|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MI RESPONSAS PRI ĈIOAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
– Precizigu per literoj, – ordonis la deĵoranto per voĉo, laŭ kiu eblis konkludi, ke kvankam li formale estas nur adjutanto, sed esence estas multe pli forta ol ajnaj eksaj admiraloj.
Stepanov precizigis kaj la familinomon, kaj la antaŭnomon, kaj la patronomon. Dum tiuj ĉi semajnoj li mallernis ofendiĝi.
– Mi raportos, – nedifinite promesis la ĉiopova adjutanto.
– Sed mi troviĝas ĉi tie...
La parolilo klakis. Rodiono Metodjeviĉ blovis en ĝin, revenis en la numeron kaj ree prepariĝis atendi, kiam subite ĉio tuj ŝanĝiĝis kaj ekturniĝis en alia direkto. Kiel poste eksciis Rodiono Metodjeviĉ, lia eksa komandanto hazarde aŭdis la finon de la interparolo per paralela telefono, sed ne povis enmiksiĝi, ĉar li estis gvidanta konsiliĝon kaj, pensante pri aliaj aferoj, ne tuj kaptis la sencon de la interparolo. Sed tuj kiam la konsiliĝo finiĝis – la adjutanto por eterne estis devigita memorfiksi la biografion de Rodiono Metodjeviĉ, lian personan rolon en la milito sur la Norda mara operac-tereno kaj multon alian, rilatan al ofica etiko.
– «Precizigu per literoj», – kolere kaj eĉ furioze mokimitis la komandanto. – De kie vi tion ellernis – kompreni ne eblas.
La leŭtenanto etendiĝis en atentopozo, gladita, kun frotpurigitaj butonoj, sata, vere kvazaŭ afiŝo: «Soldato dormas, kaj la servo iras». Kaj esprimo de la okuloj estis funebra. De kie tiaj aperas en la milita floto?
Admiralo enpensiĝis por minuto kaj subite aŭdis knaron de pargetero sub la ŝuo de la adjutanto.
– Tuj mian aŭton al kamarado Stepanov. Kaj – pardonpetu!
– Jes, aŭton al kamarado Stepanov!
– Unue pardonpetu. Kaj ne ajnan aŭton, sed la mian. Kaj por ke Rodiono Metodjeviĉ ne atendu en frosto, la ĉefserĝento kuru al li.
– Jes, kuru!
– Plenumu!
En tiaj luksaj aŭtomobiloj la periferia Stepanov veturi ankoraŭ ne havis okazon. La ĉefserĝento plene premadis la gaspedalon, devancante kontraŭ reguloj solidan procesion de aŭtoj, – li havis ordonon transporti la gaston senprokraste.
Moskvo el tiu luksa aŭtomobilo ŝajnis bonkora, kredanta, malgraŭ la malnova proverbo, al larmoj, preta helpi al homo en embaraso; ŝajnis, ke ĝi jam helpas, ne tiel, kiel en la pasintaj semajnoj, kiam Rodiono Metodjeviĉ senrezulte frapadis al diversaj pordoj.
«Verŝajne, malĝustaj pordoj estis», – pensis li malgaje.
La komandanto renkontis Stepanov-on sen brakumoj kaj kisoj, sen signifa manpremo, sen frapetoj kaj palpoj, sed kun tia bona, malfermita, ĝoja brilo de la ankoraŭ junaj okuloj, ke Rodiono Metodjeviĉ momente degelis kaj tuj kvazaŭ forgesis ĉiujn humiligojn, kiujn li suferis en serĉado de vero kaj justeco ĉiutage, se ne ĉiuhore.
– Kaj ĉu antaŭlonge vi venis?
– Mi estas ĉi tie kvaran semajnon, – respondis Stepanov, fiksrigardante al la molaĉhaŭta, grasiĝinta vizaĝo de la komandanto, al la vizaĝo, kiun li tute antaŭnelonge memoris juna kaj sunbruna kaj pri kiu nun eblis pensi, ke ĝi estas malbone ŝminkita – tiel en flota amatora teatro oni iam ŝminkadis matroson, kiu devis prezenti avon. Kaj la haroj de la admiralo, ankoraŭ tute antaŭnelonge havintaj koloron de pipro kun salo, iĝis blankaj, tute blankaj. – Kvaran semajnon, – ripetis Stepanov, komprenante, ke tiel fiksrigardi kaj pririgardi estas preskaŭ maldece, sed tamen plu nekomprene fiksrigardante.
– Ĉu mi maljuniĝis? – kun subrido interesiĝis la admiralo. – Molaĉiĝis?
– Estas iomete...
– Sed vi, Rodiono Metodjeviĉ, provu servi ĉi tie, – kun malbone kaŝata incitiĝo prononcis la komandanto. – Sidu en tiu ĉi fotelo, provu, tuj ĉiuj malsanoj alkroĉiĝos – kaj konataj de medicino, kaj ne konataj. Tio estas ne en floto militon militi, kiam vi responsas, sed ankaŭ vi mem decidas.
– Sed eble, pro la floto, pro la milito nur hodiaŭ meĥanismoj ekfunkciis? – demandis Stepanov, tute ne penante kaŝi, kiel li miris pri la aspekto de la komandanto. – Ni vivis streĉite, kun plena sindono, nun estas pli facile...
– Pli facile? – gaje miregis la komandanto. – Tamen, pri tio ni poste parolos. Ni iru, Rodiono Metodjeviĉ, matenmanĝi, la tempo venis.
Kaj, facile brakuminte Stepanov-on ĉe la talio, li diris al li, ke la civila vesto konvenas al Stepanov, malsame de multaj aliaj eksoficiroj, sed milita maristo restas milita maristo kaj lia teniĝo plene konserviĝis.
Rodiono Metodjeviĉ iomete vigliĝis: en civila vesto li sentis sin iom mizere, sed nun, post la vortoj de la komandanto, li iom trankviliĝis, kaj en la salonon li eniris per certaj paŝoj, kiel eniradis en la salonon sur la «Suna», kiam li tenis tie sian flagon de komandanto de ŝipgrupo.
– Ĉu ni drinkos vodkon? – demandis la komandanto. – La admirala horo pasis, caro Petro Aleksejeviĉ post ĝi permesadis[62].
Kaj li verŝis po nana glaseto por Rodiono Metodjeviĉ kaj por si.
Dum la matenmanĝo, abunda kaj grasa (Stepanov kun miro rimarkis, kiel multe komencis manĝi la komandanto, en la pasinteco konata «etmanĝulo»), iris facila, senĝena konversacio, kvankam ĉiu el la konversaciantoj eksilentadis de tempo al tempo, kvazaŭ elĉerpinte sin mem. Ili rememoris kutime la militon, poste la komandanto menciis militkuraciston Ustimenkon kaj interesiĝis, kiel tiu venkis sian invalidecon. Stepanov rakontis, la komandanto kapjesis:
– Bonege, bonege. Mi al li kelkajn taskojn donis en la floto, li ilin solvis interese kaj originale.
Kaj denove okazis paŭzo, ree la komandanto enpensiĝis. Rodiono Metodjeviĉ silentis iom, sed la silento tiom longiĝis, ke eĉ li – tute ne babilemulo – streĉiĝis kaj rememoris kelkajn flotajn mallongajn historiojn, similajn al anekdotoj...
– Jes, jes, ion tian mi memoras, – distrite respondis la komandanto, eĉ ne ridetinte, tiel malproksimaj estis liaj pensoj disde rememoroj pri tiu tempo. – Ĉu vi ankoraŭ drinkos? Aŭ teon?
Matenmanĝinte, ili revenis en la kabineton kaj eksidis en ledajn fotelojn unu kontraŭ la alia. La admiralo metis sur tableton grandan skatolon kun cigaredoj. Lia vizaĝo iĝis streĉita, kvazaŭ li atendis ion treege malagrablan. Sed Stepanov prokrastis tiun demandon, kun kiu li venis ĉi tien kaj pro kiu li tiel suferis en Moskvo.
– Vane ni venenas nin per nikotino, – diris la komandanto. – Ni sin mem mortigas. Kaj por vi post la korinfarkto entute estas malpermesinde...
– Sed ĉu en la fumado estas la afero? – mallaŭte respondis Stepanov kaj kvazaŭ proksimiĝis al la «demando».
– En la fumado! – morne kontraŭdiris la admiralo, per tiu sia kontraŭdiro kvazaŭ prokrastante la «demandon».
Ree iĝis tute senbrue. Stepanov silente pririgardis la tutan lukson de la kabineto de sia eksa komandanto, portreton de la generalisimo en parada uniformo kaj kaskedo, okupanta per si la tutan trumon inter du grandegaj spegulaj fenestroj, bustojn – de Makarov kun fabela barbo, de Naĥimov en simpla kaskedeto, de matroso Ĵeleznjakov, kiu dispelis la Konstituciantan kunvenon[63].
Grandega horloĝo en kristalvitro kaj bronzo kun konforma al ĝia grandeco baso kaj solideco batis la duan horon, kaj tiam la komandanto decide kaj firme mem paŝis al la «demando» de Stepanov:
– Ĉu nenio ŝanĝiĝis?
– Nenio.
– Mi ne respondis al vi tial, Rodiono Metodjeviĉ, ke mi ne havis okazon ekscii almenaŭ ĝenerale...
– Al mi neniu kaj nenion respondis...
La admiralo iomete dismovis la manojn. Nun sur lia vizaĝo aperis angora esprimo. Kaj Stepanov komprenis, ke tempas foriri, sed foriri li ne povis. Kaj en paroksismo de obstino li decidis firme – ne foriri, ĝis li ekscios ĉion. Kion «ĉion» – li ne sciis, sed decidis firme – ne foriri!
– Al mi tute neniu respondis, – ripetis li bruske. – Ne respondas ili – kion ajn mi faru...
Li sciis, ke paroli pri tio ne taŭgas kaj eble eĉ tute ne eblas, sed ne havis fortojn sin reteni.
– Ili ne respondas! – ruĝiĝante per la kolo, kriis li. – Silentas! Kial?
La admiralo nenion respondis. «Kaj ĉi tie oni ne respondas», – pensis Rodiono Metodjeviĉ, ekfumis cigaredon, por trankviliĝi, kaj observis, kiel rigardas flanken, ne dezirante renkontiĝi kun li per la okuloj, lia eksa komandanto. La angora esprimo de sufero sur la vizaĝo de la admiralo ne mildigis la koron de Stepanov, li tamen diris tion, kion li deziris diri:
– Poste mi komencis kompreni, ke ili min timas. Ĉiu el ili pensas: kio estos, se tiun obstinan diablon oni arestos kaj ĉe li troviĝos miaj leteroj. La ĉemizo estas pli proksima al mi, ol la jako. Mi estas aparta, kaj Stepanov estas aparta...
Svinginte la manon, li silentis iom, por ke kvietiĝu tio, kio povis krude kaj sensence elŝiriĝi eksteren, kaj poste ekparolis preskaŭ trankvile, penante ne vidi la suferantan vizaĝon de la komandanto, por ne kompati lin kaj ne ĉifi tion, pro kio li alveturis en Moskvon:
– Mi pri mia edzino, Aglaja Petrovna, tute garantias, – diris li, – kaj tiu garantio estas senŝanĝa ĉe ajnaj cirkonstancoj. Ŝi estas elstara homo, fidela al la afero de konstruado de komunismo, homo honesta kaj homo de devo...
– Tion ankaŭ via filino al mi diris, – penseme prononcis la komandanto.
– Kiel – diris?
– Sed ĉu vi ne scias? – siavice miris la admiralo. – Ŝi vizitis min, jen en la sama fotelo sidis. Mi ankaŭ tial ne skribis al vi, ke pensis – la filino ĉion detale raportos... En decembro, ŝajne, ni intervidiĝis. Barbara Rodionovna, certe, certe, – subite pri io diskrete ridetis la komandanto. – Ricevis ĉi tie iuj de ŝi bonan lavon, ŝi al mi plendis, ke eĉ aresti ŝin intencis iu rangulo en Lubjanka[64], sed, ŝi diris, «ne sukcesis!». Verŝajne, ŝia karaktero estas de vi.
«De diablo estas ŝia karaktero, – en mirego pensis Stepanov. – Ŝi mem veturis, elturmentiĝis ĉi tie, suferis – kaj ne diris eĉ vorton. Kaj mi ankoraŭ konsiliĝis kun ŝi. Jen diabla filino!»
– Do, ŝi kaj mi venis al konkludo, ke, plej probable, Aglaja Petrovna pereis, – kvazaŭ konsolante Stepanov-on, diris la komandanto. – Ĉar Barbara Rodionovna tre persiste serĉis kaj, ŝajne, plu serĉas, sed neniajn spurojn ŝi, ĉe ŝia tuta energio, trovi ne sukcesis...
– Ŝi ne sukcesis, sed mi sukcesis, – forte interrompis Stepanov. Li firme kaj rekte rigardis en la okulojn de la komandanto. – Ĝuste pro kio mi venis en Moskvon. La afero estas en tio, ke, perdinte ajnan esperon, mi venis ĉe ni en Unĉansko al estro de tiu servo, al kolonelo Ŝtub. Mi ne scias, kio estas tiu kamarado, sed kun mi li parolis korekte. Eblas eĉ, ke tio estas deca homo, mi iomete dum jaroj de la vivo ellernis kompreni homojn, des pli ke da jaroj mi havas nemalmulte, kaj jaroj ĉiam estas homoj. Do tiu Ŝtub, Aŭgusto Janoviĉ, al mi ne diris, de kie li tion scias, eble, li ne havas tian rajton, sed tamen li deklaris, ke Aglaja Petrovna en septembro «ĝuste» estis viva kaj troviĝis en malliberejo, sed en kiu – li ne scias. Kaj ankoraŭ tian vorton li uzis – «filtrejo». Do klarigu al mi, mi petas, bonaj homoj, kiel mi povas konservi ian trankvilon, se Aglaja Petrovna estas en malliberejo aŭ en «filtrejo»?.. Tamen, la afero estas ankaŭ ne en trankvilo, sed en tio – kiel do tio eblas? – subite senhelpe finis li. – Kiel tio eblas, ke mi ŝin konas plej bone, sed oni donas al mi nenian eblon tion klarigi? Min neniu akceptas, kun mi neniu parolas, sed mi... mi...
Stepanov sufokiĝis kaj rapide verŝis por si akvon el karafo, sed nur lipis kaj diris apenaŭ aŭdeble:
– Kie do mi nun serĉu veron kaj justecon?
– Nun helpi al vi... – komencis la komandanto.
– Ne al mi! – korektis lin Stepanov. – Al la Soveta potenco!
– Mi ripetas, helpi, Rodiono Metodjeviĉ...
– Mi ne helpon petas, – severe interrompis la admiralon Stepanov, – mi vian enmiksiĝon postulas...
– Tio estas, vi esprimas malfidon al tiuj organoj...
– Esprimas, – serĉante per rigardo la forglitantan kaj elturmentitan rigardon de la admiralo, diris Stepanov, – esprimas. Esprimas en tiu ĉi okazo malfidon. Mi jam tiun mian tezon eldiris en unu akceptejo, kaj min oni ial ne enprizonigis. Miris, sed ne enprizonigis. Kaj ankoraŭ, mi permesos al mi rememorigi: en la kvardek unua jaro al vi persone estis donita permeso viajn maristojn trovi en prizonoj kaj malliberejoj kaj revenigi en la floton. Vi revenigis kaj submaristojn, kaj torpedŝipistojn, kaj aviadistojn. Do, kiujn vi revenigadis al la floto? Ĉu malamikojn de la popolo? Aŭ eraroj havis lokon? Grandaj, nebagatelaj? Kaj kiam batis la milito...
– Tio estis eraroj kaj troigoj, kiuj... – komencis la komandanto, sed Stepanov ree interrompis lin sen ajna ĝentileco:
– Kaj ĉu nun eraroj estas neeblaj?
– Ekskludite! – jam per incitita voĉo prononcis la admiralo.
– Sed en la organoj ja estas homoj, kiel vi kaj mi, kaj ni kapablas erari.
– Tie oni ne plu eraras kaj eraros neniam, – sub firmeco de la voĉo kaŝante incitiĝon kaj eĉ senhelpecon, prononcis la komandanto. – Tro multe tio al ni kostis. Kaj se post tia milito al kelkaj homoj estis esprimita malfido, do ne mi kaj vi, Rodiono Metodjeviĉ, enmiksiĝu. La atoma bombo ekzistas, kaj la du mondoj staras unu kontraŭ la alia...
– Kaj mia Aglaja Petrovna, sekve, estas suspektata pri tio, ke ŝi kune kun tiu mondo kontraŭ ni atoman bombon levis?
Stepanov ekstaris. Liaj grizaj lipoj tremeradis, li ne plu povis sidaĉi ĉi tie.
– Nu, do, – penante kioman fojon dum tiuj ĉi semajnoj ekregi sin, diris li, – tiel. Estas tiel, kaj nenio fareblas. Ĉio estas komprenebla...
La komandanto rigardis al li milde kaj malgaje.
– Ĉu vi ofendiĝis al mi?
– Ja ne, kial do, – reĝustigante sur si la jakon kaj serĉante lastajn vortojn por adiaŭo por ĉiam, diris Rodiono Metodjeviĉ, – kial do. Do kion mi tamen faru? – demandis li kun tia obstino, kiu naskiĝas de plena senespero. – Kiel mi agu?
Al li estis nun tutegale, kion pensas pri li la admiralo. Kaj pri la lastaj vortoj li nun ekfajfis. Ĉu ankaŭ el tie ĉi li foriros senrezulte?
– Kiel agi? – malrapide demandis la komandanto. – Sed kion ja mi povas al vi konsili? Jen vi al mi ofendiĝis, sed mi ja penis ekscii. Persiste penis, pri kio mi ankaŭ al via filino raportis. Kaj iu treege, ekstreme alta persono en tiu fako aludis al mi, ke la afero de Aglaja Petrovna min tute ne koncernas kaj mia enmiksiĝo nur starigas min en pozicion de homo, al kiu ne endas fidi...
– Ĉu tiel al vi estis dirite?
– Tiel, Rodiono Metodjeviĉ, ĝuste tiel, kaj krome kun subrido. Kun gaja subrido.
– Sed kio en tio estas... gaja... – subite konfuziĝis Stepanov. – Ĉu tio estas gaja?
– Ja li havas tian kutimon, – nelaŭte prononcis la admiralo, – li tian gajecon ĉiam havas. Tia li estas... gaja homo!
Ili ree eksilentis, starante unu kontraŭ la alia.
– Sed tamen mi devas ekscii, kie ŝi estas, – kvazaŭ sorĉante, diris Stepanov.
La admiralo levis la larĝan ŝultron tiel forte, ke la tristela epoleto eĉ kurbiĝis arke. Kaj al Stepanov iĝis klare, ke ĉio estas dirita kaj ke necesas foriri.
Aŭton li rezignis.
Kaj eliris el sia domo kiel fremda civila maljunulo. Eliris, verŝajne, por ĉiam. Al kiu li ĉi tie necesos? Kiu bezonas maljunuleton en kepo, en drapa palto kun vatŝtofo, en galoŝoj?
Kiu?
– Pasu, civitano! – diris al li juna matroso kun mitraleto, kiam li haltis, por kompreni, kie estas la gastejo. – Pasu.
Kaj li, certe, pasis. «Civitano». Kaj kien malaperis la bonega vorto «kamarado»? Se oni dirus al li ne «pasu, civitano», sed «pasu, kamarado», ĉu tio estus ofenda? Ne. Kamarado – tio signifas, ke vi estas malfremda kaj al vi oni konfide konsilas «pasi». Ĉi tie estas la ĉefa marista stabo, kamarado, ne indas stari ĉi tie. Sed «civitano» eblas ankaŭ spionon nomi en juĝejo!
En la gastejo, en numero sen fenestro (ĉiuj ĉambroj kun fenestroj estis okupitaj de diversaj sportistoj, kiuj lumon kaj aeron bezonis pro speco de sia agado), Rodiono Metodjeviĉ kuŝiĝis por iom. «Kion fari, – pensis li, – kion fari, civitano Stepanov?»
– Cent dek unua – a! – frapis al la pordo ĉambristino. – Cent dek unua – a, ĉu vi estas hejme?
«Jen al vi ankoraŭ nomo, – pensis Stepanov, ekstarante. – Estis homo, sed iĝis „cent dek unua – a“!»
– Al telefono.
Evidentiĝis, ke revenis el longa inspekta vojaĝo Cvetkov, tiu Konstanteno Georgijeviĉ mem, al kiu skribis Ustimenko.
– Mi tuj konektos vin kun la profesoro, – diris ĝentileta voĉo de sekretariino, – minuton...
Kaj averte – por la ĉefo:
– Rodiono Metodjeviĉ ĉe la telefono.
La interparolo estis mallonga, afabla. Ĉu disponas la admiralo tempon hodiaŭ ĉirkaŭ la tagmanĝa horo? Tiam ĉu ne rifuzos li komplezi Cvetkov-on kaj manĝi en ilia hejmo? Kaj la edzino, certe, ĝojos, kaj estos nenia ĝeno. Ĉu la admiralo ŝatas fiŝon? Ja ne, li hodiaŭ sur aviadilo alveturigis ion de Kaspio, sed se li ne ŝatas, la edzino promesas pelmenojn. Do, je la dek oka kaj dudek apud la enirejo de la hotelo, numero de la aŭto...
Pro ega afableco kaj koreco de la profesora parolo Stepanov simple ŝvitis. Elspezinte monon por botelo da mineralakvo, Rodiono Metodjeviĉ revenis en la ĉerkosimilan ĉambron, kuŝis iom, ankoraŭfoje foliumis, kvazaŭ libreton, tutan sian malgajan konversacion kun la komandanto, razis sin kaj ree komencis la «laboron» de atendo, unue samloke en la ĉambreto, kaj poste en la vestiblo, kie aŭdeblis sonoj de dense ludanta restoracia orkestro.
La geedzoj Cvetkov-oj al Stepanov ĝenerale plaĉis. Li ŝatis vastecon en gastakcepto, ŝatis tion, kio en Rusio delonge nomiĝas «regalo kun riverenco», ŝatis en mastro insiston, kaj en mastrino afablon – ĉio estis ĝuste tia. Kaj li laciĝis manĝi en manĝejoj, li ne kutimiĝis al tio, ĉiam lia ŝipo estis lia hejmo, kie oni aprezis kaj bonan ŝercon, kaj spican spritaĵon ĉe tablo. Ankaŭ ĉi tie estis ŝercoj kaj spritaĵoj, kaj Rodiono Metodjeviĉ kvazaŭ vigliĝis, ekkredis je io. Je kio – li ankoraŭ ne sciis, sed ial antaŭsentis, ke ĉi tie lia afero moviĝos. Kaj jam tute bone al li iĝis, kiam, kvankam iom pli poste, li eksentis, ke li ĉi tie estas tiel akceptata ne pro li mem, sed pro Aglaja, lia Aglaja Petrovna.
La generalo mem ŝatis fortajn esprimojn, paroladis koncize, havis akran langon, estis treege kaj pri ĉio mokema, eĉ pri tiu scienco, en kiu li atingis kaj profesorecon kaj generalecon litere en unu sama tago. Tamen, ankaŭ ĉi tie li kun subrido sciigis al Stepanov esprimon de iu, verŝajne, sia konato, Nikolao Ivanoviĉ Pirogov, ke «ne estas pli grandaj kanajloj, ol el doktoroj generaloj».
– Iom tro akre, verŝajne, – ekdubis Stepanov.
– Ja tio antaŭlonge estis, – klarigis Cvetkov. – Ĉe la damnita carismo, en la jaroj de regado de Nikolao la unua...
Stepanov iomete ruĝiĝis...
Kaj Cvetkov aldonis:
– Tiu mem, pri kiu Herzen skribis, ke al li «sufiĉis patriotismo por forpasi al Dio»...
– Ĉu pri Pirogov? – jam tute konfuzis Stepanov.
– Pri la caro, – neofende klarigis Cvetkov. – Kaj Nikolao Ivanoviĉ vivis en tiuj tempoj, pri kiuj vi rajtas ne scii, same kiel mi pri viaj Nelson-on kaj Uŝakov-oj[65]...
Ankaŭ la mastrino plaĉis al Stepanov: ŝi estis bela, modere vigla, sprita. Kaj ŝi kun granda takto ne simple lasis la virojn duope, sed mem pardonpetis ilin pro tio, ke ŝi devas veturi en teatron, kie estis prezentata iu nova teatraĵo, kiun nepre ĉiuj devis spekti.
– Pri kio do ĝi estas? – interesiĝis Rodiono Metodjeviĉ.
– Ankoraŭ neniu scias, – kun subrido respondis Cvetkov. – Sed, laŭ onidiroj, ĝi venigas al iuj pensoj. Jen la edzino al mi tiujn pensojn rerakontos, kaj mi estos informita, kiel vere harmonia homo...
Kaj ordonis:
– Lidia, la saketo por tiu ĉi robo estas tro hela, prenu tiun, kiun mi el Bukareŝto alveturigis, kun lilioj...
– Vidu, – strabis al la edzo Lidia Aleksandrovna. – Eblas supozi, ke li vere estas amanta edzo...
– Sed ĉu ne amanta?
– Amanta, amanta, – haste konsentis ŝi kaj kisis lian tempion. – Amanta, nur ne koleru, mi petas...
Stepanov forkondukis la rigardon, li subite ĝeniĝis. Kaj Cvetkov jam estis diranta pri tio, ke li tute ne estas harmonia homo, kia oni lin priskribas, ke okazas, ke li abomenas sin mem ĝis malamo, ke li laciĝas, mensogas, ne komprenas, kia forto pelas lin leviĝi supren...
– Koĉjo, prefere vi ĉesus, – petis Lidia Aleksandrovna.
– Ĉu ankaŭ tion mi ne rajtas? – kolere miris li.
Rodiono Metodjeviĉ rimarkis, ke Cvetkov komencis rapide kaj nereteneble ebriiĝi.
– Ekzistas serviluloj kaj lakeoj en morala senco, – frapis li per la pugno la tablon. – En la tiel nomata scienco homoj de mia karaktero...
– Konstanteno! – akre, jam en la pordo diris la edzino de Cvetkov.
– Vi malfruas! – minacis li.
Sed la konversacion li abrupte rompis:
– Kaj Ustimenko via estas kreteno! Mi lin ĉi tien vokis. Ni tiajn knabojn ekstreme bezonas. Vere harmoniajn, sed ne pro ruzaj konsideroj...
Li verŝis al si konjakon en glason kaj, alverŝinte glaciigitan ĉampanon, avide eltrinkis.
– Sed ĉu pro la ruzaj – eblas?
Cvetkov riverencis:
– Al via dispono individuo de tiu tipo.
– Ial ne similas! – ĝentile diris la admiralo. – Vane vi tiel pri vi mem.
– Sed vi min tute ne konas, – strange subridante, deklaris Cvetkov. – Tamen, ĉio ĉi estas detaloj. Kio koncernas Ustimenkon, do tio estas ekzemplero de cigna blankeco. Li, se mispaŝos, do ne pro si, sed tamen, li eĉ apenaŭ mispaŝos. Sed flanken ne turniĝos. Mi antaŭ li, el lia vidpunkto, kulpas, cetere, el la mia – neniom, mi simple prenis tion, kio malbone kuŝis...
– Ĉu li perdis ion? – demandis la admiralo.
– Pri kio vi diras? – ne komprenis Cvetkov.
– Nu, tion, kion vi prenis?
Konstanteno Georgijeviĉ longe, ne palpebrumante, rigardis al Stepanov, poste verŝis al li kaj al si, levis la glaseton kaj diris serioze:
– Je tiaj kamaradoj, kiel vi!
– Kial, kiel mi?
– Ne gravas, kial. Almenaŭ tial, ke tiaj kamaradoj neniam prenos tion, kio malbone kuŝas...
– Sed ja se iu perdis? – kun sia stulta naiveco ripetis Stepanov. – Prenu kaj portu en la trovaĵejon.
Cvetkov-on subite trafis paroksismo de neretenebla ridego. Finridinte kaj eĉ infektinte per sia ridemo Rodionon Metodjeviĉ-on, li denove proklamis serioze:
– Je senpekuloj. Kvankam tio estas stranga, sed ĝuste sen ili la vivo estas sensala. Ĉu vi ne trovas?
Stepanov tion ne trovis, ĉar estis ateisto.
Eltrinkinte sian glacian miksaĵon, Cvetkov longe silentis, poste diris kun suspiro:
– Estas bone drinki kun vi. Kial? Kaj ĉu Ustimenko almenaŭ drinkas?
– Kial ne drinki en kompanio? – respondis la admiralo. – Se estas festo aŭ kamaradoj kunvenis.
Kaj, kuntirinte la brovojn, aldonis:
– Kaj mi, por memkritiko, povas konfesi: mi komencis tro drinki. Komencis sola drinki. Tio estas malbona.
– Vin Ustimenko elpreĝos, – diris Cvetkov. – Ju pli mi vivas, Rodiono Metodjeviĉ, des pli mi komprenas, ke la vivo pasas flanke kaj mi estas ne mastro al ĝi, sed ĝi min komandas, kiel ĝi deziras, kiel venas en la kapon, kvankam mi estas kaj generalo, kaj profesoro, kaj en diversaj saĝaj konsiliĝoj kunsidas. Sed jen kamarado Ustimenko kun tuta lia kompleto da malfeliĉoj estas komandanto en la vivo. Kia diablaĵo, ĉu?
– Nenia li estas komandanto, – sentante, ke li same ebriiĝas, kontraŭdiris Stepanov. – Rilate de la persona vivo ne ĉio ĉe li aranĝiĝis.
– Ĉu kun Venjo ja? – rapide kaj malsimpatie subridis Cvetkov. – Tia ŝi estas damo. Sed ankaŭ tio ja lin ne forturnos. Li estas el tiuj, ke ju pli malbone – des pli bone.
– Sed eble, ĝuste ne pli bone? – ne konsentis Stepanov. – Persona vivo – tio estas granda afero. Se ĝi ne aranĝiĝis – homo duonforte la vivon travivos, sed se aranĝiĝis – eĉ pasero najtingale kantos.
– Ĉu vi pensas?
La belaj okuloj de Cvetkov rigardis malgaje; enverŝante kafon en grandajn pezajn tasojn, li parolis:
– Vi al mi ne kredu, ke Vladimiro estas kreteno. Tion mi pro envio diris. Kaj ankoraŭ tial, ke mi scias – li estas pli forta. Mi cedis, sed li ne. Vi ne pensu, Rodiono Metodjeviĉ, ke mi estas ebria, mi ankoraŭ hodiaŭ estos ebria, nun mi estas ankoraŭ sur vojo al la venko, sur aliro, sed mi de li aŭdis pri vi, kaj multe aŭdis. Kaj konversacii iam vere necesas. Sed komprenu, eĉ en vagono, en oficvojaĝo mi estas kun kamaradoj, kun asistantoj, ĉie mi ne estas sola. Sed ofte mi tiel deziras: vi min ne konas, mi vin ne konas. Do jen, pri Vladimiro. Li havas aferon pro la afero mem. Kaj tio estas feliĉo. Sed ekzistas homoj, kiuj estas pli talentaj ol Vladimiro, sed ili havas aferon pro tio, kion ĝi donas. Nu, kaj kion ĝi donas? Jen neniu povas akiri bileton por la hodiaŭa premiero, sed mia edzino pro mia nomo – povas. Ĉu vi kaptas? Sed, mi demandas rezulte: por kio?
– Por kio do?
– Bone, ni lasu, – trinketante kafon, diris Cvetkov. – En tio ridinda estas nur tio, ke ĉion ĉi oni komencas kompreni, kiam ne eblas retroiri. Nun ni eltrinkos nian kafon kaj transiros al la afero, ĉar mi rimarkas, ke vi turmentiĝas. Kaj post via afero ni revenos al mia afero kaj pridiskutos ĝin. Ĉe konjaketo, kiel diris la nun severe kritikata Dostojevskij.
– Kiu, kiu? – demandis Stepanov.
– Ne gravas. Do, la afero.
Li leviĝis, frapfermis la pordon al la antaŭĉambro kaj ekparolis per sobra, trankvila, malvarma voĉo:
– La leteron de Vladimiro mi legis matene, kiam mi alveturis. Vian edzinon, Aglaja-n Petrovna-n Ustimenkon, mi konis.
– Konis? – ekkriis Stepanov. – Ĉu persone konis?
– Ĝuste tiel. Mi havis honoron koni ŝin en la tagoj de evakuado de Unĉansko. Mi eĉ laboris dum kelkaj tagnoktoj sub ŝia estrado. Mi havas bonan memoron, homojn mi komprenas kaj povas diri – tio estas mirindega virino. Sur tiaj la Soveta potenco sin tenas. Sed!
Kaj li levis fingron supren:
– Sed tio estas mia persona opinio, kiun en la nunaj homamaj tempoj mi, certe, nenie, neniam kaj al neniu eldiros. Tio estas mia, se tiel diri, sekreta opinio. Kaj neniu, certe, miajn rezonojn pri kvalitoj de tiu aŭ alia persono bezonas. Tamen tiu mia sekreta opinio kaj ligita kun ĝi konvinko donas al mi eblecon laŭ la konscienco fari ĉion, por ekscii, kion mi nur povos, pri Aglaja Petrovna. Kaj kiel mi ekscios – tio jam estas mia afero. Ĉu vi konsentas?
– Konsentas, – diris Stepanov.
– Do, pri tiu ĉi demando estas fino, – konkludis Konstanteno Georgijeviĉ. – Vi povas forveturi al via Unĉansko, por ne malŝpari monon en Moskvo. Mi skribos.
Stepanov respondis, ke li ne forveturos – tiel estas pli fidinde. Li atendos. Cvetkov jam ne aŭskultis, alportis gitaron kun banto kaj ekkantis per bonega, opera baritono – forta, profunda kaj karese malgaja:
|
Ne rigardu al voj' kun angoro, Kaj ne kuru vi post ĉevaltri', Kaj sopiran doloron de l' koro Vi por ĉiam sufoku en vi...[66] |
La konjako, la gitaro, la malnova romanco, la tri semajnoj da humiliĝoj kaj la nuna, hodiaŭ aperinta espero subite efikis samtempe. La gorĝo de Rodiono Metodjeviĉ spasmis, li eksentis, kiel sur la okuloj aperas larmoj, penis ilin ekregi kaj ne sukcesis. Ĉio posta malklariĝis en lia cerbo, li nur memoris poste, ke li estis malforta, tute malforta, plene sentaŭga. Tamen, tio daŭris ne pli ol dum horo. En tiu stranga horo ili, interrompante unu la alian, diradis tion, kion ili neniam diris al la plej proksimaj homoj.
– Mia unua geedzeco estis malsukcesa, – diris Stepanov. – Komprenu, Konstanteno Georgijeviĉ...
– Atendu, admiralo. En via aĝo pri tio entute estas iom... eksmode paroli... En via aĝo...
– Vi ne scias, kia homo estas Aglaja Petrovna, – interrompis Stepanov. – Vi ŝin nur dum du aŭ tri tagoj vidis dum la evakuado de Unĉansko. Vi ne scias, kiel ŝi militis, kiajn aferojn regis...
– Do ŝi sidus en Taŝkento – kaj estus gvardia ordo...
– Malprave vi diras, Konstanteno Georgijeviĉ!
– Prave! La plej terura en la mondo estas malkuraĝo, – asertis Cvetkov, kaj lia bela, pala pro la alkoholo, kolera vizaĝo estis kun abomeno tikanta. – Do kial ni, ni, ne malkuraĝintaj en la milito, timas ekiri kaj diri pri Aglaja Petrovna la veron? Kial? Ankaŭ mi timas. Kaj vi, admiralo, timas...
– Mi ne timas, – malgaje subridis Stepanov, – mi ne havas, kie tiun veron diri, al kiu...
Eksonoris telefono. Cvetkov deŝiris la parolilon, aŭskultis, poste diris:
– Sed tio ja estas kontraŭscienca, nepensebla deliraĵo.
Poste per alia voĉo li interesiĝis:
– Ĉu tio ĉe vi, kara amikino, estas precizaj informoj?
Kaj poste malvarme kaj severe korektis:
– Spritaĵoj ĉi tie estas tute nekonvenaj. Morgaŭ necesas kunveni kaj aranĝi ĉion formale. Ne, ĝuste morgaŭ, ne prokrastante la aferon. Per mia nomo. Kial nur nia fako?
– Kaj jen la ilustrajo, – diris li, remetinte la parolilon sur sian lokon. – Kaj jen la bildo por nia konversacio. Iu zooteknikisto kondukos nian medicinon antaŭen kaj supren, supren kaj antaŭen. Li ankaŭ problemojn de maljuneco finos, jam morgaŭ ni al li fanfaron ludos per blovinstrumentoj. Kaj mi al timbalo batos. «Ekzistas tia opinio, ke...» Ĉu vi tian formulon iam aŭdis? «Ekzistas opinio».
– Mi ne sufiĉe komprenas, – konfesis Stepanov. – Ĉu zooteknikisto...
– La zooteknikisto sufiĉe komprenas, – grincinte per la dentoj, diris Cvetkov. – Se ekzistas opinio – li sufiĉe komprenas. Li pli ol ĉiuj komprenas, se ekzistas tia opinio. Kaj mi batos timbalojn. Kial ne bati timbalojn, ĉu?
Tiel ili diradis ajnan galimation ĝis alveturo de Lidia Aleksandrovna, kiu rapide, lerte, kaj ĉefe, gaje instalis en la trafumita loĝejo ordon, donis vespermanĝon, rakontis pri la premiero kaj pri tiuj, kiuj estis tie, kaj poste ordonis kuŝiĝi dormi.
Stepanov-on Cvetkov-oj nenien lasis iri antaŭ nokto.
Li akceptis tiun inviton por kontanta mono, neniam eksciinte, kio okazis al li en tiu vespero kun lia malsana koro. Li simple restis nokti pro malfrua tempo ĉe bonaj homoj. Pro la drinkita konjako kaj pro laco li dormis forte kaj ne aŭdis, kiel premiĝadis kaj malpremiĝadis lia koro, malfacile trapuŝante la sangon kaj preta tuj halti por ĉiam. Ĝi vere haltus, se ne injektilo de Cvetkov kaj lertaj manoj de Lidia Aleksandrovna.
– Ĉu li mortos? – antaŭ mateno demandis ŝi.
– Plej probable.
– Ĉu li estas bona homo?
– Ja pli bona, ol mi kaj vi.
– Sed per kio ni estas malbonaj?
– Sed per kio ni estas bonaj?
Dum tuta tiu longa nokto Cvetkov alverŝadis al si konjakon. Kaj ne nur ne ebriiĝadis, sed komencis ial eĉ sobriĝi.
Ĝuste en tiu sama frosta februara vespero, kiam Rodiono Metodjeviĉ sidis ĉe Cvetkov, Aglaja Petrovna Ustimenko estis alveturigita en malvarma ĉelveturilo, aŭ «nigra korvo», kiel nomadis tiun furgonon malliberuloj, en la korton de la interna prizono de la Ministerio pri Internaj Aferoj de urbo Solĉeĵma.
– Elgrimpu! – ĵetante timemajn rigardojn al la ekdormetinta pro malvarmo kaj laco malliberulino, per sata, raŭka voĉo ordonis la eskortanto, kiun oni speciale avertis pri tiu «fiulino». – Ĉu vi aŭdas, hernio!
Al li ŝajnis, ke tiu vorto, kiun li antaŭnelonge eksciis, estas speciale ofenda.
– Ĉu la sakon mi al vi devas porti, sinjorina moŝto?
Aglaja Petrovna prenis per la rigidiĝinta mano la sakon kaj, malfacile malleviĝinte el la ĉelveturilo, ne komprenante kaj ne dezirante kompreni, kie ŝi estas kaj kien oni ŝin alveturigis, ree ekdormetis en la kancelario, atendante tiun, kiu devis ŝin ankaŭ ĉi tie «registri», kiel ŝi registriĝadis en aliaj prizonoj, malliberejoj kaj transitejoj dum tiuj ĉi jaroj. La forto de laco nun en ŝi venkis ĉiujn aliajn fortojn. Verŝajne, tiu stato estis pli morto, ol vivo, sed ŝi pri tio ne pensis, ŝi simple estis en tiu stato kaj nenion alian deziris. Sed oni ŝin tamen registris, tiu, kiu devis, subskribis pri ŝia «ricevo», kaj kiu devis – pri «fordono», kaj fine ŝi eksentis, ke la vojo estas finita kaj ke ŝin oni kondukis en unupersonan ĉelon. Ĉi tie estis varme, kaj en tiu varmo kaj duonmallumo ŝi ankoraŭ dormetis, malforte kaj malvigle ĝojante pri la unupersona ĉelo, ĝis ŝi varmiĝis tiom, ke trovis en si fortojn vekiĝi kaj malrapide reveni en la tedintan vivon.
Reveninte, ŝi jam definitive ekĝojis pri la unupersona ĉelo, kaj ne nur tial, ke en barako de strikta reĝimo, kien ŝi ofte trafadis, estis brue kaj eĉ iel furioze, sed precipe tial, ke plej multe dum tiu ĉi tempo ŝi laciĝis de demandoj, kiu ŝi estas kaj kial estas en malliberejo. Rakonti la veron estis neelteneble, ĉar troviĝadis homoj, kiuj kompate kaj atente elaŭskultadis, kaj poste malice ĝojis, ke jen komunistino, sed sidas egale kun siaj ĝismortaj malamikoj kaj neniam liberiĝos.
– Por kio vi lukti, tio vin gluti, – elaŭskultinte ŝian rakonton, kun kompata vizaĝo diris al ŝi jam en Butirka-prizono Aizsarg-anino[67], kiu murdadis sovetiajn militkaptitojn per donacita de SS-anoj «Walter». – Nun vi scii, kiel ne iri al ni.
La Aizsarg-anino preskaŭ ne agnoskis en la rusa lingvo verbajn tempojn.
Aglaja Petrovna sidis en prizono ankaŭ kun germanaj kuracistinoj – specialistoj pri steriligo de judinoj, sidis ankaŭ kun ordinaraj krimulinoj – lacigaj mensogulinoj kaj malfacilaj psikopatinoj, sidis ankaŭ kun Erna von Meyer, nazia sciencistino, kiu okupiĝadis pri esploroj de efiko de veneno «Tabun» al homoj. Kun gaja rideto la eleganta, monduma kaj diskreta germanino, ĝis nun ameganta Hitleron, detale kaj skrupule rakontis al Aglaja Petrovna, ke la fabriko en Dyhernfurth, kiu estis produktanta tiun «supergason», danke al Dio estis plene detruita jam antaŭ la veno de «viaj Ivanoj». Kaj nun la sekreton de «Tabun» ekscios neniu, kaj tiu sekreto ankoraŭ utilos por la Vaterland, ĉar «Tabun» penetras tra ĉiuj gasmaskoj kaj konservi ĝin eblas nur en specialaj vitraj vazoj, kies sekreto estas perdita.
– Kial do vi al mi tion rakontas? – demandis Aglaja Petrovna.
Erna ŝultrolevis: ŝi supozis, ke se sinjorino Ustimenko estas ĉi tie, tiam do ne por defendi kontraŭ la prizonuloj «tiun ĉi» potencon.
Al tiaj homoj, almenaŭ por vivi pli malproksime de ili, necesis nepre rakonti, kiu vi estas kaj kial vi estas en mallibero. Kaj necesis klarigi, ke la Soveta potenco estas viva, ke la eraroj – eĉ tragikaj eraroj – estos korektitaj... Sed ili subridadis! Kaj simple mokadis, kiam Aglaja Petrovna preskaŭ mitingis, mem preskaŭ plorante pro ofendo:
– Tio estas miskompreno, kiu estas klarigata kaj baldaŭ klariĝos. Miaj cirkonstancoj estas tre malsimplaj, treege komplikaj, ilin ne estas facile kompreni...
Tiel ŝi mensogadis, kiel mensogis iam al elturmentitaj kaj malsataj partizanoj, ke ŝi «precize scias»: la provianto venas.
Pri la provianto tiam vere okazis miraklo, ĝi estis ĵetita el aviadilo, sed ĉi tie miraklo ne okazadis, kaj ankaŭ Aglaja Petrovna mem ĉesis atendi tiun miraklon. Speciale post kiam al ŝi oni «aldonis» – ŝi ricevis duafojan malliber-daŭron pro organizo de «kaŝita» partia kunveno en sia barako.
– Nun ŝi trankviliĝos sur la atingita, – diris tiam samĉelanino, evitanta politikajn malliberulojn, pogranda komercistino pri narkotaĵoj Talenberg. – Nun ŝi ne havas, kien strebi.
Sed eĉ ricevinte la «aldonaĵon», Ustimenko ne trankviliĝis. La seka flamo, kiu ekbrilis en ŝiaj malhelaj pupiloj jam dum la unua, ŝajne, senkulpa pridemando, ekbruladis ĉiam kun pli granda forto. Ŝi ne povis paciĝi kun tio, ke kaj al ŝi, kaj al aliaj, tiaj, kiel ŝi, multe pli bonaj, ol ŝi, ĉi tie oni ne kredas. Ne kredas hundidoj, ne konintaj malfeliĉon, sataj, nenion spertintaj junuloj, ne kredas grizharaj, dikventraj, solidaj, ne kredas silentemaj kaj severaj, ne kredas bonanimaj kaj eĉ simpatiaj aspekte, ne kredas tiel, kvazaŭ ili scias tion, kion ne scias tiuj, kiujn ili pridemandas, juĝas, ekzilas kaj eĉ mortpafas. Ne kredas al ili – komunistoj kaj komunistinoj, ne kredas al homoj, maljuniĝintaj en la vicoj de la granda partio de Lenino, ne kredas al malnovaj konspirantoj, vunditaj jam en la intercivitana milito, ne kredas al maljunuloj kaj maljunulinoj, kiuj tintigadis katenojn jam en la cara tempo, ne kredas pri ĉio ajn, kvazaŭ jam anticipe, ankoraŭ antaŭ la aresto, firme difininte mezuron de puno pro nefarita krimo, anticipe juĝinte, kaj nun nur formale plenumante ĉion deciditan de nesciate kiu, kiam kaj por kia utilo.
Kaj ju pli longe Aglaja Petrovna suferis en malliberejoj, des pli akra, des pli netolerema, des pli furioza iĝadis la bruliganta flamo, flagranta en profundo de ŝiaj pupiloj, kiam ŝi devis interparoli kun tiuj, de kiuj nun dependis ŝia kvieta, malgranda, musa bonstato. Al arbohakado – do al arbohakado! Al malŝarĝado – do al malŝarĝado! Necesis nur venki ofendiĝon de tiuj horoj, kiam oni ne kredis al ŝi unuafoje. Kaj necesis, pensis ŝi, kompreni por si la simplan veraĵon: en la organojn penetris malamikoj de la Soveta potenco, penetris en tiujn organojn mem de la proleta diktaturo, kie iam laboris ŝia forpasinta Greĉjo, la purkora bonulo Greĉjo – la unua ĈK-ano de Unĉansko. Ili penetris kaj agas, penante rompi la korojn al malliberigitaj komunistoj, sed ili tion ne sukcesos, kiel ne sukcesis la SS-anoj dum la milito. La partio malkovros la veron, la kulpuloj estos severe punitaj – ili ne evitos, tiuj, kiuj pro sia bonstata vivo blinde kaj stulte lakeas kaj servilas, falsante juĝaferojn kaj stampante monstre severajn verdiktojn al senkulpaj homoj.
Ne, ŝin ne eblis rompi.
Ŝi ne kredis, kiel aliaj, ke ĉio ĉi estas por ĉiam.
Aglaja Petrovna luktis, kaj ne por sia travivado, ne por sia kvieta bonstato en mallibereja vivo, sed luktis por la vero, kiu, kiel al ŝi ŝajnis, ne estis sciata de Stalino.
Ŝi ankaŭ al li skribis siatempe – tuj post kiam oni al ŝi ne kredis dum la unua «filtrado», en tiuj nekompreneblaj, pluvaj, malhelaj tagoj, kiam ilin, elturmentitajn en faŝista malliberejo, ĉirkaŭis propraj soldatoj-mitraletistoj kaj kondukis al tiel nomata «kontrolo». Ŝi skribis ne pri si, sed pri ĉiuj. Skribis, ke tiel ne indas. Skribis pri konata de ŝi okazo de memmortigo. Sed la letero trafis al la enketisto, kaj tiu rozkolora okulvitrulo diris al ŝi:
– Jen kia, evidentiĝis, vi estas ĉe ni sinjorino? Do, nun vi montris al ni vian veran vizaĝon. Do, Krivenko mortigis sin ne pro timo de senmaskigo, sed tial, ke li ofendiĝis? Kaj vi arogis tiun malpuran kalumnion adresi persone al kamarado Stalino mem?
Eble, ŝin eĉ trankviligis tiam tio, ke la letero ne atingis Moskvon. Certe, ŝi estis prava. Tie oni ne sciis. Kaj ĉi tie mastris tiuj, al kiuj estis profite turmenti homojn, inspiri al ili malkredon al la Soveta potenco, konduki ĝis memmortigo, kiel ili kondukis Krivenkon.
Kaj ŝi ankoraŭ skribis.
Skribis ankoraŭ kaj ankoraŭ.
Paperon – jen kion ŝi bezonis, kaj eblon sendi sian veron en la ĉefurbon, tien, kie loĝis kaj laboris Stalino. Tien, de kie oni brodkastadis: «Vasta estas mia lando kara».
Ĉiuj ŝiaj fortoj kaj pensoj estis direktitaj al tio, ke en la CK oni eksciu la efektivan veron. Al la parencoj ŝi preskaŭ ne skribis. Ŝi ilin eĉ ne serĉis serioze, ial estis konvinkita, ke ne trovos. Tage kaj nokte ŝi pensadis pri tio, kiel tie oni ekscios kaj kiel ŝi estos vokita.
Eble, ankaŭ hodiaŭ ŝi estis alveturigita ĉi tien tial, ke nun la letero atingis?
Kaj ŝi denove viziis tiun malliberulan vagonon, en kiu ŝin rekonis konvojanto, kaj viziis la nokton, en kiu ŝi skribis sur papero de la konvojanto, per la plumo de la konvojanto leteron al la CK. Ĉu Oniŝĉenko povis ne transdoni?
Ne, certe, li transdonis!
Kaj ĝuste tial oni ŝin ĉi tien transportis. El ĉi tie ŝi veturos en Moskvon. Sed kiel ŝi eniros en la CK-on – tia terura, ĉifona mizerulino? Tamen, jam el ĉi tie, el la stacidomo ŝi dissendos telegramojn. Jes, sed per kia mono?
Neniam, por nenia momento ŝin ne forlasadis firma certeco, ke tie oni ekscios kaj tuta tiu ĉi turmento finiĝos. Ŝi estis sufiĉe hardita, por vere kredi kaj esperi. Kaj tial ĉiujn ŝiajn liberajn tempojn ŝi eluzadis por revoj pri tio, kiel ĝuste ĉio ĉi okazos. Por revoj kaj detaloj. Pri si ŝi ne pensadis. Ŝi sciis, ke ŝi estos kune kun ĉiuj. Ŝi eliros kun ili. Certe, ne kun la narkotaĵkomercistino. Sed tiajn, kiel ŝi mem, ŝi ne forlasos ĉi tie. Ŝi klarigos al kamaradoj el komisiono de la CK, kaj sendube ĝuste tia komisiono venos ĉi tien, ŝi eĉ imagadis al si tiun komisionon – la prezidanto el malnovaj laboristoj, en botoj, jako, svetero aŭ rusa ĉemizo, volvos memfaritan cigaredon, enmetos en cigaredingon, ekfumos, tusante, kaj diros:
– Do, ni, kamaradoj, esploru la aferon.
Ŝi eĉ lian voĉon aŭdis, de la prezidanto, maljunulan, nelaŭtan, akcentantan sonon «o» – Niĵni-Novgorodano, verŝajne, iama Sormovano[68]. Kaj la sekretario de la komisiono skribados, kaj virinoj elirados el la ĉambro kaj forveturados, forveturados, forveturados el la damnita malliberejo – por reveni al sia sola, justa, granda Patrujo.
Eble, ĝuste nun ĉio ĉi komenciĝos?
Oni elvokos unue ŝin?
Kaj ŝin oni vere elvokis.
Farbita blondulino – provosino, kiun oni nomadis ĉi tie «bovino», tintante per medaloj sur la alta brusto, kondukis ŝin laŭ koridoro, de tempo al tempo kriante «haltu, forturniĝi», por ke la «malamikino de la popolo» ne renkontu alian «malamikinon» kaj ne interŝanĝu kun tiu misterajn kontraŭrevoluciajn signojn-signalojn.
La enketisto estis maljuneta, kun ŝvela vizaĝo kaj bonkoraj, simpatiaj okuloj. Tiajn enketistojn Aglaja Petrovna timis, ŝi per propra sperto sciis valoron de tielaj bonkoruloj – sataj kaj dikaj.
Kiam Aglaja Petrovna estis enkondukata, majoro Oĵogin aŭskultis radielsendon pri okazinta hodiaŭ ŝaka matĉo inter du plej gravaj ŝakistoj en Moskvo. Opiniante sian specialecon altintelekta kaj disvolvante en si kapablojn de ŝakisto, Oĵogin estis absorbite aŭskultanta la elsendon kaj koleriĝis, ke eĉ tia senpeka plezuro devas esti interrompita pro serva devo. Liaj okuloj restadis ankoraŭ dum ioma tempo bonkoraj, ĉar la ludon estis gajnanta la ŝakisto, al kiu la majoro simpatiis.
– Nu, do, – prononcis la majoro per voĉo, neatendite alta por lia korpulenteco. – Ustimenko?
– Ustimenko.
– Aglaja Petrovna?
Ŝia mallibereja pasporto-formularo kuŝis antaŭ li.
– Aglaja Petrovna.
– Eksidu, Aglaja Petrovna. Ĉu vi bonorde alveturis?
– Oni alveturigis.
– Ĉu nun estas blizardo trans la montaro?
– Mi ne scias.
Oĵogin atente fiksrigardis ŝin: iam ŝi, verŝajne, estis bela. Sed nun nur la okuloj bruligas.
– Do, Aglaja Petrovna, bone, – kun suspiro diris li. – Ĉu vi konversacios amike aŭ vi estas malliberulino VV-789, kaj mi estas civitano majoro?
Ŝi silentis: ankaŭ tio estis jam en la Taganka prizono. Ĉio estis. Plej gravas – ne cedi. Se vi cedis – pereis. Li estas sur unu flanko, ŝi – sur la alia. Tiel estas pli simple kaj klare.
– Eble, vi deziras teon – por varmiĝi? Aŭ manĝeti?
«Kial ili ĉiuj manĝetas, sed ne manĝas? De kie aperis tiu respekto al sia stomak-intesta traktuso?» – pensis Aglaja Petrovna kaj tuj eksentis, kiel terure ŝi deziras manĝi.
– Ĉu vi deziras fumi?
– Ne, – respondis ŝi.
Ankaŭ tio estis.
«Kiam pasos ĉio ĉi, – pensis ŝi, dum majoro estis foliumanta iujn paperojn, ŝajnigante, ke en la paperoj ekzistas io grava, – kiam pasos tiuj ĉi tempoj, kion ni faros kun tiaj majoroj? Ja ne povas ni ilin ĉiujn mortpafi? La venontaj tempoj, certe, estos bonkoraj! Kaj oni ĵetos tian majoron al alia laboro, li surmetos civilan jakon, liaj okuloj estos homaj, kaj oni pensos pri li, ke li estas „bona ulo“. Tamen, eble, tiu ĉi estas ankoraŭ bona? Ne, apenaŭ! Li tro similas al ĉiuj tiuj! Kaj inter ili bonaj ankoraŭ ne troviĝis».
La majoro estis plu foliumanta la paperojn.
Ŝi ĉirkaŭrigardis – ordinara kabineto. Nur portreto de Molotov estis nekutima – sur arborando kun du knabinoj. «Ĉu kun filinoj? – pensis Aglaja Petrovna. – Sed li ja havas nur unu filinon!»
Kaj ŝi imagis, kiel Molotov tralegis ŝian leteron.
– Ĉu vi skribis al la Centra Komitato?
Ŝia koro saltis kaj kvazaŭ haltis: jen ĝi! Tuj ŝi estos liberigita. La letero atingis. Ŝi eraris – la okuloj de la majoro vere estas bonkoraj. La letero atingis, tie oni esploris, komprenis, ke tiel ne eblas! Atendinte, kolektinte fortojn, definitive trankviliĝinte, per plena voĉo, kun trankvila firmeco ŝi respondis, ke al la CK ŝi skribis kaj nun estas konvinkita, ke la miskompreno estis klarigita kaj la organoj de ŝtata sekureco ne plu havas riproĉojn al ŝi.
– Jen mia al vi konsilo, Ustimenko – respondu al demandoj! – rigardante preter ŝi, pigre prononcis la majoro. – Ĉu klaras? Mi demandas, vi respondas. Bone. Saĝe. Kaj taŭzi la nomon de la CK per via malpura lango ĉi tie al vi neniu permesos.
Nun Aglaja Petrovna komprenis: rifuzite. Sed tiam por kio...
– Demando: tra kiu vi sendis vian kalumnion pri la organoj al la CK?
Ŝi klare aŭdis tiujn vortojn, sed respondis ne tuj. Malrapida kaj trankvila forto kvazaŭ estis pleniganta tutan ŝian korpon. Tio estis la sama forto, kiu helpis al ŝi, preskaŭ nenion komprenanta post la katastrofo de la aviadilo, vindi per ĉifonoj vunditajn kamaradojn, la sama forto, kiu helpis al ŝi detiri de la flamanta maŝino aviadiston Paŝeĉkin, la sama forto, kiu savis ŝin en la tago de la kaptiĝo...
– Mi neniam kaj pri neniu kalumniis, – nelaŭte prononcis Aglaja Petrovna. – Mi ĉiam diras kaj diris nur veron.
Kaj tiam ŝi rememoris Larikov-on, ĉiam trankvilan kaj egalaniman Larikov-on, kiu en la tridek sepa jaro estis arestita en Unĉansko. Li estis juĝita ie malproksime, kaj poste ŝi mem en kunveno de la urba aktivularo diris pri tio, ke ĉe ili agis bando da «malamikoj de la popolo», diris konvinkite, rememorante erarojn kaj misojn de Larikov, kiu, certe, iam decidadis arbitre, kaj la lignan fabrikon planis maloportune, kaj...
– Ĉu vi respondos, Ustimenko? – denove aŭdis ŝi la voĉon de la majoro.
– Ne, – diris ŝi.
– Kiel do – «ne»?
La voĉo de la majoro estis enua kaj bonanima.
– Jen tiel, tre simple, ne kaj ne.
– Kial do ne? Kial vi ne konfesu sincere? Ni disponas precizajn informojn, kiel ĝuste kaj kiam oni varbis vin labori kontraŭ ni. Ni, Ustimenko, ĉion scias, ĉi tie ĉio estas sciata.
Aglaja Petrovna suspiris: kiomfoje oni al li diradis, kiel oni ŝin tie varbis. Eble, cent?
– Ĉu vi deziras fumi?
– Ne deziras.
– Mi ne insistas.
Li paŭzis, pene subpreminte oscedon.
– Jen tiel, – diris Oĵogin, – tiamaniere. Eble, vi konfesos, kiel, kaŝiĝinte kiel deportito, vi perfidadis francajn patriotojn?
– Kio? – demandis ŝi.
– Ja vi laboris por la gestapo.
– Tion oni jam diris al mi.
– Diris? Kiu?
Ŝi respondis trankvile, per ĉiuj fortoj trankvile:
– Sama, kiel vi, malamiko de la popolo, kaŝiĝinta sub epoletoj de sovetia oficiro.
Li ne kredis al siaj oreloj. Kiam en la tridek sepa jaro enketato frapis lin, tiam leŭtenanton, per seĝo al la kapo, li miris multe malpli.
– Kiel vi min nomis?!
– Kiel indas nomi tian kanajlon: malamiko de la popolo...
Al ŝi nun iĝis tute egale. La letero estis interkaptita. Sed kiel, se ili eĉ ne scias, kiu ĝin transdonis? Ili deziras ekscii la nomon, por pereigi la soldaton pro tio, ke li estas honesta. Ne, ili ne ekscios! Ŝi ne diros ĝin!.. Kaj tiu ĉi blankdentulo estas malamiko de la popolo, malamiko! Kaj preskaŭ kun plezuro, malrapide tirante la vortojn, Aglaja Petrovna prononcis ankoraŭfoje:
– Vi estas malamiko de la popolo! Vi ĉiuj ĉi tie estas bando de sabotuloj kaj...
Findiri ŝi ne sukcesis. Li batis ŝin al la nazradiko – tiu maniero de batado ĉe boksistoj havas sian specialan nomon, kaj majoro Oĵogin ŝatis, estimis kaj komprenis sporton ekde la infanaj jaroj. Krome, li ŝatis pafi al leporoj, fiŝkapti, kompetentis en ŝakludo, amegis sian filinon Lunjon, sian maljunan panjon, la edzinon Sonjon, kiu, kaj laŭ lia opinio, kaj laŭ opinio de liaj kolegoj, «neimiteble» plenumadis solulan dancon «arabeskoj» en programo de amatora teatro de trupoj de la Ministerio pri Internaj Aferoj, ŝatis kontempli orajn libelojn dum fiŝkaptado kaj, ĉefe, sankte kaj senrezerve kredis tion, ke fumo sen fajro ne ekzistas kaj senkaŭze oni ankoraŭ neniun enprizonigis. En lia hejmo pendis portreto de Dzerĵinskij, pri kiu Oĵogin sciis, ke li estas punanta glavo. Oĵogin sciis, ke okazas troigoj, sed sciis li ankaŭ senruzan saĝaĵon de alia speco: «Se vi ne troigos – la estraro ne havos kion korekti». Kaj se al kontrulo oni donis pli multe, ol devas, do ja kontrulo estas kontrulo.
Tial, aŭdinte, ke li estas malamiko de la popolo kaj sabotulo, Oĵogin terure ofendiĝis. En li ekbolis la civitisma sento, ĝuste tiu, kiun li, drinkinte, deklaradis, kripligante la faman verson:
|
Legu, kanajloj, kaj enviu! Mi estas civitano de la Sovetunio!.. |
– Putinidino! – diris li iom poste, kiam Aglaja Petrovna moviĝis. – Putinidino! Vi ĉe mi ankoraŭ parolos!
Ŝi eksidis sur la planko, apud la piedo de la skribotablo. El ŝia nazo fluis sango. Oĵogin hontis, kaj eĉ doloris lia stomako: li batis senhelpan virinon, kaj eĉ virinon je dudek jaroj pli aĝan, ol li, – sed eviti jam ne eblis, kaj li komencis sin ardigi per vortoj, kiujn li prononcadis laŭte. Tio estis fiaj kaj malpuraj insultoj, sed kian tio havis signifon, se li estis insultanta la «perfidulinon de la Patrujo», «faŝistan serpenton», «agenton de la gestapo». Kaj farinte du paŝojn, majoro Oĵogin ekstaris super Aglaja Petrovna kaj diris al ŝi:
– Mi vin al kaĉo per la botoj dispremos! Ĉu vi tion komprenas?
– Dispremu, fiulo! – mallaŭte respondis ŝi. – Murdu min, ja mi estas en prizono! Nu? Batu! Kial vi timas, malamiko, fiulo, kanajlo? Batu!
Ŝiaj brulantaj, malamantaj okuloj, malfermitaj renkonte al morto, rigardis al li. Kaj li retiriĝis. Faris paŝon, ankoraŭ malgrandan paŝeton, nenion bone komprenante, kriis, ke oni voku iun el la medicinejo. Kaj kiam Ustimenkon oni forportis, li eksidis sur la seĝon. Li tremegis. Enkurintaj serĝentoj ekvidis, ke li ploras. Unu larmo fluis sur lia pala vango, kaj, frapante per la dentoj al la rando de glaso, disverŝante akvon, li estis diranta:
– Neniaj nervoj sufiĉas. Vidu – «malamiko de la popolo», ĝuste tiel ŝi diras. Tio estas mi – malamiko de la popolo, ĉu? Mi havas kaj kontuzojn, kaj vundojn, mi sur mino eksplodiĝis, mi...
– Disliberiĝis ili, kamarado majoro, – kompate elparolis unu serĝento, forte instruita pri abundo de ĉiaj teroristoj, ĉiuminute preparantaj atencojn kontraŭ la gvidantoj. – Liberalas ni kun niaj humanismoj. Necesas tuj ilin for, sub la celilon – kaj preta! Laŭ, kiel oni diras, sana klasa instinkto...
La alia serĝento silentis.
Li timis.
Li estis malklera homo, sed per la «tripo-intestaro», laŭ liaj propraj vortoj, li sentis, ke io ĉi tie estas malĝusta. Ne devas esti tiel. Sed kial – li ne sciis. Kaj al sia parulo li diris en la koridoro:
– Tamen tio estas maljuna virino.
– Kaj kio?
– Nenio. Ke ne estu iaj malagrablaĵoj.
– Por kiu?
– Ĝenerale.
– Se ĝenerale, do silentaĉu.
Poste majoro Oĵogin drinkis. Ĉar kolektivaj drinkadoj estis malaprobataj, la majoro drinkis sola, ŝlosinte sin per du turnoj de la ŝlosilo. La eta Lunjo per la pugnetoj batadis al la pordo, gratis, per maldika voĉo petis:
– Pacjo, enlasu, pacjeto[69]...
Li ne enlasadis, drinkadis, almanĝadis kaj aŭskultadis sportan elsendon. Iom poste al la pordo frapis la maljuna panjo, eksa instruistino, severa, en okulvitroj, simila al portreto de Ĉerniŝevskij, pri kio ŝi kaŝe fieris.
– Ĉu vi drinkas? – interesiĝis ŝi.
– Drinketas, – impertinente respondis la majoro.
– Bona okupiĝo por inteligenta homo, – plendis la patrino.
Oĵogin ŝultrolevis. En la ĉambro estis varmege – oni hejtas, kiel frenezuloj! La patrino deziris malfermi la vazistason, la filo ne permesis – ili loĝis sur la unua etaĝo, iu enrigardos, ekvidos, kiel diboĉas la majoro. De sur la muro al Oĵogin rigardis la fera Felikso[70]. Kiel sincere mirus la majoro, se li povus nur supozi, ke Dzerĵinskij senhezite elpeladis tiajn, kiel li. Kaj tion, ke ĉe Oĵogin «cedis» la nervoj, Dzerĵinskij neniom atentus. Oĵogin estus elpelita kaj juĝita, malgraŭ la nervoj. Sed Dzerĵinskij antaŭlonge mortis, kaj Oĵogin estis kuracanta la nervojn per vodko kaj fritita porkaĵo.
– Jen tiele, panjo, – diris li kun la sama intonacio, kun kiu hodiaŭ li parolis kun Aglaja Petrovna. – Tiele, Natalia Mikaelovna!
– Ĉu estas malfacile, Leĉjo? – demandis la patrino kun tiu intonacio de solena kompato, pro kiu la forpasinta patro diradis pri la edzino: «Aliaj havas edzinon, kaj mi – duonĉerkon». – Ĉu fortoj mankas?
– Malfacile, panjo, – sincere respondis Oĵogin. – Malfacile. Gestapanino, sed nomas min malamiko de la popolo. Fojfoje estas tre malfacile.
– Ne gravas! – eĉ pli solene prononcis Natalia Mikaelovna. – La popolo aprezas vian laboron. Aprezas kaj komprenas. La granda laboro de purigo!
Oĵogin oscedis. La patrinon ne eblis haltigi. Ŝi knaradis kaj knaradis, ĝis venis Sonjo post provludo de la danca amatora grupo kaj ĝis la patrino rerakontis al ŝi, kiel cedis la nervoj de Leonido en la lasta tempo.
– Kaj mi eĉ ne rimarkadis! – respondis Sonjo, dismetante sur la geedza lito siajn baletjupojn, striktaĵojn kaj aliajn baletajn uzaĵojn. – Ĉu vi ree grupon enketas aŭ solulajn malamikojn?
– T-ŝ-ŝ-ŝ! – siblis la panjo.
– Simple eblas krii «savu», – krakmaĉante firman peklitan kukumon, ekparolis Oĵogin. – Mi simple finiĝas. Ĝis doloro: fizike doloras la nervoj. Panjo, ĉu tio eblas?
Natalia Mikaelovna suspiris:
– Probable, eblas. Vi devas preni vojaĝilon al Kislovodsko[71]. Vi mendu.
– Ne, jam ĉi-foje li sola ne veturos, – enmiksiĝis Sonjo. – Jen ni faros nian rondvojaĝon en trupunuoj, tiam li mendu. Mi same nervojn havas, mi same laciĝas.
En tio ili interkonsentis.
Sed tamen la neeblaĵo efektiviĝis – la unuan de marto ili malfermiĝis. Bor. Gubin en tiu tago, feliĉe, nenion skribis en la ĵurnalo, nur gratulis, ĉieesta spertulo, el sia nuna rezidejo – Granda Gridnevo – per longa kaj patosa telegramo kun vortoj, ke li brakumas, feliĉas kaj ĉiam kredis. Ustimenko legis la telegramon, razante sin: nun li ankaŭ la razilon ĉi tien alportis, en la ĉefkuracistan kabineton, kaj ankaŭ kompleto de subvesto kuŝis en la ŝranko, kaj la parada tuniko.
Estis la sepa horo de mateno, la ŝaltita hieraŭ komutilo silentis – kaj la «akceptejo» n-ro 1, kaj la «vindejo» n-ro 2, kaj la «radiografio», kaj la «kuirejo», kaj la «laboratorio», kaj la «ginekologio», kaj la «terapio», kaj la «garaĝo» (dume sen eĉ unu aŭto) – ĉio silentis.
Viŝinte la klingon de la forakrigita razilaĉo per la gubina telegramo, Vladimiro Atanazijeviĉ elprovis per si la duŝejon – akvo varma, varmega, malvarma, malvarmega, – poste fine vestis sin, streĉis la zonon de la amelita kitelo, eksidis al la tablo antaŭ la komutilo. Estis tute senbrue, varme, mute ĝis tintado en la oreloj. La «ĉefon» oni ne maltrankviligis, neniu vidis, kiel li ellitiĝis, kiel razis sin, kiel estis en la duŝejo. Kaj la ĉefo neniun maltrankviligis – li estis pensanta koncentrite kaj eĉ morne, apoginte la mentonon sur la manplatoj, malalte mallevinte la kapon kun granda frunto kaj grizharaj tempioj. Kaj li pensis ne pri io alta kaj bela, sed nur pri karbo – kiel li postulos ĝin hodiaŭ de Zolotuĥin.
Al la pordo oni facile frapis, maljuna brankardistino Matejevna sur pleto alportis «provaĵon», kiel ŝi esprimis, sed fakte malpermesitan de Eŭgeno Rodionoviĉ matenmanĝon.
– Jen, manĝu iomete, – diris Matejevna, kiel ĉiam severe kaj edife, kvazaŭ ankaŭ ŝia ĉefkuracisto estis grava malsanulo, – manĝu, Vladimiro Atanazijeviĉ, la sano – ĝi, amiko...
– Sed mi, interalie, estas sana, – diris Ustimenko, kontemplante la belegan maljunecon de Matejevna, ŝiajn profundajn kaj krutajn faltojn, viglan brilon de la okuloj, malrapidecon kaj mildecon de movoj. – Ĉu Mitjaŝin estas ĉi tie?
– Sed li ja ne foriris, mi opinias, – diris Matejevna, – li hejtadis en la kaldronejo, nokte li kiomfoje min vekis – rigardu, Matejevna, al la termometro. Jam en la vespero li dek ok gradojn ĝishejtis kaj tiel egale tenas, dum trans la muro ja estas frosto ĉirkaŭ minus tridek...
Per la malpezaj manoj ŝi metis antaŭ la ĉefo teon, kaĉon, kazeon, kazetorteton, buteron en formo de nana kubeto.
– Neleĝa tio estas, – glutante el la trinkpoteto, diris Ustimenko. – Ni estas juĝindaj.
– Provaĵo por ĉefkuracisto ĉiam estas leĝa, – severe respondis la maljunulino, – kaj la teon-sukeron mi al vi de mi mem donis, de mia mizera porcio. La kaĉon gustumu, tiu grio nomiĝas smolenska, bonege kuirita. Nikolao Eŭgenjeviĉ hieraŭ instruis, kiel kuiri laŭ popa maniero, kiel ili dum fastoj uzadis.
Ustimenko petis:
– Vi prefere eksidu, Matejevna.
La maljunulino eksidis, malgajiĝinte, konfesis, ke ankaŭ ŝi hodiaŭ malbone dormis. Poste ŝi plendis:
– Vi estu kompleza, Vladimiro Atanazijeviĉ, influu al Saĉjo Zolotuĥin. Mi hieraŭ metis lin en la bankuvon – por baniĝi, do li, stultuleto, de mi per hoko fermiĝis. Mi al li bruas-frapas, malforta li estas ankoraŭ, – malfermu, nepeto. Sed li ĝeniĝas. Mi al li – ĉu mi viajn postaĵojn ne vidis? Mi ankoraŭ ekde la japana milito pri viraj akcesoraĵoj ĉesis miri. Sed li ne konsentas. Balbutas, ke li mem sukcesos. Vi ja diru al li – por Matejevna nek viroj, nek virinoj ekzistas, ŝi jam delonge tiujn diagnozojn ne distingas...
– Mi diros, – pensante pri la karbo kaj forskrapante la kaĉon de sur la telero, respondis Ustimenko, – diros nepre.
– Ĉu vi vespere festenon aranĝos? – aŭdis li subite.
– Kian tian festenon?
– Antaŭe por tia okazo oni diservis, – klarigis Matejevna, – gubernatoro alveturadis, aŭ lia viculo, aŭ brigada generalo dum la imperiisma milito. Kaj nun – festeno. Oni monon kolektas, kie estraro estas ne ruza, kaj kie pli ruza – tie la librotenisto, ekzemple, anstataŭ farbo, aŭ riparo de radiografia aparato...
– Vi min, Matejevna, al krimo ne instigu, – subridis Ustimenko. – Se mi tion serioze komprenos...
– Eŭgenjo Mitjaŝina hieraŭ kolektis, – rakontis Matejevna. – Kaj por vino, kaj por acida brasiko, kaj terpomo estos kun lardo...
Ŝi prenis per la grandaj, ankoraŭ fortaj manoj la manĝilaron, kunmetis ĝin sur la pleton kaj eknaĝis al la pordo. Kaj en la pordo ŝi kunpuŝiĝis kun malgranda hometo, kiu diris al ŝi «pardonu, sinjorino», elegante cedis la vojon kaj eniris, fiksrigardante al Ustimenko per vigla rigardo de konataj, antracite senbrilaj pupiloj. Vladimiro Atanazijeviĉ leviĝis, paŝis renkonte...
– Mia savinto! – kun laringa kartvela aspiracio diris ŝipestro Amiraĝibi. – La granda kuracisto de ĉiuj tempoj kaj popoloj! Ne rigardu al mi per tia kompata rigardo, nun min ĉiuj kompatas kaj demandas, kio al mi okazis...
Li firme premis la manon de Ustimenko per siaj fortaj malvarmaj fingroj, mallarĝigis la okulojn kaj raŭke demandis:
– Mi similas al maljuna ftiza simio, ĉu? Tiel esprimis pri mi mia amata edzino, ĝuste tiel. Sed mi ne estas simio, mi estas ŝipestro, «la unua post Dio», kiel skribas angloj ankaŭ nun pri niaj fratoj. Ĉu eblas pensi? Ke «la unua post Dio»?
Verŝajne, Amiraĝibi laciĝis, ĉar li iel tuj, subite eksilentis kaj longe penis restarigi la spiradon, sidante apud la skribotablo kaj honteme ŝajnigante sin vigla, – li ĝeniĝis pro sia aspekto, pro la okuloj kun ties petanta esprimo, pro la griza, falta vizaĝo, sur kiu la barbo kreskis tufe, li hontis pri si mem, kiel hontas nur fortaj homoj okaze de jen tia, subita malfeliĉo.
– Ĉu mi tro frue venis? – interesiĝis li kun subrido.
– Tute ne!
– Mi nenie noktis, – kolere diris Elisbaro Ŝabanoviĉ. – Oni min ne prenis eĉ en la komandejon – vi memoras, kiel al ni tie estis varme, ĉu, mia savinto? Kaj tiun matroson Petrenkon, kiu suspektis, ke ni estas sabotistoj? Kaj kiel ni trafis rekte en paradizon al Rodiono Metodjeviĉ? Cetere, kiel li fartas? Ĉu tre malbone?
Ustimenko respondis, ke ne tre bone, li kuŝas en Moskvo en hospitalo, tien forveturis lia filino Barbara.
– Jes, jes, certe, – tusante, kapjesis Amiraĝibi, – ŝia fotaĵo pendis ĉe la veselkapitano en la kajuto. Tiaj rondaj okuloj, certe, certe...
Ili eksilentis.
– Oni ne enlasis min en lian domon, al admiralo Stepanov, – subite streĉiĝinte kaj eĉ por momento sufokiĝinte pro furiozo, diris la malgranda kaj maldika Amiraĝibi. – Lia filo parolis kun mi sur la sojlo. Tia dika, tia simpatia, tia sata porkido. Li ne vokis min en la domon. Kaj mi ĵus venis el la stacio. Li rekomendis al mi gastejon.
– Sed ĉu vi diris – kiu vi estas?
– Por kio? Sed en la gastejo mankis lokoj, kaj mi sidis en fotelo. Bona fotelo el laktolo. Mi sidis dum la tuta nokto. Ĉu vi plu rigardas al mi? Ne gravas, ili diras, ke mi ankoraŭ estos homo, ke tio estas provizora, ke la fortoj revenos al la maljuna Amiraĝibi. Mi demandas ilin: kiel mi revenigu miajn fortojn, – subite kriis la ŝipestro, – kiel, kiel, kiel? Ili tion ne scias. Ili tion ne lernis. Ili ne esploris tiun temon. Ili diras al mi kaj al miaj kolegoj, tiuj viaj kolegoj, – manĝu viandon, multe da viando, sed ni, surradiitoj, pro ĝi vomas. Ni vomas pro ĉio, ni ne povas vidi manĝaĵon, ni ŝanceliĝas sur niaj piedoj, ni aŭdas sonoron kaj hurlon en la oreloj, ke eĉ ekdormi ni ne povas, sed ili diras – kun tempo ĉio pasos. Ili diras – pro tio oni ne mortas. Ili diras – vi kapricas!
– Ĉu alporti al vi teon? – demandis Ustimenko.
– Mi trinkis akvon. Mi trinkas nur akvon. Mi havas sekecon en la buŝo tage kaj nokte. Sed ili diras – tio same pasos, paciĝu. Dum duonjaro mi paciĝas...
– Ĉu vi navigas?
– Mi? – miris Amiraĝibi. – Kiu min bezonas post dudek mil rentgenoj? Nur tiuj, kiuj ŝatas esprimi sian kompaton. Kaj nun mi rakontos al vi anekdoton. Ĉu vi deziras, mia savinto? Kanceron mi ne havis.
– Kion vi volas diri?
– Estis supozo kaj aŭtoritato. Ŝiaj asistantoj – de mia profesorino – nun diris tute precize. La maljunulino prenis biopsion malfrue, jam post sep seancoj de surradiado. Certe, la biopsio nenion donis. Sed vi povas al vi imagi, kian mi havis gorĝon post la milito. Ĉu la dancon de malgrandaj cignoj vi memoras? Kaj ankaŭ niaj konvojoj iradis ne en Pacifiko. La maljunulino diris, ke en mia gorĝo la diablo mem nenion komprenos. Al angino de Vincent ŝi ne kredis, malgraŭ tio, ke mi venis tiam el Afriko, kie furiozis tiu angino kun bela nomo. Ĉu vi aŭskultas min, profesoro Ustimenko?
– Tamen mi ne estas profesoro.
– Kia ĝojo! Sed anstataŭe vi estas kuracisto, ĉu?
Li verŝis al si akvon el karafo en facetitan glason, eltrinkis unu gluton kaj diris apenaŭ aŭdeble:
– Kaj tiu ĉi malgaja simio iam kantadis – «Propetu la edzon pro olda husaro, li min ne enlasas loĝiĝi ĉe vi...» La unua post Dio!
– Ĉu vi enuas sen la maro? – demandis Ustimenko, por iel forkonduki Amiraĝibi-n disde lia incitita stato. – Aŭ ne deziras?
– «Pri pano sonĝas hund', pri fiŝo la fiŝist'», – malmilde respondis Amiraĝibi. – Ŝajne, Homero eldiris. Tamen, mi fajfas! Ĉu vi min kuŝigos por iomete en vian malsanulejon? Antaŭe oni kantadis kanton, tie estis vortoj – «vivi enue». Nun mi tion komprenis. Kuŝigu min, mi laciĝis.
Ustimenko telefonis al la akceptejo. Tio estis lia unua telefonvoko.
– Heroo de la Sovetunio ŝipestro Amiraĝibi, – diris Vladimiro Atanazijeviĉ. – Kuŝigu lin en la kvaran, al Zolotuĥin. Por ili duope estos pli gaje, kaj poste ni vidos. Elisbaro Ŝabanoviĉ Amiraĝibi. Jes, Neĉitajlo kaj Bogoslovskij...
Li surmetis la parolilon. Amiraĝibi silente rigardis al li.
– Mi laciĝis, – ripetis li per incitita voĉo. – Mi elturmentiĝis. Ŝipestro Pavlov estis disŝirita de obuso sur la ponto, ŝipestro Zinĉenkov dronis kune kun la vaporŝipo, ŝipestro Riĵik mortis pro korinfarkto, kiam legis informon pri morto de la filo. Mi deziras morti stare, doktoro, mi ne povas malrapide kliniĝi. Min tio ne kontentigas...
Lia buŝo tiriĝis pro kurba rideto, li svingis la manon kaj foriris, vivamanto kaj kuraĝulo, kiun tordis ne malsano, tordis kuraco.
Vladimiro Atanazijeviĉ telefonis hejmen. Vera Nikolajevna, kiel ĉiam, rakontis al li, ke al ŝi doloras la kapo kaj la nokton ŝi pasigis «terure». Kun Natanjo same ĉio estis «terura», ŝi ne obeis, kapricis kaj ploris. Kaj kun Nina Leopoldovna, certe, estas plej malbone.
Li aŭskultis silente, li ĉiam hontis pro bagateloj, kiujn oni tiel detale ŝajnigas veraj malfeliĉoj.
– Aĥ jes, hieraŭ pri vi demandis iu eleganta maljuna kartvelo, – rememoris Vera. – Li tre penis eniri al ni, sed mi interparolis kun li en la antaŭĉambro. Al mi aperis impreso, ke li ne havis kie tranokti.
– Li vere ne havis kie tranokti.
– Kaj mi denove kulpas?
– Neniom, – firme premante en la mano la telefonan parolilon, respondis li. – Per kio do vi kulpas? Ja nia hejmo ne estas tranoktejo!
Tiun frazon Vera Nikolajevna ofte diradis.
Kaj ankaŭ nun ŝi konsentis:
– Vi kreskas, Vlaĉjeto, – aŭdis li ŝian gajiĝintan voĉon. – Kaj kiam ni tagmanĝos?
– Mi ne scias, – diris li, – hodiaŭ ni malfermas la malsanulejon.
Vera Nikolajevna paŭzis. Ankaŭ tion ŝi sukcesis forgesi. Sed, ho dio, kiel ŝi ofendiĝadis, se li ne memoris (kaj li neniam memoris!) ŝian naskiĝtagon, aŭ de Natanjo, aŭ de Nina Leopoldovna! Li eĉ sian propran ne memoris!
– Mi gratulas, – diris Vera Nikolajevna. – Mi gratulas. Vi ja, verŝajne, opinias tiun tagon serioze via persona festo?
– Iugrade, – respondis Ustimenko. – Pli aŭ malpli.
Kiam la interparolo finiĝis, li rimarkis Luba-n – mirinde belan en bonege kudrita kitelo. Ŝi staris ĉe la pordo kaj ridetis. Kaj ŝiaj dentoj brilis, kaj la okuloj brilis, kaj la kitelo arĝentis.
– Nu, ĉu mi belas? – diris ŝi per facila voĉo.
– Diable! – subridis li.
– Jen ankaŭ Sainjan ĵus diris tion. Aŭ «pli aŭ malpli». Aŭ «iugrade».
Ŝi aliris pli proksime kaj eltiris el la poŝo skatolon da cigaredoj. Facila odoro de frosto plu teniĝis en faldoj de ŝia kitelo, ŝi ĉiam kuradis el unu domo en alian sen palto. Kaj neĝeroj estis degelantaj en ŝiaj belegaj haroj.
– Nu, kio pri la «vulpa vosto»? – demandis ŝi, ekfumante malmultekostan cigaredeton. – Ĉu ni ĝin dehakos?
– Lubanjo, indulgu, – per kaĵola voĉo diris li. – Ja tio signifas plilongigi la tubon duoble. Tio estas freneza mono.
– Ĉu mi avertis?
– Avertis.
– Ĉu mi minacis?
– Minacis, – malgaje konfirmis li.
– Kaj ĉu al vi ne ŝajnas, kara parenco, ke tio estas malgaja paradokso: la kaldronejo de la malsanulejo, mi substrekas – malsanulejo! – venenas per sia fumo ĉion ĉirkaŭe. Kaj ne nur la malsanulejan kvartalon, sed ankaŭ la loĝkvartalon, kaj la distriktan infanvartejon, kaj infanĝardenojn, kaj...
– Ĝis printempo, Lubanjo, – petis li, kaj liaj okuloj rigardis vee. – Ja ne povas ni...
– Ja ne povas ni, – mokimitis ŝi kaj eksidis. – Ĉiuj tiel kantas. Kaj venenas la urbon. Atendu, mi ankoraŭ trovos bridon por vi. Vi ĉe mi pepos, kiel la stacidoma restoracio. Mi ankaŭ Losoj-on ne timos...
Ustimenko silentis. Jen kiun li bezonis en la malsanulejo. Ekstreme! Jen kiun li farus sia viculo. Jen kiun eblas fidi!
Kaj ŝi minacadis, balancadis la piedon en malkara ŝueto, malkara kaj flikita, kiajn scipovis porti nur Barbara, bele elspiradis fumon ringe kaj minacadis, kaj tiel, ke eĉ li, ne timema, – timiĝadis. Ŝi minacadis kaj rakontadis pri siaj sangaj bataloj sur la fronto por la sano de Unĉansko. Pri siaj petskriboj kaj denuncoj. Pri siaj plendoj kaj postuloj. Pri siaj kvereloj kaj skandaloj. Kaj certe, pri siaj venkoj.
– Al mi oni jam eĉ politikajn akuzojn pendigas, – fanfaronis ŝi, – sed Ŝtub estas por mi. Eĉ Sainjan opinias, ke mi troigis kun la «vulpa vosto». Kaj kun la konservaĵa fabriko. Kaj kun vi, Vladimiro Atanazijeviĉ. Sed mi, pardone, fajfas pri ĉio ĉi...
Li aŭskultis ŝin ne tro atente kaj pensis pri tio, kiel malsimpla estas ĉio en tiu ĉi vivo: jen li nomis Luba-n en sia nomenklaturo dizertulo kaj perdis tian laboranton. Perdis sentiman, viglan, bonan, saĝan. Perdis, ĉar ne laborigis sin kompreni, elaŭskulti, eĉ kontroli. Perdis, kreteno, beoto, ŝtipkapulo!
– Ĉu vi scias, kial ni havas tiom da ĉiaj fuŝoj en laboro? – estis tiutempe parolanta Luba. – Ĉu ne scias? Tial, ke ni «komprenas ies situacion»! Pli ĝuste – ni estas bonkoraj je aliula konto. Tuboj fumas, «vulpaj vostoj» venenas homojn, sed ni kompatas direktorojn, «komprenas ilian situacion». Kaj ankaŭ vi bonvolas aludi, ke mi komprenu vian situacion. Sed pri kio vi pensis antaŭe?
– Kial via Sainjan ĝis nun forestas? – interrompis li ŝin. – Eble, li hodiaŭ entute ne bonvolos veni? Li estas la plej juna, sed permesas al si...
La okuloj de Luba ĉesis ridi. Pro Sainjan ŝi ĉiam mordadis, kaj tre dolore.
– Ni ĝis la tria horo de nokto algluadis fotaĵojn, – diris ŝi. – Aŭ eĉ ĝis la kvara...
– Kiajn tiajn fotaĵojn?
– Jen tiajn.
Ustimenko deziris diri, ke lin tute ne interesas iliaj familiaj albumoj, sed ne sukcesis. Oni telefonis el la akceptejo, poste la ĉefkuracisto de la ambulanco doktoro Burundukov gratulis kaj interesiĝis, ĉu eblas «celumi» hodiaŭ al ili kaj ĉu tio ne estas artifikoj de Gubin?
– Hodiaŭ kaj ĉiutage, – respondis Ustimenko. – Ni malfermiĝis, vere.
Dum li estis parolanta kun la solene gratulantaj akvotransportistoj kaj fervojistoj, venis Sainjan kun grandega paperujo, diligente envolvita en ĵurnaloj kaj ligita per ŝnureto. Li estis ankoraŭ tre maldika post la malsano, sed vigla ruĝo jam aperis sur liaj vangoj, kaj la okuloj rigardis gaje, tute knabece. Malantaŭ li en la porda embrazuro aperis doktorino Volovik, kaj ĝis la naŭa horo kunvenis ĉiuj, eĉ Nora Jarceva venis, malgraŭ sia libera tago. La viroj estis mirinde razitaj. Neĉitajlo tondiĝis, kaj odoris per dolĉa aromo, Mitjaŝin, kun spuroj de pudro sur la vangoj kaj ruĝaj pro sendormaj noktoj okuloj, estis ordonanta, kien meti seĝojn kaj taburetojn.
La lasta venis maljuna Hebeisen. En solena silento aŭdeblis, kiel li rakontis per raŭka flustro, kiel li sukcesis aĉeti en brokantejo amelitan surĉemizon, nigran bantkravaton kaj manumojn kun kolumoj. Vendis maljuna muzikisto – aĉetis maljuna patologo. Ĉe doktorino Volovik sub la kitelo lade knaris antaŭmilita silka robo, kiu finfine ĝisvivis sian tagon. Eŭgenjo Mitjaŝina, Anjo, la dieta kuiristo-bopatro, Zakadiĉnaja, la ĉefhejtisto kun familinomo Judeniĉ, flegistinoj, brankardistinoj – ĉiuj estis en novaj, unuafoje surmetitaj, amelitaj kiteloj. Nikolao Eŭgenjeviĉ sidis kun severa mieno sur la vizaĝo, por ke ĉiuj komprenu seriozan valoron de la okazantaĵo, sed ne aranĝu ĉi tie «ridejon». Li sidis proksime ĉe Ustimenko, fojfoje diradis:
– Nu, ĝenerale la aspekto estas deca.
Aŭ:
– Judeniĉ ja kravaton alligis! Ĉu vi rimarkis? Kaj estas tute ne ebria.
Aŭ ankoraŭ:
– Ordonu al Sainjan eksidi, li estas tute ne tiom sana, kiel al li ŝajnas.
En silento de tusoj kaj interflustroj punktolinie frapis la komutilo: el la akceptejo oni demandis, ĉu povas doktoro Volkov kaj flegistino Dobronoĵenko foriri de sia posteno al la «akto de malfermo». Ili diris, ke el la fenestro de la kabineto videblos, se alvenos ambulanco. Ustimenko respondis, kiel en milito:
– Iru, sed rapide.
Kaj nomumis Anjon rigardi el trans sia dorso al la larĝa enirejo de la akceptejo. Tute tagiĝis, en la kabineto iĝis sufoke. Iu sarkasmis, ke estroj neniam malfruas, sed nur prokrastas veni, Volovik subtenis per profunda baso:
– Ili ne scias, ke akurateco estas ĝentileco de reĝoj.
Zakadiĉnaja trovis la rimarkon de doktorino Volovik nekonvena: en tiuj ĉi sekundoj Zolotuĥin kaj Losoj, ĝeniĝante pro siaj doktoraj kiteloj, estis trairantaj al Ustimenko. Seĝoj estis rezervitaj por ili, same kiel por Stepanov, kiu dume ne venis.
– Mi pardonpetas, – diris Zolotuĥin, – mi vere malfruis, ne prokrastis venon.
Kaj, ĉirkaŭrigardinte la gajajn vizaĝojn de la medicinistoj, aldonis kun neatendita kaj ridinda miro:
– Mi preterdormis. Kaj pro via kulpo. Kiam okazis tiu, farita de kamarado Bogoslovskij, miraklo kun mia filo – mi dum pluraj tagoj reprenas la neprenitan, dormas. Kaj la edzino dormas – Nadeĵda Lvovna, kaj mi dormas, kaj nia Saĉjo, laŭ onidiroj, same dormas ĉi tie en via malsanulejo.
– Vere, dormas! – sonore de sia loko diris flegistino Anjo. – Mi hodiaŭ deĵoris, kaj ankaŭ hodiaŭ li dormas.
– Kion do mi povas al tio ankoraŭ aldoni, – mallevinte la okulojn, per densa voĉo prononcis Zinovio Simonoviĉ, – al tio estas malfacile ion aldoni. Havis la gemaljunuloj du filojn, unu...
Li mallonge svingis la manon.
– Kaj la duan oni destinis por morto...
– Ni scias, – diris la larĝŝultra Judeniĉ, – vi ne ŝiru al vi la animon, Zinovio Simonoviĉ...
– Mi ne pri mi diras, sed pri vi, – forte preninte aeron en la bruston, prononcis Zolotuĥin. – Pri via kolektivo. Mi ne konas vin, ne havas honoron, kiu min ĵus interrompis, kiu doktoro...
En la ĉambro oni ekridis, iomete ekbruis. Judeniĉ informis, ke li estas ne el la medicina fako, sed plie pri varmigado – hejtisto...
– Same ne malbona afero, – ridetis Zinovio Simonoviĉ, – ke al malsanuloj estu varme. Ja kia afero en via profesio estas malbona, kamaradoj? Jen mi perfidos al vi mian filon – li estas biologo, sed nun revas iĝi medicinisto, hieraŭ li konfesis al mi. Infektis vi lin, via kolektivo, jen kamarado Ustimenko, kamarado Bogoslovskij, kaj antaŭnelonge aŭdis mi ankoraŭ pri unu via – kamarado Sainjan, ĉu tiel? Mi ne konfuzas? Mi aŭdis, ke ankoraŭ estante tute malsana, post veturo, apenaŭ tenante sin sur la piedoj, li savis mortontan infanon...
– Bagatelo, simple bele okazis, – interrompis Vagarŝako. – Ekstere bele, sed ne esence.
Zinovio Simonoviĉ, ne kutimiĝinta al tio, ke oni lin interrompas, ĵetis rigardon al la kolera, plu junula vizaĝo de Sainjan kaj subite ridetis, kaj tion ja li scipovis – la severa, kruda vizaĝo tiel lumis, ke ĉiuj komencadis responde nevole rideti.
– Mi ne sciis, ke vi, doktoro, estas tiel juna, – diris li, – tute kiel mia Aleksandro.
– Mi tute ne estas juna! – kun ĉagreno diris Vagarŝako, sed ne povis ne rideti responde al la rideto de Zolotuĥin. – En mia aĝo Lermontov jam...[72]
Ĉiuj iomete ekridis, Ustimenko tintis per glaso kontraŭ karafo, en la porda embrazuro aperis Eŭgeno Rodionoviĉ, ekstreme ĉagrenita, ke en la, se tiel diri, prezidantaron li jam ne povas traŝiriĝi. Malgraŭ tio, ke Ustimenko tute ne invitis lin, tiu al li mansvingis: ne zorgu, mi eĉ tie ĉi, kun flegistinoj kaj brankardistinoj staros, ne gravas, ja tia estas tago.
– La regiona komitato de la partio firme esperas, – daŭrigis Zolotuĥin, – ke nia malsanulejo iĝos fiero de ne nur Unĉansko, sed ankaŭ en pli vasta skalo, eble, ankaŭ en la Unio pri ĝi oni parolos. Kaj kio de ni dependas, en tio ni per ĉiuj fortoj al vi, karaj kamaradoj, helpos, ni je vi kredas, al vi kredas, nu, kaj se io estas malĝusta – ne ofendiĝu: ni kverelos – kaj paciĝos. Kaj al kamarado Stepanov, – cetere, jen li en la pordo staras modeste, – al li premu pli firme, li same havas eblojn kaj diversajn rezervojn...
Eŭgeno Rodionoviĉ modeste ridetis kaj facile riverencis, kaj, dum parolis sian paroladon Losoj, ĉiam trapuŝiĝadis antaŭen kaj trapuŝiĝadis, ĉiam pardonpetante, ĝis atingis la deziratan lokon kaj iĝis ŝultro al ŝultro kun kamarado Zolotuĥin. Tiam li faris sekretan framasonan signon al fotisto de la urba sanprotekta departemento, kiu pli spertis foti diversajn medicinajn ekspertizojn kaj ne vivajn homojn, sed nur partojn de organismo, tamen la fotisto klakigis sian trofean «Contax»-on, briligis memfaritan fotofulmon, kaj Eŭgeno Rodionoviĉ estis fiksita meze de la estroj kaj kvazaŭ eĉ ne malpli grande ol tiuj, sed eĉ pli.
Tuj post la neparolema Losoj ankaŭ Eŭgeĉjo alvokis siajn kunkamaradojn al plenumo de ilia devo. Li laŭdis la laŭditajn de Zolotuĥin, sed ne pli, neniom pli, nur aldonis «kaj aliaj». Sed, laŭdinte, li ankaŭ timigis iomete, nur tre ete, tamen komprenigis, ke ne indas por la kamaradoj tro fieriĝi kaj ne strebi iri pluen, ke la urba sanprotekta departemento ne subtenos tiujn, kiuj trankviliĝos sur la atingita.
– Vi prefere instruu nin, kiel ŝpari sangon? – el la amaso de la medicinistoj per sia laringa voĉo, sed laŭte kaj sen ajna mildeco interesiĝis Sainjan. – Ja tio estas via direktivo?
Kaj per siaj longaj fingroj li etendis super la kapoj falditan silkopaperon, kiu, preter ajna deziro de kamarado Stepanov, subite trafis en la manon de Zolotuĥin.
La kuracistoj kaj flegistinoj retenite ekflustris. Eŭgeĉjo, almetinte la pufajn polmojn al la dikiĝanta korpo, sincere deklaris, ke tiun demandon eblus «ventoli» ankaŭ en labora ordo, sed ne en tia solena okazo. Ustimenko ridetis, Bogoslovskij plu puŝadis lin per la grandega pugno al la flanko. Zolotuĥin la paperon, kreitan de Eŭgeĉjo Stepanov, ne sen incitiĝo ŝovis en la poŝon, tiam en la konversacion eniris Bogoslovskij:
– Kamarado Stepanov nin en novembro bonvolis averti, ke kvotoj de sango por transfuzado troviĝas «sub minaco». Ni ne atentis tiun plendon de Eŭgeno Rodionoviĉ, ĉar tiu, kiu vive bezonas sangon, pri kvotoj, establitaj de la genio de kamarado Stepanov, ne interesiĝas. Tiam al ni estis sendita tiu ĉi averto por la estonteco. Mi ja al tio kondukas, kamarado Zolotuĥin, ke se ŝtatan buteron, ekzemple, mi kun Ustimenko formanĝis aŭ ŝtatajn kitelojn kun littukoj vendis – tio estas unu afero, sed homa sango, donita de volontuloj, ĝi, vidu...
Zolotuĥin metis la manon sur la ŝultron de Bogoslovskij, facile premis kaj prononcis konfide, sed tiel, ke ĉiuj aŭskultu kaj aŭdu:
– Ni esploros, kamarado Bogoslovskij. Esploros...
– Ni havas direktivojn, – enmiksiĝis Eŭgeno, sed Zinovio Simonoviĉ metis sian malpezan manon sur la grasetan ŝultron kaj jam nenion diris, sed nur facile premis, iomete alpremis: sidu, sanprotekto, ne konvenas al vi hodiaŭ babili...
Kaj ankaŭ la solena kunsido malsukcesis. Ne okazis tio, kion tiel ŝatis Eŭgeĉjeto kaj kion li difinadis kun samideanoj per simpla kaj oportuna formo: «Bone sidis, konversaciis, simple, kamarade, varme, vere varme!» Nenia soleneco okazis, kaj bone ne estis, kaj varmon kamarado Stepanov ne sentis. Ĉar post la malica maljunulo Bogoslovskij ekstaris kontraŭ li lia ĉiama malamiko kamarado Ustimenko. Kaj kontraŭstaris li tiel minace, kun tia akreco en esprimoj kaj kun tiaj defiaj parolturnoj, ke Eŭgeno Rodionoviĉ eĉ ĉesis ironie rideti, sed nur penadis interrompi Ustimenkon, per ajna kosto interrompi, por transmeti de si la responson, elkaĉiĝi, elsalti, liberiĝi de la strabe kaj malmilde rigardanta al li Zolotuĥin kaj preventi neeviteblan, eble pereigan eksplodon.
– Jen tiele, – konkludis Ustimenko. – Alveturintojn, li skribas, ne akcepti. Kaj mi ne povas tiun direktivon, prudente transdonitan de kamarado Stepanov telefone, – konfide, intime, familiare, ĉu? – ne povas mi ĝin ne publikigi, ĉar ĝi en sia esenco estas terura kaj abomena, abomena ĝis tio, ke al mi mankas vortoj.
Zolotuĥin turniĝis al Stepanov.
– Eble, poste, en labora ordo? – balbutis Eŭgeno sian sorĉformulon. – Ja tion ne mi, vere, ne mi elpensis, tio estis al mi suflorita...
Zinovio Simonoviĉ plu rigardis, rigardis kaj silentis, rigardis kaj atendis. Sed Eŭgeno Rodionoviĉ ne intencis ĉi tie respondi. Al li, ŝajne, eĉ venis ideo: «Kaj mi tiun diablan Ustimenkon akuzos kvazaŭ pri politika sentakteco. Kaj komprenigos, ke tiu konversacio estas ne konvena! Kaj kun firmeco, de mi neatendita, mi kategorie rifuzos doni klarigojn! Jen, manĝu!»
Kaj rifuzis.
Firme, vire, korekte, nedisputeble: ne kaj ne! Al kamarado Zolotuĥin estos donitaj klarigoj, sed ĉi tie por ili estas ne konvenaj loko kaj tempo. Jen tiamaniere, kamarado Ustimenko. Kaj en tiuj ĉi minutoj, verŝajne, indas por nia estraro pririgardi la «objekton». Ĝuste tiel kamarado Stepanov esprimiĝis pri la malsanuleja kvartalo – «objekto». Kaj aldonis ankoraŭ, ke tempon de la «estraro» same necesas estimi.
Kun mallonga rideto Bogoslovskij konfirmis al Vladimiro Atanazijeviĉ, ke ne indas prokrasti, tempas fini. Ustimenko ekstaris, apogis sin per la bastono sur la planko, ĉirkaŭrigardis la ruĝiĝintajn pro sufokeco vizaĝojn de la kara por lia koro medicina gvardio kaj deklaris la malsanulejon ekde la hodiaŭa tago de la monato marto – funkcianta.
– Kaj sen ajnaj indulgoj, – malmilde rompis li la aplaŭdojn. – Nek pro malriĉeco, nek pro orfeco, nek pro malbona kvalito de, ekzemple, ventolado. La malsanulojn tio ne interesas, kaj ni estas kun kapoj, manoj, sanaj. Mallonge dirante, kiel oni diris iam en floto: «La ŝipanaro staru sur la lokoj, levu la ankron».
Lia voĉo iomete tremeris.
– Kuŝas ĉe ni ĉi tie, malkonforme al la sekreta direktivo de kamarado Stepanov, elstara homo, Heroo de la Sovetunio, ŝipestro de vaporŝipo «Aleksandro Puŝkino» Elisbaro Ŝabanoviĉ Amiraĝibi. Dudek ses fojojn li liveradis laŭ «Lend-lease» plej «sendanĝeran» kargon – eksplodaĵon. Kaj li havis unusolan adiaŭan bondeziron: «Ni havu kvin futojn da akvo sub la kilo, cetero estas en niaj manoj». Mi same diros, ĉu vi konsentas? Nu, kaj ni iru kun tio labori.
La kabineto malpleniĝis, eĉ Bogoslovskij forlasis la gastojn – ambulanco alveturigis gravan strangolitan hernion. Rigardo de kamarado Stepanov, glitinta sur Ustimenko, esprimis jam per nenio retenatan malamon. Zolotuĥin ekiris al la pordo, sed Sainjan vokis lin kvazaŭ egalulo egalulon. Sur la skribotablo de Ustimenko li estis deŝiranta la volvaĵojn de sia grandega albumo, Luba estis helpanta al li.
– Kion ankoraŭ? – trans la ŝultro demandis Zolotuĥin.
– Atendu, mi petas, minuton! – ne petis, sed postulis Luba. Deŝirinte la ŝnureton, ŝi ĉirkaŭkuris Zolotuĥin-on kaj, bele retrofleksinte la kapon, vangruĝa, pufhara, ordonis: – La bildojn rigardu! Interesajn!
«Aĥ, diabloj! – admire kaj samtempe iomete enviante al ilia juneco kaj furioza energio, pensis Ustimenko. – Jen diabloj! Mi jam forgesis mian propran ideon, sed ili memorfiksis kaj dum tia mallonga tempo faris, aĥ, diabloj, vere, diabloj!»
Losoj kun suspektema vizaĝesprimo malkovris la kovrilon de la albumo, kaj Zolotuĥin voĉlegis:
– «Al tiuj infanoj ni devas kaj povas helpi!»
Tiel estis skribite per nigra tuĉo diagonale de folio de desegnopapero.
– Kamaradoj, ni ne estimas tempon de nia estraro, – balbutis Eŭgeno, – necesas ja vere...
– Lasu, – diris al li Luba kaj eĉ iomete depuŝis lin per la forta ŝultro. – Nu, kial vi ĉiam lamentas!
Kaj, ĵetinte proksiman rigardon al la grandpece ĉizita vizaĝo de Zolotuĥin, kvazaŭ mezurante – ĉu eblas aŭ ankoraŭ estas frue, turnis la rigidan folion. Zinovio Simonoviĉ iomete retiriĝis, kaj Eŭgeĉjo laŭte diris:
– Tio estas simple sentakta! Sentakta! Kaj ankoraŭfoje sentakta!
Losoj fermis por momento siajn paŝtistajn okulojn. Kaj Zolotuĥin ree proksimiĝis kaj demandis egale, kiel, verŝajne, demandadis en la milito, renkontinte pereon aŭ gravan vundon de amiko-militestro:
– Kiel do estas tiel?
– Ŝercoj de la prapatrino-naturo, – laringe prononcis Sainjan, kaj en lia voĉo Ustimenko aŭdis la intonacion de la forpasinta Aŝĥen Ovanesovna, ŝian lastan, mirindan leteron. – Ŝercoj, ŝercoj de la naturo...
– Eblas esprimi pli forte, – diris Ustimenko. – Per vortoj de doktoro Sainjan: ni estas tiuj metiistoj, kiuj finas laboron de la malsukcesaj gepatroj...
Zolotuĥin plu rigardis. Rigardis nun sendeŝire ankaŭ Losoj.
– Ankaŭ la milito ne pasis sen efiko, – mallaŭte diris Luba. Mallaŭte kaj malgaje. – Sed la infanoj estis atenditaj, jen tiu ĉi, ekzemple, malfeliĉulo – fileto de serĝento-artileriisto kaj sanitaristino...
– Ĉu tri kruroj? – demandis Losoj.
– La trian membron li ne bezonas, – foliuminte paĝon de la albumo, diris Vagarŝako. – Kaj por tiu ĉi la intestaro ekstere same estas tute sennecesa, eblas ja enmeti internen, ĉu ne? Kaj al tiuj ĉi por kio estas fendo de la supra lipo? Tiuj infanoj ĉe ni nomiĝas leporetoj, leporlipo, ĉu vi aŭdis tian? Jen tio ĉi estas «jupo», malfacila kazo. Sed eblas, eblas batali! – subite, kvazaŭ iu al li kontraŭdiris, ekkriis Vagarŝako. – Jam nun oni bonege, esperdone batalas – Avidon en Leningrado, Bairov – mirindajn aferojn faras, Doleckij en Moskvo. Kial ni ĉi tie ne helpu al ili, kial ĉiujn nur tien sendi, diru, kamarado Zolotuĥin, vi ja vidas, kio estas tio?
Kvazaŭ vekiĝinte, kvazaŭ ne ĉion ankoraŭ bone komprenante, ĵetis Zinovio Simonoviĉ rigardon al la maldika, ĝibnaza, belega per sia bruliganta juneco kaj furioza konvinkiteco vizaĝo de Sainjan, en liajn profundajn, kvazaŭ petegantajn pri helpo okulojn, ekvidis apud li Luba-n, ankoraŭ pli malproksime la grizharan tempion kaj kuntiritajn brovojn de Ustimenko, frotis la frunton, frapfermis la albumon kaj proponis potence:
– Ĉu ni eksidu?
Eksidis ĉiuj, sola Eŭgeno staris flanke dum ioma tempo – fiera kaj kvazaŭ ofendita de la sorto.
– Estas la deka horo, – diris Zolotuĥin. – Ĉu ĝis la dekdua ni sukcesos?
– Pli frue! – promesis Sainjan.
– Ĉu infana fako? – demandis Zolotuĥin, elprenante malnovan notlibreton, pri kiu oni diris, ke tie estas enskribata la plej grava, kaj krome tia, por kio poste la unua sekretario staras ĝismorte. – Ĉu vi min al tio puŝas?
– Zinovio Simonoviĉ, – avertis Eŭgeno, – nia buĝeto...
– Vi – eksidu, – sen ajna severeco en la voĉo ordonis Zolotuĥin. – Kial vi pendas, kiel tiu «Focke-Wulf» – skoltavio? Eksidu!
Stepanov, certe, eksidis.
Losoj metis antaŭ si paperan folion.
– Infanan fakon ni havas, – diris Ustimenko, – ordinaran pediatrion. Ni parolas pri alio – pri fako sub nomo «kirurgio de infana aĝo». Kaj nome ne pri infana kirurgio, sed pri kirurgio ĝuste tiel nomita – de infana aĝo.
– Rakontu detale, – ordonis Zinivio Simonoviĉ. – Detale, sen simpligo – al kio vi kalkulas kaj kio por tio necesas. Vi, Andreo Ivanoviĉ, aŭskultante, cerbumu, por ilin ne turmenti, por pli rapide tion kompreni. Kaj ankaŭ vi, Eŭgeno Rodionoviĉ, ne fari diplomatan vizaĝon, per sola neenmiksiĝo la afero ne iros. Kiu rakontos? Ĉu vi, Sainjan?
– Li, – diris Luba kaj subite dense ruĝiĝis. – Kaj Vladimiro Atanazijeviĉ, okaze de neceso, kompletigos!
– Do, la ĉefa estas vi! – subridis Zolotuĥin al Luba kaj ekfumis, prepariĝinte longe aŭskulti kaj konformigi revojn de bonaj homoj kun teraj kaj malfacilaj postmilitaj materiaj ebloj.
Sed al si mem li jam donis ĵuron – firman ĵuron de fidinda homo: helpi. Helpi per ĉiuj fortoj, kaj ilin Zolotuĥin dume havis sufiĉe.
– Nu, mi aŭskultas, – diris Zolotuĥin. – Ek, kamarado Sainjan, komencu. Sed konsideru tion, ke ni sur la tero vivas kaj nia tero ĵus finis la militon. Ekzistas tia ŝategata vorto – sunumejo. Dume sen sunumejo.
– Kaj baseno? – singarde kaj serioze demandis Sainjan. – Ĉu pri baseno eblas?
Zolotuĥin kapjesis. Sed tuj koleriĝis:
– Kia tia baseno? Per kia mono ni basenojn konstruu? Vi kun tiaj ŝercoj ne hastu, doktoro, atendu iom...
– Negranda baseno por mia kirurgio de infana aĝo, esprimita en kosto de kolonoj... – komencis Vagarŝako, sed Zolotuĥin abrupte interrompis lin, deklarinte, ke ni komencas de la malĝusta fino.
Sainjan komencis de la alia fino. De trietaĝa domo, destinita por regiona departemento pri grenrezervado aŭ por ia alia kontoro. Tiu ĉi domo, limanta la malsanulejan kvartalon, tute taŭgis por plenumo de la deziroj de Vagarŝako. La kontoro tute povas ankoraŭ bonorde vivi tie, kie ĝi troviĝas nun, sed infanoj sen vera laboratorio ne povos. Ja tio estas speciala aparataro. De plenaĝulo oni povas preni dudek kubcentimetrojn kaj determini kion ajn, sed de infano – unu kubcentimetron, ĉu estas facile? Ankaŭ pri suba medicina personaro. Ĉu ĝin eblas dungi sen komunloĝejo? En pediatrio eĉ proverbo kreiĝis, ke tie kuracistoj laboras anstataŭ flegistinoj, ĉar la flegistinoj estas tro ŝarĝitaj. Konsideru, kamarado Zolotuĥin, en ordinara terapeŭtika fako laboras du flegistinoj kaj unu brankardistino. Kaj pacientoj tie estas proksimume tiaj: unu kamarado kun pneŭmonio, dua kun pleŭrito, kaj dek jam en tiom bona stato, ke tute povas helpi unu al la alia, al la najbaroj, tiel ke por unu pneŭmonio kaj unu pleŭrito jen kiom da flegistoj. Sed kun infanoj? Unu bezonas nutradon tra la nazo per nanaj dozoj, alian oni ne nutras tute, sed ĉe li pendas pogutigilo, kiun necesas observi atente. La tria nutriĝas post ĉiu tria horo, la kvaran necesas almeti al la patrina mamo, al la kvina doni suĉbotelon. Tiamaniere flegistino nur por nutrado de siaj infanoj malŝparas la tutan tempon, sed kio pri kuraciloj? Kaj se infano subite regurgitos sen observo, li eĉ perei povas dum kelkaj minutoj...
– Kiom da metroj de areo por komunloĝejo? – interrompis Zolotuĥin.
Ustimenko nomis ciferojn sen troigo, tiel li kutimiĝis kun Zolotuĥin. Zinovio Simonoviĉ diligente enskribis.
La porda manilo forte ekmoviĝis, tiel ŝiradis pordon nur Bogoslovskij. Luba malfermis. Nikolao Eŭgenjeviĉ eniris, forte apogante sin sur la bastono, la gaza masko pendis sur lia kolo, la vizaĝo estis en ŝvito. Kaj gutoj de sango minace ruĝis sur la kitelo.
«Kio?» – per la okuloj demandis Ustimenko.
– Mortis laborulo, bona homo, – diris Bogoslovskij. – Nur pro tiu kaŭzo, ke ambulancon oni atendis dum duono de nokto. Kaj tiom longe oni atendis ambulancon pro tio, ke aŭtomobiloj mankas kaj pneŭmatikoj sur ili estas sentaŭgaj. Kaj la aŭtoj mankas kaj la pneŭmatikoj malbonas ne tial, ke provizi Unĉanskon ne eblas, sed tial nur, ke kamarado Stepanov tute kontentiĝas per tio, kion oni al li donas de supre, kaj pro sia bonstato paciĝas kun ajna fiaĵo...
Eŭgeno malfermis la buŝon, por bruske rebati, sed silentis, rimarkinte sur si rigardon de Zolotuĥin. Kaj rigardon de Losoj. Kaj ankaŭ Ustimenko rigardis al li el sub la vilaj okulharoj.
«Ŝajnas, kaptos mi por la hodiaŭa tago riproĉon, – humile kaj amare pensis Stepanov. – Kaj ŝajnas, ke eĉ severan riproĉon kaptos».
Nikolao Eŭgenjeviĉ etendis la manon al la cigaredoj de Zolotuĥin, ekfumis, svingis la manon, dispelante la fumon. Sainjan ree ekparolis. Laŭorde paroli li ne scipovis, kaj ne prepariĝis al raporto, li parolis nur pri la plej grava, pri vive necesa, pri tio, ekzemple, ke iu saĝa kapo malaltigis la normojn por nutrado de infanoj kompare kun nutrado de plenaĝuloj...
– Laŭ grandeco, eble, – sulkante la frunton, grumblis Zolotuĥin, – ne sen logiko...
La konversacio kun reciprokaj riproĉoj kaj eĉ iuj bruskaĵoj finiĝis ne je la dek dua, sed je la unua horo posttagmeze. Zinovio Simonoviĉ ekscitiĝadis kaj bruskadis en ĉiuj tiuj nemaloftaj okazoj, kiam li aŭdis pri servila stulteco kaj kiam ne povis tuj tiun likvidi. Li bruskadis pro doloro, pro tio, ke mankis fortoj, kaj fojfoje eĉ scipovo. Sainjan dufoje ofendiĝis, sed Ustimenko skribis al li klarigan letereton, kaj Vagarŝako, glatumata sub la tablo de Luba, kvietiĝis kaj ne plu atakadis Zolotuĥin-on.
Ili disiĝis preskaŭ pace. Zinovio Simonoviĉ proponis al Eŭgeĉjeto tuj viziti la regionan komitaton por mallonga konversacio. La urba sanprotekta departemento respondis militiste:
– Jes, kamarado Zolotuĥin!
Kaj eĉ facile kunfrapis la kalkanumojn.
Kaj por Ustimenko ekiris malfacila tago kaj sama vespero kun ĉiaj malkonformaĵoj, fuŝoj kaj paneoj de la ankoraŭ nealĝustiĝinta malsanuleja meĥanismo. Nur je la naŭa horo li liberiĝis por viziti sian «unuan post Dio». Elisbaro Ŝabanoviĉ estis babilanta kun la juna Zolotuĥin. Ilia ĉambro estis plena de tabakfumo, ili ambaŭ estis pri io ridantaj. Evidentiĝis – Amiraĝibi rememoris, kiel en banejo li sidiĝis siatempe sur kudrilon kaj kiel doktoro Ustimenko tiun malican kudrilon forigis el lia organismo.
Vladimiro Atanazijeviĉ eksidis pli proksime al Amiraĝibi, pardonpetis, ke venis al li tiel malfrue. La maljuna ŝipestro respondis, ke al li ne mankis atento, li konversaciis kaj kun doktoro Neĉitajlo, kaj kun mirindega Nikolao Eŭgenjeviĉ. De li oni prenis sangon kaj aliajn komponantojn por plena klareco de bildo de la ĝenerala sanstato. Pri ĉio li estas kontenta.
– Ĉu vi manĝis? – interesiĝis Ustimenko.
– Nenion manĝis la ŝipestro, – rapide informis la juna Zolotuĥin. – Kiel oni alportis manĝaĵon, tiel ankaŭ forportis.
– Ĉu vere? – ree demandis Vladimiro Atanazijeviĉ.
– Mi dekutimiĝis, – malgaje ridetis la maljuna ŝipestro. – Dudek mil unuoj.
Liaj okuloj larmis. Kie vi estas, majesta Amiraĝibi, kie estas via ironia trankvilo ĉe vido de nigraj bombaviadiloj, flugantaj al la ŝipo, kie estas la voĉo, kiu prononcis la bonegajn vortojn, por ĉiam memorfiksitaj de Ustimenko: «Eternan memoron al la pereintoj! Neniam forgesos vin la sovetia popolo! Gloron por jarcentoj, laborantoj de la maro, militfratoj! Estu la profundo por vi varma lito, batalaj agloj, kie vi ripozas en eterna dormo...»? Kien malaperis la homo, kiu diris tiam, tuj post la pereo de «Faraono»: «Tio estas iomete da milito»? Kien malaperis «la unua post Dio»?
Kiel okazis, ke la malgrandan, malsanan, kun sekiĝinta vizaĝo simieton lasis al arbitro de la malica sorto tiuj, kiuj devis zorgi pri konservo de la persono de ŝipestro Amiraĝibi, Heroo de la Sovetunio Amiraĝibi, bonega homo Amiraĝibi, tiu mem, kiu diris pri la morto de Lionel Richard Charles Gay, la kvina gravo Neville:
– Ili, kiel milvoj, elŝiras el vivuloj pecojn de viva koro. Sed necesas iri kaj iri, necesas paŝi laŭ sia vojo, dum estas fortoj, kaj laŭeble ridetadi, doktoro, per ĉiuj fortoj ridetadi, sugestante viglecon al sia skipo. Rigardu, kiel mi ridetos, mi ellernis...
Tio estis bona leciono por Ustimenko siatempe.
Ankaŭ li devis tiel rideti, ankaŭ li estas ĉi tie «la unua post Dio». Li devas ellerni rideti kaj esti ekstere en bonega animstato. Kiam la afero estas malbona, la skipo rigardas sur la ponton, al sia ŝipestro. Kaj la malsanuloj – ja tio estas ĝuste la skipo? Tamen, ankaŭ la kuracistoj. Kaj eĉ brankardistinoj. Ĉi tie ĉio estas miksita, sur ŝipo estas pli simple, sed de unu fakto ne eblas foriri: Ustimenko ĉi tie estas ŝipestro. «La unua post Dio» – kiel diras kleraj maristoj. Tia, kiel Amiraĝibi dum la amasa aviadila atako kaj la atako de submarinoj. Sama!
Kaj, plu ridetante, Ustimenko diris per la vortoj de Amiraĝibi, per tiuj antaŭlongaj, militaj vortoj, kiujn prononcis Elisbaro Ŝabanoviĉ tuj post la furioza tondrado de «Oerlikon»-oj, post fajfado de falantaj bomboj, post raŭkaj komandoj: «Dekstre de la pobo estas bombaviadilo de la kontraŭulo!» – «Ekiris bomboj!» – «Dekstren!» – «Deirigu!»
– Ĉu vi memoras la «Cignolagon»?
– Ili estis multaj – tiuj baletoj.
– Mi deziras rememorigi viajn vortojn: «Tio estas nur danco de malgrandaj cignoj. Tio estas iomete da milito»...
Amiraĝibi levis al Ustimenko la fieran kapon, plu fieran, sur la malforta kokina kolo.
– Ĉu vi tiel pensas?
– Mi estas konvinkita. Atendu, ni okupiĝos pri vi.
– Kaj ne mallevos la flagon omaĝe de pereinta ŝipo?
– Ne, – diris Ustimenko, «la unua post Dio», ŝipestro sur la ponto en batalo, en marŝtormo kun indico dek du, antaŭ la pereo mem. – Ne! Vi estos en ordo, mi garantias!
– Kopitkin dum tria tago telefonas, – kolere diris kolonelo Svirelnikov, surmetante la parolilon de la speciala altfrekvenca telefono. – Nepre postulas doni al li – al Kopitkin, do, – la familinomon de tiu, kiu en la CK-on la leteron liveris.
Malŝata rideto glitis sur liaj lipoj, li iam estis severe riproĉita de Kopitkin pro senagado, kaj ekde tiam Svirelnikov ekmalamis la generalon. Tamen, iuj asertadis, ke ĉio okazis male: estis onidiroj, ke Kopitkin punis Svirelnikov-on ĝuste pro tro forta agado.
– Mi devis, kvankam al pli alta homo en rango, klarigi, ke tiaj uloj, kiel la suprenomita kondamnitino Ustimenko, neniam donas pretajn depoziciojn. Li eĉ disputi ne bonvolis. Li, jen, kvazaŭ al mi ordonas...
Kiam Svirelnikov koleris, iĝadis kompreneble, ke li estas homo tute malklera, la vorto «jen» iĝadis la ĉefa kaj preskaŭ sola en lia leksikono, kaj cetero estis simple longaj, sensencaj sakraĵoj.
– Inteligenciano, jen! – insultis li. – Ŝlemilo!
Oĵogin silentis. Li almenaŭ proponu eksidi – kiom eblas stari antaŭ la estro.
– Ŝi estis kondamnita de la speciala konsiliĝo[73], spionino, jen – la luno ŝin deziras akcepti[74], sed li – donu plenan konfeson. Mi al li – vi mem, kamarado Kopitkin, ĉu provis kun tiaj konversacii? Kaj li – mi ne konversaciojn bezonas, sed dokumenton, protokolon de pridemando.
Oĵogin silentis. Al li estis tute klare, ke Svirelnikov tuj atakos lin.
– Kiel ŝi?
– Pasumas en la medicinejo, – nedifinite respondis Oĵogin.
– Kaj pli precize?
– Do, ekmalsanis.
– Vi ĉi tie ne elturniĝu, – diris Svirelnikov. – Mi estas ne el la Internacia Ruĝa Lunarko kaj ne el baptistoj. Respondu laŭ la formo!
Oĵogin respondis laŭ la formo, kun eblaj por tia interparolo detaloj. Lia vizaĝo esprimis nekomprenon kaj penton. Kvazaŭ li vere ne sciis, kiel tio al li fariĝis. Sed, aliflanke...
Kaj li dismovis la manojn:
– La laboro estas tia, en blankaj gantoj la afero ne iros.
Tiel li ripetis la ŝatatajn vortojn de Svirelnikov, kion fari, verŝajne, ne indis, ĉar tiamaniere li kvazaŭ ankaŭ la responson pri sia batado estis falanta sur la kolonelon.
– Vi propran pekon al aliulo ne atribuu, – diris Svirelnikov severe. – Jen saĝulo! Pri blankaj gantoj mi vin kiel instukciis? Pri troa ĝentileco via temis, por fiinteligenciajn ceremoniojn ne aranĝi, liberalismon, ĉiajn tiajn «pardonu, permesu». Malamikon trakti kiel malamikon, jen pri kio temis. Kaj se io okazis, do ĉu ne eblis pli singarde? Jen ŝi kuŝas, kaj al mi Kopitkin premas. Kian vi havas taskon? Trovi la kanajlon, kiu la kalumnian leteron al la CK arogis liveri. Al kiu? Eĉ la nomon ne eblas diri, la sanktan por nia civitano nomon. Nun imagu en via cerbo: trafas la letero persone en la manojn, li legas la kalumnion, malican elpensaĵon, paskvilon, kaj afliktiĝas, distriĝas de ŝtataj aferoj, malŝparas sian valoregan tempon por esploro de detaloj pri tiu Ustimenko. Nu, kaj ni por kio? Sekve, ni eĉ gardi lin ne povas? Liberigi de tio? Kie estas do nia atentemo, pri kiu li persone nin senĉese instruas? Kie do?
Oĵogin silentis. Li ne povus respondi tiun demandon.
– Trovi la fiulon en niaj vicoj, – rigardante preter la majoro rekte antaŭ si, konkludis Svirelnikov. – Eltiri el ombro sub la sunon la malamikon, kiu leterojn de kondamnitoj sen rajto de komunikado transdonas. Trovi tiun kaj materialojn pri li transsendi por respektiva puno. Jen tian taskon antaŭ ni starigis kamarado Kopitkin kaj ni tiun taskon per ajna kosto plenumos. Ĉu vi komprenis?
– Komprenis, – per obeema voĉo diris Oĵogin.
– Do kial vi stultumas?
– Mi kulpas, kamarado kolonelo, mi tro nervozis.
– Do, vi respondos, se kulpas. Se via loko ne estas ĉi tie, ni vin elpelos. Se vi estas tia nervoza – demisiiĝu. Ĉi tie necesas havi ferajn nervojn. Ne infanĝardeno.
Li komencis akrigi krajonojn, per kiuj li skribadis rezoluciojn, pli ĝuste ne rezoluciojn, sed rezolucion, ĉiam unu kaj saman: «Konsentas». Kaj se Svirelnikov ne konsentis, li tiam nenion skribis, sed insultadis. Sub la vorto «konsentas» li subskribadis. La daton li metadis mem. Krajonojn la kolonelo akrigadis mirinde bele, kaj kiam li okupiĝadis pri tiu afero, li tuta kvazaŭ transfiguriĝadis. Li havis specialan tranĉilon por tiu operacio, kaj li akrigadis ĝin en sia kabineto dum horoj. Tio estis la sola malfortaĵo de Svirelnikov. Aliajn li ne havis: li ne drinkis, ne fumis, ne sciis fremdajn lingvojn, eĉ dum la milito ne estis eksterlande, ne havis amikojn. Li nur laboris, kaj tion ĉiuj pri li sciis.
Kaj sciis oni pri li ankoraŭ unu aferon: li estis parenco. Pri tio, kies nome, cirkulis diversaj onidiroj, nur unu afero estis sciata tute precize: Svirelnikov estas ĉu rekta parenco, ĉu boparenco de iu tre kaj tre influhava. Lia edzino Elizabeta Iraklijevna estas por iu onklino, aŭ nevino, aŭ eĉ vicfratino. Svirelnikov mem paroli pri tiuj temoj sin detenadis, sed ĉefintendanto Penkin, foje akompaninta la edzinon de kolonelo Svirelnikov en la ĉefurbon, poste rakontis en sia rondo, kia aŭtomobilo ilin tie renkontis kaj kien veturigis. Certe, Penkin nenion detale priskribis, sed «komprenigis». Kaj tio estis multe pli grava ol ajnaj detaloj.
Sian sekan, nigran kaj vejnozan edzinon la kolonelo timis kaj estimis ĝis tiom, ke paroladis kun ŝi eĉ telefone kun alspirado en la voĉo, kaj liaj okuloj fojfoje humidiĝadis, kiam temis pri la familio ĝenerale kaj pri la familio de Svirelnikov-oj speciale. Ne estante dotita per talento de elokventeco, la kolonelo tamen posedis tutan arsenalon da citaĵoj kaj nemalofte uzadis ilin, se diskutata demando koncernis ies familiajn interrilatojn. Kaj se ĉe iu en tio io iris malglate, kamarado Svirelnikov iĝadis tute senkompata, ruĝiĝadis, piedfrapadis kaj nenion diskutadis.
– Familio estas familio! – kriegadis li. – Kaj al neniu estas permesite, jen, bredi diversajn fiaĵojn tie, kie...
Se kredi tion, ke ĉiu homo havas sian veron, tiam ankaŭ ĉe Svirelnikov, sendube, esprimante per lia ordinara lingvaĵo, «havis lokon tielaĵo». Lia «vero» estis timo. Fariĝinte antaŭ multaj jaroj «parenco» kaj pro tiu parenceco – estro, Svirelnikov terure ektimis, ke li subite ne divenos, subite ne komplezos, subite faros ion malĝuste. Kaj fali tiam li devos de sur granda alto, de tia, ke eĉ ostoj ne restos. Tial li senĉese kaj plej fervore «orientiĝadis», sed, estante pro la naturo homo stulta, kaj ankoraŭ hastema, siajn «orientiĝojn» li ofte ŝanĝadis, komprenigante al la subuloj, ke kvazaŭ ekzistas tia opinio. Kaj ankaŭ nun li same diris al Oĵogin, ke ekzistas tia opinio, necesas plene forgesi la troigojn de la tridek sepa, alie ni punos, kaj severe. Ĉu klaras?
– Klaras, – diris Oĵogin.
– Vi pripensu, – ordonis la kolonelo. – Mi kun vi ne ŝercas. Kaj mi ne havas deziron pro via impertinenteco responsi supre. Ja oni min demandos, ĉu ne? Kiel vi opinias?
La majoro konsentis per sola vizaĝesprimo, per vortoj li ne kuraĝis.
– Kaj de kie en via generacio aperas nervoj? – ree diris Svirelnikov. – Kiam vi ilin akiris? Junularo... – aldonis li, kvankam Oĵogin estis ne multe pli juna ol li.
Suĉante la malsupran lipon, li estis akriganta trian krajonon – duopan, bluan kaj ruĝan. Oĵogin tute senfortiĝis. Kiom eblas tiele stari?
– Vi suferas, – prononcis la kolonelo iom poste. – Tio estas bona. Utila. Iru en vian kabineton, sidu iom, pripensu nian konversacion. Kaj memorfiksu: blankaj gantoj estas unu afero, sed troigoj estas alia. Kaj kolonelo Svirelnikov ne intencas responsi pro vi.
Oĵogin foriris.
Kaj Svirelnikov ree ektimis, kiel timadis ĉion, ĉiam, ĉiuminute. Unuflanke, estas bone, ke Elizabeta Iraklijevna «estas parencino», kaj pro tiu cirkonstanco ankaŭ li estas iugrade... Sed aliflanke, tiu, al kiu la geedzoj Svirelnikov-oj estas parencoj, same, kiel tio nomiĝas, iradas sub Dio. Kaj se li ne divenos? Tiam kiel?
Akriginte ĉiujn krajonojn, li subite elpensis, kion li faru, kaj per sia dika etfingro kunmetis telefonnumeron.
– Oĵogin?
– Jes, kamarado kolonelo.
– Mi ĉi tie cerbumis rilate de Ustimenko. Pripensis la demandon. Traventolis. La decido estos tia – ni donos por ŝi Gnetov-on. La ulo, ŝajne, estas forta. Mi ankoraŭ ne parolis kun li, mi tuj okupiĝos. Al vi eĉ sen ŝi sufiĉas laboro. Gnetov aliros al ŝi, ke vi kvazaŭ troigis. Kaj vi tian aferon ne sukcesos, vi ne eltiros. Ĉu vi komprenis?
– Mi komprenas.
– Ĉu vi ĉion komprenis?
– Jes. Via decido, kamarado kolonelo, certe, estas ĝusta.
– Sed ĉu malĝustaj iam estis?
Li surmetis la parolilon kaj kunmetis la numeron de la novulo – Gnetov.
– Venu al mi, – diris Svirelnikov. – Tio estas mi, la kolonelo. Ni konatiĝos.
Kaj li surmetis la rozajn, dikajn, virinecajn manojn sur la tablon. Sur la vitron. Dum Gnetov estis iranta, Svirelnikov pensis pri la malliberulino Ustimenko. Li rompis multajn tiajn. Kaj kiom ankoraŭ restis? De kie ili aperas? Je kio ili kredas, mortante? Kaj kiel povas kredi? Kion ili pensas?
– Ĉu vi permesas?
Svirelnikov nehaste kapjesis, plu tenante la manojn sur la tablo. Gnetov haltis je kelkaj paŝoj disde la tablo. La kolonelo ĵetis al li rigardon de malsupre supren. Ulo kiel ulo, ŝajne ia ŝirita.
– Kiu vi estas? – demandis Svirelnikov, kvazaŭ ne divenante, kun kiu li renkontiĝas.
Gnetov prezentis sin laŭforme.
– Jen, – prononcis Svirelnikov. – Ni ja estas en ofico. Ĉu klaras?
– Klaras.
– Eksidu! – ordonis li, kiam sufiĉe pririgardis Gnetov-on.
La ĉefleŭtenanto eksidis.
– Kie vi tiel ornamiĝis? – demandis Svirelnikov.
– En la persona dosiero ĉio estas skribita, – morne respondis Gnetov.
– Sed mi personajn dosierojn legi ne ŝatas, – interrompis la spiteman kamaradon la estro. – Mi devas en la okulojn de la homo rigardi – kia li estas. Ĉu vi komprenis? Raportu la aŭtobiografion.
– Ekde kia aĝo?
Li ne bruskis, tiu brulvundita de la milito junulo. Li simple ne scipovis rakonti pri si. Nu, kiel eblas rakonti «personan dosieron»?
– Raportu ekde la konscia aĝo. Mi aŭdis – vi estas aviadisto?
– Estis aviadisto.
– Faligita?
– En la kvardek unua.
– Kiel do vi tion permesis?
– Kiel ne permesi, kiam «li» havas kirasdorson? Mi pafas, trafas, sed al «li» nenio efikas.
– Ĉu vi ektimis?
– Eĉ ne sukcesis ektimi. Mi ekbrulis.
– Pereigis la maŝinon?
Gnetov ĵetis al la kolonelo rigardon sen ajna respekto – kun enuo.
– Kun mi oni jam tiel parolis, – diris li. – Kaj palpadis kaj rekte demandadis. Kaj kontroladis kaj rekontroladis. Finfine, kiel vi vidas, ekkredis. Ĉu estas senco ĉion rekomenci?
– Bone, ne ofendiĝu, – pace konsilis la kolonelo. – Mi tion pure patrece, devas ja mi koni vian aspekton.
– En la dokumentoj mia aspekto estas plene reflektita.
– Sed mi deziras persone aŭskulti. Ek, rakontu plu.
Gnetov silentis.
– Nu, – instigis la kolonelo. – Aŭ vin necesas peti?
– Ĝis marto de la kvardek dua, – superfortinte sin, daŭrigis Gnetov, – mi kuŝis en hospitalo. Oni min flikadis, riparadis, la haŭton greftadis, novan orelon konstruadis. Poste mi estis direktita servi en «Smerŝ»[75].
– Ĉu tie vi akiris la registarajn dekoraciojn? – interesiĝis Svirelnikov, kapmontrinte al la ordenrubandoj de Gnetov.
– La unuajn du ordenojn mi ricevis en la aviado.
– Interese rezultas. Lin oni faligis, sed li estis ordenita. Ĉu eraro okazis?
– Ne, eraro ne okazis.
– Do, oni vin distingis per registaraj dekoracioj pro viaj teruraj suferoj, ĉu? – kun kompata aspekto mokis Svirelnikov. – Aŭ kiel?
Gnetov silentis.
– Aŭ vi ĉe estraro troviĝis, komplezis?
– Mi neniun komplezis, – sekvis respondo. – Mi servis al la Sovetunio, kiel ordonas la militista ĵuro.
«Malmoleta, – pensis Svirelnikov. – Tia per unu dento ne dismordeblas!» Kaj demandis kun bonanimeco en la voĉo:
– Ĉu interesaj aferoj en via «Smerŝ» okazis? Io serioza?
«Interesaj?» – miris Gnetov.
Kaj respondis, pripensinte, ne tuj:
– Nenio elstara estis. Nur ordinaraj fiuloj-spionoj kaj senditaj sabotistoj. Okazadis ankaŭ pli akradentaj ezokoj. Ĝenerale la laboro estis malfacila – la faŝistoj siajn agentojn instruadis serioze, tuj ne estis kompreneble, necesis atento, por ke kaj lupon ne liberigi kaj senkulpulo ne suferu...
– Prefere dekon da senkulpuloj aresti, ol unu kulpulon liberigi, – levinte la fingron supren, eldiris Svirelnikov. – Tian mi havas precepton. Ĉu vi komprenas?
– Oni min instruis alie.
– Sed ĉe mi vi laboros en mia maniero. Sen inteligenciaĵoj!
Gnetov kun miro, silente ekrigardis al la kolonelo: al lia lunsimila, rozkolora vizaĝo, al la glate razitaj vangoj, al la nealta, sub grizhara broso frunto.
– Mi pri tio, Gnetov, diras, ke ekzistas tiaj inteligencianoj – ĝeniĝas malamikon severe puni.
– Kial nome inteligencianoj?
– Sed kiuj? Jen mi, ekzemple, estas el la sentera kamparanaro...
Gnetov denove silentis.
– Inter ni, – konfide prononcis Svirelnikov, – inter ni du, ne publike, mi honeste diros, Gnetov: per mia internaĵo ne fidas mi al tiu tavolo. Kion ajn faru al mi – mi ne povas fidi. Kiam mi rememoras...
Kaj li rakontis iujn legitajn historiojn, en kiuj li kvazaŭ partoprenis. Kaj pri kozaka drinkulo jesaulo, perfidulo, rakontis, kiun li mem – «senvesta kaj senŝua» Svirelnikov – mortpafekzekutis.
– Sed la jesaulo apenaŭ estis inteligenciano? – subridis Gnetov. – Kiel tiuj el la kozakoj, kiuj gloradis la skurĝon...
Pri la skurĝo la kolonelo ne memoris kaj nur diris distrite:
– Nu, kompreneble...
Tiam Gnetov transiris al ofensivo kaj demandis morne:
– Sed ĉu Felikso Edmundoviĉ[76] ne estis inteligenciano?
– Kion tio koncernas?
– Ĉion. Kaj ĉefe tion, ke la inteligencio ne tiom malmulte faris por la revolucio kaj per la vorto «inteligenciano» insulti estas malutile. Mi, interalie, mem estas el inteligencia familio kaj vidas nenion malbonan en tio, ke mia patro konstruis Dneproges-on[77] kiel inĝeniero, kaj la patrino estis tie lia proksima helpantino.
– He, kion vi arogas, junulo? – ofendiĝis la kolonelo. – Kiel vi kun mi parolas?
– Mi normale parolas, – respondis Gnetov, kaj Svirelnikov subite ekvidis tian sentiman rigardon, ke eĉ la manojn forigis de sur la tablo.
– Mi viajn lecionojn ne bezonas, – grumblis la kolonelo. – Jen, klarigas li al mi! Komparas!
Gnetov iomete ridetis, kaj tiu lia firma, facila kaj neestima rideto subite tute malekvilibrigis la kolonelon. Sed li saĝe retenis sin kaj diris per malgaja tono:
– Ni, Gnetov, ne kulpas, ke ne elkreskis en sovetian inteligencion. Ni deziris, sed mankis tempo. Ni gardadis vian feliĉan infanecon kontraŭ la malamiko, kontraŭ la imperiisto-sabotisto, kontraŭ la subfosanto, kontraŭ la teroristo. Indus kompreni kaj estimi nian generacion.
La brulvundita vango de Gnetov iomete rozkoloriĝis.
– Pardonu, kamarado kolonelo, – diris li, – mi ja diris ne en tiu senco. Sed pensas mi, ke homoj de via vivsperto, – en tio ja afero estas ne en nivelo de klereco, – pensas mi, vi tutegale jam estas inteligencio, kaj ke vi prononcas malĝuste – ĉu tio gravas?
– Nu, bone, rakontu plu, – paceme diris la kolonelo. – Se vi deziras – ekfumu, por la unua konatiĝo mi permesas.
– Dankon! Ĝenerale, en «Smerŝ» mi skizis unu planon kaj raportis ĝin al la estraro...
– Sub kiu vi servis do?
– Kiel – sub kiu? – ne komprenis Gnetov.
– Kiu estis la estro?
– Nia estro estis Ŝtub – ĉu vi ne aŭdis?
– Tio estas unĉanska, ĉu?
– Kia Unĉanskij? – ree ne komprenis Gnetov. – Ne Unĉanskij, sed Ŝtub Aŭgusto Janoviĉ...
La kolonelo eĉ koleriĝis pro tia hebeteco.
– Ja mi ĝuste diras – Ŝtub, – levis li la voĉon, – malalta tia, okulvitrulo, do li super Unĉansko kaj la regiono sidas...
– Mirinde! – rozkoloriĝante pro ĝojo, diris Gnetov. – Mi, vidu, kamarado kolonelo, tute perdis Aŭguston Janoviĉ-on, sed mi kun li...
Svirelnikov interrompis:
– Ĉu firma laboranto?
– Alia tia ne ekzistas! – laŭte, eĉ kun inspiro, knabece prononcis la ĉefleŭtenanto. – Li mian legendon ellaboris, mi ja nur ĝeneralajn konturojn havis.
Kaj, ree ruĝiĝinte pro ekscitiĝo, Gnetov komencis rakonti al la kolonelo, kiel li kun Ŝtub detale ellaboris regulojn de konduto de Gnetov en la malfronto de la malamiko. La afero estis en tio, ke la ĉefleŭtenanto tiam aspektis multe malpli bone, ol nun, kaj estis vera kriplulo. Unu brako ne funkciis, ne malfleksiĝadis kaj ne fleksiĝadis en la kubuto, la piedo treniĝis, kaj la vizaĝo estis tia, ke rigardi estis terure, nur poste, post la milito kirurgoj laboris kaj ion korektis. Ĝuste tiam Ŝtub elpensis «frenezulon». Gnetov ellernis skuiĝi, muĝi, etendi la manon por almozo, sensence rideti, kaj kun tio kaj danke al tio sentime kaj konstante fari skoltan agadon. Li laboris en la grupo de Ŝtub, kaj lin oni ĵetadis al la malamika teritorio dum du jaroj dek unu fojojn.
– Kaj ĉu vi eĉ unu fojon ne kaptiĝis? – demandis Svirelnikov.
Al tielaĵoj li ne tre kredis. Tro li respektis la germanojn, por permesi al si fidi tiujn fabelojn. Verŝajne, li kaptiĝis kaj nun laboras al spiona servo de la aliancanoj.
– Kial ne kaptiĝis? – kun miro respondis Gnetov. – Kaptiĝis unufoje. Germana regimenta kuracisto ekzamenis – ĉu mi vere estas frenezulo aŭ ne. Sed mi bone laboris, kamarado kolonelo, ne eblis subfosi. Ili devis min liberigi!
– Ĉu tio okazadis, ke ili liberigadis?
– Do, ĉu vi al mi ne kredas? – rigardante el sub la frunto, demandis Gnetov. – Ĉu vi pensas, ke Ŝtub estas knabo? Sed tamen se la afero estas tia kaj vi kun mi ne konversacias, sed esprimas malfidon, tiam bonvolu, morgaŭ mi revenos, tio estas – morgaŭ mi veturos al Moskvo kaj raportos...
– Bone, bone, ne polvu, – ree bonanime prononcis la kolonelo. – Ĉu vi ne komprenas, tia estas mia kutimo – eĉ la edzinon mi, okazas, pridemandas. Se vi laborus tiom, kiom mi, kun ĉiaj kontruloj, vi scius...
Li silentis iom, ridetante, kvazaŭ mokante sin mem, sian kutiman malfidon.
– Kaj ĉu vi povas vivi kaj neniun fidi? – subite tute morne demandis Gnetov. – Mi... ne povus...
– Fido okazas plie en filmoj kaj romanoj, – kun la sama rideto diris la kolonelo. – Kia en nia akra epoko povas esti fido? Homo troviĝis sur la okupaciita teritorio, la homon tie, certe, oni penis prilabori, la homo estas malforta, cedis, nun li estas ĵetita al ni...
– Kaj ĉu tiel ĉiuj?
– Homo estas malforta, – ripetis Svirelnikov. – Eĉ se leporon prilabori, oni diras, ĝi ellernos alumetojn ekbruligi, kaj se homo...
Li svingis la manon.
– Kio – homo? – obstine fiksrigardante al Svirelnikov, demandis Gnetov.
– Tio – homo, ke al li kun kredo aliri ne eblas. Kamarado Viŝinskij[78] niajn direktivojn kun tuta klareco formulis: «Pruvu, ke vi ne estas kulpa». Ĉu vi komprenas? Jen de kie kredo al homo komenciĝas. Kaj ne vane ni havas nocion «filtrado».
Venis adjutanto, alportis dosierujon kaj, ŝirmante ĝin per si disde la nova ĉefleŭtenanto, atendis, dum la mano de la kolonelo skribis en la dekstra supera angulo sian «konsentas». Tio estis ordonoj pri priserĉoj kaj arestoj kaj aliaj lokaj dokumentoj, kiujn la kolonelo neniam legadis. Li legadis nur tion, kio estis sendota al alta estraro en Moskvon.
– La ĉefintendanton al mi, – ordonis li, kiam la adjutanto fermis la dosierujon.
– Kredo, fraĉjo, estas tia afero, – diris la kolonelo, akompaninte la adjutanton per rigardo, – sur ĝi oni longe ne povas rajdi. Nu, do, vi finis la militon. Poste, laŭ via persona dosiero, vi ankoraŭ ricevis vundon.
– Ricevis.
– Ĉu gravan?
– Jaro kaj duono en hospitalo.
– Pensio al vi estis donita. Vi estis malmobilizita. Vi povus vivi kviete...
– Mi ne povas, – diris Gnetov. – Mi laciĝis vivi kviete.
– Via familia stato?
– Solulo.
– Kaj la gepatroj el Dneproges?
– La patro estis mortpafita de la germanoj, la patrino mortis.
– Ĉu ili troviĝis sur la okupaciita teritorio?
– La patro gvidis konspiran organizaĵon – tio ne nomiĝas...
– Ĉu en la persona dosiero tio estas reflektita? Ĉu dokumentoj ekzistas?
– Verŝajne, ekzistas.
– Ĉu Ŝtub estas informita pri tiu parto de via aŭtobiografio?
– Certe.
– Ĉu la patrino mortis en Moskvo?
– En Kalugo.
– Ĉu post filtrado?
– Ja ŝi neniam troviĝis sur la okupaciita teritorio.
– Kaj vi, Gnetov, ne ekscitiĝu.
– Sed kiel mi povas...
– Tiel vi povas! – interrompis Gnetov-on la kolonelo. – Ni ĉi tie ne ĝardenojn plantas, ni havas alian specialecon. Ni havas propran specifecon, kaj ne flamiĝu, se oni vin kontrolas kaj rekontrolas. Nun ni transiru al la afero. Vi okupiĝos pri unu perfidulino. Konsideru – ŝi estas danĝera serpento, venena. Iu Ustimenko – tiel ŝi sin mem nomas, sed tio ankoraŭ nenion signifas. Vi kontrolos profunde. La inaĉo estas diablino, vipuro kaj kontrulino. Ĵetiĝis kun pugnoj al nia majoro Oĵogin – insultis lin per «malamiko de la popolo» dum plenumado de la ofico, li puŝis, ŝi falis, tuta milito okazis. Nu, vi mem esploros, sed mi avertas – nia kulpo en tio tute malestas. Certe, iomete ne retenis sin la kamarado, sed ankaŭ li nervojn havas...
Al la pordo oni frapis, «laŭ via ordono» venis la ĉefintendanto – viro korpulenta, ĝentila kaj en sia animo muzikisto: kumule li estis dirigento de muzika amatora ensemblo.
– Jen, Penkin, provizu la ĉefleŭtenanton – la homo duan semajnon pasigas en gastejo. Loĝareon, meblaron, kion necesas liveru, energie agu. Pri provianto same.
Gnetov eliris kune kun Penkin.
– Ĉu vi iajn kapablojn havas? – interesiĝis la «muzikisto en la animo».
– Kapablojn? – miris Gnetov.
– Por amatoraj spektakloj...
– Ne, por amatoraj spektakloj mi ne konvenas, – ridetante respondis Gnetov. – Kaj ankaŭ... Ĉu vi ne rimarkis? Unu orelo preskaŭ tute malestas, la vizaĝo estas brulvundita, la brako apenaŭ fleksiĝas... Ne, mi ne konvenas por spektakloj.
Dum tagmanĝo li konatiĝis kun Oĵogin.
– Ĉu vi ŝakojn ludas? – demandis lin la majoro.
– Kun la frato ludis.
– Kaj ĉu la frato estas majstro?
– O ho! – subridis Gnetov. – Por ĉiuj siaj dek unu jaroj.
– Venu iam vespere, ni konversacios. Verŝajne al vi sola en nia «ĉefurbo» estos enue.
Trinkinte po glaso da kompoto, ili venis en la kabineton de Oĵogin, kie la majoro rakontis al Gnetov preskaŭ puran veron pri sia flamiĝemo kaj pri tio, kiel ofendis lin Ustimenko. Rakontante, li estis jam tute sincera kaj eĉ pentis pri sia misfaro, sed Gnetov lin eĉ fojon ne subtenis, eĉ unu vorton neŭtralan ne diris. Li silentis, aŭskultis kaj rigardis en la bonkorajn okulojn de Oĵogin per sia malmilda, nepalpebrumanta, postulema rigardo. Kaj la majoro, maltrankviliĝante pro tiu rigardo kaj timante la brulvunditan, kripligitan ĉefleŭtenanton, ial ne povis fini, ne povis trovi konvenan frazon por fino de sia incidento kun la malliberulino Ustimenko kaj ĉiam aldonadis vortojn, sentante, ke ili estas superfluaj, ĉiam survicigadis ilin, ĉiam hastis klarigi, sed nenion klarigis, konfuziĝis kaj eksilentis meze de vorto. Ĝenerale tiu nova laboranto havis iom timindan fizionomion. «Al tiu sufiĉas nur trafi en la manojn!» – frostotreme pensis la bonkora Oĵogin kaj, ferminte sin per ŝlosilo, komencis aŭskulti radion pri lastaj novaĵoj de literaturo kaj arto, fojfoje farante notojn en kajero por memoro.
– Kaj fino! – diris li al sia sekretariino Bella.
– Mi komprenas.
– Mi malsanas, mi mortas, mi mortis! – per melodrameca voĉo ekkriis kamarado Stepanov. – Mankas fortoj. Plena konsumiteco de la nerva sistemo. Cetere, ĉu vi ricevis kuponojn por aldona viando kaj grasoj?
Tio estis tute nekonvena, simple elŝiriĝis asocie kun la «konsumiteco». Elŝiriĝis – kaj ne repreneblas. Bella diris, ke jes, ŝi ricevis. Stepanov grandanime permesis al ŝi kvin kilogramojn preni al si, kaj la ceteron distribui kun kamaradino Gorbanjuk kaj «laŭ linio de la loka sindikata komitato». Poste li enrampis en la peltmantelon, surmetis la ĉapon, dismetis al la eksteraj poŝoj tiel, ke Bella vidu, ĉiujn siajn korajn kaj kontraŭspasmajn kuracilojn, ŝovis la piedojn en la profundajn galoŝojn kaj perpiede (necesas ja spiri!) ekiris hejmen.
Sed en la koridoro li rememoris, ke li ne ŝlosis la skribotablon, kaj revenis. La pordo al la akceptejo estis fermita ne dense, kaj li aŭdis kveradon de la sekretariino:
– Riproĉo kun fikso en la persona dosiero. Ne, tio estas ĝusta, tion Gorbanjuk diris, ja ŝi estas informita...
Kun subpremitaj lipoj Eŭgeno Rodionoviĉ trairis la akceptejon kaj ŝlosis ĉiujn kestojn de la tablo. Kaj foriris, ne adiaŭinte, ne ĵetinte rigardon al la sekretariino, ruĝiĝinta pro la embaraso. Nun li jam montros al ŝi dolĉan vivon! Ŝi ne plu vidos talonojn por viandaĵoj, por bakaĵoj! Li entute ŝin elpelos. Se vi estas helpkuracistino, do iru al la periferio, kiel ĉiuj aliaj normalaj sovetiaj junulinoj. Sed ne sidaĉu en akceptejo de granda estro!
En la manĝoĉambro Juĉjo estis solvanta matematikajn problemojn. Avo Metodo, sidaĉante en la ŝatata fotelo de Eŭgeno Rodionoviĉ, apud luksa radiricevilo, estis aŭskultanta rusajn popolkantojn. Paŭla Nazarovna, apoginte sin per la mano, same ĉeestis, malgaje aŭskultante en la pordo.
– Eble, oni min manĝigos per tagmanĝo? – tremante per la lipoj, diris Stepanov.
Li subite neelteneble ekkompatis sin: ĉiuj vivas ĉirkaŭ li, manĝas, trinkas, en varmo, al ili estas hele ĉi tie, komforte, ne blovas, li turmentiĝas, skribas librojn, trenas hejmen en la beko ĉion, kion li povas, kaj por li eĉ la tablo ne estas primetita.
– Mi deziras manĝi! – kriis li al oscedanta Iraida, kiu, certe, dormis dum duono de la tago. – Ĉu vi komprenas? Elemente!
Tiu vorto al li plaĉis, kaj li ripetis ĝin:
– Ĉu povas laboranta homo elemente deziri manĝi?
Avo Metodo deziris mallaŭtigi la kanton, elŝiriĝantan el la radiricevilo, sed pro timo ne venkis la teĥnikon kaj ĝislime plifortigis la sonon.
El la maŝino aŭdiĝis muĝo:
|
Malfermiĝu, ter' humida, Kvietigu, kara, min, Kaj azilon donu fridan, Ĉerkan kelon post la fin'. |
Kamarado Stepanov ĵetiĝis al la ricevilo, malŝaltis la sonon entute, ĵetis sur la plankon la peltan ĉapon, ekŝrikis:
– Ĉu por mi estos elementa kvieto? Ĉu oni lasos min ripozi? Miaj nervoj estas en ekstremo...
Avo Metodo ektrotis al la pordo – for de la kverelo, Juĉjo pro neatenditeco ekploris, Paŭla en la kuirĉambro diris al la avo:
– Tute freneziĝis la dika diablo! Kaj, kvazaŭ spite, makaronioj en la supo brulis...
– Li formanĝos, ne misglutos, – promesis avo Metodo ne sen kaŝa penso pri tio, ke se Eŭgeĉjo eĉ skoldos la malamatan de li Paŭla-n, do li, Metodo, neniom ĉagreniĝos...
Unu galoŝon Eŭgeno demetis facile, la alia, kvazaŭ spite, ne demetiĝadis. Iraida surgenuiĝis, helpis. Li kun kolero ekvidis en ŝiaj haroj lanugon kaj diris per plu tremanta voĉo:
– La kusenoj estas ĝis tiom truaj, ke vi tuta estas en lanugo. Kiam vi finfine instalos ordon en la hejmo? Ni vivas kiel porkoj, sed povus vivi, kiel... – Kaj, jam tute ne komprenante, kio el li eliras, ekkriis: – Povus vivi, kiel dioj!
– Ĉu verŝi al vi valerianon? – demandis Iraida.
– Sed ĉu supon ne eblas? – interesiĝis li, flarante el karafkolo riblikvoron. – Elementan supon? La homo venis el la laboro, la homo havas grandiozajn malagrablaĵojn, sur la karton estas metita la estonteco de la homo, la sorto de la familio, la honoro, la prospero, la vivordo...
Li verŝis al si ne riban, sed galangan likvoron, faritan de Rodiono Metodjeviĉ, mallerte, kun gluglado eltrinkis kaj komencis maĉi pankruston, montrante per la vizaĝo, ke li ne havas eĉ per kio almanĝi...
– Ja atendu, kateto, Paŭla tuj ĉion alportos, – petis Iraida.
– Mi ne manĝis eĉ paneron ekde la mateno, – mensogis la estro de la sanprotekta departemento. – Vin eĉ ne interesas, kio hodiaŭ okazis...
– Kio? – timigite demandis Iraida.
Ŝia pala, malfreŝa vizaĝo estis plu ĉifita per kudrolinio de la kuseno.
– Kio? – ripetis ŝi. – Ne turmentu min, Eĉjo.
Kiel li malamis tiun idiotan karesnomon! Ĉu eblis tion elpensi – Eĉjo! Kaj kiomfoje li petis ŝin ne nomi lin tiel.
– Almenaŭ hodiaŭ! – petegis Stepanov.
– Nu bone, Eŭgeĉjo, Eŭgeno, bone, pardonu. Do kio okazis?..
Sed la sata Paŭla alportis brasikon, haringon kun ringa cepo, fungojn kaj kokan hepaton, kaj dum ŝi ĉion dismetadis, nature, Stepanov silentis. La haringo estis kun sunfloroleo.
– Formetu! – diris Eŭgeno. – Vi ja scias, ke pro sunfloroleo mi havas pirozon. Ŝajne, tion eblas memorfiksi? Kaj atentu, estimata Paŭla, ke pro vorto «forgesis» mi faros deprenojn el la salajro.
Paŭla ruĝegiĝis kaj ekploregis.
Ŝi ŝatis ploregi, ofendita de la mastro aŭ de la mastrino. Ploregi dolĉe, hurlante kaj ululante. Ploregi kaj krii, ke ŝi turnos sin al la grupa komitato, nun estas ne la cara tempo. Kaj Iraida trinkigadis al ŝi valerianon kaj kuŝigadis ŝin sur sian liton «Jacob», aĉetitan en brokantejo kontraŭ freneza mono. Tiom timis ŝi, malvigliĝinta pro pigro kaj eterna duonkuŝado, subite resti sen domservistino.
– Mi entute vian monon ne bezonas! – kriis Paŭla. – Mi nenion bezonas. Brulu vi ĉiuj en fajro ĉi tie, morgaŭ mi al la grupa komitato pri vi plendos...
– Mi tagmanĝos en la kabineto, – ĵetinte la buŝtukon kaj leviĝinte, deklaris kamarado Stepanov, – ĉu vi aŭdas, Iraida! Kaj vin mi petas liberigi min de histeriaĵoj, – turniĝis li al Paŭla. – Ĉu vi komprenas, sinjorino?
Tamen, tiujn lastajn vortojn li prononcis ne tute certe. Nur ne sufiĉis al li kun liaj hodiaŭaj aferoj ankoraŭ skandalo en la grupkomitato.
Per pezaj paŝoj la estro de la sanprotekta departemento pasis al sia luksa skribotablo.
– Ĉu ricevis vi de la freneza kato? – kun kruela kompato interesiĝis en la kuirĉambro avo Metodo. – Sed vi, damo, ne toleru, vi, damo, vian kristanecon ĵetu en brulŝtipojn. Li vin al la maldekstra vango, kaj vi la dekstran submetas. Vi, Paŭla Nazarovna, restu ĉe viaj rajtoj...
– Li havas terurajn malagrablaĵojn, Paŭleto, – diris, enirante en la kuirĉambron, Iraida. – Pro dio, ne atentu. Kaj nenion diru ĉe li, li estas simple bulo da nervoj...
– Tutegale, krii al dungitoj li ne havas rajton, – atakis de sia flanko avo Metodo. – Li ĉiam prancas, ĉiam li estas super ĉiuj...
Iraida per langvora rigardo montris al avo Metodo malkonvenecon de liaj rimarkoj, kaj la avo, dum Paŭla kun Iraida estis fritantaj cepon, por forigi el la supo la odoron de brulintaj makaronioj, trotis en la manĝoĉambron – drinketi okaze de la granda hejma kverelo. Kaj fortiri en la kuirĉambron Juĉjon, al kiu verŝajne estas treege enue en lia malvarma kaj malkomforta ĉambro.
Atendinte, kiam Iraida iris al la edzo, la avo kunprenis la karafeton kun la riblikvoro, Juĉjon kondukis je la mano, kaj Paŭla, klukanta pro retenata ploro, verŝis al la maljunulo kaj la junulo kompoton. La avo glutis la likvoron, almanĝis per la kompoto kaj deklaris:
– Necesas al vi, Jegoro, en la Naĥimov-an lernejon[79] iri. Vi estos brava maristo, kiel la avo. Aŭ kiel admiralo Naĥimov mem. Ĉu mi prave diras, damo?
Kaj en la kabineto en tiu sama tempo Eŭgeno Rodionoviĉ estis rakontanta al Iraida, timigante ŝin per siaj malagrablaĵoj kaj ankoraŭ pli forte timiĝante mem:
– Tio komenciĝis en la tago de malfermo de la malsanulejo. Mi tiam al vi ne rakontis, indulgis viajn nervojn. Vidu, mi laŭ konsilo de nia Gorbanjuk, donis direktivon al Ustimenko – tiu serpento, kiun mi dorlotis sur mia brusto...
Li glutis ankoraŭ supon kaj, deŝovinte la lipon, demandis:
– Ĉu vi en ĝi kuirejajn ĉifonojn kuiris?
– Ho dio, Eŭgeno, – ekkoleris Iraida, – kial vi min torturas?
Kiam necesis, ŝi povis mem ĵetiĝi al atako. Kaj se por tagmanĝo estis vera aĉaĵo, tiam jam kamarado Stepanov silentis. Ne povis ja li, vere, diri, ke la mastrino devas de tempo al tempo rigardi en la kaserolon. Por tiu okazo Iraida havis ĉiam pretan respondon: «Ne arogu riproĉi min per panpeco. Mi ne estas mastrumantino. Mi estas kuracisto. Kaj mi ne en kontoro sidas, sed homojn kuracas». Ŝi vere kuracadis ĉe la fervojistoj dum duontago per fizikoterapio.
– Ĉu iomete brulis la supeto? – singarde diris Eŭgeno.
– Brulis, dum vi kriis al Paŭla.
Eŭgeno, superfortante sin, glutis ankoraŭ du kulerojn. Ĝenerale li ja hodiaŭ tagmanĝis en la «blua manĝejo», kaj la kverelon aranĝis nur por ordo.
– Ĉu por vi estas ne interese min aŭskulti? – kun amareco demandis li. – Ja tio koncernas ne nur min...
Ŝi respondis, ke interese kaj ke li haltis sur Ustimenko, kiun li dorlotis, kiel serpenton...
Stepanov lasis la supon kaj rakontis ĉion detale. La afero konsistis en tio, ke okazis grandega kaj maldeca skandalo, kiun blovekscitis la sama Vlaĉjeto, manĝu lin diablo. Gorbanjuk prave, sobre kaj racie rezonis, ke la vulgara populareco en la urbo kaj en la regiono de tiu ulo, Bogoslovskij, rapide disiros tra urboj kaj vilaĝoj, kaj ĉi tien, en la novan malsanulejon, ĵetiĝos malsanuloj de ĉiuj specoj kaj aĝoj. Pri Vagarŝako Sainjan oni same multe babilas, malgraŭ tio, ke li estas hundido kaj havas ankoraŭ lakton sur la lipoj. La damnita Ustimenko vokis ĉi tien ankoraŭ unu ulon, iun profesoron Ŝĉukin-on el Leningrado. Ŝĉukin ankoraŭ ne venis, sed al li, Stepanov, oni jam telefonas, ke li, bonvolu vidi, rezervu litojn en tiu malsanulejo, kie ankoraŭ nur estas laboronta la tiel nomata profesoro. Ĝenerale, li kaj Gorbanjuk ĝuste antaŭdiris, unue, staton de nesana eksciteco, kiu, sendube, estas treege malutila, kaj due, tiujn eblojn, kiujn kreas tiu eksciteco por materie senskrupulaj homoj.
– Pri kio vi diras? – iomete ektimis Iraida.
– Pri koruptaĵoj, – respondis Eŭgeno Rodionoviĉ. – Pri bakŝiŝoj, katineto. Al tiaj, kiel Ŝĉukin aŭ Bogoslovskij, ĉiu trenos kion ajn. Koran dankon, vi min ofendos, via varma rilato al mi...
– Eŭgeĉjo, ĉu vi ne troigas? – diris Iraida. – Ja tio estas eĉ danĝera, tiel pensi...
Kamarado Stepanov iris en la manĝoĉambron, serĉis la riblikvoron, ne trovis, drinkis konjakon kaj postulis la duan pladon. Iraida alportis viandbuletojn en cepa saŭco.
– Tion ĉi jam mi mem kuiris, – mensogis ŝi, – tio estas laŭ via gusto, spicita, kun pipro.
Eŭgeno pene enŝovis en sin la «spicitan, kun pipro», nomis la edzinon malmoderna idealistino, tamen, kiel ankaŭ sin mem, kaj diris poste, ke li havas nekontesteblajn informojn, ankoraŭ antaŭmilitajn, ke Bogoslovskij «prenadis». Kio koncernas Ŝĉukin-on, kun subrido klarigis Eŭgeĉjeto al sia idealisma edzino, do por kio li operaciu neoperacieblajn «senprofite». Ja devas en tio esti almenaŭ ia sobra prudento...
– Ne, mi ne konsentas, – obstine diris Iraida. – Mi kategorie ne konsentas. Mi memoras, kiel Vlaĉjo ankoraŭ estante knabo kriadis pri sobra prudento de fiuloj. Pri tio, ke el vidpunkto de fiulo, el vidpunkto de ties sobra prudento, tiu, kiu ne prenas bakŝiŝojn, estas stultulo...
– Kion vi per tio volas diri? – ree ektreminte per la lipo, interesiĝis Eŭgeno. – En kia direkto vi starigas la demandon?
– Aĥ, ja en nenia, – kun ĉagreno prononcis Iraida. – Simple vi estas incitita, laca, suspektema...
– Bone, ni ŝanĝu la direkton, – decidinte ne plu emociiĝi, diris Stepanov. – Jen, bonvolu! Ĉu povas nia malsanuleja kvartalo en la nunaj postmilitaj cirkonstancoj, kiam la vundoj ankoraŭ ne estas kuracitaj, kontentigi tutan nian multmilionan Sovetunion?
Iraida nur ŝultrolevis. Kion ŝi povis respondi?
– Ja kun tia direkto de demando vi ne povas ne konsenti?
Komprenebe, Iraida konsentis.
– Jen, kara mia, ĝuste tiujn troigojn de kamarado Ustimenko mi proponis racie profilakti. Sed ĉi tie al mi malfortunis, tragike malfortunis, malfortunis pro koincido de stultaj cirkonstancoj...
Kaj Stepanov rakontis, kiel nome al li malfortunis. Evidentiĝis, ke antaŭ la malfermo de la malsanuleja kvartalo kaj, kvazaŭ spite, dum malĉeesto de Ustimenko en la malsanulejon venis iu Puzirjov, diablo alportis lin el Arĥangelsko...
– Kiu Puzirjov? Ĉu tiu, kies nomon havas la placo?
– Tiu sama.
– Sed li ja heroe pereis?
– Do, ne pereis ja, – koleriĝis Eŭgeno. – Ĉiuj opiniis, ke li pereis kun la ceteraj gvardianoj, sed li restis viva. Lin rekte el nia placo oni forveturigis kaj kuracis. Kaj resanigis. Li eĉ tute ne sciis, per kiaj ordenoj lia plotono estis dekoraciita kaj kia li estas en Unĉansko fama homo. Li aŭdis pri Bogoslovskij, ke li estas ĉi tie, kaj alportis lin la malsankta potenco al Nikolao Eŭgenjeviĉ. Li lin ekde la infaneco konas laŭ Nigra Ravino – tiu sama Puzirjov, ekde la plej eta aĝo. Nu kaj opinias lin miraklisto. Kaj la maljuna Volovik al Puzirjov rifuzis pri enhospitaligo, ĉu vi imagas?
– Kiel do tio povis okazi?
– Ja tiel, ke mi ĉiam iun obeas, ĉiam montras inteligencian molkarakterecon. Mi obeis tiun Gorbanjuk – ĉu vi scias, kiel ŝi scipovas alkroĉiĝi? «Necesas meti finon al koruptaĵoj, al ili Ŝĉukin veturas, li tiros post si voston da paguloj, sur nin falos malhonoro, Bogoslovskij same prenas, ni devas esti ekster suspektoj!» Mi cedis, subskribis ordonon pri tio, ke aliurbanojn oni en nian malsanulejon ne enhospitaligu. Kie vi ekmalsanis – tie kuraciĝu. Ĝenerale mi estas prava, ĉe ni ĉie sanprotekto estas sur alta nivelo. Se ĉiuj komencos veturadi tien-reen – ja same estos malordo. Koncize, Ustimenko dum la malfermo de la malsanuleja kvartalo la tutan historion al Zolotuĥin kaj Losoj elmetis. Ĉu vi imagas? Puzirjov el la malsanulejo eliris, ekiris tra la urbo kaj legis la ŝildon: placo Puzirjov.
– Terure! – skuiĝinte per la mallarĝaj ŝultroj, prononcis Iraida. – Sed tio ja vere, Eĉjo, estas ekster ĉies kompreno!
– Mi vin ne demandas – ĉu ekster aŭ en. Mi jam kaptis pro tio severan riproĉon kun averto en la buroo de la regiona komitato. Jes, mi eraris. Grave eraris. Mi faris miajn pardonpetojn al Puzirjov. Sed memoru, vi vidos, kio el tiu Vlaĉja memagado rezultos. Vi vidos!
Li alportis la karafeton kun konjako en la kabineton, drinkis senpaŭze du glasetojn kaj komencis rakonti, kiel Puzirjov kondutis dum la kunsido de la buroo de la regiona komitato, kiam oni donis al li parolpermeson.
– Ĉu impertinente? – demandis Iraida.
– Ja ĝuste en tio estas la afero, ke modeste. Ekstreme modeste. Ĝenerale, se ne estus la damnita Ustimenko, nenio okazus. Sed tiam ĉio kune, kvazaŭ intence: kaj mia alvoko ŝpari sangon, kaj kelkaj malfacilaĵoj kun ambulanco, kaj diversaj malgrandaj mankoj...
– Sed tamen, kion nome diris Puzirjov?
– Tiu afero havas nun nenian signifon, – penseme prononcis Stepanov. – Gravas tio, ke mia aŭtoritato estas rompita. Terure rompita. Katastrofe. Vi ne povas al vi imagi, kiel kriis Zolotuĥin. Kapitano Puzirjov, – li kriis, – la unua enkuris en nian karan Unĉanskon, heroe elbatis el la centro de la urbo la faŝistajn banditojn, preskaŭ pereis, sed iu burokrataĉo... Ni, – li kriis, – la placon per la nomo de la heroo nomis, sed iu...
Stepanov svingis la manon kaj por longe eksilentis. Iraida alportis al li tason da propramane kuirita kafo – li plu silentis.
– Vi bezonas aerumi vin, ien veturi por ripozo, Eĉjeto, – diris Iraida kaj metis sian ĉiam malvarman polmon sur lian streĉitan pugnon. – Ĉu vi aŭdas, kateto?
– Mi tute alidirektos min al la scienca laboro, – promesis Eŭgeno Rodionoviĉ. – Jen – Ŝervud jam estas doktoro de sciencoj. Sed kio estas mi? Mi fordonas min tute al organiza laboro, kaj ĉiuj batoj falas sur min. Neniaj nervoj sufiĉas.
Li ofendite kaj funebre elmetis la malsupran lipon. Iraida kalkulis al li la pulson.
– Tro ofta, – diris ŝi. – Vi prefere kuŝiĝu, kara.
– Ne mirinde, ke tro ofta, – morne respondis Eŭgeno.
Kun peza suspiro li malnodis la kravaton kaj kuŝiĝis en la ŝtrumpetoj sur la sofon. Iraida kovris lin per plejdo. Li kisis al ŝi la manon, ceremonie kaj iomete eĉ tragike. Al la pordo frapis avo Metodo, diris laŭte:
– Eliru iu. Oni telegramon alportis, necesas subskribi, sed mi la okulvitrojn nesciate kien, tiele ilian patrinon, ŝovis..
– Iru subskribi, – ordonis Eŭgeno.
La telegramo estis el Moskvo – de Barbara. Ŝi estis veturiganta la patron, petis interkonsenti kun Ustimenko pri tio, ke rekte el la stacidomo Rodiono Metodjeviĉ estu metita en la malsanulejon.
– Pri tio vi mem interkonsentu, – diris al la edzino Eŭgeno. – Mi kun tiu fiulo ĉiujn diplomatiajn rilatojn disŝiris. Telefonu al li, mi petas, sed ne en mia nomo, sed ĝuste en tiu de Banjo. Voĉlegu la telegramon kaj ĝuste en tiu direkto solvu la demandon. Sed antaŭe alportu al mi varmbotelon, mi treege febrotremas...
– Ŝin necesas transmeti en la izolejon, – diris la ĉefleŭtenanto al la prizona kuracisto kun moknomo Sulamita. – Ĉu vi min aŭdas, Jeĥlakov?
Ruto Petroviĉ Jeĥlakov ne estis malbonkora homo. Simple dum longaj jaroj de mallibero al li ĉio tedegis. Kaj nun li deziris nur «postvivi», «elturniĝi», «konserviĝi». Lastfoje li estis enprizonigita en la kvardek unua jaro, kiam li ŝtelis ne pli kaj ne malpli ol ses kilogramojn da streptocido. Sed la cifero «ses kilogramoj» sonis ne tiom solide, ke Jeĥlakov estu mortpafekzekutita. Kaj krome oni juĝis la kuraciston-ŝteliston plie laŭ suspekto, sendubajn krimatestojn en hasto oni ne trovis, kaj la sperta fripono ĉion decide negadis kun animŝira patoso. La tribunalo kondamnis la ŝteliston al dek jaroj, kaj Sulamita iris en malliberejon, kie li tuj leviĝis kaj pro kvalito de sendaĵoj, kiujn li ricevadis el la libero, kaj pro la konsentema karaktero, ĉar li senrifuze laboris anstataŭ la libera dungita estro, kaj pro la artikolo – nu, kio estas friponeco kaj fripono kompare kun la «malamikoj de la popolo», inter kiuj fluis la vivo kaj agado de la ĝenerale ĉiurilate agrabla Ruto.
– Mi ne havas motivojn transmeti Ustimenkon en la izolejon, – tirante, kiel kuniklo, la nazon, diris Jeĥlakov. – Ja okazas riparado, ni laboras per duona kapacito, ĉio konfuziĝis. Ustimenko bone kuŝos en la komuna...
– Ŝi bezonas kvieton, – prononcis Gnetov, – kaj ĉirkaŭe oni kriegas kaj preskaŭ interbatiĝas. Kaj via riparado tion tute ne koncernas...
«Ankoraŭ novaĵoj! – pensis Ruto Petroviĉ. – Li min instruas. Kvieton! Ho, kiel ĉio tedis!»
– Se du damoj eksciis, ke ili havas komunan amoranton, tiam kvieto ne povas havi lokon, – penis ŝerci la kuracisto. – Unue ili preskaŭ murdis unu la alian – tiuj du ŝtelistinoj. Nun tio estas nur resonoj.
Gnetov al la ŝerco eĉ ne ridetis. «Jen kia ulaĉo! – pensis Ruto. – Kaj la vizaĝaĉo estas freneza, kvazaŭ bolkuirita!»
El la senelirejo de la koridoro aŭdiĝis kantado, la ĉefleŭtenanto aŭskultis:
|
Sur sablo fluas riveret', Lavas oron, Juna friponet', juna friponet' Petas prokuroron: Vi, estreto, fera ŝlosileto, Al liber' min lasu... |
– Prizona muzo, – diris Ruto. – Ekzistas eĉ talentoj – niaj amatoraj aŭtoroj, – certe, ne krimula folkloro, sed simile...
Sed pri amatoraj aŭtoroj Gnetov ne aŭskultis.
– Mi venos post horo, – aŭdis Ruto. – Ĝis tiu tempo vi transmetos Ustimenkon.
Li ĵetis rigardon al la horloĝo.
– Tio ne eblas, – malgaje prononcis doktoro Jeĥlakov. – Tute ne eblas. Mi komprenas, ke vi havas ofican devon, sed pridemandon ja eblas prokrasti?
– Mi opinias, ke tio vin ne koncernas, – diris Gnetov kaj leviĝis, – maldika, larĝŝultra, en botoj, kiajn ĉi tie portis neniu serĝento. Kaj samtempe strikta, severa, fortvola, vera ĈK-ano – tiel pri li pensis Ruto.
Kaj en la koridora senelirejo oni plu kantis:
|
...Vi respondu, fraĉjoj, Kiu l' estron murdis. Sur sablo fluas riveret', Oron lavas, Juna friponet', juna friponet' Mortkondamnon havas... |
«Ĝenerale, la ĉefleŭtenanto pravas», – pensis Ruto kaj ĉagreniĝis. La afero konsistis en tio, ke en la malsanulejo nun estis ripozanta unu merita «aŭtoritatulo» – ŝtelista «paĉjo», kiun Ruto ne senbaze timis. Al la «paĉjo» jam antaŭhieraŭ estis promesita la izolejo, kaj eĉ la malsanhistorion Jeĥlakov falsis respektive. La «paĉjo» esprimis al Ruto sian favoron, kaj nun necesis ĉion aboli, kio promesis nenion bonan al la doktoro. Ankaŭ kun la nova ĉefleŭtenanto ne indis malbonigi rilatojn, kaj la kompatinda Ruto trafis en magian rondon. «Jen, kiel mi devas turniĝi ĉi tie, – pensis li, ŝmirante dikan tavolon da butero, destinita por malsanuloj, sur panpecon, kaj altrinkante per teo, dolĉa ĝis abomeno. – Jen, kiel mi devas vivi!»
Al li estis malfacile koncentriĝi – malhelpis du damnitaj babilulinoj, kiuj ĉiam sidaĉis apud lia pordo: malrapide freneziĝanta maljunulino, kuzino de cara ministro pri kortego Stürmer, kaj fama fiaventuristino kaj friponino sinjorino Rossolimo-Apraksina, kiu sukcesis en la kvardeka jaro vendi al iu usonano «sian propran» Marmoran palacon en Leningrado. La aĉetkontrakto estis kompilita laŭ ĉiuj reguloj kun klaŭzo pri ricevo de proprieto «tuj post likvido de la Soveta potenco». Nun Rossolimo estis rakontanta al Stürmer pri sia lasta amanto – grafo Govoruĥa-Otrok, kaj fraŭlino Stürmer hihiadis kaj ne kredis:
– Oj, kia vi estas halanĝulino, Manjo, oj, kia vi estas petolema!
Maĉante la buterpanon, Jeĥlakov elŝoviĝis kaj kriis:
– Kia klubo ĉi tie? Huŝ for!
La maljunulinoj ekstaris, sed Ruto maldecidis kaj, tirante la nazon, ordonis al ili:
– Ustimenkon el la dua transportu en la izolejon.
– Jes, estro! – matrose respondis Stürmer.
Kaj la ĉiam impertinenta Rossolimo interesiĝis:
– Ĉu ŝi ne scipovas iri?
– Plenumu la ordonon! – forte palpebrumante, koleriĝis la doktoro. – Ĉesigu parolojn!
Eĉ la maljunulinoj lin ne obeadis. Li kun bruo frapfermis post si la pordon. Nun necesas ne trafi al la «paĉjo» – alie li pereos!
– Ekstaru, Ustimenko, – alkroĉiĝinte al la piedparto de la lito de Aglaja Petrovna per la mano, simila al koka piedo, diris Stürmer. – Ekstaru, ĉu vi aŭdas? – Kaj ŝi skuis la liton.
La ŝtelistinoj kun trostreĉo, hurlante, kantis:
Mi scias – vi min ne atendas,
Ne legas vi miajn leterojn.
Renkonti min vi ne alvenos,
Rekoni min – vana espero.
– Knabinoj, ĉesu, – kriis Stürmer, – mi havas ordonon de la estreto-ŝlosileto, comprenez-vous?
La ŝtelistinoj ĉesis kanti.
– Mi ne komprenas, kial mi subite devas ekstari, – diri Aglaja Petrovna. – Kiu vi estas?
– Kion vi de ŝi bezonas, megero? – demandis la pli juna ŝtelistino, kun turkisaj okuloj kaj kaprica, kuspita nazo. – Vi kial al ŝi trudiĝas?
La alia, kun grandega batbluaĵo sub la okulo, rigardis silente, atendis, kiam eblos «eksplodi». Aglaja Petrovna nur hodiaŭ matene rekonsciiĝis kaj havis tian kompatindan aspekton, ke la ŝtelistinoj eĉ kantis al ŝi, por malenuigi. Ŝi havis mirindan kvaliton – plaĉi al homoj. Ŝi ridetas – kaj plaĉas. Ekridas – des pli. Ŝi ekdisputas – kaj fiksaŭskultas eĉ tiuj, kun kiuj ŝi malkonsentas. Kiam ŝi konsentas – tio estas neatendita donaco. Kaj se diras bonan vorton – kvazaŭ varmigas. Kaj la ŝtelistinojn ŝi sukcesis konsoli. Ŝi diris al ili, ke ilia Skarabo estas ne granda perdo, rompi veran amikecon pro tia bruto estas ridinde kaj nur lin ĝojigas, prefere ili ambaŭ Skarabon ekmalestimu, kiel ekzemplo por tiaj, kiel li, ke ili ne moku tiajn knabinojn, kiel Zoja kaj Zina.
– Li, por ne embarasiĝi, nin ambaŭ nomadis karulinoj, – tra larmoj diris Zina. – Kaj Zoja-n kaj min.
– De ŝi li prenas tridek rublojn kaj de mi – tridek rublojn, – ŝmacante per la nazo, subtenis Zoja. – Li, certe, estas ne malsekisto, kaj ne seruristo, kaj ne helisto, sed, eble, eĉ pli malbona, ol ni kun nia rompita vivo...
Aglaja Petrovna jam delonge sciis, ke malsekisto estas murdisto, seruristo – loĝeja ŝtelisto, helisto – taga ŝtelisto, nemalmulte ŝi aŭdis en siaj malliberejaj kaj prizonaj kameroj ĉion plej diversan kaj scipovis aŭskulti sen abomeno. Ankaŭ nun ŝi ĉion elaŭskultis kaj ne ŝultrolevis silente, sed konsilis, kvankam estis malfacile konsili en tiuj malklaraj, teruraj vivoj. Kaj la ŝtelistinoj, interrigardinte inter si, decidis tiun «strangan damon» gardi kontraŭ ofendoj.
– Batita, – diris Zoja, kiam Aglaja Petrovna ankoraŭ ne rekonsciiĝis. – Al la cerbo batita. Mi scias...
Zina ne respondis. Ili tiam ankoraŭ ne parolis unu kun la alia.
Kaj nun tiuj «mumioj» subite estis forprenantaj de ili Aglaja-n Petrovna-n.
– Dirite – ne tuŝu! – ŝrikis Zina, komencante «ekscitiĝi kaj eksplodi». – Al kiu ŝi malhelpas?
– Knabinoj, ne faru nebulon, – petis Rossolimo-Apraksina. – Ĉio estas bela kaj eleganta, kiel sonĝo. La sinjorinon oni sendas en la izolejon, kion ni ĉiuj revas kaj aspiras. Civitanino Ustimenko, ĉu vi iros per viaj piedoj aŭ ni trenos vin, kvazaŭ vi vere estas ruino?
En la ŝtelista ĵargono ruino estas invalido.
– Mi ĝisiros! – diris Aglaja Petrovna.
– Ŝi tute povas kadavriĝi, – severe diris Zoja.
– Ne kadavriĝos! – ekstarante, promesis Aglaja Petrovna.
Zina suspiris kun envio:
– Kia figuro! Mirinde, en tiaj jaroj kaj tia konserviĝo...
Ambaŭ ŝtelistinoj akompanis Aglaja-n Petrovna-n ĝis la eta izolejo kaj, spite al ĉiuj reguloj, sidis kun ŝi, ĝis venis la severa Gnetov. Ĉi tie estis aŭdeble, kiel Stürmer haltigis lin apud la pordo kaj sciigis al li tion, kion ŝi rakontadis al ĉiuj novaj enketistoj:
– Civitano estro, kiel vi povas al vi klarigi, ke civitano Menĵinskij mem, kiam oni min unuafoje arestis, konversaciis kun mi kaj ordonis min liberigi, deklarinte, ke mi estas senmalutila kaj stulta insekto. Mi estis liberigita laŭ ordono de Menĵinskij, kaj kiam li mortis, oni min enprizonigis malgraŭ lia volo. Kiel tio klarigeblas?
– Tralasu min, – ordonis Gnetov kaj eniris en la izolejon.
Aglaja Petrovna ĝemis kaj abrupte levis la kapon de sur la pajla kuseno. Zoja kaj Zina ĵetiĝis for. Kaj Aglaja Petrovna fiksrigardis, ne kredante al si, poste ne tuj komprenis: «Ne Vlaĉjo. Sed similas, similas, terure similas. Aŭ ne similas eĉ, sed io alia en li estas, io multe pli grava, ol sameco en vizaĝaj trajtoj. Ĉu la okuloj? Ĉu firmeco kaj netoleremo? Ĉu rekteco de rigardo?»
– Kion vi? – interesiĝis Gnetov, kiu ne malatentis ĉion tion, kio okazis al Aglaja Petrovna.
– Nenion.
– Sed vi...
– Al mi estas nenio, – amare respondis ŝi, pensante pri Vlaĉjo kaj turmentiĝante pro tio, ke ŝi neniam plu vidos lin.
– Kiel vi fartas?
– Kaj kial tio vin interesas?
Se la letero ne ĝisiris, pri kio ŝi parolu? Por kio? Nun tiu ĉi komencos torturon, elŝirados la nomon. Sed li ne ekscios. Ili neniam kaj nenion ekscios. Ŝi ankoraŭ longe povas elteni. Kaj poste ili ŝin murdu. Kaj ŝi diris:
– Mi nenion kaj neniam diros al vi. Vi ĉiuj por mi estas profunde abomenaj. Mi scias ĉiujn viajn alirojn, elturniĝojn, cigaredetojn, korecon, mi scias, kiel vi mensogas, per kiaj rimedoj igas homojn kalumnii eĉ sin mem. Mi spertis ĉion, trairis ĉion. Min ne eblas timigi. Se vi deziras – enskribu: ni, enprizonigitaj de vi komunistoj, eĉ tie ĉi, trans la kradoj, kredas, ke nia Soveta potenco al ĉiuj ĉi malicaĵoj ne havas rilaton. Ĉi tie kuniĝis sabotistoj, malamikoj de la popolo, komplotuloj, kiuj, kaŝe de la partio, kaŝe de la popolo, kaŝe de la Centra Komitato, kaŝe de kamarado Stalino, turmentas homojn, kripligas ilian vivon, murdas ilin...
Tiel ŝi estis tiam komprenanta ĉion, kio estis okazanta ĉirkaŭe. Ŝi parolis malrapide, parolis egale, mallaŭte kaj konvinkite, parolis per la vortoj, kiuj delonge helpadis al ŝi en tiuj senfinaj horoj kaj tagoj, kiam ŝia morala forto estis preta rompiĝi. Per tiuj nocioj ŝi estis kvazaŭ reviviĝanta, kvazaŭ firmiganta sian estadon, per tiuj vortoj, antaŭlonge kunmetitaj en frazojn, per tiuj frazoj, antaŭlonge parkeritaj, sed tamen ĉiam restantaj ĉefaj, ŝi savadis sin el la peza, amara, ĉiam bruliganta sento de ofendiĝo, al kiu ne eblis cedi, ĉar tial ŝi perfidus la tutan sencon de sia vivo. Kaj, nenion kaj neniun perfidante, ŝi luktis ĉi tie por sia partio, por ties honoro kaj pureco, luktis kontraŭ malamikoj de la partio, kontraŭ persekutantoj de komunistoj, kontraŭ murdistoj kaj fiuloj, kiuj provizore – ŝi estis certa pri provizoreco de ĉio ĉi – atingis la potencon en la punaj organoj de tiu diktaturo, kies esencon kaj sencon ŝi komprenadis ĉiam precize kaj ĝuste per tuta sia naturo. Ŝi, sed ne tiuj ĉi! Komprenadis la malliberulino, sed ne tiuj, kiuj ŝin enprizonigis. Tiuj – nenion plu komprenadis. Ili nur plenumadis ies teruran kaj fian ordonon...
Gnetov aŭskultis silente, mallevinte la okulojn. Ŝi ankaŭ tiajn vidis. Ĉiajn ŝi vidis kaj nur miradis, kiel bone ili nun elektis por si siajn kadrojn, se en tiujn kadrojn ne penetris eĉ unu komunisto en ŝia kompreno de tiu ĉi vorto. Ĉiuokaze, eĉ unu veran ŝi ne renkontis.
– Ĉu sufiĉas al vi? – elturmentiĝinte pro sia parolo, demandis ŝi.
Doloris la gingivoj, la palato, doloris ĉio, kaj plej multe la kapo.
– Diru! – prononcis la ĉefleŭtenanto.
Lia voĉo estis malviva, sen esprimo. Aŭ denove estis bruo en ŝiaj oreloj, kiel dum ĉiuj tagoj post la batado?
– Kion mi diru?
– Ĉion. Mi devas kompreni.
Ŝi ĵetis rigardon al li. Li sidis sur blanka tabureto, apoginte la manojn sur la genuoj. Liaj genuoj estis akraj, la botoj estis gumtolaj, kiel dum la milito, kun larĝaj malaltaj krurumoj. Kaj la kubutoj estis akraj. Maldika, neprizorgita, morna homo. Tiajn ŝi same renkontadis, ne dorlotitajn de la vivo. Kaj ŝajne, ankoraŭ kriplulo? Ŝi fiksrigardis: brunaj makuloj kaj distordita, kripligita orelo. Kaj la manon li iel strange tenas. Ĉu ĉe ili servas invalidoj? «Li povus ricevadi pension, – pensis ŝi, – por kio li ĉion ĉi bezonas?»
– Eble, vi laciĝis hodiaŭ? – interesiĝis li, nenion plu aŭdinte.
– Ne, – diris Aglaja Petrovna.
– Eble, vi deziras ion ricevi? Ian manĝaĵon? – interesiĝis li obtuze. – Ĉi tie eblas.
– Ne.
– Eble, ankoraŭ matracon? Ĉu ĉi tie ne estas malmole?
– Ne.
Ŝi vidis, kiel li ĉirkaŭlekis la sekiĝintajn lipojn. Ĉu li deziras trinki? Do kial li ne trinkas?
– Se vi malbone fartas, mi povas foriri.
– Vi ne gaste venis.
Jam antaŭlonge, kiam ŝi ankoraŭ al tiu – al la unua, kredante pri ĉi-tiea justeco, al tiu, kun maldikaj lipoj, kun moka rigardo de la ĉion ekkonintaj okuloj, ankoraŭ tie, post la filtrejo por deportitoj, al tiu, kun familinomo Spektorov, penis klarigi, enkapigi, – li respondis al ŝi per vortoj, kiel ŝajnis al ŝi, ŝercaj: «Pruvu vian senkulpecon».
– Permesu, – eĉ konfuziĝis tiam ŝi, – kial do mi devas tion fari? Ja ekzistas neniaj pruvoj de kulpeco!
– He-e, karulino! – subridis Spektorov.
Kaj bonanime proponis al ŝi ekfumi.
Ŝi ne prenis, kvankam antaŭe prenadis. Kaj ekde tiu momento ŝi faris por si regulon preni nenion de «ili», ne paroli sincere, ne plendi al «ili», ne iri al amika, simpla konversacio. Ĉu pruvi sian senkulpecon, kiam nenio pruvas kulpon? Tion ja elpensis la inkvizitoroj!
– Nu, kaj kio do? – subridis Spektorov. – Ĉio taŭga en historio al ni konvenas. Taŭgas. Ĉu vi komprenas? Kamarado Viŝinskij modifis la forgesitan por nia utilo. Sed ĉu vi estas juristo?
– Komunisto! – trankvile respondis ŝi.
– Ĉu vere?
Tiam ŝi ekploris. Lastfoje. Kaj poste ŝi komencis hardiĝi. Tio okazadis kun multaj, ne nur kun ŝi sola. La ĉefa estis ne cedi morale, konservi kredon, ne fali, ne malfortiĝi, – propra biskoto, propra transdonaĵo, propra sapo – kiom da homoj pereis sur tio! Ŝi ne cedadis. Kaj tiaj, kiel ŝi, estis multaj, multegaj.
Ne cedinte kaj hardiĝinte, ŝi ekmalamis «ilin» ĉiujn.
Kaj nun, kiam antaŭ ŝi sidis bruligita de la milito kaj vundita en la milito pura kaj honesta homo, kun jam malfermita al ŝi renkonte arda koro, ne ellerninta malkredi, preta kompreni kaj ne avari fortojn por ŝia afero, – ŝi ne kredis al li, ne permesis al li penetri detalojn de siaj cirkonstancoj, ne allasis lin al la historio de siaj suferoj kaj de sia malmolkoreco, malmildigante Gnetov-on kaj incitante lin, ĉar li ne estis komprenanta la kaŭzojn de ŝia malamo al li, kiun ŝi eĉ vidis unuafoje.
– Bone, – diris li post neelteneble longa silento. – Resaniĝu. Vi estas ankoraŭ malforta, mi komprenas. Sed mi konvinke petas vin, kiam ni renkontiĝos – estu kun mi sincera.
Leviĝinte, li ankoraŭ iomete staris kaj prononcis, preter sia volo, frazon, kiu tre mirigis Aglaja-n Petrovna-n.
– Komprenu, – diris li, – ja ekzistas ankaŭ eraroj. Historio instruas nin, ke nia forto estas ankoraŭ en scipovo korekti eraron. Eble, ankaŭ kun vi okazis eraro, sed sen via helpo mi ne komprenos...
– Ĉu vi legis mian dosieron?
– Ĝi ne estas ĉi tie.
– Sur ĝi estas skribite «K. e.» – «Konservi eterne». Vi povas ĝin postuli. Prefere legu la dosieron kaj lasu min kvieta.
Li nenion respondis, foriris. Ŝi fermis la okulojn kaj penis ekdormi.
Ĝis la oka de vespero Gnetov sensence foliumadis la pasporton-formularon de Aglaja Petrovna. El tiuj folioj li nenion komprenis kaj, por ke ne estu tiel terure malfacile en la animo, iris en kinejon. Sed tio, kio estis okazanta sur la ekrano, lin neniom koncernis. Lin tute ne interesis la kinofilmo, farita en urbo, en kiu oni eĉ ne sciis, kio estas nigrumo. Li nur oscedadis pro nerealaj eksplodoj, pro piroteĥnika fumo de batalo, pro tuta tiu galimatio, kiu al homoj, ne flarintaj militon, ŝajnas vera milito. Li oscedadis kaj hontis.
En la nova loĝejo, en kiun lin hodiaŭ loĝigis la muzika Penkin, Gnetov per tranĉilo, kiel dum la milito, manĝis rigidiĝintan konservaĵon, altrinkis ĝin per malvarma akvo, tiom malvarma, ke pro ĝi doloris la dentoj, kaj eksidis skribi al Ŝtub.
Li skribadis longe, kaj kiam li relegis, tiam al li ŝajnis, ke ĉio skribita same similas al tio, kion li pensas kaj sentas, kiel la kinofilmo, kiun li vidis, similas al la travivita de li milito.
Estis jam tre malfrue – ĉirkaŭ la dua horo post la noktomezo.
Gnetov iom iris tra la ĉambro, ankoraŭ trinkis plivarmiĝintan akvon, ŝiris la leteron kaj komencis skribi alian. Sed ĉu povis al li troviĝi vortoj, per kiuj, almenaŭ en malforta grado, almenaŭ en la plej mizera grado eblus esprimi tion, kion li sentis!
Ne, tiaj vortoj ne ekzistis! Ili ankoraŭ ne naskiĝis al la mondo! Ĉe li, certe. Ja ne povis li, ĈK-ano, uzi la nociojn, kiujn li aŭdis de Ustimenko A. P.?.. Aŭ povis?
Li nenion sciis, nenion konsciis, nenion povis kompreni...
Tamen, ŝajne, firme li sciis nur unu aferon, pli ĝuste, eksciis antaŭ la mateniĝo: Gnetov komprenis, ke Ustimenko A. P. ne povas esti kulpa pri io ajn.
– Ne povas! – diris li obtuze. – Ne povas, ne! Ne eblas!
Leteron al Ŝtub li ne sendis.
Prujnokovrita matena eskprestrajno milde haltis, el la vagonoj neniu eliris en Unĉansko, la vagonaro dormis. Ustimenko, glitante per la bastono, forte lamante, pene ekiris al la internacia vagono, vagonservisto malfacile malfermis la alfrostiĝintan en voja blizardo pordon, viŝis per ĉifono la apogilon; alta, aristokrateca, simila al ĉiuj famuloj kune, profesoro Ŝĉukin nehaste deiris sur la peronon, ĉirkaŭrigardis en atendo de, verŝajne, honora gardo – tian aspekton li havis en kastoroj inter valizoj, kiujn estis elportanta la postdorma, sed penema vagonservisto.
Ĉu filino, ĉu nepino de la profesoro, en malpeza peltmantelo, en ĉapeto kun plumeto, rozkolora, tute ne ŝminkita – verŝajne, ne sukcesis, – la unua etendis la manon al Vladimiro Atanazijeviĉ, diris:
– Ŝĉukina, mi tre ĝojas...
La profesoro mem, de tempo al tempo ridante, kvazaŭ ne komprenante, kien lin alportis diablo, prigardadis la novan stacidomon, la grandegan, sur eĉ pli grandega piedestalo, monumenton kun prujnokovritaj lipharoj kaj brovoj kaj kun pipo en la mano, sur kiu instaliĝis hirtiĝinta pasero.
– Jen ni alveturis, – diris la profesoro al la nepino aŭ filino.
Tuj okupi sian loĝejon Ŝĉukin ne deziris en ajna okazo, li esprimis malnovmaniere, ke li preferas «gasti» en hotelo por komenco. Kaj poste, aranĝinte la aferojn, li transloĝiĝos...
En «Volgo» la profesoro, timiginte deĵorantan administriston per sia senekzempla por Unĉansko respektinda aspekto, loĝiĝis en apartamento kosta je okdek rubloj por tagnokto. Vladimiro Atanazijeviĉ akompanis lin ĝis la pordo de la numero, sed nek Ŝĉukin mem, nek lia filino delasis Ustimenkon.
– Ni unue matenmanĝu, – per murmureganta voĉo prononcis Teodoro Teodoroviĉ. – Ĉu oni ĉi tie tolereble manĝigas?
Vladimiro Atanazijeviĉ ne sciis. Dum Henjo estis alivestanta sin en la dormoĉambro, Ŝĉukin mirigis sian ĉefkuraciston per informo pri tio, ke li alveturis en Unĉanskon ne kun nepino kaj ne kun filino, sed kun edzino.
– Kaj tio, ke mi nomas ŝin filino, mia amiko, havas nenian signifon. Ŝi estas pli juna ol mi nur je tridek du jaroj...
Io malgaja aŭdiĝis al Vladimiro Atanazijeviĉ en la voĉo de la fama Ŝĉukin...
Estis preskaŭ la deka horo, kiam ili malleviĝis en la restoracion, kaj Teodoro Teodoroviĉ postulis al si la ĉefkuiriston.
– Kia estas via nomo? – interesiĝis Ŝĉukin.
– Demetrio Petroviĉ, – atente rigardante al la aristokrataj manieroj de Ŝĉukin, respondis la maljunulo.
– Nu, kaj mi estas Teodoro Teodoroviĉ.
– Bone.
– Kaj mi, amiko mia Demetrio Petroviĉ, estas doktoro. Kaj ni, doktoroj, estas viaj patroj, kaj vi, malsanuloj, estas niaj infanoj.
– Mi estas sana!
– Dume.
– Prave, – subridis la ĉefkuiristo. – Por la hodiaŭa tago...
– Ĝuste. Kaj morgaŭ?
Liaj okuloj, kun juna brilo, subite ekboris la tranĉitan de faltoj vizaĝon de la kuiristo. Tio estis mirinda rigardo. Tiel scipovis rigardi Postnikov kaj Prov Jakovleviĉ Polunin – takse, atente kaj mallonge, kvazaŭ memorfiksadis por ĉiam. Kaj ankaŭ Aŝĥen Ovanesovna tiel rigardis al siaj vunditoj – en iliajn elturmentitajn vizaĝojn. Verŝajne, Bogoslovskij. Sed Sainjan ankoraŭ ne scipovis vidi, kiel vidis ili.
– En vastaj rondoj estas sciate, – diris Ŝĉukin, – ke la profesio de kuracisto estas humana kaj homama. Nu, kaj tiu de kuiristo?
Demetrio Petroviĉ iomete ridis – Ŝĉukin plu rigardis al li.
– Ĉu vi povas nin bone manĝigi? – interesiĝis Teodoro Teodoroviĉ severe. – Kaj ne simple bone, sed bonege?
Kaj, ne ĝisatendinte respondon, li komencis mendi.
– Kaj teatro ĉe vi ekzistas? – demandis Henjo, dum Ŝĉukin okupiĝis kun la kuiristo. – Ĉu biblioteko estas bona? Ĉu oni skias ĉi tie? Sketas?
Ŝia voĉo estis strange knabeca, kaj tuta ŝi, kun sia novmoda hararanĝo, en lanuga svetero, en krudaj ŝuoj, impresis kiel knabo. Eĉ ŝia vangruĝo estis knaba.
Ŝi rigardis al Ustimenko rekte kaj severe, kvazaŭ avertante, ke oni ne ŝercu kun ŝi, kaj fine de la demandoj, kiujn li ne povis bone respondi, ŝi diris, ke ŝi dezirus labori kune kun sia edzo, ekzemple, en laboratorio. Kaj same severe ŝi klarigis:
– Alie mi ne povas.
– Bonvolu, – diris Ustimenko, – ni havas da aferoj superabunde.
Henjo trinkis nur tason da kafo kaj foriris «malpaki la valizojn». Ŝĉukin manĝis multe kaj laŭdis Demetrion Petroviĉ-on kaj en lia ĉeesto kaj en lia foresto, drinkis glaseton da konjako, verŝis al si kafon kaj subite avertis:
– Kaj nun ni transiros al la afero.
– Ĉu ni veturos?
– Ne. Unue ni interparolos.
Kun ĝuo ekfuminte cigaredon kaj forte enspirinte la fumon, li longe rigardis en la frostiĝintan fenestron, kvazaŭ ion vidis tie. Poste liaj vangoj tremeris, kaj li diris:
– Mi en la destinitan de vi al mi loĝejon el la stacidomo ne veturis intence. El ĉi tie estas pli simple iri reen, el la loĝejo estas pli malfacile kaj pli skandale. Kaj mia sorto estas tia, ke tio estas tute ebla – alveturi kaj forveturi. Ĉu mi povas peti vin respondi al mia sincereco per plena sincereco?
Ustimenko kapjesis.
La helaj, brilantaj okuloj de Ŝĉukin dum kelkaj momentoj kvazaŭ boris la malfermitan kaj senruzan, eĉ iom konfuzitan rigardon de Ustimenko. Poste Teodoro Teodoroviĉ diris:
– Nelonge antaŭ la milito mi perdis mian unuan edzinon – ŝi mortis. Henjo estis mia studentino. En iuj rondoj al mia dua edziĝo oni rilatis kiel al skandalo. En tio, ke Helena Viktorovna iĝis mia edzino, oni trovis malaltajn motivojn. Al ni estis tre malbone, Vladimiro Atanazijeviĉ, kaj al ŝi, kompatinda, centoble pli malbone, ol al mi. Ankaŭ mi estis devigita respondadi demandojn, kiujn, kiel al mi ŝajnis, neniu rajtas fari. La ludo pri demandoj kaj respondoj finiĝis per tio, ke mian ĉeeston oni kalkulis maloportuna en tiu kuraca institucio, kie, kiel ĉiuj scias, mi donadis ioman utilon.
Li denove ekboris per rigardo Ustimenkon, kvazaŭ atendante respondon. Sed Vladimiro Atanazijeviĉ silentis.
– Estas tre probable, ke mi eĉ bruskis, – diris Ŝĉukin. – Plej probabe, ke mi tre bruskis. Ja okazas situacioj, kiam oni al vi povas bruski, kaj vi estas devigita riverenci kaj rideti. Sed mi ne kapablis eĉ konservi korektecon. Ĉu vi scias, kio estas publika riproĉado kaj moralinstruado?
– Scias, – malcerte diris Ustimenko.
– Juĝante laŭ via tono, se vi scias, tiam nur proksimume. Vi ja estas kirurgo, ĉu?
– Estis, – seke respondis Vladimiro Atanazijeviĉ.
– Ĉiuokaze, vi imagas al vi, kiel operacias kirurgo en tiu tempo, kiam li estas riproĉata? Mi avertas, ke la riproĉado neniom koncernis mian agadon kiel de medicinisto. Ĝi tuta koncentriĝis sur tio, ke profesoro kaj lia studentino... Ĝenerale, idioteco!
Ŝĉukin subite ekscitiĝis ĝis tiom, ke lia ideale razita vizaĝo kovriĝis per ruĝaj makuloj.
– Miaj malsanuloj atendis, sed mi ne laboris. Ĉu vi komprenas? Oni senigis min de fido, nur tial, ke...
Kaj ankaŭ tiun ĉi frazon li ne finis.
– Al diablo, – diris Teodoro Teodoroviĉ, – al ĉiuj diabloj. La tuta afero estis ree ne en tio. Mi mem ĵetis al ili oston. En la kuraca institucio, en kiu mi laboris kaj, mi kuraĝas vin certigi, ne sen utilo, ŝajnigadis sin kuracisto unu vantulino, bedaŭrinde edzino de potenchava aganto. Mi tiun vantulinon kun karaktera al mi, ree bedaŭrinde, malĝentileco iam en kolero, – konsentu ja, okazas, kiam la afero koncernas malsanajn homojn, – insultis. Ne retenis min. Mi kulpas. Certe, kulpas! Kaj jen oni aranĝis super mi punon. El moral-etika flanko. Kiel ĉiam okazas en tiaj vivaj peripetioj, montriĝis eksteren tute ĉio: ĉiuj miaj bruskaĵoj, kiuj havis lokon, jes, jes, havis, montriĝis ankaŭ tio, ke mi ŝatas manĝi, tio evidentiĝis krimo, montriĝis ankaŭ tio, ke, kiam estis eldonita mia, eble, konata de vi libro pri onkologio, mi vokis en restoracion dek du homojn – la paĝigiston, la ĉefan korektiston, du subajn korektistojn, kompostistojn... Ĝenerale, jam tiam, antaŭ la milito, estis presita vipa felietoneto sub nomo «Multa bruo el nenio». La senco de tiu farĉita per aludoj artikolaĉo konsistis en tio, ke profesoro Ŝĉukin kvazaŭ festis tion, kion indus funebri, tial, kvazaŭe, al tiu festeno ne venis «veraj sciencistoj». Malgraŭ plena absurdeco de la tuta koncepto de la felietono kaj malgraŭ tio, ke la amikoj kaj disĉiploj de Ŝĉukin pruvis tiun absurdecon, la malkonfirmo ne estis presita, kvankam la redaktoro buŝe eldiris siajn pardonpetojn. La pardonpetojn mi ne akceptis. «Vi min prikraĉis, diris mi, por la tuta Sovetunio, sed pardonpetas en kabineto».
– Ĉu per tio finiĝis?
– Ne, bedaŭrinde, ne finiĝis. Unue, kiel vi scias, spite al la proverbo, insultoj algluiĝas, kaj due, konforme al la proverbo, malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj...
Ŝĉukin trinkis unu gluton da malvarmiĝinta kafo, intencis ekfumi cigaredon, sed forgesis kaj, metinte sian manon sur la kubuton de Ustimenko, neatendite konkludis:
– Oni min «mergis en merdon», ĉu vi komprenas? Ĉiuj.
– Mi tamen ne komprenas, – diris Vladimiro Atanazijeviĉ. – Pro kio do oni povis vin «mergi en merdon»?
– Tion ankaŭ mi ne komprenas. Sed la fakto restas fakto. Du miaj laboraĵoj ne estas presataj, dum la laboraĵoj, modeste dirante, estas praktike utilaj. Sed oni ne eldonas... Tamen, troviĝis kolegoj, kiuj per bonkoraj voĉoj proponis al mi kunaŭtorecon. Ili estas du – mi estas tria. Tiel estas pli nerimarkeble, tiel mi traŝoviĝos, kvazaŭ sur ŝtupo de kaleŝoj de iliaj moŝtoj. Pardonu, mi rifuzis, kaj same en malĝentila formo, ni nun ne kapsalutas unu la alian, kaj ili tre helpis al mi liberiĝi de miaj multaj devontiĝoj kaj forveturi ĉi tien. Kun jen tia bukedo mi alveturis laŭ via invito. Sed antaŭ ol komenci mian agadon, al mi ŝajnis necesa ekspliki al vi ĉiujn ĉi aromajn detalojn por ke al vi ne aperu impreso, ke vi estis trompita. Jen mi ĉi tie antaŭ vi, kia mi estas, plus tiuj detaloj kun neoperacieblaj malsanuloj, kiujn mi fojfoje operaciadis ne sensukcese...
Malgaja, senkuraĝa subrido subite glitis sur la vizaĝo de tiu eksa venkanto de la vivo, kaj liaj okuloj ree ekrigardis en la okulojn de Ustimenko.
– Do kiel? – interesiĝis Ŝĉukin. – Ĉu vi nun komprenas, kial mi veturis en la gastejon? Monon mi ankoraŭ havas, mi vendis la bibliotekon...
– Ĉu la ŝĉukinan? – aĥis Vladimiro Atanazijeviĉ.
– Jes, kaj kun tio profite, – kun ia sufere moka noto en la voĉo respondis la profesoro, – la librobrokantisto troviĝis fripona, sed li bele aranĝis la aferon. Sed ne en tio estas la esenco. Se vi prenas min – mi avertas, oni ankoraŭ atakos vin pro mi, vi ne tuj elkaĉiĝos, la karakteron ja mi havas plu la saman; kaj se vi ne prenos – mi iros kun Helena Viktorovna iomete pli nord-oriente, tie estas disĉiplo, vokas.
– Mi estas tre danka al vi, ke vi alveturis en Unĉanskon, – nelaŭte, kvazaŭ eĉ sen ajna esprimo diris Ustimenko. – Honeste dirante, mi pensis, ke ĉio ĉi estas nur ĝentilaj leteroj. Kaj estu tute certa, Teodoro Teodoroviĉ, vi kun via edzino ne bedaŭros, ke vi venis ĉi tien.
– Sed ĉio tio, kion mi al vi rakontis...
– Ĉio ĉi estas galimatio kaj malserioza musa batalo...
– Malserioza, sed tamen...
– Fajfu kaj forgesu, – firme diris Ustimenko. – La sola bedaŭrinda afero estas via biblioteko, ni ne estas ĉefurbaj kuracistoj, sed eĉ ni pri ĝi aŭdis. Tamen, ankaŭ pri la biblioteko fajfu. Estu ostoj, kaj karno kreskos. Ĉu ni veturos?
Ustimenko leviĝis.
– Kien do?
– Ja al vi, en la onkologion. Ĉiuj atendas.
– Kiel – ĉu nun?
– Certe, nun, – rigardante en la okulojn al Ŝĉukin per sia firma kaj rekta, eterne neplenaĝa rigardo, diris Ustimenko. – Hodiaŭ vi por nelonge aperos, kaj morgaŭ komencos.
Ŝĉukin plu estis pri io pensanta.
– Tie ja estas malsanuloj, – iomete levinte la voĉon, prononcis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Ili atendas!
– Jes, jes, atendas, – rapide kaj kulpe konsentis Ŝĉukin, – certe, jes, certe, ili atendas.
Li leviĝis, alvokis kelneron, pagis ankaŭ por Ustimenko, kiu tamen penis enŝovi siajn tridek rublojn, sed ne sukcesis, certe; reĝustigis la kravaton, per facilaj, junaj paŝoj kuris supren, por vestiĝi, kaj, malleviĝinte, junaspekta, svelta, eleganta, penseme ripetis la vortojn de Ustimenko:
– Fajfu kaj forgesu! Ĉu vere tiel estos? Fajfu kaj forgesu?
En la nova onkologio la seketa kaj ne sentimentala fama Ŝĉukin subite, kiel tio nomiĝas, «disfalis je pecoj» pro iu aĵo, organizita de Bogoslovskij.
Pri tiu ideo de Nikolao Eŭgenjeviĉ Ustimenko tute nenion aŭdis kaj eĉ iomete ekkoleris, kiam ilin ambaŭ – kaj lin kaj Ŝĉukin-on – oni ial haltigis en tiu vestiblo mem, kie iam pafis al la punistoj Postnikov.
Brankardistinoj ĵetiĝadis, trakuris Mitjaŝin, kvazaŭ ien perdiĝis kiteloj.
Sed la afero estis ne en la kiteloj, la afero estis en tio, ke perdiĝis Bogoslovskij. Kaj ne perdiĝis, sed simple neniu rimarkis, kiel li plonĝis en la vindejon kaj tie fiksiĝis. Kiteloj tuj troviĝis, al Ŝĉukin oni donis tian superprofesoran, ke li eĉ per la fingroj palpis – «kiela!». Sur la dua etaĝo aŭdiĝis nekutima por malsanulejaj domoj klakado de pordoj, piedfrapado, ia ĉitado kaj urĝado.
– Ĉu okazis io? – interesiĝis Ŝĉukin, alte portante sian superban grizharan kapon. – Kial ĉiuj kuras?
Ĝenerale okazis nenio: simple Bogoslovskij alportis al sia fama kolego panon kaj salon sur brodita viŝtuko. Alportis, deziris fari paroladon, sed ne sukcesis, subite cedis la maljunulaj nervoj, li svingis la manon kaj diris:
– Vi min pardonu, Teodoro Teodoroviĉ, mi mallernis babili. Jen ni, ĉiuj kunvenintaj ĉi tie, nin mem kore gratulas pro via veno. Dankon al vi, nia kara, ni ĉi tie, kiel oni diras, sen vi tute senfortiĝis...
Ŝĉukin prenis la panon sur la viŝtuko, tenis iom, liaj lipoj tremis. Svelta, blonda, ruĝvanga flegistino Zoja savis, ekportis la panon sur tablon. La fama profesoro Ŝĉukin premis ŝian manon, enrigardis en la okulojn kun sia karaktera esprimo, severe demandanta, diris, tuj ekreginte sin:
– Nu, ni konatiĝu, kun kiuj ni laboros. Ŝĉukin. Kiu vi estas?
Kaj ekiris:
– Ŝĉukin. Kiu vi estas?.. Kiu vi estas?
Tiel li ĝisiris ankaŭ ĝis Bogoslovskij, kiun en la hasto kaj emocioj li ne salutis komence. Ili brakumiĝis, interkisiĝis trifoje – la vilaĝa doktoro kaj la fama profesoro, kaj ĝenerale du nereteneblaj kvereluloj. Ĉirkaŭe tumultis ruĝiĝintaj pro emocioj, ligitaj kun la veno de «Ŝĉukin mem», Neĉitajlo, Volovik, Volkov, Mitjaŝin, Eŭgenjo, Zakadiĉnaja. Iom poste venis Hebeisen en amelita kolumo.
– Mi memoras vian fotaĵon, – diris al Hebeisen Teodoro Teodoroviĉ, – en la heroldo de la Internacia Ruĝa Kruco. Ĉu ĝi estis? Mi ne konfuzas?
– Estis, – respondis la aŭstro, – vi ne konfuzas. Mi, tamen, tiam estis juna...
Enkuris, kvazaŭ hazarde, Vagarŝako – por rigardi al la fama Ŝĉukin, knaris per la pordo Luba, kiu, certe, ne povis resti flanke de tiaj eventoj, kiel la veno de Teodoro Teodoroviĉ, ŝi flustre diris al Ustimenko:
– Kiam en Unĉanskon venos Petrovskij kaj Viŝnevskij[81], vi povos emeritiĝi, parenco. Sed al mi ŝajnas, ke vi tamen estas Ostap Bender[82].
– Iru for! – ordonis Ustimenko. – Via afero estas «vulpaj vostoj» kaj proviantaj tenejoj.
Je la unua horo Ŝĉukin komencis operacion. Vladimiro Atanazijeviĉ, Neĉitajlo kaj eĉ Bogoslovskij nur suspiradis, rigardante al tiuj nekredeblaj manoj. Ravita Eŭgenjo diris, ke ŝi iros post la profesoro eĉ al la rando de la mondo kaj ke ŝi neniam kaj nenie vidis ion similan kaj certe, neniam vidos. Tra la onkologio ekrampis onidiroj, ke la «lama akiremulo» Ustimenko alveturigis en Unĉanskon la plej ĉefan akademianon pri kancero. Poste subite Ŝĉukin, pro sia angleca aspekto, estis promociita al eksterlanda specialisto. Ankoraŭ pli poste Amiraĝibi, kiu ŝatis elpensaĵojn, lanĉis onidiron, ke Ŝĉukin-on li siatempe veturigis sur la vaporŝipo operacii iun ĉu reĝon, ĉu prezidenton, pro malnoveco kaj sekreteco de la evento kvazaŭe la detaloj forgesiĝis.
Je la sesa horo de vespero Teodoro Teodoroviĉ Ŝĉukin sen ajna pompo, kutime akompananta «ĉefpastrajn» profesorajn rondvizitojn, vizitis sian malnovan konaton Saĉjon Zolotuĥin-on, rigardis al la suturo, balancis la kapon pri la jam sciata de li eraro de Ŝilov, kvankam, certe, ne rivelis, pro kio li balancas la kapon, kaj diris, ke, laŭ lia opinio, ĉu ne tempas por la juna kamarado el ĉi tie iri for? Tempas por li, verŝajne, ekstari sur skiojn. Ĉu ne tiel, Nikolao Eŭgenjeviĉ?
Post Zolotuĥin li transsidiĝis al Amiraĝibi. La konversacio kun la ŝipestro estis longa kaj senutila.
– Aero kaj manĝo, – diri Ŝĉukin per tiu malsimpatia voĉo, per kiu parolas veraj doktoroj, kiam ili tute ne havas, kion diri. – Devigu vin manĝi kiel ajn! Kaj senfine – aero.
– Mi ne povas manĝi! – malgaje ridetis Elisbaro Ŝabanoviĉ.
– Kaviaron. Viandon. Fiŝon. Fruktojn.
– Ne eblas.
– Vi devigu vin!
– Mi ne sukcesas.
– Sango? – demandis Ŝĉukin, ne turnante sin al la flegistino.
– Naŭ mil, – subridis la ŝipestro. – Oni opinias, bonega.
Ŝĉukin ekstaris.
– Ĝi vere estas bonega, – konfirmis li. – Vi devas preni vin en la manojn, jen ĉio...
Je la deka horo Ŝĉukin telefonis en sian numeron el la kabineto de Ustimenko.
– Baldaŭ, – diris Teodoro Teodoroviĉ. – Ne tagmanĝis. Tre. Neniuokaze. Ĉar ni restas. Neniam. Bonega. Pano kaj salo estas, ĉio cetera ne gravas. (Bogolovskij en tiu momento palpebrumis al Ustimenko). Senfine. Neniom. Mi ne tiom maljunas, por laciĝi dum normala operacia tago. (Tiujn vortojn li prononcis preskaŭ flustre). Ni iomete interparolos, kaj mi alveturos. Ripetu. Ankoraŭ ripetu. Ankoraŭ. Ankaŭ mi. Atendu.
Ferminte la parolilon per la polmo, li demandis Ustimenkon:
– Helena Viktorovna interesiĝas, kiam ŝi venu al laboro?
– Morgaŭ, kune kun vi.
– Morgaŭ ni kune veturos, – diris al Henjo Teodoro Teodoroviĉ. – Saluton de Vladimiro Atanazijeviĉ.
Dum ioma tempo ili sidis silente. Trans la fenestroj ŝrikis marta blizardo, batiĝadis al la vitroj, ululadis per alta, timiganta voĉo.
– Aŭtomobilon, bedaŭrinde, ni ne havas, – diris Vladimiro Atanazijeviĉ. – Kaj apenaŭ havos.
– Ne gravas, – respondis Ŝĉukin. Li estis fumanta kaj pri io pensanta.
– Veturi estas malproksime, – suspirinte, plendis Bogoslovskij. – Iam estas malfacile.
– Fajfu kaj forgesu! – ripetis Ŝĉukin ankoraŭfoje la vortojn de Ustimenko. Poste li subite diris kun neatendita kaj forta eksplodo de malamo: – Unu klera hommanĝulo, al kiu mi multe ŝuldas pri miaj gajaj vivaj cirkonstancoj, ne diris, sed skribis en scienca traktaĵo, ke «riveliĝoj de la radimalsano, plej ofte, estas eĉ nerimarkeblaj por la malsanulo kaj troviĝas nur ĉe sangesploro». Ĉu vi vidis ion similan? Sed mi, havante aferon kun laringologio, tute precize scias, kiel terure suferas surradiitaj homoj, simile al tiu via kartvelo-ŝipestro. Kaj tio neniun interesas.
– Tute neniun, – konfirmis Ustimenko. – Mi montojn da literaturo trafosis, neniu pri tio okupiĝas. Kaj vi ne koleru, Teodoro Teodoroviĉ, sed – kion eĉ vi scias pri hipofeo?
– Pri hipofeo? – subridis Ŝĉukin. – Sufiĉe multe. Sed la ĉefa estas tio, ke pri kolektado de la vegetaĵo neniu okupiĝas. Oni ne okupiĝas krime, ĉar tio estas dume la sola en la mondo rimedo, kiu helpas en gravaj suferoj al tiuj, kiujn ni kuracas per Rentgen-terapio. Vi, eble, deziras, ke mi rekomendu hipofeon al miaj malsanuloj?
Pasis jam la deka horo, kiam Ŝĉukin finfine forveturis el la malsanulejo. Ustimenko surmetis super la kitelo la palton kaj sub batoj de blizardo, elkraĉante neĝon kaj mispaŝante per la malsana kruro en neĝamasoj, apenaŭ ĝisiris la terapeŭtikan fakon. La dika Volovik, deĵorinta hodiaŭ, estis dismetanta paciencludon «Napoleono», kiam Vladimiro Atanazijeviĉ, frapinte al la pordo, eniris en la kuracistan ĉambron. Lia vizaĝo estis severa kaj laca, la vangoj brulis pro batoj de la neĝa vento.
– Ĉu vere en la fako ĉio estas tiom kvieta, ke eblas eĉ kartludi? – demandis li seke. – Kaj, pardonu, doktoro Volovik, ĉu vere vi eĉ ne havas pri kio pensi, ke vi dum deĵorado vin per tiu okupiĝo amuzas?
Ŝi rigardis al li per humilaj bovinaj okuloj.
Li, lamante, ekiris laŭ la koridoro. La pordo en la kvaran ĉambron estis duone malfermita. Rodiono Metodjeviĉ Stepanov estis dormetanta, la lampo sur lia ŝranketo estis ombrigita per libro – volumo de «Milito kaj paco» – do, Barbara estas ĉi tie.
Li staris ankoraŭ en krepusko de la koridoro, aŭskultis.
Kaj komprenis, ke ŝi estas tie, en profundo de la ĉambro, helpas al la deĵoranta flegistino. Tintis ampolo, falinte en pelvon, la flegistino diris incitite, kvazaŭ Barbara vere ĉi tie servis:
– Pli forte viŝu, ne ŝparu alkoholon!
– Ĉu al vi ne tedas ĉiam koleri? – kun subrido interesiĝis Banjo.
Poste li vidis, kiel ŝi eksidis sur la liberan liton apud la patro. Ŝiaj piedoj ne atingis la plankon, la vizaĝo estis laca, sed ia karesa esprimo kvazaŭ prilumis tutan ŝian aspekton per gemuta kaj hejmeca brilo. Aŭ eble, ŝi estis ridetanta? Al kio?
«Kion vi, Barbeto?» – preskaŭ demandis li, kiel demandadis iam antaŭlonge, ankoraŭ sur la strato Bela.
Sed li nenion demandis, nur svingis la manon kaj ekiris lami sur neĝamasoj tien, kie lin neniu atendis kaj kie lin neniu bezonis kun liaj «eventoj», kiel la veno de Ŝĉukin.
Tiunokte Gnetov same preskaŭ ne dormis kaj nur antaŭ la mateniĝo subite elpensis, kion li faru. Tio estis, kiel en la puŝkina «Profeto», kiun kun ia kaŝita, nur al li komprenebla, senco voĉlegadis iam Ŝtub en malfacilaj militaj horoj. Voĉlegadis, elpensinte sian vican «movon». Voĉlegadis, kaj liaj pupiloj saĝe kaj akre briladis sub la dikaj okulvitroj:
|
Kaj sur disvojo kun subit' Seraf-anĝel' al mi aperis. Per fingroj mildaj kun graci' Okulojn miajn tuŝis li, – Malfermis sin okuloj brile, Timintan aglon plensimile.[83] |
Estis la oka horo de mateno. Gnetov trinkis akvon, fumis ankoraŭ unu cigaredon; fleksante la fingrojn, neaŭdeble flustrante, li nombris etapojn de la granda ludo. Lia koro batis egale kaj trankvile. Ŝtub ja instruis – nenion decidi en ekscitita stato. Kaj ĉiam ripetadis la vortojn de Dzerĵinskij pri puraj manoj, malvarma kapo kaj arda koro.
Dum du horoj li sonĝis ree la saman sonĝon: la maŝino falas flanken. Ankoraŭ viva, sed jam kondamnita. Ĝin ne plu eblas eltiri. Kaj Gnetov detiras la kovrilon de la pilotejo. Tio estis malfacile tiam, dum nur kelkaj sekundoj. Kiel do tio estis nun, kiam sekundoj iĝis horoj kaj li dum horoj decidadis, kion fari?
Sed tamen li leviĝis ripoziĝinta, probable pro la farita decido. Ne vane Aŭgusto Janoviĉ ŝatis diri: «Kiam ĉio estas decidita, eblas satdormi, alie ne sukcesos!»
Aĥ, se anstataŭ Svirelnikov ĉi tie komandus Ŝtub!
Sed li tamen devis iri al Svirelnikov.
– Al ŝi ekzistas letero, – diris la kolonelo, metante antaŭ si malfermitan koverton. – El Moskvo. De iu Stepanov R. M. Oni transsendis el la malliberejo. Stepanov R. M. estas ŝia edzo. Kiu kanajlo denuncis al li la adreson de la prizono – tion ni kun tempo ekscios. Kaj dume...
La vangostoj de Gnetov streĉiĝis. Ŝajne, eblis komenci la ludon. Grandan ludon. La momento estis favora. Kvankam la letero estis neatendita.
– Stepanov R. M. estas Heroo de la Sovetunio, – diris Gnetov, – subadmiralo. Mi konas tiun familinomon...
Svirelnikov rapide interesiĝis:
– De ŝi?
– Ne, – penseme respondis la ĉefleŭtenanto, – laŭ la antaŭa laboro. Granda homo. Do apenaŭ al li oni denuncis, li povis oficiale ricevi informon.
La kolonelo iomete maltrankviliĝis:
– Kiel tio?
– La homo serĉas sian edzinon, – plu same penseme kaj tute ne interesite klarigis Gnetov. – Atingis superajn altaĵojn. Tie oni diris – ni esploros. Ja estas okazoj, – oni esploras kaj liberigas...
Svirelnikov sulkis la frunton.
– Vi findiru, – diris li maltrankvile. – Se vi ion scias – ni estas malfremdaj homoj. Kion vi ankoraŭ scias?
Ne, dume eblis fari paŭzon, teni la atutojn ĉe si.
– Bone, iru, laboru kun ŝi, – ordonis Svirelnikov. – Kun la letero ludu, sed al ŝi ne donu definitive. Se ŝi kondutos dece – tiam konatigu. Sed nur se ŝi tute dece kondutos. Vi mem legu la leteron. Vi devas esti informita...
Gnetov malfaldis la grandan folion kaj nehaste tralegis la sangantajn, sed kun tio tute diskretajn liniojn, skribitajn de Rodiono Metodjeviĉ ankoraŭ en Moskvo, en la hospitalo, kiam Cvetkov plenumis sian promeson.
– «Ĉiuj kredas al vi, kaj ĉiuj luktas por restarigo de via honesta nomo, – per senesprima voĉo, kvazaŭ eĉ iomete ironie, voĉlegis la ĉefleŭtenanto, – atendu kaj esperu».
– Tio kiel? – per sia ordinara, stulteta formulo denove interesiĝis la maltrankviligita kolonelo.
Li eĉ krajonojn hodiaŭ ne akrigis.
Kaj laŭ tio, kiel li sulkadis la frunton, estis videble, ke en li okazas pensa, treege por li peniga agado.
– Kion signifas «atendu kaj esperu»?
La ĉefserĝento neinteresite ŝultrolevis:
– Al ĉiuj verŝajne oni tiel skribas.
– Bone, iru, – ordonis Svirelnikov, – iru esplori, kion vi tie kun Oĵogin fuŝis, iru kaj faru rapide. Kaj ĉio estu diligenta, kultura. Pri nutrado kiel estas al ŝi? Al tiu Jeĥlakov de mi transdonu, ke ĉio estu en ordo. Kaj pensu per la kapo: se ion ie trosekuremuloj troigis – ni pro tio responsi ne deziras... Kopitkin mem elkaĉiĝu, – subite kriis li.
En la koridoro Gnetov staris iomete, por ordigi pensojn. «Ni loĝas en Unĉansko, – ripetis li mense la frazon el la letero de Stepanov, – via nevo kaj aliaj». Plue Gnetov ne memoris. Li memoris nur Unĉanskon, tiun Unĉanskon, kie laboras Aŭgusto Janoviĉ Ŝtub. Kaj Ŝtub estas tie, kaj Stepanov estas tie – absolute nekonata por li antaŭe Stepanov, kiun nur hieraŭ en la vica pridemando nomis al li Aglaja Petrovna. Kaj ŝi mem komandadis la unĉanskan konspirantaron. Do, la ludo povas iĝi ne tiom granda – kiel kartludo «stultulo», aŭ... kiaj ankoraŭ ekzistas infanaj ludoj?
En la malsanulejo ĉio estis kiel ĉiam, kiel antaŭ la lanĉita de li ludo. La maljunulinoj – Stürmer kaj Rossolimo – estis klaĉantaj ĉe hejtata forno, el la koridora senelirejo aŭdiĝis sombra kantado:
|
Ni dum kvar jaroj fuĝon preparadis, Tri tunojn da manĝaĵo ni ŝparadis, Kaj al ni eĉ donacis kuleregon Tre ema al komplez' prizon-kolego... |
– Vi nur aŭskultu, civitano oficiro, – diris Stürmer. – Nu kion, kion ili kantas? Ĉu ne ekzistas vera, penetranta, aŭtentika muziko? Terure, terure statas ĉe ni pri kultura laboro!
Gnetov nenion respondis, nur ĵetis miran rigardon al Stürmer, kiu pro maljunaj jaroj jam komencis ĉirkaŭkreski per barbo.
– Ĉu oni donis hodiaŭ lakton al Ustimenko? – demandis li de Ruto Petroviĉ, kiu, laŭ sia kutimo, estis manĝanta en sia eta kabineto.
– Ni tuj kontrolos! – salte ekstaris Jeĥlakov.
Gnetov ne sen plezuro transdonis al li la ordonon de Svirelnikov. La servema kuracisto elaŭskultis la ordonojn de la estro, starante en atentopozo. Sed lia vizaĝo ĉe tio estis malgaja – tion, kio estis ordonite doni al Ustimenko A. P., jam, certe, ne eblas ŝteli! Kaj li kvazaŭ subtrahis mense el sia porcio ioman kvanton kun sento, ke li estas prirabata.
La lakton al Ustimenko oni alportis, alportis ankaŭ buteron kaj panon. La procezon de liverado de aldona nutraĵo plenumis duope Stürmer kaj Rossolimo. Gnetov ankoraŭ elfumis unu cigaredon en la kabineto ĉe Ruto, kiu estis sombre atendanta, kiam la persista ĉefleŭtenanto kun kuirita vizaĝo foriros, poste leviĝis, rigardis en la plene prujnokovritan, blankan fenestron kaj ekpaŝis tra la koridoro.
– Bonan tagon, – diris li, pripensante – ĉu li nun enmanigu la leteron aŭ post la interparolo. Se nun, ŝi, kutimiĝinta al ĉio, decidos, ke oni ŝin aĉetas. Sed se en la fino, kion ŝi pensos? Ne, prefere en la fino. Kaj, eksidante, Gnetov demandis: – Kiel vi fartas hodiaŭ? Laŭ la aspekto – pli bone.
– Iel-tiel, – mallaŭte respondis Aglaja Petrovna.
En ŝia mano estis trinkokruĉo kun lakto.
– Ĉu ni daŭrigu? – interesiĝis li.
Ŝi ŝultrolevis.
– Ni haltis sur la novvenintoj, ĉu tiel?
– Sed por kio vi tion bezonas?
– Bonvolu respondi.
En lia tono aŭdiĝis peto. Firma, sed peto. Kvazaŭ li deziris por ŝia utilo, ke ŝi respondu tiun stultan demandon. Kvazaŭ vere almenaŭ ion povus ŝanĝi en ŝia sorto tiuj konversacioj.
Ŝi suspiris kaj trinkis ankoraŭ iomete da lakto. Ŝi komprenis, ke la varmega lakto en la emajlita trinkokruĉo same estas afero de la manoj kaj energio de Gnetov. Kaj komprenis ankaŭ, ke jam per tio, ke ŝi trinkas tiun lakton, estas signita ŝia malvenko.
Unuafoje dum ĉiuj ĉi neelteneblaj tagoj kaj noktoj en malliberejoj kaj transitejoj, en prizonoj kaj en pridemandoj al ŝi estis facile. Kaj kial – ŝi ne sciis. Eble nur tial, ke ŝia nuna enketisto similas al Vladimiro? Ne, ŝajne, ne similas.
– Bonvolu respondi! – duafoje petis li.
– Novvenintojn oni tie nomadis «Zugang»-oj.
Gnetov kapjesis.
– Triangulo kun numero – Winkel – indikadis naciecon kaj specon de krimo, el la vidpunkto de la faŝistoj. Iam ruĝa Winkel estis donata pro kontrabando, pro neleĝa transiro de limo, sed iam ankaŭ pro politika krimo. En tio ĉio dependis de la loka gestapo. Nepolitikaj krimuloj portadis verdan triangulon, judinoj – stelojn, kaj «Aso»-j, tio estas «asozial» – nesociaj, – nigran Winkel.
Ŝi ankoraŭ iomete trinkis lakton. La enketisto aŭskultis ŝin atente. La knabinoj trans la muro ekkantis:
|
Mi scias – vi min ne atendas, Ne legas vi miajn leterojn. Renkonti min vi ne alvenos, Rekoni min – vana espero... |
– Ĉu ĉe vi oni pinĉadis al si la vangojn? – demandis Gnetov.
– Nepre. Tiuj, kiuj estis starigitaj en la unuajn vicojn de kvinopoj. Se la provosino rimarkos, ke vi estas tro pala, – via afero estas malbona. Iru en la atendejon antaŭ la kremaciejo...
La iomete strabaj okuloj de Aglaja Petrovna rigardis en malproksimon. Kvazaŭ ŝi eĉ ne estis rimarkanta la kalkitan muron. Kvazaŭ ankaŭ nun ŝi vidis tiun provosinon, pri kiu ŝi estis rakontanta, – en pantalono, altan, sveltan, kun nigra Winkel, kun oraj haroj. La plej kruelan. Kaj la plej gajan. La plej belan. Kaj la plej malamantan.
– Kie estis faligita via aviadilo? – demandis Gnetov.
– Ĝi ne estis faligita, – trankvile respondis Ustimenko. – Ĝi estis ekbruligita. La piloto tamen sukcesis alterigi ĝin. Kaj ni tuj diskuris.
– Kiuj ni?
– Ree ĉio de la komenco, – suspiris Aglaja Petrovna. – Kia senco estas en tiu interparolo?
Gnetov ekstaris, malfermis la vazistason kaj ekfumis. Ŝi ĵetis al li miran rigardon. Neniu el «ili» fumis ĉe ŝi en vazistason.
– Pardonu! – diris Gnetov kaj estingis je la radiatoro la apenaŭ ekfumitan cigaredon.
Ŝi ree ŝultrolevis. Kaj subite eksentis sin ĝene. Ĝis tiom ĝene, ke ŝi eĉ rozkoloriĝis.
– Eble, ĉi-foje oni al mi kredas? – demandis Ustimenko akre.
– Mi al vi kredas, – mallaŭte respondis Gnetov. – Sed necesas fari tiel, ke ekkredu ankaŭ aliaj. Helpu al mi.
Li rigardis al ŝi per firma rigardo. Firma kaj pura. Pura kaj severa. Severa kaj ĝentila rigardo de juna homo, pro volo de cirkonstancoj devigita fari ĝuste tiun ĉi interparolon.
– Vi parolas kun mi jam naŭan fojon, – diris Aglaja Petrovna. – Ĉu al vi ne ĉio estas klara?
– Kiam la piloto surterigis la brulantan aviadilon, kien vi kuris?
– Se mi ne eraras, la vilaĝeto nomiĝis Lazarevskoje.
– Ĉu tio estas ĉi tie?
Gnetov pikis per krajono mapon, kiun li alportis nur hodiaŭ.
– Ne, trans la rivero, – diris Aglaja Petrovna. – Mi memoras, ke kiam oni pelis nin en Germanion, tiam ni transiris ponton, konstruitan de la germanoj. Probable, pli sude. Jen tie ĉi, verŝajne.
– Kaj pri la sorto de la aliaj, kiuj flugis kun vi, vi nenion scias?
– Virinoj en Lazarevskoje diris, ke la germanoj ĉiujn prenis. Prenis kaj forveturigis. Kaj nun vi, verŝajne, demandos min, kial oni min ne prenis? Mi ne scias! – rapide diris Aglaja Petrovna. – Mi nenion scias. Ili en Lazarevskoje eĉ ne serĉis. Ne venis. La viroj ne perfidis min – tiel mi komprenas...
Gnetov kapjesis.
Kaj leviĝis.
– Nu, ripozu, – diri li, volvante la mapon tube. – Ripozu kaj pri nenio pensu. Kiel estas al vi ĉi tie? Ĉu tolereble?
– Ĉu vi serioze? – demandis ŝi.
– Jes, serioze, – respondis Gnetov. – Vi devas resaniĝi.
– Por kio?
– Vi ja havas parencojn? – demandis li responde.
– Ĉu por tio, ke ankaŭ ili estu punitaj pro miaj neekzistantaj pekoj?
Gnetov balancis la kapon. Ŝi ree rigardis al la kalkita muro, kvazaŭ en malproksiman foron. Li staris, ial li ne deziris foriri.
– Vidu, – aŭdis ŝi, – vere, tiel ne indas. Mi komprenas, mi ĉion komprenas, sed tamen ne indas tute je nenio kredi.
– Kaj ĉu vi pensas, ke mi tute je nenio kredas?
Li silentis.
La knabinoj-ŝtelistinoj apude kantis per disŝirantaj animon voĉoj, ĝuste kiel oni devas kanti krimulajn kantojn:
|
Mi sidis senkonfesa, esperis pri jarkvin', Kiam hazarde malkovriĝis ĉi afero, Olda Ŝapiro-advokat' vizitis tiam min, Kaj diris: je mortpun' eviti ne esperu... |
– Mi havas por vi leteron, – prononcis Gnetov, kiam la ŝtelistinoj ĝiskantis pri tio, kiel la bandito, finfine, estis mortpafita.
– Kaj kion mi devas rakonti al vi pro tiu letero? – malvarme interesiĝis Aglaja Petrovna.
– Ĉion, kio min interesas, vi jam rakontis, – same malvarme respondis la stranga enketisto. – Vi devas konatiĝi kun la letero kaj respondi al ĝi.
– Mi malhavas rajton de korespondado, ĉu vi ne scias?
– La leteron sendos mi. Jen al vi krajono kaj papero. La koverton mi adresos mem. Dume skribu neniajn detalojn.
Kaj Gnetov forturniĝis, por ne vidi, kiel ŝi legos la leteron de la edzo – la unuan ricevitan de ŝi dum tuta tiu ĉi tempo. Li forturniĝis kaj ree ekiris tra la koridoro, kvazaŭ promenante kaj pensante, metinte la manojn malantaŭ la dorson, en botoj kun larĝaj krurumoj, aspektanta pli aĝa ol li estis je ĉirkaŭ dek kvin jaroj...
Rossolimo kaj Stürmer estis manĝantaj apud la hejtforno ĵus bakitajn terpomojn, en la telero de laŭtparolilo aŭdiĝis potenca, estra kaj iugrade artisma voĉo de la ĉefo de la amatora ĥoro Penkin. La ĉefintendanto informis siajn aŭskultantojn, ke tuj per kunaj penoj de la ĥoro kaj la orkestro estos plenumita «Kantato pri Stalino». La kantato estis tre longa, preskaŭ neelteneble longa, kaj tuj post ĝi malliberulo-anoncisto komencis rakonti pri venkoj sur la fronto de arbohakado. Kaj Gnetov iradis kaj pensadis, iradis kaj pensadis, ĝis kalkulis, ke li povas reveni al Ustimenko.
Tiu kuŝis senmove, ŝia supra lipo estis iomete almordita.
– Ĉu vi skribis? – demandis li.
– Jes, – apenaŭ aŭdeble respondis ŝi. Kaj etendis al li paperan folion.
– Mi divenis, – subite aŭdis li. – Vi estas el la CK. Ĉu mia letero atingis vin?
Li nenion povis respondi al ŝi. Lia gorĝo spasmis. Kaj eĉ diri «ĝis revido» li ne sukcesis bonorde. Li retropaŝis, kio estis tute ne laŭ lia karaktero, flanke malfermis la pordon kaj foriris, kaŝinte la leteron al Stepanov en la brustopoŝon de la tuniko.
Ĝis la unua horo posttagmeze Gnetov vizitis la poŝtejon kaj per registrita letero sendis en Unĉanskon la lakonan mesaĝon de Aglaja Petrovna pri tio, ke ŝi estas viva, sana kaj esperas pri baldaŭa venko de justeco en ŝia afero. Poste li rapide tagmanĝis kaj skribadis ĝis la kvara kaj duono. La bela kaj heroa rakonto pri la vivo de Aglaja Petrovna facile kaj libere metiĝis en seketajn frazojn de oficiala dokumento, kiu devis servi por plena malkondamno de Ustimenko. Releginte la foliojn, ĉirkaŭskribitajn per la klara, akra skribmaniero, Gnetov precizigis ankoraŭ kelkajn frazojn, forĵetis tute ĉiujn krisignojn, sidis kelkajn minutojn ripoze kaj direktis sin al Svirelnikov. Tiu estis mordanta kolbason, kiel li ŝatis, «per pecegoj», kaj leganta ĵurnalon, substrekante en ĝi per ruĝa krajono speciale gravajn lokojn, en kiuj ŝajnis al li iuj gravaj politikaj aludoj kaj «celumoj», destinitaj per la markoj por dua kaj atenta legado. Tiu okupiĝo nomiĝis ĉe la kolonelo «tralaboro de materialo».
– Nu, do, – prononcis li post granda paŭzo. – Ĉu la letero efikis?
– En iu senco...
– Kiel tio?
– Tiel, ke la tuta biografio de Ustimenko nun por mi estas plene klara.
– Do raportu.
– Mi ĉion skribis...
– Ek, raportu per vortoj.
Gnetov streĉiĝis. Ŝajne, ĝuste nun komenciĝos la granda ludo. Aŭ atendi? Ne konsterni tuj? Prokrasti ĝis la fino?
– Ĉu formuloj ne estas pretaj?
– Ne, kial do, estas pretaj...
Kaj la ĉefleŭtenanto klare, trankvile kaj konsekvence rakontis la historion de Aglaja Petrovna. Svirelnikov kapjesadis. Kaj pri tio, kiel estis faligita la aviadilo, kaj pri tio, kiel Ustimenko estis sendita en Germanion por laboroj sub alia familinomo, kaj pri tio, kiel oni tie eksuspektis ŝin pri distribuo de manskribitaj agitfolioj, kaj pri tio, kiel ŝi trafis en neniigan koncentrejon, kaj pri tio, kiel ŝi estis liberigita de usonaj trupoj...
– Stop! – diris li subite. – Vi preterlasis, kiam nome ŝi estis varbita.
– Kiel varbita?
– Kiam nome ŝin la imperiistoj varbis? Laŭ viaj informoj – kiam?
– Ŝi estas honesta homo, – diris Gnetov plu trankvile. – Mi rekontrolis terminologion, topografion, – tie ĉi, kamarado kolonelo, estis farita eraro...
– De kiu? – akre demandis Svirelnikov.
– Kaj de la enketistoj kaj de la speciala konsiliĝo.
– Kaj vi eraron ne faris?
– Ne, – diris Gnetov. – Mi tiajn sortojn konas. Mi opinias...
– Vi opinios sur mia posteno. Dume por tio mi ĉi tie sidas. Via afero estas alia. Vi afero estas en tio...
Ĝuste en tiu sekundo Gnetov finfine eniris en la grandan ludon. Li sciis ĝuste, ke Svirelnikov estas malkuraĝulo kaj ke tuta lia agado estas rezulto ne de io alia, sed nur de flatema malkuraĝo. Kaj li batis ĝuste al la malkuraĝo, al tiu baza, kaj eble eĉ sola motoro de tiu korpulenta, grasa, mallerta organismo.
– Ne okazu malfeliĉo, kamarado kolonelo, – per konfida flustro, tra la tablo, sed iomete kliniĝinte al Svirelnikov, prononcis li. – Ne okazu granda malfeliĉo, kaj tiu malfeliĉo ne batu al ni. Ĝuste al ni, kaj por kio ĝuste ni prenu sur nin responson?
Kaj ankoraŭ pli mallaŭte susuris:
– Ja la letero ne estis liverita?
– Tio – kiel? – iom timidiĝante pro la mistera flustro de Gnetov, same mallaŭte demandis Svirelnikov.
– Ja kio povas esti pli simpla? La leteron oni ne el la CK al ni sendis? La leteron faligis dum dormo, verŝajne, konvoja soldato. Ja ĝi poste estis trovita en konvojista ĉambro, ĉu tiel? Ni rezonu logike: se la letero ĝisirus – tiam estus unu afero. Sed ni enketas pri la letero, kiu estis interkaptita. Kien ŝi skribis, tiu Ustimenko? Ĉu al Truman? Ŝi ja al sia CK skribis! Nu, kaj imagu al vi, por minuto imagu, ke alia letero ĝisiris kaj la afero estas direktata al revizio. Certe, ĉar Ustimenko komandadis la konspirantaron de tuta regiono, tiam ŝin ankaŭ grandaj homoj povis koni, se ne persone, tiam laŭ la aferoj, tiaj, kiel kamarado Kovpak, aŭ Linkov, aŭ Verŝigora? Ĉu oni demandos ilin?
– Kaj ĉu ili povis koni ŝin? – jam tute maltrankvile demandis Svirelnikov. – Ĉu ŝi ilin al vi nomis? Menciis? Ĝenerale, aludis?
– Ŝi nun neniun mencias, en tiuj ĉi cirkonstancoj, post la havintaj lokon ĉi tie, ĉe vi, en tiu ĉi domo, okazintaĵoj. Sed mi ja laŭ mia antaŭa sperto precize scias, ke Ustimenko tute povus kaj eĉ devus multajn plej famajn heroojn bone memori laŭ milita laboro. Do juĝu vi mem, kion al ni povas kosti la deziro de kamarado Kopitkin ekscii la familinomon de iu soldato? Ja Kopitkin mem la aferon al si ne prenis? Li sur vin metis la enketadon. Nun pri la letero de la edzo – Stepanov R. M. Li same ne estas knabo, Heroo de la Sovetunio, ricevis informojn, kie troviĝas la edzino, – de kie ni scias, al kiu li tie iradas, tiu admiralo, kaj kion penas atingi? Imagu, se li atingos? Kaj se tiu, pardonu, troa fervoro de unu nia kamarado iĝos sciata, – kiun oni respondigos? Ĉu Kopitkin-on? Ne, kamarado kolonelo, Svirelnikov-on persone...
– Kiel tio? – faris sian konstantan demandon la kolonelo.
– Ja tiel! La tempo estas tia – veteranojn de la Patruja milito oni estimas.
– Do kion vi? Ĉu havas opinion, ke ŝi estas heroo?
– Ĉi tie ĉio estas skribita, – per firma voĉo, komprenante, ke li gajnas la grandan ludon, kapmontris Gnetov siajn foliojn. – Ĉio, kaj precize.
Svirelnikov viŝis la ŝvitkovritan vizaĝon per granda poŝtuko, palpebrumis, demandis per obtuza voĉo:
– Kaj kion al Kopitkin respondi telefone?
– Ŝi estas malsana, – tranĉis Gnetov, – en grava stato.
– Sed ŝi resaniĝas ja, – muĝis la kolonelo, – ja se ŝi vere mortus...
Gnetov faris teruran vizaĝon.
– Neniuokaze, – diris li. – Vi tiujn partizanojn ne konas, dum mi kun ili tre bone konatiĝis. Ili tian skandalon levos – vi dum jaroj ne elkaĉiĝos. Male, necesas krei por ŝi kondiĉojn, ĝuste kiel vi mem saĝe ordonis. Ni estu por ŝi ĉi tie la plej bonaj, savintoj, ŝi poste deklaru pri kolonelo Svirelnikov, ke li ŝin el morto eltiris...
– Nu, kaj poste, poste, necesas ja kun perspektivo labori, – diris Svirelnikov, trankviliĝante post la vortoj de Gnetov, ke li agis «saĝe». – Poste, post paso de tempo, kiel fari? Ĉu reen en malliberejon?
– Mi supozas, ke ne necesos, – ree mistere prononcis Gnetov.
– Ĉu vi disponas informojn?
– Ŝi pri io forte esperas. Atendas.
– Nu, kaj se Kopitkin tamen...
– Ne scias ŝi la familinomon de la soldato. Ne konas ŝi lin. Ŝi fordonis, kaj fino. Ŝi vere ne scias. Kaj rekoni ne povos, estis krepusko, ĉiuj estis kun samaj vizaĝoj, laŭ ŝiaj vortoj.
– Se iu forprenus ŝin, megeron, de ni, – suspiris Svirelnikov, – mi botelon da vodko donacus.
Gnetov firme kunpremis la dentojn. Jen ĝi! Jen ĝi, la plej ĉefa! Tiaj, kiel tiu Svirelnikov, ĉiam deziras, ke decidu ne ili. Do, li ne kontraŭas. Li helpos per ĉiuj siaj fortoj.
Kaj li uzis sian lastan atuton.
– Mi supozas, Kopitkin ŝin al Ŝtub povus transĵeti, – per intence pigra voĉo prononcis li. – Ŝi mem estas el Unĉansko, partizanis tie, agis tie por komunikado aŭ io tiaspeca, do tio estas afero por ili. Ŝi iom resaniĝos, por ke ĉio aspektu dece, kaj ni transsendu ŝin tien...
– Sed Ŝtub ja por kia diablo kun tio ligiĝos?
– Kopitkin ordonos. Kaj eblas eĉ sen Kopitkin – vi mem povus komunikiĝi.
– Ne, vi min en tion ne enmiksu, – svingis per la dikaj manoj Svirelnikov, – al mi tiu afero jam tedegis. Atendu, mi pensos, meditos. Iru, ripozu...
Gnetov eliris.
En sia kabineto li surmetis la uniforman palton, la ganton, elfumis cigaredon kaj rapide ekiris al la poŝtejo. «Se admiralo Stepanov scias, kie estas lia edzino, tiam ankaŭ Ŝtub povas tion scii, – estis rezonanta li dum irado, – ĉiuokaze, tia probablo ekzistas. Kaj al mi ja li kredos».
Nun jam prokrasti estis neeble. Eĉ por minuto. Kopitkin ekzistis kaj estis postulanta. Svirelnikov tute povus sendi al li Ustimenkon. Kaj tiam al ĉio venos fino. Ŝi ne plu eltenos.
– Mi bezonas Unĉanskon, urĝan vokon, – diris Gnetov, timigante la telefonistinon per sia bruligita vizaĝo. – Unĉanskon, la Departementon. Se li forestas – trovu la loĝejon. Persone kamaradon Ŝtub-on.
– Sesdek naŭ rublojn por tri minutoj! – per malvarma voĉo de Aglaja Petrovna avertis la telefonistino.
– Kvin minutojn, – per tiu tono, per kiu li parolis kun Ustimenko, respondis li. – Sed mi petas vin, ke vere estu urĝa voko.
Ĉio, kion li diros al Aŭgusto Janoviĉ, jam kunmetiĝis en lia cerbo. Ili ĉiam komprenadis unu la alian per duonvorto.
Li ankoraŭfoje ekfumis. La telefonistino el la giĉeto, ree per la voĉo de malamanta lin Aglaja Petrovna, malpermesis fumi. Gnetov pardonpetis kaj estingis la cigaredon je la plandumo de la boto. Verŝajne, ne estus malmodeste pensi, ke li agas laŭ komisio de la CK. Kaj li subite ĝuste tiel pensis. Ja ŝi, tia, kia ŝi estas, povis tiel pensi? Ja ŝi pensis! En la CK oni ne scias, la CK-on tio ankoraŭ ne atingis, sed li komprenas, ke se tie oni ekscius, tiam liajn, de Gnetov, agojn oni agnoskus utilaj por la partio.
– Unĉansko, la loĝejo de Ŝtub, – vokis lin Aglaja Petrovna, al kiu li en ĉio tuj ekkredis kaj kiu, eble, nun kredis al li. – Ĉu vi aŭdas? Ĉu vi mendis Unĉanskon? La kvara ĉelo...
Li alpremis al la kripligita orelo la ankoraŭ varman parolilon. Estis bone aŭdeble, kaj la voĉo de Aŭgusto Janoviĉ neniom ŝanĝiĝis.
– Viktoro? – aŭdis Gnetov. – Ne povas esti! Ĉu tio estas vere vi?
– Ĝuste tiel, kamarado kolonelo. Mi petas, aŭskultu atente. Tre serioza afero kaj ne prokrastebla...
Ne, li estis ne simple diranta. Li estis raportanta. Kiel al la CK. Se oni lin vokus.
– Jes, – respondadis Ŝtub. – Klaras. Mi komprenas. Tiel. Plu.
Ŝtub respondadis, kiel oni respondus al Gnetov en la CK. Se li estus tien vokita.
– Al kiu vi? – demandis ŝi en duonmallumo de la antaŭĉambro.
Lian vizaĝon ŝi ne vidis. Kaj malfermis Inna Matejevna tial, ke la voĉo trans la pordo ŝajnis al ŝi tute konata. Sed nun ŝi ne estis rekonanta, kvankam al ŝi ŝajnis, ke ŝi tuj komprenos.
Jenjo estis manĝanta kompoton en la kuirĉambro.
– Panjo! – vokis ŝi. – Tie kiu al ni venis?
– Rekonu! – ordonis la neelteneble konata voĉo – malalta kaj ordonema, la voĉo, pro kiu ŝi iam malvarmiĝadis kaj kiun ŝi memoris, kvankam ne deziris memori, la voĉo, kiu povus ordoni al ŝi kion ajn.
– Mi rekonis! – flustre diris ŝi kaj retroklinis la kapon. Li kliniĝis kaj, preninte ŝian nukon per la polmo, per siaj malmolaj, malvarmaj post frosto lipoj algluiĝis al ŝia buŝo. – Mi rekonis, – sufokiĝinte, ripetis ŝi.
– Panjo, mi disverŝis lakton, – informis Jenjo el la kuirĉambro.
Palij demetis mallongan, kun silka stebita subaĵo, vilan palton. Nun, kiam ŝi turnis la ŝaltilon, li ridetis al ŝi, kiel en Samarkando en tiuj sovaĝaj, sufokaj noktoj. Li ridetis nur per la buŝo, kiel tiam, kiam ŝi kuŝis apude kaj parolis pri la miraklo, kiun li al ŝi instruis.
– Ĉu vi ne estas kontraŭ? – demandis li, ekvidinte, ke ŝi rigardas al la valizo, kiu kviete staris apud la pordo mem. – Mi deziris unue vidi vin, kaj poste jam en gastejon... La adreson sufloris deĵoranto en la regiona plenumkomitato...
Esence, li preskaŭ ne ŝanĝiĝis, nur la haroj nun kuŝis glate kaj egale, ŝmiritaj per harpomado, kiel ĉe herooj de eksterlandaj filmoj. Kaj la rigardo iĝis akra, pikanta, ĉien penetranta. Kaj ankoraŭ ringon ŝi rimarkis sur lia maldekstra mano – oran ringon kun blazono aŭ sigelilo.
Dum li estis dismetanta kunportitajn manĝaĵojn, ŝi estis kuŝiganta Jenjon en la liton, maltrafe respondante al ŝiaj demandoj pri tio, kiu estas tiu oĉjo kaj kiam li foriros. Jenjo ne ŝatis gastojn, speciale tiajn, kiuj ne atentis ŝin. Kaj tiun ĉi ŝi simple ektimis. Li ankaŭ al ŝi ridetis per la buŝo, kvazaŭ faris grimacon. Kaj eĉ ne demandis, kiom da jaroj ŝi aĝas kaj ĉu ŝi vizitadas lernejon, kiel demandadis ĉiuj, kiuj venadis al Inna Matejevna.
Kiam ŝi eliris al li, li estis senkorkiganta botelojn. Kaj la jako, kaj la kvadratita trikita veŝto, kaj la kravato, kaj la ĉemizo – ĉio sur li estis eksterlanda, bonkvalita, kvankam ne tre nova. «Eble, trofea», – pensis ŝi.
Ŝiaj vangoj brulis.
– Kiel strange estas, ke vi estas viva, – diris Inna Matejevna. – Mirinde.
– Ankaŭ mi tiel opinias, – respondis li, eksidante al la tablo. – Mi miras eĉ pli ol vi. Vi povas esti certa...
Unuan fojon dum multaj longaj jaroj ŝi tiel drinkis, kiel en tiu vespero. Kaj Palij same drinkis multe – konjakon el glaso – kaj almanĝadis strange – per muelita nigra kafo el kulereto. Lia maldika vizaĝo restadis pala, li nur ridetadis pli kaj pli ofte, kaj ju pli multe ili drinkis, des pli kaj pli lia rideto iĝadis simila al tio, kiel sensone dentomontras lupo antaŭ ol eksalti...
– Kie do vi estis? – demandis ŝi, eksentinte, ke ŝia kapo turniĝas. – Kial vi silentis? Mi delonge opiniis vin mortinta. Ĉu Zina estas viva?
– Laŭ onidiroj, ŝi estas en Aŭstralio.
– En Aŭstralio?
– Kun sia Pedersen.
– Kun kia ankoraŭ Pedersen?
– Tio estas ne mia afero, – subridis Palij. – Min tio ne koncernas, diablo ŝin prenu. Kaj via inĝeniero kie estas?
– Mortis, – diris ŝi, derompante de la tabuleto ĉokoladon. – Mortis, edziĝinte al iu putino. Mi kaj Jenjo estas solaj. Du orfinoj, – rememoris ŝi. – Tiele ni duope ekzistas. Sed vi, vi...
– Mi estas en ordo, – seke diris li, – ĉu vi komprenas? Aŭ mi montru dokumentojn?
Iliaj rigardoj interkruciĝis. Kaj ŝi, kvankam drinkinta, sukcesis ne kredi al li antaŭ ol tute ebriiĝis. Ja tro rekte li al ŝi rigardis. Tro simplanime. Tro malfermite, ne laŭ la maniero de Palij. Kaj, kvazaŭ eksentinte, ke ŝi al li ne kredas, li batis responde: diskrete, sen troa premo, amike li avertis, ke ŝin serĉas la hundo Jesakov, la eksa loĝanto de la gemaljunuloj Bojariŝnikov-oj, liberigita el prizono. Li serĉas, asertante, ke ŝi lin priŝtelis kaj ke li ŝin premos kun neaŭdita krueleco, sed «sian havaĵon» el ŝi li elskuos, kaj se ne elskuos, do vivo por ŝi tamen ne estos, – tiel li ricevos almenaŭ malgrandan kontentiĝon.
Kaj jam kun detaloj, sen ridetoj, Georgo rakontis al ŝi, kiel Jesakov deziras bati Inna-n Matejevna-n al ŝia partieco – senkompate kaj senindulge, prezentinte la aferon tiel, kvazaŭ ŝi estis bone informita pri tio, kio estis kaŝita en la ujoj kun sukero.
– Por li nenio gravas, – serioze kaj eĉ malgaje finis sian rakonton Palij, – li tute freneziĝis. Kriegas, ke tiun oron li deziras fordoni al la ŝtato kaj eĉ deklarojn en respektivajn organojn skribis, por ke oni vin trovu. Mi pensas, oni verŝajne trovos. Finfine la organoj ĉiujn, kiujn ili bezonas, trovas kaj senmaskigas...
Inna Matejevna ne respondis. La lupaj okuloj de Palij, kvazaŭ el trans neĝa polvo, hele kaj kroĉeme rigardis al ŝi. Kiu li estas? De kie li venis? Kial lia eksedzino trafis al Aŭstralio? Kaj kial li enkapigas al ŝi, ke nenio valora estis en la ujoj kun sukero, – li pretas konfirmi ĵure, li diros, ke li mem tiun sukeron transŝutis.
– Sed vi ja en tiu tempo jam antaŭlonge forveturis el Samarkando?
– En kiu – tiu? Sed kiu ankoraŭ vidis tiujn ujojn? Kiu scias, kiam nome la maljunulo ilin al vi transdonis?
Jen en kio estas la afero! Palij deziras esti ŝia savanto, helpi al ŝi, defendi ŝin, kompatindan. Kiel brave! Sed tamen por kio li tion bezonas? Por kio li prezentas sin kiel defendanton de la vidvino kaj la orfino? Kian profiton li atendas de tiu ago? Kaj kvazaŭ spite, ŝi hodiaŭ ne demetis la braceleton, tute groŝkostan, sed tamen ĝuste el tiuj ujoj mem.
Kaj Palij jam metis sian polmon sur ŝian manradikon, ludis per la luksaĵeto el la ne testamentita al ŝi Jesakov-a heredaĵo kaj demandis, kvazaŭ vidis ĉion trae, kvazaŭ legis ŝiajn pensojn sen penoj:
– Ĉu lia braceleto? Priŝtelis vi la oldulaĉon? Kaj nun vi ankaŭ min suspektas pri malĝustaĵoj de la biografio? Vi pensas, por kio mi viajn fiagojn defendi intencas? Kia manovro malantaŭ tio kaŝiĝas? Sed nenia ja, Injo! Mi laciĝis kuradi, la piedojn batvundis, mi deziras pecon de familio, edzinon apud mi, kun varmeco, kareso al mi. Kial vi rigardas, bela gazelo? Ĉu vi koleras al mi, ke mi el Samarkando malaperis? Ne pro mia kulpo, amikino, min embarasis facilanima rilato al burokrataj dokumentoj. Tamen mi pagis, knabino, pagis plene, riparis per la sango, tute nemalmulta. Tiuj ĉi piedoj paŝadis sur vojoj de Eŭropo, tiuj ĉi okuloj vidadis gajajn bildojn, mi havos kion al nepoj rakonti...
Li volvis tube pecon da ŝinko, liaj fortegaj makzeloj eklaboris, kaj la ŝinko momente malaperis. Inna Matejevna rimarkis – li ne demordas, li deŝiras, disŝiras.
Por ke la najbaroj ne aŭdu la gaston, ŝi ŝaltis la radiricevilon – el Moskvo kun amara malgajo aŭdiĝis fortaj akordoj de la uverturo de la lasta akto de «Ĥovanŝĉina». Sed al Palij ne plaĉis; kun glaso da konjako en la mano li paŝis al la radiricevilo, rapide kaj lerte kaptis ian foran dancan muzikon, ĝistrinkis la konjakon kaj interesiĝis:
– Ĉu via posteno permesas al vi danci okcidentajn dancojn?
– Ne spritu, – respondis ŝi, ekstarante.
Liaj muskoloj estis samaj, kaj li estis grandega same – la sola homo, kiu povis fari kun ŝi kion ajn. «Kia malbeno estas tiu dependo, – ebrie kaj kompate pensis ŝi pri si. – Por kio li venis ĉi tien? Kian biografion altrenis al mi? Kiel mi evitu ĉion tion neeviteblan, kio sekvos? Li ja pereigos, neniigos min!»
Kaj ŝi ekvidis, kiel li ridetas al ŝi desupre, montrante la blankajn, egalajn, mallongajn dentojn, tiujn, per kiuj li ĵus estis ŝiranta la ŝinkon, tiajn dentojn, kiaj simple ne ekzistas ĉe homoj de lia aĝo kaj de tia sorto, se vere tiu sorto almenaŭ iomete similas al tio, pri kio li parolis...
– Kisu min! – petis ŝi.
– Kaj kio vi estas?
– Mi estas via, – preskaŭ kun larmoj en la voĉo diris ŝi. – Mi estas via. Nur via. Ĉiam via.
– Vi estas rabobesto, – preskaŭ karese prononcis li. – Mi multon scias pri vi. Sed vi estas seksalloga kaj amorveka. Ĝenerale, ni ne pereos...
Ŝi hontis pro liaj vortoj. De kie li tion prenis? En iu senco, en speciala senco ŝi estis hontema. Tiom, kiom en tiu nocio estas bigoteco, ne pli. Certe, tio ne koncernis tiajn ekzemplerojn, kiel profesoro Bajramov. Sed kun Palij ŝi deziris esti humila. Deziris diradi: «Ho dio, kion vi kun mi faras!» Kaj aŭdi lian klaran kaj mallongan respondon, pro kiu ŝi preskaŭ perdadis la konscion...
– De kie vi alveturis? – demandis ŝi, kiam ili eksidis apude sur la sofon.
– Ĉu nun? El Moskvo.
– Kaj kion vi tie faris?
– Eksciadis, kiel trovi vin.
Li rigardis proksime en ŝiajn okulojn, tute proksime. Ne, certe, li ŝanĝiĝis, eĉ tre ŝanĝiĝis. Ĉu antaŭe estis tiuj ĉi faltoj ĉe la buŝo, ĉu ĉe rideto oblikvis lia firma buŝo? Kaj estis ankoraŭ io, kion ŝi ne povis distingi tiel proksime. Io tute nova.
– Ĉu vi estis en kaptiteco? – rapide kaj ebrie demandis ŝi.
– Ĉu mi? – miris li.
Kaj ree ŝi ne kredis al lia miro.
– Mi estas en ordo, – diris li, ree submetante sian polmon sub ŝian nukon kaj almoviĝante al ŝi per sia buŝo. – Mi estas en plena ordo. En plenega. Eĉ por via personara fako mi taŭgos...
Liaj lipoj facile tuŝis ŝian varman, atendantan, duone malfermitan buŝon. Kaj ŝi eĉ ekkriis, tiel ŝi lin bezonis, tiel ŝi sopiris pri li, tiel deziris aparteni al li, tiu nekomprenebla lupo, kiu venis ĉi tien por kio ajn, sed tute ne por ĝojo en ŝia vivo. Kaj, komprenante tion, ŝi iris renkonte al li, ĉar ŝi mem jam ne obeis al si.
– Bonege! – poste laŭdis li ŝin, kvazaŭ ŝi estis bone kuirita manĝaĵo. – Mi vin subtaksis.
– Cinikulo! – diris ŝi, ĝeniĝante pro hela lumo, kiun li ne permesis estingi. – Kruda kaj cinika homo.
– Animalo! – konsentis Palij.
– Ĉesu!
Li glatumis ŝian nudan, malvarmetan ŝultron. Ŝia buŝo plu estis duonmalfermita, la palpebroj estis fermitaj, la vangoj brulis.
– Mi pereos kun vi, – pigre diris li, metante sur la randon de la polurita tableto brulantan cigaredon. – Kiel en la kanto pri Razin oni kantas...
– Pri kia ankoraŭ Razin? – nenion komprenante, demandis ŝi. – Kaj estingu finfine la lumon, mi petas...
Matene li diris, ke ili tute povas geedziĝi. Palij persone estas libera, ŝi, kiom li komprenas, – same. Specialecon li havas...
– Kiom mi komprenas, vi estas profesia administranto? – lace demandis Inna Matejevna. – Ĉu tio estas specialeco?
– Kaj vi nun? – subridis li.
Ili kuŝis apude en ŝia lito. Preskaŭ kiel tiam, en Samarkando. Sed hodiaŭ ŝi estis mastrino, kaj li – gasto. Tamen, verŝajne, tiam ŝi estis pli trankvila, ol li nun. Ĝuste tion ŝi distingis en lia vizaĝo matene – tiun maltrankvilon, kiun iam ŝi neniom rimarkadis. Maltrankvilon, ŝirmatan per ŝercoj. Maltrankvilon, ŝirmatan per babilado: antaŭe li estis silentema. Aŭ ĉio ĉi fariĝis pro la konjako – antaŭe li ne drinkis tiel multe?
– Kio koncernas monon, do mi ĝin havas sufiĉe, – sciigis Palij kaj malfermis sian valizon sur la planko apud la lito. – Ni aĉetos eksterurban domon, por via knabo estas bone...
Inna Matejevna iomete ofendiĝis.
– Mi havas knabinon, – diris ŝi.
Li preteratentis ŝiajn vortojn. Alportis seĝon kaj metis la malfermitan valizon sur la seĝon. Por ŝi ĉio ĉi estis tute neinteresa – nek lia mono, nek iaj «donacoj», kiel li esprimis. De li Inna Matejevna nenion bezonis, male, ŝi mem lin nutradus kaj vestigadus, li nur tiele kuŝadu kaj eligadu fumon ringe. Sed li ne komprenis tion, tamen, ŝi al li ja nenion diris. Li subite komencis elfaligi sur ŝian silkan, en rombetoj, verdan litkovrilon bankajn, densajn ligaĵojn da centrublaj monbiletoj. Po dek mil en ligaĵo.
– Ĉu vi freneziĝis? – per plu laca voĉo demandis ŝi. – De kie tio ĉi?
– Ĉu mi diru veron?
Inna Matejevna rigardis al li silente per siaj katinaj, ne palpebrumantaj okuloj.
– Mi prenis en unu germana domo, – subridis Palij. – Stultuloj kaj kretenoj etan fatrason alveturigis, memoraĵojn de la milito, kaj mi tiamaniere riĉiĝis. Faŝista kolonelo tie antaŭe loĝis, verŝajne, el nia banko li prenis.
– Kaj se ili estas falsaj? – demandis Inna Matejevna.
– Kontrolite, – afereme respondis Georgo. – Mi ne estas infano. Mi mem alportis en Moskvo en bankon kaj diris, ke mi suspektas tiun centrublan bileton, ke ĝi estas falsa. La kasisto, ankoraŭ de la cara tempo, eĉ priridis min.
– Do, tio estas via doto?
– Do! – firme respondis Palij.
– Kaj ĉu pasporton vi vere havas?
– Sen pasporto ne eblas eĉ paŝon fari, – kurbigante la buŝon, subridis li, – ĝin eĉ en lito amoratino petas montri. Kaj kontrolas specialajn markojn, aŭ kiel ili nomiĝas? Registraĵojn? Trankviliĝu, knabino, la pasporto estas en la gastejo, en via «Volgo». Mi tie tuj numereton luis, nur la trezorejon ne kuraĝis lasi.
Kaj li karese frapis la kovrilon de la valizo.
Inna Matejevna subite ege malsatiĝis. Palij malfermis konservaĵon «gado en oleo», kaj ili eksidis al la tablo, ŝi – en surĵetita sur la ŝultrojn orenburga kaptuko, li en kalsoneto kaj en maldika arĝentkolora kamizolo. Ŝi neelteneble deziris ekdormi. Kaj estis ial terure, kiel neniam en la vivo.
– Dum mi aranĝas aferojn, vi la monon konservu, – diris Palij. – Por mi kun ĝi en la gastejon estas stulte ŝoviĝi. Metu parton en la konton, parton en diversajn kestojn disŝovu, en la ofica gardoŝranko vi povas iomete teni...
– Lasu min! – petis ŝi. – Ĉu vere, krom mono, vi ne havas pri kio paroli?
– Ĉu versaĵojn deklami? – neatendite dentomontris li. Kaj pli milde aldonis: – La aĝo ne konvenas, kaj ankaŭ la vivo min tretis...
Iom poste li demandis:
– Ĉu ni drinku ĉampanon?
Je la oka horo ŝi kondukis ekkapricintan Jenjon en la infanĝardenon. Faligante grandajn larmojn, la knabino diradis, ke ŝi deziras nenian oĉjon, la oĉjo iru for, li estas malbona, kial oni enlasis lin ĉi tien?
Kiam Inna Matejevna revenis, Palij, lavinte sin, nuda ĝis la zono, estis razanta sin en la kuirĉambro apud la lavpelvo per larĝa briletanta klingo de tranĉilrazilo. Forta vilo sur lia osta vizaĝo seke susuris. Per la maldekstra mano li estis streĉanta la haŭton apud la orelo, en la dekstra estis la blanka tenilo de la razilo.
– Kio estas tio? – mallaŭte demandis Inna Matejevna, fiksrigardante lian brakon, tie, kie preskaŭ apud la akselo klare vidiĝis litero – ŝajne, normala «B», maldike, kvazaŭ per fabrika, amasa maniero farita tatuaĵo. – Kio estas tio ĉe vi sub la brako?
Georgo iomete tremeris per la forta muskolo kaj respondis ne tuj:
– Ĉu vi ne vidas? Litero «vo». Estis iu Vanjo. Necesas forigi.
– Sed ĉu tio estas tiel simpla – forigi tatuaĵon?
– Simpla aŭ ne simpla, sed necesas. Okazis stultaĵo, sub influo de minuto.
– Sub influo de kia tia minuto? – tute mallaŭte interesiĝis ŝi. Mallaŭte kaj kun timo en la voĉo. – Kiel al tio rilatas influo de minuto?
– Estis amintrigo, jen mi tatuigis al mi stultaĵon. Litereton.
Li estis finraziĝanta, movadis kaj movadis la klingon sur la jam pure razita vango.
– Do, tio estas simple litereto, – tire diris ŝi. – Amintrigo. Ĉu vi min opinias stulta? Tio ja, Georgo, estas sangogrupo – la dua ĉe la germanoj. En la rusa tio estas «vo», sed en la germana tio estas «bo». Mi precize scias...
Jes, ŝi sciis. Vidis en marto de la kvardek kvara jaro, kiam oni alveturigis du SS-ajn oficirojn, militkrimulojn, punistojn. Ili havis ĝuste saman tatuaĵon.
– Vi estas ege klera, – subridis li. – Nu, sangogrupo, kio eksterordinara. Kiam niajn knabojn oni sendis tien por specialaj taskoj, oni faris jen tiajn tatuaĵojn, por ke ĉio estu simila. Ĉu vi ne komprenas?
– Sed vi ja diris – amintrigo?
– Sed ĉu mi tuj ĉion konfesu antaŭ vi – kiu mi estis dum la milito? Tion, knabino, oni al neniu rajtas rakonti, ankoraŭ tempo ne venis...
– Kial do vi tiam rakontas? – per egala voĉo interesiĝis ŝi.
Li ree komencis ion mensogi, jam tute absurdan. Eĉ estis ĝene aŭskulti. Sed ŝi aŭskultis kaj tre deziris kredi, ke ĉio ĉi estas ĝuste tia, kiel li rakontis: oni ĵetadis lin kun paraŝuto, li liveradis eksplodaĵon al popolaj venĝantoj, plenumadis specialajn taskojn por aranĝo de komunikado, portadis uniformon de gestapano. Se tio estus vero. Ĉar se tio estas mensogo – al ŝi venis fino!
Antaŭ la dekunua horo Inna Matejevna forveturigis Palij-on en ŝanceliĝanta trivita taksio al la perono de la gastejo «Volgo», interkonsentinte, ke li nepre venos tagmanĝi. Apud la gastejo la motoro de la DKW paneis, la ŝoforo, insultante la eksterlandan teĥnikon, levis la kapoton. Gorbanjuk rigardis, kiel Georgo estis malrapide leviĝanta laŭ la ŝtupoj. La tago estis suna, sonoris degelgutoj, sub tiu hela suno Gorbanjuk ekvidis, kiel kontraŭ Georgo el la larĝa spegula pordo eliris la maljuna profesoro Hebeisen kaj kiel li haltis, kaptinte per la mano la kubuton de profesoro Ŝĉukin, junaspekta kaj svelta, en mallonga jako kaj sen ĉapo. Liaj grizaj haroj brilis sub la suno arĝente.
Palij same haltis: ili staris unu kontraŭ la alia en distanco de ne pli ol paŝo – la flave pala aŭstro kaj Georgo. Kion diris Hebeisen – Inna Matejevna ne aŭdis, la ŝoforo tiumomente frapfermis la pordon kaj ŝiris la stangon de rapidumo. Palij venis nek tagmanĝi, nek vespermanĝi. Teruraj antaŭsentoj turmentis Inna-n Matejevna-n. Eble, ŝi devis, anticipante eventojn, mem telefoni al Bodrostin kaj rakonti al li siajn suspektojn? Sed se Bodrostin ridos pri ŝi?
Kaj ankoraŭ unu terura tago pasis, plena de maltrankviloj, duboj – ĉu telefoni al Bodrostin aŭ ne? Verŝajne, estis jam malfrue. Se Georgo estis arestita, informi pri siaj suspektoj estas ridinde.
Kun sekaj lipoj, kun haltinta rigardo, ŝi atendis, komprenante, ke atendi estas sensence. Kaj, malamante Palij-on, definitive pereigintan ŝian estontecon, tamen, kvazaŭ en sonĝo, ŝi sentis sur siaj ŝultroj liajn gorilajn manojn kaj sur sia vizaĝo lian pezan, ardan, bestan spiradon. La koro de Inna Matejevna kvazaŭ haltadis, kaj poste komencadis bati rapide kaj neegale.
En la sekva mateno, el sia kabineto, Inna Matejevna per ŝanĝita voĉo interparolis kun la administranto de la gastejo. Ŝin interesis, en kiu numero loĝas kamarado Palij, jes, ĝuste tiel – Palij. «Palij? – demandis la administranto. – Palij Georgo? Palij – jes, atendu minuton...» Kaj la administranto tiel al ŝi alkroĉiĝis, ke, ne fininte paroli, ŝi surmetis la parolilon. Poste demetis – la finsignalo ne estis. Tiam, griza pro timo, Inna el la akceptejo de Eŭgeno Rodionoviĉ telefonis al la ripara buroo. Ŝin skuis tia tremo, ke eĉ la sekretariino de Stepanov Bella kompate interesiĝis – ĉu ŝi ne estas malsana.
– Gripo! – seke respondis Gorbanjuk.
Venis kun vica raporto Zakadiĉnaja. Inna Matejevna preskaŭ ne aŭskultis ŝin. Ĉu interesis ŝin profesoro Ŝĉukin kun ties juna edzino kaj riskaj operacioj? Ĉu interesis ŝin tio, ke Hebeisen ricevas leterojn el eksterlando kaj mem skribas al imperiismaj landoj? Ĉu interesis ŝin tio, ke Sainjan, laŭ vortoj de ties propra edzino, Lubov Nikolajevna, havas reprezaliitajn parencojn?
Ŝin neniu interesis!
Por ŝi sufiĉis propraj zorgoj.
Kaj ankaŭ dum tiu ĉi nokto ŝi ne dormis, ĉiam atendis, ke li subite revenos. Ŝi trinkadis valerianon kaj restintan konjakon.
Kaj matene la maljuna Vetĉinkina kun mistera vizaĝo informis ŝin, ke pri ŝi jam demandis kamarado majoro Bodrostin. «Dufoje. Li petis telefoni tuj, kiam vi venos».
Kaj ŝi aldonis kompate:
– Vi havas tute grizan vizaĝon. Ĉu io okazis?
Malgraŭ la strikta malpermeso fumi en la personara fako, Vetĉinkina parolis kun sia estrino kun cigaredo en la flavaj maloftaj dentoj.
En la vestiblo de la Departemento sur la Lenin-strato, montrante la paspermeson al la gardostaranto, Inna Matejevna ekvidis la maljunan Hebeisen, kiu, singarde metante la piedojn, estis malleviĝanta laŭ la ŝtuparo. Sur lia faltoplena vizaĝo estis morna kaj solena esprimo. Inna-n Matejevna-n li ne rekonis – tiel li estis, evidente, absorbita de siaj pensoj. Desupre ŝi aŭdis voĉon de Bodrostin:
– Kamarado profesoro, ĉe la perono estas aŭtomobilo, ĝi veturigos vin en la malsanulejon.
– Danke schön! – dankis Hebeisen germane.
Majoro Bodrostin kondukis Gorbanjuk-on rekte al kolonelo Ŝtub. Kaj ĝuste en tiuj momentoj ŝi komprenis, ke «vendis» ŝin ĝuste Palij. Kiu alia povis scii, ke li noktis ĉe ŝi? «Nu, bone do! – suspiris ŝi. – Bone, amiketo!»
Aŭgusto Janoviĉ salutis al Gorbanjuk ĝentile, kvazaŭ en kunsido de la regiona komitato, kiam ili renkontiĝadis en la kabineto de Zolotuĥin. En la vasta malalta kabineto de Ŝtub estis tre varme, malgraŭ tio, ke en la grandega kahela forno brulŝtipoj nur komencis ekbruli.
– Ĉu estas glitige sur la strato? – interesiĝis Ŝtub.
– Jes, degelis, kaj nun denove frostas...
Ili silentis iom. Ŝtub malfermis la gardoŝrankon kaj metis antaŭ Inna Matejevna prizonajn fotaĵojn de Palij. Li estis ankoraŭ razita – verŝajne, oni fotis antaŭhieraŭ – kaj rigardis en la objektivon per indiferenta, ne propra, pereinta rigardo.
– Ĉu vi konas tiun ĉi homon?
– Jes, – post paŭzo diris Inna Matejevna. – Ekvidinte sur lia brako tatuitan sangogrupon, mi mem deziris telefoni al vi, kiam li venos al mi tagmanĝi, sed li ne plu venis. Ĉu pro sendependaj de li cirkonstancoj? – penis ŝerci ŝi.
Sed Ŝtub ne akceptis la ŝercon. Ĝi ne efikis. Lia vizaĝo plu konservis nepenetreblan esprimon. Kaj en liajn okulojn ne eblis rigardi – tro dikaj okulvitraj lensoj estis ŝirmantaj ilin disde Gorbanjuk.
– Kion vi povas rakonti pri li?
– Tio estas malamiko, – koncentriĝinte, komencis ŝi, sed li interrompis ŝin, facile frapinte la tablon per la manplato. – Mi estas tute konvinkita, ke al ni venis malamiko, – ree ekparolis Inna Matejevna, kaj ree li interrompis ŝin:
– Mi demandas, kion vi persone scias pri civitano Palij? Ĉu la demando estas klara por vi?
– Klara! – humile diris ŝi kaj pensis, kion nome ŝi diru. Ŝtub pacience atendis. Li scipovis atendi. Se tio, certe, servis al utilo de la afero.
– Mi diros nur veron! – promesis Gorbanjuk.
– Mi esperas.
Ŝi vere rakontis la tutan veron. Kaj eĉ pri la mono, kiun Palij «kaŝis» ĉe ŝi. Ne kuraĝis ŝi rakonti nur pri tiuj ligaĵoj, kiujn ŝi forportis al la laborejo en la gardoŝrankon. Kaj pri Samarkando ŝi rakontis. Ŝtub kapjesadis kaj fumadis. Poste ŝiajn depoziciojn enskribadis majoro Bodrostin. Kaj ĉe Ŝtub sidis Serĉjo Kolokolcev kaj ekscitite rezonadis:
– Mi persone pensas, kamarado kolonelo, ke la atmosfero «kaptu krimulon» tre kontribuas al tio, ke ĝuste la krimulo kaŝiĝas. Same estas kun tiu Palij. Blinda kredo pri papero, pri ordenoj kaj medaloj, pri puraj dokumentoj kondukas al tio, ke tia lupego veturadas tra urboj kaj vilaĝoj, oni lin libere registras, oni lin pri nenio limigas, kaj kiam venas homo kaj sincere diras, ke li estis sur la okupaciita teritorio, kaj jen lia Ausweis...
– Ridinde, – ne aŭskultante Kolokolcev-on, sed, evidente, respondante al siaj pensoj, interrompis Ŝtub, – ridinde: kie ajn li estis – ĉio estis bonorda, sed ĉi tie, en Unĉansko, vidalvide, sur ŝtupoj de la gastejo, en kiu tiu Hebeisen neniam estadas...
– Nu, ankoraŭ la pasporto, – diris Kolokolcev.
– Kio – pasporto? Ĉu nur tial, ke mi kaj vi sias, kiel tio estis farata en Berlino?
– Kion li tamen faradis tie, tiu Palij?
– Murdadis honestajn homojn. Murdadis, turmentadis kaj torturadis. Torturadis kaj peladis en gasumejojn. Elrompadis orajn dentojn. Deŝiradis ringojn. Komandis subpremadon de ribelo en geto. Eĉ infanojn murdadis... Bone, al diablo lin! Ĉu vi deziras, mi al vi bonan novaĵon rakontos?
– Ĉu bonan? – demandis Sergio.
– Eĉ tre: al ni Gnetov baldaŭ alveturos.
– Kiel? Ĉu por ĉiam? – aĥis Kolokolcev. – Ĉu en Unĉanskon?
– Kaj tion ni jam tiam vidos – ĉu por ĉiam aŭ ne, – penseme respondis Aŭgusto Janoviĉ. – Mi penos, ke por ĉiam. Nu, kaj nun ni okupiĝu pri la aferoj. Kiaj informoj estas pri Zemskov?
Sergio ekridis kaj eĉ skuis la kapon – tiel bone al li iĝis pro tio, ke alveturas Viktoro. Kaj ankoraŭ estis bone pro tio, kion li estis rakontonta al Ŝtub.
– Resaniĝas kamarado Zemskov. Tie al li ĉiam venadis tiu geologino – Stepanova, la filino de la emerito. Ŝi sidadis, voĉlegadis, kun lia fratino amikiĝis. Nu, ĉu vi memoras, tiu, kiu vian aŭton batis, tia rondokula, ŝi ankoraŭ estis ĉi tie, por ke la ŝoforo ne estu punita. Nu, kaj doktoron mi al li veturigis ĉi-tiean, junulon, armenon, li estas fakulo pri infanaj malsanoj, sed li mem proponis sin por veturi. Malloge dirante, hieraŭ ni kuŝigis Zemskov-on al Ustimenko en la malsanulejon. Tiu Sainjan diris, ke li esperas – ne estas certa, sed esperas – ke, ĝenerale, estos pliboniĝo. Li diris – ili komencos kompleksan kuracadon, jen kiel. Kaj hieraŭ matene mi skribis precize laŭ vortoj de Zemskov pri Aglaja Petrovna. Li ĉion scias kaj nur demandas, kiam ŝi lin vizitos. Nenion li tiel deziras, kiel intervidiĝi kun ŝi, – ŝi venu, diras, almenaŭ por minuto. Mi ŝin ne retenos longe, mi al ŝi pri ŝia librotenisto devas persone rakonti...
– Nu, eble, li ankoraŭ rakontos, tute probable, – plu pensante pri siaj aferoj, mistere prononcis Ŝtub. – Kio ajn en la mondo povas okazi, ĉu vere, kamarado Kolokolcev?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.