La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MI RESPONSAS PRI ĈIO

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro oka

«En Moskvon, en Moskvon!»[84]

– Ne, ne kaj ankoraŭ milfoje ne, – el iu melodramo diris Nina Leopoldovna. – La pupdomo devas esti detruita...

– Ho dio, – petegis Luba, – almenaŭ vi silentu.

Natanjo estis laŭte kaj plende ploreganta. Neniu atentis ŝin. La maljuna Hebeisen sen frapo malfermetis la pordon, pardonpetis: «Entschuldigen Sie, bitte!.. Mi pensis... La Mädchen estas sola hejme...»

Vera Nikolajevna ĵetis sekve de li furiozan rigardon.

– Tio min diable tedegis! – diris ŝi. – Tio estas ia trapasejo, sed ne familio. Li aranĝas tion intence, via Vlaĉjeto, por enĉerkigi nin.

– Bone, ni trankviliĝu, – petis Luba. – Mi petas, ni parolu trankvile. Kio atendas vin en Moskvo? Kiaj floroj kaj lumoj? Vi ja estas tri, vi ne estas sola...

Luba sidis en palto, kiel eniris, kaj en varma lanuga kaptuko. Ŝia vizaĝo estis elturmentita. Natanjo ekkriegis ankoraŭ pli laŭte kaj komencis piedfrapi la plankon. Nina Leopoldovna abrupte subkaptis ŝin sur la brakojn kaj ekdancis kun ŝi tra la ĉambro, inter valizoj kaj korboj. Kaj ekkantis el iu muzika komedio. Natanjo ektimis kaj eksilentis.

– Kiel en «Edziĝo» de Gogol, – diris Luba. – Vi subite elsaltis en fenestron. Tio estas simple fiaĵo.

– Juĝu kiel vi deziras. Cetere, ne pli fia ol via ago kun fuĝo el la malsanulejo. Tamen mi vin ne juĝis.

– Hontinda, malpura, fia historio! – rozkoloriĝante pro kolero, ne plu povante reteni sin, kriis Luba. – Ĉu vi ne povas almenaŭ ĝisatendi lin, por interparoli, diri home...

Vera Nikolajevna ĵetis la robon, kiun ŝi estis metanta en valizon, sur la liton kaj eksidis.

– Mia koro krevos, – diris ŝi, – kiel vi ne komprenas? Mi ne eltenos kaj restos pro kompato al li, al lia nescipovo vivi, al lia neprizorgiteco. Kaj ree mi estos nur vartistino, nur mastrumantino, sen intelekta horizonto, sen interesoj, kokino, sed ne homo.

– Ĉu tio estas vi – sen horizonto? – serioze interesiĝis Luba.

Nina Leopoldovna estis plu turniĝanta tra la ĉambro. Verŝajne, ŝi imagis, ke ŝi estas sur scenejo inter multaj paroj. Kaj ke al la hele prilumita scenejo rigardas miloj da admirantaj okuloj, kiel ŝi ŝatis rakonti. Poste ŝi sidigis Natanjon sur la tablon kaj, riverencinte, kantis per maljunulina voĉo:

– Gloron al la daŭfenino!

Natanjo ree intencis ekplori, kaj Nina Leopoldovna komencis kun ŝi valsi, kantetante ial:

Forĝistoj de anima juno,
Feliĉŝlosilojn forĝas ni..
.[85]

– Al kiu do vi veturas? – lace demandis Luba.

– Kial do nepre al iu?

– Ĉar vi ne kapablas veturi simple. Vi povas senpere – de Vladimiro Atanazijeviĉ al Ivano Ivanoviĉ, kaj ke ĉio tie estu preta...

Vera Nikolajevna eĉ ŝajne ofendiĝis:

– Sed vi ja scias, ke mi mem nenion bezonas.

– Ĉu vere? Ĝuste vi ja bezonas. Kaj multon bezonas, se vi ne estas en stato de vintra dormo. Tre multon bezonas, Vereto! Ĝuste tial vi decidis forlasi Ustimenkon kun Unĉansko. Estos saloneto, ĉu, Venjo? Aktoroj, poetoj, verkistoj, kaj inter ili tia kirurgino – Veresova. Eseo en revuo: «„Li vivos!“ – diris Vera Nikolajevna, lavante sin post operacio». Sed kiu kreos por vi la saloneton, fratineto? Por tio necesas mono. Kaj kiu vokos ĉiajn Gubin-ojn? Kiu?

– Vi diras vulgaraĵojn, – ree okupiĝinte pri pakado, diris Vera Nikolajevna indiferente. – Estas simple hontinde aŭskulti!

Nina Leopoldovna kun Natanjo sur la brakoj, valsante, direktis sin al la kuirĉambro por manĝigi la knabinon, kaj samokaze manĝeti kune kun ŝi.

– Ĉu la kalva Koft? – demandis Luba. – Aŭ mem Cvetkoft?

– Kial vi interesiĝas?

– Vlaĉjo deziros scii, kien vi fortrenis lian filinon.

– Tio vin ne koncernas.

– Ja koncernas. Respondu, ĉu Koft?

– Profesoro Koft donas al mi decan laboron. Loĝos ni en la Losinij Ostrov, kion mi ne kaŝas.

– Ĉu en eksterurba domo? – interesiĝis Lubov Nikolajevna. – Ĉu de Koft aŭ de Cvetkoft? Aŭ simple en dometo de gejŝo?

– Al fiaj demandoj mi ne respondas.

– Sed tamen? Kaj kia estas la oficiala versio? Ĉu fiulo Ustimenko venenis vian vivon? Senigis vin de la ŝatata afero? Transformis en mastrumantinon? Vi elturmentiĝis? Dronis pro lia kulpo en ĉiutagaĵoj? Kiel esprimiĝas nia panjo – la pupdomo devas esti detruita?

Vera Nikolajevna diligente pakis du jupojn kaj komencis paki negliĝon. Ŝia vizaĝo estis ĝenerale trankvila. Ŝi eĉ ironie ridetis.

– Fiulino! – diris al ŝi Luba nelaŭte. – Ho dio, kia vi estas fiulino! Bela, pigra, ruza, kalkulema fiulino! Mi vin malamas!

– Kaj Ustimenkon vi amas?

– Amas, – pensinte iom, respondis la pli juna fratino. – Alie, ol Vagarŝakon, sed ege amas. Kaj mi ne komprenas, kiel lin eblas perfidi. Ŝtele, malnoble, malpure aranĝi iajn intrigojn malantaŭ lia dorso, mensogi al li, ĉiam ŝajnigi, mi ne komprenas, ne povas kompreni...

– Vin ja neniu petas kompreni...

Ŝi elprenis el la ŝranko stakon da siaj rozkoloraj subvestoj kaj metis en la valizon. Estis videble – ŝi pensas nur pri tio, kion ŝi nun faras, kaj pri nenio krome. Ŝi estis pakanta kaj pensis, kiel kaj kion paki. Kaj Luba-n ŝi aŭskultis, kiel oni aŭskultas ne malŝaltitan radian laŭtparolilon: pri plantado de terpomo – do pri plantado de terpomo, pri manuskriptoj de Lermontov – do pri manuskriptoj de Lermontov.

– Venjo, prudentiĝu! – petis Luba.

– Vi prefere lasu min en kvieto, – per indiferenta voĉo respondis Vera Nikolajevna. – Ne eblas koncentriĝi.

– Kaj ĉu vi fuĝas per mono de Vlaĉjo aŭ per mono de Koft?

– Per mia propra, – diris Vera. – Mi la mian por la malmobilizo tenis en la konto. Ĉu vi kontentas?

– Do, ĉu en tuta ĉi tempo, dum vi ambaŭ malhavis monon, vi la vian retenis?

En la voĉo de Luba aŭdiĝis larmoj.

– Ja li estas malŝparulo, – kun ĉagreno diris Vera Nikolajevna. – Venos en vendejon kaj aĉetos multekostajn bombonojn por Natanjo, aŭ sardinojn, aŭ ŝinkon. Ĉu eblas al li doni monon?

Ŝi ĵetis rigardon al Luba. Tiu estis ploranta.

Ŝi ploris longe kaj eĉ laŭte singultadis. Ploris en vilaĝa maniero, kun hurlado, kaj ne viŝadis larmojn.

– Bone, – diris Luba, leviĝante, – mi ne plu havas fratinon. Ne havas kaj neniam havos. Kaj Natanjon ni de vi deprenos per juĝo, alie mi ne vivos en ĉi mondo, alie Vagarŝako min forlasu, mi ĵuras – ni deprenos! Kaj krome, mi Vlaĉjon edzigos. Edzigos al tiu admirala filino, kion ajn li babilu. Kaj li estos feliĉa! Li, sed ne vi! Ĉar li estas malfeliĉa, sed meritas feliĉon. Same meritas, kiel vi – ĉion plej malbonan. Se diri veron, tiajn, kiel vi, necesas kuiri por sapo. Kaj diablo vin prenu!

La larmoj momente sekiĝis sur ŝiaj okuloj, ŝi aliris al Vera proksime kaj diris kun tia forto, ke Veresova eĉ iomete paliĝis:

– Forveturu! Prave! Liberigu lian vivon! Ankaŭ li spiru libere, ankaŭ por li lumu la suno! Kaj memoru, saĝa stultulino, memoru, ja vi pensas pri vi, ke vi estas saĝa? Memoru, Venjeto, granda vojo atendas Vlaĉjon. Granda, ĉar li tuta estas por la homoj. Kaj la homoj redonos! Vi ne povas kompreni per via mizera cerbo, kion signifas, kiam homo plene servas al la homoj. Tute sin fordonas! Sen kalkuloj, sen aliroj, sen altaj vortoj pri la homaro. Por li en ĉiu homo estas la homaro kaj en la homaro estas ĉiuj homoj. Vi nenion scias – kiel li laboras, kaj kiel li per sia brusto defendas ĉiujn, kiuj faras la aferon, kaj kiel malbonigas rilatojn, kaj kiel nenion kaj neniun timas. Kaj por kio, ekzemple, li ankoraŭ unu loĝejon, la plej bonan – vi tion ankoraŭ ne scias, – fordonis al profesoro Ŝĉukin. Vian loĝejon. Al vi destinitan! Jes, jes, estas tre bone, ke vi tiel koleriĝis, tion vi neniam komprenos, kiel ne komprenos ĉiuj malaltaj homoj, sed jen Zolotuĥin komprenas: mi estis ĉe li en la kabineto, kaj li al mi diris: «Via Ustimenko al profesoro Ŝĉukin deziras restarigi animan ekvilibron! Per sia propra loĝejo. Ŝĉukin estis ĉe mi pro siaj medicinaj bezonoj kaj dankis pro bonegaj loĝaj kondiĉoj, kaj mi, maljuna kreteno, tiam ankoraŭ nenion sciis. Ĉu ĉe vi ĉiuj viaj medicinistoj estas tiaj?» Jen kion al mi diris Zolotuĥin, jen kiel via Vladimiro Atanazijeviĉ per sia vivo igas ĉiujn pensi pri ni. Forveturu, kara, forveturu, franjo, mi komprenas – sen vi en Moskvo la medicino neniel povas sukcesi. Nu, kaj ni sukcesos. Eltenos! Prosperos!

Pro tiu monologo Luba eĉ sufokiĝis, verŝis por si en breĉetitan tason akvon el kruĉo, eltrinkis, viŝis per la mano la lipojn, firme, kamparanin-maniere streĉis la kaptukon kaj, ne adiaŭinte kaj ne retrorigardinte, foriris. En la kuirĉambro ŝi tenis iom sur la brakoj Natanjon, rigardis en ŝiajn grandajn, kun Vlaĉjaj okulharoj okulojn, diris al la patrino ironian «au revoir» kaj sub krio de Nina Leopoldovna pri tio, ke ŝi devus veturi al la stacidomo, frapfermis la pordon.

Je la naŭa horo venis ĉefserĝento, kun bonaj manieroj, en bona uniforma palto, en ferumitaj botoj, fortika, rozkolora, diketa. Li raportis, ke pri biletoj ĉio estas en plena ordo: li prenis du molajn lokojn kaj unu infanan, kupeon meze de vagono, ne super la risortoj, do ne estos skuado. Vera Nikolajevna kapjesis, ŝi estis skribanta leteron al Vlaĉjo – iomete malgajan, kun esprimoj kiel «vi devas kompreni kaj ne juĝi»; «mi konscie uzis vian forveturon en Kievon, por ne traŭmatizi la psikon de Natanjo»; «mi firme esperas, ke ni restos bonaj amikoj».

– Panjo, trinkigu Zjablikov-on per teo! – kriis ŝi en la kuirĉambron. – Kaj terpomon por li fritu!

– Ne indas zorgi! – levetiĝinte de la seĝo, respondis la ĉefserĝento.

En liaj porcelanaj okuletoj estis saltantaj ruzetaj fajreroj, li iom post iom komencis diveni la karakteron de la komisio de sia virkato-estro kaj mense ridis pri tio, kiel nun la profesoro trafos en liajn manojn. Kaj ĝojis pri tiu libera vivo, kiu lin atendis. Ja se Lidia Aleksandrovna ekscios...

«Serĉi min ne necesas, – skribis Vera Nikolajevna per sia glata, bela skribmaniero, – venos tempo, kara Vlaĉjo, kaj mi sciigos, kien vi devos transkontigi monon por vivtenado de nia knabino. Al ŝi estos dirite, ke vi por longe forveturis eksterlanden, necesas indulgi la nervojn de la infano...»

– Kamarado militisto, – el la kuirĉambro vokis Nina Leopoldovna, – mi petas, venu, manĝetu! Kiel estas dirite ĉe la poeto – «maĉu bonaziojn, burĝo», sed bonazion ni al vi proponi ne povas. Sed ja oni kantas en la kanto – «Ni salutas vin, terpomo»?

– Panjo, fermu la pordon, mi ne povas koncentriĝi, – kriis Vera Nikolajevna. – Ĉu vi aŭdas, panjo?

La ĉefserĝento, reĝustigante sur si la uniforman ĉemizon, eksidis al la tablo en la kuirĉambro. La valizoj staris apud la fornelo – kvar grandaj kaj unu malgranda. Kaj korboj. Zjablikov ankoraŭ devis ĉion ligi.

– Ĉu tio estas forveturo? – demandis Hebeisen, elirinte en la kuirĉambron por sia bolkruĉo.

– Jes, al parencoj, nemalproksime, – mensogis Nina Leopoldovna, evitante la falkan rigardon de la maljunulo. – Ni iom amuziĝos...

– Vladimiro Atanazijeviĉ estos... kiel tio...

– Li tute ne estos, – respondis la maljunulino. – Li ripozos de ni.

Hebeisen kun dubo balancis la kapon.

Kaj Nina Leopoldovna, por ĉesigi la maloportunan konversacion en ĉeesto de la kamarado militisto, ekkantis:

De am' mi estas filo, katenita
De la pasi' momenta malbenita.
Por la moment' mi sangon verŝos el la kor'...

Hebeisen ĵetis sovaĝan rigardon al la eksaktorino kaj foriris, trenante malnovajn pantoflojn. Je la dekunua la rapidmova ĉefserĝento kuris por kapti taksion. Dormantan Natanjon li prenis sur la brakojn, ŝi ne vekiĝis, nur en la vagono, kiam ŝi estis kuŝigata, ŝi balbutis:

– Paĉjo... paĉjo...

– Dormu, dormu, infaneto, – afereme respondis Zjablikov, – en laboro estas via paĉjo.

Nina Leopoldovna estis nombranta la valizojn, kaj Vera Nikolajevna konversaciis kun Inna Matejevna, kiu en la sama kupeo estis veturanta en la ĉefurbon al sia protektanto – generalo. Laŭ ŝia opinio, el la venontaj malagrablaĵoj nur li povis savi la «du orfinojn». Ĉu ŝi kulpas en tio, ke al ŝi venis ŝia lerneja kamarado, kiu estas «senmaskigita kiel malamiko de la popolo?» Certe, ili al ŝi helpos – kaj li kaj lia svelta Larisa Romualdovna – en okazo de komplikaĵoj. Ne povas ne helpi. Tio ja estas ilia afero – defendi en tiaj peripetioj...

Zjablikov, dezirinte al Vera Nikolajevna kaj la maljunulino «bone ripozi», direktis sin en sian malmolan vagonon, laŭ donita al li militista bileto. Nina Leopoldovna, kun lerteco de sorĉistino el fabelo, surflugis sur la duan kuŝbreton. Vera fermis la pordon, ŝlosis la seruron. La vagonservistino promesis al ili neniun plu enlasi. Glasoj kun teo tintadis sur la tablo, Inna demandis – ĉu permesos al ŝi Vera Nikolajevna elfumi unu cigaredon, ĝenerale ŝi opinias, ke fumi, des pli por kuracisto – defendanto de sano, – estas krimo, kaj ŝi neniam fumas, sed jen dum dua tago...

– Nervoj, – kompate konsentis Veresova.

– Jes, tute malordiĝis. Kaj ĉu vi forveturas por longe, Vera Nikolajevna?

Vera malgaje ridetis. Malgaje kaj iomete mistere. La patrino supre, ŝmacante, estis manĝanta pomon, ne ĝisronĝitan de Natanjo. La vagono balanciĝadis, la glasoj tintadis laŭte.

– Ĉu la familio... – kvazaŭ divenante, diris Gorbanjuk. – Ĉu fendo en la kuna vivo?

La cigaredon ŝi tenis bele, per du fingroj de la maldekstra mano. La fingroj estis longaj, la ungoj estis grandaj, rozkoloraj, nefarbitaj.

Veresova respondis ne tuj.

– Detrui la familion! – ekkriis Inna Matejevna. – Infano! Kiel vi kuraĝis? Ja tio estas neriparebla...

Kaj tiam en Vera Nikolajevna ekfunkciis bonega meĥanismo – aŭtomato de memdefendo. Ŝi eĉ ne tro kulpis. Ŝin regis la instinkto. Kaj la frazo, kiun ŝi eldiris, kunmetiĝis per si mem.

– Ho dio, – kun mallaŭta suspiro prononcis ŝi, – ho dio, ĉu vi povas supozi, ke ĉi tie estas mia iniciato? Simple... de tago al tago vidi, kiel la malnova amo tretas la nian – ne nur la amon, sed eĉ nian geedzecon...

– Mi komprenas, – diris Inna Matejevna, – ne turmentu vin, kara. Mi ĉion komprenas. Pri tio oni jam delonge parolas. Kvankam, ke kvazaŭ ĉio estas kaŝita...

Kun kompata suspiro ŝi metis sian polmon sur la manon de Vera, kiu estis etendinta ĝin por preni teon, sed okazis tiel, ke ŝi premis la malvarman manon de Gorbanjuk. Premis amike, kun danko pro la kompreno. Kaj ili tuj komencis babili – sincere, rapide, interrompante unu la alian, kun suspiroj, kun mallongaj larmoj, kun ekkrioj:

– Ho, tio estas malfacila, mi komprenas!

Aŭ:

– Nur virino povas senti tiun staton!

Aŭ ankoraŭ:

– Li, certe, estas bonega homo kaj unuaklasa laboranto, sed...

En tiu ĉi «sed», kiel evidentiĝis, ĝuste estis la tuta afero. En tiu ĉi ne eldirita ĝis la fino «sed». En tiu universala, enhavoriĉa, ĉion ĉirkaŭprenanta «sed».

Kun muĝado, grincado kaj fajfado, tondrante sur juntoj kaj preterkurante malgrandajn dormantajn staciojn, rapidis «en Moskvon, en Moskvon» la eksprestrajno. Kviete dormis Natanjo, scianta nenion pri tio, ke oni forveturigas ŝin disde la patro. Ronkadis kaj ŝmacadis sur la supra kuŝbreto la fajne artisma Nina Leopoldovna, ŝi sonĝis aplaŭdojn, transirantajn en ovaciojn, kaj «milojn da emociitaj okuloj de niaj bonegaj spektantoj», kiel ŝi ŝatis diradi en patosaj minutoj. Kaj Vera Nikolajevna plu rakontadis kaj rakontadis pri, tieldire, «homo en ujo»[86], pri senanima dogmulo kaj rigoristo-turmentanto, pri malmilda pedanto, iu Ustimenko, kiu rompis, pereigis, kripligis ŝian vivon, ŝiajn strebojn, ŝiajn revojn. Certe, iugrade ŝi agnoskis ankaŭ virtojn en li, eĉ grandajn kaj gravajn, certe, ĉio ĉi estas ne tiom elementa, ne tiom simpla, sed Inna Matejevna ne povis ne kompreni, ke tio, pro kio Vera ligis sian sorton kun Vladimiro Atanazijeviĉ, ne sukcesis. Ne sukcesis firma sovetia familio, ne sukcesis komuneco de interesoj kaj streboj, ne sukcesis geedzeco.

– Kaj krome, li ja ne kreskas, – lace prononcis Vera Nikolajevna, – tute ne moviĝas antaŭen. Li haltis en sia progreso. Ekstaris ĉe fiksa ankro...

– Sed halti ne eblas, – malgaje konfirmis Gorbanjuk. – Tiu, kiu haltis, tiu ne moviĝas pluen. Tio estas katastrofo...

– Katastrofo, vi pravas! – diris Vera Nikolajevna.

– Kaj eĉ kia katastrofo. Ja en nia vivo ĝuste progresa moviĝo antaŭen determinas ĉion.

– Kaj ĉu vi scias, kial tio al li okazis, – subite vigle kaj penetre prononcis Veresova, – ĉu vi scias?

– Probable, ne!

– Pro lia onklino, kiu troviĝas en mallibero. Li ne opinias ŝin kulpa. El tio sekvas ia disduiĝo de la vivo, li estas morale elĉerpita, el tio sekvas malkredo. Mankas plena sinfordono. Li servas, kaj nure...

Inna Matejevna ĵetis atentan rigardon al Vera. Atentan kaj kompatan. Atentan kaj karesan.

– Kompatinda, – post granda paŭzo diris ŝi. – Mi imagas, kiel al vi estis malfacile. Sed tenu vin firme! Vi ankoraŭ havas ĉion en estonteco! Kaj veran laboron kaj, eble, senton al homo, inda je vi, kaj eĉ perspektivojn en scienco. Okazas, ke oni ĉion devas rekomenci denove. Ĉu ne?

Vulgaraĵoj kaj fiaĵoj

En Brjansko, kie estis trajnŝanĝo, por ili mankis biletoj al vagono kun rezervitaj kuŝlokoj, kaj ili ambaŭ – kaj Sainjan, kaj Ustimenko, kiel en la militaj tempoj, ĵetiĝis al sia vagono kun brava rabista krio «ĉiuj for!». Dudek minutojn antaŭ la veno de la trajno Vladimiro Atanazijeviĉ aĉetis botelon da vodko, kaj ili, por varmiĝi post la sendorma nokto, trinkis «proporcie» rekte el la botelkolo, almanĝis per kraketantaj kukumoj, gaje ebriiĝis kaj, treege kontentaj pri la kvankam frosta, sed printema tago, pri la vojaĝo, unu pri la alia, pri ĉio rimarkinda kaj instrua, kion ili vidis ĉe skuinta iliajn animojn Paŭlo Jefimoviĉ Bejlin, enfalis en la malmolan, ardigitan per krudfera forno vagonon kaj ekgrimpis okupi la suprajn kuŝbretojn. Vagarŝako surgrimpis la unua, sed, sentinte ĝenon pro tio, ke Ustimenko dufoje deŝiriĝis, saltis malsupren kaj helpis al sia ĉefo, poste mem definitive grimpis sur sian lokon kaj proponis manĝi.

Ili havis kvar cepajn bulbojn, panon kaj kuiritan kokinon, aĉetitan en iu kvieta stacieto. Estis ankoraŭ kukumoj en ĵurnalo.

– Je dio, mi estas ebria, – diris Sainjan, kiam la trajno ekiris. – Aŭ tiu vodko estas tia forta?

– Simpe vi ne scipovas drinki! – kun aspekto de sperta drinkulo respondis Ustimenko. – Ja ĉe vi en Armenio estas vino, ĉu?

– Kaj konjako! – kvazaŭ li vere multe drinkis konjakon, gravmiene prononcis Vagarŝako. – Ho, se nun ankoraŭ glaseton por fino!

Sube ekinsultis, kverelinte, iuj virinoj, Vagarŝako, pende kliniĝinte, brilante per la densaj dentoj, per la vangruĝo, per la pupiloj, diris mallongan paroladon pri avantaĝoj de bona paco super malbona kverelo.

– Kaj vi kiu estas? – demandis unu el la malpacantaj flankoj. – De kie vi aperis, edifanto? Jen mi ŝiros viajn orelojn!

Vagarŝako, vere, havis sufiĉe grandajn orelojn.

– Ne diru tiel, kuzino Becky, – diris pli kaj pli ebriiĝanta Sainjan, – vi min dolorigas, karulino...

– Becky? – interesiĝis el la trairejo ies tondranta baso. – Becky? Kiel vi povas, kanajlo, tiel esprimiĝi?

– Sed tio, ŝajne, estas el Dickens, – kontraŭdiris Vagarŝako. – Tio estas literaturo!

Tiam tiu, kiu ofendiĝis pri la vorto «Becky», etendis la grandegan, ne home longan brakegon kaj penis detiri la humilan Sainjan-on suben por konforma puno. Sed Ustimenko batis la brakegon per sia invalida bastono, kaj en la vagono estiĝis mallonga kaj timiganta silento.

Poste la posedanto de la tondra baso – magra kaj rufa, forte drinkinta virego – deĵetis de si truitan peltjakon kaj, restinte en lavtrivita uniforma ĉemizo kun du vicoj da ordenrubandoj sur la brusto, komencis decidan ofensivon, por kio li apogiĝis per la botoj sur la du subaj benkoj kaj, dentomontrinte, abrupte kaptis Ustimenkon per la fera manego ĉe la manradiko mem. Kaj en la sama momento li kvietiĝis, retiriĝis, ree kliniĝis al Vladimiro Atanazijeviĉ kaj ne simple ekparolis, sed jam tute ekster si ektondris:

– Majoro! Tiele vian animon! Kamarado Ustimenko! Lunjo, falu al la piedoj! Falu, mi al vi diras...

Plu ne ellasante la manradikon de Vladimiro Atanazijeviĉ el sia manego, simila al fermiĝinta kaptilo por urso, per la boto li tiutempe estis piedbatanta sian edzinon, kiun li ĵus defendis kontraŭ la neaŭdita Vagarŝaka insulto, kaj en plena ekstazo krianta al ŝi, ke ŝi kaj falu al la piedoj, kaj elprenu hejmfaritan brandon, kaj iun «tiun lardon», kaj ke ŝi primetu la tablon, kaj ke – «tiele vian animon» – estu «gvardia ordo».

Nenion komprenanta Vadimiro Atanazijeviĉ estis per la jam frataj, amikaj, plej karesaj manoj detirita suben, la ofendinto Vagarŝako trafis samtien, fremduloj el tiu ĉi varmega sekcio de la vagono estis elpelitaj iuj per petoj, kaj iuj per puŝoj, kaj nur post ĉio supre priskribita la du doktoroj komprenis, en kio estas la esenco de la okazintaĵo. Evidentiĝis, ke iam en la kvardek tria jaro tiu oĉjo batalis en marinfanterio, estis grave kripligita kaj nur per penoj de Aŝĥen Ovanesovna kaj Ustimenko revenigita al la vivo.

– Panjo Oganjan! – brilante per tuta sia vilkovrita fizionomio, estis diranta la eksa mara subserĝento. – Ja mi al ŝi en Armenion ankoraŭ virporkon veturigos, nur atendu, kiam leviĝos el ruinoj nia kolĥozo «Hela vojo»! Mi en Armenion veturos kaj al ŝi, maljunuleto, la infanojn veturigos por riverenco, kiuj nun, kiel floroj, ĉe mi floras! Lunjo, ĉu vi scias, kiu li estas? – tondris la eksa marinfanteriano, almontrante al Ustimenko per la kurba grandega fingro. – Li por ni estas patro, kaj li ne lasis al la faŝisto niajn infanojn orfigi.

Staris krio terura kaj admira, aliaj virinoj, starintaj en la trairejo, same ploris, eble pensante, ke, se troviĝus sur la milita vojo de iliaj forpasintaj edzoj jen tia Ustimenko, tiam ili ne estus vidvinoj; troviĝis en la vagono ankaŭ eksa milita helpkuracisto, kiu flanke enŝoviĝis en la kompanion, drinkadis, almanĝadis kaj diradis signife:

– Mi tiel diros: se ie oni gardis kontraŭsepson...

– Iru vi for kun via kontraŭsepso, – tondradis la eksa marinfanteriano, – lasu vi nin, fremda persono!

La eksa Becky evidentiĝis plej milda virino. Ili funebre rememoris, ne tintigante la glasojn, laŭ la rusa moro, Aŝĥen-on Ovanesovna-n, rememoris ankaŭ Bakunina-n. Eksciinte, ke Vagarŝako por Aŝĥen Ovanesovna estis io simila al filo kaj des pli estas infana kuracisto, la eksa marinfanteriano kvazaŭ tute konfuziĝis kaj komencis proponi al li ĉiajn postenojn en sia regiono, asertante, ke li en la kolĥozo «Hela vojo» estas ne lasta homo, povas agi nome de ties estraro kaj lin aŭskultos eĉ la unua sekretario de la regiona komitato.

– Ek, amikoj, tiele viajn animojn, eliru ĉe nia stacio, – postuladis la ĉefserĝento, – ek, ne ĝeniĝu, Lunjo, riverencu al la grandaj homoj, kamaradoj virinoj, petu kun riverenco, faru! Kaj vi, kamarado profesoro, ne konfuziĝu, – trudiĝadis li al Ustimenko, – drinku kun la simplaj homoj, ne neglektu. Lunjo, tranĉu la lardon!

Post ne pli ol horo la marinfanteriano demetis de si kaj la uniforman ĉemizon kaj la subĉemizon kaj iradis tra la vagono, montrante la lertajn suturojn, paradis per la maldika ventro antaŭ Ustimenko kaj demandadis, preskaŭ plorante:

– Ĉu vi rekonas vian manfaraĵon? Ĉio ekstere estis – la tuta tripo elfalis. Kaj vi kun tiu maljunulino, kun panjo Oganjan, ĉion ree instalis, ĉion malimplikis, kaj mi estas nun normala homo. Lukeria, diru al la profesoro, kia mi estas?

Lukeria ruĝiĝadis kaj ŝirmadis la vizaĝon per la manoj, kaj la ĉefserĝento plu tondradis:

– Kiam mi post la Patruja milito revenis – ĝuste post naŭ monatoj – preta! Tie mi estis paflertulo kaj ĉi tie restis paflertulo. Ŝi nur mamnutris – ree!..

La vagono tordiĝadis pro ridego ĝis la ĉefserĝenton-paflertulon faligis dormo. Al Vladimiro Atanazijeviĉ zumis la kapo. Vagarŝako, kompatinda, tute disfalis, ĝemadis en dormo. Lukeria kun kompata vizaĝesprimo donis al li trinki.

– Lubanjo, – diris li al ŝi, – pardonu min, kara, mi petas, pardonu.

Kaj glatumis la manon al Lukeria.

– Kiele, – kortuŝiĝis Lukeria, – kiajn sentojn la homo havas. De sia edzino pardonon petas, dum de ŝi forestas. Kia konscienco!

Matene Becky kun la edzo alveturis al sia «fina punkto». Al la doktoroj ili lasis grandan pecon da lardo kaj kazeon en ĉifono, kaj por postdrinko ankaŭ boteleton da hejmfarita brando. En la sama stacio en la vagonon eniris virino kun du ploregantaj infanoj, la vagonservisto pro estimo al la doktoroj kondukis ŝin pli malproksimen, en la alian finon de la vagono, por ne maltrankviligi la «profesoron». Ankoraŭ tagon kaj nokton pasigis Sainjan kun sia ĉefo en la vojo, trinkadis bolakvon, manĝadis lardon, sentante sin lastaj homoj sur la tero. Sainjan suferis pro kapdoloro, Ustimenko – pro tio, ke li permesis al la «knabo» ebriiĝi. Kiam la trajno, bruante en malhela antaŭprintempa nokto, estis aliranta al Unĉansko, Vladimiro Atanazijeviĉ diris:

– Do, Vagarŝaketo, estu tiel: mi veturos hejmen, banos min, trinkos teon, kaj iros en la malsanulejon. Nia ideo estas neniel prokrastebla. Hodiaŭ estas dimanĉo, la plej oportuna tago por tia aranĝo. Kaj ni estas freŝaj, ne malvarmiĝintaj. En etaj konversacioj ni povas cedi, rezonojn, kiel esprimas Bogoslovskij, oni al ni prezentos diversajn, kaj ni retretos. Sed hodiaŭ revena vojo ne estas kaj ne estos. Leĝo estas leĝo. Ĉu prave?

– Ĉu laŭ mi rimarkeblas, ke mi drinkis? – malgaje interesiĝis Sainjan.

– Nenio rimarkeblas. Do, ĉu ni interkonsentis?

– Interkonsentis.

– Sed nur saĝe, Vagarŝaketo! Ke Eŭgeno Rodionoviĉ el ni tuj viandbulon, helpe de la ministerio, ne faru. Ĉu vi komprenas?

– Mi ja komprenas, – respondis Sainjan. – Tamen ja la majstro de skandalaj formuloj estas ĝuste vi, sed ne mi...

Ustimenko kulpe silentis. Ili ambaŭ eliris sur la platformon, la vagonservisto, malferminte la pordon sub fajfanta vento, estis viŝanta per ĉifono la vitron. Estis ankoraŭ frue, apenaŭ vidiĝis marta diafana aŭroro. La trajno singarde trabruis sur la provizora ponto trans Unĉon, komencis turniĝi al la nova stacidomo, ekblinkis lumoj de signaliloj.

– Luba, verŝajne, renkontos, – diris Vagarŝako, elŝoviĝante el la platformo. – Kiel malbone, mi odoras je alkoholo...

Luba vere estis renkontanta: dense ligita per varma kaptuko, en blankaj feltbotoj, en malnova peltjako, zonita per koĉera ŝtofzono, tamen ne tia, kiel ĉiam, sed kvazaŭ per io subpremita. Kaj ŝi rimarkis nenian alkoholan odoron, kvankam alpremiĝis al la edzo por longe, kaj poste subite aliris al Ustimenko kaj – unuafoje en ilia kverelema vivo – kisis lin al la vango.

– Jen novaĵoj, – kofuzite ridetis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Ja ni estas malamikoj, parencino...

– Aĥ, ĉesu diri stultaĵojn, – preskaŭ tra larmoj koleriĝis Luba.

Taksiojn oni apud la stacidomo kaptadis seninterrompe, kaj ili triope ekveturis per buso tra Ravinetoj al la placo Puzirjov, super kiu altis grandaĵo de la nova, antaŭnelonge malfermita ĉiovendejo. Tie ili ankoraŭ parolis dum kelkaj minutoj, antaŭ ol disiri, pri la hodiaŭa konsiliĝo. La telegramojn Luba ricevis, kaj laŭ ŝiaj distriĝeme diritaj vortoj Ustimenko komprenis, ke ĉio estas organizita kaj eĉ estos iuj agrablaj neatenditaĵoj. Sed, parolante kun Vladimiro Atanazijeviĉ, Luba ĉiam formovadis disde li la okulojn kaj subite diris, ke eble li venu al ili por trinki teon post la vojo, ŝi ovaĵon fritos, ĝenerale ĉe ŝi ĉio estas preparita...

– Aĥ, ne, ne indas, – diris Ustimenko. – Vera maltrankviliĝos, mi ja al ŝi telegramon sendis...

Kiam ili disiris, Luba ankoraŭfoje vokis lin, sed svingis la manon kaj nenion plu diris, kaj al Ustimenko ŝajnis, ke ŝiaj lipoj tremas.

– Ĉu Natalia estas sana? – kriis li elmalproksime, subite maltrankviliĝinte.

– Do, je la unua horo? – respondis ŝi per demando kaj svingis al li per la mano en blanka pugnoganto. – Ĉu precize je la unua?

Vesperan degelon fiksis nokta frosteto, kaj, kiel ĉiam, laŭ glitaĵo al Ustimenko estis malfacile iri kun lia kripligita kruro. Apogante sin per la bastono, svingante la valizeton, li mallerte hastis, ĝeniĝante, ke lin, laman, iu kompatos, sed preterpasantoj pro dimanĉo estis ankoraŭ malmultaj, kaj li hastis kaj hastis, lamante kaj ial antaŭsentante, ke li ekvidos malsanan, malfeliĉan, febran Natanjon.

La pordon al li malfermis Hebeisen, kiel ĉiam razita kaj bonorda. Nenion demandante, apenaŭ preminte la sekan manon de la maljunulo, Ustimenko deĵetis en la kuirĉambro la uniforman palton, starigis la valizeton kaj eniris en la kvietan, ne hejtitan, jam kun neloĝa odoro ĉambron. La ŝranko estis plene malfermita, la vakstolo deŝoviĝis flanken de sur la tablo, sur la planko apud la forno kuŝis neŝatata de Natalia, ŝia unua pupo kun deŝirita kruro. Kaj unu lito brilis per la reto, de ĝi estis demetita la matraco el «naturaj haroj», kiel diradis Nina Leopoldovna. La portreton de Vera de la milita tempo, kie ŝi estis tre bela, eĉ pli bela, ol en la vivo, Ustimenko same ne ekvidis, ĝin iu demetis de la muro, – kaj al tuta tiu malgaja malordo per trankvilaj okuloj rigardis de sia fotaĵo nur la sola antaŭlonge mortinta en la malvarma Barenca maro kuraĝa knabo Lionel Richard Charles Gay, la kvina grafo Neville, kara Lew en kombineo, staranta antaŭ la helico de sia aviadilo, preta al ekflugo.

Ĵetinte la bastonon sur la mallaŭte tintintan reton de la lito, Ustimenko aliris al la tablo, komprenante, ke la paperaj folioj, kovritaj per nelavita pladeto, rilatas al li. Kaj vere – tio estis letero de Vera, longa, ĉion klariganta kaj samtempe malklara, samkiel malklara estis por li ŝia animo.

La unua vorto, sur kiu li stumblis, estis «nekontaktema». Evidentiĝis, ke la tuta malfeliĉo de ilia geedzeco konsistis en tio, ke la edzo, tio estas Vlaĉjo, estis «nekontaktema» kaj Vera Nikolajevna pro tiu cirkonstanco «fermiĝis en si» kaj ĉesis ial esti utila civitano de la socio, al kiu ŝi apartenis...

Tamen, ŝiaj klarigoj malmulte interesis Ustimenkon. Li, trakurante la liniojn, ĉiam serĉis la nomon de la filino kaj nur en la fino mem de la longega sendaĵo trovis, ke Natanjon Vera Nikolajevna forveturigis kun si, ĉar la infano en eĉ plej eta grado ne interesis la patron kaj nur ĝenadis lian «duoblan personan vivon, pasantan aparte de la familio»...

Traleginte malnete, Vladimiro Atanazijeviĉ eksidis kaj relegis la leteron nete ankoraŭ dufoje. Al li estis nek amare, nek dolore. Li nur obtuziĝis, kvazaŭ kure batiĝinte al pordofosto, kaj ankoraŭ – li ekhontis antaŭ si mem pro si mem: ja legis li iam tiun leteron de Cvetkov, el kiu tute ĉio estis komprenebla ne nur pri la pasinteco, sed ankaŭ por la estonteco. Li hontis pri tio, kiel li penis kunglui la nekunglueblan, kunigi la frakasitan en pecojn, kiel li ŝajnigadis, ke ĉio estas en ordo kaj nur la laboro distras lin de la feliĉa hejma vivo.

Poste li ankoraŭfoje trarigardis la leteron kun ĉiuj ĝiaj neelteneblaj vulgaraĵoj kaj fiaĵoj. Komprenis en ĝi ne skribitajn, sed subkomprenitajn aludojn al Barbara. Komprenis ankaŭ aliajn aludojn, ekzemple, pri la loĝaj kondiĉoj, pri plena abnegacio de la familiestro disde la ĉiutaga vivo kaj zorgoj, pri lia scipovo ne aŭdi bezonojn de la familio, pri neplenumado de la devoj de nutranto. Legis jam eĉ ne aludon, sed vortojn pri tio, ke li al la homoj estas bonkora je la konto de bonstato de siaj proksimuloj, ke lia «pli ol facilanima rilato al la porcio, donita al li de la ŝtato, influis la sanon de Natanjo». Kaj ankoraŭ, kaj ankoraŭ multfoje estis dirite pri lia maldelikateco, anima malmildeco, pri neeltenebla en ĉiutaga vivo fermiteco kaj, finfine, pri tio, ke li riproĉu sin mem. Tamen, estis ankaŭ vortoj pri konservo de kamaradaj rilatoj. Kaj pri tio, ke li ne forgesu sian patran devon.

Tiel sidis li dum du horoj kun tiu letero en la deŝovita mano antaŭ la okuloj de la forpasinta kvina grafo Neville. Poste, mem ne komprenante, kion li faras, li serĉis en la kestoj, fosis en siaj ankoraŭ de la milita tempo subvestoj, en iaj ĉifonoj de Nina Leopoldovna, en malnovaj paperoj, nur poste kompreninte, ke li serĉas fotaĵon de Natanjo. Sed eĉ tian malgrandaĵon Vera Veresova, lia eksa edzino, ne lasis al li. Restis tamen portreto de la bopatrino en rolo de Rautendelein el «Droninta sonorilo», kiu estis ludata, kiam la maljunulino aĝis dek naŭ. La arbara feino estis elgrimpanta sur la fotaĵo el puto, ĉu de nikso, kaj sur la dorsflanko de la fotaĵo Ustimenko legis dubsencan surskribon, pro kiu li iomete skuiĝis. «Bre-ke-keks, – estis tie skribite, – kvoraks!» Kaj nenio pli.

La fotaĵon kun tiu naŭza skribaĵo Ustimenko metis ial sur la komodon, demetis de si la tunikon kaj, kuntirinte la brovojn, okupiĝis pri «ordaranĝo», kiel oni diradis en la floto. Neniajn pensojn li havis ĉe tio, krom eble senton de abomeno al tuta tiu periodo de la vivo, kiu estis ligita kun Vera Nikolajevna. Li deziris tuj, ne prokrastante eĉ por minuto, liberiĝi de la premo de senĉesa mensogo, kiu, kiel li komprenis nun, neniam forlasadis lian familion.

La liton de la bopatrino li faldis, elportis kaj starigis vertikale en la malhela formetejo. La liton de Vera, pensinte, li same formetis eĉ pli malproksimen – tiris en la subtegmenton, kio estis por li malfacila. La komodon li movis, en tiun ĉi «puran» angulon transportis el la kuirĉambro sian faldoliton, kaj tien, kie antaŭe staris la lito de la edzino, metis la liteton de Natanjo. Li transportis ankaŭ sian tiel nomatan skribotabon el la kuirĉambro, kaj sian seĝon, kaj la tajpilon, kaj la librojn altrenis, kiuj akumuliĝis sur la breto apud la fornelo. Li ripozis iom, sidis, elstariginte antaŭen la malsanan kruron, miris, kiel multe da spaco aperis en la ĉambro, kaj, ĵetinte rigardon al la horloĝo, ankoraŭ sukcesis viŝi la plankon per ĉifono, survolvita sur ŝvabrilon. Kaj Lionel plu rigardadis al li de sur la muro, kvazaŭ mirante, kaj la bopatrino tuta en blanka vesto kaj en florkrono, simila al tiuj, kiujn oni almuntadis en la pasintaj tempoj al mortintinoj, same rigardis el sia puto. «Kvoraks! – pensis Ustimenko. – Jen al vi kvoraks, kreteno!»

Ĝenerale, en lia kapo estis ia kaĉo. Li teruriĝis nur tial, ke oni ŝtelis de li Natanjon, sed ĉio cetera estis hontinda! Kaj li mem tiel hontis, ke li povus hurli. Ĉio estis hontinda kaj stulta. Kaj la plej stulta ŝajnis la venanta soleca maljuneco. Certe, kiel ĉiuj ankoraŭ ne maljunaj homoj, li pensis ĝuste per tiu ĉi vorto – «maljuneco». Ne, li pensis ne pri Vera Nikolajevna kaj ne pri tio, kion ŝi nomadis familio, liaj pensoj, pli ĝuste la kaĉo, kiun li neniel povis ordigi, koncernis nur Natanjon. Ŝin oni deprenis de li, ŝin, pro kiu li tiel longe eltenadis tiun sensencan kunekziston de la tri fremdaj unu al la alia individuoj, ŝin, pro kiu sola li revenadis hejmen, ŝin oni ŝtelis, fortiris, uzinte tion, ke li ne povis ekstari en la pordo kaj ne ellasi. Kaj nun li nenion atingos, ĉar li en neniu juĝejo diros tiujn kompatindajn, «varmajn», laŭ esprimo de Gubin, vortojn, kiujn tiel majstris Vera Nikolajevna. Li nenie kaj nenion povos klarigi pro tio, ke li ne povos diri pri la letero, pri Cvetkov, pri la mensogo, pri absurdeco de ilia geedzeco, kaj ŝi inteligente prononcos sian «nekontaktemon», kaj ĉiuj ekbalancos siajn kapojn, al ĉiuj estos komprenebla la malfeliĉo de la soleca, bela, principema, honesta doktorino: ja ŝi, certe, ne abomenos mensogi kaj pri li kaj eĉ pri Barbara ajnan kalumnion.

Antaŭvidante en diversaj etapoj de sia vivo ĝuste tian finon de ilia geedzeco, li tamen neniam imagadis al si, kiel malfacile, malplene kaj malbone iĝos al li sen Natanjo. Eble, tial, ke li ne komprenadis antaŭe, ke ĝuste Natanjo estis por li ĉio tio, kion aliaj homoj nomas per la universala nocio – familio. La malklara balbutado de ŝia bebeco aŭdiĝis klare al li en la malplena ĉambro, aŭdiĝis la unuaj vortoj, kiujn ŝi ellernis prononci, – la vortojn, kun kiuj ŝi turnadis sin al li, kiam li prenadis ŝin sur la manojn... Li portadis al ŝi donacojn kaj spertis senton de feliĉo, kiam la knabino firme kunpremadis per la maneto lian fingron. Li revis pri tiu tempo – jam tute proksima, kiam pri ĉio kun ŝi eblos interkompreniĝi per vortoj – simplaj, klaraj, kompreneblaj... La patro estis malfermita al ŝi, same kiel ŝi estis malfermita al li, li ne edukadis ŝin laŭ broŝuroj kaj fundamentaj verkoj pri tiuj temoj, kaj ŝi estis por li personigo de tiu pureco kaj klareco en rilatoj, kiujn ne donis al li la sorto en la geedzeco kun virino mensogema kaj malsincera eĉ en sia lascivo.

Kaj nun la knabino estis forprenita de li, forprenita por longe, se ne por ĉiam; ja li komprenis, kiel malfacile, preskaŭ neeble estos por li procesi kontraŭ Vera Nikolajevna, ke li nenion povos klarigi, ĉar tuta ilia geedzeco estis malbona, hontinda, malalta historio, kiun ne komprenos la juĝistoj, se ili ne ekscios ĉiujn detalojn, kaj pri la detaloj paroli estis neeble; kaj ankaŭ Vera, certe, komprenis tion.

Mi estas sola

Estis jam ĉirkaŭ la dekdua horo, kiam Ustimenko, lamante, atingis la malsanulejon. Onjo Paŭlinjo treege ekĝojis pri lia veno; li per fremda voĉo ordonis al ŝi prepari por li la duŝejon. Ĵetinte miregan rigardon, ŝi foriris. Post la varmega, abunda duŝo, forte vipanta la korpon, Ustimenko komencis razi sin per sia malnova razilo kaj, pufigante sapan ŝaŭmon, ekvidis en la porda embrazuro malfeliĉan, kulpaspektan Luba-n.

– Venu ĉi tien, – diris li al ŝi unuafoje per familiara tono. – Venu, Luba. Mi, vidu, hodiaŭ finfine komprenis viajn diversajn enigmajn atakojn kontraŭ Vera Nikolajevna. Fermu la pordon, mi petas.

Luba ploris, nur nun li rimarkis ŝiajn sensonajn larmojn.

– Kio koncernas Natanjon, do vi ne maltrankviliĝu, – diris ŝi. – Mi estas fera virino, min ne eblas superobstini. Kaj ni la knabinon por vi elprocesos. Ne tuj, sed elprocesos. Mi ĉion faros, se vi deziras – eĉ krimon!

La larmoj ekfluis ankoraŭ pli ofte.

– Mi ŝin ŝtelos, – diris Luba, – prenos forpremeson sen pago, veturos en Moskvon kaj ŝtelos. Kiel usona gangstero! Tamen tiuj pro elaĉeto, sed mi idee. Por ekzemplo!

– Ĉesu ploraĉi! – ordonis Ustimenko.

– Kaj por vi estas tutegale, – subite ekkoleris ŝi. – Vi eĉ kontentas. Mi ne povas al mi imagi, ke mi forirus de Vagarŝako, kaj li tiel sidus kaj raziĝus, kiel ŝtipo. Ĉu vi povas tion al vi imagi?

Ustimenko silente ekrigardis al ŝi.

– Kio pri viaj «vulpaj vostoj»? – interesiĝis li.

Kaj ŝi komprenis, ke plu paroli pri Vera ne indas. Kaj kiam al la pordo oni frapis kaj kun letero en la mano en la kabineton de la ĉefkuracisto eniris Barbara Rodionovna Stepanova, Luba, ruĝiĝinte ĝis la oreloj, forkuris.

Barbara estis en malkonforme granda, malbone lavita kaj ĉifita kitelo, malalta pro tio, ke sur ŝi estis ne ŝuoj kun altaj kalkanumoj, sed trivitaj pantofloj, eĉ pli maldikiĝinta post tiu tago, kiam Vlaĉjo vidis ŝin, kaj evidente ĵus plorinta, kvankam pudrita, kaj samtempe ia lumanta.

– Kion vi? – demandis Ustimenko, forgesinte saluti. – Ĉu okazis io?

– Jes, – diris ŝi, subite ridetinte, tiel ke ŝiaj larĝe malfermitaj okuloj tute ekbrilis kiel lampoj, – jam hieraŭ okazis, sed mi neniel sen vi povis decidiĝi. De Aglaja Petrovna riceviĝis letero.

– Vi mensogas! – kiel en la juneco sur la strato Bela kriis Ustimenko. – Mensogas vi! Ĉion mensogas!

– Ja jen ĝi, – neniom mirante pri tiu malnova, forgesita tono de Vlaĉjo, respondis Barbara, – jen, legu!

Kaj ŝi metis antaŭ li sur la tablon, apud la razilo kaj la speguleto, oficialan, bonkvalitan koverton kun stampo «registrita» kaj kun adreso, skribita per firma akra skribmaniero. Sed la letero mem estis ŝia, Vlaĉjo konis la manon de la onklino, konis ŝian karakteran, gajan, larĝan skribmanieron, kaj kvankam la vortoj en la letero estis sekaj kaj oficialaj, la letero same estis gaja, kvazaŭ Aglaja Petrovna inter la linioj estis asertanta, ke se hodiaŭ, nun ne ĉio ankoraŭ estas bona, tamen baldaŭ okazos io decide bonega, definitiva kaj plej grava en ŝia vivo.

– Viva, – diris Ustimenko mallaŭte. – Sana. Juĝante laŭ la skribmaniero – sana, – korektis li. – Kaj ekspedadreso estas: poŝtrestante, al Gnetov – ĉu vi vidis? Sed kial – al Gnetov?

– Ho dio, kia vi estas skrupula, – eksidante kaj prenante forgesitan de Luba cigaredon, diris Barbara, – nu, kiel al tio rilatas Gnetov? Mi vin ne por tio atendis. Mi vin kiel kuraciston bezonas demandi – ĉu vi permesos tiun ĉi leteron al la patro montri? Eŭgeĉjo asertas, ke neniel eblas, ke paĉjo pro tia informo tute povas morti. Mi hieraŭ preparadis lin kaj hodiaŭ iomete...

– Stultuloj vi ĉiuj estas, – jam ridante kaj ĝojante ne nur per sia ĝojo, sed en antaŭsento de ĝojo de Rodiono Metodjeviĉ, prononcis Ustimenko, – stultuloj, malkleraj ŝtipkapuloj, tribo da kretenoj...

– Vi ĉesu! – kun ĉarma minaco en la voĉo avertis Barbara. – Ankaŭ mi en la milito estis, sakri scipovas eĉ ne tiel. Vi diru – ĉu eblas?

Kaj ankaŭ alumetojn Luba forgesis, Barbara mallerte bruligis alumeton, malerte ekfumis. Ŝiaj okuloj sendeŝire rigardis al Ustimenko, kiu, eksilentinte, streĉiĝinte, por ke, savu dio, ne lami antaŭ Banjo, ĝispaŝis sian bastonon, surmetis sur la suban ĉemizon la kitelon, butonumis per kutima movo la zonon kaj, plu ridetante en antaŭsento de reviviĝo de la maljuna Stepanov, malfermis la pordon kaj tralasis Banjon antaŭen.

Barbara atendis lin, kaj ili ekiris apude, ŝi per etaj paŝoj, fojfoje subite saltetante, por ne postiĝi de liaj svingaj, larĝaj, kvankam lamaj paŝoj, kaj li – fojfoje fiksrigardante al ŝi, ĉar tio estis preskaŭ timiga – tiel subite aperis antaŭ li ilia juneco, kiam li akompanadis ŝin al provludo aŭ ŝi venadis por li en la instituton, por aŭskulti liajn enuigajn edifojn pri tio, ke ŝi ankoraŭ ne elektis sian vivvojon.

Kaj dum ili iris tra la kirurgia fako, dum malleviĝis laŭ du ŝtuparaj segmentoj, dum trairis la korton inter poraj neĝamasoj sub blindiganta suno, ĝis finfine ili malfermis la pordojn de la terapio, ĉiam imagiĝadis al ili ambaŭ tiu tempo, tiu ilia mirinda, netaksebla, netaksita tempo, kiam ili ne nur ne disiĝadis, sed eĉ spiri unu sen la alia ne scipovis, kaj ĉefe, jen tiel, ĝuste tiel li paŝadis, kaj ŝi subite atingadis, per tri rapidaj paŝetoj per la malgrandaj kruroj anstataŭ unu – kaj jen denove ili estas apude, li rigardas al ŝi severe de supre malsupren, kaj ŝi respondas per iomete defia, sed obeema kaj kulpa rigardo: «Kion fari, Vlaĉjeto, se mi estas tia mizera. Mi ja komprenas, kia mi estas malgrandaĵo kompare kun vi! Sed ankaŭ mi ne malbonas, vi min eduku, kaj mi iĝos merita de vi. Mi petas, eduku min pli, ne forstreku min, ĉu bone, Vlaĉjeto?»

Proksimume tiel ŝi al li diradis.

Kaj li forstrekis kaj perdis ŝin por ĉiam.

Kaj nun eĉ pli, ol antaŭe, ĉar li estas simple mizera, ridinda – forlasita kaj sentaŭga, kaj ŝi estas per si mem kaj, certe, neniam pardonos al li tiun stultan pozon, kiun li prenis tiam, en la milito. Senvalorulo! Nina Leopoldovna en pantalono. Kvoraks!

Silente ili leviĝis sur la duan etaĝon de la terapio – du fremdaj homoj, pereantaj unu sen la alia. Silente ili eniris en la ĉambron al Rodiono Metodjeviĉ. Tiu, en okulvitroj, estis leganta dikan libron kaj, apenaŭ preminte la manon de Vlaĉjo, diris:

– La grafo[87] ja kiele pri vi, doktoroj, veron diras, ĉu vi memoras, Vladimiro?

Poste, kvazaŭ kompreninte ion, ĵetis rigardon al Barbara kun ŝiaj brulantaj per ruĝo vangoj, al retenata brilo en la pupiloj de Ustimenko, iomete, apenaŭ rimarkeble, sulkiĝis, demetis la libron, demandis:

– Kiel fartas via filino, Vladimiro? Kia estas sano de la edzino?

– Ĉio estas en ordo, – respondis Ustimenko. – Sed vi kiel? Mi ne estas informita, mi forestis dum semajno. Estis en oficvojaĝo.

– Mi aŭdis, ke vi vojaĝis, – diris Stepanov kaj karesis la manon de Barbara per sia granda polmo, kvazaŭ konsolante ŝin en malfeliĉo kaj konfirmante sian certecon pri tio, ke ŝi devas forgesi Vlaĉjon. – Ĉu malproksime vi vojaĝis?

Ustimenko rakontis, ke li veturis al Kievo, sed Stepanov preteraŭdis, li scipovis jam maljunulece preteraŭdi, kaj, denove reveninte al Tolstoj, malfermis la legosignitan per alumeto paĝon kaj, puŝinte Ustimenkon per la pugno al la flanko, voĉlegis:

– «La doktoro, kuracanta Pierre-on kaj vizitanta lin ĉiutage, malgraŭ tio, ke laŭ la kutimo de la doktoroj opiniis sia devo havi aspekton de homo, kies ĉiu minuto estas valorega por la suferanta homaro...» – Ĉi tie Stepanov ree puŝis Vlaĉjon per la pugno kaj ekridegis, kaj tuj ekridegis ankaŭ aliaj en la ĉambro, kaj dum ili ankoraŭ ne finis ridi, Ustimenko facile kliniĝis al Rodiono Metodjeviĉ kaj diris al li gaje, kvazaŭ temis pri la ĵus legita frazo:

– Rodiono Metodjeviĉ, la onklino estas viva kaj sana.

– Kiel? – iomete leviĝante sur la lito, demandis la admiralo. – Kion vi diris?

– Jen letero, – en la vizaĝon mem de Rodiono Metodjeviĉ rapide kaj firme deklaris Banjo, – legu!

Rodiono Metodjeviĉ reĝustigis la okulvitrojn, malrapide kaj diligente elprenis el la koverto falditan paperfolion, glatigis ĝin kaj, movante la lipojn, tralegis. Poste tralegis ankoraŭfoje kaj ankoraŭ, kaj Ustimenko rememoris, kiel antaŭ kelkaj horoj li legis la leteron de Vera Nikolajevna. La sekaj vangoj de la admiralo iomete rozkoloriĝis, li fermis la okulojn kaj kuŝis dum kelkaj sekundoj tute kviete. Barbara, same kiel li al ŝi antaŭnelonge, estis karesanta lian manon, kun maltrankvilo rigardante al Ustimenko. Kaj li kapjesis al ŝi dufoje, montrante per tio, ke ĉio estas bona kaj eĉ bonega, kaj maltrankviliĝi tute ne estas kaŭzoj. Kaj ree tio estis, kiel en la malproksimaj tempoj sur la strato Bela, kiam ili ne povis spiri unu sen la alia. Kaj onklino Aglaja venis el neekzisto, kiel en tiu tempo de la vivo Rodiono revenis al ili el la Biskaja Golfo, aŭ Mediteraneo, aŭ Atlantika oceano, kie li dronigadis submarinojn de la puĉistoj, kiel oni tiam esprimadis...

– Ekspedadreso, – diris Stepanov, – kaj homo, kiu sendis la leteron, ĉio estas. Mi veturos hodiaŭ.

Li parolis trankvile, malmilde, flote, kiel en la milito.

– Hodiaŭ vi nenien veturos, – same trankvile kaj malmilde respondis Ustimenko. – La onklino mortintan Stepanov-on ne bezonas, ŝi deziras vidi la edzon viva. Tial stultaĵojn kaj impetojn ni lasu por estonteco. Kun infarktoj oni ne ŝercas!

– Iru vi al porkoj, – nekolere respondis la admiralo. – Nenian infarkton mi havis. Kaj ĝenerale mi ne deziras kuŝi.

Ustimenko interesiĝis afereme:

– Kial do?

– Ja mi ĝenerale, se vi deziras scii, tute ne kuŝas, la najbaroj konfirmos. Mi havas tian teorion, ke pro kuŝado homoj mortas. Pro nenio alia, krom kuŝado.

– Kia sensencaĵo! – miris Ustimenko.

– Sed ĉu vi sidantajn mortintojn vidis? – tranĉis la admiralo, kaj en la ĉambro oni ree ekridis – kaj dika inĝeniero Konovnicin, kaj meĥanikisto Ĥarkov el Razgonje, kaj du aliaj, barbaj, kiujn Ustimenko ne konis. – Jen, – diris Rodiono Metodjeviĉ, – vi ne havas kion respondi, kvankam vi estas doktoro, kaj mi eksulo!

Li ree prenis la leteron, profunde suspiris kaj ordonis:

– Iru, Vladimiro, ne laborigu vin. Kiel tion diris Lev Nikolajeviĉ? Ĉiu via minuto estas valorega por la suferanta homaro, ĉu?

Li etendis al Vlaĉjo la manon, kaj Barbara, ne rigardante, same adiaŭis.

– Mi aŭdis, konferenco ĉe vi estos kune kun malsanuloj, – diris la admiralo, kiam Ustimenko estis jam apud la pordo. – Mi venos. Kaj jen Mikaelo Mikaeloviĉ venos – kamarado Ĥarkov, ni vin kritikos. Atendu!

En la koridoro Barbara atingis Vladimiron Atanazijeviĉ-on, per malnova gesto tiris lin je la maniko malsupren kaj demandis:

– Sed eble, al li ian injekton fari trankviligan? Ja vi ne scias, tio por neniu estas rimarkebla, mi sola vidas: li apenaŭ retenas sin. Tial li pri la konferenco babilas, kaj pri sidantaj mortintoj.

– Pro ĝojo en la tuta historio de la homaro ankoraŭ neniu mortis, – diris Ustimenko edife, – kaj lasu vi la patron en kvieto kun viaj injektoj. Observu nur, ke li ne foriru kaŝe, kaj mi hodiaŭ penos ekscii, kiel necesas poste konduti, por al la onklino ne malutili. Ĉu vi komprenis?

Kaj li ree rigardis al ŝi desupre, kaj ŝi aŭskultadis lin kaj memorfiksadis ĉion tion, kion ordonadis tiu, nun por ĉiam fremda homo. Aŭskultadis kaj memorfiksadis, ĉar li ne povis diri malĝuste. En ĉio, ĉiam li estis prava. Malgraŭ tio, ke li rompis ŝian vivon!

Suspirinte, li ektrenis sin malsupren laŭ la ŝtuparo. Nekonata brankardistino kun sitelo ĵetiĝis flanken de li, li vokis ŝin kaj interesiĝis, kial ŝi «bonvolas» porti supon en vazo sen kovrilo, kial sur ŝi estas malpura kitelo, kie estas la kaptuko? La brankardistino pretekstis doktorinon Volovik. Vladimiro Atanazijeviĉ ree trovis tiun ĉe la malfeliĉa paciencludo. Metinte la kubutojn sur la tablon, la ludkartojn observis ankaŭ Katinjo Zakadiĉnaja. En la kuracista ĉambro estis forta odoro de parfumo, kaj sur la sofo kuŝis io tia, kion la ĉefkuracisto en kolero nomis «diversaj hejmmanteloj». Kunpreminte la dentojn, Vladimiro Atanazijeviĉ notis ankoraŭ, ke ĉe la deĵoranta flegistino la kuracila kesto, kie estis ankaŭ narkotaĵoj, estas plene malfermita. Volovik ekploris, Ustimenko petis ŝin teni sin en la manoj. Katinjo Zakadiĉnaja riproĉis, ke al neniu estas permesite tiel senbridiĝi, pro tio eblas eĉ al sindikata komitato voki.

– Kien? – demandis Ustimenko.

Ripeti Zakadiĉnaja ne kuraĝis.

La neatendita inspekto de la unua terapio finiĝis per plena frakaso. Volovik estis histerie ploreganta kaj levadis la dikajn brakojn, Ustimenko vokis telefone Neĉitajlon, kiu estis lia viculo dum la vojaĝo, sed al li oni respondis, ke Aleksandro Samueloviĉ forveturis kun kamarado Losoj al ĉasado.

– Aĥ, al ĉasado? – per ĝentila pro furiozo voĉo redemandis la ĉefkuracisto. – Kaj ĉu delonge li ĉasas?

– Ekde la hieraŭa tago, – respondis la edzino de doktoro Neĉitajlo.

– Nu, bonan predon al li, – diris Ustimenko.

Li subite eksentis sin terure laca kaj en sia kirurgio petis de deĵoranta Volkov tablojdon de kafeino. Poste li rememoris, ke li nenion manĝis post la hieraŭa tago, eĉ teon ne trinkis. Kaj la konferenco elfalis el lia kapo, la konferenco, fiksita precize al la unua horo posttagmeze, la konferenco, kunvokita jam el Kievo per telegramo, kiu kostis multan monon. Tamen, li ne malfruis, restis ankoraŭ ĉirkaŭ dudek minutoj, dum kiuj la brankardistino, onjo Paŭlinjo, ankoraŭ ne forgesinta, kiel seke li salutis ŝin, trinkigis lin per teo kaj manĝigis per ia garnaĵo, restinta en la kuirejo. En la kabineton iom post iom venadis doktoroj, snufante eniris Bogoslovskij, post li rozkolora, ĵus post skia promeno, sukcesinta sunbruniĝi profesoro Ŝĉukin, Sainjan, Luba, Lorje venigis siajn doktorojn-riveristojn, Zelennoj – fervojistojn. Venis kun tragika vizaĝo Volovik, enfalis, evidente tuj post la ĉasado, nervoze gaja Neĉitajlo (la edzino, verŝajne, jam transdonis al li la deziron de Ustimenko pri bona predo). Volovik eksidis en angulo, levis la brovojn, apud ŝi instaliĝis Zakadiĉnaja, ĵetante ĉiuflanken timigitajn rigardojn.

– Kial vi tiel morniĝis? – demandis Ustimenko Nikolaon Eŭgenjeviĉ-on.

Tiu nur svingis la manon, kvazaŭ Ustimenko sciis mem.

– Sed kio okazis ja?

– Tio, ke Kraĥmalnikov mortis.

– Kiam? Kial? Kie? – tute ŝanĝiĝis en la vizaĝo Ustimenko. – Kiel tio povis fariĝi?

– Ja tiel fariĝis, ke pro ĉiuj ĉi peripetioj lia edzino ekmalsanis – nenio eksterordinara, neŭrozeto, ekpaneis la koro, kaj li post tiu informo subite fuĝis hejmen. La nokto estis malbona, malseka, kun glatiso. Li glitis kaj falis. La vojo estas longa, post ĉio okazinta Elio Aleksandroviĉ estis, kiel vi scias, tre malforta. Nu, naturmaniere, duobla pneŭmonito, ĉio ĉi fulmrapide, ĉi tie la katastrofo estis neevitebla. Jen kion via mensogulo, kamarado Gubin, faris, kvankam pentis...

Ustimenko silentis.

Da homoj venis tiom multe, ke iu proponis transiri en la vestiblon de la onkologia fako – tie estis kaj alte kaj larĝe. Evidentiĝis, ke malsanuloj, dezirantaj ĉeesti en la mistera konferenco de kuracantoj kaj kuracatoj, jam alportis tien seĝojn, taburetojn kaj benkojn kaj sendis en la kabineton de la ĉefkuracisto sian delegiton – Elisbaron Ŝabanoviĉ-on...

Sur la vojo al la onkologio Ustimenkon atingis la geedzoj Ŝĉukin-oj. Teodoro Teodoroviĉ per firma mano prenis Ustimenkon ĉe la kubuto, proksime enrigardis en lian palan, elturmentitan vizaĝon, diris nelaŭte:

– Mi volas diri de Henjo kaj de mi: ni eksciis, ke nia loĝejo estis destinita por vi. Ni ne povas...

– Lasu tiujn stultaĵojn, – severe respondis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Mi nun nenion bezonas. Mi estas sola.

– Kiel tiel? – konfuziĝis Ŝĉukin.

– Jen tiel: sola.

– Sed via familio...

– Mi ne havas familion, – mallaŭte prononcis la ĉefkuracisto. – Malhavas. Forveturis mia familio kaj ne plu revenos.

– A-a, – pli konfuziĝis Sĉukin. – Tiam pardonu min. Mi ne sciis...

Li prenis la edzinon ĉe la brako kaj iomete malantaŭiĝis kun ŝi, kaj Ustimenko pensis, ke li devas finfine ĉesigi ĉiajn mizerajn meditojn pri la malsukcesa persona vivo kaj almenaŭ iomete koncentriĝi pri tiu prelego, kiun li estis baldaŭ faronta kaj kiu, same, tamen, kiel tuta ilia kieva entrepreno, estis sendube graveda je sekvoj.

Jam kiam li prepariĝis komenci, atendante nur finon de la tro longa procezo de gaja dissidiĝo, al li ŝajnis, ke apud Hebeisen li vidas Barbara-n, kaj iomete pli poste li sendube distingis ŝin – ŝi sidis inter Hebeisen kaj la patro kaj aŭskultis la maljunan patologon, kiu kun ĝentila vizaĝesprimo estis ion rakontanta al ŝi.

«Ankaŭ li jam bezonas ŝin, – pensis Vladimiro Atanazijeviĉ, – kaj li jam rakontas al ŝi. Kian ŝi havas econ – ŝi nur malgrandan tempon pasigis en la malsanulejo, kaj homoj sen ŝi jam ne povas!»

Amiraĝibi el malproksime salutis Ustimenkon per mansvingo, glitis ruza rideto de Saĉjo Zolotuĥin, pri kiu Ustimenko sciis, ke li estas elhospitaligita, kaj iom poste Vladimiro Atanazijeviĉ ekvidis ankaŭ Zinovion Simonoviĉ-on mem, kiu, malgraŭ dimanĉo, venis al la malsanuleja konferenco. Kaj laŭ lia vizaĝo estis rimarkeble, ke li estas malkontenta pri si, – verŝajne, lin logis veni Aleksandro. Kaj vere, tio estis preskaŭ malprobabla: la unua sekretario subite venis al tia, neniom granda kaj eĉ male, eta aranĝo, kiel la nuna konferenco. Tute ne devis li ĉi tien veni, sed li subite venis, kaj sidas, mem mirante pri si!

«Do, vi aŭskultu, tio estos utila», – pensis Ustimenko kaj ekvidis Eŭgenon Rodionoviĉ-on, kiu klopodis eksidi pli proksime al Zolotuĥin. Tuta lia aspekto estis montranta respekte ekscititan kaj karese flatan staton «adrese al persone Zinovio Simonoviĉ», kiel ŝatis esprimi la sama Eŭgeĉjo.

– Ĉu mi povas komenci? – morne interesiĝis Ustimenko. – Aŭ ni ankoraŭ residiĝados de loko al loko?

Eŭgeno Rodionoviĉ ĉesis vante klopodi, kaj nur liaj okuloj kolere brileris al Ustimenko. Kaj tiu tuj, kvazaŭ ekde la mezo, komencis rakonti sen ajnaj antaŭvortoj kaj penante ne troigi, pri tio, kiel «ĝenerala nova malsanulo» venas en «ĝeneralan malsanulejon». Al kio li kondukas sian rakonton, ne estis komprenebla, li parolis kvankam morne, sed sen incitiĝo, kaj la aŭskultantoj iom post iom komencis subridi – la ĉefkuracisto estis rakontanta, nenion troigante, sed ĝuste tion, kion spertis ĉiuj el sidantaj ĉi tie, se ne en la unĉanska malsanulejo, tiam en alia, sed spertis nepre.

Subite kaptinte ironian rideton de profesoro Ŝĉukin, Ustimenko turnis sian paroladon al li, kvankam ne menciis lian nomon. Kaj ju pli rezistadis al lia rakonto la grizhara, sunbruna kaj bela Teodoro Teodoroviĉ (kaj pri tio, ke Ŝĉukin rezistas, Vladimiro Atanazijeviĉ jam neniom dubis), des pli frakasaj iĝadis liaj koleraj frazoj, per kiuj li batadis, kiel per klabo, la kutime kruelan kaj senhome indiferentan reĝimon de tiuj malsanulejoj, al kiuj aplikeblas la nocio: «Certe, ni ne estas io speciala, sed ja ne malpli bona, ol aliaj!»

– Tiaspecaj malsanulejoj kaj eĉ klinikoj, – neatendite por si mem, kun kolero en la voĉo prononcis Ustimenko, – kontentigas nur gastrolantajn profesorojn kun iliaj ĉefpastraj eliroj, gravmiena pompo kaj nedeziro esplori ion ajn krom sia operacio aŭ sia diagnozo, dum la malsanuleja ĉiutaga vivo decidas iam nekompareble pli multe, ol ŝamanado de la ĉefpastro aŭ relative lerta operacio...

– O ho! – ekkriis Eŭgeno Rodionoviĉ.

– Ĉu vi, kamarado Stepanov, pro profesoroj ofendiĝis? – kuntiris la malhelajn brovojn Ustimenko. – Aŭ mi tro alte, ne laŭ mia rango celas?

– Vane vi ĝeneraligas! – kun subrido kriis dika Zelennoj.

Tiam li tute senbridiĝis, tion li eksentis laŭ la okuloj de Barbara, kiuj kun gaja kaj tima miro aperadis jen dekstre de la kukumsimila kapo de doktoro Lorje, jen maldekstre. Lorje estis malhelpanta al ŝi rigardi al la elpaŝanto, kaj Vlaĉjo por momento sentis ridemon, kiam ŝi subite komencis puŝi Lorje-n al la ŝultro per la polmo, kvazaŭ deŝovante de sur vojo pezan aĵon.

Sekvis ankoraŭ replikoj, al kiuj Ustimenko sciigis, ke tio estas ankoraŭ floroj, fruktoj sekvos.

Kaj vere, fruktoj sekvis.

Jam preskaŭ neniu ridis, male – kaj la malsanuloj, kaj la medicinistoj aŭskultis Vladimiron Atanazijeviĉ-on morne, kaj poste eĉ rumoro ruliĝis inter la malsanuloj; la medicinistoj tiam jam preskaŭ unuanime malaprobis la manieron «lavi malpuran tolaĵon publike» – eterna kaj amara eraro de ĉiuj korporacioj, posedantaj rezervon da scioj kaj sperto en sia afero...

Ustimenko parolis longe. Kaj ju pli longe daŭris lia rakontado, des pli malĝentilaj iĝadis vortoj, des pli akre li ŝiradis frazojn kaj des malpli serĉis konvenajn por siaj kolegoj formulojn. Jes, ĉe la «fruktoj», kiuj maturiĝas, kiel oni scias, post floroj, lia parolado ĉesis simili prelegon, sed fariĝis simple ekspliko de noktaj pensoj, de tiuj trudiĝemaj, turmentaj, eble iam eĉ ne tute justaj monologoj, kiujn kvazaŭ eĉ prononcas en senfinaj sendormaj horoj ĉiuj homoj, posedantaj konsciencan observemon kaj dezirantaj labori ne kontraŭ la konscienco, sed decide konformiĝante kun ĝi eĉ en la plej ĉiutaga kaj ordinara malgrandaĵo.

Obtuze faladis en la streĉite aŭskultantan halon la ŝiritaj frazoj de Vladimiro Atanazijeviĉ. Al li lumadis el malproksime la streĉitaj okuloj de Barbara. Jam tute ne plu ridetatis profesoro Ŝĉukin, nur de tempo al tempo dolore sulkiĝadis. «Kaj tion vi manĝos, altestimata Teodoro Teodoroviĉ, – mallonge kaj obstine pensis Ustimenko, – vi kun mi laboros, mi vin akceptis en la tempo, nigra por via moŝto, kaj estos laŭ mi!» Konsente kapjesadis la maljuna Hebeisen – tiu ĉi ĉion komprenas, kun li ne estas timinde eĉ en inferon mem iri. Snufadis apud la ustimenka kubuto Bogoslovskij, laŭ la snufado estis kompreneble – li, kvankam koleras, estas kontenta. Tiu ĉi estas komunisto ne ekstera, li «malpuran tolaĵon» ne ektimos – sur tio li staras kaj staros ĝis la morto mem. Aliaj diversaj – kaj la riveristoj, kaj la fervojistoj – forte maltrankviliĝis kaj interflustradis, sed pleje estis maltrankvila Eŭgeno Rodionoviĉ, eĉ lia makzelo pendis, li ĉiam ĵetadis rigardojn al la nepenetreba, sed tamen neniom enuanta vizaĝo de Zolotuĥin: kiele la «mem» perceptos la memkritikon de la freneza Ustimenko. Sed Zinovio Simonoviĉ perceptadis, ĉiuokaze, trankvile, fojfoje ĵetante rigardojn al sia filo, kiu legis en la rigardo de la patro ion similan al gaja fiero, kvazaŭ la pli aĝa Zolotuĥin ĝojis pri la ĉi-tiea ĉefkuracisto, pri lia severa veremo, senkompromiseco kaj scipovo preni la radikon de problemo.

Kaj Vladimiro Atanazijeviĉ intertempe transiris al priskribo de alivestado de malsanulo en subveston, stampitan de la malsanulejo. Nepra lavado en bankuvo jam pasis, registrado en libro kaj atendado – same. Nun iris malrapida rakonto pri tio, kiel por granda viro oni nepre donas mallongan kaj mallarĝan subveston, kaj por malalta vireto – kalsonon ĝis la mentono. Kiel oni kripligas virinojn, havantajn kaj propran kitelon kaj sian, oportunan kaj bonkvalitan subveston, kiel laŭ ies idiota volo, li ĝuste tiel esprimis – idiota, pri kio malaprobe tusis Eŭgeno Rodionoviĉ, la veno de malsanulo en malsanulejon komenciĝas per lia kripligo.

– Por la personaro en tiu procezo estas ia eĉ kvazaŭ dolĉo, – estis diranta Ustimenko, – ia memfirmigo, oni kvazaŭ diras, ke nun vi estas nia, sub ni, ni estas estroj, kaj vi estas subulo. Iradu en niaj, maltaŭgaj por via piedo pantofloj, sed neniukaze surmetu la viajn. Kaj la nigra stampo de nia malsanulejo estu sur la plej videbla loko de via subĉemizo, kaj virinoj portu virajn ĉemizojn, ĉu tio meritas mencion, se vi trafis en malsanulejon. Pri kiaj butonoj povas oni paroli en malsanulejo? Ja nun vi estas ikso, ipsilono, zo, vi devas obei kaj timi la estraron, tio estas nin, medicinistojn. Sed, diablo prenu, – subite kriis Ustimenko, kaj ekde tiu momento en li kvazaŭ vekiĝis sento de kolero, li ĉesis rakonti kaj transiris al akuzado, – sed, diablo prenu, mi vidis per la propraj okuloj, kune kun doktoro Sainjan, malsanulejon, kie, kvankam tio paradokse sonas, la medicinistoj asertas: «Trafante al ni, malsanulo devas sperti senton de ĝojo, ĉar en kuracejon homo venas, por repreni al si ne ian bagatelon, sed la perditan sanon. Kaj ĉu tio ne estas ĝoja perspektivo?»

Facila brueto ruliĝis inter la aŭskultantaro, brueto ironia kaj malaproba. Kiel ĝian epicentron Ustimenko notis Eŭgeĉjon Stepanov-on, kaj ankaŭ doktorinon Volovik kaj, kompreneble, Katinjon Zakadiĉnaja-n. Tiam li batis ĝuste al ili, ne menciante, tamen, la nomojn. Batis al la paciencludo, batis al la enradikiĝinta tradicio en la medicin-oficista hierarkio – ke, kvazaŭ, kiel estis, tiel estos, kaj alie ne okazos, – batis eĉ al tiuj uloj en malsanuleja ĉiutaga vivo, kiuj ne opinias tre hontinda por si dormi dum labora tempo, dirante kun tio altajn vortojn pri humana destino de medicino. Sed tio estis pretera, flanka, por ke ili ne malhelpu per sia ironia zumado.

Poste li transiris al soifo de kvieto, kiu konstante akompanas gravmalsanulon, kaj al tio, kiel en malsanulejoj estas farata ĉio, por ke tiun kvieton la malsanulo ne havu kaj eĉ ne kuraĝu pri ĝi esperi. Kolere ĉirkaŭrigardante siajn aŭskultantojn, li rakontis al ili tion, kion ili mem sciis laŭ sia sperto, – rakontis en detaloj malsanulejan tagon, komencante de mateno, kiam malsanulo, elturmentita de sendormeco, kiel tio nomiĝas, forgesiĝis en dormeto kaj kiam brankardistino vekas la ĉambron per viglaj vortoj pri tio, ke la koko jam antaŭlonge kriis kaj tial bonan matenon, kiam flegistino metas termometrojn, senigante la elturmentitajn homojn je kvieto, kaj purigistino kun bruo, nepre kun bruo, remetas taburetojn kaj, tondrante per la sitelo, lavas la plankon, kiun ja estas facile lavi ankaŭ poste, sed kial poste, se ekzistas instrukcio kaj reguloj de tagordo, feraj reguloj, nerompebaj, ŝanĝataj nur eble en tiuj okazoj, kiam fama doktoro, aŭ profesoro, aŭ ankoraŭ iu pli alta okupas en la malsanulejo apartan ĉambron. Tiam ĉiuj instrukcioj forgesiĝas. Ĉi tie por ĉiuj estas komprenebla kaj deziro de kvieto, kaj la kuracaj ecoj de tiu kvieto.

– Kaj kiel ni povas nokte voki brankardistinon? – demandis subite per sia laringa voĉo Elisbaro Ŝabanoviĉ. – Ĉu vi tion scias, kamarado ĉefkuracisto?

– Per kulereto, – amare subridis Ustimenko. – Per kulero tintas unu, poste la alia, fine la tria, ĝis ĉiuj vekiĝas. Tintu, frapu, ne kompatu – al la deziro de kvieto, likvidu sen rimorsoj ĉiujn tiujn penojn, kiujn faris Nikolao Eŭgenjeviĉ aŭ Teodoro Teodoroviĉ por unika operacio, sonoriloj ne estis konsideritaj en la antaŭkalkulo, en la tipa projekto, la sandepartemento ne opinias ilin necesa. Veku ĉiujn! Kaj ankaŭ doktoroj ĉe ni, bedaŭrinde multaj doktoroj, opinias ebla veki malsanulon pro sia apero. Kiel do! Venis kuracisto, li estas ŝarĝita de aferoj, li havas en la kuracista ĉambro nefinitan damludon, paciencludo estas dismetita – de «sukcesos aŭ ne sukcesos» multo dependas... Vere, por kuraciĝi, necesas posedi feran sanon!

Ĉi tie subite ekridegis per sia bonkora, basa rido admiralo Stepanov. Kaj ankaŭ Barbara snufridis iomete poste, jam de la foraj tempoj li memoris, kiel ŝi iam rideksplodadis.

– Ni ĉiuminute ĵuras per la nomo de la granda Pavlov, – laŭte kaj amare diris Ustimenko, – sed kiel ni praktike realigas lian grandiozan heredaĵon? Kiel?

Certe, neniu responsis al lia demando.

Tiam li abrupte ŝanĝis temon.

Nun li tuta eklumis, kiel okazadis al li en la juneco, kaj Barbara eĉ etendis la kolon ĝis doloro, por ekvidi tiujn ardajn okulojn, tiun levitan kapon, tiun junulan ruĝon sur la maldikaj vangoj de la grizhariĝanta homo, nejuna, kripligita de la milito sed tamen scipovanta tiel subite kaj freneze entuziasmiĝi, ke ĉiuj, kiuj aŭskultis lin, ekvidis tion, kion vidis li, kaj kredis al tio, kion li rakontis, kvankam ĉio ĉi multe pli similis al dolĉa fabelo, ol al la efektiva malsanuleja realo.

Diablo scias kion li estis rakontanta al la skeptika Ŝĉukin, al la absorbita de lia rakonto Saĉjo Zolotuĥin, al la kolera Amiraĝibi, al la atente kuntirinta la brovojn Zinovio Simonoviĉ, al la rigidiĝinta pro emocio Henjo, al la ruĝiĝinta kaj fieranta kaj pri Ustimenko kaj pri sia Sainjan Luba Gabaj, al la dika, delonge kredanta nek je dio nek je diablo Zelennoj, al la maljuna Lorje, kiu eĉ vitaminojn ne agnoskadis, ne nur iun kievan Bejlin-on, al la naive konsternita Bogoslovskij, al Barbara, kiu pensis arde kaj trankvile, aŭskultante Ustimenkon: «Li atingos! Ja li nepre ĉion ĉi organizos ĉe si! Kaj ne malpli bone, sed eble eĉ pli bone, ol tiu lia nuna dio – doktoro Bejlin!»

Malsame aŭskultis sian ĉefkuraciston la ofendita Volovik kaj la fidela faranto-laboranto Mitjaŝin, la maljuna, spertinta malutilon de revoj aŭstro Hebeisen, la flegistino Eŭgenjo kaj la ne mallerninta admiri Vlaĉjon, per la tuta animo fidela al li Nora, fidela, sed komprenanta, kiel malfacile estas atingi tion, kion atingis Bejlin. Sed tamen ĉiuj aŭskultis, bele dirante, kiel sorĉitaj, kaj neniu, eĉ la plej cinika, dubis pri tio, ke tiu ferfrunta Ustimenko atingos sian celon. Li sendube atingos, li neniam retretas, se li diras, tiam li nepre faras, – tiel estis pensantaj kaj la riveristoj, kaj la ofendita Volovik, tiel estis pensantaj kaj la fervojistoj kaj la timigita de skalo de estontaj laboroj Katinjo Zakadiĉnaja, kaj ĉiuj ili, aŭskultante, kombinadis kombinaĵojn, kiuj helpus al ili ne jungiĝi en la preparitan de tiu obsedito jungaĵon, al ili – sataj personoj, kombinadis zigzagojn, per kiuj eblus forlepori de la furioza ustimenka atako, kunmetadis mense pikantajn frazojn kaj pretekstojn pri malfacilaĵoj, kiuj savus ilin de minaco de troaj kaj malfacilaj klopodoj...

Li, sendube, sentis ĉion, kio estis okazanta en la tendaro de la kontraŭuloj. Eĉ pli, li vidis tion, malgraŭ ĉiuj iliaj penoj esti nevideblaj en sia silenta komploto kontraŭ li. Vidis kaj tial nun parolis nur al ili, serĉante iliajn distritajn rigardojn, furioze enpikante en ilin siajn kolerajn pupilojn, en nenio indulgante kaj pardonante iliajn estontajn obĵetojn, divenante tion, per kio ili atakos lin, anticipante iliajn parolojn, estontajn ĝemojn, lamentojn kaj plendojn, anticipe elbatante el ili ĉiujn tiujn argumentojn, per kiuj ili povus almenaŭ iomgrade altiri sur sian flankon, ekzemple, Zolotuĥin-on, kies trankvilan forton li bezonis – ne por si, certe, sed por tio, de kio li nun neniel povis retiriĝi.

Sed tamen – li vidis ankaŭ tion – ili ne cedadis. Ne cedadis, gvidataj de Eŭgeĉjo, kamarado Stepanov, Eŭgeno Rodionoviĉ, kiu, sulkante la frunton, kvazaŭ li vere estus la Pensanto de Rodin, estis skribanta en notlibreto siajn akrajn demandojn. Ustimenko anticipe sciis: tie ĉio estos pri mono – kiu ĝin donos kaj kial Vladimiro Atanazijeviĉ faras tiajn grandiozajn planojn je la konto de la Soveta potenco? Ĉu tio taŭgas al la ŝtato, elturmentita de la milito? Estos uzita la etato de la personaro, la buĝeto, ŝparado. Kaj ankaŭ Lorje estis skribanta en kajero, substrekanta – malnova eseisto, li ŝatis enŝovi sub la ungon de proksimulo pikilon, kaj tiel, ke aŭdiĝu ŝriko. Zelennoj ne skribis, sed jam determinis por si, kiel li taksos la bejlinan malsanulejon: vitrina montraĵo kaj projekto-manio, – diros li, kaj poste komencos raboti potavole.

Kaj Ustimenko plu rakontadis: kiel oni batalas por senbrueco ĉe Bejlin, kiel oni sternis tie en koridoroj irtapiŝojn kaj kiajn galoŝetojn faris por seĝoj kaj taburetoj, kiel bruo estas egaligita al grava labora miso kaj kiel kutimiĝis kaj brankardistinoj, kaj flegistinoj, kaj kuracistoj esti ĉiam mallaŭtaj...

Rakontadis li pri sukcesoj de kuraca dormo, pri monotonaj ekscitaĵoj, pri dormigado per artefarita pluvbruo – per la bruo, kiun doktoroj ne neglektis pruntepreni el teatro.

– Ĉio ĉi estas teatro! – dentomontris Zelennoj. – Spektakloj sur pseŭdoscienca bazo.

– Neniomgrade spektakloj, – trankvile rebatis Ustimenko. – Jen ĉe vi vere estas spektakloj – antaŭ veno de estroj nova subvesto por malsanuloj kaj speciala tagmanĝo...

– Mi petus! – ekblekis Zelennoj, timiĝante la ĉeeston de Zolotuĥin. – Mi tre petus...

– Ne malhelpu! – kriis Gabaj. – En via kuirejo estas blatoj, sed vi...

Ĉiuj devis por nelonge deflankiĝi, sed Zelennoj, malgraŭ sia ataka impeto, tamen iĝis dume venkita. Kaj ankoraŭ pli arde, pli entuziasme rakontis Ustimenko pri tio, kiel kirurgiaj malsanuloj ne scias la precizan tagon de siaj operacioj: malsanulon oni avertas, ke li estos operaciita, sed estas nenia urĝo, dume necesas tiun malsanulon prepari al la operacio, ĉiutage, ekzemple, injektadi glukozon. Tiu proceduro estas farata sendolore en vindejo apud la operaciejo. Kaj iam al la malsanulo anstataŭ glukozo oni injektas dormigilon. Kaj en la najbara ĉambro ĉio estas preta por la operacio. Kaj jen la malsanulo ekscias, ke ĉio pasis, ĉio finiĝis, nun li devas nur resaniĝi...

– Tio vere estas nesubfosebla! – enigme, sed estime esprimiĝis Bogoslovskij. – Laboro fundamenta! Kaj kiel kun infanoj?

– Tion mi rakontos, Nikolao Eŭgenjeviĉ, – de sur sia loko ekkriis Vagarŝako, – tion mi detale rakontos!

Kaj Ustimenko jam estis rakontanta pri tio, kiel la makarovanoj permesis al la malsanuloj havi sian subveston, siajn piĵamojn, siajn ĥalatojn, kiel alportas kaj brankardistinoj, kaj flegistinoj, kaj kuracistoj en la malsanulejon florojn, kiel ĝojas la malsanuloj pri akvarioj, kiel la ankoraŭ malriĉa kieva zoologia parko donacis al la malsanulejo bestojn kaj birdojn, kiuj vivas en kaĝoj kaj amuzas per siaj komplikaj kaj ridindaj interrilatoj irkapablajn malsanulojn, kiel neniigis la makarovanoj la «lazaretan» blankan koloron de la muroj kaj kiel la koloro mem kuracas, riparante per si mankon de la suno. La makarova malsanulejo havos ankaŭ parkon, rakontadis Ustimenko, grandan parkon: estas sciate, ke homoj, loĝantaj tie, kie kreskas juglandaj boskoj, ne malsanas je tuberkulozo – en la parko kreskos juglandarboj. Viva branĉo de ledumo dum diurno duonigas kvanton da mikroboj en ĉambro. Fitoncidoj mem eliĝas en la aeron, «vitaminigas» ĝin per sano. Saniga efiko de acero, abio, betulo – ĉio utilos por malsanuloj. Ĉar la fitoncida aktiveco de floroj ne estas egala dum tagnokto, tial lertaj ĝardenistoj plantos florojn tiel, ke la fitoncida vaĉo ĉiam maldormu, ĉiam gardu la sanon. Kaj ankaŭ pri estetikterapio – kuracado per belo – ekparolis Ustimenko, sed diris nemulte – pri multkolora ĉiam, eĉ vintre, pejzaĝo trans la fenestroj de la malsanulejo, svingis la manon kaj, rapide ridetinte, kvazaŭ forgesinte, kiom da malamikoj aŭskultas lin hodiaŭ, demandis:

– Ĉu eblas pri ĉio ĉi dubi?

– Tute eblas! – neatendite por Ustimenko prononcis profesoro Ŝĉukin kaj leviĝis, bele skuinte siajn grizajn harojn. – Mi persone estas arda kontraŭulo de ĉiuj ĉi sakarinoj, marmeladoj kaj melasoj. Kaj jen nur kial: per specialaj kondiĉoj, per estetikoterapio, per histerio de delikateco, per paco de senbrueco, per kaŭĉukaj galoŝetoj, per fiŝetoj kaj bestetoj ni levas la malsanulon en esceptan staton, senigas lin je harditeco, per blezado ni nur subfosas en li kredon al si...

– Prave! – vigle kriis Eŭgeĉjo Stepanov. – Mi absolute konsentas!

– Stultaĵo! – laŭte ekkriis Bogoslovskij. – Tio estas tial, ke vi, amiko mia Teodoro Teodoroviĉ, danke al via rara sano, en malsanulejo neniam kuŝis sub numero kaj litero. Tial vi levas ruzaĵojn! Ĉi tie Ustimenko tre juste rimarkis, ke se vi eĉ bonvolas malsani, do en aparta ĉambro, tio estas vero, tio estas laŭ la vivo!

Volovik «permesis al si ne konsenti» kun la estimata kolego, Lorje petis parolpermeson kaj, tiklante la aŭskultantojn per vortaj plektaĵoj, elegante demandis la plej karan kaj entuziasman Vladimiron Atanazijeviĉ-on, kiel helpas fitoncidoj ĉe kancera malsano? Kaj ĉu bonas la garda reĝimo, kiam okazas volvulo aŭ intesta okluzio? Ĉu helpas en tiu okazo plej arta pluvbruo? Kaj per kiaj kondiĉitaj refleksoj eblas likvidi koran insuficiencon?

Hodiaŭ ĉe li ne rezultis eseo, rezultis, laŭ ŝatata esprimo de Bogoslovskij, «aludoj al tio, kion scias neniu». Por io doktoro Lorje menciis la faman baronon Münchhausen-on, kaj poste sen ajna ligo kun la antaŭaĵo li deklaris, ke li petas ne ofendiĝi al li – la afero, evidentiĝis, estis en tio, ke li tutsimple pensis laŭte, konsiliĝis kun sia konscienco...

De konscienco komencis ankaŭ Zelennoj. Kiel multaj senkonsciencaj homoj, li ĉiam komencadis siajn paroladojn per demandoj de konscienco, honesteco kaj digno. Por li, certe, historio de la rusa medicino ne estis sensenca sono. Kaj li komencis verŝadi aeron al aero, komencis alvokadi al energia uzado de nia granda pasinteco, de la sperto de Inozemcev, de la sperto de Pirogov... Dika, grasa, ŝvita, kolera, li etendadis la manojn al Ustimenko kaj petadis, «eĉ petegadis», laŭ liaj vortoj, ne neglekti la patrujajn historion, sperton, grandajn serĉadojn.

– Kaj resumo? – bataleme demandis Vagarŝako. – Por kio vi ĉion ĉi diras? Vi, doktoro, estas por kio kaj kontraŭ kio?

La resumon Zelennoj kvankam havis en la kapo, sed ne kuraĝis ĝin eldiri antaŭ tiu furioza knabaĉo, komencis bleki kaj meki en serĉado de ambigua formulo, kaj tion uzis Sainjan – alŝoviĝis al Zelennoj, premis lin al la seĝo, tiel ke li devis sidiĝi, kaj super li, faligita, ĵetante el la okuloj diablajn fajrerojn, kriis:

– Sed ĉu vi scias, ke Paŭlo Jefimoviĉ Bejlin ĝuste sur la observoj de Pirogov apogiĝas? Aŭ vi pri tiuj pirogovaj observoj, estimata kolego, ne scias? Aŭ sciis, sed forgesis?

– Vagarŝako! – nelaŭte kriis Luba. – Tenu vin en kadroj!

Sed ĉu Sainjan scipovis teni sin en kadroj, kiam temis pri la afero? Ĉu li komprenis, kio estas «kadroj», kiam sidas antaŭ li tia grasa poltrono, subite iĝinta lia malamiko? Ĉu eblis haltigi Vagarŝakon, se lin, kiel tio nomiĝas, «pikis muŝo»? Ĉiuj ili estis por li nun malamikoj – ekde la brila Ŝĉukin ĝis la ĵetanta repliketojn belaspekta Eŭgeno Rodionoviĉ, – malamikoj, kiujn li devis neniigi.

«Vlado numero du», – feliĉe pensis Barbara, aŭskultante Vagarŝakon kaj eĉ kuntiriĝante pro plezuro, – ŝi ege ŝatis tiajn ĉi kverelojn, kriojn, reciprokajn ofendojn, kiam la homoj interbatiĝas pro la afero, al kiu ili servas, ŝi plej ŝatis ĝui tielajn batalojn.

– Ĝuste la granda Pirogov, kaj ne iu alia, – estis diranta Vagarŝako, – ĝuste li en sia raporto pri bataloj ĉe vilaĝo Salti, – ĉu vi legis tiun raporton? – neatendite kliniĝis li al Zelennoj. – Ĉu? Mi ne aŭdas! Kamarado Zelennoj ne memoras! – furioze diris li, turninte sin al Ustimenko, – pli ĝuste, permesas al si ne memori. Certe! Li alvokadis respekti, sed maldetale! Ĝenerale respekti! Kaj iomete ĉe tio, interalie, eraris, nominte Inozemcev-on la instruisto de Pirogov. Sed ili estis samkursanoj kaj fojfoje treege kvereladis. Do Pirogov asertis, ke inter la vunditaj rusaj soldatoj estis nekompareble pli multaj mortoj ĉe amputoj, ol inter la lokaj loĝantoj. Kaj nur tial, ke soldato en hospitalo vidis antaŭ si nur suferojn kaj mortojn de siaj amikoj soldatoj, dum vunditaj montaranoj estis ĉirkaŭigitaj per atento kaj amo de siaj samgentanoj. La vunditaj montaranoj havis makarovan malsanulejon de tiu tempo, kaj niaj soldatoj havis malsanulejon de kamarado Zelennoj de tiu tempo! – batis Vagarŝako kaj, lasinte sen atento ŝrikadon de la fervojista ĉefo, transiris al tio, kiel oni operacias malsanulojn ĉe Bejlin – tamen ne ĝenerale malsanulojn, sed infanojn.

Tio estis tre interese aŭskulti, tiom interese, ke Barbara eĉ kelkfoje puŝis per la kubuto la patron (kiam parolis Ustimenko, ŝi ne povis turni sin por kunsento al Rodiono Metodjeviĉ, ŝi eĉ forturniĝis de li). Al ŝia lasta puŝo Stepanov nur balancis la kapon kaj prononcis kun miro en la voĉo:

– Tute nia Vlado en juneco. Eĉ ĝis ridindeco. Kaj la oreloj estas kiel liaj, grandegaj. Kaj neniun diablon timas! Kie kamarado Ustimenko tiajn kuraĝulojn por si akiras?

Denove ekbrulis pasioj, ankoraŭfoje, pli detale, elpaŝis Ŝĉukin, al li kontraŭdiris «nome kaj laŭ komisio de la onkologiaj malsanuloj» la Heroo de la Sovetunio ŝipestro Elisbaro Ŝabanoviĉ Amiraĝibi, kiel prezentis lin Ustimenko.

– Pafu al li el la ĉefa kalibro, Elisbaro! – kriis la subite gajiĝinta admiralo. – Subtenu Ustimenkon kun liaj fantazioj. Oni por ni aranĝu pluvetojn aŭ almenaŭ subpantalonojn decajn...

Post Amiraĝibi, kiu ja «pafis», ĉar havis historion kun enhavo, konforma al la teorioj de Bejlin, elpaŝis Saĉjo Zolotuĥin. Li parolis nur al Ŝĉukin, menciante ĝuste tiun modan klinikon, kiun Teodoro Teodoroviĉ ne povis ne koni.

– Tio estas escepto! – koleriĝis Ŝĉukin.

– Malvere, – embarasis la edzon Henjo. – Vi mem diradis al mi plurfoje, ke tio estas regulo. Por kio do defendi korporacian honoron?

Ree komenciĝis kverelo. En batalon ĵetiĝis Luba Gabaj, post ŝi Nora – fervora adorantino de ĉio, kion elpensadis ŝia eterna idolo Ustimenko. Tiam Barbara, tute por si neatendite, aŭdis, ke Vladimiro Atanazijeviĉ «tre malgrandigas sin», ĉar jam dum la Patruja milito li kun la forpasinta Oganjan kaj la forpasinta Bakunina «luktis» por silento en la medsanbato.

Vladimiro Atanazijeviĉ subridis, Zelennoj kun Lorje komencis sarkasmi pri tio, ke ili ne konas kuraciston, kiu luktus «por bruo»!

– Sed mi konas! – kriis Gabaj. – Jen vi, kamarado Lurje, estas luktanto por bruo! Kiam vi persone aperas en via malsanulejo, tiam eĉ en koridoroj vi krias – tio ĉe vi estas bona tono.

Ĉe la fino, kiam ĉiuj tre laciĝis, eliris kamarado Stepanov E. R. Paroli por li estis tre malfacile, ĉar li ĉiam serĉadis sencon kaj penson sur la vizaĝo de Zolotuĥin, kaj tiu, kvazaŭ spite, tute forturniĝis de la kompatinda Eŭgeĉjo, kaj nenion eblis kompreni laŭ liaj vango kaj orelo. Tial kamarado Stepanov E. R. nur iom rondiris ĉirkaŭ la temo kaj komprenigis, ke li zorgigos sian cerbon per pripensado de ĉio, kio en la paroladoj de kolegoj Ustimenko kaj Sainjan estas «akceptebla», kaj kio eble bezonas korektojn, ĉar rapideco en tiaj demandoj ne taŭgas. Nu, kaj ankoraŭ, certe, monrimedoj. Tio estas speciala demando, en tio necesas pensi. Sed aliflanke...

Ne, ne, kamarado Stepanov estis malamiko de hastaj decidoj...

Al ĉiuj ĉi ambiguaĵoj kamarado Zolotuĥin neniel reagis.

– Ne, tio ne estas manlaboro pro senlaboro, tion necesas fari, – diris, leviĝante per tuta sia grandaĵo, Bogoslovskij, – kaj fari tion ni komencos memstare, sen mallevitaj direktivoj kaj postaj demandoj. Alie ĉio haltos kaj ne moviĝos, kiel arbostumpo. La tuta problemo havas ne tro grandan koston, ĉi tie la afero estas ne en mono, sed en bona volo. Ĉu tiel mi diras, – subite turniĝis li al Zinovio Simonoviĉ, – ĉu prave, kamarado Zolotuĥin?

Tiam la kvazaŭ enpensiĝinta sekretario de la regiona komitato malrapide ekstaris kaj kun subrido konfesis, kiel engaĝis lin la malsanulejo, gvidata de la estimata, sed netolereble persista kamarado Ustimenko.

– Je dio, mi mem ridas, – gaje ĉirkaŭrigardante la kunvenintojn, diris li. – Nu, kio estas tio, nu por kio mi, tute ne medicinisto, ĉi tien hodiaŭ venis? Certe, la filo invitis, estis tia afero. Kaj mi rezistis. Sed, vidu, mi ne bedaŭras, neniom bedaŭras, kvankam, malgraŭ la certigoj de kamarado Bogoslovskij pri tio, ke monrimedoj ne necesos, mi scias: necesos...

– Necesos, necesos, – kriis gaje Luba.

– Sed vi silentu, kamaradino Gabaj, – plu same bonanime ordonis Zolotuĥin, – vi nian urbon per viaj sigelfermadoj irigos kun almozsako. Kaj ĝenerale, – ridinde indignis li, – kial ĝuste en Unĉansko tian potencon la medicinistoj prenis? Vivis ni ĉi tie sub gvido de Eŭgeno Rodionoviĉ – pace, kviete, neniu nin ĝenis, kamaradoj Lorje kaj Zelennoj ĉiam pri ĉio estis kontentaj, sed jen, alveturis tiaj, vidu, kverelemuloj, ne lasas vivi, vere, eĉ plorinde! La sola Gabaj kiom kostas, tio estas vere terura...

Ridante pri io, li turnis la kapon kaj, infektinte per sia gaja neseriozeco ĉiujn, svingis la manon kaj kun ĝojo en la voĉo diris:

– Plaĉas al mi en miaj maljunaj jaroj, kiam homoj scipovas kun flugo revi. Plaĉas, ke oni revu pri tiu... kiel vi, Ustimenko, diris? Pri kia vaĉo?

– Fitoncida vaĉo, – diris Vladimiro Atanazijeviĉ, – ja tio estas tute reala...

– Kaj eĉ se ne tute reala? – plu kun la sama subrido, tiel beliganta lian elhakitan vizaĝon, interesiĝis Zolotuĥin. – Ĉu estas malbone? Kaj pri tiuj arboj vi rakontis, ke ankaŭ vintre el neĝo ili la okulon ĝojigu! Ne, tio estas bela, kamaradoj, eĉ tre bela. Bravuloj!

Kaj, kvazaŭ tuj laciĝinte, kvazaŭ al li iĝis subite neelteneble enue, li trovis per la okuloj sidantajn apude Lorje-n kaj Zelennoj-on, trovis ankaŭ Stepanov-on kaj diris al ili ĉiuj tri:

– Ne rajtas mi tion kaj ne potencas, sed mi vin ĉiujn submetus sub Ustimenkon. Jen pro solaj tiuj ĉi revoj. Pro tio, ke li por si tian kolektivon kreis. Pro tio, ke ĉe li tiela kriisto kaj akiristo, kiel Sainjan, kreskas. Eĉ pro tio, ke li kamaradon Ŝĉukin-on alveturigis, kaj kamarado Ŝĉukin subite malkonsentis kun sia ĉefo pri principa demando. Tamen, Teodoro Teodoroviĉ, mi komprenas, ke vi estas profesoro, dum mi maksimume nur en unu periodo de mia vivo pri iu mallarĝa medicina demando interesiĝis, kaj ankoraŭ dufoje estis vundita, mi komprenas, kamarado profesoro, diferencon en niaj scioj, sed tamen ne konsentas mi kun vi. En ĉio vi estas malprava. Kaj malsanulejoj de la estonteco estas tiuj malsanulejoj, pri kiuj al ni Ustimenko kaj Sainjan raportis kun ĉiuj iliaj eĉ troaj fantazioj. Kaj mi al vi persone konsilas kiel via samaĝulo: ne timu, ke malsanulo tro multe da atento al si sentos. Estu tiel! Li pro atento pli rapide resaniĝos. Pardonu, ke mi parolis ne laŭ mia specialeco, tamen via Ustimenko kvankam min kiel kuraciston ne akceptos kun sia lerto, sed kiel brankardiston li min baptos, tian li havas karakteron... Do, kio, ĉu ni pensu? Aŭ tuj komencu fari? Kiel vi opinias, Vladimiro Atanazijeviĉ?

– Mi supozas – fari.

– Vigla, – nedifinite subridis Zolotuĥin, – ho, vigla...

Sur tio la konferenco finiĝis, kaj poste, tute neatendite, Luba Gabaj deklaris, ke estos ankoraŭ arta parto.

– Kial vi ĉi tie ĉe mi komandas? – definitive transirinte al familiara tono, diris Ustimenko. – Vi eĉ ne servas ĉi tie!

– Ankoraŭ iuj antaŭ mi staros sur la genuoj, – nedifinite minacis Luba, – ankoraŭ petegos!

Zolotuĥin forveturis, ĵetiĝis lin akompani ankaŭ Eŭgeno Rodionoviĉ. Lorje kaj Zelennoj, iom velkintaj, tamen restis, por ĝuste nun demonstri siajn persone bonajn sentojn al la ustimenka institucio, kiel ili nomadis la novan malsanulejon. La arta parto konsistis el tri romancoj, kiujn bele kaj eĉ talente kantis Luba, el solo sur gitaro de motoristo Saŝeĉkin, el deklamado de Zakadiĉnaja, kiu per rigida voĉo laŭtlegis longan versaĵon pri feliĉa kaj riĉa vivo, kaj, finfine el rakonto de Mikaelo Zoŝĉenko[88], kiu ne nur estis voĉlegita de Mitjaŝin, sed eĉ ludita de li kun tia brilo, ke al Bogoslovskij pro ridego fariĝis io simila al paroksismo, li en la mezo de la spektaklo de Mitjaŝin subite ekkriis: «Mi ne povas, ne povas, neniel povas, mi mortos, je dio, mortos, malpermesu al li, mi petas!..»

Sainjan same ploris pro rido, Nora mallaŭte kaj monotone pepadis, Barbara el malproksime, el malantaŭ la dorso de Ustimenko longe kaj plende ĝemadis. La rakonto estis pri malsanulejo, Ustimenko ĝin ne konis kaj, malgraŭ la hodiaŭa tago, same ekridis, tamen, multe pli poste ol aliaj, nur en tiu loko, kiam Mitĵaŝin retiriĝis de iu maljunulino, kiu sidis en bankuvo, en kiun estis preskribite iri ankaŭ al Mitĵaŝin.

«La flegistino diras, – voĉlegis Mitjaŝin: – „Ja ĉi tie unu malsana maljunulino sidas. Vi ŝin ne atentu. Ŝi havas altan temperaturon, kaj ŝi al nenio reagas. Tial vi malvestiĝu sen konfuzo. Kaj tiutempe ni la maljunulinon el la kuvo elprenos kaj verŝos al vi freŝan akvon“».

Tiam Mitjaŝin sufiĉe longe silentis, poste skuis la ŝultron kaj diris per perpleksa voĉo:

«La maljunulino ne reagas, sed mi, eble, ankoraŭ reagas. Kaj al mi estas certe malagrable vidi tion, kio ĉe vi tie naĝas en la kuvo...»

Neniam Ustimenko supozis en sia Mitjaŝin tian talenton. Li estis li mem, sed samtempe tio estis la mirinda, subpremita, ĉarma kaj verema hometo. Tio estis Mitjaŝin, scianta, kio kiom kostas en la malsanulejo, kaj li subite iĝadis la flegistino – kun levitaj brovoj, kiel tion faradis Volovik, kaj kun senapelacia tono de Katinjo Zakadiĉnaja, kiam ŝi restadis sola kun malsanuloj.

Al Mitjaŝin oni furioze aplaŭdis, nur Zakadiĉnaja restis tre malkontenta pri la rakonto:

– Tro densigitaj farboj, – diris ŝi, – kaj kie la aŭtoro, interese, vidis tian malsanulejon? Kaj pri kokluŝo estis skribite sen scio de la afero: kiel plenaĝulo povas infektiĝi per manĝilaro? Kaj pri eldono de kadavroj de la tria ĝis la kvara horo. Malversimile.

– Kaj vi, Katerina, estas stulta, – diris al ŝi Bogoslovskij. – Kiel vi nur digestis la superan kleron?

– Veturu al ni, ni manĝos, – proponis Luba al Ustimenko. – Nu, kion vi sola hejme faros?

– Dormos, – morne respondis Vladimiro Atanazijeviĉ. Li aŭdis, kiel malantaŭ lia dorso pri io ekridis Barbara, kaj subite ektimis, ke ŝi komprenos, kia li estas mizera kaj forlasita homo. – Mi dormos. Kaj poste al Ŝtub mi bezonas veturi.

Estis la kvina horo, kiam li eliris el la malsanulejo. Sub la piedoj knaris neĝo – ree plifortiĝis frosto. Subpreminte la voston, trakuris transverse de la vojo maljuna, fava, batita de iu hundo, subite ŝrikis, nesciate kion ektiminte, kaj ĵetiĝis flanken. Kaj ĉirkaŭe ĉio havis malbonan, oranĝan koloron, kaj vento leviĝis – ĝi fajfis en stratoj, batadis al la vizaĝo.

«Sed eble, mi vere al Luba iru?» – pensis li. Kaj ne iris. Tro komforte tie estis, kaj ne ŝatis li, ke oni lin kompatu. Kaj pro kompato al li ili ĝeniĝos pri tio, kiel al ili estas bone duope.

Rompante ĉiujn instrukciojn

Singarde paŝante kaj turnante la dikan postaĵon, kvazaŭ komercistedzino en teatro, Svirelnikov aliris al la fenestro kaj tiris la ŝnuretojn, por defendi la kabineton de la suno. Li evitadis akran lumon, same kiel evitadis tre altajn plafonojn, poluritajn kaj brilantajn pargetojn, placojn, multehomajn stratojn. Eĉ sian kabineton li farus malpli granda, se li povus. Sed en lia posteno decis havi solidan kabineton, kaj Svirelnikov sidis ĝuste en tia – solida, kun pargetoj, kabineto. Li ĉiam faradis tion, kio decas kaj kiel decas, neniom deflankiĝante de tio, kio estis rekomendata desupre, kaj tiu eco de lia naturo – diferenci de neniu kaj en nenio – tre helpadis al li en plenumado de la servo.

Vaksosigelita koverto kuŝis sur la tablo aparte, densa, peza, kaj la paperoj el ĝi – aparte. Gnetov multon pagus, por legi tion, kio estis skribita en tiuj paperoj. Sur la koverto estis vorto «Unĉansko», certe, la letero estis de Ŝtub, de kiu ja alia.

Svirelnikov movis la fotelon tien kaj reen, sidiĝis, prenis krajonon – por akrigi, en la alian manon prenis la tranĉilon, poste metis ambaŭ aĵojn sur la spegulan vitron de la tablo, grandega, kiel decas al estro.

– Jen mi rimarkas, ke en la krajona industrio ĉe ni laboras sabotistoj, – diris li per trankvila, eĉ humila voĉo. – Kaj neniu okupiĝas, neniu rivelas tion. Ja tia krajono – ĝi estas kio?

La granda facetita dukolora krajono denove trafis en la dikajn manojn de la kolonelo:

– Ĝi kian rolon ludas? Ĝi, Gnetov, ludas rolon de kojno inter la popolo kaj la registaro. Ĉu vi komprenis?

– Ne, – konfesis Gnetov.

– Ne la popolo, tion mi malĝuste diris, – prononcis Svirelnikov, – ne la popolo, ĉar nia popolo kiel tuto estas monolita, sed filistro prenas tian krajonon en la manon, akrigas ĝin kaj ĝeneraligas malgrandajn mankojn al tuta nia industrio. La grafitaĵo rompiĝas, la ligno estas malbonkvalita, sabota laboraĵo, kaj la filistro, kiu ĉiam en la profundo, en sia kerno estas malamiko de nia nova socio, – ĝojas. Li kiel asertas? Li, Gnetov, asertas, ke se ni krajonojn ne povas regi, do kiel pri peza industrio? Kaj infektas per sia malkredo jam reprezentantojn de la popolo, ne la popolon entute, mi ripetas, sed kelkajn, plej malfirmajn civitanojn...

Li ree ĵetis la krajonon, kaj Gnetov legis arĝentajn literojn sur la blua faceto – «Faber».

– Tio estas ne nia krajono, ĝi estas eksterlanda, – diris li. – Kaj tre antaŭlonge produktita.

Sed Svirelnikov lasis la rimarkon de la ĉefleŭtenanto preter la oreloj. Li jam estis malfaldanta paperon, verŝajne tiun, kiu venis el Unĉansko. Tiun, pro kiu li vokis Gnetov-on. Ĝuste tiun, plej probable, pro kiu estis entreprenita tuta tiu ĉi granda ludo.

– Ŝtub la demandon en Moskvo traventolis, – kraĉinte sub la tablon, en la paperkorbon, informis Svirelnikov. – Li pri tiu via Ustimenko, ŝajne, havas grandan aferon. Inter la linioj estas kompreneble – li disponas aldonajn kompromitajn materialojn. Li skribas ĝentile, ke oni al li ĝuste tiun laboranton, kiu kun ŝi ĉi tie okupiĝis, sendu...

La koro de Gnetov saltis, kiel en la milito, kiam tute proksime eksplodadis mino. Sed li silentis – neinteresite kaj malvigle, kvazaŭ lin tio tute ne koncernis.

Svirelnikov ankoraŭ susuris per paperoj, legis tajpitajn liniojn, sulkante la frunton.

– Ĉu Oĵogin veturos? – ruzis Gnetov.

– Por kio do? – subite koleriĝis la kolonelo. – Tio al kiu necesas? Prepariĝu, mi faris decidon – vin sendi.

– Ĉu min? – miris Gnetov.

– Sed ĉu ne vi kun ŝi okupiĝis?

Svirelnikov surmetis la paperojn kaj atente ekrigardis al la leŭtenanto, kaj tiu pensis, ke la ĉefa estas ne troludi, por ke ne okazu «troo», kiel diras kartludantoj, – «dudek du» anstataŭ «dudek unu».

– Kiam veturigi?

– Ĝuste – vi mem veturigos. Kiam speciala vagono estos – vi tuj iros.

– Ĉu por ŝi sola specialan vagonon en Unĉanskon peli? – sincere miris Gnetov. – Kamarado kolonelo, mi dum la milito danĝerajn lupojn sen ajna aldona gardo liveradis, kaj ĉi tie estas duonmalsana maljunulino...

Svirelnikov plu rigardis al la ĉefleŭtenanto, pensadis, movante la rozkoloran haŭton sur la frunto.

– Tio veras, – prononcis li nehaste. – Ŝtub konvinke petas ne prokrasti la liveradon. Ĉu doni al ŝi konvojantojn por akompanado...

– Ŝi nenien de mi malaperos, – permesis al si interrompi la kolonelon la ĉefleŭtenanto. – Mi liveros en plej bona formo. Kaj se ŝin ĉi tie teni en atendo de speciala vagono, kamarado Kopitkin ree premos – por kio vi viajn nervojn malŝparu...

La kolonelo suspiris:

– Sed kiu pri niaj nervoj interesiĝas? Jen kiam mi mortos – tiam oni skribos: li fordonadis sin tutan al la laboro. Kaj en ĝi forbrulis. Sed dum mi estas viva – estas nenia atento. Tamen se bati min – tio estas sendube, oni batos.

En liaj porkaj okuletoj aperis plenda esprimo.

– Bone, – diris li, – iru prepariĝi. Mi detalojn pripensos. Konsiliĝos ĉi tie kun specialistoj, kiel ŝin, tiun fidamon, liveri plej rapide, por ke kara kamarado Kopitkin jam adresu sin al Ŝtub...

Svirelnikov subite heliĝis, frapis per la polmo la spegulan tablovitron, eĉ permesis al si rideti:

– Ni rigardos, kiel Ŝtub kun kamarado Kopitkin laboros, – ne sen ĝuo prononcis Svirelnikov, – ni vidos, kiu kiun formanĝos. Ŝtub estas dentohava, mi tion aŭdis...

Poste sur la grasa vizaĝo de la kolonelo trakuris maltrankvilo, kaj li, kliniĝinte tra la tablo, konfide petis Gnetov-on:

– Vi kun ŝi, fiulino, interparolu dum la vojo, ke ŝi ne babilu kie ne necesas pri Oĵogin. Kiu scias, se vere subite tia aŭtoritata kamarado, kiel, ekzemple, Kovpak, enmiksiĝos aŭ ankoraŭ iu el la legendaj? Mi pri Oĵogin fajfas, – dentomontrante, diris Svirelnikov, – sed sur nin kuŝiĝos makulo, por ni estos malagrablaĵoj, por tuta nia departemento, sed pro kio? Ĉu pro tiu sola kreteno?

«Efikis miaj rezonoj, – pensis Gnetov kaj ekĝojis. – Ĉu vi timas, porko? Atendu, kanajlo, trafos vi mem iam al Ŝtub, tiam vi vidos, kio estas malagrablaĵoj. Kaj Oĵogin via trafos».

Kaj Svirelnikov ankoraŭ longe «klarigadis» al la ĉefleŭtenanto lian taskon – nun ĉio prezentiĝis simple, evidentiĝis, ke la afero estas en kamarado Kopitkin, en liaj pretendoj pri la kontraŭleĝa ago de la sennoma konvojisto. Kaj ili ĉi tie estas nur plenumantoj, kaj nenio pli. Kaj ne indas por tiu Ustimenko levi bruon!

– Ja ŝi nun kvietiĝis, – per tute enua voĉo respondis Gnetov, – ŝiaj kondiĉoj estas tute decaj, mi veturigos ŝin, laŭeble, kulture, kaj ĝenerale, se estos via ordono, tiam eblos komprenigi – ne rekte, certe, sed tiele diplomate aludi, ke Oĵogin estis punita kaj eĉ, laŭ via vidpunkto pri tiu demando, – severe...

La kolonelo silentis.

– Kio do pri Oĵogin, – diris li poste kaj glatumis per ambaŭ manoj la vitron sur la tablo, – kio do pri Oĵogin. Ankaŭ troigi ne indas, ĉar, se tio estus ĉe ŝi sola okazo, sed ni ja ne scias...

– Scias, – rigardante rekte en la okulojn de la kolonelo, sen stumblo mensogis Gnetov, – scias, tiaj okazoj en niaj organoj estas neeblaj. Kaj majoro Oĵogin estas homo malsana, nervoza...

– Nu, vi estas granda kapo, ĉefleŭtenanto, granda kapo! – rapide laŭdis la kolonelo. – Kiam vi revenos, ni klopodos pri via promocio al la sekva rango. Kaj eĉ pli serioze ni starigos demandon. Kial vi miras? Necesas danki!

– Mi servas al la Sovetunio! – ekstarinte, sincere kaj trankvile respondis Gnetov. Nun li ĝuste sciis, ke li servas al la Sovetunio, kaj fieris pri tio, kiel li servas en tiu maltrankvila kaj malsimila al la militaj cirkonstancoj afero.

– Iru! – respondis Svirelnikov. – Iru ripozi. Mi donos komandon, ke oni vin epi... epik... ekipu...

Fojfoje por la kolonelo estis malfacila la ludo pri tio, ke la «senvesta kaj senŝua» ne sukcesis ellerni prononci malsimplajn vortojn. Okazadis, ke oni al li kompateme helpadis, li ne koleris, ne ofendiĝadis, nur klarigadis:

– Via generacio jam estas plene klera, sed ni...

Sed Gnetov ne helpis al li, kaj Svirelnikov, ankoraŭ iomete ludinte malklerulon, diris:

– Laŭ nia maniero dirante, pli bone vestu, alie kio estas tio? Honto! Botoj gumtolaj! Ĉemizo anstataŭ tuniko. Ne, kamarado Gnetov, tiel ne taŭgas, pri ni oni bone zorgas, kaj neniu nin devigas plenumi nian altan devon en ĉifonaĵoj. Do, ek, prepariĝu...

– Ĉu jam hodiaŭ veturi? – ree per intence neinteresita voĉo demandis la ĉefleŭtenanto. – Ĉu mi sukcesos?

– Se ne hodiaŭ – tiam morgaŭ, se ne morgaŭ – tiam postmorgaŭ, – starante, diris Svirelnikov. – Sed estu preteco numero unu, ĉu klaras?

Tagmanĝis Gnetov ĉe tablo kun Oĵogin. Tiu tre scivolis pri Ustimenko, la ĉefleŭtenanto kun apetito manĝis supon kaj la demandojn de la majoro lerte evitadis. Poste en la bufedo li aĉetis ĉokoladaĵon, tri spickuketojn kaj paron da sekiĝintaj pomoj. Ĉion ĉi li disŝovis en la poŝojn kaj revenis al Oĵogin kaj kozakeskaj viandbuloj. Al ili alsidiĝis la ĉefintendanto Penkin, mendis trinkokruĉon da kvaso kaj dufoje fiŝbulojn. Liaj okuloj estis globigitaj – lin elturmentis la amatora teatro.

– Interalie, kamarado Gnetov, – diris li, frapinte per la malplenigita trinkokruĉo al la tablo, – venu al ni, vestiĝu, mi havas ordonon...

Ĉe kompoto Oĵogin ree alkroĉiĝis pri Ustimenko, sed ankaŭ tiam ne sukcesis. Gnetov ree ŝajnigis, kvazaŭ ĉio estas tiel neinteresa, ke eĉ paroli ne indas.

– Kulturo al ni mankas por tiaj serpentoj, kiel tiu civitanino, – plendis Oĵogin per bonkora voĉo. – Mi tiel komprenas, ke ŝi havas solidajn sciojn. Tamen, la demando estas ne en tio. La demando estas en decidemo. Ni estas punanta glavo, kiel Dzerĵinskij.

Gnetov eĉ tremeris:

– Ĉu Dzerĵinskij?

– Kaj kio?

– Vi Dzerĵinskij-on ne tuŝu, – akre kaj kolere diris Gnetov. – Vi, kiu...

– Kio – kiu? – dentomontris Oĵogin, kaj Gnetov subite komprenis, per kia ĝuste voĉo tiu ŝajne flegma bonkorulo parolas kun enketatoj. – Kion vi volas diri, nomante min «kiu»?..

Penkin jam foriris. En la manĝejo estis senhome, krepuske. Certe, Gnetov povis ĉion nun diri al Oĵogin, ĉion, kion li pensis. Sed kia en tio estus senco? Ŝtub instruis ĉion fari kun senco, nur por utilo de la Soveta potenco. Kaj neniam riski eĉ pro belaj kaj efektaj bagateloj. Gnetov deziris diri – vi, kiu kapablas bati dum pridemandado, – sed retenis sin, kaj ne pro si, sed pro tio, ke li responsis pri tiu ĉi maljuna virino kun altaj vangostoj kaj iomete strabaj okuloj. Certe, tio estis nemulte – ŝi sola. Sed ŝi estis homo. Kaj kia! Kaj tiu ĉi jam ĉesis esti homo. Li estis neniu, tiu majoro Oĵogin. Kaj li brulu per blua flamo!

– Vi, kiu nenion pri Dzerĵinskij scias!

– Kaj ĉu vi scias? – la majoro denove revenis al amika tono.

– Nemulte, sed scias.

– Eble, vi rakontos?

Gnetov fintrinkis la kompoton kaj ĵetis malgajan rigardon al la majoro. Kion povis Oĵogin kompreni en tiuj rakontoj, kiujn aŭdis skolto Gnetov de skolto Ŝtub? Ĉu li komprenos la plej gravan – tion, ke Dzerĵinskij estis bonkora, aktive bonkora, bonkora, kiam tiel malfacile estis fari bonon? Kaj kiel li estis senfine bonkora kaj facila en siaj interrilatoj kun kamaradoj en kameroj, en prizonoj, dum multaj jaroj de siaj punlaboraj vagadoj?

Sed tamen Gnetov ne retenis sin kaj diris:

– Oni diras – glavo. Nur – glavo. Oni diras – fera. Ĉu en tio estas la senco?

– Sed en kio do?

– Oni lin nomadis – glacio kaj flamo.

– Kaj kial – glacio?

– Ne eblas tion dividi je vortoj, – suspiris Gnetov, kaj lia bruligita, kripla vizaĝo tordiĝis. – Glacio kaj flamo – tio estas ne tiel simpla. Tio estas ne «fera». Aĥ, kial paroli...

Nenion, certe, indis diri al tiu kreteno. Nun li denuncos al Svirelnikov pri la falsaj ideoj de la ĉefleŭtenanto, pri tio, ke li pridubis la vorton «fera».

Aŭ – glavo? Ne nur!

Jen kion diris en sia parolado al la ĈK-anoj Felikso Edmundoviĉ en kvinjara datreveno de la VĈK-OGPU en la Granda teatro kaj kion Gnetov aŭdis foje de Ŝtub kaj enskribis en sian sekretan kajeron:

«Kiu el vi malmildiĝis, kies koro jam ne povas atente rilati al suferantoj en mallibero, tiuj foriru el tiu ĉi institucio. Ĉi tie pli, ol ie ajn, necesas havi bonan kaj atentan al aliulaj suferoj koron».

Kio pri tiuj ĉi vortoj, kamarado Oĵogin?

Tamen, ilin ne indis prononci laŭte.

Oĵogin, sendube, demandus, kie estis publikigita tiu citaĵo.

Kaj Ŝtub tie, en la plene detruita de aviado, forbrulinta kaj fiodoranta je putro kaj grasa cindro pola urbeto, respondis al la demando de Gnetov kun malgaja rideto:

– Tion mi ne legis. Tion mi de unu malnova ĈK-ano aŭdis, kiu enskribis multon el tio, kion diris tiam Felikso Edmundoviĉ. Kaj pri tio ni ĉiuj devas memori, ĉar neniaj korektoj de la tempo en tio konvenas. Ĉu vi komprenas, kamarado leŭtenanto?

Ĉu povis tion kompreni Oĵogin!

Tamen, Gnetov ne deziris ĝuste hodiaŭ malbonigi rilatojn kun la grasiĝanta majoro. Ĝuste hodiaŭ, kiam la «granda ludo» estis farita kaj la venko estis proksimiĝanta. Kaj tial li konsentis vespere, se nenio okazos, iri kun Oĵogin kaj lia edzino en kinejon, kie estis demonstrata la fama kaj speciale famigata filmo pri Stalino kaj lige kun li – pri la venko super Germanio.

– Necesas spekti, – diris, leviĝante, Oĵogin, – ja estas ĝene, multaj kamaradoj jam vidis, grandan ŝargon ricevis.

...En la prizona malsanulejo, apud la forno, Stürmer estis lekanta internon de granda kaserolo. Rossolimo-Apraksina estis penseme maĉanta bakitan terpomon. Ruto Petroviĉ en sia eta kabineto same estis manĝanta, lia devizo estis «ne konfuziĝu». Kaj li ne konfuziĝis kun ŝtata manĝaĵo, glutadis ĝin kiel rezervon, esperante al nenio bona. Kaj ĉe tio li fermadis sin per riglilo.

Tamen al frapo li malfermadis kun plena buŝo, kio lin perfidadis.

– Kiel Ustimenko? – interesiĝis Gnetov.

– Ja ordinare – sibaritas, kiel grafino, – respondis Jeĥlakov. – Kuŝas, kantojn oni al ŝi kantas. Sanatorio. Vera sanatorio.

Li kun peno, ne ĝismaĉinte, glutis, pro la peno eĉ larmoj aperis sur liaj okuloj.

– Tute eblas elhospitaligi al prizona tenado, – aldonis li, supozante, ke ĝuste tian deklaron atendas de li la malamata de li ĉefleŭtenanto kun «kuirita vizaĝaĉo».

Sed Gnetov, kiel ĉiam, malĝentile interrompis lin:

– Oni vin ne demandas pri elhospitaligo.

– Klaras! – movante la adampomon, konsentis Ruto. La manĝaĵo tamen fiksiĝis eĉ en lia trejnita ezofago. Kaj li tre deziris, ke la ĉefleŭtenanto plej baldaŭ foriru de ĉi tie.

– Ĉu transporti ŝin, sen malutilo al ŝia sano, eblas?

– Tute.

– Skribu ateston, mi venos poste.

– Mi faros, – finfine glutinte sian maĉaĵon, diris Jeĥlakov, – momente...

Aglaja Petrovna estis kuŝanta, kovrinte sin ĝis la mentono per litkovrio, kaj leganta Stalinon, ŝajne pri la opozicio. Gnetov salutis, ŝi respondis diskrete sed tamen tute alie, ol respondis antaŭe, respondis ne malamike diskrete, sed preskaŭ amike, tamen oficiale.

Apude la ŝtelistinoj, kiel ĉiam, kantis, sed hodiaŭ nelaŭte: Zina komencadis ĉiun strofon pli alte, pli plende, Zoja ripetadis preskaŭ kontralte, ŝia specialeco estis ŝiri la animon.

– Ĉu antaŭlonge vi vidis kamaradon Stalinon? – demandis subite Aglaja Petrovna kaj firme per siaj strabetaj okuloj ekrigardis en la vizaĝon de la ĉefleŭtenanto. – Kiam vi vidis kamaradon Stalinon lastfoje? Diru al mi.

– Mi ne trompas vin, Aglaja Petrovna, – rapide ridetis li, – vere, mi ĵuras, min ne sendis la CK. Kredu.

Li elprenis siajn donacojn kaj, hontante, metis ilin sur la litkovrilon, tie, kie kuŝis ŝia mirinde bela, maldika mano.

– Dankon, – kun trankvila digno diris Aglaja Petrovna kaj tuj mordis la pomon. En ŝiaj nigraj okuloj brilis infane feliĉa esprimo, ŝi eĉ mallevis la palpebrojn, konfuziĝinte, ke li vidas, kiel al ŝi ests bonguste, kaj aldonis, maĉante: – Diablo scias kiel delonge mi ne manĝis pomojn.

Gnetov deziris sciigi al ŝi, ke baldaŭ ŝi manĝos tiujn pomojn kiom ŝi deziros, sed ektimis. Kaj apenaŭ li interesiĝis pri la sano, kiam Ruto vokis lin al telefono.

– Svirelnikov, – diris en la aŭdparolilo la voĉo de la kolonelo. – Jen kio, Gnetov, vi preparu dokumentojn. Ree Ŝtub telefonadas, telefonas, vidu, kaj telefonas, kial ni tiun damon retenas. Kaj vian kandidatecon li aprobis. Kaj la rompon de instrukcioj kun speciala vagono li prenis al sia responso. Ek, preparu, hastu, sur ĉevalo de najbaro la ŝarĝo ne pezas, aŭ kiel oni diras en la popolo. Faru!

Post horo Gnetov estis jam en la stacidomo.

Pasinte ĉiujn formalaĵojn, li interkonsentis kun la staciestro pri aparta kupeo en malmola vagono por morgaŭ, ĉar la hodiaŭa trajno jam foriris. Sed dum la severa kaj malagrabla ĉefleŭtenanto estis subskribanta la necesajn paperojn, aliris ankoraŭ liphara fervojisto kaj interesiĝis:

– Ĉu vi permesos suflori?

– Mi permesas, – grumblis Gnetov.

– En tiu ĉi vagonaro malmolaj kupeaj vagonoj malestas. Nur se en la mola.

– Do, ĉu denove la tutan skribaĵon reskribi?

– La afero estas ne en skribaĵo, la afero estas en pago, – diris la lipharulo. – Ĉi tie necesas fari alpagon per kontanta mono.

– Nu, kaj mi faros, – ekstarante, konsentis Gnetov.

Apud la kinejo «Norda» lin atendis Oĵogin kun sia Sonjo. La majoro odoris je vodko kaj ajlo, Sonjo – je parfumo. Kaj la patrino de Oĵogin, simila al portretoj de Ĉerniŝevskij, same estis ĉi tie – emociiĝis antaŭ la bonega filmo.

Finfine ili ĉiuj sidiĝis, la lumo malrapide estingiĝis, kaj kiam sur la ekrano aperis Stalino, la patrino de Oĵogin unua ekaplaŭdis kaj diris tra larmoj:

– Jen li! 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.