La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MI RESPONSAS PRI ĈIO

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro naŭa

Pafsaluto de nacioj

Amiraĝibi kuŝis sur la dorso. La sekiĝinta, elturmentita per kuracado malgranda maljunuleto triste rigardis al la fenestro, surverŝita de la printempa suno. Stepanov haltis en la pordo, kun angoro ĵetis rigardon al la malnova amiko: kien malaperis la oliva sunbruno, la egala brilo de la pupiloj, kie estas la konstanta rideto – pigra kaj moka, kial Elisbaro ĉesis raziĝi?

– Sed ĉu vi scias, Rodiono Metodjeviĉ, kio estas dudek mil unuoj? – subite eksplodis la ŝipestro. – Ĉu vi tion gustumis?

– Vane vi koleras, – iomete ofendiĝis Stepanov. – Ja ankaŭ pli malbonaj aferoj okazas al homo. Ekzemple, sen kruroj.

Amiraĝibi tute koleriĝis.

– Ĉu vi min eduki venis? – interesiĝis li. – Ĉu levi mian falintan spiriton? La kuracisto kune kun la malsanulo batalas kontraŭ la malsano, ĉu tiel? Kara, mi tion aŭdis. Kaj parkere memorfiksis. Sed la afero estas nur en tio, ke la surradiado mem transformas homon en ĉifonon. Ĉu vi ne komprenas? En bastomaton, per kiu oni viŝas piedojn. En nenion. Sed doktoroj ne havas tempon por okupiĝi pri tiaj bagateloj. «Pro tio oni ne mortas», – tiel ili diras al ni.

Li ĵetis rigardon al Rodiono Metodjeviĉ, liaj okuloj estis tute ne koleraj, sed neelteneble angoraj. Kaj senesperaj.

– Ne, mi ne havas riproĉojn, – mallaŭte diris Elisbaro Ŝabanoviĉ, – neniajn riproĉojn. Ili ĉiuj pri mi penas, sed ili ne scias, tute nenion scias. Neniu scias. Eĉ profesoro Ŝĉukin ne scias. Li diras: «Tio pasos». Aŭ alie: «Pasos kun tempo, eble iom pli poste». Ankoraŭ ili ĉiuj konsilas manĝi pli da viando.

– Ĉio ĉi estas tial, ke vi sen najbaro enuas, – diris Stepanov, por direkti la konversacion al alia temo. – Li vin amuzadis, gajigadis, juna, kaj ni kio estas? Ni, Elisbaro, estas maljunuloj!

– Ekzistas malsamaj maljunuloj! – grumblis Amiraĝibi. – Sed mi estas tia maljunulo, ke por mi mem mi estas abomena. Kaj por ĉiuj abomena! Eĉ Barbara Rodionovna – tro pacienca, homo de granda bonkoreco, sed kun mi eĉ dek minutojn ne eltenas. Kaj mi mem komprenas – mi devas ekregi min, sed mi ne povas...

Li pri nenio povis paroli, krom pri si. Al li nenio estis interesa nun, krom sia stato, tiu disfalo de la fortoj, en kiun lin metis la damnita surradiado. Kaj denove kun kreskanta incitiĝo li ekparolis pri tio, ke Ustimenko ankaŭ en Kievo interesiĝis pri ebloj de kuracado de Amiraĝibi, kaj en Moskvon skribis, kaj iajn popolajn rimedojn esploradis – rezultis nenio. Li ĝuste tiel deklaris, jen sur tiu ĉi seĝo sidante, sur kiu nun Stepanov instaliĝis: «Absolute nenion en tio la scienco komprenas!» Kaj Bogoslovskij nur kapjesis.

– Mi elhospitaliĝos, forveturos morti, – konkludis la ŝipestro sian amaran parolon. – Tiel ne eblas vivi. Mi revenos al mia maro, observados ŝipojn per binoklo, pli gaje la tempo pasos...

Stepanov leviĝis, li malŝategis tiajn animajn disfalojn. Sed li ne povis kompreni, ke la disfalinta ŝipestro en nenio kulpas – kulpas nur sola kuracado.

– Do, tiele, – elparolis la admiralo. – Kiam vi elhospitaliĝos – venu rekte al mi. Mi kun vi tion festos. Mi havas riĉan domon, la ĝardeno estas kiel publika parko. Ni maljunule en la ĝardeno fosos.

Kaj tute mallaŭte aldonis:

– Espero estas, ke Aglaja Petrovna en proksima tempo revenos. Vlaĉjo, pli ĝuste, Vladimiro Atanazijeviĉ, kun la ĉi-tiea, Ŝtub, havis konversacion, tiu esperigis.

La pala vizaĝo de Stepanov ankoraŭ pli blankiĝis, li suspiris, promesis, ke li vizitados, kaj eliris, per la dorso sentante malfeliĉan rigardon de la malnova amiko. Eŭgeno Rodionoviĉ, sidante apud la ŝoforo, jam estis atendanta la patron en ofica aŭtomobilo, kun klopodema esprimo legante ĵurnalon. Barbara envolvis la krurojn de la patro en plejdon, la aŭtomobilo singarde ekiris antaŭen.

– Mi nur vin veturigos kaj tuj veturos pluen, – avertis Eŭgeno, faldante la «Heroldon», – vi ne ofendiĝu, mi petas. Matenmanĝo estas preparita, laŭ miaj indikoj, sur la plej alta nivelo. Kaj la vesperon ni tute kaj plene pasigos kune...

La admiralo deziris diri, ke nenian vesperon «kune» li bezonas, sed Barbara glatumis lian pojnon, kaj li silentis. La tago estis iomete frosta kaj tre suna, pro abundo de aero post la malsanulejo al Stepanov dolĉe turniĝis la kapo. «Maljuna mi iĝis, – pensis li, – malforta mi iĝis».

– Tute ne, – diris Barbara, – tute vi ne estas maljuna nek malforta.

– Sed ĉu mi laŭte? – ektimis Rodiono Metodjeviĉ.

– Kiel oni skribis en malnovaj teatraĵoj – «al si mem», – respondis Barbara. – Sed vi ne ĉagreniĝu, mi jam delonge paroladas kun mi mem... Ĉu vi diros, ke ankaŭ mi estas maljunulino?

La aŭto turniĝis, fasko de suna lumo batis al la vizaĝo de Barbara, kaj la admiralo malgaje miris – bluaĵoj sub la okuloj, sulketoj ĉe la rondaj, ankoraŭ antaŭnelonge tute junaj okuloj, duonmalfermita buŝo, kvazaŭ al ŝi estas malfacile spiri.

– Ĉu vi pro io afliktiĝis? – demandis Rodiono Metodjeviĉ. – Ĉu vi ne dormis?

– Jen, jen, parolu kun ŝi, – turniĝis Eŭgeĉjo el la antaŭa seĝo. – Parolu, konversaciu. Diablo min puŝis sciigi al la fratineto, ke de nia kara Vlaĉjeto la edzino kun la ido fuĝis. Do jen, bonvolu vidi, ŝi suferas!

La dikaj lipoj de Eŭgeno estis senzorge ridetantaj, la okuloj sub la okulvitroj, kiel ĉiam, ne videblis, li vere estis ne komprenanta, pro kio afliktiĝis Barbara. Kaj li komencis priskribi la karakteron de Ustimenko, kun kiu neniu povas vivi pace.

– Vi prefere silentu! – mallaŭte petis Barbara.

Avo Metodo estis atendanta ilin sur la perono en purigitaj ŝuoj, en la plej bona el la donacitaj tunikoj, en gladita de Paŭla por tiu okazo pantalono. Kun la filo li trifoje interkisiĝis, tuj rakontis, ke Paŭla Nazarovna faris pri la sano de Rodiono Metodjeviĉ diservon, sed tamen ĉio estis nevalida, ĉar la popo konfuzis Dian sklavon Rodionon kun Dia sklavo Romano kaj pro tio la mono de Paŭla malŝpariĝis vane...

La matenmanĝo vere estis altnivela. Avo Metodo drinketadis pro la reveno de la filo, almanĝadis kaj komandadis en la hejmo, kvazaŭ li vere estus mastro. Kaj ankaŭ pri medicino li rezonadis solide, ne negante ĝiajn atingojn, sed ankaŭ ne sen historioj pri tio, ke se maceri kankrojn en keroseno kaj trinkadi tiun maceraĵon senkompate ekde la junaj jaroj, tiam la tuta organismo estos rezista kontraŭ, ekzemple, tifo.

– Nu, tion vi, paĉjo, – penis kontraŭdiri la admiralo, tamen sen ajna utilo, la maljunulo nur ardiĝis en sia ataka impeto kaj rakontis ankoraŭ du «parabolojn» – unu pri amanita buljono, kaj alian pri musoj, rare abomenan.

– Certe, ne ĉe la tablo estu dirite, – delikate aldonis li.

Telefonis kun varmegaj gratuloj Iraida, diris, ke ŝi devas ankoraŭ «viziti» brokantejon, kaj post tiam ŝi kisos al ambaŭ vangoj la «paĉjon».

– Atendu! – kriis ŝi. – Mi – momente!

– Oh yes! – respondis Barbara. – Paĉjo eĉ freneziĝas, tiel deziras vin vidi.

Paŭla en medicina blanka kitelo (ĉe Eŭgeno da ili akumuliĝis multe, kaj nun estis decidite, ke en higienaj celoj endas kuiri manĝaĵon nur en doktora aspekto) alportis grandan pladon da frititaj pirogetoj.

– Festeno, fraĉjoj! – deklaris avo Metodo. – Delonge tia lukso ne estis.

– Tie al vi, Rodiono Metodjeviĉ, ree junpioniroj venis, – diris Paŭla, – petas ke vi al ili eliru.

– Kiaj ankoraŭ tiaj junpioniroj? – miris Stepanov.

– Ja ili jam pluran fojon venas, – klarigis Paŭla. – Kiam vi en Moskvon veturadis – ili venis, kaj kiam vi en la malsanulejo estis – same venis.

La admiralo turniĝis al Barbara:

– Kion ili bezonas?

– De kie mi povas scii? – ne rigardante al la patro, respondis ŝi.

– Ili venu ĉi tien! – ordonis la admiralo. – Kaj kial tra la akcesora enirejo?

– Ili timas. Ilin Eŭgeno Rodionoviĉ ordonis ne enlasi, – kun stranga esprimo de dolĉo kaj malica ĝojo prononcis Paŭla. – Kaj ili aŭdis – la geknaboj do, kiel Eŭgeno Rodionoviĉ ordonis forpeli ilin.

– Barbara, venigu ilin ĉi tien, – jam severe ordonis Rodiono Metodjeviĉ.

Barbara leviĝis, ĵetis rapidan rigardon al la patro kaj eliris. Stepanov turniĝis al la pordo, trans kiu aŭdiĝis voĉoj. Avo Metodo, uzinte oportunan momenton, renversis en la buŝon glaseton da konjako, akompanis moviĝon de la konjako laŭ la ezofago per la polmo ĝis la stomako mem, dolĉe sulkiĝis kaj komencis tranĉi por si krustan pirogeton.

– Jen, paĉjo, ili venis al vi, – diris Barbara, tralasante en la manĝoĉambron du altajn longkrurajn knabinojn kaj larĝŝultran, tre, evidente, fortikan knabon en okulvitroj, seriozan kaj streĉitan. Kaj la knabinoj kaj la knabo estis en junpioniraj koltukoj, gladitaj, striktaj. Stepanov leviĝis al ili renkonte.

– Kamarado Heroo de la Sovetunio, – diris la knabo, – pardonu nin pro tia entrudiĝo, sed ni venis ne de ni mem, sed laŭ komisio de la junpioniraj organizaĵoj de la Rivera distrikto...

– Do, bone, – respondis la admiralo. – Ni konatiĝu. Stepanov.

– Vinokurova Vanjo, – diris la knabino kun bruna frunthararo.

– Bojĉenko Sanjo, – prononcis la alia, blonda, tre rozkolora, konfuzita, kun forte plektita, densa, longa harligo.

– Ŝtub Alĉjo, – diris la knabo en okulvitroj, kaj Stepanov eksentis, kian li havas malmolan, rigidan, firman polmon.

Barbara metis al Bojĉenko Sanjo sur la ŝultron la manon kaj diris:

– Ek, geknaboj, eksidu al la tablo, ni manĝu pirogetojn kaj trinku teon. Kaj mi petas, ne diru: ne, dankon!

– Tio estas bona, tio estas ĝusta, – ekĝojis la avo, – pirogetojn Paŭla Nazarovna bakas altkvalitajn, vi ĉiuj estos kontentaj...

Alĉjo iomete konfuziĝis kaj prezentis sin al la avo, kiun pro eksciteco li ne tuj rimarkis:

– Ŝtub.

Kaj la knabinoj same prezentis sin.

– En ĝian ventreton, en tiun krespon, necesas buteron ŝovi, – diris la avo. – Certe, nun ankoraŭ estas mankoj, sed vi ŝovu, ĉar hodiaŭ ni havas feston – la admiralo, filo mia, ĵus el la malsanulejo revenis. Jen – ni festas en la familia rondo. Drinkas iomete!

Kaj la avo klakis per la ungoj al la karafo.

– Eble, ankaŭ vi deziras, juna kamarado? – turniĝis Metodo al Alĉjo.

– Ne, dankon, mi ne drinkas, – ĝentile respondis la juna Ŝtub.

Barbara verŝis teon, proponis al la geknaboj ankoraŭ pirogon kun kazeo. Stranga, nekaraktera por ŝi, atende friponeta rideto jen aperadis, jen malaperadis sur ŝiaj lipoj. Kaj la okuloj brilis ne ordinare, ne per egala, milda lumo, sed per malicaj, ekbrilantaj fajretoj.

Stepanov trinkis teon, kun timeto ĵetinte rigardon al Barbara, nehaste, kun ĝuo ekfumis cigaredon. Avo Metodo same ekfumis el lia cigaredujo, notinte kun signifo en la voĉo, ke tia tabako kostas frenezan monon.

– Ĉu ankoraŭ? – demandis Barbara la gastojn.

– Ne, tute ne! – ekkriis la blonda Sanjo Bojĉenko. – Por ni tute sufiĉas, ni vin ĝenas...

– Estas nenio ĝena, – snufante per la cigaredo, deklaris avo Metodo. – Kiu homo estas al tablo invitita, tiu de la tablo malsata ne foriras. Por tio ja oni al la tablo invitas...

Siajn konceptojn pri gastamo avo Metodo eksplikadis sufiĉe longe, ĝis en la ĉambron kiel maljuna birdeto enflugis Iraida. La junpioniroj ankaŭ al ŝi prezentiĝis, la okuloj de Barbara ekbrilis jam per satana fajro, kaj Iraida subite konfuziĝis kaj ekhastis. Siajn aĉetaĵojn ŝi forgesis sur la sofo, kisis Rodionon Metodjeviĉ-on al la vango kaj ree malaperis, dirinte, ke ŝi venos al la tagmanĝo.

– Nun permesu resumi nian aferon, – iomete balbutante pro emocio, komencis la juna Ŝtub. – Mi, eble, estos ne tute konsekvenca, ĉar paroli devis Aleĉjo Kraĥmalnikov, sed en lia familio okazis terura malfeliĉo...

Ŝtub svingis la manon kaj paŭzis.

– Jes, mi aŭdis, mi ĝuste en tiu tempo troviĝis en la malsanulejo, – kapjesis Stepanov. – Ĉio iris bone, tute bone kaj subite...

Alĉjo reĝustigis la okulvitrojn, evidente, li neniel povis ekregi la kaptintan lin emocion.

– Kiu homo estas destinita, tiu tutegale mortos, – diris la avo. – Jen, ekzemple, dum la japana milito troviĝis ni en Mukdeno ĉe malkargado...

La japana milito forkondukis la avon malproksime flanken, kaj okazis tiel, ke la maljuna Stepanov tute implikiĝis kaj misvojiĝis al Kuropatkin[89].

– Bone, paĉjo, – karese diris la admiralo, – ni tion poste analizos. Kaj nun mi vin aŭskultas, geknaboj...

Barbara iris en la ĉambron de Eŭgeno, trovis valerianon kun konvalo, starigis sur videblan lokon. Kaj aliajn korajn kuracilojn preparis por ajna okazo.

– Ni venis rilate de la domo, – diris Vinokurova Vanjo.

– Ne, ne en la senco de la domo, – interrompis, ekscitite balbutante, Alĉjo Ŝtub, – sed en tiu senco, ke ni nun ne havas, kien iri.

La blonda Sanjo konfirmis kun suspiro:

– Ni estas kvazaŭ senhejmuloj.

– Mi nenion komprenas, – kolerante, diris Rodiono Metodjeviĉ.

Revenis Barbara, ekstaris malantaŭ la patra dorso, kliniĝis al li de malantaŭe. La patro balancadis la piedon, enspiradis tabakan fumon.

– Kaj vi, kamarado Heroo de la Sovetunio, ĉu ne estas informita? – demandis Alĉjo. – Ĉu tute ne informita?

– Ja pri kio informita, – definitive ekkoleris Stepaov, – kaj ne prokrastu vi, kara amiko, raportu laŭorde.

Alĉjo Ŝtub reĝustigis per la fingroj la okulvitrojn, movis la nazon, kvazaŭ kontrolante, ĉu ili firme sidas, enspiris aeron en la larĝan bruston kaj per unu spiro, plu balbutante, diris:

– Tiu ĉi via domo, en kiu vi loĝas, kamarado Heroo de la Sovetunio, de ni estis forprenita – tio estis la distrikta Domo de junpioniroj kaj lernejanoj. Kaj nin el ĉi tie oni elpelis, promesis la novan, sed nenian novan oni donas, la laboro disfalas, kaj estas eĉ tiaj apartaj opinioj, ke nenia justeco atingeblas, estas uloj, kiuj asertas, ke nin oni simple trompis...

– Mi ne komprenas! – malmilde diris la admiralo. – Mi nenion komprenas. Kiel al tio rilatas junpioniroj kaj lernejanoj?

– Ja tio estas nia domo, – diris Vanjo kaj eĉ per la kalkanumo frapis la plankon. – Ĉi tie estis kabineto de raditeĥniko.

– Jen umi vian umon! – miris la avo. – Interese.

– Kaj niaj rondetoj ĉiuj fermiĝis, – rapide, per malespera voĉo ekparolis Bojĉenko Sanjo, – kaj de kurtondistoj, kaj la ĥora, kaj de regionologoj, kaj de riveristoj, kaj aliaj. Kaj ni al vi venis, por peti helpi, – se vi ĉi tie loĝas, do oni vin aŭskultos, vi povas kaj al kamarado Losoj turniĝi, kaj eĉ al kamarado Zolotuĥin, ja ne eblas tiel – elpeli, kaj fino...

– El kie oni vin elpelis? – ree stulte ne komprenis la admiralo.

– El ĉi tie, – pacience kaj karese glatumante la patron al la larĝa ŝultro, de malantaŭe, en la orelon mem diris al li Banjo. – El ĉi tie ili, paĉjo, estis elpelitaj. La afero estas en tio, ke Eŭgeno Rodionoviĉ nelonge antaŭ via alveturo, eksciinte pri la malmobilizo, faris vicon da, milde esprimante, artifikoj. Li promesis al la junpioniroj...

– Komprenite, – elparolis Stepanov. – Tute komprenite!

Kiam li aŭdis pri Eŭgeĉjo – tuj komprenis ĉion.

– Jen do, kiamaniere, – prononcis li iom poste. – Jes, jes. Do, mi komprenas, ĉion komprenas...

Venis longa kaj sufiĉe ĝena paŭzo. La geknaboj interrigardis, ne sciante, kion ili faru plu. Alĉjo demetis kaj viŝis la okulvitrojn. Finfine Stepanov estingis en telero sian cigaredstumpon, forte alpremis ĝin per la fingro kaj prononcis per trankvila kaj firma voĉo:

– Hodiaŭ ni travivas la dek okan de marto. Ĉu tiel?

– Tiel, – konfirmis Alĉjo Ŝtub, – la dek okan.

– La dudek kvinan vi ĉi tien revenos, – ekstarante, eldiris Rodiono Metodjeviĉ, kaj ĉiuj tri geknaboj – kaj Sanjo, kaj Vanjo, kaj Alĉjo – ĝuste nun subite ekvidis en tiu maljunuleto ne simple emeriton-pensiulon, sed militmariston, admiralon kaj, certe, Heroon de la Sovetunio.

Laŭ ilia imago, li estis nun kvazaŭ sur la ponto de militŝipo dum batalo, kiam pafas kanonoj, ĵetas bombojn faŝistaj rabobirdoj, subakvaj submarinoj eligas siajn ŝtalajn torpedojn. Kaj jen tia ĉi admiralo, kvazaŭ nenio okazas, staras sur la kirasita ponto kaj deklaras per egala voĉo:

– La dudek kvinan vi ĉi tien revenos. Kaj ĉiuj viaj rondetoj ree komencos labori. Ĉu klaras?

– Klaras, kamarado Heroo de la Sovetunio, – starante respondis Alĉjo, kaj nun al la knabinoj ŝajnis, ke ne nur la admiralo staras sur sia kirasita ponto, sed ankaŭ Alĉjo Ŝtub, same sur tiu ponto, akceptas ordonon, kiu estos plenumita, eĉ je kosto de la vivo.

Kaj ĉar neniu el ili, el ĉiuj tri, atendis tian sukceson de la konfidita al ili misio, tial Vanjo, subite pleniĝinte de tiu ekstazo, kiu ne maloftas en junaj jaroj, diris per mallaŭta, feliĉa, kortrema voĉo:

– Jen, ĉu vi vidas, vidas ja? Mi diris – estas justeco! Kaj jen ĝi – estas!

– Jes, justeco estas, – malgaje ridetinte, respondis la admiralo.

Ĉiuj silentis.

– Ni finis, – ree per militista, ofica, kiel sur ŝipa ponto, voĉo diris Alĉjo.

– Ankaŭ mi finis, – respondis la admiralo. – Dankon, ke vi venis ĝuste al mi.

– Mi komprenas, – ne tuj respondis Ŝtub. – Do, ni iros?

– Iru, – kapjesis Stepanov. – Kiam vi malfermiĝos, mi vin vizitos. Ĉu vi vokos?

Barbara ekiris akompani la geknabojn, kaj avo Metodo verŝis por si ankoraŭ glaseton.

– Do, ĉu mi ĝuste komprenas, ke nin el ĉi tie – al la postaĵo per balailo? – interesiĝis li. – Kien, Rodĉjo, ni iros ja, ni ambaŭ estas maljunuloj... Ankaŭ vi, fileto, ne fieru, via kapo same blankas...

– Ni trovos kien iri, – diris Stepanov. – La Soveta potenco du maljunulojn sen tegmento ne lasos. Kaj ĉi palacon ni ne bezonas, por kio ĝi al ni, paĉjo?

– Ek! – regalis sin mem avo Metodo kaj elverŝis en la buŝon konjakon. – Pro tiaj aferoj ajnulo ebriiĝos. Tamen vi al mi klarigu! Vi donu al mi klarigon – pri nia Eŭgeĉjo...

Sed klarigojn la avo ne ĝisatendis. Rodiono Metodjeviĉ foriris en sian ĉambron, kaj Barbara tien portis al li la valerianon kun konvalo. Kiam ŝi malfermis la pordon, li estis rigardanta en la fenestron, kaj sur lia vizaĝo estis neatendite petolema, knabeca esprimo.

– Kial vi tiel lumas? – miris Banjo.

– Ja mi revas, kiel Eŭgeĉjeto el ĉi tie fuĝos. Kun Irainjo! Sed kielas la junpioniroj, ĉu? Tio, kara, nenien malaperos, tio estas speciala sento – nian domon oni forprenis kontraŭleĝe...

Li trairis la ĉambron el angulo en angulon, tute juna subite, ĉiuokaze, juniĝinta, kun hela rigardo, forta, kvazaŭ estis nenia korinfarkto kaj neniaj teruraj tagoj en la moskva hospitalo, kien oni kuŝigis lin en apartan malgrandan ĉambron – morti.

– Ĉu vi scias, paĉjo, – subite diris Barbara, observante la rigardon de la patro. – Mi ĉion definitive decidis. Vi bezonas laboron.

– Kiel kiu do? – miris li.

– Almenaŭ kiel pedagogo. Matematiko, fiziko. Ja vi finis la akademion. Kaj nur imagu: en lernejo instruisto estas subadmiralo, Heroo de la Sovetunio. Nur pensu.

– Mi pensos, – nedecideme promesis li.

Kaj kioman fojon li miris pri sia filino: de kie ja ŝi povis scii liajn plej kaŝitajn pensojn? Aŭ, eble, vere, li akiris maljunulan kutimon balbuti tion, kion li pensas? Ne, li neniam pri tio diris. Kaj eĉ pensis nur proksimume, ne per tia preta frazo, kiel vortigis Barbara. Pensis proksimume, ke, vere, anstataŭ manĝi senpage ŝtatan panon, nemalbone estus okupiĝi pri iu afero. Alie vi eble komencos ŝovadi la nazon en kaserolojn, en la kuirejajn, – rigardi, kio hodiaŭ kuiriĝas. Sed instrui? Sed tamen, tio, verŝajne, estas ĝuste tio, kion li mem, ne konsciante, pleje ŝatis. Kaj subite, tute forgesinte la hodiaŭan abomenan historion kun Eŭgeĉja kombinaĵo, li vigle kaj afereme ekparolis kun Barbara pri tio, kiel, laŭ ŝia opinio, li, malantaŭiĝinta emerito kaj soldato, povos okupiĝi kun junularo – ja, verŝajne, en pedagogio estas multaj novaj tendencoj, aperis ĉiaj sistemoj, ideoj, skoloj...

– Aĥ, lasu vi, paĉjo, – balancante la piedon en defalanta ŝuo, diris Banjo, – kiaj tendencoj. Vi estas scianta, saĝa, ĉion vidinta homo, kiel vi povas ne fidi vin? Jen kiam revenos Aglaja Petrovna...

– Kaj ĉu vi estas certa – revenos? – rapide demandis li.

– Sed vi ja aŭdis, kiel ĵus la knabino – tiu blonda, kun harligo – diris, ke estas justeco! Ĉu ĝi povas ne esti?

– Jes, jes, – konsentis la admiralo, tirante la ŝultron kaj forturniĝante. Li subite ekabomenis sin mem pro tio, ke li jam antaŭlonge ĉesis kredi je tiu nedifinita justeco. – Jes, jes, – ripetis li, – certe.

Kaj, ankoraŭ paŝinte tra la ĉambro, li demandis:

– Kie tamen ni, kara mia filino, loĝos? Kiel vi pensas? Ja ĉi tie resti estas kategorie maleble, tion vi, verŝajne, komprenas! Ĉu vi konsentas?

Barbara kapjesis, pensante pri io sia. Por ŝi estis tutegale, kie loĝi. Ŝi mem, finfine, ĉi tie estas nur gastino, por ŝi tempas reveni al Gridnevo, al la geologoj. Por ŝi entute estis tutegale: ĉu gravas, kie vivi, kiam vi ne scias, por kio vi vivas? Ŝi iomete teruriĝis pro tiu amara penso, ŝi prenis de la patro cigaredon, ekfumis, eligis fumon ringe, kiel en la milito, oscedis kaj plendis, kiel en la malproksimaj jaroj, kiam ŝi loĝis ĉe Stepanov sur la destrojero:

– Enuas mi, paĉjo.

– Mi scias, – ne tuj respondis li. Kaj konsilis, kvankam malfacile estis por li ĝuste tion konsili al ŝi: – Forveturu!

– Kien?

– Eĉ al diablo mem! – kriis li. – Kien ajn, sed nur forveturu el ĉi tie, forlasu tiujn viajn revojn, forlasu lin, forgesu pri li, ekamu bonan homon, rekonsciiĝu, vekiĝu...

– Pli bona ol li ne ekzistas, – diris Barbara.

– Ekzistas! – ruĝiĝinte ĉe la kolo, furioze kriis la admiralo. – Ĉiuj estas pli bonaj ol li! Tiel trakti vin, tiel vin malalte taksi, tiel nenion kompreni...

– Ĉion li komprenas, – trankvile kaj hele rigardante en la kolerajn okulojn de la patro, interrompis Barbara, – li ne povas ne kompreni! Aĥ, por kio do ni parolas! Ja ĉio ĉi estas absurdo, kien ajn mi veturu, nenio ŝanĝiĝos...

– Ŝanĝiĝos, – ree ekbruis Stepanov, – en Saĥalino ŝanĝiĝos, kaj en Kamĉatko ŝanĝiĝos, kaj en Arĥangelsko ŝanĝiĝos, kaj en Krimeo ŝanĝiĝos. Pro mi, stultulo, vi ree kun li renkontiĝis, pro tiu malsanulejo, diablo ĝin prenu, jen mi, jen Amiraĝibi, jen tiu partizano, Zemskov, por kio vi venadis al ni, por kio al vi tiu stulta situacio...

Kaj ankaŭ tiu ĉi interparolo finiĝis per nenio. Je ĉirkaŭ la kvina horo Iraida singarde vokis ilin tagmanĝi. Tra la manĝoĉambro, metinte la manojn malantaŭ la dorson, elmetinte antaŭen la dikan ventreton, en silka blua kaj flava piĵamo, iradis Eŭgeĉjo, fajfetadis «Toreiston».

– Toreist', antaŭen? – interesiĝis Stepanov, enirante en la manĝoĉambron.

Iraida malpakis la novan aĉetaĵon, la ŝnureton ŝi pendigis sur sian kolon, kune kun ĉenetoj kaj brelokoj, kiujn ŝi plu portadis en granda kaj eĉ ĝena abundo.

– Kaj avo Metodo kie estas? – demandis Stepanov.

– Li, verŝajne, laŭ sia kutimo, estas en la kuirĉambro, – spirante en grandan kristalan pokalon, kiun ŝi ĵus elprenis el mola papero, diris Iraida. – Lin, paĉjo, ne eblas el tie eltiri...

Eŭgeno ĉesis fajfi kaj ekkantis:

Ho, toreist', ho, toreist'...

– Ho, Eŭgeno, kian vi havas voĉeton, – preskaŭ kun ĝemo diris Bajo, – kvazaŭ per tranĉilo al vitro...

Eŭgeno ne respondis, ree ekfajfis. Paŭla enportis supan bovlon, Stepanov ordonis al ŝi alkonduki la avon. Eŭgeĉjo ĉe la bufedo verŝis por si glaseton da vodko, eltrinkis, serĉis sur la tablo per forko kaj, pensinte iomete, almanĝis per marinita fungeto. La admiralo kun severa vizaĝesprimo malfermis la pordon al la antaŭĉambro, poste al la koridoro, poste al la kabineto de Eŭgeno Rodionoviĉ. Iraida kaj Eŭgeĉjo rapide interŝanĝis rigardojn.

– Ĉu ne estas malvaste por vi loĝi ĉi tie? – demandis Stepanov per akra voĉo.

– Kio? – ne komprenis Eŭgeno.

– Mi demandas, ĉu ne estas malvaste ĉi tie por vi – por la familio? – kriis Rodiono Metodjeviĉ. – Mi demandas, ĉu por vi ĉi tie...

Kaj eksilentis subite, ĉar el la antaŭĉambro, etendinte al li la manojn, brilante per la tuta inkmakulita muzeleto, kuris Juĉjo, la ameganta sian avon homo, veninta el sia unua «B» klaso kun du nedubeblaj malbonaj notoj, kaj tial tute feliĉa, ke lia ĉiama defendanto estas hejme.

Rodiono Metodjeviĉ mildiĝis, levis la knabon sur la manoj, frapis lin per la frunto al la frunto laŭ ilia malnova maniero kaj diris:

– Saluton!

– Sal'! – respondis Juĉjo. – Kaj Paŭla Nazarovna pensis, ke vi mortos!

– Truon de ringo! – respondis la avo (Iraida sulkiĝis – al ŝi ĉiam ŝajnis, ke neniu alia, sed Rodiono Metodjeviĉ mem, instruas la knabon pri vulgaraĵoj). – Spit! Mi, Jurego, ankoraŭ vivos en la mondo, ankoraŭ montros kuraĝon...

– Sur la maroj, sur la ondoj, – sufloris la knabo la avan diraĵon, – ĉu?

Eŭgeno kaj Iraida ankoraŭfoje interrigardis: la despoto-admiralo ŝajne ree estis en bona animstato, la minaco pasis flanke. La afero konsistis en tio, ke la geedzoj sciis, por kio venis al Stepanov la junpioniroj, kaj atendis eksplodon, kiu tute povis okazi antaŭ la tagmanĝo. Gravis pace tagmanĝi, kaj por poste Eŭgeno jam preparis facilan konversacion kun temo pri tio, kiel ĉio en la plej proksima tempo solviĝos mem pri la damnita Domo de junpioniroj kaj lernejanoj de la Rivera distrikto. Tamen, decidiĝi ekparoli pri tiu historio ne ŝajnis al Eŭgeĉjeto sendanĝera paŝo.

Ĉe supo Juĉjo rakontadis lernejajn novaĵojn, Barbara estis gaja, kvazaŭ helpante malstreĉi tiun mornan kaj eĉ minacan staton, en kiu antaŭ la tagmanĝo troviĝis Rodiono Metodjeviĉ, Eŭgeĉjo penis per ĉiuj fortoj – rakontadis anekdotojn, Iraida intence laŭte ridadis, eĉ avon Metodon neniu riproĉis, kiam li, alkroĉiĝinte per la maniko, faligis sur la tablotukon krenon kun beto kaj treege konfuziĝis kaj ekkaĵolis. Ĝenerale, ĉio iris al tio, ke la historio kun la junpioniroj povis dissolviĝi, se ne la pokaloj, kiujn Iraida, por malfeliĉo de ili ĉiuj, aĉetis per konateco en la brokantejo. Okazis tiel, ke la admiralo, turmentata de pirozo pro la pirogetoj, ekstaris post la supo, por trinki mineralakvon, kaj, kiel ĉiam, ne rimarkante kvaliton kaj valoron de vazo, irante al la bufedo kaptis la pokalon, kiu staris sur la radiricevilo.

– Pli singarde, paĉjo, – kriis el malproksime Iraida, – tio estas unika aĵo!

– Unika? – ankoraŭ tute trankvile miris la admiralo. – Kaj kio en ĝi estas unika?

– Ses, – per eĉ iomete sufokiĝinta voĉo, tamen ne laŭte, sed nur treege respekte al tiu aĵo, kiun estis pririgardanta la admiralo, klarigis Iraida, – da ili estas nur ses, da tiuj pokaloj. Vi rigardu al lumo, tie estas gravuraĵo...

Stepanov simplanime rigardis.

– Ĉu krono? – interesiĝis li, presbiope malproksimigante de si la unikan aĵon. – Roma du kaj litero «N»? Ĉu tiel?

Li plu estis nenion konjektanta.

– Caro Nikolao el ili trinkis, – maĉante supan viadon, sciigis Eŭgeno, – sur la ujo estas skribite, ke tiuj pokaloj «apartenas al la ilaro de la jakto „Standardo“». Kaj ankaŭ la posta sorto de la pokaloj estas interesa en sia speco. Laŭ onidiroj, ili iamaniere trafis poste en Unĉanskon kaj estis ĉi tie donacitaj al la milita komandanto majoro de la SS kun familinomo zu Stackelberg und Waldeck...

Ĝuste tiam ĉio okazis.

Jam laŭ tio, kiel brune ruĝiĝis la admiralo dum la monologo de Eŭgeĉjo, Barbara komprenis, kio tuj okazos, kaj ne sukcesis ekstari, kiam ĝuste tio, kion ŝi atendis, okazis.

– Und Waldeck! – kriis la admiralo per tia raŭka kaj ne simila al si voĉo, ke Eŭgeĉjo salte ekstaris. – SS? Kaj Nikolao el ili trinkis? Via cara moŝto, imperiestro?

Barbara ĵetiĝis al la patro, sed estis jam malfrue. Sub ŝriko de Iraida kaj timigita, lepora krio de Juĉjo la admiralo batis unu pokalon al la muro, la duan – al la planko, la trian ĵetis al la pordo. Barbara ekpendis sur la kruta ŝultro de la patro, li ne forpuŝis ŝin, li nur plu penis preni de sur la radiricevilo la restintajn pokalojn kaj per rapide tremantaj lipoj flustris:

– Ni blankulojn... monarkistojn... kanajlojn... sur ĉiuj frontoj batadis... ni la plej bonajn niajn kamaradojn... en la milito kontraŭ faŝismo... Kaj li? Junpionirojn el la domo? Carajn vazaĉojn?

– Paĉjo, paĉjo, paĉjeto, – persvadadis, alpremiĝinte al li, Barbara, – paĉjo, al vi ja malutilas, kara, nu, ĉu indas...

Malrapida, granda tremo trakuris tutan lian ankoraŭ fortan, eĉ potencan korpon. Kvazaŭ deskuante de si la paroksismon de peza frenezo, li skuis la kapon, alpremis Barbara-n al si kaj amare, kun angoro diris:

– Kanajloj! Aĥ, kanajloj! Porkoj! Kiaj porkoj!

Iraida, histerie jelpante, fortrenis ploregantan sed tamen ĵetiĝantan al la avo Juĉjon. Certe, sub preteksto de defendo de la infano disde la despoto-avo ŝi saviĝis mem. Kaj Eŭgeno devis aŭskulti trankvilan ordonon de la admiralo – trankvilan kaj minacan ordonon pri tio, en kia nome limdato Eŭgeno Rodionoviĉ Stepanov devas foriri «al diabla patrino» el la domo, ŝtelita de li disde infanoj.

– Ĉu vi komprenis, fiulo? – interesiĝis la maljuna Stepanov. – Alie mi eĉ la Centran Komitaton ĝisiros, sed el la partio vin, kanajlon, elbatos. Ĉu klaras?

– Klaras! – etendiĝinte en sia piĵamo, iom eĉ en milita maniero, respondis la juna Stepanov.

Ili estis nur triope en la manĝoĉambro. La avo, por ajna okazo, antaŭlonge fuĝis en la kuirĉambron, jam post la unua pokalo. Tie li rerakontis ĉiujn eventojn pro feliĉa ekscitiĝo al Paŭla.

– La dudek kvinan mi ĉi tien venos, – avertis Stepanov.

– Klaras! – ripetis Eŭgeno.

Li malbutonis kaj ree butonis sur si la piĵamon. Lia makzelo tremis. «Estus bone nun fali kun koratako», – melankolie pensis la juna Stepanov.

Barbara kaj Rodiono Metodjeviĉ foriris. Eŭgeĉjo vokis Paŭla-n, ordonis al ŝi purigi post la «freneziĝinta» maljunulo. Elŝoviĝis ankaŭ la avo – por skoltado: kiu venkis? Eŭgeno, kun pensema kaj pala vizaĝo, estis maĉanta stroganov-viandon. La avo metis ankaŭ por si en teleron manĝaĵon, pipris, ŝmiris per mustardo, poste demandis, sen ajna defio en la voĉo:

– Eble, ni adiaŭu tiun ĉi domon, Eŭgeĉjo, per glaseto? Ja ni vivis en ĝi sen malfeliĉo, nu, kaj venis tempo, adiaŭ kaj ne ploru, kiel oni en la kanto kantas.

Koncentrita sur siaj pensoj Eŭgeno Rodionoviĉ silentis. La avo verŝis por li kaj por si, tintigis lian glaseton per la sia, eltrinkis, grakis kaj ekrigardis al Barbara, kiu, pri io ridetante, estis iranta tra la ĉambro en la antaŭĉambron.

– Ĉu vi en floto ne havis okazon esti, Eŭgeĉjo? – demandis ŝi gaje.

– Ne! – haste kaj kulpe respondis li. – Kaj kio?

– Kaj tio, ke hodiaŭ estis farita «pafsaluto de nacioj». Tial vi ne lamentu. Vi nur gardu vin, ke li ne pafu al vi el la ĉefa kalibro. Li ja estas artileriisto brila, fama. Ĉu vi komprenis?

Eŭgeno Rodionoviĉ suspiris. Kaj Barbara portis en la ĉambron de la patro malplenan valizon, viŝante dum irado de sur ĝi polvon per sia pura naztuko. Eĉ polvoĉifonon ŝi abomenis en tiu ĉi domo.

Eskulapidoj

Matene, tuj post kiam finiĝis la kvinminuta konsiliĝo, en la kabineton de la ĉefkuracisto, peze frapante per siaj ledfeltaj botoj, eniris Zolotuĥin en profesora kitelo, ne kuniĝanta sur lia potenca brusto. Li estis iomete konfuzita pro sia neatendita apero.

– El Granda Gridnevo mi al vi survoje pretere venis, – diris li, kvazaŭ pardonpetante. – Ĉu per teo vi min regalos? La vojo estis malfacila, glatiso, necesis ĉenojn sur la pneŭmatikojn surmeti.

Kaj, fiksrigardinte al Ustimenko, interesiĝis:

– Kial vi maldikiĝas, Atanazijeviĉ?

La teon Zinovio Simonoviĉ mallaŭdis – malforta, – kaj eltrinkinte du glasojn, ekhastis al la konstruejo de la eksa domo de la Departemento pri grenprovizado.

– Ĉu de la eksa? – ĝojigite redemandis Ustimenko. – Do, ĝi estas nia nun? Ĉu vi sukcesis?

Zolotuĥin silentis, nur forte enspiris cigaredan fumon. Sed lia peza elhakita vizaĝo esprimis kontenton, kaj Vladimiro Atanazijeviĉ pensis, ke tiajn lacajn, sed kaŝe kontentajn vizaĝojn li vidis en la floto dum la milita tempo, kiam revenadis, ekzemple, leĝera ŝipo post brave plenumita ataka operaco kaj la ŝipestro lerte saltadis sur la marponton, ankoraŭ nenion dirante, sed per tuta sia aspekto esprimante sukceson kaj venkon.

– Nur la diablo scias, por kio mi vin frekventas, – demetante en la vestiblo la kitelon, perplekse diris Zolotuĥin. – Jam eĉ tiaj saĝuloj aperis, ke min priridas, tamen mi fajfas. Ni veturis dum la nokto, kaj mi ĉiam pri vi pensis...

– Kion nome?

– Tion nome, ke jen kie vi sur mi sidas kun via malsanulejo!

Kaj per la eĝo de la manplato li firme frapis sin al la potenca nuko – glate, soldate razita. Poste li interesiĝis:

– Kiel fartas Puzirjov?

– Hodiaŭ Nikolao Eŭgenjeviĉ operacios lin, – diris Ustimenko. – Alvorte, pri Bogoslovskij. Li telefonon ne havas, kaj sub li estas bierejo – tie ĝi estas. Mi pensas, ke al Bogoslovskij telefono estas multe pli necesa, ol al la estro de la bierejo.

– Sed mi pensas, kamarado ĉefkuracisto, ke vi tute sur min rajde eksidis. Eksidis kaj pelas, kaj per la kalkanumoj spronas, kaj al mi de vi estas nenia saviĝo. – Kaj neatendite li konkludis: – Al Losoj telefonu pri la telefono, per mia nomo. Alie mi forgesos. Ĉu klaras?

Ili eliris triope – post Zinovio Simonoviĉ, knabe glitante sur glacio, sekvis Vagarŝako en sia tro mallonga palteto, malantaŭe lamis Ustimenko. La suno brilis hele, sed varmigis malmulte, printempaj degelgutoj apenaŭ tintis antaŭ bonvetera tago, tamen varmo kaj printempo estis alirantaj kun gaja neevitebleco, forte kaj nereteneble, tiel ke eĉ Zolotuĥin subite haltis kaj diris, returniĝinte al Ustimenko:

– Vi ridetu, doktoro! Aŭ vi havas iajn malagrablaĵojn? Tiam vi rakontu – ni helpos. Por kio morniĝi antaŭ printempo?

Ustimenko ree ne respondis: fakte, li eĉ ne morniĝis, simple iel laciĝis iomete pro ĉiuj peripetioj en sia vivo kaj jam tro amare eksentis sin hodiaŭ matene soleca. Ja antaŭe estis Natalia, eblis, forirante por tuta tago disde la malŝatata familia vivo, interŝanĝi kun la filino iajn vortojn...

– Aŭdis mi – al kirurgo estas malpermesite ĝibetiĝi. Ĉu tio estas vero? Kvazaŭ dum operacio vi, doktoroj, devas nepre rekte stari. Ĉu tiel?

– Nu, tiel...

– Tiam staru rekte, – ĉu ordonis, ĉu konsilis Zinovio Simonoviĉ kaj, trairinte ankoraŭ kelkajn paŝojn, haltis, larĝe disstariginte la piedojn, kontraŭ la impona konstruaĵo de la eksa Departemento pri grenrezervado. Li ĉirkaŭrigardis la etaĝojn, kornicojn, pordajn embrazurojn, poste demandis kun kaŝita subrido: – Kiaj estos opinioj?

– Ja ne tro simplaj, – apogiĝinte per la bastono sur glacikovriĝintaj brikoj, diris Ustimenko. – Se fari, tiam fari plene!

– Al kio vi kondukas? – kun timema noto en la voĉo diris Zolotuĥin. – Vi, doktoro, mi vin konvinke petas, ne premu mian gorĝon per viaj postuloj. Ni donis al vi por la infana kirurgio tielan domegon, sed li tuj minacas – se fari, tiam fari plene.

– Ĝuste – se fari, tiam fari plene, – klininte la kapon kiel kolera bovo kaj obstine brilante per la okuloj, respondis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Fari ne tiel, kiel estis antaŭe farate, kaj ne tiel, kiel hodiaŭ, kaj ne kun kalkulo por morgaŭ, sed nur direktante al postmorgaŭ...

– Prave! – diris Vagarŝako.

– Sunumejoj ne estos, – indiferente tranĉis Zolotuĥin.

– Ja ne en sunumejoj estas la afero, – sen ajna ĝentileco forsvingis Ustimenko. – La afero estas en tio, ke per niaj normoj ni rigardas malantaŭen. Konstruo de domo kun kalkulo por la morgaŭa tago jam ne kontentigas la hodiaŭan. Kalkulo por postmorgaŭ – eĉ tiu apenaŭ kontentigos. Progreso en scienco estas tiom grandioza, Zinovio Simonoviĉ, ke ni ne povas ne konsideri, ekzemple, kibernetikajn maŝinojn, kiuj nepre eniros – vi rememoru tiam miajn vortojn, – eniros en medicinon post ioma kvanto da jaroj kiel nepra elemento...

– Do, kibernetikaj maŝinoj por vi eknecesis, – kapjesis Zolotuĥin kaj fleksis unu fingron sur la maldekstra mano. – Kreditoj, ĉio cetera.

Lia vizaĝo estis tremanta pro interna, apenaŭ retenata bonanima rido, sed ju pli longe li aŭskultis Ustimenkon, des pli serioza kaj eĉ malgaja iĝadis rigardo de liaj malgrandaj okuloj sub la pendantaj palpebroj.

– Infana malsanulejo – mi parolas, certe, ne nur pri infana kirurgio, – daŭrigis Vladimiro Atanazijeviĉ per egala voĉo, kvazaŭ prelegante, sed tute ne konversaciante kun estro, – bona, vera, aŭtentika malsanulejo devas konsisti el kvar domoj.

– Ĉu tiele? – jam sen rideto demandis Zolotuĥin.

– Ekzakte tiel. La unua – kuraca, kun unuaklasa polikliniko. En tiu polikliniko estos farata ĉio tio, kion eblas fari ambulatorie en tia domo. Tia malsanulejo devas esti kalkulita al kvincent homoj, duono – por kirurgio, alia duono – por terapio.

– Neniaj blankaj kiteloj, – per laringa voĉo enmiksiĝis Vagarŝako. – Flegistinoj en gajaj roboj, floroj sur la roboj, bukedoj...

– Silentu, Vagarŝaketo, – petis Ustimenko. – Plue: la dua domo estas gastejo por alveturantaj el la regiono aŭ el aliaj urboj gepatroj, kiuj alveturis kun malsanaj infanoj, ili loĝu ĉi tie, dum iras la afero, ili ne turmentiĝu, luante angulojn kaj ĉambrojn ĉe civitanoj, kiuj prenas pro tio po tricent rubloj por monato. La gastejo estas pagata, modesta, sed oportuna. Cetere, alveturantaj kun infanoj parencoj – patrinoj, onklinoj, viglaj avinoj – povas labori en nia malsanulejo, sed, certe, ne tie, kie kuŝas iliaj infanoj. Ĉu tio por ni ne estas profita?

Zolotuĥin nur ĵetis rigardon al Ustimenko, sed nenion respondis.

Kaj tiu daŭrigis, turnante sin plie al la domo de la grenproviza departemento, ol al Zinovio Simonoviĉ:

– La tria domo – la plej malproksima de tuta tiu ĉi mastrumaĵo – estas sur la bordo de Unĉo, en arbaro: ĝi estas sanatorio de nia malsanulejo. Tie estos tiuj infanoj, kiuj ne bezonas aktivan esploradon, kiuj praktite estas elkuracitaj, sed al kiuj ni donas fizikoterapion, al kiuj estas preskribita kuraca gimnastiko, nu, kaj eble ankoraŭ iaj aldonaj faroj kaj refaroj. Proporcio de kuracistoj estas tia: en la sanatorio – unu por cent kvindek malsanuloj, en la malsanulejo – unu por kvin malsanuloj.

– Nu, do ĉio ĉi estas malgrandaj bagateloj, – kun suspiro diris Zolotuĥin, – tion ni morgaŭ faros. Kaj ankoraŭ kio?

– Ankoraŭ unu, – turnante sin al Zinovio Simonoviĉ, diris Ustimenko, – loĝa domo por la personaro, kune kun kinejo, sportejo, kun ĉio, kio kontentigas bezonojn de kultura homo. Tiam ni absolute finos foriradon de la kadroj, tiam ni ĉiam trovos ĉi tie, apude, necesan doktoron, se io okazos, tiam...

– Fino, – diris Zolotuĥin, – ĉio estas komprenita. Vi estas bravaj, vi vere praktike aliris al la demando. Estis interese aŭskulti vin. Bele vi, Atanazijeviĉ, rakontis. Tamen dume devos vi kontentiĝi per unu domo. Kiel ni en raportoj kutimas esprimi – por la hodiaŭa tago. Tial vi, karaj kamaradoj, disponu tion, kion vi havas. Kaj poste... kun tempo...

Li malgaje subridis kaj metis la potencan polmon sur la kubuton de Vagarŝako.

– Doktoro Sainjan? Ĉu tiel? Jen doktoro Sainjan tian malsanulejon jam eble efektivigos. Vi, kamarado Ustimenko, eble, ĝin vidos, kaj mi – apenaŭ. Sed Saĉjo mia, tute eble, siajn nepojn tien venigos. Kun tio – estu sanaj!

Kapadiaŭinte, li ekiris sur pado inter amasoj de nigriĝinta, poroza neĝo kaj, returniĝinte, kriis el malproksime:

– Kaj la sanatorion vi bele elpensis. Ĉu vi mem aŭ iu saĝa instruis?

– Ni mem! – sonore respondis Vagarŝako.

Kaj subite, ĵetiĝinte de sur la loko, ekkuris atingi Zolotuĥin-on. Tiu, kun ioma eĉ timo, strabis al la paliĝinta pro ekscitiĝo vizaĝo de Vagarŝako kaj demandis:

– Ĉu ankoraŭ iu ideo venis?

– Venis! – rapide diris Sainjan. – Ja la kaptitajn germanojn oni liberigas? Liberigas! Kaj tie estas kaj subtegmenta bazaro, kaj ankoraŭ domoj, kaj...

– Atendu! – petis Zolotuĥin. – Silentu iom.

Kaj, svinginte la manon, li ekhastis al la aŭtomobilo, dirante dum irado:

– Ĉi tie pensi necesas, ĉi tie konsiliĝi necesas. Aĥ, rabistoj, aĥ, bravuloj! Ni pensos, ni pensos...

– Tion vi bone elpensis, Vagarŝako, – eĉ fajfetis Ustimenko, kiam Sainjan rakontis al li, por kio li ĵetiĝis atingi Zolotuĥin-on. – Bonega ideo. Se iu nin ne antaŭis. Kaj plej grave estas, ke tie eblas libere konstrui en sia maniero. Ĉu vere estis tia subita inspiro?

– Simple mi forgesis, – mallaŭte respondis Sainjan. – Tion Luba elpensis. Ŝi foje vekis min nokte. Aŭskultu, diras, Vagarŝako, dum neniu sian manegon sur tiun ĉi kvartalon metis – agu. Ŝi ja ĉiam havas iajn kombinaĵojn...

Kaj ekridis, kontenta.

Poste li rememorigis:

– Hodiaŭ ni aranĝas festenon, ĉu vi venos?

– Kaj Ŝĉukin?

– Li konsentis, kaj eĉ kun plezuro.

– Pri kio li parolos?

– Li diris: nenion gravan, mi rakontos ĉiajn bagatelojn...

Apenaŭ Ustimenko revenis en sian kabineton, venis Bogoslovskij, snufante per cigaredo, kun solena mieno, tre memkontenta. En la okuloj de Nikolao Eŭgenjeviĉ, malgraŭ la grava vizaĝesprimo, estis saltantaj tute malsolidaj diabletoj, kio ĉiam signifis ian sukcesan kombinaĵon.

– Teon, Matejevna! – petis li en la nefermitan pordon.

– Kial vi hodiaŭ estas kvazaŭ festa? – interesiĝis Ustimenko.

– Mi rajtas.

– Ĉu arokon aplikis?

– Kaj kian! Dum plenumado de ĉi ago mi mem ŝvitis – pensis: ne okazu peko. Sed rezultis, ke mi vere estas nevenkulo. En tiu senco, ke neniu povas min venki. Nu kaj ankaŭ mi estas rabisto sur landvojo. Tio estis al mi ĵus dirita.

– Mi ne komprenas, – ridetante pro la grava mieno de Bogoslovskij, tiel ne karaktera por li, diris Ustimenko. – Klarigu.

– Kaj mi klarigos. Sed mi komencos de la venko. Hodiaŭ, esprimante per la lingvaĵo de provizistoj, al ni estos liverita cemento por la infana kirurgio. Duoble pli multe, ol Sainjan bezonas. Ankoraŭ por la tuboj al ni restos.

Matejevna alportis teon, Bogoslovskij, pro granda sekreteco de sia informo, petis ŝin senprokraste foriri.

– Mi miajn metodojn al neniu intencas malkovri, – klarigis li al Ustimenko la kaŭzon de la forpelo de la maljunulino. – Kio estas sekreto, tio estas sekreto.

Matene estis alveturigita sur ambulanco el la cementa fabriko iu kamarado Jaŝkin, kiu pro la malfacila tago – lundo – matene, laŭ lia persona deklaro, «dufoje refreŝiĝis postebrie – unue per biero, kaj poste per vodko». Rezulte tiu Jaŝkin, vane ektiminte falantan trabon, saltis el alto je sep metroj sur ŝotron de sur la skafaldo, kie li laboris. Se li restus sur la skafaldo, la trabo lin ne tuŝus, traflugus pretere, ĝuste al kio, laŭ asertoj, oni kalkulis. Sed ĉi tiel la trabo atingis Jaŝkin-on kaj frakasis al li la kruron. Bogoslovskij kuŝigis Jaŝkin-on por etendado, faris al li transfuzon, ĝenerale, «kondiĉigis». Tiam, certe, alflugas la direktoro, ne tro saĝa, evidente – timigita ĝis tremo de ĉiuj ekstremaĵoj. Tio ja estas komprenebla – «laborprotekto, kie vi estas?»

– Nu? – ankoraŭ ne komprenante, al kio kondukas Bogoslovskij, sed jam divenante, ke estis plenumita ruza kombinaĵo, hastigis Ustimenko.

Nikolao Eŭgenjeviĉ respondis enigme:

– Iu preposto, amiko de la patro, ŝatis fanfaroni: «Melkis mi por vi, patro Eŭgeno, grandan aferon per streĉo de mia dorso». Ankaŭ ĉi tie: mi melkis!

– Kiun vi melkis do?

– La direktoron. Ne per tiu fino al li estas la nazo alkudrita, ke li pensu, sed per tiu, ke li timiĝu. Li estas timema kaj neniel energia. Per la mensa rigardo li vidas nur unu bildon – kiel oni lin metas en malliberejon pro sabota rilato al la problemo de laborprotekto. Kaj mi tielan vivan bildon ne negis.

– Por kio tiel kruele?

– Ja por tio, kara mia Vladimiro Atanazijeviĉ, ke tiu ĉi hunda filo direktoro – se vin ne trafis maljunula sklerozo, tiam vi rememoros – al ni plene rifuzadis pri cemento. Kaj ne nur al ni, sed ankaŭ al Zolotuĥin.

– Ĉu li al vi persone liveris?

Per la grandega manego Bogoslovskij elprenis el la poŝo de la kitelo paperon kaj malfaldis ĝin antaŭ Ustimenko.

– Legu, se vi pri legoscio estis instruita!

En speciale gajaj minutoj de la vivo Nikolao Eŭgenjeviĉ nepre transiradis al tiela lingvaĵo. En gajaj aŭ galaj.

Ustimenko legis kaj ne kredis al la okuloj: okdek tunoj. Sur formularo, en kategoriaj esprimoj kaj kun vosta kaj korna subskribo.

– Do kiel vi tion sukcesis! – ekkriis li. – Ja tio estas neebla rezulto. Li al mi eĉ unu tunon ne donis, kun tuta decidemo deklaris – mi nenion disponas persone, vi povas min eĉ tranĉmurdi.

– Devas li, kiel korvo, scii nur sian «grak!» – subridis Bogoslovskij. – Diris mi al la direktoro, ke bezonas mi ne gipson por kuracado de la Jaŝkin-a traŭmato, sed laŭ nova sistemo – cementon. «Kiom?» – li demandas. Mi, rigardante en liajn kurantajn okulojn, sentime elmetis – cent, mi diras, patro-bonfaranto, tunojn. Li al mi respondas en tiu senco, ke ĉi tie estas malinda koruptaĵo. Tute la direktoro perdis sinregadon kaj ĉiel min insultis. Kaj por mi estas egale – ja ne por mi mem? Ĉi tie ofendiĝi ne konvenas, mi toleris ĉion ĉi humile, ĉar komprenis – li ĝemos, sed liveros. Certe, mi elaŭskultis ankaŭ rabiston sur landvojo, sed kun tempo tiu korvo en sia insulta energio malvarmiĝis kaj pri okdek tunoj skribis. Kaj mi al li diris kun humileco, ke li estas nia bonfaranto kaj patro, kaj ni estas liaj infanoj, ĝenerale mi tian kapran kanton aranĝis, ke eĉ mem ne eltenis, malĝustatempe ekridis...

– Ho, Nikolao Eŭgenjeviĉ, – ĝojante pri la ridindaj artifikoj de sia instruisto, diris Ustimenko, – oni iam nin batos pro tio...

– Mi mem ilin batos, – promesis Bogoslovskij, ekstarante. – Mi ilin tiel fortpotence batos, timemajn kanajlojn, ke ili longe sin gratados. Jen kia troviĝis – li min batos...

Kaj promesis jam el la pordo:

– Necesas elveturigi senprokraste. Dum la afero estas varmega, alie li ŝanĝos sian decidon kaj nuligos sian ordonon. La ĉefan mi faris – mia flugo estas falka, kaj vi, pasero, ne malrapidu! Cetere, Vagarŝako okupiĝu, tempas al li ankaŭ tiujn aferojn lerni, ja li ĉiam malantaŭ niaj dorsoj sian sciencon kreas...

– Ne, Vagarŝako pri tiuj aferoj neniam okupiĝos, – firme respondis Ustimenko.

– Kial do?

– Tial, ke lia tempo por mi valoras pli ol ajna cemento.

Bogoslovskij eĉ ofendiĝis, sed por nelonge, Ustimenko klarigis:

– Vi iru en la dissekcejon, rigardu, kion li kun Hebeisen sorĉas.

– Ĉu la knabo strebas iĝi Pirogov?

– Cetere, vi antaŭnelonge mem diris al mi pri senlima amplekso de lia talento. Kaj eĉ pri tio, ke li estas «entute diablo scias kio!», kaj tio en via lingvaĵo, laŭ mi, estas laŭdo...

Bogoslovskij, jam cedante, iomete kontraŭdiris:

– Tamen la administra agado...

Li rigardis en la obstinan, klinitan vizaĝon de sia ĉefkuracisto, svingis la manon, kuntiris la brovojn, ĵetis rigardon al la mura horloĝo kaj diris incitite:

– Mi iros operacii Puzirjov-on.

– Kun kiu?

– Neĉitajlo tie estas kaj Vagarŝako. Mi pensas, la afero estas malbona.

Li ĉiam koleradis, kiam ne atendis bonon de siaj manoj. Kaj eĉ pli koleradis, se necesis korekti pekojn de siaj tro singardaj kolegoj. Kolegoj, kiuj foriradis de responso. Tiam kolera angoro aperadis en liaj maljunaj okuloj, kaj al demandoj li nur incitite svingadis la manon kaj silentis kun mallongaj suspiroj.

Akompaninte Bogoslovskij-on, Vladimiro Atanazijeviĉ sidis iom, koncentrante pensojn, ferminte la okulojn, poste fiksaŭskultis. Pretere oni ekrulis sur ĉareto tagmanĝon el la porciejo, la unuan pladon – li rigardis en la hodiaŭan menuon – supon fungan. La duan ĉaron li same tralasis, eliris nur al interkapto de la tria. Tiel li ĉiam prenadis provaĵon – ne el la kaldrono: el tie oni scipovis porti konforme, tiujn artifikojn li sciis jam laŭ la milito. Sed ĉi tie estis vera, aŭtentika provaĵo.

Brankardistino Anjo, rimarkinte sur sia itinero la altan, apogiĝantan sur la bastono ĉefkuraciston, bremsis, ridetis, eklumis.

– Ĉu provaĵon? – sonore demandis ŝi.

Ustimenko kapjesis, prenis teleron, forportis al si. Kaj manĝis tutan – tio estis ĝena, sed ja nenie, krom en la malsanulejo, oni lin nutradis. Li havis nenian sian hejmon. Tamen, tutegale neniu ĝismanĝus post li. «Diablo prenu, kiel tio estas stulta, – pensis li, – nu kial, kial, pro kio oni nin ĉi tie ne nutras? Kiu Eŭgeĉjeto tion elpensis? Kio bona estas en tio, ke deĵoranta kuracisto devas manĝi sekan manĝaĵon dum diurno?»

Ekfuminte (li komencis multe fumi en la lasta tempo), Ustimenko telefonis al Losoj «rilate de transportilo» – tiel li, por sia miro, mem esprimiĝis, jen akiristo!

Eksciinte, ke necesas veturigi cementon, Losoj treege miris kaj indignis. Tial li devis rakonti al Andreo Ivanoviĉ la tutan veron kun ĉiuj detaloj.

– Nu, popolo! – miregis Losoj. – Jen skalo! Por unu kruro okdek tunojn. Sed ĉu ne ok? Vi min ne trompas?

– Eĉ ok sur la planko ne kuŝaĉas...

Surmetinte la parolilon, Ustimenko ree fiksaŭskultis. Kaj ree eliris por interkapto de ĉareto kun supo. Tio estis lia metodo, de li elpensita kaj ellaborita ĝis detaloj: ne lasi la kuirejon en kvieto ĝis la fino de tagmanĝo, aŭ vespermanĝo, aŭ matenmanĝo. Por ke tie oni ne trankviliĝu sur la atingoj, sur tio, ke la ĉefkuracisto jam prenis provaĵon. Per pura kulero li glutis el la telero kaj diris al la sonorvoĉa brankardistino:

– Malvarma ja estas la supo. Al via edzo vi tian ne donos! Rulu reen.

– Sed ja la malsanuloj...

– La malsanuloj atendos iomete, tamen ricevos varmegan supon. Kaj hodiaŭ, kaj morgaŭ, kaj postmorgaŭ.

Li ne ŝercis. Liaj okuloj estis koleraj.

– Li sidas trans sia pordo, kiel tigro en embusko, – plendis Anjo en la porciejo, ĉe la severa Mitjaŝin, por sia malfeliĉo.

– Mi al vi, knabino, tian tigron montros, – milde promesis li, – ke ĉiuj plumoj el vi flugos.

Anjo sonore sciigis, ke ŝi ne intencas ĉi tie suferi, trovos por si lokon ne malpli bonan, ĉi tie estas nur sola senespera turmentado...

– Ĉu sur la tero – la lokon? – interesiĝis Mitjaŝin.

– Sed kie ja?

– Do mi vin, karulino, trovos. Ĉu ĉe la riveristoj, ĉu ĉe la fervojistoj. Kaj estos por vi, kara mia, tia neaŭdite flava vivo kreita en la socia linio kaj en la sindikata, tia seninterrompa koŝmaro kaj nehoma teruro, ke vi al ni reen sur fleksitaj kruroj alkuros kaj al la piedoj falos – pardonu mian fiecon kaj mian impertinentecon al tia homo, kiel Vladimiro Atanazijeviĉ. Ĉu vi komprenis?

La brankardistino aŭskultis, aŭskultis kaj subite ekploregis, trapikita de la morna elokvento de la ĉiam silentema Mitjaŝin. La maljuna Matejevna, kiel ĉiam severe kaj edife, konsilis:

– Al li nun necesas anime rilati. Vi, stultulino, ne scias, sed ni scias: lin la edzino forlasis, kun la infano de li forveturis, fiulino, pardonu la malbonan vorton, kamarado Mitĵaŝin.

Mitĵaŝin grumblis:

– Vane, Matejevna, vi klaĉas!

– Pro klaĉoj min neniu kaj neniam povas riproĉi, – firme diris la maljunulino, – mi tian fiaĵon neniam en la vivo faris, sed pri la malfeliĉo de Vladimiro Atanazijeviĉ tiu ĉi koketulino devas scii...

Al la «koketulino» ektremis la lipoj, tiel ŝi ekkompatis la «tigron en embusko». Sed ŝi, por ordo, dentomontris:

– Kaj mi al tio ne rilatas, ke lia edzino fuĝis. Li sur mi sian ĉagrenon ne kompensu.

– Ĉu vi maldungiĝos? – subite per ne sia, virkoka voĉo interesiĝis Mitjaŝin. – Ĉu prepari dokumentojn?

En la porciejon per lacaj paŝoj eniris Nora, ŝia kitelo akre kaj vipe odoris je la operaciejo – je narkozo, eksidis, plendis:

– Pro tiaj bildoj vivi estas simple neeble.

– Kaj kiaj tiaj specialaj bildoj? – interesiĝis Mitjaŝin, kiu ne ŝatis lamentajn parolojn en laboro. «Malsanulejo estas malsanulejo, – asertadis li, – en ĝi, kiel en milito, okazas, ke oni mortas». – Kaj kion signifas – ne eblas vivi? – subite koleriĝis la helpkuracisto. – Al tiu ĉi, vidu, same ne eblas, ĉar al ŝi la voston la ĉefo premis...

Kaj, verŝinte por si bolakvon el la bolkruĉo, Mitjaŝin elprenis el la poŝo papersaketon, el tie – sukeron en pecoj kaj, ĵetinte unu pecon sub la vangon, forte glutis. En tiu momento Nora ekploris.

– Ja kial vi? – miregis li. – Kia malfeliĉo okazis?

Sed ŝi nenion respondis, nur ploris – Nora, kiun dum la militaj jaroj la severa Mitjaŝin eĉ unu fojon ne vidis ne nur ploranta, sed eĉ malgaja. Ŝi ploris kaj kolere ripetadis:

– Ne eblas, ne eblas, ne eblas...

– Sed kio ne eblas ja? Kio?

– Ja tio, ke tiu Puzirjov, la heroo, kiu... Ĉio trakreskis, la hepato estas lezita, ĉio, ĉio. Kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ... ne eltenis, – jam ploregante, parolis Nora, – kun tuta sia memregado ne eltenis. «Se, – li diris, – se oni ne prokrastadus, se ne forpeladus lin, tute ankoraŭ li povus vivi kaj vivi, sed nun...» Kaj sakris, kiam ekiris lavi sin...

– Ĉu kudrofermis? – morne interesiĝis Mitjaŝin.

Nora kapjesis.

– Nu kaj fino, – diris la helpkuracisto. – Nun, Nonjo, estas fino. Sed poste ni, mi al vi donas partian ĵuron, tion neniam allasos. Kaj eĉ nia kulpo en tio ne estas. Pri tio kamarado Stepanov respondu antaŭ la konscienco pro sia malpura ordono. Kiel li tion povis elpensi – aliurbanojn por hospitala kuracado ne akcepti, kiel li povis tian ordonon subskribi...

Li sulkiĝis, kvazaŭ pro subita dentodoloro, eliris en la koridoron, revenis kaj demandis:

– Vi al mi respondu, kiel tiaj pedikoj en nian partion enrampas? Jen iros li, tiu Eŭgeno Rodionoviĉ, sur la placo Puzirjov, kaj kio? Ĉu trairos li tiun placon? Ĉu la piedoj lin transportos?

Satplorinte, foriris ankaŭ Nora, kaj Matejevna diris al plu ploretanta Anjo per sia maljunulina, sed firma voĉo:

– Kaj vi, knabino, ofendiĝas! Ĉu vi scias, kia estas ilia laboro, de doktoroj? Mi en la medicina afero dum preskaŭ duonjarcento bakiĝas, sed neniel kutimiĝas. Sed ĉu mia responso estas tia, kiel ilia? Ne vane oni diras, ke bona doktoro mortas kun ĉiu sia paciento. Kaj tio estas vera, ĝusta...

En la vespera «festeno» ili sidis ĉiuj tri apude – la severa Matejevna, la postplora, en krepa bluzo Anjo kaj la severa Mitjaŝin – kaj atente, kun signifa esprimo, aŭskultis profesoron Ŝĉukin-on, kiu estis rakontanta, sidante ĉe la supro de la tablo, tiel blindige eleganta en sia tvida jako, en bantkravato kun pizoforma desegno, en arĝente amelita ĉemizo, ke litere ĉiuj junaj brankardistinoj kaj flegistinoj, doktorinoj kaj laboratoristinoj de la Unĉanska malsanulejo enviis al Henjo, kiu havas tian edzon. Tamen, ankaŭ Henjo aŭskultis Ŝĉukin-on, paliĝinte, mallevinte la okulojn, verŝajne, por ke neniu vidu ŝiajn admirantajn okulojn, kaŝante sin de lia rigardo, streĉite serĉanta renkonton kun ŝia rigardo. Ja li estis parolanta al ŝi! Kaj li operaciadis malpli bone, se ne aperadis ŝi «hazarde» en la operaciejo ĉe vica elprovo de lia vivsavanta talento, kiam, tute koncentrita, bele streĉita, kun malgrandaj grajnetoj da ŝvito sur la alta kaj pura frunto, li ne forgesadis alparoladi al la ankoraŭ ne kutimiĝintaj al li flegistinoj: «Estu tiel kompleza, donu al mi pinĉtenajlon», aŭ: «Mi dankas vin, Eŭgenia Nikolajevna», aŭ mallonge: «Dankon», kiam brankardistino ceremonie viŝadis lian ardan, ĝis bluo razitan, firman vizaĝon per gazo. Kaj kun ŝi, kun Henjo, li skiadis, ĝenerale maljuna homo, lacigante ŝin ĝis gajaj larmoj, al ŝi, preskaŭ knabino, ankoraŭ nenia kuracisto, rapide kaj facile li desegnadis planon de nova, nevidita, nekredebla operacio, kaj al ŝi li longe voĉlegadis el siaj ŝatataj antikvuloj – el Seneko, Marcialo, Lukrecio, Cicerono, Horacio, Ovidio. Nenion el tio ŝi lernis, li ne riproĉadis ŝin, li nur ĝojis pri tio, kiel ŝi, tiu edzino-knabino, komprenas ĉion, kio estas kara por ŝi, kiel avide ŝi aŭskultas lin kaj kiel rapide plenaĝiĝas, restante tamen knabino, kiel li nomadis ŝin – filino.

Kaj nun, aŭskultante sian edzon kaj mirante pri li, kiel ŝi miradis ĉiam, mirante pro tio, ke tiu homo estas ŝia edzo, ŝi samtempe vidis antaŭ si tiun Saĝan, Maljunan, Grandan kaj Solecan, pri kiu li estis rakontanta, kaj rememoradis frazojn de antikvuloj – memorfiksi Henjo scipovis. «En malfeliĉo endas fari danĝerajn decidojn», – diris li foje al ŝi kaj tuj sekvis la konsilon de Seneko – forlasis ĉion, kaj ili forveturis en Unĉanskon. «Kiu, krom mensoguloj kaj fiuloj, fieras pro falsa honoro?» – demandis Teodoro Teodoroviĉ per vortoj de Horacio kaj momente rompis kun ĉio tio, kun kio aliulo rompi ne kuraĝus. Kaj ankoraŭ el Horacio diris Ŝĉukin: «Kaŝita kuraĝo malmulte diferencas disde senfama sentalenteco», – kaj elpaŝis kontraŭ Ŝilov en malfermita partia kunveno, elpaŝis sola, en tiu ĉi kostumo mem, en tiu ĉi ĉemizo, kun la impertinenta, defia bantkravato kun piza desegno sub brilanta per amelo kolumo. Kaj kiam oni estis frakasantaj lin en la kunveno, ŝi ricevis letereton: «Iu postvivos ankaŭ sian ekzekutiston (Seneko. Leteroj, 13)».

– Teodoro Teodoroviĉ, permesu tamen demandon: kiu li estas, tiu Soleca, Saĝa, Maljuna homo? – demandis Ustimenko, dum Ŝĉukin trinkis teon per rapidaj glutoj. – Ĉiuj deziras scii.

– Tiu kuracisto, kiu skribis pri li, – bele metante la glason sur la subtason, respondis Ŝĉukin, – uzis, se min ne perfidas la memoro, jenan formulon, rilatantan al la moroj kaj moralo de la usona intelektula socio: «La kuracista korporacio ne tiom malproksime foriris antaŭen disde la korporacio de barbiroj, ke ĝi neglektus ajnan rimedon por kalumnii sian elstaran kolegon, se lia antaŭiĝo povas porti al la korporacio materian damaĝon. Tial neniu ekscios la veran nomon de la Soleca, Saĝa kaj Maljuna homo. Neniu ekscios, dum nia socio ne iĝos homa socio, sed ne aro da lupoj, pretaj vori la pli malfortan. La Saĝa kaj Soleca aĝas pli ol okdek, kaj li ne spertas en fiaĵoj...» Jen tiel proksimume. Ĉu ĉiuj komprenas?

– Kia teruro estas ilia vivo! – arde ekkriis Zakadiĉnaja.

– Ĉu vi ne enuas? – demandis Ŝĉukin kvazaŭ ĉiujn, sed reale nur sian edzinon.

Ĉiuj ekzumis, ke al ili estas neniom enue, kaj Henjo nur movis la angulan knabecan ŝultreton, kaj li divenis en tiu movo tutan frazon, necesan al li por tio, ke ankaŭ plu ĉio kaj al ĉiuj estu interesa. «Parolu! – legis Ŝĉukin. – Mi petas, parolu! Ĉu vi povas paroli enue? Ĉu vi ne vidas, kiel mi aŭskultas vin? Kaj ĉiuj aŭskultas. Parolu do!»

– Nu, tiam ne juĝu min pro la sekvaĵo, – diris Teodoro Teodoroviĉ kaj leviĝis.

Rakontante, li ŝatis iradi.

Kaj ree Ustimenko, kvazaŭ per la propraj okuloj, ekvidis la Maljunan kaj Solecan Doktoron kun liaj arĝentaj bukloj ĉirkaŭ la kalvo, kun lia rozkolora, bebe pufa vizaĝo, esprimanta simplecon kaj atingeblecon, kaj ree kvazaŭ ekaŭdis lian firman, sentiman, certan voĉon, voĉon de saĝulo, probable, similan al tiu, per kiu estis prononcitaj la vortoj de multjarcenta aĝo: «Ne tuŝu miajn desegnojn».

– «La plej bonaj el kuracistoj, – memore malrapide parolis Ŝĉukin, – estas en nia socio la plej alta tipo de la moderna homo, dum la plej malbonaj (feliĉe, ili nemultas eĉ en la mondo de profitemo) estas leĝigitaj kaj diplomitaj murdistoj – rememoru koŝmarojn de subaĉetoj de tiaspecaj fiuloj fare de farmaciaj firmaoj... Kasta etiko en la socio, en kiu ankoraŭ ekzistas teruraj leĝoj de korporacia honoro, – ne estas etiko de la honestaj homoj, tio estas io tute alia, io tia, pri kio paroli laŭte estas danĝere: vi estos senigita de pano kaj akvo kaj almozpetados kun ĉiuj parencoj kaj proksimuloj...»

Tiel rakontadis pri la Maljuna kaj Soleca Doktoro Teodoro Teodoroviĉ Ŝĉukin, kaj la laborantoj de la Unĉanska malsanulejo aŭskultadis sian elegantan profesoron, retenante spiradon, ĉar neniu el ili konis tiun korporaciecon kaj tiun specialan sekretan etikon de kuracistoj-gangsteroj, kiun timis eĉ la Saĝa, Kuraĝa kaj Soleca, kies nomon neniu sciis.

– Jen ni kverelas, – paŝante malantaŭ la longa skribotablo, kovrita per littuko kaj primetita per teleroj kun neriĉa manĝaĵo, estis diranta Ŝĉukin, – grumblas: tio al ni ne konvenas, ĉi tio al ni ne taŭgas, ĉu vere, okazas tiel? Sed ĉu ni povas imagi al ni, karaj miaj amikoj, ke la problemo de preventa medicino en iu detalo ne estos subtenita de nia ŝtato? Sed en la mondo de profitemo, kie medicino estas negoco kaj la Granda, Soleca kaj Saĝa estas sola kontraŭ ĉiuj siaj kolegoj, aŭ preskaŭ ĉiuj, – kiel ataki malsanon anticipe, antaŭ ol ĝi donos centoblan rikolton? Ja epidemio donas profiton! Kaj ne vane, jam en la tempoj de Edward Jenner, kiam li proponis sian vakcinon, troviĝis iu titolita, kiu ekkriis: «Sed se tio estas vero, tiam ni perdos variolajn malsanulojn, kaj kiu kompensos al ni nian malprofiton?»

– Fenomene! – ekkriis Zakadiĉnaja.

Ŝi havis aspekton de la unua lernantino, kiam Ustimenko de flanke ĵetis rigardon al Katinjo. Ŝi senĉese faradis notojn kaj, verŝajne, eĉ ion komprenadis ĉe tio. Kaj ŝia nazo brilis.

– Tiu Soleca kaj Saĝa, pri kiu mi nun al vi rakontas, – plu iradis kun plenigita ĝis la randoj glaso Ŝĉukin, – elpaŝis kun deklaro pri tio, kiel li pensas savadi ĉiujare kvindek mil usonanojn, mortantajn pro tio, kion li nomas «atingebla» kancero. Temis, kiel vi komprenas, pri la «X-radioj». Sed tiu metodo estis invadanta en la terenon de negocado de laringologoj, en la terenon de negocado de «gorĝaj» kirurgoj, kiel ili sin nomas, kaj per unuigitaj penoj la diplomitaj medicinaj gangsteroj entreprenis atakon al la Maljuna kaj Saĝa homo. Lia Instituto de kancero, la fiero de la subiraj tagoj de la Soleca Doktoro, nun estas en morta danĝero nur tial, ke la Soleca aplikas la «X-radiojn», savante vivojn, sed samtempe senigante kirurgojn-gangsterojn, prenantajn frenezan monon pro operacioj, de eblo ĝui duonjaran kvieton en Florido, ĉampanon, rusan kaviaron kaj amoron de multekostaj virinoj... La asocio-korporacio-klano-bando, uzante rajton de fortulo, senĉese kontrolas agadon de la Soleca kaj Saĝa, senĉese diskreditigas la Instituton de kancero, senĉese aludas kaj palpebrumas en la gazetaro kaj en la radio kaj pridubas eĉ la ĉefan premison de la Granda Maljuna Doktoro, la premison, kiun ni, sovetiaj medicinistoj, antaŭlonge prenis en nian arsenalon, la premison, kiu tekstas: «Ĉiu kancera malsano pasas periodon, kiam la kancero estas kuracebla».

Trinkinte el la glaso kelkajn glutojn, Ŝĉukin iom paŝis silente, kvazaŭ koncentrante pensojn, poste elprenis notlibreton, foliumis ĝin kaj diris:

– Kelkaj ciferoj: en Usono ĉiujare mortas pro kancero cent sepdek kvin mil homoj. La Saĝa Maljuna Doktoro, pri kiu mi havas honoron al vi rakonti, asertas, ke dudek kvin mil povus esti savitaj, se oni komencus kuraci ilin ĝustatempe. Tio estas malsanuloj je la tiel nomata «atingebla kancero», tio estas tia kancero, kiun eblas atingi per «X-radioj», radiumo aŭ tranĉilo. Kaj plie, asertas la Maljuna kaj Saĝa, eblas savi ne dudek kvin mil, sed kvindek, se ekzistus kompetenta kuracado, kiun tamen necesas pagi, ĉar eĉ lia Instituto de kancero ne povas vivteni sin senpage. La medicinistoj, asertas la Maljuna kaj Saĝa, jam posedas akrigitan, agopretan armilon kontraŭ kancero, sed tute ne por ĉiuj estas profite uzi tiun armilon, kaj tute ne ĉiuj malsanuloj kapablas pagi elspezojn, eĉ minimumajn, por sia kuracado. Per nenio eblas senkulpigi la hontindan normon de mortado pro la kancera malsano, asertas la Maljuna kaj Saĝa kaj malĉifras la aserton: «Se atingebla kancero, kiun oni povas lokalizi, estus ĝustatempe trovita (kio estas tute ebla) kaj se oni kuracus ĝin kompetente (kio devas esti nepra), tiam la atingebla kancero povus transiri en la kategorion de malsanoj, kiuj foriris en historion, kiel pesto en la Mezepoko».

Li remetis la glason sur la tablon kaj trairis per egalaj paŝoj de angulo ĝis angulo de la ĉefkuracista kabineto, kvazaŭ forgesinte pri ĉiuj tiuj, kiuj estis streĉite kaj avide aŭskultantaj la historion pri la Maljuna kaj Saĝa Doktoro. Poste li enrigardis en sian notlibreton kaj diris:

– Jen iliaj observoj, observoj de la Instituto de kancero, kies statistiko meritas estimon per sia vereco: «Malsanuloj je haŭta kancero havas unu ŝancon el kvin resaniĝi en ĝenerala malsanulejo kaj kvar ŝancon el kvin – en speciala malsanulejo, havanta respektivan teĥnikon. Malsanuloj je kancero de tonsilo entute ne havas eblon resaniĝi en ĝenerala malsanulejo, tamen en speciala malsanulejo, posedanta respektivan ilaron, ili povas kalkuli al tridek procentoj de resaniĝintoj. Mallonge dirante, asertas la Saĝa kaj Maljuna Doktoro, miaj observoj montras, ke paciento, suferanta je kancero, havas ĝenerale kvaroble pli multe da ŝancoj resaniĝi en speciala kancera institucio, ol en ĝenerala, eĉ tre komforta malsanulejo».

Ŝĉukin malgaje subridis.

– Ĉu vi komprenas, kio okazis? – demandis li kuntirintan la brovojn Bogoslovskij-on. – Ĉu vi komprenas, Nikolao Eŭgenjeviĉ?

– Kaj kio? – morne respondis tiu.

– Kaj tio, ke eksplodis bombo. Furioziĝis tiuj, kiujn ni kutime nomas «privatuloj». Kaj ili ne povis ne furioziĝi, ĉar la Maljuna, Saĝa kaj Honesta konkludis sian statistikon per vortoj pri murdo de homoj pro profito. La celpafistoj de la Instituto de kancero, armitaj per fusiloj kun optikaj celiloj – mi diras pri la «X-radioj» kaj radiumo, – jam estis batantaj en la centron mem de kancera tumoro, sed la gangsteroj ŝrikis, ke oni senigas ilin de negoco, ke iliaj malsanulejoj estas sur limo de bankroto, kaj la Granda kaj Saĝa estas fripono. La kugloj de la celpafistoj estis pafantaj al la teruro de malrapida sufokiĝo pro gorĝa kancero, mortantoj revenadis al la vivo, kaj dum tiu tempo, pro profito, disde la celpafistoj de la Instituto de kancero oni minacis forpreni iliajn fusilojn. Por neniigo de la celpafistoj oni elpensis terminon «memresaniĝo». La Maljunan kaj Saĝan oni deklaris ĉarlatano, la kabineton de radiuma kaj «X-terapio» oni komencis nomadi «kuirejo de fisorĉistino». Certe! Ĉu eblas kompari kirurgian amfiteatron, kun tuta ties lumo kaj brilo, kaj malhelan, grizan ĉambron, en kiu estas farataj radium-operacioj? Sed la Maljuna kaj Saĝa silentis. La senco kaj esenco de lia vivo konsistis en savado de viktimoj, pri kiuj rezignis kirurgoj. Kaj li savadis kaj savas ilin. Dudek du viktimoj de laringa kancero estis kondamnitaj al morto kaj direktitaj al la Maljuna kaj Saĝa nur por faciligi per surradiado iliajn mortan suferojn. Rimarku, karaj kamaradoj, nur faciligi! La Maljuna kaj Saĝa vokis siajn celpafistojn. Iliaj kugloj dufoje dum tago batadis en la korojn mem de la kanceraj tumoroj. Preciza vojo de la radioj estis direktata per lumkoncentra aparato, kiu fokusis ilin, kiel ordinaran lumfaskon. La celpafistoj pafadis tiel, ke la sana materio ĉirkaŭ la tumoro ricevu minimumon da radiaj lezoj. Mi turnas min al vi, kamaradino Zakadiĉnaja, temas pri via fako. Vi devas labori pli precize kaj pli atente, ol la plej bona kirurgo. Via skalpelo devas esti superpreciza, multe pli preciza, ol mia! Kaj tiam vi kaj mi evitos troan surradiadon, nenecesajn brulvundojn, turmentajn komplikaĵojn. Vi devas havi kompetentajn manojn. Ni – kirurgoj – iam okazas talentaj, sed tamen, kiel asertas la Maljuna kaj Saĝa, ni estas posteuloj de la kruda fako, heredita de la barbiroj, dum vi estas tute ne teĥnikistoj, sed biologoj, vi estas ekspertoj en patologio, kaj vi devas posedi specialan, sesan senson de kuracisto, senson de kuneco kun malsanuloj. Superprecizo – ne forgesu pri ĝi! Surradiado efikas al lezitaj ĉeloj kaj histoj, ĉi tie ne ekzistas formulo de rezisto, kiel por malmolaj metaloj. Vi estas celpafisto, pafanta en la koron de maligna kancero, detruanta ĝin sinsekve kaj metode, kaj al vi devas esperi, kaj je vi devas kredi tiuj viaj dudek du homoj, kiuj venis al vi, kiel tiuj venis al la Maljuna kaj Saĝa, kiu ilin ĉiujn elhospitaligis el sia Instituto tute sanaj homoj. Ĉu vi komprenis min, kamaradino Zakadiĉnaja?

Ŝi ekstaris, faliginte sian kajeron, en kiu estis enskribite, kiomfoje profesoro Ŝĉukin permesis al si nomi «granda» kaj «saĝa» tute ne la solan tiel nomendan. La kajero, en kiu estis notite, ke profesoro Ŝĉukin «glorigadis» la usonan teĥnikon kaj eĉ per unu vorto ne menciis niajn atingojn en tiu tereno, kuŝis malfermita apud la dikaj kruretoj de Katinjo Zakadiĉnaja. Kaj super tiu kajero la sincere emociita Zakadiĉnaja diris mallongan kaj patosan paroladon pri kuracista devo kaj pri sia persona kompreno de tiu ĉi demando. Kaj ŝi ree komencis enskribi, tuj kiam Ŝĉukin facile tuŝis troan lukson de la ĉiovendejo kun kolonoj kaj de la gastejo «Volgo», kie staraĉas samaj kolonoj kaj kie la vestiblo estas tiel absurde grandega, ke el ĝi eblas eltranĉi nemalbonan kanceran fakon por la Unĉanska malsanulejo – onkologion numero du! Kaj numero du, kamaradoj, – tio estas ĝustatempa kuracado, jes, jes, ĝustatempa, ĉar la numero unu estas bona, sed tio ankoraŭ ne estas ĉio, kaj vicoj por enhospitaligo de tiaj malsanuloj estas krimo...

La «krimon» Katinjo, certe, enskribis kaj demandosignon metis, kaj ankoraŭ al ĝi – krisignon.

Kaj oscedis rapide kaj kaŝe, ŝirminte sin per la kajero.

Certe, por ŝi estis tute neinterese aŭskulti Ŝĉukin-on, kiam li rakontadis per vortoj de la Granda kaj Maljuna pri tio, kion signifas esti vera malamiko de kancero. Ŝi nur ankoraŭfoje notis la «grandan» kaj skribis apude: «Ha-ha!»

Ŝin, okupiĝantan pri rentgenterapio, nenio absorbis en la ŝĉukina prelego. Laŭ sia speco de agado ŝi plenumadis preskribojn de kuracistoj, kaj nure. Ŝi surradiadis per sia aparato RUM-3 kaj faradis tion kun konsidero de tiu cirkonstanco, ke «la tempo premas». La tempo, vere, premis, ja la aparato estis sola. Unusola, kaj ili estis multaj – kaj ventroj, kaj ekstremaĵoj, kaj koloj, – ili sidadis en la koridoro kaj interparoladis pri siaj malsanoj. Fojfoje eĉ fanfaronadis – al kiu estas pli malbone. Certe, ŝi kompatis ilin, sed kion ŝi povis fari? Jen Ŝĉukin asertas, ke malamiko de kancero devas esti la plej kuraĝa el kuraĝuloj. Nu, kaj kiel tio rilatas al ŝi? Ŝi plenumas la preskribitan, faras tion, kion oni al ŝi ordonas, kaj fojfoje eĉ demandas:

– Nu, kiel ni fartas?

Sed la tempo, la tempo! Ili tiel ŝatas rakonti pri tio, kiel ili fartas. Ili eĉ eksidas, kaj tie atendas la sekvantaj. Atendas surradiadon, je kiu ili kredas. Do ĉu interesas ŝin tio, ke malamiko de kancero devas posedi tian elstaran kuraĝon, por indiki nenecesajn mortojn, okazintajn kaj pro lia propra kulpo, kaj pro kulpo de kolegoj kaj superaj akademianoj. Al ŝi estis enue aŭskulti pri tio, ke, se viktimon de kancero oni ne kuracas aŭ kuracas nur por ŝajnigi kuracadon, la viktimo ĉiam mortas. Sed se la viktimo de la malbeno, nomata kancero, vivas, tiam ni povas havi specialan, kun nenio kompareblan kontentiĝon: tio, kion ni faris, savis homon.

Ŝi koncentriĝis nur tiam, kiam Ŝĉukin revenis al frua rekono kaj al fulmorapida atako kontraŭ kancero. Ĉi tie al ŝi ree ŝajnis kolera aludo al tio, ke Teodoro Teodoroviĉ opinias, ke ĉe ni estas malbone kun la kuŝloka fonduso en la onkologio, kaj eĉ ne nur en Unĉansko, sed ankaŭ en aliaj urboj, kaj tial senrevene forpasas valorega tempo. Kaj pri la aparataro Katinjo rapide enskribis: ĉi tie Ŝĉukin jam ne aludis, ĉi tie li sincere eldiris, montrinte sian veran vizaĝon de servilulo antaŭ la Okcidento kaj eta kritikanto. Kaj speciale ŝi atentis, kiam Teodoro Teodoroviĉ ekparolis pri maljunuloj, ekmalsanintaj je kancero, kaj pri tio, kiel ilin oni ne tre volonte prenas por kuracado. Ĉi tie Ŝĉukin en entuziasmo kaj incitiĝo ne zorgis pri preciza adreso, ne diris, kie nome kun tia malvarmeco oni rilatas al maljunaj homoj, kaj Katinjo rapide enskribis tiun mankon de adreso en sian kajeron.

– Sed tiutempe, – daŭrigis Ŝĉukin, – ni imagu al ni la Solecan kaj Saĝan, ekmalsanintan je kancero. Kaj imagu la plej gravmienajn vizaĝojn de famaj medicinaj agantoj, kunvenintaj por konsiliĝo, kiam ili dismovas la manojn kaj uzas la savan formulon pri tio, ke «la malsanulon ne endas tro suferigi». Tio estas – ili sen batalo eldonas tian malsanulon al la morto, kapitulacas, levas blankan flagon. Kaj el la vivo foriras batalanto, luktanto kontraŭ la morto, foriras saĝulo, kiu, malgraŭ siaj okdek jaroj, aŭ eble eĉ danke al ili, troviĝas sur la pinto de la modernaj por li scioj kaj en la apogeo, aŭ kiel tio nomiĝas, de ofensiva atako, impeto kontraŭ la malbeno de la homaro – kancero. Kian rajton havas medicinistoj rifuzi pri aktiva helpo al maljuna homo nur tial, ke li estas maljuna?

«Kiuj, kaj kie, kaj al kiu rifuzas medicinistoj?» – enskribis Katinjo Zakadiĉnaja.

Tamen, al Teodoro Teodoroviĉ persone Zakadiĉnaja rilatis bone, malsame ol al Ustimenko, kaj eĉ fieris, ĉar li tiel rekte kaj amike turniĝis al ŝi dum sia prelego. Sed ja la afero estas ne en bona aŭ malbona persona rilato. La afero estas en la ordono, kiun ŝi ricevis de Inna Matejevna Gorbanjuk.

Tial ŝi notadis malbonaĵojn, kaj cetero ŝin ne koncernis. Tamen, kelkajn negativajn fenomenojn de la kapitalisma realo ŝi same enskribis por okazo, se ŝi devos fari politikan konversacion. Ekzemple:

«Preskaŭ neniu el la praktikantaj kuracistoj de Usono ĝustatempe uzis preventan kontraŭdifterian serumon, ĉar ili ne estis interesitaj pri plena neniigo de difterio! Ja ili fojfoje sukcesadis resanigi malsanulon!»

Tiel diris Ŝĉukin kaj tiel, laŭvorte, enskribis Katinjo Zakadiĉnaja.

– Nu, mi lacigis vin hodiaŭ, – neatendite interrompis sin Teodoro Teodoroviĉ, trapuŝiĝis al la edzino kaj, eksidante apud ŝi sur seĝon, kiun cedis al li forte drinkinta kaj tre gravmiena hejtisto Judeniĉ, rapide demandis: – Ĉu ne enue?

– Neniom! – enmetante en tiun simplan vorton sekretan kaj profundan sencon, kompreneblan nur por ili ambaŭ, respondis ŝi. Kaj aldonis: – Ja tio estas vi!

Li kapjesis danke kaj karese. Ĉiuj kuniĝis pli dense, komenciĝis teumado kun interparoloj. Ŝĉukin sub la tablo apenaŭ rimarkeble premis la manon de Henjo. Ŝi respondis al li per sama manpremo.

– Mi devas okupiĝi pri anestezologio, – diris ŝi, – tiam ni ĉiam estos apude. Ĉu vi instruos min?

– Kamarado profesoro! – per densa voĉo malantaŭ iliaj dorsoj prononcis Judeniĉ. – Mi deziras kun vi drinki. Mi estas simpla homo, kaj vi estas granda profesoro, sed mi tamen vin konvinke petas.

– Ni drinku, – vigle kaj gaje respondis Teodoro Teodoroviĉ. – Sed tamen, interalie, ankaŭ mi ne estas grafo. Kaj kio estas simpla homo – mi ne komprenas.

– Hejtisto.

– Inter hejtistoj eblas esti kaj profesoro kaj fripono, tute same kiel inter profesoroj.

Judeniĉ pensis iom kaj ekridegis, kaj tiel timige, ke multaj turniĝis al ili.

– Tion vi elstare diris, – skuis li sian hirtan, kun multaj grizaj haroj, kapon. – Tion pli bone ne eblas diri. Kaj mi por vi kaj mi konjakon alportis. Frenezan monon kostas, sed mi aĉetis. Mi premion ricevis pro la nova tubo – dum noktoj mi ĝin faradis, Vladimiro Atanazijeviĉ per sia responso al mi elpagis, nun mi ĝin fordrinkos. Ja mi estas drinkemulo! – avertis li.

– Eble, ni tiam ne drinku?

– Ĉu vi ofendi min deziras?

Ŝĉukin alŝoviĝis, kiom povis, Judeniĉ kun sia tabureto enkojniĝis inter Teodoro Teodoroviĉ kaj Eŭgenjo Mitjaŝina. En la teko de Ŝĉukin same estis konjako. Li verŝis iomete por Henjo, ĵetis rapidan rigardon al ŝi kaj petis enigme:

– Ne bedaŭru!

– Neniam! – rapide respondis ŝi.

Li kliniĝis kvazaŭ nur por elpreni la botelon el la teko, sed efektive por kisi ŝian manon. Kaj, frapiĝinte per la kapo al la rando de la tablo, ruĝiĝis pro la propra knabeco.

– Ĉu tre doloras? – rigardante antaŭ si, sed ne al li, mallaŭte demandis ŝi.

– Mi ne estas vundita, mia generalo, mi estas mortigita, – diris li gaje, sed plu kun la sama sekreta, alta signifo. – Ĉu por ĉiam?

– Certe, – aŭdis Teodoro Teodoroviĉ ŝian voĉon.

Kaj tra la tablo li turnis sin al Ustimenko.

– Vladimiro Atanazijeviĉ, – diris li, rekte rigardante al liaj okuloj per sia hela kaj akra rigardo. – Ni ĉi tie, Vladimiro Atanazijeviĉ, mi kun kamarado Judeniĉ kaj mia edzino deziras drinki je vi. Je niaj kvereloj! Je niaj sanaj kaj fortaj kvereloj, ja mi estas fama kverelemulo kaj malpaculo! Je la vivo, plenigita per malkonsentoj kaj miskomprenoj! Je ekzisto de plej diversaj vidpunktoj! Je rajto pri vidpunkto! Kaj, kompreneble, ne je timo, sed je konscienco! Pli mallonge, je la Prometea fajro en la Unĉanska malsanulejo, ĉar mi kredas – vi ne permesos estingiĝi al tiu fajro. Ja ĝi jam brulas.

– Bonege! – kriis Judeniĉ. – Tion vi elstare diris pri hejtistoj! Nu, dankon, kamarado profesoro, mi neniam forgesos...

Ustimenko ekridis, ĉiuj ekaplaŭdis, kaj Judeniĉ ekstaris kaj riverencis.

– Pri mia mastrumaĵo mi petas ne timi, – diris li, alpreminte la polmon al tiu loko, kie li supozis la koron. – Kiel en la frontoj mia «katjuŝo»[90] seninterrompe donadis fajron, same ankaŭ ĉi tie, en la paca vivo, miaj fajrujoj ne estingiĝos.

Ankaŭ tiu ĉi festeno tre sukcesis.

La ustimenkaj medicinistoj babilis pri ĉio – kaj ĉe la tablo, kaj en anguloj, kaj eksidinte sur ambaŭ larĝajn fenestrobretojn, kaj en la najbara kuracista ĉambro, kien pro la festeno oni malfermis ambaŭ pordajn klapojn. Estis nur ordonite ne brui, por ne maltrankviligi malsanulojn, kaj en la koridoroj ne tumulti pro la sama kaŭzo. Kaj estis plene malfermitaj la fenestroklapoj, por eltiri tabakfumon.

Vladimiro Atanazijeviĉ sidis apud Bogoslovskij, tiu estis morne rakontanta:

– Hodiaŭ por ni, kuracistoj, iĝis tre facile. Sed en antikvaj tempoj iu belulino Ostrigilda, edzino de Gontran – reĝo Burgundia kaj Orleania – prenis de la edzo lian reĝan ĵuron, ke la kortegaj medicinistoj, kiuj kuracis la belulinon, estos kune kun ŝi vive entombigitaj. Por ke, sciante pri tio, ili pli bone ŝin kuracu. Ĝuste tiel okazis. Mi, interalie, ne dubus pri Stepanov E. R. en tiu senco. Per sia fiordono li tute meritas la sorton de la Gontran-aj medicinistoj. Tamen – mi ŝercas.

– Vi prefere ĉesu pensi pri tio, – konsilis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Kaj iru dormi. Vi tre malbone aspektas.

– Mi ne ekdormos! – respondis la maljuna doktoro. – Mi ĝenerale ĉesis dormi entute. Mi maltrankviliĝas pro tiaj pensoj, kiujn en mia aĝo eĉ pensi estas stulte. Vantaĵo kaj ventaĵo en la kapon rampas, kaj ne en la senco de vantaĵo de la vivo – pri tio mi ne pekas, sed en la senco de penoj redoni al nia patrino kirurgio ties honoron. Por kio estas la tuta historio de tragika medicino kun majestaj mortoj de kuracistoj, farintaj monstrajn eksperimentojn sur si mem, se la dikmuzela Eŭgeĉjeto Stepanov povas subite «mallevi» al ni sian absurdan ordonon?

– Eŭgeĉjeto pro tio ankoraŭ plene pagos, – tranĉis Ustimenko.

– Sed al Puzirjov ja ni per tio ne helpos?

– Sed se ne estus la ordono de Eŭgeno – ĉu helpus?

– Se al Puzirjov oni ne rifuzadus dum tiom da tempo, tiam, eble, ni helpus. Li jam ĉe la unua ekzameno petis direkti lin al mi. Sed al li, kvazaŭ li estus kapricema fraŭlino, oni rifuzis. Sed la tumoro ja kreskas, ne atendas. Kaj ne en mi, certe, estas la afero, sed en la tempo, diablo ĝin disŝiru.

Li drinkis glaseton da vodko, suspiris mallonge kaj sciigis:

– Mi iros. En tedegaj stancoj de komenco de nia erao estis skribite, ke la vivo de la homo limiĝas per cent jaroj, kaj nokto okupas duonon de tiuj jaroj, ke duono de la restinta vivo estas prenita de la infaneco kaj la maljuneco, kaj la cetero pasas inter malsanoj, disiĝoj, entombigoj de proksimuloj kaj tiaspecaj gajaĵoj. Do kie ĝi estas – feliĉo?

– Ĉu vi min demandas? – peze interesiĝis Ustimenko.

Bogoslovskij premis la ŝultron de Vladimiro Atanazijeviĉ per la polmo kaj foriris.

En soleco Ustimenko trinkis teon, aŭskultis laŭtan interparolon de Nora kun Volkov.

– Instruu min ne ruĝiĝi, – estis kolere diranta Nora. – Tio estas simple stulta – mi ruĝiĝas pro ajna bagatelo...

– Nu, tio estas ne tiom simpla, – grave respondis Volkov, – en tio rolas kaj konsisto de la sango, kaj la epidermo, kaj rezervo de memamo...

Nora silentis iom, poste interesiĝis:

– Sed eble mi havas tro da konscienco?

Aŭskulti estis ĝene, Ustimenko leviĝis kaj ekiris al la fenestro. Tie batalis en disputo Sainjan, Neĉitajlo, Mitjaŝin, Luba Gabaj kaj la maljuna Hebeisen. Vladimiro Atanazijeviĉ trovis jam tiun parton de la disputo, kiam ĝian temon kapti jam estis neeble, ĉiu el la disputantoj paroladis la sian kaj koleris, nur sola Mitjaŝin estis diskreta, kvankam same, evidente, konsentis kun neniu...

– Nu kaj kio? – demandis Neĉitajlo.

– Ja tio, ke medicino devas servi al utilo de malsanaj homoj, sed ne la malsanaj homoj – al utilo de medicino, – brilis per la okulegoj Vagarŝako. – Tio estas banala veraĵo. Kaj krome estas nepre konsiderenda, ke ĉiu malsanulo suferas pro sia malsano plus timo. Ĉu vin pri tio oni ne instruis? Malsanulo estas malsanulo, sed ne «kazo», des pli interesa aŭ neinteresa.

– Vagarŝaketo, ne kriu! – petis Luba.

– Sed mi ne povas ami ĉiujn mian malsanulojn! – ekkriis Neĉitajlo, kaj lia buldoga vizaĝo iĝis malfeliĉa. – Mi faras ĉion, kio estas en miaj fortoj, kaj neniu povas min riproĉi...

– Mi povas, – enmiksiĝis Ustimenko.

– Kion vi volas diri?

– Vi ja opiniis ebla foriri al ĉasado, kiam mi lasis vin kiel mian viculon? Ĉu okazis tio? Aŭ mi eraris? Ne, ne pri amo temas...

Diable, kiel li scipovis malbonigi al homoj humoron per sia maldiskreteco. Ja eblus prokrasti la interparolon pri tiu temo ĝis morgaŭ? Aŭ paroli pri la ĉasado hieraŭ?

Neĉitajlo palpebrumis, kaj Hebeisen, ŝajniginte, ke la disputo daŭras, diris:

– Mi estas je la flanko de mia juna amiko Vagarŝako. Psika asepso ne malpli estas grava, ol, kiel tion diri ruse, ol asepso kirurgia. En kirurgia praktiko estas tre grava ne enporti infekto, ĉu tiel, vere? Ĉu ne estas grava ne enporti traŭmato per vorto en psikologiaj interrilatoj inter doktoro kaj malsanulo? Ĉu mi diris kompreneble?

– Tio estas ĝusta! – diris Mitjaŝin. – En tio mi plene subtenas. Tio estas laŭ scienco, nin ankaŭ Aŝĥen Ovanesovna tiel instruadis, se kuracisto estas estimata, tiam lia vorto povas kaj faciliĝon doni kaj litere fari gravan traŭmaton. Mi ankoraŭ deziras klarigi mian penson...

Luba prenis Ustimenkon ĉe la brako, forkondukis en angulon, kie estis malpli brue, kaj diris flustre:

– Vi al mi ne plaĉas, Vlaĉjo. Tiel ne plu eblas.

– Kaj kiel eblas?

– Vi ja ŝin neniam amis. Vi ambaŭ nur malhelpadis unu al la alia. Do kial vi estas kvazaŭ en funebro?

Li senhelpe rigardis al ŝi.

– Tute mi ne estas en funebro, – malrapide ekkoleris Ustimenko. – Ja povas homo laciĝi?

– Povas! – humile konsentis ŝi. Kaj subite, kolere brilinte per la okuloj, diris: – Sed mi ne povas tion vidi. Ĉu vi komprenas? Devas ja homo havi ankoraŭ ian sencon en la vivo krom la afero?

– Nu, devas! – kun suspiro konfirmis li. – Ĉu tio en la senco, ke super la tablo pendu lampŝirmilo? Okazas, ke oni ne sukcesas. Jen ankaŭ mi ne sukcesis.

Li deiris de ŝi kaj el malproksime vidis, kiel ŝi rigardas al li – kolere kaj eĉ kun malamo. Diablo ilin ĉiujn prenu! Kial ilin interesas tio, ke lin forlasis la tiel nomata edzino. Ili lasu lin en kvieto kun ilia delikateco.

Instaliĝinte en la senbrua angulo, li pensadis tie siajn pensojn kaj vidis, kiel unue foriris Hebeisen, kiel adiaŭis ĉiujn Ŝĉukin, kiel findisputis Neĉitajlo kun Vagarŝako, kiel venis Eŭgenjo kaj tiris sian Mitjaŝin-on hejmen. Kaj Nora foriris, kaj ŝia Volkov, eble, ili baldaŭ geedziĝos kaj estos feliĉaj...

Kiam disiris ĉiuj, li surmetis kitelon kaj trairis sian kirurgion. Poste vizitis Puzirjov-on en la onkologia fako. Tiu pririgardis lin vigle kaj gaje per la brilantaj, kontentaj okuloj kaj diris kun ĝoja miro:

– Nur pensu, doktoro, nenio doloras. Nur estas tia sento, ke mi estas kvazaŭ post ebrio. Ĉu tio estas narkozo? Kaj faciliĝo estas certa. Mi sentas, ke la troaĵo en la ventro estis forigita.

Hejmen li treniĝis longe kaj treege miris, ekvidinte en sia kuirĉambro mornan, kun sakoj sub la okuloj, Rodionon Metodjeviĉ-on kun same morna avo Metodo. Apud la pordo estis kunmetitaj valizoj – du pli bonaj, unu malpli bona. La admiralo estis en civila vesto, en kepo kun butono, la avo – en militmarista, bondrapa, admirala, tamen sen epoletoj kaj ĉevronoj.

– Ĉu vi akceptos nin loĝi iom? – demandis Rodiono Metodjeviĉ severe. – Mi kun la paĉjo en la gastejon petis nin enloĝigi, unu dama persono respondis, ke eĉ al komercisto el la FRG ŝi rifuzis. Nu, mi al ŝi diris, ke, eble, ŝi rusan admiralon respektos... sed vane...

– Forpelis per puŝoj! – konfirmis la avo. – Aŭ ploru, aŭ ridu, aŭ kion ajn faru. Banjo ĉi tien nin alveturigis. Vlaĉjo, diris, enlasos sub la tegmenton.

Ustimenko silentis, kunpreminte la makzelojn. La stranga kaj nekutima nocio «sorto» subite, kvazaŭ trae per kuglo, trapafis lin.

– Mi ĝojas, – diris li simple, kiel diradis ĉion kaj ĉiam. – Pardonu, mi ne komprenis unue, en kio estas la afero. Por vi kun avo Metodo estu la ĉambro, mi ĉi tie kutimiĝis. Ni tuj la litojn sur la lokojn metos... Atendu, vi ja eble manĝu...

– Ke vi estos en la kuirĉambro – pri tio ne povas esti eĉ vorto, – ne sen severeco, sed kvazaŭ degelinte, prononcis Stepanov, – ni ĉiuj en la ĉambro lokiĝos kiel en kazerno. Ja tio estas ne por longe, por kelkaj tagoj, mi esperas – ĉio enordiĝos...

Post ne pli ol horo ĉio ankaŭ ĉi tie enordiĝis. Avo Metodo, estante homo ŝparema kaj ne havante kutimon esperi al io bona en la estonteco, kunprenis en tumulto el la Eŭgeĉja bufedo parton de alkoholaĵoj, kiujn li tie trovis, kaj al ili almanĝaĵojn, kiujn li povis porti laŭforte. Korbo kun la provianto staris en la antaŭĉambro. Al la vespermanĝo la avo, eksentinte sin kvazaŭ mastro, invitis ankaŭ la «respektindan maljunulon» Hebeisen-on. Tiu, malgraŭ la malfrua tempo kaj laco post la festeno, eliris, ĝentile riverencante kaj ridetante.

– Schnaps! – klakante sur la botelo per la fingro, elmetis la avo siajn sciojn de la germana lingvo, akiritajn dum la okupacio. – Koko, ovo, lakto, manĝi?

Paŭlo Gerhardoviĉ ne sen miro dankis.

– Jen tiele, – diris la avo, – bonordan venon. Nu, ni drinketu, Vladimiro, kaj falu dormi; estas bone sub tegmento, ja ni jam ne esperis. Kial vi silentas, de vi nek respondo, nek saluto, vi kiel trabo...

– Mi ĝojas, – ripetis Ustimenko, – ĝojas.

– Frostiĝis ni en malvarmo, vin atendante, – renversinte glaseton kaj almanĝante senŝeligitan ovon, klarigis avo Metodo, – eĉ Barbara Rodionovna rekomendis drinki, kiam ni eniros en la ĥaton. Kaj ankaŭ ŝi, kompatinda, frostiĝis, ĉiam per la ŝuoj frapadis. Estas humide, malvarme...

– Kien do ŝi malaperis? – al neniu rigardante, per trankvila voĉo demandis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Kial ŝi kun vi ne eniris?

– Eniris kaj foriris, – nehaste respondis la admiralo. – Jen kamarado Hebeisen kiam revenis, kaj enlasis nin, kaj diris, ke vi baldaŭ aperos...

– Ho jes, Banjo, – konfirmis la maljuna Hebeisen. – Mia unua amiko ĉi tie. La plej unua. Bonega juna amiko!

Baldaŭ ĉiuj kuŝiĝis. Ustimenko insistis pri sia decido – li etendiĝis en la kuirĉambro sur la faldolito kaj estingis la lumon. Sufiĉis por li resti en mallumo, kaj ŝi tuj aperis – Barbara. Aperis la ĉiama kunulino de lia vivo, tiu, al kiu ŝi plendadis, kiam al li estis malbone, kaj al kiu fanfaronadis, kiam li havis per kio. Tiu, kiu estis lia konscienco, lia malfeliĉo, la plej bona flanko de lia animo kaj la plej proksima al li homo eĉ tiam, kiam li tute perdis ŝin. Ŝi aperis – malgajeta, fasta, tia, kia li deziris vidi ŝin en la tempo, kiam lin kovradis deziro instrui ŝin kaj «levi ĝis si», kiel ŝi ŝatis esprimadi en tiu netaksita, la plej feliĉa periodo de lia vivo.

– Stultulo! – diris li al si, renversante la malmolan kusenon. – Stultulo, idioto, ŝtipkapulo!

La tarbagana malsano aperis antaŭ li, la flavaj sabloj de Khara, la nigraj flagoj, ŝiriĝantaj sub vento, kaj li mem, ekmalsaninta je pesto-morbilo, li, skribanta tiam al Banjo leteron. Skribanta leteron kaj ploranta super la paperfolio, mem forpuŝinta ŝin de si kaj aroginta juĝi – turmentanto-rigoristo, kreteno, perdinta tion, kio povus fari el li homon. Kiu li estas nun? Kio li estas sen ŝi?

– Diablo ĉion prenu! – sakris Ustimenko kaj ree turnis la ŝaltilon.

Eĉ la laco ne helpis al li forskui la obsedon. Kaj la lumo ne helpis. Tiel ĉe lumo li ekdormis, kaj kiam turmentata de sendormeco Stepanov eliris mallaŭte en la kuirĉambron por trinki akvon, li ekvidis sur la vizaĝo de Ustimenko esprimon de amara senhelpeco, tute ne karakteran por grizhariĝantaj homoj.

Matene, dum matenmanĝo, en kiu la plej grava homo iĝis la neordinare vigliĝinta, ĉar eksentis sin necesa, avo Metodo, sukcesinta jam du fojojn dentomontri, ke li «ne havas dek manojn» kaj ke «kiel eblas ne trofriti terpomon, kiam ĉi tie estas ne fornelo, sed hontaĵo», – Ustimenko ne eltenis, interesiĝis, kie estas Barbara.

– Barbara, Barbara, – diris la avo, – vi acidkremon metu en la terpomojn. Mi jam al la bazaro kuris, dum vi ĉiuj ĉi tie dormaĉis, ĉu al nenies okulo pafiĝis – de kie estas cepaj folioj? La avo klopodis...

Hebeisen, invitita ankaŭ al la matenmanĝo, kapjesis per la birda kapo:

– Ho, bonege!

– Barbara al Gridnevo forveturis, – ne rigardante al Ustimenko, diris la admiralo. – Ankaŭ ŝi estas elturmentita: jen al Moskvo ŝi kaŝe de mi veturis, poste al mi ŝi tien rapidis, ĉi tie en la malsanulejo estis kun mi. Ja ŝi laboras, la estroj ŝin skoldas...

La avo subite kriis per freneza voĉo:

– La ovoj, maljuna diablo, forgesis mi, murdu min, Rodiono Metodjeviĉ, la ovoj ja en la bolkruĉo estis kuiritaj! Haltu, knaboj, ne manĝu terpomon, kun ovoj ni ĝin manĝos, haltu, atendu!

– Kiel ŝi vivas tie?

– En la laboro oni ŝin aprezas, – ne enprofundiĝante en detalojn, respondis Stepanov, – ĝenerale, ŝi ne plendas.

Sed ĉu pri tio demandis Ustimenko?

Sed se mi mem ne komprenas?

La ĉefintendanto kamarado Penkin ĝis la deksesa horo plene plenumis la ordonon de kolonelo Svirelnikov – Gnetov estis vestita tute nove, kaj eĉ palton oni sukcesis alĝustigi al li konforme kun liaj mallarĝaj ŝultroj. Ĝis la sepa de vespero, kiam sur larĝaj stratoj de la arkta urbo ekfajfis blizardo, la ĉefleŭtenanto finis aranĝon de dokumentoj kaj por si kaj por la malliberulino Ustimenko A. P. Tre pala, kun ruĝaj okuloj, kun firme kunpremita buŝo, Gnetov finfine eliris al ŝi en la koridoron. Aglaja Petrovna sidis ekstreme rekte kaj en krepuska lumo de malgranda lampaĉo ŝajnis tute juna. Super vatjako sur ŝi estis trivita palto, la kapon ŝi ĉirkaŭvolvis per griza trikita kaptuko, siajn knabajn botojn ŝi purigis ĝis brilo, en la manoj ŝi tenis dorsosakon.

– Nu, fino, – diris al ŝi Gnetov kaj, ĵetinte rigardon al la lumantaj montriloj de la trofea horloĝo, eksidis apude, laŭ la popola kutimo, antaŭ vojaĝo.

Ŝi rigardis al li deflanke per brilantaj okuloj.

Gnetov elpoŝigis skatolon da cigaredoj, proponis silente al ŝi. Ŝi ekfumis, plu rigardante al sia stranga enketisto. Li rigardis flanken. La fajreto de la cigaredo estis prilumanta lian elturmentitan vizaĝon. «Vlaĉjoj! – en pluralo pensis ŝi kun amara kompato. – Kiom da vi estas en la mondo, Vlaĉjoj?»

Trifoje li montradis dokumentojn, ĝis ili eliris al la aŭtomobilo, kiu atendis ilin ĉe la pordego de la prizono. Konvojo ne estis, Gnetov mem eksidis kun ŝi en la kargujon kaj frapis per la pugno por la ŝoforo – ni ekveturu!

Ankaŭ en la stacidomo estis nenia konvojo, kaj ankaŭ en la vagono, ial mola, kun irtapiŝo kaj mallaŭta klakado de hejtiloj, ilin neniu atendis. Gnetov derulis la pordon, tralasis Aglaja-n Petrovna-n antaŭen, demetis la palton, eliris en la koridoron kaj por longe restis tie, konsilinte al ŝi aranĝi sin. «Li veturigas min en Moskvon, – firme kaj feliĉe pensis ŝi, – alie ne povas esti. Sed li ne rajtas paroli kun mi pri tiu temo. Kaj mi ne demandos lin. Se li ne diras – do, al li ne estas permesite».

La prizona odoro, al kiu ŝi kutimiĝis en transitejoj kaj en la malliberejo, subite ŝajnis al ŝi netolerebla en tiu ĉi varma kaj kvieta vagono. Kaj Gnetov, kvazaŭ diveninte tion, tuj kiam la trajno ekiris, alportis al Aglaja Petrovna flakonon da tualetakvo – verŝajne, li kuris al kiosko en la stacidomo. Kaj tualetakvon, kaj sapon en bela pakpapero, kaj dentopulvoron, kaj eĉ dentobroson – ĉu li rimarkis, kian ŝi havis teruran kaj malnovan dentobroson tie, en la prizona malsanulejo?

Ne dirinte eĉ dankon, nur ĵetinte rigardon al li, al unu el tiuj Vlaĉjoj, ŝi foriris lavi sin, kaj kiam ŝi revenis, sur la tableto en la kupeo jam estis preparita vera vespermanĝo kun sandviĉetoj, kun biskvitoj, kun ia orkolora fiŝeto, tranĉita sur papero, kun iomete sekiĝinta torteto kaj kun botelo da lakto, ŝtopita per paperpeceto. Kaj ankaŭ pomoj estis – du, du pomoj, pri kiuj li diris, ke ŝi bezonas vitaminojn.

Dum manĝado ili ne interparolis.

Vespermanĝinte, ŝi ĉion ordigis kun karaktera por ŝi bela puremo, deskuis erojn de sur la telertuketo, elfumis cigaredon kaj, petinte de sia enketisto paperon kaj krajonon, eksidis skribi al si memornoton por la CK. Nun, kiam ŝi neniom dubis pri tio, kien ŝi estas veturigata, ŝi devis koncentriĝi, por hazarde ne forgesi eĉ unu el tiuj pri nenio kulpaj virinoj, kiujn ŝi renkontadis en prizonoj. Ja oni veturigas ŝin ne pro ŝi sola? Kaj eĉ se nur pro ŝi, tiam ŝi devas memori pri aliaj. Ŝi devas rakonti pri leĝorompoj, kiuj okazas pro kulpo de sabotistoj, sidantaj en la organoj, tio estas ŝia unua devo antaŭ la partio.

La ĉefleŭtenanto legadis libron, ŝi skribadis, enpensiĝante fojfoje por nelonge, rememorante, frapetante per la krajono al la blankaj, egalaj dentoj. Facila ruĝo aperis sur ŝiaj altaj vangostoj, per egala lumo brilis la iomete strabaj okuloj. Ŝi skribis klare – familinomon, kie renkontis, la esencon de la afero. Kaj, certe, – nur pri tiuj, pri kies senkulpeco ŝi estis konvinkita. La trajno iris ne rapide, la vagono milde balanciĝadis, Aglaja Petrovna skribadis, fojfoje poiomete demordante de la pomo. La papero finiĝis, ŝi petis plian. La ĉefleŭtenanto ne havis, li ekiris peti de aliaj pasaĝeroj.

Kiam li eliris, ŝi trinkis el la botelo lakton. En la kupeo iĝis tute varmege, la trajno estis staranta sur iu stacio. La pordo en la koridoron estis malfermita, unuafoje dum tiom da tempo Aglaja Petrovna estis veturanta kiel libera homo kaj neniom miris pri tio. Ĉio devis esti ĝuste tiel. Ĉio estas ĝuste tiel laŭleĝa, kiel laŭleĝe okazis la venko super Hitlero, ja kiel povas esti alie? Certe, ŝia letero ĝisiris, ĉio cetera ne havas signifon...

El Moskvo ŝi sendos telegramon al Rodiono Metodjeviĉ, Vladimiro, Barbara. Sed dume tio ne gravas, gravas forgesi neniun, kiam oni ŝin pridemandos en la CK. Ja ŝi veturas kiel reprezentanto de tiuj, kiuj suferis pro fiuloj kiel Oĵogin. Kaj ŝi ne rajtas vivi, se ne plenumos plene ĉion, kion ŝi devas fari.

Gnetov revenis kun du folietoj da poŝta papero kaj konsilis al ŝi skribi pli ŝpareme.

– Mi penos, – kun rideto respondis ŝi. – Sed ja mi nenion rajtas forgesi. En la CK oni demandos.

Ia stranga esprimo glitis en la okuloj de ŝia enketisto, kvazaŭ li morte laciĝis. Kaj, nenion dirinte al ŝi, li ree prenis sian libron – tio estis volumo de «Paseo kaj meditado»[91], tiu, en kiu Herzen rakontas, kiel la kandelo de Natalie brulis sur ŝia fenestro, «tiel brulis al mi».

Dum dormo la ĉefleŭtenanto dufoje ekkriis.

Aglaja Petrovna dormis malbone, ektimadis pro liaj mallongaj, suferaj ĝemoj, ektimadis ne lin, sed pri li. Kaj hontis veki lin, hontis tion, ke li ĝeniĝos. Kaj la nokto estis longa, senfine longa, la trajno longe staradis pro neĝamasoj, raŭke, kvazaŭ plendante, ke al ĝi mankas fortoj, zumis la lokomotivo, en silento iĝis aŭdeble, kiel grajlo knaras sur la vagono, sur la vitro, sur la tegmento. Kaj estis aŭdeble, kiel kverelas la vagoservistinoj kun iu drinkinta pasaĝero.

En la sekva vespero, kiam ili traveturis nodan stacion Oŝĉurje, Aglaja Petrovna subite komprenis, ke ili veturas ne en Moskvon.

– Ja mi al vi ne diris pri Moskvo, – ne rigardante al ŝi, diris la ĉefleŭtenanto. – Tion vi mem tiel decidis.

– Tiam kien vi min veturigas? – kun malespero en la voĉo ekkriis ŝi. – Denove...

– Mi veturigas vin en Unĉanskon, – ne povante mensogi al ŝi, diris Gnetov, – en Unĉanskon, al Ŝtub. Kolonelo Ŝtub konas vin. Tie estas ankaŭ Zemskov, kun kiu vi, ŝajne, partizanis. Tie estas ankaŭ viaj... parencoj...

Ŝi silentis. Ŝi ne deziris diveni pri tio, ke al ŝi estos pli bone. Ŝi ne deziris ĝoji pri tio, ke ŝi sola estos liberigita. Ŝiaj iomete rozkoloriĝintaj vangoj ree griziĝis, la okuloj estingiĝis. Eksidinte kun la piedoj sur la sofon, ŝi eksilentis, kovriĝis per la litkovrilo kaj ĉesis skribi, malgraŭ tio, ke li akiris por ŝi ankoraŭ paperon. Kaj manĝi ŝi preskaŭ ĉesis, kaj fumi. Silentis ankaŭ Gnetov, nekomprene rigardante en paĝon de «Paseo kaj meditoj». Kion li povis diri al ŝi? Ke Ŝtub liberigos ŝin kaj tiam ŝi veturos en Moskvon? Kion li povis diri al ŝi, li, mem nenion komprenanta en tiu kirlo, en kiun ĵetis lin la sorto? Per kio li povis konsoli ŝin, kiel povis helpi al la malfeliĉo, en kiu ŝi ree dronis?

Tiel ili veturis dum nokto, kaj tago, kaj ankoraŭ nokto – denove konvojanto kaj malliberulino, ne interparolante unu kun la alia, nesciate pro kio – malamikoj, ĉar ne nur ŝi, sed ankaŭ li sentis amaron: ja li sciis, al kia risko li submetis sian vivon, enirinte en tiun grandan ludon, sed Aglaja Petrovna eĉ ne rigardis nun al lia flanko, kvazaŭ li kulpas pri ŝia malfeliĉo, kvazaŭ per lia arbitro ŝi estis arestita, humiligita, enprizonigita.

Kaj ŝi preskaŭ tiel pensis. Nun li tute ne imagiĝis al ŝi unu el la «Vlaĉjoj». Kaj la ordenaj rubandoj sur lia tuniko sugestis al Aglaja Petrovna nenian estimon nun, same kiel lia kripligita vizaĝo. «Eble, en la infaneco li sin brulvundis», – maljuste pensis ŝi kaj, kvankam ŝi sentis sian incitiĝon, ne povis venki sin, tial ne manĝis lian manĝon kaj ne fumis liajn cigaredojn; ĉio ĉi estis «artifikoj», «aliroj», tielaĵoj ankaŭ antaŭe okazadis, kiam ŝin regaladis iuj aspekte bonkoraj enketistoj per sandviĉetoj kaj dolĉa teo.

– Stacio Goreliŝĉi, – kriis en la koridoro la vagonservistino, – la sekva estas Unĉansko, ni staras dum tridek minutoj.

Denove Aglaja Petrovna surmetis sur sin sian vatjakon, denove prenis de la kroĉilo la paltaĉon, trivitan kaj flikitan. «Mi nur neniun renkontu en la stacidomo! – kun aflikto kaj doloro pensis ŝi. – Nur neniu vidu, kiel oni min kondukos en prizonfurgonon».

– Mi havas al vi peton, – subite aŭdis ŝi sian voĉon. – Bonvolu, por mi tio estas tre grava, mi ne dezirus, ke oni ĉi tie vidu, kiel oni min sidigas en prizonaŭton. Mi ĉi tie laboris, tio estas neebla...

En la granda spegulo ŝi rimarkis lian rigardon – severan kaj malfeliĉan. Kaj, derulinte la pordon, en kiun estis enmuntita la spegulo, ŝi eliris en la koridoron. La trajno jam estis malrapidiganta sian iron, brilis lumoj de Ravinetoj, de la Koĉera antaŭurbo, de rekta vico da lanternoj sur la Rivera strato. El tiu ĉi urbo ŝi estis evakuanta infanojn, por tiu urbo ŝi estis mortanta en la gestapo, ĉi tie, apud Gniliŝĉi, estis murdita ŝia Greĉjo, la prezidanto de la gubernia ĈK, kaj nun oni veturigas ŝin ĉi tien...

– Vian sakon mi prenis, – malantaŭ ŝia dorso diris la ĉefleŭtenanto.

– Donu al mi, – diris ŝi.

Ŝi jam hontis pro tio, ke ŝi petis lin ne sidigi ŝin en la prizonaŭton. Ĉu tio povis esti grava?

El la malfermita pordo estis batanta vento, malvarma, sed jam printempa vento de Unĉansko. Ie ĉi tie, tute proksime, estas Vlaĉjo, Rodiono Metodjeviĉ, Barbara. Eble, indus sendi al ili telegramon survoje? Sed per kia mono sendi? Kaj ĉu tiu ĉi permesus? Ne, estu tiel, ĉio devas esti ĝuste tia, neniu devas vidi ŝin en tiu paltaĉo, malfeliĉan, ŝi ne povas, ke oni vidu ŝin tia...

Ŝia kapo subite ekturniĝis, sed la ĉefleŭtenanto ne lasis ŝin fali – li subtenis ŝin je la ŝultroj kaj diris nelaŭte:

– Tuj ĉio pasos, vi spiros aeron, ĉi tie estis sufoke...

«Ĉu ankaŭ tio estas artifikoj kaj aliroj? – tra zumo en la oreloj pensis ŝi. – Sed por kio?»

La trajno jam staris. Da pasaĝeroj en la mola vagono estis ĉirkaŭ sep, sed ŝi intence atendis, ke ĉiuj eliru kaj apud la vagono estu neniu. Gnetov ne urĝis ŝin, kvazaŭ divenante, kion ŝi sentas. La kapo de Aglaja Petrovna plu turniĝis, ŝi eliris, nenion vidante kaj komprenante.

– Vi iom sidu ĉi tie, kaj mi rapide organizos aŭton, – aŭdis ŝi lian voĉon, – jen ĉi tie, apud la monumento, estas benkoj...

Ŝi eksidis, super ŝi alte staris Stalino kun pipo en la mano, prilumita por alveno de la trajno per lumĵetilo. Kaj la stacidomaj kolonoj estis prilumitaj. Grandaj, dikaj, grasaj kolonoj de solida stacidomo, kiu havis honoron prezenti per si la urbon Unĉanskon.

«Tamen estas bonege, – pensis Aglaja Petrovna. – Kaj la stacidomo, kaj la tuta urbo estas prilumitaj. Ili rapide sukcesis. Bravuloj!»

Tio estis trofea «Opel». Dum la tuta vojo ŝi avide rigardis al sia Unĉansko kaj, kvazaŭ forgesinte pri tio, kiu estas ŝi, demandadis de la ŝoforo, kio estas tiuj novaj domoj, kio estas tiu strato, kiu antaŭe ne estis, kiel nomiĝas nun la placo.

– Laŭ la nomo de kamarado Puzirjov, – diris Tereŝĉenko, – heroo de la milito.

– Ĉu Saĉjo Puzirjov?

– Precize mi ne povas diri. Estas skribite «A. Puzirjov».

– Certe, Saĉjo, – diris Aglaja Petrovna, – mi lin memoras knabo en la tridek sesa, ŝajne. Oni venis al mi en la popoledukan departementon, li estis forpelita pro iu petolo el la lernejo. Jen mirakloj! Ĉu li estas viva?

– Mi aŭdis, ekmalsanis iomete, – respondis Tereŝĉenko. – En nia malsanulejo kuŝas...

En la domo de la Departemento, malsupre, apud la sentinelo, Gnetov-on atendis Kolokolcev. Ili silente, kvazaŭ forgesinte pri Aglaja Petrovna, brakumiĝis. Kaj tuj rekonsciiĝis.

– Ĉu ĉi tie? – demandis Gnetov.

– Ĉi tie, – respondis Kolokolcev. – Ni iru.

Kaj diris al la sentinelo, kapmontrinte al Aglaja Petrovna kaj al Gnetov:

– Kun mi.

En la akceptejo de Ŝtub Aglaja Petrovna por nelonge restis sola. Poste en la pordo aperis Aŭgusto Janoviĉ – tute tia, kia ŝi memoris lin, kiam li alveturis en Nigran Ravinon batali por doktoro Bogoslovskij.

– Eniru, Aglaja Petrovna, – diris li per trankvila kaj egala voĉo. – Ne gravas, la palton vi demetos ĉe mi, ĉi tie estas vestokroĉilo.

En lia malalta kaj grandega kabineto varmege brulis ŝtipoj en la faŭko de la kahela verda forno. Dzerĵinskij estis rigardanta rekte en la okulojn de Aglaja Petrovna de sur konata portreto, pendanta super la tablo. Kaj Ŝtub rigardis al ŝi atente tra siaj fortaj okulvitroj, rigardis silente, kvazaŭ ne sciante, pri kio paroli kun ŝi.

– Eksidu, – petis li.

Ŝi kapjesis kaj eksidis.

– Mi supozas, ni ellasos vin hejmen, – diris li ne eksidante, per obtuzeta voĉo. – La prokurorejo, mi esperas, konsentos, ĉar ĝuste ĉi tie, en Unĉansko, ekzistas pruvoj de via konspira patriota agado kaj ĉar ĉi tie troviĝas kelkaj homoj, kiuj konis vin en tiu periodo de via laboro...

– Sekve, mi estos plene rehabilitita?

– Tute ĝuste, estos, – kun ĝentila preteco konfirmis Ŝtub, sed iel speciale emfazis la vorton «estos», kvazaŭ aludante, ke ĉio promesita de li okazos tute ne nun. – Kaj dume via sanstato, – daŭrigis li, – estas tia, ke vi devas kuraciĝi, ordigi vin, restarigi la nervan sistemon...

– Mi estas sana, – incitite interrompis ŝi.

– Tion pli bone scias kuracistoj, – trankvile rimarkis li, – kaj la demandon definitive solvos ili.

– Tio estas, medicinistoj min liberigos pro sanstato? – rapide kaj indigne interesiĝis Aglaja Petrovna. – Kaj skribos paperon ne pri tio, ke mi ne kulpas, sed pri tio, ke pro sanstato mi ne povas esti en prizono? Ĉu tiel?

– Ni supozu, ke tiel, – ne rigardante al Aglaja Petrovna, ŝajne kun plena trankvilo, sed jam malfacile retenante sin, respondis Ŝtub. – Se vin kontentigas ĝuste tia formulo – estu tiel.

– Kaj mi devos subskribi paperon pri nediskonigo de ĉio tio, kion mi spertis?

– Vi estas bone informita, – malgaje subridis li. – Ni supozu ankaŭ tion – vi devos.

– Kaj se mi ĉiujn ĉi artifikojn ne plenumos? Se mi ne intencas kaŝi viajn malpurajn aferojn? Se min vi ne sukcesos silentigi? Tiam kiel?

Li mallaŭte kaj lace suspiris. Poste ekfumis kaj trairis el la fino en la finon de sia malalta, morna kabineto. Mirinde, kiel ne konvenis al tiu homo la esprimo de senhelpeco, sama, kian antaŭe ŝi kaptis sur la vizaĝo de Gnetov. Kio al ili ĉiuj okazis? Ĉu ŝi ne memoris Ŝtub-on en tiuj malproksimaj jaroj kiel nenion kaj neniun timantan ĵurnaliston el la «Unĉanska laboristo»? Kial do li silentas nun, silentas kaj iradas per pezaj paŝoj kaj ne respondas al ŝia rekta kaj simpla demando?

– Bone, – finfine diris li, – mi nenion plian povas fari. Ĉu vi komprenas, Aglaja Petrovna? Tute nenion. Absolute!

Li aliris al ŝi pli proksime, tute proksime – larĝŝultra, malalta, kun blanka, senmova vizaĝo, – kaj preskaŭ kriis, se eblas krii flustre:

– Mi petas vin – ĉesu! Vi devas reveni hejmen. Vi bezonas. Ĉio ĉi aranĝiĝos, ĉio estos en ordo, sed nun mi ne povas, ĉu vi komprenas, nenion plian povas, ĉu vi ne kredas al mi? Ho diablo, sed kiel mi klarigu? Kiel?

– Tiel, ke mi komprenu.

– Bonege! – subridis li. – Brile!

Kaj demandis per malvarma, ofica voĉo:

– Sed se mi mem ne komprenas? Tiam kion ni faros?

Super Ŝtub ekpendas danĝero

Tiu «bonkorulo» mem, kiu estis bonkora tiom, ke ellasis la ezokon en la lagon, iel hazarde eksciis la malgajan historion de la inĝenier-generalo Gorbanjuk, komparis kelkajn informojn kaj subite tute skuiĝis pro malamo al si mem kaj pro sento de abomeno al ĉio, kion li faris por laborigi Inna-n Matejevna-n en Unĉansko.

Larisa Romualdovna estis en Kislovodsko, tial en tiun loĝejon sur strato Petrovka, kie iam tiel feliĉe pepis la «du orfinoj», Inna ĉi-foje ne sukcesis enŝraŭbiĝi. Per oficaj telefonoj al ŝi oni respondadis, ke la profesoro ne povas akcepti ŝin – nek nun, nek poste.

Kaj kamaradino Gorbanjuk komprenis, ke ŝi ree iĝis por la general-doktoro «fiulo de la animo», kaj, plej probable, ĉi-foje definitive. Tamen ŝi ne cedis. Ŝi nur sendadis depeŝojn en Unĉanskon pri diversaj kaŭzoj de sia restado en Moskvo, sed ĉar Eŭgeno Stepanov plej zorgis pri siaj elstaraj malagrablaĵoj kaj, krome, sen la personara fako tute nenio ŝanĝiĝus, tiam al ŝi, estranta la menciitan fakon, neniu ordonis tuj reveni al plenumado de siaj devoj. Anstataŭ ŝi «laboris» Vetĉinkina, senpune fumadis cigaredojn kaj ordonadis per grincanta voĉo, kaj jen la tuta afero.

Kaj Inna Matejevna embuskadis sian «bonkorulon» kaj finfine kaptis lin eliranta al la aŭtomobilo, kiam li malfermis la pordeton kaj eĉ la piedon en purigita ŝuo levis, – ĝuste tiam ŝi enkojniĝis, enŝraŭbiĝis, kaj, turnante al si atenton de preterpasantoj, petege kunmetis la manojn, kvazaŭ preĝanta en katolika templo, kiam vera kredanto konfidas al la providenco ĉiujn siajn pensojn, strebojn kaj esperojn.

– Nu, tiam eksidu do, – per malamanta kaj abomenanta voĉo diris la general-doktoro, – ne faru stratajn scenojn...

Ŝi, kiel tio nomiĝas, «falis» sur la kusenojn de la «Benz-Mercedes», donacita al la generalo fare de la marŝalo pro liaj brilaj meritoj antaŭ la armeo dum la milito, pro lia fatalisma sentimo kaj egala, gaja kredo je fina venko de la racio super tio, kion li nomadis «porka frenezulejo».

– Mi bezonas horon, – tra sinceraj larmoj, ĉar ŝi vere atingis ekstremon pro timo de la estonteco, diris Inna Matejevna. – Nur horon, ne pli...

Ŝi kisus al li la manon, se li ne sidus tiel malproksime de ŝi, ŝi ekstarus antaŭ li sur la genuojn, se ne timus fali en la aŭto kaj per tio transformi la vere draman scenon en ĝenan kuriozaĵon. Al ĉio, tute al ĉio ŝi estis preta en tiuj momentoj.

La general-doktoro ordonis al la ŝoforo:

– Peĉjo, hejmen.

Per sia ŝlosilo li malŝlosis la pordon en la kvietan loĝejon, demetis de Inna Matejevna, pro kutimo esti ĝentila, la peltmantelon, deĵetis sian uniforman palton kaj, mallarĝigante la okulojn – estis komenciĝanta la damnita migreno, – glutis kun akvo du tablojdojn de piramidono.

Ŝi plu ploris, plu ne kapablis paroli. Kun la manoj malantaŭ la dorso la generalo de medicina servo trairis sur la frotbriligita pargeto, bruligis la lustron, turnis la ŝaltilon de tablolampo, konstruita el antikva vazo kun rajdanta ĉasisto kaj pelataj lupoj.

– Mi aŭskultas vin! – finfine, subpremante incitiĝon, prononcis la generalo.

Ne eksidante, plu preĝe kunpremante la polmojn, Inna Matejevna rakontis al li la preskaŭ tutan historion kun la alveturo en Unĉanskon de Georgo Palij. «Preskaŭ», ĉar Georgo aspektis en ŝia rakonto nur lerneja kamarado de Inna kaj nenio pli, lia posta milita vivo, certe, neniomgrade povis esti konata de ŝi, la tatuitan literon ŝi, certe, vidis, kiam li, alveturinte, razis sin «en ĉeesto de Jenjo en la kuirĉambreto», sed ĉu ŝi povis scii, kio estas la tatuaĵo en tiu ĉi okazo, kaj ĝenerale, kiel al tio rilatas ŝi, nur gastame akceptinta sian eksan lernejan kamaradon, trapasintan, laŭ liaj vortoj, «la tutan inferon de la milito»? Jes, li lasis valizon, sed de kie ŝi povis scii, ke tie estas tiu terura mono? Ne, certe, kompreneble, ŝi neniel senkulpigas lin – tiun fiulon, sed en kio do estas ŝia kulpo?

La bluokula, tute grizhara generalo ronkis per la nazo. Nun li haltis kaj rigardis al Inna senmove. Ŝi sentis, kiel atente kaj streĉite li aŭskultas. Verŝajne, ŝi trafis ion en lia animo, tuŝis iun kordon, ŝancelis brikon en la firma, ŝajne, nedetruebla muro...

– Nu? – demandis li, kiam ŝi sufokiĝis.

– Ili min elvokas, turmentas, – flustre diris ŝi. Kaj mensogis, subite diveninte, kien necesas bati per ramo. – Al mi oni piedfrapadas. Tiu Ŝtub minacas; certe, ili min disigos kun Jenjo. Sed pro kio? Ho, mi ne montras min sankta, mi faradis erarojn, terurajn, nekorekteblajn, sed min tiel batadis la sorto, min tiel senkompate traktis la vivo...

– Kiu estas Ŝtub? – interrompis ŝin la generalo.

Ŝi rakontis.

Per la blanka mano la generalo-profesoro prenis el skatolo kun oraj sigeloj cigaron, detranĉis la finon, ekfumis. Poste elprenis el la pupitro botelon da konjako, verŝis al si nemalgrandan glaseton kaj eltrinkis. Se Inna Matejevna povus nur imagi al si, kiel divenis ŝi, rakontinte ĝuste al li, la generalo, sian historion kun Palij en tia kompatinda kaj roz-blua varianto! Se ŝi scius, kiom la generalo mem suferis diversajn peripetiojn de la sorto ĝis tiu momento, kiam en la unuaj tagoj de la milito li ree trafis en honoran liberon! Sed tamen, eĉ sciante nenion, ŝi, kiel oni diras, «tra larmoj», vidis – ŝi estas absolvita kaj pardonita, denove la «bonkorulo» iĝis bonkora al ŝi, persone al ŝi, kaj nun malbono estos nur por sola Ŝtub.

Maĉante per la lipoj la cigaron, la generalo kunmetis telefonnumeron kaj, evidente retenante sin, rakontis al iu – ŝi eĉ ne komprenis, al kiu nome – la «abomenan» historion de «novbakita Jeĵov»[92] el Unĉansko. Li parolis, ne ĝeniĝante pri esprimoj kaj ne zorgante pri elekto de telefonaj vortoj, neniom defendadis Palij-on, sed nur kun furiozo asertadis plenan nerilaton de «kuracistino Gorbanjuk» al tuta tiu ĉi afero.

– Tiuj aferoj devas esti ne nur ĉesigitaj, sed ankaŭ iliaj kulpuloj devas esti severe punitaj, – diris li, deŝiriĝante pro furiozo al tiu sama tenoreto, per kiu li kriis iam al Inna, ke ŝi estas «fiulo de la animo». – Ĉion ĉi necesas esplori. Krii, piedfrapadi, minaci – al kiu?

«Sed vi mem kiel piedfrapadis?» – trankviliĝante, sed plu plorante per jam artefaritaj, sed ne naturaj larmoj, pensis Inna kaj ĝuis samtempe revon pri la danĝero, kiu kun ŝia helpo ekpendas super Ŝtub kaj kiu nepre falos, ĉar la general-doktoro laŭ sia situacio ne telefonus al negrava persono, sed li parolas, evidente, kun granda kaj decidanta estro...

Finfine la profesoro-generalo surmetis la aŭdparolilon. Lia vizaĝo, vigliĝinta dum la interparolo, ree paliĝis – la piramidono ne liberigis lin de la migreno. Kaj la bluaj koleraj okuloj rigardis preter Inna Matejevna – foren.

– Ĉu oni vin almenaŭ ne batis? – interesiĝis li.

Ŝi silentis kun tia aspekto, kvazaŭ ŝi ne deziras ankoraŭ vundi lian animon.

– Eksidu, – ordonis li, – drinku glaseton da konjako.

Inna Matejevna nee skuis la kapon, kvazaŭ ankoraŭ ne povis paroli.

Li etendis al ŝi glaseton, plenigitan ĝis la rando. Ŝi plorsingultis kaj eltrinkis.

– Via historio kun la divorco kaj cetero estas malpura, – subite enpikinte en ŝin rigardon, ekparolis li. – Mi ne deziris vidi vin ĝuste pro tiu ĉi fiaĵo. Vi kondutis malinde – mi havas precizajn informojn...

– Probable, – humile konsentis ŝi, – sed kiam vi amas homon, ĉu estas tiel simple teni sin digne?

– Sed ĉu vi amis lin? – miregis la generalo, al kiu tia turniĝo, ĉe tuta lia anima klareco, neniel povis veni en la kapon.

Ŝi silentis.

– Ĉu amis?

– Mi estas homo de unu amo, – mallaŭte elparolis Inna Matejevna. – Jes, jes, fiaĵo, malpuraĵo... Mi kapablis murdi... Kiam mi ekvidis tiun militkampan edzinon, min io kovris.

Larmoj ree ekfluis el ŝiaj belaj okuloj. Al ŝi vere nun ŝajnis, ke tiam ŝin io kovris.

– Tio estas vera, – diris la generalo penseme, – tio estas vera. Mi legis, tielaĵoj okazas...

Antaŭ lia mensa rigardo aperis Larisa Romualdovna – tia, kia li ŝin ĉiam vidis: belulino-flegistino en tiu malproksima milito, en la tagoj de retreto tra Buĉaĉ, alta, svelta, foririnta al la fronto pro ordono de la koro el riĉa familio de altrangulo.

– Morgaŭ ŝi revenos, – aŭdis Inna Matejevna.

– Kiu?

– Larisa Romualdovna. Kaj ni triope tagmanĝos en «Aragvo»[93]. Ĉu vi konsentas?

– Ĉu oni min ne disigos de Jenjo?

– Vi freneziĝis, – subridis la generalo. – Via Ŝtub, aŭ kiel li nomiĝas, timu, ke lin oni ne disigu de Unĉansko...

Duope ili drinkis ankoraŭ po glaseto da konjako. Adiaŭante, la generalo delikate kisis ŝian manon, li konsentis, ke nun por ŝi la tempo ne taŭgas por «Aragvo».

– Sed tamen, – diris li jam en la antaŭĉambro, – tamen, kara mia Injo, ne metu sur vin krucon. Vi estas juna, via filino bezonas patron. Kaj la hejmo bezonas mastron...

Ŝiaj okuloj ankoraŭ fojon, eble, la lastan, pleniĝis per larmoj, la nervoj funkciis nur kiam necesis. Kaj kun mallaŭta firmeco Inna Matejevna prononcis:

– Ne, profesoro. Tio estas neebla. Mi por Jenjo estas kaj patro kaj patrino. Kaj kio koncernas la personan vivon – ĉu laboro ne estas la plej grava en la persona vivo? Vi helpis al mi iĝi en Unĉansko kuracisto, mi kuracas, ĉu tio ne sufiĉas?

Ĉu li povis memorfiksi, kion ĝuste ŝi faras en Unĉansko? Li pensu, ke ŝi kuracas. Al tiaj tio plaĉas. Li ja mem ĝis nun kuracas, ne vane ŝi kaptis lin ĉe la perono de kliniko.

– Se io okazos – skribu! – aŭdis ŝi jam sur la ŝtuparo.

Pro manko de okupiĝo ŝi trairis la Pasejon de Petrovka[94] kaj ekvidis liberan taksion. La mono de Palij, elprenita el la gardoŝranko, estis ĉe ŝi, granda mono, grandega. Aĉeti hodiaŭ al ŝi ne endis, kvankam en brokantejoj abundis aĵoj, kiuj bruligis ŝiajn okulojn. Kaj, eksidinte en la aŭtomobilon, ŝi ordonis veturigi sin ekster la urbon, sed kun survoja halto apud bona vendejo, ŝi intencas iri al amikino por festo, ĉu naskiĝtago, sen donaco ne konvenas...

Ŝi mensogis pro ekscitiĝo, pro tio, ke ŝia afero subite fariĝis, pro tio, ke en Moskvo estis tia klara odoro de printempo, pro tio, ke ankoraŭ unu limo restis malantaŭe kaj ke nun al ŝi estas fermitaj neniaj vojoj.

– Revenan veturon vi devos pagi, – diris la ŝoforo.

– Vi ricevos.

– Tio estas laŭ la taksimetro, – tusis la ŝoforo. – Sed ĝenerale...

– Sed ĝenerale niaj sovetiaj homoj ne petas trinkmonon, – kun plezuro metis Inna Matejevna la arogantan ŝoforon sur ĝustan lokon. – Ĉu mi pravas?

La ŝoforo ĵetis al ŝi oblikvan rigardon kaj subridis – jen, renkontiĝas tiaj damoj ĉe la Soveta potenco...

Vera Nikolajevna Veresova estis «luanta» duonon de vilao de la patrino de profesoro-kolonelo Koft – ŝi estis jam tiom maljuna kaj senhelpa, ke bezonis kvalifikitan prizorgon de tia klera virino, kia al Koft prezentiĝis Nina Leopoldovna. Kaj ankaŭ Vera, kiel kuracisto, observadis la maljunulinon. Kaj vespere alveturadis la profesoro mem, fojfoje kun Cvetkov, kiu aperadis ĉi tie nur en civila vesto, rapide trakuradis picean aleon al la domo kaj kun gaja subrido asertadis:

– Ja kion fari? Tion oni ĉe ni ne ŝatas.

Inna Matejevna, pro malhavo de konatoj en Moskvo kaj tial, ke ŝi ne akiris numeron en gastejo, kaj ankaŭ pro tio, ke Vera Nikolajevna plaĉis al ŝi dum la vojo, jam en la sekva tago trovis ŝin kaj ekloĝis en unu ĉambro kun Natanjo.

En la nuna vespero, post Inna Matejevna, alveturis Cvetkov kun Koft kaj same alveturigis tion, kio nomiĝis ĉe ili «nutraĵeto». Natanjo estis dormanta, Nina Leopoldovna aŭskultis rakontojn de la maljuna patrino de Koft pri tio, kiel ŝi kuraciĝis en Kanno kaj kiel ŝia forpasinta edzo pri nenio rifuzadis al ŝi. Cvetkov deĵetis la palton, glatumis sian kamaradon ĉe la kalva kapo, pinĉis lian vangon kaj diris al Inna:

– Ĉu bonas bestio? Interalie, li alte leviĝos, la kapo estas brile organizita. Iom malkuraĝa li, tamen, estas, sed ni reforĝiĝas, tre reforĝiĝas...

Profesoro Koft abrupte ruĝiĝis, sed silentis, diligente senkorkigante botelojn kaj malkovrante ladskatolojn kun konservaĵoj. Cvetkov sidis retrokliniĝinte en malnova ferdekseĝo, fumis, pri io subridadis. Vera Nikolajevna estis dismetanta sur la tablo kristalvazojn de la patrino Koft – ĉio ĉi migris per kelkaj etapoj el tiu duono de la domo en tiun ĉi, de Veresova.

En la ronda forno kraketadis sekaj brulŝtipoj, sur la blanka tablotuko brilis kaj glimis la kristalvazoj, en la animo de Inna Matejevna, unuafoje post la tago, kiam aperis la damnita Palij, estis facile kaj libere. Kaj la konjako, kiun ŝi drinkis ĉe la «bonkorulo», plu estis turnanta al ŝi la kapon.

– Nu, je feliĉo en tiu ĉi domo, – diris ŝi, iomete enviante al Vera Nikolajevna kaj al ŝia jam determinita estonteco, – je vi, Venjo, kaj sekve, ankaŭ je vi, Konstanteno Georgijeviĉ...

– Ĉu en la senco de svatanto? – akre subridinte, respondis Cvetkov. – Do, mi ne sen plezuro drinkos!

Vera Nikolajevna malgaje kaj ironie ridetis, Inna Matejevna nenion komprenis kaj eltrinkis unuglute sian iom abomenan muskatelon; Koft sidis kun senmova, peza, pendanta vizaĝo. Glaseto en lia mano estis egalmezure tremeranta.

– Vera Nikolajevna, – rigardante en la okulojn de Veresova, per gravaj vortoj, plene kaj tre klare elparolante, diris Cvetkov, – kara batalamikino en la glora iro tra malfronto de la malamiko! Mi levas tiun ĉi pokalon je via sorto kaj je la sorto de mia elprovita amiko, profesoro Koft...

Inna Matejevna ĵetis rapidan rigardon al ambaŭ nomitoj. Koft estis plu ruĝa je ia kankra koloro, Vera plu estis subridanta, sed ŝiaj lipoj iomete tremis.

– Kiel vi ĉiuj bonvolis rimarki, – daŭrigis Cvetkov, ĵetante supren per abrupta movo de la kapo siajn iomete griziĝintajn, sed plu blondajn harojn, – kiel vi ne povis ne rimarki, nia amiko, profesoro Koft, estas treege modesta en esprimo de siaj simpatioj kaj malsimpatioj. Talenta sciencisto, bonega organizanto, bona amiko kaj kamarado, li tamen neniom penis kaj en la laboro, kaj en la persona vivo. Ĉu tiel, oldulo?

Koft nenion respondis. Sub liaj pezaj palpebroj ekbrilis io simila al mallonga, kolera fajrero. Ekbrilis kaj estingiĝis.

– Do jen, kamaradoj, de la nomo kaj laŭ komisio de mia amiko profesoro Koft kaj mia amikino Venjo Veresova mi anoncas: ekde la nuna vespero ili estas gefianĉoj. Ĉu ne estas obĵetoj?

– Sed ja, – jam tute nenion komprenante, komencis Inna Matejevna, sed en tiu momento Cvetkov tiel premis ŝian pojnon per sia forta mano, ke ŝi preskaŭ ekkriis, sed retenis sin kaj nur disverŝis sur la tablotukon la muskatelon, per kiu ŝi ial estis regalata...

– Jen al vi «ja»! – diris Konstanteno Georgijeviĉ.

Liaj forte elĉizitaj lipoj – la ĉeriza «pafarko de Amoro» – estis ridetantaj, dum la okuloj estis malvarmaj kaj mokaj.

Ili vespermanĝis haste, kvazaŭ timante malfrui al trajno. Vera Nikolajevna silentis, Koft estis rapide kaj kolere ebriiĝanta. Cvetkov drinkis modere, plu pri io ridetante. De sur la muroj al ĉio okazanta neinteresite rigardis pendigitaj ĉi tie jam en la antaŭmilitaj tempoj Pasteŭro, Lister, Koch kaj Pirogov. Kaj kiam Inna Matejevna eliris por ordigi kaj pudri sin, Cvetkov seke diris:

– Por ke ĉio estu klara, mi sciigas: sur tio ajna nia persona konateco, Vera Nikolajevna, finiĝas por ĉiam. Homoj ŝatas klaĉojn, sed mi kaj vi ilin tute ne bezonas. Jes, – signife fiksrigardante al Koft, prononcis li, – jes, mia amiko, jes, flirto kaj platona amindumado havis lokon, sed ne pli, neniom pli, kion vi scias laŭ nia vojaĝo al Unĉansko. Jes, via ĉefo estis enamiĝinta. Sed kiu ĵetos ŝtonon al homo, perdinta la kapon pro nur sola ĉeesto de la ĉarmega Vera Nikolajevna? Tamen...

Enirinta Inna Matejevna ne permesis al li fini. Li verŝis ĉampanon kaj, firme rigardante en la okulojn de Koft, diris:

– Je nova vivo, kara amiko! Je via hejmo! Je via dormanta apude ĉarma filino Natanjo! Je via saĝa, eleganta, bela edzino Vera Nikolajevna Veresova! Kaj... mi forveturas!

Koft donis al li la palton. Li subridis, prenis la palton el liaj manoj kaj konsilis:

– Kaj tio ĉi ne necesas!

Kaj ĵetis rigardon al Vera Nikolajevna. Ŝi ridetis – trankvile kaj ŝajne eĉ afable. Li kisis al ŝi la manon kaj ankoraŭfoje ĵetis rigardon al ŝi. Ŝi plu estis ridetanta. Koft staris apude – preskaŭ inter ili, sed ne rigardis al ili, – dika, peza, enamiĝinta, ankoraŭ ne ĉion bone komprenanta.

Kaj nur kiam aŭdiĝis sono de iomete glitinta en neĝo apud la vilao, sed tamen forveturinta aŭto, Inna Matejevna decidiĝis finfine gratuli kaj Vera-n kaj ŝian profesoron.

Li silente riverencis kaj glitis per la piedo.

Poste li elportadis en la kuirĉambron la vazaron kaj purigadis la ĉambron, kaj Vera Nikolajevna kaj ŝia nova amikino kuŝis sur sofo kaj de tempo al tempo interflustradis.

– Nu kaj kio? – konklude diris Vera. – Kia finfine estas diferenco? La vivo estas la vivo, ĉu ne? Li ja enamiĝis al mi kiel frenezulo. Vidvo, neniaj malfacilaĵoj, loĝejo en Moskvo, konatecoj inter aktoroj, pentristoj, komponistoj. Tio estas ne Unĉansko...

Sed en ŝiaj okuloj subite aperis larmoj.

Poste aperis Nina Leopoldovna, ŝajnigis, ke ŝi ne vidas, per kio estas okupita la mallerta Koft, varmege, kiel tion faras profesiaj aktorinoj, interkisis kun Inna Matejevna kaj diris, blezante:

– De kie subite aperis tiuj ĉi faltetoj? Kio okazis kun nia ĉarmulino? Ĉu subita amo? Malfeliĉo? Malgranda bela dramo?

Kaj, ne aŭskultante respondon, citis el iu teatraĵo:

– «Vi povraj kartludantoj! Ĉu vi spiras kandelan fumon? Flagras ja la steloj, kaj palmojn vento fleksas kaj la maro per ŝaŭmaj ondoj pri tempest' aŭguras!»

Koft demandis el la kuirĉambro per ĝentila voĉo:

– Ĉu sprotojn eblas lasi en la ladvazo aŭ remeti ilin en la vitran?

– En la vitran, amiketo! – kriis Nina Leopoldovna kaj flustre diris: – Indus kamaradon Ustimenkon sendi al tiu sanktulo por lernado.

Vera leviĝis kaj per rapidaj paŝoj eliris sur la peronon.

Kaj matene, en la urbo, Inna Matejevna metis la monon de Palij al du ŝparkasaj libretoj, fermis ilin en koverton kaj veturigis al ĵus veninta el Kislovodsko Larisa Romualdovna.

– Ĉi tie estas tuta mia ŝparaĵo, – ĉe taso da forta kafo en la malnova manĝoĉambro de tiu domo, kiu denove iĝis ŝia domo, mensogis Inna. – Se io okazos al mi, vi ne forlasos Jenjon. Ĉu? Ja vere? Kaj se ĉio estos en ordo, ni alveturos al vi, vi ja ne forpelos nin? Kaj per tiu mono ni vestos la knabinon, ŝi ĉe mi terure kreskas, nekredeble...

En la dua duono de la tago Larisa Romualdovna, rifuzinta veturi al «Aragvo» kaj indigninta pri tio, kiel ne zorgas pri si Inna Matejevna, vokis al Petrovka sian masaĝistinon, Vanda-n Zaslavovna-n. Kamaradino Gorbanjuk ricevis ankaŭ en Unĉanskon kelkajn skatolojn da kremoj kaj ŝmiraĵoj, kuiritaj de la masaĝistino mem kun speciala balena graso kaj kun specialaj aldonaĵoj. Post la masaĝo estis faritaj manikuro kaj pedikuro, poste estis preparitaj paketoj da ĉiaj frandaĵoj por la kompatinda malgranda forlasita Jenjo, kiun la kruela panjo ne kunprenis en Moskvon. La paketojn ŝoforo Peĉjo ŝarĝis en la «Benz-Mercedes»-on. Kaj tiu generalo mem, kiu nomis iam ŝin «fiulo de la animo», akompanis «Injon» al la stacidomo kaj kune kun sia edzino staris ĉe la vagono, ĝis la trajno ekiris. Kaj dum ili staris ĉe la vagono, preterpasantaj militistoj kun plezuro militsalutadis al la fama generalo, kaj li ridetadis al ili per la bluaj, senfine bonkoraj maljunulaj okuloj kaj same almetadis la manon al la viziero. Li ankaŭ al Injo salutis – la sentima ĉie kaj ĉiam bonkorulo, kies nomon respekte prononcadis najbaroj de Inna Matejevna en la kupeo, mirante, ke li estas tiom simpla kaj afabla, tiom ĝentila kaj gaja en traktado.

– Ja kial li kun mi malafablu, – ne elteninte, mensogis ankaŭ ĉi tie Inna, – ja ni ne estas fremdaj...

– Kaj kiu vi estas por li? – respekte demandis la najbaro en la kupeo, sciencisto-kemiisto kun arda juna ruĝo je la tuta vango.

– Nurnure filino.

Tio elsaltis spontanee, per si mem. Kaj la pluaĵo same elsaltis per si mem: malgraŭ tio, ke li estas ŝia patro, ŝi laboras en periferio. Tia estas kaj lia kaj ŝia deziro. Certe, panjo estis kontraŭ, sed ŝi kun la patro ŝin superis. Devo estas devo, ĉu ne?

Bareleto da vino

Sainjan bruligis lumon. Kaj tuj iĝis videble, ke ĉiuj jam laciĝis kaj ke Luba Gabaj koleras.

– Interalie, jam estas la sepa horo, – diris ŝi. – Ĉu vi ne trovas, Vladimiro Atanazijeviĉ, ke tempas fini?

– Sed la afero estas tute ne en mi, – nelaŭte respondis Ustimenko, – mi jam delonge silentas. Tio estas la kamaradoj, kiuj disvolvis la disputon.

Ŝĉukin ree ekparolis dum irado, jam pluran fojon:

– Tre kortuŝe, preskaŭ ĝis larmoj. Kaj ŝike en iu senco. Relative juna, fortoplena eskulapo faras sur si eksperimenton. Treege animtuŝe, sed la afero estas en tio, Vladimiro Atanazijeviĉ, ke la supre menciita martiro de la scienco estas samtempe ĉefkuracisto de malsanulejo, kiu relative antaŭnelonge ekfunkciis kaj bezonas firman manon. Necesas reganta mano, ĉu vi tion komprenas? Nu, kaj se la menciita ĉefo pro la surradiado almenaŭ por iu tempo iĝos nelaborkapabla, tiam por tuta nia dioplaĉa institucio estos sufiĉe malbone, ĉu ne?

Ustimenko ekrigardis al la kolera Teodoro Teodoroviĉ kaj ridetis.

– Pro kio do estos al la malsanulejo malbone, se al surradiatoj oni eĉ malsanatestojn ne donas, – obĵetis li. – En la kondiĉoj de la probemo estas dirite – subjektive tiuj uloj fartas bonege. Do jen mi kontrolos sur mi, kiel fartas la surradiatoj.

– Sed informoj pri ratoj... – komencis Neĉitajlo kaj mem konfuziĝis pri tiu stultaĵo, kiun li preskaŭ eldiris.

Ŝĉukin ĉesigis sian iradon el angulo en angulon de la kabineto, pureme forskuis cindron de la cigaredo kaj interesiĝis:

– Kiam tio venis en vian kapon? «Ensaltis», kiel oni diras en Odeso. Kaj ĝenerale, ĉu delonge vi pri tio okupiĝas?

– Sufiĉe delonge por opinii tiun eksperimenton necesa.

– Kion signifas «delonge» en via kompreno?

– Ĝuste tiom, ke mi sciu – nenia literaturo pri tiu demando ekzistas, ĉiuj informoj pri tio estas falsaj, pli ĝuste, babilaĵo, sed ne informoj, tamen la demando estas neprokrastebla, ĝin necesas se ne solvi, do almenaŭ prepari materialojn, almenaŭ...

– Al kiom da unuoj vi kalkulas? – interrompis Ŝĉukin.

– Al dudek mil minimume.

– Tragika medicino! – subridis Ŝĉukin.

Ustimenko rigardis al li el sub la frunto, de malsupre supren. Liaj okuloj estis malbonkoraj, obstine malsimpatiaj, kaj Ŝĉukin komprenis – li ne plu ŝercu, speciale per tiaj nocioj, kiel tragika medicino.

– Sed se viaj dudek mil donos rezultojn, kontraŭajn al ĉio, kio estas kutima, ĉu vi pensas, ke la «altestimataj» kredos?

Li haltis kontraŭ Ustimenko larĝe disstariginte la piedojn, ŝovinte la pugnojn en la poŝojn de la kitelo, rozkolora pro kolera ekscitiĝo.

– Pli aŭ malpli frue mi trabatos, – diris Ustimenko.

– Ĉu vi estas certa?

– Mi estas konvinkita.

– Sed ili ne tiom simplas, Vladimiro Atanazijeviĉ. Eĉ ne tiajn, kiel ni, ili kun kaĉo formanĝis.

– Ili misglutos.

– Bone, ni lasu tiun temon. Kaj forgesu la subjektivan staton. Sed se komencos katastrofe fali kvanto de leŭkocitoj?

– Ekzistas sangotransfuzado.

– Do, ni transfuzos?

– Ja kiel alie?

– Sed se, altestimata ĉefkuracisto, ĉefa doktoro, pardonu, eĉ la transfuzado ne helpos? Ĉu ni ĉesigos la surradiadon?

– Ne.

– Kiel?

– Ni serĉos aliajn vojojn. Ja mi estas malsana, kaj oni min kuracas.

– Sed vi ja ne estas malsana, diablo prenu!

– En la problemo estas dirite, ke mi estas malsana. Kaj vi traktos min, kiel malsanulon. Kun ĉiuj sekvantaj el tio konsekvencoj.

– Sed ekzistas okazoj, kiam oni devas ĉesigi kuracadon!

– Do, ni kunvoku konsiliĝon kaj decidu. Ĉiuokaze, Teodoro Teodoroviĉ, ni atingu la randon.

– Sed vi povas perei!

– Ĉu vere? En la literaturo tio estas tiom mizera procento!

– Stulte! – subite laŭte diris Luba. – Pardonu, Vladimiro Atanazijeviĉ, sed tio estas malserioza.

– Tute serioza, – respondis li, – tiom serioza, ke pri la esenco de la demando al mi neniu obĵetas. Vagarŝako, eble, vi ion diros?

Sainjan senhelpe ĉirkaŭrigardis. Li ne scipovis mensogi, sed Luba sukcesis skribi al li letereton pri tio, ke Ustimenko decidis fari sur si tiun eksperimenton pro «malpleneco kaj soleco», kaj li al tio ne ĝisfine, sed kredis.

– Ĉu mi malbone ĉion elpensis? – ree demandis Ustimenko.

– Ne, estas pripensite funde.

– Se vi estus sur mia loko, Vagarŝako?

– Vagarŝako! – vokis la edzon Luba.

Kaj faris eraron. Li malŝategis, kiam oni al li «premis».

– Vladimiro Atanazijeviĉ pravas, Lubanjo, – diris li kun tiu minaca mildeco en la voĉo, kiun neniu kaj neniam povis venki kaj kiu signifis, ke doktoro Sainjan sian vidpunkton ne cedos. – El mia persona pozicio – li absolute pravas. Se ne mi, tiam kiu do? – jen kiel povas esti starigata demando en nia socio.

– O ho! – diris Ŝĉukin. – Ĉu tio estas riproĉo al ni ĉiuj?

– Iugrade, se vi deziras, – ĝentile kaj klare prononcis Sainjan. – Ĉiuokaze, tion mi diras al mi. Kaj se la penso, veninta en la kapon de Vladimiro Atanazijeviĉ, venus en mian kapon, mi agus ĝuste same.

– Ja certe, – preskaŭ ĝemis Luba.

– Bone, tio estas klara, – enmiksiĝis Ŝĉukin. – Min interesas alio. Kial, propre, Vladimiro Atanazijeviĉ ridetas?

– Nu, mi ne ridetas, – diris Ustimenko. – Mi simple rigardas, kiel Nikolao Eŭgenjeviĉ, dum ni disputas, jam skemon por mi desegnis, kiujn kampojn surradii...

Bogoslovskij vere ekde la komenco de la interparolo estis desegnanta kaj skribanta. Tro longe kaj proksime li konis Ustimenkon, por malŝpari tempon por vanaj persvadoj. Kaj ankaŭ en la elpensaĵo mem de sia Vlaĉjo li vidis nenion eksterordinaran: li pensis kaj decidis, la malsanulejo funkcias, ĉio iras normale, kaj anstataŭ subskribadi paperojn kaj asistadi tie, kie bonege sukcesos Neĉitajlo, li faru veran aferon.

– Do, mi, kun via permeso, jam hodiaŭ komencos, – diris Ustimenko, leviĝante. La bastono jam estis en lia mano. – Po kiom vi tie por seanco al mi preskribis, Nikolao Eŭgenjeviĉ?

– Ia deliro, – grumblis Ŝĉukin, prenante de Bogoslovskij la paperan folion. – Sana viro subite submetas sin...

Nefindirinte, li en io malkonsentis kun Bogoslovskij, sed ili baldaŭ interkonsentis, kaj Ŝĉukin kune kun Ustimenko ekiris al Katinjo Zakadiĉnaja en ŝian keletaĝan regnon, kie ŝi okupiĝadis pri rentgenterapio.

Neĉitajlo akompanis ilin ambaŭ per rigardo kaj tute ŝrumpis. Lia buldoga vizaĝo estis malgaja, en la okuloj fiksiĝis amara kaj grumblema esprimo. Stulte dirinte hodiaŭ pri ratoj, li mem ektimis sian konstantan timon, la plej kvietan vivmanieron, tion, ke li nerimarkeble disperdis la plej gravan por si – ja li estis antaŭe kaj batalema, kaj malpacema, kaj atakema, sed hodiaŭ jen kiel ŝrumpis – ĉiam nur Manjo, kaj Koĉjo, kaj la edzino Irina Sergijevna, kaj la bopatrino kun sia eterna «aĥ, Saĉjo, muro per pugno ne trabateblas!» Eĉ al ĉasado kun estroj li komencis veturadi pro flatemo, eĉ el la operaciejo fojfoje li retropaŝas: kio estos, se okazos malsukceso, akcidento, oni demandos – kiel vi aŭdacis? Sed tiu ĉi – aŭdacas! Aŭdacas kaj ridetas. Aŭdacas tielan ideon sur sin faligi – dudek mil al sanulo, dudek mil unuojn nur por ke li mem komprenu kaj vivu plu kun pura konscienco: kion li povis – tion li faris!

– Aleksandro Samueloviĉ! – aŭdis li super si.

Tio estis Ŝĉukin, kiu staris super li – bela, grizhara, li ridetis, ludante per la brovo, brilante per la ankoraŭ junaj okuloj. Verŝajne, li jam ne la unuan fojon vokis.

Neĉitajlo tiel enpensiĝis, ke eĉ ne aŭdis, kiel ili revenis, ne rimarkis, kiel, kolerante unu al la alia, foriris Sainjan kun Luba, ne vidis time vigliĝintan Katinjon Zakadiĉnaja-n, kiu opiniis sia devo akompani ĉi tien sian ĉefkuraciston post la unua seanco de rentgenterapio.

– Ankaŭ mi devas kompreni, – pepis ŝi. – Se ni havas aferon kun neoplasmo...

– Bone, ni kun vi, Katinjo, morgaŭ konversacios, – diris al Zakadiĉnaja Ŝĉukin kaj ree vokis Neĉitajlon.

Katinjo, kunpreminte la lipojn, foriris.

– Estas propono, – ekparolis Teodoro Teodoroviĉ. – Ni festu la nunan tagon, plenan de laboroj kaj zorgoj, per bona kaj abunda vespermanĝo en la taverno «Volgo». Mi tie akiris kelkajn konatecojn. Ĉar Vladimiro Atanazijeviĉ devos por ioma tempo forlasi la ĝojon de ekkono de gastronomiaj mirakloj, tial tio estas siaspeca adiaŭa festeno. Ni manĝos, drinkos, babilos. Mi invitas.

– Ĉiuj sin invitas! – grumblis Bogoslovskij. – Kiela aristokrato!

– Ĉu ni ekiras? – misaŭdis Ŝĉukin.

Neĉitajlo leviĝis, plu meditante pri sia sorto kaj estante plena en tiuj momentoj de antaŭsento pri decida turno en la vivo, la malgaja buldogo, konscianta propran neplenvalorecon eĉ en altaj minutoj, kiam, malgraŭ ekstazo, tamen timigas mastra krio: «Kie estas la loko?» Aĥ, timideco, malkuraĝo! Kiel ofte ĝi vizitas homojn eksciteblajn, impulsiĝemajn, inklinajn al belaj animaj impetoj, kiel ĉifas kaj kripligas ĝi la plej, kiel tio nomiĝas, patosajn moviĝojn de la interna esenco de tiaj homoj, kiel Neĉitajlo, mallevante ilin ĝis grado de konformismo, flatemo kaj eĉ lakeeco...

Tamen, en la nuna momento Aleksandro Samueloviĉ estis senriproĉa. Li koncentriĝis, heliĝis, tuŝis la kubuton de Vladimiro Atanazijeviĉ kaj demandis nelaŭte, kiun tiu lasos anstataŭ si, se sekvaĵoj de la surradiado kuŝigos lin por monato aŭ du en liton. Al kiu li konfidos la malsanulejon?

Ustimenko respondis ne tuj, poste ridetis kaj, kiam ĉiuj estis elirantaj, jam en la vestiblo, diris:

– Se mi povus kaj se mi havus ĝuste en mia etato mian eksan malican malamikinon – iun Gabaj-on Lubov-on Nikolajevna-n, – jen kiun mi anstataŭ mi lasus. Tiu neniun indulgos ĉe tuta sia ekstera leĝereco. Dum vi, Aleksandro Samueloviĉ, ne ofendiĝu, estas cedema kaj kompatema. Ĝuste al siaj propraj kuracistoj vi estas kompatema, kaj malsanuloj por vi estas nur amaso. Laŭ la principo «vi estas multaj, sed mi estas sola». Certe, okazas ankaŭ tiel, sed, kvankam ili estas multaj, tamen ili estas malsanaj kaj al ili estas malbone. Tamen, ĉio ĉi estas veraĵoj enuaj kaj banalaj, ne vane vi min aŭskultas sen intereso, sed, kiom ajn tio estu malgaja, ĉefkuracisto devas esti firma ĝis ekstremo, sed vi subite cedos al laco, ekzemple, de iu Volovik kaj fuŝos...

– Sed se ne fuŝos? – plu gvidata de sia impeto, permesis al si ekkoleri Neĉitajlo. – Se mi tute sukcesos?

Vladimiro Atanazijeviĉ plu rigardadis al li – kredante kaj ne kredante, sed plie, probable, ne kredante. Egalan flamon bezonis li, tion, kion atingadis en siaj fajrujoj la hejtisto Judeniĉ. Energion de agema bono, sentima kaj preta al ajnaj malfacilaĵoj en la propra vivo pro la afero, energion de tiu bono, kiun Sainjan kreskigis en la animo de sia edzino, – jen kion li bezonis. Kaj tion, kion li mem akiris de Postnikov, de Polunin, de Bogoslovskij, de Oganjan, kiu tiel terure ofende nomis lin Ioniĉ. Sed ja Ioniĉ same havis impetojn, li eĉ kantetadis pri «larmoj el kaliko de la esto» kaj unue ne sen absorbiĝo laboris en sia zemstva malsanulejo. Ne, impetoj ne konvenis al li – eĉ plej altaj kaj plej senpekaj.

– Vidu, verŝajne, al vi mi ne lasos, – rigardante en la okulojn de Neĉitajlo, penseme kaj trankvile elparolis Ustimenko. – Ja jam estis sperto – kun la ĉasado. Ne, Aleksandro Samueloviĉ, mi neniel lasos, – tute decide prononcis li. – Vi timidiĝis, kaj tio estas treege danĝera, tio estas kiel aviadisto, kiu laciĝis flugi, – ĉu eblas al tia homo konfidi aviadilon kun pasaĝeroj?

– Vi estas kruela homo!

– Bedaŭrinde, nesufiĉe, – tute ne ofendiĝinte, diris Ustimenko. – Kiu estas en nia stato de ĉefdoktoroj, tiu devas vin, kuracistojn, jen kiel teni!

Kaj iomete forgesiĝinte, li pugnigis sian vunditan manon, kio rezultis kaj kompatinde kaj tute ne konvinke. Ĝis tiom ne konvinke, ke Ustimenko eĉ rozkoloriĝis...

En la restoracio, post la rito de mendo de malvarmaj kaj varmaj almanĝaĵoj, salatoj, pirogetoj kaj rostaĵoj, Ustimenko diris sufiĉe severe:

– Mi konvinke petas ĉiujn kolegojn: tio, ke mia surradiado estos eksperimento, restu inter ni. La versio estas tia: mi estas malsana, kaj oni min kuracas. Alie el ĉio ĉi povas rezulti tio, kion nia Nikolao Eŭgenjeviĉ difinas per nocio «marmelado». Dum al normala malsanulo estos aplikita normala kompleto de malsanuleja delikateco. Ĉu vi konsentas kun mi, Teodoro Teodoroviĉ?

– «Grandaj malgrandaj homoj» – ĉu tion Gorjkij diris? – interesiĝis Ŝĉukin, ekstarante.

Li ekiris en la vestiblon por renkonti Henjon.

Kaj kiam ili revenis, Bogoslovskij, «ne ĉe tablo estu dirite», kiel li esprimis, estis rakontanta pri Beŝĉeva-Strunina, kiu, esplorante problemojn de rekuranta tifo, lasis sin mordi al ne pli kaj ne malpli ol sesdek mil tifaj pedikoj...

– Kaj ĉu pri tio ni senĝene babilos dum la tuta tagmanĝo? – demandis Henjo. – Aŭ, eble, iom poste, ĉe kafo?

– Nu, kaj Pettenkofer! – kriis de sia fino de la tablo la maljuna Hebeisen. – Pettenkofer, mi vin demandas! Kion vi scias pri Pettenkofer? Maljuna Koch ne faris eĉ unu eksperimenton sur animaloj, ĉar ĥolero estas, kiel tion diri... sie ist die Krankheit der Menschen, Menschenkrankheit... La malsano de la homoj. La homa malsano. Henjo pardonu min, sed mi ne povas ne rakonti...

La maljuna patologo venis malfrue kaj tuj glutis glaseton da vodko, kaj nun lin ne eblis deteni de plej detala rakonto pri tio, kiel Pettenkofer, kun karaktera por li pedanteco, antaŭ ol preni internen, innerlich anzuwenden, de sia organismo miliardon da ĥoleraj mikroboj, diluis en akvo gramon da trinka sodo.

– Tio por ke stomaksuko ne malutilu al la mikroboj, – kriis Hebeisen, – ĉu vi komprenas? Daß die Salzsäure nicht die Mikroben verdirbt. Natürlich, certe, necesas kompreni tiun karakteron, li estis faranta esplorojn...

– Mi foriros! – leviĝante, diris Henjo.

Teodoro Teodoroviĉ kisis ŝian manon. Ŝi residiĝis kaj ĵetis rapidan rigardon en liajn okulojn, kaj Ustimenko subite komprenis, ke ĉio ĉi estas spektaklo, spektaklo por tio, ke Ŝĉukin rimarku ŝin, ekvidu, rememoru, ke ŝi, lia edzino, estas ĉi tie. Kaj ke nun eblas paroli ĉion ajn, al ŝi tute ne estas abomene, ŝi estas medicinistino, ŝi bezonas tiom nemulte, nur esti rimarkita de li, de ŝia edzo, bezonas, ke li ne ridu sen ŝi en vira kompanio, sed ke ankaŭ ŝi ridu kun li, ke li ne aŭdacu esti sen ŝi, sed estu nur kun ŝi, ĉiam kun ŝi, nur kun ŝi, kvankam en rondo de siaj amikoj. Li estos kun ŝi, kaj ili ĉirkaŭe. Ŝi estos kun li, kaj ili estos ĉi tie.

– Diablo scias kio, – diris Ŝĉukin, kiam oni finfine alportis fritaĵon. – Evidentiĝas, ke estas tute nenio por manĝi.

La kelnero ŝultrolevis kaj klarigis, ke Bogoslovskij forstrekis tri kvaronojn de la mendo.

– Mi ne komprenas!

– Kiel estas multe da tiu homo, – kun subrido prononcis Bogoslovskij, – kiel da li, nia Teodoro Teodoroviĉ, estas diable multe.

– Tion vi pri kio diras?

– Ja alvorte. Kaj por ke vi ĉesu ĉiuminute pro ĉio kaj anstataŭ ĉiuj pagadi. Por kiom ankoraŭ sufiĉos la biblioteko? Ĉu por jaro? Por duonjaro?

– Kiam finiĝos, tiam ni ekvivos alie!

– Vi hastas, kvazaŭ io brulas ĉe vi, – morne kaj admire rigardante al Ŝĉukin, daŭrigis Bogoslovskij, – kvazaŭ vi batalas kontraŭ via mono...

– Mi deziris...

– Vere, ke deziris, sed la deziron ne tiris. Sed ni lasu ĉion ĉi al diablo. Diru prefere, kion ni kun Puzirjov faros...

Ŝĉukin morniĝis, enpensiĝis.

– Ne koleru, – petis Bogoslovskij, – de si mem ne eblas foriri...

– Al Sokrato oni kvazaŭ diris pri iu ulo, ke vojaĝo lin neniom ŝanĝis, – rekte rigardante en la okulojn de Nikolao Eŭgenjeviĉ, prononcis Ŝĉukin. – «Mi kredas, – respondis al tio Sokrato, – ja li veturigis kun si sin mem». Tio estis dirita pri ni. Nenien eblas foriri. En senokupajn pensojn ne eblas kaŝiĝi.

Kaj ili ekparolis pri Puzirjov, kvazaŭ ne estis la gaja festeno, kvazaŭ ne sidis apud Ŝĉukin Henjo, kvazaŭ ne en restoracio okazis la konversacio, sed en la kuracista ĉambro, kaj ili parolis ĝis tiam, kiam ili definitive firmiĝis en la penso pri sia plena tragika senforteco. Tiam estiĝis silento, mallonga kaj profunda, konata al doktoroj, silento-adiaŭo, silento antaŭ ol koncentri fortojn por forturniĝi al alia temo por ŝparo de propraj, ne tiom superfluaj laboraj kapabloj.

– Nu, do, – diris Bogoslovskij, – ekscitis ni nin per gaja konversacio, nun ankaŭ al la viva vivo eblas reveni. Do ni drinku je nia Helena Ŝĉukina – la patronomon mia aĝo ne permesas elparoli[95], – ni drinku je la rara miraklo de amo kaj fideleco, ĉu ne, Teodoro Teodoroviĉ?

Ĉe la tablo estiĝis silento, Henjo Ŝĉukina, rozkoloriĝinte, timide kaj mallerte tintigadis la pokalojn, kaj, kiam ŝi atingis per sia glaseto Hebeisen-on, tiu subite diris:

– Kial tiel malgaja? Warum so kummervoll? Necesas gajo! Ĉu nun estas malbona? Ĉu ne tre bona?

Kvazaŭ eksentinte ĝenon pro la subite veninta silento, unua ekbruis Neĉitajlo, ekparolis furioze kaj tondre pri ilia elstara kolektivo, kiun gvidas tia homo, kiel... Sed tuj eksilentis meze de vorto, kvazaŭ per sia dika haŭto eksentinte en tiu momento tion, kio poste iĝis nekorektebla plago, neebla kaj sensenca malfeliĉo.

– Kial vi? – ekvidinte lian senmovan rigardon, demandis Ŝĉukin.

– Ja jen...

Ĉiuj turniĝis al la larĝa, spegulvitra pordo. El tie, frapante per la kalkanumoj, estis kuranta Katinjo Zakadiĉnaja, ruĝvanga, klarokula, lumanta per bonvolo, en blanka kun brodaĵoj bluzeto, en blua faldumita jupeto, vigla; ŝi alkuris en ĉies silento kaj ekparolis, lispante pro ĝojo, ke ĉiuj al ŝi rigardas kaj ŝin aŭskultas, ke Ŝĉukin mem almetis al ŝi seĝon kaj vorte invitis «sidiĝi».

– Vi ĵus-ĵuse ĉiuj foriris, – babilis ŝi ne eksidante kaj dankante pro la atento per hastaj kaj dolĉaj ridetoj, – ĵus-ĵuse, subite venas kartveleto, tia interesa, kun lipharoj, ĉu vi scias, simple spirhaltiga. Kaj li kunhavas bareleton. De ŝipestro Amiraĝibi li alveturigis persone al Nikolao Eŭgenjeviĉ. Donacon pro atento kaj zorgo, kaj ankoraŭ li diras, ke ili disputis pri tio, kia vino estas en boteloj, kaj kia estas aŭtentika. Do, jen mi pensis – vi ĉi tie estas ĉiuj kune, probable, kaj festas en via rondo, mi prenis la bareleton – kaj ĉi tien. Eble, konvenas? Aŭ ne? Mi ja deziris – kiel pli bone...

Sur ŝia vigla vizaĝeto glitis subite momenta ektimo – ĉu ŝi divenis aŭ ne divenis, «trafis al la koloro» aŭ «ne trafis», kiel oni diradis tie, kie estis dum ioma tempo ŝia restadejo, ĉu plaĉos aŭ ne plaĉos ŝia fervoro? Kaj tuj Katinjo Zakadiĉnaja ree donacis al ĉiuj ridetojn, ĉar Ŝĉukin mem laŭdis ŝin, mem iris kun ŝi en la vestejon por preni la bareleton, nomis ŝin saĝulino kaj, reveninte, sidigis Katinjon, mem eksidis maldekstre (dekstre de ŝi troviĝis la ĝentilega Hebeisen), verŝis al ŝi kaj al si vinon, gustumis kaj, farinte timigitan vizaĝesprimon, eldiris:

– Jam Petrarko diris: «Kiu kapablas esprimi, kiel li brulas, tiun kaptis malforta flamo!»

La bareleto estis negranda – je tri aŭ kvar litroj, sed ili trinkis ĝin longe, ĉar la vino vere estis mirinda. Kaj al ĉiuj iĝis gaje, facile, eĉ Henjo, kiu komence estis iomete kvazaŭ ligita, kovriĝis per knabeca ruĝo kaj ekparolis kun ĉiuj tiel, kvazaŭ ŝi delonge amikis kaj kun Ustimenko, kaj kun Neĉitajlo, kaj kun Hebeisen, kaj eĉ kun Katinjo Zakadiĉnaja, kiu simple raviĝis pro tuta tiu ĉi kompanio, en kiun ŝi finfine enkojniĝis kiel preskaŭ egala kaj kie eĉ je ŝi drinkis ĉiuj, krom Nikolao Eŭgenjeviĉ, kvazaŭ antaŭsentinta, kiom kostos al li, sperta batalisto, tiu ruĝa, kiel sango, maljuna kaj malbonaŭgura vino.

Li ne trinkis tiun vinon.

Li eĉ ne lipis ĝin.

Li nur pririgardadis la pokalon tralume.

Kaj drinkis li vodkon el karafeto, alportita aparte, persone al li, de la kelnero, kaj, kiam li ĝistrinkis la lastan glaseton, li nelaŭte demandis de Katinjo:

– Ĉu ne estos vi kompleza, karulino, sciigi, de kie vi divenis, ke ĝuste ĉi tie vi nin trovos?

– Mi aŭdis, – ekhastis Katinjo, – en la kabineto de Vladimiro Atanazijeviĉ aŭdis, kiam mi lin post la seanco alkondukis.

– Sed en la kabineto vi ne estis, Katinjo, kiam ni pri «Volgo» parolis. Ĉu vere?

Lia peza rigardo penis kapti ŝiajn pupilojn, sed Zakadiĉnaja ne rigardis al li.

– Kaj mi subite divenis, – kun rido diris ŝi. – Ĉu mi ne povis diveni, ke, se al Vladimiro Atanazijeviĉ tia malfeliĉo okazis – tiun aferon necesas pridrinki. Aŭ eĉ en la vestejo Proĥorovna aŭdis, sed ne mi, ĉu eblas memorfiksi?

– Nu do anstataŭe nun vi memorfiksu: la donacitan vinon mi drinkis neniom.

Zakadiĉnaja turniĝis al Bogoslovskij tuta, eldiris per la okuloj plenan miron kaj ekkriis kompate kaj bedaŭre:

– Sed kial do? Tia vino natura kaj bongusta? Kaj tute-tute ne ebriiga.

– Kaj tion vi, karulino, pli bone scias, – leviĝante de sia seĝo kaj subtenante per la polmo la ventron, prononcis Bogoslovskij. – Mi de vinoj ne estas scianto kaj ŝatanto, mi vodkon drinkas. Vodkon! – pli laŭte ripetis li. – Ĉu vi aŭdis min? Mi drinkas – vodkon!

Henjo kaj Hebeisen timigite ekrigardis al li, Zakadiĉnaja levis la dikan ŝultreton. Kun severa vizaĝo la maljuna doktoro metis antaŭ Ŝĉukin sian parton de mono kaj, mallonge informinte, ke li malbone fartas, eklamis al la pordo. Ustimenko akompanis lin en la vestiblon. Ĉi tie li rimarkis furioze abomenantan grimacon sur la vizaĝo de Nikolao Eŭgenjeviĉ kaj aŭdis liajn kolerajn vortojn, kiujn memoris poste dum multaj jaroj:

– Pikis mi karulinon Zakadiĉnaja-n, sed ĉu tio havas sencon, Vlaĉjeto? Ŝi estas simpla besto, majstrino dissendi klaĉojn, sed ili ja multe kostas! Ĉu havas sencon, kiam la vino jam estas alportita kaj eltrinkita, kaj fortoj por bataloj kontraŭ malgrandaj fiaĵoj apenaŭ estas! Hodiaŭ estis bonege en mia animo, ne ofte tiel okazas, sed jen ĉion aĉigis Katinjo. Kredu, estas preparita por mi longa maŝo, kaj tagoj miaj ĉiuj jam estas kalkulitaj...

– Ja kion vi diras! – indignis Ustimenko.

– Mi atendas nur, kiu la tabureton elbatos, – subite trankviliĝinte, diris Bogoslovskij. – Sed ne tio grava estas. Grava estas alio. La bato estas celumita ne al mi, sed al tuta nia citadelo – neobeema, necedema, akradenta. Prepariĝu, Vlaĉjeto, mi deziras vidi vin ĉu vi scias kia?

Kaj jam kun subrido li voĉlegis:

Kaj brilis fajr' en la okul',
Kaj la harar' aspektis vilo
...[96]

– De kie tio estas?

– Ne gravas! – diris Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Ĉu povas io esti grava antaŭ la decida batalo, speciale kiam rekte neniu atakas, sed ĉiam nur rampe, nur tiele, tiele...

Kaj per onda movo de la mano li montris, kiel «tiele», sed poste tute gajiĝis, viŝis per la mandorso subite aperintajn larmojn kaj, heliĝinte, ordonis:

– Ne drinku multe, ĉu vi aŭdas!

La vestisto, laciĝinte atendi, donis al Bogoslovskij lian uniforman palton.

– Atendu! – forsvingis Nikolao Eŭgenjeviĉ.

Kaj frotis la frunton per la grandega mano:

– Memorfiksiĝis al mi frazo – kies, de kie – mi ne memoras. Sed bonega laŭ sia signifo kaj profundeco: «Li vivis per forta kaj koncentrita vivo de memkontrolanta sin spirito». Certe, por citaĵoj tio ne taŭgas, speciale kiam vi ne memoras, el kie ĝi estis prenita, sed kiel adiaŭa edifo havas pli da senco, ol la komuna «sukceson». Do, vivu per forta kaj koncentrita, ĉu vi komprenas? Kaj dirante krude – surradiiĝu. Kaj ĝi donos duoblan rezulton. Nur sur tiu ĉi vojo ni finos kaj la kanajlaron sur la tero kaj la kanajlajn malsanojn de la homa gento...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.