|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MI RESPONSAS PRI ĈIOAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
Traktinte ĉe la unua konatiĝo Inna-n Matejevna-n Gorbanjuk sen ajna galanteco kaj rifuzinte ŝiajn insistajn pretendojn al regado de elekto de personaro por la malsanulejo, Ustimenko, certe, eĉ en la plej malgranda grado ne imagis al si, kian koncentritan, kruelan, trankvilan kaj ruzan malamikon li trovis kaj kiaj fiaj fortoj vekiĝis al agado...
Inna Matejevna, naskita Bojariŝnikova, ricevinte medicinan kleron en Leningrado, antaŭ la Patruja milito mem donacis al sia edzo, juna inĝeniero, filinon Jenjon kaj tuj post la akuŝo direktis sin al antikva urbo Samarkando restarigi sian sanon per legomoj, fruktoj kaj suno, al kiuj ŝi kutimiĝis ekde la infaneco, kaj ankaŭ por pripensi en libera tempo sub varma bluo de la mezazia ĉielo temon de disertaĵo. La praktika medicino kun ties «malbelaĵoj» kaj «malestetikaj ĉiutagaĵoj» jam en la tempo de la studenta staĝado preskaŭ malesperigis Inna-n, kaj jam en la kvina lernojaro Gorbanjuk firme decidis «iri en la Sciencon, kaj nur Sciencon kun majusklo», kiel ekzemple la fama sinjorino Kurio.
Certe, por sinjorino Gorbanjuk estis multe pli malfacile «iri en la Sciencon», ĉar al ŝi mankis kaj talento, kaj sinjoro Kurio, tamen insiston kaj tion, kio nomiĝas en la popolo «trabata forto», Gorbanjuk havis superabunde.
Ŝia humila edzo, inĝeniero Gorbanjuk, certe, per nenio povis al ŝi helpi. Ĵus fininte sian lernadon, li enprofundiĝis en siajn desegnaĵojn kaj paŭsaĵojn, kiuj absorbis lin tute. Pri la estonteco ŝi devis pensi mem.
La gemaljunuloj Bojariŝnikov-oj, posedante apud Samarkando malriĉan dometon kaj nanan parcelon de lerte kaj arte akvumata tero, kvazaŭ iomete freneziĝis pri selektado de iaj specialaj specoj de vegetaĵoj, kiujn ili priskribadis, fotadis kaj sendadis en muzeojn kaj kolektojn donace, kaj tion, kio restadis – donacadis al la lernejo, en kiu ili ambaŭ instruadis, kaj al la najbaraj lernejoj, kiuj enviis la «anguleton de naturo» en ilia lernejo. Ili ambaŭ – kaj la avo de Jenjo, Mateo Romanoviĉ, kaj la avino, Raisa Stefanovna, – estis denaskaj instruistoj, kaj ne pedagogoj – tiun vorton ili opiniis «malbongusta», – sed nome instruistoj, trovintaj veran kaj profundan feliĉon en sia profesio kaj en tio, ke ili estas amataj, estimataj kaj eĉ famaj.
Ekde la plej frua infaneco al Inna ĉio ĉi ege malplaĉis. Antaŭ ĉio, ŝin incitadis modesteco, kaj fojfoje eĉ malriĉeco de la vivo de la gepatroj, ilia scipovo kontentiĝi per malmulto: per bovlo da verda teo en varmega tago, per libroj, per ardaj konversacioj anstataŭ komforta vivo; incitadis la patrino, veniganta en la hejmon bruajn kaj vulgarajn knabinaĉojn kun huliganaj knabaĉoj, incitadis la patro, kiu, turnante sur la fingro ŝnureton de la nazumo, helpadis al iuj ŝtipkapuloj pri trigonometrio kaj fiziko ial senpage, dum la sola filino ne havis eĉ bonajn paradajn ŝuojn. Foje ŝi eĉ diris pri tio al la gepatroj, kaj tiam okazis grandioza kverelo kun piedfrapado kaj krioj «for el mia hejmo!». Evidentiĝis, ke ŝi tuŝis iajn iliajn «idealojn» kaj «kraĉis al la plej kara».
– Ja mi deziras, ke al vi estu pli facile! – trankvile ŝultrolevis tiam la juna Inna. – Al mi estas simple domaĝe rigardi al via vivo. Jen vi babilas ĉiam pri la Tretjakov-a galerio, kaj eĉ ne vidis vian ŝatatan Surikov-on[30], ĉar mono mankas por veturi al Moskvo. Ridinde! Ja la gepatroj de viaj lernantoj komercas per fruktoj kontraŭ freneza mono, por ili estas tute facile pagi pro siaj komencantaj ŝtipkapuloj, kiel tio koncernas la «idealojn»? Jen prenu, ekzemple, vian loĝanton maljunulon Jesakov. Li vivas senzorge...
La maljuna Jesakov estis honto kaj malfeliĉo de la gepatroj de Inna. Kun karaktera por ili bonanimeco ili invitis tiun solulon transloĝiĝi al ili en foraj tempoj. Kaj li transloĝiĝis kun tuta sia havaĵo kaj evidentiĝis tute ne advokato, sed unu el tiuj aferistoj, kiuj firme scias, ke ankoraŭ ekzistas kampoj, ĉiam bezonantaj pluganton. Li jen estadis laborestro en privataj konstruadoj, jen konsiladis al friponoj, jen spekuladis per fruktoj tra brigadoj kaj kooperativoj, jen estradis vendadon de pipro, jen vendadis tapiŝojn al eksterlandanoj, kaj, laŭ onidiroj, eĉ komercadis per oro. Elpeli Jesakov-on estis neeble, de tempo al tempo li estis enprizonigata, sed li denove liberiĝadis, energia, muskola, razita, kun malsata brilo de la koleraj kaj saĝaj okuletoj. Bojariŝnikov-oj hontis pri li, delonge lin ne salutadis, kaj li subridadis:
– Idiotoj! Vi pardonu, Injo, mi tion diras bonkore. Mi hieraŭ kuiris ŝurpaon[31], kaj ili nur la naztruojn pufigas. Mi invitas: tagmanĝu kun mi! La nazojn ili forturnas. Mi komprenus, se mi ne laborus, sed mi ja dum tagoj kaj noktoj...
La milito renkontis Inna-n en Samarkando.
Post ĉirkaŭ du semajnoj la maljunulo Jesakov diris al Inna en la ĝardeneto:
– Certe, viaj gepatroj kun mi en nenia okazo konsentos kaj eĉ nomos min hitlera agento. Sed vi estas sinjorino racia. Do, mi timas, ke tuta tiu aventuro finiĝos ĉirkaŭ la Novjaro en nia kara Moskvo. Ni, pli ĝuste – vi, estos surgenuigitaj. Mi estas homo tute civila, sed por kompreni, kiu ofensivas, kaj kiu fuĝas, necesas nek Clausewitz, nek Kutuzov. Finita la commedia!
Inna silente ekiris hejmen. La patro estis morne trinkanta teon el bovlo. La patrino estis fritanta flanojn.
– Kion mensogis al vi tiu fiulo? – demandis Mateo Romanoviĉ, forblovante teerojn en la bovlo. – Mi ne povas vidi lian festan vizaĝesprimon.
Inna Matejevna tiris sin per la tuta korpo, la katinaj pupiloj brileris per verdo. Kaj en la varmega nokto, bedaŭrante pri sia humila Greĉjo, ŝi iris al rendevuo kun Geĉjo Palij, sia samlernejano. La rendevuo sub la steloj finiĝis per konjako en la loĝejo de Geĉjo kaj per ŝia mallaŭta demando:
– Kio do nun estos?
Palij kuŝis apud ŝi – grandega, malvarmeta, muskola, – dolĉe enspiradis fumon de cigaredo, strabis al ŝi per ankoraŭ arda rigardo.
– Vi devas ĉi tie akiri radikojn, – prononcis li per malalta voĉo kaj ree altiris ŝin al si. – Firmajn radikojn, – aŭdis ŝi, li denove malrapide kisis ŝin, – ĉu vi aŭdas, firmajn?
Ŝi aŭdis, ŝi ĉion aŭdis...
Kaj ŝi sciis – Palij faros, ĉi tie oni lin respektis, li havis firman liberigon de militservo pro ofico, «firmas kiras' kaj tankoj rapidegas»[32], kiel kantis Palij, do kial ne aranĝi ĉion kun maksimuma oportuno por ili ambaŭ? Ja la milito daŭros ne unu kaj ne du tagojn. Zinjo – la edzino de Palij – restis ie apud Lvovo, Gorbanjuk, eble, pereis aŭ pereos...
En la sama semajno Geĉjo vizitis la familion de Bojariŝnikov-oj. Li estis en pal-flava silka kostumo, en same silka kaskedo, bela, rapida, malpeza, hastanta. Duonvestitan Inna-n li kvazaŭ tute ne atentis, sed al Raisa Stefanovna kisis la manon, kaj Mateon Romanoviĉ-on brakumis. Tio estis bona lerneja kamarado, malfremda knabo kaj neniu alia. Tamen, Inna rimarkis lian rigardon sur si, momentan, ironie vigligantan, kaj ŝi eĉ eksentis froston – tiel ŝi subite rememoris la mateniĝon kaj nefintrinkitan botelon sur la tablo, liajn terurajn, gorilajn muskolojn kaj la vortojn pri tio, ke «firmas kiras' kaj tankoj rapidegas»...
– Mallonge, Injo, vi morgaŭ iros al tiu adreso, – diris li, etendante al ŝi folieton el notlibreto, – trovu la indikitan kamaradon. Certe, tra la paspermesa buroo...
– Ĉu mi povas interesiĝi, kio estas tiu laboro? – demandis Mateo Romanoviĉ.
– La laboro estas kuraca, – mallonge respondis Palij.
Teon li rezignis – li hastis, estis ne tia tempo, por trinki teon. Inna akompanis lin ĝis la barilpordo. Ĉi tie li ordonis:
– Hodiaŭ. Post la deka. Rekte al mi.
Ŝi kapjesis kaj revenis. La folieto el la notlibreto de Geĉjo kuŝis sur la tablo, la patro estis atente ĝin esploranta.
– Strange, – diris li per grumblema tono, – tre strange. Kiom mi komprenas, tiu departemento komandas kuracajn punktojn en malliberejoj...
– Kaj kio? – demandis Inna.
– Ĉu vi kontrolados kaj inspektados laboron de mallibereja medicina personaro?
– De kie mi scias, paĉjo? – koleriĝis Inna. – Mi ankoraŭ nenion scias...
– Sed ĉi tie ja estas skribite?
Kaj li etendis al ŝi la folieton, kie per grajna skribmaniero de Palij ĉio estis klare indikita. Kaj eĉ salajro – sufiĉe granda por juna kuracisto.
«Post la deka», kiam ŝi estis kuiranta al ili vespermanĝon en la kuirejo, en kiu pendis la antaŭtuko de Zinjo, Palij klarigis, ke ŝia nova laboro en io eĉ estas romantika. Certe, la afero estas severa, sed kun kontruloj, sabotistoj kaj spionoj ni eĉ sen tio estas pli ol humanaj. Eĉ medicina priservo ĉe ili ekzistas, des pli en tia malfacila tempo...
Kaj Geĉjo facile ŝultrolevis, kvazaŭ ne konsentante kun troa bonkoreco de tiu organizaĵo, en kiu Inna estis laboronta.
– Nun vi estos unue ĈK-ano, kaj poste kuracisto, – diris li al ŝi, – ĉu vi aŭdas, kuracisto poste! – Kaj li algluiĝis per la malmolaj lipoj al ŝia buŝo.
Sed ŝi nenion aŭdis. Tiu Palij tute ne similis al ŝia ŝlemilo Greĉjo. Ŝi eĉ plori deziris en liaj manoj, eĉ la manojn al li ŝi kisadis...
– A ha, – diris al ŝi la patro, frapetante per la longaj fingroj la tabloplaton, – do, ĉu vi definitive eklaboras?
– Definitive.
– Sed ankaŭ en la frontoj mankas kuracistoj, – morne ĵetis li. – Ĉu vi aŭdis pri tio?
– Ĉu vi dezirus, ke Jenjo restu orfa?
– Mi ne scias, – diris Bojariŝnikov, – mi ne scias, filinjo. En tiaj malfeliĉoj rezoni estas maldece...
– Tamen vi mem...
– Tamen mi, cetere, morgaŭ foriras.
– Kien?
– Kiel kien? Tien, kie oni militas.
Estis aŭdeble, kiel plorsingultas la patrino trans la maldika muro, kiel supre en la mezanino pasumas la maljunulo Jesakov.
La patro foriris matene, kaj baldaŭ de li venis letero, li petis urĝe sendi al li la okulvitrojn al la indikita adreso – la nazumon li frakasis dum lernado. Tio estis la lasta letero, poste venis atesto pri pereo.
La edzo de Inna, inĝenier-kapitano Gorbanjuk, ne pereis, kiel supozis lia edzino. Jam en la unua letero li humile esprimis nekomprenon, kial ŝi al li ne respondas. Per singardaj vortoj li estis invitanta ŝin al si, li estas komandanto de aparta trupunuo, ili «rajtas» je kuracisto, da laboro estas multe, Jenjon eblas lasi al la geavoj, la milito, kompreneble, estas malfacila, sed ĉe li la kondiĉoj estas relative komfortaj.
Inna montris la leteron al Geĉjo. Tiu levis la ŝultrojn.
– Kion vi konsilos al mi? – demandis ŝi.
Li denove ŝultrolevis.
– Mi ne komprenas, – incitite diris Inna Matejevna.
– Tio estas via afero, – ludante per la bicepsoj kaj ne rigardante al ŝi, diris Palij. – Mi, almenaŭ, nenian responson prenas sur min. Vi tion memoru, mi petas! Kaj ĝenerale...
– Kio – ĝenerale? – ektimis ŝi.
– Vidu, ni estu liberaj homoj, – milde petis li. – Ni estas plenaĝaj, memstaraj. Kaj fino. Ĉu klaras?
Ŝi kapjesis. Tio estis terura, nekredebla, sed tiu homo komandadis ŝin. Li komandandis – impertinenta, memama, sata, muskola, verŝajne stulta. Kaj ŝi timis, ke li ŝin forlasos. Aŭ elpelos. Diros per sia malalta voĉo – iru for, kion ŝi tiam faros?
Kun la patrino ne eblis konsiliĝi, Inna demandis la loĝanton, kiel ŝi agu. Palij neniel koncernis ŝin, Palij estis nenion decidanta, ŝi komprenis, ke ĉio ĉi estas «provizora», edziĝi li ne intencis. Sed necesis decidi.
– Vi ja plenumas vian devon! – ekkoleris Jesakov. – Vi ja laboras! Kaj ne en sanatorio, vi helpas gardi la socion kontraŭ ĉiuj ĉi sabotistoj kaj kontraŭrevoluciuloj. Do en kio estas la afero? Restu trankvila, eduku la filinon. Via familio jam fordonis ĉion, kion povis, al la Patrujo.
Nun li iĝis multe pli singardema, la loĝanto Jesakov. La Novjaro pasis, la germanoj en Moskvon ne eniris. Krome, la maljunulo sciis, kie laboras Inna.
Ĉu ŝi povus tiam supozi, ke ŝia Greĉjo, humila bonkorulo, eĉ iomete balbutulo, kvietega homo, subite montros, kiel miloj da similaj al li en la Granda Patruja milito, siajn elstarajn kapablojn kaj, komencinte de sapeista bataliono, tre baldaŭ iĝos konata al multaj elstaraj militestroj, kiuj postulados al si ne iun alian, sed nome la inĝenier-kolonelon Gorbanjuk? Kaj ĉu povis ŝi tiam eĉ sonĝi, ke tiel ofte menciata poste en ordonoj de la Supera Ĉefkomandanto la fama generalo de inĝenieraj trupoj Gorbanjuk G. S., kavaliro de ordenoj «Lenino» kaj «Kutuzov», «Suvorov» kaj «Bogdano Ĥmelnickij», «Ruĝa Standardo» kaj «Patruja milito», estas ŝia edzo, kvieta Greĉjo, kun siaj desegnaĵoj, paŭsaĵoj kaj manlibro Hütte.
Al la unuaj ses leteroj Inna Matejevna simple ne respondis: ja povus ŝi ricevi neniun? Kaj al Raisa Stefanovna ŝi malpermesis skribi, nenion klarigante, malpermesis – kaj fino. Ŝia volo estis forta, kaj la maljunulino ŝin timetis.
Poste venis triangula letero, el kiu Inna komprenis, ke la regimento de la edzo ne eliras el bataloj, ke Greĉjo mem jam estis vundita kaj kontuzita, sed ke li tamen esperas iam ekvidi ŝin almenaŭ por ioma tempo, se, certe, ŝi mem tion deziras.
Al tiu letero Inna mallonge respondis, ke ŝia patro pereis, pereis en batalo, ke ŝi estas en terura stato kaj ne havas pacon en la animo.
Du leteroj venis el Moskvo – Greĉjo denove trafis en hospitalon. Ili ambaŭ estis plenaj de kompato. Ŝi sendis poŝtkarton, preskaŭ karesan, – Palij tiutempe estis en Taŝkento.
Poste dum ĉirkaŭ kvar monatoj de Gregorio Sergijeviĉ ne venis eĉ vorto.
Geĉjo senĉese estadis en vojaĝoj. Li maldikiĝis, liaj vangostoj akriĝis, en la okuloj aperis io treege malkvieta, maltrankvile lupa. Kun Inna li iĝadis ĉiam pli kaj pli malvarma, fojfoje estadis malmilda, eĉ malafabla.
Raisa Stefanovna plu laboris kiel instruistino, sed, kiel rimarkis Inna, plenumadis nun iujn komisiojn de la loĝanto, kiu helpadis al ili subteni la vivon, kiel li mem ŝatis esprimi, trinketante en vesperoj teon el la bovlo de la forpasinta patro. Li vivis malbrue, per energia akiremula kaj sekreta vivo, manĝadis ŝlosinte sin, sate, ĝis ŝvito, koleradis pri la longa milito kaj konvinkadis Inna-n, ke, certe, ŝi vidviniĝis, kaj se ankoraŭ ne, tiam nepre vidviniĝos en la plej proksima estonteco, ĉar leŭtenantoj, laŭ liaj informoj, vivas en la avanfronto averaĝe diurnon, sekve, kapitanoj – du, en la plej bona okazo – tri. Pri kio do ŝi esperu?
– Mi sur via loko opinius vin libera! – diradis Jesakov. – Libera kaj sendeva...
Somere Gregorio Sergijeviĉ sendis al ŝi leteron-vokon. Evidentiĝis, ke li estis certa, ke ŝi alkuros tuj kiam li fajfos. Ŝi furioziĝis. Kian rajton li havas skribi al ŝi en tia tono? Ĉu lasi la solan infanon al la avino? Kaj la laboro? Ŝia laboro?
Kaj ŝi respondis.
Kolonelo Gorbanjuk, kiun ŝi plu opiniis kapitano, ricevis respektivan leteron, kiu lasis dubojn pri nenio. Jes, ŝi kutimiĝis al sia vidvineco, priploris la edzon, kiu dum duonjaroj ne bonvoladis skribi al ŝi, kaj la rememoro pri kisoj super Nevo en tiu severa tempo sonas maldece, li komprenu tion por ĉiam. Kaj li faru komplezon – lasu ŝin finfine en kvieto. Ŝi nek bezonas la soldateston, nek havas pretendojn al li. Saluton kaj plej bonajn dezirojn.
Li skribis ankoraŭ leteron – liston de malaperintaj leteroj. Malgajan kaj trankvilan leteron, amaran, tre lacan.
– Stultuleto! – eĉ karese prononcis ŝi kaj ŝiris la folion.
Li ne plu skribis.
Kaj Palij kvazaŭ malaperis. Lia loĝejo estis ŝlosita, en la laboro oni moke respondadis, ke Georgo Viktoroviĉ, eble, ne revenos en Samarkandon. Eble, sed ankoraŭ ne estas precize sciate. Milito, vidu! Kaj kiu pri li demandas, kiel transdoni ĉe okazo?
Ŝi kolere surmetadis la telefonan parolilon.
Poste subite iĝis sciate, ke Palij havas grandajn malagrablaĵojn, kaj kiajn nome – neniu precize sciis. Cirkulis diversaj onidiroj – unuj pli malbonaj ol la aliaj. Estis klara nur la sola afero: la liberigo de militservo, la «kiraso», kiu ĉi tie estis opiniata «firma», ie en alia loko ne estis agnoskita «kiraso», kaj Geĉjo sukcesis «plenumi sian revon» – trafi al la fronto, sed ne tute per tia vojo, per kiu tien trafadis honestaj homoj. Kamarado Palij trafis en punbatalionon, kaj Inna kun karaktera por ŝi kategorieco, sed ne sen funebro, metis sur lin krucon.
La laboro – «unue ĈK-ano, kaj poste kuracisto» – estis por Inna malfacila, eĉ tre malfacila. Sed maldungiĝi estis neeble, kaj ankaŭ la porcio estis donata sufiĉe granda. Nek kuraci, nek operacii Inna Matejevna estis devigata, kvankam en nekropsioj ŝi ĉeestadis, kion ŝi tre malŝatis, precipe tial, ke tie ŝi devis decidi, kaj al tiu okupiĝo ŝi neniam inklinis.
Fojfoje ŝi tre laciĝadis – laciĝadis pro funebraj, elturmentitaj, atendantaj okuloj, pro odoro de malliberuloj, pro iliaj malsataj vizaĝoj, pro timemaj vortoj, pro tio, kiel oni timis ŝin kaj kiel timis ŝi. Ŝi laciĝadis pro la afgana vento, pro sablo, sufokeco, pro la ardigita ĉielo, pro gvatturoj, pro pikdrato, laciĝadis pro kvanto da malamikoj de la popolo – inteligencianoj, subpremitaj de kriminalaj malliberuloj, batitaj, malestimataj, vivantaj kvazaŭ «ekster la leĝo» kaj rajtantaj al nenio...
Sed iom poste tio komencis pasi.
Ŝi ŝparadis fortojn, ellernis postuladi en oficvojaĝoj tion, kion ŝi rajtis, ordonis al si ne trolaciĝi. Kaj ne rimarki tion, kion ne necesas rimarki laŭ la ofico.
Libera tempo – jen kion ŝi deziris, kaj da tempo ŝi nun havis abunde. Tri tagoj – oficvojaĝoj, kvar tagoj – hejme. Kaj la tempon ŝi bezonis por koncentriĝi sur elekto de temo por disertaĵo, kiun ŝi neniel povis trovi pro tiu kaŭzo, ke ŝi havis tiurilate tute neniajn pensojn, escepte de tiu, ke sen disertaĵo kandidata, kaj poste doktora, ŝi ne povas iĝi homo.
Al sia laboro ŝi iom post iom kutimiĝis.
Kutimiĝis, plenumante la volon de la estraro, severe puni pro «neleĝaj liberigoj» malliberajn kuracistojn por ekzemplo al aliaj. Kutimiĝis sidaĉi, kiam maljuna doktoro aŭ eĉ profesoro, sed mallibera, staris antaŭ ŝi en atentopozo. Kutimiĝis tire kaj moke prononci – «par-r-roloj!» Kutimiĝis al la propra frazo, laca kaj respondanta, kiel al ŝi ŝajnis, al ĉiuj demandoj: «Ĉe ni ne estas sanatorio!» Kutimiĝis, same ne tuj, sed tamen kutimiĝis al la monstra, sed komuna formulo, kiu sonis tiel: «La malsanulo estas sana!» Kutimiĝis rifuzi ajnajn medikamentojn, eĉ tiajn, kiuj estis en la tenejo, metante la rezolucion, kiu proverbiĝis: «Al la fronto, sed ne al tiuj fiuloj!» Kaj kutimiĝis, aldone al ĉiuj siaj kutimoj, sincere al nenio kredi, kaj tial al neniu, neniam, nenion permesi, kaj la permesitan malpermesadi. Du-tri simulantojn ŝi vere, ŝajne, senmaskigis, tio estis fiuloj, murdistoj, seksperfortuloj. Sed ne kredis ŝi al ĉiuj, eĉ mortintojn suspektante pri tio, ke ili «simulas».
Kun kriminaluloj ŝi estis pli milda, kaj kiam tiuj kripligis kvietan profesoron-botanikiston nur por depreni de la maljunulo sendaĵon, Inna Matejevna por la utilo de la afero ne levis bruon kaj la kriplaĵojn klarigis per «akcidento», prudente decidinte, ke al la botanikisto jam ne eblas helpi, dum la kriminaluloj kaj la mallibereja estraro estas tiu «ularo», kun kiu ŝi ankaŭ plu havos aferojn.
Sed tamen foje malantaŭ la dorso ŝi aŭdis voĉon, plenan de tia malamo kaj tia malestimo, ke ŝi subite eksentis fortan timon.
– Tia doktoro! – estis dirite pri ŝi.
Ŝajne, nenio speciala: «tia doktoro», – nu, kio estas en tio? Tamen en tiu nokto ŝi malbone dormis, kaj la koro subite sentigis sin per timige turmentaj intermitoj.
En alia fojo maljuna kuracisto, grizhara kaj edema, kun gufaj okuloj, promesis al ŝi:
– Sed eble, ni ankoraŭ ĝisvivos, civitanino estrino, kaj renkontiĝos ie en pli alta instanco? Ĉu vi neniam pri tio pensis?
– Ne, ne renkontiĝos, – kun facila rideto respondis ŝi. – Vi ja, kiel oni ĉi tie esprimas, estas «finulo», kie do ni renkontiĝos? Ĉu tie?
Kaj ŝi almontris al la ĉielo – al la pura, varmega, arda ĉielo.
– Se ne mi, tiam aliaj vin renkontos, – suspirinte, respondis la doktoro. – Kiam renkontos – estos konversacio. Pripensu!
Foje oni ŝin preskaŭ murdis. Ŝi iris tra la «zono», kaj subite – kaj ĉi tie tio okazadis nur subite, nur momente – ekfajfis, ektondris la fama sabla blizardo, nomata en tiuj lokoj «afgana vento».
Inna Matejevna kliniĝis, ekkuris, al io batiĝis, ŝiriĝis flanken, ekkriis, kaj tiam «li» batis ŝin. Ŝi ne vidis «lin». Ŝi aŭdis nur fajfadon de sablo, grincadon kaj hurladon. Kaj la nudan piedegon de tiu, kiu ŝin batis, ŝi sukcesis rimarki.
– Kanajlino! – ankoraŭ aŭdis ŝi en la lasta momento.
Kaj perdis la konscion pro bato al la kapo.
La enketado estis farata sekrete de ŝi. Ŝi estis heroino, kaj la plej ĉefa estro de la reĝimaj malliberejoj gratulis ŝin, kiam ŝi resaniĝis. Al ŝi estis donita aparta ĉambro, speciala kuiristo, deveninta el Egiptio, faris al ŝi ŝorbeton, dolĉa odoro de velkantaj rozoj naŭzis ŝin. Kaj kuracadis ŝin ĉiuj profesoroj, kiujn eblis allasi al tia homo, kiel Inna Matejevna. Inklude ankaŭ la ĉefon de evakuita ĉi tien katedro Henriko Kamiloviĉ Bajramov – junaspekta, atlete fortika, iomete virbovsimila, sed ne sen certa ĉarmo profesoro.
Ĝuste li konsilis al ŝi «ŝanĝi specon de laboro».
– Kiel? – ne komprenis ŝi.
– Vi rajtas al pli facila laboro. Vi meritis tiun rajton. Neniu povas devigi junan virinon priservi sabotistojn, teroristojn kaj aliajn elĵetitojn.
– Ĉu li estis teroristo? – kun alspiro demandis Inna Matejevna.
– Jes, estis! – konfide respondis Bajramov. – Mallonge dirante, ni, doktoroj, faros decidon, ke al vi la nuna laboro estas kontraŭindikita.
Ŝi ĵetis al li obeeman kaj virinecan rigardon. Kaj suspiris kun faciliĝo. Ja al la edzo ŝi ne veturis ankaŭ tial, ke ŝi freneze, histerie, ĝis paniko kaj naŭzo timis militon. Eĉ manovroj, eĉ lerna alarmo ĉi tie, en Mezazio, plenigadis ŝin per kun nenio komparebla teruro, do kial riski sin en profunda malfronto? Tio ja vere estas deliraĵo. Ne, sufiĉas!
Post la malsanulejo ŝi ripozadis dum tri monatoj.
Profesoro Bajramov ĉiutage vizitadis la kvietan dometon de la gepatroj de Inna, karesadis Jenjon, kartludadis kun la loĝanto, malgaje kaj obeeme suspirante, rerakontadis bultenojn, informojn pri la milito. Tamen, li ĉiam estis optimisma en rerakonto. La edzino de la profesoro same estis profesorino, sed krome ankaŭ kolonelo en la milito, kaj skribadis al li malofte, per tute vira, granda skribmaniero. Li respondadis per la malgranda kaj sendadis sendaĵojn kun sekaj fruktoj. Unu leteron de la edzino-kolonelo Inna eltiris el poŝo de Henriko Kamiloviĉ kaj tralegis en la kuirejo. La letero estis malgaja, enamiĝinta kaj humila. «La milito faris el mi maljunulinon, – skribis la edzino-kolonelo, – sango kaj suferoj ne kontribuas al freŝa koloro de la vizaĝo, mia kara Henĉjo, kaj esti edzino, uzante vian humanecon, estas ne la plej gaja okupiĝo sur nia planedo».
Inna suspiris kun faciliĝo: pri la profesoro ŝi povis ne timi. Pri tiaj oni ordinare diras – «li nenien fuĝos».
En varmaj someraj noktoj ili nemalofte promenadis, li gardadis ŝian sanon kaj, karese tenante ŝin sub la brako, paroladis pri sorĉaj samarkandaj noktoj. Li rakontadis, kvazaŭ legante libron, kiun li sciis parkere, per libraj vortoj, per velura voĉo kaj tiel bele, ke ŝi deziris dormi kaj kaŝe oscedadis. Pri Samarkando ŝi eksciis, ke ĝi «ekzistas ekde la tempoj nesciataj», pri la Zeravŝana valo – ke «ĝi estas kvazaŭ mantelo el verda brokaĵo», pri la ŝaŭma kanaleto de Sijab – ke «ĝi ne forgesiĝas, kiel la unua amo», pri la moskeo de la unua edzino de Timuro Bibi-hanum – ke la kupolo de la moskeo «estus la sola, se la ĉielo ne iĝus ĝia ripeto». Fojfoje, rakontante, la profesoro eĉ ululetis. Inna Matejevna subridadis.
Kiel ĉiuj timidaj kaj eĉ timemaj homoj, la neŭropatologo Bajramov, laŭ lia esprimo, respektegis «misterajn karakterojn», kiel emiro Timuro Guragano. Pri Timuro li sciis multe kaj, tremante per la ŝultroj, rakontadis pri li kaĵole, preskaŭ admire. Inna aŭskultis, frostotreme kuntiriĝante, al ŝi plaĉis, ke Timuron oni nomadis «la poluso de la mondo kaj la kredo», plaĉis, ke li estis reganto de la «centro de la universo», plaĉis, kiel la «fera lamulo» ĵetadis al glavo kaj flamo prosperantajn kaj pacajn urbojn de Armenio, Sistano, Hindio, Malgranda Azio, Kartvelio. Kaj Timuro al ŝi plaĉis, kaj Ĉingis-Ĥano, kaj Napoleono Bonaparto, kaj Fouché – jam en la juneco ŝi ŝatis librojn pri ili. Al ŝi ne gravis, kion ili deziris, al ŝi plaĉis, kiel ili agis. Kaj kiel nenio povis ilin haltigi!
Se ŝi naskiĝus viro kaj se ŝi ellernus tiel nenion timi, kiel scipovis ne timi ili! Ho, se!
Ankaŭ kun disertaĵo ŝi timis. Multaj malliberaj kuracistoj skribadis pri iuj siaj observaĵoj, kaj ŝi trarigardadis ĉion, kio estis elprenata de ili laŭ la leĝoj kaj reguloj por malliberuloj, sed kelkajn skribaĵojn ŝi simple ne komprenadis, kaj demandi ne eblis, aliaj ŝajnis al ŝi senvalora tempoperdo. Unu kajeron ŝi kaŝis ĝis konvena tempo, sed la aŭtoro de tiuj notoj estis tro fama, por atenci ilin, dum li estas viva kaj ankoraŭ relative sana. Kaj tute ne ĉion ŝi tie komprenis, kaj montri eĉ al sia neŭropatologo ŝi timis.
Ankaŭ Bajramov konsiladis al ŝi temojn, sed ĉiuj ili estis iaj tro penigaj, ne sensaciaj, malklaraj...
Ŝi bezonis recepton, kiel en kuirlibro: prenu tiom da faruno, butero, ovoj, cinamo. Aŭ fari malkovron, kiel Rentgeno. Duonpaĝo – kaj la afero finita. Al ŝi plaĉis la malnova uzbeka proverbo: homo sen amo estas azeno, homo sen aspiroj estas argilo, – speciale pri argilo. Sed ŝi ne scias, kiajn ŝi havas aspirojn. Kio koncernas amon, do ŝi havis pri tio neniajn iluziojn, kaj kiam da lunaj noktoj kaj sorĉa Samarkando, el ŝia vidpunkto, sufiĉis, Inna Matejevna diris abrupte, per aferema voĉo:
– Vi restas nokti ĉe mi.
La neŭropatologo timidiĝis pro subiteco, kaj ŝi, malkovrinte la grandan, molan, pufan liton, ne estinginte la lumon, komandis:
– Forturniĝu. Vi povas rigardi. Ankoraŭ forturniĝu. Kuŝiĝu.
Langvore ripozante, li diris:
– Mi domaĝis vin. Tia traŭmato...
– Tro domaĝis, – tranĉis ŝi, ekdormante, kaj ne tre kontenta pri li. – Mi povus dio scias kion pri vi pensi.
En la sufoka mallumo de nokto li penis voĉlegi konvenajn por la okazo robajojn, kiujn li sciis multe kaj parkere, sed Inna koleriĝis.
– Nu, vidu, – diris ŝi al la enamiĝinta kaj kortuŝita profesoro, – da versoj por mi sufiĉas. Ĝis agaco.
Li iomete ofendiĝis. El lia vidpunkto, da versoj estis ĝuste malmulte. Kaj da versoj, kaj da muziko – tute neniom, kaj pri komunaj opinioj pri arto ili ne diris eĉ vorton. Ili estis nek en teatro, nek en kinejo. Kaj jen ili jam dormas kune. Ĉu ne estas krude? Ĉu ne lasos tio malagrablan postguston en ŝia animo?
– Ho dio, kia vi estas parolema, – ekkoleris ŝi kaj turniĝis al li per la dorso. – Necesas dormi!
Sed ŝi ne povis dormi. Ŝi rememoris Geĉjon Palij-on. Tiu ne voĉlegadis versaĵojn kaj ne gurdadis pri muziko. Sed ĝuste tiu estis necesa al ŝi, sed ne tiu ĉi. Tiu – distrite fajfetanta kaj ne rimarkanta ŝin, tiu – granda kaj fortika, kun rideto en la plej intimaj momentoj, tiu – impertinenta kaj kolera lupo, sed ne tiu ĉi – sukcesinta kreskigi la ventron, suspiranta babilemulo, edzo de kolonelo.
Certe, kiam li faris al ŝi formalan proponon, ŝi ne edziniĝis al li. Venenita de Palij, ŝi rifuzis al li, des pli ke en ekscito kaj nobla animstato li decidis lasi la moskvan loĝejon al la edzino-kolonelo, por kune kun Inna por ĉiam loĝiĝi en Taŝkento. Laŭ liaj vortoj, tie ilin atendis kaj tablo, kaj domo, kaj bonaj amikoj – «kulturaj kaj delikataj homoj», kiel esprimis Bajramov.
– Mi tre ĝojas pri vi, – trankvile respondis al li Inna Matejevna.
– Kaj vi?
– Por mi ĉi-tieaj belaĵoj sufiĉas, mi dankas vin, profesoro.
– Sed vi ja ne povas sen suno, varmo, ĉi tiu ĉielo...
– En paca tempo mi toleros...
– Ĉu ne deziras vi per tio diri... – komencis li.
– Deziras.
Ili silentis iom.
– Soleca juna virino, – ree penis paroli Bajramov, – mi eĉ ne povas imagi al mi...
– Vi revenos en Moskvon al via edzino, – tirinte sin, diris Inna Matejevna, – kaj pri mi ne zorgu.
Ŝi ankoraŭ ne sciis, kio estos poste, sed pri sia neŭropatologo ŝi firme decidis – «senperspektiva!». Kaj eĉ ne pro tio, ke ŝi kvazaŭ vetis pri li kiel pri kurĉevalo – ne, tio estis simple ne tiaj vojoj al la vivo. Nu, profesoro, kaj kio plu? Ĉu portadi al li uzbekan teon, kiam li verkas siajn al neniu necesajn laboraĵojn? Nun li estas elstara, kiam la tuta medicino militas, sed kiam la veraj doktoroj revenos? Kaj kiam oni pri li rememoros, ke li estis «evakuita kiel talentulo»? Jen Burdenko, aŭ Viŝnevskij, aŭ Kuprijanov – ne malpli grandaj talentuloj, milde dirante, tamen ilin oni nenien evakuis...
En la unuaj tagoj de ilia disiĝo Bajramov eĉ ploris, ili disiĝadis dum semajno. Sed poste li kutimiĝis kaj antaŭ la forveturo aĉetis de la loĝanto grandan kvanton da sekaj fruktoj por Moskvo.
Kaj sur Inna-n Matejevna-n komencis faladi malagrablaĵoj, unu pli malbona ol alia.
Ŝanĝinte, laŭ la konsilo de Bajramov, «specon de laboro», ŝi en la sama «sistemo» komencis «estri», kio ordinare estas pli facila, ol «fari». Sed antaŭe ŝi same nenion faradis, nur «kontroladis», kaj nun ŝi komencis ankaŭ responsi antaŭ la estraro, mem ankoraŭ ne sciante plengrade tiun sian devon.
Kaj okazis jen kio: tiu nefleksebla fama maljuna sciencisto mem, kies kajeron ŝi kaŝis en fidinda loko, sub tegoloj ĉe la loĝanto, subite malfortiĝis kaj komencis malsani. Kaj ĝuste en tiu tempo okazis tiel, ke pro iuj misteraj kaŭzoj lia akuzo pri monstra malicaĵo, pro kiu li estis kondamnita al mortpafo, kaj poste al multaj jaroj da mallibero, evidentiĝis subite senbaza kaj erara. Sed leviĝi de la lito la maljunulo jam ne povis, kvankam estis liberigita. Al li alflugis la edzino, altega, magra, verŝajne iam tre bela, nun – maljunulino, kaj post ŝi sur speciala aviadilo venis general-leŭtenanto de medicina servo, tiu profesoro mem, laŭ kies lernolibro Inna lernis kaj kiu ŝajnis al ŝi same malreala, kiel, ekzemple, Hipokrato, Pasteŭro, Pirogov aŭ Burdenko.
Sur la aerodromo la bluokulan kaj arĝente grizharan generalon-akademianon renkontis la tuta estraro de Inna, ĝis la plej alta estro, kaj Inna kiel responsa medicinisto. Al neniu doninte la manon, la medicina generalo eksidis en aŭtomobilon kun Gorbanjuk – li nomadis ŝin nur per la familinomo – kaj tuj komencis pridemandi pri la sanstato de tiu maljunulo, pro kiu leviĝis tiu bruo.
Inna nenion klare sciis.
– Sed vi estas kuracisto? – demandis li, ne turnante sin al ŝi.
– Ĝuste tiel, kuracisto.
– Kiu lin kuracis?
Gorbanjuk ankaŭ tion ne sciis klare. Li estis tute ne en ŝia responso – la mortanta maljunulo, nun, ŝi sentis, oni ŝin simple «submetis». Ŝi devis respondi pro aliulaj pekoj. Ŝi ne timis. Se ŝi bone respondos – oni savos. Kaj la generalo-akademiano ŝin ne formanĝos. Vidis ŝi tiajn kriemulojn!
– Ankoraŭ demando, – diris la generalo. – Ĉu vi sciis, kiu li estas?
– Ĉi tie oni nenion devas scii, – elturniĝis Gorbanjuk. – Ni havas propran specifecon, kamarado general-leŭtenanto.
Kaj pensis: «Jen al vi, ĉu vi ricevis?»
La general-leŭtenanto forturniĝis de ŝi.
Kaj post horo li eliris el la ĉambreto, kie kuŝis la mistera maljunulo, kaj diris kaj al Inna, kaj al aliaj ĉi-tieaj kuracistoj – ne diris, sed mallaŭte kriis, kriis per raŭka flustro:
– Kiaj vi estas fiuloj! Ho dio, kiaj vi estas fiuloj! Fiuloj de la animo, ĝuste fiuloj de la animo!
Lia vizaĝo estis blanka, tremanta, kaj sur tiu vizaĝo neelteneble lumis per abomenanta malamo la bluaj, ŝajne bebe bonkoraj, nekapablaj al kolero okuloj.
– Oksigenon! – ordonis lli. – Mi mortpafos vin ĉiujn, kanajloj!
Kaj lia blanka mano de kuracisto vere etendiĝis al la pistolujo, kiun li, probable, neniam malbutonadis dum ĉiuj travivitaj de li militoj, etendiĝis, sed ne malbutonis la pistolujon.
– Ĉu vi sciis, kio estas al li? – la generalo kapmontris al la pordo de la ĉambro. – Ĉu vi estis informita, ke li malsanas je miksedemo?
– Estis opinio... – komencis Inna Matejevna.
– Ĉu vi sciis, diablo vin formanĝu, ke al li estis preskribita tiroidino?
– Disponante malmultan rezervon...
– Sed rezervon ja! – bojis la generalo-doktoro. – Rezervon, fia aĉulino! Do kiel vi arogis...
Li sufokiĝis. Ies servema mano etendis al li glason kun akvo. La generalo kun abomeno forpuŝis la manon kaj jam pli mallaŭte demandis:
– Ĉu vi konas mian familinomon?
Li rigardis al Inna Matejevna per la furioze brilantaj okuloj.
– Mi vin demandas, Gorbanjuk, ĉu vi scias, kiu mi estas?
– Certe, – apenaŭ balbutis ŝi. – Laŭ via klasika lernolibro...
– Do mi klasike zorgos pri tio, ke vi, Gorbanjuk, neniam poste arogu nomiĝi kuracisto. Klasike, – sensence ripetis li kaj ankoraŭfoje kriis: – Klasike! Kaj mi konfirmas tiun mian promeson per la nomo de mia mortanta kamarado!
La mortanta kamarado – tio estis tiu maljunulo, al kiu Inna Matejevna rifuzis tiroidinon. Kaj kiu, kvazaŭ spite al ŝi, mortis vespere.
La estro ne defendis Inna-n. Male, li pri ĉio responsigis ŝin. Oni rakontis, ke li, la estro, eĉ ploris antaŭ la generalo kaj asertis, ke kvazaŭ pro malklereco kaj kulpe de la paroĥa lernejo, en kiu li estis instruita, ne havis honoron scii, kiu estas tiu maljunulo kaj kial lia sano estas pli grava ol la sano de aliaj malliberuloj.
Inna-n oni kun bruo, eĉ ne enlasinte en la domon, kie estis ŝia ofico, elpelis for. Kaj la estro surmetadis la aŭdparolilon, kiam ŝi telefonadis. En la tria fojo ŝi aŭdis tiajn vortojn, ke ŝi rigidiĝis pro timo. Evidentiĝis, ke ŝi per sia sabota agado diskreditigis laboron de la respektiva institucio, ke la demando pri ŝia partieco estos decidata konforme al tio, ke...
– Ni vidos! – defie, per minaca pro timo voĉo interrompis ŝi. – Se vi komencos, mi en Moskvon raportos pri viaj ordoj...
Kaj ŝi rapide ekparolis pri tio, kion nome ŝi raportos en ĉiuj detaloj. Ŝia voĉo ŝiriĝadis, kaj ŝi ŝrikis, kiel bazara vendistino, sed sub la ŝriko kaj minacoj la estro divenis la profundon de la danĝero, kiu ĝis nun estis kaŝita en Inna Matejevna Gorbanjuk.
La estro mildiĝis, sed la paspermeson oni tamen forprenis de ŝi kune kun la ofica legitimilo kaj speciala proviza kvitanca libreto. La kamarado, veninta al ŝi hejmen por preni ĉiujn dokumentojn, konsilis al Inna nenion entrepreni.
– Vi, Gorbanjuk, foriru sen bruo, – konsilis la kamarado. – Kaj neniu vin ofendos en ajna alia departemento.
Necesis forveturi. Necesis malaperi, dissolviĝi. Necesis, ke ŝian familinomon por ĉiam forgesu la bluokula general-leŭtenanto de medicina servo, tiu mem, kiu ĵuris tiam apud la ĉambro de la mortanta maljunulo.
Sed malfeliĉo neniam venas sola. En la samaj tagoj ekmalsanis Raisa Stefanovna, ekmalsanis modeste, kiel vivis, – kuŝiĝis kaj diris per kulpa voĉo, ke nun ŝi, ŝajne, ne leviĝos. Inna Matejevna ektimis, kuris al la maljunulo Jesakov, sed tiu havis proprajn malagrablaĵojn – pri lia agado venis iaj materialoj en la prokurorejon. Li estis vigliganta sin, laŭ liaj vortoj, li «jam plurfoje defendadis sian honestan nomon», sed iujn du ladvazojn kun sukero li kaŝis en la loĝejo de Bojariŝnikov-oj. Kaj Inna eltiris el trans trabo en lia mezanino sian kajeron – kaŝe.
La patrino kaj malsanis, kaj mortis modeste, eĉ kulpe, pri nenio plendante, nur kompatis Jenjon, ĉar Inna malbonguste kuiras al la knabino, kaj tiu ja emas manĝi malmulte. En tiu sama tempo pro konstantaj vokoj en la prokurorejon tute elturmentiĝis kaj flaviĝis per vizaĝo la loĝanto Jesakov. En tiu tago, en kiu mortis Raisa Stefanovna, supre, super la mortintino, peze frapadis botoj – tie estis okazanta priserĉo, la polico estis elprenanta de Jesakov skizojn de Repin, tasojn el Kreto, valoregajn persajn tapiŝojn el Ŝirazo, italan porcelanon, miniaturojn, faritajn antaŭ jarcentoj en Esfahano. Antikvaĵisto-eksperto, sendita kune kun la polico, nur ŝmacadis per la lipoj pri la riĉaĵoj de la maljunulo Jesakov, kaj tiu estis fritanta por si ovaĵon, unuafoje en la vivo ne avarante buteron, kaj kolere asertadis, ke ĉiuj ĉi aĵoj ĉe li estas hazarde metitaj kaj al li ne apartenas...
En krepusko Jesakov-on oni forkondukis, kaj poste oni forveturigis la konfiskitaĵojn sur speciala aŭtomobilo. Jenjo ploris plenvoĉe, Inna-n Matejevna-n turmentis duboj – ĉu ŝi prave agis, ke ne diris al la polico pri la ladvazoj kun sukero. Ankoraŭ ne malkovrinte ilin, ŝi divenis: la loĝanto kaŝis ĉe ŝi la plej gravan, la plej valoran. Kaj malkovri ŝi ne povis: la vazoj kuŝis en la sofo, kaj sur la sofo vice sidis kamaradinoj de la patrino – maljunaj instruistinoj, – rememoradis Rainjon, sur la teraso estis fumantaj kamaradoj de la forpasinta patro – rememoradis Mateon. Estis malvarme, humide, komenciĝis decembro.
Sepultinte la patrinon, Inna Matejevna ŝlosis sin, kurtenis la fenestrojn kaj levis la kovrilon de la sofo. En la ladvazoj, ĝuste kiel ŝi supozis, sub la sukero, en saketoj el laktolo kviete atendis sian tempon oro. Oro kaj plateno. Ĉi tie estis kaj moneroj de la cara stampado, kaj geedziĝaj ringoj, maldikigitaj de la tempo, kaj platenaj braceletoj, kaj cigaredujoj, kaj horloĝoj, kaj ĉenetoj, kaj sigelringoj. Malnova risorta pesilo montris sep funtojn!
Inna suspiris: kie vi vagas, griza lupo Palij, se vi estas viva, respondu, ni ne pereus kun tiu varo!
Resti, certe, havis nenian sencon. La loĝanto povis konfesi pri tio, ke la «sukeron» li donis por konservado al ŝi, Gorbanjuk. Nur tia fakto mankis en ŝia biografio!
La gepatran moveblaĵon ŝi dum tagnokto disvendis al ŝatantoj aĉetadi «hazarde». Ŝi vendadis sen marĉando, kontraŭ ajna prezo. Kio koncernas la nemoveblaĵon, do en tio Inna Matejevna agis eĉ bele. Ŝlosinte la domon, ŝi donis ĝin kaj la parcelon al la plenumkomitato «poreterne» – tiu vorto estis moda kaj solida, – donacis nome de siaj forpasintaj gepatroj al la infanvartejo «Roza Luksemburg». La ago de transdono de la ŝlosiloj estis fiksita sur fotaĵo, kaj la fotaĵo estis presita en ĵurnalo: tie ankoraŭ neniu sciis, ke kamaradino Gorbanjuk I. M. nun jam tute ne estas tiu Gorbanjuk, kia ŝi estis dum tiuj jaroj. La ĵurnalon kun la fotaĵo Inna Matejevna gardeme metis en unu el la valizoj.
Kaj finfine trajno ekveturigis la patrinon kaj la filinon en Leningradon.
Tiutempe Inna jam sciis, ke ŝia eksa edzo kaj general-leŭtenanto Gorbanjuk G. S. estas unu sama persono. Kaj plie, tra speciale sendita al la generalo de inĝenieraj trupoj sia malnova amikino-konfidenculino Doda Ejsber Inna sciis ankoraŭ, ke la leteron, en kiu ŝi skribis al sia edzo pri tio, kial ŝi ne plu opinias sin lia edzino, li perdis. Bonvolis perdi. Tamen, li memoris la leteron parkere, sed al Doda demonstri ne povis, ĉar ĝi «pereis».
«Perdis, ŝlemilo! – pensis Inna, ĝoje kaj plene spirante en la vagono. – Kaj ne nur perdis, sed eĉ ne ĝeniĝas pri tio paroli, ne komprenas, en kian historion li enkaĉiĝis kaj kiel mi nun lin povas pentri. Li perdis mian leteron, neleĝe konkubas, naskigis infanon, demonstras sian feliĉon kaj min, vidu, laŭdas pro tio, ke mi, ne amante, estis sincera kaj donis al li liberon!»
Nun al ŝi ŝajnis, ke ŝi vere estas forlasita edzino, kaj eĉ kun infano, kaj tiun kortuŝan historion ŝi unuafoje rakontis al la pasaĝeroj de sia vagono, provante siajn fortojn, kvazaŭ debutanta aktorino en provludo. La provludo estis sukcesa, tiel sukcesa, ke Inna iĝis la unua homo en la vagono, ĉiuj ŝin kompatis kaj ĉiuj penis komplezi al ŝi, kaj Jenjo dum la tuta longa vojo sidadis sur la genuoj de la kompatemaj aŭskultantoj de la rakonto de sia beleta patrino. Kaj vortojn Inna aŭdis nur vigligajn, ardajn, karesajn:
– Vi, ĉefe, ne malgajnu pro propra bonkoreco.
– Kaj memoru, ke la infano bezonas patron!
– Vi ja luktas ne por vi mem. Vi vin mem ja povos nutri! Vi nur ne cedu, akceptu neniajn kompromisojn!
– Ĉe ni, danke al dio, oni ne konsideras ajnajn meritojn, se li estas morale putra kamarado. Ĉe ni oni tion traktas severe!
– Certe, al vi estos malfacile, sed necesas teni la koron en la pugno!
Ŝi kapjesadis kaj malgaje ridetadis. Ŝi vere viziis nun, ke ŝin batis la sorto, ke ŝi estas malfeliĉa ne pro propra kulpo, ke ŝi eĉ estas persekutata kaj subpremata. La bluokula kaj grizhara medicina generalo kuniĝis en ŝia imago kun Gorbanjuk, la malmolkora estro – kun la neŭropatologo Bajramov, kiel al ŝi nun ŝajnis, «forlasinta» ŝin sola ĉi tie, en Samarkando.
«Du orfinoj», – diris iu en la vagono pri ŝi kaj pri Jenjo, kaj tiuj vortoj plorigis ŝin. Kiel ĉiuj tre malbonaj kaj senlime kruelaj homoj, Inna estis sentimentala kaj treege kompatema al si mem. «Du orfinoj, – pensis nun ŝi, kiam subite rimarkadis sian filinon, – mi kaj ŝi estas du orfinoj. Solaj en la mondo, en la tuta mondo...»
En Kujbiŝevo en la stacidomo, aŭdinte, ke tie estas malfermita komerca restoracio, Inna iris manĝeti. Pri mono ŝi sin ne limigadis, sed, estante unu el la du «orfinoj», ŝi ne deziris, ke iu el la vagonaj najbaroj vidu, kion ŝi manĝos.
Kaj kvazaŭ spite, sed eble, ĉio estis eĉ por bono, ŝi trovis sin ĉe unu tablo kun la bluokula generalo de medicina servo, kiun la diablo venigis manĝi brasiksupon ĝuste en tiu ĉi tempo, ĉi tie, kvankam li veturis tute ne sur tiu ĉi trajno, sed simple hazarde trafis en la stacidomon.
– Ĉu vi? – nur demandis li.
– Mi, – paliĝante respondis Inna.
– Ĉu oni elpelis? – demandis li, verŝante al si en glaseton vodkon.
– Certe, – per la tremerinta buŝo diris ŝi. – Kompreneble! Kaj restis mi kun la filino kaj en nigra listo sola en la tuta mondo...
La grizhara generalo surmetis reen la glaseton.
– Kiel do?
– Ja tiel, – plu tremante per la lipoj kaj komprenante, kiom multe nun estas metita sur karton kaj kia gajno povas okazi, se teni sin saĝe, diris ŝi, – tiel, tre simple. Mia edzo, generalo, sama kiel vi, min forlasis. Mi devis iri al tiu laboro pro la filino kaj la maljunaj gepatroj, tute senhelpaj instruistoj. La patro, cetere, pereis en la unua jaro de la milito. Nu, kaj nun, nature, mi estas sola kulpa, kiu ja povas obĵeti al vi, kiu riskos malkonsenti kun la granda sciencisto kaj la plej fama doktoro en la lando, – ruze flatis ŝi, – kaj eĉ kun generalo-akademiano, kiam li krome per la piedoj frapas kaj krias al virino?..
– Mi ne frapis, – morne kontraŭis la generalo, – sed tiutempe, konsentu, mi ne povis sekvi etiketon...
Sentante, ke ŝi superos, ŝi diris amare:
– La afero estas ne en etiketo, sed en panpeco.
Aliris kelnero, Inna Matejevna mendis nur solan supon kaj tra larmoj diris, kvazaŭ al si mem:
– Mi almenaŭ ion varman manĝu.
– Kaj kiel via filino?
– Al la filino mi aĉetis ovon, – diris Gorbanjuk, – mi timas ŝin manĝigi per stacidomaj supoj.
Ŝi forturniĝis de jam kulpa kaj kompata rigardo.
– Ĉu mi sciis, kiu li estis? – mungante sin kaj plorante, demandis ŝi. – Ĉu ni tie rajtas scii? Kaj kiom da ili tiaj estas, ĉu vi pensas, li estas sola? Kaj se vi estas tia granda kaj fama, kaj ankaŭ sentima, kial vi entute ne starigas demandon, ke ĉe ni por kirurgoj mankas per kio suturi, silko ne estas, per memfaritaj fadenoj ili suturas en malliberejoj? Hipertensiuloj, kormalsanuloj, preskaŭ distrofiuloj, kiel ilin operacii, ĉu vi pri tio pensis? Juĝi estas facile kaj ĵuri, kiel en teatro, kaj per la piedoj frapi...
Al ŝi oni alportis ŝian supon, kun afekta avido ŝi komencis manĝi kaj panon tien pecetigis, – la generalo estis ne el tiuj, kiujn oni delogas, li estis pli simpla, tiaj kompatas kaj bedaŭras. Kiel ŝia forpasinta patro – krias, kaj poste sin mem skoldas kaj mallaŭdas pro la justa eksplodemo. Sed por voki tiun kompaton, necesas scipovi esti kompatinda. Kompatinda kaj digna. Kompatinda kaj fiera. Ne cedi eĉ al pomo «por la filino», por plato da ĉokolado – «por infano ja, ne por vi!»
«Ne, al ĉokoladaĵo mi ne kaptiĝos, – pensis ŝi, – ne tio estas nia ĉefa interparolo!»
– Por ajna okazo, – diris la generalo-doktoro, – en Moskvo jen miaj kontaktoj. Eble mi povos esti por vi utila...
Kaj per la sama blanka doktora mano, per kiu li tiel antaŭnelonge penis malbutoni la pistolujon, la generalo etendis al ŝi folieton kun ĉiuj siaj oficaj kaj hejmaj telefonnumeroj.
Jen tion ŝi vere bezonis. Tio estas ne ĉokoladaĵo. Sed ankaŭ ĉi tiam ŝi montris la karakteron. Ŝi kvazaŭ eĉ nenion komprenis.
– Sed por kio ja? – demandis Inna Matejevna. – Por kio mi tion bezonas?
La kupra sonorilo sur la perono batis unufoje. Ne gravas, ŝi povus eĉ malfrui pro tiu ĉi interparolo. Tiu ĉi estis preskaŭ la ĉefa. Antaŭparolo al la ĉefa. Se ŝi malfruos – la generalo helpos devanci sur kuriera trajno.
– Mi penos helpi al vi, – diris la generalo-doktoro, ekstarante post ŝi. Kaj, ekvidinte, ke ŝi metas sian «malriĉan» monon kontraŭ la supo sur la tablon, faris petegan movon per la mano. Sed ŝi tamen metis – malriĉa, sed fiera. – Vi telefonu al mi en ĉiu okazo, – diris la generalo-doktoro, – promesu al mi...
Kuŝiĝinte sur sian vagonliton, Inna Matejevna pensis, ke, esence, ĉio ne tiom malbonas. Jen ankaŭ tiun ĉi ŝi ekregis. «Bonkora, – kvazaŭ malsanon diagnozis ŝi, – bonkorulo!» Kaj ŝi ekdormis, plena de belaj esperoj.
En Leningrado Gorbanjuk ekloĝis ĉe Doda Ejsberg, kie ŝi estis akceptita afable, simple kaj kore. Kaj la patro Ejsberg, maljuna epikurano, sperta en sekaj vinoj kaj asertanta, ke ekzistas nenio pli bongusta ol flensburgaj ostroj, kaj la vicpatrino de Doda, juneta kaj gajeta sinjorino, tuj laŭ esprimo de la okuloj de Inna, laŭ ĉiuj ŝiaj manieroj, modestaj kaj memcertaj, komprenis, ke Inna venis por «grandaj aferoj» kaj ke estas utile havi ŝin amiko. Certe, ili ne sciis, ke Inna agnoskas nenian amikecon kun iu ajn.
La patro Ejsberg konatigis Inna-n kun advokato, de kiu ŝi nenion kaŝis, ne kaŝis ankaŭ pri sia letero al la edzo pri divorco. La advokato kun fama nomo, kalva, en nigra akademia ĉapeto, aŭskultante la belan, aroman, trankvilan plendantinon, silente trinkis teon kun salitaj nigraj biskotoj, balancadis la kapon kaj fojfoje penseme konsentadis:
– Tio estas vero. Certe. Jes, kompreneble. Sendube.
Kaj poste tute neatendite deklaris:
– Tuta via entrepreno, Inna Matejevna, imagiĝas al mi, pardonu, grandioza fiaĵo, via tasko estas jure treege implikita kaj malklara. Mi por vi ne estas helpanto.
Inna sarkasme ridetis kaj al alia advokato rakontis nur tion, kion opiniis necesa. Tiu alia, frotita kaj polurita spertulo, konversaciinte kun generalo Gorbanjuk, telefonis al Inna kaj sciigis, ke li «pro iuj kaŭzoj reprezenti interesojn de Inna Matejevna ne povas».
En la unua instanco okazis nur mallonga interparolo. Nur en la dua oni povis trakti la juĝaferon esence.
Ĉi-foje Inna venis en la juĝejon kiel «forlasita», «malfeliĉa», «vivanta en malfacilaj kondiĉoj» soleca virino kun «belega infano». Ĉio estis pripensita ĝis detaloj. Jenjon ŝi vestis eĉ riĉe, sed mem venis en kaptuko kaj vatjako sub trivita, sed diligente fadenflikita mantelo, kvankam estis januaro. La mantelo faris impreson, des pli ke senruza Tasja Gorbanjuk, tiu fronta flegistino, kiu eltrenis la generalon, kiam li estis subkolonelo, el brulanta domo, – tiu Tasja venis en la juĝejon en bona kaj multekosta peltmantelo. Kaj pri kio ŝi devus ĝeniĝi: sian peltmantelon ŝi ne ŝtelis, tiun unuan en ŝia vivo peltmantelon aĉetis la edzo. Kaj aĉetis, kiam ŝi longe malsanis, naskinte al li la filon Viĉjon.
La generalo en la juĝejo sidis tute ne generale, ĝibetiĝinte, kaŝinte la kapon en la ŝultrojn, ne rigardante al la flankoj. Inna aŭdis, kiel iu dikvanga kaj ebria invalido diris pri la generalo tiel:
– Jen, kia neaŭtoritata aspekto. Eĉ majoron ne valoras.
La ventron Gorbanjuk vere ne akiris. Li estis tre pala, spasmo ofte trakuradis lian grizan vizaĝon, kaj eĉ balbutadis li pli turmente, ol antaŭe. Inna Matejevna de tempo al tempo eĉ kompatis lin – ja la unua amo kun kiso en blanka nokto super Nevo, – sed per io helpi nun ŝi ne povis. La procezo de la asiza kunsido, aŭ kiel ĝi tie nomiĝis, ruliĝis per si mem, laŭ sia logiko kaj siaj reguloj.
La afero iris glate kaj klare kun kunsenta brueto de spektantoj kaj gapantoj, plenigintaj la halon, kun ridetoj kaj mokoj de forlasitaj edzinoj, akre kaj malalte ĝuantaj en juĝejoj, kun ne tuj rimarkebla, sed tre sentebla subteno de ĉiuj tiuj «bonkoruloj», kiuj estas anticipe agorditaj por ajna forlasita virino, kontraŭ ajna forlasinta viro.
Kaj la juĝisto konformis al la halo.
Unue, li juĝis, nevole kaj honorame trafante sub influon de aprobo de la publiko, kaj due, juĝis, sentante specialan estimon al si pro tio, ke li, nur antaŭnelonge kapitano, kaj ne tre brava, juĝas generalon. Kaj en la halo krome sidis la edzino de la juĝisto kaj liaj loĝejaj najbaroj. La juĝisto vidis ilin kaj eĉ rimarkadis, kiel ili interrigardas, verŝajne interflustrante:
– Jen kiel donas la nia!
– Jen kiel bruligis!
– Nun al la generalo venis fino!
– Do, ĉu vi ne povas prezenti al la tribunalo la leteron de via edzino Gorbanjuk Inna Matejevna pri tio, ke ŝi opinias sin divorcinta disde vi? – demandis la juĝisto, kiu ial opiniis necesa, farante demandojn al la generalo, ironie rideti. – Ĉu vi plu insistas pri tio, ke la letero viadire estas de vi perdita?
Gorbanjuk silentis. Ĉu li povis ĉi tie, nun rakonti pri tio, kiel bombo rekte trafis en tiun lernejon, kie lokiĝis la stabo, kiel Tasja eltrenis lin, senspiran, en sola sangokovrita subvesto, kiel dum pli ol monato li entute nenion komprenadis, ne memoris kaj ne konsciis, eĉ pri la staba dokumentaro ne memoris, kaj ne nur pri sia paperujo. Malaperis la letero, forbrulis...
– Eble, vi tamen rememoros, kien malaperis la mistera letero? – denove, donacinte al la halo ironian rideton, interesiĝis la juĝisto. – Se ĝi entute ekzistis...
– Ĝi ekzistis, – perdinte subite sinregon, per metala tenoreto, sed ne balbutinte, kvazaŭ vipinte, prononcis la generalo. – Kaj mi postulas fidon, mi neniam mensogis...
– Ĉi tie postuli ne estas rekomendinde, – kun rideto informis la juĝisto. – Ĉi tie, civitano Gorbanjuk, estas juĝo, kaj ĉi tie ekzistas neniaj generaloj... Kio koncernas vian aserton, ke vi kvazaŭ neniam mensogas, do tio de ni ne estas sciata. Ja la letero malestas? Aŭ estas? Kiel ni opiniu?
Al Tasja okazis histeria atako. Ŝin neniu ofendis, sed ŝi subite tiel terure elturmentiĝis pri sia Greĉjo, kun kiu, malgraŭ ĉiuj embarasoj de la milito, estis senfine feliĉa, tiel ofendiĝis pri li, ke ŝi kvazaŭ en kunveno postulis parolpermeson, kaj kiam al ŝi sub rido de la halo oni klarigis, ke ĉi tie estas juĝo, ŝi elkriis sensencan insultan frazon, ekploregis kaj estis forkondukita de la amikino, – preskaŭ falanta, malfeliĉa ĝis tia grado, ke al Inna Matejevna ekdoloris la brusto pro kompato, sed ankaŭ tiam ŝi nenion penis fari, ĉar la malvero jam venkis la veron kaj la generalo, laŭ fatala volo de la sorto kaj absurdaj cirkonstancoj, iĝis mensogulo, bigamiulo, alimentulo kaj eĉ tiu sentalenta militestro, pro kiu niaj trupoj iam malvenkadis. Pri tio ne estis dirate, certe, rekte, sed la juĝisto ion tian fian aludis pri «amoraj intrigoj» en la frontaj cirkonstancoj, aludis tiel, ke ankaŭ tiu temo tre konvenis al gapuloj kaj gapulinoj, pasigantaj sian tempon en la halo de tribunalaj kunsidoj. Filistroj kaj etburĝoj, kune kun dizertintoj, ŝategas, kiam oni malpurigas kaj mokas antaŭ iliaj okuloj ion modestan, gloran kaj heroan, kvazaŭ dirante per tiu ago: «Ĉiuj estas malpuretaj, ĉiuj estas neniuloj, ĉiuj estas vulgaruloj, ĉiuj emas al maldecaĵoj, sed al iu ĝis certa tempo fortunas, kaj iu tuj kaptiĝas!»
Unu ĵurianino, kiu sidis maldekstre de la juĝisto, kiel ŝajnis komence al la generalo, aŭskultis lin atente kaj eĉ kompate demandadis, sed ankaŭ pri ŝi li trompiĝis, – pri tia maniero de interparolo en juĝo tiu ĵurianino legis en libro kaj hodiaŭ ĝin elprovis. Efektive ŝi jam antaŭ la komenco de la kunsido firme decidis al tiu «fiulo» ne doni divorcon, por «ekzemplo» al aliaj viroj.
Nur en la dua duono de la aŭskultado de la juĝafero general-leŭtenanto Gorbanjuk subite komprenis, kien ĉio turniĝas: li montriĝis fia homaĉo, rifuzinta vivteni la filinon, malĉastulo kaj ankoraŭ nesciate kio. Ĉiam pli kaj pli la juĝisto emfazadis la «moralan aspekton» de civitano Gorbanjuk, liajn «petolojn» dum la Granda Patruja milito, lian «sendokumentan konkubecon» kun civitanino Belĉikova, la tretadon de la fundamentoj de la «sovetia familio», – ĝenerale Gorbanjuk komprenis, ke lin oni faras estaĵo, malinda esti generalo de la Sovetia Armeo.
Tiam la malsana, trostreĉita de la milito koro de Gregorio Sergijeviĉ ekbatis malforte kaj rapide, faris kelkajn intermitojn kaj devigis lin rapide ŝovi sub la langon eron da nitroglicerino. Ne, li ne timis, ke Inna ne donos divorcon, ĉu gravas, registritaj estas li kaj Tasja aŭ ne? Tasja-n li amis, kaj neniaj fortoj povus devigi lin forlasi tiun bonkoran, fortan, plaĉan kaj karan al lia koro virinon. La afero estis multe pli terura kaj nekorektebla. Li ne povis imagi sin sen la armeo. La demando ĉe tie estis, kompreneble, ne en generaleco, la generaleco estis nur signo de tio, ke tiu armeo, al kiu li fordonis sin plene, taksis sian talentan soldaton, farinte lin generalo, sed nun oni forprenos de li rajton esti eĉ senrangulo, li estos malmobilizita. Jen kio estis vere terura kaj nekorektebla, kaj jen kion tuj eksentis Tasja...
Kompreninte tion, kion li komence ne komprenis, Gregorio Sergijeviĉ teruriĝis kaj komencis defendi sin pasie, sed tiel mallerte, tiel senartifike, tiel nepripensite, ke li malgajnis la lastan esperon eliri almenaŭ ne priverŝita per koto de la piedoj ĝis la kapo el tiu ĉi halo.
Pri divorco al li, certe, estis rifuzite, kio koncernas la plendon de Inna Matejevna, do ĝi estis plene kontentigita. Tuj post la deklaro de la verdikto Gorbanjuk impetis serĉi pruntan monon: por ĉiuj ĉi jaroj Inna devis ricevi grandan monsumon, li deziris fordoni ĉion jam hodiaŭ. Kaj ree petis divorcon.
La kamaradoj kaj la estro de generalo Gorbanjuk ne nur neniel riproĉis lin, – male, eĉ kunsentis: ĉio okazas en la vivo, la afero estas vira!
Gorbanjuk eksplodis. Li estis honesta homo, honesta ĉiam kaj ĉie. Tia subteno lin ofendis. Li estas generalo de la Sovetia Armeo, ne eblas vivi kiel generalo kun tiaj akuzoj. Ĉu li kvazaŭe forlasis la edzinon kaj la infanon kaj mensogis pri ŝia letero? Ne, li pruvos, ke li ne mensogis. Pruvos!
La estro eĉ miris: ja al li oni absolute kredas, neniu dubas pri lia honesteco.
– Al mi ne kredas la sovetia tribunalo! – diris Gorbanjuk kaj demandis, ĉu li povas esti libera.
Jam ĉi-foje Inna Matejevna sendube malgajnus la proceson. Gregorio Sergijeviĉ veturigis al Leningrado ĉiujn tiujn, kiuj sciis pri la letero de Inna.
Da ili estis tri, la ceteraj kvar pereis: intimaj amikoj de Gorbanjuk estis frontaj oficiroj, tiaj iam pereadas. Kaj advokaton li nun havis veran, ĝuste tiun mem, en la akademia ĉapeto, kiu rifuzis helpi al Inna. Tiu maljunulo estis komprenanta, kion signifas la nocio «digno»!
Sed la refojan traktadon la juĝafero ne atingis pro tiu kaŭzo, ke en la nokto antaŭ la juĝo Gregorio Sergijeviĉ subite mortis.
Jam en la kvardek dua jaro kolonelo Gorbanjuk, kio nomiĝas, «trostreĉis» sian koron, ĝi komencis «stumbli», kaj jam tiam oni al li diris, kvankam ne sen ironio, ke ajna forta emocio povas kosti al li vivon.
– Mi obeas, – duonridis Gorbanjuk, – mi penos ne emociiĝi.
Kaj por li, kaj por la divizia kuracisto la konversacio ne ŝajnis absurda, malgraŭ tio, ke ili ambaŭ sciis koston de tiaspecaj admonoj. Ja ekzistas malsamaj emocioj. Kio estas pli terura por ekstreme honesta homo, ol moko ĝuste pri lia honesteco, pri lia digno?
En la nokto antaŭ lia morto ili longe babilis, Gorbanjuk kaj Tasja. Ĉio ŝajnis nun al ili korektebla – la inĝenierecon, la konstrukciistajn kapablojn de Gregorio Sergijeviĉ neniu forprenos. Li iros en konstrukciejon, ekestros grupon, kondukos ĝis la fino unu ideeton. Pri mono ili fajfos, nur elturniĝos el la ŝuldoj, kaj poste ili ne pereos. Tasja iros labori, ekzemple, en infanĝardenon, tie ankaŭ Viĉjo nutriĝos, kaj al onidiroj pri «tiu» – tiel Tasja nomadis Inna-n – neniu nun kredos, post la juĝo...
Poste Gregorio Sergijeviĉ alportis al Tasja vespermanĝon, kuiris kaĉon, sidigis Viĉjon sur la pispoton kaj kuŝiĝis mem. Tasja ne povis ekdormi, ŝi havis febreton, kaj ŝi en profunda nokto subite aŭdis lian mallaŭtan, balbutantan voĉon:
– Tanjo, ne maltrankviliĝu, mi petas, mi mortas, ŝajne...
Kiam ŝi, ekkriinte, bruligis la lampon, li estis malrapide etendiĝanta sub la maldika litkovrilo: la vata jam vespere estis metita sur ŝiajn piedojn.
– Greĉjo! – vokis ŝi, alpremiĝante al li.
Li ne respondis. Lia vizaĝo estis malrapide iĝanta trankvila, tia, kia ĝi neniam estis ekde la tago de la juĝo. Kaj la okulojn li fermis mem, same kiel ĉiam ĉion por si li faradis mem.
Matene, je la deka, Inna venis en la urban juĝejon. Ŝi denove estis pala kaj diligenta, sed Jenjo en nova ĉapeto kaj nova pelta kolumo aspektis tiel, ke apud la soleca patrino kun filino tuj kreiĝis amaso el tiuj gapuloj, kiuj terure deziris novan malvenkon de la balbutulo-generalo kaj lia «amorantino».
La maljuna advokato ne salutis Inna-n.
Kaj poste ŝi forveturis hejmen, kie la familio de Ejsberg ŝin kompatis, sed malvarme: ili jam sciis kelkajn detalojn de sia konata advokato. Kaj tuj Inna Matejevna eksentis, ke ĉi tie ŝi resti ne povas.
Se oni ŝin demandus – kial, ŝi ne trovus, kion respondi. Sed forveturi estis tute necese, por tiaj aferoj ŝi havis mirindan flarsenton, ne homan – bestan, kiel entute en ŝi estis multe da io ne tre homa.
– Vi rigardas, kiel katino, – iam riproĉadis ŝin la patrino, Raisa Stefanovna. – Vi almenaŭ palpebrumu! Kaj pupiloj viaj estas katinaj – transversaj!
Kaj kiam Inna legis la nekrologon kaj komparis la familinomojn de la subskribintoj kun tiuj familinomoj, kiujn ŝi havis eĉ por la plej ekstrema okazo, ŝi komprenis, ke la proceson gajnis tamen la kvieta Greĉjo, sed ne ŝi, kaj post monato ŝi forveturis en Moskvon kun papero, kiun ŝi «elmordadis» kun besta persisto dum ĝuste tiuj tridek tagoj. En tiu papero, kompilita de ŝia genio, estis nur dirite, ke ŝi estas vidvino de subite mortinta general-leŭtenanto de inĝenieraj trupoj Gorbanjuk G. S.
En la ĉefurbo Inna Matejevna el aŭtomata telefono telefonis al ĝuste tiu generalo-doktoro, kiu nomis ŝin siatempe «fiulo de la animo» kaj pri kiu ŝi pensis – «bonkorulo».
La generalo-doktoro akceptis ŝin tuj en sia hejmo, kaj dum ili konversaciis, la edzino de la generalo, seninfana maljuna belulino Larisa Romualdovna, kun larmoj de kortuŝeco karesadis Jenjon, pridonacadis la «orfinon» kaj petegadis «loĝi ĉe avino Lara almenaŭ tagon!»
Ili loĝis ne tagon, sed semajnon. Inna frotadis en la generala loĝejo la plankojn, kuiradis en la kuirĉambro uzbekajn manĝaĵojn, estis humila, pensema, fojfoje diradis: «Mi iros, promenos por unu aŭ du horoj, ne malbonigos vian humoron per mia malgaja fizionomio».
Kaj ŝi kuradis al brokantejoj, en kiuj ŝi havis aferojn, kaj la aĉetitaĵon ŝi metadis en valizojn, lokitajn en diversajn deponejojn.
En marto la generalo donis al ŝi leteron en urbon Unĉansko al sia eksa komisiulo Eŭgeĉjo Stepanov.
– Li estas stultulo, sed bona knabo, – diris la generalo, enmanigante la nesigelitan leteron al Inna Gorbanjuk. – Telefone mi lin avertis. Li faros ĉion eblan kaj neeblan kaj rilate de interesa laboro, kaj rilate de loĝejo.
Adiaŭo estis plej kortuŝa. Larisa Romualdovna diris, ke Jenjo kaj Inna en Moskvo havas sian loĝejon, jen tiun ĉi loĝejon mem, numero ses. Kaj neniam ajnajn gastejojn. Ĉu vi memorfiksis, Injo? Kaj ĉu pardonis mian edzon?
En Unĉansko kamaradino Gorbanjuk komprenigis, ke ĉi tien ŝin venigis malfeliĉo, «neforgesebla», kiel ŝi esprimis, malfeliĉo, kaj ĉi tie ŝi esperas en reala bolanta afero kaŝiĝi de si mem, de la travivitaĵoj, de la nerevenigebla perdo.
La «bonkorulo» ellasis la ezokon en lagon.
Eŭgeno Rodionoviĉ proponis al Inna Matejevna kelkajn postenojn. Ŝi elektis la personaran fakon. Kaj litere post kelkaj tagoj ŝi tiel enprofundiĝis en la laboron, ke konis ĉiujn kaj sciis ĉion. Ŝin oni same konis kaj nomadis ne alie, ol «la vidvino». Ŝi estis vidvino de batala generalo.
Pension pro la edzo Inna tamen, ektiminte tion, kio okazis antaŭe, preferis ne obteni. Sed tio aspektis noble, bele kaj eĉ majeste. En Unĉansko oni tuj eksciis, ke la forpasinta generalo «inklinis al damoj», ke dum la milito al li okazis tia «amafero», kiu finiĝis per surprizo – la milita edzino donacis al li fileton. La edzinon, certe, la generalo forpelis, tiaj edzinoj ne estas edzinoj, tion ĉiuj komprenas, sed, aliflanke, sub kiu ne rompiĝis sledo, kiu ne falis de ĉevalo, – tiuj riproĉu. Inna Matejevna estas memstara homo, perlaboras, estas provizita per aĵoj, kaj tiu «malfeliĉulino» estas homo sen profesio, tial Gorbanjuk fordonis al ŝi la pension. Ĉu ne kortuŝa historio? Kaj ĉu ĝi ne gardas kontraŭ ajna onidiro, kontraŭ ajna klaĉo?
Vestitaj kaj Inna, kaj ŝia filino vere estis bonege. Jam en Leningrado, kaj poste traveture en Moskvo Inna Matejevna likvidis pli ol duonon de la «sukeraj» valoraĵoj: platenon, oron, briliantojn el tiuj du vazoj, kiujn ŝi kaŝis de la polico. Tio donis al ŝi eblon sufiĉe kuradi en brokantejoj, akiri kelkajn konatecojn kaj iĝi vidvino, kies edzo sufiĉe akaparis trofeojn. Tiamaniere eĉ la mortintan kaj fremdan edzon Gorbanjuk G. S. ŝi eĉ post la morto priverŝis per koto kaj aĉaĵo...
«Evidente, la generalo scipovis elekti la plej bonan, – diris Eŭgeno Rodionoviĉ al Iraida, – spertis pri havaĵo. Estis komprenanta!»
Ĉiel ajn, en Unĉansko Inna Matejevna ne intencis malvenki. Ŝi estis ambicia kaj celis alte, sed vivkunulon ne serĉis. Kaj amintrigoj ne interesis ŝin pro klopodeco. Certe, ŝi povis komenci sian karieron ankaŭ en Moskvo, sed iomete tie estis danĝere, la forpasinta generalo, kiel evidentiĝis, havis tie multajn amikojn, ŝi tion spertis, akirante la senofendan kaj tute laŭleĝan ateston pri sia vidvineco. Ne, komenci necesis tute poiomete kaj tie, kie vin neniu konas, kie vi por ĉiuj estas fremda kaj ĉiuj viaj konatoj estas novaj. Kaj kie pri vi mem oni scias nur tion, kion vi bezonas, ke ĝi estu sciata.
Certe, ŝi ne forgesis ankaŭ sian ankoraŭ ne komencitan, ne elpensitan disertaĵon. Ja pri ŝia laboro super scienca temo devis scii multaj. Kaj tuj en Unĉansko Inna Matejevna komprenigis ĉiujn, ke sian tempon ŝi taksas alte, ĉar estas okupita pri scienca laboro, kiun ŝi preparas delonge, eĉ en la malfacilaj militaj jaroj ŝi ne deŝiriĝadis de tiu sia temo. Sed ĉar krom vortoj «temo», «scienca laboro», «kolektado de materialoj», «ja mi komprenas», «malfacilaĵoj de eksperimento», «eksperimento en granda skalo», «objektiva konfirmo», en ŝia mastrumaĵo ankoraŭ tute nenio ekzistis, tial ŝi esprimadis treege singarde, nebule, eĉ mistere.
Tamen, ankaŭ en tio ĉio neatendite ordiĝis. Foje, pririgardante en sia «sekreta» ĉambro diversajn dosierujojn, ŝi sentis ion similan al ekbrilo, ian eĉ facilan tremon. Tajpita linio de cirkulero altiris ŝian fortan, spasman atenton, ŝi fiksrigardis al tiu linio kaj komprenis, ke tiuj vortoj, se meti ilin en ĝusta ordo, estas la esenco de ŝia disertaĵo. Dum ankoraŭ horo, ne pli, ŝi kombinadis kaj remetadis kaj finfine difinis por si la titolon de sia estonta scienca laboraĵo. Ĝi aspektis tiel: «Elektado, dismetado, kompletigado kaj edukado de medicina personaro de la Unĉanska regiono».
En la sekva tago ŝi dividis sian ideon kun Stepanov.
Eŭgeĉjo konsternite silentis iom, poste interesiĝis:
– Nu, kaj tiu... via malnova temo?
– Tio estas la temo de la tuta vivo, sed tio ĉi estas plej aktuala laboraĵo, tute ligita kun la praktika vivo. Mi esperas, vi komprenas, ke scienco kaj praktiko estas unuecaj?
Dume ŝi bezonis nur deklari pri si, montri sin, demonstri al ĉiuj ĉi tie sian volon, sian neflekseblon, sian karakteron, sian netoleremon kaj nepacigeblon.
Por tio ŝi devis ion aŭ iun senmaskigi, bati al iuj fiaĵoj, distordaĵoj, misprezentoj, al putra liberaleco aŭ al misuzantaj estroj, ĉio pentriĝis en ŝia imago ankoraŭ malklare, per senformaj peniktuŝoj, per forglitantaj nocioj, sed tio estis nepre necesa, laŭ ŝia opinio, por leviĝi supren, estri, komandi, ordoni.
Sed por bati al kontraŭulo, necesas kontraŭulo. Malamiko. Pli ĝuste, homo, kiun eblis fari malamiko. Certe, ne kalumniante pri li, sed nur elvokinte en li kontraŭagon al tiu direkto, kiun ŝi opiniis ĝusta, justa, konforma al la spirito de la tempo.
«Nekompreno de la nuna situacio, – tiel, verŝajne, eblus difini tion, kion ŝi atakos. – Manko de modesteco, elstarigo de sia „egoo“, etburĝa anarkiismo, ignorado de direktivoj, donitaj al ĉiuj senescepte...»
Ia ankoraŭ «sindikatismo» turniĝis en ŝia kapo, sed ŝi forĵetis ĝin. Dume necesis serĉi ĉi tie: en tiu elstarigo de «sia egoo» estis la komenco kaj la fundamento mem.
«Ĉu Ustimenko?» – pensis ŝi.
Certe, li estis danĝera. Sed bati necesis nur al grandaĵo. Kompreneble, kun li ankoraŭ eblis paciĝi, ŝi mem povus veturi al li, sed ne voki lin al si, doni al li eblon memstare plene dismeti la personaron en sia malsanulejo. Sed kia senco estas en tiu paciĝo? Ĉu por ke ĉio estu kvieta? Ĉu tion ŝi deziris?
Ne, ŝi bezonis batalon kun decidita rezulto.
Ŝi akumulos rezervojn, ŝi faros ĉiujn specojn de skoltado, ŝi armos sin ĝis la dentoj, ŝia supereco estos absoluta. Kaj la kontraŭulo, ne suspektante pri la direkto de la ĉefa bato, sendube, farados eraron post eraro.
Jen kion faris la «bonkorulo», kiu estis tiom «bonkora», ke pardonis al Inna Matejevna la de li mem trovitan en ŝi fiecon de la animo. Jen kiajn florojn plantis la «bonkorulo» en la unĉanskan grundon. Kaj la beroj ankoraŭ ne maturiĝis...
Kaj jen kian malamikon trovis al si la nesingardema Vladimiro Atanazijeviĉ jam dum la unua konatiĝo kun la estrino de la personara fako. Jen kia estis kamaradino Gorbanjuk.
Tamen, kion ajn, sed malamikojn li scipovis akiri ĉie kaj ĉiam – tia estis lia karaktero!
Kaj li scipovis ne timi ilin – jen kio, verŝajne, estis la ĉefa en tiu lia trajto. Ne nur ne timi, sed ankaŭ ne rimarki. Kaj eĉ simple ignori. Ekzemple, en diversspecaj konsiliĝoj, kie Inna Matejevna strebis lin piki, moki aŭ prezenti kiel ian lamentanton, ŝatantan ĉion pentri per nigra koloro, Vladimiro Atanazijeviĉ al ŝi simple ne respondadis. Kvazaŭ ŝi ne estis, kvazaŭ ŝi ne elpaŝis, kvazaŭ li ŝin ne aŭdis. Mordetante la lipojn, ne retenante sin, ŝi demandadis de sur sia loko:
– Nu, ĉu al mi vi ne deziras respondi?
– Ja por kio mi al vi respondu, – perplekse rigardadis al ŝi Ustimenko. – Ne, mi al vi, verŝajne, ne respondos...
Kuŝiĝante en sian mallarĝan, malmolan, monaĥinan liton, Inna Matejevna, kompatante sin kaj sian forirantan junecon, streĉe kaj longe pensadis pri tio, kiel ŝi komencos decidan kaj finan batalon. Kaj poste, en duondormo, ŝi viziis la solecan lupon, Geĉjon Palij-on. Ŝi viziis lin, sunbrunan, ludantan per la muskoloj, en neĝblanka subĉemizo. Ŝi viziis liajn malplenajn kaj blindigantajn okulojn. Kie putras liaj ostoj?
– Nu jen, bonan matenon, pasis ankoraŭ unu nokto! – per vigla, bone trejnita voĉo diris la patrino de Vera, Nina Leopoldovna. – Venis mi al vi matene, por pri nova sun' rakonti, ke la suna lum' serene sur foli' petolas sponte...[33]
Nina Leopoldovna estis fervoja kasistino de alta kvalifiko, sed ĝeniĝis pri tiu specialeco, ĉar opiniis sin talenta drama aktorino kaj antaŭe multe ludadis en amatoraj spektakloj. Ŝi traludis dum sia vivo dekojn da roloj kaj, havante bonan memoron, ĉiam trovadis iun konvenan frazon el rolo, kiun eblis uzi por okazo, se ne plene, do almenaŭ parte, kaj se ne el rolo, tiam el versaĵeto aŭ fablo, da kiuj ŝi sciis multege.
– Panjo, teon, – tirante sin sur la kavigita matraco, petis Vera. – Ni hieraŭ drinkis...
– Vi ne trinku, junulino, ruĝan vinon! – lerte sidiginte sur la blankan dikan brakon Natanjon, deklamis Nina Leopoldovna. – Vlaĉjo, kion vi trinkos, teon aŭ kafon?
– Ambaŭ estas lavakvo! – responids li, vestante sin trans la hejtforno. – Vi infuzu, Nina Leopoldovna, pli fortan, ne vegetaranan...
– Ĉu vi ne timas malbonigi koloron de la vizaĝo?
Ŝi ĉiam paroladis per tiaj frazoj.
– Ne, mi ne timas, – incitite respondis li.
– Vi ne koleru, – diris Vera. – Ni ja ne kulpas, ke oni vin tenis dum duono de la nokto ĉe malsanulo. Ja ne ni aranĝis la aŭtomobilan katastrofon. Cetere, per kio tie finiĝis la afero?
– Per nenio speciala, – diris li. – Ŝtub devos kuŝi dum semajno, ne malpli.
Li razis sin per malakra klingo, tuŝis la frunton de Natanjo, ĉu ĝi ne estas varmega – al Nina Leopoldovna ne plaĉis hodiaŭ la okuloj de la knabino, – trinkis fortan teon, surmetis la mantelon kaj ekiris al la laboro. Kaj Vera Nikolajevna ekdeziris viandon.
– Ĉu mi malkovru ladviandon? – demandis la patrino.
– Mi viandon deziras, sukan, frititan viandon, sed tute ne ladviandon, – per lamentanta voĉo diris Vera. – Bifstekon.
– Jen, kiam la via akiros la karton, estos por vi bifsteko, – promesis la patrino. – Ĉu hieraŭ almenaŭ estis gaje ĉe la estro?
– Monstre! – oscedante kaj surmetante sur la longan, belan kruron orkoloran ŝtrumpon kaj kaptante sub la ĉemizo la ĵartelon, respondis Vera. – Provinco, densa provinco, enuego...
– Kaj la fama admiralo?
– Ordinara malĝentilulo kaj soldataĉo. La vizaĝaĉo estas ruĝa, silentas, okulumas.
– Ja estis ankaŭ kuracistoj?
– Aĥ, panjo, pri kio paroli!
– Ĉu oni proponis al vi laboron?
– Mi simple ne deziras pri tio pensi.
Ŝi starigis antaŭ si spegulon, ĉirkaŭrigardis la egalajn dentojn, mallevis unu post la alia la palpebrojn, malrapide ŝminkis la lipojn. Natalia kun intereso rigardis al ĉiuj ŝiaj manipuloj. Nina Leopoldovna finlavis vazaron, fermis la fenestron, el kiu blovis humido.
– Poste ni iros al la poŝtejo, – ne rigardante al Nina Leopoldovna, iomete defie diris Vera Nikolajevna. – Leteroj venos al via nomo, panjeto.
– Por kio? – kunfrapis la manojn Nina Leopoldovna. – Ja mi ne povos rigardi en liajn okulojn! – el iu dramo, iom teatrece ekkriis ŝi.
– Kaj ne rigardu, neniu vin devigas! – trankvile kaj eĉ pigre respondis Vera Nikolajevna. – Des pli ke por Vladimiro estas tutegale, ĉu oni rigardas en liajn okulojn aŭ ne.
Vestante Natanjon, Vera kantis, kaj Nina Leopoldovna estis pensema kaj maltrafe respondadis al demandoj de la filino. Poste, kiam ili jam estis tute pretaj iri, la patrino demandis de la filino per sia natura, iom timigita voĉo, ĉu ne ĉesigu Vera tutan tiun korespondadon kaj kune kun la korespondado la tutan «intrigon»? Ja Vladimiro Atanazijeviĉ sendube sentas, li estas ne el tiuj homoj, kiujn eblas senpune trompi.
– Al li ja estas dolore! – el iu teatraĵo ekkriis Nina Leopoldovna. – Home dolore!
Vera Nikolajevna oscedis, poste de sur la malalta oblikva perono ĉirkaŭrigardis la kadukan korton, la ŝtiparon, lapojn, la flankaĵon kun hunda dometo ĉe la ŝtupoj, la kurban betuleton apud la pordego. La patrino sekvis tiun ŝian rigardon kaj komprenis ĝin. Sed Veresova tamen klarigis.
– Ĉu por ke tiele pasu la tuta vivo? – malrapide kaj kolere ridetante, demandis ŝi. – Ĉi tie?
– Sed oni ja donos al vi loĝejon! – ekkriis la patrino. – Tio estas nur por la plej unua tempo.
– Kaj mi ankaŭ loĝejon ne bezonas, – forturniĝinte de Nina Leopoldovna kaj surmetante sur la blankan manon ŝaman ganton, dise prononcis Vera. – Mi ĉi tie nenion bezonas, ĉu vi komprenas, panjeto? Mi faris kun li, kun nia karulo, eraron. Teruran, tragikan kaj ridinde stultan. Vlaĉjo estas certe sentalenta.
– Ĉu Vlaĉjo estas sentalenta? – miregis la patrino.
– Kiom ajn strange tio sonu, panjo, tio estas vero. Li ne havas sian ĉevaleton. Li estas «ĝenerale». Sed en liaj jaroj «ĝenerale» estas kapitulaco. Li ĉiam pensas, ĉiam fajfetas, ĉiam iajn librojn kaj revuojn foliumas. Tamen ne pri certa temo, sed – jen tiujn, jen aliajn. Li havas «vastan rondon». Sed vasta rondo estas nedifiniteco de la celo, ŝanceliĝemo de la fundamento, senordeco. Vi miris, ke mi diris: Vlaĉjo estas sentalenta. Aĥ, panjo, ĉu vi ĝis nun ne komprenis, ke talento estas honoramo, kaj li ĝuste honoramon tute malhavas. Subteni talenton estas varmigi honoramon, sed kion mi varmigu, se tie estas vakuo.
– Ĉu vi ne troigas? – demandis Nina Leopoldovna.
– Ho, se estus tiel! – malgaje subridis Vera. – Li, kompatinda, estas homo de devo. Sed mi ja revis pri ekflugo, mi lin al ekflugo trejnis, mi pri tiu ekflugo estis tute certa. Kion do mi nun kun tiu devo faru? Ja tio estas nekredeble enua, panjeto, tio estas preskaŭ kiel edzo-librotenisto, kiu opinias, ke li estas leĝa reprezentanto de devo, reprezentanto de la ŝtataj interesoj, defendanto de io tia, sed esence – «via edzo estas librotenisto». Jen kiele...
Natanjo ekploris sur la manoj de la avino, Vera bele kaj lerte prenis la knabinon al si, alpremiĝis per la vango al ŝia vangeto kaj diris per sonora, pura, klara voĉo:
– Jes, jes, certe, eble tio eĉ estas abomena, ke mi tiel pensas, sed, panjo-panjeto, ni havas solan vivon. Estis milito, ĵus finiĝis, kio do nun restis? Kiaj esperoj, kiaj promesoj? Ĉu maljuniĝi iom post iom, transformiĝi al unu el tiuj frue velkintaj doktorinoj, kiuj konsolas sin per la vorto «devo»? Ĉu labori sub komandado de Vlaĉjo? Sed ĉu vi scias, kiel monstre, feroce, abomene li estas postulema? Kiel estas malĝentila ĉe eĉ eta miso? Kiel lia vizaĝo blankiĝas? Vi tion neniam vidis, ĉar ĉi tie, hejme, estas nur eta parto de li, kaj la plej kvieta, sed tie, en la laboro, estas liaj naŭdek naŭ procentoj kun la tuta nevenkebla impertinenteco, kun la mallaŭta voĉo, pro kiu eĉ miaj, de lia edzino, kruroj malfortiĝas...
Ŝiaj maldikaj naztruoj tremeris, tremeris ankaŭ la forte ĉizita buŝo, sur la brilantaj okuloj aperis larmoj, kaj preskaŭ kun furiozo ŝi diris:
– Vi nur pensu, panjo, al mi plaĉis en li tiu manko de honoramo. Mi estis certa, ke mi elvokos en li ĉiujn liajn kapablojn, tutan forton de liaj scioj, lian furiozan energion, mi estis certa, ke mi vekos en li frenezan honoramon, kaj tiam ĉiuj vidos lian neordinarecon... Ni sidu iom!
Ili eksidis sur benkon en la eksa Ĉefpreĝeja skvareto. Vera elprenis el la mansaketo cigaredon, ekfumis.
– Honoramo! – kun larmoj en la voĉo diris ŝi. – Li eĉ fumi ĉesis. Li diras, monon bedaŭras. Ĉu vi aŭdis ion similan? Honoramo – tio estas la rekta, la sola afero de individuo, sed ne ia idiota malsanulejo. Nu kiel li ĝin restarigos aŭ eĉ nove rekonstruos?! Honoramo – tio estas kirurgo, doktoro, profesoro Ustimenko, kiu, malgraŭ gravaj vundoj dum la milito, malgraŭ la kriplaĵoj, ne forlasis la amatan aferon... Nu, kiel oni en tiaj okazoj skribas? Sed li? Nun li «dissolviĝos» en sia kolektivo. Ustimenko per si mem malaperos. Kaj malaperos por ĉiam. Vanuos. Ustimenko ĉesos ekzisti. Oj, panjo, mi bone lin konas, li eĉ ne imagas al si, kiel profunde mi lin konas. Por li nun la ĉefaj estos tiuj, kiujn li al si venigos, el la tuta lando allogos, ĉiuj tiuj kuracistaĉoj, plenumantaj devon. Li dediĉos sin nur al ili, li fanfaronos per ili, pri ili parolados, ilin admirados...
Avide elfuminte la cigaredon, Vera alpremis la stumpon per la plandumo, tuŝis per la malvarma polmo la ardantajn vangojn.
– Kion do fari? – demandis Nina Leopoldovna. – Eble, mi kun li parolu?
– Ĉu vi?
– Mi. Iel-tiel mi multon vidis en la vivo.
– Vi, sendube, vidis multon, panjeto, sed tiajn, kiel mia edzo, vi ne renkontis. Vladimiro Atanazijeviĉ estas rara ekzemplero. Prefere ne enmiksiĝu.
– Sed tio ja estas demando de tuta via komuna estonteco.
– Mi timas, ke ekzistas nenia estonteco, – trankviliĝinte kaj pririgardante sin en speguleto, diris Vera Nikolajevna. – Ĉiuokaze – ĉi tie.
– Sed kie do ĝi ekzistas?
– Eble, en Moskvo? – per demando respondis Vera. – Ĉu Konstanteno Georgijeviĉ kun siaj ebloj kaj trabata forto ne helpos al mi komence en Moskvo?
– Kia tia Konstanteno Georgijeviĉ? – tute ektiminte, demandis la patrino. – Kiu li estas?
– Panjo, tio estas Cvetkov, – diris Vera Nikolajevna. – Vi ja ĉion scias, vi estas saĝeta. Tie mi rekomencus ĉion denove. De la komenco mem. Ĉu mi ankoraŭ ne komencis maljuniĝi, panjeto?
Al ŝi ĉiam tiel okazadis, ŝi timis nur decidi. Kaj poste jam ĉio iĝadis facila kaj plenumebla.
Trankvile, ne hastante, ŝi ŝlosis la adoban domon, en kiu lokiĝis la polikliniko, metis la ŝlosilon en la ordinaran, interkonsentitan kun Klanjo lokon apud la puto, suspiris kaj ekiris tra legomĝardenoj al la disforkiĝo, kie en malnova ŝedo, en subteraĵo ekde la nokto estis kaŝita ŝia valizo.
Estis ankoraŭ tre frue, la sesa horo, la suno ne komencis bruligi. Kaj iri estis ne malfacile, ŝi timis nur renkontiĝon kun Raĥimo, sed li ankoraŭ, verŝajne, dormis sur sia tapiŝa divano, drinkinte junan vinon. Kaj ankoraŭ estus malagrable renkonti Klanjon – tiu, certe, divenos kaj ekploros: «Kion mi faros sola?» Kaj vere, kion ŝi faros sola?
La koro de Luba subite ekbatis, ŝvito aperis sur la vizaĝo kaj la kolo. Ŝi ekiris pli rapide, poste ekkuris. Ne, ne Klanjon ŝi timis, sed sin mem. Timis, ke ŝi subite turniĝos reen kaj jam hodiaŭ vespere ĉio komenciĝos denove: ree venos Raĥimo, minacos, ke li mortigos ŝin kaj sin, eltiros el la poŝo sian, probable, ne pafantan pistolon, kaj ŝi humile petos:
– Foriru, bonvolu foriri, Raĥimo, mi vin tre petas!
Ŝi kuris, la valizo batadis ŝian kruron, la nigraj okuloj estis esprimantaj suferon kaj timon. Kaj la harligo, elfalinta el la vertoĉapo, subite faris ŝin tute knabino, sendefenda kaj timigita ĝis tia grado, ke jam la unua preterveturanta en direkto de Aj-Tjureg trituna kamiono kun hurlo bremsis, por veturigi la junulinon, evidente, trafintan en embarason.
En la aŭtomobilo estis veturigataj tegoloj, kaj du pasaĝeroj-leŭtenantoj kantis kantojn kaj tuj komencis regali Luba-n per bonega Ĉarĝuja melono. La melonon ŝi manĝis kun plezuro kaj kun plezuro respondadis al demandoj, kien ŝi veturas kaj por kio, – ke al ŝi kvazaŭ «mortis frato» kaj ŝi hastas al sepulto.
– Ĉu jam maljuna estis? – demandis la leŭtenanto kun pli stumpa nazo.
– Dudek sep jarojn kaj tri monatojn, – forte demordinte de la melono, respondis Luba. – Pezaĵlevisto.
– Kaj profesie? – demandis la alia leŭtenanto.
– Filatelisto! – diris Luba la unuan, kio venis en la kapon. – Ivano Ivanoviĉ Jolkin, ĉu vi ne aŭdis?
La leŭtenantoj nenion sciis pri filatelisto-pezaĵlevisto Jolkin, sed pro kompato al Luba ĉesis kanti kaj kvietiĝis. Ili ankaŭ bileton al ŝi akiris ĝis Moskvo sen ajna ŝia partopreno: la junulino koncentriĝu pri sia malfeliĉo.
Kaj ŝi, distrite finmanĝinte la melonon kaj ekfuminte proponitan de la leŭtenantoj cigaredon, sidis sur la peroneto de la pesila kontoro de la stacio Aj-Tjureg kaj pensis pri sia Vagarŝako.
Kia feliĉo estis pensi pri li nun, kiam ŝi estis liberiĝanta el tiu loko, kien li ne povis alveturi. Kia feliĉo!
La trajno ekiris, ŝi grimpis sur la supran vagonliton, metis la manojn sub la nukon kaj ekdormis tuj, momente, kaj kiam ŝi malfermis la okulojn, tiam estis jam tre varmege, sub la fenestro knaboj estis vendantaj pomojn kaj pirojn, feliĉe ŝrikis infano, karese ridis ties patrino.
«Tempas por mi naski, – tirante sin en varmego kaj sufokeco, pensis Luba. – Mi naskos etan Vagarŝakon, li same demande rigardos, kiel li. Kaj se estos filino, mi nomos ŝin Aŝĥen, kaj la maljunulino hontu!»
Kaj, turniĝinte sur la flankon, surmetinte silkan tuketon sur la orelon, por ne malhelpu la gaja vagona bruo, ŝi komencis pensi pri sia Sainjan kaj pri tio, kiel ĉio ĉe ili okazis. «Kia stultuleto! – karese pensis ŝi, ree ekdormetante. – Kvazaŭ ne plenaĝa, kvazaŭ por ĉiam fiksiĝis en knabeco. Eble, ĉiuj veraj geniuloj estas tiaj?»
Kaj al ŝi imagiĝis tiu kunveno, kiam Ivano Ivanoviĉ Jolkin, definitive decidinta liberiĝi de la ĝenanta studento, suriris sur la katedron kaj komencis dividi kun la maltrankvile eksilentinta aŭditorio siajn konsiderojn pri Vagarŝako kaj lia individuisma, etburĝa, «ia tia ne nia, kamaradoj, ne nia esenco...»
Parolis li konfide kaj kvazaŭ eĉ bedaŭris, ke ili ne rimarkis, ĝustatempe ne komprenis, ne avertis, sed, male, lasis disflori al tiu aspekte altira, kolora, bunta, bizara, sed en la profundo...
Ĉi tie Ivano Ivanoviĉ iomete implikiĝis inter floro kaj frukto.
– Ĉu Sainjan tamen estas frukto aŭ floro? – kriis el la aŭditorio Luba.
– Gabaj, kondutu dece! – indignis Ĵmud, fama kaĵolulo.
– Ni konas la biografion de Sainjan, – daŭrigis Ivano Ivanoviĉ, elirinte finfine el la fremda por li tereno de botaniko. – Sed ni ankaŭ memoras la saĝajn vortojn pri tio, ke filo ne responsas pri la patro!
– Mi responsas! – abrupte, de sur sia loko diris Sainjan.
– Kiel? – ne distingis Jolkin kaj eĉ kliniĝis antaŭen.
– Mi responsas pri mia patro, – ekstarinte, por ke lin aŭdu ĉiuj, laŭte kaj firme prononcis Vagarŝako. – Mi responsas. Okazis eraro. La malbonuzoj de Jeĵov[34]...
Findiri al Sainjan Jolkin ne permesis.
– Tiuokaze mi devas uzi la proverbon, sufiĉe konatan: ne falas frukto malproksime de l' arbo...
La aŭditorio rigidiĝis.
Jolkin parolis ĉiam pli kaj pli vigle, kaj la aŭditorio aŭskultis deprimite, nun ĉiuj komprenis tion, kia estas Ivano Ivanoviĉ – spertulo en «senmaskigoj». Kaj tion, kiel danĝere estas konflikti kun li. Kaj la lakeo Ĵmud eĉ kriis:
– Absolute prave!
– Ni konsideris la dezirojn de Sainjan, – daŭrigis Jolkin, – kaj donis al li eblon trafi en la cirkonstancojn de la fronta kirurgio... Ni...
– Vi neniel koncernas tion! – diris Vagarŝako. – Vi eĉ ne sciis, ke mi forveturis...
– Vi devas silenti! – kriis Ivano Ivanoviĉ kaj sangruĝiĝis. Li scipovis furiozigi sin.
– Kaj vi devas ne mensogi! – sentime prononcis Vagarŝako.
La ĉefa en la elpaŝo de Jolkin estis tio, ke Sainjan, reveninte el la fronto, alveturigis ne dankon al la instituto, al la bonega forĝejo de medicinaj kadroj, sed iajn fantaziajn, aŭ, se nomi la faktojn per ties veraj nomoj, kalumniajn ideojn pri tio, ke ekzistas instruistoj, kiuj eĉ ne imagas al si, kio estas la fronto kaj la fronta cirkonstancaro.
– Sed ĉu tiaj ne ekzistas? – demandis Vagarŝako el la aŭditorio.
Lia voĉo sonis milde kaj eĉ malgaje. Kaj la vicrektoro, pri kiu oni sciis, ke li ne toleras ajnajn replikojn, ne sonorigis, nur ĵetis longan rigardon al Sainjan, kvazaŭ pensante pri io.
Jolkin ree ekatakis Vagarŝakon.
– Certe, la instituto eraris kaj eĉ malnonoris sian nomon, sendinte Vagarŝakon Sainjan-on al la fronto. Lin ne endis sendi. Necesis unue kontroli tiun, al kiu estas konfidata tia honora vojaĝo, kontroli profunde, serioze, fundamente.
– Kamaradoj, – ree el la aŭditorio diris Vagarŝako, – ja ni kunvenis, por aŭskulti mian raporton. Profesoro Jolkin, ankoraŭ ne eksciinte, pri kio mi intencis paroli, surbaze de iaj onidiroj kaj klaĉoj anticipe nomis min kalumnianto kaj ial okupiĝis pri mia seninteresa biografio...
– Pli konkrete! – postulis Jolkin.
– Pli konkrete mi diros, kiam mi ricevos parolpermeson, – kun subrido, tute furioziginta Jolkin-on, diris Vagarŝako.
La aŭditorio ekbruis. La instituto en sia plejmulto konis Sainjan-on kiel fortan, eĉ unikan studenton. Al tiaj oni ordinare ne envias. Tiajn oni estimas kaj per tiaj oni eĉ fanfaronas. Skribas en leteroj: «Ĉe ni estas Sainjan. Tio estas, certe, en estonteco granda doktoro». Kaj tio, ke la «en estonteco granda doktoro» krome estas kaj simpla, kaj kuraĝa, kaj facile rilatas kun homoj, certe, altiradis al li la korojn. Kaj nun la aŭditorio bruis per danĝera bruo.
– Studento Sainjan havas parolpermeson, – sonoriginte, prononcis la vicrektoro, en la pasinteco nemalbona kirurgo kaj severa homo. – Kiom da tempo vi bezonas?
Jolkin plu estis okupanta la katedron. Li ne foriradis. Ne kapitulacis.
– Mi petas vin, – diris la vicrektoro.
Ne tia stultulo estis profesoro Jolkin, por ke tiel, vane, adiaŭi sian aŭtoritaton. Kaj forlasi la katedron – tio estas riski la aŭtoritaton.
Vagarŝako malrapide ekiris tra la trairejo.
Jolkin komencis kriegi.
Li ne disponigos la tribunon al homo de fremdaj opinioj. Li opinias pli ol facilanima doni parolpermeson al Vagarŝako.
Sed Sainjan plu iris kaj iris al li – alta, maldika, kun kolere flagrantaj pupiloj.
Tiam Ivano Ivanoviĉ etendis la mallongajn brakojn al la vicrektoro, petegante lin montri kuraĝon en tiuj ĉi minutoj. Fini manifestiĝojn de liberaleco kaj frapi per la pugno – jen kion li petis. Sur la vortoj «frapi per la pugno» profesoro Jolkin misglutis kaj ektusis – kun li tio plurfoje okazadis ankaŭ en lekcioj, tiam la studentoj atende rigardadis, ĉu la karan profesoron trafos ikto. Verŝajne, indus uzi tiun tuson, kaj profesoro Jolkin, teatre ŝanceliĝante, ekiris al la tablo, ĉe kiu sidis la vicrektoro. En la aŭditorio al tuta tiu spektaklo oni reagis laŭte, hihiante sen ĝeniĝo. Kolera kaj konfuzita pro tio, ke la studentoj komprenis lin, Ivano Ivanoviĉ jam nun tute afekte tusadis, nur por malhelpi al sia malamiko Sainjan.
Sed kiom longe eblis ĉi tie tusi?
Vagarŝako estis pacience atendanta.
Kaj ankaŭ lia pacienco gajigis la studentojn.
– Do, – finfine ekparolis Vagarŝako, – profesoro Jolkin deziris, ke mi parolu konkrete. Kaj mi parolos nur konkrete, mi parolos pri tio, kiajn ni ĉiuj havas ŝuldojn antaŭ la Ruĝa Armeo, militanta ekde la Barenca ĝis la Nigra maro.
Kaj, enpensiĝinte por momento, li donis ekzemplon, koncize redukteblan al jena formulo: en neniu el la militantaj armeoj ekzistas tiom perfekta sistemo de operacia kuraco de vunditoj al la abdomeno, kiel ĝuste en nia Ruĝa Armeo. Do, ĉu oni scias ĉi tie, en la instituto, per kio nome distingiĝas nia sistemo de operacia kuracado de abdomen-vunditoj disde aliaj sistemoj? Temas, certe, pri moderna kuracado, sed ne pri tiu, kiu estas rekomendata de la malnovaj libroj.
Jolkin ree kriis:
– Ĉu vi intencas nin ekzameni?
– Bedaŭrinde, mi ne havas tiun rajton, – sen troa modesteco deklaris Vagarŝako.
La vicrektoro nelaŭte frapis per la fingrartikoj la tablon.
Sainjan ĝentile riverencis kaj pardonpetis:
– Pardonu, Nikolao Nikolajeviĉ, mi ne diris pri la instruistaro. Mi respondis la demandon de profesoro Jolkin. Kaj nur lian demandon.
– Daŭrigu! – ordonis la vicrektoro.
– La esenco de nia sistemo konsistas en tio, ke niaj medicinaj institucioj estas proksimigitaj al la agantaj trupoj tiom dense, ke operaciado de abdomen-vunditoj povas esti plenumita tre baldaŭ post la vundo, kaj nur tiu faktoro, kaj ĝuste tiu, donas ŝancojn por resaniĝo ĉe abdomenaj vundoj...
La vicrektoro turniĝis al Vagarŝako kaj brileris al li per siaj nigraj, viglaj okuloj.
– Mi ne parolos pri tio, kion ni ĉi-rilate ankaŭ ĝis nun lernas en la instituto, – subridis Vagarŝako. – Mi diros nur, ke la sperto, akumulita de kirurgoj de medsanbatoj en operacia kuracado de abdomen-vunditoj, same kiel operacia kuracado de pafaj vundoj entute, grandioze riĉigis la mondan kirurgion – ĉio ĉi por ni dume estas simple nekonata...
– Kaj lerniloj? – kriis Jolkin. – Kie estas lerniloj? Kie estas literaturo?
– Silentu iom, Ivano Ivanoviĉ, – denove frapis la vicrektoro, – ĝuste Sainjan estas viva lernilo. Ni aŭskultas vin, kamarado Sainjan.
Kaj ree Vagarŝako ekvidis vivan kaj vigligan brilon de la pupiloj de la vicrektoro.
– En la nuna milito, – denove ekparolis Vagarŝako, – esence unuafoje en la historio ni ŝanĝis la malmulte efikan sistemon de loka medikamenta kuracado de vundoj al science bazita sistemo de operacia kuracado. Tre frue, post horoj aŭ dum la unua diurno, el la vundo estas forigataj la nekroziĝintaj histoj kaj ĉio, malpuriganta la vundon. Estas kreataj kondiĉoj, por ke la vundojn ne kompliku infekto. Per tiuj operacioj centmiloj da vunditoj estis savitaj el neevitebla pereo. Poste la vundoj estis suturataj, tiel nomata sekundara suturo de la vundo kontribuis al baldaŭa resaniĝo.
– Do tiam Sainjan mem instruu! – kriis de sia loko Ĵmud, la konata kaj fidela lakeo de Jolkin. – Ek, Vagarŝako, ne ĝeniĝu!
Sainjan eĉ ne intencis ĝeniĝi. Li apartenis al tiaj homoj, kiuj, sciante kaj kredante, neniam forturnas sin de la rekta vojo. Kaj nun, sciante kaj kredante senduban utilecon de tio, kion montris al li doktoro Arjev mem en la fronto, li ne intencis retreti, malgraŭ tio, ke lia atako povis kaŭzi ankaŭ malkontenton de tre multaj. Ja parolis li ne por propra profito, kiel esprimis Pirogov, sed por la afero. Ili, kuracistoj, estis veturontaj al la frontoj, kaj ili devis scii anticipe, kion ili renkontos.
– Manifestiĝo de amasa talenteco de sovetiaj doktoroj en la frontoj, – ekparolis ree Vagarŝako, – donis bonegajn rezultojn, donis tutan sistemon, pri kiu ni ĉi tie ankoraŭ nenion scias. Ni kvazaŭ parolas en antikva lingvo, ni ĉi tie ne estas modernaj! Multekostan, oran tempon ni malŝparas por babilado, por sensencaĵo...
– Ne, tio estas neeltenebla! – ekkriis subite Ivano Ivanoviĉ Jolkin. – Tio estas plene netolerebla. Mi kategorie protestas. Ĉio, kio okazas ĉi tie, odoras maldece. Kio estas tio? Kiu kiun instruas?
– Tio estas konversacio! – furioze kriis el la aŭditorio Luba. – Ĉu oni ne rajtas simple paroli? Kaj ne interrompu Sainjan-on, li ja ankoraŭ ne finis...
La vicrektoro prenis en la manon la sonorileton.
La aŭditorio bruis retenite, malgaje kaj iomete minace.
– Mi postulas parolpermeson! – kriis Ĵmud. – Mi postulas, postulas, postulas...
Vagarŝako, iomete paliĝinte, deiris de la katedro kaj eksidis en la unua vico. Kaj la vicrektoro, metinte la maldekstran manon sur la ŝultron de Jolkin, ion flustris al tiu kaj premis sur ties ŝultron tiel, ke Ivano Ivanoviĉ eksidis. Kaj liaj okuloj iĝis timigitaj.
– Minuton, kamaradoj, – ekparolis la profesoro. – Mi devas enmiksiĝi, ĉar ni ĉiuj deflankiĝis al malĝusta flanko. Profesoro Jolkin, bedaŭrinde, opiniis persona riproĉo tion, kio eĉ ne estis adresita al li, kaj enute mi ne emas prezenti la aferon tiel, ke Sainjan iun pri io riproĉis. Ni estas en kunveno, kaj ĉiuj ĉi tie estas kamaradoj, ĉiuj estas amikoj, kiuj rajtas diri unu al la alia ankaŭ amarajn vortojn...
La vicrektoro elpaŝis saĝe kaj bone. Oni aplaŭdis al li tiel longe, ke Jolkin eĉ sukcesis dum la aplaŭdado foriri. Parolpermeson oni donis al studentino Gabaj. Ŝia elpaŝo estis mallonga.
– Mi revenos al la komenco, – diris ŝi, – nur bedaŭrindas, ke profesoro Jolkin foriris. Altestimata Ivano Ivanoviĉ lekcias al ni, kiel preni provaĵojn de manĝaĵo kaj kiel purigi akvujojn, kaj bone. Ĉio ĉi estas skribita en libroj, prefere li mem irus al la milito kaj mem instruus sur la loko, kiel purigi akvujojn, kaj mem prenadus provaĵojn. Mi ne pri tio parolas, tio estis nur tiel, alvorte. Mi parolas pri tio, ke Vagarŝako Sainjan estas fiero de nia instituto kaj al li necesas speciala rilato. Tute speciala!
– Sub vitran kloŝon lin! – kriis Ĵmud. – En eburan turon! Kirasu lin kontraŭ memkritiko!
Luba atendis, ĝis Ĵmud ĉesis krii.
– Kio koncernas la biografion de Sainjan... – rekomencis ŝi, sed Vagarŝako subite aperis apud ŝi kaj milde, sed kun forto depuŝis ŝin per la ŝultro de la katedro.
En la aŭditorio oni ekridis, ridetis ankaŭ Vagarŝako. Kaj Luba restis stari malantaŭ lia dorso, ĉar ne sciis, kion ŝi faru.
– Ja mi ne pro vi, – aŭdis li ŝian flustron. – Mi – kamaradece, kiel pri ajna alia talenta studento...
– La afero estas tute ne en mi, – kvazaŭ al ŝi, sed ankaŭ al la tuta aŭditorio komencis Vagarŝako, – la afero estas en nia laboro. Ni ja kunvenis ĉi tie ne por riproĉi unu la alian, ne por kalkuli ofendojn kaj ree ofendiĝi, ne por konsideri memamon. Ni por afero kunvenis. Kaj ĉu eblas alie, kiam tie...
Li iomete pensis, kie estas la okcidento, kvazaŭ eĉ fiksaŭskultis kaj, abrupte almontrinte per la mano maldekstren, al la fenestroj, prononcis:
– Ĉu ĉion ĉi ni rajtas allasi ĉi tie, kiam tie mortadas homoj?
Nenion specialan li diris per sia obtuzeta voĉo, sed al li oni ekaplaŭdis brue kaj eĉ furioze, – li diris tion, kion pensis preskaŭ ĉiuj, kvankam ne scipovis esprimi.
– Oni malhelpis al mi rakonti al vi tion, pro kio ni kunvenis, – diris Vagarŝako kaj elprenis el la poŝo la notlibreton, kun kiu li veturis al la fronto. – Prenu, kamaradoj, kajerojn, mi pensas, ke kelkaj informoj povas esti por vi utilaj en la praktiko. Mi rakontos al vi tion, pri kio min atentigis subkolonelo Arjev, tial ĝi estas ne mia elpensaĵo. Ĝi estas tio, kio al ni nepre estos utila tie, kien oni nin direktos. Nu kaj poste – iujn jam miajn personajn pensojn pri nia nuna vivo...
Kun kortremo Luba ekvidis, kiel la vicrektoro faras notojn.
Nerimarkeble ŝi deiris en la aŭditorion el sia kaŝejo malantaŭ la Vagarŝaka dorso kaj same komencis skribi.
Pli ol du horojn daŭris la lekcio de la studento Sainjan. La dua duono de la kunveno per nenio similis la unuan. Ĉi tie oni pri nenio insistadis, nenion enbatadis en la kapojn de la aŭskultantoj, nenion postuladis kaj nenion neadis, – Vagarŝako rakontadis pri siaj duboj, kaj la plenplena aŭditorio aŭskultis ne studenton, sed maturan viron, seriozan, saĝan kuraciston, – li kune kun siaj kolegoj metas antaŭ si demandojn, kiujn ankoraŭ ne povas plene respondi, sed kiuj ekzistas kaj postulas respondon. Li referencis al Viŝnevskij kaj Burdenko, al Jelanskij kaj Aĥutin, al Levit kaj Banajtis, al Ĝanelidze kaj Petrovskij, al Struĉkov kaj Ŝamov, al Girgolava kaj Berkutov, al multaj aliaj, ankoraŭ de neniuj konataj, sed elstaraj – Kolomijcev kaj Sotnjuk, Ivano Teodoroviĉ Zalesskij kaj Ivano Teodoroviĉ Krilenkov, ĝenerale al ĉiuj tiuj, kiuj lasis fore malantaŭe la lernolibrojn, ĝis nun studatajn en la instituto respekte kaj sen ajnaj ŝanĝoj.
– Jen kiel statas la aferoj, – diris konklude Vagarŝako. – Ni devas atingi.
Al li oni ne aplaŭdis. En tio estis nenio ĝojinda. Sed jam en marto en la instituto aperis novaj profesoroj: unu lamanta, kun tiko – li estis kruele kripligita ĉe Narvo, la alia rapida, vigla, kiel evidentiĝis poste, grave kormalsana, profesoro Konovalov. Kaj Niseviĉ, kaj Konovalov per siaj lekcioj konfirmis pravecon de Sainjan. Sed Vagarŝako tute ne ĝojis. Li ĉagreniĝis pro tio, ke li estis prava.
Kaj Niseviĉ, kaj Konovalov tuj aprezis Sainjan-on.
Li havis diablan energion, tiu neparolema, eĉ humila aspekte studento. Kaj furiozan senton de kuracista devo. Ne, li estis tute ne sentimentala, li nur responsis pri la tuta estonteco de la sovetia medicino. Nurnure. Ne pli, sed ankaŭ ne malpli.
De neniu alia li tion postuladis, kvankam helpadis al ĉiuj senescepte, sed de Luba postuladis. Kruele, senkompate, «malhumane», – indignadis ŝi.
Li malgaje demandadis:
– Ĉu vi al mi ne kredas?
Lia voĉo estis milda, la okuloj kompatis ŝin, sed li nenion povis fari kun si, li ne povis ne postuli.
– Pensu pri la milito, – petadis li.
– Sed ni ja ne estas en la milito.
– Ni estas kiel en la milito, kara, sed ĉi tie necesas esti eĉ pli honestaj, ol en la milito mem. Tie estas pli facile, tie estas cirkonstancoj, kiuj ĉi tie ne estas. Sed ni ĉi tie devas ilin vidi – tiujn cirkonstancojn.
– Mi estas malsaĝa, Vagarŝako.
– Neniom! – ofendiĝadis li. – Vi facile laciĝas. Kaj cedas. Vi estas ankoraŭ neorganizita...
– Ĉu mi estas abomena al vi?
– Vi estas pigra knabino, – asertadis li. – Sed ankoraŭ ne ĉio estas perdita...
Kaj ridetadis – hele kaj akre:
– Mi tion ne toleros. Mi luktos kontraŭ via pigro kaj kontraŭ tio, ke vi estas nescivolema, per ĉiuj rimedoj. Ĝis kruelaĵoj. Mi reforĝos vian karakteron. Lernu antaŭ miaj okuloj!
Ili studadis nun duope, pli ĝuste, studadis ŝi, kaj Vagarŝako legadis librojn, iujn notojn, kiujn donadis al li ambaŭ novaj militaj profesoroj, malgaje fajfetadis, rigardante en la malklaran fenestron de sia transforna loĝejo. Se troviĝadis «krudmaterialo», Luba kuiradis supon, kiu samtempe estis la dua plado. Duope por ili estis facile kaj gaje, kun ĉiu tago, kun ĉiu horo ŝi ĉiam pli multe, pli profunde kaj pli serioze amis tiun longbrakan, jen malrapidan, sed jen subite plenan de freneza energio strangan plenaĝan knabon, junulon-viron, kiu subite senkaŭze komencadis rakonti al ŝi historiojn pri kutimoj de delfenoj, aŭ pri mirmekofago, aŭ pri vesperto. Liaj okuloj ĉe tio ekbriladis, ĉio al li estis interesa, al tiu Vagarŝako, ĉio ŝajnis ankoraŭ nekomprenebla aŭ ne ĝis fino komprenebla, li scipovis ĝoje miri kaj foje li tiel rakontis al ŝi pri kaŝitaj fortoj de homa organismo, pri ties rezervoj kaj ebloj, ke ŝi – medicinistino, kaj nestulta, – simple aĥis.
– Ĉu vi scias, tio estas vera Homero! – diris ŝi.
– Jes, majeste! – respondis li, ridetante per la nigraj okuloj tial, ke al ŝi plaĉis lia rakonto. – Sed necesas lerni vere komandi tiujn rezervojn de fortoj. Ni ankoraŭ estas tute malkleraj infanoj en tiu tereno.
– Aŭskultu, ĉu el mi rezultos kuracisto? – demandis ŝi lin foje.
– Kaj el mi? – demandis li, preninte ŝian kapon en siajn grandajn, varmegajn polmojn. – Ĉu rezultos?
Li kisis ŝin al la duonmalfermitaj lipoj kaj diris subite per serioza voĉo:
– Jen kio, Lubanjo. Ni klarigu niajn rilatojn.
– Ni klarigu, – respondis ŝi.
– Mi vin amas, – diris Vagarŝako, kaj la fajro en liaj okuloj estingiĝis. – Mi amas. Sed geedziĝi ni ne povas.
– Jen novaĵo, – miris ŝi. – Kial do ni ne povas?
– Ĉar mi ne deziras malbonigi vian vivon.
– Ja per kio vi povas malbonigi tiun ĉi mian vivon? – timidiĝante pro decidemo, demandis ŝi. – Ĉu per via karaktero?
– Ne, ne per la karaktero. Per mia biografio. Vi estas kapabla knabino, kvankam pigra. Por vi ĉiuj vojoj estas malfermitaj. Sed se via edzo estos mi, ĉio povas okazi... Kaj vi fariĝos frukto, kiu ne malproksime falas, ĉu vi memoras Jolkin-on?
– Absurdo! – kriis ŝi. – Deliraĵo!
– Certe, – preskaŭ gaje konsentis li, – sed, kiel skribas en leteroj via fratino, «vivo estas vivo». Kaj jen, imagu, en unu el tagoj ĉio ĉi tedos vin. Ne, vi al mi ne diros, sed mi ja sentos...
– Vi simple ne deziras edziĝi al mi, – koleriĝis Luba. – Tio estas kiel en satira felietono el antaŭmilita ĵurnalo: vi estas familia demoralizulo – jen kio vi estas! Kaj nian aferon aŭskultu la studenta kolektivo!
– Ĝi aŭskultu! – kun kareso rigardante al ŝi, diris Vagarŝako. – Mi tre ŝatas, kiam mian personan vivon pridiskutas sana studenta kolektivo. Sed tamen mi al vi ne edziĝos, Lubanjo.
– Sed mi ja sen tio estas via edzino, kio ajn estu!
– Vi min forlasos! – diris Vagarŝako. – Al vi tedos! Aŭ vi konsilos al mi penti, konfesi kaj dislimiĝi de la gepatroj, kaj tiam ni kverelos.
– Vi simple timas vian onklinon Aŝĥen, – dentomontris Luba. – Vi mem diris, ke ŝi estas ĵaluzema kaj ne permesos al vi edziĝi.
– Onklino Aŝĥen estas tre ĵaluzema, – ial kun plezuro diris Vagarŝako. – Sed ŝi vin ekamos. Vin ne eblas ne ekami, sed ankaŭ ŝi komprenas tion, pri kio mi al vi diris. Nur, mi petas, Lubeto, ni interkonsentu pri ankoraŭ unu afero. Se ni geedziĝos – oni nin ĉe distribuo direktos labori kune. Kaj tiam ĉion malfacilan, kio atendas min, devos dividi ankaŭ vi. Sed se...
Ŝi ne lasis al li findiri.
– Bone, – aŭdis li ŝian fine ofenditan voĉon, – ni lasu viajn zorgojn. Ne bezonas mi vian registriĝon. Trompis knabinon kaj fuĝis, ĉiuj vi estas tiaj, viroj!
Vagarŝako glatumis ŝian kapon.
– Foriru, – tra larmoj diris ŝi. – Lasu min plori super mia tretita vivo...
Ŝi ploris, li pensis.
– Mi tutegale vin ĝisatendos! – diris ŝi. – Ĉu vi aŭdas?
– Mi dezirus tion...
– Ĉu vere?
– Sed ĉu vi ne scias?
– Sed kiam?
– Onjo Aŝĥen diras, ke tio ne povas daŭri eterne.
– Se vi nur ne enamiĝus sen mi, – ekscite diris Luba. – Vi estas bela, talenta, alveturos ien – kaj tuj ili komencos super vi flirti, ĉirkaŭigi vin per atento, kompreneme rigardi en la okulojn. Ho, kiel mi ilin konas – ilin ĉiujn...
Antaŭ la tago, kiam ili devis esti distribuitaj, ŝi demandis:
– Eble, ni tamen geedziĝu?
– Ne! – diris li obtuze. – Kaj ne indas pri tio paroli!
Tutan tiun lastan nokton Luba traploris. Vagarŝako sidis sur malalta fenestrobreto, fumadis memfaritajn cigaredojn kaj, mallonge suspirante, silentis. En mateniĝo, kiam ili kuŝis brakumiĝinte, senfortigitaj de amoro kaj de la venanta disiĝo, Vagarŝako diris:
– Neevitebleco de nia disiĝo, certe, ne ekzistas. Sed ekzistas unu cirkonstanco, kiun vi ne povas ne kompreni. Mia biografio povas puŝi min al certa kompromiso. Kia – mi ankoraŭ ne scias precize. Amata edzino, ĝuste amata, en cirkonstancoj, kiuj ne bezonas precizigon, povas puŝi al kompromiso kun la konscienco, kun la devo, kun tio, kion mi deziras fari. Kaj tiam la amata virino iĝos malamiko.
Luba leviĝis sur la kubuto. Sur sia vizaĝo ŝi sentis spiradon de Vagarŝako.
– Kaj mi ekmalamos la amatan virinon, – diris li per trankvila voĉo. – Mi faros nur unu paŝon al tiu kompromiso – kaj nia vivo estos finita.
– Sed ĉu mi ne povos deteni vin de tiu mistera paŝo?
– Kiel, se mi faros ĝin pro nia familio?
– Do, ĉu mi povas pensi, ke ni estas geedzoj, sed vi dume forveturis en longan oficvojaĝon?
– Vi povas, – altirante ŝin al si, diris li, – vi povas! Al la Norda poluso aŭ ien ankoraŭ, kie ne ekzistas eĉ unu virino. Kie estas nur laboro. Kaj estas tute ne danĝere, eĉ zorgi ne necesas, jen tia poluso. La afero estas ne en mi, Lubanjo, sed en vi.
Ŝi ankoraŭ pli proksime kliniĝis al li.
– Ĉu en mi? Sed mi ja neniun kaj neniam plu ekamos.
– Tiam ni opiniu, ke ni geedziĝis.
– Kiel do? – eĉ ne komprenis ŝi.
– Per civila geedziĝo, – fiksrigardante ŝian palan vizaĝon, diris li, – per vera civila geedziĝo. Sen stampo en la pasporto. Sen frukto nemalproksima. Jen ĉio. Ĉu tia varianto al vi konvenas?
Tia varianto al ŝi konvenis.
Sed tamen sur ŝia koro kuŝis ŝtono.
Ŝi akompanis lin al la stacidomo, kaj mem forveturis en la sekva tago. Kaj veturis ŝi, kiel nun, same sur la supra vagonlito, kaj same estis varmege, sed tiam estis preskaŭ solaj militistoj, ankoraŭ estis milito, sed tiu printempo estis la printempo de la Venko.
– Jen vidu kiel! – diris ŝi en dormo kaj tute vekiĝis.
Al ŝi diradis kaj la flegistinoj, kaj la akuŝistino, kaj Klanjo, ke ŝi parolas en dormo. Antaŭe tio ne okazadis al ŝi. Kaj nun, dum tuta tiu tempo tie, en la malsanulejo, ŝi paroladis kun li en dormo.
– Tio estas kia stacio? – demandis Luba, lerte deglitinte de la supra lito.
– Estis Sverĉkovka, – diris al ŝi juna virino, lulanta knabinon. – Verŝajne, al Bijevka ni alveturas.
En Bijevka ĉe la stacio en lumo de lanternoj, al kiuj batiĝadis iaj vilaj, kornaj, nekonataj papilioj aŭ skaraboj, virinoj estis vendantaj kuiritajn kokinojn, kukumojn en aneto, forte, arome peklitajn, kaj el sub la baskoj – flanojn. Dum Luba marĉandis, la trajno sen signalo malrapide ekiris malantaŭ ŝia dorso, kaj ŝi apenaŭ sukcesis sursalti la ŝtupon de la unuaklasa, trankvile balanciĝanta vagono. En unu mano ŝi tenis kokinon je la kruro kaj kukumojn kun flano, per la alia ŝi penis tiri sin pli oportune, por ensalti sur la platformon. Oni helpis al ŝi, ŝi ekvidis proksime de si gajajn, helajn, iom ebrietajn okulojn de juna kolonelo kaj tuj trafis en kupeon, plenŝtopitan de aviadistoj. Ĉi tie sur la tableto estis balanciĝanta boteleto da ruĝa, oleeca vino, sur la sofoj estis faligitaj pomoj kaj piroj, odoris je verŝita en glasojn konjako, je ia orkolora fumaĵita fiŝo, kiun ĉiuj ronĝis kaj akorde laŭdis...
Eksciinte, ke Lubov Nikolajevna estas kuracisto, ĉiuj aviadistoj, interrompante unu la alian, komencis plendi pri malsanoj kaj peti de ŝi kuracilojn «kontraŭ la koro», «kontraŭ momenta kaj eterna amo», «kontraŭ malsukcesa enamiĝo», «kontraŭ senespera sento». Ĉiuj ili ridis, kaj Luba ne kuraĝis rakonti la version pri la «mortinta frato». Tio estus disonanco, ĉi tie ŝi trovis alian varianton, optimisman: Lubov Nikolajevna veturas al la fratino, kiu edziniĝis kaj festas nupton.
Tiu varianto donis pretekston al tuta ciklo da konversacioj pri la persona vivo de Luba, pri ŝiaj interesoj, pri ŝia estonta edzo kaj ŝia nupto, kiu, kompreneble, estas proksima. Lubov Nikolajevna ruĝiĝadis, ridadis, trinkadis ruĝan vinon, ronĝadis fiŝojn, sian kokinon, pomon. Sur granda, ankoraŭ ne restarigita post la milito stacio ĉiuj aviadistoj persvadis ŝin iri promeni, kaj tie, sur la perono, ili renkontis sian ankoraŭ tute junan generalon, kiu estis veturanta en la «internacia» vagono kaj promenis, farinte generalan, enuan vizaĝon. Rimarkinte kaj pririgardinte Luba-n Gabaj, la generalo rimarkeble vigliĝis kaj invitis siajn subulojn, certe kun ilia «damo», al si en la vagonon. Ĉi tie la aviadistoj kantis malgajan ukrainan kanton, Luba manĝis ĉokoladon kaj diris al la generalo:
– Ne, Teodoro Teodoroviĉ, ne kaj ankoraŭfoje ne! Terapion tute negi ne indas. En nia sovetia terapio ekzistas sendube ankaŭ grandaj atingoj. Certe, agado de kirurgo estas pli efekta...
La generalo rigardis al Luba per la flavaj, avidaj, atentaj, kataj okuloj, ŝi sentis terureton kaj tiklon pro tiu rigardo kaj, certe, abomenon: ŝi sentis, ke ŝin ĉirkaŭas fortaj, sanaj, avidaj al ŝi viroj kaj ne sen malica ĝojo banis sin en tiu sia nuna ĉirkaŭaĵo, kvazaŭ en varma maro, timetante profundon kaj ĝojante pri proksimeco de sendanĝera, homplena bordo, kie kvazaŭ atendadis ŝin Vagarŝako, neŝancelebla, fidinda kaj trankvila.
«Jen vidu, kiel mi al ĉiuj plaĉas, – kvazaŭ invitadis ŝi lin, por ke li ĉesu konservi sian saĝan trankvilon, – jen vidu, kiaj ili ĉiuj estas plej malsamaj kaj kiel mi al ili necesas, mi povus eĉ al la generalo turni la kapon, sed por kio mi bezonas ajnajn generalojn, kiam mi havas vin! Ja mi havas vin, ĉu vere, Sainjan?»
– Drinku likvoron, – petis la generalo, – tio estas tute ekskluziva likvoro, malforta, dama...
Luba ridis kaj balancis la kapon. Ŝiaj haroj denove rebriladis kupre, kaj la okuloj gaje brilis: ne, ŝi ne plu povas drinki, ŝi ja estas ne aviadisto, ŝi estas nur kuracisto.
Kaj subite ŝi eksentis malvarmon, kiam aŭdis la propran voĉon – «kuracisto». Kio do tie estas, en ŝia malsanulejo? Kien ili skribas, al kiu plendas, kie serĉas novan kuraciston? Zinaida, verŝajne, ploregas – ĉu doni aŭ ne doni al Serdjuĉenkov morfinon? Kaj ĉu oni alveturigis la fiŝistan motoriston? Kio, se li havas «akutan abdomenon»? Kaj se Tonjo komencis akuŝi?
– Kial vi ekmalgajis? – demandis la generalo. – Ĉu la panjon rememoris?
– Ne, mian malsanulejon, – sincere respondis Luba.
– Kaj kio?
– Kiel tie estas miaj malsanuloj...
– Prenu nin kiel viajn malsanulojn, – petis aviadisto-kolonelo. – Vi havos multajn klopodojn.
Kaj la aviadistoj komencis ridegi:
– Ni multajn kuracilojn ne bezonas...
– Unu doktorino por ni ne sufiĉos...
– Ni ankoraŭ amikinojn postulos!
– Ni kuŝos, kaj vi nin vizitados...
Ŝi rigardis al li, kuntirinte la brovojn. Kaj poste subite larmoj ŝprucis el ŝiaj okuloj, ŝi abrupte ekstaris kaj impete ekkuris en sian vagonon. La kolonelo kun hartufo kaj helaj, gajaj okuloj penis ŝin reteni, ŝi dolore batis lian pojnon kaj kun bruo frapfermis post si la pordon de la kupeo.
– Ho! – diris inĝenier-majoro, pli aĝa ol la aliaj. – En kiom bela aspekto montris sin la kamaradoj falkoj...
Li volvis cigaredon el flava aroma tabako, enmetis ĝin en cigaredingon kaj, strabinte al la generalo, plendis:
– Fumi – oni nin instruis – ĉe virino estas malbone. Ni demandas: «Ĉu vi permesas?» Se tunikon demeti – ni same demandas. Sed se serioze kalkuli, ni tutegale nenion ellernis.
– Ĉu vi tion al mi diras, Miĥajlenko? – ruĝiĝante, dentomontris la generalo.
– Kial al vi? Ĉu mi ne scias subordiĝon? Al mi mem. Laŭtaj pensoj. Ĉu vi permesas al mi esti libera?
Leviĝinte, li trairis sian vagonon, trovis tiun, en kiu veturis Luba, trovis ŝin kaj nome de siaj kamaradoj pardonpetis ŝin. Ŝi nenion respondis al li – ŝi ploris, kaŝinte la vizaĝon en la polmojn.
Rekte el la vagono, lasinte en la deponejo sian kruclignan, kun ladaj ortaĵoj, tute ne dandan valizon kaj razinte sin en la stacidoma barbirejo, Nikolao Eŭgenjeviĉ Bogoslovskij perpiede trairis la disbatitan kaj kripligitan de la milito urbon ekde la stacio ĝis la Granda albordiĝejo sur la Rivera strato kaj kun aspekto sendependa kaj estra haltis apud grupo de iuj kamaradoj de civila aspekto, kiuj estis kverelantaj ĉe la Tiŝina pordego de la malnova Trinitata monaĥejo.
La kamaradoj kverelis tiel laŭte kaj kolere, ke apud ili kunvenis jam granda homamaso, kiu same atakadis, disiĝinte en opinioj, jen unu la alian, jen jam la kverelantojn en ĉapeloj. Ĉiuj ĉi tie estis ekscititaj pro la krio, kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ tute ne tuj kaptis la esencon de la afero. Kaj kaptinte, same komencis ataki, transirinte en kolero eĉ al falseto. Ĉar sur liaj ŝultroj estis kolonelaj epoletoj, tial la kamaradoj en ĉapeloj estis devigitaj rilati al li ĝentile, kaj la amaso de unĉanskanoj tuj aliĝis al lia opinio, kaj tiuj, kiuj deŝiriĝis de la samurbanoj, re-aliĝis al la plimutlo, kreinte unuecan kaj monolitan tutaĵon.
La disputo estis pri tio, ĉu endas aŭ ne endas eksplodigi la murojn de la grizhara monaĥejo, konstruita jam en la tempo de la carino Katerina. Iu maljuna soldato kun lipharoj kaj rompita kaskeda viziero kriis, ke tiuj muroj manĝon ne petas, kaj da loko sur la rivero Unĉo estas kiom ajn, se necesas konstrui novan riveran havendomon, do, bonvolu, jen ĝi, loko sub holmo, – kaj oportuna, kaj bela, nur kvindek metrojn da vojo necesas meti.
– Ja estas belego, – diris alia homo, same, evidente, reveninta el la milito, – kaj ĉu ne sufiĉas eksplodoj?
Inter la kamaradoj en ĉapeloj altis homo multe pli alta ol ili, pri kiu al Bogoslovskij oni diris, ke tio estas Zolotuĥin mem. Zolotuĥin estis sen ajna kapvesto kaj la kriojn ne partoprenis, li nur atente kaj severe aŭskultis, fiksrigardante al la parolantoj per trankvilaj okuloj kaj aŭskultante ĉiujn opiniojn kun atento kaj intereso.
– Nu, kaj vi, kolonelo? – interesiĝis li, turninte sin al Bogoslovskij. – Kial vi kverelas?
– Tial, ke mi multajn stultaĵojn vidis kaj ne plu deziras ilin vidi, – kuntirinte la brovojn, respondis la maljuna doktoro. – En Moskvo necesas rompi, ĉar tie ne ekzistas alia solvo, kaj eĉ tie, okazas, troviĝas, sed ĉe ni? Eĉ vento fajfas, jen kiom da tero estas, por kio do sin konscie senigi de sia pasinteco?
Tiu, kiun oni nomis Zolotuĥin, aŭskultis atente. Sed al Nikolao Eŭgenjeviĉ ial ŝajnis, ke la «mem» kvankam aŭskultas, sed «preteraŭdas», kaj li pafis el kanono:
– Jam Nikolao Baziljeviĉ Gogol esprimis tiun penson, ke ju pli da rompado, des pli ĝi signifas agadon de la urbestro, – per tia obuso batis Bogoslovskij al Zolotuĥin. – Jen kion mi pensas, rigardante al ĉiuj ĉi eksplodigoj.
Zolotuĥin subite ekridegis, kaj tian li havis bonegan, basan, longan ridon, ke eĉ Nikolao Eŭgenjeviĉ, inklina ĉi-tempe al neniaj ridoj, ridetis al li.
– Ĉu vi ĉi tie estas preterveture aŭ kiel? – demandis la «mem». – Aŭ, eble, vi estas lokano?
– Kaj kial tio vin interesas?
– Tial, ke, kamarado kolonelo, multaj homoj preteras Unĉanskon, kaj ni treege bezonas homojn.
La popolo ĉirkaŭe, kvietiĝinte pro komenco de bona konversacio, pli atente pririgardis Bogoslovskij-on, kaj subite iu lin eĉ rekonis, nomis per la antaŭnomo kaj patronomo kaj tuj, timidiĝinte, eksilentis.
– Mi aŭdis pri vi, – etendante al Bogoslovksij la manon, diris Zolotuĥin, – mi ĝojas pri via reveno. Ni konatiĝu. Ni ĉi tie kverelemulojn ekstreme bezonas, kaj pri vi oni rakontas, ke vi estas kverelemulo ekzempla. Do, ĉu ju pli da rompado, des pli da agado?
Kaj, turniĝinte al sia komisiono, li diris ne sen veneno en la voĉo:
– Do, kio, kamaradoj? Mi supozas, ke eksplodigo nin ne urĝas?
Elirinte el la homamaso, Bogoslovskij, lamante (la kripligita kruro jam sukcesis ekdolori dum la irado tra la urbo), malleviĝis al la provizora albordiĝejo kaj la unua okupis lokon en motorboateto de indiga koloro, verŝajne ĵus malmobilizita el la milita rivera floto.
La aŭtuna suno ne avare kaj sen varmo estis prilumanta la larĝajn akvojn de Unĉo, eĉ pli larĝajn, ol antaŭ la milito, ĉar kaj la maldekstra, kaj la dekstra bordoj forbrulis plene, estis nun nek longa vico da albordiĝejoj, nek malnovaj malaltaj solidaj staploj, nek antikvaj kapeletoj kaj preĝejetoj, nek la rivera havendomo, nek eĉ arboj, maljunaj kaj disbranĉitaj, kiujn vigle gardadis en la antaŭmilita tempo speciala junpionira taĉmento. Nun Unĉo fluis, kiel antaŭ tricent-kvarcent jaroj, inter malkrutaj dezertaj bordoj, kadukiĝinta, malrapida, dormema...
«Mi eĉ ne sukcesis fine alveturi, kaj oni min jam alkalkulis al kverelemuloj, – pensis Nikolao Eŭgenjeviĉ, – kiu do min tiel sukcesis misfamigi? Verŝajne, Eŭgeĉjo Stepanov, kokina muzelo, neniu alia. Aŭ Ustimenko sukcesis min referenci en sia ekscito?»
Grandaĝa matrosino forigis la ŝanceliĝeman ponteton, malrapide, kun snufado kaj spasmoj ekfunkciis la motoro, la motorboato nehaste plenumis retroiron. Pli forte ekfajfis rivera vento. Bogoslovskij trovis ŝtipon, starigis ĝin vertikale, firme eksidis, surmetis pli dense la kaskedon. Pasaĝeroj estis nemultaj: silentemaj, kun malhelaj, lacaj vizaĝoj, precipe en vatjakoj kaj uniformaj paltoj, ili instaliĝadis por tuj ekdormeti, konservi fortojn, kaj eĉ infanoj estis kvietaj, ne petolis kaj same serĉis, kie eblas pli varme dormeti. Kaj proksime lokiĝis maljunulino kun nepoj; malferminte ladvazon, ŝi komencis manĝigi ilin per io tiom nemanĝebla kaj neapetita, ke Bogoslovskij tute forturniĝis – lin naŭzis vidi tion.
Kiam la boato, brave turniĝinte, eliris sur la ŝanelon, Nikolao Eŭgenjeviĉ mallaŭte ekkantis. Li kantis tiel, ke neniu aŭdis, kantis kaj mem ne rimarkadis, kantis, kiel dum malfacilaj kaj longaj operacioj:
|
Vi brilu plu, ho mia stel', Kaj restu ĉiam en memoro. Vi estas sola en la koro, Vi estas sola en ĉiel'... |
Rivera vento kun egala kaj trankvila forto blovis al lia vizaĝo, li, mallarĝiginte la okulojn, rigardis en malproksiman foron kaj tute ne rimarkadis, ke laŭ liaj vangoj kuras larmoj: ja li veturis tien, kie lin neniu renkontos, sed kie oni lin renkontadis kaj atendadis dum tiom da jaroj. Li veturis ne por saluti, sed por adiaŭi por ĉiam, kaj jam ĉi tie, sur la boato, li estis adiaŭanta kaj deŝiranta de si tiun vivon, kiu estis antaŭe, por ke estu eble fari sian aferon kaj vivi plu.
Li ankaŭ vodkon kunhavis, por ke la adiaŭo pasu pli facile, por obtuzigi sin, kiel oni obtuzigadis en la Pirogov-aj tempoj, ankoraŭ antaŭ la etero: antaŭ malfacila amputo Nikolao Ivanoviĉ Pirogov ordonadis doni al vundito kruĉon da vodko, la doloro estis eltenata pli facile.
«Ja, tamen, ankaŭ mi estas iusence vundita!» – subridis Bogoslovskij kaj reĝustigis per kutima gesto la vindon sur la ventro. Venis tempo por revindi sin, li vindadis sin kvinfoje dum diurno, tia estiĝis ordo, sed en la vagono fari tiujn manipulojn estis maloportune, kaj li ĉiam prokrastadis al «poste».
En Nigra Ravino estis nek la albordiĝejo, nek la preĝejo, nek Nigra Ravino mem, nek la malsanulejo, kiu nomiĝis «aeroplano». La germanoj ĉi tie ĉion eksplodigis kaj forbruligis, defensivante inter Unĉo kaj Janĉo. La rivera estro vegetis en iu oblikva vagoneto, probable germandevena, el terkabanoj sur deklivo estis leviĝantaj fumoj – ankaŭ tie loĝis homoj, de la «aeroplano» restis brikoj kaj parto de la fundamento, kaj la dometo, en kiu loĝis la familio de Bogoslovskij-oj, malaperis tute, Nikolao Eŭgenjeviĉ eĉ spurojn ĝiajn ne sukcesis trovi. Estis nur cindro, kungluiĝintaj debrulaĵoj, nefinbrulintaj traboj, disĵetitaj, nigraj pro fulgo brikoj kaj ĉeloj de fricaj misteraj fortikaĵoj, koridoretoj de komunikvojoj, grizaj truoj – tie ili nestis en tera profundo, kiam ili estis elbatataj el ĉi tie.
Ĉi tie, proksimume en tiu ĉi loko, kie iam loĝis Bogoslovskij-oj kaj kie rapide, ĉiam rapide kuradis Ksenia Nikolajevna, kie li amis kaj estis amata kaj en serena, kaj en malbona vetero, ĉi tie, kie la filino kaj la edzino malhelpadis al li per babilado kaj li pri ili koleradis, ĉi tie, kie incitadis lin knarado de balancilo kaj obtuza frapado de volejbala pilko, ĉi tie, kie li ne aprezis tion, kion donis al li la sorto, – ĉi tie li ĉion ĉi adiaŭis, ĉar la tomboj ne ekzistis, la edzino kaj la filino ja ne mortis, ili estis neniigitaj.
Sterninte la uniforman palton sur malalta holmeto, ĝemetante pro doloro, Bogoslovskij kuŝiĝis al la flanko, fiksaŭskultis la malvivan silenton, kiu kutime ekposedis la iam viglan urbeton, firme kunpremis la dentojn, por ke ne plu fluu larmoj, verŝis al si soldatan trinkpoton da vodko kaj eltrinkis ĝin unuglute, ne sulkiĝante kaj ne deŝiriĝante, kaj poste, kolerante pri si kaj nedoktore abomenante tiun malpurecon, kiu nun akompanadis lin ĉiam, se li ĝustatempe, kun minuta precizo, ne okupiĝadis pri «tualeto de sia vundo», vindis sin, forbruligis la malpuraĵon kaj nur tiam ekkuŝis sur la flankon kaj kovris sin per la basko de la palto, atendante, kiam la alkoholo helpos vivi...
– Jen, Ksenjo, kiel mi nun, – diris li, tremante kaj pro doloro post la vindado, kaj pro malvarmo, kaj pro laco, – jen, kara, kia mi iĝis, vidu...
Certe, la alkoholo al nenio helpis, eĉ larmoj ekfluis pli abunde, kaj li neniel povis ilin haltigi, malfortiĝinta, soleca, elturmentita, maljuna homo.
Tiel li kuŝis dum sufiĉe granda tempo. Pensojn komence li havis neniajn, li ilin forpeladis, la damnitajn, vivajn, neforgeseblajn rememorojn, sed poste la kapo heliĝis, la spirado iĝis egalmezura. Bogoslovskij eksidis kaj devigis sin pensi kaj decidi...
Tiu nelonga aŭtuna tago tuta pasis por Nikolao Eŭgenjeviĉ en meditoj. Kaj vespere, kiam super Janĉo ekflugis kojne aroj de sovaĝaj anasoj, la antaŭa firma esprimo de la okuloj revenis al Bogoslovskij. Ankoraŭfoje li staris iom apud la ruinoj de la «aeroplano», ĉirkaŭrigardinte, por ke neniu vidu, profunde, ĝis la tero riverencis al Nigra Ravino, al sia familio, al siaj doktoroj, al sia pasinteco, al sia ĉi-loka matura juneco, al siaj disputoj, bataloj, jaroj, kiam li estis nur «aperanta el neekzisto kaj iĝanta kuracisto», laŭ esprimo de forpasinta Polunin, – riverencinte, li ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis kaj ekiris al la motorboato, kiu jam estis albordiĝanta, ironte en revenan veturon al Unĉansko.
Unuan konaton Nikolao Eŭgenjeviĉ renkontis nur en la stacidoma «necesejo por viroj». Tio estis brava maljunulo kun barbeto, al kiu, laŭ lia buŝa deklaro, Bogoslovskij antaŭ dek jaroj eltranĉis «grandegan parton». En la stacidomo post la milito la maljunulo estris «jen tutan tiun ĉi aferon», – li ne sen fiero kapmontris al la kahelaj muroj, al interplektaĵo de tuboj, al cetera aparataro – «pli ol kvardek garnituroj», – bele kaj antikvastile esprimis li. Krome, li purigadis piedvestojn per «kremaĵoj de sia produktado» kaj preskaŭ perforte purigis la malnovajn botojn de Bogoslovskij eĉ per du ciroj kaj ankoraŭ per ia solvaĵo. Ĉi tie li helpis al Bogoslovskij laviĝi per varmega akvo el gamelo kaj donis al li kudrilon, por alkudri la subkolumon.
– Vi ne ĝeniĝu, – diris li fine al la doktoro, – se estos okazo, vizitu. Mi povas monon pruntedoni, bonvolu: pri enspezoj mi ne plendas. Nun homo, kaj milita kaj civila, ŝatas siajn botojn purigi. Kostas nemulte, sed tuta aspekto estas alia. Nu kaj per tualetakvo surŝpruciĝi – same estas enspezo...
Tagmanĝis Bogoslovskij en «Grand-hotelo» skrupule, ĝis tio, ke li mem abomenis, kiam elektadis al si manĝaĵon, kaj poste eksidis en taksion kaj veturis en direkto de la malsanulejo, kie li longe iradis inter fundamentoj, skafaldoj kaj ruinoj, serĉante tiun kirurgiejon, kie li estis laboronta.
Finfine li trovis tiun konstruaĵon. Tuta en skafaldoj, ĝi lumis per du etaĝoj da fenestroj malantaŭ la mornaj restaĵoj de la eksa kliniko de Postnikov, kiu estis eliranta per la kripligita fasado al la strato, iam dense prikonstruita kaj dense loĝata, kiu en la malnovaj tempoj nomiĝis Jonasa – omaĝe al negocisto Jonaso Kraĥmalnikov, kaj poste alinomita al Seĉenova – omaĝe al la fama sciencisto.
– Jes, diboĉis ĉi tie la fricoj, – mense diris Bogoslovskij, kun kolera malgajo pririgardante la bildon de detruoj, eĉ pli makabran en la venanta mallumo de humida kaj malvarma vespero, sub krioj de kornikoj. – Je-es, montris ili sin...
Maljunulece ĝemetante pro neeltenebla laco, Nikolao Eŭgenjeviĉ ankoraŭ paŝis laŭ la disbatita kaj eroziita vojo kaj tiris al si gluecan pro freŝa farbo pordon. Tintis la risortoj, flegistino en la vestiblo, forlasinte sian manlaboron kaj farinte severan vizaĝon, ekpaŝis renkonte al la vizitanto, por kontraŭi lian penon neleĝe penetri en la konfiditan al ŝi malsanulejon.
– Nun jam estas malfrue, kamarado oficiro, – diris ŝi, – nun jam nenia enlaso estas kaj transdonaĵojn ni ne akceptas.
– Sed mi, flegistino, ne al malsanuloj venis, mi mem estas kuracisto, kaj mi bezonas vian Vladimiron Atanazijeviĉ-on.
La maljunulino nenion sukcesis respondi.
El la dua etaĝo en tiu sama tempo estis malleviĝanta Ustimenko, ankoraŭ ne demetinta la kitelon. Liaj malhelaj brovoj estis akre kaj klare distingiĝantaj sur la pala vizaĝo.
– Nikolao Eŭgenjeviĉ? – tuj rekoninte, el malproksime, ne levante la voĉon, demandis Ustimenko. – Ĉu vi?
Tiu silentis, ĝoje kaj fiere fiksrigardante sian disĉiplon. Li nur iel maldikiĝis. Aŭ lin same influis la aĝo? Ne maljuneco, sed aĝo de matureco.
– Kial vi silentas? – alirinte proksime, demandis Ustimenko. – Ĉu vi intencis min mistifiki? Mi ja vin tutegale ĉiam rekonos...
– Atendu iomete, mi finkalkulos, – ne sen miro aŭdis Ustimenko.
– Kion vi finkalkulos?
– Mi finkalkulos, sub kiu numero mi ĉi tien alveturis, – ion mallaŭte flustrante, diris Bogoslovskij. Kaj aldonis: – Sesdek sepa.
– Kio do estas tio?
– Tio estas numero de la agadloko dum la travivita vivo. Mi nun iras sub vian kleran estradon, trairinte sesdek ses malsanulejojn, klinikojn, kuracejojn, hospitalojn, medsanbatojn, sanitarajn trajnojn kaj ceterajn instituciojn, destinitajn por helpado al suferantoj. Mi ankoraŭ sur la Lenin-strato komencis kalkuli, sed ĉiam eraradis. Kaj nun, Vladimiro Atanazijeviĉ, ni salutu unu la alian.
La maljuna doktoro mallevis sur la plankon sian kruclignan valizon kun ortaĵoj, brakumis Ustimenkon, alpremis al si per la ankoraŭ potencaj manoj kaj deklaris:
– Jen, revidiĝis du lamaj diabloj. Estas bone, ke je malsamaj hufoj ni lamiĝis, malpli da komikeco en ni oni rimarkos. Kial vi estas pala, Vladimiro Atanazijeviĉ?
– Ni konstruas, – diris Ustimenko, levante de la planko la valizon de Bogoslovskij.
– Ĉu tiu ĉi konstruaĵo jam de vi estis fondita?
– Nur finita de mi. Nu, ni iru do!
En la kabineto de la ĉefkuracisto Bogoslovskij trankvile elaŭskultis, ke «dum ioma tempo» li ĝuste ĉi tie noktados, sur sofo, ĉar loĝejoj ankoraŭ ne estas disponigitaj.
– Ĉu vere! – subridis Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Sed mi, maljuna naivulo, pensis, ke al ni, kuracistoj, oni loĝejojn unuavice disponigas. Kutimiĝis al tio. Dorlotita.
– Tio estas ne milito, – responde subridis Ustimenko.
La jam konata flegistino alportis al ili cikorian teon, avertinte, ke ĝi estas «s/s», tio estas sen sukero, kaj po telereto da kaĉo el tritiko, kio estis, certe, neleĝa, ĉar Eŭgeĉjo Stepanov jam eldonis ordonon, «rekomendantan» al kuracistoj «el malsanulejaj kuirejoj nutraĵon ne ricevi». Sed ne eblis ja ne manĝigi la novan doktoron, almenaŭ unuafoje, kaj la flegistino ordonis per la minaca nomo de Vladimiro Atanazijeviĉ. Ĉe la cikoria trinkaĵo Ustimenko interesiĝis:
– Kial vi, Nikolao Eŭgenjeviĉ, malaperis? Mi jam ĉesis esperi. Kaj eĉ vorto de vi ne venis.
– Mi operaciiĝis.
– Ĉu la kruron?
– Kial la kruron. La kruron – al diablo. Mi nur, Vladimiro Atanazijeviĉ, ne dezirus ajnan kompatan muzikon, – diris li. – Ne dezirus vortojn kaj moviĝojn...
Ustimenko levis la ŝultrojn:
– Mi ne komprenas.
– Kompreni estas simple. Stomaka kancero, ĝuste tiu, pri kiu oni nin konsolas, ke post cent jaroj ĝi estos elradikigita. Mi volonte kaj kun ĝojo kredas, sed pro tio al mi dume ne estas pli facile. Do, oni ektomiis al mi sufiĉe grandan parton, certe, sub mia klera gvido. Sed ĉar gvidis ne nur mi, sed ankoraŭ iu kun facile flamiĝanta memamo, tial oni fuŝis per komunaj penoj tiel, kiel nur kirurgoj povas fuŝi, ĝuste tiuj, pri kiuj oni skribas, ke ili havas «saĝajn manojn». Rezulte mi vivas kaj vindas min kvinfoje dum diurno: dufoje nokte, trifoje tage.
Ustimenko demandis:
– Kaj vi ne skribis?
– Malproksime estis skribi ja el la lando Aŭstrio en la urbon Unĉanskon.
– Ĉu la aŭstroj super vi tiel ekzerciĝis? – nevole trafante en la tonon de Bogoslovksij, demandis Ustimenko.
– Ne sen ili. Ĝuste tie mi, alvorte, konatiĝis kun sinjoro Hebeisen. Kiel li? Ĉu enplantiĝis?
– Ni estas najbaroj, – diris Ustimenko. – Mi havas ĉambron kun kuirĉambro, li loĝas trans muro kaj iradas tra la kuirĉambro. Li ellernis: jam respondas, kiam oni lin nomas Paŭlo Gregorijeviĉ.
– Li estis iam granda sciencisto, – facile suspirinte, prononcis Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Iomete, certe, kiel ĉe grafo Lev Tolstoj, – «die erste Kolonne marschiert»[35]. Tio, certe, estas, ne senpeka, sed ĝi povis ankaŭ en la malliberejo naskiĝi, ĉu ne? Sed en la juneco, estas sciate, li estis unuagrada renversanto. Interesa tio estas problemo – interrilato de prizonoj, iliaj koncentrejoj kaj de scienco. Se juĝi laŭ sinjoro Hebeisen, do scienco pro tenado de ĝi trans krado neniel progresas. La faŝistoj pro tiu teroro perdis multajn siajn profitojn...
Bogoslovskij enpensiĝis por nelonge, kvazaŭ forgesinte pri Vladimiro Atanazijeviĉ, kaj Ustimenko kaŝe rigardis al lia malmola, iomete tatara vizaĝo, en kiu nun estis dense kaj klare entranĉitaj faltoj, al la granda, arĝentanta per brosaj haroj firma kapo, al la celuloida subkolumo, kiu estis precize montranta, kian antaŭe Bogoslovskij havis atletan kolon.
«Nutri la maljunulon necesas, resanigi, – kun kaŝita suspiro, virinece pensis Ustimenko, – sed kie mi trovu nutraĵojn?»
Al la pordo oni delikate frapis – alkuris, eksciinte pri veno de nova doktoro, akranaza, rapidema, vigleta radiografistino Katinjo Zakadiĉnaja, Katerina Vsevolodovna, – alkuris «helpi», «purigi», «manĝigi». Al Katinjo ĉiam ŝajnis, ke sen ŝia enmiksiĝo viroj restos «neprizorgitaj», kaj ŝi vere estis lerta en ĉio...
– Ja ni ankaŭ mem estas en ordo, – ĝeniĝante pri la Katinja bonkoreco, diris Bogoslovskij. – Vi, doktorino, ne maltrankviliĝu, ĉio estas bonege aranĝita, vidu – ni trinkas teon kaj vin invitas.
Ustimenko silentis.
Katinjo elkuris al flegistino, por «elekti» por Nikolao Eŭgenjeviĉ «litaĵojn» pli bonajn, kaj Bogoslovskij interesiĝis, kial Ustimenko rigardas kiel kolera bovo.
– Pri tio poste, – respondis Vladimiro Atanazijeviĉ.
– Kio – poste?
– Iam ni priparolos.
– Ja ĉu ŝi al vi estas malamiko?
– Ĉu ŝi? Diablo ŝin scias, kio ŝi estas, – prononcis Ustimenko kun abomeno en la voĉo. – Sed ne eblas liberiĝi.
La kuracistino Zakadiĉnaja K. V. trafis al Ustimenko kontraŭ ties deziro: radiografiston li ne povis trovi mem, kaj Gorbanjuk al li tian kuraciston sendis kun papero kun sia malgrandlitera subskribo. En la unua konversacio kun Vladimiro Atanazijeviĉ Zakadiĉnaja, rapide ĉirkaŭlekante per la akra langeto la lipetojn, konfesis, ke ŝi «havis grandajn malagrablaĵojn pro nutraĵoj». Ustimenko kun karaktera por li persisto eksciis, ke Katinjo, kiam ŝi estis ekonomino, fiuzis kondensitan lakton, destinitan por malsanuloj, kaj estis en tio kaptita, eĉ punita.
– Mi ne komprenas, – diris li tiam per sia nepardonanta voĉo. – Ĉu vi priŝtelis malsanulojn?
Zakadiĉnaja penis elturniĝi, sed Ustimenko ŝin tiel alpremis, kiel ne revis eĉ tiu enketisto, kiu enketis la juĝaferon de la kuracistino Zakadiĉnaja.
– Kaj per tiu lakto, ŝtelita de la malsanuloj, vi akiris vizonpeltan ĵaketon?
– Ĵaketon, – ĉirkaŭlekante eligitan larmon, ripetis K. V.
– Nu, tiuokaze mi ne dezirus vidi vin laboranto de la malsanulejo, – kiel eble plej delikate sciigis al Zakadiĉnaja Vladimiro Atanazijeviĉ sian finan decidon.
Sed kamaradino Gorbanjuk telefonis al li kaj petis lin «pripensi sian nehumanan opinion, ĉar antaŭ la junulino, vere kulpa, li por ĉiam fermas ĉiujn eblojn reĝustiĝi». «Ŝi ja pereos, kaj pri vi oni diras, ke vi estas homo bonkora», – konkludis Inna Matejevna.
Kun tio Ustimenko restis. Ĉe tuta lia maltolera malamo al ajnaj malpuraj agoj li cedis sur la vorto «pereos». Kaj lasis la kuracistinon Zakadiĉnaja K. V. provizore.
– Ĉu pro tio ŝi tiel penas? – interesiĝis Bogoslovskij.
– Eble, mi ne pravas, – ŝultrolevis Ustimenko.
– Povas esti, ke ne pravas. Sed tute probablas, ke ĉi tie kato monaĥiĝis.
– Kiel?
– Ĉu vi ne konas la parabolon pri tio, kiel kato al musoj klarigis, ke ekde nun li iĝis asketa monaĥo kaj freŝan viandon ne plu manĝas?
Ustimenko ridetis. Eĉ parolis Bogoslovskij ĉiam en sia maniero.
Kaj Katinjo penadis, ho, kiel penadis! Ne leginte sur la vizaĝo de Bogoslovskij ion eĉ aludan pri tio, ke li scias ŝian «historion» kaj jam juĝis, ŝi hastis pli baldaŭ konkeri simpatiojn de la maljuna doktoro kaj per bankuvo, kaj per alia sofo «kun novaj, firmaj risortoj», kaj per bona kitelo el la vestejo. La sofon oni eltrenadis, poste la alian longe entrenadis, Katinjo por la laboroj mobilizis la hejtiston, kaj poste, ruĝiĝinta, laca, sidiĝis ripozi, aŭskulti, pri kio rakontas Bogoslovskij. Al ŝi ŝajnis, ke li prononcis vorton «anekdoteto», kaj ĝuste tial ŝi sidiĝis.
– En la kuracejo, kie oni min kuracis, – estis rakontanta Nikolao Eŭgenjeviĉ, – tie, kie kune kun la aŭstroj super mi oni faris la supre menciitan agon, en nia ĉambro kuŝis ankoraŭ kvar Hipokrataj idoj – medicinistoj. Oni nin reunuigis, por ke nin ne turmentu laikoj, kiuj, kiel oni scias, ŝatas demandi. Nu, kaj kion ni povus respondi? Nu, ni kvar precipe legadis, fojfoje konversaciadis, fojfoje nian sciencon skoldadis. Unu tie, junulo, ellegis tiutempe el iu revuo ĉe Maria Kapitonovna Petrova, asistantino de la granda Pavlov, unu ŝian laboraĵon, kelkajn observojn. Pri la kaŭzoj de kancero, evidente, Maria Kapitonovna ne okupiĝis, pli ĝuste, ne esploris ilin, sed influon de trostreĉoj de la nerva sistemo al funkcioj de internaj organoj ŝi tre esploris, longe, atente kaj talente. Ĉu vi pri tio ne legis?
– Ĉu eblas ĉe ni legi! – enmiksiĝis Katinjo. – Vladimiro Atanazijeviĉ eĉ por dormo tempon ne havas, ne nur por legado.
Bogoslovskij ĵetis rigardon al K. V. Zakadiĉnaja kaj balancis la kapon.
– Ne, legi ĉiam necesas. Ni, praktikuloj, estas tro memfidaj en nia preciza scio de tio, ke «pulso malestas», tro cinikaj en nia memcerta kaj memfirmiganta postrestado. Kaj ni scipovas al ĉio el la alto de nescio – kaj tio estas kolosa alto! – balanci la kapon: «tio estis, ni scias, ĉio estis!» Io vere estis, sed io ja okazis unuafoje. En tio necesas malŝpari tempon, eĉ se vane, por lolherbon de bona semo distingi, sed por utilo. Ekzistas eĉ tia neskribita teorieto, ke ĉion legi por «mensa higieno» ne taŭgas, la cerbo «ŝtopiĝas»...
– Ja vere, – metante sofan flankan apogilon, denove enmiksiĝis Katinjo. – Vi, certe, min pardonu, sed ĉiujn eldirojn ja ne necesas legi. Ekzemple, ekzistas eldiroj de sciencaj fuŝuloj, de ĉiaj obskurantoj, malaprobitaj de la scienca rondo...
– Jen, kia lerta! – miris Bogoslovskij.
– Ĉu lerta aŭ ne, – komencis ofendiĝi Zakadiĉnaja, – sed tio, kio por mi estas ne utila, estas por mi superflua, kaj mi ĉe miaj laborŝarĝoj ne kapablas mem persone kompreni... Kaj sen tio mi devas trastudi tre multe da literaturo...
– Trastudi? – ripetis Nikolao Eŭgenjeviĉ.
– Ja kiel alie? Ne povas ja mi elekti mem?
– Jes, jes, tio okazas, – kapjesis Bogoslovskij, – sed mi ja ne pri la legoscio diras – per ĝi eĉ Peĉjo de Gogol estis dotita, mi diras pri scipovo de pensado. Ja permesu, karulino, ĉu vi estas kuracisto?
– Ĉu mi? – ektimis K. V.
– Ne, vi ne ofendiĝu. Io al mi ŝajnis en via frazo, por kuracisto ne konforma. Kuracisto nepre devas mem pensi, alie oni povas erari pro fremdaj pensoj – jen pri kio mi diras. Tamen, ĉio ĉi estas bagateloj!
Kaj, ne dezirante rimarki la ofenditan mienon de Katinjo, li daŭrigis sian rakonton pri Maria Kapitonovna:
– Do jen, Vladimiro Atanazijeviĉ, donis ŝi, nia saĝulino Maria Kapitonovna, al dek hundoj malfacilajn, eĉ superforte malfacilajn taskojn. Malfacilegajn! Post ioma tempo ŝi kvar hundojn el la eksperimentoj elprenis kaj metis en la normon, demetis de ili ŝarĝon el turmentoj, emocioj, ĉiaj ofendiĝoj, plendoj pri maljustaĵoj...
– Ja hundoj havas refleksojn, – kun rideto de ofendita supereco diris Katinjo, – tio estas pruvita en laboraĵoj de akademiano Pavlov. Kiaj do plendoj kaj maljustaĵoj?..
– Tio estas ŝerco, – jam dentomontris Bogoslovskij. – Tamen, ne malhelpu, mi petas!
Katinjo facile mordis la lipon. Oni malofte diradis al ŝi, ke ŝi ne malhelpu. Ŝi ofendiĝus eĉ ĝisfine, se povus al si tion permesi!
– Ne en sanatorion ilin movis Maria Kapitonovna, – daŭrigis Bogoslovskij, – sed al ilia hunda «meza nivelo». Kiel decas al hundoj, ne pli malbone, ne pli bone. Sed ses restis vivi en litera senco kiel hundoj. Terure! Nu kaj, nature, pro tia vivo ili kadukiĝis, maldikiĝis, ilia haŭto kovriĝis per ekzemo, la lano iĝis floka. Maria Kapitonovna donadis al ili ripozon, ili sufiĉe rapide revenadis al la normo. Nu, kaj poste denove la malnova kanto: nervaj suferoj, maltrankvila, turmenta «hunda vivo». Do, Vladimiro Atanazijeviĉ, post la natura morto ĉiujn eksperimentajn animalojn oni nekropsiis, – certe, kvar el la ses havis malignajn tumorojn. Ĉu bona procento? Kaj la kvar kontrolaj hundoj, kies psiko estis indulgata, ĝisvivis profundan maljunecon kaj mortis sen ajnaj signoj de malignaj tumoroj. Oni diras, Ivano Petroviĉ tre malgaje ridis, elaŭskultinte la rezultojn de la eksperimento. Treege malgaje!
– Ĉu subkudri vian kovriltegon? – iomete ofendite demandis Katinjo.
– Jes, bonvolu, – petis Bogoslovskij, – estu tiel kompleza...
Kaj denove kun malgaja subrido li komencis rakonti:
– Kaj ni, Hipokratidoj, disponintaj liberan tempon en la onkologia kliniko, kiam komencis, Vladimiro Atanazijeviĉ, rememoradi nian vivaĉon kaj diversajn sortobatojn, kaj pleje impertinentaĵojn, ĝuste porkajn impertinentaĵojn, senbridajn, kun ĉia «mian karakteron ne obstaklu!», de ĉiaj altrangaj malsanuloj, kaj iliajn riproĉojn al medicino, kaj piedfrapadon, kaj atendadon en akceptejoj, kaj negadon de absolute certaj faktoj fare de iuj estroj pro propraj ambicioj, ĝenerale kiam ni rememoris ĉiujn kraĉojn en la animon, – tiam ni plej precize konstatis: pri indulgaj kondiĉoj inter ni, homoj, estas iom malbone. Ne, ferioj estadis, ĉio ĉi estas bona, sed Maria Kapitonovna pruvis, ke ferioj ne helpas, necesas konstantaj indulgaj kondiĉoj. Ĉar la homo estas ne malpli bona, ol la hundo.
– Sed ĉu ekzistas tiaj homoj, kiuj opinias alie? – per ankoraŭ iom ofendita voĉo demandis Zakadiĉnaja.
– En Grekio ĉio ekzistas, – respondis Nikolao Eŭgenjeviĉ per citaĵo el Ĉeĥov.
– En Grekio, sendube, – ne komprenis Katinjo. – Sed min nia vivo interesas. Ĉu vere en nia realo ekzistas homoj, kiuj permesas al si tiajn pensojn?
Kaj tiam subite ial eksplodis Ustimenko. Furioza sento de abomeno estis malrapide akumuliĝanta en li, homo ĝenerale sufiĉe diskreta. Sed io nekaptebla en la intonacio de K. V. Zakadiĉnaja, ia oficeco kaj atenta skrupuleco efikis kiel bato al prajmo en grenado, kaj en la kabineto de la ĉefkuracisto subite kun grinco tondris eksplodo.
– Iru el ĉi tie, Katerina Vsevolodovna, – per trankvila, eĉ tro trankvila voĉo prononcis Ustimenko. – Iru, iru, vin ĉi tien neniu invitis, iru rapide hejmen, iru...
Li subite leviĝis ĉe sia tablo, remetis por io libron, poste frapis per ĝi la tabloplaton kaj kriis:
– Lasu nin, finfine, konversacii unu kun la alia!
– Pardonu, – arde ruĝiĝinte, ekklopodis kaj ekbalbutis Zakadiĉnaja. – Pardonu. Sed mi ne supozis. Konversacio en ofica kabineto. Mi tre pardonpetas, bonan al vi nokton, Nikolao Eŭgenjeviĉ...
La pordo post ŝi fermiĝis, Ustimenko eksidis, Bogoslovskij subridis.
– Vipis oni kokinon per urtiko, ĝi ne kluku vane! – diris li kaj ne sen malgajo demandis: – Kiel tio fariĝis, Vladimiro Atanazijeviĉ? Jen mi en ĉiuj militoj ĝuste por la potenco de Sovetoj militadis, viaj manoj estis vunditaj en la milito, kaj nin knabinaĉo kontrolas – kiaj ni estas tiaj? Kiel vi tion klarigos?
Ustimenko lace kuntiris la ŝultrojn.
– Mi ja ŝin elpelis, – kvazaŭ senkulpigis li sin. – Eĉ impertinentis.
– Nu kaj diablo ŝin prenu, – konkludis Bogoslovskij. – Ĝisaŭskultu, alvorte, pri Maria Kapitonovna. La konkludo ja estas klara: homon necesas indulgi, alie estonta Maria Kapitonovna tielaĵon per sia scienco trovos, ke estonta Ivano Petroviĉ ne trovos ebla eĉ malgaje ridi.
– Ĉu ĉian homon necesas indulgi, – demandis Ustimenko, – kaj ĉu ĉiu homo estas homo?
Li sidis ĉe sia tablo, laŭ la kutimo ekzercante la kripligitajn manojn per la malnova ludilo – ŝnureto kun butonoj.
– Ĉiuokaze, ĉiuj ni pekas per malĝentileco. Kaj jen vi eksplodis kiel bombo! Kaj mi eĉ pli ol vi. Kelkaj eĉ kuraĝas nomi tion «stilo», aliaj pretekstas nervojn. Mia patro forpasinta pri tieluloj interesiĝadis: «Ĉu li kun general-gubernatoro same estas nervoza aŭ nur kun siaj subuloj?»
Ustimenko iomete ruĝiĝis, denove li iĝis lernanto de sia malnova instruisto, kvankam estis jam finlerninta disĉiplo.
– Ĉu vi ne ofendiĝis?
– Ne! – diris Vladimiro Atanazijeviĉ. – Mi, verŝajne, neniam al vi ofendiĝis, eĉ en la «aeroplano», kiam vi min per la muzelo en nesciate kion ŝovadis. Tial ni niajn kutimojn jam ne ŝanĝu.
– Jen kiel! – diris Bogoslovskij. – Tiam vi estis knabo.
– Mi sen vi ne povas, Nikolao Eŭgenjeviĉ. Mi estas tro kverelema, mi, okazas, senbridiĝas, kaj ĝenerale...
– Do, ĉu mi estu ĉe vi kiel Puŝkina servisto de Grinjov?
– Estos mi, kiu servos al vi, – rekte rigardante en la okulojn de Bogoslovskij, diris Ustimenko. – Kaj vi ĉi tie regados kaj komandados. Vi estos ĉi tie profesoro kaj akademiano.
– Sed se mi estas maljuna inerciulo? Se «post veninta maljuneco estos kaduka frenezeco», tiam kiel?
Ili ambaŭ nelaŭte ridis.
– Min jam ĉi tie eĉ via «mem» Zolotuĥin sukcesis bapti kverelemulo, – rakontis Bogoslovskij. – De kie venis la denunco?
– De mi, – respondis Ustimenko. – Mi al li promesis, ke mi kaj vi per du gorĝoj lin venkos.
– Ĉu ni? Par' da lamuloj, jungitaj matene[36]?
– Ne gravas, ni venkos. Li estas komprenema homo, nur ĝeniĝas fojfoje fari fortan decidon...
La konversacio, komenciĝinta de Maria Kapitonovna, transiris al la konstruado de la malsanulejo. Dum Ustimenko demonstradis al sia «akademiano» la estontan domaron de la malsanulejo, en Unĉansko dufoje estis malŝaltita la lumo, certe sen averto al la malsanulejo. Kaj dufoje Vladimiro Atanazijeviĉ telefonis al la elektrejo, demandante per metala voĉo, kial ili ne avertas.
Poste li diris en la parolilon:
– Tio estas huliganaĵo. Estos informita kamarado Zolotuĥin.
Kaj demandis de Bogoslovskij:
– Ĉu malĝentile? Sed kiel alie?
Bogoslovskij ne aŭskultis, koleris eĉ en mallumo pri absurdaĵoj kaj ekstercelaĵoj en la konstruado, kaj kiam ekbruladis la lumo, li almontradis per la fingro la desegnaĵojn kaj per kolera tenoro demandadis, kiel Ustimenko pensas, kia ĉi tie estas embrazuro? Kaj por kio necesas du pordoj en tiu ĉi koridora senelirejo? Kaj por kio necesas ŝtuparo, kiam jen tie, je dek metroj, estas la dua? Ĉu tio ĉi estas malvarmigilo? Ĉu ĉi-lokaj kretenoj kaj fuŝuloj mokas la ĉefkuraciston?
Ustimenko kapjesadis, ĝojante, – li ja mem ĉion komprenis, sed kiel gravas kompreni duope kaj duope rezisti. Kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ, subite tirinte sin, rememoris:
– Ĉu Balzako tion skribis? «Soleco estas bona afero, sed nepre necesas iu, al kiu eblas diri, ke soleco estas bona afero». Iru, kamarado ĉefkuracisto, mi ankoraŭ devas vindi min.
Vindis Nikolaon Eŭgenjeviĉ-on, certe, Ustimenko mem kaj ree, kioman fojon dum sia vivo, miris pri nekredebla kuraĝo de tiu homo. Ja tio neniam cikatriĝos. Kun tio li devos ĝisvivi la morton. Kaj eĉ unu fojon ne indulgi sin, ne kompati sin, ne permesi al si peti mizerikordon de la sorto.
– Ĉu vi ricevis plezuron? – kun malgaja subrido demandis Bogoslovskij. – Sed tamen tio estas utila, tre utila. Mi nun scias, kara mia, kio estas sufero. Kaj antaŭe mi nur aŭdis pri ĝi.
Je la tria horo de nokto Ustimenko leviĝis por foriri. Bogoslovskij, tirinte sin, diris:
– Morgaŭ ni deŝiros la epoletojn, kaj malfermiĝos al ni la tuta ĉarmo de la paca vivo.
– Ĉu vere? – demandis Ustimenko. – Mi persone ĉi tie militas, kaj kun via helpo el defensivo esperas transiri al ofensivo.
Hejme Vladimiro Atanazijeviĉ diris al la edzino:
– Nikolao Eŭgenjeviĉ tamen alveturis. Post plej malfacila operacio, sen en bonega humoro. Nun ni en la malsanulejo spiros pli facile. Mi simple ne kredas al mi, ke li vere venis. Ĉu vi lin memoras?
Ŝi ne respondis – jam dormis. Ĉu ŝin interesis liaj malfeliĉoj kaj ĝojoj?
Vladimiro Atanazijeviĉ eliris en la kuirĉambron, bruligis la petrolfornelon, surmetis paton kun makaronioj, priverŝis ilin, enpensiĝinte, per ia oleo el botelo. Al la odoro de la varmigata manĝaĵo malfermiĝis la pordo de la ĉambro de la loĝanto, profesoro Hebeisen en surĵetita sur la ŝultrojn litkovrilo diris, minacante per la fingro:
– Ne povebla tiel longe ne dormi. Dormo estas antaŭ ĉio neceso.
– Kaj vi?
– Maljuneco malmulte dormas.
– Mia Bogoslovskij alveturis, – diris Ustimenko. – Nun ni havas ĉefkirurgon. Ĉu al vi estas klare, Herr Professor?
– Ho! – prononcis la profesoro. – Ho! Tio estas bona donaco. Tio estas bonega! Ĉu jes?
– Ne povas esti pli bona! Eksidu, ni manĝos makaroniojn, nur la oleo ial odoras per fiŝo, ĉu ne gravas?
– Ĝi tial odoras fiŝo, – kun sagaca vizaĝesprimo respondis la profesoro, – ke ĝi estas fiŝoleo de via filino Natanjo.
Tamen la profesoro prenis forkon kaj eksidis al la tablo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.