|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MI RESPONSAS PRI ĈIOAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
Revenante el kampo, Barbara pensis nur pri tio, kiel ŝi lavos sin per varmega akvo, kiel ŝi trinkos varmegan teon kun pano kaj butero, kiel kuŝiĝos kaj, forte envolvinte sin en litkovrilon, fine varmiĝos kaj ekdormos.
Jakovec, kvazaŭ divenante la revojn de Barbara Rodionovna, pelis la trivitan kamionon kun tia rapido, ke eĉ en la stirejo alte fajfadis vento, kaj laŭ sia kutimo fanfaronadis per sia lerto, sed Barbara ne aŭskultis – ŝi ellernis ne aŭdi Jakovec-on, nur fojfoje, por ne ofendi lin, jesante.
– Ĉu vere! – diradis ŝi.
Aŭ:
– Kia bravulo!
Aŭ ankoraŭ:
– Vakero ĉe stirilo!
– Kaj jen ankoraŭ estis okazo, – flamiĝante pro propra mensogado, paroladis Jakovec, – trafis mi kun municio en «forkon»...
Tiel, kun furioza rapido, ili enveturis en Grandan Gridnevon, ekaŭdis hundan bojadon, ekvidis lanternon sur la placo, gajajn, prilumitajn fenestrojn, knabojn kun sketiloj, kurantajn al dancado gridnevajn junulinojn. Kaj tiam Barbara tuj, momente morniĝis: ĉe la domo, kie ŝi estis luanta la ĉambron, staris granda, longa, luksa aŭtomobilo. En tia aŭtomobilo ĉi tien povis alveturi nur unu homo, unusola, kaj lia alveturo signifis sensencan, turmentan, angoran konversacion, sendorman nokton, vakuon en la animo kaj malamon al si mem.
Ŝirinte la pordon, ŝi kolere eniris en sian ĉambron.
Certe, ŝin atendis Kozirev.
Sidante rajde sur viena seĝo, kun cigaredo en la dentoj, li silente rigardis al ŝi, dum ŝi, kunpreminte la dentojn, estis demetanta de si la rigidiĝintan gumtolan mantelon, la peltjakon, la botojn. En tio, kiel sidis Kozirev, al ŝi denove ŝajnis io malbone teatra, elpensita, afekta. Kaj ondo de kolera incitiĝo kun tia forto leviĝis en ŝi, ke, eĉ ne salutinte, ŝi demandis, rigardante al li rekte per la brilantaj pro kolero okuloj:
– Por kio vi alveturis? Ĉu mi ne skribis al vi, ke vi por ĉiam lasu min en kvieto? Kiom eblas...
Li sidis silente en sia afekta pozo. Kaj lia prizorgita vizaĝo aspektis elturmentita. Probable, li estis ebria. Tio eĉ pli kolerigis ŝin.
– Mi demandas – por kio vi venis? – kriis ŝi.
– Por vi!
Kozirev respondis kun peno, kvazaŭ liaj makzeloj spasmis. Kaj ankaŭ tio ŝajnis al ŝi spektaklo, same kiel la kapoto sur la ŝultroj de subkolonelo Kozirev dum la milito, en tiuj tagoj, kiam tute eblis iradi en uniforma palto, same kiel lia inklino al gantoj en varma sezono, kiel la ironia maniero paroli kun ĉiuj, kiuj havis rangon malpli altan ol lia. Por kio ŝi elpensis lin al si por tiuj kelkaj tagoj, kiuj ruinigis ŝian vivon? Ĉu por liberiĝi de amara obsedo kaj longaj sonĝoj, en kiuj ŝi vidis kamaradon Ustimenkon?
– Mi laciĝis kaj deziras dormi, – diris ŝi, kun ĉiam pli granda kolero sentante la ĉeeston de Kozirev en sia malvarma, malriĉa kaj malkomforta ĉambro. – Ni ne plu havas pri kio paroli. Ĉu vi komprenas tion, Kirilo Arkadijeviĉ?
– Mi drinkus, – morne respondis li.
– Ĉu iom da viskio? – samtone al li demandis ŝi el iu libro. – Aŭ multe da viskio kaj malmulte da sodakvo? Ĉu voki bufediston? Martinio estis malvarma kaj tre bona, tial mister Oslop restis kontenta.
– Ĉesu! – kun sufero en la voĉo diris Kozirev. – Mi nenion drinkis.
Sed ankaŭ tiu ĉi vera sufero ŝajnis al ŝi malnatura. En sia malamo al li ŝi ne rimarkadis, ke ioma teatreco estis lia trajto, li tiel kutimiĝis al pozoj, ke sen ili li ĉesus esti li mem. Kaj, varmigante la frostiĝintajn malgrandajn larĝajn polmojn je la hejtilo, ŝi diris:
– Ĉu vera viro povas ne drinki? Ne, vera knabego, eĉ se li aĝas pli ol kvardek, devas ĉiam esti iomete ebrieta, tiel mi legis. Brando, aŭ ĝino, aŭ konjako. Kaj li devas fumi. Kaj ankoraŭ kraĉi. En iliaj libroj oni ĉiam tion priskribas – cigaredon, pipon, cigaron. Kaj li devas esti malĝentila kun virinoj. Malĝentila kaj kruela...
Pro malvarmo, laco kaj angoreco de tiu sensenca konversacio ŝi deziris plori, sed ŝi ne povis tion permesi al si. Ŝi devis ŝajni tute feliĉa. Kaj ŝi penis fari tion per ĉiuj fortoj. Sed ja fortojn ŝi hodiaŭ havis malmultajn...
– Kaj kie estas Lidia Paŭlovna? – kriis ŝi al la mastrino.
– Al dancado iris, – respondis el trans la vando la dika kaj ĉiam anhelanta Zaĥarovna. – Al koncerto kaj dancado. Mi tuj al vi teon alportos, vi, verŝajne, ne manĝis...
– Mi alveturis por vi, – diris Kozirev, iomete tusetante. – Kun mia familio ĉio estas finita. Mi ricevis divorcon, ĉu vin tio kontentigas?
– Kiu tion bezonas?
– Kiel – kiu? Ni! Ni ambaŭ! Mi ne povis ne kompreni, ke vi ne kapablas...
– Ho dio, kiaj stultaĵoj.
– Kio estas stultaĵoj? Kiel vi povas paroli tiel? Homo de via karaktero...
– Kion vi scias pri homo de mia karaktero, – en furiozo kriis ŝi, – kion vi povas scii? Kaj ĉu vere vi pensas, ke stampo en pasporto havas almenaŭ ian signifon, se iu amas?
Por kio ŝi ekparolis tiel serioze?
Kaj certe, ŝi neniom sukcesis aspekti feliĉa. Tiom ne sukcesis, ke eĉ larmojn ŝi ne povis reteni: ja la stampo koncernis Ustimenkon, sed ne tiun ĉi afektan belulon!
– Vi frenezigis min, – diris Kozirev dise kaj klare. – Mi kripligis mian sorton, mi por ĉiam rompis kun Moskvo, ricevis novan nomumon diablo scias kien, forlasis la familion, kion ankoraŭ vi bezonas?
La mastrino, anhelante, sen frapo, alportis bolkruĉon kaj panon. Butero en papero kuŝis sur la fenestro. Sur libroj staris pladeto kun sukero. Germana trofea murhorloĝo estis tiktakanta sur la muro, en ĝi glitadis kato kaj muso.
– Mi nenion bezonas, – diris Barbara. – Mi bezonas, ke oni lasu min en kvieto. Blanka massa[97] forlasu mian mizeran bangalon, alie mi eliros sur la vojon de milito...
Larmoj plu tremis en ŝiaj okuloj, sed ŝi jam ekregis sin. Aŭ preskaŭ ekregis. Estis ekreganta, kalkulante ordenrubandojn sur lia jako. Ses rubandoj. Nemalmulte. Kial li ilin neniam demetas? Ĉu tio tiel gravas nun? Ja ŝi memoras, ĉion memoras, – kaj tiun stultan, kriman lian fantazion kun la vojo, al kiu senĉese pafadis la germanoj, ŝi same neniam forgesos.
– Vi veturos kun mi! – firme diris li. – Vi ne rajtas malaperi en tiu ĉi sovaĝejo. Kion vi faras ĉi tie?
– Kun via permeso, sir, ĉion, kio necesas...
Li iomete paliĝis: ĉiuj ĉi «sir», kaj «blanka massa», kaj «vojo de milito» kolerigis lin, ŝi vidis.
– Kion nome?
– Mi elveturas al la sektoroj, se la puto paneis aŭ malkovris mintavolon, kiam tio okazas, kompreneble. Dokumentas, kun via permeso, sir. Borspecimenoj de la putoj same estas en mia responso...
Barbara mallaŭte plorsingultis. Ho dio, li malaperu. Pro li ŝi por ĉiam perdis Vlaĉjon! Poreterne! Kia terura vorto! «Lumo de miaj okuloj» – subite glitis en ŝia kapo, – «lumo»!
– Sir, – prononcis ŝi, – mister! Aŭskultu, forlasu min.
– Atendu! – blanka pro la falintaj sur lin humiligoj, distretita de la nekomprenebla por li amo, petis li. – Kaj ĉu kestojn vi trenas?
– Certe, se necesas.
– Kaj tuta tiu ĉi sensencaĵo kun kompilado de mapoj, kun listigado de putoj, kun katalogoj...
– Tio ne estas sensencaĵo.
– Nun aŭskultu min! – ordonis Kozirev.
Tremerante per la ŝultroj, ŝi aŭskultis, kiel li fanfaronis – neniom ŝanĝiĝinta kolonelo Kozirev Kirilo Arkadijeviĉ, plu la sama potencema kaj arda fanfaronulo, sama sentima kaj riskema inĝeniero, sama projektanto kaj «ordonanto», kiel en la tagoj de la milito. Sed tamen io en li iomete rompiĝis, aperis subite ia apenaŭ aŭdebla akuta noto, iu tremado, kvazaŭ li deŝiriĝadis kaj ree korektadis sin, rememorante, kia li devas esti. Kaj li estadis tia ĝis nova deŝiriĝo...
Li estis veturanta al posteno de estro, granda, ĉefa, kaj al li ŝajnis, ke tio havas ian signifon. «Kian?» – glutante teon, pensis ŝi. En lia dispono estas aviadilo, li havas propran vagonon, al li estas konstruata domo, tuta domo, por ŝi, Barbara, estas difinita tie paradiza vivo. «Kia li estas stultulo! – preskaŭ kompate decidis Barbara. – Stultulo kaj fanfaronulo». Sed kvazaŭ eksentinte, ke li misvojiĝis, Kozirev turnis sin al la larĝa fronto de konstruado, vive necesa por la lando. Kaj tiam ŝi ekaŭdis lin kvazaŭ de sur tribuno kaj komprenis, ke eĉ unu vorto de tiu homo ne atingos liajn aŭskultantojn, ilian esencon, tion, kio nomiĝas «animo». «Animo», – pensis ŝi, kaj subite la bela, magra, sentima kaj forta Kozirev kvazaŭ duobliĝis en lia interna vido kaj ŝi ekaŭdis Ustimenkon, kiu rakontadis pri la malsanulejo apud Kievo kaj pri doktoro Bejlin, kaj pri ĉio tio, je kio ŝi, ĝenerale, ne tre kredis, sed ekkredis tial, ke li kredis. Kredis kaj revis, kaj kredis post li ŝi, revis ŝi kaj ne plu povis ne kredi je tiu fabela malsanulejo kaj ne revi pri ĝi.
Kaj dum la kompatinda Kozirev, verviĝanta pro ŝajnanta al li kunsento al lia parolado kaj atento al li, pentradis siajn figurojn, ŝi aŭskultis ne lin, sed Ustimenkon, tamen, ankaŭ lin, sukcesante kompari kaj kompati Kozirev-on, admirante la moralan forton de Ustimenko, kiu neniam, eĉ se tio estus por li destinita kaj donita, povus diri pri aviadilo, pri vagono, pri domo, pri paradiza vivo kaj pri ĉio tio, de kio komencis Kirilo Arkadijeviĉ. Ne povus tute ne pro modesteco, sed simple tial, ke li ne opiniis tion grava, ne rilatis al tio serioze kaj ne almezuradis sian esencon kaj memon al tio, kion rajtas homo sur tiu posteno, kiun li okupis, okupas aŭ okupos.
– Ĉu klaras la bildo? – rozkoloriĝinte pro ŝajninta al li intereso, demandis Kozirev. – Ĉu vi komprenas, sur kian ondon mi leviĝis?
– Jes, – plu restante kun Ustimenko, respondis ŝi. – Certe.
– Via vorto?
– Forveturu, – trankvile prononcis ŝi.
Li leviĝis de sia seĝo. Tufo de griziĝantaj haroj falis sur lian frunton, kaj ankaŭ tio estis intenca, ne reala.
– Ne, tiel ne taŭgos! – aŭdis Barbara.
– Taŭgos, sir, – respondis ŝi. – Kaj mi petas vin, ne faru skandalon. Mi konvinke petas. Vi havas familion, infanojn, tion, alion. Ne necesas ŝiri pasiojn, ja mi mem iam lernis aktoran arton, kaj en ĝi mi sukcesis eĉ ne malpli, ol vi. Vi ne estas junulo, kaj mi ne estas knabino...
Li faris ankoraŭ paŝon al ŝi.
– Mi krios, – diris Barbara averte. – Kaj krome, gratvundos la fizionomion al la granda estro, havanta en sia dispono aviadilon. Ne indas tiel, sir, mi petas.
– Banjo, – mallaŭte prononcis li. – Ĉu vere...
– Foriru.
– Sed ĉu vere ja...
– Vere, vere, – rapide kaj afereme diris Barbara, – surmetu vian luksan peltmantelon kaj foriraĉu de ĉi tie. En la aŭto vi drinkos. Poste, post ioma tempo, vi rakontados al amikoj, kiu kaj kiel rompis vian vivon. Kaj ĉio iros bonege, laŭmezure amare, laŭmezure gaje, laŭmezure meze. Kaj oni vin ankoraŭ amos, ne malesperiĝu.
– Ĉu tio estas fino?
– Sed ĉu estis komenco?
– Estis! – kriis li. – Vi...
– Nenio estis, – kun trankvila enuo en la voĉo diris ŝi, – sed vi tion ne komprenos. Nu do, foriru, mi laciĝis...
Li ne moviĝis. Rigardis al ŝi, ne palpebrumante. Tiam ŝi diris mallaŭte:
– La mastro de la domo. Jen lia fotaĵo, ĉu vi vidas – «mia bildo senmova». Ĉu vi vidas, kia vizaĝeto? Tio estas viro serioza kaj min estimanta. Se vi ne foriros en tiu ĉi sekundo, mi plendos al li, ke oni min ofendas.
Dum ankoraŭ kelkaj sekundoj Kozirev ne moviĝis. Poste la pordo malantaŭ li kun krako frapfermiĝis. Barbara eksidis sur sian liton, alpremis la polmojn al la vizaĝo. Eta tremo trakuris tutan ŝian korpon. Kaj kiam Lidia Paŭlovna, reveninte post la dancoj, alportis al ŝi telegramon de la patro, Barbara jam dormis. Dum dormado ŝi ploris, kaj Lida tiel kompatis ŝin, ke ŝi ne vekis Banjon, des pli ke ŝi sciis – la estro tutegale ne forpermesos Stepanova-n al Unĉansko. Jam tage ŝi montris al Vicento Viktoroviĉ la depeŝon; tiu, surmetinte okulvitrojn, dufoje flustre tralegis ĝin de la komenco ĝis la fino kaj eldiris:
– Mi ne vidas bazon. Estas skribite: «Ĉio bonegas alveturu senprokraste. Patro». Kial do alveturi, se ĉio estas bonega? Se estus «sepulto merkrede» – tio estus estiminda kaŭzo, aŭ, kiel tiam, al la patro okazis infarkto. Ne, kamaradoj, labori necesas, labori kaj ankoraŭfoje labori...
Poste, koleriĝinte, evidente, al si mem pro la propra krueleco, li trovis sia devo klarigi al Lida:
– Ĉu mi al ŝi rifuzadis? Sed nun kiel eblas sen ŝi? Mi estas maljuna, vi estas juna, la tempo estas multlabora, baldaŭ printempo plene venos. Ne, ne, kaj ne persvadu, mi estas ŝtonfirma maljunulo, ĉu klaras?
Matene Barbara subite ekkantis, tio okazadis kun ŝi malofte, ŝi kantadis mallaŭte, ĝeniĝante pro deziro kanti, sed tiel bone kaj timide peneme, ke eĉ Zaĥarovna, kies edzo, kiel ĉiuj sciis, «sidis sur la kulturo» kaj konforme kun siaj oficaj devoj «traaŭskultadis repertuarojn» ofte kune kun la edzino, – eĉ la sperta Zaĥarovna kortuŝiĝis kaj, feliĉe suspirinte, diris:
– Vi, knabino, havas riĉan, esceptan muzikan orelon. Se vi havus ankoraŭ voĉon, tiam vi tute povus elpaŝi en amatoraj koncertoj...
– Jes, pri la voĉo ĉe mi estas iom malforte, – konsentis la inklina al memkritiko Barbara. – Ĉu mi povas preni vian banspongon, la mian la hundo distaŭzis?
Lavinte sin kaj matenmanĝinte kaĉon kun lakto kaj ovaĵon, ŝi eliris al la kamiono, ne rimarkinte sur la tablo sub la salujo la telegramon de la patro. La printempa suno estis hele prilumanta flakojn da degelinta neĝo, ludis en pendoglacioj, dolore batadis en la okulojn. Jakovec gaje malfermis antaŭ Barbara Rodionovna la pordeton de la stirejo.
– Printempo! – diris li per raŭka post troa drinkado voĉo. – «La temp' de am', langvor' batala...»
– Kia langvor'? – interesiĝis Barbara eksidante.
– Ne gravas. Gravas alio: kiam ni finfine vian nupton festos, Barbara Rodionovna?
– Ek, Jakovec, direktu rekte al Ludiliŝĉi, – seke respondis Barbara. – Kaj ne spiru al mi, tio estas io terura...
– Jam ne rajtas mi ajlon manĝi, – grumblis Jakovec. – Eĉ ridinde. Mi laboras de mateno ĝis mateno...
Kaj Barbara kantis interne. Kiaj mirindaj kantoj sonis en ŝi dum tiu ĉi blindiga, brilanta, printempa mateno, kiaj orkestroj akompanadis ŝin super fajrerantaj per lasta neĝo valoj, deklivoj kaj la kuranta antaŭe vojo...
Pro kio?
La konfronton estis plenumanta Kolokolcev. Kaj Gnetov estis asistanta al li, ĉar dum la laboro en la kontraŭspiona servo li plurfoje havis aferon kun tiaj uloj, kiel Palij.
Tre pala, kun okuloj de vundita gazelo, kun duonrideto de senkulpa suferantino, Inna Matejevna Gorbanjuk sidis en unu angulo de la kabineto, Palij, kiu nun, post vico da konversacioj kun Ŝtub, tute malhavis kion perdi, – en la alia. Inna estis en nigra kostumo, en blanka bluzo, en ŝuoj sur dika kaŭĉuka plandumo. Kaj ŝia maldikiĝinta vizaĝo lumis per diafana bluo, donanta malagrablan sanktecon al tuta ŝia aspekto. Palij ĵetadis strabajn rigardojn al Gorbanjuk, kun subrideto de homo, kiu trapasis la limon kaj ne vidas kaŭzojn ruzi kaj elturniĝi antaŭ la laŭleĝe trafinta lin repago.
Gnetov estis abomenante trankvila, emfazite ĝentila kaj diskreta. Tute malfeliĉa aspektis nur la sola, ĉiam ruĝvanga, sed hodiaŭ eĉ verda Serĉjo Kolokolcev. Pro ĉio, kio ĉi tie estis okazanta, li havis senton de morala naŭzo. Al Palij li entute penis ne rigardi, speciale al liaj manoj, per kiuj, kiel sciis Kolokolcev, Palij elrompadis orajn dentojn ne nur al mortintoj, sed ankaŭ al vivuloj, ekzemple, al Hebeisen. Al la manoj, en kiuj estis iam mitraleto, priverŝanta per kugloj infanojn en la brulanta varsovia geto. Al la manoj, kiuj per klabo enpeladis vivajn homojn en gasumejojn.
– Demando, – diris Gnetov, kaj Kolokolcev prepariĝis enskribi. – Demando al vi, Palij: ĉu vi precize memoras la monsumon, kiu mankas en via valizo? Ripetu.
– Mankas ŝajne ĉirkaŭ cent mil. Mi al ŝi diris – kaŝu en la laborejo en la gardoŝranko, ĝenerale malkoncentru, eble, taŭgos por nigraj tagoj. Jen laŭ mi okazis, taŭgis la mono.
Inna Matejevna ridetis per rando de la pala buŝo.
– Demando al civitanino Gorbanjuk, – diris Kolokolcev kaj tusis – pro ĉio okazanta eĉ lia voĉo raŭkiĝis. – Ĉu vi ricevis la indikitan monsumon?
– Ja ŝi ne konfesos, – subridis Palij. – Ŝi ja estas partianino, por ŝi tia konfeso estas pli malbona, ol por mi la maŝo...
Gnetov ordonis severe:
– Silentu, Palij.
– Priserĉon en ŝia laborejo necesas fari, – afereme konsilis Palij. – Por kio la Soveta potenco tian monon perdu...
– Ĉu vi respondos la faritan demandon? – demandis Kolokolcev.
Kaj pensis kun angoro: «Ne povas tio esti! Vidvino de elstara generalo, bonstata virino. Por kio al ŝi ĉio ĉi?»
– Mi respondas al la demando, – per egala voĉo prononcis Inna Matejevna. – Al tiu mono mi havas nenian rilaton. En tio estas nenio pruvebla, kaj fari priserĉon mi mem petas. Pli ol petas – petegas...
Ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj, ŝi petis akvon, rapide eltrinkis kelkajn malgrandajn gutojn kaj diris apenaŭ aŭdeble:
– Tiel ja ne eblas vivi. Kiom da tempo daŭras tiu koŝmaro. Ekzistas ja finfine honoro.
– Honoro? – iomete montrinte la blankajn kaj grandajn suprajn dentojn, kvazaŭ lupo, ekvidinta predon, interesiĝis Palij. – Ĉu honoro? Ŝi al vi pri la maljunulo raportu, de kiu ŝi oron ŝtelis. Tiu maljunulo en Samarkando troviĝas, mi povas informojn pri li raporti.
«Jen ĝi, – kun karesa kompato al si konstatis Inna, – jen».
Sed ankaŭ ĉi tie ŝi ĉion preparis. Ĉion pripensis. Kaj konfuzi ŝin povus neniu. Per glata voĉo, malgraŭ tio, ke nek Gnetov, nek Kolokolcev interesiĝis pri la oro, ŝi «raportis» sian version. La maljuna Jesakov, amiko de ŝiaj forpasintaj gepatroj, donacis al ŝi por la filino Jenjo du ladvazojn da sukero. Ĉar nutraĵojn ŝi neniom bezonis, kaj ĉirkaŭe «observiĝis malfacilaĵoj», ŝi fordonis tiujn ladvazojn al la infanoj de la orfejo. Ĉu estis tie oro aŭ ne estis – ŝi ne povas scii, civitano Palij scias pli bone.
Kaj ŝi ree petis fari ĉe ŝi priserĉon – kaj en la laborejo, kaj hejme.
– Alie, – subite sufokiĝinte, prononcis Gorbanjuk, – alie... Mi malfortiĝas, kamaradoj, sen elementa fido ne eblas vivi. Certe, ni ĉiuj komprenas, ke mortigi sin estas hontinda malforteco, sed konsentu mem...
Serĉjo Kolokolcev ree donis al ŝi akvon. Ŝi ĵetis al li dankan rigardon. Palij atente legis la protokolon de la konfronto, poste subskribis kun parafo. Inna Matejevna ne legis: «Por kio tiuj formalaĵoj», – tra larmoj diris ŝi kaj subskribis.
Forirante, Palij ankoraŭfoje montris la dentojn.
– Vi ĉe mi dolĉan vivon tutegale ne vidos, – diris li jam en la pordo, facile depuŝinte la konvojanton. – Georgo Palij estas ne tia homo, por eliri el tiu ĉi bela vivo kiel nerezistanto. Lerneja amikino...
Kaj, ekrideginte, li eldiris tian frazon, ke kaj Kolokolcev, kaj Gnetov – ambaŭ ruĝegiĝis pro konfuzo kaj forturniĝis, por ne vidi ŝian vizaĝon.
– Vi povas enskribi en la paperon! – kriis Palij, elpuŝata de la konvojanto. – Mi al vi rakontus, kiel mi kun ŝi aritmetikon lernis... Ne, ni superan matematikon atingis...
La pordo frapfermiĝis.
– Faŝista monstro! – post paŭzo diris Gorbanjuk. – Ja kiel tiajn tenas la tero.
La enketistoj silentis. Poste Kolokolcev akompanis ŝin.
– Mi ŝanceliĝas, – kun kompatinda rideto diris ŝi sur la ŝtuparo. – Pardonu, minuton, alie mi falos...
– Bonvolu, – respondis Serĉjo, rigardante flanken.
– Ĉu ĉi tie oni kredas al li? – demandis ŝi.
Kolokolcev nenion respondis. Morala naŭzo aliris al la gorĝo mem. Ne Gorbanjuk, sed li povis nun fali. Aŭ hurli pro abomeno.
Poste, kune kun Gnetov, ili ekiris al Ŝtub. En la malalta kabineto, en kiu varmege hejtis la grandega forno, sidis la maljuna Hebeisen, kaj Kolokolcev retropaŝis el la pordo, sed Aŭgusto Janoviĉ ordonis al ili ambaŭ eniri kaj sidi silente.
– Konatiĝu, – diris li kaj brakumis Kolokolcev-on kaj Gnetov-on je la ŝultroj. – Tio estas miaj asistantoj, Paŭlo Gerhardoviĉ. La knaboj, kiujn tute eblas fidi en ĉiaj vivaj okazoj...
Nek Sergio, nek Viktoro iam ajn aŭdis ion similan de sia ĉefo. Kaj ili ambaŭ miris pri tiu retenita sed tamen elŝiriĝanta eksteren koreco, kun kiu parolis Ŝtub.
– Kaj tio estas profesoro Hebeisen. Tre granda sciencisto, kiu penis influi al faŝismo per la Ruĝa Kruco kaj fortoj de la bono. Mi konsilas al vi aŭskulti, kiel tion sukcesis Paŭlo Gerhardoviĉ.
Hebeisen minacis al Ŝtub per la fingro:
– Ne indas ridi!
Li sidis en profunda, kvieta fotelo, en tiu fotelo Ŝtub lastatempe fojfoje subite ekdormetadis por kelkaj minutoj, por duonhoro, pro nekredebla laco, subite falanta sur liajn larĝajn ŝultrojn. Kaj, subridante, li evitadis sidiĝi en ĝin, asertante, ke en tiu fotelo funkcias ia mistera aŭtomato, per kiu estis provizitaj antikvaj divanoj, nomataj «memdormo».
Kolokolcev kaj Gnetov eksidis apude sur seĝojn, Ŝtub ĵetis kelkajn betulajn ŝtipojn en la fornon, la ŝtipoj tuj ekbrulis, Hebeisen beate diris:
– Fajro! Tre bona!
Kaj silentis iom, mallevinte la palpebrojn, – maljuna, elturmentita falko.
Poste li ekparolis nehaste, fojfoje enmetante germanajn vortojn, sen kolero, sen incitiĝo, kun apenaŭ rimarkebla amaro. Tio estis historio de mirinda vivo, rakontata sen detaloj, punktolinie, de flanke, historio de amaraj iluzioj kaj neŝancelebla kredo je la homo. Li parolis pri la ĉefaj ideoj de la Ruĝa Kruco – pri humaneco, objektiveco, sendependeco kaj pri tio, kiel «iu» – kaj «iu» estis, sendube, li mem – servis al tiuj nocioj. La vortoj, diritaj antaŭ okdek jaroj ĉe Solferino – «ĉiuj homoj estas fratoj», – estis tio, al kio li komencis servi dum la batalo ĉe Marno, al kio li servis en Madrido kune kun Marcel Junot, alveturinte tien el sanga kaĉo en Abisenio, al kio li servis sub germanaj bomboj en Varsovio kaj pro kio li trafis al Dunkirko. Tiu «li» ne povis ne kredi je tio, al kio li fordonis la plej bonajn jarojn de sia vivo. Malriĉa kaj soleca, forlasinta la sciencon, en kiu li povus «ion fari», ne tro multe, sed ankaŭ ne mizere malmulte, eterna vagulo kaj senhejmulo, poligloto pro neceso trovi komunan lingvon kun freneziĝintaj pro malamo homoj de ĉiuj nacioj, ne dezirantaj esplori, kiu pravas, kaj kiu kulpas, obsedata de la formulo de la monda frateco, «li, tiu maljuniĝinta en sia obstino kuracisto», finfine trabatiĝis al Kaltenbrunner mem kaj per tiu ĉi mano «premis la manon al la frato el la SS».
Hebeisen kun eĉ ioma miro montris al Ŝtub sian manon – maldikan, diafanan antaŭ la flamo de la forno. Kun miro kaj abomeno. Persona reprezentanto de la prezidanto de la IKRK – Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco – tiu titolo estis respektata eĉ en la SS. Kaj oficiale Kaltenbrunner esprimis al la «maljuna azeno, ravita de sia sukceso», – tiel nomis sin Hebeisen – plezuron pro la konatiĝo, kiu sendube alportos utilon. La mondo ekscios de profesoro Hebeisen, kiom multe da malica kalumnio estas farata kontraŭ Germanio, devigita defendadi la homaron kontraŭ la ulcero de komunismo. Profesoro Hebeisen sendube elpaŝos kun objektiva informo...
Kolokolcev, Gnetov kaj Ŝtub aŭskultis silente. La maljunulo estis diranta ne al ili, li rememoradis por si mem. Liaj okuloj rigardis en la flamon mem, li ne mallarĝigis la okulojn kaj preskaŭ ne palpebrumis, kvazaŭ aglo, kiu, laŭ onidiroj, kapablas rigardi al la suno.
– Kaj ĉu profesoro Hebeisen elpaŝis? – demandis Ŝtub.
Hebeisen nege balancis la kapon.
– Tiu maljunulo pro la sukceso de sia misio tute freneziĝis, – tiel diris pri si Hebeisen, kaj liaj okuloj mallarĝiĝis malvarme kaj moke.
Li estis alveturigita vespere en koncentrejon Silz, eksplodigitan poste kun ĉiuj malliberuloj (oni enpelis ilin en subteraĵon kaj ŝaltis baskulŝaltilon). La lumĵetiloj de la aŭtomobilo prilumis skribaĵon sur la pordego de la granita fortreso: «Morgaŭ vi ne estos vivaj». La maljuna, respektinda azeno estis veturigata kaj al Mauthausen kaj en la apudajn koncentrejojn – Gusen I kaj Gusen II. Foje oni kuŝigis lin por nokto en unu ĉambro kun Obersturmführer Reiner. Kaj li penis ekdormi sub unu tegmento kun la SS-ano, sur kies kaskedo estis desegnita homa kranio. La formulo pri tutmonda frateco ne funkciis en tiu longa nokto ankaŭ tial, ke en la pasinta tago al li malfermis la animon iu Ziereis, kiu «devis» ĉiumatene neniigadi po tridek – kvardek malliberulojn per pafo al la nuko. Tre konfide Ziereis interesiĝis de profesoro Hebeisen pri medikamentoj en la Ruĝa Kruco, ĉu povas la profesoro akiri ion por kuracado de la nerva sistemo de tiuj, kiuj, simile al Ziereis, ne ŝparas siajn fortojn por la Vaterland.
Verŝajne, ĝuste en tiu nokto Hebeisen pensis, ke ne ĉiuj homoj estas fratoj. Sed li konvinkis sin, ke pro la malfeliĉaj veraj fratoj, kiujn oni ĉi tie turmentas, necesas trovi en si fortojn elteni la najbarecon de Reiner kaj Ziereis. Pro tio, ke li povu al la mortantoj en la koncentrejo liveri medikamentojn kaj provianton. Pro tio, ke li devigu la koncentrejan estraron uzi elementajn higienajn rimedojn en iliaj malsanulejoj, aŭ kiel ĉe ili nomiĝis tiuj institucioj. Pro tio, ke li venigu ĉi tien komisionon de la Ruĝa Kruco...
Finfine, la unuajn kvar tunojn da provianto kaj medikamentoj la maljuna kaj memkontenta azeno, lumanta pro feliĉo, enveturigis en la pordegon, de kiu plu estis proklamate: «Morgaŭ vi ne estos vivaj». Tio estis bonega provianto kaj unikaj medikamentoj, kaj la azeno Hebeisen sentis sin ebria pro feliĉo. Tiam li ne sciis, kio estas tiu soklo, kiu fumas tagnokte, al li neniu klarigis, ke tio estas kremaciejo...
– Nu? – demandis Ŝtub.
Li prenis de sur la tablo cigaredon, trablovis la cigaredingon kaj ekfumis. Ekfumis ankaŭ Gnetov kun Kolokolcev. Kaj Hebeisen plu rigardis en la flamon. Kaj ne palpebrumadis.
Nokte la provianto kaj medikamentoj estis «distribuitaj» – al la persona reprezentanto de la prezidanto de la IKRK oni klarigis, ke la malliberuloj de la koncentrejo eksciis pri tiuj kvar tunoj kaj tiel ekscitiĝis, ke oni devis ĉion disdoni, ne ĝisatendinte la matenon. Ĉe la perono de la dometo profesoron Hebeisen atendis tri homoj en striita uniformo kun floroj en la manoj. De la nomo de la malliberuloj ili alportis dankan leteron al la profesoro kaj, memkompreneble, al la reprezentata de li Ruĝa Kruco. Lumis la suno, kantis birdoj, fumis la tubo. Ĉiuj estis treege kortuŝitaj. La Ruĝa Kruco – la tria armeo, kiel ĝin oni nomas eĉ tie ĉi, – faris sian grandan aferon. Profesoro Hebeisen, kun bonkora kaj energia kontribuo de la administracio de la koncentrejo, sendis vicon da telegramoj tra Svisio kaj baldaŭ enveturigis en la pordegon, super kiu plu estis sciigate, ke «morgaŭ vi ne estos vivaj», ankoraŭ ses tunojn da bonkvalita provianto kaj vive necesaj por malliberuloj medikamentoj. Kiam, laca kaj feliĉa, li eniris en rezervitan por li ĉambron de la dometo kaj eksidis por ripozi, sur la planko subite aperis ŝtoneto, envolvita en paperpecon. La persona reprezentanto de la prezidanto de la IKRK legis la letereton, kies enhavon li memoras ankaŭ ĝis nun. «Maljuna kanajlo! – estis skribite per krajono. – Ĉu vi vere tiom mense seniliĝis, ke ne komprenas, al kiu iras tiuj nutraĵoj kaj kuraciloj, kiujn vi alveturigas? IKRK, ĉesu subteni nian murdantojn, alie ni juĝos vin kiel komplicojn, ĉu vi komprenis, olda kreteno?»
Por rekonsciiĝi, tiu, kiu estis juste nomita olda kreteno, drinkis bonan porcion da skota viskio kaj, kiam renkontis Ziereis-on, diris al tiu ĉion, kion li pensis pri tio. Ziereis verŝis al si viskion el la botelo de Hebeisen, tralavis la buŝon, glutis, verŝis ankoraŭ kaj promesis, ke morgaŭ profesoro Hebeisen mem disdonos provianton kaj mem transdonos medikamentojn en la ĉefan apotekon. Matene, en solena atmosfero, la persona reprezentanto de la prezidanto plenumis transdonon de la medikamentoj. Tio okupis treege multan tempon, ĉio estis farata germane diligente. Ziereis estis fumanta cigaron kaj laŭdanta la Ruĝan Krucon, energion de la profesoro, internacian solidarecon de homoj-fratoj. Poste Hebeisen mem disdonis la provianton al barakestroj. Ili forveturigadis la provianton sur ĉarumoj, sed ĉu povis veni en la kapon de Hebeisen, ke ĉiuj ĉarumoj forveturas en unu direkto? Kaj la konservaĵoj, kaj la ova pulvoro, kaj la vitaminoj, kaj la lardo, kaj la ĉokolado, kaj la biskotoj de plej alta kvalito kaj speciala nutreco – ĉio estis revenigata en la tenejon de la SS-anoj. Kaj vespere la profesoro ree ricevis bukedon kaj leteron, kiun li senprokraste transsendis por publikigo en ĵurnaloj. La tubo tamen plu fumadis, nenio ŝanĝiĝis ĝis tiu horo, kiam nekonata al la profesoro homo puŝis lin per la ŝultro kaj diris en pluvan krepuskon:
– Se vi, fiodora simio, ne ĉesos iluziigi la tutan mondon, oni vin ĉi tie mortigos. Neniu el ni ricevis eĉ unu gramon el tiuj nutraĵoj, pri kiuj vi trumpetas en radio kaj ĵurnaloj. Alveturigu radiricevion kaj pistolojn kun kartoĉoj, ja vin oni ne priserĉas...
Li silentis iom, tiu homo kun malviva voĉo kaj vizaĝo, simila al kranio, kaj aldonis:
– Se vi alveturigos, tiam iu kredos, ke la homoj vere estas fratoj. Ĉu komprenis vi, popa muzelo?
Profesoro Hebeisen faris kontrolon jam sen helpo de la koncentreja estraro. Ĉio evidentiĝis pura vero. Ĉio, pri kio rakontis la homo, simila al sia propra skeleto. Kaj tiam Hebeisen alveturigis en la koncentrejon radiricevilon kaj pistolojn. En sia persona valizo. En la valizo, en kiu estis viskio kaj brando pro Ziereis, svisa ĉokolado por la infanoj de Reiner kaj diversaj aliaj ĝojaĵoj de la vivo. Da provianto kaj medikamentoj ĉi-foje Hebeisen sukcesis ricevi tre malmulte, tiel malmulte, ke li mem rapide disportis tiujn bagatelojn al la barakoj. La malliberuloj tuj ŝovadis en la buŝon tion, kion disdonadis Hebeisen, ĉiuj ĉi kortuŝaj scenoj estis filmataj, kaj al la homo, simila al skeleto, Hebeisen flustris, ke ĉio estas en ordo kaj la bezonatajn aĵojn li povos ricevi en ajna oportuna por li tempo. Tiel la maljuna kuracisto rompis la tutan statuton de la IKRK. Kaj ĝuste tiamaniere li komprenis, en kio konsistas la tutmonda frateco de la homoj...
Li ree eksilentis por longe.
– Kaj plue? – demandis Ŝtub.
– Plue?
Hebeisen levis la akran ŝultron. Laŭ lia opinio, plue estis nenio interesa. Simple oni lin turmentadis, torturadis, veturigadis, denove torturadis. Se ili ne suspektus, ke li estas parto de iu forta organizaĵo, ili tuj murdus lin. Sed ili pensis, ke li estas nur peco de granda, ĉion penetranta kontraŭfaŝisma meĥanismo. Ili bezonis, ke li diru nomojn, adresojn, ligojn. Ili bezonis aferon, kiu povus ĝojigi la Führer-on, pri kiu povus paroli Goebbels. Kaj tial Hebeisen-on oni torturadis kaj kuracadis. Kuracadis kaj torturadis ree. Ne, la maljunulo tute ne estis heroo – se li almenaŭ ion scius, tiam sendube rakontus sub tiuj torturoj. Sed li nenion sciis. Ĉu homo kun vizaĝo, simila al kranio? Tie ĉiuj vizaĝoj similas al kranioj. Kaj ne tio interesis la torturantojn de Hebeisen. Ĉu gravis por ili deko da fuĝintaj malliberuloj? Tutegale ili estos mordmortigitaj per hundoj, tutegale tio finiĝos per nenio. Ili bezonis fari la IKRK-on subfosa organizaĵo. Sed ĝi tia ne estis kaj ne povis esti...
– Kaj Palij? – subite demandis Ŝtub.
– Palij? – kvazaŭ rekonsciiĝis Hebeisen. – Se ekzistas tutmonda frateco de la homoj, tiam Palij necesas... kiel tio? Erschissen. Pafmortigi. Mortekzekuto. Rapide, kaj fino. Se ekzistas la grandaj preceptoj de la IKRK, se ni memoras tia homo, kiel Henri Dunant: «Humaneco, objektiveco, neŭtraleco, sendependeco...»
Li abrupte turniĝis al Ŝtub:
– Mi parolas tion kiel kuracisto, – diris li malmilde. – Kiel medicinisto. Ne tial, ke li elrompis al mi la dentojn. Ne. Kaj se oni lin ne pafmortigos, se ne tiel... – Li montris per la mano sufiĉe mallerte, kiel oni pafas el pistolo, – se ne, tiam mi turnos min al la internacia juĝo.
Hebeisen leviĝis, kaj malmilda rideto subite disigis liajn lipojn.
– Operacio, – diris li, – amputo. Por ke vivu la tuta organismo, necesas ĝustatempe amputo. Certe, iom malagrable, jes... Sed kiu vidas, kiel fumas la tubo, tiu komprenas. Kaj ankoraŭ pli multe por tiu, kiu pensis – la tutmonda frateco de ĉiuj. Palij ne estas frato. Kaj mi multon diros en la asizo.
– Ĉu doni al vi aŭton? – demandis Ŝtub.
– Ne, granda danko, mi iros tiel. Aero. Iomete ripozi. Ne pensi, kiel fumas la tubo. Kaj kiel mi neniam plu estos klera doktoro, ĉar la tubo brulvundis ankaŭ min...
Gnetov kaj Kolokolcev ekstaris. Hebeisen donis al ili la manon, poste, fiksrigardinte al Viktoro, demandis:
– Ĉu koncentrejo?
– Simple milito, – ruĝiĝante, diris Gnetov.
Sergio klarigis:
– Li estis aviadisto. Brulis. En aviadilo.
– Same la tubo, – diris Hebeisen. – Ĝi al ĉiu fumis siamaniere, tiu kremaciejo.
Kaj karese, per siaj maldikaj fingroj, li kunpremis la ŝultron de Gnetov. Kunpremis kaj enrigardis en liajn okulojn per sia malmilda, postulema, nepacigebla rigardo. Kaj poste rapide ekiris al la pordo.
– Jen tiele, – kun suspiro prononcis Ŝtub, kiam revenis la akompanintaj la maljunulon Gnetov kaj Sergio. – Tiele, knaboj. Dum al ni ŝajnas, ke ankaŭ ni laboris.
– Sed ĉu ne laboris? – demandis Kolokolcev.
– Ja laboris, sed por ni estis pli facile. Ni en la idea senco komencis la militon pretaj. Sed jen tiela humanisto? Ĝis li per propra sperto atingis la ideon de amputo... Tamen, ni lasu tion. Ni okupiĝu pri la aferoj. Kio pri tiu personaristino – Gorbanjuk?
La aferoj estis nemalmultaj, kaj Ŝtub liberiĝis nur je la kvina horo: sur la angulo de la Lenin-strato kaj la Noĉa strato okazis lia rendevuo kun la edzino pri surprovo de kostumo ĉe tajloro, ĉar, laŭ vortoj de Zosja, Ŝtub tute trivis sian vestaron kaj havis maldecan aspekton. En la mezo de la Noĉa strato estis mallarĝa skvaro kun novaj benkoj, kaj Zosja estis leganta ĉi tie, kiel ĉiam kaj ĉie. Aŭgusto Janoviĉ eksidis apud ŝi, ŝi lin, certe, ne rimarkis. Li enrigardis en la libron kaj tralegis longan alineon kun priskribo de nuboj, arboj, herboj kaj odoroj.
– Ĉu interese? – demandis Ŝtub.
– Tre plastike, – diris Zosja. – Kaj bonas bildoj de la naturo.
– «Li ŝatis literaturon, kiu lin ne maltrankviligis, – paradis per sia memoro Aŭgusto Janoviĉ. – Ŝilleron, Homeron kaj tiel plu...»
– Tion kiu diris?
– Ĉeĥov, – suspiris Ŝtub, – kaj mirinde, interalie, saĝe. Grandega plimulto, laŭ miaj observoj, ŝatas tian arton, kiu ne maltrankviligas. Sed la celo de la beletro estas ĝuste maltrankviligi, eksciti, iam eĉ bati per klabo al la kapo.
Zosja ĵetis rapidan rigardon al la edzo per siaj miopaj okuloj.
– Ial vi hodiaŭ estas kolera, – diris ŝi, prenante lin ĉe la brako kaj alpremiĝante al li per la maldika ŝultro. – Kaj laca. Lastatempe vi entute havas elturmentitan aspekton...
Li ne respondis: se ŝi scius...
La civila kaj militista tajloro Vivodcev-Kutejnikov estis fuŝisto, kiun Ŝtub momente senmaskigis. Kio estas aŭtentika tuniko – la maljuna sentaŭgulo tute ne sciis, kaj Aŭgusto Janoviĉ kun siaj profundaj kaj fundamentaj scioj de la fako momente ŝvitigis lin.
– Ĉu tiel oni faras la dorson? – demandis tenore Ŝtub. – Ĉu oni tiel streĉas fasonajn liniojn? Vi ja stebi kolumtruon ne scipovas, vi marĝenon ne lasis bone. Kaj bordero? Kiel vi faras borderon?
Vivodcev-Kutejnikov alpremis la polmojn al la brusto kaj montris sian plenan malklerecon. Li neniam aŭdis pri tio, ke la dua linio de bordero estas farata per enpremado de drato per tre varmega gladilo.
– Donu gladilon, – diris Aŭgusto Janoviĉ, – mi al vi montros, kio estas vera laboro.
Li demetis sian grasan tunikon, reĝustigis la okulvitrojn kaj okupiĝis pri laboro, malalta, mallongkrura, enigma hometo, kiu krom ĉio cetera estis ankaŭ tajloro.
– Sur via loko mi okupus postenon de direktoro de la metiejo, – diris Ŝtub, forte kaj lerte alpremante per la manoj la pezan gladilon. – Direktoro rajtas nenion scipovi, sed vi tiomgrade nenion scias, ke por vi eĉ alglui la bruston estas problemo.
En tiu ĉi tempo en la metiejon venis Aglaja Petrovna kaj Stepanov. Vivodcev-Kutejnikov, treege ĉagrenita kaj morale afekciita de ĉio okazanta, ordonis al la novaj klientoj veni morgaŭ, sed Ŝtub returniĝis kaj, rekoninte en krepusko Ustimenkon, ĉesigis sian tajloran okupiĝon, surmetis la tunikon kaj konatigis Zosja-n kun Aglaja Petrovna kaj Rodiono Metodjeviĉ.
– Kaj al mi por minuto ŝajnis, ke mi freneziĝis, – diris Aglaja Petrovna. – Vere. Vi – kaj ĉi tie, kun gladilo?..
Ŝiaj strabetaj okuloj varmege kaj karese rigardis al Ŝtub, kaj li estis butonanta la tunikon kaj subridanta konfuzite:
– Mi iom tajloris iam, kaj jen ne eltenis. Ĉu vi venis kun mendo?
– Ja ĉio necesas, – diris Rodiono Metodjeviĉ, – ĉio dekomence. Ne nur mankas en kio eliri, eĉ hejme mankas kion surmeti. Ni hieraŭ palton aĉetis en brokantejo – ja ne eblas aperi sur strato... Kaj ŝi strebas en Moskvon.
La helaj okuloj de la admiralo lumis feliĉe kaj karese, li kvazaŭ juniĝis je ne malpli ol dek jaroj, malfermis la valizon kaj komencis elĵeti sur la vendotablon ŝtofpecojn, el kiuj estis planite konstrui por Aglaja Petrovna tutan ŝian vestaron por proksima tempo. Zosja eniris en la konversacion, palpante la ŝtofon kaj mirante pri ĝia altkvaliteco, Vivodcev-Kutejnikov kun singardemo demonstris «trofean» revuon de modoj de la kvardek kvina jaro (sed Parizo!). Tamen Ŝtub ial subite kuntiris la brovojn kaj petis Rodionon Metodjeviĉ-on por minuto deiri flanken.
Dum la virinoj kun karaktera por ilia sekso arda intereso estis decidantaj, per kia nome fasono estu konstruata la kostumeto kaj ĉu ĝuste aŭ malĝuste «vidas» la estontan palton la fripono kaj fuŝulo Kutejnikov, dum tiu inspirite insistadis pri la formulo: «mi pensas, sinjorino, ekskluzive en tiu ĉi modelo», – Ŝtub kaj Stepanov deiris en la malproksiman angulon de la «mendakceptejo», eksidis sur flavan poluritan sofeton, kaj Aŭgusto Janoviĉ sen ajnaj ĉirkaŭvojoj diris, ke li konvinke petas la admiralon «neniuokaze lasi Aglaja-n Petrovna-n forveturi el Unĉansko».
Stepanov silente ekrigardis al Ŝtub. Tiu homo estis nun por li la plej bona el la homoj, kiujn li iam konis. Li ekrigardis en la okulvitrojn, trans kiuj ne videblis la okuloj.
– Ĉu vi komprenis min? – seke interesiĝis Ŝtub.
– Ne.
– Penu kompreni. Via edzino, malgraŭ ŝiaj akraj protestoj, estis liberigita nur pro malsano. Ni ne kapablas rehabiliti ŝin nun, malgraŭ tuta nia strebo al tio...
– Sed ŝi ne povas...
– Ŝi atendu! – eksplodis subite Ŝtub. – Ŝi ripozu, refortiĝu, revenigu al si la perditan sanon. Mi sufiĉe kun ŝi diskutis tiujn problemojn. Kaj certe, ni ne interkonsentis. Nun mi turnas min al via sobra prudento. Per la diletanta maniero Aglaja Petrovna nenion atingos, krom eble malfeliĉon por ne sola ŝi. Ni esperu, ke venos tempo kaj ĉio ekstaros sur la ĝustan lokon, sed tiu tempo ankoraŭ ne venis...
– La afero estas en tio... – ree komencis Stepanov, sed Ŝtub ree abrupte interrompis lin. Abrupte, malpacience, eĉ kolere:
– Mi malpermesas al ŝi veturi en Moskvon, – per voĉo, ne permesanta daŭrigon de la konversacio, diris Ŝtub. – Mi kategorie malpermesas al ŝi turniĝi al ajnaj superaj organoj. Mi esperas, vi trovos ebla enkapigi tion al via edzino...
Kaj, kapadiaŭinte el malproksime al Aglaja Petrovna, li surmetis la uniforman palton, vokis Zosja-n kaj kun nepenetrebla esprimo de la pala vizaĝo, mordinte per la dentoj nebruligitan cigaredon, la unua eliris sur la straton, sur la ventan, printempan, gajan Noĉan, kie kun bruo estis ludantaj je «ĉirkaŭado» infanoj kaj kie estis falantaj varmaj gutoj de la unua aprila pluvo.
– Kio estas al vi, Ŝtubeto? – demandis Zosja. – Kial vi koleras?
– Mi? – miregis li.
– Jen vi gladis, klarigadis tajlorajn vortojn, sed nun subite... Kaj ĝenerale, kio al vi fariĝas lastatempe? Vi estas tute ne vi...
– Mi estas mi, – kun malforta subrido respondis li, – mi mem, Zonjo. Ne dubu, mi estas mi, sed la karaktero malboniĝas, tion ankaŭ mi mem rimarkas. Ni sidu iomete sur benko, kaj poste vi aĉetos al mi boteleton da vodko, mi ebriiĝos kaj turmentos vin kun la infanoj.
Ili sidis iom silente, Zosja jam pri nenio demandis lin. Kaj kiam ili leviĝis, por iri hejmen, Ŝtub subite diris parkere, kiel ĉiam neatendite:
En tio grandas la popol',
Kion ĝi portas en la kor'.
– Ĉu tio estas el Puŝkin? – mallaŭte demandis Zosja.
– Ne, el Majkov[98].
– Kaj pri kio vi pensas?
– Tiel, pri nenio, – malvigle respondis li, sed tio estis malvero. Jam ekvidinte Zosja-n sur la benko en la Noĉa skvaro kun libro, li komencis rememori vortojn el alia libro, antaŭlonge legita, kunmeti ilin en frazojn, kaj nun li estis fiksaŭskultanta la liniojn, kiuj subite kaptis lian animon: «Sed ĉu vi ne estas soleca? – rememoris Ŝtub. – Ĉu gravas, ke vi havas edzinon bonan kaj vin amantan, sed tamen, kio vin turmentas, ŝi tion ne komprenos. Kaj tiel ĉiu, kiu malproksime fraton vidas, estos soleca inter proksimuloj»[99].
Aĉeti la boteleton Ŝtub forgesis.
Vespere, kiam ili manĝis patkukojn el kruda terpomo – la lastan kulinaran atingon de avo Metodo, akirinta grasmakulitan libron sub titolo «Kiel nutri familion kaj postuleman edzon», – telefonis Bogoslovskij – al li oni finfine instalis telefonon, seniginte de ĝi la bierejon, certe, post longaj kvereloj, disputoj kaj rezistado.
– Sed kial vi ŝajne estas en malbona humoro? – interesiĝis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Al kiu vi koleras, Nikolao Eŭgenjeviĉ?
– La koron io premas, – plendis la neniam kaj pri nenio plendanta Bogoslovskij. – Damnita vetero, kiam komenciĝas tiuj nebuloj – mi ne povas trovi por mi lokon...
– Transdonu al li saluton, – diris Aglaja Petrovna, – ĉu vi aŭdas, longkolulo? Aŭ li venu al ni...
Ustimenko forsvingis. Laŭ la voĉo de Bogoslovskij li komprenis, ke tiu vere malbone fartas, kaj decidis viziti la maljunulon, por en ia okazo voki Volovik-on kaj uzi necesajn rimedojn. Kaj post ne pli ol tridek minutoj liaj kripligitaj fingroj estis kunpremantaj la pojnon de Nikolao Eŭgenjeviĉ. Tiu kuŝis dika, la ventro kiel monto leviĝis sub la litkovrilo, la okuloj rigardis grumbleme, la edema vizaĝo dense kovriĝis per grizhara vilo.
– Nenion eblas fari, – diris Ustimenko, – necesos dum semajno kuŝi. Tuj alveturos Volovik, okupiĝos pri vi serioze.
– Spit' al vi! – sekvis mallonga respondo.
– Ne huliganu! – petis Ustimenko.
– Mi morgaŭ havas operacian tagon, – rigardante en la plafonon, seke klarigis Bogoslovskij. – Kaj aboli ĝin vi ne rajtas. Nu, kaj krom tio, mi, kiel Ovidio, kiun tiel ŝatas nia respektinda Teodoro Teodoroviĉ, deziras nur sole, ke la morto «trafu min en laboroj».
Malgraŭ ĉiuj insultoj de Bogoslovskij, Volovik tamen alveturis, kaj eĉ en akompano de Mitjaŝin. Nikolao Eŭgenjeviĉ kun defia aspekto ekfumis cigaredon. Mitjaŝin purigis la ĉambron, infuzis teon, fritis, kiel en la milito, kelkajn pantranĉaĵojn. Ĉiuj decidis jam morgaŭ preni Bogoslovskij-on en la malsanulejon, starigi por li liton en la kuracista ĉambro, li kuŝu tie. La maljuna doktoro aŭskultis siajn kolegojn kun sufiĉe venena rideto, kaj Ustimenko, diveninte la kaŭzojn de la rideto, tuj la tutan planon de transporto de Bogoslovskij abolis.
– Vi kuŝos hejme, – diris li malmilde. – Ne sukcesos via artifiko.
– Kia artifiko?
– Ja tia artifiko, ke ni vin, kiel malsanulon, kuŝigos en la malsanulejon, kaj vi tie operacii komencos...
Mitjaŝin restis ankoraŭ babili kun Nikolao Eŭgenjeviĉ, kaj Ustimenko sur la tremanta kaj ternanta malsanuleja aŭtomobilo veturigis doktorinon Volovik-on hejmen kaj ekveturis al si. En la kuirĉambro plu estis teumantaj Aglaja Petrovna, Stepanov kaj avo Metodo. Kiam Ustimenko alŝovis al si glason kun teo, eksonoris la telefono – parolis el Gridnevo Barbara. Vladimiro Atanazijeviĉ komprenis, ke tio estas ŝi, laŭ tiu speciala gardema intonacio, kun kiu la admiralo sciigis al ŝi, kiel kaj kun kiu ili ĉi tie sidas ĉe la tablo.
– Ĉu vi aŭskultas? – demandis li.
Barbara, verŝajne, silentis, poste ekkriis, ŝrikis, ĉirpis. Aglaja Petrovna prenis la parolilon. Ustimenko, kvazaŭ ĉio ĉi lin neniom koncernis, alŝovis al si pladeton kun ete pecigita sukero, eksusuris per netralegita ĵurnalo.
– Nu, semajnon aŭ du, poste mi veturos al Moskvo, – diris Aglaja Petrovna. – Ne, vi almenaŭ por unu vespero liberiĝu...
Interparolante kun Barbara, ŝi atente rigardis al la nevo, kaj tiu, kvankam sentis sur si ŝian rigardon, ŝajnigis, ke li legas kaj tute nenio lin koncernas. Poste la parolilon kaptis avo Metodo – laŭ lia opinio, en Granda Gridnevo estis malmultekosta kaj bonkvalita cepo, kaj Barbara devis alveturigi almenaŭ duonon de sako.
– Cepon, – kriis li, globigante la okulojn, – kial vi, jen, «kio-as»? Grandan prenu, blankan, longan. Kaj ĉu ajlo en via bazaro estas? Ne scias? Sed kion vi scias? Viando kiom kostas – ĉu vi scias?
Li surmetis la parolilon kaj mirigite diris:
– Ploras. Je dio. Nenion mi al ŝi sukcesis klarigi. Malkroĉiĝu vi, diras, de mi, avo, kun via viando...
Vladimiro Atanazijeviĉ ankoraŭfoje faldis la ĵurnalon, kvazaŭ vere lin interesis ĝeneralaj problemoj de sporto en Kazaĥstano. Kaj la onklino plu ĵetadis al li konatan, esplorantan rigardon.
– Do, jen, – diris li per tiu voĉo, per kiu li paroladis en kvinminutaj konsiliĝoj en sia malsanulejo, – jen kiel estos, kamaradoj. Mi en proksimaj tagoj transloĝiĝos en mian kabineton, en la malsanulejon. Tial la tuta loĝejo estos en via plena dispono. Al Hebeisen oni same baldaŭ disponigos ĉambron, kaj tiun ĉi vi donos al avo Metodo...
– Ĉesu, Vladimiro, – ordonis la admiralo kaj, haltinte meze de la ĉambro, diris: – Ĉu vi memoras, Aglaja?
Ŝi kapjesis kun facila rideto, kvazaŭ diveninte, kion ŝi devas memori, kaj li nelaŭte ekkantis, frapetante per la piedo:
|
Ordonite al la homoj: Ĉiujn loki en la domoj. Nokto venas al la val', Trumpetita jam signal'... |
Liaj okuloj humidiĝis, li svingis la manon, trairis la kuirĉambron kaj diris kun sopiro kaj doloro:
– Plej bonaj jaroj de nia vivo. La plej bonaj. El ĉiuj.
– Ne indas pri tio, – petis Aglaja. – Por kio?
Avo Metodo kuŝiĝis dormi trans la ŝirmilo, onklino Aglaja prenis cigaredon, blovis en la cigaredingon kaj, ekfuminte, altrinkante per malgrandaj glutoj teon, subite rakontis pri Alevtina-Valentena, pri la lastaj tagoj de ŝia vivo kaj pri tio, kiel ŝi savis Aglaja-n Petrovna-n, forkondukinte kun si la faŝistojn.
– Da bona estas multe pli, ol da malbona, – konkludis ŝi penseme, – ĉu vere, Vlaĉjo?
Li ne respondis: li timis sian abomenon al Alevtina kaj tiun incitiĝon, kiun li sentis en tiuj foraj jaroj, kiam li estis pririgardanta la «portreton de kakto» sur la muro en la loĝejo de Stepanov-oj. Kaj la onklino estis nun malrapide kaj penseme rakontanta pri tio, kiel veturigis ŝin en Unĉanskon Gnetov, kiel ŝi pensis pri li, ke li estas reprezentanto de la CK, kaj kiel ĉi tie Ŝtub, kvazaŭ superfortante sin, klarigis al ŝi, ke, malgraŭ ŝia plena senkulpeco, krom «akti» ŝin, tio estas liberigi per akto pri malsano, li nenion per sia potenco povas fari. «Akti» aŭ «komisioni» – iaj tiaj vortoj...
– Li parolis kaj ne rigardis al mi, – diris onklino Aglaja al Vladimiro Atanazijeviĉ, – kiel ĉion ĉi kompreni? Jen mi eliris, revenis hejmen, sed ĉu tio havas sencon? Klarigu al mi, saĝuloj? Kiel mi nun vivu? Senpartia, vivtenata, kondamnita laŭ artikolo tioma kaj tioma kaj liberigita pro invalideco? Ĉu tiele?
Ŝia voĉo tremeris, sed ŝi rapide ekregis sin, devigis sin rideti kaj promesis:
– Mi ne plu faros tiel.
Avo Metodo estis dolĉe ronkanta trans la ŝirmilo. Ustimenko starigis por si la faldoliton ĉe la fornelo. Aglaja sternis por li, metis la maldikajn manojn sur la ŝultrojn kaj, rigardante al li demalsupre supren, diris:
– Mi ne povas vidi tiun vian vivon. Kaj kial vi nenion manĝas? Ĉu estas vero, ke oni vin surradias por ia stulta eksperimento? Ĉu mankas ratoj?
– Ja ili estas ratoj, onklino, – kun nekaraktera por li kareso en la voĉo, respondis li. – Sed necesas homo.
– Ĉu krom vi neniu povas?
– Ĉu la patro same rezonis en Hispanio? Kaj vi dum la milito?
Ŝi ne respondis, rigardante al li per siaj strabetaj okuloj.
Poste proponis:
– Mi vin faru adopta filo. Kaj mi vin vergados ĉiutage. Formalaĵoj estas simplaj – la familinomoj estas samaj. Ĉu vi konsentas?
Li kuŝiĝis, sed ekdormi ree ne sukcesis, la surradiado jam montris sin, kvankam li tenis sin firme: estis kraketado en la oreloj, sekeco en la buŝo, li timis nokton. Traturmentiĝinte dum ĉirkaŭ du horoj, li en la kalsoneto kaj striita kamizolo, surĵetinte sur la ŝultrojn la litkovrilon, eksidis al la tablo skribi siajn observojn pri la propra persono. Ekklakis la skribmaŝino – lia sola valora moveblaĵo. Ustimenko iĝis ridema – li skribis pri si vere kiel pri rato. Li eltiris la folion, ĉifis, komencis skribi alie. Rezultis kompatige ĝis ĝeno. Necesis trovi ion mezan inter rato kaj si mem – malfacila tasko. En tiuj kreaj suferoj lin trovis onklino Aglaja, aŭdinta tra dormo, en la nokta silento, frapadon de la skribmaŝino.
– Ĉu vi estas verkisto? – demandis ŝi, haltinte malantaŭ lia dorso kaj fiksrigardante per la jam presbiopaj okuloj al la tajpitaj linioj.
– Mi estas rato, – subridis li, – vi ja mem diris.
– Kaj la rato verkas?
– Kiel povas, tiel verkas, – diris Ustimenko. – Laŭforte.
Ne rigardante al ŝi, li sentis – ŝi legas.
– Nu, kio do, – eldiris onklino Aglaja. – Stilo estas. Io eĉ epika. Kaj la vestibla sistemo – ĉu tio estas oreloj?
– Iusence.
Ŝia maldika mano kuŝis sur lia ŝultro. Kaj subite, pleniĝinte per kareso kaj danko al ŝi, kiu eliris nokte kaj tralegis liajn plumpajn liniojn, sentante feliĉon pro ŝia ĉeesto, pro tio, ke ŝi ekzistas, li mallerte turniĝis kaj kisis ŝian manon.
– Kial vi? – demandis ŝi. – Kial vi, Voĉjo?
– Adoptu, – decidis li, – vergu. Ĉion, kion vi deziras. Sed ne iru reen en la prizonon. Ĉu vi ne komprenas, ke okazas io malĝusta? Ĉu vere...
Sed ŝi ne permesis al li ĝisdiri. Ŝi indignis kaj ofendiĝis. Seke kaj malsimpatie ŝi diris al li, ke ĝeneraligi neniu rajtas. Stalino estas Stalino, kaj ne ili juĝu lin. Kaj kontraŭ malordoj kaj krimoj devas lukti ĉiu komunisto, kion ajn tio kostu al li persone. Ekzistas la Centra Komitato. Ekzistas la organoj de ŝtata sekureco. Ŝi iros kaj atingos revizion de tiu ordo, kiu estas establita de penetrintaj en la organojn malamikoj de la popolo, fiuloj kaj karieristoj, pro profitaj kaj aliaj malpuraj motivoj subfosantaj la fundamenton de la Soveta potenco. Ja ŝi scias, pri kio ŝi parolas, kaj ne deziras diskuti tiun demandon el filistra vidpunkto...
Kun mirego kaj eĉ teruro aŭskultis Vladimiro Atanazijeviĉ ŝian malmildan kaj incititan parolon. Interrompi sin ŝi ne permesis. Sed li tamen eksplodis tiom, ke trarompiĝis kun unusola frazo:
– Do, vi povas kredi tion, ke malnova bolŝevisto, pli maljuna ol vi, el tiuj, kiuj tintadis ĉe la caro per katenoj, – poste subite vendiĝis al imperialisma spionservo kontraŭ kvin mil dolaroj?
– Ni ĉesigu tiun ĉi konversacion! – tute seke diris la onklino.
Li ofendiĝis, ne kompreninte tion, ke tie, en mallibero, kie ŝi mem turmentiĝis per tiuj demandoj, ŝin savadis nur unu: ŝi «ĉesigadis tiun ĉi konversacion» eĉ kun si mem, ne nur kun najbaroj sur tabullito.
Vladimiro Atanazijeviĉ kuŝiĝis kaj ree ne ekdormis, kaj en mallumo li aŭdis, kiel ŝi eliris, serĉis cigaredojn. Aŭdis, kiel ŝi skuis alumetan skatolon, kaj petis:
– Fumu ĉi tie, onklino.
– Ĉu vi ree ne dormas, sentaŭgulo? – demandis ŝi per la antaŭa, facila voĉo. – Kial?
– Maljuneco, – en mallumo ridetis li.
Ŝi eksidis sur la tabureton, apud lia faldolito, pensis pri io, verŝajne, juĝante laŭ la voĉo, ridetis kaj diris:
– Jen mi versaĵeton, por dormi, al vi rakontos. Ĉu vi deziras?
– Rakontu.
– Tre ĝi al mi alkroĉiĝis ial, tiu versaĵeto, – penseme prononcis Aglaja Petrovna. – Okazas – tiel malfacile estas en la animo, tiel malplene, tiel sovaĝe, sed mi rememoras – kaj ridetas pri tiu ĉi terpomo. Aŭskultu!
|
For angorojn, dubojn ĉiajn: Tago pasis, mi kaj vi – Duonbestoj, duondioj – Ni ekdormas ĉe embrio De la nova juna viv'. Frap' – frapilo sen pane', Dormas besto Arane', Dormas Bovo, Muŝ' en dorm', Super Tero en langvor' Pendas Lun' kiel fantoma Renversita akvari'. Dormas vegetaĵ' Terpomo, Do ekdormu ankaŭ vi! |
– Kiu verkis? – vigle demandis Ustimenko, ĝojante al la mirindaj versoj.
– Nia malliberulo, – respondis onklino Aglaja. – Iu Zabolockij. Almenaŭ vi min ne turmentu! – subite eksplodis ŝi, forte enspiris cigaredan fumon kaj ekstaris. – Ne turmentu, mi petas, longkolulo. Ja la fortoj preskaŭ finiĝis.
Al li ŝajnis, ke ŝi plorsingultis. Sed tio apenaŭ estis tiel, ĉar la onklino subite voĉlegis ankoraŭ unu strofon:
|
Altas Tero ekdormanta, Malleviĝis jam kurten'! Menso, povra batalanto, Vi ekdormu ĝis maten'.[100] |
– Spit', ne ekdormos ĝi! – diris Ustimenko.
Ŝi kliniĝis al li, kisis lin ie apud la orelo kaj foriris per rapidaj, facilaj, junaj paŝoj. Kaj matene, kiam la avo finklopodis kun matenmanĝo, ŝi trudiĝis iri kun Vlaĉjo en la malsanulejon. Ŝia vizaĝo estis freŝa, kvazaŭ ŝi vere bonege satdormis, la okuloj lumis karese kaj moke, pri la kulinara arto de la senspiriĝinta en klopodoj avo Metodo ŝi eldiris tutan paroladon, al la edzo ŝi gladis kaj vaporizis la tunikon, al Vlaĉjo – lian «ĉefan» pantalonon, vestiĝis bele, kiom povis, pudris sin kaj deklaris:
– Kial do vi malrapidas, kamarado ĉefkuracisto? Ĉu mi longe vin atendos?
Li surmetis la uniforman palton, armis sin per la bastono. La tago estis nebula, kun pluveto, la vintro finiĝis, la printempo ankoraŭ ne ekregis plenforte. Aglaja Petrovna subite diris:
– Kiel mirinde. Mi iras, kaj estas nenia konvojo. Kaj neniaj ordonoj «iri po kvin». Mi simple iras kaj iras.
– Vi estas frenezulino, jen kiu vi estas, onklino, – diris al ŝi Ustimenko. – Vi devas dormi, manĝi, spiri aeron, sed ne treniĝi kun mi en la malsanulejon.
– Kaj ĉu la kruro doloras? – demandis ŝi, rigardante, kiel ŝi apogiĝas sur la bastono.
– La kruro ne doloras. Vi bezonas tagordon, onklino...
– Tagordon mi jam havis, – ridetante, respondis ŝi. – Tion mi jam havis sufiĉe...
Por ŝi ĉio estis gajiga – por tiu mirinda virino: kaj la strato ĝojigis ŝin, la strato de ŝia juneco, la strato Lenino. Kaj la pluveto – ŝi submetadis al ĝi sian maldikan, certe, maljuniĝintan, sed tamen eterne junan vizaĝon. Kaj rekonado – ŝi rekonadis domojn, kvazaŭ homojn, riparitajn, rekonstruitajn, alkonstruatajn post bombadoj, – ŝi preskaŭ salutadis ilin.
En skvaro, apud preĝejo, Vlaĉjo konsilis:
– Vi prefere sidu iom.
– Mi jam sidadis sufiĉe, – diris ŝi ĝoje. – Kaj neniam proponu tion al mi.
– Nu, por kio vi trudiĝis iri kun mi?
– Mi deziras vidi Platonon Zemskov-on – unue. Vian malsanulejon – due. Vin en la malsanulejo – trie. Bogoslovskij-on – kvare. Ĉu malmulte?
– Bogoslovskij estas malsana. Vi lin ne vidos.
– Aliajn viajn mi vidos. Mi vidos, kiel vi komandas. Same ne bagatelo.
Kiam ili estis alirantaj al la barako de militkaptitoj, tie subite larĝe malfermiĝis la pordego, ekfrapis blovorkestro kaj elegantaj ĝentlemanoj en feltoĉapeloj, kun dandaj valizoj, en bonkvalitaj manteloj ĵetiĝis al ŝarĝaŭtoj, kiuj vice staris ĉe la pikdrato.
– Kio estas tio? – miregis la onklino.
– Nun ankaŭ ĉi tie estos mia malsanulejo, – ne tre kompreneble klarigis Ustimenko. – Vi, onklino, eĉ imagi al vi ne povas, kiaj ni ĉi tie estas ruzuloj, akiristoj kaj artifikuloj. Speciale mi.
La orkestro tondris tute proksime, la ŝarĝaŭtoj ekiradis en direkto de la stacidomo unu post la alia, la germanoj kriadis «hoch», kaj kiam Ustimenko aliris al la procesio, la eksaj malamikoj, eksaj militkaptitoj komencis krii raŭke kaj ekstaze ion jam rekte koncernan al la «general-doktoro», kaj Vladimiro Atanazijeviĉ devis svingi la manon al ili.
– Ĉu ankaŭ ili vin konas? – miregis Aglaja Petrovna.
– Ja mi estas treege fama, onklino, – diris Ustimenko. – Jen – Viŝnevskij, jen – Burdenko, jen – Petrovskij, jen – Ustimenko.
– Kiel strange, – ne aŭskultante la nevon, diris Aglaja Petrovna.
Vladimiro Atanazijeviĉ senvorte ekrigardis al ŝi. Ŝiaj altaj vangostoj rozkoloriĝis, la okuloj rigardis al la ekveturantaj ŝarĝaŭtoj senkolere kaj malgaje.
– Ĉu vi pri tio iam pensis?
– Pri kio?
– Pri tiuj, kiuj estas maljuste kondamnitaj.
– Jes.
– Ĉu pro mi?
– Ankaŭ pro vi.
– Kaj kion vi elpensis?
– Mi decidis ĉesi pensi. Ĉar mi ne povus labori.
– Kaj ĉu vi sukcesis – ĉesi? Ja ne sukcesis. Jen vi tutan romanon skribis pri mi al Ŝtub, mi legis, li al mi donis. Ĉu eblis post tio ne pensi?
– Ja mi ne diris al vi, ke mi tion sukcesis – ĉesi pensi. Mi diris, ke mi decidis ĉesi...
– Stultuleto! – karese subridis ŝi.
En la vestiblo de la onkologio, kiam brankardistino estis donanta al Aglaja Petrovna kitelon, Ustimenko nelaŭte diris:
– Jen ĝuste ĉi tie Postnikov pafis al la faŝistoj. Kaj ĉi tie, kie vi kaj mi staras, en tiu ĉi proksimume loko, li estis murdita...
– Estus bone ĉi tie lian portreton pendigi, – silentinte iomete, diris la onklino. – Grandan portreton kaj sen ajna funebra kadro. La mortinto estas en la vicoj, kiel en armeo.
Vladimiro Atanazijeviĉ morne respondis, ke dume tio estas ne tiom simpla, al kio Aglaja Petrovna kun vigleco kontraŭdiris, ke ŝi tion nepre atingos.
– Jen, vere, ne lacigis la ĉevalon krutaj vojoj, – miris Vladimiro Atanazijeviĉ.
Ŝi ne respondis – ne aŭdis. Ŝi estis aŭskultanta, kiel oni gaje kaj respekte salutas lin, ŝian Vladeton. Kiel oni sonore nomas ŝian longkolulon «Vladimiro Atanazijeviĉ». Kaj kiel respondas li, ĉefkuracisto, probable, doktoro de sciencoj, profesoro. Pri tio ili ankoraŭ ne interparolis, kaj ĉi tie, en la koridoro, ŝi interesiĝis, kian li havas sciencan rangon.
– Kuracisto! – kun rapida fluganta rideto respondis li. – Ne afliktiĝu, mi petas, onklino. La titolo estas honora.
– Kaj ne profesoro?
– Mankis tempo, onklino, – diris li, malfermante antaŭ Aglaja Petrovna la pordon en la kuracistan ĉambron, kie ordinare fumadis kaj trinkadis fortan kafon inter operacioj Teodoro Teodoroviĉ Ŝĉukin, la famulo, per kiu li deziris fanfaroni antaŭ la onklino, sed por sia ekstrema miro li ekvidis anstataŭ Ŝcukin Bogoslovskij-on.
Tiu turniĝis al la knaro de la pordo, fiksrigardis al Aglaja Petrovna kaj ne rekonis ŝin.
– Kio estas tio ĉi? – demandis Ustimenko. – Kiel tion kompreni?
– Tiel, ke Ŝĉukin havas gripon – temperaturo estas tridek ok gradoj, – plu fiksrigardante al Aglaja Petrovna, diris Bogoslovskij. – Ja mi, ŝajne, fartas pli bone, mi, ŝajne, eĉ tute...
Tiam li rekonis Aglaja-n Petrovna-n, aĥis, malrapide leviĝis, poste lia grasa vizaĝo sulkiĝis, la lipoj ektremis. «Malbone aspektas la maljunulo, – malgaje pensis Ustimenko, – ne similas al li tia emociiĝo». La vizaĝo de Aglaja Petrovna, male, estis tute trankvila, nur delikata ruĝo vidiĝis pli klare sur la altaj vangostoj.
– Jen la vero sin finfine rivelis, – diris Nikolao Eŭgenjeviĉ, firme premante la maldikan manon de Aglaja Petrovna en sia varma grandega manego. – Tio estas bonega, belega. Ĉu vi el malproksime?
– El la plej malproksima loko, el ĉie, – laŭ la mallibereja maniero respondis ŝi. – Kaj koncerne de la vero vi iom hastis, Nikolao Eŭgenjeviĉ. Oni ja min ne laŭ leĝo liberigis, sed tiel, laŭ bonkoreco. Kaj tre granda, akra lukto atendas nin kontraŭ ĉia malpuraĵo, kontraŭ malamikoj, antaŭ ol ĉiuj senkulpuloj estos ne simple liberigitaj, sed plene rehabilititaj...
Ree en ŝiaj okuloj eklumis freneza, seka brilo, kaj jen denove, incitiĝante, aŭdis Ustimenko, ke tre baldaŭ, «malgraŭ ajnaj timigoj», Aglaja Petrovna forveturos en Moskvon por atingi decidan ŝanĝon en maljusteco kaj leĝorompoj.
– Sed ĉu tio ne ŝajnos tie malfasta? – interesiĝis Bogoslovskij. – Mi tiel per mia kruda cerbo pensas, ke tia via alveturo povas kaŭzi grandajn malplezurojn...
– Do, ĉu vi pensas, ke tie oni pri ĉio ĉi scias?
– Timas mi vian rapidecon, Aglaja Petrovna, – ne respondante al ŝia demando, haste kaj malklare ekparolis li. – Vi estas homo de ne malriĉa saĝo, tial konservu vin ĝis bona okazo. Ne malmultas malbonvenkantoj... Kaj bonobeante vi ne toleros impertinentulon kaj fiulon...
Sed Aglaja Petrovna eĉ ne plu aŭskultis, ŝi deziris vidi Platonon Zemskov-on, kaj poste «la tutan malsanulejon» kaj «ĝenerale kiel ĉi tie ĉio estas aranĝita». Nora forkondukis la «onklinon de la ĉefkuracisto», al kiu ĉiuj scivoleme rigardis – kia ŝi estas malpeza kaj juna, rigardis kaj ĝojis pri Vladimiro Atanazijeviĉ, ke li vivos ne tiom sola nun. Ja estos mastrino en la hejmo kaj malfremda sango. Kaj Vladimiron Atanazijeviĉ-on ekturnis malsanulejaj aferoj. Ĉar Bogoslovskij estis urĝe vokita al Eŭgeno Rodionoviĉ, tial li ankaŭ operacii devis – sur ambulanco oni alveturigadis kaj alveturigadis, Neĉitajlo kaj Volkov ne sukcesadis...
Je la dua horo de tago Ustimenko, incitita pro tio, ke Bogoslovskij plu forestas, dum en la kirurgion oni alveturigis malsanulon kun tia malklara kaj implikita bildo, ke ili eĉ triope – Neĉitajlo, Volkov kaj li – neniel sukcesis ĝin kompreni, telefonis en la akceptejon de Stepanov.
La sekretariino de Eŭgeĉjo Bella transdonis la parolilon al Nikolao Eŭgenjeviĉ.
– Ja eble jam baldaŭ, – per morna voĉo respondis Bogoslovskij.
– Forlasu ĉion al diablo! – tute koleriĝis Ustimenko. – Se necesos – kamarado Stepanov mem levos la postaĵon kaj alveturos.
– Ne eblas, – aŭdiĝis la sama morna voĉo. – Ili min pikas kaj atakas. Nun ili inter si konsiliĝas kaj faras decidon.
– Kian decidon?! – kriis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Vi estas malsana, kaj se la malsankta potenco eltiris vin el la hejmo, do ne por konversacii kun kamarado Stepanov. Transdonu al li la parolilon – mi al li klarigos, kio estas kio kaj pro kio estas kial.
Sed Eŭgeno Rodionoviĉ la parolilon, pro ekstrema okupiteco, ne prenis. Kaj Bogoslovskij, morniĝinte kaj peze lamante, ree direktis sin en la kabineton de kamarado Stepanov por daŭrigo de la idiota interparolo, kiu daŭris dum jam pli ol du horoj. Kuntirante la brovojn, snufante kaj frotante per la grandega polmo la maldekstran flankon de la larĝa brusto, la maljuna doktoro sidiĝis en profundan fotelon antaŭ la tablo de Eŭgeno Rodionoviĉ kaj sen ĉirkaŭvortoj demandis:
– Nu? Pri kio ni ankoraŭ parolos?
Kamarado Stepanov, kunmetinte laŭ sia kutimo la lipojn kiel kokinan postaĵon, estis subskribanta oficajn paperojn – supre, tie, kie devas meti sian subskribon estro. Kaj la pala kaj maljuniĝinta personaristino Gorbanjuk estis foliumanta iun paperujon.
– Nin interesas bankedoj, kiujn aranĝas via profesoro Ŝĉukin, – severe diris Stepanov. – El kiaj monrimedoj? Ĉu privata praktiko? Ĉu li ricevas bakŝiŝojn? Tiuj, kamarado Bogoslovskij, fremdaj moroj...
– Ĉu vi min kiel denunciston vokis? – griziĝante per la vizaĝo, interesiĝis Bogoslovskij. – Do se vi aranĝis enketadon, tiam pri mi la prokurorejo okupiĝu, laŭ la leĝo...
– La prokurorejon la afero atingos, ne dubu, – malvarme voĉis Gorbanjuk, – sed dume ni ne deziras malhonorigi nian malsanulejon kaj...
Bogoslovskij kunpremis la dentojn, por reteni sin de fiorituro, kiu estis jam tute sur la lango. Kaj diris kiel eble plej ĝentile:
– Min malsanuloj atendas. Nun Ustimenko telefonis ĉi tien, – eble, vi forpermesos min al la afero?
– Sed ĉu ni ne por afero vin invitis? – interesiĝis Gorbanjuk.
Tio, ke ŝi foliumadis sian paperujon malantaŭ la dorso de Bogoslovskij, incitadis lin, sed li ree ne cedis al la incito kaj ripetis, ke li urĝe bezonas iri en la malsanulejon, kaj tiun ĉi interparolon eblas daŭrigi ankaŭ poste, en ĉeesto de profesoro Ŝĉukin kaj, certe, de la ĉefkuracisto de la malsanulejo.
Lia vizaĝo iĝis tute griza, kaj ankaŭ la lipoj griziĝis.
– Ni mem scias, kiam kaj kun kiu interparoli, – ree malantaŭ la dorso de Bogoslovskij prononcis Gorbanjuk. – Kaj se ni invitis vin, tiam ni, certe, havas por tio kaŭzojn.
Bogoslovskij pli forte alpremis per la polmo la maldekstran flankon de la brusto. Li retenadis incitiĝon tute ne pro timo kaj, certe, ne pro ĝentileco, pri kiu li ne estis instruita, sed nur tial, ke li komprenis – li malbonfartas, la koro estas tute aĉa kaj necesas elteni, ne allasi tiujn torturantojn al la animo, ne lasi al ili eblon fari al li baton, de kiu li ne restariĝos. Ja la tuta historio ne kostas eĉ duongroŝon, por kio do emociiĝi, kiam la koro povas subite panei? Ĉu ne estas stulte?
Sed tiuj, tute raciaj, rezonoj neniom helpis al li, kiam Eŭgeno Rodionoviĉ denove revenis al la «barelo da vino». Per teda voĉo li ree rakontis la tutan historion de la demando, kies esenco, laŭ lia opinio, konsistis en tio, ke se «donacojn» oni alveturigas senkaŝe, ĝeniĝante pri neniu kaj nenio, do tiam kio okazas «kaŝe», «el la mano en la manon», tion necesas nur imagi...
– Imagi? – kiel bombo eksplodis Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Ja kion viaj animoj bontrovos, tion vi imagu. Per oro oni nin priŝutas, per ringoj kaj briliantoj nin superĵetas, ĉasajn hundidojn sendas. Sur ĉevaltrioj ni veturadas, en ĉampano knabinojn banas. Ĉu konsciencon vi havas? Aŭ tute ne? Jam dum dua horo vi al mi la brakojn elturnadas – ĉu estis la merda bareleto da vino aŭ ne? Estis! Kaj eltrinkis ni ĝin antaŭ la okuloj kaj kun partopreno de via spionino! Ĝis la fundo eltrinkis ĉiujn tri litrojn! Kion ankoraŭ? Ĉu pri Ŝĉukin al vi denunci? Jes, li dume havas monon, li vendis la faman ŝĉukinan bibliotekon, familian, ĉu tio vin interesas? Aŭ vi deziras, ke mi, timigita per tiu trioble damnita bareleto, skribu denuncon, kiel Teodoro Teodoroviĉ monon elskuas el malsanuloj? Vi ne ĝisatendos! Li estas purega kaj honestega homo, kaj ne vi lin insultu kaj kalumniu...
Eŭgeno Rodionoviĉ milde interrompis:
– Vi ne maltrankviliĝu, Nikolao Eŭgenjeviĉ, sed se ekzistas informo – ni ja devas esplori, ĉu ne? Kaj sakrajn vortojn vi vane dum ofica tempo uzas. Inna Matejevna estas damo, ni konversacias kun vi bondezire, al vasta publiko tiun fakton, malgraŭ ties abomena esenco, ni ne elportas...
– Dume ne elportas! – rimarkis Inna Matejevna. – Sed mi ne estas certa, ke ne elportos. Ĉio dependas de via sincereco...
Plue Bogoslovskij ne distingis, tiel akre kaj dolore premiĝis lia koro. Certe, li devus peti tiun kuracilon, kiu helpadis al li lastatempe en tiaj okazoj, sed peti kuracilon – signifis peti indulgon, mizerikordon kaj, dio savu, kompaton. Kaj al tia ago Nikolao Eŭgenjeviĉ ne kapablis.
– En tiu okazo, se tio neniam ripetiĝos, – aŭdis li zumadon de Stepanov. – Ĉar vino estas speco de koruptaĵo.
– Kaj floroj? – kriis Bogoslovskij, superante la ĉiam pli akran kaj borantan doloron en la koro kaj penante ne rimarki, kiel renkonten al tiu doloro, de la dorso, el sub la skapolo, malrapide eniras tranĉilo, tiel malrapide, ke lia vizaĝo kovriĝis per ŝvito. – Kaj floroj? – ripetis li, ekster si pro sentataj moralaj, sed ne fizikaj suferoj – tiujn li ja scipovis superforti. – Se al kuracisto-resanigisto, bele esprimante, al resanigisto de suferantoj, oni alportis bukedon da floroj, tiam li...
– Kion li? – afereme rapide demandis Eŭgeno Rodionoviĉ kaj, ne ricevinte respondon, ripetis la demandon, plu subskribante per sia trejnita parafo diversajn etatajn kaj pagajn listojn. – Do kion li?
En tiu momento Gorbanjuk ekkriis, kaj tiam Stepanov ekvidis, ke Bogoslovskij estas mortanta. Fleksiĝinte en la fotelo malantaŭen, la maljuna doktoro estis ronkanta, kaj lia mano estis gratanta la oficiran tunikon, dum lia granda kapo ĉiam faladis malantaŭen, kaj la peza, morna, kamparana vizaĝo estis kovriĝanta per flaveco, kies senco estis sendispute klara eĉ por tia medicina senklerulo, kiel kamarado Stepanov E. R.
Salte ekstarinte, tiel ke kun bruo falis lia turnofotelo, li ĵetiĝis al Nikolao Eŭgenjeviĉ, kriante samtempe al Gorbanjuk, ke ŝi voku kuraciston. Sed ŝi jam ne estis en la kabineto, kaj nenie estis iu ajn, kiel ŝajnis al Eŭgeno, nenie kaj neniu, krom ili du – la grandega Bogoslovskij kaj la penanta kapti lian pulson, timiĝinta ĝis sveno iu, en la pasinteco Eŭgeno Rodionoviĉ Stepanov.
Ne, la pulso ne estis. Aŭ estis? Ĉiuokaze, kiam en la kabineton de la ĉefa estro de sanprotektado enkuris iu okazinta hazarde proksime bulpieda, sed lerta kaj energia vilaĝa kuracisto kaj post li Inna Matejevna kun injektilo kaj ampoloj, – ĉio estis tute kaj por ĉiam finita. Tiom finita, ke jam la silento venis, tiu glaciiganta la animon silento, kiu akompanas nur morton.
Gorbanjuk, iom poste, konforme kun la malgaja evento, kaj eble, eĉ sincere – ŝiaj nervoj tiutempe estis, kompreneble, sufiĉe streĉitaj – eligis mallongan gorĝan ploron. Kaj la sterilizilo kun la injektilo elfalis el ŝiaj manoj, tre probable, ke ĝuste elfalis, sed ne ŝi ĝin faligis...
La vilaĝa kuracisto surmetis la sterilizilon sur la tablon.
Eŭgeno Rodionoviĉ forturniĝis al la fenestro, timante hazarde ekvidi la malvivan vizaĝon de Bogoslovskij, timante aŭdi, timante ne nur la estontecon, sed ankaŭ la venantan momenton.
La kabineto ĉiam pli kaj pli pleniĝadis per homoj, ĉiuj ĉi tie konis, estimis kaj ŝatis la maljunan Bogoslovskij-on, ĉiuj, kun relative maloftaj esceptoj: alveturintaj el la regiono kuracistoj, helpkuracistoj, eĉ Lorje, ial en palto, Vetĉinkina kun sandviĉeto en la mano, ploreganta Bella kunvenis ĉi tie nesciate por kio – palaj, perdiĝintaj, ne sciantaj, kion fari plu...
Nur en la malsanulejo neniu kaj nenion sciis.
Planitan por hodiaŭ al operacio kaj iomete timantan zooteĥnikiston Kozmin-on vizitis Vladimiro Atanazijeviĉ, karesis per la gesto de Bogoslovskij la junulon al la ŝultro, diris, kiel diradis Nikolao Eŭgenjeviĉ: «Singarde kaj strikte, rapide kaj sendolore ni ĉion faros!» Li ridis kun li iomete, mallaŭdis pro la malkuraĝo. Kaj koleris iom: kio okazis al la maljunulo, vere, ja li mem mallaŭdadis tiujn kirurgojn, kiuj sen sufiĉaj kaŭzoj prokrastas operaciojn, kiel li insultadis tiujn, kiuj ne indulgadis la psikon de la malsanuloj?
Kaj la fremda vilaĝa kuracisto, la bulpieda eskulapo, spertinta kaj koton de kamparaj vojoj, kaj militan malfeliĉon ĝis Berlino mem, kaj ĉion tion, kion spertis Bogoslovskij, kuntirante la brovojn pro retenataj lamentoj, plenigantaj la kabineton, pro sia propra mallerteco, singarde kunmetis sur la brusto de Nikolao Eŭgenjeviĉ liajn belegajn, trafarintajn tiom da afero, potencajn, lertajn, ĉirkaŭkreskitajn per lanugo manojn.
La manojn kun mallonge tonditaj ungoj, kun maldikiĝinta pro konstanta lavado haŭto, lacajn, elturmentitajn kaj samtempe neniam cedintajn manojn.
La ankoraŭ junajn manojn de la maljuna homo, junajn, eble tial, ke li neniam prizorgadis ilin, kaj ne donadis al ili ripozon.
La manojn, per kiuj eblis ankoraŭ kaj endis «eltiradi» homojn el trans tiu sojlo, kien hodiaŭ foriris poreterne li mem, Nikolao Eŭgenjeviĉ Bogoslovskij.
La manojn, kiuj povis instrui ankoraŭ longe, la manojn de majstro, kreanto kaj faranto.
La manojn de granda laboristo.
La manojn, kiuj laborus ankoraŭ longe, se ne okazus la bareleto da vino.
– Tridek ses mil operacioj, – mallaŭte diris Bella. – Li mem hodiaŭ rakontis. Kaj eĉ ŝercis: «En rondaj ciferoj...»
Eŭgeno Rodionoviĉ flanke eliris el sia kabineto en la akceptejon. Tralegis kelkfoje la afiŝon pri tio, ke «ĉe ni oni ne fumas», kaj diris al Inna Matejevna, kiu ial same troviĝis ĉi tie – pala, tremeradanta, pereanta pro timo kaj malfeliĉo:
– Jen kiel. Vivis homo kaj nun ne vivas. Kaj kia homo: tridek ses mil operacioj. Eĉ se li laŭ maljunula kutimo troigis...
– Ĉu tio gravas! – ekkriis Inna Matejevna.
Li ĵetis al ŝi senokulan rigardon – per la okulvitroj.
– Ni intencis proponi al li kumuladon, – aŭdis ŝi, – ĉu vi komprenas? Ni parolis kun li pri tio, ke li prenu sur sin ankoraŭ la postenon de la ĉefkirurgo de la regiono. Ni deziris anstataŭigi Neĉitajlon, ĉar...
La pordo larĝe malfermiĝis, eniris brankardistoj kun brankardo, poste, en sia flota uniforma palto, glitante per la bastono sur la pargeto, kvazaŭ blinda, iris Ustimenko. El ie vipis trablovo.
– Se mi povus al li helpi, mi fordonus duonvivon, – per ŝiriĝanta voĉo, mallaŭte diris Eŭgeno. – Ĉu vi komprenas? Sed al kio ni povas helpi? Ĉu nur al tio, ke oni nin finos?
Ŝi silentis.
– Ne nur min, sed ankaŭ vin, – per glata voĉo aldonis Eŭgeno. – Vi estas personaristino, kaj vi ĉeestis, eĉ se vi ĉion negos. Ekzistas atestantoj. Kaj mi jam vin ne indulgos, ne, eĉ ne petu.
Ŝi ree nenion respondis.
– Ni iru tien, estas maldece! – ordonis li.
Ustimenko tiutempe penis malfermi la duan klapon de la pordo el la kabineto de Stepanov en la akceptejon. Du fortegaj brankardistoj atendis – Nikolao Eŭgenjeviĉ estis kovrita per littuko.
– Tiel ne eblas malfermi, – nelaŭte diris Eŭgeno Rodionoviĉ, – tie supre estas tia aĵo. Espanjoleto. Ĉu vi aŭdas, Vlaĉjo?
Zemskov estis dormetanta, kuŝante sur la flanko. Ronĝita de la malsano, lia vizaĝo havis tute saman koloron, kiel la flaveta kusentego, sed la spirado ŝajnis al Ustimenko facila, kaj la pulso estis bone plenigita, eĉ mirinda por tiu stato, en kiu troviĝis Platono senfine longe.
– Ĉu tio estas vi? – per susuranta voĉo demandis Zemskov.
– Mi ja estas mi, sed kiu estas mi?
– Ĉiam vi kontrolas, – serioze kaj malfacile, sed klare prononcis Zemskov. – Vi estas Ustimenko Vladimiro Atanazijeviĉ...
Li iomete ripozis.
– Nevo... de Aglaja Petrovna... Ĉu diri plu?
Liaj okuloj brileris per kontento, eĉ feliĉo.
– Ni silentu, – diris Ustimenko.
«La unua miraklo de Sainjan, – preskaŭ kun envio pensis li, fiksrigardante al Zemskov, kiu, laciĝinte, ree fermis la okulojn. – Ĉu estis facile? Ĝibo, monstra senfortiĝo de la nervosistemo, preskaŭ kadavro – kaj jen li parolas, pensas, legas. Kiom da fortoj bezonis Vagarŝako, kiom da leteroj kaj telegramoj li dissendis al ĉiuj finoj de la Sovetunio, kiom da sia neriĉa mono elspezis por senfinaj interparoloj per interurbaj telefonoj, kaj jen Zemskov eĉ iras, skribas, rememoras, memoras. Kaj Vagarŝako, neniam trovanta tempon eĉ por tondi sian hararon, elturniĝas vizitadi Zemskov-on eĉ nokte. De kie tio? Eble, en li vere estas la eterna vivo de Aŝĥen Ovanesovna? Sed tio eĉ ne estas ŝia sango?»
Platono ree moviĝis, tiris sin.
– En la domo de invalidoj, aŭ kiel... ĝi nomiĝis...
Li ĉiam maltrankviliĝis, rememorante nomojn, – li deziris esti preciza, montris sin la kutimo al konspira laboro, ĉiama streĉo de tiuj militaj jaroj.
– Ne gravas...
– Sed mi ŝin memoras. Barbara Rodionovna Stepanova, tion al ni brankardisto diris – oĉjo... oĉjo Saĉjo... Ŝi al ni venadis, geologo, ĉu tiel?
– Tiel, – diris Ustimenko, – tute ĝuste.
Zemskov rigardis al li kun jubilo: li ĉiam tiel rigardis, kiam ne dubis pri si.
– Ankaŭ ĉi tie estadis Barbara Rodionovna. Sed ĉesis. Kial?
– Ŝi ja estas geologo, verŝajne estas en ekspedicio.
– Probable. Sed kial ŝi tie estadis? Por kio tion bezonis ŝi, juna kaj sana? Vi ja komprenas, kio estas ni ĉiuj kune, tiaj, kiel mi?
Li ree treege laciĝis kaj eĉ sufokiĝis.
– Ankaŭ Barbara Rodionovna komprenas, – nelaŭte diris Ustimeno, – ŝi la militon trairis kiel medicinisto.
Platono suspiris, kvazaŭ konsentante. La malsanuloj en la ĉambro dormis, estis dormohoro post tagmanĝo. Kaj Ustimenko kun Zemskov parolis tiel mallaŭte, ke neniu aŭdis ilin.
– Ankaŭ Aglaja Petrovna alveturis, – ree eksusuris Zemskov, – same vizitis min. Jen kiam mi definitive leviĝos, mi skribos en la registaron pri ŝiaj heroaĵoj. Persone al kamarado Stalino skribos. Mi ja scias, ĉion scias. Kie ŝi estas nun?
– Intencas ripozi...
– Kial ĉiam ripozi!.. Kiom da tempo post la milito pasis – sed ŝi plu ripozas. Tia homo devas labori, estri nun, sed ne ripozi. Se ni ĉiuj ripozados, kiu laboros?
– Vi ankoraŭ havos tempon, – kun kaŝita amaro diris Ustimenko. – Kien vi hastu? Vi, bravuloj, sufiĉe laboris, povas nun ankaŭ ripozi en lito...
Ili iom silentis.
Poste Zemskov demandis:
– Kaj kial doktoro Sainjan diras, ke tute ne li min savis? Sed kvazaŭ leningrada profesoro, iu fama... Mi ne komprenas – ĉu alveturis ĉi tien tiu profesoro?
– Ne, Sainjan korespondis kun li pri vi. Radiografaĵojn al li sendadis. Nu, kaj tiu konsiladis...
– Ĉu vere! – miris Platono. – Kiaj elstaraj personoj en nia lando vivas. Kia estas la familinomo de la profesoro?
– Babĉin, – diris Ustimenko. – Isaako Savelijeviĉ.
– Bone. Kaj kun la antaŭnomo kaj la patronomo mi skribos leteron. Kiel necesas alparoli: ĉu «Kamarado profesoro» kaj poste jam la antaŭnomo kaj la patronomo – I. S.?
– Kiel via animo deziros, – diris Ustimenko, – en tio ne eblas konsili. Li jam scias, ke ĉio pasis sukcese kaj bone. Sainjan kun li ĉiam korespondas...
– Ĉu la profesoro mem persone skribas? Aŭ tie li havas personaron – sekretariojn, komisiulojn, adjutanton?
Ustimenko ridetis.
– Kiom da klopodoj pro la aĉa splito, terure! – diris Zemskov. – Mi eĉ ĝeniĝas...
Poste Ustimenko vizitis Puzirjov-on, vizitis, kiel tion farus Bogoslovskij, malgraŭ terura malfacileco de tiaj vizitoj. Vizitis malgraŭ tio, ke li jam preteriris la ĉambron, en kiu estis finanta sian vivon la eksa gvardia kapitano. Vizitis malgraŭ tio, ke li mem apenaŭ tenis sin sur la piedoj.
– Nu, kaj kio, – diris li al Puzirjov, – kio estas neordinara, se doloras? Ne povas ne dolori post tia operacio! Ĉu vi imagas, malklera homo, kiom oni al vi eltranĉis? La ĉefa afero estas, ke malestas prisemado, ĉio estas pura ĉirkaŭe. «Doloras!» – mokimitis li. – Necesas toleri, nenio fareblas. Al vi ankaŭ Bogoslovskij diris, ke tio ne tuj pasos...
Puzirjov senmove rigardis al Ustimenko. Sed en liaj okuloj jam ne estis tiu neelteneble angora esprimo, miksita kun teruro, kiun Vladimiro Atanazijeviĉ rimarkis, malfermante la pordon. Male, Puzirjov ŝajnis nun iomete konfuzita.
– La eksa estrino de la popoleduka departemento min vizitis, – diris li, kvazaŭ direktante la konversacion al alia temo. – Ridinde, vere. Mi estis sovaĝulo en la lernejaj jaroj, terura huligano. Oni forpelis min trifoje el la meza lernejo. Nur kun ŝia helpo mi finis mian malgrandan kleriĝon. Ŝi estas Ustimenko same, kiel vi. Ĉu ŝi ne estas parencino por vi?
– Iugrade.
– Mi ĝuste tiel pensis, – diris Puzirjov, misformante la vizaĝon pro doloro kaj ĝeniĝante pri tio, ke al li doloras. – Ankoraŭ mi memoras, kiel ŝi, tio estas via parencino, mian forpasintan panjon konsoladis, – diris, Valerio Ĉkalov[101] ne estis ekzempla knabo en la fora infaneco. Kaj la panjo diris, ke tiaj ekzemploj apenaŭ estas pedagogiaj...
Li por nelonge eksilentis kaj subite demandis:
– Kaj Bogoslovskij kial ne vizitas?
– Malsanas Nikolao Eŭgenjeviĉ, – rapide respondis Ustimenko, respondis tiel, kiel respondus en tia okazo, probable, Bogoslovskij mem, – kun la koro li havas problemojn, laciĝis lia koro, kaj la jaroj estas nejunaj...
– Sed ĉi tie oni diris...
– Por kio do kredi al onidiroj, – suspiris Vladimiro Atanazijeviĉ, leviĝante. – Oni babilas ajnaĵojn. Ĉiuj kutimiĝis, ke Bogoslovskij ĉiam estas en la malsanulejo, eĉ se estas mem malsana. Nu, kaj nun...
– Ĉu nun li pli bone fartas?
– Ĉu nun? Nun pli bone. Sed li ankoraŭ kuŝos. Li bezonas kuŝi...
En la koridoro Ustimenko staris iom: tiel subite ekturniĝis la kapo kaj aŭdiĝis fajfado en la oreloj, ke li ektimis – li falaĉos ĉi tie, ĉe la posteno de la deĵoranta flegistino. Sed li ne falis. Ektrenis sin al malfermita fenestro kaj elŝoviĝis, kvazaŭ ekvidis ion rimarkindan, sed fakte por spiri. «Ĉe rentgenterapio la ĉefa estas estado en freŝa aero».
«Kaj probable – kvieto kaj paco!» – pensis li. «Liber' kaj paco», kiel eldiris foje la neforgesebla Nina Leopoldovna.
Hejme, kiam li venis, ĉiuj, kvazaŭ spite, ĉeestis. Ĉiuj ial opiniis, ke lin necesas de io distradi kaj per io amuzadi. Sed li deziris solecon. Li nepre bezonis resti sola. Ajnkoste, sen ĉiaj distroj kaj amuzoj. Kaj neniu tion komprenadis, eĉ la saĝa onklino. Kaj li ne scipovis reteni sin nun kaj, kiam komenciĝis ordinara en tiuj ĉi tagoj konversacio, ne retenis sin kaj konsilis al ili veturi al la sanatorio senprokraste.
– Nu, kaj vi?
– Ĉu mi estas etulo? Senhelpa? Ne povos min prizorgi? La biletoj ja estas uzendaj, por ili vi monon pagis. Kaj vi, finfine, estas senhejmaj, tio ja ne estas vivo ĉi tie. Dum tie estas naturo, printempo, diversaj odoroj. Filiko, aŭ kiel ĝi nomiĝas?
Ustimenko kompatinde, ne en sia maniero, ridetis. Tiel li neniam ridetadis. «Li estas tute eluzita, – pensis Aglaja Petrovna. – Elturmentita».
– Finfine, ŝi ankaŭ ĉi tie spiras aeron sufiĉe, – per nedifinita voĉo prononcis Rodiono Metodjeviĉ. – Unĉansko ne estas industria centro.
Stepanov estis trinkanta teon el pladeto, kiel ŝatis avo Metodo. Li tenis la pladeton per tri fingroj, iel mirinde lerte, kaj ĝuis. Kaj sur lia bruna vizaĝo estis esprimo de kontento kaj plena trankvilo. Ankaŭ li estis maljuniĝanta. Nur sola onklino ne maljuniĝis per sia esenco, restis, kiel en la juneco.
– Stulte! – diris ŝi, ekfumante.
– Senlime stulte! – konsentis Vladimiro Atanazijeviĉ.
– Ne arogantu, – ordonis ŝi, – mi vin edukis.
– Kaj edukis moralan kriplulon...
Ŝi fiksrigardis al li. Li ree enpensiĝis, kvazaŭ kaŝiĝis de ĉiuj. Lia vizaĝo iĝis nepenetrebla, tia vizaĝo ĉe li okazadis en la juneco, kiam li ne allasadis al si kompatantojn. Ĝuste tia li estis, kiam li eksciis pri la pereo de la patro en la fora hispana ĉielo. Kaj ankoraŭ dum la milito, kiam ili renkontiĝis en la moskva hospitalo.
Kiel strange – li jam grizhariĝas.
Ĉu ŝi povis imagi al si Vlaĉjon – grizhara?
Eble, ŝi vere forveturu?
Okazas tiaj tempoj, kiam homo bezonas esti kun si mem kaj nur kun si mem. Aŭ ankoraŭ kun tiu, kiu al li estas pli bona, ol li mem?
Kun kiu do?
Kiu estas por li pli proksima, ol ŝi, Aglaja Petrovna?
– Vladeto! – vokis ŝi.
– Ĉu? – kun ĝentila preteco respondis li.
– Sed eble, tio estas la radiado? Eble, vi ĉesos?
– Bagateloj, onklino, – ree kaŝiĝis li.
– Sed ne povas ja sola homo...
– Povas, – ne aŭskultante ŝin, lace respondis li. – Povas. Ĝuste en tio estas la afero, ke povas.
Pro tabaka fumo li sentis naŭzon, sed li tamen fumadis: ja tio estis ia amuziĝo – moligi tabakon, blovi en cigaredingon, bruligi alumeton. Kaj eblas rigardi al ringoj, kiujn li ellernis fari el fumo. «Eblas» – stulta vorto. Jen «necesas» – estas vorto bona, difinita, esprima. «Bezonatas», – diradis Nikolao Eŭgenjeviĉ. «Bezonatas transfuzi sangon. Bezonatas sen prokrasto». Ĝenerale, ĉio ĉi ne havis signifon.
Sub interparoloj de la onklino kun Rodiono Metodjeviĉ li skribis sur paperfolio: «Malvigleco de penso. Idiota sento, kvazaŭ nenio havas signifon. Hebeteco. La kapo estas plenŝtopita per segaĵoj. Hebeta obstino, aŭ obstina hebeteco».
– Ĉu ni al vi malhelpas? – demandis Aglaja Petrovna.
– Ĝis larmoj, – respondis li. – Mi ja deziras, ke vi foriraĉu en tiun sanatorion, pro egoismaj konsideroj. Mi ja estas egoisto, rigoristo, turmentanto kaj ĝenerale porko...
– Kaj porkaĵo, inter alie dirante, hodiaŭ en la bazaro ree plikostiĝis, – informis avo Metodo, starante en la pordo. – Sesdek rublojn oni postulas. Mi al li – kaj ĉu baton al la orelo vi deziras?
Li same eksidis trinki teon.
Ustimenko skribis:
«Bonega subpremanta rimedo. Eble, ankaŭ tio estas pozitiva eco aŭ kvalito de surradiado? Supozeble – se mi vere estus malsana, tiam la hebetecon, en kiun min metas la rentgenterapio, probable eblus opinii faktoro pozitiva. Malpli da malgajaj meditoj, malpli da timo pri morto, malpli da tuta tiu mizera galimatio en la senco – aĥ, folioj, mi vidas vin lastfoje, aĥ, blua ĉielo...»
Malantaŭ lia dorso la admiralo subite deklaris:
– Ne povas ja mi veturi en la sanatorion, ne vizitinte la junpioniran domon. Necesas iri, rigardi – kiel tie estas kaj kio.
Informinte, ke li baldaŭ revenos, Stepanov malaperis – ekiris kontroli, kiel enloĝiĝas la junpionira klubo en la eksan palaceton de la Heroo de Sovetunio. Avo Metodo estis kuiranta en la kuirĉambro fritaĵon el porkaĵo – li ellernis per observado la arton de Paŭla. Vladimiro Atanazijeviĉ ŝajnigis, ke li pensas pri siaj skribaĵoj, – paroli li tute ne povis. Onklino Aglaja ekdormis sur la lito. Tio nun ofte al ŝi okazadis – meze de tago ŝi subite treege laciĝadis, paliĝadis kaj kuŝiĝadis.
La admiralo revenis tre kontenta. La pioniroj kaj lernejanoj renkontis lin «varme», kiel li esprimis. Kun ili, laŭ vortoj de Stepanov, «konturiĝis interkonsento pri kreo de junpionira marista klubo». Ĝenerale, li estis tute feliĉa. Kaj ĉe la fritaĵo el porkaĵo, pro kies sola odoro Ustimenko sentis pezan naŭzon, ili ĉiuj paroladis, paroladis, interrompante unu la alian, ĉiuj, krom Vladimiro Atanazijeviĉ.
Vespere li tamen sukcesis elpeli ilin. Tiu venko kostis al li multe, sed li venkis, mensoginte, ke ekde la nuna tago li mem kuŝiĝas en sian malsanulejon. Transdonaĵojn li ne bezonas. Ekstremokaze li telefonos al avo Metodo, tiu ne rifuzos...
– Pri kio vi parolas, – diris la avo, – mi ĉion faros, en la bazaron tuj kuros, kuiros kion necesos – kiselon, kompoton...
Lin estis pleniganta alta sento de propra neceso, kaj li eĉ ĉesis drinki lastatempe, asertante, ke «hodiaŭ eĉ sobrulo ne povas regi la mastrumadon, ne nur ia ebriulo!»
Taksio al la sanatorio «Nikolskoje» elveturis el la korto je la deka horo. Hebeisen, avo Metodo kaj Ustimenko svingis al la forveturantoj de sur la perono. «Pinaro, – rememoriĝis al Vladimiro Atanazijeviĉ, – al Natanjo tie estos bone». Ĝuste pri tiu ĉi sanatorio iam parolis Vera.
– Nun restis tri juna homo, – diris Hebeisen, kiam ili revenis en la kuirĉambron. – Tri junularo. Eblas iomete diboĉi?
Kaj ekridis per malnatura rido.
Ustimenko eĉ per la dentoj grincis pro malamo al si: ĉio nun ŝajnis al li malnatura, banala, turmentanta... Dum ĉirkaŭ dek minutoj li sidis en la kuirĉambro sen ajnaj pensoj kaj ekiris en la malsanulejon.
Hejmen li en tiu nokto ne revenis – oni sternis por li en la kuracista ĉambro, sur tiu sofo mem, sur kiu dormadis iam Nikolao Eŭgenjeviĉ. Bogoslovskij dormadis atente, kaj tiam en la tuta malsanulejo estis trankvile, trankvile, kiel povas esti trankvile en malsanulejo, aŭ, pli ĝuste dirante, – fidinde. Kaj tiu ĉi lampeto mem sub kloŝo el griza papero lumis al Bogoslovskij. Kaj sian tunikon li pendigadis sur tiun ĉi hokon mem. Tamen, ĉi tie tute ĉio estis ligita kun Bogoslovskij, nur li mem nun ne estis.
Vladimiro Atanazijeviĉ skuis la kapon, por pensi pri nenio, kaj komencis prepariĝi al dormo. Tiu proceduro okupadis nun ĉe li sufiĉe grandan tempon. Kaj ne satdormi li neniel rajtis, ĉar Bogoslovskij-on iugrade devis anstataŭi ankaŭ li. Certe, ĉiuj kirurgoj faradis, kion povis, sed nur post la morto de Nikolao Eŭgenjeviĉ evidentiĝis, kiel multe li laboris.
Kaj nun Ustimenko devis satdormi nepre, ĉar por morgaŭ estis fiksitaj operacioj kaj aboli ilin li ne povis. Sed sendormeco estis alŝoviĝanta, damnita, ĉiutaga, konstanta – eble, tial, ke li atendis ĝuste ĝin, sed ne dormon?
Malvarmiĝadis la piedoj, li plenigadis varmobotelon per bolakvo foje, kaj ankoraŭ foje, kaj ankoraŭ. La piedoj ne varmiĝadis – la damnitaj piedoj, malhelpantaj dormi, piedoj-malamikoj!
Aŭdiĝadis klakado en la orelo, poste la klakado iĝadis proksima mitrala pafado, la mitralon anstataŭadis ritmaj, obtuzaj, pezaj batoj, kun tio li same devis lukti: li jen alpremadis la orelon per kuseno, jen fermadis ĝin per litkovrilo, jen ŝtopadis per vato. La damnitan, idiotan, al neniu necesan orelon, kiu malhelpadis al li satdormi, kiu voradis lian nokton, lian ripozon antaŭ laboro!
Kaj al li naŭzis, «naŭzegis», kiel diradis avo Metodo, tromanĝinte nefinbakitan panon.
Nu, kaj poste – rampanta, malrapida, senfina nokto, damnita damno de lia nuna maniero – ne de vivo, ne, sed de ekzisto!
«Mi deziras dormi! – kvazaŭ eĉ sorĉadis sin Ustimenko. – Dormu do, dormu tuj, senprokraste! Vi devas, bezonas koncentri viajn fortojn kaj devigi vin ekdormi. Vi ja estas sana viro, do dormu, kial vi ne dormas, ŝtipo!»
Kaj petadis nesciate de kiu:
– Se mi dormus!
Luminalo premadis liajn okulkavojn, konfuzadis pensojn, transformadis lin en kretenon kaj degenerulon, kiel ŝajnis al li, sed dormo ne estis. Anstataŭ dormo estis iaj «perturboj», kiel diradis Bogoslovskij, mergiĝo en neekziston, kvazaŭ en abismon. Neekzisto, tranĉita per pecoj, salato el neekzisto, miksaĵo – kaj hieraŭ, kaj antaŭhieraŭ, kaj hodiaŭ...
Al li ŝajnis, ke li dormis longe, sed pasis nur ses minutoj. Li ne kredis al la horloĝo, sed ĝi estis funkcianta. Li ne kredis al siaj okuloj, alportis la ciferplaton al la lampeto mem. Kaj, sakrinte, ree dronis en malklara abismo precize por tri minutoj. Tiam li ekfumis, decidinte forgesi, ke necesas ekdormi, decidinte trompi sian malsanon, sin mem, la timon antaŭ sendormeco.
Se ne estus obtuziĝo pro la dormigilo, li estus tute freŝa. Sed eble, li entute ne bezonas dormon? Eble, li rezignu dormon? Sed kia li estos en la operaciejo?
Je la kvara horo post la noktomezo li sidis ĉe la tablo kaj skribis:
«Mi imagas, kian lavakvon elverŝos sur min miaj supraj kaj kun tio akademiaj kolegoj, se mi sukcesos elsalti kun referaĵo – raporto pri tiu ĉi gaja temo. Mi imagas, se eĉ nun mia Ŝĉukin pri mi incitiĝas kaj asertas, ke tuta afero estas en eluzitaj nervoj. Kaj tion diras saĝulo Ŝĉukin. Eĉ estas interese, kiel oni nomos kontraŭscienca mian raporton, kiel oni atakos min kune pro tio, ke ĉio ĉe mi estas subjektiva. Kaj kiel oni prifajfos, eksiblos, ekhurlos pri tio, ke mi fortimigas malsanulojn de rentgenterapio. Sed kion vi faris, altestimataj majstroj de kuraca radio, por liberigi malsanulojn disde tute nenecesaj flankaj efikoj de tiu skalpelo? Rutino kaj anima impertinenteco: ili ne diserigas kampojn, arogas surradii en ambulatoriaj kondiĉoj, malsanateston ne donas, se kun la sango ĉio estas en ordo».
Tamen, ankaŭ ĉi tie li kalumniis siajn kolegojn pro la abomena karaktero, al kies malhelaj fortoj helpis liberiĝi la sama surradiado. Ne tiom ili estas malbonaj, kiam ili aŭdas ion indan, valoran, utilan en ilia praktika agado. Plurfoje en sia vivo li havis okazon esti atestanto de tio, kiel vigle interflustranta aŭskultantaro subite, kvazaŭ iĝinte unueca organismo, eksilentadis kaj enskribadis: por vunditoj, por malsanuloj, pli rapide, pli ĝuste, nenion ellasante, kiel tio okazis, ekzemple, dum la milito en la floto, kiam oni aŭskultis la simplajn rekomendojn de Nikolao Eŭgenjeviĉ Bogoslovskij.
– Ne, insulti ne taŭgas! – diris al si Ustimenko kaj ree komencis metode kaj skrupule enskribi ĉiujn siajn hodiaŭajn analizojn kaj subjektivajn sensaĵojn, ree deviginte la lacan cerbon labori super la tute ne perfekta pri akurateco taglibro, komencita jam en la unua tago de la surradiado.
Taglibro!
Eĉ kajeron akiri por si li ne trovis tempon – «sciencisto», aroganta insulti aliajn.
Enskribinte ĉiujn siajn observojn, Vladimiro Atanazijeviĉ gargaris la buŝon per akvo kun sodo kaj atendis, apoginte la vizaĝon per la polmoj, en espero, ke li subite ekdeziros dormi. Kaj dormi li vere terure ekdeziris, sed tio ankoraŭ nenion signifis, tielaĵoj okazadis. Ĉi-foje same: tuj kiam li, hastante, kuŝiĝis, dormo elvaporiĝis.
La dormo malaperis, ĉar Ustimenko subite komprenis, ke li neniam plu vidos Barbara-n, malgraŭ ĉiuj liaj artifikoj. Li devis forlasi esperon, la senesperan esperon. Sed tamen: ja ŝi alveturis al la patro kaj Aglaja, kvankam, kiam Ustimenko forestis. Li fojfoje venadis hejmen en plej nekutima tempo, kaj ja povis okazi, ke ŝi ĝuste en tiu minuto decidis viziti la siajn.
Sed nun ŝi jam ne vizitos.
Neniam.
Nun, post Nikolskoje, Aglaja kaj Rodiono Metodjeviĉ ekloĝos en lia loĝejo, kaj li loĝiĝos en tiun ĉambron, kie loĝis Bogoslovskij. En apartan ĉambron. Tie li vivados per sia fraŭla vivo. Kaj infuzados teon en la tekruĉo de Bogoslovskij, kaj trinkados el lia trinkpoteto. La gemaljunulojn logas la sudo. Stepanov delonge minacas, ke li forveturos al la Nigra maro. Barbara, certe, deziros labori pli proksime al la patro. Kaj ĉiuj ili forveturos, kaj li restos. Kaj, kiel hundo, tute kiel hundo, li ĝisvivados sian malsukcesan vivon.
Ree aŭdiĝis tamburado en la orelo, kaj li eksidis, sakrante, sur sia sofo. Sed la hundo ion rememorigis al li, ion facilan kaj gajan, ion bonan kaj gravan. Hundo – kiel rilatas hundo, kia, al diablo, hundo?
Sed hundo tamen estis.
Malrapide, malrapide, el obskuro de la konscio, obtuzigita de luminalo kaj tabako, de duonsonĝo kaj duonrealo, de sendormeco kaj malfeliĉo, aperis la leciono de anatomio de doktoro Tulpius, la instituto Seĉenov kaj la trikolora hundo Ŝarik.
– Ŝarik, – kvazaŭ kontrolante sin, kun rideto prononcis Vladimiro Atanazijeviĉ, – tute ĝuste – Ŝarik. Trikolora.
Kaj la voĉo de Postnikov rememoriĝis al li – la glacia voĉo de malkontenta Ivano Demetrijeviĉ:
– Post tio, kion vi faris kun la animalo, vi ĉi tie la hundon ne resanigos. Eble nur en hejmaj kondiĉoj...
Ŝarik apenaŭ povis rampi en tiu vespero. Ĝi ĉiam lekadis la suturojn, forte, sufere tremis kaj, certe, nenion manĝis kaj trinkis. Studento Ustimenko alveturigis la hundon hejmen al onklino Aglaja kaj telefonis al Barbara, por ke tiu tuj venu. Li ja nur ordonadis al ŝi – alie lia moŝto, estonta Pirogov, kun ŝi ne parolis. Li eĉ krietadis al ŝi – rekte en ŝiajn humilajn okulojn.
La hundo estis mortanta.
Kaj ĝemadis per homa voĉo. Vlaĉjo ion varmigis al ĝi, iun bonan manĝaĵon, kaj almiksis tien krudan ovon. Ŝarik flaris kaj abomene retropaŝis.
«Ĉi tie medicino, ŝajne, devas transdoni siajn funkciojn al ĉerkisto, – pensis studento Ustimenko per malnova frazo el iu artikolo. Kaj kun malamo ĵetis oblikvan rigardon al la „Leciono de anatomio“. Kun kolera malamo. – Provu lumi al aliaj, se vi eĉ hundon ne povas kuraci. Bruli mem estas facila afero, sed resanigi hundon...»
...Kiam eniris Barbara, li plu sidis super Ŝarik kaj estis enŝovanta en sian buŝon malvarman terpomon.
– Hundeto, – kriis Barbara, – kia hundeto! Ĉu vi ĝin por mi aĉetis? Donace, Vlaĉjeto?
Li ja al ŝi nenion kaj neniam donacis. Ja li estis okupita pri superaj aferoj, la plej altaj. Kaj kiam Banjo ŝrikis pro feliĉo, li trovis nenion pli bonan, ol riproĉi ŝin, ke ŝi ne kriaĉu.
– Ĉu ĝi estas malsana? – ree ekbabilis Barbara. – Ĉu vi ĝin kuracas? Vlaĉjeto, resanigu ĝin por mi, mi petas, kara...
Kaj tio, ke li tute ne donacis al ŝi la hundon, neniom ĉagrenis ŝin: ŝi komprenis – li ne sukcesos sen ŝi, kaj tio iĝis la ĉefa donaco. Ŝi al li necesas – jen kio ĝojigis ŝin senmezure, senfine. Sed li, idioto, ankaŭ tion ne komprenis. Li estis okupita kaj diris al ŝi seke, el la alto de sia grandeco:
– Mi fortranĉis al ĝi grandan pecon de la intestaro. Kaj ankoraŭ ion mi devis fari al ĝi. Sed ĝi lekas miajn manojn kaj rilatas al mi kamaradece. Plej probable, tio estas la sola viva estaĵo, kiu opinias min kuracisto.
– Sed ĉu mi ne opinias vin kuracisto? – ofendiĝis kaj miris Barbara. – Mi?
Sed li ne aŭskultis. Aŭdis, sed ne aŭskultis. Li neniam aŭskultis – ofendiĝema, orgojla, memkontenta meleagro. Kaj ne aprezis, ne ekstazis pro feliĉo, kiam ĉe tagiĝo aŭ en profunda nokto en la kliniko li aŭdis, kiel krias en telefonan parolilon Banjo per sia iomete raŭka, ravita, knabina voĉo:
– Ĝi manĝas! Manĝas bone, kaj lakton manĝas, kaj ĉion!
– Mi dankas! – nur tion trovis por respondo tiu stulta kaj trotaksanta sin homo, mizerulo, kiu hontis, ke aliuloj aŭdos, kiel ŝi kriaĉas telefone. – Mi tre dankas!
Ĉu tiuj vortoj ne sufiĉas – ŝajnis al li tiam. Ĉu Polunin kaj Postnikov dirus alie? Ja la ĉefa afero estis – ne ŝanceli sian dignon de medicinisto, preskaŭ kuracisto, sciencisto, estonta Meĉnikov, Seĉenov, Pavlov! Kiel li tiam pri si pensis! Kaj ŝi balbutis, kompatinda, pri tio, kiel la hundon necesas promenigi, kian ŝi trovis «truitan» kaserolon kaj kiel ŝi kuiros por la hundo, ŝi eĉ dormi ne kuŝiĝis, ne kuŝiĝis eĉ por minuto, nur por partopreni lian aferon, lian vivon, por esti al li necesa. «Mi tre dankas! – diris li al ŝi tiam. – Tre!»
Ĉio estas justa. Al ĉiu – la sian. Kaj jen restis la trikolora Vlaĉjeto, mondfama sciencisto, restis kiel Ŝarik, kun tia nur diferenco, ke Ŝarik-on resanigis Barbara, kaj li estis resaniganta sin mem. «Ĉu vi al mi hundeton aĉetis? – ree sonis en liaj oreloj tra mitrala krakado. – Aĥ, kia hundeto bonega, kia hundo hunda», – aŭdis li Barbara-n kaj ree skuis sian kompatindan kapon, por liberiĝi de tiu obsedo, de sia juneco, de tio, kion li perdis por ĉiam kaj tamen penis retrovi...
Je la naŭa horo oni vekis lin. Matejevna alportis matenmanĝon kaj akvon por razado. Kun maljunuleca ĝemo li leviĝis kaj ekiris en la duŝejon. Poste li razis sin, penante ne vidi edemajn sakojn sub la okuloj, subpremante en si kompaton al sia propra persono. Superante abomenon, li eltrinkis teon kaj kun peno disronĝis biskoton. Kaj kiam li estis ekfumanta, eniris Volkov – gaja, kun brilantaj okuloj, ruĝiĝinta; verŝajne, li estis malfruanta kaj kuris – kuri li scipovis, tion ĉiuj sciis.
– Mi tuj iras, – diris Ustimenko.
– Ni ankoraŭ havas tempon, – respondis Volkov per sia malalta, bela voĉo, – la malsanulon oni ankoraŭ ne komencis prepari. Ĉu mi povas peti cigaredon?
Vladimiro Atanazijeviĉ kapjesis. Kial Volkov tiel brilas?
– Kaj mi hieraŭ kun Nora registriĝis, – respondis li al la rekte starigita demando. – Tial mi nun estas edzo. Kaj ĉu vi scias, Vladimiro Atanazijeviĉ, mi ĉiam miras: estis mi libera kozako, kaj iĝis tio, kio nomiĝas «edzinulo». Kaj tio estas mi, principa kontraŭulo de jugo...
Li ĝoje, laŭte kaj sufiĉe stulte ekridegis, konfuziĝis kaj transiris al la hernio, kiun ili estis nun «farontaj». Sed Ustimenko interrompis lin kaj diris per ofica voĉo, kvazaŭ temis pri malsanulejaj aferoj:
– Ni tiel interkonsentu, Boriso Borisoviĉ: se vi, principa kontraŭulo de jugo kaj krome nesuperebla spertulo en amoraj aferoj, ofendos Nora-n – mi al vi, kiel esprimas huliganoj, la tutan tripon elbatos. Kaj nenian vivon donos. Kaj mia mordo estas morta, kiel esprimas hundistoj. Kaj tio – ne en senco de ia bigoteco, sed simple mi Nora-n konas laŭ la milito kaj fari al ŝi malfeliĉon ne permesos...
Volkov kuntiris la brovojn. Tia esprimo de lia vizaĝo signifis, ke en sian personan vivon li al neniu permesos enmiksiĝi. Ĝuste tiun penson li esprimis – tamen, en delikata formo.
– Ja mi ne enmiksiĝas, – interrompis Ustimenko, – mi preventas. Por mi Nora estas elprovita kamarado, kaj vi estas fama donĵuano kaj deloganto. Kial vi grimacas? Ĉu mi malbelajn vortojn uzas? Vi estas homo poezia kaj eĉ versaĵojn komprenas. Nu, kaj mi estas fama bruskulo, do ni tiel decidu. Kaj se estos io – mi enmiksiĝos, tial ni interkonsentu anticipe: bonan amon kaj familion al vi, sed ĉiujn viajn malnovajn amintrigojn forgesu por ĉiam, ĉu vi komprenis?
Li prenis la bastonon el angulo, per la ŝultro premis la pordon kaj ekpaŝis al la operaciejo. Volkov, laŭ subordiĝo, ekiris malantaŭ li.
Post la malfacila hernio komenciĝis malfacilaj traŭmatoj el ambulanco, kaj nur je la tria horo posttagmeze Ustimenko ree miris, kiel miradis dum tuta tiu ĉi tempo: en la operaciejo, kaj nur en la operaciejo, kvazaŭ mirakle forflugadis de li la laco kaj malaperadis la kutima obtuziĝo. Ĉi tie li estis antaŭa – koncentrita kaj trankvila, aferema, klare laboranta, ĝenerale, normala homo.
Kaj nur poste, kiel repago, faladis sur lin laco. Laco kaj obtuzeco. Kaj krudfera pezo kuŝiĝadis sur la ŝultrojn.
– Ĉu finite? – demandis li, sidinte iom sur tabureto.
– Teodoro Teodoroviĉ alveturis, – diris brankardistino onjo Anjo kaj demetis la maskon, montrinte sian anasan nazeton. – Vi eĉ ne rimarkis, kiel li ĉi tien eniris...
Ne, Ustimenko ne vidis. Li scipovis nenion vidi dum operacio, krom sia laboro. Tiel instruis lin Bogoslovskij. Kaj Postnikov. Kaj Aŝĥen Ovanesovna. Magia rondo, en kiu estas nur tio, kio necesas por la operaciato. Kaj nenio pli.
– Vi prefere eliru al la aero, – konsilis kirurgia flegistino Eŭgenjo. – Kia bonvetera tago, Vladimiro Atanazijeviĉ...
Li eliris – obeema hundo Ŝarik. Ektrenis sin, ŝajnigante, ke li tenas sin vigle. Kaj sentis, kiel ili ambaŭ – kaj Eŭgenjo kaj onjo Anjo – rigardas post li. Rigardas kaj interrigardas.
Kun la aero, kiun al li rekomendis Eŭgenjo, nenio sukcesis – li devis iri surradiiĝi al Zakadiĉnaja, en ŝian regnon. Katinjo mem foriris, ŝin vokis kamaradino Gorbanjuk, sciigis rentgenteĥnikistino Zoja Tapeŝkina.
– Ial vi ĉiam maldikiĝas kaj maldikiĝas, Vladimiro Atanazijeviĉ, – diris Zoja, kuŝigante Ustimenkon sur la proceduran tablon kaj alĝustigante la tubojn. – Kaj plus tiu ĉi freneza surradiado...
– Zoja, ĉu oni vin ne instruis kovri surradiaton per plumbita kaŭĉuko? – demandis Ustimenko.
– Kiel tio? – miris Tapeŝkina kaj eĉ la buŝon iomete malfermis pro mirego.
Ustimenko klarigis, «kiel tio». Zoja aŭskultis, kaj ŝia vizaĝo dum la klarigado de Vladimiro Atanazijeviĉ fariĝadis ĉiam pli kaj pli enua. Kaj finfine iĝis tute enua – la ronda, dikvanga, stulta vizaĝo.
– Sed por kio ĉiuj ĉi ruzaĵoj, se ni havas direktitan radion? – interesiĝis ŝi. – Kaj kiom da tempo malŝpariĝos por tia kovrado-ŝirmado ĉe tiu fakto, ke por unu malsanulo nur dek kvin minutoj estas donitaj. Antaŭtukoj, orelŝirmiloj, okulŝirmiloj – eblas freneziĝi. Kaj ĉion – tien kaj reen. Eble, laŭ la scienco tio estas ĝusta, sed praktike – vi min, certe, pardonu, sed neniu tiel faros.
Ustimenko suspiris. Peza kolero estis leviĝanta en li. «Ni vidos, – pensis li, – ni vivos – ni vidos, kamaradino Tapeŝkina kaj aliaj ceteraj, alskribitaj al medicino! Laŭ la scienco, pro surradiado oni ne mortas. Kaj mi ne mortos. Sed mi tamen ĉion sur mi plene kontrolos, kaj kontrolinte, ne kaŝos. Kontrolinte, mi tian krion levos, ke ne aŭdi ne povos eĉ tiuj, kiuj opinias elemento de sia profesio scipovon ŝajnigi sin surda. Mi tian skandalon faros, ke ĉiuj miaj kunfratoj en surradiado postulos: „Kovru per plumbita kaŭĉuko, alie – al prokuroro!“»
Tapeŝkina foriris. La peza pordo post ŝi fermiĝis kun mallonga grinco. La tubo estis malvarmiganta la kolon, la vica surradiado (kioma jam laŭ numero – li forgesis) komenciĝis. Trankviligante sin, Ustimenko fermis la okulojn kaj pensis demande: «Ĉu kobajo?»
Kaj respondis iom poste, preskaŭ laŭte:
– Spit' al vi, sed ne kobajo!
Ŝtub revenis hejmen post la dekunua horo de vespero kaj sur la ŝtupara placeto preskaŭ kunpuŝiĝis kun pala Zosja, kiu estis ien kuranta – nudkapa, en sia mallonga manteleto.
– Kien vi? – Li eĉ kaptis la edzinon ĉe la mano. – Ĉu iu ekmalsanis?
– Alĉjo malaperis, – diris ŝi. – Kaj vi malaperis. Mi al vi telefonas, telefonas...
– Mi estis en proceso, – lace respondis li. – Ne maltrankviliĝu, mi petas, Zosjeto. Ni revenu, diskutu ĉion...
Fakte, ili eĉ ne bezonis diskuti ion. Kiam Ŝtub estis ĉi tie, ŝi momente trankviliĝadis. Li neniam diradis troajn aŭ dolĉajn vortojn, ne konsoladis, sed simple estis konvinkita, ke ne povas okazi io malbona. Aŭ lerte ŝajnigadis tion. Kiam malsanis la infanoj, Ŝtub ŝajnigadis sin tute trankvila, kaj eĉ meningito ĉe Tutunjo ne timigis lin. Tutunjo estis ruza kaj tre pigra. Pri meningito ŝi aŭdis de fratino de sia amikino – de iu Lunjo. Ninjo, la amikino de Tutunjo, ekmalsanis per tiu malsano kaj bone aranĝiĝis: jam dum du semajnoj ŝi ne iras en la lernejon. Tutunjo ŝajnigis meningiton, sed Ŝtub estis malfacile trompebla, kaj Tutunjo momente resaniĝis. Tio okazis pro tio, ke Aŭgusto Janoviĉ invitis Tjanjon en kinejon. Li havis siajn artifikojn en edukado de infanoj, kaj okazadis iel tiel, ke li neniam eraradis.
– Li ja estas granda knabo, – diris Ŝtub al la edzino pri Alĉjo. – Kaj forta. Li mem batos ajnan huliganon...
– Sed se per tranĉilo? Ili tranĉpikas...
– Tranĉpikas? – miris Aŭgusto Janoviĉ pri nekonata vorto. – Ne, ili ankoraŭ ne tranĉpikas.
Tereŝĉenko trairis tra la manĝoĉambro por friti por si en la kuirĉambro ovaĵon el tri ovoj, kiuj estis ricevitaj per porinfanaj kuponoj. Nun li havis novan version, ke kvazaŭ kuracistoj preskribis al li sekvi dieton.
– Tio ja estas impertinentaĵo! – flustre plendis Zosja.
– Do diru al li! – subridis Ŝtub.
En la kabineto eksonoris la telefono. Zosja impete ĵetiĝis al la sonoro, Ŝtub ekiris post ŝi. Dum li estis iranta, lia koro batis: Alĉjo kun lia firma karaktero povis trafi al ajnaj malagrablaĵoj. Kaj oni tute povis piki lin per tranĉilo – ili ja tranĉpikas, kiel diris Zosja.
– Vi min elturmentis, – diris Zosja. – Kio okazis?
Ŝi aŭskultis, miris kaj transdonis la aŭdparolilon al Ŝtub.
– Paĉjo? – afereme demandis la knabo.
– Tempas jam, interalie, veni hejmen. Post dek minutoj estos la dekdua horo.
– Mi scias, – severe respondis Alĉjo. – Mi parolas el aŭtomata telefono, ĉe Kraĥmalnikov estas malfeliĉo. Paĉjo, mi neniam vin pri tio petis – ĉu eblas, paĉjo, por ni sendi aŭton? La panjo de Kraĥmalnikov trafis sub tramon en Novosibirsko, kaj li restis sola. Al li estas tre malbone, paĉjo. Kaj ĉu mi povas lin venigi al ni?
Ŝtub silentis. Kaj ne tial, ke li ne sciis, kion respondi, sed tial, ke li estis cerbumanta – ĉu tiu Kraĥmalnikov mem? La filo de la «monstro»? Tiu mem, kiu interbatiĝis kun Alĉjo?
– Ni, kiel sovetiaj homoj, ne povas lasi lin, – ree ekparolis Alĉjo per tia voĉo, per kia geknaboj parolas en junpioniraj liniaj kunvenoj. – Ĉu vi aŭskultas, paĉjo?
– Adreson, – diris Ŝtub. Kaj demandis: – Ĉu li estas tute sola?
– Sola.
– Bone, ek, alveturigu lin, – ordonis Aŭgusto Janoviĉ. – Ni iel lokiĝos.
Li surmetis la parolilon kaj turniĝis al la edzino. Zosja rigardis al li atende.
– Ili tuj alveturos, – preninte ŝin ĉe la kubuto, diris Ŝtub. – Li alveturigos sian kamaradon. Ĉu vi ne estas kontraŭ?
– Mi ŝatas, kiam ĉiuj estas hejme kaj ĉiuj dormas, – diris Zosja, – tiam al mi estas tute trankvile. Iru, mi vin manĝigos...
Tereŝĉenko formanĝis la infanan ovaĵon kaj, trinkinte teon, kun malkontenta aspekto ekveturis por Alĉjo. Ŝtub manĝis bolkuiritan terpomon kun sunfloroleo kaj cepo. Kaj Zosja nenion manĝis, pensadis siajn pensojn, sulkante la puran, ankoraŭ junan frunton. Kaj ŝiaj bluaj okuloj rigardis en malproksiman foron, kvazaŭ ŝi vidis tra muroj.
– Tiu knabo, verŝajne, restos ĉe ni, – diris Ŝtub kun plena buŝo, – liaj gepatroj pereis.
Zosja ne respondis, enpensiĝis.
– Ĉu vi estas kontraŭ?
– Kontraŭ kio?
– Ĉu vi ne aŭdis, kion mi diris?
Zosja kulpe suspiris:
– Ne, Ŝtubeto, ne aŭdis.
– Kaj pri kio vi pensis?
– Pri unu libro. Tie la intrigo okazas sur insulo Martiniko.
– Se mi havus viajn zorgojn, sinjoro instruisto, – diris Ŝtub el malnova anekdoto. – Necesas pensi pri tio, kiel ni instalos tiun Kraĥmalnikov-on.
– Kie instalos?
Ĉio komenciĝis ree. Sed nun pli detale. Kaj pri la amara sorto de Elio Aleksandroviĉ Kraĥmalnikov li devis rememorigi al Zosja. Ŝi elaŭskultis la edzon silente, firme kunpremante la maldikajn polmojn apud la pala vango. Kaj pri la supozata atmosfero en la orfiĝinta familio de la forpasinta «monstro» parolis Ŝtub. Kaj konkludis per vortoj pri tio, ke la knabon, certe, eblas sendi en orfejon, sed ĉu tio estos justa, tie ja estas ne tiel, kiel en familio...
– Al mi tion ne necesas klarigi, – mallaŭte diris Zosja.
Kaj ekparolis, stumblante kaj mordetante la lipojn:
– Sed tamen, Ŝtubeto, ĉu povas vi persone elteni... aŭ respondi... mi ne scias, kiel tion esprimi... nur ne koleru, mi petas! Ĉu vi povas mem preni sur vin responson... Nu, ĝenerale, ĉu tio, kio okazas...
– Kaj kio okazas? – malmilde kaj rapide demandis li.
– Ĉu vi serioze min demandas? Vi ja mem diris, ke la homaro komenciĝas de homo. Kaj vi mem...
– Mi responsas pri ĉio, – interrompis Zosja-n Ŝtub, – kaj ni finu sur tio, ĉu bone? Mi responsas plene kaj tute. Kio ajn kaj kiel ajn estu. Mi...
Sed ŝi ne lasis lin ĝisdiri. Eĉ pli paliĝinte, ŝi transfleksiĝis al li super la tablo kaj ekparolis mallaŭte, sed tre klare, ne plu konfuziĝante kaj ne stumblante, kvazaŭ per antaŭlonge pretaj kaj decidaj frazoj:
– Ŝtub, Ŝtubeto, ne trompu kaj vin kaj min. Al vi estas neelteneble malfacile, terure, nekredeble malfacile. Ĉu vi pensas, ke mi nenion komprenas kaj legas nur librojn el vivo de insulo Martiniko? Sed mi ĉion komprenas kaj ĉion memoras. Mi memoras eĉ, kiel vi subite legis el Puŝkino: «Kaj de gardistoj insultad', tintad' de katenar'». Mi nur pensis, kiel Stiva Oblonskij, ke ĉio «ordiĝos». Ŝtubeto, vi estas ne rekonebla, vi eĉ nigriĝis, vi tie faradas ion tian, kion oni ne povas fari, kaj nun vi elpensis, ke vi responsas pri ĉio. Atendu, ne interrompu min, mi estas facile konfuzebla, mi ja ne scipovas paroli konsekvence. Ŝtubeto, pensiiĝu, aŭ kiel tio nomiĝas? Al vi ja oni donos invalidecon, aŭ pro sanstato, mi ne scias kiel, sed ni forveturus kaj ĉio finiĝus. Tiele ja ne eblas, komprenu, nenio «ordiĝas», kaj vi estas tute elturmentita, kondukita al la limo...
– Ĉu dizerti? – demandis li, ne rigardante al Zosja.
Ŝi deziris respondi, sed ne sukcesis. Tereŝĉenko alveturigis la knabojn. Aleĉjo Kraĥmalnikov, evidente malbone komprenante ĉion, ne senvestiĝinte, en jako kaj kepo kun butono, iris en la manĝoĉambron. Ambaŭ ŝtubaj hundoj estis saltantaj ĉirkaŭ Alĉjo, li diris al Kraĥmalnikov:
– Jen vidu, niaj hundoj. Por ĉasado ili jam ne taŭgas, ili stultiĝis kaj pigriĝis...
Aleĉjo kapjesis.
– Tio estas la panjo, – diris Alĉjo, – kaj tio estas la patro. Paĉjo, tio estas Aleĉjo Kraĥmalnikov.
Zosja foriris en la kuirĉambron por kuiri vespermanĝon por la knaboj. Tereŝĉenko, interesiĝinte, kiaj estos ordonoj por la mateno, forkondukis la aŭtomobilon en la garaĝon. Alĉjo kaj Aleĉjo silente sidis ĉe la tablo. Ŝtub rimarkis, ke Kraĥmalnikov tremas, malkorkis botelon da portovino kaj verŝis al la knaboj en glasojn.
– Pro kio? – miris Alĉjo.
– Pro transloĝiĝo al ni de via amiko, – seke diris Ŝtub. – Kaj por ke vi ambaŭ varmiĝu.
Li mem same lipis la trodolĉan vinon.
Ĉe Kraĥmalnikov, kiam li alportis la glason al la lipoj, frapis la dentoj.
– Rapide! – ordonis Ŝtub. – Unuglute. Kiel kuracilon. Kio koncernas la sekvontan, – same seke daŭrigis li, – do ni pensas, ke al vi, Alekseo, ĉe ni estos nemalbone. Iomete tro brue fojfoje, sed vivi eblas...
La knabo silente rigardis al Ŝtub per la grandaj, ruĝiĝintaj pro larmoj, elturmentitaj okuloj. Kaj Alĉjo same rigardis al la patro tra la okulvitroj, respektege kaj fierante. «Por ĉiam! – pensis li. – Li por ĉiam invitas. Kiel bone, ke mi havas tian oldulon! Li simple invitas, tiele simple – loĝu!» Kaj pro la fiero eĉ la sango ĵetiĝis al la vangoj de Alĉjo, sed eble, ne pro la fiero, sed pro la portovino...
– Niaj knabinaĉoj estas sufiĉe tedaj, – diris Alĉjo, – sed vi ilin ne atentu. Kaj Versajlajn ceremoniojn kun ili ne necesas bredi. Severe – iru for, kaj fino! Ĉar ili simple sur la kolon sidiĝas, speciale Tjanjo...
Zosja sur granda pato alportis ian kuiraĵon, kiun ŝi nomis «raguo». Alĉjo surĵetis sur la maldikajn ŝultrojn de sia kamarado malnovan patran tunikon sen epoletoj kaj enverŝis en la glasojn restaĵojn de la portovino. Ŝtub, knarante per la botoj, foriris en la kabineton, demetis la piedveston, ŝovis la piedojn en la pantoflojn, forte frotis la tempiojn per la polmoj kaj, malgraŭ la malfrua tempo, telefonis al Gnetov. Viktoro tuj demetis la aŭdparolilon.
– Ĉu ili ĝuste ne al Moskvo forveturis? – demandis Aŭgusto Janoviĉ.
– Mi kontrolis, kamarado kolonelo, en Nikolskoje ili ripozas.
Ŝtub remetis la telefonon sur la divanon, kuŝiĝis, ekfumis kaj diris:
– Kaj poste? Ja ŝi forveturos, nepre forveturos.
Gnetov silentis.
– Ĉu verdikto al Palij estis decidita? – post paŭzo demandis Ŝtub.
– Morgaŭ.
– Nu bone, se morgaŭ, do morgaŭ. Kaj Sergio kion faras? Ĉu ne dormas?
– Najtingalojn ĉe Unĉo aŭskultas, – subridis Gnetov. – Li ankoraŭ ne revenis.
– Nu, bone, dormu.
En la antaŭĉambro io bruis, Ŝtub fiksaŭskultis – tio estis la knaboj sub gvido de Zosja, detirantaj el la subplafona breto liton por Alekseo. Kaj la katino estis siblanta: la hundoj, evidente, en ĝenerala bruo entreprenis atakon al ĝi. Ŝtub malfermis la ŝrankon, prenis littolaĵon, litkovrilon, sternis por si kun karaktera por li pedanteco kaj precizeco, malvestiĝis, ekfumis. Kaj kiam venis Zosja, li estis leganta:
|
Ree nuboj super kapo Kolektiĝis en silent'; Enviema fat' per frapo Min minacas en moment'... Malestimon ĉu konservos Mi al mia aĉa sort'? Ĉu firmeco al mi servos, De l' junec' fiera fort'?[102] |
– Ĉu denove Puŝkino? – demandis Zosja, enrigardinte en la libron.
– Li.
– Kial vi ĉiam lin legas?
– Ĉar ĉe li estas verkoj pri tio, kion mi bezonas por vivi, – viŝante la okulvitrojn, diris Ŝtub. – Ĉu vi komprenas?
– Ekzemple?
– Bonvolu!
Li metis la branĉojn de la okulvitroj sur la orelojn, foliumis la volumeton kaj voĉlegis:
|
...Vi estas mem la jur'; Vi verkon plej rigore taksi povas nur. Ĉu taŭgas ĝi por vi...[103] |
– Sed poste sekvas «artisto pretendema»? – diris Zosja. – Ja mi memoras. Kaj entute ĝi nomiĝas «Al poeto». Kiel al tio rilatas vi?
– Ĉiel, stultuleto, – diris Ŝtub. – Ja ĝuste en tio estas la afero, ke ĉe Puŝkino ĉio estas pri ĉiuj.
– Kaj vi responsas pri ĉio?
– Mi penas. Sed tio estas ne tiom simpla.
Eniris Alĉjo – en kalsoneto, kun streĉita esprimo de la vizaĝo. La patrino kaj patro rigardis al li silente, atendis.
– Mi tion pri vi neniam forgesos, – diris la eta Ŝtub, per ĉiuj fortoj penante paroli kiel eble «ne knabine». – Pri vi ambaŭ – kaj speciale pri vi, paĉjo. Kaj tiun portovinon, kaj kiel vi nerimarkeble...
La mentono de Alĉjo tremeris, sed li ne cedis al la sentemo kaj finis per sia ŝatata temo:
– Kaj ni ne estos por vi ŝarĝo. Tuj post la fino de la sepjara lernejo ni komencos labori. Kaj li, kaj mi. Ni estas firme konvinkitaj, ke tiel estos ĝuste.
Kaj li dense fermis post si la pordon.
– Aĥ jes, ankoraŭ, – diris Zosja, – ĉu vi aŭdis pri Bogoslovskij?
Ŝtub demande ekrigardis al la edzino.
– Li mortis, ĉar oni akuzis lin pri koruptaĵoj.
– Kiel «pri koruptaĵoj»?
– Kvazaŭ oni al li barelon da alkoholo alveturigis pro operacio. Kvazaŭ ekzistas ordono: aliurbanojn, sen registriĝo en Unĉansko, en la lokan malsanulejon ne akcepti, kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ kvazaŭ kontraŭ mono operaciadis aliurbanojn kaj eĉ tiajn, kiuj estis senesperaj, tiel ke li sendube ne povis helpi.
Ŝtub plu silentis.
– Kial vi tiel al mi rigardas? – demandis Zosja.
– Ĉar tio estas fiaĵo.
– Certe, fiaĵo. Sed pri tio ja oni rakontas ĝuste kiel pri fia klaĉo.
– Kiu rakontas?
– Ĉiuj. En nia biblitoteko en la eldona fako oni nur pri tio parolas. Kvazaŭ, kiam Bogoslovskij-on oni vokis al iu estro, li apenaŭ aliris – lia koro estis tute malbona. Strange, ke vi nenion scias.
– Mi ekscios! – promesis Aŭgusto Janoviĉ.
Kaj en la plej proksima tempo li eksciis, kvankam tiu historio rekte lian institucion ne koncernis, kiel esprimiĝis majoro Bodrostin, kiu bonege scias, kio estas «en la kampo» de laboro de la organoj de ŝtatsekureco, kaj kio estas «ne en la kampo».
– Mi klarigas, – retenante sin, diris Ŝtub. – Malnova komunisto kaj elstara kuracisto pereis rezulte de... mi ne scias precize, rezulte de kio. Do ni devas esplori, ekscii, kiel ĉio okazis. Ni – la ŝtata sekureco – devas gardi tiajn homojn, kiel Bogoslovskij, ili estas ŝtata valoraĵo...
La fermita per ĉiuj agrafoj kaj butonoj vizaĝo de Bodrostin, laŭ kutimo, esprimis nenion. Reveninte en sian kabineton, la majoro «invitis» al si Inna-n Matejevna-n kaj atente elaŭskultis ŝin. Certe, Gorbanjuk nenion kaŝis, escepte, kompreneble, de sia partopreno en la murdo de Bogoslovskij. En ĉio kulpis Stepanov, kaj nur li. La versio, kun tuta politikeco kaj delikateco ellaborita de Eŭgeno Rodionoviĉ ĉe silenta konsento de Gorbanjuk, estis plene likvidita en la kabineto de la severa Bodrostin. Inna Matejevna «hazarde» ĉeestis ĉe la konversacio de Stepanov kun la forpasinta kirurgo, kaj, vere, Eŭgeno Rodionoviĉ tenis sin nepermeseble malĝentile. Ŝi eĉ notis al li tiun cirkonstancon, sed sen ajnaj rezultoj.
– Vi ja scias, kio estas la administra ekstazo! – diris Gorbanjuk. – Ne mi al vi klarigu!
«Invitis» Bodrostin ankaŭ Bella-n.
La sekretariino de kamarado Stepanov precize konfirmis la version de Gorbanjuk. El trans la duonmalfermita pordo ŝi aŭdis, kiel kriis Eŭgeno Rodionoviĉ kaj Bogoslovskij, – la mallaŭtan voĉon de Inna Matejevna ŝi, kompreneble, rimarki ne povis. Kaj kiam Bogoslovskij eliris al la telefono, li plendis nur pri Stepanov, Inna-n Matejevna-n li eĉ ne menciis. Fartis Nikolao Eŭgenjeviĉ en tiu tago vere tre malbone, alpremadis per la mano la koron, lia vizaĝo estis tre edema, kaj li ĉiam penis pli da aero en sin enspiri.
Aliaj pridemanditaj de Bodrostin kunlaborantoj de la departemento de kamarado Stepanov E. R. sciis nenion, vidis Bogoslovskij-on nur mortinta. Ĉion ĉi la majoro raportis al Ŝtub.
– Ĉu pri koruptaĵoj temis? – interesiĝis la kolonelo.
– Bareleto da vino figuris.
– Ĉu granda bareleto?
– Sume de tri ĝis kvar litroj.
– Sume?
– Tiel la personaristino asertas, Gorbanjuk.
Ŝtub kapjesis kaj forpermesis Bodrostin-on. Li jam detale sciis, kian diskonigon ricevis tiu fia historio kaj en Unĉansko mem, kaj en la tuta regiono. Bogoslovskij dum sia longa vivo iĝis legenda persono, kaj Ŝtub iris al Zolotuĥin, kiu elaŭskultis Aŭguston Janoviĉ-on distrite, kaj subite, rigardante preter li, interesiĝis:
– Ĉu ĉe vi, kamarado Ŝtub, en via laboro ĉio estas en ordo?
– Mi supozas, jes.
Zolotuĥin trairis la kabineton, kunmetinte la manojn malantaŭ la dorso. Lia vizaĝo estis morna, al Ŝtub li ne rigardis.
– La tempo ja estas akra, – grumblis li ĉu kun amareco, ĉu kun ĉagreno. – La malamiko ne dormas.
– La malamiko neniam dormas, – flegme konsentis Ŝtub.
– Jen kun tiu Palij vi bone sukcesis, – aprobis Zinovio Simonoviĉ, – ĝustatempe.
Ŝtub ne respondis, ne komprenante, kion signifas la vorto «ĝustatempe». Sed laŭ la malnova ĈK-a kutimo ne demandis.
– Forte oni al li donis, al tiu Palij.
– Laŭ mi, malmulte, – kontraŭdiris Ŝtub. – Tiajn, kiel li, necesas pafekzekuti. Vi en libera tempo legu depoziciojn de Hebeisen – kion tiu Palij faradis...
Zolotuĥin ankoraŭfoje trairis sian kabineton, kvazaŭ intencante ekparoli, sed ne ekparolis. Nur promesis esplori la aferon pri Stepanov. Kaj Ŝtub unuafoje dum tiu ĉi printempo elveturis ekster la urbon. Tereŝĉenko kuŝiĝis dormi en la aŭto, kaj Aŭgusto Janoviĉ ĝis la vespero mem vagadis sur la kvieta bordo de egalmezure rulanta siajn akvojn Unĉo, fumadis kaj pensadis. Kaj ĉiam sentis sufokiĝon, kaj ĉiam al li mankis aero, kaj angoro premadis, tia angoro, ke eblis pendumi sin, aŭ mortpafi, aŭ dronigi...
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.