciis, kaj kiam lunde vespere Nikolao Eŭgenjeviĉ eliris promeni, la fricoj kaj hansoj staris trans sia pikdrato, kvazaŭ honorgardo, vokante la general-doktoron viziti ilin por gravega interparolo.

Plue ĉio iris kiel sur reloj.

Bogoslovskij vizitis la barakaron sola – sen tradukanto.

Estis eta «fungokreskiga» pluvo. Sur la kompaktigita placeto, kie la militkaptitoj ordinare ludadis keglojn kaj gorodkiojn, sidiĝis turke pli ol tricent homoj – Nikolao Eŭgenjeviĉ eĉ proksimume kalkulis. Kaj de ilia nomo ekparolis maljuna germano, same totalrekruto, severa, iom kruda, sed, evidente, sufiĉe sincera metallaboristo, ŝtalfandisto, kun familinomo Grotte. Parolis li malrapide, turnante vortojn, kvazaŭ pezaĵojn, kaj lia parolo obtuze tondris, kiel falantaj traboj. Bogoslovskij aŭskultis la germanon, sola sidante sur seĝo, kvazaŭ sur trono, etendinte antaŭen la malsanan kruron, rigardante preter la homoj, al Unĉo, al tiu flanko, kie havis li iam edzinon kaj filinon, neniigitajn de samaj fricoj kaj hansoj. Aŭskultante la «tondradon de traboj», li pensis pri sia knabino, li ĉiam vidis ŝin en neelteneble amaraj, neeblaj sonĝoj-rememoroj. Li vidis ilin – la edzinon kaj la filinon – per la mensa vido tiel klare, kvazaŭ ili estis nun kun li, sed samtempe li estis divenanta la sencon de la vortoj, similaj al falantaj traboj, kaj malamis pasie tiujn kunvenintajn ĉi tie, ilian ranan koloron, ilian odoron, iliajn svagajn en krepusko, tamen satajn vizaĝojn, ilian timidon antaŭ li, eĉ tion, ke ili alportis al li la seĝon...

Kaj samtempe li estis tradukanta al si la vortojn de la totalrekruto. La soldato diris proksimume tiel:

– Pasis for, finiĝis per malhonoro kaj malbeno de la tuta mondo la plej fia kaj sanga milito el ĉiuj, kiujn faris la homaro. La germanoj altiris al si koleron de ĉiuj homoj de bona volo, altiris malestimon kaj malamon. Nun kaj ankoraŭ longe neniu eĉ penos distingi germanon disde faŝisto. Kaj jen rusa maljuna doktoro. Lia kruro estas trabatita per splito de germana bombo. La splito trafis en la genuoston tiam, kiam la rusa doktoro operaciis la vunditan koron de rusa soldato. Kaj la soldato same estis vundita de germanoj...

«De kie ili, kanajloj, tion scias?» – kun abomeno miris Bogoslovskij.

Kaj tuj rememoris, ke la leŭtenanteto-estro hieraŭ, post la operacio, longe ion demandadis de Hebeisen.

Tiun parton de la parolo de la totalrekruto, en kiu la maljuna germano rakontis pri la pereo de Ksenia Nikolajevna kaj ilia filino, Bogoslovskij penis ne aŭdi. Sed la estiĝintan absolutan silenton li ne povis ne aŭdi. Lia gorĝo kunpremiĝis, li tusis kaj forturniĝis de la kunvenintaj germanoj, ree ekvidinte en la imago Ksenjon viva kaj denove ne komprenante, kiel tio povas esti, ke li sola vagas en la mondo? Kaj la traboj plu faladis – nun la maljuna germano aliris al Bogoslovskij proksime kaj, rigardante en liajn okulojn per la akraj, malmildaj, sed malgajaj okuloj, diris, ke li ne rajtas premi la manon al la rusa doktoro, sed ne akcepti de ili ĉiuj dankon la rusa doktoro same ne rajtas. Do ili dankas.

La tricent homoj ekstaris. Ilin neniu instruis pri tio. Ili ekstaris ne kiel faŝistaj soldatoj, sed kiel homoj. Kaj ili ne sciis, kion ili faru plu. Sed Bogoslovskij sciis. Li jam hieraŭ ion elpensis «en la komerca direkto», kiel difinadis li por si tiaspecajn kombinaĵojn, nomante ilin mense ial «arokoj».

Ĉi tie necesas noti ankoraŭ unu trajton de la naturo de Bogoslovskij: neniam, en neniu okazo, pri nenio li pekis per sentimentaleco, eĉ pli: ajna sentemo en ĉirkaŭantoj, aŭ konversaciantoj, aŭ simple en la atmosfero momente kaŭzadis en li akran bezonon ĉion okazantan aliigi, renversi, distordi kaj inversigi. Tiu tre rusa trajto alportadis al li nemalmultajn malagrablaĵojn, sed venki sian naturon li ne povis, kaj eĉ ne opiniis tion necesa, pensante, ke sentemo estas antipodo de la vera homeco, kaj plurfoje rimarkante dum sia longa vivo sentimentalecon en homoj kruelaj, indiferentaj kaj eĉ en karakteroj tiranaj.

En la nuna situacio, kiam la cirkonstancoj kreis ĉiujn premisojn, kiel esprimiĝas oratoroj, por mildigo de la animoj, Bogoslovskij neniel mildiĝis. Kaj lia animo neniom malfermiĝis renkonte al la dankantaj, verŝajne eĉ sincere, fricoj kaj hansoj. Li komencis sian «arokon» afereme kaj serioze, vokinte por helpo la junan leŭtenanteton, kiu ankaŭ ĉi tien venis kun volumeto de sia Goeto.

– Ĉi tie mi bezonos ioman precizecon de formuloj, – turnis sin Bogoslovskij al la leŭtenanteto, – kaj mi ilian lingvon posedas malperfekte. Do helpu min, mi petas.

Kaj li diris sian, tute ne patosan, sed tute prozecan, afereman, praktikan paroladon.

– Jes, vi, civitanoj militkaptitoj, finis militi! – ekparolis li sub akompano de la tradukanto kaj atente fiksrigardante la blankantajn vizaĝojn de la germanoj. – Finis militi, mi supozas, por longe. Kaj vin atendas normala, civila, labora vivo – tie, en via lando, ĉar finfine ni vin liberigos. Sed tiun civilan vivon necesas ankoraŭ ĝisvivi. Kaj tio estas ne tiom simpla. Multaj el vi estis vunditaj, aliaj malsanis, triaj estis kontuzitaj, kaj kelkaj ankoraŭ ne scias, kiaj malsanoj iom post iom ronĝas iliajn korpojn...

La germanoj mallaŭte kaj malgaje zumis ion responde – la vortoj de Bogoslovskij konformis iliajn pensojn.

– Jen, – prononcis Bogoslovskij, – ni, ŝajne, interkompreniĝas. Nu, kaj via kolonelo estas doktoro kace aĉa, ĉu vi povus traduki pli precize?

La leŭtenanteto tradukis laŭeble precize, ĉar la militkaptitoj ekridegis.

– Aĉa, – ripetis Bogoslovskij, – mi tiajn multe vidis: «Jes, tio estas, sed tio ne povas esti!»

La germanoj ree ekridegis, puŝante unu la alian per la kubutoj. Nun ili alŝoviĝis tute proksime, por ne preteraŭdi eĉ unu vorton. Ili sendube estis komprenantaj, ke nun io okazos, ĉar tia homo, kiel tiu korpulenta fama maljuna doktoro, ne povas simple babili pri bagateloj. La germanoj komprenis, ke la doktoro iras al iu sia, enigma por ili celo.

– Kun tia medicina priservo kelkaj el vi ne ĝisvivos tiun limdaton, kiam al vi endos reveni en la patrujon, – iom malnovmode konstruante frazojn, ne hastante kaj ne uzante fioriturojn, kiel en la pasintaj tempoj, daŭrigis Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Nenio, civitanoj kaptitoj, estas farebla – ĉio ĉi estas vero... Ne ni vin al ni vokis, ne ni al vi ĉi tie promesis pirogojn.

Li faris longan paŭzon, tusis, ĉirkaŭrigardis siajn aŭskultantojn kaj kvazaŭ finis sur tio, forte maltrankviliginte la leŭtenanteton, kiu jam riproĉis sin pro tio, ke li permesis tiun «malhumanan elpaŝon kun elementoj de timigado», kiel li difinis la paroladon de Bogoslovskij. Sed Nikolao Eŭgenjeviĉ, interrompinte kreskantan maltrankvilan zumon de voĉoj, ekparolis plu:

– Nu, kaj nun ne pro iaj komunhomaj aŭ humanaj konsideroj, sed simple kiel homo de afero, mi intencas proponi al vi komercajn interrilatojn aŭ eĉ negocon, – diris li, per malmilda kaj rekta rigardo ĉirkaŭrigardante la plej proksimajn al li aŭskultantojn. – Ĝuste negocon. Mi unufoje dum semajno ĉi tie, en via barako, ekzamenados ĉiujn dezirantajn militkaptitojn...

La fricoj kaj hansoj ekbalbutis ion admire malakorde, sed Bogoslovskij ne lasis al tiuj admiroj atingi sian apogeon, sed subite turnis la temon iel je naŭdek gradoj.

– Sed ne senkoste!

Li levis supren la grandegan manegon, pugnigis ĝin kaj minacis al la germanoj per la pugno.

– Ne senkoste! Tio estis vi, kiuj detruis al ni la malsanulejon! – kriis li. – Tio estis vi, putinidoj, kiuj en tiu ĉi konstruaĵo, eksa onkologia kliniko, prenis ĉiujn malsanulojn, elveturigis kaj neniigis, kaj la domon forbruligis. Tio estis vi, kiuj sennombre mortigis la popolon, kaj ne en honesta batalo, sed «purigante» la terglobon disde nekonvenaj por vi, kanajloj, nacioj. Tio estis vi...

Li sufokiĝis, ruĝegiĝante:

– Tio estis vi, kiuj murdis miajn edzinon kaj filinon, do ĉu mi por vi ĉi tie aranĝu humanismojn homecajn kaj marmeladon kun vi manĝu?

Tiu nesciate el kie aperinta marmelado subite algluiĝis al li por longe.

– Ne, estos neniaj marmeladoj, – farinte pezan, malfacilan paŝon antaŭen, al la germanoj, diris Bogoslovskij. – Ne en marmeladaj tempoj ni renkontiĝis. Mi al vi marmeladon ne promesas, sed proponas komercon. Pro mia por vi laboro, pro mia malfacila kaj peza laboro senpage! Senpage! – per laŭta kursivo, emfaze kaj alte kriis Bogoslovskij dufoje, por ke tiu ĉi nocio en ilin penetru: ili estas spertuloj pri profito. – Ĉu vi komprenas? Kaj mi ankoraŭ, krom tio, ke de vi, fiuloj, estas vundita, mi ankoraŭ estas grave malsana, kaj mi preferus kuŝi, ol kun vi ĉi tie okupiĝi, sed, malgraŭ ĉio ĉi, mi proponas al vi komercon. Pro mia por vi laboro vi en libera tempo en sabatoj kaj dimanĉoj por ni restarigados la malsanulejan kvartalon. Ĉu vi konsentas? Nur vi pripensu, ĉar mi estas homo de afero.

La tuta fronto de la germanoj antaŭ Nikolao Eŭgenjeviĉ nekompreneble, malakorde, kolere, admire kaj timigite samtempe ion ekbalbutis kaj ekdisputis, eble, inter si, ne komprenante kaj komprenante, kverelante kaj klarigante unu al la alia. Bogoslovskij aŭskultis iom, alpreminte la vindon sur la ventro per la manoj pli dense, faris ankoraŭ duonpaŝon antaŭen kaj, iĝinte jam tute vizaĝon antaŭ vizaĝo kun la fricoj kaj hansoj, ree promesis al ili, ke estos neniaj marmeladoj, sed se ili donos spertajn kaj lertajn brigadojn de akvotubistoj, muntistoj, farbistoj, li ĵuras al ili, ke pri ilia damnita sano estos konvena observado kaj jam stomakon kun pulmoj oni ne konfuzos...

La germanoj denove, sed retenite, pro ĝentileco, ridis, kaj Bogoslovskij, doninte al ili por pripensado tempon ĝis merkredo, foriris, akompanata de la perpleksa leŭtenanteto, kiu dum irado timigite diris al Nikolao Eŭgenjeviĉ ion singardeman en la senco de rompo de la reguloj de la Internacia Ruĝa Kruco kaj Lunarko, kaj ankaŭ de la dimanĉa ripozo.

– Vi al mi, leŭtenanto, ne faru marmeladon, – severe diris al li Bogoslovskij. – Ĉi tie ja ĉio estas libervola, sur komerca bazo. Aŭ vi per via potenco povas ordoni al mi observi ilian sanon? Ja ne povas? Mankas fortoj? Do, tial silentu, tenu la buŝon fermita. Ĉi tie estas ne akcia societo «Inturist» kun unuaklasa nutrado, kara mia amiko. Ni havas ĉi-momente militkaptitojn, kiuj en antaŭnelonga pasinteco pafadis al ni kaj mastrumadis sur nia tero. Mi tion forgesi ĉi-momente ne intencas!

Tiel finiĝis tiu ĉi konversacio, kaj sabate cent naŭdek tri fricoj kaj hansoj eliris al unua sabata laboro. Ilia amatora ĵaz-orkestro ludis trans la picearo kaj por la restintoj en la barakoj, kaj por la elirintoj por laboro ĵus ellernitan valson «Sur montetoj de Manĉurio». Du lamuloj – Ustimenko kaj Bogoslovskij – ekportis unuaj el ŝedo radiatoron de vaporhejtado. Laboris kaj flegistinoj, kaj brankardistinoj, kaj doktoroj. Laboris Zakadiĉnaja kaj profesoro Hebeisen. Alveturis sur aŭtomobilo granda estro, Eŭgeno Rodionoviĉ Stepanov, faris ironian vizaĝesprimon, donis kelkajn prikonstruajn konsilojn kaj forveturis. Germano en kvadrataj okulvitroj aliris al ambaŭ kirurgoj kaj diris, ke nome de siaj kamaradoj li petas la doktorojn okupiĝi pri pli necesa por homoj afero, ol tiu nekvalifikita laboro.

– Post la milito estas... ekzistas tre multe malsanaj homoj, – tradukis Hebeisen. – Doktoroj devas havi... preni... aŭ ripozon, aŭ sian... kuraci...

La maljuna germano almetis la manon al la viziero kaj foriris. Kaj matene Vladimiro Atanazijeviĉ estis vokita al la prezidanto de la plenumkomitato Andreo Ivanoviĉ Losoj. Losoj helpadis al Ustimenko per kio povis, sed povis li ne tro multe, kaj lia helpo manifestiĝadis precipe en tio, ke, kiam sur Vladimiron Atanazijeviĉ-on ruliĝadis vicaj malagrablaĵoj, Losoj okupiĝadis mem pri «ordigado» kaj ordigadis laŭforte por utilo de Ustimenko.

– Nu kial vi tie ree skandalas? – demandis li, frotante la altan frunton kun kalvaĵoj. – Kiajn tiajn germanojn vi dungis?

– Neniu iun ajn dungis, – gaje respondis la ĉefkuracisto. – Laŭ propra deziro ili organizis vicon da libervolaj laboroj en ripoztagoj.

– Ĉu vi ne mensogas?

– Kontrolu.

Losoj malkovris paperujon, per flanka vido rigardis en malgrandan paperon, tiris la ostecan ŝultron.

– Kaj ĉu en la informo estas ne tiel? – interesiĝis Ustimenko.

– En la informo estas ne tiel, – trankvile respondis Andreo Ivanoviĉ.

– Kiu skribas?

– Kamaradino Gorbanjuk skribas, Inna Matejevna nia petas esplori: kvazaŭ Bogoslovskij ilin kuraci promesis, kaj pro tio ili al vi, Vladimiro Atanazijeviĉ, riparas...

– En tio la plej grava estas – «al mi», – subridis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Ĝuste «al mi». Ĉu ne estas skribite, ke personan loĝejon? Interalie, bonege laboras la germanoj: ne hastas, ne fuŝas, diligentas. En tio ankoraŭ, Andreo Ivanoviĉ, gravas, ke ili komprenu sian taskon – ili per laboro kompensas proprajn fiagojn...

– Do, ĉu por ke psikologia dramo en ili fariĝu?

Ustimenko stumblis – Losoj scipovis moki.

– Ne gravas, parolu plu, – diris Andreo Ivanoviĉ. – Mi ol ĉion alian preferas aŭskulti, kiel oni faŝiston reedukas. Mi eĉ plori povas pro tia rakonto.

– Ja estas ne reeduko – komerco.

– Malfacilas al vi en via tereno, – fosante en poŝtaĵoj, diris Losoj. – Por tiaj, kiel vi, ĉiam estas iom malfacile. Sed vi nur memoru, Vladimiro Atanazijeviĉ, ĉie estas malfacile. Kaj por nia Zolotuĥin estas tute ekstreme.

– Kial – ekstreme?

– La regiono estas malfacila, ruinigo estas maksimuma, kaj Zinovio Simonoviĉ estas viro kun karaktero, li proprajn konsiderojn ofte havas eĉ treege saĝajn, sed liajn konsiderojn iuj ne tre konsideras. Tiuj, kiuj estas pli altaj. Tial almenaŭ vi ne bruu, ne montru lin burokrato. Kaj ankaŭ la persona malfelico sur lin falis...

– Ni interparolis siatempe, – diris Ustimenko, – sed li ja la filon ne alveturigis.

– Oni lin malpersvadis, – malkovrante koverton per tranĉilo, diris Losoj. – Grandaj sciencistoj, meritaj, laŭreatoj malpersvadis. Kaj ni mem, kara nia doktoro, en tiu afero nenion komprenas...

Ustimenko silentis. Li sentis ĉagrenon kaj ĝenon. Sed insisti en tiaj demandoj, kiel ĉiuj scias, oni ne devas. Kaj li transiris al alia afero, al tiu, kiu doloris al li.

– Jen germanoj, germanoj, – diris li, – sed ĉiujn konstruistojn vi de ni al la stadiono forkondukis. Ĉiovendejo kaj stadiono – ĉu tio estas la plej gravaj objektoj post tia militego? Oni kvazaŭ freneziĝis kun tiu stadiono, eĉ afiŝojn presis – ĉiujn fortojn al ĝi, kaj cetere.

– Ja estas intereso al sporto, – malcerte interrompis Losoj, – la junularo tion ŝatas kaj interesiĝas...

– Prave, la unua afero post la milito estas ludi futbalon, – kun subrido diris Ustimenko. – Ne, ne, mi ja scias, kiel vi min atakos pro tiu eldiro, mi ne estas kontraŭ, sed tiu ĉi ludado mem, «ni gajnis du kontraŭ nul», kaj amasa sporto estas malsamaj aferoj. Nu, kion diri...

Li leviĝis, ne findirinte, sed ne eltenis:

– Ĉu vere tion necesas pruvi, ke ĝuste la malsanulejo devas esti sur la unua loko? Ja tio estas nekomprenebla, kiaj elementaj veraĵoj bezonas pruvojn. Ĉiovendejo, stadiono, loĝdomoj...

– Ĉu same povas atendi?

Ustimenko iomete bremsis sian akuzadon.

– Vi, doktoro, parolu, sed ne troigu, – bonanime riproĉis lin Losoj. – Kaj ĉiovendejo necesas, kaj stadiono necesas, sed ke via afero estas la unua, – pruvu al ni per statistiko. Pruvu per preciza, saĝa statistiko. Ne prancu, post la milito ni ĉiuj mem estas nervozaj, ni ĉiuj same havis travivaĵojn, sed vi en la buroo elpaŝu kaj rakontu. Ni ja ne estas medicinistoj, de kie ni sciu ĉiujn viajn problemojn. Jen, la akvotransportista malsanulejo ja ekzistas, ili havas grandan kuŝlokan fonduson, ankaŭ la fervojistoj jam uzas sian malsanulejon, ĉe vi unu konstruaĵo estas uzata. Pruvu bezonojn. Ne troigu, kun ciferoj en la manoj pruvu. Ĉu vi komprenis min? Kaj nun – kiel via kirurgia fako estas provizata?

Finleginte la poŝtaĵojn, kiujn li iel sukcesis legi, parolante kun Ustimenko, Losoj diris kvazaŭ pretere:

– Vian plendon mi hieraŭ, doktoro, legis – pri tio, ke al Bogoslovskij loĝejo ankoraŭ ne estas disponigita. Nelogike rezultas: pri loĝaj domoj vi riproĉas, ke ni ilin konstruas, sed ĉi tie estas ofendiĝo. Kiel ni laboru sub via atenta gvido?

– Pri la provizado ne gravas, – elturniĝis Ustimenko, kvazaŭ transsaltinte la lastan demandon. – Ni ja ankoraŭ oficiale ne estas malfermitaj. Sed almozon peti – al mi tedis.

– Ankaŭ mi, okazas, same petas. Ne por si ne estas hontinde. Cetere, pri Bogoslovskij: aŭdis mi, ke li drinkas nemalmulte?

– Ĉu same informoj de Gorbanjuk?

– Kies ajn, doktoro, sed indulgi tion ne endas. Li ja estas malsana, ni tion scias. Vi perdos tro frue fortan laboranton – jen la tuta afero. Parolu kun li kvazaŭ hazarde, ne kiel estro, sed ĝuste kiel disĉiplo.

– Malfacile...

– Ial delikata vi iĝas supermezure, doktoro. Kompatema. Sed en la junaj jaroj, mi aŭdis, vi neniun kompatadis. Stepanov pri vi diris – fero. Kie ĝi nun estas – fero via fera?

– Fero troviĝos, – morne respondis Ustimenko. – Sed sen speciala neceso ne indas brui-grinci. Jen se oni tuŝos mian Bogoslovskij-on – ili ne ĝojos, mi montros la dentojn. Cetere, necesas al li porcion doni pli bonan, li ĝin pli, ol ni ĉiuj kune, bezonas.

– Ja kiu nun ne bezonas? – hele kaj humile fiksrigardante la kunparolanton, demandis Losoj. – Tian militegon ni eltenis...

Kaj li per laca, agrabla, konfida tono klarigis en detaloj, kiel batis la milito kaj al Unĉansko mem, kaj al la Unĉanska regiono.

– Tio estas sciata, – penis interrompi Ustimenko, sed sen sukceso. Losoj daŭrigis sian rakontadon, plu same humile rigardante al Vladimiro Atanazijeviĉ.

Tiun rigardon de Andreo Ivanoviĉ multaj unĉanskaj laborantoj ne sen sarkasmo nomadis «paŝtista». Iam, en antaŭlonge pasintaj tempoj, Andreĉjo Losoj kuradis kiel subpaŝtisto, brave klakadis per longa knuto kaj, peka homo, ŝatis sian amaran infanecon rememoradi en amika rondo. Rezultadis sufiĉe kompatinde. La saman rigardon uzadis Losoj ankaŭ por oficaj bezonoj, se li estis prepariĝanta rifuzi al petanto. Ĝuste tiel diradis la ekonomiaj laborantoj: «Ankaŭ vin, amiko, evidente Losoj per sia paŝtisteco trompis, per sia paŝtista, humila rigardo».

– Ja kial vi hodiaŭ estas tia kolera? – demandis subite Losoj. – Ĉu malbone ni por vi penas?

– Malbone.

– Sed antaŭ la revolucio en Unĉansko da kuŝlokoj estis...

– Ja la revolucio, Andreo Ivanoviĉ, ankoraŭ por tio estis farata, ke kuŝlokojn, kaj malsanulejojn, kaj ĝenerale la sanprotektadon ne al la malnovaĵo mezuri, sed kun tute alia skalo kreadi. Nemalproksime ni veturos, se kalkuli laŭ vi...

– Post la milito...

– Kalkaĵo al tio ne rilatas. Kaj kahelo same ne rilatas.

– Ne estas ricevitaj eĉ distribuordonoj...

– Ne estas ricevitaj? – eksplodis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Kaj ĉu hastigi la estraron ne eblas? Aŭ la estraro mem scias? Kaj se subite ne scias? Forgesis? Aŭ en malĝustan paperujon miaj plendoj trafis? Ĉu tio ne okazas? Ĉu ne povas tio esti? Tedegis tio, ĉu vi povas tion kompreni, Andreo Ivanoviĉ? Mi por nenio havas tempon, nenion sukcesas, mi estas ne ĉefkuracisto, sed provizisto, kaj krome eĉ konfuza. Foldotabuloj estis promesitaj – kie ili estas? La lignofabriko ne liveras, vi mem neniajn rimedojn uzas, niaj paperoj ĉe vi estas nesubskribitaj, miaj kadroj ne estas kompletigitaj, disfalo plena kaj senespera...

– Vi ĝeneraligas, – kun subrido diris Losoj. – Kaj morne ĝeneraligas. Nu, ekzistas iuj netipaj, nekarakteraj malfacilaĵoj, manko de kunordigiteco – kiu disputas? Sed estu pli vigla, kamarado doktoro, kara mia Vladimiro Atanazijeviĉ, necesas rigardi antaŭen, pli gaje, vidi la perspektivon. Horizonton, tieldire... Kiel en filmoj okazas. Ĉu vi spektas filmojn, doktoro? Verŝajne, malmulte vi spektas, sed indas. Jen vidis mi unu filmon – interesan, laŭ via profesio. Pri blinduloj. Venis doktoro en urbeton. Nia Unĉansko kompare kun tiu urbeto estas Moskvo. Malgranda urbetaĉo. Kaj li komencis malkovrojn faradi. Ĉu vi kredas – eĉ unu blindulo en la regiono ne restis. Senĉese faras. Kaj kiom kortuŝe – mia batalamikino tuta priverŝis sin per larmoj. Jen estas blinda homo, kaj jen – kvivit! – kaj li demandas: «Kio estas tio?» Kaj oni al li: «Korniko»...

– Ĉu vi tion serioze diras? – interesiĝis Ustimenko.

– Nepre. Mi edukiĝi per arto tre ŝatas. Kaj ankaŭ al vi konsilas. Dum la milito okazadis: mi revenas bonorde en mian motorpafistan regimenton – tie oni kinaĵon demonstras. Kvazaŭ ne milito, sed ĝuo, mi tiel eterne militus: kaj pure, kaj sate, kaj la komandanto estas saĝa, nu, kaj faŝistoj estas ekskluzive malvivaj...

– Bone, – diris Ustimenko, – ĉio ĉi estas eĉ tre interesa, sed kio pri la segligno? Kie estas la promesitaj tabuloj?

Losoj rigardis preter Ustimenko, preter kaj super. Kaj liaj okuloj lumis per kvieta, karesa, paŝtista lumo. Jen por kio estis la tuta parolado pri la postmilitaj malfacilaĵoj. Por rifuzi, sed «bonkore», kun plena kompato kaj malgajo.

– Ĉu same distribuordonoj ne estas ricevitaj? – demandis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Aŭ la lignofabriko ne liveris? Ja mi ĉiujn pretekstojn konas, Andreo Ivanoviĉ, sed tamen, antaŭ ol veni al vi, skoltis la detalajn cirkonstancojn. Kaj mi deklaras, malgraŭ via konversacio pri la postmilitaj malfacilaĵoj: la unua kaj plej grava estas la malsanulejo. Ĝin neniaj kompataj vortoj koncernas. Nek la ĉiovendejo, nek la stadiono, nek ajnaj administraj konstruaĵoj...

– Sed se vi, – penis interrompi Losoj, kaj la paŝtistan lumon en liaj okuloj anstataŭis feroco, – se vi sur mia loko sidus...

– Skribu, – ne permesis Ustimenko flankeniĝi, – skribu, Andreo Ivanoviĉ, jen mia paperujo kuŝas, maldekstre. Skribu rezolucion, antaŭ ol vi skribos, mi ne foriros...

– Sed vi!.. – ree interrompis Losoj.

– Skribu, alie mi ne foriros.

– Sed vi al mi ne minacu!

– Skribu, Andreo Ivanoviĉ, ne eblas por ni plu atendi...

Ankoraŭfoje uzis Losoj sian paŝtistan rigardon, sed jam tute senrezulte – Ustimenko ŝovis al li la paperujon, ventumilforme dismetis la necesajn paperojn. Losoj ekmovis la lipojn, kalkulante en la menso, prenis la plumon – por subskribi.

– Kaj ne reduktu! – ordonis Ustimenko. – Antaŭ vi la komisiono reduktis.

– Kaj transportiloj? Ĉu vi elveturigos? – senespere ekesperis Losoj. – Ni transportilojn tute ne havas.

– Tio estas ne via, Andreo Ivanoviĉ, zorgo...

Kun kolera brilo en la okuloj Losoj komencis subskribi. Ustimenko abunde ŝvitis – li neniel povis kredi, ke la afero estas fine farita. Poste li kontrolis kun tuta atento ĉiun rezolucion, ĉar oni scias: se Losoj skribas «liveri nepre», tio signifas – oni tute povas ne liveri. Sed se simple «liveri» – oni liveros senprokraste.

– Ĉu vi rigardas, ĉu ne estas «nepre»? – ne sen malgajo diris Losoj.

– Rigardas, – konfesis Ustimenko.

– Tio estas pasita etapo, – suspiris Andreo Ivanoviĉ. – Nun mi alian ĉifron havas. Profunde sekretan. Sed por vi ĉio estas farita pure. Iru trovi transportilojn.

Malsupre, en la bufedo, Ustimenko trinkis oksikokan fruktakvon – grandan trinkokruĉon. Nur tie estis vendata tiu dolĉa fruktakvo. La ĉi-tieaj oficistoj portadis ĝin hejmen en ladvazoj kaj kuiradis el ĝi kiselon.

«Necesos por la malsanulejo preni barelon, – pensis Ustimenko, – tio ja estas sen ajnaj fondusoj!»

Li havis vigletan humoron – verŝajne, Losoj gajigis lin per sia filmo, pro kiu lia «batalamikino tuta priverŝis sin per larmoj». Ĉu tion li diris serioze aŭ malserioze?

Sen ajna parenceco

Luba Gabaj alveturis en Unĉanskon per unuahora moskva trajno, alveturis elturmentita kaj timigita kaj nehaste, perpiede, enspirante odoron de la unua, jam degelanta neĝo, ekiris serĉi la domon 39 sur la Arbara strato, apud la strato Lenino, – rekte en la korto, en alkonstruaĵo, loĝejo tri.

La kvieta, pura sub neĝo Unĉansko post ĉio travivita ŝajnis al ŝi plaĉa, komforta kaj taŭga por konstanta loĝado urbo, se, certe, ĉi tien alveturos Vagarŝako. Kaj se ne, ŝi per ĉiuj fortoj, per ĉiuj rimedoj trabatiĝados al li kaj, kion ajn oni faru kun ŝi, – ŝi trabatiĝos.

Vera-n ŝi trovis hejme, Nina Leopoldovna foriris promeni kun Natanjo, Ustimenko, certe, estis en la malsanulejo, tial la fratinoj, ne perdante tempon, tuj ekparolis pri aferoj kun tiu ekstrema sincereco, kun kiu scipovas paroli inter kvar okuloj eĉ tiaj malsamaj homoj, kiel Luba kaj Vera.

– Vi estas simple freneza! – metante sur elektran fornelon kafkruĉon kaj admire rigardante al la fratino, diris Vera Nikolajevna. – De kie tiu freneza kuraĝo? Nu, kaj se?...

Luba estis ridetanta.

– Aŭskultu, – diris ŝi, – kiom mi komprenas, tio estas unu ĉambro? Kaj tio estas ĉio?

– Preskaŭ ĉio. Vlaĉjo plej ofte okupiĝas en la kuirejo. Tie li havas kaj tablon, kaj faldoliton, – li diras, ke tie por li estas pli trankvile.

– Kaj ĉu vin kontentigas tia vivo?

– Certe, ne kontentigas. Kaj la panjo estas simple en teruro.

– Nu, kaj Vladimiro Atanazijeviĉ?

– Ĉu lin tio zorgigas? Li dormas nokte kaj foriras.

– Kaj viaj teorioj pri lia disertaĵo kaj pri alta flugo?

– Ĉu vi rememoris miajn malnovajn leterojn?

– Ĉu vere tiel malnovajn?

Ŝi plu estis ridetanta pri io, sed la rideto de Luba estis malgaja, eble eĉ malbonkora.

– Ĉu vi juĝas? – demandis Vera Nikolajevna. – Tio, verŝajne, estas la plej facila. Se vi el via provinco ne fuĝus – tiam bonvolu, juĝu. Sed ĉi tiel io ne konvenas.

– Ja ĉu mi juĝas, – penseme diris Luba. – Kia mi estas juĝisto. Mi pensis, ĉe vi ĉio estas laŭ vi, sed tio ne estas tiel simpla. Vi al mi ne respondis – ĉu progresas la disertaĵo?

– Kia al diablo disertaĵo, – preskaŭ krude, en la malalta registro, kiel ĉiam, kiam ŝi koleris, prononcis Vera Nikolajevna. – Ĉio ĉi estas antaŭlonge abolita. Li balbutas la vortojn de Pirogov, ke kuracisto en milito estas antaŭ ĉio administranto aŭ organizanto, kaj jen ĉio...

– Sed la milito ja antaŭlonge finiĝis.

– Por tiaj, kiel Vladimiro, ĝi neniam finiĝas. Li, vidu, estas el tiuj, kiuj opinias, ke ili laboras ne por vivi, sed vivas por labori.

– Do vi deziras diri, ke via edzo ne estas usonano?

– Kiel al tio rilatas Usono?

Luba ne respondis. Ŝi entute venis kun ia enigma vizaĝesprimo.

– Kaj kiel via kartveleto? – interesiĝis Vera. – Ĉu vivas kaj prosperas?

– Vagarŝako estas armeno, – diris Luba. – Kaj pri tio, ĉu li prosperas, mi ne scias. Ni delonge ne intervidiĝis.

– Ne ĉagreniĝu, Lubanjo, – konsilis Vera. – La plej bona estas libero. Nu, kion mi havas de tiu geedzeco, kion? Ĉu tion, ke en la pasporto estas violkolora stampo kaj mia vivo estas ligita? Kial vi ridetas?

– Mi ne scias. Ĉu mi ridetas?

– Vi ridetas. Kaj malbone ridetas.

– Tio estas pro envio, Venjo. Probable, mi deziras stampon en la pasporto kaj ligitan vivon.

– Tiam vi estas simple stulta, mia fratinjo, – ŝultrolevis Vera.

Ŝi kuiris fortan kafon, fritis ovaĵon el pulvoro, dismetis sur la tablo sukeron, buteron, ladvazon kun kondensita lakto, keksojn.

– Kion ni havas, pri tio ni ĝojas, – aŭdis Luba. – Tio estas ja unuaklasa regalo. Mia edzo estas tute senhelpa pri «akirado».

Luba plu silentis.

– Ĉu Konstantenon Georgijeviĉ-on vi vidis? – finfine ne eltenis Vera.

– Ne. Mi ne atingis lin per telefono, – ne levante la okulojn al la fratino, respondis Luba.

– Vi mensogas. Vi eĉ ne telefonis, verŝajne.

– Ne telefonis, – rapide, kvazaŭ kun faciliĝo, diris Luba. – Vi nur ne koleru, Venjo, mi ne povis. Mi ja estis veturanta al vi ambaŭ, mi kun via Vladimiro hodiaŭ konatiĝos, al mi estas malfacile. Ja eĉ nenia afero estis – simple «saluton, mi estas fratino de Vera Nikolajevna»...

– Stultulino! Ne, kia vi tamen estas stultulino! – eĉ sufokiĝis pro kolero Vera Nikolajevna. – Stultulino, kaj kun tio obstina. Ja li ankaŭ viajn aferojn, kaj la aferojn de via armeneto – li ĉion povus ordigi, li en ĉiuj sferoj estas akceptita, ĉio de li dependas, eĉ se ne rekte, sed liaj kontaktoj estas multegaj...

Levinte la okulojn al Vera, Luba interrompis ŝin sur duonvorto per sia milda, sed subite fortiĝinta voĉo, kvazaŭ ŝi bezonis tian furiozan eksplodon de la fratino, por diri sian decidan kaj finan verdikton.

– Ni ne kverelu, – firme prononcis ŝi, – sed mia kun Vagarŝako vivo estas ne via zorgo. Kaj ne de Konstanteno Georgijeviĉ, kiu ajn li estu.

– Sed alveturis vi tamen al mi, ĉu ne?

La okuloj de Vera brilis, kaj delikata ruĝo aperis sur la vangoj – ĉiama signo de ŝia kolerego. Sed Luba restis trankvila.

– Ne tute al vi, – ŝultrolevis ŝi. – Se vi memoras, Vladimiro Atanazijeviĉ alskribis en via lasta letero, ke ĉi tie necesas kuracistoj. Nu, kaj kiam mi ricevos laboron, mi ricevos ankaŭ loĝejon – ankaŭ tiel okazas en la vivo. Tial mi ne sidos sur via kolo.

Fariĝis paŭzo, kiel oni diradis en antikvaj tempoj. Vera Nikolajevna eksilentis, komprenis, ke okazis iom ĝena situacio. Kaj, facile elvokinte en si staton de viktimo, tiel ke kaj ŝiaj lipoj eĉ ektremis, kaj la okulojn kovris larmoj, – altiris al si la fratinon, ĉirkaŭkisis ŝin, petis de ŝi pardonon pro sia «neelportebla, vere, neeltenebla hodiaŭ karaktero» kaj iom febre, intence nekohere, komencis rakonti al Luba pri sia vivo, pri tio, ke Vlaĉjon ŝi, certe, pri nenio akuzas, ŝi mem kulpas, ŝi ekvidis en li tion, per kio la naturo lin tute ne dotis, ŝi enamiĝis en tiun neekzistantan, de ŝi mem elpensitan, fantaziitan kvaliton – en talentecon, kiu en li ne ekzistas eĉ en malgranda kvanto, kaj nur nun ŝi konvinkiĝis, ke li en sia afero estas nenio, nulo, metiisto, «malsanuleja gardisto», kiel li mem, kaj tute juste, pri si esprimiĝas...

La pli juna fratino aŭskultis silente, mallarĝigante la okulojn, fumante malgrandan, malkaran cigaredeton, per nenio esprimante sian rilaton al la malgaja rakonto de Vera. Sed apenaŭ rimarkebla abomeno estis glitanta en ŝiaj mallarĝigitaj okuloj, en tio, kiel ŝi fojfoje ĵetadis rigardojn al la fratino, kiel en iuj momentoj ŝin ŝokadis ideoj kaj opinioj de Vera.

– Koĉjo skribas evitemajn leterojn, – estis rakontanta Vera Nikolajevna, – li opinias, ke mi devas transloĝiĝi al Moskvo, sed la demando estas – en kia stato? Kiel kiu mi tien iros? Ĉu simple kiel kuracistino, kiun lia ekscelenco per sia favoro instalis en poliklinikon? Tiuokaze por mi ankaŭ ĉi tie estas ne malbone, ankaŭ ĉi tie mi vivos. Pri Natanjo – eĉ ne duonvorton, pri la panjo – kvazaŭ eĉ ne ekzistas la maljunulino, pri sia propra edzino, verŝajne, ĉio restos tiel, kiel estas. Sed kara mia Lubanjo, de la vivo nenien eblas foriri, mi ankoraŭ ne estas maljuna, mi ne deziras min entombigi vivan en tiu damnita Unĉansko. Instruu, kion mi faru?

– Ĉion rakontu al Vladimiro Atanazijeviĉ, – sekete, sen ajna intimeco, kunsento aŭ parenceco en la voĉo konsilis Luba. – Kaj finu tiun aferon...

– Sed se mi lin amas?

– Kiun?

– Kiel – kiun? Vlaĉjon!

– Tiam finu por ĉiam tiun baraktadon kun Cvetkov. Vi ja al Vladimiro Atanazijeviĉ eĉ ŝajne ĵuris, juĝante laŭ viaj pentaj leteroj.

– Pro Natanjo, – tute sombriĝis Vera Nikolajevna. – Sed ĉu li bezonas ĵurojn?

– Kaj kion li bezonas?

– Mi ne scias, – jam tute sincere kaj malgaje diris Vera Nikolajevna. – En li kvazaŭ io rompiĝis. Ĝuste ekde tiu tempo mem. Venas hejmen fremda homo kaj foriras tute fremda...

Ĝuste en tiu ĉi momento kun bruo malfermiĝis pordo en la kuirĉambron kaj eniris la supre nomita «fremda homo». Ke tio estis ĝuste li, Luba divenis laŭ branĉeta promenbastono en lia mano kaj laŭ flota trivita palto, sed ĉefe – laŭ severa kaj knabeca esprimo de la okuloj sub la malhelaj brovoj kaj laŭ tiu momenta, fluganta rideto, kun kiu li salutis, rekoninte en ŝi la fratinon de la edzino.

– Do, vi sukcesis al ni alveturi? – demandis li, lavante sin super la lavpelvo kaj forte frotante la kolon. – Brave, ni kuracistojn tre bezonas, ni sen ili pereas. La klimato, certe, estas pli malbona, ol en via benita sudo, sed mi esperos, estos bona lerno.

Kaj metinte sian supon por varmigo, li komencis fanfaroni pri Bogoslovskij, pri la fama aŭstro, pri doktorino-terapeŭto kun familinomo Volovik, kiu nur hodiaŭ venis, kaj pleje – pri estonteco, pri la mirinda estonteco, kiu estas tute ne fora, sed jam tre proksima. Fanfaronante, li manĝis la supon, forte dismaĉante pankrustojn, alsalante ilin el salujo, kaj ĉiam fiksrigardante al Luba, serĉante en ŝi kunsenton al siaj grandiozaj planoj aŭ almenaŭ malfidon al ili, por alkroĉiĝi kaj batali.

Sed Luba silentis, rigardis al li kaj aŭskultis.

Ŝi devis ĉion kompreni tuj, nun, kaj por ĉiam difini sian pozicion rilate al tiu ĉi homo kaj al tio, kio okazas en la familio de ŝia fratino.

– Vi klarigu, kial vi subite hejmen venis? – montrante amon kaj kareson kaj por tio facile taŭzante la harojn al Ustimenko kun tiu tenero, kun kiu faras tion aktorinoj en kinofilmoj, demandis Vera. – Vi ja nur por dormi venadas?

– Ja mi preskaŭ pretere iris, – respondis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Sur la Lenin-strato dudek ok mi estis, trans la angulo, tegmentan ladon mi estis akiranta, kaj pensis – mi manĝu hejme supon...

– Vidu, – malgaje prononcis Vera, – vidu, Lubanjo, kial li hejmen venis? Pro la supo.

Tagmanĝinte, li ankoraŭ iomete kuŝis en la kuirĉambro sur sia liteto, ripozis dum dudek minutoj, elfumis cigaredon, eltrinkis teon, kiun donis al li Luba. Ŝi ĉiam ne deŝiradis de li rigardon – postuleman kaj atentan, kvazaŭ penante diveni en li tion, kion ŝi dume ne povis vidi.

– Kial vi min ĉiam per via rigardo trapikas? – demandis ŝin Ustimenko. – Kaj silentas. Vi prefere rakontus, kiaj estas moskvaj novaĵoj. Kio nova estas tie en nia kirurgio?

Luba suspiris:

– Ne havis mi tempon por kirurgio.

– Ĉu en Moskvo?

– Ĝuste en Moskvo.

– Por kio do vi tie pasigis tempon? – tute sincere miris Ustimenko. – Ja mi kuradus en societoj, priflarus tie ĉiujn soklojn.

Kiam li foriris kaj ĉesis sonoj de liaj paŝoj, Vera demandis:

– Nu?

– Kion nu, – nelaŭte kaj malgaje prononcis Luba. – Kia povas esti nu? Forveturu de li al via Cvetkov, forveturu kien vi deziras, sed nur ne kripligu, ne rompu lian vivon.

– Ĉu vi tion diras serioze?

– Sed ĉu vi ne komprenas, kia estas tiu homo?

Kiam Ustimenko revenis, kaj Vera, kaj Luba, kaj la bopatrino, kaj Natanjo estis dormantaj en la ĉambro. Hebeisen boligis por si teon kaj foriris. Al Vladimiro Atanazijeviĉ estis sternite en la kuirĉambro, sur la faldolito. Enpensiĝinte, li manĝis kaĉon kun ladviando, sidis iom sur la rando de la faldolito, poste starigis antaŭ si tabureton kun skribmaŝino kaj komencis leterojn, kiujn li intencis skribi delonge kaj ĉiam prokrastadis pro manko de tempo.

Kaj ne nur, verŝajne, pro tempo, pli probable, pro manko de konvena humoro. Sed hodiaŭ estis tago de sukcesoj, oni alveturigis foldotabulojn, kaj ne por unu konstruaĵo, sed preskaŭ por la tuta malsanulejo, oni alveturigis cementon, kalkaĵon, ŝotron, la tuta urba transportilaro laboris por la malsanulejo. Kaj la malsanuleja kvartalo subite el nubeto, en kiu ĝi apenaŭ vidiĝis, ricevis videblajn konturojn, ne tute plene, sed kvazaŭ aperis el tiu neekzisto, kien ĝin enpelis maldiligentaj kaj malhonestaj malamikoj de Ustimenko.

Sed la plej grava afero estis, certe, la tabuloj.

La tabuloj kaj la parolado, kiun li, kvazaŭ provludante la nunajn leterojn, ĉe la supo diris al Luba. La parolado kaj la tabuloj.

Mallonge, Ustimenko ne sen subrido pri si mem komprenis, ke lian energion en la verkado de leteroj kontribuis nenio alia, ol la tabuloj, – ĝuste tiuj, kiujn li eĉ per la propraj manoj palpis, kiam oni ilin ekveturis, kamionon post kamiono, – la plankoj por la malsanuleja kvartalo.

Kaj la foldotabuloj, se eblas tiel esprimi, ekfloris en liaj leteroj pompe, kaj kiel pompe!

La leteroj estis invitaj – al Aŝĥen kaj Bakunina, al flegistino Nora, ĝuste tiu, kiu venis en la medsanbaton kun la filino, al doktoro Ŝapiro kaj al la fidela Mitjaŝin. Ĉiujn siajn adresatojn li vokis en sian malsanulejan kvartalon en Unĉansko, kaj, ho dio, kia tio estis kvartalo, kiel ĝi estis provizita per plej moderna, supermoderna kuraca teĥniko, kiaj ĉi tie estis ĉambroj, promenaj terasoj, parko, kiaj estis planataj operaciejoj, kuirejoj, liftoj, lavejoj, kiaj loĝejoj por kuracista personaro – unuĉambraj kun banĉambroj kaj kuirĉambroj, duĉambraj kun faldebla vando inter la ĉambroj, normalaj triĉambraj, kaj ĉio ĉi samtie, en la kvartalo, en la parko, je kelkaj minutoj da irado ĝis la nova plaĝo sur Unĉo.

Ne, li nenion elpensadis, kiam li skribis. Li firme sciis: tia malsanulejo estos kun ili, kun liaj homoj, kun tiuj, kiujn li povas fidi, – estos, ne povas ne esti, ja faradis ili multe pli grandajn miraklojn dum la milito, kaj ĝuste miraklojn, sed ne simple konstruadis malsanulejan kvartalon. Kaj al Aŝĥen Ovanesovna li priskribis la estontan kirurgiejon je cent kuŝlokoj kun vestejoj kaj speciala ĉambro por elhospitaligo, kun diagnozaj radiografiaj kabinetoj kaj aparatejoj, kun gipsovindejo kaj ĉambro por manipuloj, kun malfermita manĝejo en la aero kaj kun manĝohalo, en kiu eblas demonstri kinofilmojn, kaj al la maljuna Bakunina li fanfaronis pri terapiejo, ĝuste tia, kian li vidis hodiaŭ en revuo, – ne pri tipa projekto, elpensita de brigado da sentalentaj arkitektoj, sed pri vera, inspirita kaj racia, malpeza kaj firma konstruaĵo, kie ĉiu metro da utila areo estas uzita inĝenie kaj celkonforme, kie ne staraĉas antaŭ la domo la damnitaj, multekostaj «tipaj» kolonoj, kie ĉio estas racia kaj proporcia, mallonge dirante – talenta.

Kaj al Mitjaŝin li skribis pri kaldronejo kaj elektra stacio, pri kalandriloj por lavejo kaj pri centrifugiloj, pri desinfektaj lesivejoj de nova tipo kaj pri moveblaj ŝranketoj kun marmitoj, en kiuj eblas disveturigi al la ĉambroj vere varmegan manĝaĵon.

«Supo rekte el Parizo!» – frapante per la klavoj, pensis Ustimenko per la frazo de Ĥlestakov kaj ridetis. Eble, li estas Ĥlestakov, sed ne por si mem ja, kaj ĉio, kion li skribas, ne estas elpensita – li deziras, ke ĝuste tiel, sed ne alie, estu en la kvartalo. Li deziras kaj obtenos, ĉipaĵo estas pli multekosta, kaj ni ne estas tiom riĉaj, por konstrui ĉipajn malsanulejojn. Kaj ankoraŭfoje kun incitiĝo li rememoris lian personan malamikon – la ĉiovendejon kun kolonoj el verda ŝtono, per kiu ial, pro beno de Zolotuĥin, oni tegadis en Unĉansko ĉion, kion necesas kaj ne necesas. Kaj la konstruaĵon de la ŝtata banko, same kun kolonoj, kaj la restarigitan «Grand-hotelon» kun venene verda strio sur la fasado. Li rememoris la falsan monumentecon, sovaĝe multekostan lustron el kupro... De kie aperis tiu granda skalo kontraŭ ŝtata mono, tiu disipado de neferaj metaloj, vitro, ŝtono por al neniu necesa ŝiko? «Ne, spit', estos la malsanulejo, – frape tajpante la alvokan leteron al Nora kaj laŭdante la klimaton por la sano de Helenjo, pensis Ustimenko. – Mi nur miajn homojn bezonas, miajn – orajn, elprovitajn, spertajn, la homojn, kiujn ĉiam eblas fidi, en ĉio, kiel sin mem, ne, pli bone, ol sin mem!»

Per la skribmaŝino li klakadis ĝis la dua horo, ĝis en la kuirĉambron en negliĝo, en pantofloj sur la nudaj piedoj eniris Luba – trinki akvon.

– Treege salan klupeon ni manĝis vespere, – plendis ŝi, – tio estas io terura. Mi kvazaŭ smirgon glutis. Ho dio, jam estas la dua horo, sed vi ne dormas!

– Mi hodiaŭ havas sukcesan tagon, eĉ festenon eblas aranĝi, – fanfaronis Vladimiro Atanazijeviĉ, tirante sin kun krakado. – Okazas, ke estas malsukcesaj, sed hodiaŭ ĉio subite sukcesis.

Li sidis en striita marista subĉemizo, larĝŝultra, paliĝinta pro laco, sed ankoraŭ ekscitita de sia «ĥlestakovaĵo». Kaj liaj okuloj radiis pacan, varmigan lumon.

– Jen kian amason da leteroj mi skribis, – diris li, kapmontrinte la glufermitajn kovertojn. – Doktorojn mi al mi vokas. Promesis al ili nesciate kion, estas sola espero, ke ili ne kredos.

– Ĉu tiujn, kiuj kun vi laboris?

– Kun mi.

– Ili kredos kaj alveturos.

– Kun mi labori estas malfacile, – sincere diris li. – Mi nur post la dua horo de nokto iĝas kvazaŭ kvieta, kiam pro laco nenion komprenas. Sed matene mi estas ĝuste kiel oni sur pordegoj skribas: «Gardu vin – kolera hundo». Tial vi, parencino, estu preta, kaptos vi kun mi malfeliĉon.

Luba silentis.

– Ĉu vi ne kredas?

– Mi kredas. Sed vi min ne prenos.

– Kial do? – miris Ustimenko.

– Tial, ke mi el mia laboro fuĝis. – Ŝiaj lipoj tremeris, en la okuloj glitis kaj estingiĝis kolera, mallonga lumo. – Mi estas dizertinto. Mi forlasis la malsanulojn, forlasis la malsanulejon kaj en mateniĝo fuĝis. Vera min avertis: vi, diris, kun li eĉ ne parolu pri tiu temo. Kaj la kaŭzojn ne klarigu. Li, tio estas vi, estas ĉiam por la malsanuloj, en ĉio. Kaj se ili estas forlasitaj, vi kun li ne interkonsentos. Kiaj ajn argumentoj en tio estu. Ĉu estas tiel?

– Verŝajne, tiel, – ne hastante, sed plu rigardante al Luba, respondis Ustimenko. – Mi opinias min ankaŭ ĝis nun militkuracisto kun ĉiuj sekvantaj el tio konsekvencoj.

– Kiel do?

La pace varmigantan lumon en liaj okuloj anstataŭis malbrila, laca esprimo. Kaj la vigla ĝis nun vizaĝo same iĝis fermita kaj severa.

– Kiel? – redemandis li. – Venis al mi ĉi tien tia kvieta doktorino. Ŝia familinomo estas Volovik. En la kvardek dua jaro la germanoj erare faligis sur ŝian medsanbaton paraŝutistojn. La paraŝutistoj per tranĉiloj komencis murdi la vunditojn. Kaj mia Volovik sidis tiutempe en sia terkabano, kaj subite en la fenestreto – tia, sub la tegmento mem – ekvidis germanan oficiron. Ŝi ĝuste tra la fenestreto pafis al li – necesas noti, kun bona scio de anatomio. Falis la mortinta frico. «Unu», – diris al si doktorino Volovik. Kaj ĝisatendis la duan, kaj poste la trian. La terkabano estingadis la sonojn de la pafoj, kaj la sciencon, mi ripetas, la anatomion, Volovik sciis je tre bonaj kaj bonegaj poentoj. Poste, kompreneble, al ŝi fariĝis koratako, sed la esencon de la afero tio ne ŝanĝas. Ŝi restis kun siaj vunditoj ĝis la lasta fino. Kaj sian devon plenumis...

– Sed miaj cirkonstancoj...

– Kaj tio, kara mia parencino, min ne koncernas. Ja tiuj cirkonstancoj povas ĉiam aperi, tiuj aŭ aliaj seneliraj. Sed la malsanuloj pri neniaj cirkonstancoj kulpas. Tial vi, parencino, min de tiu afero liberigu.

Li diligente, kvazaŭ mapojn, kunmetis la kovertojn kun la leteroj, kovris la skribmaŝinon per gratita kovrilo, butonis supre la rimeneton.

– Ĉu tio estas definitiva? – demandis Luba, fiksrigardante al Ustimenko per malgajaj okuloj. – Ĉu vi estas certa, ke vi pravas? Aŭ mi tamen rakontu al vi la historion, pro kiu mi fuĝis?

– Ja por kio la historio, – per jam tute enua voĉo prononcis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Unu historio, alia historio, ĉiuj havas siajn historiojn. Sed kiajn historiojn havas malsanuloj? Kian historion povas havi malsanulo, kiu estas alkatenita al sia kuŝloko, kaj atendas, kiam al li lia bona doktoro bonvolos veni? Kaj la bona doktoro serĉas, kie al li estas pli bone. Ne, kara doktoro, ne ekzistas dio, krom la dio, kaj Mahometo estas lia profeto. Sur tio ni staras. Bonan nokton.

Luba leviĝis. La pantoflo falis de sur ŝia piedo, ŝi kliniĝis super ĝi kaj longe sidis en tiu maloportuna pozo. Ŝi sentis timon. Tiel dirus ankaŭ Vagarŝako. Tute tiel. Ilin, ĉiujn ilin, neniam interesas tio humiliga kaj malfeliĉa, kio konsistigas nemalgrandan parton de homa vivo. Ili estas absolute certaj, ke ĉion ĉi eblas venki, necesas nur scipovi «preni la bovon je la kornoj».

– Bonan nokton, – diris Luba.

– Bonan nokton, – aŭtomate respondis li.

Kaj matene, kiam Luba vekiĝis, Ustimenko jam foriris en la malsanulejon. 

Malagrablaĵoj

Tiu ĉi tago komenciĝis por Eŭgeno Rodionoviĉ eĉ per ioma surprizo: tuj kiam li eniris en sian vastan, kvinfenestran kabineton, eksonoris la interurba telefono kaj la malnova bona kompano – iam Miĉjo Ŝervud, kaj nun kamarado Ŝervud, kiu fiksiĝis nun en la ĉefurbo kaj multon decidadis en la medicin-eldona afero, – sciigis, ke lia, de Stepanov, «Manlibro de medicina laboranto» estas aprobita en la plano kaj ke la kontrakto estos sendita senprokraste – venis tempo por komenci laboron.

– Kamarado Ŝervud, – kriis Eŭgeno, streĉiĝinte kaj blovante en la parolilon. – Kamarado Ŝervud, vi povus ĉe ni gasti. Ja ĉi tie estas la karaj Laroj. Aŭ Penatoj? Ni akceptus laŭ plej alta kategorio. Ĉu vi estas ĉasisto? Miĉjo, mi demandas – ĉu vi ĉasas? Nu, tion – pif-paf! Kion? Ĉu fiŝkaptado? Ankaŭ fiŝkaptadon ni aranĝos. Ne, mi diras: ankaŭ fiŝkaptadon ni faros. Kiel barbiro pendumiĝis – ĉu vi scias? Kian li letereton lasis? Li skribis: «Tutegale ĉiujn ne eblas razi!» Tiel ankaŭ ni! Laboras, laboras, kaj la Penatoj atendas. Mi diras – atendas la Laroj...

Li ĉiam konfuzadis Penatojn kaj Larojn, sed ankaŭ Ŝervud pri ili, evidente, ne tro kompetentis, tial ĉio pasis bonorde.

– Kaj vi hastu, – per velura voĉo konkludis la konversacion Ŝervud. – Vi havas intuicion pri temoj, necesaj al la popolo, ni tion notis en kunsido. Kaj tiun broŝuron perfektigu – «Kuracaj fortoj de la naturo». Ĝi estas en la plano. Kaj poste ne deŝiriĝu de la ideo de populara libro, amasa libro, komprenebla libro. De tiu komplekso, kamarado Stepanov, multo dependas.

Konkludadis Ŝervud, laŭ sia kutimo, longe, kaj Eŭgeno aŭskultadis kaj kapjesadis, kaj al la sekretariino Bella ŝajnis, ke kapjesas ne li, sed la telefona parolilo, kaj tiras post si Stepanov-on.

– Poŝtaĵo, – diris la sekretariino, kiam Eŭgeno Rodionoviĉ varme adiaŭis kun Ŝervud. – Hodiaŭ estas multe.

– Multe, – suspiris li, – kaj kiam mi laboru pri la libro? Ĉu vi mian konversacion aŭdis? Kamarado Ŝervud mem persone telefonis.

Bella diris, ke ŝi komprenas.

– Ili min urĝas, – plendis Eŭgeno Rodionoviĉ. – Kaj hejmen mi venas elturmentita, la nervoj estas streĉitaj, nur preni luminalon kaj en la liton...

Kaj, akceptante de la sekretariino stakon da kovertoj, li riproĉis:

– Vi, kara, prefere mem tiun skribaĉaĵon legu. Miaj okuloj krevas, kiam mi legas preskaŭ analfabetajn liniojn. Kaj per kio mi povas helpi, se en malsanulejoj mankas lokoj? Vi povas tute trankvile respondi de mia nomo, sed, certe, ĝentile – se ne estas, do ne estas. Milito, detruoj, ni ankoraŭ ne restarigis... Nu, lasu, tiujn ĉi mi jam trarigardos, sed morgaŭ...

Bella foriris, Eŭgeno ŝlosis sin, faris gimnastikon «por korpulentuloj» – ĉe la patro li ĝeniĝis okupiĝi per tiuj malsimplaj manipuloj, – poste telefonis al Genadio Paŭloviĉ Golubev, referendario de Zolotuĥin, kaj sciigis al li, ke doktoro Bogoslovskij alveturis kaj eĉ jam alklimatiĝis.

– Kaj kio? – demandis Golubev, kiu, malsame de sia ĉefo, paroladis tute kun ĉiuj en Unĉansko kaj en la regiono malĝentile, opiniante, ke li havas aferojn nur kun «subuloj», dum por la telefono, konektanta la regionon kun Moskvo, Genadio Paŭloviĉ havis preta tute alian tembron de voĉo, ne tute karesan, sed kun preteco kaj sen ajnaj «kaj kio?».

– Kaj tio, ke vi tion al kamarado Zolotuĥin raportu, – subite furioziĝis Eŭgeno, kiu en la lasta tempo iĝis jam tiom estro kaj kun tio kutimiĝinta al estrado estro, ke li povis permesi al si en kelkaj esceptaj okazoj kaj eksplodi, kaj krii, kaj starigi iun sur sian lokon. – Ĉu vi komprenas? Raportu, kaj nure. Kaj pri «kaj kio» – tio estas ne via kaj ne mia zorgo.

La impertinenta Genadio, evidente, raportis tuj, ĉar Bella, timigite enŝoviĝinte en la pordon, kiun ŝi malŝlosadis el la akceptejo per sia ŝlosilo, sciigis:

– Zinovio Simonoviĉ estas konektita.

– Bonan vesperon, kamarado Zolotuĥin, – riverencante al la telefono, diris Eŭgeno, – jes, pri Bogoslovskij. Sed se vi permesos, tiam mia opinio tamen estas, kamarado Zolotuĥin: ne alveturigu vian Aleksandron. Unu minuton. Li ja estas en speciala kliniko, dum ĉi tie eĉ kondiĉoj por li ne povas esti kreitaj en tiu ĉi etapo... Pardonu, sed garantii neniu povas, des pli mi. Mi tute konsentas, sed doktoro Ustimenko estas homo de ekstremaĵoj, riskema, same kiel Bogoslovskij... Tio estas tre prava, sed iu el aŭtoritatoj diris, ke iam necesas havi kuraĝon, por ne operacii...

Li silentis iom, aŭskultis, poste diris obeeme:

– Jes!

Kaj, surmetinte la parolilon, li longe sakris – la insulto rilatis al Ustimenko. Kaj tiam, preskaŭ aŭtomate, li malfermis tiun damnitan koverton – post deko da sendanĝeraj petoj, plendoj, oficaj informoj, aldonaĵoj al raportoj...

Tio estis la skribmaniero de Aglaja. Li tuj komprenis, apenaŭ ekrigardinte. Kaj komprenis, ke al ŝi estas malbone, al ŝi okazis la plej malbona el tio, kion li povis supozi, – plej malbona kaj por ŝi kaj por ĉiuj aliaj, ligitaj kun ŝi per parenceco.

Ŝi estis viva, kaj ŝi troviĝis en malliberejo.

Per krajono ŝi plenskribis paperan folion, elŝiritan el lerneja kajero. La literoj estis nedistingeblaj, kelkaj vortoj tute forviŝiĝis, sed li legis «arestita», «sendita», «suspektata, kvankam...», «estis ĉe Kolima», «Tajŝeto»[38], «fortoj foriras», «espero skribi al la CK», «Vlaĉjo pereis», «mi esperas elĵeti el la vagono – bona homo transsendos pluen», «ĉiam honeste».

Tenante la leteron en la kunpremita pugno, Eŭgeno leviĝis, verŝis por si akvon el karafo, staranta apud la fenestro, mallevis sur la porda seruro la klikon, por ke la sekretariino ne povu eniri, kaj ree eklegis la leteron. Poste li diligente metis la triangulon reen en la koverton, la koverton faldis duone kaj kaŝis en la monpaperujon. Meĥanikaj movoj ĉiam trankviligadis lin, kaj li kelkfoje sen ajna senco elprenadis la leteron de Aglaja el la koverto kaj ree ĝin tien metadis, kaj poste, kaŝinte fine, skribis sen makuloj sur granda, kun marĝenoj, paperfolio deklaron al la loka estro de la Departemento, iama savinto de Bogoslovskij, antaŭnelonge suferinta pro Barbara Ŝtub. Ŝtub estis membro de la partia buroo, kaj tie, raportante, Eŭgeno ĉiam miradis pri abundo de scioj ĉe tiu mallongkrura, grandkapa homo, kiu, se faradis demandon, tiam kun scio, kaj se esprimadis sian opinion, tiam funde kaj kun kompreno de la afero. Estante mem tute ne saĝa, Eŭgeno tamen ellernis kompreni iomete tion, kiu estas stulta, kaj kiu estas saĝa. Sed ĉi tiam, estante, milde dirante, iom ekscitita pro la ricevo de la triangulo litere el la transmondo, Eŭgeno Rodionoviĉ ankaŭ sian deklaron skribis en stilo hirta, kun ŝrikaj sonoj kaj sennecesaj certigoj pri sia elprovita en severaj tagoj de la milito fideleco al nia ŝtata ordo, al la Komunista partio, kaj ankaŭ, certe, persone al la gvidanto kaj instruanto...

Ŝtub Eŭgenon Rodionoviĉ-on akceptis senprokraste. Li estis sola en sia granda, morna kabineto kaj trinkis malfortan teon, trarigardante ĵurnalojn kaj kuntirante la brovojn, kiam, delikate frapinte, Eŭgeĉjo eniris.

Ĉi tie per betulaj, sekaj kaj dikaj ŝtipoj estis varmege hejtata malnove konstruita kahela hejtforno kun larĝa, kiel ĉe kameno, faŭko, kaj pro gaja kraketado de la brulŝtipoj kaj hela fajro Eŭgeno Rodionoviĉ iomete vigliĝis kaj per sufiĉe stulteta voĉo, kun troa, sed karaktera al li en minutoj de anima maltrankvilo senĝeneco diris:

– Saluton, kamarado Ŝtub. «Ne atendis» – tio estas de kiu pentristo pentraĵo? Do tio estas mi – Stepanov.

– «Ne atendis» estas pentraĵo de Repin, – trankvile respondis Ŝtub. – Saluton, Eŭgeno Rodionoviĉ.

– Nu, kiel vi fartas? – per doktora voĉo interesiĝis Eŭgeĉjo. – Mi esperas, la ripo ne plu ĝenas?

Li intencis fanfaroni pri scioj de Ustimenko, sed klopode pensis, ke lige kun ĉio cetera estas preferinde tiun familinomon nun tute ne mencii, kaj esprimis nur sian opinion pri utilo de konserva kuracado.

– Mi pri mia ripo jam forgesis, – diris Ŝtub.

– Sed ni tiam forte maltrankviliĝis, – rememorigis pri sia aktiva helpo en tiu tempo Eŭgeno, – mi, dirante inter ni, multajn konsultis.

– Por kio do necesis ĝeni homojn?

– Kiel ne ĝeni, se okazis tia akcidento.

Estiĝis malgranda paŭzo. Eŭgeĉjo pensis, ke estas maloportune por li ne scii la rangon de Ŝtub – ĉu li estas kolonelo aŭ generalo, – ĉi tie estus bone alparoli, kiel oni faras en tiuj instancoj, sed demandi li ne opiniis ebla. Ŝtub diligente faldis la ĵurnalon kaj ankoraŭ atendis.

– Ja vi havas ion similan al kameno, – prononcis Stepanov. – Tamen estas komfortega afero – viva fajro. Flamo. Ĉiuj ĉi vaporhejtiloj por la homa organismo estas ne tre utilaj, mi tion scias kiel kuracisto.

– Jes, viva fajro estas agrabla afero, – konsentis Ŝtub.

Kaj ree aperis paŭzo.

«Kiel mi komencu ja?» – kun angoro pensis Eŭgeno.

Ŝtub demetis la okulvitrojn, viŝis ilin per la poŝtuko, surmetis kaj ĵetis rigardon al la horloĝo.

– Pardonu, – ekkriis Eŭgeno, – mi komprenas, kiel en via laboro estas streĉita la tempo...

– Kial do, – kontraŭdiris Ŝtub, – ĝi ne estas streĉita, tamen mi ne ŝatas, kiam ĝi malaperas vane...

Kaj, iomete kliniĝinte antaŭen super la tablo, li demandis:

– Ja vi venis pro afero?

– Kompreneble, – ekhastis Eŭgeĉjo, – certe, kaj pro plej neprokrastebla. Por mi, ĉiuokaze, ĝi estas neprokrastebla...

Kaj per gesto decidema kaj iomete eĉ teatra li metis sur la vitran kovrilon de la granda kaj per nenio okupita tablo sian deklaron kun aldonita al ĝi koverto, al kiu per vinkto estis alfiksita la triangulo, skribita de Aglaja Petrovna.

Traleginte kaj la deklaron kun certigoj, kaj la leteron de Aglaja kaj pririgardinte aparte la koverton – ĉu ne estas sur ĝi io skribita, Ŝtub glatigis per la mallongfingra mano ĉion alportitan de Stepanov kaj diris:

– Jen strange. En la pasinta semajno min vizitis via patro, Rodiono Metodjeviĉ, por peti konsilon, kie li serĉu vian vicpatrinon. Li kaj mi pensis, diskutis...

– Nu? – ial tre mallaŭte demandis Eŭgeĉjo.

– Pensis, diskutis, – ripetis Ŝtub, – kaj ni venis al konkludo, ke vian vicpatrinon necesas energie serĉi. Eble, ŝi pereis dum la milito, sed ne estas ekskludita espero, ke ŝi estas viva. Post tia milito plej diversaj neatenditaĵoj okazas...

Stepanov momente kaj abunde ŝvitis.

– Do, ĉu vi ne estis informita? – demandis li.

– Ne. Kaj nun estos. Aglaja Petrovna, evidente, trafis en iun embarason, el kiu al ŝi estas malfacile pruvi sian senkulpecon pri akuzoj, kiuj povas esti faritaj...

Estis rimarkeble, ke Ŝtub vigliĝis.

– Sekve, – nedifinite komencis Eŭgeno, sed la kolonelo interrompis li. Kaj interrompis sufiĉe kolere:

– Sekve, via patro, vi, via fratino devas komenci serĉi...

– Ĉu ni mem? – ekkriis Eŭgeĉjo, viŝante la ŝvitan vizaĝon per poŝtuko. – Sed ĉu tio estas oportuna, ekzemple, por la patro en lia situacio?

Ŝtub ĵetis al li malpacience mokan rigardon, kaj Eŭgeno komprenis, ke li faris jam tute sentaŭgan demandon. Sed, aliflanke, Ŝtub, laŭ lia opinio, kondutis almenaŭ strange, konsiderante lian postenon. Kian tian serĉadon li povas rekomendi, se Aglaja estas kondamnita. La fakto mem de kondamno kondamnas ankaŭ eblecon de serĉado.

En tiu momento eksonoris la telefono, kaj Ŝtub, preninte la parolilon, subite tre gajiĝis kaj ekkriis per juna por lia aĝo, eĉ festa voĉo:

– Ha, Serĉjo? Ĉu vi venis, kara? Nu, kiel statas – ĝenerale?

Alpreminte la telefonan parolilon per la kapo al la ŝultro, li viŝis la okulvitrojn, dirante per ĉiam pli gaja tono:

– Jes, jes, bravulo. Tio estas ĝusta, mi tion ĝuste tiel supozis. Ja ne, post duonhoro mi liberiĝos. Tion ni diskutos. Brava kiel pavo!

Dirinte «pavo», li iomete konfuziĝis: tio estis vorto de Zosja el la hejma leksikono.

– Kia pavo? – ne komprenis telefone Kolokolcev.

– Do, je la dek unua kaj tridek, – ĵetinte rigardon sur la brakhorloĝon, ordonis Ŝtub. – Ĉu klaras? – Kaj li ree turniĝis al Eŭgeno.

– Mi, nature, supozis, – jam tute stulte komencis tiu sin kompletigi kaj disvolvi, – pensis, kredu, serioze pripensadis, ke se ŝia partizana grupo agis en nia regiono kaj se kun ŝi io okazis kaj kun ŝiaj... mi jam ne scias... pseŭdopartizanoj aŭ veraj partizanoj...

– Kial do «pseŭdopartizanoj»? – kun retenita incitiĝo interrompis Ŝtub. – Ŝi agis kune kun partizanoj. Tion ni nun bone scias. Sed plie ni nenion scias, tamen ekscios!

Eŭgeno ekhastis.

– Mi entute pri ĉio ĉi ne kompetentas, – eĉ sufokiĝis li, apartigante sin de ajna aludo pri partopreno en la sorto de Aglaja. – Mi militis kiel soldato, kion la estraro komandas, tion Stepanov faras...

– Ĉu vere kiel soldato? – rigardante preter Stepanov, sen rideto dubis Ŝtub. – Kia vi estas soldato?

Tio estis prononcita dubsence, kaj Eŭgeno eksentis nun ne nur incitiĝon, sed ankaŭ abomenon en la intonacio de Ŝtub, sed pri tio li fajfis. Li ĉiam fajfis, kiu kaj kion pri li pensas en morala senco. Sed en la ofica – tio estas alia afero. Kaj kiel ajn Ŝtub nun ridetu – kaj li permesis al si subite ekrideti silente, – ne gravas! Al Eŭgeno Rodionoviĉ kamarado Ŝtub ŝlosilojn ne trovos. Ĉe Stepanov ĉio estas bonorda! Li scias la servon, scias la vivon, ne unuan tagon komandas homojn kaj ĉiam en ĉio estas diligenta.

Tiele, kamarado Ŝtub!

– Ja tia mi estas soldato, – diris li, trankviligante sin, – tia, kiel ĉiuj. «Un'-du, malfeliĉo – bagatel', najtingalo kantas en malhel'!»

– Tio estis en la malnova armeo, kie oni kantis «Najtingalon», – plu ridetante kaj plu kun ia kaŝita senco diris Ŝtub. – En nia armeo oni ĝin ne kantas. Kaj ankaŭ pri «un'-du» vi troigis, Eŭgeno Rodionoviĉ...

– Mi estas simpla ŝraŭbeto, – ardigante sin, laŭte diris Stepanov, – mi diris en tiu senco, sed ne en ajna alia. Ŝraŭbeto, kaj fieras pri tio. Mi estas simpla sovetia homo...

– Sed ĉu ekzistas ne simplaj sovetiaj homoj, se ili estas sovetiaj? – per tono de facila monduma babilado demandis Ŝtub, kaj tuj io amara kaj ofendita ŝajnis al Eŭgeno en lia vizaĝo. – Tamen, tio ne gravas, – koleriĝinte pri si, diris li. – Do, kion vi, propre, ankoraŭ deziras?

– Mi? Mi simple deklaris, jen ĉio. Pro tio, ke civitanino Ustimenko estas plenumanta sian punon kaj ne rajtas komunikiĝi kun iu ajn, mi, komprenante, ke la letero estas kontraŭleĝa, malpermesita...

– Vi ne emociiĝu, – humile petis Ŝtub, kaj en tiu humileco al Eŭgeno ree ŝajnis moko. – Vi estu pli trankvila!

– Kia ĉi tie povas esti trankvilo, kiam okazas tiaj aferoj! – ekkriis Stepanov. – Starigu vin sur mian lokon!

– Por kio? – interesiĝis Ŝtub.

– Ĝenerale, – jam tute implikiĝis Eŭgeno Rodionoviĉ, – mi ricevis tiun leteron kaj reflekse, jes, se vi deziras, senpense, pri nenio rezonante, ekiris ĉi tien. Mi ne povis lasi niajn organojn en nescio pri tiu ĉi fakto. Se Aglaja Petrovna estas kondamnita, tiam – alie opinii mi ne povas – estas kondamnita prave. Okazis, certe, troigoj, sed nun ne estas la tridek sepa jaro...

En tio Ŝtub konsentis kun Eŭgeno.

– Jes, ne la tridek sepa, – deklaris li. – Tio estas tute ĝusta.

Lia voĉo ankaŭ nun sonis enigme, sed Eŭgeno tute ne atentis tion. Li estis tro okupita per «observado pri sia konduto» kaj energie fiksaŭskultis sian voĉon kaj siajn rondajn kaj nun trankvilajn frazojn.

– En tiu momento, mi ne diros facila, – mallevinte la okulojn por sekundo, daŭrigis Stepanov, – en tiu momento, kiam mi plene konsciis la enhavon de tiu letereto, mi perdis, kiel al mi tiam ŝajnis, Aglaja-n Petrovna-n por ĉiam.

– Kaj kiel al vi nun tio ŝajnas? – kun emfazo de la vorto «nun» malmilde interesiĝis Ŝtub.

– Ĉu nun? Sed kio nun ŝanĝiĝis? Ja oni ŝin ne rehabilitis?

Ŝtub ial turnis la kapon sur la mallonga kolo kaj demandis, ne rigardante al Eŭgeno Rodionoviĉ:

– Ĉu al la patro vi montris la leteron?

– Por kio?

– Kiel – por kio? Aglaja Petrovna estas edzino de via patro.

– Do, ĉu mi devis montri? Antaŭ vi? Do, mi malpravis, ĉu? Kaj ĝenerale, kion kaj kiel mi faru? Mi petas vian konsilon, kamarado Ŝtub, ĉi tie estas serioza afero, kaj necesas bona konsilo de sperta en tiaj aferoj homo, ĉu vi komprenas mian penson?

Ŝtub silentis, iomete forturniĝinte de Stepanov, kaj al Eŭgeno ree ŝajnis, ke li estas malkontenta pri li, malestimas lin, neniom aprezas tiun lian sinceran impeton, kun kiu Eŭgeno Rodionoviĉ venis ĉi tien.

La silento daŭris tiom netolereble longe, ke Eŭgeno ne eltenis kaj hasteme klarigis:

– Mi kaj ŝi neniam amis unu la alian parence. Tion mi diras sincere. Kaj ĉi tie mi skribis: mi ne opinias min ŝuldanta, nek parenco, nek eĉ konato. Kaj en tio mi ne partoprenas. Kaj la patron, mi supozas, ne necesas maltrankviligi. Li paciĝis kun la penso, ke Aglaja Petrovna pereis, – kaj estu tiel. Sed alie ĉio rekomenciĝos, lia koro estas malsana, tio povas kosti vivon...

Nun Ŝtub rigardis al Eŭgeno ne deŝiriĝante, kvazaŭ tiu estis diranta ion treege interesan kaj de li tute neniam aŭditan. Ili ambaŭ briladis unu al la alia per la okulvitroj ĝis kiam Eŭgeno, finparolinte, haltis en atendo de «saĝa kaj definitiva konsilo», kiel li esprimis. Kaj la konsilo sekvis, sed tute por Eŭgeno Rodionoviĉ neatendita kaj eĉ al li kontraŭindikita.

– Konsili en tio estas malfacile, – diris Ŝtub, kolere tirante la branĉon de siaj okulvitroj, kvazaŭ ĝuste ĝi malhelpis al li doni indan respondon, – konsili en tio eĉ estas neeble, en tio ĉiu homo devas agi laŭ sia konscienco, kiom, certe, tiu konscienco estas disvolvita ĉe komunisto, kaj ĉe komunisto, se lia partieco ne estas ekstera, ne farbo nur por tempo, la konscienco estas ĝuste akrigita, ĉar komunistoj estas nepre honestaj homoj, sed, bedaŭrinde, okazas tiel, ke en iuj individuoj anstataŭ konscienco kreskas planto, nomata timo. Timo antaŭ eventuala puno pri sia vidpunkto, kvankam fundamentita...

– Sed mi ne povas apartigi mian vidpunkton disde la vidpunkto de la organoj de sekureco, – subite eksplodis Eŭgeno Rodionoviĉ, – tio estus stranga...

– Stranga estas ne tio, – neatendite suspiris Ŝtub. – Stranga estas alio. La esenco de nia konversacio estas stranga, ĉar vi, sendube, pli multe kaj pli proksime konas Aglaja-n Petrovna-n, ol mi, kvankam en la juneco ankaŭ mi ŝin konis kaj senmezure estimis. Konis mi nemulte, certe...

Li paŭzis.

Eŭgeno tuta ŝoviĝis antaŭen, tiel ke li eĉ aŭdis, kiel spiras Ŝtub.

– Ne nemulte, sed eĉ multe, bone konis, – kvazaŭ kolerante pro la propra malcerteco, dise kaj klare prononcis li, – bone, jes! – Li parolis, pripensante kaj kontrolante ĉiun vorton, kiel ĉiam, sed tamen li estis kvazaŭ portata, kaj ĉiu sekva frazo, dirita de li, estis pli decida ol la antaŭa, pli malmilda, pli kolera. – Mi ŝin konis – tiun kamaradinon, konis kiel bonan, fidelan al la partio, ageman homon. Justan homon. Kaj mi opinias, mi pensas, mi estas certa, ke ŝi ne povis fari krimon kontraŭ la Patrujo, – kamaradino Ustimenko ne povis, ĉu vi komprenas? Eble, estas ia ĉeno de cirkonstancoj, koincido...

– Jes, jes, koincido, – enmiksiĝis Stepanov.

– Sed vi havas alian vidpunkton, – neatendite kriis al Eŭgeĉjo Ŝtub. – Alian! Por kio do vi al mi jesas? Vi ja alportis dokumenton pri tio, ke vi apartigas vin? Vi eĉ al ŝia edzo ne diris pri tio, ke ŝi estas viva. Vi venis ĉi tien, por certigi niajn organojn...

Tiam jam la sango ĵetiĝis al la vizaĝo de Eŭgeno.

– Jes, – diris li sentime, – venis. Kaj alportis la deklaron. Kaj ankoraŭ dudek fojojn mi venos kaj deklarojn alportos. Mi por vi ne estas knabo, kamarado Ŝtub. Mi estas kadrulo, responsa funkciulo. Ĉu vi pensas, ke mi ne scias, kiel oni min trenus, se mi ne venus mem? Tio estas vi, kiu konas Aglaja-n Petrovna-n, sed aliaj? Grandan dankon al vi pro ĉio, mi estas homo plenaĝa, kaj al mi mia sorto same estas kara. Pardonu, sed la vivo estas la vivo. Mi ne deziras murdi mian patron. Ja mia patro estas komunisto el «Aŭroro»! – patose ekkriis Eŭgeno antaŭ la kurtenfalo. – El «Aŭroro»!

– Laŭ miaj informoj, el drednaŭto «Petropavlovsko», – ekstarante de sia seĝo, prononcis Ŝtub, – tiel al mi la admiralo mem diris. Sed «Petropavlovsko» same estas bona, bonega, same estas historio...

Kaj Ŝtub trankvile etendis al Stepanov kaj la leteron de Aglaja, kaj lian deklaron.

– Sed mi dezirus, ke tiuj dokumentoj...

Ŝtub interrompis abrupte:

– Prenu!

– Sed la letero ja estis sendita kontraŭleĝe! – kvazaŭ ebriiĝante pro propra kuraĝo, per oficiala voĉo prononcis Eŭgeno. – Mi opinias necesa transdoni ĝin al la organoj. Tion mi ankaŭ en la deklaro notis. Al mi estas donita rajto ricevi tiujn leterojn, kiujn estas permesite skribi, sed ne iajn tiajn... subĵetitajn skribaĵojn. Kaj ĝenerale, kamarado Ŝtub, vi pardonu min, sed tiun trenaĵon mi ne intencas bele treni. Kaj enmiksiĝi en tiaspecajn aferojn mi same ne havas deziron. Kaj se vi mem laŭ regularo aŭ laŭ instrukcio ne povas akcepti miajn dokumentojn, tiam diru, al kiu, – mi enmanigos.

Ŝtub silentis iom, elprenis el tirkesto de la tablo skatoleton kun vinktoj kaj intencis vinkti la dokumentojn, sed Eŭgeno haltigis lin, dirinte:

– Ja tie estas vinkto.

– Kio? – ne distingis Ŝtub.

– Mi ja vinktis la leteron kaj la koverton. Tie estas vinkto...

– Aĥ, jen kio, – kapjesis Ŝtub. – Jes, jes, vinkto...

Li ankoraŭfoje rapide, kun ia miro ĵetis rigardon al Stepanov, poste demandis:

– Ĉu vi havas nenian kroman aferon al mi?

– Ja kio krome, – kun larĝa rideto diris Eŭgeno Rodionoviĉ, – krome, kiel oni diras, estas fino. Ĝis revido.

– Ĝis revido, – diris Ŝtub, ne donante al Eŭgeno la manon.

Gardostaranto malsupre atente tralegis kaj la paspermeson de Stepanov, kaj lian pasporton. Kaj kiam li ekrigardis al Eŭgeno Rodionoviĉ, al tiu ŝajnis, ke la ĉefserĝento scias, por kio tiu hodiaŭ venis ĉi tien. Tamen, certe, ĉio ĉi estis plena absurdo – nenion povis scii ajna serĝento. «Nervoj, – pensis Eŭgeno. – Ĉu mi iru al bona kuracisto?» Li ĉiam estis iomete hipokondria.

Kaj, malgraŭ tio ke nenio speciala «ĝenerale kaj entute» okazis, Eŭgeno Rodionoviĉ subite rememoris unu el la plej fiaj paĝoj de sia «vivlibro» – tiun paĝon, pri kiu li neniam kaj al neniu rakontis, kaj eĉ se ĝi rememoriĝadis, do nur kontraŭvole, kiel hodiaŭ, kiam li trenis sin el la griza domo sur la Lenin-strato en sian «kancelarion», kiel nomadis lian solidan institucion la nenion respektanta Barbara.

Kaj la rememoro estis jen kia: iam sukcesis Eŭgeno Rodionoviĉ laŭleĝe aranĝi por si tian oficvojaĝon, kiu estis forpermeso al la familio, kaj eĉ kun pretera vizito al Moskvo, kvankam milita, kvankam severa, sed tamen ĉefurbo, kie ĉe lerto, kiun Stepanov havis abunde, eblis tamen kulture ripozi de militaj minacaj tagoj, vigliĝi, montri sin kaj rigardi homojn...

Ĉio iris plej bone: la medicina generalo, ĉe kies persono servis la turniĝema kaj servopreta Eŭgeĉjo, preparis sendaĵon por la edzino, sed tiam subite okazis unu vundita kapitano, kiu petis la generalon komplezi aldoni al lia generala sendaĵo malgrandan kapitanan – kelkajn ladvazojn da viando kaj kolbaso kaj buteron en du boteloj.

La generalo al la kapitano kapjesis, kaj Eŭgeĉjo ektrenis ankoraŭ unu sendaĵeton.

Ĝuste kun tiu ĉi sendaĵeto okazis en Moskvo incidento. «Kulture ripozante» en sia gasteja numero, kamarado Stepanov, tiam majoro de medicina servo, foje drinkis kaj anime ardiĝis rilate de gastamo – al li tielaĵoj okazadis, – sed, certe, je aliula konto. La generalan sendaĵon li jam liveris al la adreso, kaj la kapitanan li devis veturigi pluen, kaj tiam al li venis ideo, ke li nur iomete el ĝi prenos, kaj poste, eble, aldonos, tial ĉio rezultos tute senpeke.

Tamen ne rezultis.

Unue, la konversaciantinoj de Eŭgeno Rodionoviĉ, gaje kaj senĝene babilante, mirinde rapide formanĝis la konservaĵojn, kaj la botelojn kun fandita butero malkovris kaj fritis sur elektra fornelo amason da «sandviĉoj», kiel esprimis tiu blondulino, ĝuste pro kiu la kamarado majoro de m. s. pufigis sian pavan voston. Due, sekvante sian pluan itineron, Eŭgeĉjo la sendaĵon ne «kompensis», sed ĝismanĝis la restintajn du skatolojn da kolbaso. Nu, kaj trie, en la loĝejon al la kapitana edzino li, memkompreneble, ne venis: kiel povis li transdoni leteron, kie estis menciita la enhavo de tiu kesteto, kiun «kamarado Stepanov kompleze konsentis liveri, kara mia edzino, al vi!», se eĉ la kesteton mem li elĵetis en vagonan fenestron?

Plue la afero iris eĉ pli malbone.

En la vestiblo de sia sanitara departemento Stepanov, reveninte el la oficvojaĝo, tute neatendite renkontis la vunditan kapitanon. La kapitano ĵetiĝis al la majoro kun demandoj, kaj Eŭgeĉjo, preter sia volo, sole pro bona kaj eĉ amika simpatio al la kapitano mensogis pri la kapitana edzino – kiel li ĉe ŝi trinkis teon kaj kiel ŝi regalis per «sandviĉo» kun kolbaso, kiel ĉio estis «varme kaj simpatie», kaj nur la leteron li ne alveturigis – forgesis, pardonu, perdis nesciate kie kaj kiel...

Kaj en la postmilita junio Eŭgeĉjo ankoraŭfoje renkontis la kapitanon en restoracia halo de la Jaroslavla stacidomo de Moskvo. La kapitano lin eĉ ne rimarkus, sed Eŭgeĉjo estis ebrieta, tute malmulte, kaj tre simpatianta al la homaro. En la kapitano al li ŝajnis io konata, li diligente ĝisatendis momenton, kiam iliaj okuloj renkontiĝis, kaj kapsalutis, kapsalutis, ridetis – frontan saluton, amikego, saluton, ie ni renkontiĝis, sed kie?.. Aĥ, milito, milito...

Li plu tiele kapsalutadis kaj ridetadis, kaj la kapitano plu kuntiradis kaj kuntiradis la brovojn, luktante, evidente, kontraŭ deziro aliri kaj eldiri, kaj nur kiam, deŝovinte la seĝon per la piedo, la kapitano leviĝis, forturniĝis kaj foriris, Eŭgeĉjo rememoris la kesteton, la konservaĵojn, la buteron kaj la blondulinon kun amikinoj. Rememoris kaj eĉ iomete ŝrumpis – tiel aĉe li sin eksentis. Kaj ne pro honto, ne! Pro timo. Tiaj kapitanoj ofte estas batemaj – li batos, kaj poste klarigu!

Kaj hodiaŭ, nun, ĵus li estis ridetanta kaj kapsalutanta al Ŝtub, tute kiel al tiu kapitano en la restoracia halo, kapsalutadis kaj ridetadis, sed por kio? Por kia utilo? Ja la vizaĝo de Ŝtub estis tute sama, kiel de la kapitano dum ilia lasta renkontiĝo, – abomenanta!

Kaj jen iel-tiel iris tiu ĉi tago, laŭ la simpla formulo de avo Metodo: kaj la vosto longa, kaj la beko ne mallonga, – staras, kiel skolopo sur marĉo, kaj ŝanceliĝas: la bekon eltiros – la vosto enŝlimiĝos, kaj la voston eltiros – la beko dronos. Iĝis Eŭgeno subite timigita – eĉ paserojn timis; reveninte de Ŝtub, li ŝlosiĝis en sia kabineto antaŭ akcepto de laborantoj (estis merkredo, akcepta tago), prenis bromon «por obtuziĝo», iom torporiĝis, prenis tablojdon da kafeino – tro ekscitiĝis, kaj tiam subite venis du belulinoj: fratinoj Vera Nikolajevna Veresova kaj Lubov Nikolajevna Gabaj, gajaj, odorantaj je frosto kaj parfumo, kaj kun rekta deklaro de Luba – «jes, mi fuĝis, dizertis, la kaŭzoj ne gravas, se vi ĉi tie vere estas estro – donu laboron».

Eŭgeĉjo komence kondutis tre kuraĝe, sed tuj ektimis eĉ solan penson pri Gorbanjuk kaj komencis plekti puntojn pri malfacileco de la cirkonstancoj kaj pri tio, ke kvazaŭ en Unĉansko mem, ekster la Ustimenka mastrumaĵo, ĉio cetera ŝajne estas plene kompleta, kaj kio koncernas malproksiman periferion, do tie li pretas disponigi...

– Kaj al mi eĉ supermalproksima taŭgas, – sen ajna streĉo interrompis Lubov Nikolajevna, – min ajna periferio ne timigas. Kaj ankoraŭ unu bonegan doktoron mi al vi tien alveturigos...

Eŭgeno Rodionoviĉ, ne atendinta tian decidemon, denove komencis morale elturniĝi kaj hipokriti kaj denove retroiris, pretekstante tion, ke li petos el la lokoj informojn kaj tiam ree povos reveni al tiu demando.

– Nu, kaj se Moskvo al vi rekomendos doktoron Gabaj? – fiksrigardante al Eŭgeno per ridetantaj okuloj, demandis Vera Nikolajevna. – Nur, mi petas, ne parolu pri tiu temo kun Vladimiro Atanazijeviĉ, vi liajn kapricojn konas ne pli malbone ol mi. Mi al vi diros unu familinomon – se li al vi rekomendos doktoron Gabaj, ĉu estos sufiĉe? Sed tio ĉi same restu inter ni – bela kaj malgranda sekreto.

– Ja je dio, Vera Nikolajevna! – certige ekkriis Eŭgeno.

– Cvetkov, – kun senzorga rideto diris Vera.

– Ĉu Konstanteno Georgijeviĉ? – interesiĝis Stepanov. – Generalo?

Kaj, ne atendante respondon, respektege dismovis la manojn kaj diris nelaŭte:

– Vi mem scias, Vera Nikolajevna, ni estas soldatoj!

– Nur al Vlaĉjo eĉ ne unu vorton, – ekstarante, ordonis Vera Nikolajevna, – ili unu la alian jam ekde la milito ne eltenas, mia mastro eĉ tiun nomon aŭdi ne povas. Cetere, Cvetkov baldaŭ estos ĉi tie, ni renkontiĝos, vi kun li, certe, amikiĝos. Li estas homo de granda ĉarmo...

Luba dum tuta tiu tempo silentis, ĵetante el sub la frunto rigardojn jen al la fratino, jen al kamarado Stepanov. Eŭgeĉjo ilin ne sen eleganteco kondukis ĝis la pordo, riverencis al ili kaj vokis la sekvan el la vicatendantoj de akcepto. «Diablo ilin ĉi tien portas, – pensis li angore, pririgardinte la sombran vicon da homoj, kiujn en siaj raportoj li nomadis ne alie, ol „la granda armeo de la sovetia medicino“ – venadas al mi, eĉ per balailo ne eblas forpeli!»

La akcepton li hodiaŭ faradis iel malvigle, respondadis al demandoj distrite, sub premo de la laborantoj resolvis tiujn demandojn, kiujn en ordinara tempo oni ne devigus lin resolvi, unu impertinentulon, postulantan enhospitaligi lian patrinon, eĉ «ne metis sur ĝustan lokon», sed iomete pardonpetis lin, kaj kiam venis tri malnovloĝantoj kun aroga peto ebligi al Bogoslovskij akceptadi malsanulojn en la polikliniko de la Departemento de la rivera naviga kompanio, Stepanov ilin ne pelis for, sed diris, ke li tiun demandon «traventolos», kaj eĉ kredigis, ke li persone «estas por per ambaŭ manoj».

«Kio estas tio? – incitiĝante, pensis li. – Li ne sukcesis alveturi, ankoraŭ eĉ ne registriĝis, dormas en la kuracista ĉambro, sed en la urbo oni jam scias, kaj postulas, kaj pretendas! Atendu, atendu, Nikolao Eŭgenjeviĉ, mi al vi montros ĉason al granda salajro!»

En lia animo estis malbone: de tempo al tempo imagiĝadis al li la okuloj de la patro – ilia potenca kaj malmilda esprimo, sub kiu kvazaŭ kaŝadis Rodiono Metodjeviĉ sian nekonsoleblan malfeliĉon. Kio, se li alportus al li la leteron, vokus Vladimiron, ŝlosiĝus triope kaj diskutus planon de veturo en Moskvon? Ja Aglaja Petrovna estas viva – tio estas la plej grava, sekve, eblas agi, uzi rimedojn, kaj energio en la patro abundas, li atingus...

Nu, kaj se?

Se estas vero, ke Aglaja-n ne eblas eltiri?

Kaj krome se la letero de Aglaja estas provoko? Ja ĝi estis turnita ne rekte al li, Eŭgeno, sed en la urban sanprotektan departementon, kun peto transsendi al Stepanov E. R. Jen kiel tie estas skribite!

Se tio estas kontrolo?

Vica «laborulo» estis ion rakontanta al li, li kapjesadis, ne komprenante. La rakonto estis longa, la laborulo deziris rericevi loĝejon en Kamenka, antaŭ la milito li tie loĝis.

– Sed kial? – interesiĝis Stepanov.

– Ja mi diras, Eŭgeno Rodionoviĉ, mi el la malsanulejo de Kamenka foriris kiel helpkuracisto al la fronto, kaj nun en la saman malsanulejon revenis...

– Klaras! – kapjesis Eŭgeno.

«Nu kia povas esti kontrolo? – pensadis li, aŭskultante maljunan doktorinon, kiun oni en la distrikta malsanulejo rifuzis provizi per brulligno. – Kiaj stultaĵoj venas en mian kapon! Certe, mi devis senprokraste porti la leteron al la patro! Ja ankaŭ nun ne estas malfrue rakonti. Li komprenos, mi klarigos, ke la leteron mi neniigis, kaj la enhavon memorfiksis, jen ĝi...»

Sed ankaŭ tiun planon li plene malakceptis. Se ekzistas la letero, do li, Eŭgeno Rodionoviĉ, membro de la regiona plenumkomitato, konata funkciulo, kun perspektivoj multe pli altaj, ol ĉiuj liaj nunaj postenoj, en la plej bona okazo por ĉiam haltos en sia promociiĝo. Sed por kio? Kiu donis al li rajton ne kredi je justeco? Ĉu li havas almenaŭ unu ekzemplon? Kiu scias, kun kiu povis esti ligita Aglaja Petrovna, kaj ankaŭ la forpasinta Atanazio Petroviĉ. Li estis en Hispanio. Iru nun serĉi, kun kiu li tie komunikiĝis dum vojo al Parizo? La fadeno povis malvolviĝi nur nun. Kaj eĉ sen malbona intenco – konspirantaro dum la milito estas afero ne de nia kompetenteco...

Antaŭ la tagmanĝo li tute nervoziĝis kaj, telefoninte hejmen, sciigis, ke oni lin ne atendu, ĉe li estas «popolo». Poste li ŝlosis la gardoŝrankon je tri ŝlosilturnoj kaj ekiris en la «bluan manĝejon» – tiel nomiĝis la loko, kie responsaj kamaradoj de Unĉansko estis nutrantaj sin.

Inna Matejevna komencas laboron

Ŝia personara fako devis aspekti solide kaj eĉ respektinde, – pri speciala premanta respektindeco de tia speco ŝi instriuiĝis jam de sia samarkanda estro, kie ĉio estis «kverkumita», «marmorumita», eĉ «kuprumita». Pro solideco de sia oficejo Inna Matejevna insistis tiel signife, ke Stepanov trifoje «ĵetiĝadis» al sia estraro kun tiu ekstervica antaŭkalkulo kaj finfine deklaris al la vidvino, ke la demando estas «pendigita».

– Kiel? – ne komprenis ŝi.

– Ventoliĝas.

– Mirindan lingvaĵon vi havas!

Eĉ ŝi riproĉadis lin.

– Mi havas mirindan lingvaĵon, kaj vi, Inna Matejevna, havas mirindan postulemon. Al mi kamarado Losoj tiel rimarkis: nova konstruaĵo, ĵus riparita – kaj denove rompi! Nepermesebla disipemo. Kaj mi staris kaj ruĝiĝis.

Apartamenton por sia fako Gorbanjuk elektis sur la dua etaĝo. Kaj jam aŭtune eklaboris rompostangoj, martelegoj kaj pikpioĉoj. La domo, disponigita por la urba departemento pri sanprotektado, estis malnova, kripligita per pripafadoj kaj bombadoj, sed konstruita firme, en negocista maniero.

– Kion ĉi tie oni dispecigas je etaj eroj? – demandis iam Barbara, pretere veninta al Eŭgeno en la laborejon por pruntepreni duoncenton ĝis salajrotago. – Kion vi rompas?

– Jen, Banjeto, la personaran fakon ni kreas, – malgaje palpebrumis sub la okulvitroj Eŭgeĉjo. – Tia, vere, estas energia nia Inna Matejevna...

– Ĉu tiu belulino kun okuloj de pafvundita gazelo? – interesiĝis Barbara. – Juĝi vin necesas pro tia energio, – koleriĝis ŝi. – Kiaj vi estas bonkoraj per la laborist-kamparana mono. Kaj vin, Eŭgeĉjeto, juĝi kun speciala severeco – pro tio, ke vi estas ŝlemilo. Oni ĵus garnis – kaj rompas. Kaj por kio vi tia poltrona naskiĝis, Eŭgeĉjeto?

– Nu-nu, – tute konfuziĝis Eŭgeno, – kion vi diras. Nia afero estas soldata: kion ni devas, ni faras, kaj kion ni ne devas – ne ni juĝu. Kaj mi, cetere, tute ne estas poltrona, mi estas fortika...

– Vi estas fibreca, sed ne fortika, – ne kompatis lin Barbara, – tio, fraĉjo, estas tute alia nocio.

Ŝi subite puŝis lin al la ventro per la pugneto kaj, jam forirante, diris:

– Estas hontinde tiel grasiĝi.

Dum iris la «konstruado», Gorbanjuk laboris en la kabineto de la viculo de Eŭgeno Rodionoviĉ – doktoro Neĉitajlo, tiel timigita de siaj vivaj embarasoj kaj peripetioj, ke li eĉ ne rezistis, kiam oni lin elpelis el la kutima nesto.

– Vi dume tra la regiono veturos, – konsilis al li la energia Inna, kvankam li ĵus revenis, – inspektos kirurgian helpon en la periferio...

– Ne gravas, ne gravas, – ekbalbutis Neĉitajlo, – certe, ne zorgu, mi petas...

La kompatinda Neĉitajlo kaj unuan, kaj duan fojojn, kaj plue vizitis la «periferion», kiel esprimis la severa Gorbanjuk, sed en la kabineton oni lin plu ne enlasis. Preskaŭ ĝis printempo li okupiĝadis en la akceptejo de Eŭgeno Rodionoviĉ, stariginte sian tablon proksime de la hejtforno.

Kaj Inna Matejevna, aeruminte la ĉambron de Aleksandro Samueloviĉ kaj alimetinte tie la meblaron laŭ sia gusto, instalis sekretariinon de la personara fako Vetĉinkina-n en la librotenejon kaj okupiĝis pri kutimiĝo al sia estonta agado.

Ĝuste tien venis al ŝi Katinjo Zakadiĉnaja – venis mem, laŭ propra iniciato, venis tial, ke ŝi ne havis krome kien kaj al kiu veni. Ŝiaj plendoj restadis sen respondo kaj sen ajnaj sekvoj, kaj kiam ŝi skribis «persone al k-do Ŝtub», ŝi estis vokita de iu kapitanaĉo Kolokolcev, kiu tre severe al ŝi deklaris, ke ĉi tie jam estas «koncentritaj» kelkaj ŝiaj deklaroj al plej diversaj instancoj, ke tiuj deklaroj estas «kalumniaj» kaj ke al ŝi ne malhelpus okupiĝi pri socie utila laboro, sed ne venĝi al tiuj, kiuj juste ĉesigis ŝian ŝtelan agadon.

– Pri kia tia laboro? – ploregante, diris Katinjo al kapitano Kolokolcev. – Ili min senigis je la sankta rajto pri laboro, ili kontraŭ nia konstitucio aktive elpaŝas...

– Tio estas malvero, – diris Kolokolcev, – al vi oni ne donis duan salajron, sed sobre juĝu vi mem...

Zakadiĉnaja «juĝi sobre» ne deziris, kaj de Kolokolcev ŝi, larmokovrita kaj kolera, venis al Inna Matejevna, kiu same estis tre kolera, ĉar hodiaŭ – ĵus – renkontis en la koridoro la ĉefkuraciston Ustimenko, kiu kun subrido rifuzis eniri kun ŝi en ŝian kabineton por konversacio «inter kvar okuloj».

– Mi hastas, – diris li, – mi estas okupita. Kaj mian inviton mi ripetas: bonvenu en mian malsanulejon. Certe, estus bone kaj racie, se viajn fakojn alinomi, kaj ne nur en la nomo, sed ankaŭ en la esenco. Ne «fako pri personaro», sed «fako pri vivo de personaro». Aŭ fako pri «loĝado de personaro». Por ke vi ne nur en dosierojn rigardu – pri parencoj, sed ke vi ankaŭ okupiĝu pri tio, en kiaj kondiĉoj niaj medicinistoj vivas. Kiel, ĉu estas tro klopode?

Kaj, svinginte al ŝi sian manon, li foriris, altega, en nigra flota palto, en marista kaskedo, kun lambastono de invalido.

– Kion al vi? – demandis Inna Matejevna, revenante al si kaj ekvidinte ĉe sia pordo la peneme plorantan Katinjon. – Al kiu vi?

Ŝi ne toleris ajnajn larmojn, ŝi vidis ilin sufiĉe, sed Zakadiĉnaja preskaŭ perforte enŝoviĝis en la eksan kabineton de Neĉitajlo kaj, dense ferminte post si la pordon, tuj sciigis la malgajan historion de sia vivo, ne kaŝante la malfeliĉajn detalojn kaj pri la kondensita lakto, kaj pri la prizono, kaj pri posta «vegetado» per unu salajro kaj kun ĵetado sur Zakadiĉnaja-n de «ostracismo».

– Kion do mi faru, ĉu en Unĉo droniĝu? – ekkriis ŝi.

Kamaradino Gorbanjuk silentis.

Zakadiĉnaja, jam sincere, pro tiu malvarma silento ekploregis kaj «deklaris oficiale», ke en la «atmosfero» de suspektoj ŝi vivi ne plu povas. La afero, certe, estas ne en la salajro, sed en tio, ke oni povas ŝin simple ajnmomente maldungi tute, simple elĵeti sur la straton. Kaj ŝi estas klera, kultura kaj scias, «ke en nia lando al neniu kaj neniaj vojoj estas fermitaj», eĉ jen, bonvolu, ŝi scias, ke en la Blankmarkanalo antaŭ la milito la ĈK-anoj per miloj «reforĝadis» per laboraj procezoj perfektajn krimulojn kaj ke la denaskaj makuloj de kapitalismo, kvankam estas alkroĉemaj, tamen iom post iom foriĝas el niaj helaj tagoj. Sed al ŝi oni ne kredas kaj kredi ne intencas, tio estas terura, oni ŝin lasis al ŝi mem, ke ŝi ruliĝu sur deklivo, ŝi estas apartigita de la kolektivo per sia, certe, malbona, sed tamen nur unusola ago – kun tiu damnita lakto, kaj nun ŝi simple atendas de Inna Matejevna konsilon, kiel ŝi pluvivu inter maljunaj kontraŭsovetiuloj, je kiuj abundas la tuta malsanulejo de la riveristoj...

– Inter kiuj pluvivu? – demandis distrite Gorbanjuk.

– Ja ĉu ne vere? – ekkriis Katinjo. – Ĉu ne kontraŭsovetiuloj? Ĉio por ili estas malsato, ĉiam ili diras, kiel ili terpomon plantos – kiajn malbonajn parcelojn oni donis, ĉiam oni al ili kuponojn malĝuste varigas, kaj doktoro Lorje ĉiam komencas pri Germanio siajn kantojn kanti: kaj la vojoj tie estas ŝoseoj, kaj torfan maŝinon li vidis tre oportunan en laboro...

– Ĉu Lorje? – interesiĝis Inna Matejevna. – Sed li ja estas judo, kaj la nazioj, kiel oni scias, judojn neniigadis tute.

– Judo aŭ ne judo, sed la torfan maŝinon li laŭdis, – obstine diris Katinjo. – Kaj ĉe atestantoj. Ĝenerale se mi rakontos, vi eĉ ne kredos...

– Kaj kion ankoraŭ li laŭdis?

– Kamaradon Stepanov-on Eŭgenon Rodionoviĉ-on li mallaŭdis, – silentinte iom, rememoris Zakadiĉnaja. – Tiu ankoraŭ en la pordo staras, kaj li pri tiu – «babilulo»!

Pri Stepanov Inna Matejevna preteraŭdis.

– Kaj ĉu pri la aliancanoj Lorje nenion diras? – demandis ŝi. – Pri angloj kaj usonanoj? Li kun ili, ŝajne, renkontiĝis...

– Pri la ĉefo el la malsanuleja kvartalo li diris, – diris Katinjo. – Mi neniel povas rememori, lige kun kio. Lige kun iaj siaj rememoroj. Ke ĉe tiu nova ĉefo hejme kvazaŭ sur la muro pendas portreto, fotaĵo certe, de iu angla grafo.

– Angla grafo? – miris Gorbanjuk. – Ĉu tiel rekte pendas?

– Li estas aviadisto.

– Kiu estas aviadisto, mi nenion komprenas, – eĉ maltrankviliĝis la vidvino. – Rememoru pli bone...

Sed Katinjo nenion plian sukcesis rememori, malgraŭ ĉiuj penoj. Kaj penis ŝi per ĉiuj fortoj, ĉar Inna Matejevna parolis kun ŝi, kiel kun sia kamarado en laboro. Kaj varmega sento de arda fideleco subite tiel plenigis ŝin, ke ŝi diris laŭte, per tia voĉo, per kiu oni ĵuras:

– Mi nun ĉion scios, kamaradino Gorbanjuk. Mi ilin ĉiujn observos – kaj grafojn tiujn, kaj aŭstrajn profesorojn, nesciate kun kia celo ĉi tien venintajn... Ĉiujn mi alpinglos per krajono...

Inna Matejevna facile rozkoloriĝis – ŝi ne ŝatis ajnan afektadon. Kaj kio estas tiu krajono?

– Nu-nu, – diris ŝi, – por kio tiel pri ĉiuj. Simple vi devas esti informita pri la vivo de la malsanulejo, teni la manon sur la pulso. Ni vivas en streĉita tempo, malamikoj sendas al ni siajn agentojn per plej kovardaj manieroj. Ĝenerale, kamaradino Zakadiĉnaja, vi ne maltrankviliĝu, laboru, mi penos vin subteni, malgraŭ kelkaj malgajaj faktoj de via biografio, de kiuj, bedaŭrinde, ne eblas foriri.

Katinjo amare kapjesis.

– Des pli bone, ke vi mem tion komprenas.

Post la unua, fiaskinta peno de Katinjo iĝi subulo de la severa Ustimenko kamaradino Gorbanjuk tamen ne cedis. Mallaŭdinte ploregantan Zakadiĉnaja-n kaj sendinte ŝin hejmen, Inna Matejevna telefonis al la obstina ĉefkuracisto kaj ekparolis kun li en nova, eĉ koketa maniero:

– Jen kio, mia malamiko, – diris ŝi, – helpu al mi. Nun mi vin simple petas home.

– Tio estas novaĵoj, – respondis Ustimenko. – Se home, parolu.

– Vi ja plu malhavas radiografiston?

– Kiel vi scias, jes.

– Kaj se jes, tiam vi devas tamen preni la malfeliĉan Zakadiĉnaja-n. Ne rajtas ni puŝi homojn al pereo.

– Sed mi ja ne... – komencis Ustimenko, sed Gorbanjuk ne lasis lin findiri:

– Vi «ne», alia «ne», kaj sovetia homo, kvankam mispaŝinta, pereos. Kiu responsos?

Vladimiro Atanazijeviĉ silentis.

– Post unua krimeto vi ŝin elpelos, – diris Inna Matejevna, – sed nun, mi vin konvinke petas, ne rifuzu al mi. La afero temas pri sorto de homo...

Ĉi-foje Ustimenko cedis. Tia vortkombino, kiel «sorto de homo», iun ajn konfuzos. Kaj Vladimiro Atanazijeviĉ grumblis, ke ŝi venu, kaj tiam ni vidos...

Katinjo venis kaj laboris tiel, ke ŝi iĝu tute neanstataŭigebla, des pli ke radiografia kabineto ankoraŭ ne ekzistis. Kaj Zakadiĉnaja faradis ĉion, eĉ tion, kion devas fari brankardistinoj kaj sanitaristoj.

Tiel ŝin instruis Inna Matejevna.

Kaj la riparado de la estonta kontoro de Gorbanjuk tiutempe estis proksimiĝanta al la fino.

La pordon – la enirejon en la fakon – oni tegis laŭ ĉiuj respektivaj reguloj per dikaj feraj folioj, sed Gorbanjuk ordonis la feron farbi ankoraŭ «fraksene». Oni «fraksenumis», kial ne fari? Poste en la dika, fundamenta muro oni longe truigadis fenestron el la koridoro al la helpantino de Gorbanjuk maljunulino Vetĉinkina – por poŝto. Poste, same el la koridoro, oni enkondukis internen de la «personaro» elektran sonorilon, kaj interne oni jam estis farantaj «fraksenumitan» lignan barieron, bretaron, kestojn por sliparo – ĉion laŭ la respektiva instrukcio, sed iomete, kiel esprimis Inna Matejevna, «moderne» – ja tio al la afero ne malutilos?

Poste oni ĉion lavis, purigis, viŝis la vitrojn, pendigis repsajn kurtenojn, kontrolis la ferajn ŝutrojn, la gardoŝrankon, alŝraŭbis blankan ŝildeton – «Eniro malpermesita», kaj la vidvino kun Vetĉinkina festis «fajrej-inaŭguron» – trinkis teon kun bombonoj, ĉirkaŭrigardante sian «mastrumaĵon», la novajn tablojn, seĝojn, la ĝiszonan portreton de la generalisimo, pentritan per olefarboj, en ora kadro.

Vetĉinkina ekfumis.

– Fumi ĉi tie, kamaradino Vetĉinkina, vi ĉi tie ne rajtas, – diris Inna Matejevna. – Ne ofendiĝu, sed tia estas la regulo de konservado de dokumentoj.

La maljunulino kaŝis la nefinfumitan memfaritan cigaredon kaj suspiris. Ŝi sciis – disputi estas senutile.

Ekde tiu tetrinkado komenciĝis laboraj tagoj. En la fenestreton kunlaborantoj kaj venantaj «periferiuloj» – estis ankaŭ tia termino – demandadis, kiam Inna Matejevna povos akcepti. Neniu kuraĝis demandi, ĉu ŝi povas akcepti tuj. Kaj tuj ŝi ja neniun akceptadis. Vetĉinkina raŭkadis en la malaltan, odorantan je kalkaĵo kaj rustaĵo fenestron – «morgaŭ», aŭ «en vendredo je la dek kvara», aŭ «post la festotagoj, anticipe telefoninte».

Gorbanjuk tiutempe legadis «personajn dosierojn», farante notojn en speciala libreto. Eĉ la scivolema maljunulino Vetĉinkina ne sciis, kion tie la vidvino ĉiam skribas kaj skribas. Forlasante sian kabineton eĉ por minuto, Inna kaŝadis la brunan libreton en tiun faketon de la gardoŝranko, kies ŝlosilon ŝi tenis nur ĉe si...

Da «personaj dosieroj» estis grandega multo – ilin oni alveturigadis, denove forveturigadis, pri ili oni faradis listojn, en ili estis enhavtabeloj, tiuj enhavtabeloj estis korektataj; la maljuna Vetĉinkina sciis sian aferon, sed eĉ ŝi miregadis pri la trankvila energio de Gorbanjuk, kiu vere rapide ordigis la sufiĉe neprizorgitan mastrumaĵon de sia fako.

Laboris la vidvino diligente.

Kiam kiu ajn eniradis en ŝian iom malplenan, helan, tro malvarmetan kabineton, Inna Matejevna ĉiam en tiu momento estis metanta en la gardoŝrankon iun dosieron, aŭ folion, aŭ kelkajn kunvinktitajn paperojn kaj ŝlosanta la gardoŝrankon. La vizitanto pri ĉio ĉi sentis malvarmon en la brusto. Inna Matejevna ŝatis iam ie en konferenco, aŭ en kunsido de aktivularo, aŭ entute antaŭ publiko haltigi la plej gajan kaj vivĝojan doktoron, aŭ doktorinon, aŭ maljunan helpkuraciston kaj diri proksimume jenon:

– Vi, kamarado Ankudinov, estu kompleza, transdonu al mi morgaŭ tra kamaradino Vetĉinkina vian militistan karton. Kaj la pasporton de la edzino. Sed ĝuste morgaŭ.

La vizaĝo de ŝia interparolanto nepre etendiĝadis: estis nekompreneble, por kio ĝuste morgaŭ subite necesas la militista karto, la pasporto de la edzino, iam – de la edzo, subite – dokumentoj de la malaperinta en la militaj tagoj filo. Rigardis ĉe tio Inna Matejevna rekte en la okulojn kun tia speciala esprimo, ke ŝajnis – ŝi scias. Sed kion? Pri kio?

Katinjo Zakadiĉnaja venadis al Inna Matejevna preskaŭ senceremonie. Kun sia scipovo komplezi kaj esti utila ŝi eĉ konatigis pli proksime Gorbanjuk-on kun la edzino de Ustimenko Vera Nikolajevna, kaj Inna Matejevna per siaj okuloj konvinkiĝis, ke sur la muro en la ĉambro de Vladimiro Atanazijeviĉ pendas borderita fotaĵo de aviadisto, pri kiu Veresova diris, ke tio estas siro Lionel Richard Charles Gray, la kvina grafo Neville, kun kiu Vlaĉjo «vojaĝis eksterlanden».

– Terure strange! – rimarkis pri tio Gorbanjuk.

– Kio do, propre, estas stranga? – miris Vera.

– Grafo... kaj nia kamarado Ustimenko. Kio estas komuna inter ili? Mi esperas, ili ne korespondas?

– Tiu grafo jam dum la milito mortis, – diris Vera. – Ĉu ni iru en kinejon?

Samtie Gorbanjuk estis prezentita al la aŭstro Paul Hebeisen. La aŭstro en surĵetita sur la ŝultrojn litkovrilo estis trinkanta teon en ilia komuna kuirĉambro. Al Inna Matejevna li fideme diris, ke li havas revon vidi la faman rusan kolegon sinjoron Davidovskij, kiun li, Hebeisen, opinias unu el la plej grandaj lucernoj de la homa menso.

– Ĉu vi tiel opinias? – nedifinite respondis Gorbanjuk.

Ŝi havis malklaran senton, ke Davidovskij antaŭnelonge ie estis kritikata, kaj ŝi ne sciis, kion respondi al tiu kibica, simila al maljuna birdo aŭstro.

– Ho! – ekkriis Hebeisen, afekciita de la malvarmeco de Gorbanjuk. – Pensoj de profesoro Davidovskij pri kaŭzoj de infektaj malsanoj, ili, tiuj pensoj, estas plej alta... kiel diri... plej bona...

– En tio estas multe da disputebla, – ŝultrolevis Inna Matejevna.

Hebeisen koleriĝis.

– Scienco ĉiam multe disputebla! – falsete prononcis li. – Scienco mem estas disputeblo...

Post la kinejo Vera Nikolajevna trinkis teon kun stri-biskvitoj ĉe Gorbanjuk. Jenjo dormis, Inna Matejevna demonstris al Vera siajn tualetojn.

Ĝenerale, ili amikiĝis, kaj Gorbanjuk de Vera eksciis nemalmulte da ĉiaj detaloj de la karaktero de Ustimenko. Ŝi komprenis, ke li ne estas facile venkebla.

Sed kio pri tiuj, kiujn li al si «memstare» dungas?

Kaj ŝi rekte demandis pri tio Katinjon Zakadiĉnaja-n.

– Ĉe ni popolo estas, certe, diversa, – penante trafi al la tono de Gorbanjuk, nehaste komencis Katinjo. – Tute diversa. Po paro da ĉiuj kreitaĵoj.

– En kia senco?

La voĉo de Gorbanjuk sonis ne tute kiel metalo, sed iom malmilde, ĉiuokaze sufiĉe malsimpatie. Katinjo ŝrumpis sur sia seĝo.

– Ĉu en la politika? – klarigis sian demandon Inna Matejevna.

Zakadiĉnaja kapjesis kun signifa vizaĝesprimo kaj ekrigardis al Gorbanjuk per siaj kvietaj nebulaj okuloj.

– Kiel tie kondutas Bogoslovskij? – demandis Inna Matejevna.

– Kaj kiel? – ne komprenante, kion oni de ŝi deziras, sed pasie dezirante kompreni ĉion kaj esti utila al tiu sia protektantino kaj savintino, demandis Katinjo. – Kie – kondutas?

– Ĉu parolas?

– Ja kiel alie. Certe, parolas.

– Kun kia humoro li alveturis?

– Humoro? – denove ne komprenante kaj dezirante trafi precize per sia respondo, prokrastis Katinjo. – Humoro ĉe li, certe, estas diversa... Sed precipe ne bona...

– Kiel tion kompreni – ne bona? Ĉu kontentas li pri nia sovetia vivo, ĉu laŭdas ĝin, ĉu li estas optimisme agordita aŭ precipe rimarkas mankojn? Vi ja estas klera junulino, sovetia, vi devas kompreni...

– Ne kontentas! – decide kaj rapide, sed jam komprenante, kion ŝi faras kaj kio necesas, ekparolis Zakadiĉnaja. – Ne, ne, kamaradino Gorbanjuk, ne kontentas. Jen vi aŭskultu, nur aŭskultu: li tuj kiam alveturis, jam en la unua vespero ekparolis. Kaj mi ja estas medicinisto, mi ne estas malklera, mi ja la instruon de akademiano Pavlov same trastudis kaj trastudis kun plej bona poento. Jen vi nur min aŭskultu, kiel li al tiu ĉefkuracisto Ustimenko pri eksperimentoj super hundoj rakontis kaj kian ili kontraŭsovetian konkludon faris. Vi nur atente aŭskultu...

Kaj, konfuziĝante, ĝojante pri tio, ke ŝi nun ĉion komprenas kaj povas plenumi ĉiujn dezirojn de Inna Matejevna, Katinjo detale kaj kompreneble rerakontis la rakonton de Nikolao Eŭgenjeviĉ, sed ne tiel, kiel parolis li, sed tiel, kiel dezirus aŭdi tiun rakonton Gorbanjuk, por ke estu kontraŭsovetiaĵo. Kaj rezultis kontraŭsovetiaĵo, ĉar Zakadiĉnaja aldonis de si, iomete, sed aldonis: «Jen kia estas nia vivo, – kvazaŭ diris Bogoslovskij, kaj Ustimenko kapjesis, – super ni ĉiuj oni eksperimentas, kiel super tiuj hundoj!»

Inna aŭskultis, rigardante flanken, neniom montrante, ke ŝi estas kontenta, ŝi devis nenion montri. Kaj finaŭskultinte, ŝi iomete oscedis kaj ordonis al Zakadiĉnaja:

– Jen pri tio ĉi vi al mi ĉion detale, tre detale skribu. Viajn konkludojn mi ne bezonas kaj neniu bezonas. Necesas nur fakto, ĉu vi komprenas? Kion unu diris, kion la alia al li respondis, la tutan interparolon vorton post vorto. Kaj pri la hunda vivo de nia sovetia homo...

Katinjo denove ofte ekbalancis la kapon.

Sian «raporton» ŝi skribadis dum du noktoj, kaj reskribadis dum la tuta dimanĉo. Ŝi ne sentis ĉe tio eĉ etan moralan ĝenon. Ja al ŝi klarigis ŝia protektantino kaj bonfarantino Inna Matejevna pri diversaj malicaj metodoj, kiujn uzas kamuflitaj kaj fiaj malamikoj. Kaj koncerne tion, ke Bogoslovskij preskaŭ perdis la kruron en la milito, en bataloj por la Soveta potenco, ke Ustimenko estis grave vundita en samaj bataloj, – ĉu ŝi pri tio pensis? Ŝi estis konkeranta sian rajton pri sia vivo, laŭ sia maniero trabatiĝante supren. Ŝi skribadis, elturmentita de la procezo de kunmetado de vortoj en frazojn sur papero, kolera pro tio, ke la plumo skrapas kaj la papero estas malbona. La skribmaniero de Zakadiĉnaja estis ne infana, sed lerneja. Lunde ŝi alportis sian «raporton» al Gorbanjuk.

Tiu tralegis, korektis du erarojn kaj kaŝis la kajerajn foliojn en la gardoŝrankon.

– Nu, ĉu mi bone skribis? – interesiĝis Katinjo.

– Normale.

– Sed eble, tie io mankas?

– Ne, tie estas ĉio. Ĉio, kion vi diris.

– Mi tie ankaŭ la daton indikis, – diris Zakadiĉnaja, – kaj la horo tie estas skribita. Nun ili turniĝos.

Ŝi sentis dolĉon kaj ĝojon de venĝo. Al ŝi ŝajnis, ke ĉio okazos tuj, kiel en kinofilmo, kiam oni kaptas spionon. Kaj ŝi estos rekompencita.

– Nun mi pri kio ankoraŭ skribu?

– Simple venadu, – invitis Gorbanjuk, donante al ŝi la maldikan, ĉiam malvarman manon. – Vizitu min. Kaj memoru: ni, vi kaj mi, faras necesan, kvankam nerimarkeblan aferon. Tre necesan.

– Ĉu tio rilate de maldormema atento?

«Tamen vi estas stultulino!» – pensis Gorbanjuk.

Sed tamen Gorbanjuk prononcis ankoraŭ kelkajn edifajn kaj altajn vortojn, kaj Katinjo spertis ekstazan senton de fideleco al tiu bela virino.

– Kaj ĉu ili estas malamikoj? – ekstarante, demandis ŝi.

– Kiuj?

– Ustimenko kun Bogoslovskij?

– Mi ne scias, ne scias, – severe rigardante al Katinjo, respondis Gorbanjuk. – Ĉio ĉi estas tre delikata, tio estas afero malsimpla, veraj malamikoj lerte kamufliĝas kaj scipovas kaŝi siajn verajn intencojn...

– Mimetismo, – rememorinte konvenan vorton, diris Zakadiĉnaja.

«Idiotino!» – forturniĝante al la gardoŝranko, pensis Gorbanjuk. 

La mortintoj leviĝas al batalo

– Kio pri Okajomova? – demandis Ŝtub.

– Komence ŝi timis kaj eĉ ian deliraĵon diris, ke ŝi tute nenion scias, – kolere diris Serĉjo Kolokolcev, – sed poste, iom post iom...

La juna vizaĝo de Kolokolcev vigliĝis, per helaj okuloj li ekrigardis al Ŝtub kaj diris per preskaŭ feliĉa voĉo:

– Tio estas bonega, Aŭgusto Janoviĉ, simple bonega!

– Kio estas bonega? – infektiĝante per la stato de sia disĉiplo kaj ĝojante kun tiu pri tio, kion li ankoraŭ ne sciis, sed kion pasie deziris kredi, interesiĝis Ŝtub. – Kio do estas bonega, Serĉjo?

Li same, kiel Bogoslovskij, en kelkaj okazoj nomadis sian disĉiplon per la antaŭnomo.

– Ĉio estas bonega, – ripetis Kolokolcev, – eĉ eblas inviti verkiston verki laŭ nia materialo. Jen ni kolektos ĉion, kontrolos, rekontrolos, kaj bonvolu.

– Vi min, Sergio, ne turmentu, – brilante sub la okulvitroj per rigardo, ordonis Ŝtub. – Ankaŭ mi estas homo, ankaŭ al mi estas interese.

– Tiu librotenisto – drinkulo, kiu estis malamiko al Ustimenko Aglaja Petrovna, – tute ĝuste neniun perfidis. Kaj ŝin ne perfidis, Aglaja-n Petrovna-n mem, kiam ili en la gestapo estis konfrontitaj.

– Ĉu temas pri Averjanov?

– Pri li, – respondis Kolokolcev. – Li estis ĉe Okajomova kaj ŝin timigadis, ke li kvazaŭ havas taskon de iu ĉefstabo de partizanoj mortigi tiun, kiu atestos pri iu Fjodorova, ke ŝi estas Ustimenko. Kaj ĝuste sub la nomo de Fjodorova eniris en la urbon, pli ĝuste estis kaptita, Aglaja Petrovna. «Li aŭ ŝi opiniu sin mortinto» – tion Averjanov diris pri tiu, kiu perfidos al la faŝistoj Aglaja-n Petrovna-n.

– Interese, – kun subita latva akĉento diris Ŝtub. – Eĉ Averjanov...

– Eĉ Averjanov, ĝuste, ke eĉ tia, kiel Averjanov, – konsentis Serĉjo, – kaj li ja estis tute sentaŭga homo, tiu Stefano Naĥumoviĉ. En tio ankoraŭ pli gravas, kamarado Ŝtub, ke ĉe li restis filo – Nikolao Stefanoviĉ Averjanov. Al li estas malfacile: la patro ja estas konata kiel perfidulo, sed informojn pri li mi havas ne nur de Okajomova, tio estas pri la patro de Averjanov, sed ankaŭ de Platono Zemskov.

– Ĉu li estas en malbona stato? – demandis Ŝtub.

– Li estas kaj en malbona stato, kaj en malbonaj kondiĉoj. Tamen, nun estas iomete pli bone; mi ilin tie, pardonu, timigis iomete, tiun socialservajn bonkorulojn.

Ŝtub, laŭ sia maniero, leviĝis kaj trairis el angulo en angulon. Kolokolcev plu parolis, observante la kolonelon per la okuloj kaj sciante, ke tiu aŭskultas atente.

– Zemskov estas paralizita, preskaŭ tute senmova, kun la spino estas io, ja kontraŭ li la hitleranoj aranĝis razion, sed li tamen foriris. Tion eĉ kompreni ne eblas kiel, sed li foriris. Pardonu, mi deflankiĝas. Nun pri la afero...

Aŭgusto Janoviĉ por momento haltis, ordonis:

– Ja vi deflankiĝu, ne gravas. Mi kiel maljuna bopatrino, ŝatas kun detaloj, de la komenco mem, por la tutan bildon vidi.

Kolokolcev, ridetinte, demandis:

– Ĉu kiel mi alveturis?

– Ĝuste, – serioze respondis la kolonelo. – Jen vi alveturis, jen vi eniris, jen vi ekvidis. Cetere, ĉu lia fratino estas viva?

– Nur ŝi sola Zemskov-on komprenas, kvazaŭ la pensojn divenas...

– Atendu minuton! Mi poste eksidos kaj ne distros vin per paŝado...

Elŝoviĝinte al la sekretario, li ordonis, ke oni al li ne malhelpu, ordonis malŝalti eĉ la ĉefan telefonon kaj, retrokliniĝinte en la fotelo, prepariĝis aŭskulti. La tagon anstataŭis nokto – Kolokolcev kaj Ŝtub plu interparoladis, precizigadis, disputadis, denove esploradis la notlibretojn de Serĉjo, cerbumadis, kiel kunveturigi ĉiujn en Unĉanskon, kiel aranĝi la vivon de Platono Zemskov kaj kun pensio, kaj kun loĝejo, kiel restarigi la historion de lia elstara heroaĵo.

– Kial oni ne kredas, kial? – elturmentiĝinte, subite koleriĝis Kolokolcev. – Ja klara estas la bildo, Aŭgusto Janoviĉ, por infano klara.

– Sed se ne? – interesiĝis Ŝtub. – Ni iru laŭ tiu sama vojo, laŭ kiu ni mem iris, sed nur per la metodo de Bodrostin. Demando: klarigu, Ustimenko, kiel okazis, ke ĉiuj viaj kamaradoj pereis, sed vi restis viva? Kial ĝuste vi? Kaj kiu povas konfirmi, ke vi ne perfidis viajn kamaradojn, kiam la aviadilo faris krizan surteriĝon? Kiu nome tion povas konfirmi?

– Nu, loĝantino de la vilaĝo, kie ili noktis, – malcerte prononcis Serĉjo. – Ja Aglaja Petrovna noktis aparte, ŝi estis sola virino en la aviadilo.

– Vi ne respondas mian demandon, – kontenta pri tio, ke Bodrostin rezultis simila kaj Kolokolcev evidente timidiĝas, daŭrigis la ludon Ŝtub. – Kaj ne stultumu, Ustimenko, vi kaj mi ne estas infanoj. De kie loĝantino de iu vilaĝo, ĉu Kosterica, ĉu Lazarevskaja – eĉ la nomo ne estas precize trovita, – virino, kiun vi mem ne rekonos nun, povas pruvi al ni, ke vi ne perfidis viajn kamaradojn?

– Sed por kio? – preskaŭ kriis Kolokolcev. – Por kio, kamarado Ŝtub?

– Ne kamarado Ŝtub, sed kamarado Bodrostin, – malgaje subridis Aŭgusto Janoviĉ. – Kaj se ni vere ludas, tiam ne «kamarado Bodrostin», sed «civitano estro». Kaj por kio? Vi demandas – por kio? Por ricevi de la faŝistoj almoze vivon anstataŭ morto. Ĉu klaras al vi, Ustimenko? Ĉu vi estas kontenta, kamarado Kolokolcev?

Ŝtub denove ekstaris, forte, apetite tiris sin, trairis la ĉambron kaj demandis el malproksime:

– Kian, Serĉjo, al vi faris impreson Zemskov?

– Bonegan, – respondis Kolokolcev. – Bonegan ankoraŭ per tio, ke la sortoj de la kamaradoj el la konspirantaro lin ege maltrankviligas kaj zorgigas. Li kuŝas sur la lito – ne sciate en kio sin tenas la vivo, vi ja scias: li ankoraŭ estas ĝibulo... Aldone al ĉiuj malsanoj kaj al tiu terura kontuzo la ĝibo same estas ne dolĉa... Kuŝas inter senhelpaj kripluloj, kaj la okuloj lumas, ĉion komprenas, tute ĉion. Lia fratino al mi kvazaŭ tradukadis, ŝi de la lipoj legas tion, kion li nur intencas diri.

– Kaj pri Postnikov?

– Pri Postnikov li, krom tio, kion al vi via kolegino raportis, nenion scias. Vere, ĝuste, en la nokto de la operaco «Nokto kaj nebulo» li pafis. Kaj ĉi tie mi ankoraŭfoje kun la flegistino parolis. Konfirmis la maljunulino. Postnikov ŝin por bolakvo sendis, sed ŝi tuj revenis kaj ekvidis, kiel li la hokon deĵetis kaj la riglilojn detiris, kaj tuj komencis pafi al la faŝistaĉoj, kaj kiam ili enrompiĝis, li al la vestokroĉiloj ĵetiĝis, ĉe la bariero eksidis kaj ree pafis, kaj tiam jam la flegistino nenion memoris, «perdiĝis» – tiel ŝi diris. Kaj ankoraŭ detalo – ĉu vi scias aŭ ne? – pri tio, ke la sama flegistino aŭdis, la deĵoranta flegistino per la propraj oreloj aŭdis, kiel Postnikov diris al la malsanuloj en tiu lasta ilia nokto kaj eĉ en tiuj lastaj minutoj, ke la urbestro-perfidulo Ĵovtjak estis mortigita de popolaj venĝantoj.

– Interese, – prononcis Ŝtub, – ekstreme interese.

Li iradis tra sia kabineto.

– Oni opiniis, ke Ĵovtjak forbrulis, – rememorigis al Ŝtub Kolokolcev.

– Sed Postnikov estis solulo, – interrompis Ŝtub. – Atendu, kaj kiaj inter ili estis rilatoj? Ĉu Bogoslovskij kaj Ustimenko povis scii pri tiuj rilatoj? Almenaŭ iugrade? Bone, tion mi mem ĉe okazo esploros...

Aŭgusto Janoviĉ pensis ankoraŭ iom, poste abrupte diris:

– Pri la eksplodo en la «Kara Bavario» ĉion kontrolu kaj rekontrolu. Kaj pri Averjanov kaj lia heroa konduto, – ĉu ekzistas vivaj atestantoj?

Kolokolcev estis enskribanta.

– Denove preparu informpeton pri Aglaja Petrovna Ustimenko – kial ili ne respondas? Sed sen ajnaj motivoj. Simple – ŝi figuras en enketata afero, kaj fino, ili nenion suspektu...

Sergio ĵetis rapidan rigardon al Ŝtub.

– Ja vi estas Kolokolcev, sed ne Bodrostin, – rimarkis Aŭgusto Janoviĉ.

– Ĝuste, Kolokolcev, – iomete ofendiĝis Sergio.

– Kaj ne ofendiĝu, – turnante ŝlosilon en la seruro de la gardoŝranko, diris Ŝtub. Li facile tiris al si la dikan ŝtalan pordon, ankoraŭfoje rigardis al la deklaro de Stepanov, malkroĉis de ĝi la leteron de Aglaja Petrovna kaj dum kelka tempo silente atente legis ĝin.

Kolokolcev atendis.

– Tio estas de Aglaja Petrovna Ustimenko, – diris iom poste Ŝtub, etendante al Serĉjo la folion. – Almetu al la dosiero, kiel oni iam diradis. Mi supozas – el vojo, ŝi denove estis ien transportita, vidu, ĉi tie estas listigitaj ŝiaj vojaĝoj, esploru. Ĉu vi komprenas la skribmanieron?

Serĉjo kapjesis.

– Ĉu al ni estas skribita? – demandis li.

– Ne, ne al ni. Ĉi tie estas alparolo «karaj miaj». Apenaŭ ni por ŝi nun estas karaj, – kun seka subrido diris la kolonelo. – Al parenco ĝi estas adresita. Nu kaj la parenco estas sinjoro singardema, hastis al mi enmanigi kun respektiva aldonaĵo – apartiĝo.

Kolokolcev povus legi kaj relegi la avarajn liniojn de Aglaja senfine, se Ŝtub ne urĝus lin:

– Ni iru!

Kaj responde al nekomprena rigardo de Kolokolcev li ripetis:

– Eble, ni devos hodiaŭ eĉ ne dormi, pensi, se ekzistas tia afero, kiun mi kaj vi havas fortojn ĉesigi.

Lia voĉo estis firma kaj malmilda.

– Ĉar ekzistas tiaj, por kiuj ni ne havas fortojn. Sed kion ni povas – ni devas, kaj tion ĉi vi kaj mi povas kaj tial nepre devas. Iru, esploru, pensu, kaj mi hejme penos pensi. Cetere, kun tiu Ustimenko, la doktoro, mi mem parolos ĉe okazo...

Ŝlosinte la gardoŝrankon kaj estinginte la lumon, li eliris kun Kolokolcev sur la ŝtuparplaceton, firme per sia malgranda mano premis lian manon, palpebrumis al li per unu okulo sub la okulvitroj, kion Serĉjo eĉ ne rimarkis, kaj rapide dekuris malsupren. Malgraŭ la malfrua tempo, Zosja ankoraŭ ne dormis, legis, avide distranĉante per tondilo, libron de romano – malnovan, sed ial ne distranĉitan. Alĉjo, kiel ĉiam, estis okupiĝanta ĉe la skribotablo de la patro.

– Saluton! – diris al li la maljuna Ŝtub, demetante la tunikon kaj la botojn.

– Saluton, paĉjo, – sekete, kvazaŭ ofendita per io, respondis la knabo.

– Ĉu problemo ne solviĝas?

– Ja mi ne solvas.

– Kion do vi faras?

– Ĉu malmultas aferoj...

Aŭgusto Janoviĉ aliris pli proksime. Alĉjo fermis la paperfolion per ambaŭ polmoj. Ŝtub atente ekrigardis al la filo: lia infane rozkolora vizaĝo hodiaŭ aspektis kaj pala kaj malgaja.

– Kio estas al vi? Ĉu vi ne ekmalsanis?

Alĉjo same ekrigardis al la patro – atente kaj severe.

– Per kio mi al vi ne komplezis? – demandis Ŝtub, eksidante sur seĝon flanke de sia skribotablo. – Vi rigardas al mi, kvazaŭ mi por vi estas ne patro, sed... ĉu malamiko?

Li subite ĝeniĝis sub tiu atenta rigardo. Poste, malgraŭ sia malbona vido, li rimarkis skrapvundon sur la vango de la knabo, la disbatitan orelon kaj du longajn grataĵojn sur la kolo.

– Kio estas tio? – demandis Ŝtub, almontrante per la fingro la vundojn. – Ĉu vi interbatiĝis?

Alĉjo tuŝis la grataĵojn.

– Aĥ, iru al diablo, – koleriĝis Ŝtub. – Mi manĝi deziras, sur la tablo, kiel la patrino ŝatas esprimi, la afero estas kiel akvo en barĉo, kaj ĉi tie estas iaj misteraj enigmoj.

– Mi al vi skribas leteron, – malgaje prononcis Alĉjo. – Vi al mi malhelpis.

– Nu, do skribu.

Zosja alportis al li teleron da treege malbongusta supo, kies nomon ŝi eĉ mem embarasiĝis difini.

– Ĉu supo «fantazio»? – interesiĝis li.

– Ne, tiel, supaĉo, – oscedis Zosja, – manĝis kaj forgesis. Vin por io Alĉjo atendis, ĉu li ne klarigis?

– Ne, – diris Ŝtub. – Ĉu pipron ni ne posedas?

– Ja ĝi estas malutila, – ree oscedis Zosja.

– Donu mustardon, mi al la supo almiksos, – petis Ŝtub.

– Ĉu tre malbongusta? – maltrankviliĝis la edzino. – Vi ne pensu, ĝi tiel bluiĝis pro koncentraĵoj. Kaj mucilaga ĝi estas pro terpoma faruno. Mi eraris, ĉu vi komprenas, Aŭgusto, sed ja oni kiselojn faras kun terpoma faruno?

– Ne gravas, – vigle diris li, – tio havas nenian signifon. Bonega manĝaĵo. Ĉu sulfatan acidon vi ĉi tien ne enverŝis pro eraro?

Zosja ofendiĝis.

– Ja kun ĉiu povas okazi, – diris ŝi. – La infanoj manĝis kun sukero kaj eĉ laŭdis. Kaj la germana kuirarto tuta staras sur mucilagaj supoj, mi legis en kuirlibro.

– Ĝuste pro tio mi ilin mortigadis, la germanojn, – karese diris Ŝtub. – Donu la duan pladon.

Por la dua plado estis teo kun pano kaj butero. Sed kiam Aŭgusto Janoviĉ eksentis sin ne nur sata, sed eĉ peziĝinta, Zosja rememoris, ke ŝi envolvis lian personan, ŝtuban, viandbulon kune kun terpomo en litkovrilon kaj la kaserolo estas en ŝia lito. Aŭgusto Janoviĉ por ajna okazo manĝis ankaŭ la viandbulon.

– El viando, – miris li, – ne povas esti! Kaj la terpomo el terpomo. Konsideru, Zonjo, ke mi estis tute kontentigita per la «mucilago» kun teo, kaj la viandbulon manĝis spite al Tereŝĉenko. Se mi ne manĝos – li nepre voros. Kaj kion vi legas?

Zosja estis leganta Zweig-on.

– Li bone skribas, – diris Ŝtub. – Kiam estas malbone skribite, vi amelon ne ŝutas anstataŭ faruno. Mi vin konas.

Ŝi ree iomete ofendiĝis:

– Ne ridinde!

Li kisis ŝiajn lacigitajn per laboro, fendiĝintajn manojn. Poste, maljunulece trenante la babuŝojn, li iris rigardi al la knabinoj. La senrasa katino Muŝo, ĝuste kiel supozis Ŝtub, estis dormanta apud la vizaĝo mem de Tutunjo, sub la lito de Tjanjo estis gratanta sian flankon la hibrido de vertago kaj spanielo Jack. Ties frato John dormis sur la divano.

Aŭdinte la sonon de paŝoj de Ŝtub, la animaloj okupis la pozicion, kiu ordinare finiĝadis per ilia elpelo el la infanĉambro laŭ komando «huŝ ĉiuj for!». Fojfoje, tamen, la knabinoj defendadis sian bestaron, kaj Ŝtub cedadis.

– Huŝ ĉiuj for! – flustre ordonis kolonelo Ŝtub.

Sed la animaloj ŝajnigis, ke ne aŭdis la ordonon. «Eble, ili komprenas, ke la knabinoj dormas kaj mi ne krios? – miris Ŝtub. – Ja ne povas ili min ne aŭdi!»

La katinon Muŝon li sukcesis elporti je la postkolo, sed kiam li revenis por la hundoj, la fratoj-hibridoj kaŝiĝis sub la divano.

– Huŝ-ŝ for! – kaŭriĝinte, siblis la kolonelo.

El sub la divano aŭdiĝis dutakta frapetado. La hibridoj John kaj Jack estis certigantaj kolonelon Ŝtub-on pri siaj plej sinceraj al li simpatioj per egalmezura batado de la planko per la vostoj.

Aŭgusto Janoviĉ kliniĝis tute malalte.

La okuloj de la hundoj estis esprimantaj el sub la divano veran amon, eĉ amon fidelan, sed ankaŭ feran persiston. Kaj la senrasa Muŝo tiumomente per la mola piedo malfermis la pordon kaj per tigra maniero ŝteliris sur la varmigitan lokon al Tutunjo.

– Estu vi ĉiuj damnitaj! – diris Aŭgusto Janoviĉ kaj foriris, trenante la pantoflojn.

Alĉjo sidis ĉe la patra tablo senmove, la plenskribitajn foliojn li ĉifis en la pugno.

– Nu? Donu la leteron, – diris Ŝtub.

– Mi ĝin detruis, – respondis la juna Ŝtub.

– Kiaj vortoj! – admiris la maljuna. – «Detruis!». Kiel en kino.

– Ne ridu! – petis la filo.

Io subite aŭdiĝis al Aŭgusto Janoviĉ tia en la vortoj de Alĉjo, ke li tuj ĉesis rideti.

– Paĉjo, ĉu en la organoj de ŝtata sekureco oni povas bati homon? – rigardante rekte en la okulojn de la patro, en liajn okulvitrojn, mallaŭte kaj severe demandis la knabo.

Ŝtub silentis. Li timiĝis. Eble, la unuan fojon en la vivo. Kaj konfuziĝis. Konfuziĝis kaj timiĝis tiel, kiel eĉ ne rajtis konfuziĝi kaj timiĝi. Tio estis multe pli terura ol la subita kontrolo de dokumentoj tiam, aŭtune de la kvardek kvara jaro en Berlino, tio estis nemezureble pli timinda ol la rigardo de la ebria SS-ano, kiu subite diris: «Ne, vi ne estas tajloro, tute ne tajloro». Tio estis nepensebla, neeltenebla, ke nun ne lia vivo estis en morta danĝero, en morta danĝero estis nun lia senmorteco: la afero, al kiu li servis, kaj la filo.

– Mi vin ne komprenis, – por prokrasti, diris Ŝtub. – Ĉu vi deziras demandi...

– Mi deziras demandi, – per sonora pro ofendiĝo kaj malfeliĉo voĉo, klakante pro malpacienco per la fingroj, etendante la kolon, diris Alĉjo, – mi deziras demandi, paĉjo, ĉu vi povas bati malamikon? Eĉ malamikon? Senmaskigitan? Ĉu povas?

Tio estis absolvo, neatendita, – ĝi venis, eble, pro tuta lia vivo, konsiderinte ĉiun travivitan de li tagon, absolvo antaŭ la ekzekuto mem. La senmorteco konserviĝis, la Supera Kortumo traktis...

– Vi nur ne ofendiĝu, paĉjo, – ekkriis Alĉjo, kaj en lia voĉo Ŝtub aŭdis kaj faciliĝon kaj feliĉon, – mi petas, paĉjo, ne ofendiĝu. Sed, vidu, paĉjo, Aleĉjo Kraĥmalnikov diris, ke li scias, li aŭdis...

Alĉjo forpuŝis la malhelpantan al li seĝon kaj aliris al la patro. Li deziris, verŝajne, brakumi Ŝtub-on, sed ne kuraĝis, ekvidinte lian blankan, senmovan vizaĝon kun forte montriĝintaj faltoj, ne nur ne kuraĝis, sed eĉ iomete retropaŝis, eksilentis, spasme suspiris kaj ree ekparolis, ne havante fortojn fini tiun ĉi teruran por Aŭgusto Janoviĉ konversacion.

– La ĈK-anoj ja estas la plej elstaraj homoj, – aŭdis Ŝtub vortojn de Alĉjo, – ili... Vere, ridinde, ke mi al vi tion diras, al vi. Vi ĉiuj ja estas Dzerĵinskij-anoj. Kaj vi ne povas. Paĉjo, vi ja neniam batis arestitan homon?

– Ne, – mallaŭte respondis Ŝtub. – Ne batis, Alĉjo, kaj ne batos.

– Ja tio estas neebla?

– Neebla, Alĉjo, – obtuze diris Ŝtub.

– Tute neebla? Ekskludita?

– Ekskludita.

Ne, tio ne estis absolvo. Tio estis pli terura ol ekzekucio de verdikto. Se ankoraŭ konsideri tiun cirkonstancon, ke Ŝtub malamis mensogon...

– Do, ĉu mi prave batis la dentojn al tiu kalumniulo Kraĥmalnikov? Se li asertas...

Ŝtub forturniĝis. Forturniĝis kaj malsprite ekrigardis al la muro. «Muro, – notis li. Kaj pensis: – Ja iam venos tempo? Ne povas ne veni. Sed nun? Kiel mi rigardu en tiujn okulojn? Per kio mi respondu al ilia fajro?»

Kaj Ŝtub respondis:

– Dzerĵinskij tian homon starigis al muro.

– Ĉu mortpafis? – ekkriis Alĉjo. Kaj aldonis mallaŭte: – Jen vidu! Jen vidu ja! Sed Aleĉjo Kraĥmalnikov arogas mensogi...

– Bone, – diris Ŝtub, – la demando estas klara. Mi laciĝis, Alĉjo, pardonu, maljuna mi iĝis.

Forirante, Alĉjo demandis:

– Ĉu vi ne koleras?

– Ne, – respondis Ŝtub. – Bonan nokton.

– Bonan nokton, paĉjo. Vi, vere, ne koleru. Mi komprenas, ke solvi demandojn per pugnoj en nia aĝo estas stulte, sed...

– Jes, jes, mi komprenas, – turmentiĝante pro nefindiriteco, diris Ŝtub, – komprenas. Sed tamen...

Li ne sciis, kio – tamen. Kaj subite komprenis.

– Atendu! – ordonis li seke.

Alĉjo haltis, turniĝis al la patro. Li jam staris ĉe la pordo – la malgranda Ŝtub, larĝŝultra, fortika.

– Per tiu interbatiĝo kaj per tio, ke vi batis Aleĉjon, – dise, kiel en sia ofica kabineto, diris Aŭgusto Janoviĉ, – vi... vi agis malnoble, ĉu vi komprenas? Vi estas filo de estro, laboranto de la ŝtatsekureco, vi same estas Ŝtub. Ŝtub! – ripetis li pli laŭte. – Ĉu vi komprenas?

La malgranda Ŝtub kapjesis malgaje kaj kulpe.

– Ĉu komprenis vi?

– Ja mi ne estas ŝtipo, – flustre respondis Alĉjo.

– Iru. Kaj voku por minuto la panjon.

Zosja, certe, venis ne tuj – ŝi estis febre ĝisleganta kaj, ne ĝisleginte, alportis la libron kun si.

– Zosjeto, – diris Ŝtub, – ĉu vi scias, Zosjeto?

– Kion, Ŝtubeto? – respondis Zosja. Ŝi fojfoje lin tiel nomadis – por ke li ne ĝenu ŝin, kiam al ŝi estas interese legi. – Kion al vi, Ŝtubeto?

Ne, juĝante laŭ ŝia vizaĝo, Alĉjo nenion rakontis al ŝi pri Aleĉjo Kraĥmalnikov.

– Nenion, – neaŭdeble suspirinte, respondis li, – laciĝis mi hodiaŭ. Iam al mi ŝajnas – mi krevos!

Zosja abrupte turniĝis al la edzo. Li ankoraŭ neniam plendis. Nur en dormo – ĝemadis. Kaj leviĝadis, ĉirkaŭrigardante. Sed hodiaŭ li, evidente, vere terure, neelteneble laciĝis – eĉ la okulvitrojn demetis, ĉu por nenion vidi? Kaj rigardis en ŝiajn bluajn okulojn senhelpe, ne distingante ilian senfine bonkoran lumon.

– Ĉiam Zweig, Zweig, – ankoraŭfoje suspirinte, diris li. – Kaj Puŝkino? – Kaj voĉlegis nelaŭte parkere:

Ĉenita sidos vi trans krad',
Kaj kiel beston, nur mokad'
De homoj ĝenos vin...

– Pro kio vi tion legas? – kun maltrankvilo en la voĉo demandis Zosja.

Sed Ŝtub daŭrigis:

Kaj trafos min en ĉela rand'
Ne klara najtingala kant',
Ne bru' obtuza de arbar' –
Sed kri' de mia kamarad',
Kaj de gardistoj insultad',
Tintad' de katenar'.
[39]

– Ĉesu, Aŭgusto, – petis Zosja, – bonvolu, kara. Kio al vi fariĝas?

Li brakumis ŝin, forte alpremis al si kaj diris, jam duonridante:

– Fumi, panjo mia, necesas malpli. Promeni antaŭ dormo. Spicaĵojn, fumaĵojn, salaĵojn ekskludi. Vespermanĝon fordonu al malamiko. Kaj mi manĝis mem. Jen mi pagas...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.