La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MI RESPONSAS PRI ĈIO

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro sesa

Skandaloj, salonoj kaj buduaroj

Sian artikolon pri tio, ke okaze de la Nova jaro la laboruloj ricevos «donacon», kiu «gastame» malfermegos antaŭ ili la pordojn, Bor. Gubin tamen elpafis la tridekan de decembro, malgraŭ tio, ke Ustimenko tiun verkon neniel aprobis. La grandskala verko de kamarado Gubin estis publikigita ĉirkaŭ dek tagojn post tiu kunsido, kiam Ustimenko, malgraŭ grimacoj de Eŭgeno Rodionoviĉ, raportis al la estraro la kaŭzojn, pro kiuj la malsanulejo ne povos malfermi siajn pordojn ne nur okaze de la Nova jaro, sed eĉ okaze de la Unua de majo. Samtiam Vladimiro Atanazijeviĉ kverelis ankaŭ kun Salov, kiu, resaniĝinte post la operacio, ne ricevis, kompatindulo, iun ĉefan distribuordonon kaj ne sukcesis plenumi siajn devontigojn pro vere ne dependaj de li cirkonstancoj; samtiam okazis ankaŭ streĉita interparolo kun la estro de la regiona apoteka departemento – iu ekstreme memcerta kaj impertinente trankvila kamarado kun familinomo Visloguz. Tiu ĉi aganto artifikis kombinaĵon, pro kiu Ustimenko ne povis ekdormi dum la tuta hodiaŭa nokto. «Variĝinte», laŭ lia provizista slanga esprimo, per askorbata acido kaj ne havante intencon «glaciigi» la ŝtatan monon, kamarado Visloguz, kunordiginte kun kamarado Stepanov (la departemento pri sanprotektado), «liveris» la tutan disponeblan kaj planitan por ricevo por la estonta jaro rezervon de la vive necesa al malsanulejoj kaj apotekoj vitamino «C» al friponoj el entreprenoj, havantaj nenion komunan kun la sanprotektado.

Blankiĝinte pro kolero, Ustimenko diris:

– Ni eksciis, ke kamarado Visloguz liveris la vitaminon «C» al la sapa fabriko «Puzirjov», al la fabriko de gasakvoj kaj al la sukeraĵa fabriko «Ruĝa rozo». Sezama halvao, vidu, nun estos «vitaminigita», kio altigos ĝian prezon. Multaj specoj de karamelaj kaj aliaj bombonoj kaj de kukoj same iĝos pli multekostaj, ĉar estos vitaminigitaj. Rosinoj en ĉokolado, akvo «Krem-sodo», sapoj «Donaca» kaj «Printempo», kremo por maljuniĝantaj damoj «Juneco» – ĉio ĉi estos vitaminigita, dum lakto por antaŭlernejaj infanoj, kefiro kaj cetero tute ne estas vitaminigataj. Kaj tiel okazas ĉe tio, ke por vitaminigo de tuno da lakto necesas nur cent gramoj da askorbata acido...

– Visloguz, kiom vi vendis al ĉiuj viaj negocistoj? – ruĝiĝante ĉe la kolo, demandis Zolotuĥin.

Visloguz leviĝis kaj voĉlegis el papero.

– Do, du mil kilogramojn? – kalkulis Zinovio Simonoviĉ. – Kaj vi kien rigardis, Stepanov?

Eŭgeĉjo leviĝis kaj donis noticon, kien ĝuste li rigardis. Kaj Visloguz subite impertinente kaj trankvile mensogis pri iu kvazaŭ okazinta telefona interparolo kun Ustimenko, kiu kategorie rifuzis «planiĝi» pri vitamino «C».

– Aŭskultu, vi mensogas! – kriis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Tio estas diablo scias kio!

– Mi interparolis ĉe atestanto, – plu trankvile kaj eĉ orgojle diris Visloguz. – En mia kabineto ĝuste tiutempe troviĝis kamaradino Gorbanjuk. Ĉi tie ŝi, bedaŭrinte, forestas, sed vi povos ricevi ateston ĉe deziro.

Zolotuĥin, kuntirinte la brovojn, enskribis «Gorbanjuk».

– Bone, ni esploros, – diris li malmilde. – Tamen mi estas certa, ke pravas Ustimenko. Malŝpari mankantajn sintezitajn vitaminojn por damaj kremoj estas krimo. Kaj por ĉiaj krem-sodoj...

– Sed vitaminigo de produktoj de vasta konsumado, – komencis Eŭgeĉjo, – estas tre rekomendata...

Zinovio Simonoviĉ frapis per la peza polmo la tabon.

– Fino kun tiu ĉi demando! – severe diris li. – Salov, klarigu viajn artifikojn! Kial vi rifuzis pri poroplenigaĵo? Ĉe mi kuŝas eltiraĵo – vi ĝin havas, al vi Riĵak liveris jam en novembro...

Ili kunsidis ĝis la dekunua horo, kaj post la kunsido Losoj enmanigis al Ustimenko tri rajtigilojn por loĝejoj.

– Ĉar vi intencas loĝi ĉe la malsanulejo, – diris Andreo Ivanoviĉ, – mi por ĉi tiu fojo vin per rajtigilo ne zorgigas. Atendu! Jen ĝi, via eksa rajtigilo, plenigu ĝin laŭ via propra bontrovo.

– Mi plenigos! – favore konsentis Ustimenko. – Kaj oficvojaĝon mi bezonas – en Kievon.

– Por kio?

– Estas apud Kievo malsanulejo – rigardi mi deziras.

– Kaj ĉu en Parizon vi ne bezonas?

– Ankaŭ en Parizon bezonas, – serioze rigardante al Losoj, diris Ustimenko, – tamen ne nun, – nun mankas tempo, sed iom poste mi veturos.

– Ĉu vi serioze?

– Absolute. Ja tio eĉ iĝas ridinda – ĉiaj artifikoj pri unuaeco. Respektindaj homoj, kiel akademianoj, anstataŭ fari aferon kaj progresigi sciencon, preskaŭ en la dekkvina jarcento fosas – kiu de kiu iam prunteprenis. Treege gravas por malsanulo, kiu nome la hidrargan ŝmiraĵon elpensis.

Kaj, ekvidinte, kiel sulkiĝis Losoj, li koleriĝis:

– Vi ĉiam timiĝas, Andreo Ivanoviĉ! Sed pri kio timiĝi? Antaŭnelonge mi eniris en nutraĵvendejon por aĉeti al Natanjo torteton, petis ekleron[47], kaj la vendistino al mi diras, kaj eĉ kun severeco en la okuloj – tieldire, sur la lokon min metas: «Ni ne havas eklerojn». – «Ja jen ĝi, mi diras, eklero!» Kaj ŝi: «Nun ĝi nomiĝas – oblonga torteto kun kuirita kremaĵo!»

Losoj hihiis:

– Mensogas vi!

– Iru – kontrolu.

– Nu, ĝenerale tio estas prava, – diris Losoj, farante seriozan esprimon. – Kontraŭ servileco antaŭ la Okcidento ja necesas lukti.

– Nu, bonvolu! – prenante la rajtigilojn, prononcis Ustimenko. – Luktu, diablo vin prenu, kontraŭ nomo de torteto. Tio estas multe pli simpla, ol kontraŭ Visloguz aŭ Gorbanjuk!

Losoj levis la mallarĝajn ŝultrojn kaj deziris ankoraŭ ion diri, sed Ustimenko forsvingis:

– Lasu, ne instruu min, Andreo Ivanoviĉ! Lanceton ni tutegale ne nomados «akrapinta klingo». Sed, tamen, eble eĉ iam nomados...

Per matena trajno alveturis Mitjaŝin – kun edzino, bopatrino, solida bopatro kaj grandorela gaja filo, kiu tiel ĝojis pri ĉi-loka neĝo kaj glacio, ke de la stacidomo ekiris sur sketiloj al la estonta loko de konstanta loĝado. La familio de Mitjaŝin alveturigis kun si tre multe da cepo, da survicigita sur ŝnuretoj seka papriko en silikvoj, du porteblajn rostilojn por ŝaŝlikoj, kaj la cetero, kion ili havis, estis manpakaĵo kaj ankoraŭ katino kun katidoj. Mitĵaŝin mem sub la taŝkenta suno post la milito kvazaŭ sunsekiĝis, nigriĝis, kreskigis lipharojn – maldikajn – grizajn kaj dandajn, kutimiĝis porti ĉapelon el iu materialo, ŝajne el kartilago, kaj plendis, ke malgraŭ tuta sia sopiro pri suno dum la milito en Arkto, al la suno en la sunplena Uzbekistano li ne kutimiĝis, eĉ grave malsanis tie.

Kiam Mitjaŝin ekvidis triĉambran loĝejon en nova, por estraro konstruita, domo, sur lia vizaĝo aperis ruĝo, sed iajn esprimojn de danko li al si, certe, ne permesis, nur ĵetis signifan rigardon al la edzino kaj la bopatrino, komprenigante ilin per tiu rigardo, ke alian atendi estus eĉ ridinde: se kamarado Ustimenko promesis, tiam la promeson li plenumas – ĉu vi konvinkiĝis nun?

La bopatro silente trairis la tutan loĝejon, skrapis en unu ĉambro plankoplinton, en la alia – farbon sur la pordo. La bopatrino sciigis, ke akvo iras ial rusta.

– Ellasi necesas, ĝi tro longe staris en la tuboj, – klarigis la bopatro.

Ne sen malgajo ankaŭ Vladimiro Atanazijeviĉ mem ĉirkaŭrigardis la destinitan por li loĝejon. Kaj eĉ sulkiĝis, imaginte al si tiujn vortojn, kiujn diros lia bopatrino, kiam ekscios, kial ili «denove» estas sen loĝejo kaj plu loĝas, kiel «senhejmaj hundoj».

«Kaj infanĉambro por Natanjo estus!» – kun mallonga suspiro pensis li, sed ĝispensi ne sukcesis, ĉar Mitjaŝin faris al li «surprizon», kaj kian! Li subite prezentis al Vladimiro Atanazijeviĉ la bopatron kiel tre kvalifikitan kuiriston-dietiston, kiun bone konis la forpasinta Spasokukockij, kaj la bopatrinon – kiel ne malpli spertan ekonominon. Kaj per tremerinta voĉo aldonis, turnante sin al la edzino:

– Kaj mia Eŭgenjo estas akuŝistino. Ne kiel la modernaj.

Eŭgenjo ĵetis ruzan rigardon el sub la frunto al Ustimenko – tiaj, kiel ŝi, pensas, ke pro iliaj rigardoj ĉe viroj dolĉe turniĝas la kapoj. «Kompatinda Mitjaŝin, – rememoris Vladimiro Atanazijeviĉ la militon, – kiel li atendadis leterojn!»

Sed nun ĉio estis bona, eĉ bonega. Unu loĝejo – kaj kvar unuaklasaj laborantoj, – tiuj, kiuj alveturos pli malfrue, provu ĵeti ŝtonon al la malĝusta distribuo de la loĝareo.

Sur la Lenin-strato al Vladimiro Atanazijeviĉ postkriis Gubin:

– Saluton, Vlaĉjeto! Mi al vi kelkfoje telefonis...

En la voĉo de Gubin hodiaŭ ŝajnis al Ustimenko io nekutime petanta.

– Ĉu vi novan verkon skribis?

Gubin eĉ iomete hihiis:

– Ĉiam vi min mokas, Vladimiro Atanazijeviĉ. Ne, la afero estas en alio. Vidu...

– Ja vi ne glitu surloke, – konsilis Ustimenko per sia ordinara senkompata voĉo, – ne ĝeniĝu. Ne konfuziĝu, kiel iuj esprimas. Parolu «kun petola ruzeco en la radia rigardo», kiel vi skribas en eseoj...

– Vidu, – diris Gubin, – estas sufiĉe malagrabla historio. Ĉi tie mi unu ulon priskribis en la ĵurnalo, donis al li laŭmerite, kaj li pro hazardo en sin pafis, ĉu fusilo maŝargiĝis, ĉu io alia? Nu, da bondezirantoj mi havas, vi mem scias, la tutan regionon, do ili sendis fian klaĉon – kvazaŭ li konscie mortigis sin. Do, mi petas amike...

– Kaj li – ĉu per ambulanco?

– Verŝajne, per ambulanco.

– Per ambulanco oni veturigas al ni. Kia estas lia familinomo?

– Kraĥmalnikov, – ial flustre diris Gubin. – Rara kanajlo, kaj vi, certe, havos kun li embarasojn, se li ne mortaĉos...

Ustimenko atente ekrigardis al Gubin.

– Ĝenerale la enketaj organoj pri tiaj historioj okupiĝas, – penseme diris li. – Tamen, ni vidos. Telefonu vespere...

En la malsanulejo Bogoslovskij decideme diris al Vladimiro Atanazijeviĉ, ke, laŭ lia konvinko, Kraĥmalnikov pafis al si mem.

– Per granda kartoĉo pafis, kaj kiel! – eĉ kun ioma laŭdo prononcis li. – Tie nun Ŝtub sidas. Kaj al mi la edzino de Kraĥmalnikov nokte multajn detalojn elploris.

Kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ rakontis, ke Gubin ne nur en la loka ĵurnalo, sen elpaŝas ankaŭ en ĉefurbaj gazetoj, speciale pri demandoj altprincipaj, ligitaj kun severa kritiko de iuj senbridiĝintaj personoj. Ĝuste tia persono en Unĉansko, el vidpunkto de Gubin, evidentiĝis «posteulo de Jonaso Kraĥmalnikov, milionulo kaj magnato», «kaŝiĝinta» ĉi tie sur responsa tereno de kulturo, nome en la regiona muzeo. Gubin montris la posteulon sur la paĝoj de la «Unĉanska laboristo» en artikolo sub titolo «El ombro sub la sunon», kaj poste plendis pri la loka liberaleco en la ĉefurban gazetaron. Tie, en revueto, okupiĝanta pri demandoj de diversaj muzeoj kaj amatora arto, en la fako «Oni skribas al ni» li batis jam al Unĉansko, kie tiaj «monstroj», kiel Kraĥmalnikov E. A., «sentas sin kiel fiŝo en akvo». Estis ankoraŭ vortoj «cinike», «impertinente», kaj pri tio, ke la «monstro» Kraĥmalnikov, ne maskante sin, aranĝas siajn malpurajn aferojn, aŭ io tiaspeca.

La «monstro», laŭ vortoj de lia edzino, eksidis skribi kontestojn, sed malgraŭ tio, ke al ĉiuj, kiuj ilin legis, tuj iĝadis klare, ke Kraĥmalnikov estas nek monstro, nek kulpa pri io ajn, ke ĉio ĉi estas fiaĵo kaj Bor. Gubin estas forpelenda el la gazetaro poreterne, Bor. Gubin ne estis forpelita, la kontestojn oni ne publikigadis, sed nur incitiĝadis pri Kraĥmalnikov ĉiam pli kaj pli multe, ĝis tiu momento, kiam la «Unĉanska laboristo» deklaris la malfeliĉan direktoron de la loka muzeo ne nur monstro, sed eĉ «agento de fremda al ni ideologio».

Tiam venus fino de la historio, sed Elio Aleksandroviĉ, hardita de malagrablaĵoj, ne tia estis, por agnoski sin agento kaj iri kapitulaci. Serĉinte en ĉasistaj rezervoj, li trovis kartoĉon kaj pafis el malnova fusilo, sed pro malkutimo premi la ĉanon per la granda piedfingro enbatis la memfaritan kuglon ne en la koron, sed en la pulmon, post kio estis transportita al Nikolao Eŭgenjeviĉ.

Farinte, kiel ĉiam, ĉion eblan kaj ankoraŭ iomete da tute neebla, riska kaj eĉ neversimila, la maljuna doktoro elaŭskultis la senordajn lamentojn de la edzino de la «monstro» Kapitolina Kapitonovna kaj – kiel estis, en surverŝita per sango kitelo, – per telefona voko vekis Ŝtub-on – estis la kvina horo de mateno.

– Ĉu alveturis Ŝtub? – demandis Ustimenko.

– Certe. Sed Kraĥmalnikov tiam estis tute malbona, mi Ŝtub-on al li en la ĉambron ne enlasis. Li sidis iom, fumis, la edzinan version de mi eksciis kaj reen ekiris.

Silentinte iom, Ustimenko demandis:

– Rezultas tiel, ke ĝuste Gubin lin, tio estas Kraĥmalnikov-on, puŝis al memmortigo?

– En tio estas la tuta embaraso, ke la «monstro» mem nun fermiĝis firme kaj ĉian penon de memmortigo persiste negas. La edzino, li diras, eraras en la romantika maniero. Hazarda pafo, kaj nenia pro tio ĝojo al via Gubin estos.

– Kial – al via?

– Ĉar ni ĉiuj estas unu sama bando – tiel tiu ĉi «posteulo de la milionulo Jonaso Kraĥmalnikov» opinias. Nin kamarado Gubin en gazetaro laŭdadis, kaj lin murdadis – kiel do li pri ni opiniu?

– Kaj kia li estas homo, laŭ vi, Kraĥmalnikov?

– Homo kun du brakoj kaj du kruroj.

– Mi serioze demandas.

– Malfortiĝinta homo. Pli ĝuste, ne malfortiĝinta, sed venis tia malforta minuto, al ĉiu okazas. Sed kelkaj tiun minuton transpaŝos kaj kraĉos, dum aliaj – jen kiel kamarado Kraĥmalnikov. Nun ja li estas kontenta, ekdeziris vivi, sed tamen ne tro...

– Kial do li pafis al si, se li ne kulpas?

– Ho dio, Vladimiro Atanazijeviĉ, kiomgrade vi tamen ankoraŭ estas infane naiva. Li pafis, ĉar Gubin lin al enprizonigo rekomendis per siaj «eseoj». Kaj enprizoniĝi por la homo estas tute ne konvene, komprenu...

Ustimenko respondis distrite:

– Ja kion mi povas en tio ne kompreni...

– Sed vere vi ne tute komprenas.

Poste Vladimiro Atanazijeviĉ eniris en la ĉambron al Kraĥmalnikov. Tio estis la deknaŭa ĉambro, se tiel diri, speciala. En ĝi oni precipe mortadis, el ĉi tie estis proksime elporti.

Sed la pafinta al si per kartoĉo Kraĥmalnikov per penoj kaj arto de Bogoslovskij ne nur ne estis mortanta, sed aspektis vigle, eĉ bataleme. Ustimenko sidis iom kun li, pridemandis pri la farto, demandis, kion Elio Aleksandroviĉ dezirus.

– Al unu civitano bati la muzelon.

– Al kiu?

– Al via amiko kaj adoranto. Kiu pri vi prozversaĵojn skribas.

– Ĉu al Gubin?

– Ni supozu, ke al li. Nun tamen tio ne baldaŭ fariĝos pro la stulta pafo.

Ustimenko ne respondis.

– Ĉu mi eliros invalido? – demandis Kraĥmalnikov.

«Ankoraŭ eliru unue!» – pensis Vladimiro Atanazijeviĉ, sed diris vigle:

– Kial invalido? Vi eliros sana homo kaj, mi esperos, ĉesos petoli per pafarmilo...

En la koleraj okuloj de la «posteulo de la milionulo Jonaso» ŝajnis al Ustimenko io ankaŭ nun minacanta per memmortigo, kaj li sendis al li deĵorantan flegistinon.

Ŝtub, antaŭ ol alveturi, telefonis – demandis, ĉu Kraĥmalnikov rekonsciiĝis. Ustimenko diris, ke li nun fartas pli bone, li parolas kaj eĉ estas gaja.

– Ĉu li vivos?

– Esperinde, – ne tro difinite diris Ustimenko.

Enirinte en la deknaŭan ĉambron, Ŝtub longe viŝadis la okulvitrojn. La «monstro» atente rigardis al li kaj silentis.

– Ĉu vi rekonas? – per hejma voĉo interesiĝis Ŝtub. – Ĉu ne? Ni ja vidis unu la alian...

– Vidis, – konsentis Kraĥmalnikov. – Unufoje vi min el prizono liberigis, alifoje mi vin preskaŭ mortigis. Ĉu vi memoras?

– Ankaŭ tion mi memoras, – obeeme konsentis Ŝtub.

La akraj okuloj de Aŭgusto Janoviĉ rigardis al la «monstro» tra la dikaj lensoj de la okulvitroj kun esprimo de bonkora kaj eĉ arda, sed per io kvazaŭ ĝenita kompato.

– Kaj nun vi faros oficialan enketadon? – interesiĝis Kraĥmalnikov. – Tiam jen, kamarado Ŝtub, mia plena respondo: pro hazardo.

Ŝtub plu rigardis nun kun ia knabeca intereso.

– Kun ĉiu povas okazi, – malŝate prononcis la «monstro». – Nomiĝas – «nesingarda uzado de pafarmilo».

– Ni ne disputu, – milde diris Ŝtub. – Ni ambaŭ estas plenaĝaj homoj. La kuracistoj al mi klare diris, ke vi pafis al vi. Kaj ankaŭ via edzino ĉi tie ĉion detale rakontis. Mi venis al vi, Elio Aleksandroviĉ, ne instrui al vi moralon, sed ekscii de vi persone, kio vin igis pafi al vi. Kuŝu, mi petas, trankvile, vian vivon mi scias sufiĉe detale ĝuste tial, ke vi antaŭnelonge rememoris – mi ja liberigis vin el prizono en... – li iomete paŭzis, – en la severaj tempoj. Kaj mi... ne deziras, kamarado Kraĥmalnikov, ke tiaj homoj, kiel vi, mortpafu sin.

La «monstro» silentis. Lia sensanga vizaĝo, kun iomete kalmuka formo de la okuloj, la malmilda vizaĝo estis senmova. Nur la blankaj lipoj iomete ridetis, apenaŭ rimarkeble, malmulte.

– Kaj pro kia diablo vi bezonis tiun agon? – interesiĝis Ŝtub. – Jen, vi trovis kaŭzon. Prefere vi venus al mi, ni konversacius...

– Mi estis.

– Ĉu ĉe mi?

– Ĉe majoro Bodrostin.

– A-a... – nur diris Ŝtub.

– Majoro Bodrostin esprimiĝis en tiu senco, ke la sovetia gazetaro neniam eraras kaj ke mi estas «danĝera kalumniulo». Kaj poste li diris, ke «dume» li al mi riproĉojn ne havas. El tiu lakona «dume» mi konkludis, ke mia kanto estas finita, ĉar duan fojon vi por mi vian karieron ne riskos...

Ŝtub nenion respondis.

– Tial mi decidis eviti la aranĝojn de kamarado Bodrostin kaj fuĝi sub tombejan holmeton. Sub platon mi ne kuraĝas diri, – kun subrido, simila al tuso, aŭ kun tuso, simila al subrido, elparolis la «monstro». – Tedis al mi, vidu...

– Sed kial fuĝi? – emfazante la vorton «kial», demandis Aŭgusto Janoviĉ.

– Ĉu vi tion serioze diras? – per demando respondis Kraĥmalnikov. – Ĉu vi agus alie?

– Alie.

– Sed se mia vivo estas mia honoro? Se por mi ne eblas esti malamiko de la popolo? Se por mi la senco de la vivo estas en servado al tiu socia kaj ŝtata ordo, kiujn mi opinias la solaj rajtaj sur la terglobo? Tiam kiel mi vivu?

Aŭgusto Janoviĉ rigardis en la fenestron al la kvietaj neĝoj, nomataj de la lerta Bor. Gubin «gaje furioza pejzaĝo de aŭdaca konstruado», kaj aŭskultis, ne interrompante la «monstron», kvankam estis komprenanta, ke paroli por tiu estas malutile. Aŭskultis, sciante, ke Kraĥmalnikov diras ĝuste tion, kion pensas, nenion troigante, rakontas malgajan esencon de sia, kiel li mem esprimis, «stulta historio».

– Nu, kaj ankoraŭ unu nemalgrava cirkonstanco, – daŭrigis Kraĥmalnikov, – mi, kamarado Ŝtub, havas edzinon, kiun mi estimas. – En tiuj minutoj, en la malsanuleja ĉambro, kun tiu ĉi konversacianto al la «monstro» ŝajnis malkonvene, neeble kaj eĉ ridinde prononci la vorton «amas», kvankam Kapitolina-n Kapitonovna-n li amis en tiu kompreno de tiu ĉi vorto, kiun tute ne al ĉiu estas donita. – Krome, mi havas filon. Kaj la vivsperto instruas min, ke estas prefere resti vidvino de memmortiginto kaj orfo, ol, tieldire, parencoj de malamiko de la popolo. Vi, kamarado Ŝtub, pro speco de via agado ne povas tiujn malgajajn cirkonstancojn ne scii.

Ŝtub ne respondis. Moligante per la fingroj tabakon en cigaredo kaj ĝeniĝante ekfumi en tiu ĉi ĉambro, li plu rigardis en la fenestron.

– Kaj ke en nia muzeo pendis kolektiva fotaĵo de la grupo de Zemskov kaj ĝuste mi ĝin eksponis, do ja tio, ke Aglaja Petronva Ustimenko kaj Postnikov transiris al faŝistoj, – tio estas dume nur onidiroj. Eĉ vi nenion precizan povas diri. Aŭ povas?

– Verŝajne, baldaŭ ni povos.

– Kaj pri Postnikov?

– Kaj pri li.

– Kaj pri Zemskov? Kaj pri Paĉjo Zemskov?

– Kaj pri Paĉjo Zemskov. Kaj pri librotenisto Averjanov. Kaj pri Alevtina Andrejevna Stepanova.

– Sed en kia do senco?

– En tia, ke ĉio ĉi estas sovetiaj homoj, patriotoj, kelkaj eĉ herooj...

Kraĥmalnikov abrupte turnis la kapon, ektusis, sanga ŝaŭmo aperis sur liaj lipoj. Ŝtub salte ekstaris. La «monstro» kolere montris al li la blu-blankan pugnon, ke kvazaŭ ĉio tuj ĉesos, ke ne indas voki iun, ĉio estas bagateloj! Sed Aŭgusto Janoviĉ ne obeis, elkuris en la koridoron, kie tuj kunpuŝiĝis kun Ustimenko.

– Plu interparoli mi malpermesas, – severe ordonis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Ĝis morgaŭ nenio okazos.

– Kaj se okazos? – elkraĉante sangon, demandis Kraĥmalnikov en ia speciala, sia senco.

Al Bogoslovskij Ŝtub, forirante, diris:

– Resanigu lin definitive.

Nikolao Eŭgenjeviĉ responde interesiĝis:

– Por ke vi lin poste enprizonigu?

– Ho, Nikolao Eŭgenjeviĉ, ne ŝercu! – konsilis Ŝtub. – Kun mi tio pasos, sed povas renkontiĝi tia konversacianto, ke vi eĉ ne elturniĝos. Tion mi al vi sincere diras.

– Kaj mi mencios mian konatecon kun vi. Ĉu vi memoras, kiel vi kuraciston Bogoslovskij-on kaj tutan lian agadon en la «Unĉanska laboristo» altarte kaj eĉ kortuŝe eternigis? Ne memoras? Ankoraŭ skandalo ĉe ni okazis, skandalo longa kaj kruela, minacanta al mi per malhonoro kaj persekuto. Ne, vi tiam treege elegante pri mi skulptis, kamarado Gubin sur tia noto ne kantos. Li ja – kun sufokiĝo pro ekscito, dum vi – tiele trumpete, kiel burdo, dense, solide. Tian artikolon vi neniel povas rezigni. Sekve, se oni trenos min en malliberejon, mi ankaŭ sur vin ombron ĵetos. Ĉu tiel?

Ili ambaŭ iomete ridis, nemulte, pro ĝentileco.

Vespere Ustimenko diris al Gubin, ke la stato de Kraĥmalnikov estas serioza. Kaj al demando de Gubin pri memmortigo, farita per petanta tono, Vladimiro Atanazijeviĉ abrupte respondis, ke tiu turnu sin en la enketajn organojn.

En krepusko de la sekva tago Ŝtub ree venis. De Kraĥmalnikov ĵus foriris la edzino, al ŝi li promesis nepre vivi plu kaj la «stultaĵojn» elĵeti el la kapo.

– Vi venas, kvazaŭ popo, konfespreni kaj komunii, – morne diris Kraĥmalnikov.

– Ja vi mem hieraŭ esprimis deziron daŭrigi la konversacion, – subridis Ŝtub. – Mi neniom trudiĝas...

– Se vi venis – sidu.

– Mi sidas. Ĉu lumon ŝalti?

– Tutegale.

Ili silentis iom en densiĝanta, blanka krepusko. Poste la «monstro» diris:

– Jen mi kuŝas – pensas: suspektemo per si mem estas kontraŭrevolucio, ĉar ĝi subfosas kredon je kamarado, je kamaradeco, je komunumo de kamaradoj, kiu estas ĉelo de la ŝtato. Aŭskultu, kamarado Ŝtub, se ni vere havas tioman kvanton da malamikoj, kiel opinias... ni diru, majoro Bodrostin, do el tio necesas fari konkludojn...

– Ne necesas fari konkludojn, – seke prononcis Aŭgusto Janoviĉ.

– Bone. Tiam pri alio. Jen ĉi tie, en Unĉansko, loĝas multaj miaj amikoj. Loĝas ankaŭ vi – la homo, kiu iam kredis al mi kaj liberigis min. Laŭ via propra esprimo – en la severa tempo. Do kiel tio okazas: miaj amikoj kaj vi legas ĵurnalon, en kiu per nigro sur blanko estas presite, ke mi, Kraĥmalnikov E. A., estas «agento», kaj ĉiuj... ĉiuj, tuŝintaj tiun teruran akuzon, ĉirkaŭiras ĝin. Diras, ekzemple: «Jen kiel enkaĉiĝis nia Kraĥmalnikov», aŭ «Jen embaraso!», aŭ: «Forbrulis Elio» – kaj ĉio. Ja ĉiuj vi ne kredas, ke mi estas «agento»?

– Bone! – ekstarante, diris Ŝtub. – Vi ekscitiĝas, sed tio por vi malutilas. Mi petas vin konvinke, ekregu vin. Ĉu vi aŭskultas?

– Mi aŭskultas. Mi konsideros viajn edifojn.

– Kaj al la filo... kiu kun mia Alĉjo interbatiĝis... ne kripligu la vivon.

Li silentis iom.

– Ĉio pasos, ĉio preteros, – aŭdis Kraĥmalnikov. – Necesas teni sin. Mi ne diras, ke tio estas facila kaj simpla, mi petas vin – estu viro, estu tia, kia mi vin vidis dufoje, kiam...

– Mi memoras...

– Nu... kuŝu... kaj resaniĝu...

– Por kio? – sekvis mallonga kaj malmilda demando.

– Vi vidos!

Forirante, Ŝtub renkontiĝis kun Zolotuĥin, kiu venis al Bogoslovskij por definitive interkonsenti pri la tago de la operacio. Ĉi tie, sube, en la vestiblo, ili interparolis per nemultaj vortoj pri la historio de la «monstro». Zinovio Simonoviĉ aŭskultis, mallevinte la okulojn; kiel ĉiam en tiaj okazoj, lia kolo estis ruĝa.

– Ĉu vi pensas tiel? – demandis li, kiam Ŝtub rakontis al li siajn konsiderojn kaj proponon. – Ĉu pepado ne estos?

– Estos, – subridis Ŝtub.

– Nu, faru, sentima Aŭgusto, – subite ridetis kaj eĉ eklumis Zolotuĥin. – Ek! Tio estas prava, ke tiajn aferojn necesas fini, por ekzemplo al aliuloj. Ĉu ni ricevos bonan draŝon?

– Probable.

– Aŭtoritato de la gazetaro, io tia...

– Aŭtoritato de la homo, io tia... – samtone al Zolotuĥin respondis Ŝtub. – Nu, ĝis, Zinovio Simonoviĉ, sukceson al vi.

Bogoslovskij-on Zolotuĥin trovis trinki teon.

– Ĉu vi deziras? – demandis Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Vitaminigitaj bombonoj. Ĉe ni nun ĉio estas kun vitaminoj. Fortigitan vinon, mi aŭdis, oni same vitaminigas... Ĉu vere? Kiel rezonas pri tio Visloguz?

– Vi min, Nikolao Eŭgenjeviĉ, ne devigu sakri, – respondis Zolotuĥin, – prefere diru, kial Gorbanjuk vian ĉefkuraciston tiel troe malamas? Kio al ili okazis, kion ili ne dividis?

– Sed ĉu ili estas en malbonaj rilatoj? – ŝajnigis Bogoslovskij. – Mi unuan fojon aŭdas. Tia interesa damo...

Li infuzis ankoraŭ teon, demandis, verŝante:

– Ĉu al vi fortan aŭ pli likvan?

– Fortan. Ĉu Ustimenko estas ĉi tie?

– Operacias.

– Jen, kia vigla. Ĉefkuracistoj, mi aŭdis, plie komandas.

– Tio dependas de tio, kiaj ĉefkuracistoj. Estas sentaŭgaj – tiuj eĉ pulson ne kalkulos. Malnove tio nomiĝis – ĉefgardisto. En la pasintaj tempoj. Kaj nia estas kuracisto elstara, kvankam liaj manoj estas kripligitaj, kaj per sciencaj rangoj li ne estas markita.

– Sed, propre, kial do?

– Tial ke ne havas kutimon, simile al iuj kelkaj, pri...

Kaj Bogoslovskij faris tian fiorituron por klarigo de la nedeziro de Ustimenko verki kandidatan disertaĵon pri fremda temo, ke Zolotuĥin eĉ siajn orelojn ne kredis kaj, iomete elrektiĝinte sur la dorson de la fotelo, kun mirego ekrigardis al Nikolao Eŭgenjeviĉ – de kie tia rafinita komplikiteco en kombino de tiom pikantaj vortoj.

– Estis ĉe mi unu vundita ferdekestro, li dum vindado sin tiel faciligadis, – klarigis Bogoslovskij. – Interesega homo estis.

La teon Zolotuĥin sincere laŭdis. Ili ambaŭ trinkis kun apetito, pro la teo ili kvazaŭ ardiĝis, ŝvitiĝis. Laciginta la malsanan kruron per longa starado, eniris Ustimenko, ankoraŭ ekscitita de la operacio, post li – ekfumanta cigaredon Neĉitajlo.

– Tamen longa estas ĉe vi tago, – diris Zolotuĥin, rigardinte al horloĝo.

– Ĉiam per ambulanco oni alveturigas, – lace respondis Ustimenko, – ĉi tie ne eblas plani. Ĝis la sesa Nikolao Eŭgenjeviĉ ŝvitis, nun sur nin strangolitaj hernioj ekŝutiĝis, kaj jen eksterutera gravedo. Sed kial diri pri ni – al la terapeŭtoj estas pli malfacile: hodiaŭ oni alveturigis tri veneniĝojn en la fervojstacia restoracio kaj veturigas – oni telefonis – ankoraŭ el manĝejoj. Ĉio pro fiŝo...

– Kia tia fiŝo?

Neĉitajlo modeste eldiris pri tio, ke la sanitar-epidemiologia servo en Unĉansko tro mallaŭte kondutas, eĉ flustre. Zolotuĥin enskribis en la notlibreton «san.-ep. ser.» kaj metis apude grasan demandosignon. «Eŭgeĉjo finfine vigliĝos», – sen ajna malica ĝojo, afereme pensis Ustimenko kaj metis sur tabureton la dolorantan kruron laŭ komando – ripozi! Zinovio Simonoviĉ ankoraŭ glutis teon kaj demandis de Bogoslovskij, kiel tiu loĝas en nova ĉambro.

– Meblaron li ne povas elekti stilan, – per solaj okuloj ridetis Ustimenko, – ĉiam kapricas, en brokantejoj serĉas...

– Jacob! – kun streĉo rememoris Bogoslovskij. – Aŭ Chippendale.

– Ne transloĝiĝis li ankoraŭ, – plu ridetante per la okuloj, diris Vladimiro Atanazijeviĉ. – Enradikiĝis ĉi tie, kaj fino. Li akiris elektran bolkruĉon, tasojn, nun transloĝiĝi estas granda afero. Kaj mi kun vi al kamarado Bogoslovskij subite loĝejrajtigilon alportis, ĉu vere, Zinovio Simonoviĉ?

Li rigardis, subridetante, en la okulojn de Zolotuĥin, – tiu ankoraŭ plu juna, kvankam grizhariĝanta altulo, kun longa kolo kaj pezaj pugnoj, kiuj kuŝis antaŭ li sur la tablo, iomete kripligitaj, sed ĝenerale realaj manoj, el tiuj, kiuj ne fuŝos en laboro, – fidelaj, fortaj, fortikaj. Kaj rigardante al tiuj manoj, Zolotuĥin demandis per ne sia, malcerta, eĉ timida voĉo:

– Ĉu vi, kamarado Ustimenko, operacios mian Saĉjon?

– Ne, operacios vian filon Nikolao Eŭgenjeviĉ, – respondis Ustimenko. – Kaj mi kun Aleksandro Samueloviĉ asistos. Ja vi ne maltrankvilu, ni estas viroj spertaj, sukcesos, kvankam ne profesoroj, kiel vi al via filo promesis.

Zolotuĥin akceptis la baton ne palpebruminte.

– El mia simpla vidpunkto – Nikolao Eŭgenjeviĉ estas profesoro.

– El mia same, – modeste konsentis Bogoslovskij. – Nu, kaj kie do ni operacios la junan kamaradon? Ĉe vi en salonoj kaj buduaroj mi ne konsentas.

– En kiaj tiaj salonoj?

– En viaj atelieroj, – snufis minace Bogoslovskij.

Se li mallaŭdis iun malsanulejon, tiam li nomadis ĝin salono, buduaro, kaj se jam insultis, tiam prononcadis la vorton «ateliero», kiu al li ŝajnis eĉ maldeca. En Moskvo li foje preterveture vidis en la jaroj de la NEP «salonon de beleco» – kaj konsterniĝis por la tuta vivo.

– Kial do ni havas atelieron?

– Plankoj pargetaj, kuracistoj enketaj, – diris Bogoslovskij. – Mi tie ne rajtas. Mia paĉjo estis popo. Kaj ĝenerale mi al ĉiaj fermitaj distribuejoj rilatas ĉiam negative, eĉ kiam ili koncernas sanon... Nu, kaj se paroli serioze, do operacii povas eĉ simio, se ĝin instrui, sed resanigi post la operacio nenia instruita simio povos. Ĉu vi aŭdis pri tielaĵo?

Pri operaciantaj simioj Zolotuĥin, nature, ne aŭdis. Kaj Bogoslovskij tute gajiĝis kaj komencis rakonti pri «besta» medicino, kaj tiel, ke iĝis tute nekompreneble, kie estas efektiva vero, kaj kie – versimila elpensaĵo.

– Jen vi malfide aŭskultas, – brilante per la ursaj okuletoj, snufante, mildigita de la abunda tetrinkado, parolis Bogoslovskij, – sed ja estas precize sciate, ke imitado de animaloj estas fonto de medicino. Antikvaj kuracistoj multege prenis de sudanaj cerkopitekoj kaj etiopiaj hamadriadoj. Plinio asertas, ke pri sangellaso antikvuloj lernis de hipopotamo, kiu, eksentinte en si pezecon, elgrimpadis el la rivero, nomata Nilo, kaj malfermadis al si vejnon per dornoj, kaj iom poste haltigadis sangelfluon per citrono. Ĉu vi miras?

– Lasu! – diris Zolotuĥin.

– Mi ne lasos! – respondis Bogoslovskij. – Homo – tio, certe, sonas fiere[48], sed ankaŭ bestoj, okazas, komprenas sian utilon. La olda Plutarĥo skribas, ke klistero komence ekuziĝis ĉe la egiptoj, kiuj pruntis ĝin de birdo ibiso...

– Jes, tie demandojn de unuaeco eĉ diablo ne komprenos, – verŝante al si malvarmiĝintan teon, diris Ustimenko. – Tio estas ne oblonga torteto kun kuirita kremaĵo...

– Kia? Kia?

Vlaĉjo rakontis pri la alinomado de eklero.

Zolotuĥin sulkiĝis pro rido.

– Gaje vi, knaboj, vivas, – diris li.

Al li plaĉis ĉi tie – en tiu blanka alta malriĉa ĉambro. Kaj ili plaĉis – en siaj malbutonitaj kiteloj, laborantoj, aferemaj knaboj, malfremdaj viroj. Kaj ili ne ŝajnigas sin gravaj, ne orgojlas, ne fanfaronas, kiel tiuj, kiuj turmentis lian Saĉjon. Nenio tiel incitadis lin, kiel aspekto de ajna tera grandeco, kvankam li mem, okazadis, kaj kriadis, kaj bruskadis. Sed bruskadis li ja egalece, ne ofendiĝante pri forta respondo. Okazadis, ke li miris, sed ne pli.

– Vivas ni ne tre gaje! – post paŭzo respondis Ustimenko.

– Ĉu okazas ankaŭ malĝojoj?

– Okazas, ke medicino senfortas ne pro nia kulpo, – firme diris Vladimiro Atanazijeviĉ. – Ni faras ĉion kun la korpo de la homo, sed la animon eltiri ne povas...

– Kian tian animon? – iomete kuntiris la brovojn Zolotuĥin. – Por mi tia nocio ne ekzistas.

– Malinde! – riproĉis Bogoslovskij.

Neĉitajlo iomete morale retiriĝis.

– Zinovio Simonoviĉ kiel marksisto... – komencis li, sed Ustimenko interrompis:

– Vi, Aleksandro Samueloviĉ, ne ektimu antaŭ tempo, dekutimiĝu!

Kaj li rakontis, ne hastante, kun detaloj, ĉion, kion jam ĝenerale Zolotuĥin sciis pri la malgaja historio de Kraĥmalnikov. Sed rakontis kun moralinstruo. Kaj forte tiun moralinstruon emfazis:

– Estis okazo fine de la milito, kiam kelkaj plej grandaj niaj lucernoj dum pli ol duonjaro batalis por la vivo de unu per nenio speciale rimarkinda kapitano-sapeisto. Detaloj por vi estas neinteresaj, kirurgiaj kaj teoriaj, sed tiu kapitano estis poste konstante observenda, ĉar redono al li de la vivo estis miraklo, el kiu oni devis eltiri konkludojn, gravajn jam ne nur, tieldire, persone, ne – gravajn por disvolvo de la scienco kaj por sortoj de tiu unikega operacio. Nu kaj post la elhospitaligo unu kanajlo, bandito kaj oficista fiulo, ofendis la kapitanon per krio. Nur per krio pri redukto de lia loĝareo. Kaj la kapitano momente mortis. Venis hejmen kaj mortis. Per tio ni al jen kio kondukas – mi de ni ĉiuj parolas, Zinovio Simonoviĉ, – nu, kaj ni ja, kaj mi speciale, ion pri la toraka kirurgio scias, – do ni al tio kondukas, ke necesas al Kraĥmalnikov lian honoron redoni, tiam li ekstaros.

– Ĝenerale la kartveloj prave asertas, – singarde enmetis Neĉitajlo, – ili diras: «Homo por homo estas kuracilo».

– Ne risortigu, Samueloviĉ, – petis Bogoslovskij, – ĉi tie pli forte eblas esprimiĝi: la homaro ĉiam komenciĝas de homo.

– Tion kiu diris? – rapide demandis Zolotuĥin.

– Ĝuste homo diris, – morne respondis Ustimenko. – Ie mi aŭdis ankoraŭ tian memkritikon, ke, okazas, per la nocio «popolo», sufiĉe abstrakta, oni plie ĵuras en solenaj tagoj, sed necesas pensi pri ĉiu homo en ordinaraj tagoj, ĝuste tiam rezultiĝos popolo.

Zolotuĥin aŭskultis, frotis la grandan vizaĝon per la pezaj manoj, suspiris kaj diris:

– Se vi per tiuj obusoj al mi pafas, tiam vane. Tiajn problemojn mi ne unuafoje solvas, kaj entute rompi la kapon pri ili konvenas nur al stultulo, – ajnulo, kiu havas la kapon sur ĝusta loko, mem tion komprenas. Sed ankaŭ vi konsideru – la kuracanta kuracisto estas pli proksima al la homo, ol, ekzemple, la ĉefa, kiel en nia okazo kamarado Ustimenko. Kaj por mi, ekzemple, estas eĉ pli malfacile, mi havas la postmilitan regionon kaj la regionan centron. Kiom da popolo? Sed ja ĉiuj estas homoj, ĉu ne? Do kiel vi al mi ordonos? Ĉu kun ĉiu aparte?

Bogoslovskij kaj Ustimenko mallonge interŝanĝis rigardojn.

– Ĉu vi ne aprobas? – rimarkinte tiujn rigardojn, demandis Zolotuĥin. – Nu, mi ne rajtas disputi, sed instruu, de kie mi prenu tempon... kaj ankaŭ fortojn...

Li suspiris, apogis sin per la mano, moligis cigaredon.

– Vi fumu malpli, – sombre konsilis Bogoslovskij.

– Jen, jen, – diris Zinovio Simonoviĉ, – ĝuste tio estas la eliro el la situacio. Ankoraŭ kuradi sur skioj, antaŭ tagmanĝo dormi dum horo, kiam la dormo estas ora, vespere ne tromanĝi.

– Bone, ni lasu, – interrompis Bogoslovskij. – Ni revenu al la ĉefa problemo, nome – kie vian Aleksandron operacii. Do, jen: en tiu via alta institucio mi persone ne operacios. Kiu tie klisteron faros? Ĉe vi tie diversaj parencoj ĉeestas en ajna tempo kaj eĉ komandas – jen Neĉitajlo rakontis...

– Ja lasu! – diris Zolotuĥin.

– Sed mi ne lasos. Ĉi tie, ĉe mi, mi mem kaj observos klisteron, kaj, se necesos, faros. Ĉi tie mi por mi mem estas reĝo, dio kaj militestro. Dum ĉe vi estas drinkejo, tumulto, frenezulejo, diablo scias kio kaj aldone buduaro. Ne, mia piedo tie ne estos.

– Nu-nu, – eĉ iomete ektimis Zolotuĥin.

Ĝenerale li ne povis ne fidi al Bogoslovskij, sed, multe aŭdinte pri malriĉeco de la malsanuleja kvartalo dum la lasta tempo, kiam Nikolao Eŭgenjeviĉ venadis al Saĉjo, Nadeĵda Lvovna postulis, ke la filo nepre estu operaciata en la «buduaro». Tion Zinovio Simonoviĉ rakontis al la doktoroj.

– En tio, certe, kulpas mia troigo, – diris Bogoslovskij. – Ja mi estas el popa familio, jen familia kutimo – friponeco. Kie eblas, tie riverencu, petu. Tial mi al via edzino orfajn larmojn verŝis, vere. Ne, ĉe ni nun estas tute nemalbone, iom post iom ni ekstaras sur la piedojn. Ĉu tiel, Vladimiro Atanazijeviĉ?

– Kaj ĉu la veron mi iam ekscios? – kun subrido diris Zolotuĥin. – Aŭ vi ĉiam nebuligos al mi la cerbon sur tiu bazo, ke mi estas «ne specialisto»?

Nikolao Eŭgenjeviĉ pensis iom kaj diris, ke li respondi tiun demandon klare ne povas, ĉar ĉio dependas de situacio. Kaj estonta situacio ankoraŭ ne difiniĝis.

– Do, ĉu vi postmorgaŭ alveturigos Aleksandron? – demandis Ustimenko.

– Alveturigos, – kapjesis Zinovio Simonoviĉ.

– Tamen aparta ĉambro ne estos, – per lampolea voĉo, maljunulina kaj tro kompata, diris Bogoslovskij. – Sed mi pensas...

– Kaj li apartan ĉambron ja ne bezonas, – interrompis Zolotuĥin. – Se mi kun la patrino ankoraŭ kulpas pri tiuj pekoj, do Saĉjo – ne. Pri tio kredu min.

Kiam Zinovio Simonoviĉ foriris, Bogoslovskij, ne sen plezuro, «resumis» la konversacion:

– Prenis ni kamaradon Zolotuĥin-on tenajle. Kiel vi opinias, Vladimiro Atanazijeviĉ? Nun li estas informita pri opinioj de nia malgranda, sed amika kolektivo... Ĉu tiel kamarado Gubin esprimiĝas?

Kun Bor. Gubin Ustimenko renkontiĝis persone en la sekva tago en la «blua manĝejo», kien li, certe, ne havis permesilon, malgraŭ riproĉoj de Vera Nikolajevna, kiu kredigadis la edzon, ke li pri tiu permesilo «rajtas». Nun Ustimenko venis ĉi tien en espero nepre kapti ĉi tie la duan vicprezidanton de la plenumkomitato Levaŝov-on, pri kiu oni rakontis, ke ĉe deserto li bonkoriĝas kaj ne tiel severe juĝas mendojn pri farboj. Sed Levaŝov-on li ne trovis kaj deziris jam iri reen, kiam lin ekvidis kaj vokis Gubin. Havante vivregulon per la frunto ataki malamatajn homojn, Ustimenko eksidis al la tablo, kovrita per nekutima por tiuj tempoj tablokovrilo, kaj entiris en sin varman kaj eĉ aroman odoron de viandbuloj el vera viando. Da viandbuloj sur la telero de Gubin estis du, kaj apude – duono de peklita kukumo kaj garnaĵoj diversaj, kiel oni skribas en malsanulejaj menuoj, – makaronioj, pizoj kaj legomoj. «Ĉu pizoj estas legomoj aŭ ne?» – ial pensis Ustimenko.

– Ĉu vi tagmanĝos? – demandis Gubin, kaj Ustimenko rimarkis, ke Boriso pririgardas la alportitajn al li viandbulojn per la sama bonkora rigardo, per kiu li rigardis al homoj en la juneco. – Oni nutras hodiaŭ nemalbone.

Ustimenko tagmanĝi, nature, rifuzis.

– Sed kial, propre? – interesiĝis Gubin, ne deŝirante rigardon de peco de la viandbulo, kiun li komence tro ŝmiris per mustardo kaj de kiu li nun estis foriganta la troaĵon. – Kial vi, amiko mia, ne tagmanĝu?

– Ja mi ĉi tie ne estas alfiksita, – sentante, ke li same rigardas al la viandbuloj kaj pensas pri iliaj gustaj kvalitoj, kiel oni same kutimas esprimiĝi en la malsanuleja kuirejo, diris Ustimenko. – Tio ja estas manĝejo por speciale elstaraj kamaradoj, – prononcis li, komprenante, ke li malbone, envie incitiĝas kaj ne povas sin reteni. – Tio estas por ekskluzivaj Lomonosov-oj[49] de nia urbo...

– Ne enbatu, ne enbatu, frato, kojnon inter la estraro kaj la popolo, – bonguste kaj garde maĉante kaj kvazaŭ karesante per rigardo tiujn procezojn, kiuj estis okazantaj interne de lia organismo, per bonkora voĉo diris Boriso. – Al ĉiu dume ne laŭ bezonoj. Nenio fareblas. Ni kuracas vundojn de la milito...

Li ankoraŭ ion babilis, kaj Ustimenko, ekvidinte, ke al Gubin oni portas post la viandbuloj krespojn, iomete forturniĝis kaj interrompis per tiu voĉo, kiu ne nur malbonigadis al homoj digestadon, sed eĉ simple ilin timigadis:

– Aŭskultu, Boriso, vi ja estas fiulo!

– Kial do subite? – tute trankvile purigante saŭcon de sur la telero per panmolo, interesiĝis Gubin. – Ĉu pro tio, ke mi devas akre elpaŝadi? Kaj ankaŭ vin, amiko, mi ne indulgos, se vi baros la vojon...

– Kian tian vojon?

– Ja lasu, ni ne estas en lernejo, – per la telero forsvingis Gubin kaj, metinte ĝin sur la tablon, apetite komencis suĉi oksikokan fruktakvon el peza biera kruĉo. Sattrinkinte kaj viŝinte la lipojn per poŝtuko, li, levinte la brovojn, ĵetis iomete kritikan rigardon al la krespoj kaj diris ne al Ustimenko, sed al ili, la krespoj: – Jen tiel, karaj kamaradoj, nia afero estas prava – ni ne povas esti sentimentalaj...

– Aŭskultu, kion mi deziris demandi de vi, – streĉiĝante kaj preparante sin al tio, kio estis tuj okazonta, diris Ustimenko. – Ni hodiaŭ en la malsanulejo ĵurnalkolekton de nia «Unĉanska laboristo» trarigardis, interesiĝis pri viaj skribaĵoj pri nia Kraĥmalnikov...

– Sed per kio do li estas «via»? Ĉu per la politika kerno?

– Ne histrionu! Li pafis al si.

– Ne la unua okazo: malamikoj de la popolo, okazadis, per tiu vojo foriradis de la puno.

– Silentu, min aŭskultu!

– Kial do mi silentu? Ni konversacias, inter ni estas dialogo. Aŭ vi deziras al mi fari paroladon?

– Mi al vi ne paroladon deziras fari, Boriso, sed demandi pri io. Aŭskultu, ĉu vi vere supozas, ke Aglaja Petrovna povis transiri al la germanoj? Ne, atendu, silentu. Vi estadis ĉe ni, vi kun ŝi paroladis, ŝi vin manĝigadis... nu, ne per krespoj, sed per tiuj...

– Patkukoj kun mielo, – diris Gubin. – Mi memoras, certe...

– Kaj vi admiradis, diradis, kiel bone estas en nia hejmo, kaj al mi aparte – pri la onklino, ke vi ŝin «priskribos en poemo», kiam disvolvos la versan teĥnikon ĝis poemo. Ĉu estis tio?

– Nu, estis...

– Sed kion do vi nun skribis? Pri kia portreto de «politika fiaventuristino kaj ne senmaskigita ĝustatempe spionino» vi skribas? Kies portreton intencis pendigi Kraĥmalnikov en la muzeo? Li mem al mi diris: de Aglaja Petrovna. Jen kiele vi, evidentiĝis, disvolvis vian teĥnikon?

– Sekve, laŭ vi, mi kulpas? – demandis Gubin.

– Sed ja vi tion skribis?

– Kion vi diras, kara? – preskaŭ sincere ekkriis Gubin. – De kie mi povas scii, kies tio estis portreto? Ĉu mi ĝin vidis? Oni donas al mi materialon, ĉu vi komprenas? Kaj mi ĝin faras.

– Kiu donas?

– Kaj tio jam vin tute ne koncernas.

– Ĉu redakcia sekreto?

– Ni supozu.

– Kaj ĉu al vi ne ŝajnas, ke ĉio ĉi estas malpura kaj fia denuncado? Aŭ vin tiaj detaloj ne interesas?

Gubin sufiĉe laŭte frapis per la bierkruĉo al la tablo:

– Aŭskultu, Vladimiro, se vi deziras rompi kun mi – tio estas via afero. Sed se vi, ne sciante, kio estas ĵurnalistiko kaj kiel oni ĝin faras, simple insultas min, kompensas sur mi vian ofendiĝon, koleron, ĝenerale kompreneblan amarsenton...

Ustimenko subite eksentis neelteneblan tedon.

– Bone, – diris li, – vane mi tion... Vi simple estas merdo. – Kaj petis konfide: – Ne venu al mi, bonvolu. Nek en la malsanulejon, nek hejmen. Eĉ se Vera Nikolajevna invitos. Mi, vidu, estas purema...

Puno sen mizerikordo

Kaj hejme li estis fremda, sed ne simple fremda, li estis ankaŭ stultulo – laciga kaj incitanta la propran familion. Tio lin preskaŭ ne ofendadis, pli ĝuste, ne ĝenadis; certe, kiel familiestro li ne valoris eĉ groŝon. Kaj akiri li nenion povis, eĉ brullignojn, kaj kun la loĝejo li agis stulte – mensogis, sed en la sama tago Luba lin konviktis, ĉe ili en la sanitar-epidemiologia servo kaj en la polikliniko oni jam ĉion sciis – Losoj tuj ĉion disbabilis, certe laŭde al Ustimenko, sed rezultis ia frenezet-sanktula historio, sukera kun melaso, sed ne sana celkonformeco de inteligenta ĉefkuracisto.

– Kristeto! – diris al li Luba. – Parenco, vi evidentiĝis kristeto! Mi, pekulino, pensis, ke vi estas malbonkorulo.

– Li por siaj familianoj estas malbonkorulo! – subtenis Vera.

Kaj Nina Leopoldovna diris el iu teatraĵo:

– «Ho, fia bonkorec', iranta al malbon', mizer' de kupra groŝ', ŝtelita de vidvin'»...

Ustimenko penis ŝajnigi sin sperta akiremulo kaj ruzulo:

– Mi intence rezignis de tiu loĝejo, ĉar la domo estas sen liftoj kaj konstruita haste. Losoj promesas...

– Nun Losoj jam nenion plu promesas! – enmiksiĝis Luba. – Kaj vi tion, kara parenco, scias multe pli bone ol mi...

– Kaj bonvolu ne fumi ĉi tie! – petis Vera. – Kian manieron vi prenis – fumadi cigaredojn? Kvazaŭ ni havas tro multe da mono...

– Tio estas fremdaj, iu forgesis, – diris Ustimenko.

«Norda Palmiro» – tiun skatolon forlasis Cvetkov, vizitinte haste, kaj sufiĉe riske, antaŭ la forveturo mem.

– Fremdaj! – mokimitis Luba. – Des pli ne indas. Kaj se ilin fumis amoranto de vi edzino?

– Lubanjo, fi! – diris la bopatrino. – Vi estas vulgara!

Kaj Luba gajis plenforte. Al ŝi plaĉis tiel ruĝigi la fratinon. Certe, Cvetkov estas oro, sed ŝi, Luba, ne ŝanĝus kamaradon Ustimenkon al ajna Konstanteno Georgijeviĉ kun tuta lia generaleco, brilo, perspektivoj kaj ligoj – tie, «supre», kiel diradis Vera. Kaj la afero tie estas tute ne en konsideroj de moral-etika karaktero. Luba opiniis, ke se ŝian fratinon vere, kiel ŝi esprimadis, «kaptis potenca sento», tiam jam nenio estas korektebla kaj flikebla, ne, la afero tie estis en alio. Iam foje, en kvieta vespero, kiam Ustimenko ekdisputis en la kuirĉambro kun la maljuna aŭstro Hebeisen, Luba subite ektimis. «Li ja estas Vagarŝako! – pensis ŝi. – Vlaĉjo estas Sainjan. Ili ambaŭ estas el unu argilo. Nur tiu ĉi estas grizhara kaj vundita, kaj tiu – juna».

Kaj kiam Luba tion pensis, ŝi tute, per la tuta koro, per ĉiuj siaj fortoj iĝis fidela al Ustimenko. Ŝi iĝis lia konstanta defendanto kaj batalanto por li en la fremda al li familio, ŝi bruske kaj laŭte kriadis al la patrino kaj la fratino, ŝi kuiradis al li manĝaĵon pli bonguste, ŝi defendadis liajn rajtojn malantaŭ lia dorso, kvazaŭ li vere estus Vagarŝako. Sed Ustimenko nenion el tio sciis. Ekstere ĉio restis kiel antaŭe, la rilatoj estis pikante ironiaj, al sentimentaleco Luba tute ne kapablis. Kaj kien ŝi povus fuĝi de lia evidenta malsimpatio?

Ĝenerale Luba, kiun Ustimenko ekmalŝatis ekde la unua horo de ilia konateco, ĝuste estis la sola homo en lia tiel nomata «familio», kiu tuj komprenis lian valoron. Kaj se ŝi mokadis lin, do kun ia stranga celo – ke li subite ekbolu, ekkriu, ekfrapu per la piedoj, ĉesu bredi «nerezistadon al malbono per perforto», «batu la bopatrinon» kaj «montru al ili ĉiuj». Kaj ĉio ĉi malgraŭ tio, ke li al ŝi helpis en nenio, kaj kiam Vera instistadis pri tio, ke li prenu Luba-n al si en la malsanulejan kvartalon, li diris per malbrila, sen ajna esprimo voĉo:

– Mi ne povas. En unu antikva libro mi legis, ke «kuracisto, forlasinta suferantojn siajn pro memamo, estas komparenda kun sentinelo, forlasinta la postenon, kaj puno al li estas farenda sen mizerikordo».

– Permesu! – diris Vera. – Tio estas mia sola fratino.

– Sed ŝi faris krimon.

Malgraŭ la akra situacio, tiam Luba jam ne eltenis, hihiis. Ĝuste tiujn vortojn al ŝi skribis ŝia Vagarŝako: «Vi faris krimon, pri kiu vi bedaŭros!» Nur Vlaĉjo prononcis tion, kaj Sainjan – skribis. Tamen, ŝi en linioj de la letero aŭdis lian voĉon kun la kara, milda, aspiracia akĉento. Stultuloj! Ĉu ili povas kompreni, kion ŝi tie spertis? Kaj se ŝi pafus al tiu maljuna enamiĝinta kreteno el dutuba fusilo? Kio tiam estus? Ne, ŝi neniom opiniis sin kulpa.

– Mi ne komprenas, kion ridindan vi trovis en miaj vortoj? – koleriĝis Ustimenko. – Ĉi tie ne estas pro kio brili.

Ĉu ŝi povis klarigi al li, kiaj ili ambaŭ estas similaj – ŝia Sainjan kaj Ustimenko de Vera?

Per tio la afero finiĝis.

Dum longa tempo Vera instruadis Luba-n pri tio, ke Ustimenko estas simple malmildulo, profunda kaj enradikiĝinta egoisto, ĝenerale homo, kiu ne elpensos pulvon, mezkapablulo, fremda en la familio. Sed Luba komprenis, ke la vero estas nur la lasta, ĉio cetera estas mensogo, elpensita por pravigi la ekziston de Cvetkov. Kaj foje ŝi diris al la fratino:

– Ĉu vi scias? Forveturu al via Koĉjo kaj lasu Vlaĉjon en kvieto.

– Ĉu vi freneziĝis? Sed la infano?

– Ne via zorgo. Mi sukcesos. Kaj eĉ kiam mi miajn proprajn naskos, al Natanjo estos pli bone, ol kun tia panjo, kiel vi.

Ili staris unu kontraŭ la alia – konsternita Vera kaj pala, kun tremantaj lipoj, Luba. Kaj Natanjo sidis sur sofa flanka apogilo kaj penis kanti kanton.

– Do, vi estas por li, kontraŭ mi? – demandis Vera.

– Vi eĉ ne povas imagi al vi, Venjo, kiel vi pravas.

Tiel komenciĝis nerimarkebla por Ustimenko milito inter la fratinoj. Kaj foje, kiam ŝi restis kun Vladimiro Atanazijeviĉ duope en la hejmo, Luba petis:

– Parenco, prenu min al vi en la malsanulejon. Mi ne embarasos vin, mi ankoraŭ ellernos esti homo. Simple al mi malfortunis. Mi ja trafis en sufiĉe malsimplan embarason, al mi tie unu eta estro trudiĝis.

– Kia teruro! – ne deŝirante sin de libro, diris Ustimenko.

– Vere, teruro! Prenu. Vera ne konsilas labori kun vi...

– Do, aŭskultu Vera-n.

– Sed mi deziras labori ĉe vi.

– Sed mi ne deziras.

– Kial do? Ĉu vi, vere, kredas, ke mi estos en infero bruligata pro mia fuĝo?

– Ne. Mi kredas tion, ke mi ne povas lasi por vi malsanulojn. Mi ne povas al vi fidi – jen kion mi kredas.

– Ho dio, sed ja oni kredas al reĝustiĝintaj ŝtelistoj?

– En la kriminala mondo oni ne kutimas perfidi kamaradojn. Pro tio oni tie, mi aŭdis, murdas. Kaj vi perfidis kamaradojn, des pli malsanajn.

– Kaj ĉu tiel estos ĉiam?

– A ha.

– Vi estas malfacila homo.

– Tre.

Ŝi rigardis al Ustimenko kaj feliĉe ridetis. «Bando da Sainjan-oj – rusaj kaj armenaj! – pensis ŝi. – Kien mi de ili fuĝu?» Ja ĝuste tiel Vagarŝako respondis al ŝi, kiam aŭdis riproĉon, ke li estas malfacila homo.

– Tre! – diris al ŝi tiam ŝia Vagarŝako.

Kaj kiam, helpe de profesoro Koft kaj vico da oficaj depeŝoj, estis aranĝitaj ĉiuj ŝiaj malagrablaĵoj kaj ŝi ricevis nomumon en la sanitar-epidemiologian servon kaj kun ĝojo deklaris pri tio hejme, Ustimenko prononcis jenan tiradon:

– Se mi estus ne sub la edzina pantoflo, sed vola kaj pozitiva kamarado, mi nun al Eŭgeno Rodionoviĉ aranĝus veran draŝon. Sed mi estas ŝlemilo.

Luba subridis kaj diris: «Viaj brakoj ne sufiĉe longas», kaj Vera kaj Nina Leopoldovna interŝanĝis rigardojn. Li nun ofte rimarkadis, kiel ili interrigardas, sed ne deziris pensi – pri kio kaj por kio. Ne gravas! Tiel interrigardas bone komprenantaj unu la alian geedzoj pri sia stulta domservistino. Ja li ĝuste estis por ili ĉiuj – tiel imagiĝis al li, – kaj ankaŭ por Luba, stulta domservistino, malprofita, mallerta, malŝparema, kiun jam delonge necesas forpeli, sed oni ŝin tenas, ĉar estas malfacile trovi pli bonan.

«Tiu ĉi estas kvankam stulta, sed honesta!» – diras oni pri ŝi. Kaj pli li, certe, ili tiel pensis.

Kaj li pensis obstine kaj malgaje: «Malsukcesis tio, kion oni nomas persona vivo. Ne gravas! Elkreskos Natanjo. Nu, kaj la malsanuleja kvartalo!»

Ĝuste per tiaj vortoj li rezonadis.

Li loĝis en la kuirĉambro, kiel domservistino.

Fojfoje li enviadis. Tio okazadis al li malofte, sed tamen okazadis. Kirurgia flegistino Anjo havis dekjariĝon de la geedziĝo, ŝi invitis ankaŭ sian ĉefkuraciston kun la edzino. Vera, certe, ne iris. «Sufiĉas por mi da tiuj breĉetitaj glasetoj kaj salato kun haringo, – diris ŝi. – La milito finiĝis, ne plu necesas demokrati kun brankardistinoj. Kaj ankaŭ al vi mi ne konsilas iri!» – «Stulte!» – trankvile respondis Vladimiro Atanazijeviĉ. Li ne insultis ŝin, li simple ankoraŭfoje tion konstatis – ian frenezan filistrecon!

Kaj en tiu vespero li enviis. Enviis al la familio, al tio, kion en la pensoj li nomadis per la oficialaj vortoj «persona vivo». Diablo scias, kio estis okazanta al li lastatempe – la aĝo, verŝajne, venis, kiel diradis pri si Nikolao Eŭgenjeviĉ. La edzo de Anjo estis militisto, grandega ulo, artileriisto, juĝante laŭ la epoletoj. Li moviĝadis en ilia nana ĉambreto singarde, sed tamen tiel ofte io faladis ĉe lia fino de la tablo, tiel li sinĝeneme kaj peneme frakasadis prunteprenitan de la najbaroj vazaron kaj tiel turmentiĝis pri tio, ke Anjo «suferas», kaj la malalta, malbeleta Anjo tiel senkaŝe admire rigardis al li, ke al Ustimenko subite interrompiĝis spirado. «Tio estas amo! – dolĉe kaj sentimente pensis li. – Vera amo. Li pri ŝi maltrankvilas, kaj por ŝi li estas la plej saĝa, la plej bona!»

Kaj li rememoris, kiel Anjo en la malsanulejo – ĉu necesas aŭ ne necesas, tute fojfoje malkonvene – diradis: «Kaj mia Toĉjo opinias...», «Kaj mia Toĉjo bulkon bakis...»

Eble, ĉio ĉi estis filistreco – kaj la dekjara datreveno de la geedziĝo, kaj la blua lampŝirmilo super la tablo, kaj, vere, salato kun haringo, kaj kanto, kiun oni kantis per basaj, melankoliaj voĉoj sub severa ordono de Toĉjo:

– Pli da animo, kamaradoj, kun animo necesas! Panjo, donu senton!

Tiel la artileriisto alparoladis al la bopatrino.

«Majakovskij, verŝajne, ĉion ĉi submetus al satiro», – pensis Ustimenko kaj longe suspiris: li enviis. Reveninte hejmen, li alsidiĝis al Natanjo, sed la bopatrino forpelis:

– Kial, vere! Jen subite al li malkovriĝis patra sento! La infano estas nervoza, apenaŭ ekdormis...

Kaj al la filino oni lin ne allasadis!

– Mi ĵus vidis mirindan bopatrinon, – diris Ustimenko. – Kvietan, trankvilan, senkulturan, el teatraĵoj ne parolas, pri ĉio kontentas. Ĉu mi povus ŝin interŝanĝi al vi?

Nina Leopoldovna senkulture ojis, ŝirmis sin per la litkovrilo. Vera ne vekiĝis. Kaj Ustimenko kuŝiĝis en la kuirĉambro sur sian faldoliton trans ŝirmilo kaj kun sopiro, amare kaj furioze turnis sin al Barbara, flustrante:

– Jen, ĉu vi vidas, rufa? Ĉu ni bone vivas? Kion ni faris? Ni ja pereas!

Tio okazis nur unu fojon – tia minuto de malespero. Poste li malpermesis al si pensi pri tiuj temoj. Barbara bonege vivas sen li, li mem same nemalbone vivas. Kaj «feliĉo en persona vivo» – tio estas donita ne al ĉiu.

Kaj, kiel ĉiuj malfeliĉaj homoj, li por longe trankviliĝis per tio, ke feliĉuloj ne ekzistas: simple ruzaj malfeliĉuloj ŝajnigas sin feliĉaj.

– «Ne estas la feliĉ', sed nur liber' kaj paco»[50], – diris foje la bopatrino, ĉagrenita de tio, ke ŝi ne ricevis ladviandon per kupono, sed oni trudis al ŝi ovan pulvoron.

Ustimenko feliĉon al ladviando ne egaligis, sed tiun verson prenis al si. Kaj ĝi al li helpadis. Kaj kia tia feliĉo? Ĝi preteris lin, same kiel preteris multo alia: jen li ne komprenas ja muzikon, blindas al la pentroarto, ne scipovas admiri pri «arĝenta lumo de la luno», ne distingas kolorojn de flagrantaj en malhela nokto steloj!

En la unua tempo post la transloĝiĝo al Unĉansko ili fojfoje duope iradis en teatron aŭ en kinejon. En la teatro Vladimiro Atanazijeviĉ ordinare sidadis kun forestanta vizaĝo, lin tute ne interesis la strebantaj en Moskvon fratinoj[51], kiuj ankoraŭ paroladis ial per melankoliaj voĉoj, same kiel interesis nenio, okazanta sur la teatra scenejo. Kaj li aŭ pensadis siajn senfinajn pensojn, aŭ dormetadis. Dormetadis li ankaŭ en kinejo, eĉ sub krakado de faŝistaj mitraletoj kaj venkaj krioj de puraj kaj razitaj sovetiaj soldatoj.

Ĉio ĉi Vera-n Nikolajevna-n ekstreme incitadis. Plej multe ŝi koleris pri tiu, ŝajne, negrava cirkonstanco, ke li dormas kaj «ne ĝeniĝas».

– Nu kaj kio? – malvigle senkulpigadis li sin. – Ni laciĝas, ne mi sola...

– Ne, vi, vi sola, kaj ankoraŭ kun ia defio! – indignadis Vera. – Ho dio, kia tristo!

– Ĝuste tial mi dormas, ke tristo!

– Sed mi ja diras pri tute alia afero.

– Sed mi – pri tiu ĉi.

– Pri kiu – tiu ĉi?

Ili denove ne estis komprenantaj unu la alian. Tute ne komprenantaj.

Foje ŝi afereme proponis:

– Ni, Vlaĉjo, divorcu. Ja nenio sukcesas. Al ĉiu estas klare!

Kompreneble, tio estis klara al ĉiu, inklude lin mem.

Sufiĉis por li vidi ŝian rigardon sur si, sur sia trivita marista tuniko, sur siaj subite mallongiĝintaj manikoj. Rigardon ironian kaj iomete kompatan. Rigardon eĉ kunsentan, sed ankaŭ lacan. Certe, ne tia ŝi lin vidis, kiam imagadis al si, kiel profesoro Ustimenko malfermos kongreson de kirurgoj en Parizo. Jen al vi Parizo!

– Ni nur malbonigas la vivon unu al la alia, – diris ŝi. – Kaj al vi estas malfacile, kaj al mi estas malgaje.

– Ni ja havas Natalia-n, – morne respondis Ustimenko.

– Kvazaŭ vi ŝin bezonas!

Vera subridis. Pri kio?

– Bezonas! – diris li firme. – Ĝuste Natalia-n mi bezonas.

Vera plu ridetis per longa kaj laca rideto. Kion ŝi deziris diri, tiele ridetante al lia vizaĝo? Verŝajne, li divenis, sed ne deziris diveni ĝis la fino. Aŭ divenis ĝis la fino, sed ne deziris pri tio pensi. La knabino diradis al li «paĉjo» kaj firme alpremiĝadis al lia trivita tuniko, kiam li prenadis ŝin sur la manojn. Ekdormante, ŝi tenis la patron je la fingro, kaj ektiminte en sonĝo, nepre vokadis lin. Fojfoje ŝi devigadis lin kune kun si manĝi kaĉon: unu kuleron li, alian – ŝi. Kion do ankoraŭ bezonas soleca viro?

Kaj li diris, forturniĝinte de la gajaj okuloj de Vera:

– Natalia-n mi ne fordonos, tion vi konsideru en viaj planoj.

– En kiaj tiaj planoj? – timigite diris ŝi. – En kiaj tiaj planoj? Pri kio vi diras? Ĉu vi aludas al io?

Ustimenko ne scipovis aludi. Kaj li diris, kiel ĉiam, rekte:

– Mi scias, ke oni al vi proponas laboron de sanatoria kuracisto ekde printempo en la institucio, kiun malfermas Eŭgeno Rodionoviĉ por alveturantaj kamaradoj. Kaj mi scias, ke vi konsentis, postulinte rajton loĝi tie kun Natanjo...

– Sed por la knabino tio estas nur utila! – koleriĝis Vera. – Sanatoriaj kondiĉoj, pinaro...

– Natanjo tien ne veturos! – hakis li. – Vi povas fari, kion vi deziras, sed Natanjo ne manĝos panon, kiu ne estas ŝia. Ŝi neniam estos ies parazito...

Per tio finiĝis tiu malgaja konversacio. Kaj poste ili longe ne interparoladis entute. Do, kio! «Ne estas la feliĉ', sed nur liber' kaj paco».

Pri la senco de la vivo

– Kvankam kantis li pli bele ol kurska najtingalo, sed venis al li – stop! – diris Bogoslovskij, metante antaŭ Ustimenko la hodiaŭan numeron de la «Unĉanska laboristo», kie sur la lasta paĝo, antaŭ programoj de teatroj kaj kinejoj, kaj ankaŭ de alveturinta en la urbon cirka ensemblo, Vladimiro Atanazijeviĉ ekvidis grasetan linion – «De la redakcio».

– Ĉu vere? – eĉ ekkriis li.

– Ĉesis paradi Bor. Gubin, – peze eksidante, rimarkis Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Venis horo, kiam ne li mem sin zonis, sed aliaj lin zonis.

Ustimenko legis la malkonfirmon dufoje: ĉiuj tie ricevis laŭ meritoj. Sed pleje ricevis la kompatinda Gubin B. E., kiel estis li signita tie, kun la komencliteroj post la familinomo, kvazaŭ en nekrologo. Evidentiĝis, ke li nur prilaboris «nekontrolitan» materialon, sed ankaŭ pro tio ricevis severan, kun averto, mallaŭdon. Estis ankaŭ menciita la nomo de la fakestro, estis vortoj – «senpripenseco», «honesta nomo de oficiro de la Sovetia Armeo k-do Kraĥmalnikov», «ofenda senĝeneco», «fremdaj al la sovetia gazetaro manieroj», – ĉio estis belsona, grava kaj iom, nur ete, probable, trosenĝena – kvazaŭ la grifelo de Gubin ankaŭ ĉi tie ion facile redaktis.

– Forte, evidente, koleriĝis Zolotuĥin, – diris Bogoslovskij, – la peza mano eĉ al mi videblas. Punis oni ankaŭ kamaradon redaktoron, por ke li ne petolu, ĉu?

Eksonoris la telefono. Bella, la sekretariino de kamarado Stepanov, avertis, ke tuj parolos Eŭgeno Rodionoviĉ.

– Saluton al novkonstruaĵo, – diris Eŭgeĉjo per vigla estra voĉo. – Kia estas via farto, kamarado ĉefkuracisto?

– Ĉu vi zorgas? – bruskis Ustimenko.

– Aŭskultu, Vladimiro, mi al vi havas aferon. Mi koncize tiel formulos: kvietigu la fratinon de via edzino.

Ustimenko silentis. Bogoslovskij susuris per la ĵurnalo – li estis denove releganta la dolĉajn, pentajn liniojn. Kaj eĉ snufanta pro plezuro.

– Ĉu vi min aŭskultas?

– Nu, aŭskultas.

– Do, jen – kvietigu. Ŝi du manĝejojn sigelfermis, la stacidoman restoracion sigelfermis, en la fabriko «Sindikata Internacio», en la infanvartejo kaj en la infanĝardeno kuirejojn kaj provizejojn sigelfermis. La tuta urbo zumas. La nutrovenda departemento estas en paniko...

– Ja ili ne venenu homojn, – diris Ustimenko. – Ĉu oni ĉe vi ne scias, kiaj tie estis kuiritaj fiŝsupoj? Ĉu vi ne aŭdis? Unuvorte, Eŭgeĉjeto, mi ŝin kvietigi ne intencas. Kaj, cetere, sciu, ke al ŝi ankoraŭ viaj nutrovendaj kompanoj promesis bakŝiŝon, ŝi tion ne lasos sen puno...

Kamarado Stepanov ekbruis telefone, montrante indignon kaj koleran krion de la animo, sed Ustimenko ne plu aŭskultis – surmetis la parolilon. Eble, vere el Luba rezultos homo? Aŭ ŝi kalkulis, ke ĝuste per tiu vojo ŝi pli rapide leviĝos supren? Kiu ilin komprenos – la fratinojn. Suspirinte, Ustimenko leviĝis:

– Mi iros okupiĝi pri psikoterapio.

– Jen rapidulo. Kun tia informo ankaŭ mi irus.

Ili ekiris duope. Pro singardemo Bogoslovskij unue gratulis la ĉirkaŭkreskintan per vilo Kraĥmalnikov-on «pri neatendita ĝojo». Tiu ekrigardis nekomprene.

– Se okupiĝi kune, tiam multon eblas atingi, – prononcis Nikolao Eŭgenjeviĉ edife.

– Ĉu tio estas aforismo? – mokis Ustimenko.

– Mi al vi montros, kamarado ĉefkuracisto, kiel ridi pri miaj malsukcesaj esprimoj...

Kunmetinte en necesa maniero la ĵurnalon, Bogoslovskij etendis ĝin al Elio Aleksandroviĉ. Tiu tralegis rapide, liaj kalmukaj okuloj fermiĝis, sur la vango onde trakuris tremo.

– Duan fojon! – diris li.

– Kio – duan fojon? – ne komprenis Nikolao Eŭgenjeviĉ.

– Duan fojon Ŝtub min eltrenas, – klarigis Kraĥmalnikov. – Eble, vere, ekzistas justeco sur la tero?

– Ekzistas, sed multaj maliculoj ankoraŭ vagas sur la tero, – suspiris Bogoslovskij. – Interesas min jen kio, karulo: ĉi tie estas dirite – nekontrolita materialo... Ĉu tiel? Do kiu tiun materialon al nia paperŝmiristo liveris? Kiu en via muzeo fosis? Aŭ ili mensogis, por ke Bor. Gubin ne restu tute sen pano ĉiutaga?

Kraĥmalnikov klarigis, ke ili ne mensogis. Fosis ĉe li en fondusoj interesaspekta damo: ŝi interesiĝis pri Postnikov kaj Ĵovtjak – «perfiduloj de la Patrujo», kiel ŝi ilin ambaŭ nomis. La damo okupiĝas pri medicina personaro – tiel ŝin komprenis Elio Aleksandroviĉ.

– Ĉu Gorbanjuk? – demandis kun malgaja rideto Ustimenko.

– Mi ne memoras. Kaj ŝi ja ne diris sian nomon...

– Devas ŝi, kiel korniko, scii sian grakon, – leviĝante, konkludis Bogoslovskij. – Mi timas, Vladimiro Atanazijeviĉ, ke ree tiu damo kontraŭ vi fosis: ĉi tie estas kaj Postnikov, kaj Aglaja Petrovna – kaj kiu scias kiaj ankoraŭ malglorantaj vin, laŭ ŝiaj imagoj, aludoj kaj asocioj...

Li foriris, kaj Kraĥmalnikov diris penseme:

– Ĉu vi ne trovas, ke mi ankoraŭ ne havas, pro kio mi ĝojegu? Ja tio estas bonega, ke kamarado Ŝtub okupiĝis pri miaj cirkonstancoj, sed se ne li persone, instigita, kiel mi supozas, de vi? Se nur mi estus sola kontraŭ tiuj rabistoj? Tiam kiel? Kie estas la leĝo?

Ustimenko nenion respondis, nur mallevis la okulojn. Kaj kion li povus respondi? Ke ankaŭ al li mem fojfoje estas neelteneble?

– Vi devas resaniĝi, jen kia estas via tasko, – aŭdis Kraĥmalnikov rekomendon de Vladimiro Atanazijeviĉ. – Ĉu vi komprenas? Resaniĝi, pensante pri nenio...

– Eble nur tio restas...

En la koridoro li renkontis la flegistinon Anjon, kaj tiu kun ardo rakontis al li, kiel ŝi per la propraj oreloj aŭdis, ke la «novulon», la filon de nia loka estro, Zolotuĥin, brankardistino Paŭlina demandis – ĉu ne patro estas por li Zinovio Simonoviĉ, kaj li respondis, konfuziĝinte: «Malproksima parenco». La rakonton de Anjo aŭdis ankaŭ Bogoslovskij, elirinta el la vindejo.

– Do, la privilegiojn de la patro li uzi ne deziras, – konkludis Nikolao Eŭgenjeviĉ kaj ekiris viziti Saĉjon en la kvaran ĉambron, kie la juna Zolotuĥin kuŝis, enpensiĝinte, malforte ridetante al siaj pensoj.

– Saluton, – diris Bogoslovskij, trenante la lacigitan dum la longa tago kruron. – Nu, kiel oni vin instalis?

– Instalis bone, – plu same ridetante, respondis Saĉjo. – Dankon, doktoro, tre bone.

La najbaroj de Zolotuĥin estis dormetantaj post la tagmanĝo, kaj Bogoslovskij kun Saĉjo parolis nelaŭte.

– Ĉu Nadeĵda Lvovna vin vizitis?

– Ne, mi petis ŝin dume ne viziti min.

– Kial do?

– Tial, ke ŝi komencos ĉion rearanĝi, kaj mi iomete laciĝis, doktoro, mi ja estas malforta, kaj mi deziras trankvile kuŝi.

– Kaj Zinovio Simonoviĉ?

– Lin mi same petis ne maltrankviliĝi kaj ne zorgi. Ni jam eĉ telefone interparolis.

Li plu rigardis, ridetante, kvazaŭ atendante, ke ankaŭ Bogoslovskij foriru. Sed tiu ne foriradis – eksidis sur tabureton, kunmetis la manojn sur la ventro, suspiris.

– Doktoro, – nelaŭte kaj simple diris Saĉjo, – respondu al mi, mi petas, unu demandon. Vi, eble, povas tiun demandon respondi, almenaŭ danke al via sperto en tiu senco. La afero estas en tio, ke kun multaj mi havis okazon konversacii pri tiu temo, kaj neniu klare respondas – ĉu ĝeniĝas? Kaj iam nepre necesas tion ekscii kaj pri tio paroli...

– Pri kio? – demandis Bogoslovskij, iomete ĝeniĝante pro la rekta kaj atenta, ne plu ridetanta rigardo de Aleksandro. En sia longa vivo li renkontadis tiajn aŭ similajn junulojn kaj sciis, ke kun ili iam estas malfacile. – Pri kio paroli, Saĉjo?

Saĉjo fiksaŭskultis, ĉu dormas liaj najbaroj en la ĉambro, eltiris el sub la kuseno skatoleton da cigaredoj, ekfumis kaj, alŝoviĝinte pli proksime al Bogoslovskij, interesiĝis, penante esti kaj trankvila, kaj indiferenta, kaj eĉ iomete ironia:

– En kio estas la senco de la vivo, Nikolao Eŭgenjeviĉ, ĉu vi pensis iam?

– Kion vi volas diri? – aŭtomate defendante sin, respondis Bogoslovskij.

– La senco de la vivo! Por kio? Ja por io ĉio ĉi ekzistas? – subite energie, insiste kaj tiel, ke ne eblis elturniĝi, demandis Zolotuĥin. – Por kio mi estis destinita morti, same kiel nun mi iĝis destinita vivi? Ja por io ĝi estas. Ja ne estas tio nur ĉeno da idiotaj hazardaĵoj? Ja ni estas materiistoj-marksistoj, delonge jam ne infanoj, por kio do tiuj peripetioj okazas? Ĉu ekzistas almenaŭ iu leĝo en tuta tiu tumulto aŭ ĝi, tiu tumulto, restas nur tumulto? Unu minuton, – rimarkinte, ke Bogoslovskij maltrankvile moviĝis en la venanta februara krepusko, haste kaj eĉ kolere ekparolis Saĉjo. – Ial de tiu konversacio ĉiuj nun foriras, ĉesigas ĝin aŭ simple mokas, por ili ĉio estas klara, al ili estas klara, ke la tuta senco de mia vivo konsistas en, ekzemple, plej bona komandado de mia plotono, dum mi ĝin komandas. Mi konsentas, sed tio estas – dume. Kaj mi ne povas la destinon de la homa vivo, tutan ĝian destinon kaj sencon enmeti nur en komandadon de plotono. Jes, mi komprenas, kiam estas milito kaj dum estas milito. Kaj dum ĝi estas – tio estas mia supera, lima tasko, la senco de mia vivo, ĉar komandado de plotono ĉe maksimuma fordono de ĉiuj miaj fortoj kaj kapabloj al tiu afero garantias sencon de mia vivo en estonteco, en konvenaj por la vivo cirkonstancoj. Do, en kio do denove estas la senco de la vivo en ties normo, ne en febro, ne en speciala situacio, sed en normala fluo?

– Sed kial vi ĝuste min pri tio demandas? – grumblis Bogoslovskij. – Kion mi pri tio scias?

– Al mi ŝajnas, ke vi scias. Kaj se ankoraŭ definitive ne scias, tiam, eble, pri tio nemalmulte pensas kaj pensis en la juneco. Mi ja ne receptojn bezonas, mi komprenas, ke neniaj receptoj ekzistas...

Bogoslovskij silentis. Li vere ne sciis – kion respondi.

– La farantoj scias nepre, – tute mallaŭte diris Saĉjo. – Kaj se ne scias per formuloj kaj elementaj veraĵoj – eble, tio estas pli bona? Ili ja sentas...

Nikolao Eŭgenjeviĉ grumblis:

– Kion nome sentas? Kian respondon vi deziras? Kaj kion mi povas al vi respondi, kiam, eble, el vidpukto de multaj junaj kamaradoj, mi arkaikiĝis kaj estas trenata malantaŭen, dum ĉiuj en via generacio opinias sin rigardantaj antaŭen?

– Tiaj sin opinias tiuj, kiuj estas pli stultaj, – diris Saĉjo. – Kaj multaj el ni ĉirkaŭ si mem turniĝas, serĉas, kiel pli ĝuste direkti sian vivon...

– Ĉu vere serĉas, – ekdubis Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Mi tiajn vidadis, kiuj, nenion serĉante, tuj direktiĝis kaj tuj ekiris detrui dekstre kaj maldekstre. Tamen mi tion diras ne riproĉe, sed eĉ laŭde. Grandaj impertinentaĵoj bezonas rebaton, kaj persisto estas tre pozitiva kvalito. Mi tro riverencemajn kaj per-du-manoj-manon-premantajn, – unuvorte prononcis Bogoslovskij, – ĝis naŭzo abomenas, tiajn en vivaj perturboj ajna pasero venkos, mi estas tute kaj plene por junulo elektinta direkton kaj paŝanta larĝe...

Tiel iradis Nikolao Eŭgenjeviĉ ĉirkaŭ la demando, kiun faris al li Aleksandro Zolotuĥin, dum nemallonga tempo, sentante, ke ia respondo turniĝas en li, zumas, dezirante eliri, pepas – ankoraŭ malklara respondo, sed simpla, tiel simpla, ke eĉ eldiri ĝin rekte estas kvazaŭ ĝene.

– Kaj ĉu kun la patro vi pri tiu temo parolis? – singarde interesiĝis Nikolao Eŭgenjeviĉ.

– Parolis, – malkontente respondis Saĉjo.

– Nu, kaj kio?

– La patro havas sian vidpunkton, – ne perfidante la pli aĝan Zolotuĥin-on, sed, evidente, ankaŭ ne konsentante kun li, respondis Aleksandro. – Laboran vidpunkton. Sed min turmentas, pardonu, la morala.

«Jen kiel!» – pensis Bogoslovskij kaj demandis:

– Mi ree interesiĝas. Mi kaj vi renkontiĝas, nu, probable, dekan fojon en la vivo. Vi apenaŭ konas Bogoslovskij-on. Kial ĝuste min vi turmentas per tiu temo, por kiu ne nur kampuloj, kiel mi, via humila servanto, ne havas respondon, sed eĉ plej grandaj saĝuloj de la homaro – ankaŭ tiuj sur ĝi stumblas, kaj poste longe konfuziĝas kaj diras sensencaĵojn. Klarigu! Mi duan fojon interesiĝas, kaj vi evitas. «Farantoj» – ne estas klarigo, hodiaŭ ĉiuj estas farantoj, kaj kiu sin mem ne opinias faranto?

– Mi pri vi multe scias, tial mi vin demandas, – preskaŭ akre diris Saĉjo. – De Ŝtub mi scias, li ĉe ni hieraŭ sidis kaj dum la tuta vespero vian vivon rakontadis. Estis Aŭgusto Janoviĉ, kiu diris, ke al vi, certe, la senco estas komprenebla.

– Kiel do? Ĉu ironie?

– Neniuokaze ironie!

– Bone, – cedis Bogoslovskij, – kion mi diros, tion mi per mia sperto ekkonis. Se ne konvenos – kontentiĝu per tio, sed se vi konsentos post ioma tempo – eble, ankaŭ al vi taŭgos dum la vivo. Tio, certe, estas ne por tiuj, kiuj konfesas plej singardan sistemon de neenmiksiĝo, kvankam ĝi estas multe pli trankvila. Kaj ne por tiuj, kiujn tro gvidas la karno. Tio pleje taŭgas por tiuj homoj, kiuj, laŭ antikva esprimo, havas «saĝon en la koro». Tian saĝon, ekzemple, havas la konata de vi kamarado Ustimenko Vladimiro Atanazijeviĉ, kvankam tion tute ne ĉiuj scias. Nu kaj, certe, altajn principojn, ĉar ajna kaŭĉuka elasteco de la animo ĉi tie ne konvenas. Eble, vi jam enuas?

Per la ŝerca intonacio li penis kaŝi veran emocion, ĉiam pli kaj pli kaptantan lin, sed ne sukcesis, kliniĝis al Saĉjo kaj, preskaŭ ne vidante lian vizaĝon, nur al sola brilo de la okuloj diris:

– La senco de la vivo estas en via neceseco al tiu vivo. Neceseco!

– Mi ne komprenis! – maltrankvile, rapide kaj insiste respondis Saĉjo.

– Ne esti malvarma! Tio estas terura! Se forblovi religian ŝelon, tiam tre elvokive estis dirite en la sankta skribo: «Memoru al vi, ke, se tiujn, kiuj estas nek varmegaj nek malvarmaj, la Sinjoro promesis elsputi el sia buŝo, do kion meritos vi, tute malvarmaj?» Kaj nun mi klarigos detale: la senco de la vivo de homo estas en tio, ke tiu, pri kiu temas, estu necesa al homa kolektivo.

– Ĉu el vidpunkto de la kolektivo?

– Se objektive, do ankaŭ el la sia. Sed ĉefe, certe, el la vidpunkto de la kolektivo.

– Ĉu tio estas kiam oni krias – necesas doktoro!

– Ekzemple.

– Nu, kaj mi estas biologo. Ĉu vi iam aŭdis, ke kolektivo postulus biologon? Urĝe biologon! Voku biologon! Ni pereos sen biologo!

– Do vi estu tia, ke ĝi postulu. Alie ja la senco malaperos.

– Sed ne ĉiu ja kapablas...

– Ne kapablas ĉi tie – serĉu alian aferon. Sed ne arogu manĝi panon de tio, kio ne necesas al la homoj. Ne arogu ne pensi pri tio. Mi al vi, Saĉjo, tiel diros: mi ja vin pri nenio instruas, mi kun vi parolas tial, ke vi kiel kun tranĉilo al la gorĝo de mi postulis: trovu kaj donu al vi respondon. Do jen – bonvolu, la plej mallonga, ĝi tuj al mi venis, tiu respondo, sed ja tro simpla...

– Kia do respondo?

– Necesas, ke telefono sonoru!

Zolotuĥin rapide bruligis lampeton sur la ŝranketo, apogiĝis per la kubuto sur la kuseno kaj kvazaŭ algluiĝis per rigardo al Bogoslovskij.

– Telefono? Por kio telefono?

– Jen, se jam Ŝtub klaĉis, tiam vi scias: oni min operaciis...

– Jes!

– Kaj antaŭ la operacio, longe antaŭ la operacio, oni min, tieldire, «kompatis». Tio tuj post la milito okazis – tiu kompato kolektiva kaj diligente organizita. La telefono ĉesis sonori. Ili interkonsentis. Ĝuste tiam mi komprenis, ke mi mortis. Forpasis. Grupo da kamaradoj[52]. Eble, la morto mem estas bagatelo kompare kun tiela civitana morto: ja vi sentas, komprenas, funebras, sin mem bedaŭras, kio ĉe normala fiziologia morto, kiom mi scias, ne observeblas, – kiel oni diras tie ĉe vi en biologio?

– Certe, – diris Saĉjo, – eĉ ridinde!

– Jen, ridinde. Kaj ĉirkaŭ mi oni tian neeblan delikatecon tiam bredis, ke eĉ la vorton «morto» ne prononcadis, ĉar estis supozate, ke tiu vorto por mi en tiu periodo estas speciale abomena. Kaj mia telefono estis malŝaltita. Mi ĉesis esti necesa kaj tiam, nature, koncentriĝis ekskluzive sur la propra persono. Mi kuŝadis kaj bedaŭre foliumadis la kvietfluan rakonton de mia vivo. Kaj, figure esprimante, priploradis ĝin, ĉar estis en ĝi ankaŭ io simpatia, kaj bona, kaj laŭnecese malbona. Poste mi treniĝis en la malsanulejon – malsana kaj tute jam venkita, sed tiam denove, figure esprimante, eksonoris mia telefono. Iĝis mi ne simple kuŝloko en kliniko, sed hazarde kuŝanta kuracisto. Kaj tiam malfermiĝis en mi dua spirado, agado ne nur lucern-faste mizerikorda, sed tia, ke devis mi ankaŭ la dentojn montri, kaj en disputon eniri. Tiam jam sur mia kvietflua vivo trairis kruta ondo, kaj estis mi de tiu malgranda tempesto kulpulo kverela kaj malobeema. Tiam mi plene taksis saĝon de malnova proverbo, ke «sen kverelo la afero ne iros». Tial ni, Saĉjo, kamarado Zolotuĥin, sur tio nian solenan kunsidon finu. Certe, vi povas kun mi ne konsenti, eĉ tre probable, ke al vi persone tio ne konvenas aŭ vi tion jam scias, sed mi ja ne insistas, mi ja diras subjektive. Se vi estos necesa por homoj – vi trovos la sencon, se ne – estos via afero. La popolo eĉ ne rimarkos – vivis tiu ulo aŭ ne vivis. Kaj tiuj tiel nomataj «nerimarkitaj», ĝenerale, kiom ajn kruela tio estu, estas nerimarkitaj pro sia kulpo: ili flanke vivis, per si mem, ĉu li vivis, ĉu li mortis – neniu eĉ returniĝis. Sed kia vivo estiĝus, se ĉiu estus ekstreme necesa por homoj, kaj ĉe tio eĉ senkonscie!

Bogoslovskij leviĝis.

– Kaj ĉu vi tiajn konas? – demandis Aleksandro.

– Certe.

– Kiun, ekzemple?

– Ustimenkon mi konas, ankaŭ de vi konatan, nian ĉefkuraciston. Multajn konas kaj konis.

– Ĉu vi min konatigos?

– Sed vi, knabo, ĉirkaŭe pli atente rigardu, – subite familiare respondis Bogoslovskij. – Rigardu, ne ĝeniĝu. Alie la vivo tiel trapasos, kaj vi ĉiam laŭ rangoj kaj postenoj difinos la homan valoron.

– Bone, minuton, – ree etendis la manon, kvazaŭ retenante Bogoslovskij-on, Aleksandro. – Nur unu minuton. Jen vi diris – Ustimenko. Mi komprenas – pri li Ŝtub same diris. Kaj via Vladimiro Atanazijeviĉ mem faris al mi grandan impreson. Sed por kio li foriris disde la scienco, por kio li bezonas administran postenon? Vi ne koleru, Nikolao Eŭgenjeviĉ, mi mem pri tio lin demandos, sed nun mi bezonas multon scii.

– Nun? Kial ĝuste nun? – miris Bogoslovskij.

– Tial, ke mi nun denove vivi prepariĝas.

Bogoslovskij ree eksidis – li tute malkutimiĝis stari en la lasta tempo.

– Ĉu vi tion diras en la senco de disertaĵo? Kandidata aŭ doktora? Pri scienca rango?

– Nu, ne pri rango, sed simple pri scienco...

– Tio estas la samo, – kun subrido respondis Bogoslovskij. – Do mi vian atenton turnos al Antono Paŭloviĉ, al Ĉeĥov, kiu, necesas al vi diri, estis ne nur, kion ĉiuj scias, artisto de la vorto kaj de io tie eĉ prikantisto, sed ankaŭ elstara, eble eĉ granda kuracisto, resanigisto, de eĉ diablo scias kia saĝo en medicina senco. Nu kaj jen, en unu lia verko al maljuna profesoro venas, kiel tiam ili nomiĝis, doktoriĝonto, kiu deziras verki disertaĵon ĝuste sub gvido de tiu ĉi profesoro kaj, certe, en tiu okazo, se tiu ĉi profesoro donos al la doktoriĝonto temon, al kio la profesoro respondas proksimume tiel: li ĝojus al kolego, sed deziras komence ekscii, kio nome estas tiu fifama disertaĵo. Laŭ supozoj de la maljunulo, disertaĵo estas produkto de memstara kreado, kaj kio koncernas la verkon, skribitan pri fremda temo kaj sub fremda gvido, do ĝi nomiĝas alie...

Saĉjo Zolotuĥin ridetis.

– Sed tiu vidpunkto, ŝajne, malnoviĝis, – malcerte diris li. – Tiel oni nun ne pensas...

– Sed mi kaj Ustimenko ĝuste tiel pensas! – bojis subite Bogoslovskij. – Ni tiujn homunkulojn sciencajn abomenas. Abomenas, ĉar kun ili ĉio estas precize kiel ĉe Ĉeĥov, jen – «doktoriĝonto ricevos de mi temon, kiu valoras groŝon, skribos sub mia observo al neniu necesan disertaĵon!» Aĥ, ja por kio, – svingis la manon Bogoslovskij, – kion ĉi tie diri, vere! Eĉ hontinde!

Sur lia vizaĝo reflektiĝis tiel nekaraktera por li esprimo de plena malespero, li silentis iom, retenante sin, poste ekparolis trankvile, iomete kolerante pri si pro la propra impulsiĝemo:

– Kaj rekte pri Vladimiro Atanazijeviĉ, jen, bonvolu – kiel mi mem pensas. Grafo Lev Nikolajeviĉ Tolstoj, ŝajne, esprimiĝis en tiu senco, ke li skribis tion kaj tion tial, ke ne povis ne skribi. Kaj scienca laboraĵo devas esti ĝuste tia, ĝia verkado devas esti kondiĉita de alta bezono, sed ne devo. Vico de homunkuloj vokas en tia karaktero, kiel Ustimenko, naturan senton de abomeno. Li havas pri kio, li al mi eĉ montris iujn siajn notojn, el kiuj iu aferisto kaj fanfaronulo de kirurgio povus nesciate kion kuiri, sed kamarado Ustimenko estas ĝuste ne aferisto kaj ne fanfaronulo, sed kuracisto. Kuracisto el tiaj, pri kiuj revis Teodoro Aleksandroviĉ Gettier[53], tiu, kiu Leninon kuracis. Certe, Gettier kuracistojn-sciencistojn neniel neadis, li ilin eĉ multe laŭdis kaj estis respekta kun ili, tamen li asertadis, ke estas inter ili tiaj, kiuj, absorbiĝinte de problemoj, preter sia volo subite rigardas al suferanta homo kiel al materialo por konstruo kaj konfirmo de siaj teorioj. Kaj la malsanulo kiel homo, kaj ĉe tio forte suferanta, kiel persono – estos forŝovita sur la duan planon. Tio estas plej danĝera afero, kiam agadon de kuracisto, kreskanta al sciencisto, komencas gvidi ne deziro helpi al malsanulo, sed deziro konfirmi per tiu malsanulo, kiu iĝas ne Saĉjo, ni supozu, Zolotuĥin, sed paciento Z. de dudektrijara aĝo, – konfirmi tiujn sciencajn konsiderojn, kiuj aperas ĉe lia observado. Ĉi tie ja, kamarado Zolotuĥin, estas nemalproksime al eksperimento, ĉu? Kaj ne super si mem, kio en historio de la tragika medicino tute ne estis rara, sed super la nenion suspektanta malsanulo...

– Sed ĉu tio eblas ĉe ni? – demandis Zolotuĥin.

– Ĉe ni? Certe, ne eblas! – akre diris Bogoslovskij. – Praktike ne eblas. Nu, kaj se tia homo, ne kontrolinte, kredos? Tiam kiel?

Kaj pri Ustimenko mem Bogoslovskij rakontis koncize:

– Vladimiro Atanazijeviĉ ankoraŭ ne trovis tion, pri kio li ne povus ne skribi. Kaj laŭ aliula voĉo li ne kantos. Kaj rezonas li ĉe plenumado de sia nuna devo nur el la vidpunkto de maksimuma utilo al la afero: operacianto mi, li pensas, estas nun ordinara, kun miaj vunditaj manoj ne eblas iun mirigi. Sed eble «komprenanto», kunulo por miaj kamaradoj en laboro, batalanto en nia metio kaj en nia medicina penso mi estas valora? Kaj tio estas la senco de mia vivo, tio estas plena kontribuo al mia socio. Al li persone, en la senco de profito el la socio, kaj certe, de responso, ĝis stulteco tio estas nekomprenebla, sed en la ĉefa konto tio estas vero, kaj ne eblas kontraŭdiri, ĉu vi komprenas?

– Sed ĉu ne eblas, ke ĉio ĉi estu kune? – demandis Saĉjo.

– Tio estas – kaj personaj kondiĉoj, kaj socia utilo?

– Jes. Ke ankaŭ por via Ustimenko mem pro lia pozicio estu pli oportune. Ne krude – profite, sed pli bone.

– Profito povas esti nur sola, – enpensiĝis subite Bogoslovskij. – Tiu profito, kiel asertas nia kamarado Ustimenko, estas «de la socio al la persono». En traduko en la praktikan lingvon tion oni komprenu tiel: jen konstruis ni finfine nian malsanulejan kvartalon, atingis plenan ĝian malfermon kaj uzadon, ni faras socie utilan aferon, kaj – ne en senco, certe, de fanfaronado kaj mitingado, sed en la praktika senco, – al ni estas pli bone. Persone al ni. Nu, ni lasu tion, – subite malvigle forsvingis li, – ĉio ĉi estas «revoj, dolĉaj revoj». Super ni estas saĝaj homoj, kiuj ĉion trae vidas. Ili difinis por eterne ĉiujn ĉi tarifarojn, salajrarojn kaj kiu kion rajtas ricevi – ekde nia belulino Inna Matejevna, kiu trans fera pordo legas niajn dosierojn, ĝis Ustimenko, kiu, ĉe sia monstra responso, salajron ricevas ne laŭ posteno kuracista, sed laŭ la gardista. Li estas la ĉefkuracisto, sed lia salajro estas ridinda. Dum se li ne estus ĉefkuracisto, sed nur konsilanta kuracisto kun scienca grado, – kaj tiam jam la vivo rozkoloriĝas, jam ĉio estas tute alie. Do, revenante al la fontoj, – ĉu per tiaj rimedoj, ĉu tiel necesas subteni tiujn, kiuj vere komprenas, en kio estas la senco de la vivo, kaj tiujn, kiu ĝin nur priŝtelas kaj ĝin uzas?

Li ankoraŭfoje mallonge suspiris, frapetis la ŝultron de Saĉjo por adiaŭo – mirinde li scipovis fari tiun movon, karesan kaj nehastan; miloj, eĉ dekmiloj da homoj ridetadis, heliĝante pro tiu krudeta kaj karesa tuŝo de la grandega manego de la kuracisto kaj konversacianto, neniam hastanta forlasi sian malsanulon.

En la ĉefkuracista kabineto li trovis Ustimenkon kun letero en la mano – palan, kvazaŭ nenion aŭdantan kaj ne komprenantan. Per ia subite raŭka, obtuza voĉo Ustimenko prezentis al li junulon – altan kaj maldikan, kiu estis senmove sidanta, apoginte sin per la manoj sur la akraj genuoj, kaj ne deŝiradis rigardon de siaj nigraj, malgaje brilantaj okuloj disde Vladimiro Atanazijeviĉ.

– Konatiĝu, – tusante, prononcis Ustimenko. – Tio estas nia nova doktoro – Vagarŝako Sainjan. Kaj tio, Vagarŝako, estas nia ĉefa kirurgo Nikolao Eŭgenjeviĉ Bogoslovskij. Aŝĥen Ovanesovna, probable, menciis...

– Certe, certe, – leviĝinte kaj subite iĝinte je tuta kapo pli alta ol Bogoslovskij, febre rapide, per profunda kaj laringa voĉo ekparolis Sainjan. – Certe diris, mi bone memoras – pri la preĝeja krado memoras kaj pri la disputo kun popoj...

– Kiel fartas Aŝĥen Ovanesovna? – demandis Bogoslovskij, same multe aŭdinta de Ustimenko pri la famaj frontaj «maljunulinoj», pri Ioniĉ, per kiu Aŝĥen ofendis Vlaĉjon, kaj pri multaj aliaj iliaj disputoj kaj kunaj faroj en la floto. – Ĉu ŝi revenis en sian Armenion?

– Aŝĥen Ovanesovna forpasis! – mallaŭte respondis Sainjan. – Mortis antaŭ ok tagoj. Mi ŝin sepultis kaj tuj forveturis ĉi tien.

Li plu staris antaŭ Bogoslovskij, rigardante ien preter la maljuna doktoro kun tia esprimo de embaraso kaj malforteco, kia okazas ĉe homoj, proksimaj al konsciperdo.

– Sed ĉu vi ne estas malsana? – demandis Bogoslovskij, per la eterna, ne tiom doktora, kiom patra movo alpremante la manon per la dorsa flanko al la vere «ardanta» frunto de Sainjan. – Ĉu vi malvarmumis dum la vojo?

– Matene estis tridek naŭ gradoj, – kun pardonpetanta, milda kaj malcerta rideto respondis la juna doktoro. – Sed mi kaŝis en la trajno, por ke oni min ne eltrajnigu. Pardonu, mi petas, mi ne povas stari...

Kaj, ĝustatempe subtenita de Bogoslovskij, li almetiĝis al la sofa dorso, kun ĝemo ŝrumpis kaj diris, tremante pro tio, kio nomiĝas skuanta febrotremo:

– Kiel malvarme! Kiel terure malvarme! Aj, kiel malvarme!

Post ankoraŭ kelkaj sekundoj li perdis la konscion. La «modela» doktorino Katinjo Zakadiĉnaja momente alportis littolaĵojn, la kuracistoj malvestis Vagarŝakon, demetis de li lian malbonan piedveston – flikitajn militistajn ŝuojn, demetis la fadenflikitajn ŝtrumpetojn – po du sur ĉiu piedo, demetis la kotonan svetereton. Vagarŝako plu tremis – paroksisme, kvankam ĉi tie estis varme, kaj da litkovriloj oni surmetis sur lin sufiĉe.

La «modela» kuris al Mitjaŝin. Tiu venis en danda kitelo, kun maldikaj lipharoj, pli profesoro, ol ĉiuj profesoroj, prenitaj kune, laŭ la eksteraĵo.

– Nia Aŝĥen Ovanesovna mortis antaŭ semajno, – diris Ustimenko. – Tio estas ŝia disĉiplo. Kaj kvazaŭ adopta filo. Li estas doktoro, laboros kun ni. Voku doktorinon Volovik, aranĝu por doktoro Sainjan individuan postenon, ĝenerale...

Mitĵaŝin estis malrapide kunpremanta la makzelojn. Jam laŭ la milito memoris Vlaĉjo tiun manieron – per nenio alia li montradis siajn sentojn.

– Ĉu demandon, kamarado ĉefkuracisto, vi permesas?

Ustimenko kapjesis, kalkulante la pulson de Vagarŝako.

– Kaj nia kolonelo Bakunina kiel?

– Mortis monaton pli frue, – preskaŭ akre diris Ustimenko. – Ĉu ĉio?

Kaj, rigardante al neniu, li eliris el sia kabineto en la necesejon de la unua kirurgio. Tie li ŝlosis sin per riglilo kaj, skuante la kapon, fermante la buŝon per la mano, preskaŭ hurlis pro netolerebla teruro de tiuj perdoj. Tiele li adiaŭis por ĉiam la du maljunulinojn, kiujn li nesufiĉe aprezis, dum ili estis vivaj kaj faradis el li homon. Ĉi tie, ĉe la spegulo, ankoraŭ ne lavpurigita de kalkaĵo, li pasigis ĉirkaŭ dudek minutojn, penante koncentri la pensojn kaj ĉion kompreni ĝisfine. Poste, vaginte tra la kvietaj koridoroj, li revenis en sian kabineton, el kie oni jam forruligis Vagarŝakon, kaj telefonis hejmen.

La parolilon prenis Vera Nikolajevna. Ŝia voĉo estis malvigla, kiel ĉiam, kiam ŝin vekadis la telefono, ŝi plendis, ke ŝi estas elturmentita de kapdoloro.

– Mi Luba-n bezonas, – diris Ustimenko.

La nemalsigelita letero de Aŝĥen Ovanesovna kuŝis antaŭ li, la letero, veninta el la transmondo, en malmola koverto el pakpapero...

– Ĉu vi scias, parenco, tio ja estas la unua fojo, kiam kamarado Ustimenko vokas min al la telefono, – diris Luba. – Ĉu mi ne eraras?

– Ĉi tie estas doktoro Sainjan, – penante paroli kiel eble plej klare, prononcis Ustimenko. – Li estas malsana. Alveturu al mi tuj...

Kaj li surmetis la parolilon.

Nun li estis malsigelonta la koverton.

Li eltiris krudan fadenon, per kiu estis traigita la letero, kaj kaŝis ĝin ial en la monpaperujon. Pecojn de blanka sigelvakso li per la fingro kunigis en piramidon. La koverto estis aranĝita laŭ ĉiuj reguloj, kiel necesas en milita tempo por poŝtaĵo kun marko «tute sekreta».

La lasta letero de Oganjan

«Nia kara Vlaĉjeto! Vi ricevos tiun ĉi leteron nur en tiu okazo, kiam mi ĉesos ekzisti, kio, kiel Vi bone scias, estas destinita al ni ĉiuj, pli aŭ malpli frue. Tion neniu evitos. Tamen, profesoro Karl Ernst Bayer, instruisto de mia avo, tute ne estis konvinkita, ke li devas morti, ĉar, „kvankam estas sciate, ke ĉiuj homoj antaŭe mortadis, tamen tio estas tute ne aksiomo, sed baziĝas nur sur praktika sperto, kiu tute povos ŝanĝiĝi“. Bayer, certe, mortis, kaj mia avo, nemalbona, cetere, poste klinikisto, diris: „Ankoraŭ unu eksperimento fiaskis“. Do, opiniu, Vlaĉjeto, ke tiun ĉi leteron Vi ricevis el la purgatorio, kie dume burokratoj kaj formalistoj esploras la kazon de la maljuna Aŝĥen Ovanesovna Oganjan, kien ŝin sendi – ĉu en la inferon aŭ en la paradizon – por rezido? Kiel nekorektebla ateistino, malamanta ĉiujn specojn de religio, ĉar ili estas diversaj tipoj de anima sklaveco kaj malkuraĝa servileco, pri la paradizo mi ne povas kalkuli, kaj ankaŭ mia ekstera aspekto estas ne por paradiza foliaro, kie, eble, per melasaj voĉoj kantas tenoroj, kiujn mi neniam ŝatis, kaj kie oni manĝas diversajn meringojn kun kremaĵo, sed mi dum multaj jaroj fumadis tabakon kaj eĉ kampartabakon...

Sed tamen, kamarado kolonelo de medicina servo (kiu Vi estas – ĉu kolonelo aŭ subkolonelo – mi implikiĝis, mi memoras nur, ke Vi min kaj Zinjon rapide atingadis, kaj ne nur en la senco de epoletoj, sed ankaŭ kiel kuracisto!), sed tamen, diablo prenu, Vlaĉjeto, ial mi malgajas. Mi kuŝas en mia malsanulejo, en kiu ankoraŭ multon necesas fari, por levi ĝin almenaŭ ĝis alto de nia kara medsanbato, kie estis, certe, kaj pigro, kaj neglektado, kaj aĉaĵoj, kaj malprudaĵoj, sed estis ankaŭ kelkaj atingoj, ĉu Vi memoras? Do, jen: pri pigro kaj malprudo en mia malsanulejo ĉio estas en ordo, tion ni havas, sed kio koncernas atingojn – ili malmultas aŭ preskaŭ mankas. Mi kuŝas, kaj kuŝanta ĉefkuracisto kiom valoras? Certe, mi krias, certe, mi insultas, mi jam reprenis al mi la frontan aŭtoritaton – oni min ankaŭ ĉi tie nomas maljuna diablino kaj fisorĉistino, kio en la armena estas eĉ pli esprimiva, ol en la rusa, sed la kora astmo ne kontribuas mian agadon, ĝi retenas mian energion, kaj tion uzas ĉiaj kuŝemuloj, kiuj persvadas min „ne nervoziĝi“, ĉar mia vivo estas „necesa al la popolo“, kaj tio ne povas ne flati al mi, – ĉiuj ni iomete ŝatas, kiam oni diras al ni tiajn sakarinajn vortojn.

Ĝenerale, mia amiko Vlaĉjo, „ich sterbe“[54], kiel diris la mirinda doktoro Ĉeĥov, mortante. Mi estas tro sperta kuracisto, por iluziiĝi en tia elementa kazo. Kaj ĉu Vi scias, mia kara? Mi kun Vi neniam pri tio parolis, sed la statistiko de viktimoj de la milito estas malpreciza. Ili scipovas kalkuli, tiuj kalkulantaj kamaradoj, tiuj specialistoj de abako kaj kalkulmaŝinoj, sed principe ili malpravas. Kaj mia Zinjo, kaj multaj konataj kaj nekonataj niaj kamaradoj laŭ la milito kaj militoj, jam mortintaj kaj mortantaj nun, kaj mi – diabla maljunulino, kiel vi ĉiuj nomadis min en la medsanbato, – ĉiuj ni, bele esprimante, estas viktimoj de tiuj nekredeblaj moralaj, sed ne fizikaj, certe, trostreĉoj, kiuj iĝis nia sorto en tiuj malfacilaj jaroj. Neniu torento (ĉu Vi ankoraŭ ne forgesis tiun vorton? Vi ne imagas ĝin kiel melodie fluantan akvon, kiel rojon aŭ rivereton? Ĉu Vi, Vlaĉjo, memoras, kiaj tio estis ruĝaj rojoj?), – do jen, mi ripetas, neniu torento de vunditoj estis por ni, medicinaj laborantoj, sensekva, ĉiu, eĉ relative facila torento faradis traŭmatojn al nia nerva organizo, al niaj kor-vaskularaj sistemoj, kun ĉiu torento plenaĝiĝadis junuloj kaj maljuniĝadis plenaĝuloj, ĉar tiajn peripetiojn neniu, eĉ plej sperta kirurgo per „harditeco“ ne povas trairi, ne ekzistas tia harditeco, ne ekzistas eĉ en tiuj, kiuj pri ĝi fanfaronas.

Do jen, la statistikistoj devas mueli en siaj kalkulmaŝinoj ankaŭ nin, kaj tiam estas malpli ofende morti post la milito en lito pro plena kompleto de maljunulaj malsanoj. Tiam ankaŭ vi estas pereinta por la honoro kaj libero de nia Patrujo...

Diablo prenu! Mi skribis ses paĝojn kaj elturmentiĝis!

Ĝis morgaŭ.

Ĉu en via malsanulejo oni ŝtelas? Ĉe mi hodiaŭ ne sufiĉis fiŝo por malsanuloj. Laŭ pezo ĉio estis en ordo kaj eĉ troe, sed por tagmanĝo ne sufiĉis. Se mi kaptos – murdos.

Strange: mi ie legis, ke la naturo lasas al la maljunuloj amon, kiu estas plej facile kontentigebla, – amon al kvieto. Kial do mi ne nur ne soifas tiun kvieton, sed malamas ĝin, kiel tiujn ŝtelistojn, kiuj priŝtelas miajn malsanulojn? Jes, jes, mi malamas kvieton, tio estas mia plej ĉefa malamiko. Mi malamas trankvilulojn, mi ne kredas al ili. Se ili estas trankvilaj, do ilin ne maltrankviligas la afero, do, ili hazarde trafis en nian vivon kaj ĉe ili nenio sangas.

„Ĝis!“ – kiel diradas nunaj junuloj.

Mi daŭrigas.

Ĉe la granda N. I. Pirogov, kiun Vi, juna kaj fortoplena pigrulo, certe, ne legas, sed kiun ĉiu kuracisto, se li estas kuracisto, sed ne fripono kaj mizera tranĉisto, devas legadi ĉiam, ĉe li en la „Notoj“, tute nelonge antaŭ la morto, estas vortoj: „Tagoj de suferoj“. Do mi skribas al Vi en la tagoj de suferoj!

Mi laciĝis, kamarado Ustimenko! Mi laciĝis suferi! Mi ridigas min, mi ridigas aliajn, sed mi ne plu ridemas, kaj la aliuloj ridetas pro ĝentileco. Aĥ, kia fia, kia kruela estas la inaĉo-naturo, kiam ĝi okupiĝas pri mortigo de ni, homoj. Kaj mi krome ofendiĝas! Kion mi al ĝi faris, al tiu kanajla naturo? Pro kio ĝi min tiel abomene tordis en la fino? Por kio ĝi bezonas, ke mi ankaŭ ŝvelu nun? Kial ĝi venĝas al mi? Mi ŝvelis kaj bluiĝis, sed por kio? Eble, por ekvilibro, sed ĉu mi estis tiom bela en la juneco? „Saĝa“ naturo, „bonkora“ naturo, „kvieta kaj eterna“ naturo.

Ho, tiuj sanaj, sataj kaj sentimentalaj maljunulinoj de ambaŭ seksoj, kiuj promenas en bona sano tra tiu naturo kaj verŝas senvalorajn larmojn sur pistilojn kaj stamenojn, kontemplante kaj kortuŝiĝante pri „saĝeco kaj eterna racio“ de la naturo, miksante ĝin kun pejzaĝo, kio estas tute malsamaj aferoj.

Ne, ne konvenas al mi, kamarado Ustimenko, tiu balbutado pri la neniam kaj de neniu superita saĝa kaj racia eterna naturo.

Kaj mortoj de geniuloj – ĉio tio estas same saĝa?

Kaj mortantaj infanoj – kio pri tio?

Kaj la procezo de mortado de Pirogov, Pasteŭro, Lister, Koch, Spasokukockij? Mortado de tiuj, kiuj tutan sian vivon oferis al lukto kontraŭ suferoj?

Ne, Vlaĉjeto, Vi eĉ imagi al Vi ne povas, kiel furioze mi malamas admirojn de senfortaj kaj melasaj sklavoj pri grandeco kaj saĝeco de la „prapatrino-naturo“, kiam eblas kaj endas nur admiri grandecon kaj kuraĝon de la homo, forton de lia racio, kiu, spite al la inkvizicio, spite al la jarmiloj da timigado per dio kaj diablo, tamen ekiris en atakon kontraŭ tiu „saĝa kaj bona naturo“ kaj, certe, finos tutan tiun stultaĵon, pro kiu ni nun senproteste enĉerkiĝas.

Ho, kia frazo!

Vidu, mi relegis kaj miris. Kamaradino Oganjan, evidentiĝis, posedas stilon kaj estis iasence publicisto. Sed ŝin oni eĉ en murgazeton ne invitadis skribi. Eble, mi ankaŭ versaĵojn povis „eligadi“ dum la vivo? Prozistoj-medicinistoj ekzistis, sed poetojn mi ial ne memoras.

Mi demetas la grifelon. Ŝajne, klariĝis la afero pri fiŝo. Nun mi faros juĝon kaj punon – falos la kapoj. Ili venas – tiuj, super kiuj mi faros juĝon, severan, rapidan kaj senkompatan. Ili proksimiĝas.

Ĉu mortpafo aŭ pendumo, kiel Vi supozas, Vlaĉjeto?

Ili eniris. Se Vi vidus tiujn vizaĝaĉojn! Mi intence plu skribas ĉe ili, tiele, verŝajne, estas pli timinde. Sen ajna vorto, kaj nur knarado de la plumo de la maljuna fisorĉistino.

He-he!

Nur pensu, mi plu estas viva.

Pri la fiŝo ĉio evidentiĝis simpla: ĝin formanĝis la hundo de nia gardisto Greĉjo. Ĉu bone ili elpensis? Sed ili min ne trompos. Mi ja scias, kiom povas manĝi plej granda kaj plej malsata hundo. Ĝi vere formanĝis ostojn de la fiŝo. Estas aranĝita enketado de la komenco mem, mi aprobis novan komisionon, kaj la hundo de Greĉjo kuŝas en mia ĉambro kaj gratas sin. Ili havas version, ke tiuj hundoj ne tiom formanĝas, kiom enfosas „por poste“. Kompatinda hundo de Greĉjo, kiom ili faligis sur tiun kvietan kortohundon.

Mi dormos, kaj morgaŭ skribos pri la plej ĉefa.

Se mi dormus, kiel mi dormis iam. Unu nokton da trankvila dormo. Ja ne povas homo tute ne dormi. Aĥ, saĝa naturo!..

Mi rimarkis, travivinte ankoraŭ unu nokton, ke mi skribas al Vi, Vlaĉjo, ne tiom leteron, kiom tion, kio en la tagoj de mia juneco nomiĝis „broŝuro“. Ne koleru, mia juna amiko Vlaĉjeto, ni ja unu la alian ne tro ĝenadis per leteroj. Ĉu vere?

Kaj ĉu vi memoras, kiel mi alflugis al Vi en aeroplano kaj ni poste diboĉis?

„Tio estas ne kolonelo, tio estas fisorĉistino!“ – ĉu vi memoras?

Sufiĉas da rememoroj kaj bagateloj, mi povas ne sukcesi skribi pri la plej ĉefa. Kaj mi prokrastadis, estas malfacile skribi pri la ĉefa, ial tre malfacile. Do jen kio: vi invitis kaj min kaj Zinjon al Vi, mia kara. Mi ne kaŝos – mi eĉ kortuŝiĝis, legante Vian leteron. Kaj Vian leteron al Zinjo mi same tralegis, ĝi, certe, tre ĝojigus ŝin. Sed Zinjo mortis. Tio estas terura, ekde tiam ankaŭ mi tute ekmalsanis. Ne, nenio minaca estis komence, kaj eĉ se estus, ĉu eblis de ŝi ekscii, ke ŝi fartas malbone? Sed la tuta afero estas en tio, ke ŝi entute estis elturmentita en tiu ĉi tempo. Vidu, oni ne deziris akcepti ŝin por laboro al mi en la malsanulejon. Jes, jes, ial ne deziris. Trairis ia mistera ondo, ke kvazaŭ tro multas ĉie „propraj homoj“, kaj se mi petadis Bakunina-n, tiam oni proponadis al mi Ivanova-n. Tio estas – eĉ ne proponadis, sed simple nomumadis. Ilia personara fako scias pli multe, ol mi. Ilia personara fako trairis kun ni tutan nian vojon – de la kirastrajno ĝis la milito en Arkto. Ilia personara fako suspektas min pri tio, ke mi „kondukas mian linion“. Sed kiel mi ne konduku? Ja mi responsas pri la malsanulejo? Kaj ankoraŭ unu kreteno, kiu por siaj personaj bezonoj veturadas ne alie, ol sur „ambulanco“, permesis al si oficiale deklari al mi, ke li ne permesos „je la haroj tiri proprulojn“. Ne, pri tio ne eblas skribi!

Komenciĝis pluvo!

La hundo de Greĉjo, false akuzita pri ŝtelado, hurlas.

Kiel longe mi vivas. Mi kuŝas kaj rememoras – bruligas la suno, kaj laŭ la strato, sur ŝtonpavimo rajdas sur grizaj kun makuloj ĉevaloj dragonoj, kaj ĥoro tondras ĝoje, eĉ feliĉe:

Kaj tie, levinte kurtenon,
Nur par' da bluetaj okuloj...

Estis tio, Vlaĉjeto, la jaro unu mil naŭcent dek kvara, la monato aŭgusto. Tiu tago, kiam mi iris al kursoj de flegistinoj.

„Saluteton“ – ankaŭ tiel oni nun adiaŭas.

Nun mi skribos morgaŭ aŭ vespere. Ho, necesas skribi pli rapide.

Mi skribas vespere, pardonu pro nedistingeblaj linioj, mi penos skribi pli bone. Certe, mi ne diris al Zinjo, ke oni ŝin ne akceptas. Ŝi malmobiliziĝis, mi ŝin persvadis alveturi al mi. La vojo estas nemalgranda, Zinjo tuj alveturis. Kaj tiam komenciĝis tiuj humiligoj, kaj ŝi, Vi scias, estas vundebla homo. Kaj kiel eblas kaŝi? Kiel mi povis kaŝi de ŝi? Mi, certe, penis. Sed la kanajlo obstinis, li, vidu, havis „sian vidpunkton“, kaj li raporti pri ĝi ne intencas. Nu, ĝenerale, Zinjo veturis en montaron al malsanulo, malvarmumis kaj mortis. Pneŭmonio. Tio, pro kio oni nun mortas malofte, sed se ne estas volo vivi... Kaj ŝi diris: „Nun por vi, Aŝĥen, estos pli libere“. Ho, Vlaĉjeto, mi ne povas tion rememori, mi murdus tiun, kiu tion faris. Mi deziras Vin peti, kamarado Ustimenko, mi scias, ke vi estas akra kaj bruska homo, estu pli singarda, eĉ kiam vi estas prava. Estu ne tia, kiel tiu „fisorĉistino Aŝĥen“. Homon eblas ofendi, kiel vundi. Kaj vundi eblas – morte. Kaj ankaŭ ofendo povas esti morta, pri tio en lernolibroj oni ne skribas, kaj la scienco pri tiu temo estas ankoraŭ en la glaciperiodo, multaj eĉ pensi pri tio ne riskas, kaj kelkaj jam, pro dia timo, krias „huŝ!“. Al tiuj, kiuj nur ekpensis.

Zinjon ni sepultis, kaj tiu sepulto estis pafo jam al mi. En malnovaj jaroj oni skribis: febro. Poste saĝaj saĝuloj decidis, ke la febro estis tifo. Do, tifo al mi ne okazis, sed per febro mi ekmalsanis. La koro jam antaŭ la febro misfunkciadis, kaj nun entute „ne tiras“, kiel diras ŝoforoj pri motoro. Certe, nia kolektivo min ne lasis sen atento, eĉ la estro vizitas kaj alveturigas florojn, sed ja Zinjo malestas? Kaj mi al tiu estro skribadis, humile petadis akcepti min. Li, vidu, tempon „ne trovis“.

Nu bone, ni lasu, kial nun diri pri tio!

Nun pri alia afero, same por mi malfacila. Vi scias, Vlaĉjeto, ke mi estas sola en la mondo. Mi havis nek edzon, nek, kiel oni skribas en romanoj, amoranton. Mi tre deziris infanon, ne ridu, tiaj konfesoj de maljunulino, kaj des pli ĝuste de mi, povas veki sinceran kaj infektan ridon, ĉu ne? Sed, kara mia Vlaĉjeto, tio estas tute ne ridinda! Min ne nur neniu amis, mi kun mia ekstera aspekto pri tio, kompreneble, eĉ ne pretendis, sed... Al mi neniu, neniam rilatis kiel al virino. Do, mi komencis fumi tabakon, sakri, kiel viro, sed infanon ja mi ne havis.

Jes, jes, certe, laboro, lerno, ĉion al la homoj, pri tio neniu rajtas disputi. Seninfanaj principe aŭ malfruintaj naski kaprinoj, al kiuj iliaj adorataj kaproj siatempe, por ne maltrankviligi sin, malpermesis naski, arde asertas, ke ankaŭ sen infanoj por ili estas bonege. Tion eblas kompreni nur kiel memfirmigon pro malespero. Kaj mi ĉiam sciis tiun senruzan veron.

Ne, min neniam timigis penso esti tio, kion oni hodiaŭ absurde kaj ofende nomas „patrino-solulino“. La ĉefa estas – esti patrino!

Mi ne malkovros por Vi Amerikon, Vlaĉjeto, se mi skribos, ke nenaskinta virino ne estas virino. Ne, temas ne pri fiziologio, kvankam ankaŭ ĝi multon signifas, mi skribas nun pri alio. Eblas ne naski, sed necesas eduki infanon. Eblas ne eduki, sed necesas fordoni sin al infano. Tio ne tiom gravas – ĉu li estas via aŭ tute fremda. Tion determinas nur tio, kion vi enmetis en lin kaj en kia kvanto – mi diras, certe, ne pri glukozo kaj proteinoj, sed pri forto de la sento. Katinaj sentoj al kelkaj adorantoj de la naturo, pri kiuj mi al Vi skribis, povas ŝajni sublimaj, tamen tio estas nur instinkto, sed ne spirito kaj forto de patrineco.

Kara Vlaĉjo! Mi vidis diversajn homoj, inklude ankaŭ virinojn, kiuj ne deziris ligi sin. Ho dio, kiaj en maljuneco ili estis malfeliĉaj, mizeraj vidvinoj. Kiel ili dorlotadis sin, kiel rilatis al si, al sia por neniu necesa sano, kiel fervore, preskaŭ kiel religia rito, ili nutradis sin jen per dolĉaĵo, jen per acidaĵo, jen per salaĵo. Kiel ili vestadis siajn velkantajn korpojn, kiel koncentriĝadis sur stultaĵoj kaj bagateloj, ne indaj je homo, kiel prononcadis vortojn: „komfortete“, „bongustete“, „varmete“, „dolĉete“. Mi paroladis kun tiaj: „Diablo vin prenu, parazitinoj, sentaŭgulinoj, al ni mankas flegistinoj, brankardistinoj, venu do, kiel vi povas, kiel vi ne hontas?“

Ne, ili ne hontis.

Ili ne hontis, kiam iu el ili mortadis kaj ŝin, tian, neniu akompanadis en sepulto.

Ŝi al neniu faradis malfeliĉon per sia morto – ŝi faradis nur klopodojn pro organizo de sia sepulto, tiela vidvino.

Jen la tuta memoro pri ŝi!

Preterirantaj, indiferentaj, fremdaj!

Mi pensis pri tio ankoraŭ en la juneco.

Mi deziris preni al mi fremdan infanon, sed tio estis malfacila en provinco. Al li oni rakontus, ke li ne estas mia. Kaj dum mi tion decidadis, ĉio miksiĝis en mia stulta vivo: mi ekamis!

Ne, ne pensu ion tian, mi petas: mi ekamis per pura, tiel nomata ideala, platona amo edziĝintan homon kaj krome amantan sian edzinon. Tio estis, Vlaĉjeto, plej elstara homo – hela kaj saĝa, forta kaj bonkora, grandanima kaj delikata, klera kaj simpla, tio estis ne kuracisto, nek inĝeniero, tio estis profesia revoluciulo, komisaro „de dio“, laŭ alvokiteco, komisaro, scianta kvar lingvojn, klera filozofo, li scipovis varmigi ajnan koron kaj per sola humuro, ironio, rido neniigi publike, nuligi malamikon de nia Soveta potenco.

Vi povas pensi, ke tio estas patologio, sed mi ekamis ankaŭ lian edzinon. Ja kiel eblis ne ami Lunjon, Lunjon, kiu pensis pri ĉiuj, krom si mem, kiu disdonadis sian salajron jam antaŭ ol ŝi ricevadis ĝin, kiu opiniis fiaĵo kaj filistreco havi pli ol unu jupon kaj unu robon, „ĉar por aliaj estas pli malbone!“

Soleca fisorĉistino en la juneco, mi aliĝis al ilia hejmo, mi klopodadis kun ilia infano, mi ne povis pasigi eĉ unu tagon ekster ilia familio. Mi eĉ venkis min kaj ellernis iomete kuiri laŭ lernolibro de kuirarto, por ne esti tiom nenecesa. Sed ĉu ili povis rimarki, kio estis metita sur ilian tablon? Ĉu tiu viando estis fritita aŭ rostita? Ĉu en brasikajn foliojn estas volvita tiu dolmo[55] aŭ laŭ la armena maniero, en la vinberajn?

Aĥ, Vladimiro Atanazijeviĉ, interalie, Vin ja ofendis la dio pri manĝado! Al Vi, same kiel al mia Vagarŝako, estas tute egale. Sed kiel mi deziris akcepti Vin ĉe mi kaj taŭge manĝigi! Vi ja, kompatinda, ne scias eĉ, kio estas dolmo aŭ vera sunsekigita bastermo[56], Vi eble eĉ lavaŝon[57] ne manĝis, ĉu? Kaj boranion[58] el kokidoj? Vi ja nian armenan konjakon permesas al Vi almanĝi per citrono, sed tio estas damnita postrestaĵo de la carismo, ne ridu – tion la caro Nikolaĉo elpensis, mi scias de fidindaj homoj. Armena konjako devas esti „almanĝata per maldika peco de sunsekigita viando aŭ per persiko, ĉio alia estas sakrilegio!“ Tiel diris al mi unu el la plej kompetentaj en tiu fako de la scio kuiristo-armeno. Mi al li, interalie, ne amputis la kruron, pro kio li opinias sin ŝulda al mi ankaŭ ĝis nun!

Mi denove deflankiĝis, maljuna pigo!

Al la afero!

Tie estis facile spiri, en tiu ĉiam neriĉa domo, kie en la rusa maniero boladis samovaro kaj manĝo signifis sandviĉetojn, kiel ĉe ĉiuj intelektuloj, kiuj vere ne havas tempon. Miajn kuirartaĵojn ili simple ne sukcesadis rimarki, kaj ankaŭ mi ne insistis. Se sandviĉetoj – do estu sandviĉetoj.

Kaj mi varmiĝadis ĉe ili el mia trafumita vivo de maljuna fraŭlo, el humida kaj mucida ĉambro, el stultaj kaj bruaj mastroj de la domo, kiuj perlaboradis per fiakrado, el nekropsioj en dissekcejo, kie la „prapatrino-naturo“ donadis al mi siajn surprizojn...

Kaj la plej ĉefa, la plej mirinda en tiu periodo de mia vivo: min ekamis ilia filo, Vagarŝako Sainjan. Ekamis, alligiĝis, parolis kun mi kiel kun parencino. Ja min neniu amis. Eĉ katinojn mi ne scipovis teni ĉe mi, ili min forlasadis, en mi ankaŭ por ili estis io forpuŝanta. Ĉe mi loĝis tri katinoj kaj ĉiuj foriris, la militon ne kalkulu, tiam ili devis paciĝi kun mi pro Zinjo.

Ĝuste Vagarŝako diris al mi la vortojn, kiujn mi neniam kaj de neniu aŭdis:

– Onjo Aŝĥen, – diris al mi la tute malgranda kaj treege digna Vagarŝako, – vi ja estas tre bela.

Rimarku, li ne demandis, li tion kategorie asertis, la eta laboremulo Vagarŝako. Tiu knabo tre ŝatis labori. Li ĉiam ion portadis: brullignon, korbon, ŝtonon, – eĉ kiam ankoraŭ ne scipovis paroli. Jen li alportis brullignon kaj diris, ke mi estas tre bela.

– Sed kial? – miregis mi.

– Neniu panja amikino havas tian nazon kaj tiajn belajn nigrajn lipharojn, – diris Vagarŝako klare kaj firme. Li ĉiam paroladis klare. – Kaj via voĉo estas kiel de Vij[59] mem...

En la pasinta tago mi finvoĉlegis por li „Vij“-on. Kaj li rememoris „levu miajn palpebrojn“ en mia plenumo.

Kaj li ree komencis porti brullignon – malgranda viro, plena de zorgoj kaj klopodoj. Kaj poste mi kun li kuiris tagmanĝon, kaj mi ploris. Mi kaj li estis duope en malplena loĝejo, kvazaŭ mi vere havas filon, kiun mi povas fidi.

Mi – kaj la infano.

La infano – kaj mi.

Preskaŭ mia infano.

Poste evidentiĝis, ke lin vere eblas fidi, kaj dume mi estis feliĉa. Por mi tute ne gravis, ke li havas panjon – Lunjon. Lunjo ja al ni ne malhelpis. Kaj la patro des pli.

Jen tiel, mia kara Vlaĉjo, troviĝis hometo, al kiu mi evidentiĝis necesa. Kaj eĉ tre. Mi okupiĝadis kun li, mi helpadis al li en la lernejo, mi – mi pentas – misturnis lian cerbon, „enamiginte“ lin en medicinon, de kiu li forsvingadis, kiel diablo de kruco. Li deziris esti inĝeniero kaj konstrui aerajn ŝipojn, mi faligis lin en abismon de anatomio. Li preskaŭ mordadis min, ke mi lasu lin kvieta, sed, kara Vlaĉjo, mi sentis, ne ridetu, en tiu grandorela, nervoza, ĉiam ekscitita knabo mi eksentis geniulon. Jes, mi, neniu alia. Kaj kiel avarulo, kiel akiremulo, kiel homo, serioze rilatanta al sia profesio, mi pensis: ne, mi ne fordonos tiun miraklon, tiun cerbon, tiun kapablon pri analizo kaj tiun malkredon pri pretaĵoj, ne fordonos al fremduloj. Mi estas sana, forta, kio ajn okazu, mi eltenos, tiu knabo estas destinita al kirurgio, al la nova, ankoraŭ estonta, ankoraŭ tute ne naskita, sed jam flagranta ie en jardekoj, kiam la cerbo de Vagarŝako maturiĝos ĝis tiuj mirindaj limoj, kiuj estas donitaj al li de la naturo.

– Via kirurgio estas scienco de lignaĵistoj! – kriadis li al mi.

– Ĉarpentistoj! – bruskis mi responde.

– En via kirurgio ĉio estas kontraŭscienca, – koleris li. – Skalpelo kaj tenajlo – jen via armilaro. Narkozaĵon vi verŝas sur ĉifonon. „Veluraj manoj“ ĉe vi estas supera komplimento. Ne delogu min, mi scias, kion mi faru.

– Estos via generacio, kiu provizos per teĥniko la sciencon, – diradis mi. – Vi! Viaj samaĝuloj. Nia medicino nun estas jam en stacidomo. Tuj aliros trajno. La trajno ekveturos...

Vagarŝako snufadis:

– Tute ĝuste. Ĝuste tiel! Vi eĉ ne povas elpensi aviadilon. En ĉaroj veturas via medicino. Ne malhelpu al mi lerni...

Sed mi malhelpadis. Mi kolerigis eĉ lian patron, kiu, ĝenerale, ne scipovis koleri. Li diradis al mi:

– Vi penas edzigi lin al neamata knabino. Vi ne sukcesos.

– Li ekamos, kiam kutimiĝos, – respondadis mi. – Li estas talenta, kiel dio, via grandorela Vagarŝako. Kaj mi ne fordonos tian talenton.

Vlaĉjeto, en noktoj mi, konata de Vi Aŝĥen Ovanesovna, – ne ridu, mi petas, – ne dormadis pro ĵaluzo, pro paroksismoj de ĵaluzo! Tiu malbela anasido komencis konstrui ian flugmaŝinon. Certe, li estis inventanta tranĉilon, por tranĉi panon, sed li estis foriranta de mi.

Ĝuste en tiuj tagoj mi trenis lin en malsanulejon. Oni operaciis infanon...

Uf, mi ne plu povas. Oni tuj injektos al mi. Vi skribis al mi, ke Via filino kreskas kaj saĝiĝas. Nasku, nasku pli da infanoj, tio necesas al Vi mem, kial Vi komencos „finiĝi“, kiel diradis niaj matrosoj en la medsanbato. Jen mi havas Vagarŝakon, kaj mi – ne eblas diri – tute ne timas, sed estas iel pli facile. Sed se li ne estus? Li baldaŭ venos kaj faros nepenetreblan vizaĝon de sperta, ĉion vidinta doktoro.

Saluton, kamarado Ustimenko, bonan matenon. Nokte mi preskaŭ foriris en la foran landon. Ĝenerale, mi tie hodiaŭ estis. Kaj sciu, Vlaĉjeto, tie estas nenio speciala. Estas nigre, silente, malplene kaj neinterese. Kaj mi revenis kaj aranĝis al ili tian skandalon, ke ili nun kolektis specialan konsiliĝon. Evidentiĝis, ke, dum ili turniĝis ĉirkaŭ mi, en la ginekologio okazis akcidento, kaj sufiĉe abomena.

Tamen, mi lasu tion, alie mi ne havos tempon skribi pri la personaj aferoj.

Do, tio estis la unua operacio, en kiu mia knabo konvinkiĝis pri tio, kiel ankoraŭ multe da ĉio eblas elpensi. Se Vi vidus poste tiun ardan vizaĝon. Sed tamen li studentiĝis al la Teĥnika instituto...

Nun la plej malfacila: en novembro de la 1937-a jaro antaŭ la festo venis tri homoj kaj arestis kaj la patron, kaj la patrinon de Vagarŝako. Ili arestis tiujn du plej bonajn homojn kaj pafmortigis. Mi restis duope kun mia knabo. Lin oni ekskomunikis el la instituto, min – el la partio. Mi ne forkonfesis, li same. Oni elpelis min el la laboro. La knabo iris labori kiel ŝarĝisto. Li nutradis min. Kaj mi kaŝadis de li, ke la patro kaj la patrino estas pafmortigitaj. Aĥ, kiel malfacile, kiel neeble estas eĉ nun, kiam pasis tiom da tempo, skribi pri tio. Oni diris al mi tiam, klarigis, ke civitano Sainjan „vendiĝis“ al iu spiona servo kontraŭ 5000 dolaroj. Kaj „entiris“ en la kriman agadon sian edzinon...

Nu jen: mi ne povis diri al la knabo, ĉar mi deziris, ke li estu komunisto, kiel lia patro. Mi sciis kaj scias, Vlaĉjo, ke se kiaj ajn malfeliĉoj sur nin falus, – ni estas komunistoj kaj mortos kiel komunistoj. Mi amikis kun bonegaj homoj, kaj ĉiuj ili estis komunistoj. En la plej malfacilaj tagoj de mia vivo al mi helpadis komunistoj. Ni eraradis kaj ne komprenadis, ni konfuziĝadis kaj ne sciis, kiun kulpigi, sed mi ne povis, ke mia knabo ekmalamu tion, pro kio kaj per kio vivis liaj patro kaj patrino, pro kio pereis en la cara punlaboro lia avo, ekmalamu tion, kio estis la ĉefa en mia vivo. Kiam mi estis kaj studentino, kaj kuracisto, kaj simple mezinteligenta homo, mi ne povis ne kompreni, kion signifas socia ordo de vivo en nia medicina laboro kaj kial ĝuste ni, la sovetiaj medicinistoj, proklamis la preventan medicinon kiel medicinon de estonteco. Tio estis ni, kiuj malkovris, ke en la nuna socio ne ekzistas individua sano ekster la socia. Tio estis ni, kiuj ribelis kontraŭ tiu medicino, kiu iĝis komerco pri lukso. Tio estis ni, Vlaĉjeto, kiuj deklaris al la terglobo, ke iliaj kuracistoj kun helpantaj farmaciistoj, aŭ inverse, vendas panon kontraŭ prezo de briliantoj. Nedivideblo de sano kaj ekonomia bonstato – tio estas tio, sur kio ni staras kaj ne povas alie. Jes, ni estas servantoj de la popolo, sed ne parazitoj en ŝminko de bonkoruloj, jes, ni ne estas lakeoj de filantropio de milionuloj, ni estas porbatalantoj de justa higieno en skalo de ŝtata organizo de sanprotektado, kaj tiun nian kapablon al ŝtata, tutpopola organizo ni pruvis en la milito per nia sanitara servo, pli bonan ol kiu ne konis la homaro...

Mi iomete ripozos.

Se vi deziras, rilatu al tio kiel al testamento de la maljuna Oganjan. Se mi ne povas testamenti al Vi paron da vilaoj kaj bonan renton, do iujn miajn konsiderojn iam en libera tempo vi relegu kun Vagarŝako – eble, ili al vi taŭgos. Kaj tio estas ne nur miaj konsideroj, tio estas konsideroj de la epoko, en kiu estis naskiĝanta nova socio.

Ankoraŭ kelkajn vortojn en la testamento, se jam kalkuli tiun ĉi paĝon tia. Vlaĉjeto! Instruu Vagarŝakon pri tio, ke li estu en sia scienca agado ĉiam tute senkompata al propra gloramo, samkiel entute al la homa gloramo. Ĉu vi komprenas? Gloramo en laboro estas fiaĵo kaj malpuraĵo. Kaj li estu kuracisto, antaŭ ĉio kuracisto...

Ho, laciĝis, laciĝis maljuna Oganjan, laciĝis, malfacile...

Tiom multe mi ankoraŭ devas al Vi skribi, sed mankas fortoj.

Al mi estis malfacile en tiu milito, Vlaĉjeto. Mi ne havis rajton malbone labori. Kaj Vagarŝakon oni ĉiam turmentadis. Turmentadis, malgraŭ la vortoj pri tio, ke „filo pri la patro ne responsas“. Turmentadis, ĉar li responsis kaj ne deziris ne responsi.

Mi batalis kun la knabo por li mem. Mi batalis en leteroj kaj ne havis kvieton. Li kvazaŭ forglitadis de mi, kaj mi timis nur unu aferon: mi timis, ke li foriros en moralan subplankon, ke li perdos sian Sovetan potencon, nu, kaj nia socio perdos talentan homon. Ne dirante jam pri tio, kion perdos mi, kiel mi finos mian vivon.

Sed ankaŭ tiam troviĝis komunistoj, kiuj ĉion komprenis kaj helpis al li retrovi sin mem en tiu tempo. Ĉu vi memoras nian komandanton? Mi iris al li, kaj li vokis unu faman submariston, kiu estis en prizono antaŭ la milito, kaj rakontis al li pri Vagarŝako. La submaristo estis veturonta por ripozo tien, kie lernis Vagarŝako, tie estis la familio de tiu homo. La komandanto petis:

– Bonvolu, Nikolao Timotejeviĉ, helpi al la junulo. Vi havas talenton altiri kaj malfermi korojn. Mi kaj la militkuracisto vin konvinke petas.

– Kaj kion mi devas fari? – interesiĝis la submaristo.

– Ĉiu soldato havas sian manovron, – subridis la komandanto. – Ne mi vin instruu.

Al la submaristo plaĉis Vagarŝako. Kaj al Vagarŝako – la submaristo. La submaristo kun sia nova bela Stelo sur la brusto kaj kun ordenoj venis al Vagarŝako en la instituton por vespero kaj sidis kun li, brakuminte lin ĉe la ŝultro. Poste aparte li vizitis la dekanon, poste – la sekretarion de ilia partiorganizaĵo. Li scipovis esti insista, kverelema, ĉarma, kaj kiel li scipovis timigi!

Vagarŝako komprenis: necesas koncentriĝi, necesas esti homo. Okazis terura malfeliĉo, sed li ne rajtas perfidi ĉion tion, pro kio estas donita al la homo lia sola vivo. Tiel li skribis tiun sian laboraĵon, kiu bruis en la instituto kaj pri kiu li mem al Vi rakontos.

Ĝenerale, nun Vi scias ĉion, mia kara Vlaĉjo.

Jen ankoraŭ kelkaj detaloj: proksimume antaŭ semajno aŭ antaŭ dek tagoj – mi ne tre bone memoras kiam – Vagarŝako demonstris al mi paperon, subskribitan de tre responsa persono. Kiom mi sukcesis kompreni, tiu papero estas faro de la manoj kaj energio de tiu fraŭlino, kiu nun skribas al li leterojn el Unĉansko. Tiu fraŭlino estas fratino de Via edzino, se mi ne eraras – de Vera Nikolajevna. Mi ne povas diri, ke k-dino Veresova estas al mi simpatia. Sekve...

Sed tio jam estas alia demando.

Ĉiuokaze, la sorto aranĝiĝis tiel, ke mia Vagarŝako post mia morto (li devas min sepulti, mi rajtas pri tiu komforto) veturos al Vi. Kaj Vi movos montojn, Vi ne retiriĝos kaj ne cedos: mia knabo, mia infano, la sola, kion mi havas, mia fiero, iĝos komunisto, iĝos tio, kio li devas esti.

Ĉu Vi komprenas tutan malfacilecon de la tasko, doktoro Ustimenko? Sed mi ja pri Vi garantiis, Vi estas mia daŭrigo, Vi nun estas kvazaŭ mi mem en la vicoj de nia partio. Vagarŝako ne povas, ne rajtas resti flanke, turniĝi al malbona pado, gliti al filistreco. Kun Vi li, certe, havos multajn malagrablaĵojn, Vi ja estas la sola, kiu „scias ĉion pli bone ol ĉiuj“, kaj Vi ĉiam estas por ĉiuj juĝanto – ĉiuokaze, tiel estis dum la milito. Aŭ Vi nun estas alia? Tamen, eĉ tiam en Vi kreskis io homeca, kaj kiam mi devigadis Vin manĝi, tiam al mi ŝajnis, ke tio estas Vagarŝako...

Aŭskultu, Vlaĉjo, kiel strange estas, ke mi neniam ricevos respondon de Vi al tiu ĉi letero, ĉu?

Do jen: ĉu vi deziras aŭ ne, sed Vagarŝako alveturos al Vi anstataŭ mi kaj forpasinta Zinjo. Ne ĉagreniĝu – li estas talenta. Tion mi skribas ne tial, ke li estas infano de mia koro, mi estas sufiĉe postulema kaj observema por distingi ordinarajn kapablojn disde talento kaj eĉ genio. Ie antaŭlonge mi legis mirinde memkontentan kaj filistran frazon pri tio, ke talento estas nur persisto, scipovo sidi, io kiel „obstino de la postaĵo“. Tio estas malalta, filistra, mizera imago. Sed se geniulo estas vundebla? Tiam kiel? Certe, en kondiĉoj de burĝa socio la ĉefa estas kapablo sidadi kune kun trabata forto, aŭ la trabata forto eĉ pli gravas, sed ĉe ni? Certe, persisto en atingado de planita celo estas bonega trajto, sed iam ĝi ja mankas. Ĝuste ĉi tie devas ludi rolon organizo de la socio...

Mi iomete ripozos kaj finskribos ĉion plej ĉefan.

La fiŝon oni ne sukcesis trovi. Sed anstataŭe troviĝis du ĉevalaj ĉirkaŭkoloj – ilin neniu ŝtelis, ili simple estis en la subtegmento. Finfine mi povos dormi trankvile pro la ĉirkaŭkoloj.

Kio koncernas la akcidenton en la ginekologio, do tie „ankaŭ maljunulino iam delogiĝas“. Mi ne komprenis kaj aranĝis tion, kio en la floto nomiĝas „skoldego“. Hodiaŭ mi majeste, sed tamen eldiris pardonpetojn. La aŭtoritaton eĉ sur tiu ĉi sojlo estas bedaŭrinde cedi. Ho, kiom ni estas vantemaj!

Mi daŭrigas: Vagarŝako ne estas persista. Li estas ofendiĝema kaj rompiĝema. Li ne estas instruita postuli kaj insisti. Li estas sinĝenema kaj neniam certa pri si. Al li aperas dekoj da ideoj, multajn el kiuj markis stampo de genieco – ne indas timi tiun vorton, – sed li mem ilin malakceptas kaj ĵetas en rubujon, ĉar scipovas absorbiĝi pri alio, nova. Lin necesas subteni, sed de li eblas ankaŭ postuli, mi petas, kara Vlaĉjo, sen frapoj per pugno al tablo, kiel tion scipovas Vi kaj mi.

Jen ĉio, Vlaĉjo. Tiun ĉi leteron mi traigos per fadenoj kaj sigelos per sigelvakso. Kun tiu ĉi letero Vagarŝako alveturos al Vi. Mi ne akumulis por li ajnan monon, kaj ni havas neniajn aĵojn, mi ne sukcesis. Adiaŭ, Vladimiro Atanazijeviĉ, adiaŭ, mia kara. Mi petas, ne mallaŭdu min pro tio, ke Vagarŝako ne simple alveturos al Vi, sed alveturos ankoraŭ kun peto de mi el la transmondo, legu – el nenie. Sed tio estas mia plej lasta peto, poste neniaj kaj neniam estos ajnaj petoj. Kaj mi turnis min ĝuste al Vi, ĉar mi fidas al Vi, kredas al Viaj moralaj kaj vivaj fortoj, kredas, ke Vagarŝako kun Vi ne estos soleca anime. Ne, Vi ne elreviĝos pri li, same kiel li pri Vi. Ĉu vi scias, kion mi al li diris: „Tiaj, kiel Ustimenko, – ruze flatis mi al Vi, – aŭ pereas, aŭ hardiĝas ĝis senmorteco de la animo“.

Ĉu bele dirite, Vlaĉjeto?

Adiaŭ, Vlaĉjo. Permesu al mi skribi – mi benas Vin. Ankaŭ Vi ja estas infano de mia koro. Kiel multe da vi ĉiuj enŝoviĝis en mian animon dum tiu longa vivo. Kaj kiel mi bedaŭras forlasi vin ĉiujn.

Kun komunista saluto. Aŝĥen Oganjan».

Bor. Gubin kia li estas

Certe, li agnoskis sian erarojn, – kiel li povis ne agnoski ilin, kiam persistaj anoj de la komisiono eltiris el la tipografio, kie estis presata la «Unĉanska laboristo», eĉ la manuskripton de la felietono pri «monstro Kraĥmalnikov»? La komisiono trovis nenies korektojn kaj sur la marĝenoj de la manuskripto, kaj sur la paĝo mem. Tute ĉiuj aludoj kaj palpebrumoj apartenis al la plumo de kamarado Gubin.

Li ŝultrolevis.

– Nu, okazas, mi troigis, – diris Boriso Emanueloviĉ per egala voĉo. – Mi ardiĝis kaj troigis. Sed materialoj ekzistis... La materialoj, vokantaj neniajn dubojn. Kaj se diri honeste, kun tuta rekteco, sen evitoj – tedis konformistoj, fremduloj, kaj ke li, civitano Kraĥmalnikov, ne estas fremdulo, – pri tio min neniu konvinkos...

La anoj de la komisiono sidis, Gubin staris. La anoj de la komisiono havis nepenetreblajn, severajn vizaĝojn. Bor. Gubin estis facile ridetanta. Ne orgojle aŭ majeste, sed simple ridetanta, kiel malfremda knabo, trafinta en peripetion pro cirkonstancoj, de li ne dependaj. «Vi ja komprenas, – estis diranta tiu rideto, – kaj ankaŭ mi komprenas. Ni ne tiru la aferon. Faru konkludojn, kaj ni metu punkton».

La komisiono faris neniajn speciale severajn konkludojn. Persone Bor. Gubin al Kraĥmalnikov ne venĝis, lia furiozo kontraŭ perfiduloj de la Patrujo – kontraŭ ĉiuj ĉi Postnikov-oj kaj Ĵovtjak-oj – estis komprenebla kaj vokis estimon. Ĉu A. P. Ustimenko? Diablo ŝin komprenos – kie ŝi estas kaj kio al ŝi okazis? Ĉiuokaze, tiu Kraĥmalnikov vokis nenian kompaton de la anoj de la komisiono. Tuta tiu historio embarasis la ĵurnalon, la urbon, la regionan centron, nun ili ne baldaŭ puriĝos. Ne, se jam oni donis al vi muzeon, do vi okupiĝu pri utilaj mineraloj aŭ aĉetu pentraĵon de Ajvazovskij, por ke lernejanoj lernu nialandan pentroarton laŭ originaloj, – ĝenerale, reflektu la modernan Unĉanskon kun ĉiuj ĝiaj atingoj. Eblas eksponi ankaŭ la pasintecon, ekzemple, kabanon de potisto en Nigra Ravino fine de la pasinta jarcento. Sed jen, li elŝoviĝis kun herooj!

Ĝenerale, al Gubin ili eĉ kunsentis. Ne ĉiuj, certe, sed kelkaj, speciale la ĉefo. Ne kunsentis al li, kaj eĉ en tre akra formo, la paĝigisto – Metuŝelaĥo de la tipografio, – raŭka, kaprazita, perdinta en la milito la brakon kaj la dentojn, kun enkaviĝintaj lipoj, Straŝko. Li elturniĝis esplori la laboron de la muzeo, dufoje konversaciis kun Kraĥmalnikov, vizitis lian loĝejon kaj eĉ kun Ŝtub parolis. Sed nenia lia trabata forto povis venki malviglan reziston de la komisiono.

Kiam la kunsido finiĝis kaj la anoj de la komisiono disiris, la ĉefredaktoro diris al Gubin inter kvar okuloj:

– Kaŝiĝu, Boĉjo, en profundan provincon. Faru paĝon anstataŭ Simoĥin, donu novajn informojn pri la movado de Droĵĵin, la buterkombinaton «Stalino» montru al la popolo, tamen ne de via nomo, certe, sed faru lokan paĝon. Tie Zoja Titkova donos aktualajn versaĵetojn, anguleton de humuro ni almetos, ne koleran, certe, sed el ilia murgazeto amikajn karikaturojn. Tamen sen filistra malica ĝojo. Fotaĵojn ni donos. Ĝenerale, kial mi vin instruu, vi estas sperta...

Gubin penseme kapjesis.

Vere, li estas sperta.

– Kaj por kiom mi «kaŝiĝu»? – demandis li.

– Ĝis svenos la fumo, – subridis Varfolomejev. – Ja tro Zolotuĥin koleriĝis – tio, certe, estas inter ni. Ni nun komencos ekskluzive pozitivan materialon donadi, vi kreos fortan paĝon, belan, la centra gazetaro rimarkos, Zinovio Simonoviĉ interesiĝos – kiu faris? Kaj mi tuj: «Nia punato Gubin».

– Por mi makulita ne tro gaje estas veturadi al malnovaj amikoj. Tion ankaŭ vi mem, Vsevolodo, komprenas!

– Sed vi kun rideto, kun rideto! – konsilis Varfolomejev. Kaj montris sian ideale blankan artefaritan dentaron. – Jen tiele – kun rideto. Kaj al kiu do tio estas interesa, kiu memorfiksos?

– Al la filistro tio estas ekstreme interesa. La filistron eraro de nia sovetia gazetaro treege interesas! Ĝuste tial mi ne estas kontenta. Ne devis ni lavi malpuran tolaĵon publike. Ni private pardonpetus Kraĥmalnikov-on, kaj fino. La makulo ja estas ne sur mi, sed sur la ĵurnalo.

Varfolomejev konfirmis la vortojn de Gubin per malgaja suspiro. Lia vizaĝo estis kuraĝa, severa, senriproĉa. Kaj ankaŭ la haroj estis belaj, cindrokoloraj. Tia aspekto, milite pitoreska, estadas ĉe malkuraĝuloj, tiaj, kiuj diradis dum la milito: «Morto ne estas timinda, timinde estas ne vidi la finon de la hitlera fiaventuro». Tamen, en la milito, pli ĝuste en ties dua eskalono, Vsevolodo Romanoviĉ kondutis pli ol dece. Eĉ, por ekstrema miro de siaj subuloj, iĝis kontuzita ĝuste en la avanfronto. Tamen, klaĉuloj asertadis, ke la surdeco de la majoro kreiĝis ne rezulte de kontuzo, sed post gripo, kiu vekis en la timpanaj membranoj de kamarado Varfolomejev malnovajn komplikaĵojn de skarlatino...

– Bone, – diris Vsevolodo Romanoviĉ, – vian sangon, Boĉjo, mi ne soifas, sed malaperu, kara! Ni vin punis, ĉu vi komprenas? Kaj tiun vian punon vi devas kuraĝe elteni. Kaj la tempo ĉion kuracas. Ĉu klaras?

– Klaras!

La ĉefo firme premis la manon al Gubin. Tio estis adiaŭa manpremo – por proksimume tri monatoj, ne malpli.

– Dankon, Vsevolodo! – respondis Gubin.

– Ne ofendiĝu!

– Estu sana.

– Mi estos. Monerojn kaj dokumentojn oni por vi aranĝas.

– Jes!

El la redakciejo Gubin direktis sin al la poŝtejo kaj longe elpensadis telegramon al tiu redaktoro de la revueto pri amatoraj teatroj kaj muzea laboro, kiu siatempe batis al Unĉansko, kie oni indulgas «monstrojn» kiel Kraĥmalnikov. La telegramo estis ruza, kun multsignifaj aludoj kaj plej koraj salutoj kaj deziroj pri ĉio plej bona, kaj ĉefe – pri plenumo de deziroj.

Ne, Gubin ne malhavis scipovon agi.

Kaj cirkonstancojn li ĉiam komprenadis bonege.

Ĝenerale la tempo laboris por li: erari, kiam vi estas tro maldormema, estas multe pli laŭdinde, ol erari, liberalante. Kio koncernas la vojaĝon, do vojaĝi li ŝatis. Sur la unua paĝo de lia notlibro estis skribite per klara, malgranda, rekta skribmaniero: «Foriranta trajno kaŭzas en mi nevenkeblan deziron veturi tra mia lando, kaj la Unĉanska regiono por mi, „kiel en malgranda guto“, estas mia lando!»

La unĉanskan regionon Boriso Emanueloviĉ vere konis bonege, konis laŭlonge kaj laŭlarĝe, kun ĉiuj ĝiaj ebloj, kun ĉiuj elstaraj homoj, konis ankaŭ distriktajn centrojn, uzinojn, fabrikojn, kooperativojn, kolĥozojn, konis akvujojn, arbarajn sovaĝejojn, malnovajn landvojojn, novkonstruaĵojn, konis eĉ vojturnojn, konis tute ĉion, sed nur de la parada flanko, ĉion ceteran li kvazaŭ neglektadis. Kaj tio plejparte kontentigadis la homojn, pri kiuj li skribis. Al edzinoj plaĉis, kiam pri la edzoj Bor. Gubin skribis, ke ili estas «miraklaj prodoj de la tero», patrinoj ĝojis, kiam legadis pri siaj filinoj, ke tia «ĉevalon haltigos plenkure, eniros al dom-incendi'»[60]. Por arteco Gubin fojfoje skribadis: «sana odoro de kanabaj fibroj», aŭ «antaŭe, kiam ĉi tie estis truoj-fenestroj, el kiuj la mondo montriĝis senĝoja kaj senkolora», aŭ «floras sur marĉeto modesta belulo butomo», – ĝenerale, la kreaĵoj de Gubin plaĉis, kaj en la teatro pri li oni flustradis:

– Bor. Gubin iras, jen, en la nigra!

Ĉio iris bone kaj eĉ bonege, kiam li skribadis pri pozitivaĵoj, eĉ se tiuj pozitivaĵoj estis pufigataj de li ĝis maldeco. Sed kiam li okupiĝadis pri materialoj, nomataj de Varfolomejev negativaj, tuj okazadis malagrablaĵoj.

Tiel okazis tuj post lia veno al Unĉansko, kiam Gubin kreis ĝenron de satira felietono kun elpensitaj familinomoj. Li mem skribadis tiujn ĉarmajn, senkolerajn, certe, humurajn aĵojn, kiuj ordinare finiĝadis per sciigo, ke la felietono ja ne estis, ĉar ĉio rakontita en ĝi estis ne pli ol sonĝo. Tiamaniere en la ĵurnalo aperadis kritika materialo, sed tia, kiu neniun persone ofendas. Tamen, la nova speco de felietono tenis sin nelonge: unu familinomo en ĝi evidentiĝis soni simile al alia familinomo, reale ekzistanta, la «responsan redaktoron» oni demandis, ĉu tio ne estas aludo. Varfolomejev koleriĝis kaj diris, ke satiraj felietonoj pri lokaj temoj perdis aktualecon. Gubin ofendiĝis, al li iĝis amare, ke Barbara, fidela legantino de la ĵurnalo, decidos, ke estis li, kiu ektimis skribi la felietonetojn.

– Ja vi, Vsevolodo, iĝis tre malkuraĝa, – diris Gubin. – Ĝis ridindeco.

– Interalie, kamarado Gubin, estis ne mi, sed vi, kiu elpensis felietonojn sen familinomoj. Mi petas, batu morgaŭ al malordoj en la tombejoj, ĝuste baldaŭ la laborantoj treniĝos funebri pri mortintoj.

– Do, ĉu kontraŭ Lubeznov bati, ke li ne sukcesas?

La redaktoro enpensiĝis. Lubeznov – la estro de la Departemento de la polico – estis homo ofendiĝema kaj sian policon gardadis kontraŭ la gazetaro en ĉiuj okazoj. Gardadis ĝis tio, ke eĉ leterojn de legantoj oni al li ne transsendadis – legantoj speciale petis pri tio.

– Jen, vidu! – suspiris la redaktoro. – Sed vi, kamarado Gubin, ne afliktiĝu. Vi ja estas dio de bela materialo, pozitiva. Faru lokan paĝon pri la Korsuna porkobredejo, ni subskribos per elvetura brigado, notos etajn mankojn, du-tri kliŝojn, organizanto de la paĝo estos vi...

– Ne taŭgos, – tranĉis Gubin. – Tedis al mi tiu ladviando!

«Ladviando» estis vorto de Barbara. Ŝi povis enmeti en ĝin plej diversan, sed ĉiam malbonan sencon. La ĉefa estis trompo. La ĉefa senco. Anstataŭ la dua fronto[61]. Anstataŭ la vera afero. Anstataŭ!

Kaj Gubin timis vortojn de Barbara. Jam ekde tiu fora vespero mem, kiam ŝi al li diris: «Lamu for!» Ekde tiu terura, renversinta tutan lian vivon vespero. Gubin timis ŝian mokan, preskaŭ malestiman rigardon, timis ŝian scipovon incitite balanci la piedon en defalanta ŝuo, la piedon, preskaŭ neniam atingantan la plankon. Kaj ŝiajn demandojn li timis:

– Ĉu vi, Boĉjeto, ne hontas tiel skribi? Vi ja komprenas, kiel fie estas vidi unu aferon, sed skribi tute alian. Homoj pensas, ke vi al ili helpos, rakontas al vi viajn malfeliĉojn, sed vi skribas, kiel ĉe ili estas bone kaj kiaj ili estas gajaj. Ja ili manĝas nesufiĉe, Boĉjeto, sed vi fie mensogas, ke ĉe ili estis malfacilaĵoj. Ĉu – estis? Ili plu estas – kaj nesufiĉa nutrado, kaj porciumaj kartoj!

Gubin konfuziĝadis, ne sciis, kion respondi. Se tio estus ne ŝi, li trovus respondon, kaj trafan!

Foje li diris al ŝi:

– Tio estis vi, kiu min pereigis. Mi povus iĝi ĉu vi scias kio?

– Kio? – simplanime demandis ŝi.

– Se mi scius, kion vi bezonas, – konfuziĝinte, komencis klarigi Gubin, – se mi komprenus, kiel mi devas skribi por vi...

– Kiel por ĉiuj: veron. En ĵurnalo devas esti vero. Ne aludu pri nia ekspedicio, ke ni tuj ion malkovros. Ni ne malkovros. Nia estro estas kreteno. Skribu, ke vane brulas ŝtata mono, granda mono...

Ne, kun ŝi ne eblis paroli!

Kaj li preskaŭ ploris, ĉar li ne elpensis sian amon. Li vere amis ŝin ekde tiu tago mem, kiam ŝi, laŭ ŝiaj propraj vortoj, «ekturnis la kapon al Boĉjeto, por turmenti Vlaĉjeton, kiu eĉ nenion rimarkis».

Ĉie, ĉiam li pensadis pri ŝi.

Li malamis zorgigi sin, sed fojfoje sendadis al ŝi sendaĵojn, kiuj nepre venadis reen. Foje li demandis ŝin:

– Sed se tiun buteron kaj tiun kolbason sendus al vi via Ustimenko?

La okuloj de Barbara ekbrilis.

– Ĉu vi scias, ĉiufoje, kiam sendas vi, mi pensas – se subite tio estas Vlado? Ne, li ne sendos. Kaj ne ial. Simple li ne havas tempon.

– Sekve, vi opinias, ke mi havas multe da libera tempo?

– Certe. Vi ĉiam estas libera. Kaj li neniam. Eŭgeĉjo al mi rakontis, laŭ vortoj de lia edzino – tiu belulino, ke nokte li parolas en dormo, Vlaĉjo. Kaj nur pri sia malsanulejo. Kiaj tie povas esti sendaĵoj...

Ŝiaj okuloj plu lumis arde kaj karese. Kaj subite, silentinte, ŝi diris tian senhontan kaj terurintan Gubin-on frazon, ke li simple rigidiĝis:

– Kiel mi dezirus vivi kun li, Boĉjo. Kiel mi dezirus. Li ĉe mi ne babilus en dormo, ne. Tio ĉe ni ne estus. Li ĉe mi dormus, kiel ŝtipo. Ĉu vi komprenas, amikino?

Kiela amikino!

Kaj poste ŝi kuraĝis peti:

– Aŭskultu, vi ja kun li renkontiĝas. Konsilu al li edziĝi al mi.

– Al vi eĉ fiereco ne restis! – dolĉe ofendis ŝin Gubin.

– Ne restis! – kapjesis Barbara. – Kaj neniam estis. Tio ja estas ridinda, kiam oni amas. Kiam ne amas – tiam, certe...

– Sed li estas edzo kaj amegas sian familion. Ĉu vi forkondukos patron disde la filino?

– Ĉio estas mensogo! – forsvingis Barbara. – Ĉu mi lin ne konas?

Kaj, subite vigliĝinte, kun brilantaj rondaj okuloj, kun subite surverŝinta la vangojn arda kaj delikata ruĝo, ŝi ekparolis, kvazaŭ en deliro:

– Diru al li, diru, vere. Mi deziras kun li manĝi, dormi, vekiĝi, deziras lin manĝigi, naski de li infanojn – multe. Mi ne scias, mi nenion bone komprenas, sed ja oni skribas, ke sur la tero ekzistas feliĉo. Ĉu, Boĉjo?

– Ne ekzistas! – venĝeme respondis li.

La ruĝo foriris de ŝiaj vangoj, la okuloj estingiĝis.

– Foriru! – ordonis ŝi. – Iru al viaj «personoj». Vi ja ĉiam skribas, kiel ĉiuj estas feliĉaj.

Li foriris kaj ebriiĝis en tiu vespero. Kaj matene ekiris al siaj «personoj».

Preskaŭ kun ĉiuj el siaj personoj Gubin parolis familiare. Oni lin opiniis amiko ankaŭ en la familio de fama lokomotiv-stiristo, iniciatinto de la movado, nomata «droĵina» – Jakobo Stefanoviĉ Droĵĵin, dum vojaĝoj li noktadis ĉe sekretarioj de distriktaj komitatoj, ĉiam kaj tute fidinde akordigante kun ili «temaron kaj personojn» de tiu ĉi distrikto kaj ne permesante al si kontraŭdiri al ĉiu el ili, kaj priskribadis li nur tiujn, kies steloj nur komencis leviĝi, nepre ĉe ĉies subteno, sed ne spite al iu, ĉar ajna «spite» povus esti graveda je sekvoj, kiujn Boris Gubin abomenis.

Barbara ankaŭ tion divenadis en liaj skribaĵoj. Kaj rakontadis al li pri li, kvazaŭ ŝi havis tian grandigan vitron, tra kiu ŝi povis observi la tutan internan, kaŝitan vivon de Bor. Gubin.

– Mi deziras esti venkanto en la vivo! – foje kriis li al ŝi. – Mi deziras esti konkeranto!

– Stultulo! – kun malestimo kaj abomeno prononcis ŝi. – Vi estas lakeo de rapide fluantaj tagoj, sed ne venkanto de la vivo...

Li subridis:

– Ege bele!

– Kaj vere! – kolere aldonis Barbara. – Sed ĉe tio la plej abomena estas tio, ke vi estas kapabla. La plej malgaja kaj abomena.

Gubin petis:

– Edziniĝu al mi. Ni forveturos, ĉion rekomencos. Mi skribos tiel, ke vi ne hontos.

– Ĉu vi same havas «bagnan konsciencon»? – kun malbonkora brilo en la okuloj demandis ŝi. – Ĉu vi memoras, ŝajne Hugo skribis pri tiu «bagna konscienco»? Ne, Boĉjo, vi al mi ne taŭgas!

– Kaj neniam taŭgos?

– Mi timas, ke ne! – respondis ŝi.

Sur ŝiaj genuoj kuŝis libro, li ĵetis rigardon – Galsworthy. «Mi timas, ke ne» – tio estas el Galsworthy. Kaj la «rapide fluantaj tagoj» de kie?

Kiam li pensis pri Barbara, sango frapadis en liaj tempioj. Gubin amis ŝin furioze, li povus iĝi vera homo kun ŝi, ŝi farus el li ĉion, kion ŝi dezirus. Kaj sen Barbara li estis malforta.

Ŝi divenadis liajn ruzaĵojn tuj, divenadis tiam, kiam li ilin eĉ ankoraŭ ne elpensis: foje, kiam el lia teko elfalis infanaj duonŝuoj, ŝi demandis:

– Ĉu delikateco? Vi profitos mil procentojn?

Aĉetante la duonŝuojn, li pri nenio kalkulis: simple rememoris, kiel malriĉe vivanta kun sia fileto vidvo Simoĥin serĉis por la knabo ŝuojn. Sed kiam Barbara diris al li pri mil procentoj, li komprenis – jes, ŝi pravas, la vidvo amikis kun Zolotuĥin, Zinovio Simonoviĉ ŝategis la fortan kaj honestan laboranton, absolute fidis lin kaj pri ĉio kun li konsiliĝadis. Veturigi laŭvoje al la «Ruĝa kombinato» la duonŝuojn kostis nenion, Simoĥin Gubin-on ne povis suspekti pri io ajn, tro malsamajn vojojn ili havis. Simple subite diros Simoĥin al Zolotuĥin senkaŭze, en libera tempo:

– Ja bona viro ĉe vi estas tiu gazetisto – Gubin.

Kaj jen mil procentoj. Ili, tiuj miloj da procentoj, en la vivo de Gubin ĉiam estis planitaj. Intencante vojaĝi tra la regiono, li nemalmultan tempon malŝparadis por aĉetado de donacoj, kiujn li nomadis «luksaĵetoj». Luksaĵetoj plej ofte havis nenian materian valoron, sed anstataŭe ili malkovradis al amikoj direktoroj, prezidantoj, ĉefinĝenieroj kaj iliaj edzoj la animon de la mokema aspekte kaj tute ne sentimentala fama ĵurnalisto: Gubin, evidentiĝis, ĉion rimarkadis, ĉion memoris kaj neniam konfuzadis. Al Lidia Zakarijevna en Krasnogorje, la edzino de Novikov, la direktoro de la buterkombinato, Boriso Emanueloviĉ alveturigis necesan por ŝia patro preparaĵon kontraŭ reŭmatismaj doloroj. Por la direktoro de la «Granda Ramenska ligna fabriko», silentema kaj morna Ŝtiĉkin, Gubin akiris trofeajn olefarbojn kaj keston da sepio – li eksciis, ke Ŝtiĉkin «plezurigas sin» per pentrado kaj ne pentras nur pro manko, kiel li grumblis, de la «duonproduktoj». Al la edzino de la lokomotiv-stiristo Droĵĵin Gubin transsendis semojn de asteroj, rezedoj kaj krizantemoj en kovertetoj kun medaloj, kronoj kaj krucoj de fama munkena florkultivisto. Tiujn semojn li «elskuis», laŭ lia esprimo, el ĝuste tiu regionologo Kraĥmalnikov, kiun li iomete pli poste kondukis ĝis memmortigo per siaj aludoj.

Gubin proponadis al amikoj ankaŭ konsternajn monsumojn, firme sciante interne, ke li al neniu, neniam kaj nenion donos. Monon li akumuladis avide kaj pasie, febre revante, ke iam ili subite necesos al Banjo. Nur al ŝi, nur por ŝi, nur pro tiu momento, pensadis li, dufoje en semajno li venadis en ŝparkason kaj skribadis rublojn per literoj – por la konto.

Kaj proponadis li tiel:

– Prenu de mi ĉirkaŭ dek mil por tempo, – diradis li subite al Ŝtiĉkin, malfacile vivanta per la direktora salajro kun grandega familio. – Vi ja trostreĉiĝas, strangulo! Ĉu mi ne rimarkas? El la kaso de interhelpo vi ne eliras, eĉ la pantalono truiĝis. El milito kun via idiota honesteco, certe, krom truoj en la organismo, kion eblas alveturigi? Dek – dudek mil ĉe mi kuŝas en ŝparkaso sen movo, mi ja estas tute sola sur la tero. Ĉu vi aŭdas, Viktoro? Zoja Aleksejevna, sufloru al via avarulo...

Viktoro kaj Zoja interŝanĝadis rigardojn, afekciitaj de grandanimeco de la amiko. Kaj kompreneble rezignadis, sed neniam forgesadis tiun proponon. Kaj se al Gubin ŝajnis, ke oni povas de li peti monon, li rakontadis pri si moke, vokante ĉies kunsenton:

– Unu persono, mi ne precizigos kiu, homo aspekte simpatia kaj de ĉiuj vi bone konata, prunteprenis de mi ĉiujn miajn dudek tri milojn. Kaj nun diras – mi ne redonos antaŭ la Novjaro, murdu min, se vi deziras. Miaj financoj estas limigitaj. Kaj vi estas solulo, povos vivi. Edziĝu, diras, al riĉa vidvino...

Gubin-on oni tre kompatadis.

Multaj sciis pri lia malsukcesa amo. Al Barbara li vere estis fidela, aliajn virinojn, krom ŝi, li simple ne rimarkadis. Al la edzinoj de la amikoj tio plaĉis, Lidia Zakarijevna, al kiu li foje rakontis pri Barbara, esprimis tiel:

– Homo, kiu povas ami, kiel vi, dum tiom da jaroj, ne povas esti malbona homo...

– Ĉu vi tiel pensas? – malgaje interesiĝis Boriso.

La frazo de Lidia Zakarijevna multe disvastiĝis. Oni kutimiĝis opinii Gubin-on bona knabo, rompinta sian vivon pro persona dramo.

– Kiel en kino, – diris Droĵĵin penseme, eksciinte pri Barbara de sia edzino. Kaj, strabinte al Irina Ivanovna, sia dika edzino, kiun li ĉiam manĝigadis, kiel meleagrinon, kaj freneze ĵaluzadis dum la tuta vivo, la lokomotiv-stiristo aldonis: – Vi, probable, ne kapablas al tiaj sentoj. Eĉ dum la milito vi sukcesadis moki min. Malgraŭ tio ke estis tia magra...

La amikoj kompatadis Boris-on, al la edzinoj de la amikoj ŝajnis, ke li, fraŭlo, malbone nutras sin kaj estas neprizorgita. Lidia Zakarijevna sendadis al li sendaĵojn: buteron, kazeon kaj diversajn fromaĝojn, persvadante en leteretoj «ne elmeti almenaŭ ĉion tuj sur la tablon por la unuaj renkontitoj, kio estas en via karaktero». La fama lokomotiv-stiristo Droĵĵin sendadis al li kun okazoj kestojn da pomoj el sia ĝardeno, el Ramensko li ricevadis dense salitan rozkoloran lardon, en la lignofabriko oni faris por li meblaron de moderna stilo, kaj sufiĉe elegantan, dum pagis li la mendon kiel seglignon, tio estas preskaŭ simbole. Gubin, certe, dankadis, kaj eĉ tre varme, sed nur ne en skriba formo. En letero li al neniu kaj pri nenio ŝuldis. Tamen, tiujn cirkonstancojn neniu kaj neniam rimarkadis: suspekti Gubin-on pri troa singardemo ĉe lia, ŝajne, plene malfermita animo neniu kuraĝis.

En nunaj malgajaj, malvarmaj tagoj, post ĉiuj mallaŭdoj, Gubin freneze ekdeziris per ajna kosto almenaŭ por minuto ekvidi Barbara-n. Kiam li pensadis pri ŝi, pri tiu, kiun li eĉ neniam kisis, li sentadis sekecon en la buŝo, doloradis la vangostoj, ĉio fluadis antaŭ la okuloj – eblis eĉ iri konsiliĝi kun psikiatro. En tiu obseda deziro vidi estis io malnovmode humiliga, mizera, simila al enamiĝo de provinca maljuna damo al ĉefurba tenoro, sed li nenion povis fari kun si, tio estis super liaj fortoj. Verŝajne, se tiam ekduelus kontraŭ la amo la plej forta el liaj emocioj – timo, la amo venkus. Sed Barbara lin ne amis...

El Unĉansko Gubin forveturis longe antaŭ mateniĝo. Varfolomejev disponigis al la malfavorata talentulo sian aŭtomobilon. Ŝoforoj ŝatis veturi kun Gubin, li ĉiam zorgadis pri ili kaj scipovis kaj sate manĝigi, kaj drinkigi vespere, kaj kuŝigi dormi en varmo kaj komforto.

– Ĉu por longe ni veturas? – demandis senĝena Procjuk. – Ĉu por provizore aŭ vi longe esplorados materialon?

– Vi prefere turnu vian stirradon, – eksplodis subite Boriso Emanueloviĉ. – Jen, babilado...

Procjuk ofendite tiris la longan nazon kaj por longe eksilentis. Post du horoj da vojo, kiam tute tagiĝis, Gubin ordonis turniĝi de la landvojo sur la vojon al la distrikta centro Ŝĉipaĥino.

– Ni enkotiĝos ĉi tie! – promesis Procjuk.

– Se ni enkotiĝos – vi eltiros!

Li devis ekvidi Barbara-n. Per kia ajn kosto. Por kio – li ne sciis mem. Verŝajne, ion bonan li ne povis atendi. Sed li ne povis ne ekvidi ŝin, jen ĉio.

La promeson Procjuk plenumis, ili vere enkotiĝadis kaj glitadis surloke plurfoje kaj nur ĉirkaŭ la naŭa horo de vespero, frostotremantaj, elturmentitaj kaj ebriaj, ĉar ili varmigadis sin per prenita por la vojo vodko, enveturis en la distriktan centron. Deĵoranto de la distrikta policejo diris al la raportisto, ke la geologoj antaŭlonge elveturis, el la tuta skipo restis nur du «fraŭlinoj». Ili loĝas en privata loĝejo ĉe la akvopumpilo sur la Lenin-strato, tie ankoraŭ apude estas feraĵa vendejo.

Barbara ne estis hejme. Kaj la alia fraŭlino same. Suferante pro kapdoloro, Gubin sidis iom en la ĉambro, en kiu loĝis Barbara. Ĉi tie estis multaj libroj, ili kuŝis ĉie – kaj sur frostaj fenestrobretoj, kaj sur tabloj, kaj amase sur la kofro. Kaj sur la muro pendis fotaĵo de brava militisto kun tonditaj lipharoj, en malalte sidigita kaskedo. La militisto globigis la okulojn al la fotisto, kaj en lian larĝan bruston sub ordeno kaj medalo estis enpresita subskribo:

Se neniam ni plu revidiĝos,
Tiam tia do estas la sort',
Tiam por vi eterne fiksiĝos
Mia bildo senmova post mort'.

La lasta linio estis jam sur la ventro de la brava militisto.

– Edzo mia, Petro Zosimoviĉ, – diris la varmege spiranta, dika mastrino. – Ĉefserĝento.

Gubin demandis sufiĉe stulte:

– Ĉu heroe pereis?

– Kial? – ofendiĝis la virino. – Jen vi diris! Li en la Ŝĉipaĥina distrikto estras pri kulturo. Kion vi diras – pereis!

Gubin pardonpetis kaj, interesiĝinte, kie povas esti nun Barbara Rodionovna, ekveturis en la Domon de invalidoj. Laŭ vortoj de la mastrino li komprenis, ke ĉiujn lastajn vesperojn ŝia loĝantino pasigas tie.

En la kontrolpasejo la raportista karto de Gubin kaŭzis ioman tumulton. Elkuris, viŝante la grasajn lipojn, renkonte al la gasto eĉ la direktoro mem, sed Gubin ne akceptis la proponitan kitelon. Li simple kaj ĝentile petis voki al li Barbara-n Rodionovna-n Stepanova-n.

Ŝi ne eliris, sed elkuris – rapida, kvazaŭ ŝi vere atendis lin. Sed li komprenis, el malproksime rigardante al ŝiaj rapide kurantaj kruroj, ke ŝajnas al ŝi, ke alveturis Ustimenko. Ĉiam ŝajnas. Nur lin ŝi atendas. Tio estis dolore kaj humilige por li tiel pensi, sed li ne eliradis el la ombro apud la barilo sub helan lunan lumon – ŝi ankoraŭ iom tiel feliĉe kuru al li.

Sed ŝi rekonis kaj haltis malproksime.

– Ĉu vi? – aŭdis li ŝian egalan, nenion esprimantan voĉon.

– Ja kiu alia? Certe, mi!

– Mi legis, – diris ŝi, malrapide kaj kvazaŭ sendezire alirante al li. – Mi legis ĉion. Tio estas terura, tio, kion vi faris.

– Sed Kraĥmalnikov...

– Vi ne pro Kraĥmalnikov tion faris, – per same egala, malviva voĉo daŭrigis Barbara. – Vi al Ustimenko pafis. Vi al la plej bonaj...

Ŝia voĉo rompiĝis. Eĉ tiel, egale kaj nelaŭte, por ŝi estis malfacile paroli kun li.

– Al la plej bonaj... Ja Postnikov... Ja Aglaja Petrovna...

Ŝi faris ankoraŭ paŝon al li, kaj li retiriĝis, enpremiĝis en tabulojn de la barilo. Nun ankaŭ ŝi eniris en mallumon, en la ombron.

– Banjeto! – malforte prononcis li.

– Foriru! – ordonis ŝi. – Ĉu vi aŭdas? Kaj se vi aliros al mi publike, mi batos vin al la vizaĝo, por poste klarigi al ĉiuj, kiu vi estas. Foriru por ĉiam, fiulo!

Ŝi diris kaj forkuris reen, kvazaŭ li postkuris ŝin.

Kaj kiam li estis foriranta tra la kontrolpasejo, la enirejgardisto kaj la direktoro militsalutis lin. Tiaj birdoj, kiel raportisto de regiona ĵurnalo, malofte alflugadis ĉi tien...

Ikso kaj ipsilono

Estis tempo, kiam antaŭ operacio li pensadis pri la malsanulo kaj faradis interne diversajn kolerajn kaj patosajn ĵurojn «eltiri lin per ajna kosto!». Estis tempo, kiam al li sufiĉis fortoj je horo antaŭ la komenco de la operacia tago konsoladi parencojn per vortoj, kiujn li ne tro kredis. Jam en la tempo de la milito li scipovis furioze kompati, kaj nemalofte lia buŝo kurbiĝadis sub la gaza masko pro kompato al suferoj de tiuj, disŝiritaj per vundoj, kiujn oni metadis sur lian operacian tablon. Li ankaŭ sakradis kaj insultadis siajn ĉirkaŭantojn nur tial, ke li kompatadis, kaj la flegistinoj komprenadis tion, kaj kiam li lanĉadis siajn «fioriturojn» – ne ofendiĝadis, sed kompatadis lin samgrade kun tiu vundito, kiun li penis «eltiri», laŭ lia ĉiama esprimo. Liaj flegistinoj, viŝante al li la surverŝitan per labora ŝvito vizaĝon, same faradis tion ankaŭ al la vundito, viŝante suferan ŝviton per sama movo. Li komprenadis tion kaj sakradis ankoraŭ pli bizare kaj forte. La malbeno de lia profesio – kompato – maljunigis lin pli frue, ol la perdo de la edzino kaj la filino, ol la propra, preskaŭ senespera malsano, ol ĉiuj plagoj, malfeliĉoj kaj ofendoj, kiuj falis sur lin dum la tuta vivo.

Sed ekde lundo li firme decidis preni sin en la manojn.

Tio okazis subite, spontanee, instinkte. Li eĉ miris pri racieco de la instinkto de memkonservo, kiu subite tiel arde ekbrulis en li.

Por manĝokupono oni donis brasikon – li ne retenis sin kaj manĝis ĝin kun oleo, kiel estis skribite sur la botelo, kun cepo kaj vinagro. Kaj, suferante en la longa nokto pro pirozo, venis al konkludo, ke necesas abrupte ŝanĝi la vivmanieron. Ne eblas venadi hejmen el la malsanulejo tute senforta. Eĉ la dentojn li ne havas tempon ripari. Pro kia diablo!

Tiaj paroksismoj al li okazadis ankaŭ antaŭe, kiam ankoraŭ vivis Ksenia Nikolajevna kaj Sanjo.

– Kaj prave! – respondadis al li Ksenjo post liaj edifaj paroloj. – Certe! Vi ĉe mi estas brava, finfine saĝiĝis...

Li komprenadis, ke ŝi mokas lin, sed tiam li estis juna kaj sana, kaj li havis fortojn por ĉio, sed nun – al porkoj! Ne vane kirurgoj evitas operacii proksimajn al si homojn, kaj absolute prave diris iu el granduloj, ke li povas permesi al si lukson de amikeco kun tiu, kiun li estas operacionta, nur poste, kiam ĉio finiĝos bone.

Ekde lundo li firme decidis, pripensante kaj kalkulante iron de operacio, tute ne imagi al si tiun malsanulon, kiun li operacios. Ikso kaj ipsilono, kaj fino. Marde li tion sukcesis, eĉ kiam en lia fortega mano aperis la malgranda kaj malnova krajoneto – amiko de noktaj serĉadoj kaj decidoj, kaj kiam li kun la amiko-krajoneto (Bogoslovskij, certe, neniam kuraĝus konfesi al si, ke tiun krajoneton li opinias sia amuleto) duope komencis skizi variantojn de tio, kio okazos morgaŭ. Sed en la dissekcejo, en la sekva tago, Nikolao Eŭgenjeviĉ «ŝanceliĝis» en siaj novaj konvinkoj.

Fojfoje li pasigadis ĉi tie multan tempon. Okazadis, ke ĉi tien venadis ankaŭ Ustimenko. Same kiel antaŭ jarcentoj, ĉi tie mortintoj helpadis al vivantoj. Vladimiro Atanazijeviĉ silente staradis malantaŭ la dorso de sia instruisto, la maljuna Paul Hebeisen, la patologo de la malsanuleja kvartalo, suspirante kaj pensante siajn pensojn, rigardadis al la tranĉilo de Bogoslovskij de la alia flanko de la dissekca tablo. Fojfoje inter ili tri eksplodadis disputo, pasia, furioza laŭ interna ardo, sed tiel eleganta, tiel korekta, tiel inda laŭforme! Ĉi tie Ustimenko iĝadis denove kuracisto, sed ne gardisto, kiel li pensadis pri si kolere kaj moke, ĉi tie li plurfoje deziris lasi al diablo ĉiujn siajn I-profilajn trabojn, cementon, dorsajn tabulojn, porciumajn kartojn, preni skalpelon kaj reveni «el gastado hejmen», por neniam plu perfidi tion, kion li tiel fidele kaj senĉese amis. Tio estis, certe, kaj ridinda kaj stulta, sed Barbara kaj la dissekcejo kuniĝadis en lia imago en iun sencon de tiu vivo, kiun li por ĉiam perdis, ŝanĝinte, kiel al li fojfoje ŝajnis, pro sia propra stulteco al vantaĵo kaj bagateloj de efemera administra agado.

Ĵaŭde por Bogoslovskij estis fiksitaj tri operacioj, kaj por unu el ili li vizitis la dissekcejon. Fakte li simple deziris babili kun la maljunulo Hebeisen, iomete «freneza», kiel oni diradis pri li, – la sovetiaj trupoj trovis lin ie en ruinoj de okupita de germanoj Vieno, kie li kaŝiĝis, perdinte ne nur ĉiujn parencojn, sed por longe eĉ la propran nomon. Ustimenko obtenis lian nomumon en Unĉanskon, kaj al Hebeisen iom post iom revenadis trankvilo, senofenda humuro, scipovo diri al kuracistoj tiun lastan veron, kiu ankoraŭ longe estos trovata sur la dissekca tablo.

– Saluton, Genosse Hebeisen, – diris Bogoslovskij.

– Bonjour, monsieur, – respondis Hebeisen. Li lernis ankaŭ en Parizo, multe laboradis tie kaj ofte neatendite transiradis al la franca, kiun ĉi tie neniu estis komprenanta.

– Atentu, atentu, – avertis Bogoslovskij. – Vi ree absorbiĝos...

Tra la larĝe mafermita pordo li rigardis, ĉu por li troviĝos kadavro, sed nenion ekvidis.

– Nu, ĉu ne estas amuze, – ekparolis Hebeisen germane, – junularo al mi ne venas. Kaj tre malofte venadis. Ju malpli da sperto, des malpli ili timas neatenditaĵojn dum operacio. Ne vane la gotingena Johann Frank plendis: «Kiam mi estis juna, malsanuloj timis min, kaj nun, grizhariĝinte, mi mem timas malsanulojn»... Ĉu estas malgaje maljuniĝi, Nikolao Eŭgenjeviĉ?

– Ĉu mi tiom rimarkeble maljuniĝas?

– Petzold asertis, ke la plej danĝeraj malsanoj estas tiuj, ĉe kiuj la malsanulo ne spertas suferojn. En tiu senco li opiniis la plej terura maljunecon, se ne kalkuli stultecon...

– Iru al diablo! – diris Bogoslovskij. – Ĉiam vi ion ellegas, pro kio iĝas naŭze...

Venis Ustimenko, kaj Hebeisen ŝaltis por ili senombran lampon – tio estis jam rezulto de «cirkulo» de la marmoro, ricevita de Bogoslovskij.

– Ĉu bele? – fanfaronis la profesoro.

– Mi pensis, ke vi al mi diros dankon.

Kaj, vokinte ekdormetintan helpkuraciston, Bogoslovskij prenis skalpelon. Ustimenko, kiel ĉiam, staris malantaŭ lia dorso.

– Necesus fari la klasikan «Billroth-2», – diris Nikolao Eŭgenjeviĉ, – sed kiel mi iros, se antaŭ lia ventro eksplodis mino? Kaj lin flikis iu kreteno. Rigardu la bildon!

Triope ili rigardis la radiografaĵon, miris pri ŝercoj de la milito kaj rezonis, kion tamen ili faru? Almezurinte sur la kadavro kaj ekzercinte pri tio, kion ĝuste li decidis fari morgaŭ, Bogoslovskij gardeme, kiel ĉiam, kovris la korpon per tuko kaj ekiris lavi la manojn.

– Genosse Ustimenko, – komencis Hebeisen kaj eksilentis, fiksaŭskultante.

Bogoslovskij estis laŭte parolanta kun la helpkuracisto.

– Genosse Ustimenko, – ripetis la maljunulo. Li ekparolis en la angla kaj en la rusa, en la angla bonege, kaj en la rusa tre malbone. Sed Vladimiro Atanazijeviĉ komprenis tuj. Temis pri Barbara. Nur ŝi povis aranĝi tiun diboĉon en gasteja ĉambro. Nur ŝi povis tiel senespere mensogi pri «kaviaro, kiun oni manĝas per kuleroj». Kaj ke «la afero estas aĉega» – tio estas ŝiaj vortoj. Kaj ke ŝia nomo estas Nonna Barbarovna – ho, Barbeto, Barbeto!

– Kial do vi antaŭe al mi ne rakontis? – levis la okulojn Ustimenko. – Ja ĉio ĉi okazis antaŭlonge?

«Ekvidinta falko», aglo, ekvidinta lupon en stepo, – tiel ŝi klarigadis al li, al kio li similas. Tion ne eblis traduki en la anglan, sed Vladimiro Atanazijeviĉ divenis, kion Barbara deziris diri.

– Tio estas via granda amiko, – prononcis Paŭlo Gerhardoviĉ. – Ŝi tre suferas. Sed hejme mi ne povis pri tio paroli. Verŝajne, tion indas diri al neniu, ĉu ne?

Li havis malgajan vizaĝon, la «ekvidinta falko». Kaj ĉar Ustimenko silentis, Hebeisen ŝanĝis la temon.

– Ĉiuj hodiaŭ estas malgajaj, – diris li. – Ankaŭ Genosse Bogoslovskij. Kial?

– Kiel ĉiam antaŭ malfacila tago, – klarigis Ustimenko, pensante pri Barbara. – Genosse Bogoslovskij firme decidis ne kompati. Tia estas la tasko. Sed tio estas tre malfacile farebla por li, kiel ĉio spekulativa.

– Tiam li kompatu, – konsilis Hebeisen. – Tio ja estas pli facila...

Kaj, lasinte Ustimenkon en kvieto, li ekparolis kun Bogoslovskij en frosto, apud la kadavrejo. Vladimiro Atanazijeviĉ staris, apogante sin sur la bastono, ne aŭskultis, pri kio babilas la maljunuloj. Li staris, kalkuladis, taksadis, kiam okazis la konversacio de Hebeisen kun Barbara. Kaj li kalkulis – antaŭ tiam, kiam ili intervidiĝis apud la aŭtomobilo de Ŝtub, jen kiel antaŭlonge.

Por adiaŭo Hebeisen rakontis pri sia instruisto:

– Li asertadis, ke li bonege konkordas kun mortuloj, ĉar ili estas modestaj knaboj. La morto faras ilin multe pli bonaj kaj cedemaj...

– Iru vi for, – diris Bogoslovskij, – ja kien via cerbo estas turnita?

– Sed ĉu ili kapricas? – demandis Hebeisen. – Ne, kun tiuj estas pli trankvile, ol tiam, kiam ili estis vivaj...

Sed kiam ili duope iris al la kirurgiejo, Bogoslovskij plendis:

– Ne plaĉas al mi tiu lia maniero spriti pri morto...

– Ja tio estis lia peno deturni vin de via nova direkto, – diris Ustimenko. – Vi, decidinte preni vin en la manojn kaj trankvile rilati al la operaciatoj, tute elturmentis vin. Kaj ĉiuj tion vidas. Kaj nenia trankvilo rezultas. Vi ja havas multjaran kutimon labori en via maniero, sed ne alie. Kaj vi ne defendas vin per la nova maniero, sed nur turmentas. Kaj ĝenerale, de kie vi prenis, Nikolao Eŭgenjeviĉ, ke kirurgo povas rilati al sia malsanulo, kiel al ikso aŭ ipsilono?

– Mi meditis, – malvigle respondis Bogoslovskij. – Hebeisen ion rakontis. Li ja multe vidis...

– Hebeisen, interalie, rakontis en mia ĉeesto. La fama Madison entute ne konas siajn malsanulojn. Li ilin neniam vidis antaŭ la operacio kaj neniam post la operacio vidos. Li havas tutan armeon da flegistoj...

– Sed kial vi incitiĝas?

– Ĉar ekzistas aferoj, kiuj por mi estas abomenaj. Madison estas geniulo, sed rabobesto. Li faras siajn milionojn. Kaj ni iam ne komprenas, kio por ni taŭgas, kaj kio por ni estas kontraŭindikita. Post tridek jaroj ili kuracos, neniam vidante malsanulon, nur per aro de analizoj, kardiogramoj, radiografaĵoj kaj tiel plu. Kuracos, ne rigardante en la okulojn de la malsanulo...

– Ĉu vi ne sentimentalas, Vlaĉjeto?

– Ĉu pri la okuloj? – demandis Ustimenko. Pensis iom kaj respondis: – Ne. Kuracisto devas paroli kun la malsanulo, kion ajn tio kostu al li.

– Ĉu tio estas tial, ke vi intencas forlasi la praktikan kirurgion? – malmilde interesiĝis Bogoslovskij.

– Ne. Tial, ke ĉe ni ĝi devas esti tute alia, ol tie...

Kaj li kapmontris al tiu flanko, kie, kiel al li ŝajnis, por eterne ekdormis en sia familia tombokelo la simbolo de «tiu vivo», la mortigita de «tiu medicino» kara knabo, simila al elturmentiĝinta knabino, siro Lionel Richard Charles Gay, la kvina grafo Neville. Kio estus al li, kuracisto Ustimenko, se li tiam ne malkovrus por si tiun animon, gardante la proprajn nervojn?

– Sliparo estas bona afero, – malmilde diris Ustimenko, – sed por malsanuloj ĝi ne sufiĉas. Malsanulo bezonas eldiri siajn suferojn...

– Instruu min, stultulon, instruu, – petis Bogoslovskij. – Mi, kompatinda, ne scias, kion bezonas malsanuloj...

Ili eksidis trinki teon en la ĉefkuracista kabineto, ĉi tie por ili estis plej oportune disputi kaj eĉ kvereli.

– Mi vin ne instruas, – ekkoleris Ustimenko, – mi al vi obĵetas. Ni jam disputis pri tiu temo. Certe, kaj vi, kaj mi estis nek en Usono, nek en la Okcidento. Sed kaj vi, kaj mi legis vojaĝajn notojn de tia granda kirurgo, kiel Judin. Li priskribas ne malsanulejojn, sed fabrikojn, konzernojn de kirurgio. Li tie estis gasto, kaj li retenas sin, sed ni ja devas fari niajn konkludojn.

Bogoslovskij kuntiris la brovojn kaj longe kolere silentis.

– Mi ne plu povas morti kun ĉiu mia paciento, – diris li obtuze. – Por mi sufiĉas. Dankon.

– Sed ĉu vi serioze pensas, ke, proklaminte tian sloganon, vi vivos trankvile? – subridis Ustimenko. – Lasu, Nikolao Eŭgenjeviĉ. Mi ja estas certa pri tio, ke ju pli nia frato kuracisto rezonas pri humaneco kaj devo antaŭ la homaro, ju pli li balbutas kaj mensogas pri «bonkoraj kaj saĝaj manoj de kirurgo», des malpli li valoras en sia plej grava afero. Kaj tiuj tiel nomataj «malmildaj» doktoroj subite tiel malkovriĝas, per tia sia flanko, per tia ĝojo pro resaniĝinto... Ĉu vi memoras Ivanon Demetrijeviĉ-on? – demandis li. – Ĉu vi memoras, kiaj glaciaj estis liaj okuloj? Sed kia doktoro!

Tiel nenio rezultis al Nikolao Eŭgenjeviĉ kun la «nova vivo», en kiu li kvazaŭ «ne mortados kun ĉiu el siaj pacientoj»...

Li prenis sin en la manojn nur spekulative. Li opiniis, ke nun jam li prenis sin en la manojn. Kaj tenas sin en tiuj feraj manoj.

Tial li dum semajno estis, kio nomiĝas, senkompata: ordonis al unu «hernio» ĉesi aranĝi «cirkon». Al Salov, tiu mem, kiu liveris al li marmoron kaj tubojn, li promesis entute «por ĉiam rifuzi pri kuracista helpo, se li ne ĉesos manĝaĉi sub la litkovrilo peklitajn fungojn». Kaj malpermesis morfinon al aktoro, kiu tro lamente ĝemis kaj kiun li suspektis pri tio, ke tiu estas komencanta narkomaniulo.

Sed, ĝenerale, la minaco preteriris, kvankam Bogoslovskij plu pensis pri si, ke li nun estas «alia». Tiom «alia», ke ĵaŭde li rifuzis konversacii kun Nadeĵda Lvovna antaŭ kiam Saĉjon Zolotuĥin-on oni ekruligis en la operaciejon.

– Sufiĉas bredi marmeladon, – diris li al flegistino Anjo. – Hieraŭ vespere ni jam konversaciis, mia lango ne estas ŝtata...

Tuta tiu frazo estis prononcita nur tial, ke Bogoslovskij maltrankviliĝis. Se tamen subite jes? Ne, diablo prenu, ne!

– Kial vi grumblas? – demandis Ustimenko, kiu trovadis tempon asisti lin ĉiam, kiam Bogoslovskij tion deziris. Kaj li dezris labori kun Vlaĉjo konstante. Tio estis same maljunulaj, superstiĉaj aferoj, kiel tiu krajoneto. Aŭ, pli ĝuste, la krajoneto estis kutima, oportuna, same kiel Ustimenko. Ilin ambaŭ eblis fidi. Sed tuj Bogoslovskij ekkoleris kontraŭ si pro tio, ke li komparis Vladimiron Atanazijeviĉ-on kun krajono. Tio, vere, estis porkaĵo: ja Ustimenko estas bonega kirurgo.

– Mi ne grumblas, – diris Bogoslovskij. – Mi fojfoje parolas kun mi mem. Kiam oni longe vivas sola en la mondo, tio okazas.

Ambaŭ klapegoj de la pordo larĝe kaj sensone malfermiĝis. Mitjaŝin kaj Katinjo, kiun nun ĉiuj nur laŭdadis, alruligis Saĉjon Zolotuĥin-on sur rulbrankardo. Saĉjo ial havis ne ordinaran en tiaj okazoj timigitan vizaĝon, sed festan, kvazaŭ li atendis, ke oni ĉi tie al li montros ion mirindan. Sur la piedparto de la rulbrankardo kuŝis koverto – tio estis ennovaĵo de Ustimenko: ĉiuj plej lastaj hodiaŭaj analizoj.

– Saluton, – diris Saĉjo. – Kiel ĉe vi ĉi tie estas hele.

Ustimenko prenis lian manradikon: li ne rigardis al horloĝo, pri tiu arto iam instruis lin Aŝĥen – ne gravas, ĉu pli ofte je kvin batoj aŭ malpli ofte. Nun gravas, kiom egale kaj klare batas la pulso.

– Kiel? – demandis Bogoslovskij, turniĝante. La kitelo sur li elstaris, kaj li ŝajnis tre granda en tuta sia blanka ekipaĵo, kiel kamiono aŭ elefanto.

La flegistino Anjo – kun ŝi plej ŝatis labori Bogoslovskij, kaj ŝi neniam timiĝadis pro liaj neatenditaj «fiorituroj» – donis al li la sanganalizon kaj ĉion ceteran, kion oni liveris el la laboratorio. Ustimenko ĵetis rigardon al la griza formularo – pri hemoglobino ĉio estis en ordo. Sed ne pri la urino.

Narkoton estis donanta Eŭgenjo, la edzino de Mitjaŝin, ŝi faradis tion bonege.

– Tempo? – demandis Bogoslovskij.

– La dek dua kaj kvindek, – diris Eŭgenjo per sia ludanta voĉeto.

– Komencu!

– Ĉu mi al vi deziru sukceson? – demandis Saĉjo firme kaj gaje. – Aŭ kiel?

– Via afero estas – dormi! – diris Ustimenko. – Penu ne fuŝi tiun laboron. Kaj ni al vi helpos.

– Nu, ĝis revido. Bonan nokton ĉi tie, verŝajne, ne taŭgas?

Brankardistino onjo Nanjo, kun anasa nazo, kiu elstaris eĉ el la masko, donis al Bogoslovskij kaŭĉukajn gantojn. Li frotis en la polmoj pudron, per abruptaj tiraj movoj surmetis la gantojn kaj, iomete elstariginte antaŭen la mentonon, ekstaris en tiun pozicion, kiu permesus al li kiel eble malpleje apogiĝi sur la malsana kruro, sed samtempe senti sin nek ligita, nek mallerta. Tio okupis al li nemalmulte da tempo. Al li ĉiam en tiaj okazoj ŝajnis, ke la planko estas kurba.

– Se vi simple kudrofermos min reen – ĉu vi diros? – demandis Saĉjo.

Bogoslovskij malsimpatie snufis. Li ne ŝatis, kiam oni diradis al li ion, kio povus malhelpi al li koncentriĝi, kaj ĝenerale koleris, kiam iu ŝercis «en laboro». Kaj la propra vundita kruro incitadis lin – li ne fidis ĝin, ĝi povis lin embarasi, kiam li estos okupita pri afero.

«Lama diablo!» – diris li pri si, insultis, kvazaŭ fremdulon, kiu estis malhelpanta al li.

Ustimenko rigardis al li, iomete klininte la kapon, senkonscie admirante tiun homon, lian laboran manieron, tion, kiel li koncentriĝas kaj adaptiĝas – labora homo, majstro, lertulo, – kiom da vi estas sur la tero, per ĉiuj pensoj, per tuta sia esenco, per la tuta koro koncentritaj sur la ĉefa senco de la homa vivo – sur laboro!

– Ĉu li bone kuŝas? – severe demandis Bogoslovskij. – Dense?

– Bone, bone, – diris Ustimenko. – Eŭgenjo, pulso?

– Skalpelon, – ordonis Bogoslovskij.

– Pulso – okdek, spirado en normo, – kantis Eŭgenjo.

– Mi komencis, – deklaris Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Eŭgenjo, tempo?

– La unua kaj kvar minutoj.

Je la unua horo kaj dudek ses minutoj Bogoslovskij faligis en pelvon tumoron grandan je infana kapo kaj diris, kvazaŭ akompanante ĝin per rigardo:

– Kisto, absolute nuntempe benigna, sed prenu por histologio. – Kun bruo kaj fajfo li suspiris kaj ordonis: – Anjo, kudri!

Ustimenko neniam komprenadis, kiel ellernis tiujn plej diligentajn stebojn la grandegaj manegoj de Bogoslovskij. Kaj neniam povis deŝiri rigardon, kiam Bogoslovskij estis kudranta. Io estis ridinda en tiu procezo, kaj kortuŝa, kaj eĉ kontraŭnatura, kvazaŭ en ia bona fabelo. Li kudris kaj fajfetis per la nazo, kudris kaj grumblis, kudris kaj snufis. Klera, saĝa, neordinara elefanto.

– Nu, kiele? – diris li, fininte. – Do, kio pri nia profesoro Ŝilov?

Surverŝita per sango, li turniĝis al la lavaboj por lavi sin, lia granda vizaĝo distordiĝis pro doloro: li ree malĝuste premis la kripligitan kruron. Saĉjon oni forruligis. En la antaŭoperaciejo Ustimenko ŝanĝis la kitelon kaj eliris en la koridoron. Nadeĵda Lvovna kaj Zolotuĥin trotis post la rulbrankardo, sur kiu estis veturigata la dormanta Saĉjo.

– Nu? – demandis Neĉitajlo.

– Ĉu vi por ajna okazo malfruis? – demandis responde Ustimenko.

– Sed vi ja konas mian situacion?

– Kion do mi diru pri via situacio, – kun pensema aspekto prononcis Ustimenko. – Aĉega estas via situacio. Kaj ju pli vi malkuraĝos – des pli malbone al vi estos.

Tiutempe, peze lamante, el la antaŭoperaciejo, dispuŝinte la klapegojn de la pordo per la manego, eliris Bogoslovskij. Zolotuĥin kure impetis al li.

– Nu, do, mi vin gratulas, – diris Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Vi gajnis cent mil per trama bileto. Ĉio estas bona, eĉ bonega, tre bona. Nun bona, jes, tre...

Zolotuĥin skuis la kapon, glatigis per ambaŭ manoj la harojn. Lia aspekto estis tia, ke li tamen ankoraŭ ion ne komprenas. Kaj laŭ la koridoro, hastante kaj alpremante la manojn al la brusto, kuris Nadeĵda Lvovna. Kaj tuj videblis, kiam ŝi kuris, kiel ŝi estas elturmentita, kiel ŝi ankoraŭ maljuniĝis dum tiu ĉi tempo kaj kiel ŝi bezonas scii tion, kion jam sciis la doktoroj kaj ŝia edzo.

– Ĉio estas bona, panjo, – diris li al ŝi, – jen ili diras – mirakle bonege. Ni ŝuldas, panjo, ĉu vi aŭdas? Ni aranĝos bankedon...

– Ĉu vere? – flustre demandis ŝi. – Ĉu vere?

– Vere, – diris Bogoslovskij, – certe, vere. Kaj iru, mi petas, hejmen, ripozu. Iru, iru!

Li kapadiaŭis ilin kaj foriris en la kuracistan ĉambron – vindi sin. Kiel ĉiam, hodiaŭ al li helpis en tiu laboro Mitjaŝin. Kaj dum la silentema, sperta, ĉion komprenanta helpkuracisto laboris, Bogoslovskij pensis pri tio, ke sendube pravas tiuj doktoroj, kiuj edukis sin tiel, ke ilin tuŝas nek venkoj, nek malvenkoj. Ne, li tamen ankoraŭ prenos sin en la manojn, spite al ĉiuj Ustimenkoj, kaj almenaŭ fine de la vivo trankvile laboros. Sen nervoj, sen marmeladoj, sen kompatoj. Sufiĉas!

– Ĉu mi ne trostreĉis? – demandis Mitjaŝin, glatigante la vindon. – Ial al mi ŝajnas, estas iom tro dense hodiaŭ.

– Mi grasiĝis, la ventron kreskigis, – grumblis Bogoslovskij. – Mi devas preni min en la manojn.

– Por kio do en la manojn? Tio signifas, ke la organismo postulas, – diris Mitjaŝin. – Vi ja neniam estis maldika, ĉu?

– Maldika ne estis, sed estis decaspekta homo. Sed nun estas nura korpulento. Kaj ankoraŭ la brasiko kun oleo embarasis. Mi manĝegis, kiel bovino trifolion, kaj nun ĝi montriĝas. – Kaj, snufinte, li interesiĝis: – Kiel tie estas la nia hodiaŭ, mi ne sukcesis viziti?

– Febras iomete. Sed ĝenerale estas vigla.

– Rememorigu al mi pli poste, amiko Mitjaŝin, necesas pri li okupiĝi.

– Ja pri li jam Vladimiro Atanazijeviĉ okupiĝis...

Bogoslovskij mallonge suspiris: kaj kiam Ustimenko ĉiam sukcesas?

Li reĝustigis la ventron sub la freŝa vindo, lavis la ardantan vizaĝon sub akvokrano kaj denove peze ekpaŝis al la operaciejo, kien oni jam alruligis la «ulceron – Bilroth-2», maljunan sapeiston Milovidov-on.

– Nu, saluton, Milovidov, – diris al li Nikolao Eŭgenjeviĉ, – kian humoron vi havas? Ĉu vi dormis normale?

– Sed eble, eĉ ne indas ĝin forigi? – interesiĝis la malkuraĝa kun doktoroj Milovidov. – Ĝi eĉ tute, Nikolao Eŭgenjeviĉ, ĉesis dolori. Plene. Eble, ĝi mem malaperos?

– Ĉu prokrasta bombo povas mem malaperi? – demandis Bogoslovskij. – Nu? Kial vi silentas? Jen, sapeisto! Sed eble, li estas tute ne sapeisto, kiel vi opinias, kamarado ĉefkuracisto? Eble, li en pormilitista vendejo laboris – nia Milovidov? Post milito ĉiuj estas herooj, ĉiuj estas bravuloj... Eŭgenjo, la tempon!

– La dua kaj tridek kvin, – diris Eŭgenjo per defia voĉo.

– Ĉu ni komencu, Vladimiro Atanazijeviĉ?

– Mi estas preta.

Ĉi-foje li sukcesis relative rapide reguligi sian malsanan kruron. Nur vane li manĝis la brasikon. Sed onjo Nanjo ŝutis al li sodon sur la langon, donis trinki el bektaso. Jen kia estas maldika la nazo ĉe Milovidov. Li tute maldikiĝis pro timo operaciiĝi.

– Hemoglobinon mi ne rigardis, – diris Bogoslovskij. – Kia ĝi estas?

– En ordo, – respondis Ustimenko. – Tute taŭge.

Milovidov ekdormis. Trans la fenestro estis malrapide falanta neĝo. Blanka lumo estis egale priverŝanta la ventron de la sapeisto – tutan en cikatroj, kun la umbiliko apud la kokso.

– Kiel do serĉi ĉe li la blankan linion? – diris Bogoslovskij. – Skalpelon, Anjo!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.